Chapitro VII Rokk

Ne estas klare, chu efektive la Lefortovaj veterenariaj inokuloj estis tiom bonaj, chu la Samaraj bartachmentoj estis lertaj, chu estis sukcesaj la rezolutaj agoj, entreprenitaj kontrau la ovaj akaparistoj en Kaluga kaj Voronej, chu efike funkciis la Moskva ekstrema komisiono, sed estas bone sciate, ke du semajnojn post la lasta renkontigho de Persikov kun Alfred en Unio de respublikoj estis absolute pure rilate al kokoj. Ie en kortetoj de provincaj urbetoj kushis kokaj solecaj plumoj, eligante larmojn el la okuloj, kaj en malsanulejoj estis resanighantaj la lastaj el aviduloj, chesigante sangan lakson kun vomo. Homaj mortoj, feliche, en la tuta respubliko ne superis milon. Grandaj malordoj ankau ne sekvis. Fakte, en Volokolamsk aperis profeto, heroldinta, ke la epizootio de kokoj estas kauzita de neniu plu krom la komisaroj, sed li ne havis gradan sukceson. En la Volokolamska bazaro oni batis kelkajn milicistojn, penintajn forpreni kokojn che virinoj, ankau oni frakasis vitrojn en loka poshttelegrafejo. Feliche, lerta volokolamska gopou entreprenis agojn, rezulte de kiuj, unue, senspure malaperis la profeto, kaj due, oni shanghis vitrojn en la telegrafejo.

Atinginte en Nordo Arhhangelsk'on kaj Sjumkin-Viselok'on, la epizootio chesis mem pro tiu kialo, ke ne estis kien movighi plu — en la Blanka maro, kiel estas sciate, kokoj ne ekzistas. Ghi haltis ankau en Vladivostok, char plue estis oceano. En fora Sudo — malaperis kaj chesis ie en la sunbruligitaj surfacoj de Ordubat, Gulfa kaj Karabulak, kaj en Okcidento mirinde haltis ghuste che la pollanda kaj rumania limoj. Chu klimato tie estis alia au chu rolis baraj kordonaj rimedoj, entreprenitaj de la najbaraj registaroj, sed estas la fakto, ke la epizootio ne plu movighis. La eksterlanda gazetaro brue, avide pridiskutis la senprecedencan en la historio epizootion, kaj la registaro de la sovetaj respublikoj, levante nenian bruon, laboris senchese. La ekstrema komisiono por batalo kontrau la koka pesto estis renomita je la ekstrema komisiono por restarigo kaj kreskigo de kokbredado en la respubliko, kompletighinte per nova ekstrema triopo en konsisto de dek ses kamaradoj. Estis fondita «Bonkoko», kie anighis Persikov kaj Portugalov kiel honoraj helpantoj de la prezidanto. En la jhurnaloj sub iliaj portretoj aperis titoloj: "Pogranda acheto de ovoj eksterlande" kaj "Sinjoro Juz intencas fiaskigi la ovan kampanjon". Famighis en la tuta Moskvo venenplena felietono de jhurnalisto Kolechkin, finighanta per la vortoj: "Ne celu, sinjoro Juz, niajn ovojn, — vi havas la proprajn!"[6]

Profesoro Persikov tute elturmentighis kaj labordronis dum la lastaj tri semajnoj. La kokaj eventoj embarasis lin kaj sharghis sur lin duoblan pezon. Tutajn vesperojn li estis devigata partopreni en kunsidoj de la kokaj komisionoj kaj de tempo al tempo toleri longajn konversaciojn jen kun Alfred Bronskij, jen kun la mekanika dikulo. Li devis kune kun Profesoro Portugalov kaj privat-docentoj Ivanov kaj Borngart anatomii kaj mikroskopii kokojn serchante bacilon de pesto kaj ech verki dum tri vesperoj en hasto broshuron: "Pri aberacioj de hepatoj de kokoj che pesto".

