Ĉu li bremsis sufiĉe?
Krim-romano originale verkita en esperanto
Verkis: Johán Valano
Eldono: 2-a eldono
Eldonado: TK/Stafeto Antverpeno, La Laguna 1979
Grandeco: 128 p.
Proksimuma verkojaro: 1978
Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano.
GLOSARO
Jenaj vortoj ne troviĝas samforme aŭ samsence en Plena Ilustrita Vortaro :
ĉaledo :
montara lignodomo (PIV: ĉaleto; ĉar temas pri vorto originanta en franclingva Svislando, la aŭtoro preferis la formon uzatan de la svisaj franclingvaj esperantistoj)
damne :
malbene, malbeninde (esprimas fortan senton de malplezuro)
frustri :
ne havigi al iu kontentiĝon, kiun li aŭ ŝi atendas (PIV: frustracio)
intui :
instinkte, kvazaŭ senpere scii (PIV: intuicio)
porna :
koncernanta aŭ prezentanta malĉastaĵojn, obscenaĵojn (PIV: pornografio)
1
Stefano rigardis la tegmentojn, sorĉata de la beleco de l’ loko. “Simfonio el tegoloj”, li pensis admire. De tie supre, oni vidis la tutan urbeton, juvelon savitan el la tempo, kiam la homoj sciis harmonie konstrui.
Kvankam, verdire, la monto ne estis tre alta, ĝi ebligis plaĉan birdvidon al la tuta regiono. Stefano okule laŭiris la fluon de Mikva , de ties elmonta apero ĝis la kunfluejo kun Tjazo, kaj li sentis kvazaŭ dankan korvarmon al la prauloj kiuj sukcesis tiel arte ĝin ornami per juvelaj ŝtonpontoj.
Rigardante de supre, oni komprenis la obstinan reziston de la malnovaj loĝantoj al la projekto krei laŭ la rivero larĝan ŝoseon por la aŭta trafiko. Realigi ĝin estus blasfemi kontraŭ multjarcenta disvolviĝo, en kiun miloj da homoj metis nekalkuleblan kvanton da ama laboro, arda kaj arta.
Stefano turnis la rigardon dekstren. Trans Tjazo nun staris ampleksa nova kvartalo, al kies domkuboj personeco mankis. ‘Povus esti ie ajn’, li murmuris al si, kaj gratulis sian sorton ke li trovis ĉambron en la malnova parto de la urbo. Malpli luma, certe, iom malpli komforta, eble, sed tiom pli homa!
La modernan loĝkubaron disduigis larĝa vojo, kondukanta foren al la Minejo. Ekde kiam – antaŭ eble dekkvin jaroj – oni malkovris ercon, la vivo de la regiono ŝanĝiĝis. Por eltiri la minaĵon, oni venigis laboristojn el ekstere, ĉefe siciliajn kaj albanajn, kiuj nuancis la urbon per sia speciala, propra etoso. Neniu precize sciis de kie venas tiuj albanoj, sed Stefano duonkomprenis ke ili fuĝis el la komunista reĝimo Greklandon, de kie ili dungiĝis por la ĉi-tiea minejo.
La okuloj de la junulo revenis al la riverbordo, iom sekvis la arĝentan rubandon de Tjazo, haltis sekundeton ĉe la malnova preĝejo Sankta-Valtero, kaj laŭiris la vojon kiu kondukas al Monto Baruna . Li provis vidi la garaĝon kie li laboras, sed ne sukcesis, kvankam la fakto ke tiu konstruaĵo staras iom izolite, ekster la urbo mem, devus faciligi ĝian trovon. Tamen, je tia distanco, ne estis mirige ĝin maltrafi.
“Kia fabela vidaĵo!”, juna virina voĉo eksonis apude. Stefano turnis sin. Kvinopo da turistoj, spiregantaj pro la kruta vojo, alvenis kun videbla intenco ekstaziĝi. La junulo respondis ridete al ilia rideto, kaj cedis al ili la lokon. Bruaj voĉoj ĝenas ĝuan kontempladon, kaj li cetere jam satigis sian deziron admiri. Li ekpaŝis malsupren.
“Plaĉa urbeto, Valmu ”, li al si flustris desuprante laŭ malglata vojeto. Kaj la voĉo de Leŭtenanto Remon resonis en lia memoro: “ Valmu plaĉos al vi, estas urbo laŭ homa mezuro”. Tiklis lian memestimon la konfidenca komisio kiu lin venigis tien ĉi. Li jam kelkfoje helpis sian onklon, polican detektivon Janon Karal , en tiu aŭ alia enketo, sed neniam oficiale. Ĉi-foje la leŭtenanto mem lin petis kunlabori.
“Ni bezonas iun, kiun neniu suspektos pri polica kontakto”, Remon tiun tagon diris, “kaj via onklo klarigis al mi ke vi ŝatus labori en garaĝo dum la ferioj. Mi povas havigi al vi meĥanikistan laboron en garaĝo kiu situas strategie por enketo, se vi konsentos diskrete kolekti por ni informojn. Temas pri anonimaj leteroj sendataj al fama loka arkitekto. La mastro de tiu garaĝo estas amiko de li...”
Fierige, ĉu ne? Sed se facile estas paroli, konkrete kolekti informojn montriĝas malpli glata afero. Ĝis nun Stefano eksciis eĉ ne unu menciindan fakton. Jes ja, li multon aŭdis pri la urbetaj konfliktoj, la politika rolo de la arkitekto, kelkaj liaj malamikoj. Sed ĉu ion tian deziras la leŭtenanto? La junulo antaŭtimis la tagon, kiam li devos raporti.
La suroj doloris dum li fine haltis por iom spiri piede de la monto. Refreŝiga trinko sentiĝis nepre havinda. Li iris al Granda Placo, kie pluraj trotuaraj kafejoj konkure invitis al plaĉa sensoifigo.
Svarmis turistoj, sed ne tiuj interesis Stefanon. Li plezure rimarkis tablon ĉirkaŭitan de rondo el malnovaj Valmuanoj fordonitaj al seriozkapa diskutado. Li eksidis apude.
Ju pli li rigardis, des pli lin frapis la streĉiteco de l’ vizaĝoj. Ne tiel aspektas kutime aro da urbetanoj dum suna dimanĉa posttagmezo. La Valmuanoj estas famaj pro sia gajeco, kaj similaj tragikaj esprimoj en grandplaca kafejo nepre signis ion nenormalan. Stefano streĉis la atenton.
“Mi konas plurajn kiuj ĝojos pri ĝi”, unu estis diranta.
“Tiuj el Vinstrato?” demandis alia.
“Tiuj kaj aliaj. La popolo ne ŝatas lian projekton. Ĝi tute fuŝus la urban etoson”, la unua respondis.
“Sed la projekto plu ekzistas, eĉ se li mortis”, intervenis tria.
“Mi dubas ĉu liaj partianoj kuraĝos daŭrigi. Necesis lia forta personeco por konvinki kaj por ĉion organizi”, diris la unue parolinta.
Stefano aŭskultis pli kaj pli streĉe. Ĉiu sinsekva komento alportis novajn detalojn. Fine, el tiu konversacio nur unu konkludo eblis: ke ĵus mortis Aleksandro Jendrik , la arkitekto respondeca pri la projekto konstrui larĝan aŭtoŝoseon laŭ Mikva . Ĝuste pri tiu sama gravulo Leŭtenanto Remon petis Stefanon enketi...
Sed la sekvo tremigis la junulon. Li estis proksimiginta sian seĝon kaj nun ĉion bone aŭdis. La disaj frazoj trafis lin kiel puzleroj, kiujn lia menso klasis interrilatige. Tiel li eksciis ke Jendrik mortis pro aŭtoakcidento montvoja la antaŭan nokton. Lia veturilo ial forlasis la vojon, falis de alte kaj komplete brulis.
Per si mem tio estis jam impresa. Sed por Stefano la afero des pli seriozis ke la fama arkitekto ĵus lasis la aŭton en lia garaĝo por ordinara prizorgado! Kaj ĉiuj konis lin kiel bonegan stiranton, perfekte konantan ĉiujn vojojn de la regiono. Kiel tia homo povis devojiĝi per aŭto ĵus kontrolita garaĝe? Ĉu okazis io fuŝa? Io rilata kun la anonimaj minacoj?
2
“Jen kiel mi rekunmetis la okazaĵojn”, polica detektivo Jano Karal klarigis al Leŭtenanto Remon – ili sidis en la Centra Policejo de la regiona ĉefurbo, Valĉefa , 37 kilometrojn for de Valmu – “laŭ la detaloj havigitaj al mi de mia nevo Stefano kaj kompletigitaj de la loka polico. Parenteze, mi ne menciis al ĉi-lasta Stefanon kaj la anonimaĵojn. Jendrik ja rekte venis al vi ĉar li ne ŝatis ke la valmua polico sciu pri tiuj, ĉu ne? Vi do...”
“Tion ni vidos poste”, interrompis Remon , “unue rakontu pri la akcidento”.
