6. DIVERSAJ LINGVONIVELOJ

Fakte, ne eblas klasi Esperanton sen distingi almenaŭ tri nivelojn: profundan, mezan, supraĵan.

Por difini, al kiu nivelo tiu aŭ alia lingva trajto apartenas, ni uzos kiel kriterion la senton, kiun lingvouzantoj ĝenerale havas pri la graveco de la ŝanĝo aperanta, se io aliiĝas rilate la konsideratan trajton.

El tiu vidpunkto, la kvalito de la sonoj estas supraĵa trajto. Neniu sentas la lingvon tre malsama depende de tio, ĉu la koncernato parolas ĝin laŭ itala aŭ dana elparolo. Ambaŭkaze, Esperanto restas Esperanto. Same, la angla restas la angla egale ĉu ĝi estas prononcata laŭ la angla, hinda aŭ usona elparolo. Anstataŭigi unu vorton per alia ne pli elvokas senton de grava ŝanĝo. Ni ne havas la senton, ke ni parolas alian lingvon, se ni transiras de «la vagonaroj fariĝis pli kaj pli malnovaj» al «la trajnoj iĝis pli kaj pli oldaj». La donitan son-aranĝon, kiu esprimas koncepton, ni do povas rigardi trajto neesenca, supraĵa.

Kiam ni atingas la nivelon de vortordo, la impreso, ke ni ŝanĝas la lingvon fariĝas pli akra. Se mi diras «por ke homo la juna homojn la maljunajn respektu, necesas ke komprenu li ilin», mi vekas senton de strangeco. Sed tamen tiu ŝanĝo ne igas la lingvon komplete fremda. Ĝi restas Esperanto, kvankam eble poezia, aŭ regioneca. Ni atingis nivelon pli profundan ol tiu de la sonsistemo aŭ de la radikoj, sed ankoraŭ ne kernan. Iom pli profunde situas la sintakso. La frazo «por ke juna homo respektas je la maljunaj, necesas ke li komprenas ilin» estas malpli aŭtenta Esperanto ol la ĵus prezentita.

Kaj tamen ni ne havas la saman impreson, ke la lingvo estis atakita en sia profunda bazo, kiel se ni renkontas la frazon «por ke juno homo maljunos homines respektet, necesat lim komprendere ellos». Ĉi tiu frazo ne plu estas Esperanto, eĉ malbona, kvankam preskaŭ ĉiuj radikoj estis konservitaj. Kial? Ĉar ĉi-foje ni atencis la bazan nivelon, tiun de la strukturoj, de la funda konceptado gramatika. Aperas klaraj signoj de nereguleco: homo ŝanĝiĝas al homines, sed juno al maljunos, kaj forsvenis la paraleleco inter lin kaj ilin (lim, ellos); krome, la fakto, ke adjektivo (juno) havas la saman finaĵon kiel substantivo (homo) kerne detruas la lingvokonstruon elpensitan de Zamenhof.

Pruvon, ke ĉi tiu nivelo estas pli fundamenta ol tiu de la formo de la vortoj, mi ĉerpos el jena konstato. Al la meza esperantisto, la frazo «Mi rakle felbis la burnan kazumon per mia felbilo, kaj ĝi bemis al mi» kvankam nekomprenebla — ĝi signifas nenion! — tamen estas sentata kiel Esperanto, dum la supre prezentita frazo (por ke juno homo respektet…) impresas kiel alia lingvo, eĉ al tiuj, kiuj ĝin tuj plene komprenas.

Mi sekve proponas jenan hierarkion de lingvoniveloj:

1. kerno (baza, funda, profunda nivelo): baza tipo de gramatiko kaj de derivado, t.e. la maniero, laŭ kiu indikiĝas la rilatoj inter la vortoj (ekzemple, kiu determinas kiun), la precizigoj pri tiu aŭ alia nuanco (ĉu estas unu, ĉu estas pluraj; ĉu estas finite, ĉu plu daŭras; ktp) kaj la rilatoj inter la konceptoj (ekzemple inter ‹frato› kaj ‹fratino›, inter ‹vidi› kaj ‹nevidebla›, inter ‹haroj›, ‹stari› kaj ‹harstariga›);

2. meza nivelo: sintakso kaj vortordo;

3. supra aŭ supraĵa nivelo: efektiva formo de la vortoj, sonsistemo.

Загрузка...