Chapitro IV Popvidvino Drozdova

Dio scias kial, chu Ivanov kulpis pri tio au sensaciaj novajhoj transdonighas mem en la aero, sed en la giganta svarma Moskvo oni subite ekparolis pri la radio kaj pri profesoro Persikov. Tamen iel suprajhe kaj nebule. La novajho pri la mirakla malkovro saltadis, kvazau pafvundita birdo, en la lumoplena chefurbo, jen malaperante, jen denove ekflugante, ghis la mezo de julio, kiam sur la 20-a pagho de la jhurnalo «Izvestija» sub la titolo "Novajhoj de scienco kaj tekniko" aperis mallonga artikoleto, traktanta pri la radio. Estis diskrete dirite, ke fama profesoro de la 4-a Universitato malkovris radion, kiu eksterordinare pliigas vivaktivadon de malsuperaj organismoj kaj ke tiu radio bezonas ekzamenadon. La familinomo certe estis kripligita kaj presita: "Pevsikov".

Ivanov alportis la jhurnalon kaj montris al Persikov la artikoleton.

— "Pevsikov" — elgrumblis Persikov, manipulante per la kamero en la kabineto, — de kie tiuj fajfuloj chion scias?

Ve, la kripligita familinomo ne savis la profesoron de la eventoj, kaj tiuj komencighis en la sekva tago, tuje renversinte la tutan vivon de Persikov.

Pankrat, anticipe pordofrapinte, venis en la kabineton kaj enmanigis al Persikov bonegan atlasan vizitkarteton.

— Li estas tie, — malkuraghe diris Pankrat. Sur la karteto estis presite per luksa literaro:

Alfred Arkadjevich Bronskij.

La kunlaboranto de ia moskvaj revuoj —

"Rugha lumeto", "Rugha pipro", "Rugha revuo",

"Rugha lumjhetilo" kaj jurnalo "Rugha vespera Moskvo".

— Forpelu lin al diabla patrino, — monotone diris Persikov kaj pushis la karteton sub la tablon.

Pankrat turnis sin, eliris, sed post kvin minutoj revenis kun suferanta mieno kaj dua ekzemplero de la sama karteto.

— Chu vi mokas? — traknaris Persikov kaj ighis furioza.

- Lia eksilenso diras, ke estas el gopoju[2] - palighante respondis Pankrat.

Persikov kaptprenis per unu mano la karteton, preskau disshirinte ghin poduone, kaj per la dua jhetis pinchilon sur la tablon. Sur la karteto estis skribite per krispa skribmaniero: "Mi tre petas kaj pardonpetas akcepti min, multestimata profesoro, por tri minutoj pri socia afero de gazetaro kaj kunlaboranto de la satira revuo "Rugha korvo", eldono de GPU".

— Voku do lin chi tien, — diris Persikov kaj sufokighis.

Elpost la dorso de Pankrat tuje elflirtis juna homo kun glate razita graseca vizagho. Impresis la konstante suprentiritaj, kvazau che chino, brovoj kaj sub ili agataj okuletoj, ech sekundon ne rigardantaj en okulojn de interparolanto. La juna homo estis vestita tute senriproche kaj laumode. En mallargha kaj ghisgenue longa surtuto, larghega pantalono sonorilforma kaj lakitaj shuoj de nenatura largheco kun pintoj similaj al hufoj. En la manoj la juna homo tenis apogbastoneton, chapelon kun akra pinto kaj notlibreton.

— Kion vi bezonas? — demandis Persikov per tia vocho, ke Pankrat momente malaperis post la pordo, — oni ja diris al vi, ke mi estas okupita?

Anstatau respondo la juna homo riverencis al la profesoro du foje dekstraflanken kaj maldekstren, poste liaj okuletoj rade trakuris la tutan kabineton. Kaj tuje la juna homo metis en la notlibreton signon.

— Mi estas okupita, — diris la profesoro, abomeneme rigardante en la okuletojn de la gasto, sed neniun efekton atingis, char la okuletoj estis nekapteblaj.

— Mi petas milfoje pardonon, profundestimata profesoro, — ekparolis la juna homo per alta vocho, — ke mi penetras al vi kaj forprenas vian multvaloran tempon, sed la sciigo pri via mondskala malkovro, famighinta en la tuta mondo, devigas nian revuon peti che vi iujn klarigojn.

— Kiujn klarigojn en la tuta mondo? — eklamentis Persikov jelpe kaj flavightinte, — mi ne devas doni al vi klarigojn kaj ion similan… Mi estas okupita… terure okupita.

— Pri kio do vi laboras? — dolche demandis la juna homo kaj metis la duan signon en la notlibreton.

— Sed mi… chu vi? Chu vi deziras publikigi ion?

— Jes, — respondis la juna homo kaj subite haste ekskribis en la notlibreto.

— Unue, mi intencas nenion publikigi antau ol mi finos la laboron… des pli en tiuj viaj jhurnaloj… Due, de kie vi chion chi scias?.. - kaj Persikov subite eksentis, ke embarasighas.

