Ĉu vi kuiras ĉine?

Detektivromano originale verkita en esperanto

Verkis: Johán Valano

Eldono: 3-a eldono

Eldonado: Internacia Esperanto-Muzeo Vieno 1996

Grandeco: 135 p.

Proksimuma verkojaro: 1976

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano.

1

Polica detektivo Jano Karal ridetis ravareve. Piediri oficejen en la printempa fruo jam estis plaĉa tagkomenco, sed kiam li eniris la ĉambron kaj konstatis, ke jen la suno ĝin oras, li sentis sin ŝvela je ĝojo infana. Kiel reviglige, post plena semajno da pluvo!

La vortoj de Lena en li reeĥis: “Mi ne envias vin!” Tiu nova najbarino, ĵus enloĝiĝinta en la apuda domo estas tute ĉarma, kaj ŝia edzo vere simpatia homo – estus plaĉe ilin denove inviti – sed tiu kompata vizaĝo tute mistrafis. Eble li tro verve priskribis la malagrablaĵojn: longe atendi subpluve, pridemandadi malbonvolulojn, efektivigi tiun kaj tiun ĉi kaj alian rutinajn taskojn, ktp, sed ĉu ŝi ne estus povinta diveni la alian flankon? Ke mistero defias, kaj estas vera ĝuo ĝin aliri, palpi, penetri por fine elpremi triumfe ĝian solvon?

“Se solvon vi trovas!” ironiis interna voĉeto. Efektive, da sensolvaj misteroj kuŝas pli ol dezirate. Tamen tio ne grumbligu. Eĉ kun ili detektiva vivo spertindas.

Grandparte dank’al Ĝoja , verdire. Komence la kolegoj amike lin mokis, kiam li anoncis, ke li edziĝos al psikologino, sed baldaŭ montriĝis, kian bonegan apogon ŝi donas al li en la vivo, kaj la ironio ĉesis. Senti sin komprenata ja estas unu el la ĉefaj bezonoj de homo, kaj de Ĝoja li ricevis komprenon sen ia manketo. Ke li ne devus ĉion rakonti al ŝi, kiel li faras, tion li scias perfekte. Sed ĉu malobservi regulon povus estis peko, dum ŝia konfidencula rolo fakte dekobligas lian efikecon? Kara Ĝoja ! Ŝi...

“Tintin tintin tintin” – telefono rompis la pensoĉenon.

“Saluton, Jano! Bonvolu veni al mi tuj. Urĝaĵo!”

Estis leŭtenanto Remon , kiu prezentis per si (plu pensis Jano, elirante el sia oficejo) plian faktoron en lia feliĉo: tia afabla, humana, kompetenta ĉefo estis ĉiela beno por la subuloj.

La ĉiela beno bonvenigis Janon per larĝa rideto.

“Sidiĝu!”

“Pri kio t...?”

“Kiel scii?” la leŭtenanto interrompis, akompanante la vortojn per levo de siaj larĝaj ŝultroj. “Eble sinmortigo, eble akcidento, eble murdo. Vi tuj iru. Fagostrato 25, ĉe s-ino Satej . Viro dudektrijara. La sinjorino lin trovis morta ĉi-matene. Ŝi vokis kuraciston, kiu suspektas ion nenormalan kaj rifuzis subskribi la permeson enterigi. Nekropsio necesos. Mi ne perdu tempon per detaloj. Vi konas la rutinon. La teknikistoj jam iris. Rapidu tien kaj tenu min informata.”

*

Uniforma policisto staris garde antaŭ kvinetaĝa domo. Li tuj rekonis Janon, salutis dirante: “Unua etaĝo.” Kiam la detektivo sonorigis ĉeporde, malfermis al li polica serĝento.

“S-ino Satej sidas en la salono. Eble vi volas pridemandi ŝin unue?”

Li kapjesis kaj sekvis la serĝenton al la bela, relative vasta ĉambro, iom tro plena je mebloj kaj plantoj, el kiuj unu grimpis ĝis la plafono, de kie pendis dense grapoloj da etaj hele verdaj folioj. Apogseĝe sidis grizharulino, kies vizaĝo esprimis mikson de doloro kaj nekapablo kredi. Ŝi videble ĵus ploris, kaj tenis enmane malsekan poŝtukon.

“S-ino Satej ? Jano Karal , el la polico.” Li provis uzi tonon kompreneman kaj kuraĝigan.

Ŝi nur kapjesis, kvazaŭ sonĝe, kaj gestis al simila seĝo, ke li sidu apud ŝi.

“Mi bedaŭras, ke mi devas vin ĝeni, sed estas necese. Eble senpezigos rakonti al mi precize, kio okazis?”

El ŝia delikata eta korpo Jano atendis ĉu murmuron, ĉu ĉirpan birdovoĉon, sed per belsona, harmonriĉa tono ŝi respondis:

“Ne estas multo dirinda. Li kuŝis sur sia lito, kun okuloj malfermitaj. Li aspektis strange, mi ne sciis kial. Mi tuŝis mane lian frunton. Ĝi estis glacia. Nekutima odoro ŝvebis. Mi pensis: jen mi svenos, kaj tuj eliris sur la seĝeton telefonan, dum mi sentis, ke mia koro misbatas. Mi venigis d-ron Falmundon , kaj li ĉion prenis sur sin.”

Ŝiaj lipoj formis duonrideton plenan je malĝoja laco. Unuafoje ŝi rigardis Janon rekte okulparen. Ŝia kapo skizis “ne”-movon, kvankam al kiu sindemando ŝi tiel respondis, neniu povus taŭge klarigi.

La detektivo respektis ŝian silenton.

“Kiu li estis?” li demandis post mallonga tempo.

“Farbisto-murŝmiristo nomata Paŭlo Jorli . Li luis ĉambron ĉe mi jam kvin aŭ ses monatojn. Trankvila knabo, pagis akurate. Mi ne multe konis lin, sed lin tre ŝatis.”

“Ĉu vi havigis la manĝaĵon?”

“Ne. Nur la ĉambron. Sed li povis disponi pri l’ kuirejo, kaj ĝenerale vespermanĝis ĉi tie.”

“Kiam vi vidis lin lastfoje viva?”

“Hieraŭ posttagmeze, je la kvina proksimume. Mia filino invitis min. Li staris en la kuirejo, pecetigante viandon, kiun li metis en mi-ne-scias-kiun saŭcon. Mi diris: ‘Vi estos tute sola ĉi-vespere, mi iras al mia filino.’ Li respondis: ‘Bonan plezuron! Morgaŭ mi proponos al vi eksterordinaran manĝon.’ Li ridetis, tute gaja, tiel plena je vivo! Oj!”

Ŝi ne povis reteni la larmojn, kiuj fluis longan minuton, dum kiu ŝi ripete snufis. Kiam ŝi sukcesis regi sin denove, ŝi direktis al li paron da palbluaj okuloj.

“Kion pli?” la riĉa voĉo eksonis, refirmigita.

“Mi ne scias. Mi ĝenos vin refoje, pli poste, ĉar mi certe havos aliajn demandojn. Sed mi unue iru vidi lin. Li kuŝas en sia ĉambro, ĉu ne?”

Kun ektremo, ŝi silente kapjesis.

“Ĉu oni informis la parencojn?”

“Li havis neniun. Plurfoje li diris al mi: ‘mi estas tute sola en la vivo.’”

“Ĉu vizitojn li ricevis?”

“Preskaŭ neniam.”

“Leterojn?”

“Verŝajne iom. Mi ne scias, ĉar li iris mem preni la poŝtaĵojn malsupre, alportis miajn en la kuirejon.”

“Ĉu vi loĝas sola kun li?”

“Ne. Krom li estas du studentoj, iu afrikano, medicina studento, kaj studento pri fiziko, el Tjazo-Alta.”

“Ĉu ili enestis hieraŭ?”

“Ambaŭ estis for vespere, sed mi ne scias ekzakte, kiam ili foriris. Ili reiris universitaten ĉi-matene, antaŭ ol mi malkovris la kompatindan...”

Plorsingulto malhelpis finon de la frazo, sed ŝi baldaŭ aldonis, kvazaŭ al si mem:

“Ili sendube ne scias...”

*

Detektivo Karal iris al la ĉambro. Ene troviĝis polica fotisto, kiu, fulmfarinte lastan foton diris:

“Mi faris la ĉefaĵojn. Vi diros al mi, ĉu mi revenu, ĉu ne?”

Jano jesis kaj rigardis ĉirkaŭ si. Ne tre granda, sed bela ĉambro, malmulte meblita: librobretaro, skribotablo, unu simpla seĝo, du apogseĝoj. Kaj sofo aranĝebla kiel lito, kia ĝi estis nun, kaj sur kiu kuŝis li .

La detektivo ekmiris, samtempe konsciante, ke li jam antaŭformis en si mensan bildon pri la forpasinto: li imagis lin ĉiurilate mezulo. La realo tute diferencis. La kuŝanto ja belis, eĉ belegis, eksterordinare. La brunaj okuloj portis la sigelon de l’ morto, sed la fajneco de l’ trajtoj, la densa nigra hararo, la rekta nazo, nek tro longa nek mallonga, la delikata buŝo, kiu lasis videti perfektan blankegan dentaron, la ankoraŭ perceptebla melankolia esprimo, ĉio disradiis neoftan belecon, kiun la morta rigido ne sukcesis venki.

‘Tro bela’, la detektivo aŭdis sin pensi, tuj konsciante, ke tia takso jam implicas antaŭjuĝon, kvazaŭ la tragika sorto iel ligiĝus al tiu trobeleco; tiun penson li nepre forpuŝu, se li volas ne fuŝi la objektivecon necesan al ĉia ĝusta rezonado.

La junulo kuŝis surdorse. Mezaj estis la vestoj: ordinara pantalono, banala torsotrikaĵo, kovrantaj bele – apenaŭ tro delikate? – proporcian korpon. Dum lia menso registris ĉiujn ĉi detalojn, Jano miris pri stranga odoro, preskaŭ neperceptebla, kiu ŝvebis ĉirkaŭe, sed kiun identigi al li ne prosperis.

Li turnis sin al la libroj. Markso, Lenin , Maŭ Zedong , du papaj enciklikoj, libroj pri Afriko, Azio, sociaj problemoj... malmultaj romanoj; sed relative larĝa vico da verkoj pri poluado, la venonta jarcento, la antaŭvidebla scienca evoluo...

Li traserĉis la skribotablon, kun malpreciza espero trovi klarigan leteron de sinmortigonto. Nenion tian li vidis. Li eliris.

S-ino Satej ekstaris ĉe lia eniro en salonon. Ŝi lin rigardis kompatige.

“Mi ne povas resti ĉi tie. Ju pli... ju pli... des pli mi sentas, ke mi ne elportos. Ĉu mi...”

“Via filino sendube povas vin akcepti siahejme, ĉu ne?”

“Kompreneble.”

“Do iru al ŝi. Policisto restos ĉi tie. Li klarigos al la du studentoj, kiam ili revenos. Venos aliaj oficistoj por la rutinaĵoj, kaj poste ni forportigos la korpon kaj sigelfermos la pordon de la ĉambro.” (Ŝi ektremis, kiam li gestis tien.) “Ĉu helpos, se mi telefonos al via filino kaj vin kondukos en mia aŭto al ŝi?”

Ŝiaj okuloj plenis je danko, dum ŝi diris la nomon kaj telefonnumeron.

2

Leŭtenanto Remon rigardis atende-atente. Jano prenis el poŝo paperon kaj komencis:

“Mi ĵus ricevis la nekropsian raporton. Stranga afero. La stomako enhavas diversajn legomojn ne tre rekoneblajn, se escepti pecojn de paprikofrukto, kiu digestiĝas pli malrapide, kaj kaĉon ankoraŭ ne tute digestitan, eble el salikokoj, porka viando kaj rizo. ‘Doktoro tranĉisto’ trovis spurojn de nekonata substanco, al kiu li emas alskribi la morton, sed li mem neniam renkontis ĝin antaŭe, malgraŭ sia longa sperto. Li konsultos ĉefurban toksologon. La stato de la korpo estas la sama, kiel ĉe... la ĝusta fakvorto estas ĉi-papere, se vi volas, ke mi serĉu... mi diru simple: korohalto, vi scias: kiam la koro malsanas, kaj oni tro streĉas la fortojn, kaj korbatado subite fiaskas mortige.”

“Kion pri lia koro? Ĉu vi havis tempon informiĝi?”

“Bona hazardo helpis. Mi trovis dokumentojn de la kontraŭmalsana asekuro, tie demandis. Nu, li antaŭ du semajnoj submetiĝis al perioda medicina kontrolo. Li estis perfekte sana. La asekurkompanio donis al mi la adreson de atleta klubo, kies ano li estas. Ili konfirmis: li gajnis plurfoje kurkonkursojn. Ankaŭ tie estas kuracista kontrolo. Neniu kardia malordo povus ekzisti.”

“Ni do atendu la toksologian raporton.”

“Jes, verŝajne kulpas tiu substanco.”

“Je kioma horo li mortis?”

“Provizore metite je noktomezo, kun unuhora erarmarĝeno ambaŭflanke.”

“Ĉu povas esti akcidento?”

“Estas tro frue por diri.”

“Sinmortigo?”

“Ne tre probable. Li elmetis neniun noton, kian lasas multaj sinmortigontoj. Aliflanke, ĉu persono, kiu intencas fini sian vivon, preparas por la morgaŭo delikatan manĝon kun viandopecoj lasataj dum horoj en iu spica saŭca miksaĵo?”

Ŝvebis silento, densa per pripensado, tiel koncentrita, verdire, ke impresis, kvazaŭ eblus ĝin palpe percepti. Ĝin rompis Jano.

“Ĉu vi volas vidi la fotojn?”

Ekrigarde, la leŭtenanto mire-admire fajfetis.

“Bela peco!” li komentis. “Ĉu amrilatoj?”

“Poŝtkarto ne lasas dubon pri tio. Ĝi estis sendita enkoverte kaj finiĝas per ‘Mi sopiras senti vian korpon ĉe l’ mia, karesi la vian ĝissate. Adore via, Lejla ’”

“Familia nomo? Adreso?”

“Ne. Sed ŝi facile troveblos pere de la aliaj konatoj, espereble.”

“Parencoj?”

“Ne, laŭ la loĝiga sinjorino. Gepatroj mortis, kaj ankaŭ la sola fratino. Laŭ ŝi, eĉ kuzon aŭ onklinon li ne havis.”

“Kion pri la aliaj konantoj?”

“Mi intencas viziti lian mastron, kaj la diversajn personojn listigitajn en lia adresaro. Ĉi-lasta estas enmetita en poŝa notlibro, kiun mi foliumis. Mi ne trovis en ĝi ion specialan, krom la fakto, ke regule troviĝas mencio de horo sekvata de triangulo. Tio povas esti banalaĵo, eble amrendevuo. Se jes, ĝi signifus almenaŭ du virinojn, ĉar unu el tiuj ‘horo-plus-trianguloj’ aperas je la dato, kiam ‘ Lejla ’ estis ducent kilometrojn for, elsendanta sian amon poŝtkarte.”

“Tion vi devas esplori. Lia beleco povas agi ĵaluzige. Kion alian?”

“La libroj. Plejparte maldekstra-revolucia literaturo. Tuta kolekto da ‘El Popola Ĉinio’, k.s.”

“Tion vi trovos ĉe multegaj junuloj niatempe!”

“Jes. Sed mi ne povas preterlasi tiun direkton. Ankaŭ ĉe tiaj grupoj povas naskiĝi terura ĵaluzo, politika, sed ne malpli danĝera...”

Elirinte, Jano Karal iris rekte al sia oficejo. Ĉio okazinta ĝis nun estis kvazaŭ antaŭparolo. Nun komenciĝos la vera laboro.

Preterpasante, li donis kelkajn instrukciojn al Izabela , la policeja sekretariino-referencistino, tre kompetenta virino, ĉiam kapabla diri, kiun personon kontakti por ricevi tiun aŭ alian informon, kaj trovi post nuraj minutoj la gazeton, en kiu pritraktiĝis iu esplorinda evento.

Metodema, Jano faris liston de la pridemandotoj. Li aliros ilin sinsekve.

3

S-ino Valdunja lin akceptis tre afable. Verdire, polica detektivo Karal sentis sin favorata de la dioj ankaŭ rilate la regionon, kie li plenumis sian serĉistan funkcion. La sanktavala distrikto – laŭlonge de l’ rivero Tjazo, la ‘Sankta Valo de Tjazo’ – estas fama pro sia milda vivo kaj la natura ĝentileco de sia loĝantaro. Eĉ en relative granda urbo kiel Valĉefa, kie disvolviĝas ĉi tiuj okazaĵoj, regas ĝenerala afableco. Kia kontrasto kun la zono ĉirkaŭ Farobel , kie li antaŭe deĵoris! La farobelanoj estas agresemaj harditoj kaj ilia parolmaniero staras ĉelime de vulgareco, kion Jano tre malŝatis. En Sanktavalo, kontraŭe, oni sentas sin kvazaŭ ĉe elito, tiel dignaj, bonedukitaj, dolĉavortaj aperas la loĝantoj. Des pli plaĉa tio estas, ĉar ili havas neniun senton de supereco, neniun malestimon al la alilokanoj. Ne. Ili dignas nature, kaj se ilia sinteno enhavas ion subtile nobelan, eĉ en la plej humila manlaboristo, tio entenas nenion afektan; aristokrata, ilia konduto restas spontana kaj simpla.

Tion Karal alte taksis. Li naskiĝis en la ĉefurbo, sed, eble pro sia kampara deveno, neniam kutimiĝis al la tiea snobeco. Spertinte la orgojlan ĉefurbon kaj la trivialon de Farobel , li trovis plaĉe valora la ekvilibron de l’ sanktavalanoj. Li ŝatis ĝin en Ĝoja , sia edzino; li ŝatis ĝin en Remon , la estro; kaj li tuj sentis, ke li ŝatos ĝin en la bonvenigema edzino de l’ mastro-farbisto.