Persikov laboris en la koka sfero sen aparta vervo, kaj tio estas kompreneble, — ja tuta lia kapo estis okupita per alio — la chefa kaj grava, — per tio, de kio la koka pesto forshiris lin, tio estas la rugha radio. Malbonigante sian jam sen tio rompitan sanon, forprenante horojn de dormo kaj mangho, foje ne revenante al la Prechistenka-strato, sed ekdormante sur la vakstola divano en la kabineto de la instituto, Persikov dum tutaj noktoj klopodis che la kamero kaj mikroskopo.

Al fino de julio da ekstremlaboro iom malpliighis. La agado de la alinomita komisiono normalighis, kaj Persikov revenis al la interrompita laboro. Mikroskopoj estis shargitaj per novaj preparatoj, en la kamero sub la radio kreskis kun fabela rapideco fisha kaj rana frajo. El Kenigsberg oni alportis per aeroplano speciale menditajn glacojn, kaj en la lastaj datoj de julio sub kontrolo de Ivanov mekanikistoj konstruis du novajn grandajn kamerojn, en kiuj la radio atingis che bazo dimension de cigareda skatolo kaj en funelo — tutan metron. Persikov ghoje frotis la manojn kaj komencis preparadon de iuj sekretaj kaj komplikaj eksperimentoj. Antau chio li interkonsentis telefone kun la popola komisaro pri klerigo, kaj la auskultilo kvakis al li plej afablan kaj chiarimedan kontribuon, kaj poste Persikov ankau telefone atingis kamaradon Ptahha-Porosjuk, fakestron pri bestbredado che la supera komisiono. Persikov trovis flanke de Ptahha la plej favoran atenton. Temis pri granda mendo eksterlande por Profesoro Persikov. Ptahha diris telefone, ke li tuje telegrafos al Berlin kaj Nov-Jorko. Post tio oni el Kremlo interesighis, kiel pasas la afero che Persikov, kaj grava kaj afabla vocho demandis, chu ne estas bezonata al Persikov automobilo.

— Ne, mi dankas vin. Mi preferas tramon, — respondis Persikov.

— Sed kial do? — demandis la mistera vocho kaj degne mokridetis.

Kun Persikov ghenerale chiuj parolis au kun respekto kaj terursento, au kun karesa mokrideto, kvazau kun la granda aghetulo.

— Ghi veturas pli rapide, — respondis Persikov, post kio la solida baseto respondis telefone:

— Nu, kiel vi deziras.

Pasis ankorau unu semajno, kaj Persikov, chiam pli kaj pli malproksimighante for de la estingighanta koka problemo, plene mergis sin en esploradon de la radio. Lia kapo pro la sendormaj noktoj kaj trolacigho ighis hela, kvazau diafana kaj malpeza. La rughaj ringoj ne forlasadis nun liajn okulojn, kaj preskau chiun nokton Persikov dormis en la instituto. Unu fojon li forlasis la zoologian rifughejon por fari en la grandega salono de CKPVS[7] sur la Prechistenka-strato prelegon pri sia radio kaj ties efiko al ovolo. Tio estis giganta triumfo de la zoologo-strangulo. En la kolona salono pro la aplaudegoj io shutighadis kaj defaladis de sur la plafonoj, kaj siblantaj arklampaj tubetoj vershis lumon al nigraj smokingoj de CKPVS-anoj kaj al blankaj roboj de virinoj. Sur la estrado, apud katedro, sidis sur vitra tablo, anhelante kaj grizighante, sur plado, malseka rano, kate granda. Oni jhetadis skribajhojn sur la estradon. Inter tiuj estis sep amkonfesaj, kaj Persikov disshiris ilin. La prezidanto de CKPVS perforte eltiradis lin sur la estradon por riverenci. Persikov riverencis incitite, liaj manoj estis shvitaj, malsekaj, kaj la nigra kravato situis ne sub la mentono, sed post la maldekstra orelo. Antau li en spirnebulo estis centoj da flavaj vizaghoj kaj viraj blankaj brustoj, kaj subite flava pistolingo aperis kaj tuje kashighis ie post blanka kolono. Persikov apenau rimarkis ghin kaj forgesis pri ghi. Sed, forveturante post la prelego, malsuprenirante lau frambokolora tapisho de la shtuparo, li subite eksentis svenighon. Por momento shirmighis per nigro la luma lustro en la vestiblo, kaj Persikov ekhavis nauzon…