“Kiel vi volas. Nu, sabaton matene. Aleksandro Jendrik kondukis sian aŭton al Ejga -Garaĝo por regulaj kontrolo kaj prizorgado. Estis aranĝite ke li venos vespere repreni ĝin. Li menciis ke li bezonos ĝin por nokta rendevuo en unu el la lignodometoj supre de Monto Baruna ”.
“Nokta rendevuo tie supre? Stranga afero”, ekmiris la leŭtenanto.
“Efektive”, Karal respondis, “ĉiuj surpriziĝis pri lia senemocia diro tiurilate, sed neniu aŭdacis fari demandojn. La laboro do efektiviĝis, senprobleme”.
“Ĉu ili faris ian specialan riparon?”
“Tute ne. Ĉio estis en ordo. La laborejestro provis mem la aŭton kelkminute veturante, kiel li ĉiufoje faras en tia servado. Vespere je la naŭa proksimume Jendrik venis kaj oni redonis al li la veturilon. Li estis kun la edzino. Ili ambaŭ foriris en ĝi. La garaĝo situas ekster Valmu , preskaŭ komence de la almonta vojo, kaj tiun vojon ili iris”.
“Kie okazis la akcidento?”
“Inter Eta kaj Granda Baruna j. Ĉu vi memoras kie okazis tiu ŝton- kaj terfalo antaŭ unu monato? Nu, post tio estas ankoraŭ eble ses aŭ sep harpinglaj ĝirejoj, kaj tiam la vojo plonĝas malsupren laŭ forta deklivo, formante komence relative longan rektan linion. Tio estas la parto kiam oni desupras de Eta Baruna antaŭ ol komenci la grimpadon sur Granda Baruna . Nu, la ĝirejon fine de tiu rekta linio la veturilo misis kaj ĝi falis frakasiĝe”.
“Ĉu iu vidis la akcidenton?”
“Ne, malmultaj tie veturas nokte. Sed la spuroj ebligis kompreni kio okazis”.
“Kiam oni eksciis pri la katastrofo?”
“Dimanĉon matene. Grupo da junuloj, ekskursante supren laŭ la piedvojetoj, ekvidis renversitan aŭton, komplete karbigitan, kiu ankoraŭ odoraĉis je brulo. Ili alproksimiĝis kaj vidis ke ĝi enhavas mortintojn. Ili iris al la ŝoseo, aŭton haltigis kaj petis venigi policon. Komenca enketo rivelis ke la aŭto apartenas al Aleksandro Jendrik . Identigo jam estas farita dank’ al rapidega kunlaboro de lia dentisto, kiu konfirmis, komparante la dentaron kun siaj slipoj, ke nedubende temas pri la arkitekto kaj ties edzino”.
“Ĉu li estis drinkinta?”
“Preskaŭ certe ne. La nekropsio verŝajne konfirmos. La aŭtohorloĝo rompiĝis je la 9-a kaj 33 minutoj. Nu, oni bezonas proksimume duonhoron por iri de Ejga -Garaĝo al la akcidentloko. Krome, la garaĝo estas la lasta konstruaĵo tiudirekte: post la du kruciĝoj kun la vojoj al Gorna kaj al Larĝamur , la vojo tuj komencas grimpi tra arbaro. La meĥanikisto kiu redonis la aŭton diras ke Jendrik estis tute klarmensa. Li ne havis okazon trinki alkoholaĵon intertempe”.
“Kia aŭtisto li estis?”
“Bonega, longasperta. Kaj li parkere konis ĉiujn zigzagojn de la valmua montaro”.
“Kiom li aĝis?”
“Kvindek tri jarojn. Ĉu vi pensas pri sanproblemo?”
“Jes. Korkrizo, cerbovaskula rompo, komato diabeta... estas multaj eblecoj”.
“Efektive. Mi ne scias precize kiom nekropsio ebligas malkovri ĉe korpo tiel bruligita, sed ĉiuj tiuj kompreneble estos esplorataj, ankaŭ per rilato kun la kuracisto de s-ro Jendrik ”.
“Ĉu povus esti malzorgo de la garaĝa meĥanikisto? Ĉu eblus ke li ion fuŝis?”
“Mi ege dubas. Des pli ĉar la laborejestro mem kontrolis la veturilon stirante”.
“Se ne agis ia malsana stato, ni necese alvenos al konkludoj pli nigraĉaj”.
“Kongruaj kun la leteroj, ĉu ne?”
“Jes. Ĉu povas esti hazardo ke la ricevanto de anonimaj leteroj mortis en tiel strangaj cirkonstancoj, survoje al tiel stranga rendevuo?”
“Stefano pensas simile, kaj ankaŭ mi. Pro tiuj leteroj krimo aperas pli verŝajna. Sed kiumetoda?”
“Meĥanika intenca fuŝo estas plej probabla. Kion alian oni povus elekti? Ĉu toksadon per produkto kiu post difinita tempo kaŭzas senkonsciiĝon aŭ paralizon? Tio ŝajnas...”
Telefontintado interrompis la leŭtenanton. Kiam, post mallonga fraz-interŝanĝo, li remetis la aŭskultilon, lia vizaĝo plej severis.
“Krimo”, li basvoĉis. “Jen oni informas min ke la aŭtorestaĵo eksplodis dumnokte. Ne povis okazi nature. Iu intence dissplitis la jam fajrotorditan veturilon por malhelpi fakulajn konkludojn. La loka polico sentas sin iom kulpa ke ĝi ne gardis la aŭton, sed tion oni ne povus postuli de ĝi, ĉu? Ili estas malmultaj en Valmu , kaj la afero tamen ege similis al ordinara akcidento”.
“Des pli ĉar ili ne sciis pri la anonimaĵoj”, Karal aldonis.
“Prave. Kiel dubi nun ke temas pri meĥanika sabotado? Vi iros tien, Jano. Kaj ankaŭ la aŭtofakulo, kiun oni ne povis kontakti hieraŭ ĉar estis dimanĉo kaj li ne troviĝis hejme”.
3
La loka policisto direktis al Karal paron da tre bluaj okuloj. Li ŝajnis apenaŭ dekokjara, sed probable aĝis almenaŭ dek jarojn pli. Io tre freŝa en la roza haŭto, la mallongaj blondaj haroj, la rekta, memcerta sinteno de viro konscia pri siaj alta kresko kaj larĝaj ŝultroj kvazaŭ disradiis la mesaĝon: “jen mi estas: prava, ĉampiono, kaj kun aŭtoritato”.
“Aleksandro Jendrik estis amata kaj malamata”, li diris enigme.
“De kiuj?” Jano Karal demandis.
“Amata de unu duonurbo, malamata de la alia duono. Valmu dividiĝas en du politikajn opiniojn. Duono de la loĝantaro estas konservativa, duono socialista. La rezultojn de l’ voĉdonoj fakte decidas kelkaj hezitemaj elektantoj”.
“Kaj kie situis Jendrik ?”
“Ne diru simple: Jendrik . Estas du fratoj. Aleksandro estas konservativa kaj volas nenion konservi. Jankarlo estas kontraŭkonservativulo kaj volas ĉion konservi. La sloganoj de Aleksandro estas: futuro, progreso, modernigi. Li estis elektita en la Urban Estraron. Jankarlo, male, estas socialisto kiu batalas por ke Valmu konservu ĉiun el siaj malnovaj ŝtonoj, en kiuj, laŭ li, kuŝas ĝia ĉarmo. Ankaŭ li estas arkitekto. Li sidas en la Komunuma Konsilantaro, sed ne en la Estraro”.
“Ili do rivalas?”
“Akre. Aleksandron Jendrik subtenas la homoj kaj firmaoj kun kapitalo, grandparte personoj venintaj de aliloke. Jankarlon favoras la neriĉuloj, homoj kiuj sentas sin “aŭtentaj valmuanoj”, tre korligitaj al la kadro ĉi-urba. Ĉu vi jam vidis jenan afiŝon?”
Li prenis el tirkesto paperon sur kiu legiĝis grandlitere: Vinstrato ne volas morti . Jano streĉiĝis. Li ekmemoris la anonimajn leterojn senditajn al Aleksandro Jendrik . Unu tekstis: “Vinstrato ne volas morti”, alia: “Vinstrato ne mortos”, tria: “Vi mortos pli frue ol ĝi”.
“Kio estas Vinstrato?” Karal scivolis.
“Strato laŭlonge de Mikva . Laŭ projekto de Aleksandro Jendrik , oni detruus tutan flankon de la strato por fari larĝan ŝoseon. Tio indignigis la stratanojn, kaj ili organizis kampanjon kontraŭ la projekto, kun la helpo de Jankarlo. Ili sentas – pardonu, sentis – al Aleksandro teruran malamon, kvazaŭ tiu volus ruinigi ilian vivon, detrui ilian animon, atenci ion sanktan”.
“Ĉu la fratoj ege malamis sin reciproke?”
“Ne. Ili fakte bone rilatis. Mi pensas ke ili estimis unu la alian. La rivaleco estis politika kaj profesia, tute ne persona”.
“Kaj la virinoj?”
