Chapitro II Kolora spiraleto

Do, la profesoro lumigis la globon kaj chirkaurigardis. Li enshaltis reflektilon sur longa eksperimenta tablo, surmetis blankan kitelon, klakis per iuj instrumentoj sur la tablo…

Multaj el 30 miloj da mekanikaj veturiloj, trafikantaj en la jaro 28-a en Moskvo, trakuradis la Hercen-straton, susurante sur glataj pavimeroj, kaj post chiu minuto kun bruo kaj grinco glitadis de la Hercen-strato al la Mohhovaja-strato tramo de la 16, 22, 48 au 53-a itineroj. Ghi jetadis en la glacojn de la kabineto rebrilojn de diverskoloraj lumoj, kaj fore kaj alte estis videbla nebula, pala duonluna serpo apud la malserena kaj masiva chapo de la templo de Kristo.

Sed nek ghi, nek bruo de la printempa Moskvo iomgrade atentigis Profesoron Persikov. Li sidis sur helica tripieda tabureto kaj per la brunighintaj pro tabako fingroj turnadis ghustigan shraubon de bonega Zeiss-mikroskopo, en kiu estis enmetita ordinara nekolorigita preparajho de freshaj ameboj. En tiu momento, kiam Persikov estis shanghanta pligrandigon de 5 ghis 10 miloj, la pordo duone malfermighis, montrighis akrapinta barbeto, leda antautuko, kaj la asistanto vokis:

— Vladimir Ipatjevich, mi metis la krispon, chu vi ne deziras rigardi?

Persikov vigle glitis desur la tabureto, lasinte la ghustig-shraubon duonvoje, kaj, malrapide turnante cigaredon en la manoj, trairis en la kabineton de la asistanto. Tie, sur la vitra tablo, rano, duonasfiksiighinta kaj svenanta pro teruro kaj doloro, estis sternita sur korka stativo, kaj ghia diafana glimeca tripo estis elmetita el la sanganta ventro sub mikroskopon.

— Tre bone, — diris Persikov kaj aligis la okulon al okulario de la mikroskopo.

Evidente, eblis elrigardi ion ekstreme interesan en la krispo de la rano, kie, videblaj kvazau sur manplato, lau riveroj de angioj vigle cirkulis vivantaj globuloj. Persikov forgesis pri siaj ameboj kaj dum horo kaj duono alterne kun Ivanov rigardis tra la lenso de la mikroskopo. Che tio ambau sciencistoj intershanghadis per viglaj, sed nekompreneblaj por ordinaruloj vortoj.

Finfine Persikov deflankighis de la mikroskopo, dirinte:

— La sango koagulighas, bedaurinde.

La rano pene movetis la kapon, kaj en ghiaj malvivighantaj okuloj klare vidighis la vortoj: "Kanajloj vi estas, jen kio…"

Malstrechante la rigidighintajn krurojn, Persikov levighis, revenis en sian kabineton, oscedis, frotis per la fingroj la konstante inflamighantajn palpebrojn kaj, eksidinte sur la tabureton, enrigardis en la mikroskopon, la fingrojn li metis sur la ghustigshraubon kaj jam estis turnonta ghin, sed ne turnis. Per la dekstra okulo Persikov vidis duondiafanan blankan diskon kaj en ghi malklarajn palajn amebojn, kaj meze de la disko situis kolora spiraleto, simila al virina buklo. Tian spiraleton kaj Persikov mem, kaj centoj da liaj lernantoj vidis multfoje, sed neniu interesighis pri ghi, char ne estis bezono pri tio. La kolora fasketo da lum-radioj nur malhelpis la observadon kaj montris, ke la preparajho ne estas en la fokuso. Tial oni kutime senkompate forvishis ghin per unu turno de la shraubo, prilumigante la spacon per homogena blanka lumo. La longaj fingroj de la zoologo jam firmkontakte ekkushis sur la kapon de la shraubo, sed subite ektremis kaj deglitis. Tion kauzis la dekstra okulo de Persikov, ghi subite atentstrechighis, ekmiregis, ech plenighis per alarmo. Ne sentalenta ordinarulo sidis che la mikroskopo por la plago de la respubliko. Ne, sidis Profesoro Persikov! La tuta lia vivo, liaj revoj koncentrighis en la dekstra okulo. Chirkau kvin minutojn en shtona silento la supera estajho observis la malsuperan, turmentante kaj strechante la okulon super la preparajho, situanta ekster la fokuso. Chio silentis chirkaue. Pankrat jam ekdormis en sia chambro en la vestiblo, kaj nur foje en malproksimo muzikece kaj milde ektintis vitroj en shrankoj — tio Ivanov, forironte, shlosis sian kabineton. Post li ghemsonis la enira pordo. Jam poste audighis la profesora vocho. Ne estis klare, kiun li demandis:

