Chapitro VIII Okazintajho en sovhhozo

Sendube ne ekzistas pli bona periodo, krom matura augusto en, ekzemple, Smolenska gubernio. Somero de la jaro 1928 estis, kiel oni scias, belega, kun ghustatempaj pluvoj printempe, kun abunda varmega suno, kun bonega rikolto… Pomoj en la eksa bieno de Sheremetev estis maturighantaj… arbaroj verdis, flavkvadrate kushis kampoj… Homo ja plibonighas en sino de la naturo. Kaj Aleksandr Semjonovich impresus ne tiom malagrable, kiel en urbo. Kaj mava jako mankis al li. Lia vizagho kupre sunbrunighis, la katuna malbutonumita chemizo videbligis la bruston, kovritan per densega nigra hararo, la gamboj estis vestitaj en velshtofa pantalono. Kaj liaj okuloj trankvilighis kaj bonhumorighis. Aleksandr Semjonovich vigle malsuprenkuris desur perono kun kolonaro, al kiu estis alnajlita shildo sub stelo:

SOVHHOZO "RUGHA RADIO" kaj direktis sin rekte al automobilo-kamioneto, alportinta tri nigrajn kamerojn kun gardistoj.

La tutan tagon Aleksandr Semjonovich klopodis kun siaj helpantoj, instalante la kamerojn en la eksa vintra ghardeno — orangherio de Sheremetev… Ghis vespero chio estis preta. Sub vitra plafono eklumis blanka duondiafana globo, oni muntis la kamerojn sur brikoj, kaj mekanikisto, alveturinta kun la kameroj, klakante kaj turnante per brilantaj shrauboj, enshaltis sur la asbesta planko en la nigraj kestoj rughan misteran radion.

Aleksandro Semjonovich klopodis, li mem ascendis shtupetaron, kontrolante dratojn.

Sekvatage revenis de la stacio la sama kamioneto kaj elkrachis tri kestojn el bonega glata tavolligno, chirkaugluita per etikedoj kaj blankaj sur nigra fono surskriboj: VORSICHT: EIER!! ATENTON: OVOJ!!

— Kial oni tiom malmulte alsendis? — miris Aleksandr Semjonovich, tamen tuje ekklopodis kaj komencis malpaki la ovojn. La malpakado okazis en la sama orangherio, kaj partoprenis en ghi: Aleksandr Semjonovich mem, lia ekstreme dika edzino Manja, unuokula eksa ghardenisto de eksa Sheremetev, sed nun servanta en la sovhhozo en unuversala posteno de gardisto, fusilisto, devigata loghi en la sovhhozo, kaj purigistino Dunja. Tio ne estis Moskvo, kaj chio havis tie pli simplan, familian kaj amikecan karakteron. Aleksandr Semjonovich ordonadis, karese rigardante al la kestoj, aspektantaj kiel solida kompakta donaco sub tenera sunsubira lumo de la supraj vitroj de la orangherio. La fusilisto, kies fusilo paceme dormetis che la pordo, rompadis per tenajlo stegojn kaj metalajn bendojn. Audighis krakado… Shutighis polvo. Aleksandr Semjonovich, klakante per la sandaloj, klopodis chirkau la kestoj.

— Bonvolu pli akurate, — diris li al la fusilisto. - Pli atente. Chu vi ne vidas — ovoj?..

— Normale, — raukis la provinca fuziliero, tenajlante, — tuj…

Tr-r-r… kaj shutighis polvo.

La ovoj estis pakitaj bonege: sub la ligna kovrilo estis tavolo da parafina papero, poste tiu da sorbpapero, sub ghi — densa tavolo da rabotajo, poste — segajoj, en kiuj vidighis blankaj kapetoj de ovoj.

— La eksterlanda pakajo, — karese diris Aleksandr Semjonovich, serchante en la segajoj, — ghi estas pli bona ol la nia. Manja, pli akurate, vi frakasos ilin.

— Vi, Aleksandr Semjonovich, frenezighis, — respondis la edzino, — kvazau ja oro estas. Chu mi neniam vidis ovojn? Oj!… Kiaj grandaj!