“La edzinoj estis longatempe bonegaj amikinoj. Oni tre ofte vidis ilin kune. Ekzemple, ili kune sekvis kurson pri meĥaniko organizitan de la Klubo Aŭtomobila. Ili eĉ provis aranĝi tian kurson speciale por virinoj, laŭ la principo: ‘virinoj multe uzas aŭtojn nun, ili devas scii pli pri meĥaniko’, sed ili ne sukcesis varbi sufiĉe da inaj amatoroj. Tamen, jam eble unu jaron la du edzinoj ne plu multe interrilatas, kvazaŭ iu streĉo intervenis inter ili. Mi ne scias kial”.
“Kaj ĉu vi havas ideon pri la ama vivo de tiuj du paroj?”
“Neniun. Laŭaspekte, ĉiu formas fidelan paron. Sed kompreneble tiaj homoj, se ili devojiĝas de la rekta edzeca linio, tion faras plej diskrete”.
“Nun pri la katastrofo mem, kion vi povas diri al mi?”
“Pri la eksplodo bedaŭrinde nenion. Ni enketis vane. Neniu spuro. Neniu vidinto. Plasta eksplodaĵo lokita en la regiono de la bremsa regsistemo, laŭ niaj deduktoj. Domaĝe ke ni ne venigis aŭtofakulon antaŭe, aŭ ne gardostaris. La fakulo nun ne plu trovos ion ajn gravan”.
“Kaj pri la akcidento?”
“Tiu akcidento estas tre stranga. Ne pro la loko. Ni policistoj jam plurfoje atentigis la aŭtoritatojn ke tiu loko estas danĝera. La kurbo tro akutas post tiel forta rekta deklivo. Tamen ĝis nun nenio serioza okazis, ĉar estas malmulte da trafiko. Okazis malgravaj devojiĝoj. Junulo foje vundiĝis kolizie kun arbo. Sed por fali abismen kiel Aleksandro Jendrik , necesis pli ol devojiĝo, necesis veturi kelkajn metrojn plu en la veprejo sen povi haltigi la aŭton”.
“Kio impresas vin kiel plej stranga en ĉi tiu afero?”
“Nu, estis bonega stiranto. Li ne drinkis. Li estis, kiom ni scias, sana. Li perfekte konis tiujn vojojn. Kaj la aŭto ĵus estis kontrolita en la garaĝo kiu servis lin dum jaroj kaj jaroj, kaj ĉiam kontentigis lin”.
“Kia estas la reputacio de tiu garaĝo?”
“Senmakula. Kompetentaj laboristoj, bona organizo, taŭga kontrolo de ĉio necesa”.
“Kio estas la opinio de viaj kolegoj kaj de vi pri la katastrofo?”
“Fakte, se oni konsideras ĉiujn elementojn, restas nur unu ebleco: iu sabotis la bremsojn. Ne eblas ĝuste ĝiri tie sen forte bremsi fine de l’ deklivo. Kun nefunkciantaj bremsoj li povis nur forflugi elvoje”.
“Sed ĉu li povis atingi tiun lokon ne bremsinte eĉ unu fojon?”
“Ne, antaŭ ol atingi la montovojon, li dufoje trairis pli gravajn vojojn, kaj ĉe ambaŭ interkruciĝoj estas ‘halt’-signalo, kie li nepre devis bremsi. Sed poste la vojo konstante serpentas supren sufiĉe deklive, kaj eĉ ĉe harpinglaj ĝirejoj sufiĉas malakceli”.
“Interese... Nu, mia enketo videble devas komenciĝi en la garaĝo. Mi tien iros. Dankon pro la multaj informoj”.
Kaj Karal eliris el la policejo.
4
La polica detektivo ne deziris iri tuj al la garaĝo. Li bezonis promeni en la urbo, sorbi ties etoson, antaŭ ol transiri al punktoj pli konkretaj.
Trankvile paŝante, li ekmiris pri tio ke Valmu on li tiel malbone konas. Ĝi situas ne malproksime de Valĉefa , kie li loĝas kaj kutime deĵoras, kaj estas bela loko, piede de plaĉa arbokovrita montaro. Tamen, kvankam li kelkfoje ekskursis por tago en Valmu , aŭ tie iun vizitis, li neniam restadis en ĝi, kaj lokon oni vere konas nur se oni en ĝi vivas kelkan tempon.
La lumo estis belega. Plaĉa venteto forprenis la troon da varmo kiun sen ĝi sentigus tiu unua semajno de septembro. Estis agrable laŭiri la stratojn sencele.
Li alvenis Grandan Placon. Pulsis tie vigla vivo. La trotuaroj estis plenaj je homoj, jen starantaj, jen rapidantaj, jen irantaj de restoracio al alia zorge studante la menuojn afiŝitajn ekstere. Multaj homfluoj interkruciĝis ĉi tie: turista, dungitula, lernejana, kune kun tiu de la kamparanoj kiuj venis urben kaj atendas aŭtobuson por rehejmiĝi aŭ trinkas lastan aperitivon en trotuarkafejo antaŭ ol reaŭti vilaĝen.
La turistaj grupoj konscience ekzamenantaj la menuojn pensigis Janon pri la horo. Estis tempo tagmanĝi. Sed turista restoracio lin ne logis. Li decidis serĉi ejon vizitatan de lokanoj, malmultekostan establon, kie ĉiu babilas kun ĉiu, kaj la voĉon ne kontrolas.
La malnova kvartalo laŭlonge de Mikva certe respondas al tiu deziro. Ĉu eble Vinstrato pravigos sian nomon per plaĉa vinlivero? Li tien iris.
Je la barél da vino anoncis ŝildo kun malnovstilaj literoj kaj dialekta supersigna skribo tipa pri la Sankta Valo de Tjazo. La loko plenis je bruo, homoj, kaj peza odoro, en kiu cigaredfumo miksiĝis kun frandaj naztiklaĵoj. Kiam Karal eniris, la konversacioj dumsekunde haltis, dum ĉiu rigardis la alvenanton, sed tuj poste la langoj rekomencis funkcii.
Ĉe neniu tablo troviĝis libera sidloko. Kelnerino rapidanta kun akrobata strukturo el fumantaj teleroj kaj pladoj iel trovis sufiĉe da spiro por flustri: “Vi devos atendi, sidu bufede”. Karal obeis kaj mendis aperitivon.
Sur la alta sendorsa seĝo apud li sidis maljunuleto, kiu videble jam trinkis pli ol unu glason. Li levis la nunan laŭ “je-via-sano”-gesto kaj ridetis al Karal bonvenige.
“Vinstrato ne pretas morti”, ĉi-lasta diris kapmontrante la plenplenan ejon.
“Ne plu stas danĝero nun”, dialektis la maljunuleto kun signifoplena esprimo.
“Ĉiuj tion diras”, respondis Jano, “sed tamen estas dube. Ĉu vere la projekto povis tiagrade dependi de ununura persono?”
“Vi ne estas el Valmu , ĉu?” supozis la alia. “Tial vi ne povas kompreni la potencon de la granda Jendrik . Multaj sekvis lin, sed nur sekvis. Dum li estis tie, ili voĉdonis ĉion ajn por plaĉi al li kaj tiri la profitojn. Sed sen li mankos la energio kaj iniciatemo. Ili ne kuraĝos fronti la popolon. Ili estas hordo da lupoj, atakas morde-murde nur se la plej sovaĝa montras la viktimon. Sen ĉefo ili penos forgesigi sin”.
“Ĉu multaj ion perdos pro lia morto?”
“Multaj, nemultaj, kiel scii? Ĉiaspecaj entreprenistoj, havigistoj, industriistoj – la tuta ‘Respubliko de la gajaj sambanuloj’, kiel ni nomas ilin – ...”
“ Sambanuloj? ” mire interrompis Karal .
“Valmua esprimo, verŝajne. La popolo ilin tiel nomas, ĉar ili sin ban as en la sam a malpura akvo, t.e., profitas el la samaj dubhonestaj entreprenoj...”
“Kaj nun, Jendrik forpasis. Ege maloportuna morto, por tiu ‘Respubliko’, ĉu ne?”
“Jes, stranga. Ĉiu stas ŝokfrapita ĉi-kvartale. Ĝi tiom similas krimon! Kaj oni tiom fanfaronis ke li morton meritas! Multaj timas ke oni ilin kulpigos”.
“Ĉu vere oni publike parolis pri lin murdi?” Jano demandis streĉe, nekonscie uzante la postprepozician infinitivon tipan pri sanktavala dialekto.
“Ho jes! Sed neniu prenis tion serioze, eĉ kiam elokventis la dika Julio Safir , la drogisto, la plej ekscitita el la kvartalo. Li kondutis kvazaŭ li dirus: ‘Tenu min, tenu min, aŭ mi faros katastrofon!’, sed ĉiuj sciis ke li ne kuraĝus fari ion pli ol malfermadi la faŭkegon fanfarone. Mi ne povas kredi ke iu el la ReVaanoj implikiĝis”.
“Revaanoj? Kio estas revaano?”
