Chapitro V Koka okazintajho

En malgrava provinca urbeto, eksa Troick, nuna Steklovsk, de Kostroma gubernio, Steklovska distrikto, sur peronon de dometo en la eksa Sobornaja, nuna strato "Karl Radek", eliris virino, kovrita per kaptuketo, en griza robo kun indienaj floraroj, kaj ekploregis. Tiu virino, la vidvino de eksa katedrala chefpastro de eksa katedralo Drozdov, ploregis tiom laute, ke baldau el fenestro de la vidalvida transstrata dometo elshovighis virina kapo en lanuga kaptuko kaj ekkriis:

— Kio okazis, Stepanovna, chu ankorau?

— La deksepa! — dronante en plorego, respondis la eksa Drozdova.

— Ha-ti-h-ti-h, — ekululis kaj ekbalancis la kapon la virino en la kaptuko, — kio do okazas? Dio ekkoleris, vershajne! Chu vere ghi mortis?

— Vi ja rigardu, Matrjona, — balbutis la popvidvino, plorghemante laute kaj funebre, — rigardu, kio okazas al ghi!

Frapis la griza malrektighinta pordeto, la virinaj nudaj piedoj plandis sur la polvaj tuberoj de la strato, kaj la malseka pro la larmoj popvidvino ekkondukis Matrjona'n al sia kokejo.

Necesas noti, ke la vidvino de la chefpastro Savvatij Drozdov, kiu mortis en la jaro 1926 pro kontraureligia propagando, ne mallevis la manojn, sed entreprenis bonegan kokbredadon. Apenau la vidvinaj aferoj ekprogresis, oni tiom impostis shin, ke la kokbredado fiaskus, se ne helpus bonkoraj homoj. Tiuj sugestis al la vidvino deklari al la loka gvidantaro pri tio, ke shi, la vidvino, fondas laboran kokbredan kolektivon. En la kolektivon eniris Drozdova mem, shia fidela servistino Matrjoshka kaj la vidvina surda nevino. Oni nuligis la imposton por la vidvino, kaj shia kokbredado tiom ekprosperis, ke al la jaro 28-a che la vidvino, sur polva korteto, kadrita per kokaj dometoj, vagis chirkau 250 kokoj, inter kiuj estis ech la kochinchinaj. La vidvinaj ovoj chiudimanche aperadis en la Steklovska bazaro, oni vendadis tiujn en Tambov kaj fojfoje ili aperadis ankau en la vitraj vitrinoj de la vendejo — eksa "Fromagho kaj butero de Cichkin en Moskvo".

Kaj jen la deksepa ekde la mateno bramaputro, la favorata kokino, vagis tra la korto kaj vomis. "Er…rr…url… url…go-go-go", — produktis la kokino kaj suprenrulis la tristajn okulojn direkte al la suno tiel, kvazau vidis ghin lastfoje. Antau la beko de la kokino kaure dancetis la membro de la kolektivo Matrjoshka kun taseto da akvo.

— Kokineto, kara… chip-chi-chip… trinku akveton, — petegis Matrjoshka kaj kuratingadis la bekon de la kokino kun la taseto, sed la kokino ne deziris trinki. chi larghe malfermadis la bekon, suprentiradis la kapon. Poste ghi ekvomis sange.

— Diomiajesuo! — ekkriis la gastino, frapinte siajn femurojn, — kio do okazas? La nura sango. Mi neniam vidis, jhurdire, ke la kokino, kvazau la homo, suferus pro ventro.

Tio estis la lastaj adiauaj vortoj por la kompatinda kokino. Ghi subite rulfalis flanken, senhelpe bekis la polvon kaj suprenrulis la okulojn. Poste turnighis sur la dorson, tiris supren ambau piedojn kaj restis senmova. Matrjoshka ekploris base, disvershinte la taseton, same la popvidvino — prezidanto de la kolektivo, kaj la gastino klinighis al shia orelo kaj ekflustris: — Stepanovna, mi vetmanghos la teron, ke oni envultis viajn kokinojn. Chu tio eblas? Ja ne ekzistas tiaj kokaj malsanoj! Iu malicokulis viajn kokinojn.

— Malamikoj de mia vivo! — ekkriis la popvidvino al la chielo, — chu ili volas forestigi min?

