Chapitro III Persikov kaptis

La afero estis jena. Kiam la profesoro proksimigis sian genian okulon al la okulario, li unuafoje en la vivo atentis tion, ke en la multkolora spiraleto precipe brile kaj reliefe apartighis unu radio. La radio estis helrugha kaj elfalis el la spiraleto, kvazau eta akrajho, simila, ekzemple, al kudrilo.

Estas simple malfelicho, ke tiu radio por kelkaj sekundoj atentigis la spertan okulon de la virtuozo.

En ghi, en la radio, la profesoro ekvidis tion, kio estis miloble pli grava ol la radio mem, tiu efemera infano, kiu hazarde naskighis che movo de la glaco kaj objektivo de la mikroskopo. Dank'al tio, ke la asistanto forvokis la profesoron, la ameboj kushis dum horo kaj duono sub influo de tiu radio, kaj rezultis jeno: en la disko ekster la radio la grajnoformaj ameboj kushachis malaktive kaj senhelpe, sed, en la loko, kiun trais la rugha akra glaveto, okazis strangaj fenomenoj. En la rugha strieto bolis la vivo. La grizetaj ameboj, eitirante la pseudopiedojn, tutforte strebis al la rugha strio kaj en ghi (kvazau sorche) revivighis. Iu magio enspiris en ilin vivoforton. Ili rampis are kaj interbatalis por loko en la radio. En ghi pasis freneza, alia vorto ne troveblas, reproduktigho. Rompante kaj renversante chiujn leghojn, konatajn al Persikov kiel propraj kvin fingroj, ili burghonis fulmrapide antau liaj okuloj. Ili dispecighis en la radio kaj chiu el la pecetoj dum 2 sekundoj ighis nova kaj fresha organismo. Tiuj organismoj estis momente atingantaj plenkreskon kaj maturecon nur por tuje doni siavice novan generacion. En la rugha strio kaj poste en la tuta disko ighis malvaste, kaj komencighis neevitebla interbatalo. La jhus naskitaj furioze atakis unu la alian, disshiradis je pecetoj kaj englutadis. Inter la naskitoj kushis kadavroj de la pereintoj en batalo por la ekzisto. Venkadis la plej bonaj kaj fortaj. Kaj tiuj plej bonaj estis teruraj. Unue, ili lau la amplekso proksimume duoble superis la ordinarajn amebojn kaj, due, distingighis per ia specifa agresemo kaj viglo. Iliaj movoj estis impetaj, iliaj pseudopiedoj estis multe pli longaj, ol la ordinaraj, kaj funkciis, sen troigo, kvazau polpaj tentakloj.

En la dua vespero la profesoro, malviglighinta kaj palighinta, sen mangho, ekscitante sin nur per dikaj memfaritaj cigaredoj, observis novan generacion de ameboj, kaj en la tria tago li transiris al la komencfonto, tio estas al la rugha strio.

Gaso sibletis en la brulilo, denove sur la strato susuris la trafiko, kaj la profesoro, venenigita per la centa cigaredo, duonferminte la okulojn, apogis sin je dorso de la helica braksegho.

— Jes, nun chio estas klara. La radio vivigis ilin. Tio estas nova, de neniu esplorita, de neniu trovita radio. La unua, kion necesas klarigi, tio estas — chu ghi rezultas nur pro elektrolumo au ankau pro la suno, — murmuris Persikov al si mem.

Kaj dum ankorau unu nokto tio klarighis. Per tri mikroskopoj Persikov kaptis tri radiojn, nenion kaptis de la suno kaj esprimighis tiel:

— Necesas konkludi, ke en la spektro de la suno ghi malestas… hm… nu, unuvorte, necesas konkludi, ke eblas akiri ghin nur el la elektrolumo. - Li admire rigardis al la duondiafana globo supre, entuziasmece pripensis kaj invitis en sian kabineton la asistanton Ivanov. Li chion rakontis al li kaj montris la amebojn.

La privat-docento Ivanov estis konsternita, absolute perpleksigita: kial do tia simpla ajho, kiel tiu minca sageto, ne estis rimarkita antaue, diablo prenu! De iu ajn, inkluzive lin mem, Ivanov'on, kaj efektive tio estas terure! Vi nur rigardu…

— Vi rigardu, Vladimir Ipatjich! — diris Ivanov, terurigite algluighante per la okulo al la okulario, — kio okazas? Ili kreskas fulmrapide… Rigardu, rigardu…

— Mi observas ilin jam la trian tagon, — solene respondis Persikov.