— Eksterlando, — diris Aleksandr Semjonovich, elmetante la ovojn sur lignan tablon, — chu tio estas niaj kampulachaj ovoj… chiuj, vershajne, bramaputroj estas, diablo prenu! La germanaj…

— Klara afero, — subtenis la fusilisto, admirante la ovojn.

— Mi nur ne komprenas, kial ili estas malpuraj, — diris mediteme Aleksandr Semjonovich… — Manja, vi zorgu. Oni elmetu plu, sed mi iros telefoni.

Kaj Aleksandr Semjonovich ekiris al telefono en kontoron de la sovhhozo trans la korto.

Vespere en la kabineto de la zoologia instituto ekzumis telefono. Profesoro Persikov tauzis la harojn kaj aliris la aparaton.

— Nu? — demandis li.

— Tuj kun vi parolos provinco, — mallaute kun siblado respondis la auskultilo per virina vocho.

— Nu. Mi auskultas, — abomeneme demandis Persikov en la nigran bushon de la telefono… En tiu io ekklakis kaj poste dista vira vocho diris en la orelon maltrankvile:

— Chu lavi la ovojn, profesoro?

— Kio estas? Kio? Kion vi demandas? — incitighis Persikov, — de kie vi parolas?

— El Nikolskoje, Smolenska gubernio, — respondis la auskultilo.

— Mi nenion komprenas. Mi konas neniun Nikolskoje. Kiu estas?

— Rokk, — severe diris la auskultilo.

— Kiu Rokk? — Ha, jes… tio estas vi… do kion vi demandas?

— Chu lavi ilin?.. oni sendis al mi el eksterlando aron da kokinaj ovoj…

— Nu?

— Sed ili estas en ia kotacho…

— Vi miksas ion… Kiel ili povas esti en la «kotacho», lau via esprimo? Nu, certe, povas esti iomete… sterko algluighis… au io ankorau…

— Do, chu ne lavi?

— Certe, ne necesas… Chu vi jam intencas shargi la kamerojn per ovoj?

— Mi shargas. Jes, — respondis la auskultilo.

— Hm, — ironiis Persikov.

— Ghis, — shmacis la auskultilo kaj eksilentis.

"Gis", — malamege ripetis Persikov al privat-docento Ivanov, — kiel plachas al vi tiu ulo, Pjotr Stepanovich?

Ivanov ekridis.

— Chu tio estis li? Mi imagas, kion li bakos el tiuj ovoj.

— D…d…d… — ekparolis Persikov kolere, — vi imagu, Pjotr Stepanovich… nu, bone… tre eblas, ke al nukleoplasmo de kokina ovo la radio faros saman efikon, kiel al tiu de nudhautuloj. Tre eblas, ke kokoj elkovighos che li. Sed nek vi, nek mi povas diri, kiaj estos tiuj kokoj… eble, ili estos tute maltaugaj kokoj. Eble, ili mortos post du tagoj. Eble, ne licos manghi ilin! Kaj chu mi povas garantii, ke ili staros sur la piedoj. Eble, iliaj ostoj estos rompighemaj. - Persikov pasiighis kaj svingadis per la polmo, kalkulfleksante la fingrojn.

— Tute ghuste, — konsentis Ivanov.

— Chu vi povas garantii, Pjotr Stepanovich, ke ili donos idojn? Eble, tiu ulo bredos sterilajn kokojn. Kreskigos ilin hunde grandaj, sed poste oni atendu idaron de ili ghis la dua alveno de Kristo.

— Ne eblas garantii, — konsentis Ivanov.

— Kaj kia senceremonieco estas, — ekscitis sin mem Persikov, — kia vigleco! Kaj atentu, ke oni komisiis al mi ja instrukcii tiun friponon. - Persikov montris al la papero, alportita de Rokk (ghi kushachis sur la eksperimenta tablo) — …sed kiel mi instrukcios tiun profanulon, kiam mi mem nenion povas diri pri la demando.

— Sed chu ne eblis rifuzi? — demandis Ivanov.

Persikov puncighis, prenis la paperon kaj montris ghin al Ivanov. Tiu tralegis ghin kaj ironie ridetis.

— M-jes… — diris li signifoplene.

— Kaj atentu… Mi mian mendon atendas du monatojn, kaj nenia sciigo pri ghi estas. Sed al li oni momente ovojn sendis kaj ghenerale chiel kontribuas…

— Nenio rezultos che li, Vladimir Ipatjich. Kaj finighos chio simple per tio, ke oni redonos al vi la kamerojn.

