Aglutina lingvo karakteriziĝas per nevariebla radiko, al kiu algluiĝas sufiksoj ne uzeblaj memstare, kies vokalo povas ŝanĝiĝi laŭ la tipo de la radikaj vokaloj.
Ni prenu ekzemple la turkan esprimaĵon kırılmadılarmı? Ĝi dismembriĝas jene:
kir = romp
ıl = -ite
ma = ne
dı = -is
lar = ili
mı = ĉu
La vorto do signifas: «ĉu ili ne estis rompitaj?».
Jen aliaj ekzemploj, reliefigantaj la «leĝon pri vokala harmonio»: depende de tio, ĉu la radikala vokalo estas e aŭ a, la pluralo esprimiĝas per -ler aŭ per -lar; ‹mia› per -im aŭ per ım; ‹al› (direkto, atribuo, destino) per -e aŭ -a.
ev | domo | at | ĉevalo |
---|---|---|---|
eve | al domo | ata | al ĉevalo |
evim | mia domo | atım | mia ĉevalo |
evime | al mia domo | atıma | al mia ĉevalo |
evler | domoj | atlar | ĉevaloj |
evlere | al domoj | atlara | al ĉevaloj |
evlerim | mia domoj | atları | mia ĉevaloj |
evlerime | al miaj domoj | atlarıma | al miaj ĉevaloj |
Ke tiuj sufiksoj ne estas vortoj, kaj do tute diferencas de la esperantaj, montras du faktoj:
1) ilia vokalo ŝanĝiĝas
sevmek | ami |
sevmemek | neami |
kırmak | rompi |
kırmamak | nerompi |
2) ili ne povas esti uzataj memstare:
‹mia› estas -im, -ım, -um, -m
dost = amiko → dostum = mia amiko
sofra = tablo → sofran = mia tablo
Sed tiuj sufiksoj ne povas uziĝi aparte por signifi ‹mia›; se oni bezonas apartan vorton, oni devas diri benim (laŭvorte ‹de mi›, el ben = mi). Oni ĉefe notu, ke estas nenio komuna inter la persona pronomo (ben = mi; sen = ci) kaj la sufikso, kiu tradukas niajn posed-adjektivojn (-im = mia; -in = cia, via).
La ĉi-supraj ekzemploj estis ĉerpitaj el la turka, sed similajn rimarkojn oni povus fari pri la hungara kaj la finna.