Li kvazau ekflaris brulodoron, al li shajnis, ke sango tenace kaj varmege fluas sur lia kolo… Kaj la profesoro krochighis per la tremanta mano al la balustrado.

— Chu vi malbonfartas, Vladimir Ipatjich? — chirkauis lin maltrankvilighintaj vochoj.

— Ne, ne, — respondis Persikov, rekonsciighante, — mi simple trolacighis… jes… Bonvolu doni al mi glason da akvo.

* * *

Estis sunoplena augusta tago. Ghi malhelpis al la profesoro, pro tio la kurtenoj estis mallevitaj. Unu fleksebla sur piedeto reflektilo jetadis faskon da akra lumo sur vitran tablon, supershutitan per instrumentoj kaj glacoj. Apoginte sin je dorseto de la helica braksegho, Persikov senforte fumis kaj tra strioj da fumo rigardis per la senvivaj pro lacigho, sed kontentaj okuloj tra la duonfermita pordo de la kamero, kie iomete plivarmigante jam sen tio sufokan kaj malpuran aeron en la kabineto, kviete kushis rugha fasko de la radio.

Oni frapis la pordon.

— Nu? — demandis Persikov.

La pordo milde knaris, kaj eniris Pankrat. Li metis la manojn laulonge de la femuroj kaj, palighante pro timo antau la idolo, diris jenon:

— Tie al vi, sinjoro profesoro, Rokk[8] venis.

Io simila al rideto aperis sur la vangoj de la sciencisto. Li duonfermis la okuletojn kaj diris:

— Tio estas interese. Tamen mi estas okupita.

— Lia eksilenso diras, ke li estas kun oficiala papero el Kremlo.

— Chu la fatalo kun papero? Rara kombino, — prononcis Persikov kaj aldiris: — Nu, donu lin chi tien!

— Plenumotas, — respondis Pankrat kaj, kiel kolubro, malaperis post la pordo.

Post minuto ghi knaris denove, kaj sur la sojlo aperis homo. Persikov knaris per la helico kaj fiksrigardis al la veninto super la okulvitroj trans la shultro. Persikov estis tro malproksima de la vivo — ghi ne interesis lin, sed nun ech al Persikov okulfrapis la chefa kaj specifa trajto de la enirinta homo. Li estis strange malnovmoda. En la jaro 1919 tiu homo estus absolute konforma al la stratoj de la chefurbo, li estus tolerebla en la jaro 1924, en ghia komenco, sed en la jaro 1928 li aspektis stranga. Tiam, kiam ech la plej postrestinta parto de la proletaro — bakistoj — portis jakojn, kiam en Moskvo estis rarajho militjako — malnovmoda kostumo, forlasita definitive en fino de 1924, la enirinto estis vestita per leda dubutonvica jako, verda pantalono, la piedoj — per volvtukoj kaj shuoj, kaj sur la zono estis grandega pistolo de malnova marko «mauser» en flava trivita pistolingo. La vizagho de la enirinto faris saman impreson al Persikov, kiel al chiuj — tre malagrablan impreson. La malgrandaj okuletoj rigardis al la tuta mondo surprizite kaj samtempe certece, io senceremonieca estis en la mallongaj gamboj kun plataj plandoj. La vizagho estis blua-razita. Persikov tuje kuntiris la brovojn. Li senkompate knaris per la helico kaj, rigardante al la enirinto jam ne super la okulvitroj, sed tra tiuj, eldiris:

— Chu vi estas kun la papero? Kie do ghi estas?

