Chapitro XII Frosta Dio el mashino

En nokto inter la 19-a kaj 20-a de augusto 1928 surfalis senprecedenca frosto, neniam registrita de iu ajn malnov-loghanto. Ghi venis kaj dauris du tagnoktojn, atinginte 18 gradojn. La frenezighinta Moskvo fermis chiujn fenestrojn, chiujn pordojn. Nur al fino de la tria tagnokto la loghantaro komprenis, ke la frosto savis la chefurbon kaj tiujn senlimajn vastajhojn, kiujn ghi posedis kaj sur kiujn falis la terura plago de la jaro 28-a. La chevala armeo apud Mojhajsk, perdinta tri kvaronojn de sia personaro, komencis senfortighi, kaj la gasaj eskadretoj ne povis haltigi movighon de la abomenegaj reptilioj, duonringe de okcidento, sud-okcidento kaj sudo direktighantaj al Moskvo.

La frosto mortigis ilin. Du tagnoktojn po 18 gradoj ne eltenis la mavegaj aroj, kaj en la 20-aj datoj de augusto, kiam la frosto malaperis, postlasinte nur humidon kaj fluidajhojn, postlasinte la malsekecon en la aero, postlasinte la lezitan de la neatendita frosto verdajhon de arboj, ne plu estis objektoj de kontraubatalo. La plago finighis. La arbaroj, kampoj, senlimaj marchoj ankorau estis supershutitaj per diverskoloraj ovoj, kovritaj per ofte stranga, fremdloka mirinda ornamajo, kiun la senspure malaperinta Rokk konfuzis kun koto, sed tiuj ovoj estis tute sendangheraj. Ili estis mortaj, ties embrioj senvivis.

La vasthorizontaj vastajhoj de la tero ankorau longe putris pro sennombraj kadavroj de krokodiloj kaj serpentoj, vivigitaj per la mistera, naskighinta en la Hercen-strato en la geniaj okuloj radio, sed ili jam ne estis dangheraj, la fragilaj kreajhoj de putrecaj varmegaj tropikaj marchoj pereis dum du tagoj, postlasinte sur la vastajhoj de tri gubernioj teruran fetoron, putradon kaj puson.

Estis longaj epidemioj, estis longaj epidemiaj malsanoj pro kadavroj de la rampuloj kaj homoj, kaj longe ankorau vagadis la armeo, sed jam armita ne per gasoj, sed per sapeajhoj, kerosenaj cisternoj kaj hosoj, purigante la teron. Ghi purigis, kaj chio finighis al printempo de la jaro 29-a.

Kaj printempe de la jaro 29-a denove ekdancis, ekbrilis kaj ekkaruselis per lumoj Moskvo, kaj denove kiel antaue susuris trafiko de mekanikaj veturiloj, kaj super la helmo de la templo de Kristo pendis, kvazau sur fadeno, luna serpo, kaj surloke de la forbrulinta en augusto de la jaro 28-a duetagha instituto oni konstruis novan zoologian palacon, kaj estris ghin privat-docento Ivanov, sed Persikov ne plu estis. Neniam plu aperadis antau la okuloj de homoj la kurba certiga hoko el la fingro, kaj neniu plu audis la stridan kvakantan vochon. Pri la radio kaj katastrofo de la jaro 28-a ankorau longe parolis kaj skribis la tuta mondo, sed poste la nomo de Profesoro Vladimir Ipatjevich Persikov kovrighis per nebulo kaj estingighis, samkiel estingighis mem rugha radio, malkovrita de li en la aprila nokto. Oni ne sukcesis denove ricevi tiun radion, kvankam fojfoje la rafineca ghentlemano, kaj nun ordinara profesoro, Pjotr Stepanovich Ivanov penis. La unuan kameron neniigis la furioza homamaso en la nokto de murdo de Persikov. Tri kameroj forbrulis en la nikolska sovhhozo "Rugha Radio" en la unua batalo de la eskadreto kontrau la rampuloj, kaj oni ne sukcesis restarigi ilin. Malgrau simpleco de kombino de glacoj kun respegulataj lumfaskoj, oni ne sukcesis fari ghin la duan fojn, spite al la penoj de Ivanov. Vershajne, por tio estis bezonata io specifa, krom la scio, io, kion posedis en la mondo nur sola homo — la mortinta Profesoro Vladimir Ipatjevich Persikov.

Moskvo, 1924, oktobro

Загрузка...