Mihhail Bulgakov Fatalaj ovoj Novelo

Chapitro I Curriciuum vitae de Profesoro Persikov

La 16-an de aprilo 1928, vespere, Persikov, profesoro pri zoologio de la 4-a Shtata Universitato kaj direktoro de Moskva Zoologia Instituto eniris sian kabineton, situantan en Zoologia Instituto en la Hercen-strato. La profesoro lumigis la supran duondiafanan globon kaj chirkaurigardis.

Necesas konsideri ghuste tiun malfavoran vesperon kiel komencon de la teruriga katastrofo, samkiel ghuste la profesoron Vladimir Ipatjevich Persikov ni konsideru kiel la unuan kauzon de tiu katastrofo.

Li havis plenajn 58 jarojn. Lia kapo estis rimarkinda, pistilforma, kalva, kun tufoj da flavetaj haroj, hirtighantaj sur la flankoj. La vizagho estis glate razita, la malsupra lipo elstaris antauen. Pro tio la vizagho de Persikov eterne surportis iom kaprican nuancon. Sur la rugha nazo estis eksmodaj malgrandaj okulvitroj en arghentaj kadroj, la okuloj estis brilaj, etaj, la staturo alta, kurbeta. Li parolis per strida, alta, kvakanta vocho kaj inter aliaj strangajhoj havis jenan: kiam li diris ion solide kaj certece, li faris la montran fingron de la dekstra mano hokforma kaj duonfermis la okuletojn. Do, char li parolis chiam certece pro tio, ke li havis absolute fenomenan erudicion en sia sfero, la fingrohoko tre ofte aperis antau okuloj de kunparolantoj de Profesoro Persikov. Sed ekster sia sfero, tio estas zoologio, embriologio, anatomio, botaniko kaj geografio, Profesoro Persikov preskau nenion diris.

Profesoro Persikov ne legis jhurnalojn, nek vizitadis teatrojn, kaj la edzino de la profesoro fughis for de li kun tenorulo de la operteatro de Zimin en la jaro 1913, lasinte por li skribajon de jena enhavo:

"Viaj ranoj kauzas en mi neelteneblan tremon de abomeno. Mi la tutan vivon malfelichos pro ili".

La profesoro ne plu edzighis kaj ne havis infanojn. Li estis tre eferveska, sed retrankvilighema, shatis teon kun moroshko,[1] loghis en la Prechistenka-strato, en apartamento el 5 chambroj, unu el kiuj estis okupata de magra oldulineto, mastrumantino Maria Stepanovna, kiu flegis la profesoron, kiel vartistino.

En la jaro 1919 oni forprenis 3 el la 5 chambroj de la profesoro. Tiam li diris al Maria Stepanovna:

— Se oni ne chesigos tiujn fiagojn, Maria Stepanovna, mi forveturos eksterlanden.

Sendube, se la profesoro efektivigus tiun planon, li tre facile sukcesus ricevi laboron en katedro de zoologio en ajna universitato de la rnondo, char li estis ege eminenta sciencisto, kaj en tiu sfero, kiu tiel au alie rilatas al amfibioj, au nudhautuloj, ne havis samgradulojn, ekskluzive Profesoron William Wekkl en Kembrigho kaj Profesoron Ghiakomo Bartolomeo Bekkari en Romo. La profesoro legis en 4 lingvoj, krom la rusa, france kaj germane parolis samkiel ruse. Persikov ne plenumis sian intencon koncerne la eksterlandon, kaj la jaro 20-a rezultis ankorau pli malbona ol la 19-a. Okazis eventoj, unu tuje post la alia. Oni renomis la straton "Bolshaja Nikitskaja" je Hercen-strato. Poste la horlogho, muntita en doma muro sur la angulo de la Hercen-strato kaj la Mohovaja-strato, haltis je 11.15 kaj, fine, en terarioj de la Zoologia Instituto, ne elteninte chiujn perturbojn de la fama jaro, mortis komence 8 superbaj ekzempleroj de hiloj, poste 15 vulgaraj bufoj kaj, fine, la unikega ekzemplero de Bufo Surinama.

Tuje post la bufoj, likvidintaj tiun unuan ordon de nud-hautuloj, kiu juste estis nomita ordo de amfibioj senvostaj, translokighis en la plibonan mondon la senshangha pedelo de la instituto maljunulo Vlas, ne apartenanta al la klaso de nudhautuloj. La kauzo de lia morto estis tamen la sama, kiel tiu de la kompatindaj amfibioj, kaj Persikov tuje klarigis ghin:

— Sennutreco!

La sciencisto estis absolute prava: Vlason necesis nutri per faruno kaj la bufojn per farunaj vermoj, sed pro malapero de la unua pereis ankau la duaj. Persikov provis reorientigi la restintajn 20 ekzemplerojn de hiloj al nutrado per blatoj, sed ankau la blatoj trafalis ien, montrinte sian sabotan rilaton al la milita periodo de komunismo. Do, ankau la lastajn ekzemplerojn oni estis devigitaj forjeti en rubujon sur la instituta korto.

Efikon de la mortoj al Persikov, kaj precipe tiu de Bufo Surinama, ne eblas priskribi. Li ial plene kulpigis pri la mortoj la tiaman popolkomisaron pri klerigo.