“Ĉu vi ne scias? Ano de la organizo Respekti Valmu on , aŭ, laŭ la komencsilaboj, ReVa . Bando de loĝantoj el Vinstrato formis tiun grupon por defendi la belecon de nia urbo. Estas ili kiuj presigis la afiŝojn Vinstrato ne volas morti . Ili kunvenas, paroladas, organizas, sed mi dubas ĉu ili estus povintaj atingi ion ajn, se ne okazus oportune la akcidento”.
“Kial ili ne kapablus sukcesi?”
“Vi konas la specon. Oni kunvenas por frandi kaj drinki, oni vortas kaj vortas, ekzaltiĝas, flame deklaras ke ‘ni ne toleros’..., sed havas neniun veran rimedon ion ŝanĝi, se la ‘Respubliko de la gajaj sambanuloj’ ricevas plimulton da voĉoj en la elektado. Mi konas ilian senefikecon. Rigardu min. Ĉu mi kapablus sukcesigi tian kampanjon? Kaj mi estis unu el la fondintoj de ReVa!”
Li ridis etan gorĝan ridon.
“Ĉu vi ne plu estas?” la detektivo demandis.
“Ne. Mi forlasis la ReVaanojn kiam ili decidis pri sekreto. Pro Cezaro Birman , la ulo de l’ ĉi-apuda librejo; li insistadis ke ĉiuj niaj diskutoj estu nepre sekretaj. Tiam mi ilin adiaŭis. Mi, sekretojn? Neeble. Mi tro ŝatas drinki kaj babili!”
“Domaĝe ke vi ne plu anas. Vi eble povus diri al mi la solvon de la enigmo. Kvankam mi ne estas valmuano, la mistero de l’ falinta aŭto min incitas”.
“Se mi scius la solvon, mi ĝin dirus, ĉar mi estas malkaŝa. Sed eĉ estante ReVaano mi certe ne scius ĝin. Mi konas tiujn homojn. Ili ne estas krimuloj. Kaj se okazis akcidento, ili ĝin ne ĉeestis. Kvankam...”
“Kvankam?”
“Kvankam mi demandas min, ĉu la granda Jendrik ne iris ilin viziti kiam li plonĝis abismen”.
“Ilin viziti? Sed li alsupris!”
“Jes, precize. Rijoka , la spicisto, havas kabanon supre de Monto Baruna . Komence, ni kelkfoje iris tien por niaj kunvenoj, pasigis tie supre tutan plaĉan dimanĉon. Kial Jendrik irus tiun vojon dum sabata nokto, se ne por preciza celo kiel tiu?”
Liberiĝis tablo, kaj ambaŭ viroj eksidis ĉe ĝi. Ili tagmanĝis kune, kaj Jano tre ŝatis la konversacion kun la maljuna spritulo, kies okuloj brilis dum li verve priskribis plej diversajn aspektojn de la vivo valmua. Sed – krom la fakto ke la sicilianoj kaj albanoj atribuis al Aleksandro Jendrik superecan, malestiman sintenon rilate al la fremdaj laboristoj – li plu eksciis nenion interesan por la enketo.
Kiam li eliris el la restoracio, la polica detektivo havis zorgan esprimon. Ĉu la maljunulo ne divenis lian policanecon? Se jes, li eble intence misgvidis lin. Kaj eĉ se ne, ĉu oni fidu lian certecon ke “ili ne estas krimuloj”? Se la ReVaanoj kunkulpus pri la mortigo, la afero ne facile malplekteblus, ĉar kiam pluraj personoj kunkrimas, ili senpene povas aranĝi reton da mensogoj sub kiu ĉiu protektas ĉiun. Aliflanke, kolektiva fi-faro estas malpli facile decidebla ol unuopula krimo, kaj oni pli facile rompas ĉenon da kulpintoj ol malkovras unusolan izolulon. La afero, tamen, prezentiĝis komplika...
5
Ial, Karal estis surprizita. Eble li atendis streĉan, febran etoson – liamense en garaĝo ĉio ĉiam urĝas – kaj sekve lin mirigis la paca atmosfero reganta ĉi tie. Iu nevidebla ekbruigis motoron akcelante ĝis preskaŭ neeltenebla laŭto. Veturilo staris super fosaĵo, el kiu eliĝis manoj ŝmiraĵnigraj kaj helbruna hararo. Apud la larĝe malfermita pordego troviĝis juna viro kun kapo klinita al motoro. La detektivo lin aliris.
“Ĉu vi deziras ion?” demandis la junulo per voĉo obtuza. Li estis ne tre granda, kun nigraj ondaj haroj, nealta frunto kaj brunaj migdalformaj okuloj kiuj konstante moviĝis. Li ĝentile ridetis.
“Ne ĉesu labori pro mi. Mi havas tempon”, respondis Karal kun la tono de nenifara gapemulo.
“Min ne ĝenos se mi haltos minuteton”, rebatis la knabo, mane netigante harbuklon kaj tiel lasante ŝmiran nigran spuron sur la frunto. “Kiel mi povas helpi al vi?”
“Mi dezirus ion priparoli kun via ĉefo”, Karal anoncis.
“La ĉefo? Ĉu la mastro aŭ la laborejestro?”
“Ĉu ili ne estas unu kaj sama?”
“Ne. La mastro estas s-ro Alsjo. Li ne ĉeestas hodiaŭ. La laborejon estras Jobo Fortaroko. Li venos post kelkaj minutoj. Li iris for por provi veturilon”.
“Bone. Mi parolos kun li. Ĉu vi havas multe da laboro?”
“Normale. Sufiĉe por okupi tri laboristojn kaj unu estron. Sed kion vi fakte deziras? Nenion pri aŭto, ĉu? Ĉu vi estas ĵurnalisto enketanta post la fama akcidento?”
“Ne. Polico”, Jano diris, montrante la pruvilon kaj akre rigardante la junulon.
Ĉi-lasta rigidiĝis kaj paliĝis dum ero de sekundo, sed li tuj retrovis sian kvieton.
“Diable!” li simple prononcis. Li komencis diri ion pluan, kiam sonora voĉo malantaŭ Karal demandis:
“Kio estas, Petro? Ĉu vi povis helpi al tiu sinjoro?”
Jano turnis sin. Staris tie kvardekjarulo kun blua supertuto garaĝista. Mezgranda, li ne tenis sin tre rekte kaj io nesimetria en la vizaĝaj sulkoj impresis preskaŭ ĝene. Neracie, Jano ekinklinis dubi lian veremon.
“Sinjoro Fortaroko, sendube?” li demandis, kaj sin koniginte, li lasis sin konduki al eta fuŝorda kabineto.
Jes, la veturilo bonfartis tiun tragikan sabaton. Ne, neniu el la meĥanikistoj laboris super ĝi post kiam Fortaroko mem ĝin provis ekstere. La bremsoj kaj ĉio perfekte funkciis. Jes estas nur tri da ili. La junulo kun kiu la s-ro policano ĵus parolis – Petro Balgana –, iu albano – Halim Uŝtari – kaj juna studento el Valĉefa , kiu tamen metilernis meĥanikon – iu Stefano, Stefano... la familian nomon li ne memoras nun, nur portempe li ĉi tie laboras. Ĉiuj tri aperas honestaj, bravaj laboristoj, ankaŭ konsciencaj. La garaĝo havas bonan reputacion, kaj nekonscienculon s-ro Alsjo, la mastro, ne tolerus.
S-ro Aleksandro Jendrik lasis la aŭton je la 8-a matene. Li reprenis ĝin nokte ĉirkaŭ la 9-a. Li estis kun la edzino. La garaĝo restas nefermita ĝis la oka kaj duono ĉiuvespere. La laboristoj alterne deĵoras de la 6-a ĝis la fermhoro. S-ro Jendrik antaŭe telefonis por demandi ĉu eblus fermi nur je la naŭa tiun tagon, ĉar li ŝatus repreni la veturilon je tiu horo, kiam li revenos el trajna vojaĝo. Tute komence, li estis petinta la aŭton por dimanĉo, sed poste li akceptis rendevuon en ĉaledo sur Monto Baruna sabaton nokte – stranga tempo, ĉu ne?, sed ne taŭgas ke garaĝisto, eĉ scivola, faru demandojn – kaj li petis ke oni gardu ĝin ĝis la 9-a. Ĉar li estas gravulo kaj bonega kliento, persona amiko de la garaĝposedanto, oni ĉiam konsentas tiajn esceptojn por li.
Tiutage estis la vico de Halim vesperdeĵori, kaj tiu havigis al la arkitekto la veturilon. Kiu laboris super la veturilo? Ankaŭ Halim , kun la helpo de Stefano iumomente. Neniu riparo, nur regulaj kontrolo kaj prizorgado. Post la kontrolveturo, la aŭto staris tie kaj neniu ĝin tuŝis. Tion la tri meĥanikistoj atestas, kaj, kvankam la laborejestro mem tiam estis for ĝis lundo matene, laŭ antaŭa aranĝo kun la mastro, li ne dubas ilian diron.
