Ĉu la esprimoj «eŭropa lingvo», «azia lingvo» signifas ion? Verdire ne.
En Azio oni parolas multajn lingvojn, kiuj, strukture kaj historie, apartenas al la sama familio kiel la plimulto el la eŭropaj lingvoj (la t.n. hindeŭropa familio): i.a. la iranan, la bengalan, la sinhalan. En Eŭropo, milionoj da homoj parolas lingvojn apartenantajn al kategorioj multe pli vaste reprezentataj ekstereŭrope, ekzemple la turkan, la finnan, la hungaran, la maltan.
Ĝenerale, kaj tradicie, oni dividas la lingvojn en tri kategoriojn; tiel distingiĝas la lingvoj:
a) fleksiaj, kiel la hindeŭropaj kaj ŝemidaj;
b) aglutinaj, kiel la hungara kaj turka;
c) izolaj, kiel la ĉina kaj vjetnama.
La kriterioj tradicie uzataj por klasi lingvon en unu el tiuj kategorioj estas la maniero, laŭ kiu la koncerna lingvo esprimas la gramatikajn rilatojn, kaj la procedoj, per kiuj ĝiaj vortelementoj transformiĝas aŭ grupiĝas por akiri novan signifon aŭ novan rolon en la frazo. Laŭ pli strukturisma formulo, oni povas diri, ke la kriterio estas la proporcio de morfemoj, kies formo povas varii.[1]
Tiusence, morfemo estas difinebla kiel la plej eta unuo kun lingva signifo. Ekzemple, la franca vorto reverrai (‹mi revidos›) entenas tri morfemojn: re signas ripeton, ver la ideon ‹vidi›, kaj rai estas t.n. amalgamo, samtempe esprimanta la signifojn ‹la persono(j) kiu(j) parolas›, ‹singularo›, kaj ‹futuro›. La koncepto morfemo do inkluzivas la lingverojn, kiujn PIV nomas «morfemoj», kaj tiujn, kiujn ĝi nomas «semantemoj».
La diversaj morfemoj de lingvo evidente havas malsaman oftecon. El la tri cititaj, re estas pli ofta ol ver (kaj ol ties allaj formoj vis/voi/voy/vu…), ĉar ĝi retroviĝas en ĉiaspecaj vortoj kun tiu sama signifo ‹ripeti›, ‹rekomenci›, ‹reveni›, kaj rai estas pli ofta ol re: ĝi fakte povas retroviĝi ĉe ĉiuj verboj, kun la tri supremenciitaj signifoj.
La plej oftaj morfemoj estas tiuj, kiuj signas gramatikan funkcion. Ilia signifa enhavo estas tre malriĉa (se mi diras «mi os on por i e», neniu informo, praktike, transpasas al vi). Ni nomos ilin gramatikaj morfemoj. Oni nomas semantemoj (aŭ leksemoj) la malpli oftajn morfemojn, kies signifa enhavo estas multe pli riĉa (la frazo «pren ŝpat labor ĝarden», eĉ se ne plene klara, tamen transdonas konsiderindan kvanton da informoj). Oni ĝenerale klasas inter la semantemojn la «afiksojn», kiuj, laŭ la difino ĝenerale uzata en lingvistiko — ne valida por la morfemoj, kiujn esperantistoj nomas «afiksoj» — utilas por derivado kaj ne povas esti uzataj solaj: re, en la franca reverrai, estas afikso: ĝi povas gluiĝi al multaj radikoj por formi derivaĵojn, sed ĉiam aperas ligite al alia semantemo.
Ni nun povas difini la tri tradiciajn lingvokategoriojn jene:
1. Se varias la formo de ĉiaspecaj morfemoj, inkluzive de semantemoj, kiuj ne estas afiksoj, la koncerna lingvo estas fleksia.