La enirinto, evidente, estis konsternita per tio, kion li ekvidis. Generale li malmulte kapablis konfuzighi, sed nun konfuzighis. Lau liaj okuletoj, lin konsternis antau chio shranko kun 12 bretoj, atinganta la plafonon kaj plenshtopita per libroj.

Krome, certe, la kameroj, en kiuj, kiel en la infero, scintilis la karmezina, shvelinta en la glacoj radio. Kaj Persikov mem en duonlumo che la akra pinglo de la radio, falanta el la reflektilo, estis sufiche stranga kaj majesta sur la helica segho. La veninto fiksrigardis lin, kaj en la rigardo klare vidighis fajreroj de respekto tra la memcerteco, li donis neniun paperon, sed diris:

— Mi estas Aleksandr Semjonovich Rokk!

— Nu? Kaj kio?

— Mi estas enoficigita kiel estro de la modela sovhhozo "Rugha radio", — klarigis la veninto.

— Nu?

— Kaj jen mi al vi, kamarado, kun la sekreta komisio.

— Estus interese ekscii. Pli koncize, laueble.

Persikov tiom dekutimighis de la vorto «kamarado», ke ghi nun frapis lian orelon. Li evidente incitighis.

La veninto malbutonumis refaldon de la jako kaj eligis ordonon, tajpitan sur luksa dika papero. Li donis ghin al Persikov. Kaj poste sen invito eksidis sur la helican tabuteton.

— Ne pushu la tablon, — malrespekte diris Persikov.

La veninto timigite rerigardis al la tablo, che kies dista rando en humida malluma aperturo trembrilis senvive, kvazau smeraldoj, ies okuloj. Malvarmo blovetis de ili.

Persikov tuj post tralego de la papero levighis desur la tabureto kaj saltis al la telefono. Post kelkaj sekundoj li jam parolis haste kaj ekstreme iritite:

— Pardonu… Mi ne povas kompreni… Kial do? Mi… Sen mia konsento, konsulto… Sed li diablo scias kion farachos!!

Che tio la nekonatulo turnighis tre ofendite sur la tabureto.

— Mi pardonpetas, — komencis li, — mi estas estr…

Sed Persikov svingis kontrau li per la hoketo kaj daurigis:

— Pardonu, mi ne povas kompreni… Mi, finfine, kategorie protestas. Mi ne donas mian sankcion por la eksperimentoj pri la ovoj… chis kiam mi mem provos tion…

Io kvakis kaj frapetis en la auskultilo, kaj ech distance estis kompreneble, ke la vocho en la aukultilo degne parolas kun la aghetulo. Finighis per tio, ke la puncighinta Persikov brue metis la auskultilon kaj diris preter ghi al la muro:

— Mi ne respondecas pri la postsekvoj.

Li revenis al la tablo, prenis desur ghi la paperon, tralegis ghin desupre malsupren super la okulvitroj, poste demalsupre supren tra la okulvitroj kaj subite akutkriis:

— Pankrat!

Pankrat aperis che la pordo, kvazau levighis sur elirtabulo en opero. Persikov rigardis al li kaj kriis:

— Iru for, Pankrat!

Kaj Pankrat, espriminte per sia vizagho nenian miron, malaperis.

Poste Persikov turnis sin al la veninto kaj diris:

— Bonvolu… Mi obeas. Ne estas mia afero. Kaj ne estas interese por mi.

La profesoro ne tiom ofendis la veninton, kiom surprizis.

— Mi pardonpetas, — komencis li, — vi ja, kamarado…

— Kial vi chiam kamarado, kamarado… malkontente murmuris Persikov kaj eksilentis.

"Tamen", — reflektighis sur la vizagho de Rckk.