Ne, Halim ne konas speciale la arkitekton. Nek Petro, nek Stefano, cetere. Ili vivas en malsamaj mondoj.
La akcidento? Ab-so-lu-te ne-kom-pre-ne-bla. La sola kaŭzo estus ekparalizo de la dekstra kruro. Jes, nur tio komprenigus la nebremsadon. La tuta afero estas malagrabla por la garaĝo, kiu estas tute-tute senkulpa kaj riskas suferi nejustan misfamiĝon.
“Dankon”, Karal diris fine, “ĉu ĝenos se mi nun parolos kun ĉiu el viaj tri meĥanikistoj sinsekve?”
Jobo Fortaroko plej afable respondis ke ne.
*
Halim Uŝtari estis granda, larĝaŝultra, kun tre maldika talio. Se la makzelo, la larĝaj manoj dikfingraj, la forta nazo, la torso, kiun oni divenis muskola, kune disradiis fizikan potencon, la intenca rigardo avertis ke la psiko ne malpli fortikas, kaj densa liphararo iel sukcesis konfirmi la ĝeneralan impreson pri naturpura, pli malpli sovaĝa povego. Jano estis duonpensanta ke tian viron oni prefere kalkulu inter la amikoj ol inter la malamikoj, kiam la albano ekridetis. Tio metis sur lian vizaĝon tiom da ĉarmo kaj lumo, ke la detektivo sentis kvazaŭ sovaĝbesto ekcedis lokon al granda infano mildakora. Pli honestan rigardon li malofte renkontis.
“Kion vi opinias pri tiu akcidento?” li demandis.
“Sinjoro”, la albano respondis per malalta, preskaŭ solena voĉo, “tio estas la plej mistera okazaĵo en mia vivo. Mi scias ke tiu aŭto perfekte funkciis. La sinjoro ankaŭ perfekte stiris, klarmensis, konis la vojon. Kiel klarigi? Ĉu sinmortigo? Motivon vi eble trovus, sed kial uzi tian kruelan metodon?”
“Ĉu ne krimo estas pli probabla?” la policano ĉuis, kun akuta atento al la vizaĝesprimo de la alia.
“Mi pensis pri krimo. Sed kiel eblus? Post kiam la estro lasis la aŭton tie”, li gestis al difinita loko en la laborejo, “ĝi tie staris kaj neniu el ni ĝin tuŝis ĝis li reprenis ĝin vespere”.
“Ĉu vi restis ĉi tie la tutan tempon inter la 6-a kaj la fermohoro?”
La albano palpebrumis. Ĉu pli intense ol ĉe normala refleksa faro?
“Jes. Estas konstanta deĵorado”.
“Vi ne eliris, ni diru, eble, kvaronhoron por ion manĝi?”
“Ne. Mi manĝis sandviĉon en la garaĝo mem. La aŭto restis tie la tutan tempon, netuŝata. Mi iris kelkminute necesejen, sed se iu sukcesis enŝteliĝi en la garaĝon kaj ion fuŝaranĝi dum mi nenion aŭdis kaj estis for tiel mallonge, tiu nepre estas supernatura estaĵ’.”
Amuzis Janon la dialekta elizio ĉe tiu fremdulo, kies prononco, kvankam ne tute korekta, tamen imitis la sanktavalan melodion.
“Kioma horo estis kiam vi redonis la aŭton?”
“Mi ne rigardis horloĝon. Jam estis nokto. Mi dirus: la 9-a”.
“Ĉu la panela horloĝeto akuratis?”
“Ne mi kontrolis, sed preskaŭ certe jes, ĉar la estro ĉiam pedante rilatas al la horo, kaj se ĝi ne estis ekzakta antaŭe, li sendube ĝin ĝustigis dum la kontrolveturo. Laŭ la rakontoj kiujn mi aŭdis, la katastrofo okazis ĉirkaŭ la naŭa kaj duono. Kiel la sinjoro havus tempon halti sufiĉe longe por ke iu sabotu la aŭton? Kaj kie? Ne estas eĉ kabaneto inter ĉi tie kaj la loko de l’ katastrofo. La stirmeĥanismo kaj la bremsoj estis bonstataj kiam la estro ilin kontrolis survoje, kaj neniu poste tuŝis la veturilon. Tion mi pretus ĵuri, ĉar mi la tutan tempon restis tie ĉi kaj la aŭto ne estis facile atingebla. Se Petro aŭ Stefano ĝin estus fuŝpalpintaj – estas absurde tion imagi, se oni konas ilin – mi estus ilin vidinta. Ne. Tiu afero ironias al ni kiel karoseria bruo”.
“Ankaŭ al mi”, pensis Jano, kiu dankis la albanon kaj decidis pridemandi la junulon kiun li vidis unue post sia alveno.
6
Petro Balgana direktis al Jano migdalokulojn ĉiam moviĝemajn. Dum la albano havis tujan, rektan, person-al-personan kontakton, lia kolego ne sentis sin tute hejme fronte al la policano. Li videble estis iomete embarasita.
La demandoj kaj respondoj sekvis unuj la aliajn ne malsimile ol kun la albano. La faktoj estis konfirmitaj ekzakte, escepte pri tio kio okazis post la 6-a vespere, ĉar tiuhore la juna viro finis la laboron kaj reiris hejmen.
“Ĉu sola?” Jano demandis, sen preciza kaŭzo.
“Fakte ne. Kun Stefano”, respondis Balgana . “Ni iris al drinkejo apud mia hejmo, ne malproksime de ĉi tie, kaj tie babilis eble tri kvaronhorojn. Poste ni disiĝis”.
“Kion vi opinias pri tiu Stefano?” La detektivo ne rezistis la plezuron scivoli kiel impresas lia nevo.
La junula vizaĝo alprenis esprimon de ega respekto.
“Li imponas”, Petro diris serioze. “Kiam ni havas feritempajn laborulojn, ili ĝenerale scias nenion pri l’ metio. Sed ne Stefano. Kvankam li studas en Valĉefa Univ’, li estas vera meĥanikisto. Maloftaĵo!”
“Kaj Uŝtari ?”
“Ankaŭ li min impresas, sed alimaniere. Stefano estas kamarado por mi, plaĉa kunulo. Kun Halim mi ofte sentas ke estas distanco inter ni, eble kultura aŭ religia”.
“Kiun religion li havas?”
“Islaman”.
“Jes, vi devas senti diferencon”.
“Fakte, eble tamen pli agas la aĝo. Li aĝas dek jarojn pli ol mi, havas edzinon, infanojn, tutan familion. Mi ne”.
“Ĉu vi kredas lin kapabla krimi?”
“Ne”. La respondo estis tuja kaj firma. Aŭdeblis ke ĉe Petro Balgana pri tio ne ekzistas eĉ plej eta dubero.
“Kaj Stefanon?”
“Ankaŭ ne, kvankam mi ne konas lin de tiel longe. Ŝajnus nekredebla afero”.
“Kion vi pensas pri la akcidento?”
La junulo iom ekscitiĝis.
“Aŭskultu, sinjoro, por ni en ĉi tiu garaĝo, la enketado havas ion ofendan. Mi komprenas ke vi devas fari ĝin, sed ni tiel fidas nin reciproke, koncerne honestecon, senkulpecon, ktp, ke la ideo ke oni nin suspektas estas vere incita”.
“Tamen okazis io serioza!”
“Jes, sed ĉu povas esti io alia ol momenta cerb- aŭ kor-paneo? Laŭ la kondiĉoj en Ejga -Garaĝo, krimo tute simple ne eblas”.
“Ni tre ŝatus sekvi vin en tiu rezonado. Bedaŭrinde, iu eksplodigis la aŭton en la sekvanta nokto, kaj ni scias ke la bremsa sistemo plej speciale celiĝis. Kaj...”
Karal haltis, ĉar la junulo paliĝis kaj rigidiĝis momenteton.
“Sed tamen...” tiu komencis, kaj subite interrompis sin, dum lia frunto sulkiĝis penskoncentre. Lia mieno ŝanĝiĝis al malĝoja rideto dum li daŭrigis:
“Pardonu, ĉio ĉi efikas skue. Mi ne scias kion pensi, kaj tio estas tre malagrabla por homo staranta meze de la tuta afero”.
“Mi komprenas. Sed ni tamen devas demandi kaj ĉion konsideri. Mi simpatias al via solidareca sento pri viaj kolegoj, sed kredu min: krimulo tre malofte aspektas krimule”.
*
Stefano aperis tiel severmiena ke Karal malfacile subpremis inklinon ekridi.
“Vi vokis min, sinjoro policano?” sonis serioztone la neva voĉo.
“Nu, vi scias pri kio temas”, la detektivo diris, pensante ke estus riske ŝanĝi la sintenon kaj decidinte agi kvazaŭ la junulo ne estus kunlaboranta parenco.
Stefano konfirmis ĉiujn antaŭajn asertojn. Li pretis ĵuri ke neniu tuŝis la veturilon inter la reveno de la laborejestro kaj la tempo kiam li kaj Petro foriris. Oni sentis lin same konsternita kiel la aliaj, eĉ pli, ĉar li sciis pri la anonimaj minacoj, kiuj – laŭ li – tute ne kongruis kun la karaktero de liaj laborkunuloj.