Ne, la edzo ne estas hejme. Li ne finas la laboron fiksahore. Tute malgrandan entreprenon li havas. Entute estas nur du laboristoj, plus li. Unu el ili – eble malsana? – ne venis hodiaŭ. Espereble nenio serioza okazis, ĉar li ĉiam sciigas, se hazarde li ne povos veni labori, kion li ne faris ĉifoje. Ĉu eble ŝi povas helpi al la oficista moŝto?

Jano hezitis. Ĉu pli bone tuj diri aŭ ĉu lasi ŝin paroli? La unua ebleco estus pli honesta, kaj Karal ne ŝatis trompi konfideman personon. La dua enhavus ion perfidan, ĉar normale, en similaj cirkonstancoj, homo tuj anoncus la kaŭzon de sia vizito. Aliflanke, li estas policano, kaj utilaj informoj eble riceviĝos, se li prokrastos la eldiron. Li do elektis la duan eblecon.

“Ĉu vi bone konis Paŭlon Jorli n?”

“Ke mi bone konas, mi ne rajtus diri,” ŝi respondis kun la plaĉa frazmuziko de la sanktavalanoj, “sed mi tamen relative ofte babilis kun li.”

“Tamen vi diras, ke vi ne konas lin.”

“Por koni homon, oni devas manĝi kun li kilogramon da salo. Paŭlo fojfoje manĝis ĉe ni, sed ne tiakvante! Des pli, ke ni ne multe salas.” Ŝia rido sonis gaje. “Cetere, li stas sekretema. Li rajtas, ĉu ne? Se li ne volas konfidi, mi respektu lian deziron. Diru al mi! Ĉu vi scias ion prie?”

Janon, kiu pase notis la dialektan formon “sti” anstataŭ “esti”, ĉiam amuzis la regiona vorto “prie”. Li ofte taŭzetis pri ĝi sian edzinon, certa pri ŝia indigna reago, t.e. rebato, ke ĝi estas tute regule formita kaj tre praktika vorteto, kiun ne uzi estas nur afekta ĉefurba snobaĵo.

“Mi tuj klarigos, sed bonvolu unue diri: kia homo li estas, krom sekretema?”

“Bela, sinjoro, bela! Fajne skulptita vizaĝo. Svelta rapidmova korpo. Kelkfoje mi timas, ke mi tro ametas lin, kio ne decas al edzohava mi, ĉu?”

“Sed la karaktero?” diris Jano, samtempe pensante, ke la lasta konfeso de s-ino Valdunja ne faciligos lian taskon.

“Kiel diri? Retiriĝema, inklina silenti li estas. Kelkfoje tre gaja, kelkfoje, eble pli ofte, kvazaŭ perdita en malĝoja revo. Vi scias, okazis katastrofo en lia vivo. Li ne havas familion. Tio ne beligas la vivon. Por diri la veron, mi trovas lin iom mistera. Kiam li elmetas sian malĝojan rideton, onin trafas mikso de kompato kaj deziro koni, kaj samtempe oni sentas, ke neniam oni scios...”

“Ĉu vi konas liajn amikojn?”

“Tute ne. Mi foje vidis lin hazarde sur la ponto de Pontostrato, tenanta knabinon ĉebrake, sed li neniam parolus pri tiaj intimaĵoj kun mi. Sed kial vi faras al mi tiom da demandoj? Kio okazis? Ĉu li faris ion malbonan?”

Jano petis pardonon, ke li ne tuj diris, kaj nun rakontis kelkavorte pri la morto. S-ino Valdunja iĝis tute pala. Videble ŝi ne atendis similan novaĵon.

Precize je tiu momento la pordo malfermiĝis. Eniris laborvestita kvindekjarulo, kiu ekhaltis vidante fremdulon, sed tuj prezentis la manon kun afabla rideto, dum la okuloj rigardis demande la detektivon. Nur poste li rimarkis la ŝokitan vizaĝon de sia edzino. Liaj brovoj kuntiriĝis.

“Kio...?”

“ Timoté ! Paŭlo...”

“Io okazis al Paŭlo,” li prononcis malrapide, duon-demande, duon-aserte.

“Jes, sinjoro,” Jano diris per voĉo mallaŭta, “kaj mi ŝatus pridemandi vin, ĉar...”

“Akcidento?” la murŝmiristo interrompis.

“La afero ne estas klara, s-ro Valdunja . Tial, se vi bonvolos doni al mi kelkajn precizigojn...”

La mastro sin turnis al la edzino.

“Lasu nin,” li diris, kaj ŝi pantoflis kuirejen.

Jano klarigis, ke li apartenas al la polico, kaj ripetinte la okazaĵon, demandis:

“Ĉu Paŭlo Jorli venis labori hieraŭ?”

“Jes, tute normale. Ni finis laboron je la kvara, kaj mi diris, ke li povas reiri hejmen.”

“Kia li estis?”

“Kiel kutime. Li neniam kantas ŝmirante muron, kaj li ne kantis ĉifoje. Li ne estas tre komunikiĝema, sed ne malpli hieraŭ ol iam ajn.”

“Ĉu la alia laboristo estis kun vi?”

“Ne, li faras laboron aliloke.”

“Vi do rimarkis nenion specialan, ĉu?”

“Nenion.”

“Kia homo estas Paŭlo Jorli ?”

“Bona laboristo, kvankam li ne faras ion pli ol li strikte devas. Sed kion li faras, li faras bone. Mi supozas, ke kun tia vizaĝo, li havas ĉiujn knabinojn, kiujn li volas. Tamen prie mi scias nenion, nur supozo mia. Mi persone trovas lin tro belkapa por impresi vire, sed se kredi la kinon, tiaj uloj allogas.”

“Kion politike?”

“Kiel scii, kun tiuj knaboj? Ilia buŝo flamas pri revolucí ,” respondis la mastro, kun la tipa sanktavala kutimo elizii de tempo al tempo substantivon, “sed koncerne posedadon ili estas pli burĝaj ol maljunaj laboristoj. Ili ne suferis, kion suferis ni, jen ilia manko. Por ili, politika ago stas maniero montri sin, konvinki sin pri sia heroeco, kaj ne kio ĝi estas ĉe ni: malfacila rimedo igi la mondon pli justa...”

Jano mense notis la pronomon “ili”: la diroj de mastro Valdunja verŝajne pli esprimas ideojn pri la junularo ĝenerale ol la veran eston de Paŭlo. Li revenigis al la temo sian kunparolanton:

“Ĉu vi opinias, ke li povis mortigi sin mem?”

“Ej, mi ne konis lian koron. Tamen mi dubas. Li tro ŝatis manĝi. Homo, kiu ŝatas bongustaĵojn, eĉ se lipe revolucia, ne inklinas ĉesigi sian vivon, ĉu? Jen mia opinio. Sed kial vi parolis pri akcidento? Ĉu li falis, aŭ io simila?”

“Mi ne rajtas diri ĉi-stadie de enketo. Vi scios pli poste. Ĉu lia koro estis sana?”

“La koro? Ne. Li foje aludis, ke lia koro misfunkcias. Mi vidis lin gluti kuracilon kun sia manĝo. Mi scivolis, sed demandis nenion, ĉar li ne volonte parolis pri si.”

“Ĉu vi konas lian kuraciston?”

“Ne. Sed la asekurkompanio verŝajne...”

Jano pensis, ke gravos certiĝi ĉi-rilate. Ĉu la raportoj pri la “perfekta sano” preterlasis ion?

La konversacio ne liveris plian interesaĵojn, kaj la detektivo adiaŭis siajn afablajn gastigantojn, kontenta konstati, ke la bildo pri Paŭlo Jorli nun iĝas pli preciza. Al la skemo de korpo iom post iom aldoniĝis trajtaro psika, kaj la personeco, kvankam nur elemente konata, pli klare konturiĝis.

La suno kaŝis sin malantaŭ okcidenta monteto. Reaŭtante hejmen, Jano retrovis plezure la mil detalojn, kiuj prikantis printempon. Nun, kiam la labortago finiĝis, li tute flanklasis la pensojn pri la juna forpasinto. Li laŭiris la riveron, sorĉata de la belo de l’ pontoj kaj de la akvaflua muaro. Li pensis, ke Ĝoja lin atendas, kaj dum li mense konsideris sian agrablan sorton, ombro da kulpeco lin trafis: ĉu vere decas al homo tiel kaj tiom feliĉi?

4

De la trotuaro Jano rimarkis, ke la apoteko estas senhoma. Li eniris. La porda sonorileto venigis grandan sveltan blondulinon, kun lipoj tro ruĝaj por plaĉi al Karal , kiu ĉe virino ne ŝatis maldiskretan artefaritecon.

“Mi volus paroli kun f-ino Karina Frisk .”

“Sinjaŭlino Frisk ,” ŝi respondis. “Estas mi.”

“Ano de la Virinliberiga Movado”, pensis Jano, kiu persone tute aprobis la uzon de unusola dirmaniero por “f-ino” kaj “s-ino”, sed kiu trovis ridinda la formon sinjaŭlino: kial ne simple uzi ĉiam sinjorino , kiel oni faras pri sinjoro sen distingi la edzojn disde la fraŭloj?

Li malfermis sian paperujon kaj montris la polican pruvilon murmurante:

“Polico.”

Ŝi atendis, ke li daŭrigu. Ĉu la defia esprimo estis reala, aŭ nur subjektive fantaziata de Jano?

“Ŝajnas, ke vi konis iun Paŭlon Jorli n.”

“Ha, lin? Efektive.” Naza muskoleto leviĝis malestime, kvazaŭ la nura ideo odoraĉus. Ŝi videble intencis daŭrigi, sed tuj sin regis, singarde.

“Kiam vi vidis lin lastfoje?” la detektivo demandis.

“Mi ne scias. Antaŭ tri, kvar monatoj. Kial vi volas scii? Ĉu li faris ion fuŝan? Malaperis?”

“Mi diros al vi poste. Kial vi pensas, ke li eble faris ion fuŝan kaj malaperis?”

“Se ne, la polico ne interesiĝus pri li, ĉu? Krome, tia ulo kapablas fari ion ajn. Se vi diros al mi, ke li prirabis bankon, mi ne miros. Sed konkretajn detalojn pri lia vivo mi ne povus doni. Li nun estas tute ekster mia sfero.”

“Antaŭe li do estis en ĝi! Kiarole?”

“Li estis en ĝi kaj tion vi scias; alie vi ne demandus min. Mi konatiĝis kun li pere de politika grupo, kiun mi ekkonis kiel studentino, kaj kies ĉefo li poste fariĝis. Ni amikiĝis. Li estis sprita. Komence mi trovis lin gaja, sed baldaŭ konstatis, ke li estas ne vere ĝoja, nur ekscitita. Malseriozulo, fakte. Mi kontentas, ke mi ne plu rilatas kun li.”

“Pri kio li ŝatis paroli?”

“Revolucio. Ŝanĝi la socion. Organizi la lukton kontraŭ la potenculoj. Ĉiam la samo.”

“Ĉu vi konsentis kun li?”

“Ĝis certa grado, jes. Mi volonte batalos por pli justa socio. Sed al li realismo komplete mankas. Mi ne tre miras vidi vin. Li verŝajne faris ion fuŝan. Se polico kuras post ulo, tio pruvas, ke la ulo misorganizis sian agadon. Li neniam kapablis ĝuste taksi la konsekvencojn de siaj agoj.”

“Ekzemple?”

“Ekzemple, foje li iris skandali dum publika parolado organizita de Ordo kaj Disciplin’ , la ekstremdekstra movado. Li sentis sin glorkovrita, ĉar li ilin insultis kaj kriaĉe perturbis la kunvenon. Nu, mi estas preskaŭ certa, ke tiuj faŝistoj havas informantojn. Ne estas dubo, ke ili facile malkovris, kiu li estas kaj kion li faras. Aliflanke, la trankvilaj burĝoj, kiuj sidis en la salono, evidente ne faris eĉ unu paŝeton maldekstren pro la paŭlaj kriaĉoj, sed iom pli konvinkiĝis, ke ‘ordo’ necesas. Rezulto: li endanĝerigis sian revolucieman grupon kaj perdigis al la Afero maldekstra kelkajn eblajn simpatiantojn. Ĉu inteligente?”

“Vi juĝas lin laŭ tre fakta maniero. Ĉu vi ne opinias, ke lia entuziasmo kaj aŭdaco ion valoras?”

“Vi, policano, tion sugestas? Nekredeble! Ne, tiakampe oni devas juĝi laŭ la konkretaj rezultoj. Entuziasmo! Se vi scius... Pro tiu lia ‘heroa’ skandalo, iu nana sencerba dikulineto amflamiĝis por li kaj tiel bone laŭdis kaj okulumis al li, ke li ekkonfidis al ŝi respondecojn, kiuj kondukos la grupon al katastrofo. Blinda li estas. Se eta nigraharulino komplete stulta tiel facile kun li manovras, imagu, kion la politikaj kleruloj faros! Eble vi estas ĉi tie, ĉar ili jam sukcesis kompromiti lin.”

“Ĉu vi konas la nomon de tiu virino, kiu lin...”

“Virino? Tiu karnobulo, vi volas diri! Jes, Lejla Gorazdo ŝi nomiĝas. Ŝi verŝajne kunkulpas en lia fuŝaĵo.”

“Ĉu vi opinias, ke Paŭlo Jorli estas sinmortiga tipo?”

Ŝi rigardis lin dum sekundo tre intense, kun malfermita buŝo. Evidente, ŝi ĵus komprenis, ke ŝi tute misinterpretis la kaŭzon de lia veno. Per obtuza voĉo ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la proprajn vortojn (kaj eble la eventualajn konsekvencojn de l’ ĵusa sin-esprimo):

“Ĉu li mortis?”

Malrapide, Jano kapjesis.

“Pro kio? Kiel?”

“Mi ne rajtas diri. Ni serĉas. Vi diris, ke vi amikiĝis al li? Kiagrade?”

“Mi ne timas la vortojn. Ni estis samlitaj. Pli bone, ke mi tion diru mem, vi certe ekscius finfine. Jes, mi estis lia amdonantino. Pri sinmortigo vi volas scii, ĉu? Ne estas facile respondi. Kiam li ne estis ekscitita, li emis deprimiĝi. Krome, li parolis, kvazaŭ morti por li signifus nenion. Tamen, por mortigi sin mem, oni bezonas kuraĝon, ĉu ne? Li estis kuraĝa, kiam tio povis veki admiron, kiun li videble ĝuadis. Sed la kuraĝo sin mortigi estas io alia: ne estas publiko por aplaŭdi, oni devas fronti la finon de ĉio, scii, ke oni ne plu gustumos la bonajn fruktojn de l’ tero... Mi ne povas imagi lin kapabla kunstreĉi la kuraĝon necesan por tia fina decido. Aliflanke, se li ne plu povus fronti siajn admirantojn, se io fia, kion li faris, neeviteble koniĝus, eble tiam li akceptus tiun lastan solvon. Vere, mi ne povas diri.”

Eniris kliento, kio interrompis la dialogon. Antaŭ ol foriri, Jano, kompletigis sian informiĝon per kelkaj personaj demandoj pri “sinjaŭlino” Frisk – kiu, li eksciis, nur antaŭ tri jaroj finis la farmaciajn studojn – kaj havigis al si liston de personoj, kiuj formis kun Jorli politikan grupeton. Kompreneble, tiu listo ne estis kompleta, kaj enhavis precipe individuajn nomojn (ĉar la familiajn ŝi multokaze ne sciis), sed ĝi tamen povis utili. Ŝajnis al Jano, ke ŝiaj okuloj alprenis venĝplezuran brilon, kiam ŝi skribis por li la koncernan nomaron.

Nur kiam li sidis denove en sia oficejo li ekpensis, ke la alveno de l’ kliento en la apotekon, rompante la interparolon, forgesigis al li informiĝi pri la sanstato de Paŭlo Jorli kaj pri la medikamento menciita de s-ro Valdunja . Pri tio li devos demandi alifoje.

5

Trovinte la adreson de Lejla Gorazdo, detektivo Karal decidis tien piediri. Estis trans la parko, kaj en tia bluĉiela tago, speco de sento naturreligia forte invitis lin omaĝi printempon per parka promeno. Li sciis el longa sperto, ke trankvile paŝadi estas por li unu el la plej bonaj rimedoj meti ordon en la impresojn kaj lasi la ideojn interkonektiĝi.

Fakte, dum li promenis en la plaĉa tilia parfumo de parka vojeto, la sama penso ripetiĝis en li, nome, ke li ne povos utile mediti pri la afero antaŭ ol ricevi la toksologian raporton kaj diversajn detalojn pri la deveno kaj vivhistorio de la juna forpasinto. Sen scii la fizikan kaŭzon de l’ morto, li povas nenion konjekti pri la interpersona, se tia eĉ ekzistas. Se venenado okazis, la tempa faktoro tre gravos por difini, kiu – ĉu vole ĉu nevole – respondecas pri ĝi. Sed tio implicas, ke oni konu la daŭron, kiun la veneno bezonas por havi sian funebran efikon. Aliflanke, por kompreni la kazon, necesos kelkaj bazaj informoj pri la bela Paŭlo, kiujn la koncerna polica servo nun serĉas.

Tamen, ĉiu konversacio kun iu, kiu konis la junulon, alportas novajn elementojn, kaj la dialogo kun la “karnobulo” certe ne malhavos intereson, se juĝi laŭ la mieno de sinjaŭlino Frisk . La vorto “karnobulo” igis Janon rideti. Pensante, ke, laŭ la apotekistino, Lejla havas nigrajn harojn, la detektivo demandis sin, ĉu kontrasta impreso ludis rolon en la sukceso de f-ino Gorazdo kun Paŭlo Jorli . Post blonda sveltulino, dikulino nigrahara. Ĉu post la intelektulino, ŝi aperis konkretema? Kaj pasia, post la racia faktulino, verŝajne pli ol iom malvarma? Atentu, Jano, amiko! Tiaj diametraj kontrastoj pli ofte ekzistas en homa menso ol en vivo reala. Ne lasu kliŝojn trompi vin!