— Vhu estas vera la informo, ke vi malkovris radion de nova vivo?

— Kia nova vivo? — ekfuriozis la profesoro, — kial vi dirachas sensencajon?! La radio, super kiu mi laboras, ankorau tute ne estas esplorita, kaj ghenerale ankorau nenio estas sciata! Probable, ghi pliigas vivaktivadon de protoplasmo…

— Kiomoble? — haste demandis la juna homo.

Persikov definitive ighis perpleksa… "Nu ulo. Ja tio estas diablo scias kio!"

— Por kio estas tiaj filistraj demandoj?.. Ekzemple, mi diros, nu, miloble!..

En la okuletoj de la juna homo ekbrilis rabeca ghojo.

— Chu rezultas gigantaj organismoj?

— Nenio simila! Nu, efektive, la organismoj, ricevitaj de mi, estas pli grandaj ol la ordinaraj… Nu, havas iujn novajn ecojn… Sed ja che tio gravas ne grandeco, sed senprecedenca rapideco de reproduktigho, — diris por sia plago Persikov kaj tuje terurighis. La juna homo skribplenigis la tutan paghon, renversis ghin kaj ekskribis plu.

— Vi ja ne skribu! — jam cedante kaj sentante, ke li estas en la manoj de la juna homo, despere trasiblis Persikov, — kion do vi skribas?

— Chu estas vero, ke dum du tagnoktoj el frajo eblas ricevi 2 milionojn da ranidoj?

— El kiu kvanto da frajo? — denove afekciighinte, ekkriis Persikov, — chu vi vidis iam frajeron de… nu, ekzemple, hilo?

— Chu el duonfunto? — senkonfuze demandis la juna homo.

— Kiu do tiel mezuras? Fi! Kion vi diras? Nu, certe, se preni duonfunton da rana frajo… tiam, evidente… diablo, nu, chirkau tiu kvanto au, eble, konsiderinde pli multe!

Briliantoj ekbrilis en la okuloj de la juna homo, kaj li per unu manmovo skribplenigis ankorau unu paghon.

— Chu estas vero, ke tio kauzos tutmondan renverson en bestbredado?

— Por kio estas tiu gazetara demando? — ekhurlis Persikov, — kaj ghenerale, mi malpermesas al vi skribi absurdajhojn. Mi konjektas lau via vizagho, ke vi skribas ian achajhon!

— Vian fotografian portreton, Profesoro, mi ege petas, — eldiris la juna homo kaj fermis la notlibreton.

— Kion? Mian fotoportreton? Chu por viaj revuachoj? Kune kun tiu diablajho, kiun vi skribas tie? Ne, ne, ne… Kaj mi estas okupita… bonvolu for!..

— Almenau la malnovan kaj ni redonos ghin momente.

— Pankrat! — ekkriis la profesoro en afekcio.

— Mi havas honoron adiaui, — diris la juna homo kaj malaperis.

Anstatau Pankrat post la pordo audighis stranga ritma knarado de mashino, huffera krakado je planko, kaj en la kabineto aperis eksterordinare dika homo, vestita en bluzo kaj pantalono, kudrita el litkovrila drapo. Lia maldekstra mekanikd piedo krakis kaj bruegis kaj en la manoj li tenis paperujon. Lia razita rondforma vizagho, shvelighinta pro flaveta galantino, elmontris afablan rideton. Li armeece kapsalutis la profesoron kaj rektighis, pro kio lia piedo risorte klakis. Persikov mutighis.

— Sinjoro profesoro, — komencis la nekonatulo per agrabla rauketa vocho, — bonvolu pardoni la simplan mortontulon, rompintan vian apartighon. - Chu vi estas reportero? — demandis Persikov. - Pankrat!!

— Tute ne, sinjoro profesoro, — respondis la dikulo, — permesu prezenti min - kapitano de altmara navigado kaj kunlaboranto de la jurnalo "Heroldo de industrio" che Konsilio de Popolaj Komisaroj.

— Pankrat!! - histerie ekkriis Persikov kaj tuje en la angulo rughlume eksignalis kaj milde eksonoris telefono. - Pankrat! — ripetis la profesoro, — mi auskultas.

— Verzeihen sie bitte, Herr Professor, — ekraukis la telefonilo germanlingve: — das ich store. Ich bin Mitarbeiter des Berliner Tageblatts…

— Pankrat! — ekkriis la profesoro en la auskultilon, — bin momental sehr beschaftigt und kann sie deshalb jetzt nicht empfangen!.. Pankrat!!

Kaj en la chefa vestiblo de la instituto tiutempe komencighis sonorado.

* * *

— Koshmara murdo en la Bronnaja-strato!! - sirenis nenaturaj raukaj vochoj, vigle movighantaj en densejo de lumoj inter radoj kaj ekbriloj de lanternoj sur la varmigita junia pavimo. - Koshmara apero de malsano de kokinoj che popvidvino Drozdova kun shia portreto!.. Koshmara malkovro de radio de vivo far Profesoro Persikov!!