Al shiaj vortoj respondis lauta koka kokeriko, kaj tuje el la kokejo eltirighis iel duonfronte, kvazau maltrankvila ebriulo el drinkejo, senplumighinta malgrasa koko. Ghi sovaghe okulumis ilin, stamfis, etendis la flugilojn, kvazau aglo, tamen nenien forflugis, sed komencis kuradi tra la korto, ronde, kiel chevalo chirkau bridshnuro. En la tria rondo ghi haltis kaj vomis, poste ghi komencis sputi kaj stertori, chirkaukrachis per sangaj makuloj, renversighis, kaj ghiaj kruroj etendighis al la suno, kvazau mastoj. La virina plorego kriplenigis la korton. Kaj en la kokdometoj al ghi reehhis maltrankvila klukado, frapado kaj baraktado.

— Chu ne la envulto? — triumfe demandis la gastino, — voku la padron Sergij, li diservu.

Je la sesa horo vespere, kiam la suno mallevis malsupren la flamantan vizaghegon inter la rondvizaghoj de nematurighintaj sunfloroj, en la kokbreda korto la padro Sergij, prioro de la katedrala templo, fininte la litanion, estis demetanta la stolon. Scivolemaj kapoj de homoj vidighis super la kaduketa barilo kaj en ghiaj fendoj. La funebranta popvidvino, kisinte la krucon, abunde malsekigis kanariflavan shirdifektitan rublon per la larmoj kaj enmanigis ghin al la padro Sergij, post kio tiu ghemante rimarkis ion pri tio, ke jen Dio ekkoleris kontrau ni. Che tio la padro Sergij havis tian aspekton, ke kvazau li bonege scias, pro kio ghuste ekkoleris Dio, sed li ne diros.

Post tio la homamaso sur la strato disiris, sed, char kokoj ekdormas frue, neniu ja sciis, ke che la najbaro de la vidvino Drozdova en kokejo samtempe mortis tri kokinoj kaj koko. Ili vomis same, kiel la kokoj de Drozdova, sed la mortoj okazis en la fermita kokejo kaj senbrue. La koko falis per la kapo malsupren desur la birdostango kaj mortis en tiu pozo. Kio koncernas la kokojn de la vidvino, ili mortis tuje post la litanio, kaj al la vespero en la kokejoj estis silente kaj kviete, amase kushis la rigidighinta kokaro.

Matene la urbo vekighis kvazau fulmofrapita, char la okazintajho akiris strangajn kaj terurigajn skalojn. En la strato "Karl Radek" al la tagmezo pluvivis nur tri kokoj, en la periferia dometo, kie luis la loghejon la distrikta financa inspektisto, sed tiuj ankau mortis al la unua horo tagmeze. Kaj vespere la urbeto Steklovsk zumis kaj svarmis, kvazau abelaro, kaj tra ghi ondighis minaca vorto «epizootio». La familinomo de Drozdova aperis en la loka jhurnalo "Rugha batalanto" en la artikolo sub la titolo "Chu la koka pesto?", kaj de tie trafis en Moskvon.

* * *

La vivo de Profesoro Persikov akiris la specifon strangan, maltrankvilan kaj emociigan. Koncize, en tia situacio simple ne eblis labori. En la sekva tago, post kiam li liberighis de Alfred Bronskij, li estis devigita malfunkciigi en sia kabineto en la instituto telefonon, demetinte la auskultilon, kaj vespere, veturante en tramo tra la strato Ohhotnij Rjad, la profesoro ekvidis sin mem sur tegmento de la grandega domo kun nigra subskribo "Laborista jhurnalo". Li, profesoro, pecighante, verdighante kaj trembrilante, grimpis en la landauon de la taksauto, kaj post li, kaptante lin je la maniko, grimpis la mekanika globo en la litkovrilo. La profesoro sur la tegmento, sur la blanka ekrano, shirmis sin per la pugnoj kontrau la violkolora radio. Post tio elsaltis flagra surskribo: "Profesoro Persikov, veturante en auto, donas eksplikojn al nia fama reportero kapitano Stepanov". Kaj efektive: preter la templo de Kristo, tra Volhonka-strato, trakuris svaga automobilo, kaj en ghi baraktis la profesoro, kies fizionomio estis simila al tiu de pelchasata lupo.

— Tio estas ne la homoj, sed iuj diabloj, — tra la dentoj tragrumblis la zoologo kaj preterveturis.