Ke ne temis pri subjektiva antaŭjuĝo, tion pruvis Lejla Gorazdo en la kvin unuaj minutoj da babilo. Sed por tio, detektivo Karal devis iom atendi. Montriĝis, ke la knabino laboras en “superbazaro” – en ties viandopaka sekcio, se paroli pli precize – kaj Jano ne vidis ŝin antaŭ ol la labortago finiĝis, je tagmezo, kiel ĉiusabate. Li ja ne volis perturbi ŝian deĵoron, kaj veki scivolon inter la gekolegoj.

Li alparolis ŝin, dum ŝi eliris el la laborloko. Demandito estis montrinta al li tre malaltan virinon “sferecan” (li diris al si), kun abundo da nigraj haroj kaj tre bruna haŭto, kiu parolis kun kolegino, farante tutan nervan koregrafion de rapidaj gestoj.

Kiom ajn la detektivo penis kontroli sian subjektivecon, li nur povis klini sin antaŭ la faktoj: la vivo liveris al li perfektan kontraston. Lejla Gorazdo prezentis la stereotipon de sudulino tiel senmanke, kiel Karina Frisk la nordulinan.

Tiel emociiĝa ŝi estis, ke kiam Jano diris sian funkcion, ŝi eksaltis, paliĝis, ruĝiĝis, metis la manon al la koro, poste al la buŝo, kaj ripetis, kvazaŭ estus la plej agonia novaĵo tutmonde:

“Polico?!”

Videble ŝi apenaŭ kapablis kredi, ke tia aŭtenta ŝtatfunkciulo ŝin alparolis.

“Vi konas, ĉu ne?, viron nomatan Paŭlo Jorli .”

“Pli ol iom!” ŝi preskaŭ kriis, “sed kion...”

Klare, ŝi ankoraŭ ne sciis pri lia morto. Male al tiuj de aliaj lokoj, la gazetoj de Sanktavalo ne ĵetas sin kiel rabbirdoj preden sur la sensacion, kiun mistera morto prezentas. La loĝantaro – almenaŭ la origina, pli kaj pli invadata nuntempe de alilokanoj – tro respektas la homajn sentojn por ŝati tian kutimon. Tiu sindeteno de la loka gazetaro ofte montriĝis valora helpo por tasko polica, kaj Jano Karal ĝin ege aprobis.

Denove lin tiklis la demando: ĉu diri aŭ ne diri tuj? Ke tia skrupulo lin trafis montras, ke la sanktavala influo (kaj tiu de lia sanktavala edzino, kompreneble) ne preterpasis lin. Alie, efikeco estus la sola konsiderata faktoro. La skrupulo do venis, sed ne venkis:

“Mi tuj klarigos, sed mi unue devas peti vin respondi kelkajn demandojn.”

“Li estas arestita, ĉu ne? Pro kio? Pro ŝmire skribi sur la Granda Ponto?”

Jano apenaŭ notis la regionan uzon de “pro” kun infinitivo. Interesis lin la rivelo, ke Paŭlo Jorli partoprenis en la “ŝmira milito”, kiun faris unuj al la aliaj la ekstremismaj grupoj de la urbo. Oni ne plu memoras, kiel ĝi komenciĝis. Estis batoj kaj rebatoj, plus la interveno de sprituloj, eble politike ne tre precizaj, sed inspirataj de la skribaĵoj. Ekzemple iun matenon sur granda muro aperis:

MARKSISMO = MURDO

La sekvan matenon estis korektite al:

MARKSISMO = MERDO

Dum la posta nokto, iu ŝmiris ĉion nelegebla, kaj grandlitere apude:

FAŜISTOJ = FUŜISTOJ

ktp., ktp.

La farba skribo grandponta iom malsimilis. Ĝi tekstis:

BOJKOTU Ĉ – T

“Ĉ-T” estas mallongigo de “ĉiotrovejo”, nomo plej ofte uzata de la popolo por signi la grandan magazenon “Alta Turo”. Kial tiu ĉiovendejo vekis la koleron de iu dekstra aŭ maldekstra grupeto, tute ne estis klare.

Estu kiel ajn, Karal plezure konstatis, ke kun tia homo, kia Lejla Gorazdo, li devos malmulte demandi. Ŝi mem elbabilos al li ĉion, kion ŝi scias, proprainiciate. Fuŝa revoluciulino, verdire! Se la politika agado de Jorli estus pli ol ludo, neniam li uzus la servojn de tia emociiĝa parolŝprucigilo.

Ŝi daŭrigis antaŭ ol li malfermis la buŝon:

“Li estas kuraĝa. Tion mi ŝatas en li. Li ne konsideras la propran riskon. Li pretas arestiĝi, eĉ morti, pro sia idealo. Ne kiel aliaj, kiuj, pretekste de realismo, malkuraĝus fari ion ajn...”

(Ĉu tio aludis al Karina Frisk ?)

“Ankaŭ mi ne timas vin,” ŝi daŭrigis. “Ĉar vi estas policano, vi kredas, ke ĉio estas ebla al vi. Sed mi ne lasos vin agi. Ni liberigos Paŭlon, kaj kun lia helpo ni liberigos la tutan laboristan klason. La tempo agas kun ni.”

Ŝi marŝis antaŭen, farante grandajn gestojn, kvazaŭ perdita en revo, ne demandante, kien li iras, kion li volas. Tiel obsedata ŝi estis pri sia revoluciismo, ke ŝi ŝajne ne suspektis, kion implicas lia nuna demando:

“Kiam vi vidis lin lastfoje?”

“Ĉu vi imagas, ke mi respondos? Aŭ ke mi respondos la veron? Ne naivu, sinjor’ policano. Ni estas sekreta grupo. Eĉ per torturoj vi ne paroligos min!”

“Mi vetus,” pensis Jano, “ke eĉ per torturo oni vin ne silentigus.” Li decidis igi ŝin pripensi.

“Mi ankoraŭ nenion diris pri Paŭlo. Ke li estas arestita, estas konkludo via, ne informo de mi. Vi volas lin helpi, lin liberigi. Sed kiel vi scias, kiu respondo al li plej utilos? Mi donos al vi konsilon – sekvu ĝin aŭ ne, al mi estas egale, ne mi portos la konsekvencojn; se vi havas iom da sana prudento, vi scios, ke mi pravas – kun la polico plej saĝe estas tuj diri la veron, ĉar finfine ĝi ĉiam sukcesas informiĝi, kaj via pozicio estas pli bona, se vi ne mensogis. Mi do ripetas la demandon: kiam vi vidis lin lastfoje?”

“Se mi dirus: hieraŭ vespere, ĉu vi estus kontenta?”

“Tute ne, mensogo ne kontentigas min. Sed ni ludu la ludon. Kion vi faris kun li hieraŭ?”

“Nenion kompromitan. Ni babilis.”

Jano preskaŭ diris: “ĉu vi kutimas babili kun mortintoj?” Sed li regis sin ĝustatempe. Diri tiaĵojn povus eligi interesan reagon, eble riĉan je informo; krome, ŝia infaneca sinteno lin incitis. Tamen estus tro kruele, kaj li sendube povos ricevi la samajn sciojn per pli bonkora aliro, nerekta.

“Vi deiras de la supozo, ke ni lin arestis. Sed se mi enketas pri li, tio povas havi aliajn kaŭzojn, ĉu ne?”

Unuafoje ŝi restis senvorta, kaj en tiu silento li sentis ŝian timon. Per pli obtuza voĉo ŝi fine asertis, kvazaŭ por konvinki sin mem:

“Vi diras tion por min paroligi.”

“Ne. Mi diras tion, ĉar mi scias, ke vi ne povus babili kun li hieraŭ. Estus tempo forlasi vian infanan konduton por fronti al realo.”

“Ĉu io okazis?” ŝi diris paliĝante.

Li preferis ne respondi.

“Akcidento? Ĉu lin surveturis aŭto? Ĉu li estas vundita?”

Nun ŝi rigardis lin intense, esperante vidi sur lia vizaĝo esprimon, kiu ŝin trankviligus kaj evitus fronti veron pli kaj pli timatan. Sed lia mieno restis imprese serioza.

“Ne diru, ke li mortis!”

Silenta kapgesto konfirmis ŝian hipotezon, kaj li sentis ŝin ŝanceliĝanta. Jam kelkajn minutojn ili paŝis en la parko, kaj ili ĵus alvenis apud lageto. Tenante ŝin ĉeŝultre, li sidigis ŝin sur benkon, kaj mem eksidis apude. Antaŭ ili vico da anasoj pasis, kvazaŭ ludiloj, sekvata de majesta cigno.

Salikaj branĉoj desupris ĝis la akvo, lulataj de facila vento. Neniu bildo povus pli perfekte elvoki serenon. Sed al Lejla sereni ne estis donite.

Jano antaŭe pensis, juĝante laŭ ŝia videble histerieca karaktero, ke la ekscio ŝin eksplodigos en kriojn, grandajn gestojn, koleron aŭ ian ajn alian bruan dramaĵon. Ne tiel ŝi faris. Ŝi nur ploris silente. Ĉio antaŭa – la revoluciaj ideoj, la stulta eldiro pri torturo, la defia sinteno – ĉio ĉi estis teatraĵo. Sed nun la supraĵa krusto estis tratranĉita, kaj montriĝis la korŝira vundo interna. Ke ŝi amis Paŭlon ne estis teatre.

Kun la tono amika de suferkomprenanto, li ŝin alparolis milde:

“Vi amis lin, ĉu ne?”

Ŝi ploris plu senbrue. Post longa minuto ŝi ekparolis, kvazaŭ al neniu, per voĉo apenaŭ aŭdebla:

“Li estis tiel bela...”

Kaj subite, laŭ unu el tiuj abruptaj ŝanĝoj de personeco, kiuj ŝajne karakterizis ŝin, ŝi turnis sin al li, ekkaptis ambaŭmane liajn ŝultrojn kaj, lin skuante, sendis al li rigardon de infera malamo. Raŭke ŝi diris:

“Ne estas eble. Ne estas normale. Li estis bela, kiel greka dio, li havis doneman, suferan, homan koron, li estis vigla kaj viva. Energion donis al li pli ol sate liaj altaj idealoj. Kion oni faris al li? Kiu? Ĉu vi? Ĉu la polico lin murdis? Kial vi turmentas min? Diru, parolu, konfesu, aĉa torturisto!”

“Vi pravas, ke ne estis normale,” li respondis per tiel kvieta voĉo, ke ŝi iom trankviliĝis. “Precize tial mi enketas. Mi bezonas kompreni, ekkoni la veron, por ke la kulpulo ne fuĝu senpuna. Nia ne estas diktatora lando, kie la polico agus kontraŭ la civitanoj. Nia rolo estas protekti vin, kaj certigi, ke justeco respektiĝu. Ne estas juste, ke juna homo plena je pulsa vivo, dediĉita al Afero, kiun li trovas bona, malaperu el ĉi-mondo pro ies ago, sen tio, ke la vera kulpulo trafus sian punon. Pro tio vi povas multe helpi min, donante ĉiujn klarigojn, por ke mi trovu la veron. Ĉu vi konsentos?”

Ŝi ne povis respondi. Li sciis, ke al ŝi ne estas facile. Unuparte, ŝi volus venĝi sian Paŭlon, sed dua parto de ŝi tiel kutimis malfidi la policon, ke ŝi timis fali en kaptilon. Des pli, eble, ĉar la voĉo de Jano Karal scipovas esprimi tian homan kunsenton, ke rezisti lian konvinkemon al multaj malfacilas, kio estas unu el la kaŭzoj de lia detektiva sukceso: io samtempe varma, komprena kaj respektoplena en lia personeco nature invitas al konfido. La allogon de tiu personeco ŝi forte sentis, kaj post la suferita ŝoko, konfidi al amika koro agus liberige. Tamen ŝi hezitis pro la longa sinnutrado per sentoj kontraŭ-policaj.

Karal bone komprenis la konflikton en ŝi. Li sciis, ke tiaokaze nenio efikas pli bone ol la vero. Tial li esprimis ĝin.

“Vi komprenu. Ni nenion scias. Li mortis pro koroĉeso. Tio signifas nenion, krom tio, ke li vivis kaj nun ne vivas plu. Ĉu estis akcidento? Povas esti. Sed ankaŭ povus esti murdo, povus esti sinmortigo.”

“Ne,” ŝi vigle reagis. “Paŭlo ne mortigis sin. Ne li.”

“Kial vi estas tiel certa?”

“Mi konas lin. Li estis plena je projektoj, je agado. Li ŝatis la vivon. Li ŝatis bone manĝi, ĝui sekse. Li luktis por justeco. Li vivis por idealo, sed ankaŭ por si, por la propra plezuro, kaj por aliula plezuro. Li volis, ke la suma kvanto da feliĉo en la homaro kresku. Tion li diris al mi multfoje. Li diris: ‘Mi ĝuigas vin, kaj ankaŭ min, kaj per tio la homaro, kiel tuto, pli feliĉas. Ni devas batali, por ke la plej granda nombro da homoj spertu la plej grandan kvanton da plej altkvalita plezuro. Tial ni devas detrui tiun ĉi feliĉkondamnan socion.’ Ĉu tia homo mortigus sin? Ne. Neeble.”

“Tamen, li fojfoje estis deprimita, ĉu ne?”

“Deprimita? Ne. Laca, jes, ankaŭ momente senkuraĝigita. Sed li rapide reardiĝis. Li havis celon, ĉu vi komprenas? Kiu celon havas, ne falas en sinmurdon. Aŭ li mortigus sin en heroa ago, por atentigi la publikon pri iu maljusteco, aŭ realigante ion, kion sen sinmurdo ne eblus atingi.”

“Kion pri la sano? Ĉu la koro iris bone?”

“Ĝi lin zorgigis. Li konsultis kuraciston pri tio. Li regule glutis medikamenton, ĉar la koro ne estis tute bonorda.”

“Mi devos kontroli pri tiu kuracilo. Ĉu vi konas la doktoron, kiu zorgis pri lia koro?”

“Ne. Li havas sian konsultejon ĉe Muzea Placo, sed kie ekzakte, mi ne scias.”

“Ĉu vi povas diri al mi, kion Paŭlo faris ekde, mi diru, lasta lundo?”

“Tage li laboris, mi ne scias kie, kun Timoté Valdunja . Ĉi tiu diros al vi. Nun pri la vesperoj. Merkredon mi ne vidis lin, li verŝajne iris al la kurso de ĉina kuirarto, kiel ĉiumerkrede. Mardon ni havis kunvenon kun geamikoj, ni babilis, gitaris, kantis, diskutis. Lundon, ni kune iris al kinejo, post kio li venis al mia loĝejo. Mi havas ĉambron tute sendependan, subtegmente. Li kuŝis kun mi...”

Abrupta plorsingulto ŝin interrompis, brue. Ŝi krietis: “Paŭlo!”, kvazaŭ por voki: “revenu!”, nekonscia pri la homoj, kiuj promenis preter la benko, kaj la paron scivole rigardis. Post minuto, la singultoj cedis lokon al pli regula, senbrua, amara plorado, fojfoje interrompata de milda nomvoko: “Paŭlo!, Paŭlo!”, kiun ŝi prononcis kun kapnea gesto, kvazaŭ ŝi volus nei lian forpason.

Jano Karal diskrete skribis la donitajn informojn sur notlibreto, dum ŝi poŝtukis al si la okulojn. Li ekdiris:

“Ni devas trovi, ĉu iu kulpas. Helpu min. Ĉu li havis malamikojn?”

“Paŭlo malamikojn? Ĉiaspecajn li havis! Sendube multaj burĝoj timis lian influon sur la junulojn. Kaj la faŝistoj de Ordo kaj Disciplin’ lin malamegis, ĉar li perturbis iliajn kunvenojn por lanĉi al la hezitantoj nerefuteblajn verojn. Krome li estis tiel bela, virinoj volis lin allogi. Kiam li diris “ne plu” al tiu farmacia ulino, ŝi ne facile akceptis, ke li elektis min. Li foje diris al mi: ‘Ŝi aspektas fiŝe malvarma, sed ŝi interne estas infero de malamo’... Estas ŝi. Estas ŝi! Kiel stulta mi estis, tion ne vidi tuj! Ŝi furiozis, ke li forlasis ŝin. Ho jes! Diru, kiamaniere li mortis? Ĉar ŝi ne kuraĝus frapi front-al-fronte. Mi mense vidas ŝin miksi siajn venenajn fungojn aŭ mi-ne-scias-kiun mortigan likvaĵon. Ne kuraĝa bato, nur venĝo laboratoria...”

Rigardante la vizaĝon de Lejla , tordatan de malamo, Karal pensis: ‘Se mortigos vi , ne venenon vi prenos, vi komencos per parolo, poste uzos la ungojn, kaptos iun ajn taŭgan objekton kaj frapos ĝismorte.’

“Venu,” li diris. “Vi ankoraŭ ne tagmanĝis. Iru hejmen kaj ripozu.”

“Ripozi! Ĉu vi frenezas? Mi devis pasigi kun li la posttagmezon. Kion mi faru? Diru al mi! Kion mi faru?”

Dum ŝi ree plorsingultis, li metis sian brakon en la ŝian, kaj ŝin facilmove starigis. Ŝi iris apud li, elgrincante neaŭdeblajn vortojn. Li akompanis ŝin hejmen, nur duonsukcesa en sia provo kvietigi ŝian agresemon, kiun li trovis eventuale danĝera.

6

Pluraj kuracistoj havas oficejon ĉe Muzea Placo, sed nur unu estas korfakulo. D-ro Lazár Gutmanis – grizharulo kun okulvitroj kaj fajnaj trajtoj de intelektulo – tuj rekonis la foton de Paŭlo Jorli , sed li komence rifuzis lin priparoli, citante la profesian sekreton. Nur kiam detektivo Karal klarigis, ke la junulo mortis sen komprenebla kaŭzo, la kuracisto konsentis diskuti lian kazon. Li traserĉis sliparon, kaj trovis la necesajn detalojn, inkluzive de elektrokardiogramo.