— Se pli baldau estus, alie oni prokrastigas miajn eksperimentojn.

— Jes, tio estas malbone. Che mi chio estas preta.

— Chu vi skafandrojn ricevis?

— Jes, hodiau.

Persikov iom trankvilighis kaj viglighis.

— Aha… mi opinias, ni faru tiel. Pordon de la operaciejo ni hermetike fermu, sed la fenestron malfermu…

— Certe, — konsentis Ivanov.

— Chu tri kaskoj estas?

— Tri. Jes.

— Nu jen… Do, estos vi, mi kaj eblos iun el studentoj inviti. Ni donos al li trian kaskon.

— Eblas Grinmut'on.

— Chu li nun che vi laboras pri salamandroj?.. Hm… li taugas… kvankam, tamen, li printempe ne povis diri, kian strukturon havas naghveziko de Plethodontidae, — rankore rimarkis Persikov.

— Ne, li taugas… Li estas bona studento, — defendis Ivanov.

— Ni devos ne dormi unu nokton, — daurigis Persikov, — tamen jen kio, Pjotr Stepanovich, vi kontrolu gason, aliokaze diablo scias, tiujn iliajn kemiistojn. Alsendos iun achajhon.

— Ne, ne, — kaj Ivanov svingis per la manoj, — mi hierau jam provis. Necesas trakti ilin juste, Vladimir Ipatjich, la gaso estas bonega.

— Je kio vi provis?

— Je la vulgaraj bufoj. Kiam vi direktas gasfluon — ili momente mortas. Do, Vladimir Ipatjich, ni ankorau jen kion faru. Vi skribu peton al GPU por ke oni sendu al vi elektran revolveron.

— Sed mi ne scipovas uzi ghin…

— Tion mi faros, — respondis Ivanov, — ni che Klazjma pafadis per ghi, por sherci… tie unu gopouano loghis najbare kun mi… Bonega ajho. Kaj ekstreme simpla… Mortigas senbrue, je cent pashoj kaj momente. Ni pafadis al kornikoj… Lau mi, ech gaso ne estas bezonata.

— Hm… tio estas sprita ideo… Tre, — Persikov iris en la angulon, prenis la auskultilon kaj kvakis:

— Bonvolu doni al mi tiun… Lubjanka…

* * *

Tagoj estis ekstreme varmegaj. Super kampoj estis klare videble, kiel fluis diafana, grasa varmo. Sed noktoj estis mirindaj, iluziaj, verdaj. La luno lumis kaj tiom beligis la eksan bienon de Sheremetev, ke ne eblas esprimi. La palaco-sovhhozo, kvazau sukera, lumis, en la parko tremis ombroj, kaj la lagetoj ighis dukoloraj poduone — aleo da luna strio, sed alia duono — senfunda tenebro. En strioj de la luno eblis libere legi «Izvestija», krom la shaka fako, kompostita per petitliteroj. Sed dum tiaj noktoj neniu, kompreneble, legis «Izvestija»… Dunja, la purigistino, trafis en boskon malantau la sovhhozo, kaj ankau tien trafis pro hazarda koincido la rufliphara shoforo de la trivita sovhhoza kamioneto. Kion ili faris tie — ne estas klare. Ili lokighis sub efemera ombro de ulmo, sur la sternita leda palto de la shoforo. En la kuirejo lumis lampeto, tie vespermanghis du legomghardenistoj, kaj sinjorino Rokk en blanka kapoto sidis en la kolona verando kaj revis, rigardante al la belulino luno.

Je la 10-a horo vespere, kiam silentighis sonoj en la vilagho Koncovka, situanta malantau la sovhhozo, la idilia pejzagho plenighis per charmaj teneraj sonoj de fluto. Ne eblas esprimi, kiom ghustalokaj estis ili super la boskoj kaj eksaj kolonoj de la Sheremetev-palaco. La fragila Liza el "Pika Damo" miksis en dueto sian vochon kun tiu de la pasia Polina kaj suprenighis en la lunan alton kiel fantomo de la malnova, tamen senchese kara, ghislarme ravanta reghimo.