— Pardon…

— Do, jen, bonvolu, — interrompis Persikov. - Jen estas arklampa globo. De ghi vi ricevas pere de movo de okulario, — Persikov klakis per kovrilo de la kamero, simila al fotilo, — faskon, kiun vi povas koncentri pere de movo de objektivoj, jen n-ro 1… kaj spegulo n-ro 2, - Persikov estingis la radion, denove enshaltis ghin sur planko de la asbesta kamero, — kaj sur la planko sub la radio vi povas dismeti chion, kio plachas al vi, kaj fari eksperimentojn. Estas ekstreme simple, chu ne?

Persikov intencis esprimi ironion kaj malrespekton, sed la veninto ne rimarkis tiujn, atente observante la kameron per la brilantaj okuletoj.

— Mi nur avertas, — daurigis Persikov, — ne necesas shovi la manojn sub la radion, char, lau mia sperto, ghi kauzas neoplazion de la epitelio… sed chu ghi estas maligna au ne, tni, bedaurinde, ankorau ne sukcesis distingi.

Che tio la veninto vigle kashis la manojn post la dorso, fallasinte la ledan kaskedon, kaj rigardis al la manoj de la profesoro. Ili tutaj estis stigmatizitaj per jodo, kaj la dekstra vindita che la manradiko.

— Sed kiel do vi, profesoro?

— Vi povas acheti kauchukajn gantojn che Shvabe sur la strato Kuzneckij Most, — incitite respondis la profesoro. - Mi ne devas zorgi pri tio.

Che tio Persikov rigardis al la veninto kvazau tra lupeo.

— De kie vi aperis? Generale… kial vi?..

Rokk, finfine, tre ofendighis.

— Pardon…

— Ja necesas scii la kauzon!.. Kial vi krochighis al tiu chi radio?..

— Char tio estas shtatgrava afero…

— Aha. Chu la shtatgrava? Tiam… Pankrat!

Sed kiam Pankrat aperis: — Atendu, mi pensos.

Kaj Pankrat obeeme malaperis.

— Mi, — diris Persikov, — ne povas kompreni jen kion: por kio estas bezonata tia hasto kaj sekreteco?

— Vi, profesoro, jam konfuzis min, — respondis Rokk, — vi ja scias, ke chiuj kokoj ghis la lasta mortis.

— Nu, kaj kio resume? — ekkriegis Persikov, — chu vi deziras reaperigi ilin momente? Kaj kial pere de ankorau ne esplorita radio?

— Kamarado profesoro, — respondis Rokk, — vi min efektive konfuzas. Mi ja diras al vi, ke la stato bezonas restarigi la kokbredadon, char oni eksterlande skribas pri ni diversajn achajhojn. Jes.

— Kaj skribu ili…

— Nu vi diras, — enigme respondis Rokk kaj balancis la kapon.

— Al kies kapo, tni dezirus scii, venis la ideo kreskigi kokojn el ovoj?..

— Al la mia, — respondis Rokk…

— Aha… Jen… Sed kial, bonvolu klarigi? De kie vi eksciis pri ecoj de la radio?

— Mi, profesoro, cheestis vian prelegon.

— Mi ankorau nenion faris kun ovoj!… Mi nur intencas!

— Dio vidas, rezultos, — subite konvinkite kaj sinceranime diris Rokk, — via radio estas tia fama, ke eblas ech elefantojn kreskigi, ne nur kokidojn.

— Jen kio, — diris Persikov, — chu vi ne estas zoologo? Chu ne? bedaurinde… vi estus tre kuragha eksperimentanto… Jes… tamen vi riskas… rezultigi fiaskon… kaj nur forprenas mian tempon…

— Ni redonos al vi la kamerojn. Kio do?

— Kiam?

— Jen kiam mi kovos la unuan parton.

— Kiel vi certece diras tion! Bone. Pankrat!