“Li ne mortis pro kormalsano, tion mi povas garantii,” li diris.

D-ro Gutmanis parolis kun kanta fraztono tiel tipe sanktavala, ke Jano tuj prepariĝis al kelkaj “ o ”-mankoj.

En la sanktavalaj lernejoj, oni instruas al la infanoj de tempo al tempo forigi la finan “ -o ” de substantivo, por eviti monotonecon, aŭ kiam la ritmo de la frazo tion pravigas. Neniu sanktavalano skribus leteron lasante ĉiujn o -finaĵojn. Sed anstataŭ uzi apostrofon, oni tie metas dekstrakornan supersignon sur la lastan vokalon de l’ vorto, skribante, ekzemple ‘ sinjór direktoro’ aŭ ‘sinjoro direktór ’. Ofte pri tio amike bataletas geedzoj Karal . Kiam ŝi diras: “Vi el la urbego snobe uzas neklarajn longajn vortojn por impresi fakule”, li rebatas. “Kaj vi en Sanktavalo havas tiel delikatajn orelojn, ke diri simple, kiel ĉiu normalulo, ‘sinjoro doktoro’ al vi ŝiras la timpanon, vi devas prononci ‘sinjoro doktor’, sinjor’ doktoro’ kvazaŭ vi poemus tuttage, sed vi tiel hontas pri via vortofuŝo, ke vi eĉ ne kuraĝas meti apostrofon, kiu montrus al ĉiuj, ke vi ion forprenis. Ne. Vi metas supersignon, kun la naiva espero, ke la manko ne vidiĝos...” Tiam ŝi indignas: “Vi verfalsanto! Ni kaŝas nenion. Simple, la akcento translokiĝas sur la lastan silabon, kaj ni tion montras supersigne, kiel en la hispana...”

Jano prave divenis: jam ĉe la sekvanta frazo aperis eliziita vorto:

“Fakte lia kor’ estis tute sana, kiel normale ĉe tiaaĝa homo. Li havis nur kromsistolojn, sed tiujn oni povas alskribi al la ekscese emocia teren’. Vi sciu, pli ol la ordinara kardiologo, mi profunde studis apudfakojn – psikiatrion, endokrinologion... – ĉar... nu, mia profesio min interesegas, kaj la psikosomata unuo estas tia, ke... Sed mi ne komencu rajdi sur mia ĉevaleto, tio vin tedos senprofite. Mi diru, ke mi paroligis tiun junulon, kvankam li nevolonte malfermis sian koron, nu... mi ne eksciis multon... tamen sufiĉe por preskribi al li novan medikamenton, kiu reguligas la korritmon ĉe tiaj kazoj, kaj efikas milde trankvilige al la menso. Kompreneble, mi ne scias, ĉu li glutadis ĝin. Sed mi emus pensi, ke jes. Lia kardia misritmo lin timigis multe pli ol objektive necesus. Li petis min farigi sanganalizojn, kiuj vere ne postuliĝis. Temas pri viro psike nestabila, kun impresiĝema karakter’: minuskomplekso, duboj pri la propra vireco, sur fono hipokondria... Tia homo senmanke glutas preskribitan kuracilon, jes, tion oni povas fidi.”

Karal , zorge notinte la nomon de la kuraca kunmetaĵo, por ĝin komuniki al la polica medicinisto, demandis:

“Kiom ofte li devis gluti ĝin?”

“Prave, prave, jes. Dozologio ofte estas delikata, ĉu ne vere? Sed ne ĉifoje: unu norman ĉiuvespere mi preskribis, t.e. 100 mg, kaj unu pli, se la koro vere bategus maltrankvilige. Sed eĉ 300 mg ne havus danĝeran efikon, kaj eble mi diris al li: zorgu ne preni pli ol tri en unu tago.”

“Ĉu li akcidente povus enŝovi en sin tro fortan dozon?”

“Ne. Tia tipo tre zorgas pri sia sano, kaj li ne impresis min, kiel mortodezira. Ŝajnus nekredebla, ke li uzis tro multe.”

“Ĉu iu povus prepari la medikamenton por li kaj intence doni tro?”

“Ne. Temas pri longeta gelatena kapsulo, ne pri gutoj aŭ pulvor’, kiun oni metus en trinkaĵon. Se iu forprenus la pulvoron el la kapsul’ por ĝin miksi kun manĝo, malplaĉa naŭza gusto tuj perceptiĝus, kaj li preskaŭ certe ĉesus manĝi. Ne, tiun medikamenton oni glutigas al si mem, neniu povas interveni. Kredu min, sinjor’ detektivo, lia morto neniel rilatas kun iu kormalsan’, nek kun mia preskribaĵo.”

Dum la milda doktoro parolis, Jano sin demandis, de kiom da generacioj lia familio loĝas ĉi tie. Se laŭnome klare latva aŭ litova judo, d-ro Gutmanis ne malpli evidente edukiĝis en Sanktavalo: ĉio en lia maniero paroli tion atestis.

“Se vi trovos la kaŭzon de l’ morto, sciigu min, tio min interesas,” la kardiologo diris adiaŭante.

Strange, al Jano tio impresis, kvazaŭ iom ironia. Sed tiajn pseŭdo-intuojn oni prefere ne tro fidu. Kiam enketo komenciĝis, ĉio ŝajnas suspekta. Sindemande, kion la toksologia raporto indikos, la policano repaŝis oficejen.

7

La koncerna raporto ankoraŭ mankis, sed la rezultoj de l’ rutina serĉado estis ricevitaj, kio estis bona novaĵo.

Jano Karal tiel eksciis, ke Paŭlo Jorli naskiĝis en la industria regiono de Kvarlamen : li do ne estis sanktavalano. Laŭ enketo de la tiea polico, li estis la filo de paro laborista. Tragedio okazis, kiam li aĝis ses jarojn. La domo, kie li loĝis, komplete brulis, kaj inter la viktimoj troviĝis liaj gepatroj kaj fratino iom pli juna ol li. La knabo estis akceptita de senedza onklino, kiu edukis lin, ĝis ŝi mortis; li tiam estis dekokjara. En la lernejo li estis meze bona, ne sufiĉe sukcesa por ricevi stipendion cele al plua studado, kvankam kelkaj liaj instruistoj opiniis, ke li estas pli inteligenta ol unuavide montriĝas, kaj ke nur psika nestabileco malhelpas lin plene uzi siajn mensajn kapablojn. Li faris murŝmiristan-farbistan metilernon en Kvarlamen , post kio li forlasis la regionon, kaj tie oni sciis nenion pli pri li.

Oni retrovis lian spuron en diversaj urbetoj de Sanktavalo, en kiuj li ne restis longe. Fine li alvenis ĉi tien, al Valĉefa, kaj trovis laboron ĉe Timoteo Valdunja , kun kiu li restis ĝis la forpaso. Li luis ĉambron en diversaj lokoj, laste ĉe s-ino Satej . Nek en Kvarlamen nek en Sanktavalo la polico havis okazon interesiĝi pri li. Ke li kulpis pri sloganŝmiro, neniu oficialulo sciis, nek ke li estis la junulo, kiu krie interrompis aranĝon de Ordo kaj Disciplin’ . La ĵurnalistoj, kiuj raportis la incidenton, ne sukcesis trovi la identecon de la skandalinto.

“La bildo preciziĝas” pensis Jano, kiu firme kredis je la principo “por trovi murdinton, murditon plej konu”. Li decidis kompletigi la sciaron per aliro al la kolego de Jorli , t.e. al la alia laboristo de mastro Valdunja . Tiun li facile trovis, sed la pridemandado restis senfrukta. Montriĝis, ke tiu laboristo estas solec-ama, retiriĝema ulo, kiu petas la mastron lasi lin kiel eble plej multe labori sola, sen helpo. Ĉar li estas bonega metiisto, Timoteo Valdunja tion volonte akceptas.

La kolego ne ŝatis Paŭlon, kiun li rigardis “laboristo kun intelektulaj pretendoj”, kaj nerealisma anarkiisto. Lin naŭzis Paŭlo foje, kiam ili kune ŝmiris la murojn de vilao, kaj li diris: “Kiom mi ĝojus, se tiuj luksaj loĝejoj foje forbrulus!” Post tio, li trovis Paŭlon danĝera frenezulo, kiun li plej ofte evitis. Rezulte, li preskaŭ ne rilatis kun Jorli , kaj povis diri pri tiu nenion nekonatan.

*

Sabaton vespere ofte vizitis ges-rojn Karal la nevo de Ĝoja , Stefano. Ambaŭ geedzoj lin tre ŝatis, ĉar li estis verva spritulo, kies humurplena konversacio neniam riskis tedi. Li aĝis dudektri aŭ dudekkvar jarojn. Jam plurfoje li helpis Janon en liaj enketoj, kun grandega plaĉo. Leŭtenanto Remon , laŭ tipe sanktavala konduto, kiu en la ĉefurbo ne imageblus, ĝis nun ĉiam akceptis tiun neoficialan kunlaboron. Jano pensis, ke plian fojon li petos la helpon de Stefano, ne dubante, ke familiariĝinte kun la faktoj, la leŭtenanto ankaŭ ĉifoje konsentos.

Revidinte la junulon, Jano konsciiĝis, ke precize tian tipon li atendis vidi, kiam li unuafoje penetris la ĉambron de Paŭlo Jorli : Stefano ja estas tute ordinara homo, nek granda, nek malgranda; nek forta, nek malforta; nek bela, nek malbela; kun harkoloro meza inter blonda kaj bruna, la okuloj tiel pale brunaj kun iom da verdo, ke ili sub ia lumo aspektas preskaŭ grize. Se naturo foje volis krei specimenon de homo tute ne rimarkinda, ĝi sendube ĉi-kaze plej bone sukcesis. Tamen la vizaĝo estis plaĉa, la rigardo inteligenta kaj la buŝo ofte formata al gaja rideto.

Fizike do ŝajnis, kvazaŭ Stefano neniam sciis, kian tipon elekti. La samo validis profesie. Inteligenta kaj sufiĉe kulturita, Stefano estus povinta studi en universitato; stipendion por tio li certe ricevus. Sed li decidis alie: li lernis la plumbistan metion. Li praktikis ĝin iomete, post kio li malkovris, ke li finfine estas intelektulo: li do enskribiĝis en universitato por studi biologion. Post unu jaro, li trovis tion teda, kaj decidis iĝi meĥanikisto. Li lernis la metion, sed ankaŭ tiu ne kontentigis lin. Fine li atingis solvon taŭgan por tiaj disaj tendencoj: li trovis garaĝon, en kiu oni akceptis lin kiel nur duontempan laboriston; la alian duonon de la tempo li studas universitate.

“Kaj kion vi studas nun?” demandis Jano, neniam kapabla memori, kie Stefano nun staras en sia zigzaga kariero.

“Lingvistikon,” li respondis.

“Ĉu tio utilas al io?”

“Estas laŭmode nun. Sed tio ankaŭ utilas, kvankam la publiko tion ne imagus. Ekzemple, ĉu vi scias, ke en nia grandioza ĉefurbo ekzistas lingvistoj, kies tasko estas traduki oficiallingven la tekstojn de Sanktavalo?”

“Kion?”

“Vi bone aŭdis min. Kiam sanktavala parlamentano proponas leĝprojekton aŭ funkcias kiel komisiona raportanto, li kompreneble enmetas en sian redakton la tutan gamon de niaj karaj regionaĵoj. Tion por teksto valida tutlande oni ne povas allasi; estas do homoj, kiuj reverkas. Mi informiĝis. Estas bone pagata laboro, kaj verŝajne ne tro malfacila por iu inklina cerbumi, kiel mi. Tiuj postenoj kreiĝis post la raporto de Fortamán .”

“Kio estas tio?”

“Ĉu vi neniam aŭdis pri ĝi? Foje, nia brava reprezentanto Fortamán tie prezidis enketan komisionon, kaj en lia projekto de raporto estis skribite: ‘ Tial ke, ĉar N. estis eksigita pro transdoni parton de la partia mono al la konsúl , la komisiono devis... ’ (mi ne memoras la finon). Nu, dum remeti “ o ”n al konsúl ne kostis grandan penon, ne estis same kun pro . En la komisiono ja troviĝis personoj, kiuj ne akceptis la esprimon “ pro transdoni ”. Iu proponis “ transdoninte ”, sed la juristoj diris: “Ne; estas grave indiki, ke tio estis la kaŭzo de la eksigo. Alie, iu povus pensi, ke li leĝe transdonis la monon, kaj poste li estis eksigita pro alia kaŭzo. Por esprimi la ideon klare, oni devus diri: pro transdono de parto de la partia mono al la konsulo . Sed tio protestigis aliajn, por kiuj belsoneco plej gravas. “Tiel ripeti la o -finaĵon impresas tre malbele,” ili diris. Kiam membro sugestis diri: tial ke, ĉar N. estis eksigita pro tio, ke li transdonis parton... la aliaj riproĉis, ke tro multaj “ ke ” ne pli belas ol tro multaj “ o ”. Dum horoj kaj horoj ili diskutis. Se iu proponis: “ tial ke, ĉar N. transdonis al la konsulo parton de la partia mono kaj sekve estis eksigita... ”, kritikanto diris. “Vi ŝanĝis la emfazon.” Se alia submetis: “ ĉar, pro la eksigo de N., ŝuldata al la fakto, ke li transdonis parton de la partio mon... ”, iu kriaĉis: “ Tro peze! Ni ne povas akcepti...

“Kion ili faris finfine?”

“Ili kreis redaktan komitaton, komisiitan verki tekston, kiu estu samtempe klara, bela kaj jure neatakebla.”

“Kaj kiel la komitato solvis la problemon?”

“Ĝi decidis, ke, ĉion konsiderinte, ĝi trovis ne absolute necesa mencii la fakton, ke N. transdonis la monon, ktp. Se mi ne eraras, la frazo fine iĝis... ‘Tial ke, pro diversaj cirkonstancoj, la komisiono devis...’”

“Nekredeble!”

“Tamen vere. Tiam iu ĵurnalisto kalkulis, kiom tiu frazo kostis al la parlamento. Diskuto sorbas multe da mono, pro l’ salajro de la deputitoj, protokolistoj, stenotajpistinoj, la presado de l’ protokoloj, la relego de la provaĵoj, kaj multaj aliaj kostoj, pri kiuj la impostpaganto ne havas ideon. La fina sumo estis tiel harstariga, ke la parlamento decidis ion fari, por eviti, ke simila afero rekomenciĝu. Ĝi komencis pridiskuti tiun temon, sed iom honte, timante, ke iu denove sumigos la kostojn. Fine, ĝi aprobis kelkajn pliajn ŝtatfunkciulajn postenojn por lingvistoj-reviziistoj, kies tasko estas transskribi la parlamentan ĵargonon en bonan, klaran, belan kaj ĝustan lingvon. Jen kial, post duontago en garaĝo, mi studas lingvistikon, beletron kaj stilon.”

“Tre interese, knabo,” Jano komentis, “sed mi havas alispecajn priokupojn. Diru al mi: ĉu en la universitato vi havas kontakton kun revoluciemuloj?”

“Kompreneble, ĉiu estas pli malpli revoluciema en la universitato. Kial?”

“Se vi povus informiĝi pri kelkaj delikataj punktoj...”

“He! Atentu! Mi ne estas perfidulo, nek polica informanto!” la junulo digne vortis.

“Ne temas pri perfido aŭ konstanta informado. Tamen junulo revoluciema mortis, verŝajne murdita. Ĉu vi trovus justa, ke la kulpulo promenu libere kaj eventuale rekomencu? Mi ne petas vin perfidi iun ajn, sed vi informiĝos multe pli facile ol mi. Ĉu vi hazarde konus iun el ĉi tiuj?” La detektivo enmanigis al li la liston ricevitan de Karina Frisk .

“Petro (blondulo), Georgo, Johana (kun tre longaj jupoj; gingivo tre videbla, kiam ŝi ridetas)...”, Stefano moke laŭtlegis. “Kiajn petojn vi havas! Mi konas tro da ili: dek blondajn Petrojn, kvin Georgojn kaj almenaŭ kvar gingivajn Johanajn. Ne, mi troigas. Ĉu la tuta listo estas simila? Ne strange, ke vi bezonas informantojn! Ha, jen unu pli interesa. Adalberto, nekutima nomo. Ĉu tio povus estis Adalberto Vojteĥ , kiu studis marksismon kun mi, kiam mi estis marksisto?”

“Ha, jes, vi estis marksisto siatempe. Kio vi estas nun?”

“Nun? Budhisto.”

Kiel profesie, tiel ideologie Stefano neniam sciis decidiĝi. Tamen, kontraŭe al multaj junuloj, kiuj supraĵe papilias de unu al alia viv- aŭ idekampo, li plurfoje ŝanĝis sian direkton, sed ĉiam aliris kun efektiva seriozo tion, kion li entreprenis. La plumbistan metion li lernis diligente, kaj ankaŭ la marksan ideologion. Se li nun diris, ke li estas budhisto, oni povis fidi, ke li sincere provos fariĝi bona budhisto. Liaj sinsekvaj turniĝoj ja ŝuldiĝis ne al supraĵeco, kiel ofte okazas, sed al speciale intensa entuziasmo por la bona flanko de tiu aŭ alia doktrino, de tiu aŭ alia okupo. “Iun tagon li stabiliĝos”, Ĝoja emis diri al sia edzo, “kaj tiam li estos travivinta dekoble pli riĉan kaj spertodonan junecon ol vi kaj mi.”

La junulo plu legis: “Ha! Irena Delafónt ! La nomo sonas familiare, sed mi ne memoras la vizaĝon. Almenaŭ ĉi tie estas familia nomo, kiu helpos retrovi ŝin...”