— Estingighas… Estingighas… — fajfis, trilante kaj ghemante, la fluto.

La boskoj svenis, kaj Dunja, kovarda, kiel arbara nimfo, auskultis, alpreminte la vangon al la stopla, rufa kaj brava vango de la shoforo.

— Bone li ja fajfas, hunda ido, — diris la shoforo, chirkauprenante la talion de Dunja per la forta brako.

Flutis mem estro de la sovhhozo Aleksandr Semjonovich Rokk, kaj flutis li, necesas aprezi lin, bonege. La kauzo estas tiu, ke iam fluto estis specialeco de Aleksandr Semjonovich. Ghis la jaro 1917 li servis en la fama koncerta ensemblo de la majstro Petuhhov chiuvespere pleniginta per charmaj sonoj la promenhalon de la komforta kinematografejo "Sorchaj revoj" en urbo Odeso. Sed la granda 1917-a jaro, rompinta karieron de multaj homoj, ekgvidis lau la novaj vojoj ankau Aleksandron Semjonovich'on. Li forlasis la "Sorchaj revoj" kaj la polvan stelplenan atlason en la promenhalo kaj mergis sin en la marmezon de la milito kaj revolucio, anstatauinte la fluton per mortiga pistolo. Oni longe jhetadis lin tra la ondoj, plurfoje surbordigante jen en Krimeo, jen en Moskvo, jen en Turkestano, jen ech en Vladivostoko. Estis bezonata ghuste la revolucio por plej klare evidentigi Aleksandron Semjonovich'on. Evidentighis, ke tiu homo estas sendube granda, kaj, certe, ne decas por li sidi en la promen-halo de «Revoj». Ne detaligante longe, ni diru, ke la lasta 1927-a kaj komenco de la jaro 28-a trovis lin en Turkestano, kie li, unue, redaktis ampleksan politika-literaturan jhurnalon, kaj krome, kiel loka membro de la supera komunum-mastruma komisiono, famighis pro siaj mirindaj laboroj por irigacio de la Turkestana regiono. En la jaro 1928 Rokk venis en Moskvon kaj ricevis tute justan ripozon. La supera komisiono de tiu organizo, kies membrokarton honore portadis en la posho la province malnovmoda homo, aprezis lin kaj promociis lin al la posteno trankvila kaj honora. Ve! Ve! Por plago de la respubliko, la verva menso de Aleksandr Semjonovich ne estingighis, en Moskvo Rokk renkontis la malkovron de Persikov, kaj en la numerchambraro "Rugha Parizo" sur la Tverskaja-strato naskighis che Aleksandr Semjonovich ideo, kiel pere de la radio de Persikov restarigi kokojn en la respubliko dum monato. Kremlo akceptis Aleksandron Semjonovich'on, Kremlo konsentis kun li, kaj Rokk venis kun la dika papero al la strangulo zoologo.

La koncerto super la vitraj akvoj kaj la boskoj kaj parkoj jam estis finighanta, kiam subite okazis io, kio chesigis ghin antautempe. Ghuste en vilagho Koncovka hundoj, kiuj en tiu tempo jam devus dormi, subite levis neelteneblan bojadon, kiu iom post iom transformighis je komuna turmentiga hojlado. La hojlo, vastighante, flugis super la kampoj, kaj al ghi subite reehis kraka milionvocha koncerto de ranoj en la lagetoj. Chio chi estis tiom terura, ke shajnis por momento, kvazau estingighis la mistera sorcha nokto.

Aleksandr Semjonovich lasis la fluton kaj eliris en la verandon.

— Manja. Chu vi audas? Jen malbenitaj hundoj… Kial ili, lau vi, frenezighis?

— De kie mi scias? — respondis Manja, rigardante al la luno.

— Iru ni, Manjo, rigardi al la ovetoj, — proponis Aleksandr Semjonovich.

— Dio vidas, Aleksandr Semjonovich, vi tute frenezighis pro viaj ovoj kaj kokoj. Ripozu iomete!

— Ne, Manjo, ni iru.