En la sama dato vespere, reveninte hejmen al la Prechistenka-strato, ia zoologo ricevis de la mastrumantino Maria Stepanovna 17 skribajhojn kun telefonnumeroj, kiuj telefonis al li dum lia foresto, kaj la bushan proteston de Maria Stepanovna, ke shi turmentighis. La profesoro intencis disshiri la skribajhojn, sed hezitis, char apud unu el la numeroj ekvidis alskribon: "Popola komisaro pri sanprotekto".

— Kio okazis? — sincere miris la erudita strangulo, — kio okazis do al ili?

Je la 10.15 horo de la sama vespero audighis sonoro, kaj la profesoro devis paroli kun iu brila lau la aspekto civitano. La profesoro akceptis lin pro la vizitkarteto, sur kiu estis skribite (sen familinomo kaj antaunomo): "Plenrajtigita chefo de komercfakoj de alilandaj reprezentejoj en Respubliko de Sovetoj".

— Diablo lin prenu, — mughis Persikov, jhetis lupeon kaj iujn diagramojn sur la verdan drapon kaj diris al Maria Stepanovna: — Invitu lin chi tien en la kabineton, tiun plenrajtulon.

— Per kio mi povas esti utila? — demandis Persikov per tia tono, ke la chefo iom konvulsiis. Persikov transmetis la okulvitrojn de la nazradiko al la frunto, poste inverse kaj fiksrigardis la vizitanton. Tiu tuta brilis per lako kaj gemoj, kaj en lia dekstra okulo estis monoklo.

"Kia mava vizaghacho", — ial pensis Persikov.

La gasto komencis demalproksime, t.e. petis permeson bruligi cigaron, rezulte de kio Persikov kun granda malfavoro proponis al li sidi. Poste la gasto eldiris longajn pardonpetojn pro tio, ke li venis malfrue: "Sed… sinjoron profesoron ne eblas tage kapt… ha-ha!… pardonu… renkonti" (la gasto, ridante, blekis, kvazau hieno).

— Jes, mi estas okupata! — tiel lakone respondis Persikov, ke la konvulsio duan fojon skuis la gaston.

Tamen li permesis al si maltrankviligi la faman scienciston:

- Tempo estas mono, onidire… chu la cigaro ne malhelpas al la profesoro?

— Mr-mr-mr, — respondis Persikov. Li permesis…

— La profesoro ja malkovris la radion de vivo, chu?

— Pardonu, kia ja vivo?! Tio estas elpensajoj de jhurnalistoj! — viglighis Persikov.

— Ho, ne, ha-ha-ha… li bonege komprenas tiun modestecon, kiu estas efektiva virto de chiuj veraj sciencistoj… pri kio do paroli… Hodiau estas telegramoj… En la mondfamaj urboj, nome Varsovio kaj Rigo estas jam chio sciata pri la radio. La nomon de Prof. Persikov ripetas la tuta mondo… La tuta mondo, retenante la spiradon, atentas la laboron de Prof. Persikov… Sed chiuj bonege scias, kiom malfacila estas la stato de sciencistoj en Soveta Rusio. Entre nous soit dit… Chu chi tie ne estas iu ankorau?.. Ve, chi tie oni ne kapablas aprezi sciencan laboron, do li dezirus interkonsenti kun la profesoro… Iu eksterlanda shtato proponas al Profesoro Persikov tute senprofitcele helpon por lia laboratoria laboro. Por kio necesas jheti perlojn antau porkoj chi tie, kiel estas skribite en la Biblio. La shtato scias, kiom malfacile estis al la profesoro en la jaroj 19-a kaj 20-a dum tiu ha-ha… revolucio. Nu, certe, strikta sekreto… la profesoro konatigos la shtaton kun la rezultoj de la laboro, sed tiu financos la profesoron pro tio. Ja li konstruis kameron, estus ege interese konatighi kun desegnajhoj de tiu kamero…

Che tio la gasto eligis el la interna posho de la surtuto blankan stakon da paperoj…

Ian bagatelon, 5000 rublojn, ekzemple, kiel antaupagon, la profesoro povas ricevi tuj… kaj shuldkvitanco ne estas bezonata… la profesoro ech ofendos la plenrajtigitan komercan chefon, se mencios pri la kvitanco.

— For!!! - subite ekkriegis Persikov tiom terure, ke la piano en la gastchambro eligis sonon de la altaj klavoj.