Kion Jano proponis, tio estis, ke Stefano provu ekscii ĉe la membroj de tiu grupo, kion ili opinias pri la morto de Jorli , ĉu ili suspektas iun, ĉu ekzistas ĵaluzo al Paŭlo aŭ kialo lin transsendi mortlanden, ktp.

Stefano unue ŝajnigis sin ne tre inklina akcepti, sed la detektivo facile komprenis, ke la komisio lin tentas, fakte. Efektive, la junulo fine konsentis, konfesante, ke al li plaĉas enketi.

“Ĉu vi scias, kian karieron mi atingos post dekkvin jaroj, kiam mi estos praktikinta dek manajn profesiojn kaj dek cerbajn? Mi fariĝos polica detektivo. Mi tion abomenas nun, sed mi antaŭsentas...” li diris ironie.

Kaj post paŭzeto:

“Tio donas al mi ideon: unue mi lernu la seruristan metion, kaj due mi faru iom da profesia ŝtelo.”

“Hehe!” Karal diris, amuzite, “vi povos utili al la polico. Tamen... Nun mi havas alian demandon, pri fizika ekzerco. Ĉu vi regule ŝanĝas vian direkton ankaŭ sur tiu kampo?”

“Neregule, eĉ ne tre ofte,” la junulo respondis. “Sed mi tamen apartenis sinsekve al kelkaj sportaj kluboj: futbalo, naĝado, kurado...”

“Bonege: ankaŭ tie vi povas helpi.” Kaj Jano petis Stefanon viziti atletan klubon, en kiu Paŭlo Jorli ekzercis sin al kurado, por ankaŭ tie kolekti informojn. La junulo promesis fari, kion li povos.

8

Alian personon, kies nomon liveris la Paŭla adreslibro, Karal nun decidis vidi. Temis pri iu Georgo Landarte , kiu, laŭ la telefonlibro, estis profesie etnografo. La nomo estis konata de la detektivo, kaj li petis Izabela n, la sekretariinon, serĉi en la polica arkivejo la koncernan dosieron. La raporto, kiun ŝi trovis, montriĝis tre interesa.

Ĝi rilatis al afero okazinta antaŭ kvin jaroj. Knabino mortis renversite de aŭtomobilo, kiu rapide forveturis. Kelkaj personoj priskribis la veturilon per detaloj, kiuj, kunigitaj, kondukis la enketistojn al Landarte . Tiu eskapis el la akuzfakta reto pruvante, ke li tiudate troviĝis en Afriko. Atestantoj asertis, ke ili vidis viron tute similan al li en la urbo, tiel ke la afrika alibio malfermiĝis al dubo, sed ĉar neniam io certa pruviĝis, la afero restis senrezulta. Kelkaj sugestis, ke la konfirmiĝintaj atestoj devenis de mensogkampanjo intence organizita por kompromiti la etnografon, kies maldekstraj opinioj ne plaĉis al ĉiu. Inter la du tezoj – tiu pri nepruvita kulpo, tiu pri nepruvebla kalumni-aranĝo – nek la polico, nek la tribunalo sukcesis elekti: ambaŭ ja formis logikan klarigon de la faktoj.

Legante la dosieron, Jano bone rememoris la pasiajn diskutojn, kiujn vekis tiu kazo. Kelkaj gazetoj tiutempe rigardis la policon nekapabla, ĉar ĝi ne trovis la fakton, kiu ĉion solvus. Kvazaŭ ĉiam ekzistus pruva spuro, oportune metita de la sorto por senvualigi misterojn! Interesa forgesita detalo retroviĝis en la raportoj: la mortinta knabino havis ensake paperojn de iu politika grupeto, kaj iuj ĵurnalistoj hipotezis, ke temas ne pri akcidento, sed pri maniero forigi rivalon. Al tiuj, kiuj trovis absurda tian konjektadon, ili respondis dirante, ke la anoj de tiuj politikaj rondoj mense malsanas, kaj ke ilia psika misstato kaj konstanta sintoksado per ideoj revolucieskaj povus konduki krimen. Kio eklanĉis furiozan rebaton de aliaj gazetoj, kun la argumento, ke per tiaj akuzoj oni volas kaŝi la amplekson de l’ socia maljusto kaj misfamigi tiujn, kiuj batalas kontraŭ ĝi.

Plursemajne daŭris la gazeta milito kaj la varma diskutado ĉe tabloj kafejaj, ĝis alvenis la someraj ferioj kaj la tuta ekscitiĝo ĉesis same subite, kiel ĝi antaŭe naskiĝis. Al la homo, ĉirkaŭ kiu tiu gazeta polemiko turniĝis, Jano Karal nun volis direkti sian atenton.

Li vizitis Landarte n en la universitato, kie tiu donis instruon pri la kulturoj aziaj kaj afrikaj. Estis altkreska viro, eble 35-jara, longakrura, kun mallarĝaj ŝultroj, senorda nigra hararo montranta jen kaj jen grizan fadenon, kaj pinta barbo, kiu metis sur lin ian mefistofelan sigelon. Io en la malsimetriaj trajtoj akcentis lian egan malbelecon. Sur unu muro, en lia oficejo, du sovaĝulaj lancoj estis fiksitaj; sur alia troviĝis bretaro plena je libroj kaj dokumentoj, kaj sur la tria, speco de primitiva pentraĵo. La tablon kaj apudan mebleton kovris libroj, stenciloj, paperoj, malpuraj tasoj kaj cindrujo, en nekredebla ĥaoso.

Jano komencis demandante pri Jorli , sen mencii la morton, sed la alia tuj interrompis:

“Ha jes! Vi enketas pri la mistera morto.”

“Kiel vi scias? Pro specialaj cirkonstancoj (krom la fakto, ke l’ forpasinto ne havas parencojn), ĝi ankoraŭ ne estis publike anoncita.”

“Plej simple. Iu policano anoncis ĝin al Lejla Gorazdo, kiu kun koro ŝirita sciigis al kelkaj geamikoj. Mi renkontis unu, kiu min informis.”

“Kiaj estis viaj rilatoj kun Paŭlo Jorli ?”

“Amikaj. Li ĉeestis prelegon, kiun mi prezentis pri ekstremorienta kulturo. Tuj poste, li venis al mi por peti precizigojn. Mi trovis lin simpatia, invitis lin al kafo, kaj de tiam ni renkontiĝis de tempo al tempo.”

“Kia homo li estis?”

“Mi trovis en li reagojn, kiujn mi mem spertis kiel juna viro. Impreson, ke nia industria civilizo nin sufokas, deziron fuĝi el ĝi al pli libera tereno...”

“Tial vi fariĝis etnografo?”

“Certe. Mi havis la feliĉon povi studi. Al li tio ne estis donita, kvankam li estas pli inteligenta ol multaj.”

“Li estis.”

“Pardonu, jes, li estis pli inteligenta. Estas strange paroli is-tempe pri tiu juna viglulo.”

“Li do impresis vin kiel vigla?”

“Fluktuis. Ekscitiĝo kun ega vigleco, kaj poste senkuraĝiĝo, angoro.”

“Ĉu vi opinias, ke li povis mortigi sin?”

“Jes. Mi konstatis, ke vino aŭ brando igis lin fali en abismojn de malĝojo. Lia fundo estis senespera, tute certe. Dum ekscitiĝa periodo, li ne metus finon al sia vivo, li farus ion heroan, gloran, li organizus, riskus, batalus; tia li montris sin al la plej multaj. Sed kun mi li foje esprimis sian fundan deprimiĝon kaj tiam... ekskludi sindetruon ne estus prave.”

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Verŝajne, sed ne de mi konatajn. Ni estu logikaj. Jen knabo pli bela, korpe kaj vizaĝe, ol la meza kinaktoro, en la aĝo plej alloga. Ĉu tio jam per si mem ne kaŭzos amajn rivalecojn? Aldonu al tio liajn kuraĝajn politikajn poziciojn. Malamikaro necese rezultos.”

“Tamen, ke li estis kuraĝa politike ne sufiĉas por instigi al murdo.”

“Tion diras vi, sinjoro policano, sed se vi estus travivinta, kion mi spertis, vi scius alion. Oni provis elimini min per sistema kalumniado, kaj kvankam mi estas ŝafide senkulpa, oni parte sukcesis. Multaj ne plu havas kun mi la sennuban rilaton, kiu antaŭe ekzistis. Ombro intermetiĝis: dubo, sinjoro... Dubigu homojn, kaj la amikoj disiĝas.”

“Ĝuste! Oni povus kalumnii aŭ uzi alian forigan rimedon. Murdo estas malsama afero.”

“Paŭlo eble sciis ion, kio ĝenis. Li scipovis informiĝi. Tiu knabo estis pli ruza ol multaj suspektis.”

“Kiam vi vidis lin lastafoje?”

“Antaŭ pli ol monato, se mi ne eraras. Mi ne memoras ekzakte. Ĉu mi devas retrovi?”

“Ne, tio ne necesos. Ĉu vi scias ion pri lia vivo en la lastaj semajnoj?”

“Nenion. Mi estis for dum kelke da tempo.”

“Bone, mi dankas. Mi nun foriros. Se vi pensos pri io utila, kion vi preterlasis hodiaŭ, rilatu kun mi: Jano Karal , ĉe polica ĉefoficejo.”

9

Ĝoja refermis la bakujon.

“Post kvin minutoj ĝi estos preta,” ŝi diris, kaj tuj levis la kapon.

Ŝia edzo staris en la kuirejo kun plena glaso enmane, kaj rigardis ŝin ridetante.

“Vere vi min mirigas,” ŝi diris. “Mi kredus, ke la manko de tiu toksologia raporto vin ĉagrenus aŭ igus nervoza. Sed jen vi staras tute kvieta, kvazaŭ vi ĝuus la situacion.”

“Ĝi estas ĝuebla precize tial, ke la raporto ankoraŭ ne alvenis. Kiam mi scios, mia horizonto estos limigita. Sed nun mi povas fantazii ion ajn. Tio donas al mi senton de libero, kiun mi vere ŝatas.”

“Sed vi ne povas rezoni serioze, dum vi ne scias pri l’ veneno.”

“Mi do rezonas neserioze, kaj vi ne imagus, kiom tio helpas. Estas aperitivo, antaŭfrando. Kiam mi scios pri la veneno – se entute temas pri veneno – la ĉefmanĝaĵo komenciĝos. Ĉi tiu antaŭludo min ravas.”

“Ĉu vi jam suspektas iun?”

“Ĉiujn, escepte de la amatino. Ŝi aŭtente priploris lin, mi pri tio ĵurus. Sed mi suspektas mian emon ne suspekti ŝin. Finfine, ŝi havas teatran temperamenton. Eble ŝi nur rolis plorantinon.”

“Sed kial ŝi mortigus lin?”

“Mi ne scias. Povus esti, ke li intencis ŝin forlasi. Li jam faris tion antaŭe. Ŝi preferis perdi lin propramane ol senti sin pasive forĵetita.”

“Kaj kion pri la ceteraj?”

“La apotekistino povas pagigi al li la fakton, ke li metis ŝin flanken. Ŝi okupas strategian lokon por veneni, ĉu ne?, kun tia profesio.”

“Kaj la kuracisto?”

“Ankaŭ al li estus oportune. Ĉi-kaze mi ne vidas motivon, sed estas facile imagi. Eble lia edzino fojfoje samlitis kun la bela kliento...”

“Ankaŭ la etnografon vi suspektas?”

“Jes ja, devige. Li jam estis implikita en stranga afero kun knabino revoluciema. Povus kuŝi politika motivo ĉi tie. Sed se tio ne sufiĉas, mi trovos alian por vi: envion. Li estas terure malbela, kun nigraj kaj flavaj dentoj, sulkoj neplaĉe lokitaj, misforma nazo. Li ŝajnas ankaŭ ne tre sana mense, laŭ la maniero sin teni. Li estas fraŭlo. Eble lia neplaĉa vizaĝo faris, ke li neniam sukcesis allogi virinon. Ĉu tio ne vekus murdan malamon kontraŭ belulo kiel Paŭlo?”

“Valdunjan almenaŭ vi metas eksterlisten?”

“Tute ne! La edzino sekrete nutris amflamon al Paŭlo. Li vidis lin ĉiutage. Ili kune tagmanĝis laborloke. Plie, li ne simpatiis kun la politikaj ideoj de l’ belulo...”

“Via talento suspekti ĉiun min timigas. Espereble vi ne suspektas min.”

“Vin? Donu al mi unu minuton, kaj mi trovos. Ĝenas la fakto, ke vi ne konis lin. Sed eble vi lin konis...”

“Tamen, sen motivo...”

“Vi, sen motivo? Vi estas psikologino, ĉu ne? Eble vi dezirus science analizi tion, kion travivas murdanto. Kaj mi ne estas apolone bela. Eble vi renkontis Paŭlon, kaj lia beleco naskis en vi sentojn, kiuj vin timigas, ĉar vi deziras resti fidela. Por forigi la tenton, oni forigas la tentanton...”

“Jano! Kia sadisma imago! Kiel vi povas...?” Ŝi sciis, ke estas nur ludo, kaj tamen io preskaŭ timis en ŝi. Li tion sentis kaj tuj agis kurace: pasie li ŝin kisis.

“Mi vin amas. Pardonu min! Kian ideon vi havis, edziniĝi al aĉa policano!”

La rimedo estis ĝusta. Tian kison neniu suspektanto povus doni. Ŝi nun sciis, ke estis nur ŝerco. Ŝia koro malpeziĝis. “Kia infana reago!”, ŝi pensis, “Ĉu mi ne fidus mian Janon?” Sed estus tiel abomene, se li suspektus ŝin...

10

“Saluton, Izabela ,” Jano Karal ridetante diris al la polica sekretariino. “Ankoraŭ nenio de la toksologaj moŝtoj?”

“Nenio. La trovita substanco estas afero tute nekonata ĉi tie. Neniu povis ĝin firme identigi nialande. Ili do sendis la specimenon al la Internacia Referenca Centro pri Vegetalaj Venenoj. Sed tiuj aranĝoj ne funkcias kun ega rapideco.”

“Bone.”

Tiu vorto ne estis pura aŭtomata eldiro: ĝi esprimis la animstaton de l’ detektivo, kiu ne malŝatis la pluan prokraston.

“Kaj ĉu vi trovis pri la ĉinkuira kurso?”

Ŝi donis al li folion.

“Jen mi tajpis ĉion: organizantojn, lokon, datojn, kursgvidanton, liston de gelernantoj kun koncizaj faktoj pri ĉiu.”

“Dankon, Izabela . Mi min demandas, kiel la polico povis funkcii, antaŭ ol dungi virinojn. Vi estas nemalhavebla.”

Li iris al sia oficejo kaj atente konsideris la tajpaĵon. La fakton, ke la (eble) mortiga substanco estis tiel stranga, povus klarigi importado el Ekstremoriento, kio instigis scii pli pri la koncerna kurso, des pli notinda, ke verŝajne la junulo mortis nelonge post partopreno en ĝi.

Gvidis la kurson iu s-ro Ljaŭ Fengguo , singapura ĉino alveninta kiel infaneto en Sanktavalon, kie lia patro malfermis la unuan ĉinan restoracion de la regiono. La listo enhavis du virojn (inkluzive de Jorli ) kaj kvar virinojn; inter ĉi-lastaj Jano mire rimarkis la mencion: Elsa Gutmanis , 43-jara, edzino de korkuracisto, 3 Muzea Placo.

Li decidis komenci de la komenco, kaj provis renkonti la kursgvidanton. Bedaŭrinde, tiu estis nek hejme, nek en sia restoracio. Jano do transiris al la sekvanta nomo.

Estis la alia viro: Sergjo Agister , 41-jara, gimnastika instruisto, respondeculo pri korpa edukado en Belfonta Mezlernejo.

Surprizite, ke gimnastika instruisto sekvas kurson pri kuirarto, Jano direktis sin al la donita adreso. Li tintigis la pordan sonorileton.

Malfermis la pordon atlete kunmetita viro, kiu, strange, donis al Jano impreson de jam-konato, kvankam la detektivo ne dubis, ke li neniam renkontis lin antaŭe. Sergjo Agister havis kvadratan kapon kun forta makzelo kaj vizaĝo regultrajta, kies sunbruna haŭto impresis scivolige, kvazaŭ iel la koloro ne estus tute natura. Li surhavis baletan pantalonon kaj blankan torsoveston, kiuj tiel strikte gluiĝis al la korpo, ke ĉiuj detaloj de ties reliefo tute klare videblis.

La detektivo klarigis, ke li anas al la polico, kaj kadre de enketo ŝatus informojn pri la kurso de ĉina kuirarto.

La viro afable respondis, per iom naza voĉo, kaj la veninton gvidis salonen.

Enirante, Karal preskaŭ ekkredis, ke li sonĝas, tiel malmulte li atendis la nun vidatan spektaĵon. La salono estis meblita kun delikata gusto per moderna meblaro sendube multekosta. Verdaj plantoj ĝin ornamis laŭ estetike tre plaĉa aranĝo. Inter ili japana eta pino, kun branĉoj admirige torditaj al belega konturo, tuj kaptis la okulon. Sed ne tio mirigis la detektivon, kiom la muroj. Sur unu, apudfenestra, li vidis longan-altan afiŝon: grandigitan foton de l’ Davido mikelanĝela; sur la dua vastegan spegulon; kaj sur la tria grandan foton de lia nuna gastiganto, 20 jarojn pli juna, vestita, se escepti etan kalsoneton, nur de impresa muskolaro.

Tio per si mem ne estis ordinara. Tamen la granda surprizo troviĝis sur la kvara muro. Ĝi igis klara la kialon de l’ jamkona impreso, kiu tiklis Janon tuj ĉesojle. Estis denove grandskala afiŝo, sed ĉifoje komerca: reklamo por konata bankalsono, ĝi konsistis el kolorfoto de atleta juna viro, sunbrunigita, ridete montranta vicon da belegaj dentoj, sur fono de blua ĉielo, blua blankŝaŭma onda maro, kaj kelkaj palmoj. Ĉielangule belliteris la nomo “ Palmarea ”, marko de l’ bankalsono. Tiun afiŝon siatempe oni vidis en la tuta mondo, kiam la fama firmao lanĉis la modon de tiuformaj kalsonoj. La juna fotito evidente estis Sergjo Agister .