En la orangherio lumis la brila globo. Venis ankau Dunja kun la ardanta vizagho kaj brilantaj okuloj. Aleksandr Semjonovich tenere malkovris la kontrolajn vitrojn, kaj chiuj komencis rigardi internen de la kameroj. Sur la blanka asbesta planko kushis en rektaj vicoj la kovritaj per makuletoj helrughaj ovoj, en la kameroj estis silente… kaj supre la globo de 15 000 kandeloj mallaute siblis…

— Eh, elkovos mi kokidojn! — entuziasme diris Aleksandr Semjonovich, rigardante jen de la flankoj tra kontrolaj fendoj, jen desupre, tra larghaj ventolaj aperturoj, — vi ekvidos… Kio? Chu mi ne elkovos?

— Chu vi scias, Aleksandr Semjonovich, — diris Dunja, ridetante, — kampuloj en Koncovka parolis, ke vi estas antikristo. Onidire, viaj ovoj estas diablaj. Estas peke elkovi pere de mashino. Oni volis mortigi vin.

Aleksandr Semjonovich ektremis kaj turnighis al la edzino. Lia vizagho flavighis.

— Nu, kion diri? Jen la popolo! Nu kion vi faros kun tia popolo? Ha! Manjo, necesas aranghi kunvenon por ili… Morgau mi invitos el la urbo funkciulojn. Mi mem parolos kun ili. Necesas ghenerale ankorau labori chi tie… Ja tio estas ia ursa angulo…

— Malkleruloj, — diris la fusilisto, kushinta sur sia militpalto che la pordo de la orangherio.

La sekva tago estis markita per strangegaj kaj neklarigeblaj eventoj. Matene, che la unua brilo de la suno, la boskoj, kiuj kutime salutis la lumilon per senchesa kaj lautega chirpado de birdoj, nun renkontis ghin per plena silento. Tio estis rimarkita de absolute chiuj. Kvazau antau tempesto. Sed neniu tempesto estis aperonta. Onidiroj en la sovhhozo ekhavis strangan kaj dusencan por Aleksandr Semjonovich nuancon, precipe pro tio, ke lau rakonto de onklo kun la kromnomo Kapra Kropo, fama provokulo kaj saghulo el Koncovka, oni eksciis, ke kvazau chiuj birdoj kunvenis are kaj che matenigho forflugis ien el Sheremetevo, al nordo, kio estis simple stulte. Aleksandr Semjonovich tre afliktighis kaj tutan tagon elspezis por telefonatingi la komitaton en Grachovka. Oni promesis sendi de tie post du tagoj oratorojn kun du temoj — internacia situacio kaj demando pri «Bonkoko».

La vespero ankau estis ne sen surprizoj. Se matene silentighis la boskoj, montrinte tute evidente, kiom suspektinde malagrabla estas sensoneco inter arboj, se tagmeze malaperis ien paseroj desur la sovhhoza korto, vespere senbruighis la lageto en Sheremetevka. Tio estis precipe mirinde, char en chiuj chirkauajoj je 40 verstoj estis bone konata fama kvakado de la sheremetevaj ranoj. Sed nun ili kvazau mortis. Neniu vocho audighis de la lageto, kaj karekso hirtis senmove. Necesas konfesi, ke Aleksandr Semjonovich definitive afliktighis. Pri tiuj eventoj oni komencis trakti kaj trakti plej malagrable, tio estas post la dorso de Aleksandr Semjonovich.

— Efektive, tio estas strange, — diris Aleksandr Semjonovich al la edzino dum la tagmangho, — mi ne povas kompreni, por kio tiuj birdoj bezonis forflugi?

— De kie mi scias? — respondis Manja. - Eble, pro via radio?

— Nu vi, Manja, estas simple stultulino, — respondis Aleksandr Semjonovich, jhetinte la kuleron, — vi traktas samkiel la kampulachoj. Kial pro la radio?

— Mi ne scias. Lasu min en paco.

Vespere okazis tria surprizo — denove ekhurlis la hundoj en Koncovka, kaj kiel ja! Super la lunkovritaj kampoj pendis senchesa ululo, malicaj makabraj hojloj.

Iom rekompencis sin Aleksandr Semjonovich ankorau per unu surprizo, sed jam agrabla, nome en la orangherio. En la kameroj ekaudighis senchesa frapado en la rughaj ovoj. Toki… toki… toki… toki… oni frapis jen en unu, jen en la alia, jen en la tria ovo.