La gasto malaperis tiel, ke la tremanta pro furiozo Persikov pqst minuto jam dubis, chu li estis au tio estis halucino.

— Chu estas liaj galoshoj?! — bojis post minuto Persikov en la vestiblo.

— Lia moshto forgesis, — respondis la tremanta Maria Stepanovna.

— Eljetu ilin for!

— Kien do mi forjetu ilin. Lia moshto revenos por ili.

— Fordonu ilin en la doman komitaton. Kontrau kvitanco. Ne restu ech odoro de tiuj galoshoj! En la komitaton! Oni akceptu la spionajn galoshojn!..

Maria Stepnovna, krucsignante, prenis la bonegajn ledajn galoshojn kaj forportis ilin al malantaua enirejo. Tie shi staris post la pordo kaj poste kashis la galoshojn en tenejo.

— Chu vi fordonis? — furiozis Persikov.

— Fordonis.

— Donu la kvitancon.

— Sed, Vladimir Ipatjich. Ja la prezidanto estas analfabeta!..

— Post. Sekundo. Estu. La. Kvitanco. Anstatau li subskribu iu skriboscia ulacho!

Maria Stepanovna nur balancis la kapon, foriris kaj revenis post kvaronhoro kun la skribajho:

"Por la fonduso estas ricevita de Prof. Persikov 1 (unu) pa de galo. Kolesov".

— Kaj kio estas ghi?

— Jhetono.

Persikov piedtretis la jetonon, sed la kvitancon metis sub premilon. Poste iu penso malserenigis lian krutan frunton. Li kurjhetis sin al la telefonaparato, eltelefonis Pankraton en la instituto kaj demandis lin: "Chu chio estas bonorde?" Pankrat raukis en la mikrofonon ion, el kio eblis kompreni, ke, lau li, chio estas bonorde. Sed Persikov trankvilighis nur por unu minuto. Faltante la frunton, li krochighis al la mikrofono kaj eldiris en ghin jenon:

— Bonvolu ligi min kun tiu, Lubjanka.[4] Merci… Al kiu el vi mi devas diri… min iuj suspektindaj uloj en galoshoj vizitas, jes… Profesoro de la 4-a Universitato Persikov…

La auskultilo subite abrupte interrompis la parolon, Persikov deiris, grumblante tra la dentoj iujn insultajn vortojn,

— Chu vi trinkos teon, Vladimir Ipatjich? — malkuraghe demandis Maria Stepanovna, rigardinte en la kabineton.

— Mi trinkos nenian teon… mr-mr-mr, kaj diablo prenu ilin chiujn… ili kvazau frenezighis.

Strikte post dek minutoj la profesoro akceptis en sia kabineto jam novajn gastojn. Unu el ili, agrabla, globforma kaj tre ghentila, estis vestita per modesta kakia militjako kaj rajdpantalono. Sur lia nazo sidis, kvazau kristala papilio, nazumo. Ghenerale li similis al anghelo en lakitaj botoj. La dua, malalta, tre malserena, estis en civilvesto, sed la civilvesto konformis al li tiel, kzavau estis tro malloza. La tria gasto kondutis specife, li ne eniris la kabineton de la profesoro, sed restis en la duonluma vestiblo. Che tio la prilumita kaj traigita per strioj de cigarfumo kabineto estis travidebla por li. Sur la vizagho de tiu tria, kiu ankau estis en civilvesto, belaspektis fumkolora nazumo.

La duopo en la kabineto tute elturmentis Persikov'on, esplorante la vizitkarteton, demandante pri la kvin miloj kaj igante priskribi la aspekton de la gasto.

— Diablo scias, — balbutis Persikov, — nu, mava fizionomio. Degenerulo.

— Kaj chu lia okulo ne estas vitra? — demandis la malaltulo rauke.

— Diablo scias. Tamen ne la vitra, la okuloj viglas.

Chu Rubinshtejn? — demande kaj mallaute turnis sin la anghelo al la civilvestita malaltulo. Sed tiu malserene kaj nee balancis la kapon.

— Rubinshtejn ne donos sen kvitanco, neniaokaze, — grumblis li, — tio ne estas laboro de Rubinshtejn. Tio estas iu pli granda.