“Bela, ĉu ne?” La naza voĉo efikis rekonsciige al Jano, kiu kvazaŭ perdiĝis en kontemplado dum kelkaj sekundoj. “Tiu afiŝo valoras oron. Ĝi signis la komencon de mondona kariero. Sidiĝu, mi petas.”

Karal eksidis, sin demandante, kian efikon povas havi sur homon la fakto vivi inter granda spegulo kaj du grandaj fotoj de sia korpo. Li devos peti la fakan opinion de Ĝoja .

“Vi do vizitadas kurson pri ĉina kuirarto?” li demandis.

“Jes. Kion ekzakte vi volas scii pri ĝi?”

“Mi klarigos pli poste; verŝajne plej helpos min unue, ke ni simple babilu pri ĝi.”

“Je via dispono.”

“Ĉu de longe vi tien iradas?”

“Ekde la komenco, en oktobro pasintjara.”

“Kial vi aliĝis?”

“Nu, mi ŝatas bone manĝi, sed miaaĝe necesas tre atenti, kion oni enbuŝigas, se oni volas ne tro dikiĝi. Por mi tre gravas resti en bona fizika formo, konservi belan figuron. Mi aŭdis, ke la ĉina maniero kuiri tre taŭgas por mi. Mi volis provi mem.”

“Ĉu vi kontentas pri la kurso?”

“Tute, la kursgvidanto vere estas bona pedagogo, kaj li perfekte konas sian fakon.”

“Ĉino?”

“Laŭdevene, sed li parolas kiel vi kaj mi. Mi pensas, ke li naskiĝis ĉi tie.”

“Ĉu vi manĝas, kion vi preparas dumkurse?”

“Jes, sed ne ĉiuj ĉiufoje restas por la manĝo.”

“Ĉu ĉiuj ĉeestas regule?”

“Neregule, sed preskaŭ. Ne estas vere laŭgrada kurso. Ne gravas, se oni unu fojon forestis.”

“Kiuj estas viaj kunlernantoj?”

“Estas iu junulo, tre simpatia, iom pli ol dudekjara, kaj kelkaj virinoj, mi ne scias kiom, eble kvar aŭ kvin.”

“Kiaj ili estas?”

“Pri la virinoj mi ne povas diri multe. Malprecizan bildon mi havas. Inoj seninteresaj. Sed la knabo estas vere alloga: juna, bela, inteligenta.”

“Ĉu vi konas lin bone?”

“Ne malbone. Ni amikiĝis. Mi invitis lin plurfoje. Mi eĉ pagis al li ferian restadon en Kastelomara.”

“Kastelomara? Tio estas tre luksa, multekosta restadejo.”

“Efektive, sed mi perlaboras multe da mono, kaj...”

“Kiel korpa edukisto?”

“Ne, kiel moda modelo. Mi pozas por modaj katalogoj. Tio estas tre bone pagata. Kaj mi faris fruktodonajn investojn, per la sumego, kiun mi tiris de Palmarea.”

“Vi estas ege donema: pagi restadon ĉe-maran por junulo, kiun vi ne konis antaŭ kelkaj monatoj.”

“Ĉu mi estas donema? Eble jes. Mi sentis, kiel diri?, intereson por tiu junulo. Kompatinda knabo! Ĉiam havis malvastan horizonton, reduktitan vivon. Eĉ liaj ideoj estas mizeraj. Li estas kontraŭburĝa. Mi diris al li: ‘vi kritikas la burĝojn, sed ĉu vi konas ilin? Venu kun mi, vidu, kiel ili fakte vivas. Vi lernos multegon, kaj samtempe vi ripozos en plaĉa kadro.’ Li ŝajnis tre feliĉa, ke mi sugestis tiun ideon.”

Agister okulumis signife.

“Ĉu komence li ne konsentis?”

“Mi tuj sentis, ke mia propono plaĉas al li, sed li ne povis ne rifuzi, pro siaj ideoj. Mi reproponis plurfoje. Finfine, kiam mi prezentis tiun argumenton, li sentis sin kvazaŭ morale rajtigita.”

“Li do estas maldekstrema?”

“Ho jes! Porrevolucia, vi scias. Sed kiam mi sentis la deziron fari el li mian... mian protektaton, mi decidis, ke mi helpos lin savi sin el tiu idearo, en kiu li estas kaptita, fakte. Mi ne atakas fronte. Nur iom post iom, jen unu frazo, jen alia... Mi sukcesos finfine, ĉar liaj konvinkoj ne havas veran profundon, kaj li neniam havis okazon diskuti kun tia persono, kia mi. Mian influon oni ne repuŝas tiel facile, kiel la argumentojn de la ekstrema dekstro, kies nivelo estas plorinde malalta. Lasu al mi sufiĉe da tempo, kaj mi tiros tiun junulon el lia medio kaj detruaj ideoj. Li havas estetikulan perceptivon, li estas inteligenta, interesiĝas pri multo. Lia konversacio min ege stimulas. Estus domaĝe, se li restus kaptita de tiuj pseŭdo-justuloj.”

“Kiam vi vidis lin lastfoje?”

Sergjo Agister kuntiris la brovojn.

“Pro kio la demando? Ĉu pri li aŭ pri la kurso vi volis informiĝi?”

“Pri la kurso, certe, sed ankaŭ – ĉefe – pri li.”

“Ĉu li malaperis? Faris ion fuŝan?”

Oni sentis, ke li parolas pli singarde. Li aldonis, malrapide, kvazaŭ li bezonus tempon por samtempe pripensi kaj paroli:

“Se li bezonus advokaton, mi pretus pagi por li, ke li havu la plej bonan.”

“Vi vere emas elspezi multe por li.”

La atleto reagis kun neatendite kompleta sincereco. Jano sentis, ke post mallonga interna konsiliĝo, Agister decidis rezigni je mensogo, kiel tro komplika, senefika solvo.

“Mi amas lin,” li diris simple.

Pasis momento da silento, post kiu li demandis:

“Ĉu vi kompleze klarigos, kial vi interesiĝas pri Paŭlo? Mi komprenas, ke polico devas observi diskretecon enketante, sed scivolemo tiel arde min tenas... Sendube, mi rajtas ricevi klarigon.”

“Estas malfacile diri,” Jano komencis serioztone.

La alia du-, trifoje kunstreĉis la makzelojn. Lia teniĝo ŝanĝiĝis: impresis, kvazaŭ lia korpo fariĝus pli densa, prepare al bato aŭ lukto. Verŝajne li jam intuis la veron. Li diris nur:

“Jes?”

“Paŭlo Jorli mortis,” respondis la detektivo.

Esprimo de intensa sufero pasis tra la vizaĝo de l’ gimnasto. Lia spiro haltis momenton, post kiu lia tuta korpo subite malstreĉiĝis. Li mallevis la kapon.

“Paŭlo!” li voĉis obtuze.

Li rigardis Janon kun ombro da hezito, kaj poste ekstaris kun mieno decidoplena. Videble, tiu mistera io, en la personeco de Karal , kiu faciligis konfidencojn, refoje ĵus agis. Sergjo Agister iris al apuda meblo, prenis el tirkesto foton, kaj ĝin pasigis al la policano dirante:

“Ĉu tian belon vi iam vidis?”

La detektivo jam havis kelkajn surprizojn en tiu ĉi apartamento: la murajn afiŝojn, la rivelon pri Kastelomara, la strangan personecon de Agister . Sed plia surprizo lin atendis: sur ĉi tiu foto, Paŭlo Jorli estis tute nuda!

La foto estis rimarkinde bona. La knabo staris kun la piedoj en la maro, kun rava rideto, ne malsimila al tiu de la reklama afiŝo. La angulo, laŭ kiu lin trafis la suna lumo, estis perfekte kalkulita por akcenti lian korpan belecon kaj emfazi la ĝojradiadon de l’ vizaĝo, dum vento flirtigis liajn harojn kun efekto plej arta.

“Mi estas bela vire,” senpudore diris la atleto, “sed li belis anĝele. Ĉu vi komprenas?”

Jano bone komprenis. Eĉ dudekjara – se juĝi laŭ la surmura foto – Sergjo Agister havis ion pezan, eble tro da muskoloj, aŭ tro harde ĉizitan vizaĝon, dum en la regulaj trajtoj de Paŭlo troviĝis io infane pura, kio povus vibrigi kordon eĉ en normala viro, kiel bela ĉevalido povas veki tenerecon tute sendepende de sento aŭ sekso.

Fakte la detektivo ne havis tempon halti ĉe tiaj estetikaj konsideroj. Lin ja trafulmadis deko da demandoj. Ke Agister estas samseksema, tion li ne dubis de la unua vido. Sed kion ĉi tiu foto signifas koncerne Paŭlon? Ĝi ne povus ekzisti sen ties konsento, tute certe. Kiel do koherigi tiun ĉi sintenon kun ĉio alia sciata pri li? Ĉu tiu korpeduka riĉulo “konvertis” lin al samseksemula praktiko? Se jes, kiel Paŭlo repacigis tion kun sia ligiteco al Lejla ? Ĉu la disŝiro inter du eblaj vivoj – lukso, rafinita konversacio kaj samseksema plezuro unuflanke; politika lukto, virino ne tre klera, laborista vivo aliflanke – lin turmentis tiagrade, ke li ne sciis, kiel elturni sin, krom sinmurde? Aŭ ĉu Lejla malkovris lian ŝanĝiĝon kaj mortigis lin pro perfido?

Li demandis:

“Ĉu li volonte lasis sin foti nuda?”

“Fakte, jes. Mi povas estis tre konvinka, sed ŝajnas al mi, ke li facile akceptis eĉ sen mia konvinkopovo. Mi sugestis al li, ke vestoj simbolas la premon de la socia vivo, kiu sufokas, ke nudeco esprimas liberecon, kaj tio tuj trafis lin. Li ja sciis, kiom li belas.”

“Ĉu vi kuŝis kun li?” Janon surprizis la propra voĉo. Li ne tute konscie intencis tion demandi, almenaŭ tiel rekte, sed multo dependis de tiu punkto, kaj, ial, li fidis la sinceron de l’ kunparolanto.

“Ne,” respondis ĉi-lasta. “Estis tro frue. Mi esperis, ke iom post iom...”

Karal ne dubis, ke li respondis la veron. Li demandis, montrante la foton:

“Estis en Kastelomara, ĉu ne?”

“Estis tie, jes. Vi ne imagus la ĝojon de tiu junulo. Nova mondo malfermiĝis al li, kies ekziston li eĉ ne suspektis. Li iĝis pri tio kvazaŭ ebria. Mi ĝojis pro lia ĝojo. Via sciigo estis terura bato por mi, sinjoro. Ĉu mi rajtas demandi, kia morto lin trafis?”

“Ni ankoraŭ ne scias ekzakte. Eble akcidento, eble sinmortigo, eble murdo. Vi, kiu lin konis, elektus kion?”

“Mi unue pensis: nur akcidento eblas, sed evidente tio esprimas mian deziron, ne la veron faktan. Sinmortigo? Li amegis la vivon, sed kiu scias... tia delikata animo... Kaj ekskludi murdon mi ankaŭ ne povus. Ĉu vi ne kolektis faktojn determinajn?”

Jano kapneis, kaj revenis al nerespondita demando:

“Kiam vi vidis lin lastfoje?”

“Merkredon, ĉe la kuirarta kurso.”

“Je kioma horo vi disiĝis?”

“Je la oka kaj duono proksimume. La kurso daŭras de la sepa ĝis la oka, sed oni neniam respektas la horojn. Ĝi komenciĝis iom malfrue lastan fojon, kaj poste mi babilis kelktempe kun Paŭlo.”

“Kia li estis tiam?”

“Tute normala. Ne deprimita, se vi tion celas. Ne, li estis gaja, iom ekscitita. Mi invitis lin al glaseto, sed li volis tuj reiri hejmen, ĉar li sentis sin laca, ne sufiĉe dormis la antaŭan nokton. Tiuvespere li ne aspektis kiel memmortigonto.”

“Kion vi kurse lernis fari?”

“Ni preparis supon el kokida buljono kun spinacoj kaj ŝinko, buloj el salikokoj kaj porkaĵo kun askalono, kaj frititan rizon kun malforta paprikofrukto, vi scias, ne la eta pimenta, sed la verda sonorilforma.”

“Ĉu vi tion manĝis?”

“Jes, kiel kutime.”

“Ĉu vi scias, kial Paŭlo Jorli aliĝis al tiu kurso?”

“Jes, li diris al mi. Li adoris ĉion ĉinan: la pensojn de Prezidento Maŭ , la neekziston de riĉuloj en Ĉinio, la Grandan Proletaran Revolucion, ktp, kaj de tie lia intereso vastiĝis al kulturo kaj manĝo. Kiam li mortis, se mi rajtas demandi?”

“Mi preferas ne diri, dum la enketo daŭras.”

“Jes, mi komprenas. Alibioj, kaj tiel plu... Nu, mi estas je via dispono.”

11

La pordo, sur kiu malnova flaviĝinta karto anoncis: “ Marta Bolomaj , kudristino” malfermiĝis ne pli ol dek centimetrojn: ĉeneto malhelpis pluan movon. Longa nazo, surrajdata de okulvitroj, sub disa tufaro da grizblankaj haroj, aperis en la interspaco, dum la malfermantino staris en tia klina pozicio, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi ne havus korpon: nur la kapo vidiĝis.

“Kion vi volas? Kiu vi estas?” diris akuta voĉo, malfide.

“Polico,” respondis detektivo Karal .

“Vian pruvilon, mi petas,” estis la reago.

Jano ĝin montris. Nur post longa suspektokula rigardado, ŝi malfiksis la ĉeneton kaj lasis lin eniri. La malriĉa loĝejo plenis je aĵetoj – ornamaj, memorigaj – kaj malnovaj familiaj fotoj.

Ŝi indikis al li seĝon apud la kuireja tablo, kaj proponis:

“Ĉu tason da kafo?”

“Volonte,” diris Jano, surprizita, ke ŝia suspektemo ŝanĝiĝis al sinteno gastama.

La maljunulino surhavis ne tre puran antaŭtukon, sur malnovmoda nigra robo. Iel, ŝia sulkoplena vizaĝo impresis komike, eble pro ŝia maniero rigardi super la okulvitroj, lokitaj malalte sur la nazo. Ŝi verŝis al Jano tason da kafo, kaj same al si, post kio ŝi rigardis lin fikse, senvorte, kun atenda mieno.

“Kadre de enketo, mi bezonas informojn pri kurso de ĉina kuirarto. Mi pensis, ke neniu ilin pli ĝuste donos ol persono viaaĝa, kiu bone konas la vivon kaj scias observi...”

“Flanklasu la flaton, amiketo, kaj la tutan ĉirkaŭan sukeraĵon,” ŝi interrompis. “Mi ĝojas, ke la polico fine okupiĝos pri seriozaj aferoj.”

“Kiuj seriozaj aferoj?”

Ŝi alprenis mallaŭtan voĉon, kvazaŭ iu riskus ilin aŭdi:

“La komploto, ĉu ne? Vi fine akceptis mian konkludon: komploto.”

“Kiu komploto?”

“Vi scias, ĉu ne? Mi jam sufiĉe rakontis al viaj kolegoj. Mi nun havas certecon: ili komplotas.”

“Kiuj?”

Ili , kompreneble. Ĉiuj kune. Ĉinoj, marksistoj, jezuitoj, framasonoj... Tial mi iras al la kurso. Krom pro la fakto, ke mi tre ŝatas bonmanĝi.”

Jano Karal komencis amuziĝi. Laŭ la donitaĵoj de Izabela , f-ino Bolomaj aĝis 79 jarojn. La simpla fakto, ke tiaaĝulino sekvas kurson de kuirarto jam estis neordinara. Nun montriĝis, ke ŝi suferas de persekutiĝa manio aŭ io simila. Tio per si mem ne estas speciale ĝojiga, sed ŝiaj vizaĝesprimoj kaj ŝanĝoj de voĉo vere komikis, tiagrade, ke kelkmomente Karal sin demandis, ĉu ĉio ĉi ne estas humura moko al li.

“Kaj kiucele ili komplotas?” li demandis.

“Por renversi la socion, kapti la povon, ekspluati la simplulojn... kiel mi scius? Sed mi aŭdas ilin.”

“Kiujn precize?”

“La du virojn, ekzemple. Ili oftege parolas pri revoluci’. Unu stas malpli singarda ol la alia, kaj li tro laŭtas pro ekscitiĝo. La juna kun bela vizaĝo. Mi aŭdis lin plurfoje: ‘Ni devas fajrigi tiun putrintan socion’, li diras, ‘bruligi ĝin ĝisfunde, kaj rekomenci de nulo.’ La alia – tiu granda fortika specimeno – videble konsentas kun li, sed li ĉiam parolas flustre, kaj mi neniam sukcesis lin aŭdi. Li ĉiam troviĝas ĉeflanke de l’ junulo, kaj ĵetas ĉirkaŭ si singardajn okulojn, pro timi, ke oni kaptos lin ĉe l’ freŝa far’...”

“Pure sanktavala,” pensis Karal , kiu ĉiam konsideris, ke la parolmaniero rivelas pri persono multon utilan. Ĉi-kaze, li pretus ĵuri, ke Marta Bolomaj pasigis sian tutan vivon en Valĉefa, almenaŭ sian infanecon: la vorto sti anstataŭ esti , la frazmelodio, la neakademia uzo de prepozicia infinito kaj la eliziado, laŭ la fama regulo de l’ sanktavalaj lernejoj: “nek tro, nek maltro: por kleri kaj klari, ĝin uzi kaj ŝpari” * , ĉio ĉi signis apartenon al la valĉefa popolo. Krome, la fakto, ke ŝi tipe mallongigis la tabelvortojn (ŝi diris preskaŭ kju , kjo , ĉjam , tje ) kaj prononcis trene kelkajn vokalojn, perfidis vivon en Transtjaza kvartalo.