Poste inter la du sciencistoj okazis parolo, kies senco estis jena: la privat-docento Ivanov prenas al si taskon konstrui pere de lensoj kaj glacoj kameron, en kiu eblos ricevi tiun radion pli granda kaj ekster mikroskopo. Ivanov esperas, ech tute certas, ke tio estas ekstreme simple.

La radion li ricevos, Vladimir Ipatjevich ech ne dubu pri tio. Che tio okazis malgranda embaraso.

— Mi, Pjotr Stepanovich, kiam publikigos la verkon, indikos, ke la kameroj estis konstruitaj de vi, — prononcis Persikov, sentante, ke necesas likvidi la embaraseton.

— Ho, tio ne gravas… Kvankam, certe…

Kaj la embaraseto estis likvidita. Ekde tiu momento la radio absorbis ankau Ivanov'on. Tiam, kiam Persikov, malgrasighante kaj trivighante, sidis dum tagoj kaj duonnoktoj che la mikroskopo, Ivanov klopodis en la scintilanta pro lampoj fizika kabineto, kombinante lensojn kaj glacojn. Al li helpis mekanikisto.

Oni sendis al Persikov el Germanio post mendo pere de la komisariato pri klerigo, tri pakajojn, entenantajn glacojn, bikonveksajn, bikonkavajn kaj ech iajn konveksa-konkavajn poluritajn glacojn. Chio-chi finighis per tio, ke Ivanov konstruis la kameron kaj efektive kaptis en ghin la rughan radion. Kaj necesas pritaksi juste: li kaptis majstre: la radio rezultis dika, chirkau 4 centimetrojn transverse, akra kaj forta.

La 1-an de junio oni instalis la kameron en la kabineto de Persikov, kaj li avide komencis esploradon de frajo de ranoj, prilumita de la radio. Tiu esplorado donis frapajn rezultojn. Dum 2 tagnoktoj el la frajeroj elovighis miloj da ranidoj. Sed tio ne estas fino, dum unu tagnokto la ranidoj elkreskis eksterordinare je ranoj, tiom agresivaj kaj voremaj, ke duono el ili estis tuje forvorita de la alia duono. Sed la restintaj vivi komencis ekster ajnaj limperiodoj fraji kaj dum 2 tagoj jam sen ajna radio produktis novan generacion, tute sennombran. En la kabineto de la sciencisto komencighis diablo scias kio: la ranidoj disrampis el la kabineto tra la tuta instituto, en terarioj kaj simple surplanke, en chiuj anguletoj kvakadis lautegaj hhoroj kvazau en marcho. Pankrat, sen tio timanta Persikov'on kiel la flamon, nun havis al li solan senton: mortigan teruron. Post semajno la sciencisto mem eksentis, ke li frenezighas. La instituto plenighis je odoro de etero kaj kalia cianido, pro kiu Pankrat, ne ghustatempe demetinta maskon, preskau venenighis. La svarmighantan marchan generacion oni finfine sukcesis mortigi per la venenajhoj, la kabinetojn aerumi.

Persikov diris al Ivanov jenon:

— Atentu, Pjotr Stepanovich, efiko de la radio al nukleo-plasmo kaj ghenerale al ovolo estas mirinda.

Ivanov, senemocia kaj diskreta ghentlemano, interrompis la profesoron per neordinara tono:

— Vladimir Ipatjevich, kial do vi rezonadas pri etaj detaloj, pri la nukleoplasmo? Ni diru rekte: vi malkovris ion senprecedencan. - Evidente kun granda peno, tamen Ivanov elpremis el si la vortojn: — Profesoro Persikov, vi malkovris la radion de vivo! loma rughigho aperis sur la palaj, nerazitaj zigomoj de Persikov.

— Nu-nu-nu, — balbutis li.

— Vi, — daurigis Ivanov, — vi akiros tian nomon… Mia kapo turnighas. Chu vi komprenas, — daurigis li verve, — Vladimir Ipatjevich, la personajhoj de Wells kompare kun vi estas simple bagatelo… Sed mi ja opiniis, ke tio estas fabeloj… Chu vi memoras lian "Nutrajo de Dioj"?

— Ha, tio estas romano, — respondis Persikov.

— Nu jes, Dio mia, la fama ja!..

— Mi forgesis ghin, — respondis Persikov, — mi memoras, ke legis, sed forgesis.

— Kial do vi ne memoras, vi nur rigardu, — Ivanov levis je piedeto desur la vitra tablo mortintan ranon de eksterordinara amplekso kun shvelinta ventro. Ghia muzelo ech post la morto havis minacan esprimon, — ja tio estas terure!

Загрузка...