Estis decidite, ĉar tiuvespere venis por Stefano la vico deĵori ĝis la oka kaj duono, ke Karal revenos tiuhore kaj invitos la nevon al trankvila restoracio. Verŝajne neniu ilin vidos, kaj, se jes, la homoj pensos ke li trovis tiun manieron pridemandi homon kiu povos havigi al li informojn. Ili do disiĝis, sed fakte la detektivo ege malpaciencis koni la impresojn de Stefano. Ĉu ili alportos lumon?
7
Ili trovis diskretan angulon en diskreta restoracio. Karal trovis la nevon malpli verva, malpli vigla ol kutime. Per zorgapatra voĉo li demandis:
“Kio estas al vi, Stefano, ĉu la garaĝa vivo al vi ne plu plaĉas?”
“Kara Karal !” diris la junulo, uzante sian familiaran vokmanieron. Li ĝemspiris. “La vero estas ke mi estas laca. Cerbe laca. Mi rompas al mi la kapon super tiu akcidento ekde kiam ĝi okazis”.
“Tamen ekzistas racia solvo, kaj ni fine trovos ĝin”, Jano provis konsoli.
“Ĉu vere vi kredas?”
“Aŭskultu, ni staras nur komence de la esplorado. Kiam ni scios pli pri la viktimo, ni scios pli pri la krimo”.
“Por vi ne estas dubo ke okazis krimo, ĉu?”
“Ne. Pro la eksplodo kaj la anonimaĵoj. Estus tro da koincidoj”.
“Sed diru, oĉjo, kiamaniere ĝi fariĝis?”
“Via albana kolego havis multe da tempo por fuŝi la bremsojn, ĉu ne?”
“Tempon li havis. Sed kial li tion farus? Kaj kial la bremsoj misfunkciis nur tie? Mi allasas ke je tiu hor’ estas neniu trafiko tialoke kaj do ke Jendrik verŝajne ne devis bremsi pro iu limaka veturilo. Sed li devis bremsi dufoje ĉe ‘halt’-signaloj. Krome, tio ne kongruas kun la karaktero de Halim ”.
“Ĉu vere? Interesas min scii kion vi pensas tiurilate, ĉar vi estas bona karakterjuĝanto. Familia trajto”, li aldonis, aludante al sia edzino Ĝoja , psikologino ĝenerale ŝatata.
“Estas io tre honesta en Halim ”, Stefano klarigis. “Mi ne povus difini, sed ial mi ne povas rigardi lin kaŝema. Eble li kapablas murdi, sed li mortigus front-al-fronte: ponarde, pafe, lukte aŭ per io simila, ne per fuŝado de veturilo, kio signas ruzan menson makiavelan”.
“Ĉu estas iu makiavela en via garaĝo?”
“Eble jes. La laborejestro Fortaroko. Mi ne ŝatas lin. Nenio difinebla. Sed li impresas min kiel falsulo. Kvazaŭ li penus aperi alia ol li funde estas. Tiurilate estas vera malo de Halim ”.
“Ĉu Fortaroko havis eblecon fuŝi la aŭton kiam li ĝin provstiris?”
“Mi ne imagas kiel. Kompreneble li havus la tempon, sed kiam li revenis, la bremsoj kaj ĉio funkciis normale; alie, li ne sukcesus meti ĝin bonorde en la garaĝon. Kaj kiam Halim ĝin eligis el ĝia loko, ankaŭ li devis bremsi. Krome, kian motivon Fortaroko havus?”
“Por koni eblajn motivojn, ni devos pli profunde esplori. Eble eĉ Halim havas motivon, kiun vi ne suspektas. Kaj kion vi diras pri Petro Balgana ?”
“Mi taksas lin bona knabo. Ni ofte diskutis kune, ofte kune manĝis, aŭ trinkis en kafejo. Li estas brava junulo. Eble ne vast-imaga. Ne interesiĝas pri la mondo, politiko, kulturo. Neambicia, simpla juna viro. Iom malvarma, iom malfeliĉa, ema pensi ke la vivo ĉiam grizos, sed simpatia. Ne multo dirinda pri li”.
“Kiel li reagas al la akcidento?”
“Ĝi igas lin nerva, estas vere. Sed ĉu tio estus signo de kulpo? Laŭ mi, ne. Nur ke la reputacio de la garaĝo lin zorgigas, kaj ankaŭ ke mortis en impresa maniero paro kiun li tamen ofte vidis ĉi tie. Eĉ min, novulon ĉi-urbe, la katastrofo tuŝas. Estas tremige pensi ke tiun s-ron Jendrik mi vidis tute viva kaj vigla antaŭ kelkaj tagoj, kaj nun li mortis, karbigita post tragika falo”.
Silento ŝvebis kelkminute. Ĝin rompis Karal :
“Ĉu vi scias kie estis la posedanto de la garaĝo – kiel do li nomiĝas?”
“Alsjo. Miĥaelo Alsjo”.
“Jes. Kie estis s-ro Alsjo tiun sabaton?”
“Mi ne scias, sed certe ne en la garaĝo. Fakte, li ofte estas for”.
“Kaj Fortaroko?”
“Post la kontrolveturado per la aŭto de s-ro Jendrik , li foriris. Mi ne scias kien. Restis nur la laborista triopo”.
“Iliajn alibiojn mi devos kontroli”, Karal diris kun enpensiĝa mieno.
“Mi ne nomus tion alibioj...” Stefano lace respondis.
*
La “alibiojn” Jano Karal kontrolis. S-ro Alsjo pasigis la tutajn sabaton kaj dimanĉon en Valĉefa , kie diversaj personoj vidis lin. S-ro Fortaroko iris dum la sama semajnfino al la devena vilaĝo, ĉar liaj gepatroj tie festis la kvindekan datrevenon de sia geedziĝo. Multnombra parencaro atestis pri lia ĉeesto tie. Nek unu nek la alia el la du “ĉefoj” do povis reveni al la garaĝo por iel saboti la aŭton. La misternebulo pli kaj pli densiĝis.
8
“ Ĝoja ...”
Apenaŭ prononcinte la nomon de sia edzino, la detektivo silentis. Ili sidis ĉetable, kun eta taso da kafo antaŭ si. Ĝoja foliumis receptolibron kun koncentriĝa esprimo.
“Mi revenas Valĉefa n speciale por diskuti kun vi miajn enketproblemojn, kaj vi eĉ ne aŭskultas min”, li diris duongrumble duonŝerce.
Ĝoja plu foliumis, legetis, foliumis.
La policano eligis pezan ĝemspiron.
“Ĉu vi parolis al mi?” demandis Ĝoja ridete turnante la kapon al la edzo kaj fiksante sur lin okulojn de purkonscienca bebo.
“Jes”, li respondis iom pli dure ol li konscie deziris. “Mi revenis hejmen por konsulti psikologinon elstaran per sia sperto vasta – kvankam ne oficiala – pri krim-aferoj, kaj ŝi preferas perdiĝi en libraĉon kiu... kiu...”
“Ho, pardonu, kara”, ŝi petis. “Mi lasis min distri de dommastrinaj problemoj anstataŭ dediĉi mian tutan brilan cerbon al via ĉagreneto”. Ŝia voĉo petole patrinis.
“Fakte, Ĝoja , mi ne tre emas ŝerci nun. Stefano min maltrankviligas”.
“Stefano?” Ĝoja abrupte serioziĝis. Ŝi havis fortan korinklinon al la nevo, kaj la tono de Jano efikis sobrige.
“Nenio grava, certe. Sed ni tiel kutimis vidi lin komiki, ke kompleta foresto de sprito en li aperas nenormala”.
“Al kio vi alskribas tiun ŝanĝon?”
“La morto de Jendrik lin zorgigas. Li troviĝas en strategia loko en tiu garaĝo, kaj vundas lin la konstato ke li pri la krimo nenion komprenas. Plie, li estis tie por informiĝi precize pri Jendrik kaj ties malamikoj, kaj pensis pri sia rolo tre serioze, kvazaŭ li havis antaŭscion pri krimprovo kaj devis ĝin malhelpi. Laŭ sia sento, li fiaskis en sia komisio”.
“Kompatinda li! Mi tamen ne dubas ke li faris ĉion eblan. Junuloj ĉiam volas pli ol estas eble. Nu, rerakontu al mi la aferon”.
Jano duafoje revuis la tutan faktaron. Ĝoja aŭskultis atente, sen eĉ okulumo al la receptolibro kuŝanta antaŭ ŝi.
“Se oni rigore konsideras la faktojn”, li finis sian prezenton, “unu konkludo trudiĝas: povis kulpi nur la albano. Verŝajne li trovis sistemon por misfunkciigi la bremsojn post difinita tempospaco. Nur al li estis oportune. Li estis sola tutajn tri horojn en la garaĝo, kaj tre lertas pri meĥaniko”.