* Kelkaj – ho horore! – eĉ pli akcentas la sanktavalecon de la formulo dirante: por kleri kaj klari, ĝin uzi kun ŝpari!

Post paŭzeto, ŝi daŭrigis:

“Kaj ne forgesu, ke la kurson gvidas ĉino, aŭtenta ĉino,” ŝi okulumis signife, “kiun mi ankaŭ vidis murmuradi kun ili, ĵetante al mi avertajn rigardojn, kvazaŭ ili dirus: ‘atentu la antikvulinon, ŝi suspektas nin, aŭ ŝi jam malkovris.’”

“Ĉu vi efektive malkovris ion?”

“Ili provis min veneni.”

“Kion?”

“Jes. Ni lernis prepari saŭcon per sojolikvaĵo, vino, fekulo ktp. Vi scias, oni pecetigas viandon kaj ĝin lasas en tiu kelkhore, se eblas. Nu, dum momento, kiam mi rigardis al la ĉin’, mi vidis tiun junulon ŝuti kuleron da mi-ne-scias-kia pulvoro en mian saŭcon, samtempe okulumante al la kamarado kaj direktante al li sian humuran rideton! Humuro! Nigra humuro de detruemul’ mi tion nomas. Ili mokas min, ĉar mi ne manĝas la komunan manĝon, nur tion, kion preparis mi mem. Ke mi vidas lin, li ne konsciis, pro miaj okulvitroj. La okulisto ĉiam diradas, ke mi havas nenormale larĝan vidkampon. ‘Utile, utile,’ mi diras al li; utile, kiam fuŝuloj volas vin atenci. Nebezone diri, ke serĉe al pruvo, mi... hehe... mi... hehehe... mi ‘mallerte’ renversis la saŭcon, samtempe rigardante tre atente la anĝelvizaĝon. Nu, ne povas estis dubo, ties mieno montris, ke diskrevis lia esper’. Mi eĉ pensas, kvankam mi ne estas tute certa, ke li kubutis al la kunulo, dum li kape montretis al mi.”

“Sed kial ili malbonvolus al vi?”

“Kial? Ne naivu, frateto. Ĉar mi scias. Ĉar mi suspektas. Kaj nun mi eĉ pli timos, tial ke eble ili kontrolas miajn vizitojn, kaj scios, ke policano ĉi tien venis. Ili pensos, ke mi rakontis, kaj mi fariĝos por ili danĝer’. Dio! Vi devos organizi gardadon por mi...”

“Kaj kion pri la aliaj lernantoj? Kiuj ili estas?”

“La aliaj? Unu eble 40-jara virino, kaj du pli junaj, kiuj venas kaj sidas ĉiam kune. Estus malfacile scii, ĉu ili partoprenas la komploton. La 40-printempa – edzin’ de kuracisto, mi aŭdis – neniam manĝas, kion ni preparis. Ŝi eĉ ne lekas al si la fingrojn. Strange, ĉu ne? Por kio do ŝi venas, se la bongustaĵoj ne interesas ŝin? Stas vere, ke la bela anĝel’ ŝin allogas. Kiam li alparolas ŝin, ŝiaj okuloj alprenas esprimon kiel... kiel cervin’ ĉe akvo freŝa.”

“Ĉu vi iris al la kurso pasintan merkredon?”

“Tute certe. Mi neniam forrestis.”

“Ĉu ĉiuj ĉeestis?”

“La du viroj, sen ia dubo. Ankaŭ la kuracistedzino. Nun pri la du amikinoj? Ne. Se unu stus sen la alia, mi tion rimarkus, kaj ankaŭ se ambaŭ ĉeestus. Do, tiuj du ne venis.”

“Ĉu vere neniam okazis, ke vi ne iris al la kurso? Je via aĝo, tamen devas esti problemo kelkfoje.”

“Kia stranga policano vi estas! Ĉu vi ne scias, ke la kurso okazas en la apuda dom’? Tiel ke mi nur devas desupri, kaj fari ne pli ol du paŝojn trotuare, puŝi pordon, kaj jen mi estas. Tre oportune por mi. Ĉiaokaze, mi ĝuas bonegan sanon.”

“Kaj la aliaj? Ĉu ankaŭ ili estas sanaj?”

“Fizike ili stas tute normalaj, kiom mi povas juĝi. Sed la knabo ofte ekscitiĝas. Ĉu tio stas saneco, vi decidu mem.”

“Tiuj du, ĉu ili aspektis malĝoje aŭ deprimite pasintan merkredon?”

“Absolute ne. Ili ridis kaj gajis kune, kvankam kiel ilia konscienco tion ebligas, mi diri ne povas, se konsideri iliajn fiajn intencojn rilate al mi...”

“Ĉu tiu afero pri la pulvoro en saŭcon okazis pasintfoje?”

“Jes, sinjor’ policano, ne pli frue ol merkredon. Ĉu vi imagas mian angoron?”

“Kial vi ne denuncis ilin al la polico?”

Ŝi rigardis lin nekomprene.

“Sed mi tion faris! Kial do vi estus tie ĉi, se ne pro tio? Mi tuj iris en la kvartalan policejon al serĝento Delaĉár .”

Jano ridetis embarase, serĉante, kion diri. Antaŭ ol li trovis respondon, ŝi jam reparolis:

“Ŝajnas al mi, bubeto, ke vi stas stranga policano. Montru al mi refoje vian pruvilon, aŭ mi tuj telefonas al la policejo.”

La detektivo montris ĝin, sed ŝia komika vizaĝo fermiĝis: evidente, ŝi suspektis plu. Ŝi zorge notis lian nomon sur papero kaj diris, ke ŝi nun havas laboron por fari. Se la sinjor’ policano bonvolos eliri...

Ŝin forlasinte, li rapidis al la najbara policejo, kiu troviĝis tute proksime. Kiam li eniris, li vidis, ke la serĝento telefonas. Ĉi-lasta bone konis la detektivon. Vidante Janon eniri, li tuj mangestis, ke tiu proksimiĝu. Aŭdiĝis la voĉo de l’ serĝento:

“Jano Karal ? Jes, mi certigas al vi, ke li estas ano de la polico. Detektivo ĉe la Centra Oficejo. Kion? Momenton, mi petas, mi devas respondi je la alia telefono. Restu ĉee, mi tuj reparolos.”

Li metis la manon sur la mikrofonan parton de la aparato, kaj mallaŭte diris al Jano:

“Estas tiu maljuna frenezulino Marta Bolomaj . Mi komprenas nenion el ŝia diro. Ĉu vi estis ĉe si?”

Karal kapjesis.

“Bone, kion mi devas diri al ŝi? Ke ni komunikis ŝian plendon al la Centra kaj ili vin sendis por enketi?”

Ĉe kapjeso de Karal , la serĝento reparolis en la telefonon:

“Mi konfirmas, kara fraŭlino, detektivo Jano Karal estis oficiale sendita al vi kadre de enketo, kiu rilatis al via plendo... Mi petas pardonon?... Ne!... Moŝta fraŭlino, bonvolu... La polico devas sekvi regulojn... Estas tuta organizo por... Ĝis alia fojo, fraŭlino!”

Li levis la kapon al Jano.

“Kia fenomeno!” li diris. “Ĉiun duan aŭ trian semajnon ŝi venas plendi, ke tiu aŭ alia ulo ŝin persekutas kaj volis ŝin mortigi. Aŭ estas plendo kontraŭ la junuloj, la politikaj partioj, kion ajn ili volas.”

“Mensmalsana?”

“Kiel multaj je ŝia aĝo. Krom tiuj ideoj de persekutiĝo, ŝi estas sana kaj normala. Tial ni jesas al ŝi kaj lasas ŝin trankvile vivi. Se vi volas mian opinion: ĉar ŝia vivo fakte estas tute malplena, zorgi pri fantaziaj komplotoj okupas ŝiajn tagojn, jen ŝia problemo. Kvankam verdire...”

Li subite haltis.

“Kion vi volis diri?” scivolis Jano.

“Ho, mi ĵus pensis, ke mia teorio ne taŭgas. Ŝi ja havas ion alian por okupi sian tempon: ŝi kartodivenas.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Kaj vi ne imagus, kiom da personoj iras ŝin konsulti! Eĉ tute inteligentaj civitanoj, bone konataj en la urbo. Vere, oni sin demandas, kien evoluas la mondo. Ekzemple Oljo, la aktoro, ŝin konsultas. Ankaŭ Ervin , vi scias, la riĉulo, kiu posedas la Gigant-magazenon! Prezentu tion al vi! Homo, kiu studis en universitato. Kaj oni eĉ diris al mi, ke ŝin vizitas ankaŭ profesoro Birnbaŭm , kvankam tion mi ne scias proprascie, kaj konfirmi ne povus.”

“Kiel la klientoj ekkonas ŝin?”

“Multo diriĝas de unu al alia, supozeble. Sed ŝi ankaŭ metis anoncojn en la gazetojn. Kiam ŝi ne plu vidis sufiĉe bone por kudri, ŝi lanĉis sin en tiu kartoaferon, kaj ŝi bone sukcesis, kun sia komika vizaĝo. De tempo al tempo, se ŝi bezonas monon, ŝi presigas anoncojn por multigi la konsultantojn. Unu tia aperis antaŭ kelkaj tagoj en Tribún . Mi vidis ĝin.”

“Nekohera personeco”, diris al si Jano, kiam, dankinte la serĝenton, li retroviĝis surstrate. “Ŝi suspektas la plej oficialan policanon, vidas komplotojn ĉie, sed akceptas klientojn, kiuj venas al ŝi tute nekonataj, nur post gazeta anonco.”

12

“Kiom malsame homoj aranĝas sian hejman etoson!’ diris al si la detektivo, sekvante s-inon Gutmanis en ties salonon, kaj ĝin mense komparante kun la serio da lokoj, kien la enketo lin kondukis: ĉe la ge-Valdunjaj, simpla malnova malkara meblaro; ĉe s-ro Landarte , ĥaoso da paperoj; ĉe s-ro Agister , rafinita, iom japaneska moderna aranĝo kun gigantaj virfotoj; ĉe f-ino Bolomaj , eta-eta loĝejo plenŝtopita per senkarakteraj mebloj, ornamaj objektaĉoj kaj familiaj fotoj senorde flaviĝintaj; ĉi tie, belguste aranĝita salono, tre vasta, kun grandiozaj kurtenoj, du-tri valoraj pentraĵoj kaj videble multekosta aŭtente malnova meblaro.

“Mi atendis vian viziton,” ŝi diris, kiam ambaŭ sidis sur apogseĝoj pli belaj ol komfortaj. Tiu altkreska virino, kun flaveca haŭto kaj nigraj haroj kombitaj hartubere, sin tenis embarase, kvazaŭ ŝi neniam plene adaptiĝis al sia alta figuro kaj dezirus sin kaŝi sub pli diskreta formo. Ŝi kunigis la manojn sur la krucitaj genuoj, kaj ŝia pozo, kiu rivelis bele formitajn nilonŝtrumpajn krurojn, malhavis naturecon. Jano pensis: “Ŝi sentas sin rigardata, kaj tion deziras kaj malŝatas samtempe.”

“Ĉu vere?” li diris.

“Jes. Mia edzo rakontis al mi. Mi hazarde eksciis, ke mia kunlernanto fojfoje lin konsultas, kaj post vidi vin, li min informis pri la forpas’ de s-ro Jorli .”

Ŝia voĉo kantis laŭ la konata melodio de la Tjaza valo. Jano, kiu havis neordinaran kapablon mensregistri ĉiujn detalojn, kaj konsideri tri aŭ kvar aferojn samtempe, cerbe listigis la demanditojn sub tri titoloj laŭ la maniero prononci: kulturite sanktavala, senkulture sanktavala, ekstervala; dume lin trafis la penso, ke la voĉoj aŭ parolformoj tiom diferencas kiom la loĝejoj, kaj ankaŭ ili liveras pri iu individuo multe pli da informoj ol tiu mem konscias.

“Kion vi pensis pri ĝi?”

“Mi apenaŭ kapablas ĝin kredi. Li estis stranga viro, certe, sed pensi, ke li mortis...”

“Per kio li estis stranga?”

“Per sia ekscitiĝo, sia infaneca revoluciemo, sia obsedo ‘forbruligi la kapitalistan socion.’ Mi sentis ion detruan, sadisman en li. Ne gravis por li la konstruo de nova socio, sed li antaŭĝuis la plezuron vidi, ke l’ malnova mortas en sufero. Mi scias, ke multaj junuloj simile sentas (kvankam eble malpli ĉe ni, en Sanktavalo, ol aliloke) sed en li tiuj rimarkoj impresis min kiel pli seriozaj, kredataj pli sincere.”

“Kiel li rilatis kun vi?”

Ŝi ruĝiĝis.

“Moke, komence,” ŝi fine diris. “Ekzemple, li foje diris: ‘Jen fiaskis la granda burĝino’, kiam mi tro atendis por miksi la ovojn kun la fritiĝanta riz’. Poste, kiam li eksciis, ke mi estas la edzino de la koristo, li iĝis pli afabla, kvankam li ne kapablis subpremi komentojn pri tio, ke ‘kuracisto perlaboras nedece multe da mono’ aŭ similaĵoj.”

Ŝi hezitis, alprenis hontan esprimon dumsekunde. Jano konstatis, ke ŝi malfacile regas siajn emociojn: kion ajn ŝi sentas, tio tuj esprimiĝas vizaĝe.

“Se paroli honeste, sinjoro polican’, mi dirus, ke li agis sadisme al mi per tio, ke li jen kaj jen uzis vundajn dirojn, dum li certe rimarkis, ke lia ĉarmo ne lasas min indiferenta. Mi tro prudentas por ligiĝi al tia viro. Sed mastri sian animon ne ĉiam facilas, kaj ĉiufoje, kiam li lanĉis al mi unu el siaj anĝelaj ridetoj, io fandiĝis al mi en la kor’. Tio evidentis al li sen ia dubo, kaj mi fojfoje sentis, ke liaj esprimoj estas ĝuste kalkulataj por veki en mi perturbon. Mi opinias, ke mi estis por li ludilo, kiun li uzis por venĝa plezuro turmenti, kvankam mi neniam faris al li ion malbonan, neniam alparolis lin malestime, aŭ io simila.”

Ŝi haltis, sinĝene, kaj post ĝemspiro daŭrigis:

“Eble mi devus ne paroli tiel pri mortinto. Eble ĉio ĉi estas pura imago de virino, kiu...”

Malofte Jano renkontis personon tiel facile embarasatan. Aŭ ĉu la cirkonstancoj igis ŝin tute alia, ol ŝi kutime estas? Denove ŝi elvokis bildon de dronanto, kiu sensukcese serĉas tabulon por kroĉi sin. La silento estis ĝena. Jano alprenis sian plej amikan, kompreneman mienon, kaj diris kvietige:

“Jes, jes, mi komprenas.” Post paŭzo li aldonis:

“Vi pensas, ke vi eble imagas la sadismon de Jorli . Kio sugestas al vi tiun penson?”

“Mi ne havas infanon, sinjoro, neniam povos naski, kaj s-ro Jorli nekredeble similis la filon, kiun mi fantaziis, kiam mi estis juna. Eble tio ne estas tute vera. Mi diru: kiam mi ekvidis lin la unuan fojon, mi estis skuata de profunda vibro, kvazaŭ fulmo min trafintus, pro tiu... kiel diri... tiu ekstertere bela vizaĝo. Li havis seriozan mienon. Post momento, li rigardis min kaj ridetis. Tio estis dua fulmobato. Lia vizaĝo estis lumigita... tiel... sorĉe aminda, tiel ĉarme amiga... Mi neniam resaniĝis el tiu unua trafiĝo. Mi provis kompreni, kio okazas al mi. Tiam mi pensis: ‘se mi havus filon, li povus esti tia.’”

“Pardonu, se mi maldiskretas,” murmuris Karal , “sed policano devas fari tiajn demandojn iufoje: ĉu vi parolis pri tiu impreso al via edzo?”

Pli ol iam ajn antaŭe, ŝi ŝajnis droni nesaveble. Ŝi paliĝis, dum la okuloj aspektis kiel vokantaj al kompata helpo, kaj la lipoj tremetis. Nekapabla paroli, ŝi simple kapneis. Finfine ŝi sukcesis retrovi sinregon:

“Mi neniam kuraĝis. Mi timis miskomprenon. Se Lazár pensus, ke mi enamiĝis al alia viro, li povus...”

Ŝi haltis, terurita de la propraj vortoj, kun rigardo hororplena.

La detektivo opiniis saĝa forlasi la kampon de l’ sentoj por aliri faktojn konkretajn:

“Ni revenu al pasinta merkredo. Vi ĉeestis la kurson de ĉinaĵo, ĉu ne?”

“Jes.”

“Ĉu ankaŭ Paŭlo Jorli ?”

“Jes, s-ro Jorli estis tie.”

“Kia li estis?”

“Ekscitita, gaja, sprita. Eble pli bonhumora ol ĝenerale. Sed li rapide pasadis de ekzaltiĝa stato al deprimiĝa. Do tio nenion signifas. Ŝajnas al mi, ke li multe ŝanĝiĝadis laŭ la ĉeestantaj personoj.”

“Je kioma horo la kurso finiĝis?”

“Mi ne scias ekzakte. Eble je kvarono post la oka?”

“Ĉu vi babilis kun li aŭ akompanis lin parton de la vojo?”

“Tute ne, mi iris al alia direkto. Tuj kiam la kurso finiĝis, mi ĝisrevidis, kaj for, hejmen.”

“Diru do, mi petas sinjorino: kial vi partoprenas tiun kurson?”

Ŝi refoje hezitis antaŭ ol respondi.