Starante en felchapo kaj galoshoj en koridoro de la malvarmighanta instituto, Persikov diris al sia asistanto Ivanov, rafineca ghentlemano kun akrapinta blonda barbeto:

— Ja pro tio, Pjotr Stepanovich, ne sufichas mortigi lin! Kion do oni faras? Ja oni pereigos la instituton! Chu ne? La senkompara virbesto, la eksterordinara ekzemplero de Pipa americana, 13 centimetrojn longa…

Plue malplibonighis. Post morto de Vlas fenestroj en la instituto trafrostis tiel, ke buntkolora glacio algluighis al la interna suprajho de la vitroj. Mortis kunikloj, vulpoj, lupoj, fishoj kaj chiuj kolubroj ghis la lasta. Persikov ighis silenta dum tutaj tagoj, poste ekmalsanis je pneumonio, sed ne mortis. Kiam li resanighis, li frekventis 2-foje en semajno la instituton kaj en la rondforma halo, kie chiam estis, ial senshanghe 5 gradoj sub nulo sendepende de la strata temperaturo, prelegis en galoshoj, en felchapo kun orelshirmiloj kaj en kolshaleto, elspirante blankan vaporon, al 8 auskultantoj ciklon de lekcioj pri la temo: "Reptilioj de la varma zono". La tutan alian tempon Persikov kushis sur divano hejme en la Prechistenka-strato en la chambro, plenigita per libroj ghis la plafono, sub plejdo, tusis kaj rigardis en bushegon de la fajra forneto, kiun hejtis Maria Stepanovna per orumitaj seghoj, kaj rememoradis pri Bufo Surinama.

Sed chio finighas en la mondo. Finighis la jaroj 20-a kaj 21-a, kaj en la 22-a komencighis iu retromovigho. Unue, anstatau la mortinta Vlas aperis Pankrat, ankorau juna, sed tre esperiga zoologia pedelo, oni komencis poiome hejti la instituton. Kaj somere Persikov kun helpo de Pankrat, kaptis en Klazjma 14 ekzemplerojn de vulgaraj bufoj. En la terarioj denove ekbolis la vivo. En la jaro 23-a Persikov jam prelegis 8-foje en semajno — 3 en la instituto kaj 5 en la universitato, en la jaro 24-a 13-foje en semajno kaj krome en la laboristaj fakultatoj, kaj en la 25-a, printempe, famighis pro tio, ke dum ekzamenoj fiaskigis 76 studentojn kaj chiujn el ili pro la nudhautuloj.

— Chu, vi ne scias, per kio diferencas la nudhautuloj disde la rampuloj? — demandadis Persikov. - Tio estas simple ridinde, junsinjoro. Pelvajn renojn ne havas la nud-hautuloj. Ili malestas. Jen. Hontu. Chu vi, vershajne, estas marksisto?

— Marksisto, — malesperighante, respondis fiaskigato.

— Do, bonvolu autune, — ghentile diris Persikov kaj vigle kriis al Pankrat: — Bonvolu la sekvan!

Simile al tio, kiel la amfibioj revivighas post longa senakveco sub unua abunda pluvo, Profesoro Persikov revivighis en la jaro 1926, kiam la unuigita usona-rusia kompanio konstruis, komencinte de la angulo de la Gazetnij-strato kaj la Tverskaja-strato, en centro de Moskvo, 15 dek-kvinetaghajn domojn kaj en la urboperiferioj 300 laboristajn vilaojn, chiu el 8 apartamentoj, por chiam chesiginte tiun teruran kaj ridindan loghejan krizon, kiu tiel turmentis la moskvanojn en la jaroj 1919–1925.

Ghenerale tiu somero estis rimarkinda en la vivo de Persikov, kaj foje li kun mallauta kaj kontenta rideto frotis la manojn, rememorante, kiel li malvastumis kun Maria Stepanovna en 2 chambroj. Nun la profesoro rericevis chiujn 5 chambrojn, plivastumis, lokigis 2,5 milojn da libroj, remburitajn bestofigurojn, diagramojn, preparajojn, lumigis verdan lampon sur la tablo en la kabineto.

Ankau la instituton ne eblis rekoni: oni kovris ghin per kremkolora farbo, alkondukis per speciala akvotubaro akvon en la chambron de amfibioj kaj reptilioj, shanghis chiujn vitrojn je glacoj, alsendis 5 novajn mikroskopojn, vitrajn sekcajn tablojn, globojn kun 2000 lampoj kun reflektata lumo, reflektilojn, shrankojn por la muzeo.

Persikov revivighis, kaj la tuta mondo subite eksciis pri tio post kiam en decembro 1926 estis publikigita la broshuro: "Ankorau suplemente al la demando pri reproduktigho de amfineuroj, au hhitonoj'. 126 paghoj. "Informoj de la 4-a Universitato".

Kaj en 1927, autune, la fundamenta verko kun 350 paghoj, tradukita al 6 lingvoj, inkluzive la japanan: "Embriologio de pipaoj, pelobatedoj kaj ranoj". Prezo 3 rubloj. Shtateldonejo.

Kaj somere de 1928 okazis tio nekredebla, terura…

Загрузка...