La plimulto el la izolaj lingvoj estas parolataj en Azio, sed kelkaj el ili ekzistas ankaŭ en Afriko. En Ameriko, la t.n. kreolaj lingvoj same apartenas al tiu kategorio.
Oni nomis ilin izolaj, ĉar oni imagis, ke en tiuj lingvoj la vortoj konsistas el elementoj memstare — izole — uzeblaj. Fakte, tiel ne estas. Multaj ĉinaj morfemoj, kiel supre dirite, renkontiĝas nur ligitaj al aliaj. Kio efektive distingas la izolajn lingvojn estas la nevarieco de la morfemoj, kies formo restas konstanta tra ĉiuj kunmetaj, derivaj aŭ gramatikaj variadoj. Tialingve, kiu scias diri ‹mi› kaj konas la lingvajn regulojn, aŭtomate scias kiel diri ‹min›, ‹mia›, ‹la miaj› ktp. Ĉiuj nuancoj, precizigoj, derivoj, kiujn, en alitipaj lingvoj, esprimas ŝanĝo de aŭ en morfemo, ĉi tie tradukiĝas per la vortordo, aŭ per uzo aŭ kombinado, perfekte regula, de morfemoj nepovantaj varii. Ekzistas ankaŭ diversaj procedoj, kiel duoblado en la malaja (puteh = blanka; puteh puteh = blankeca), kiujn plene pritrakti ĉi tie neniel utilus. La grava punkto estas ke, kiu ajn la senca aŭ gramatika ŝanĝo, la morfemo mem restas netuŝita. Gramatikan funkcion signas aŭ la loko en la frazo, aŭ nevariantaj gramatikaj morfemoj.
En la malaja kaj en la francdevena kariba kreola, la determinanta vorto staras post la determinata. «La domo de mia patrino» tradukiĝas per rumah emak saya (malaje) kaj per caïe manman moin (kreole):
rumah | caïe | dom |
---|---|---|
emak | manman | patrin |
saya | moin | mi |
En la ĉina, la ordo estas inversa:
wo | muqin | de | fangzi |
mi | patrin | (-a) | dom |
(Wo mugin fangzi kaj wode muqinde fangzi estas gramatike korektaj, ĉar la vorto de, kiu signas determinadon, povas foresti, se la senco estas klara sen ĝi. Fakte, la esprimo wo muqinde fangzi estas preferata pro stilaj, ritmaj konsideroj.)
En izola lingvo, al reciprokeco en la priparolataj aferoj necese respondas paralela reciprokeco en la signifantaj elementoj:
kreole:
li ka-aller caïe marman ou —
ou ka-aller caie marman li
ĉine:
ta dao ni muqinde fangzi qu —
ni dao ta muqinde fangzi qu
Esperante:
li iras al la domo de via patrino —
vi iras al la domo de lia patrino
La kontrasto aperas, se oni komparas kun, ekzemple, hindeŭropa lingvo:
france:
il va chez votre mère —
vous allez chez sa mère.
Inter il = li, kaj sa = lia, estas nenia simileco, kontraste kun la kreolaj li/li, la ĉinaj ta/ta(de), kaj la Esperantaj li/lia. Same inter la francaj va = ‹(li) iras›, kaj allez = ‹(vi) iras›, kontraste kun la aliaj: ka-aller, qu, iras.
En la kreola kiel en la ĉina, por montri la interŝanĝon de personoj, oni interŝanĝas nur la koncernan pronomon; ĉiuj aliaj elementoj restas nevariaj. En la franca, kiel en ĉiuj fleksiaj lingvoj, tiu bela paraleleco komplete forestas. Ankaŭ en la aglutinaj lingvoj, pro la sufiksa sistemo, ne ekzistas la paraleleco (turke: ‹li iras› = gidiyor, ‹vi iras› = gidiyorsunuz, ‹via patrino› = ananiz, ‹lia patrino› = anasi).
Kiel la aglutinaj lingvoj, la izolaj vaste uzas kunmetadon. Tiu rimarko ĉefe validas pri la t.n. «unusilabaj lingvoj», en kiuj la plimulto el la morfemoj havas nur unu silabon, kiel la ĉina kaj la vjetnama. Tiuj lingvoj multe ekspluatas la eblecojn, kiujn prezentas metafora uzado, kiel montras jenaj ekzemploj el la ĉina:
diàn = ‹elektro›
+ huà (parolo) → diànhuà (telefono)
+ bào (mesaĝo) → diànbào (telegramo)
+ lì (forto) → diànlì (elektroforto)
per aldono de xiàn = ‹lineo›, oni ricevas:
diànhuaxiàn — telefona lineo
diànbaoxiàn — telegrafa lineo
diànlixiàn — transsenda lineo
Tiu sistemo ĉiam ebligas solvi terminologiajn problemojn. Kiam aperis liftoj, ilia funkcio estis anstataŭi la ŝtuparojn; la ĉinoj sekve alprenis kunmetaĵon:
diàn = elektro; tī = ŝtuparo; diàntī = lifto.
Sed kion fari, kiam jen aperas la t.n. «eskalatoroj»? Plej simple:
zì — mem, si
dòng — mov
zìdòng — memmoviĝanta, aŭtomata
tī — ŝtuparo
zìdòngtī — rulŝtuparo, eskalatoro.
Estas interese konstati, ke la difino de «eskalatoro» en PIV estas: «meĥanika ŝtuparo memmoviĝanta».