La frapado en la ovoj estis triumfa por Aleksandr Semjonovich. Tuje estis forgesitaj la strangaj eventoj en la bosko kaj en la lageto. Chiuj kunvenis en la orangherio: kaj Manja, kaj Dunja, kaj la gardisto, kaj la fusilisto, lasinta la fusilon che la pordo.

— Nu kion? Kion vi diros? — triumfe demandadis Aleksandr Semjonovich, chiuj scivoleme klinis la orelojn al la pordetoj de la unua kamero, — jen ili frapas per la bekoj, kokidetoj, — daurigis ghojradiante Aleksandr Semjonovich. - Chu mi ne elkovos la kokidetojn? Ne, miaj karaj. - Kaj pro superpremo de la sentoj li frapis la shultron de la fusilisto. - Mi elkovos tiajn, ke vi ekmiros. Nun rigardu atentege, — severe suplementis li. - Tuje post kiam ili komencos elkovighi, sciigu min.

— Bone, — hore respondis la gardisto, Dunja kaj la fusilisto.

Taki… taki… taki… eferveskis jen en unu, jen en la alia ovo de la unua kamero. Efektive, la bildo de cheokule naskighanta nova vivo en maldika rebrilanta shelo estis tiom interesa, ke la tuta kompanio ankorau longe sidis sur renversitaj malplenaj kestoj, observante, kiel en la mistera trembrilanta lumo maturighis la karmezinaj ovoj. Chiuj disiris por dormi sufiche malfrue, kiam super la sovhhozo kaj chirkauajoj disfluis verdeta nokto. Ghi estis enigma kaj, direble, terura, char ghian plenan silenton rompadis ofte komencighanta senkauza korprema kaj lugubra hurlo de la hundoj en Koncovka. Kial frenezighis la malbenitaj hundoj, estas absolute malklare.

Matene Aleksandron Semjonovich'on atendis malagrablajho. La fusilisto estis ekstreme konfuzita, li alpremadis la manojn al la koro, jhuradis per dia nomo, ke li ne dormis, sed nenion rimarkis.

— Estas malklara afero, — certigis la fusilisto, — mi ne kulpas pri tio, kamarado Rokk.

— Dankon al vi, mi dankas vin tutanime, — riprochegis lin Aleksandr Semjonovich, — kion vi, kamarado, pensas? Por kio oni sendis vin? Por rigardi. Do diru, kien ili malaperis? Ja ili elkovighis! Do, ili forkuris. Sekve, vi la pordon lasis malfermita kaj mem foriris. Trovu al mi la kokidojn!

— Nenien mi foriris. Chu mi ne scipovas mian aferon, — finfine ofendighis la fuziliero, — kial vi vane riprochas al mi, kamarado Rokk!

— Kien do ili malaperis?

— Sed kial mi sciu tion, — ekkoleris definitive la fusilisto, — chu mi povas gardi ilin? Mi por kio servas? Por rigardi, ke neniu forshtelu la kamerojn, kaj mi ja plenumas mian devon. Jen la kameroj. Sed kaptadi viajn kokidojn mi ne devas lauleghe. Neniu scias, kiaj kokidoj che vi elkovighos, eble, oni ne sukcesos postatingi ilin ech per biciklo!

Aleksandr Semjonovich iom sobrighis, murmuris ankorau ion kaj trafis en la staton de mirego. La evento efektive estis stranga. En la unua kamero, kiun oni shargis antau chiuj, du ovoj, situantaj che la radiko de la radio, estis rompitaj. Kaj unu el ili ech forrulighis flanken. La shelo kushis sur la asbesta planko, sub la radio.

— Diablo scias, — murmuris Aleksandr Semjonovich, — la fenestroj estas fermitaj, ili ja ne forflugis tra la tegmento!

Li suprentiris la kapon kaj rigardis tien, kie en la vitra framo de la tegmento estis kelkaj larghaj truoj.

— Kion vi diras, Aleksandr Semjonovich, — tre ekmiris Dunja, — chu kokidoj povas flugi? Ili estas ie chi tie… chip… chip… chip… — shi komencis krii kaj observi angulojn de la orangherio, kie staris polvokovritaj florpotoj, iaj tabuloj kaj fatraso. Sed neniuj kokidoj reehhis.