Rakonto pri la galoshoj elvokis eksplodon de viglega intereso che la gastoj. La anghelo diris al telefono de la doma kontoro nur kelkajn vortojn: "Shtata Politika Departemento senprokraste invitas la sekretarion de la doma komitato Kolesov en la apartamenton de Profesoro Persikov kun galoshoj", — kaj Kolesov, palvizagha, tuj aperis en la kabineto, tenante la galoshojn en la manoj.

— Vachjo! — mallaute vokis la anghelo tiun, kiu sidis en la vestiblo. Tiu malvigle levighis kaj kvazau malshraubita trenis sin al la kabineto. La fumkoloraj vitroj tute forglutis liajn okulojn. - Nu? — demandis li lakone kaj dormeme.

— Galoshoj.

La fumkovritaj okuloj glitis sur la galoshoj, kaj che tio al Persikov shajnis, ke elsub la vitroj flanken, por unu momento, ekbrilis tute ne dormemaj, sed, male, mirinde akraj okuloj. Sed ili momente estingighis.

— Nu, Vachjo?

Tiu, kiun oni nomis Vachjo, respondis per malvigla vocho:

— Nu, kio ja nu. La galoshoj estas de Pelenjhkovskij. Tuje la fonduso perdis la donacon de Profesoro Persikov. La galoshoj malaperis en jurnala papero. Tre ekghojinta la anghelo en militjako levighis kaj komencis premi la manon de la profesoro kaj ech faris malgrandan parolon, kies enhavo estis jena: tio honorigas la profesoron… La profesoro povas esti trankvila… neniu plu maltxankviligos lin, nek en la instituto, nek hejme… estos entreprenitaj agoj, liaj kameroj estas en absoluta sekureco…

— Kaj chu eblas, ke vi pafmortigu reporterojn? — demandis Persikov, rigardante super la okulvitroj.

Tiu demando treege gajigis la gastojn. Ne nur la malserena malaltulo, sed ech la fumkolorulo ridetis en la vestiblo. La anghelo, brilante kaj radiante, klarigis… ke dume, hm… certe, tio estus bone… ho, tamen, ja estas gazetaro… kvankam tia projekto jam maturighas en Konsilio de Laboro kaj Defendo… ni havas honoron adiaui.

— Kaj kiu kanajlo vizitis min?

Che tio chiuj chesigis rideti, kaj la anghelo respondis eviteme, ke tio estis iu malgrava aferachulo, ne indas atenti… tamen li tre petas la civitanon profesoron teni en plena sekreto la eventon de la hodiaua vespero, kaj la gastoj foriris.

Persikov revenis en la kabineton, al la diagramoj, sed li ne sukcesis tamen labori: La telefonaparato eljhetis la fajran ringeton, kaj la virina vocho proponis al la profesoro, se li deziras edzighi al interesa kaj arda vidvino, apartamenton el sep chambroj. Persikov ekhurlis en la mikrofonon:

— Mi konsilas al vi kuracighi che Profesoro Rossolimo… — Kaj ricevis la duan sonoron.

Post tio Persikov iomete malstrechighis, char la persono, sufiche renoma, telefonis el Kremlo, longe kaj simpatiece pridemandis Persikov'on pri lia laboro kaj esprimis deziron viziti la laboratorion. Deirinte de la telefonilo, Persikov vishis la frunton kaj demetis la auskultilon. Tuje en la supra apartamento ektondris teruraj trumpetoj kaj eksonis kriegoj de Valkirioj, — radioricevilo de la direktoro de drapa trusto audigis koncherton de Wagner en la Granda teatro. Persikov sub la hurlo kaj tondro, shutanta desur la plafono, deklaris al Maria Stepanovna, ke li procesos kontrau la direktoro, ke li rompos tiun ricevilon, ke li forveturos el Moskvo al diablo, char evidente oni ekintencis forpeli lin. Li frakasis la lupeon kaj kushis por dormi sur divano en la kabineto kaj ekdormis sub la teneraj sonoj de klavoj de la fama pianisto, alflugintaj el la Granda teatro.

Surprizoj dauris ankau dum la sekva tago. Veninte per tramo al la instituto, Persikov renkontis sur la perono nekonatan civitanon en moda verda kaldronforma chapelo. Tiu atente rigardis al Persikov, sed ne turnis sin al li kun iuj demandoj, tial Persikov toleris lin. Sed en la vestiblo de la instituto krom la embarasita Pankrat renkonten al Persikov levighis la dua «kaldrono» kaj ghentile salutis lin:

— Bonan tagon, civitano profesoro.