— Kio ghi estas? Mi nenion komprenas…

Malfrua kamiono traveturis la Hercen-straton, skuinte la malnovajn murojn de la instituto. Plata vitra taseto kun pinchiloj ektintis sur la tablo. La profesoro palighis kaj levis la manojn super la mikroskopo, kvazau la patrino super la infano, al kiu minacas danghero. Nun ne plu temis ech pri tio, ke Persikov ekturnu la shraubon, ho ne, li jam timis, ke iu flanka forto povas elpushi el la rigardkampo tion, kion li ekvidis.

Estis jam profunda blanka mateno kun ora strio, strekuminta la kremkoloran peronon de la instituto, kiam la profesoro forlasis la mikroskopon kaj aliris fenestron sur la rigidighintaj piedoj. Li premis per la tremantaj fingroj butonon, kaj nigraj densaj kurtenoj shirmis la matenon, kaj en la kabineto revivighis la sagheca sciencista nokto. La flavighinta kaj vervighinta Persikov dismetis la piedojn kaj ekparolis, fiksrigardante la pargeton per la larmantaj okuloj:

— Sed, kiel do tio okazas? Ja tio estas terure!.. Terure, sinjoroj, — ripetis li, turnante sin al bufoj en la terario, sed la bufoj dormis kaj nenion respondis al li.

Li eksilentis, poste aliris la shaltilon, levis la kurtenojn, forshaltis chiujn lumojn kaj rigardis en la mikroskopon. Lia vizagho strechighis, li kuntiris la fasketozajn flavajn brovojn.

— Uhu, uhu, — murmuris li, — jen ghi malaperis. Kompreneble. Ko-o-mpreneble, — longtiris li, furioze kaj admire rigardante la mallumighintan globon super la kapo, — tio estas simpla.

Kaj li denove mallevis la susurantajn kurtenojn kaj denove lumigis la globon. Li rigardis en la mikroskopon, ghoje kaj iel rabece grimacis.

— Mi kaptos ghin, — solene kaj gravmiene diris li, levante la fingron supren, — kaptos. Eble ankau per la suno.

Denove la kurtenoj saltlevigis. La suno jam estis antauokuie. Jen ghi supervershis la murojn de la instituto kaj oblikve ekkushis sur la pavimerojn de la Hercen-strato. La profesoro rigardis en la fenestron, cerbumante, kie estos la suno tage. Li estis jen deiranta, jen alproksimighanta, iomete dancante, kaj finfine ekkushis per la ventro sur la fenestrobreton.

Li komencis gravan kaj misteran laboron. Li shirmis la mikroskopon per vitra klosho. Super blueta flamo de brulilo li fandis pecon da sigelvakso kaj algluis randojn de la klosho al la tablo kaj sur la vaksaj makuloj premsignis sian dikfingron. Li estingis la gasflamon, eliris kaj shlosis la pordon de la kabineto per la angla seruro.

En koridoroj de la instituto estis duonlumo. La profesoro atingis la chambron de Pankrat kaj longe sensukcese frapis ghin. Finfine post la pordo audighis kvazau grumblo de chen-hundo, sputado kaj mugho, kaj Pankrat en strikolora subpantalono kun ligshnuretoj sur la maleoloj aperis en luma makulo. Liaj okuloj freneze rigardachis la scienciston, li ankorau hurletis tra la dormo.