La tuta etato du horojn kuradis tra la korto de la sovhhozo, serchante la lertajn kokidojn, sed nenie trovis ion. La tago trapasis en ekstrema ekscitigho. La gardistaro de la kameroj estis pliigita pere de la gardisto, al kiu oni donis severegan ordonon: post chiu kvaronhoro rigardi la kontroltruojn de la kameroj kaj che neceso tuje voki Aleksandr'on Semjonovich'on. La fusilisto sidis, kuntirinte ia brovojn, che la pordo, tenante la fusilon inter ta genuoj. Aleksandr Semjonovich tiom klopodis, ke tagmanghis nur je la dua horo posttagmeze. Post la tagmangho li dormis dum horo en friska ombro sur eksa divano de Sheremetev, sattrinkis sovhozan sekpanan kvason, vizitis la orangherion kaj konvinkighis, ke nun tie chio estas plenorde. La maljunulo — gardisto kushis ventre sur bastmato kaj, palpebrumante, rigardis en la kontroltruon de la unua kamero. La fusilisto maldormis, ne forirante de la pordo.

Sed estis ankau la novajhoj: ovoj en la tria kamero, shargitaj post chiuj, komencis iel shmaceti kaj klaketi, kvazau en ties interno iu plorghemadis.

— Ho, maturighas, — diris Aleksandr Semjonovich, — jen ili maturighas, nun mi vidas. Chu vi vidis? — li turnis sin al la gardisto…

— Jes, la afero estas rimarkinda, — respondis tiu, balancante la kapon kaj per absolute dusenca tono.

Aleksandr Semjonovich sidis iomete che la kameroj, sed neniu elkovighis en lia cheesto, li elkaurighis, malstrechis la piedojn kaj anoncis, ke li nenien foriras el la bieno, sed nur iros al la lageto por naghi kaj ke oni voku lin senprokraste che neceso. Li kuris la palacon, kie en la dormejo staris du mallarghaj risortaj litoj kun chifita littolajo kaj sur la planko estis shutita aro da verdaj pomoj kaj montetoj da milio, preparita por la estontaj kovitaroj, armighis per vila vishtuko kaj, pensinte, kunprenis ankau la fluton por en ripozo ludi super akva glatajho. Li vigle elkuris el la palaco, trais la korton de la sovhhozo kaj lau salika aleeto direktis sin al la lageto. Vigle iris Rokk, svingante per la vishtuko kaj tenante la fluton subbrake. La chielo elvershadis varmegon tra la salikoj, kaj la korpo doloretis kaj aspiris la akvon. Dekstre de Rokk komencighis lapdensejo, en kiun li krachis preterirante, Kaj tuje en la profundo de la abundfolia senordo audighis susurado, kvazau iu ektrenis trabon. Eksentinte momentan malagrablan korsvenon, Aleksandr Semjonovich turnis la kapon al la densejo kaj rigardis mire. La lageto jam dum du tagoj reehhis per neniaj sonoj. La susurado malaperis, super la lapoj vidighis alloge la spegulo de la lageto kaj griza tegmento de banejo. Kelkaj libeloj flirtis antau Aleksandr Semjonovich. Li jam intencis direkti sin al trabajho, sed subite la susurado en la verdajho ripetighis kaj ghin kompletigis mallonga fajfado, kvazau elfluetis lubrikajho kaj vaporo el lokomotivo. Aleksandr Semjonovich strechis la atenton kaj komencis fiksrigardi en densan muron de la herbacha kreskejo.

— Aleksandr Semjonovich, — audighis tiumomente vocho de la edzino de Rokk, kaj shia blanka bluzo vidighis, malaperis, sed denove vidighis en frambejo. - Atendu, mi ankau iros banighi.

La edzino rapidis al la lageto, sed Aleksandr Semjonovich nenion respondis al shi, tute absorbita de la lapoj. Grizeta kaj olivkolora trabo komencis levighi el ties densejo, kreskante antau la okuloj. Iaj malsekaj flavetaj makuloj, kiel shajnis al Aleksandr Semjonovich, denskovris la trabon. Ghi komencis plilongighi, fleksighante kaj movighante, kaj longighis tiom alte, ke superis la malaltan kurban salikon… Poste supro de la trabo duonrompighis, klinighis iomete, kaj super Aleksandr Semjonovich rezultis io simila lau la alteco moskvan lanternan foston. Sed tiu io estis trioble pli dika ol la fosto kaj multe pli bela dank' al skvama tatuo. Nenion ankorau komprenante, sed jam stuporante, Aleksandr Sernjonovich rigardis al la supro de la terura fosto, kaj lia koro por kelkaj sekundoj chesigis la pulsadon. Al li shajnis, ke kvazau subite ekfrostis en la augusta tago, kaj antau la okuloj ighis tiom mallume, kvazau li rigardis al la suno tra somera pantalono.