— Kion vi bezonas? — terurige demandis Persikov, deshirante desur si la palton kun helpo de Pankrat. Sed la kaldrono facile trankviligis Persikov'on, flustrinte per tenerega vocho, ke la profesoro vane maltrankvilighas. Li, kaldrono, ghuste por tio estas chi tie, ke la profesoro estu defendata de chiuj trudemaj vizitantoj… ke la profesoro povas esti trankvila ne nur, pri la pordo de la kabineto, sed ankau pri la fenestroj. Post tio la nekonatulo defleksis por momento refaldon de la surtuto kaj montris al la profesoro iun insignon.

— Hm… tamen, via afero estas bonege aranghita, — murmuris Persikov kaj aldiris naive, — sed kion vi manghos chi tie?

La kaldrono rikanis al tio kaj klarigis, ke oni anstatauos lin.

Tri tagoj post tio pasis bonege. Du foje oni vizitis la profesoron el Kremlo kaj unu fojon estis studentoj, kiujn Persikov ekzamenis. La studentoj fiaskis chiuj ghis la lasta, kaj iliaj vizaghoj montris, ke nun Persikov ekscitas en ili simple superstichan terurighon.

— Farighu konduktoroj! Vi ne kapablas okupighi pri zoologio, — audighis el la kabineto.

— Chu li estas rigora? — demandis la kaldrono Pankrat'on.

— Ho, ne donu Dio, — respondis Pankrat, — se ech iu eltenas, li eliras — kolombeto — el la kabineto kaj shancelighas. Sep shvitoj fluos de li. Kaj tuje al bierejo.

Pro chiuj chi aferetoj la profesoro ne rimarkis tri tagnoktojn, sed dum la kvara oni denove revenigis lin al la reala vivo, kaj kauzis tion alta kaj akuta vocho desur la strato.

— Vladimir Ipatjich! — kriis la vocho en la malfermitan fenestroti de la kabineto flanke de la Hercen-strato. La vocho bonshancis: Persikov tro lacighis dum la lastaj tagoj. En tiu momento li ripozis, malvigle kaj malstreche rigardante per la okuloj chirkauitaj de rughaj ringoj kaj fumis en braksegho. Li ne plu povis. Tial li ech kun iorna scivolemo elrigardis el la fenestro kaj ekvidis sur la trotuaro Alfredon Bronskij. La profesoro tuje rekonis la titolitan posedanton de la karteto pro la akrapinta chapelo kaj notlibreto. Bronskij tenere kaj respekte riverencis al la fenestro.

— Ha, chu vi estas? — demandis la profesoro. Li ne havis forton por ekkoleri kaj ech al li shajnis interese, kio okazos plu? Shirmita per la fenestro, li sentis shin sekura kontrau Alfredo. La senshangha kaldrono surstrate tuj turnis la orelon al Bronskij, Ties vizagho ekflofis per kortusha rideto.

— Paron da minutoj, kara profesofo, — ekparolis Bronskij, strechante la vochon sur la trotuaro, — mi nur solan demandeton, pure zoologian. Chu vi permesos prezenti?

— Prezentu, — lakone kaj ironie respondis Persikov kaj pensis: "Tamen en tiu kanajlo estas io usona".

— Kion vi diros por la kokoj, kara Profesoro? — kriis Bronskij, kunmetinte la manojn funele.

Persikov miregis. Li eksidis sur la fenestrobretori, poste ekstaris, premis la butonon kaj ekkriis, montrante per la fingro al la fenestro:

— Pankrat, enlasu tiun ulon sur la trotuaro.

Kiam Bronskij aperis en la kabineto, Persikov tiom elmontris sian bonhumoron, ke kriis al li:

— Eksidu!

Kaj Bronskij, rave ridetante, eksidis sur la helican tabureton.

— Bonvolu klarigi al mi, — ekparolis Persikov, — chu vi skribas tie, en tiuj viaj jhurnaloj?

— Ghuste tiel, — fespekte respondis Alfredo.

— Sed mi ne komprenas, kiel vi povas skribi, se vi ech paroli ruse ne scipovas, Kioii signifas "paro da minutoj" kaj "por la kokoj"? Chu vi, vershajne, volis demandi "pri la kokoj"?

Bronskij afekte kaj respekte ekridis:

— Valentin Petrovich korektas.

— Kio estas Valentin Petrovich?