“Se nur li povis, nur li kulpas”, Ĝoja eldiris sentence. “Kial nek vi nek Stefano akceptas la propran konkludon?”
“Be!” prononcis Jano, ŝultroleve esprimante sian nekontenton. Kaj post paŭzo li aldonis:
“Li ne impresas krimule. Mi scias ke estas stulte tion diri. Se krimuloj aspektus krimule, ni ne perdus tiom da tempo kurante post ili tra nebulo. Kaj tamen...”
“Tamen?”
“Tamen lia tuta sinteno tro disradias sincerecon kaj senpekecon. Mi ne kapablas kredi lin kulpa”.
“Sed ĉu oni povas juĝi anon de alia popolo laŭ niaj kriterioj? Eble lia konscienco estas pura, ĉar laŭ sia konceptado li devis mortigi la arkitekton kaj devas nun silenti pri ĝi. Se li opinias ke li agis juste, lia sen-ombra sinteno perfekte klariĝas”.
“Ĉu vere?” dubis Jano, sed la rezono de Ĝoja tamen trafis lin pensige. Li devos pli scii pri la albana estmaniero.
9
La strato estis mallarĝa, la domoj elŝvitis odoron jen muskecan jen iom ŝiman, el kafejo aŭdiĝis fremdasona, melankolia muziko.
Karal sonorigis ĉe pordo. Bruoj aŭdiĝis interne, sed neniu venis. Li ree sonorigis. Finfine la pordo malrapide malfermiĝis. Staris antaŭ li virino eble 30-jara, kun bela vizaĝo, sed vestita brune kaj nigre en tia maniero, ke la korpoformoj eĉ ne diveneblis.
“Polico”, li diris, kaj eniris tuj.
Du infanoj pasis de ĉambro al alia turnante al li scivolemajn okulojn. Rigardis ankaŭ alia virino, multe pli aĝa ol la unua, kiu fermis la pordon de la ĉambro kie ŝi staris. Jano havis tempon mire ekvidi modernan kuirejon. Ke li ekmiris montris ke li havis antaŭjuĝon, kaj tio lin incitis. Io en la doma etoso igis lin nerva. Ĉu la malfacile interpreteblaj bruoj? Ŝajnis al li ke la domo plenas je homoj. Pluraj familioj eble loĝis en ĝi.
La belvizaĝa virino tie staris sen diri ion ajn, sen inviti lin eniri, kaj li sentis embarason.
“Ĉu ni povus ie sidi kaj paroli?” li demandis.
“Mia edzo... for” ŝi mallerte prononcis.
“Mi atendos lin”, li diris, kaj metis en sian voĉon tiom da firmeco ke ŝi povis nur akcepti lin.
“Venu”, ŝi proponis, kaj kondukis lin al alia pordo. Kiam ŝi ĝin malfermis, Karal estis refoje surprizita.
En la ĉambro ja estis nenio. Nur granda belega tapiŝo surplanke, du pufseĝoj, divano, eta malalta tableto kaj ligna kofro: malmultaj aĵoj, kiuj fakte pli akcentis ol nuligis la impreson pri vakuo.
Li sidiĝis sur la divanon.
“Ĉu...?” li komencis, sed ŝi jam estis for.
Aŭdiĝis flustraj voĉoj kaj fu-fu-ridoj kiuj impresis malplaĉe, kvazaŭ oni mokus lin.
Jano bedaŭris ke li diris: “Mi atendos” sen informiĝi pri la probabla daŭro. Li estis neracie certa ke lia “kliento” ne povas malproksimi, kaj tial li nenion demandis. Verŝajne li enirante pensis ke oni provos lin forruzi kaj pro tio decidis mem enpaŝi firme. Nun li sentis sin iom ridinda.
Post deko da minutoj, li decidis ke la atendo sufiĉas kaj ke li nun foriros, eventuale kun ordono al Halim Uŝtari veni policejen. Sed precize tiumomente la pordo malfermiĝis.
La meĥanikisto elmetis sian brilan rideton.
“Pardonu la virinojn”, li basvoĉis. “Ili neniam sentas sin komforte kun fremduloj. Kiel mi povas helpi vin?”
“Se paroli sincere, mi ne scias”, malkaŝe diris Karal . “Eble babilante ni ekscios ion utilan. La akcidento misteras al mi ne malpli ol al aliuloj”.
“Mi estas je via dispono”.
“Fakte, de kiom da tempo vi laboras en Valmu ?”
“Dek du jaroj”.
“Ĉu multaj albanoj laboras kiel vi en negranda entrepreno?”
“Ne. Mi estas escepto. Preskaŭ ĉiuj laboras mine”.
“Kiel okazis ke vi trovis dungon en valmua garaĝo?”
“Pluraj el miaj parencoj kaj amikoj laboras en la minejo. Mi estas meĥanikisto. Kiam dungo vakiĝis, ili indikis al mi. Mi venis”.
“Ĉu plaĉas al vi?”
“Jes. Valmu estas agrabla urbeto. Negranda, oni sentas sin hejme. La naturo estas bela. La salajro... nu, povus esti pli alta... sed kompare kun aliaj lokoj... En la garaĝo la etoso estas sufiĉe plaĉa”.
“Kial ne plene plaĉa?”
La albano ŝultrolevis, kvazaŭ por substreki la absurdecon de tia demando. “Ĉu dungitula vivo povus esti plene plaĉa?” lia movo videble signifis. Tamen li respondis:
“Pro Fortaroko, la estro. Inter la du aliaj laboristoj kaj mi regas granda konfido, kamaradeco. Sed la estro... eble li faras sian plejon... tamen li ne rilatas al ni kun rekta koro, se vi komprenas mian diron. Estas io oblikva en la rilatoj, mi ne povas diri alimaniere”.
“Kaj Alsjo, la mastro?”
“Ni malofte vidas lin. Ne per propra pena laboro li akiras sian riĉon”.
“Kiamaniere vi albanoj, kiel kolektivo, sentas vin ĉi-urbe?”
Halim denove levis la larĝajn ŝultrojn.
“Fremdaj”, li simple diris. “La valmuanoj ne estas malbonaj kontraŭ ni, sed ni sentas... fremdecon, neegalecon, kiel diri? Fojfoje impresas kvazaŭ ili riproĉus nian ĉeeston. Ne ni tamen petis laboron ĉi tie, sed la minekspluatantoj serĉis laboristojn kaj petis nin veni”.
“Kion la albanoj ĝenerale pensis pri Jendrik ?”
“Ili havis al li intensan malamon”.
“Kial?”
“Ĉar li malpermesis ke ni havu propran tombejon, kaj la albanaro tion sentis kiel rifuzon al la propra identeco. Oni akuzis lin pri rasismo, ekspluata kaj supereca sinteno al malgranda fremda popolo, ktp”.
“Ĉu vi konscias ke tio, kion vi ĵus diris, ne faciligas vian pozicion rilate al la krimo?”
“Jes. Sed estas la vero. Ĉu mi diru la veron, aŭ tion kio povas helpi min el viaj suspektoj?”
“La veron, kompreneble”, Jano respondis, sin demandante ĉu temas pri ekstrema malkaŝeco aŭ pri ekstrema lerto en la arto montri sin senkulpa.
“La vero estas ke mi neniel kulpas pri la morto de s-ro Jendrik . Mi do diras la veron, ĉar ju pli la vero koniĝos, des pli pruviĝos mia senkulpeco. Mi trankvile asertas ke mi ege malŝatis s-ron Jendrik , sed ankaŭ ke mi ne kaŭzis lian akcidenton”.
“Ĉu vi konscias ke nur vi havis okazon fuŝi la bremsosistemon de la koncerna aŭto?”
“Jes. Laŭŝajne”.
“Kion vi diras pri tio?”
“Ke mi ne kapablas kompreni. Tamen mi scias ke mi ne prilaboris la aŭton post kiam la estro restiris ĝin garaĝen. Mi ĝin tuŝis nur kiam s-ro Jendrik repetis ĝin: mi tiam translokis plurajn aŭtojn kiuj ŝtopis la vojon, kaj stiris lian eksteren al li. Mi dubas ĉu mi tiam manipulis ĝin pli ol tridek sekundojn”.
“Kiel vi komentos, se mi diras ke mi arestos vin, ĉar la cirkonstancoj kunformas akuzan faktaron kontraŭ vi, dum ili montras ĉiujn aliajn senkulpaj?”
“Mi diros ke estas maljusteco, misjuĝo, sed komprenebla misjuĝo. Mi diros ke mi estis malbonŝanca. Mi diros ke eĉ se ĉiuj homoj surtere deklarus min krimulo, Alaho estas ĉioaŭda, ĉiovida, Alaho estas ĉioscia kaj saĝa. Mi atendos en malliberejo ke la vero riveliĝu. Kaj mi diros ankaŭ ke ne estas bona justico, kiu kondamnas homon senpruve, nur ĉar cirkonstancoj ŝajne ariĝas kontraŭ li”.
“Vi estas ege kuraĝa”.