Sur la supro de la trabo evidentighis kapo. Ghi estis platigita, akrapinta kaj ornamita per flava ronda makulo sur la olivkolora fono. Senpalpebraj, apertaj glaciaj kaj stretaj okuloj situis en la tegmento de la kapo, kaj en tiuj okuloj trembrilis tute senprecedenca malico. La kapo faris tian movon, kvazau bekis la aeron, la tuta fosto entirighis inter la lapoj, kaj nur solaj okuloj restis kaj fikse rigardis al Aleksandr Semjonovich. Tiu, kovrita per tenaca shvito, prononcis kvar vortojn, tute maltaugajn kaj kauzitajn de la freneziga timo. Tiom bonaj ja estis tiuj okuloj inter la folioj. - Kia ja sherco estas… — Poste li rememoris, ke fakiroj… jes… jes… Hindio… plektita korbo kaj bildeto… Oni psilas.

La kapo denove saltlevighis, kaj la korpo ankau eltirighis. Aleksandr Semjonovich aligis la fluton al la lipoj, rauke siblis kaj ekludis, chiusekunde anhelante, valson el "Eugenij Onegin". La okuloj en la verdajho tuje ekflagris per necedema malamego al tiu opero.

— Chu vi frenezighis, ke ludas en la varmego? — audighis gaja vocho de Manja, kaj ie dekstre per la okulrando Aleksandr Semjonovich kaptis blankan makulon.

Poste strida akutkrio trais la tutan sovhhozon, disvastighis kaj suprenflugis, kaj la valso ighis saltanta kvazau kun rompita gambo. La kapo el la verdajho saltis antauen, ghiaj okuloj forlasis Aleksandr'on Semjonovich'on, indulginte lian animon. La serpento proksimume dekkvinarshin-longa kaj homdika, kiel risorto, elsaltis el la laparo. Polvonubo levighis super la aleo, kaj la valso chesis. La serpento jhetis sin preter la estro de la sovhozo rekte tien, kie estis la blanka bluzo sur la aleo. Rokk vidis tute klare: Manja ighis flava-blanka, kaj shiaj longaj haroj, kvazau drataj, levighis je duonarshino super la kapo. La serpento antau la okuloj de Rokk, malferminte por momento la bushegon, el kiu elighis io simila al forko, kaptis per la dentoj la shultron de Manja, falsidighanta en la polvon, tiel, ke suprentiris shin je arshino de la tero. Tiam Manja ripetis la akutan antaumortan krion. La serpento spiralis kiel kvin-klaft-longa shraubo, ghia vosto levis polvokirlon, kaj ghi komen-cis premi Manja'n. Tiu ne plu audigis ech unu sonon, kaj Rokk nur audis, kiel rompighis shiaj ostoj. Alten super la tero levighis la kapo de Manja, tenere alpremighinte al la vango de la serpento. El la busho de Manja shprucis sango, falis la rompita brako kaj elsub ties ungoj shprucis fontanetoj da sango. Poste la serpento, elartikiginte la makzelojn, malfermis la bushegon kaj tuje surmetis sian kapon sur tiun de Manja kaj komencis trashovighi sur ghin, kvazau ganto sur la fingron. De la serpento radiis chirkaue tiom varmega spiro, ke ghi tushis ankau la vizaghon de Rokk, kaj ghia vosto preskau forbalais lin de la vojo el la koroda polvo. Jen post tio Rokk grizharighis. Komence la maldekstra, poste la dekstra duono de lia nigra, kvazau boto, kapo kovrighis per arghento. En la morta angoro li finfine forshiris sin de la vojo kaj, nenion kaj neniun vidante, plenigante la chirkauajojn per sovagha krio, ekkuris…

Загрузка...