Persikov tiel jhetflankenighis, ke preskau trafis sub automobilon en la Mohhovaja-strato kaj furioze kaptis la jhurnalon.

— 3 kopekojn, civitano! — ekkriis la bubo kaj, enpremighante en la homamason sur la trotuaro, denove eksirenis: "Rugha vespera jhurnalo", malkovro de X-radio!!

La konsternita Persikov malfaldis la jhurnalon kaj alpremighis al lanterna kolono. Sur la dua pagho en maldekstra angulo en malklara kadro ekrigardis al li kalva, kun idiotaj kaj blindaj okuloj, kun subenpendanta malsupra makzelo homo, la frukto de pentroarta kreado de Alfred Bronskij. "V. I. Persikov, malkovrinta la misteran rughan radion" — anoncis subskribo sub la desegnajo. Malsupre, sub la titolo "Monda enigmo" komencighis artikolo per la vortoj:

"Bonvolu eksidi, — afable diris al ni la granda sciencisto Persikov…"

Sub la artikolo fieris subskribo: "Alfred Bronskij (Alonzo)".

Verdeta lumo jhetlevighis super la tegmento de la universitato, en la chielo saltaperis fajraj vortoj "Parolanta jhurnalo", kaj tuje la homamaso plenigis la Mohhovaja-straton.

"Bonvolu eksidi!!! - subite ekhurlis en megafono sur la tegmento malagrablega alta vocho, absolute simila al tiu de miloble lautigita Alfred Bronskij, — afable diris al ni la granda sciencisto Persikov! Mi delonge deziris konatigi la moskvan proletaron kun rezultoj de mia malkovro…"

Mallauta mekanika knarado audighis post la dorso de Persikov kaj iu tiris lian manikon. Retrorigardinte, li ekvidis flavan rondforman vizaghon de posedanto de la mekanika piedo. Ties okuloj estis malsekigitaj de larmoj, kaj la lipoj tremetis.

— Min, sinjoro Profesoro, vi ne ekdeziris konatigi kun la rezultoj de via rava malkovro, — diris li triste kaj profunde suspiris. - Pereis miaj 1,5 chervermoj.[3]

Li melankolie ekrigardis al la tegmento de la universitato kie en nigra bushego furiozis la nevidebla Alfred. Persikov ial ekkompatis la dikulon.

— Mi, — elbalbutis li, malamege kaptante la vortojn el la chielo, — neniam "bonvolu eksidi" diris al li! Li simple estas eksterordinara impertinentulo. Bonvolu pardoni min, sed, verdirante, kiam vi laboras, sed oni kurpenetras… Mi diras, certe, ne pri vi…

— Eble, vi, sinjoro profesoro, donos al mi almenau priskribon de via kamero — favorsercheme kaj malghoje diris la mekanika homo, — ja por vi nun estas tutegale…

— El duonfunto da frajo dum 3 tagoj elovighas tioma kvanto da ranidoj, ke estas nenia ebleco kalkuli ilin, — mughis la nevideblulo en la megafono.

— Tu-tu, — obtuze sirenis automobiloj en la Mohhovaja-strato. -Ho-ho-ho… Chu vere, ho-ho-ho-… - susuris la amaso, suprentirante la kapojn.

— Kia fiulo! Chu? — tremante pro la indigno eksiblis Persikov al la mekanika homo, — kiel tio plachas al vi? Mi ja plendos kontrau li!

— Indignige! — konsentis la dikulo.

Blindiga violkolora radio frapis la okulojn de la profesoro, kaj chio chirkaue ekbrilis — la lanterna kolono, peceto de la pavimo, flava muro, scivolemaj vizaghoj.

— Oni ja vin, sinjoro profesoro, — rave traflustris la dikulo kaj ekpendis sur la maniko de la profesoro, kvazau pezilo. Io ekzumis en la aero.

— Ha, chiujn al diablo! — despere ekkriis Persikov, elshirante sin kune kun la pezilo el la amaso. - Hej, taksauto. Al la Prechistenka-strato!

La sensheligita malnova automobilo de konstrukcio de la jaro 24-a ekbolbruis che la trotuaro, kaj la profesoro ekgrimpis en la landauon, penante liberighi de la dikulo.

— Vi malhelpas al mi, — siblis li kaj shirmis sin per la pugnoj de la violkolora lumo.

— Chu vi legis?! Kion oni kriachas?.. Oni buchis Profesoron Persikov kun la infanetoj en la Malaja-Bronnaja-strato!.. - interkriis la amaso.

— Neniujn infanetojn mi havas, hundaj idoj! — ekkriegis Persikov kaj subite trafis en la fokuson de nigra fotilo, fikspafinta lin profile kun malfermita busho kaj furiozaj okuloj.

— Krh…tu…krh…tu, — ekkriis la taksauto kaj entranchighis en la amason.

La dikulo jam sidis en la landauo kaj varmigis flankon de la profesoro.

Загрузка...