“Mi tre ŝatas la ĉinajn manĝaĵojn. Mi volis scii, kiel prepari ilin.”

“Ĉu en la kursejo la lernantoj manĝas, kion ili preparas?”

Denove ŝi aperis kaptita kaj senhelpa. Ŝi glutis salivon antaŭ ol respondi:

“Jes, kutime.”

“Ĉu ankaŭ vi?”

Malĝojmiene ŝi respondis, per laca voĉo:

“Ne. Mi estas judino. Mi ne estas vere religia, sed tamen malplaĉas al mi manĝi porkaĵon aŭ aliajn aferojn, pri kies koŝereco mi ne estas certa. Fakte, tio estas mia kialo por sekvi tiun kurson: adapti la ĉinan kuirarton al la judaj manĝprincipoj. Mi volas povi inviti miajn gepatrojn, tiujn de mia edzo, geamikojn, kiuj estas strikte religiaj judoj, kaj regali ilin per ĉina manĝo, kiu neniel kontraŭus al la leĝo mosea.”

“Kial vi ne diris tuj?”

“Mi supozas, ke iel mi hontas pri mia judeco. Kvankam en Sanktavalo ni neniam spertas rasismon... Kiel diri? Neeviteble oni sentas sin malsama, kaj ĉiam klarigadi tedas.”

Ŝia laceco estis tre perceptebla. Jano pensis, ke tiu konversacio prezentas por ŝi doloran psikan torturon. Li sekve adiaŭis kaj revenis siadomen. Estis tempo por tagmanĝi.

13

Posttagmanĝe, en la oficejo, pluraj interesaj dokumentoj lin atendis. Unu estis la fine alveninta raporto de la Internacia Referenca Centro pri Vegetalaj Venenoj, alia estis fasko da paperoj trovitaj ĉe Jorli de policanoj, kiuj ree traserĉis lian ĉambron, kaj la tria estis skatolo kun farmacia specialaĵo: la medikamento, kiun d-ro Gutmanis preskribis al la junulo.

Jano komence pritraktis la trian, zorgante ĝin kiel eble malplej tuŝi, por ne difekti eventualajn fingrospurojn. Estis kartona skatolo, kun verŝajne io plasta aŭ vitra interne, sed li ne volis malfermi ĝin. Ekstere, ĝi prezentis nenion specialan krom unu interesa punkto: etiketo de la apoteko, kie ĝi estis aĉetita: Popola Apoteko, 2 Konservatoristrato. Tio estis la adreso, kie Jano Karal vizitis Karina n Frisk . Li tuj sendis la skatolon al la polica laboratorio por kompleta esploro.

La paperoj konsistis el malnetoj de leteroj, cirkuleroj, artikoloj kaj paroladoj redaktitaj de Paŭlo Jorli koncerne, plejparte, politikajn problemojn. Ilia nematura romantika maldekstrismo okulfrapis ĉe la unuaj frazoj. Jano decidis legi ilin hejme, en pli trankvila atmosfero.

Fine li turnis sin, kun neracia, ne tre komprenebla mallogo, al la toksikologia raporto de la Centro internacia. Li rapide tralegis la kemian parton: la formulo kaj teknikaj specifaĵoj havis por li, pro manko de faka trejniĝo, minimuman signifon. Sed lian atenton la cetero tuj kaptis.

Resume, ĝi indikis, ke la trovita substanco – ĥalkomfalino – efektive estas veneno, kiu agas en la daŭro de tri, kvar horoj per malfortigo kaj fina paralizo de la kardia muskolo, kun grada endormigo. Tre malgranda dozo sufiĉas por ĉesigi vivon, se la ag-elemento estas sufiĉe koncentrita. Dum unu aŭ du tagoj karakteriza odoro eliĝas el kadavro de persono ĝin glutinta. La manieron ricevi puran, mortige koncentritan ĥalkomfalinon konas ekskluzive la Bamaganjongŭe , malgranda afrika popolo. La venenon oni tiras el arbeto – Chalcomphalia maculipennis – kiu kreskas nur en kelkaj regionoj de Afriko, en Birmo, en Junnan -provinco de Ĉinio, en Indonezio, en deko da filipinaj insuloj kaj en Nov-Gvineo. Estas dube, ke la loĝantoj de tiuj regionoj iam ajn malkovris en tiu vegetala substanco la mortigan ag-elementon, kiu riceviĝas nur post relative kompleksa preparado. Laŭ la dokumentaro de la Internacia Referenca Centro, la menciitaj afrikanoj estas ĝiaj solaj uzantoj. Kvankam Smarteaj Laboratorioj siatempe interesiĝis pri la eventualaj medicinaj aplikoj de ĥalkomfalino, ili rezignis je tia esplorado pro la malfacileco kulturi la kreskaĵon, kiu igis ĝin ekonomie netaŭga.

La raporto fine citis bibliografiajn referencojn: artikolojn aperintajn en fakaj revuoj.

“Jen kial mi deziras plej malfrue ricevi ĉi tiun raporton!” diris al si Jano. “Mi nekonscie intuis, ke ĝi alportos nur komplikon.”

Tio estis lia unua reago, ŝuldita al la nekonateco de produkto tiel stranga. Sed duareage li pensis, ke eble la malofteco de l’ mortigilo reduktos la suspektokampon. Ju pli li pripensis, des pli tio ŝajnis prava. Li prenis paperon kaj listigis la personojn koncernatajn, jene:


Jam viditaj


Aliaj


s-ro Valdunja

s-ino Valdunja

Karina Frisk

Lejla Gorazdo

d-ro Gutmanis

s-ino Gutmanis

Georgo Landarte

Sergjo Agister

Marta Bolomaj

Kolego-farbisto


kunloĝanto 1 (afrikano!)

kunloĝanto 2

Liaŭ Fengguo

ĉinkuira kursanino 1

ĉinkuira kursanino 2

membroj de politika grupo de Jorli

membroj de ekstremdekstra grupo

membroj de atletisma grupo

geamikoj ĉeestintaj la mardan vesperon


La afrika deveno de l’ mortigilo tuj direktis la suspekton al Landarte , kiu pasigis grandan parton de sia vivo meze de primitivaj triboj, kaj al la afrika studento. Jes, tuj oni pensas tion. Sed maltuj?

Ĉu eblas plene fidi la aserton de la Internacia Centro, ke la veneno ne estis malkovrita aliloke? Kion afrikanoj trovis, tion povus trovi ĉinoj aŭ birmanoj same bone. Tiaokaze, Liaŭ Fengguo povus scii pri ĝi, kaj eble aliuloj: membroj de la maldekstra grupo, kiu tiom admiras Ĉinion kaj eble havas rilatojn kun tiu lando pere de la ambasadorejo aŭ alimaniere.

Krome, almenaŭ unu farmacia laboratorio interesiĝis pri la koncerna substanco. Tio signifas, ke personoj ekster Afriko kaj Azio pristudis ĝin, havis specimenojn, konas ĝian efikon. Ĉu Gutmanis , kiel korfakulo, ne partoprenis tiun esploradon? Aŭ Karina Frisk , kiel farmaciistino?

Pozitivan aspekton la raporto havis en tio, ke ĝi mallarĝigis la tempospacon, dum kiu Paŭlo Jorli povis enkorpigi la venenon. Jano decidis serĉi pri tio konfirmon. Li telefonis al la ĉefurba toksologo, polica faka kunlaboranto, al kiu la valĉefa nekropsiinto antaŭe sendis la venenan restaĵon. La fakulo indikis, ke efektive, kunleginte la diversajn raportojn (li kompreneble ricevis kopion de ĉiu), li povas fiksi la gluton de l’ veneno je momento inter la tria kaj oka posttagmeze, se paroli nur fizio- kaj toksologie. Se oni almetas aliajn konatajn faktojn, la tempo-eblecoj malgrandiĝas.

La konversacio de Karal kun la fakulo atingis jenajn konkludojn:

Se Jorli estus glutinta la venenon je la tria, li ne estus povinta ĉeesti la komencon de la kurso. Aliflanke, la stomakenhavo respondas je la manĝo preparita dumkurse, kaj estis parte digestita. Se li enprenis la venenon je la sesa, malpli de la manĝaĵoj estus digestita, kaj li estus manifestinta fine de la kurso simptomojn, kiujn la aliaj ne estus pretervidintaj. Se je la naŭa, verŝajne multe pli, aŭ ĉio – ĉe tia juna homo sen stomakaj problemoj – estus digestita.

Kvankam ne eblas vera precizeco, ĉar mankas multaj detaloj – individua digestrapideco, ritmo laŭ kiu la veneno eniĝis en la sangocirkulon, kvanto da enprenita ĥalkomfalino, ktp. – tamen oni povas konjekti kun negranda erarmarĝeno, ke la veneno atingis la stomakon inter la sepa kaj la oka kaj duono. Praktike, tio signifas: aŭ tuj antaŭ la kurso, aŭ dum ĝi.

Karal demandis, ĉu la fakaj donitaĵoj de l’ raporto ebligas scii, kian guston havas la mortiga substanco. La toksikologo respondis, ke ne, sed ke la menciitaj artikoloj eble informas pri tio. Li tuj serĉos en la biblioteko kaj sciigos la detektivon.

Jano decidis reiri al la apartamento de s-ino Satej por paroli kun la du ankoraŭ neviditaj loĝantoj.

*

La fizikstudento forestis, sed ne la afrikano. Ĉi-lasta estis eleganta viro, iom pli aĝa, laŭvizaĝe, ol la policano atendis. La unuaj impresoj de Jano resumiĝis en la vorto “longa”, ĉar la afrikano havis longajn krurojn, longajn brakojn kaj la kombino de tre maldika talio kun relative mallarĝaj ŝultroj emfazis la impreson de longeco. Jano amuziĝe pensis, ke “ Lalonga ” estus bona afriksona nomo por tiu, sed la vera nomo estis Mulangonjumba . La vizaĝo impresis, se ne bele, almenaŭ plaĉe, sed kio imponis, tio estis la profunda basvoĉo.

Ve! La demandado dispremis plata la esperan atendon de Karal . La studento apenaŭ konis Paŭlon. Ili vivis en unu apartamento, sed en du apartaj mondoj. Paŭlo unufoje aliris la nigrulon por babili pri politiko, sed la alia nete rifuzis. Laŭ tiu, la interparolo okazis proksimume jene:

Mulangonjumba : Mi ne miksiĝas al politikaj aferoj.

Jorli : Sed via popolo estas maljuste traktata.

M.: Mi ricevas stipendion de via registaro. Kion ajn mi pensu, mi volas ĝin ricevi plu. Por mi, mia unua devo al mia lando estas fariĝi kuracisto kiel eble plej kompetenta.

J.: Nia lando estas demokrata. Ili ne rifuzos stipendion, se vi partoprenos en politika agado, des malpli en simpla diskuto.

M.: Mi multon ne scias pri via lando, kaj vi multon ne scias pri mia. Mi observadas; poste mi juĝos. Nun min interesas nur studi kaj plu ricevi stipendion.

J.: Multaj afrikanoj ne reagas kiel vi al invito politike pripensi.

M.: Ili estas ili, mi estas mi. Lasu min, mi petas...

De tiam, Paŭlo sisteme rifuzis eĉ pro nura etiketa ĝentileco saluti la afrikanon.

*

Dum Jano kaj Mulangonjumba parolis, alvenis fiziko-studento Ivo Pares . Dankinte la alian, la detektivo iris al ĉi-lasta. Denove, la interparolo fruktis ne multe. Male al la afrikano, Pares ne rifuzis la diskuton kun Jorli , sed li rigardis ĝin teda bonkoreca devo.

“Tiu junulo bezonas... bezonas paroli. Kial ne aŭskulti lin?”

“Sed ĉu vi konsentas pri liaj ideoj?”

“Ne. Aŭ nur parte.”

“Ĉu vi tion diris al li?”

“Ne. Min ĝenis, ke Mumu ” – li mangestis al la nigrula ĉambro – “rigardas lin kun alta nazo. Tiu knabo malfeliĉis. Li bezonis amikecon, trovis ĝin – espereble – ĉe siaj amikoj-ruĝuloj. Se ĉi tie ni ambaŭ lin forĵetus, tio ne estus agrabla, ĉu?”

“Ĉu li ne provis logi vin al sia grupo?”

“Iomete, sed li tuj vidis, ke li ne sukcesos. Mi diris, ke mi estas malsanema, kio estas relative vera, cetere, kaj tro absorbita en mia studado. Tion li volonte kredis.”

Tuj vidiĝis, ke Pares ne tre sanas. Li estis maldika palulo kun maldensa blonda hararo, okulvitroj, kaj ĝenerala mira esprimo, kvazaŭ al li ne klarus, kie ĝuste la reala mondo troviĝas.

“Ĉu vi vidis lin multe?”

“Multe, nemulte, kion tio signifas? Laŭ la hazardoj de la tago, kiam ni renkontiĝis en la kuirejo ekzemple. Ni ne ofte matenmanĝis kune, ĉar li komencis labori multe pli frue ol mi, sed almenaŭ unu fojon semajne ni kune vespermanĝis. ‘Vi estas kompatinda malriĉa studento’, li diradis iom ironie, ‘permesu, ke mi regalu vin’. Li preparis ne malbonajn manĝojn, kelkfoje ĉinajn, ĉiam rifuzante, ke mi pagu la elspezojn. ‘Ĉine manĝi kostas nemulte, ĉar oni tiras la maksimumon el ĉio’, li klarigadis. Ŝajne, li fieris, ke lia murŝmira salajro lin ebligas grandsinjori al mi. Kaj mi efektive estas tre malriĉa.”

“Ĉu vi trovis lin moka, supereca?”

“Ne. Lia sinteno estis amika. Iom supereca, jes, kiel granda frato al malgranda. Li diris: ‘Vi estas poeto de teorio, mi konas la vivon pro ĝin sperti.’ Li amis pri mi la fakton, ke mi donis al li la okazon sin senti supera, mone, energie, politike, al intelektulo. Li amis min ankaŭ pro tio, ke mia familio estas laborista.”

“Ĉu vi konis liajn amikojn, amikinojn?”

“Tute ne. Li kelkfoje menciis ilin, parolis pri seksaj atingoj, ktp., sed neniam tre serioze. Pri politiko li parolis nur teorie, subdirante, ke lia agado estas sekreta. Mi neniam lasis lin vidi, ke tiun agadon mi rigardas ludo.”

“Kion vi scias pri via alia kunloĝanto?”

“ Mumu ? Nenion. Eĉ ne lian tutan nomon. Li estas bona knabo, sed ne deziras amikiĝi kun mi. Mi respektas lian deziron. Vi scias, medicinaj studoj postulas egan memorlaboron. Mi scias dank’al amiko, kiu studas kun li, ke li kondutas same en la univ’... diskreta, laborema, afabla, sed ema resti sola en sia anguleto. Li havas amatinon, kun kiu li pasigas preskaŭ la tuton de siaj liberaj horoj. Li ne okupiĝas pri politiko, rifuzas meti sian nomon sub studentaj petskriboj, sed oni ĝenerale komprenas lian sintenon kaj lin ŝatas. Li ankaŭ ne okupiĝas pri aliaj knabinoj ol la amatino. Al mi ne plaĉas konfliktoj, kaj pro tio mi ĉiam diras ‘jes’; al li ne plaĉas konfliktoj kaj pro tio li ĉiam diras ‘ne’. ‘Samen celas, dise velas’, oni diras ĉe ni, en Tjazo-Alta. Sed ĉar li tion faras kun granda afabla rideto kaj rigardo signifoplena, neniu riproĉas lin. Se li ne sukcesis kun Paŭlo, estas pro la speciala fakto, ke tiu nenion pli deziras ol bonan nigran proleton, kiu konfirmus ĉiujn liajn ideojn. Kiam Mumu alvenis, li ĝojsaltis plafonen, sed baldaŭ la revo platiĝis.”

Koncerne praktikajn detalojn, utilajn por la enketo, Jano ne sukcesis ricevi multon, krom unu fakto, sed tiu gravegis: Paŭlo kutimis gluti sian kuracilon ĉiuvespere meze de la manĝo ‘por ke ĝi bone miksiĝu’, aŭ tuj poste, se li hazarde forgesis.

*

Reveninte oficejen, Jano Karal komisiis la polican sekretariinon, helpserĉistinon, referencistinon – unuvorte Izabela n – kontakti la Smarteajn Laboratoriojn por ricevi la liston de ĉiuj personoj, kiuj laboris super ĥalkomfalino, kaj por ekscii, ĉu d-ro Gutmanis aŭ f-ino Frisk iam ajn tie dungiĝis.

Notinte liajn dezirojn, Izabela anoncis, ke Prof. Ŝoleman , la toksologo, telefonis kaj petis lin revoki.

La forta voĉo de l’ ĉefurba fakulo vibrigis la telefonon:

“Mi havas vian informon. Tre amara, malagrabla gusto. Tial la indiĝenoj havas problemon por mortigi iun per tiu veneno. Oni uzas ĝin en tiuloka preparaĵo, kiu estas samtempe sukerita kaj tre spica, ‘ pilipili ’eca, se vi konas. Se estas nur la dolĉaĵo aŭ nur la pilipilio, oni tuj sentas repuŝan guston. Ambaŭ necesas kune.”

“Sed en nia moderna socio, ekzistas manieroj nepercepteble glutigi fortagustajn aĵojn, ĉu ne?”

“Ho jes, ekzemple la oblatajn aŭ gelatenajn kapsulojn la farmaciistoj uzas precipe tiucele. Oni sensas nur (kaj apenaŭ) la eksteran entenilon. La substanco mem troviĝas ene sen kontakto kun la gustumaj sensiloj.”

Ju pli Karal pripensis la problemon, des pli li emis konkludi, ke Paŭlo glutis la venenon en medikamenta gelatena kapsulo. Li do feliĉis aŭdi, ke Prof. Ŝoleman atingis la saman ideon.

Notoj:

univ’ – studentaslange: universitato

pilipilio – afrika nomo de tre forta pimentospico

Загрузка...