— Pankrat, — diris la profesoro, rigardante al li super la okulvitroj, — pardonu, ke mi vekis vin. Jen kio, amiko, en mian kabineton morgau ne eniru. Mi lasis tie laborajhon, kiun ne licas movi. Chu vi komprenis?

— U-u-u, ko-ko-komprenis, — respondis Pankrat, nenion kompreninte. Li shancelighetis kaj mughis.

— Ne, auskultu, vi vekighu, Pankrat, — diris la zoologo kaj piketis la ripojn de Pankrat, pro kio sur ties vizagho rezultis ektimo kaj ioma grado de ekkonscio en la okuloj. - La kabineton mi shlosis, — daurigis Persikov, — do ne necesas ordigi ghin ghis mia reveno. Chu vi komprenis?

— Plenumotas, — traraukis Pankrat.

— Nu jen bonege, enlitighu.

Pankrat turnighis, malaperis en la pordo kaj tuje falis sur la liton, kaj la profesoro komencis vesti sin en la vestiblo. Li surmetis grizan someran palton kaj molan chapelon, poste, rememorinte pri la bildo en la mikroskopo, fikse ekrigardis siajn galoshojn kaj rigardis al ili kelkajn sekundojn, kvazau ekvidis tiujn unuan fojon. Poste li surmetis la maldekstran kaj intencis surmeti sur la maldekstran la dekstran, sed tiu ne obeis.

— Kia terura hazardajo estas, ke li forvokis min, — diris la sciencisto, — aliokaze mi pretervidus ghin. Sed kion tio promesas?.. Ja tio promesas diablo scias kion!..

La profesoro ekridetis, duonferme okulumis la galoshojn kaj la maldekstran demetis, sed la dekstran surmetis.

— Dio mia! Ja ech ne eblas imagi chiujn postsekvojn… La profesoro malestime piedpushis la maldekstran galoshon, kiu incitis lin, ne dezirante surmetighi sur la dekstran, kaj ekiris al la elirejo en sola galosho. Li tuje perdis naztukon kaj eliris, frapinte per la peza pordo. Sur la perono li longe serchis en la poshoj alumetojn, frapante siajn flankojn, trovis kaj ekiris tra la strato kun nebruligita cigaredo en la busho.

Ech unu homon ne renkontis la sciencisto ghis la templo. Tie la profesoro, suprenlevinte la vizaghon, okulfiksighis al la ora helmo. La suno frandeme lekis ghin de unu flanko.

— Kial do mi antaue ne vidis ghin, kia hazardajho?.. Fi, idioto, — la profesoro klinighis kaj ekmeditis, rigardante al la diversvestitaj piedoj, — hm… kion do fari? Chu reveni al Pankrat? Ne, ne eblas veki lin. Forjheti ghin, achan, estus domaghe. Necesas porti en la manoj. Li demetis la galoshon kaj abomeneme ekportis ghin.

En malnova automobilo de la Prechistenka-strato elveturis triopo. Du ebrietaj uloj kaj sur iliaj genuoj puca virino en silka pufpantalono lau la modo de la jaro 28-a.

— Hej, onkleto! — kriis shi per malalta sibleta vocho, — chu vi fordrinkis la duan galosheton?

— Vershajne, en «Alkazar» satighis la olduleto, — ekridachis la maldekstra ebria ulo, la dekstra elshovis sin el la automobilo kaj kriis:

— Onklo, chu la noktdrinkejo en la Volhhonka-strato estas malfermita? Ni veturas tien!

La profesoro rigore rigardis al ili super la okulvitroj, fallasis la cigaredon el la busho kaj tuje forgesis pri ilia ekzisto. Sur la Prechistenskij-bulvardo naskighis suna fendo, kaj la helmo de la Kristo-templo ekflagris. La suno levighis.

Загрузка...