— Mi kunhavas la homojn, — diris Rokk, — kaj gardistaron…

Vespere la kabineto de Persikov orfighis… Malplenighis la tabloj. La homoj de Rokk forveturigis tri grandajn kamerojn, lasinte al la profesoro nur la unuan, malgrandan, de kiu li komencis la eksperimentojn.

Proksimighis julia krepusko, la grizo plenigis la instituton, fluis tra la koridoroj. En la kabineto audighis monotona pashado — tio Persikov, ne enshaltante la lumon, mezurumis la grandan chambron de la fenestro ghis la pordo… La stranga fakto: en tiu vespero neklarigeble splena humoro ekregis la homojn kaj bestojn, loghantajn en la instituto. La bufoj ial okazigis specife korpreman koncherton kaj kvakis minacplene kaj averte. Pankrat estis devigita kapti en la koridoroj la kolubron, kiu forrampis el sia kamero, kaj kiam li kaptis ghin, la kolubro havis tian aspekton, kvazau ghi estis forironta chien ajn nur por fughi.

Profundvespere audighis sonoro el la kabineto de Persikov. Pankrat aperis sur la sojlo. Kaj ekvidis strangan bildon: la sciencisto staris solece meze de la kabineto kaj rigardis al la tabloj. Pankrat tusetis kaj senmovighis.

— Jen, Pankrat, — diris Persikov kaj montris al la malplenighinta tablo.

Pankrat konsternighis. Al li shajnis en la krepusko, ke la okuloj de la profesoro estas postploraj. Tio estis tiel nekutime, tiel terure.

— Jes, ghuste, — ploreme respondis Pankrat kaj pensis: "Vi prefere krius kontrau mi!"

— Jen, — ripetis Persikov, kaj liaj lipoj ektremis same, kiel tiuj de infano, de kiu oni subite forprenis ties shatatan ludilon.

— Chu vi scias, kara Pankrat, — daurigis Persikov, forturnighante al la fenestro, — mia edzino ja, kiu forveturis antau dek kvin jaroj, shi eklaboris en operetteatro, sed nun shi mortis, evidentighis… Jen la okazintajo, Pankrat kara… Oni sendis leteron al mi…

La bufoj blekis plende, kaj la krepusko kovris la profesoron, jen ghi… nokto. Moskvo… ie iaj blankaj globoj post fenestroj lumighis… Pankrat, embarasita, malghojis, tenis pro la timo la manojn laulonge de la femuroj…

— Iru, Pankrat, — pene diris la profesoro kaj svingis per la mano, — iru dormi, kara, kolombeto, Pankrat.

Kaj venis nokto. Pankrat elkuris el la kabineto ial sur la piedfingroj, alkuris sian chambreton, disshovis chifonojn en la angulo, prenis elsub ili malpakitan botelon da rusa vodko kaj senforshire elsuchis preskau glason. Li manghetis panon kun salo, kaj liaj okuloj iom gajighis.

Profundvespere, jam che noktomezo, Pankrat, sidante nudpiede sur benko en la malabunde prilumita vestiblo, diris al la sendorma dejhoranta kaldrono, gratante la bruston sub la katuna chemizo:

— Prefere li mortigus, Dio vidas…

— Chu vere li ploris? — scivoleme demandadis la kaldrono.

— Dio… vid… — certigis Pankrat.

— La granda sciencisto, — konsentis la kaldrono, — kompreneble, rano ne anstatauos la edzinon.

— Neniel, — konsentis Pankrat.

Poste li pensis kaj aldonis:

— Mi mian edzinon volas aranghi chi tien… kial do shi sidu en la vilagho. Sed shi tiujn chi bestachojn neniel toleras…

— Certe, la abomenajho terurega, — konsentis la kaldrono.

El la kabineto de la sciencisto estis audeblaj neniuj sonoj. Ankau lumo mankis al ghi. Ne estis lumstrio sub la pordo.

Загрузка...