Ekzemple la franca:
voir/vu/vision (vidi, vidita, vido)
eu/ayant/avoir (havita, havanta, havi)
2. Se varias la formo nur de gramatikaj morfemoj kaj, inter la semantemoj, nur de afiksoj, la lingvo estas aglutina.
Ekzemple la hungara:
j (pluralo) = ak/ek/ok
domo = ház, domoj = házak
homo = ember, homoj = emberek
tablo= asztal, tabloj = asztalok
en = -ben/-ban
domo = ház, en domo = házban
mano = kéz, en mano = kézben
eco = -ság/-ség
libera = szabad, libereco = szabadság
freŝa = üde, freŝeco = üdeség
3. Se la formo de neniu morfemo varias, la lingvo estas izola.
Ekzemple la ĉina:
ino = nü
ŝoforo = siji, ŝoforino = nüsiji
amiko = pengyou, amikino = nüpengyou
ig(ad)o (en la senco de la angla-franca -isation/-ification) = —hua
industrio = gongye, industriigo = gongyehua
simpla = jiandan, simpligo = jiandanhua
politiko = zhengzhi, politikigo = zhengzhihua
eco = —xing
ebla = keneng, ebleco = kenengxing
komplika = fuza, komplikeco = fuzaxing
reala = shiji, realeco = shijixing
Kompari la parojn ‹mallonga/mallongeco› kaj ‹maljusta/maljusteco› estas bona maniero reliefigi la tri gradojn de variado:
franca (fleksia) : bref/brièveté
hungara (aglutina): rövid/rövidség
ĉina (izola) : jianlue/jianluexing
franca (fleksia) : injuste/injustice
hungara (aglutina): igazságtalan/igazságtalanság
ĉina (izola): feizhengyi/feizhengyixing
1) fleksia lingvo: variado okazas ĉiunivele
• oni devas uzi -té en unu kazo (brièveté) kaj -ice en la alia (injustice);
• la radiko bref transformiĝas al brièv en la derivita vorto;
2) aglutina lingvo: nur la afiksoj varias
• la radikaloj rövid kaj igazságtalen ne ŝanĝiĝas;
• la sufikso estas la sama, sed ĝi prezentiĝas jen sub la formo -ség, jen sub la formo -ság;
3) izola lingvo: neniu variado okazas
• la radikaloj jianlue kaj feizhengyi ne ŝanĝiĝas;
• la sufikso -xing estas uzata ambaŭkaze kaj senŝanĝe.
Rimarkoj
1. Pro oportuneco, ni konservas la tradiciajn terminojn fleksia, aglutina, izola, kvankam ili estis malbone elektitaj kaj devenas de nesufiĉa analizo de la faktoj. Ekzemple, la ĉina estas ĝenerale citata kiel la tipa izola lingvo, sed ĝi fakte enhavas multegajn morfemojn, kiujn oni ne povas uzi izole. Tio validas ne nur pri multaj afiksoj, kiel nü- kaj -hua ĉi-supre prezentitaj, sed eĉ pri multaj aliaj semantemoj: la morfemo fu-, ekzemple, kiu signifas ‹patro›, neniam estas uzata sola en la ordinara lingvo (t.e. escepte de proverboj, maksimoj, kaj poeziaj esprimoj); oni diras fuqin = ‹patro›; fumu = ‹gepatroj›; fuxizhidu = ‹patriarkia reĝimo›, ktp. Aliflanke, la ĉina konstante uzas sistemon tradicie rigardatan kiel tipe aglutinan: ĝi aldonas morfemojn unujn al allaj por formi kelkfoje tre longajn vortojn:
ta = li
tamen = ili
tamende = ilia;
xin = koro, animo, menso
xinli = psiko
xinlixue = psikologio
xinlixuejia = psikologo
zhengyi = juste
feizhengyi = maljusta
feizhengyixing = maljusteco
(Ĉinaj morfemoj uziĝas solaj en la malnova skriba lingvo, la t.n. wényán, sed wényán neniam estis parolata lingvo kaj estus malprave konfuzi ĝin kun la lingvo, kiun oni kutime nomas «la ĉina»).
2. Por klasi lingvon en unu el la tri kategorioj, ne necesas, ke la kriterio aplikiĝu 100%-e. Eta marĝeno antaŭvidendas, i.a. por regula variado kaŭzata de la sonsistemo. Ekzemple, en la ĉina, la sufikso -er aldonata al morfemo, kiu finiĝas per konsonanto, malaperigas ĉi-lastan, kelkfoje kun modifo de la vokala sono:
man = malrapida → manmar = malrapide
kuai = rapida → kuaikuar = rapide
ling = kolo → līr = kolumo.
Sonvariado en semantemo relative oftas en la japana:
kuni = lando → kuniguni = ĉiuj landoj
Oni povas konsideri, ke lingvo apartenas al la koncerna kategorio, se la kriterio aplikiĝas al minimume 90% el la morfemoj aperantaj en, ni diru, dekminuta ordinara konversacio.
Ni nun povas ekzameni pli detale la tri lingvokategoriojn,.