— Estro de la literatura fako.

— Nu, bone. Mi, cetere, ne estas filologo. Ni lasu vian Petrovich'on, Kion nome vi deziras scii pri la kokoj?

— Ghenerale chion, kion vi diros, profesoro.

Che tio Bronskij armis sin per krajono. Triumfaj fajreroj ekbrilis en la okuloj de Persikov.

— Vi vane turnis vin al mi, mi ne estas specialisto pri la plumuloj. Vi prefere turnu vin al Emeljan Ivanovich Portugalov en la 1-a Universitato. Mi scias tro malmulte…

Bronskij rave ekridetis, montrante, ke li komprenis la shercon de la kara profesoro. "Sherco — malmulte!" — strekis li en la notlibreto.

— Tamen, se por vi estas interese, bonvolu. Kokoj, au krestuloj… genro de birdoj el la ordo de galinoformaj. El la familio de fazanedoj… — ekparolis Persikov per lauta vocho kaj rigardante ne al Bronskij, sed ien malproksimen, kie estis imagataj antau li mil homoj… — el la familio de fazanedoj… Phasianidae. Tiuj birdoj distingighas per karneca kresto kaj du loboj sub malsupra makzelo… hm… kvankam, cetere, povas esti ankau unu meze de la mentono… Nu, kio ankorau. La flugiloj estas mallongaj kaj kurbaj… La vosto mezlonga, iom shtupeca kaj ech, mi diru, shedoforma, la mezaj plumoj serpe kurbaj… Pankrat… alportu el la modela kabineto modelon n-ro 705, dissekcita koko… tamen, chu vi ne bezonas tion?.. Pankrat, ne alportu la modelon… Mi ripetas, ke mi ne estas specialisto, bonvolu iri al Portugalov. Nu, mi konas nur 6 speciojn de sovaghaj kokoj… hm… Portugalov scias pli multe… en Hindio kaj sur Malaja Arkipelago. Ekzemple, Gallus gallus, ghi multas en chemontaro de Himalajo, en la tuta Hindio, en Asamo, en Birmo… Gallus varius — sur Lombok, Sumbawa kaj Flores. Kaj sur la insulo Javo ekzistas rimarkinda koko Gallus enyus, en sudoriento de Hindio mi povas rekomendi al vi tre belan Sonnerat-kokon… Mi poste montros al vi desegnajhon. Kio koncernas Cejlonon, tie ni renkontas Gallus laffayetti, tiu koko plu nenie estas.

Bronskij sidis, elorbitiginte la okulojn, kaj skribegis.

— Chu ankorau ion komuniki al vi?

— Mi dezirus ekscii ion pri kokaj malsanoj, — mallaute flustris Alfredo.

— Hm, mi ne estas specialisto… vi demandu Portugalov'on… Tamen… Nu, cestodozo, trematodozo, akarozo, birda sarkoptozo, koklausa malsano, puloj, koka hholero, krupodifteria mukozito… pneumokoniozo, tuberkulozo, koka skabio… chio ajn povas esti… (fajreroj saltadis en la okuloj de Persikov)… ekzemple, venenigho per elaterio, tumoroj, la angla malsano, iktero, reumatismo, micetozo de Achorion Shenlain… tre interesa malsano. Che tiu malsano sur la kresto formighas etaj makuloj, similaj al shimo…

Bronskij forvishis shviton de la frunto per buntkolora naztuko.

— Sed kiu el ili, lau vi, kauzis la nunan katastrofon?

— Kiun katastrofon?

— Ha, chu vi ne legis, profesoro? — miris Bronskij kaj eligis el la paperujo chifitan folion de la jhurnalo «Izvestija».

— Mi ne legas jurnalojn, — respondis Persikov kaj kuntiris la brovojn.

— Sed kial do, profesoro? — milde demandis Alfredo.

— Char ili publikigas iajn sensencajhojn, — ne pensante respondis Persikov.

— Sed kial, profesoro? — tenere flustris Bronskij kaj malfaldis la folion.

— Kio? — demandis Persikov kaj ech levighis. Nun la fajreroj eksaltis en la okuloj de Bronskij. Li substrekis per akrapinta lakita fingro la ekstreme grandliteran titolon tra tuta pagho de la jhurnalo: "Koka epizootio en la respubliko".

— Chu? — demandis Persikov, formovante la okulvitrojn sur la frunton…

Загрузка...