“S-ro policano, se vi estus vivinta vivon similan al la mia, aŭ vi ne plu ekzistus, aŭ vi estus lerninta tion, kion vi nomas kuraĝo. Elekton mi fakte ne havis”.
“Vi akceptas vian sorton fatalisme. Vi tamen povus ribeli”.
“Vi min ne komprenis! Mi luktos, mi batalos per ekstrema energio por pruvi mian senkulpecon, por konvinki la mis-akuzantojn. Sed diru al mi: kiel mi povas pruvi ke mi ne tuŝis la aŭton dum tiuj horoj, se neniu ĉeestis? La vero donas forton al mia animo, sed ĝi videblas nur al Alaho kaj mi. Se vi ne kredas min, mi ne povas vin persvadi perforte. Mi sidas en la manoj alahaj”.
10
Jano malkontentis. La personeco de Halim Uŝtari lin incitis. Li sentis la albanon pli forta ol li, sed ne povis difini ĉu ties forto venas de supera ruzo aŭ de la simpla potenco de la vero en homo kun profunda kredo religia.
Li decidis konsulti la lokajn policistojn.
*
Lin akceptis la freŝvizaĝa blondulo kiun li jam vidis komence.
“Fermita ularo”, la juna policisto klarigis, post kiam Karal vortigis siajn demandojn pri la albanaro. “Ni ne konas ilin. Pro siaj lingvo, kutimoj, pensmaniero, ili enŝlosas sin en mondo kiun ni ne kapablas penetri. Nur unu persono eble povos helpi vin: Patro Manganella , la pastro de la sicilianoj...”
*
Patro Manganella estis tre malalta kaj maldika, preskaŭ nano, fakte. Sed liaj okuloj fajris, liaj brakoj gestis larĝe, kaj lia lango maŝinpafis elokventon je apenaŭ sekvebla kadenco. Impresis, kvazaŭ li dediĉis tiom da energio al nerva funkciado, ke nenio plu restis por kreski aŭ amasigi rezervojn. Paŝante tien kaj reen, tien kaj reen, en sia eta ĉambro, li respondis al Karal :
“Jes. Mi estas katolika pastro, kompreneble, kaj mi estas je la servo de l’ siciliaj laboristoj. Sed, kiel vi scias, ankaŭ turkoj, grekoj, albanoj laboras en la minejo aŭ en aliaj entreprenoj de la regiono, kaj neniu okupiĝas pri ili. Jes ja, estas socialaj asistantinoj, sed tiuj ne sufiĉas. Ili jam estas plene okupitaj per la juraj kaj materialaj problemoj. Kiam temas pri io pli intima, pli konscienca, pli profundkora, la turkoj, grekoj, albanoj havas neniun kun kiu paroli. Nur min”.
Li paŭzis, rigardis Karal farante grandan geston iom teatran, kaj rekomencis paŝadi parolante:
“Foje okazis problemo pri greka laboristo, ortodokso. Sicilia kolego lia petis min helpi. Mi kompreneble faris laŭ mia povo. Tiel komenciĝis la afero. Nun mi havas bonajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj. Pri religio mi parolas nur kun miaj sicilianoj, krom se la aliaj faras al mi demandojn. Sed ne malofte mi helpis albanojn kaj ili akceptas min vere frate nun. Kio estas via problemo?”
Karal rakontis.
“ Uŝtari ? Estas tuta tribo da Uŝtari oj. Jes, mi konas la meĥanikiston. Halim , ĉu ne? Ne estas li”.
“Ne estas li, ĉu?”
“Ne estas li kiu krimis, se krimo entute okazis”.
“Kial vi estas tiel certa?”
“Nu, kara policano, kiam vi estos aŭdinta konfesojn de kompleta gamo da homtipoj, vi instinkte scios distingi la honestajn disde la malhonestaj. Halim sen ia dubo apartenas al la honestula kategorio”.
“Ankaŭ mi aŭdis multajn konfesojn, patro”.
“Do ankaŭ vi scias. Kion diras via instinkto?”
“Ke Halim estas senkulpa”.
“Vi havas sanan instinkton. Trovu do alian klarigon al via mistero”.
“Mi ŝatus. Sed la faktoj...”
“Ej, faktoj!” La pastro faris larĝan simetrian geston per la du brakoj, ĉe kiu ambaŭ manoj sin turnis por fine resti momenton senmovaj kun la platoj supren. “La faktoj aranĝeblas. Se vi nur scius kiom da ruzaj faktaranĝoj miaj bravaj sicilianoj ĉe l’ konfesa sakramento jam rakontis al mi!”
“Ĉu Halim havus motivon por kaŭzi la morton de Aleksandro Jendrik ?”
“Unuavide ne. La albanoj ne amis la arkitekton, nek la grekoj, turkoj aŭ sicilianoj, cetere. Sed de neamo aŭ eĉ malamo al mortigo la sojlo estas alta”.
“Ĉu vi scias ion pri la tombeja afero?”
“Jes. Stulta obstinaĵo de Jendrik . Ĝi vekas ankaŭ en mi specon de malamo. La islamaj albanoj petis de la aŭtoritatoj ĉu apartan tombejon, ĉu la rajton entombigi siajn mortintojn orientitaj al Mekko. Jendrik sen komprenebla kaŭzo – por sadisme ofendi, aŭ pro stulta pedanteco pri bonorda laŭliniigo – ĉiam retorikis kaj voĉdonis kontraŭ tiu propono en la Komunuma Konsilantaro. Pro lia ega influo, la sampartianoj – lia klientaro, kiu ne aŭdacus kontraŭdiri lin – same voĉdonis. Ili havas minimuman plimulton, sed tamen plimulton. Sekve la albanoj ne rajtas enterigi siajn mortintojn laŭ la ĝusta rito. Ĉu ne hontinde?”
“Kiel ili reagis?”
“Kolerege. Kaj ili emfazas sian decidemon jene. Ili dumtage enterigas samgentanon laŭ la regularo de la tombeja aŭtoritato, t.e. paralele kun la aliaj tomboj; la administracio do estas kontenta. Sed la sekvantan matenon...”
La malgranda pastreto alprenis mienon de komplotanto. Li kurbigis la dorson kvazaŭ por ŝtele antaŭenpaŝi, dum liaj manoj faris alterne gestojn imitantajn silentan, kaŝan iron. Li estis perfekta komedianto, kiel parole, tiel ankaŭ mime, kaj Karal ne povis ne ridi antaŭ tia komika ludado.
“... la sekvantan matenon oni konstatas ke la tombo ne plu estas bonorde laŭlinia, ĝi estas orientita Mekken! Ili venis dumnokte por ĝin ŝanĝi! Tio ankoraŭ okazis pasintan semajnon. Tiam la aŭtoritatoj reparaleligas la tombon, kaj la albanoj rekomencas, ĝis oni aranĝas gardadon. Ili malvenkas finfine, sed la tuta urbo indignas kaj mokas la aŭtoritatojn. Je la venonta elektado, la konservativuloj perdos sian plimulteton, mi pri tio ne dubas”.
“Ĉu tia ofendo al religia sento ne povus veki deziron kaŭzi la morton de l’ ĉefa respondeculo?”
“La vundo certe tre profundas. Kaj mi kredas kelkajn el ili kapablaj mortigi por afero kiun ili rigardas justa. Sed ili mortigus per tranĉilo aŭ revolvero. Ili estas treege fieraj kaj dignaj. Murdo maskita kiel akcidento aperus al ili ago malfortula, senkuraĝula, eĉ pli: ne vira. Forte kaj brave aspekti ili tiom bezonas! Konduti vire estas kvazaŭ moto ĉe ili. Ili uzus alian metodon. Eĉ se unu aŭ du el la tuta grupo tion farus, certe kulpus neniu el familio Uŝtari ”.
“Mi aŭdis ke la albanoj estas venĝemaj. Ĉu vere?”
“Kiom mi scias, jes. Mi ne volus esti tre asertema tiurilate. Tamen mi aŭdis ke jes, pli ol multaj aliaj”.
“Ĉu do povus esti venĝo, eble pri alia afero ol la tomba?”
“Laŭ mi ne, pro la metodo. Tio tute ne kongruas kun ilia honorkodo, kiu estas ege potenca”.
Jano faris grimacon. Tiu konstanta ripetado pri la albana honorkodo lin ĉagrenis. Finfine, ĉu temis pri karnaj homoj aŭ pri abstrakta ŝablono pri-albana?
“Patro, patro! Vi ne helpas min”, li grumblis. “Kaj ne helpi iun helpindan estas nekristane”.
“Male, filo”, la pastro kontraŭpafis. “Mi helpas vin trovi la veron rezignante tro facilan pseŭdosolvon. Tamen lasu min kristane grandanimi kaj donaci ideon al vi”.
“Ĉu vere? Ĉu bonan?”
“Bonan aŭ malbonan, kiel scii? Sed pensu. Se iu volus malutili al Halim ...”
“Jes?”
“Eble li kredigus murdo simplan akcidenton”.
“Kiel?”
“Kial vi estas tiel certaj ke okazis krimo?”
“Ĉar iu eksplodigis la aŭton”.
“Precize. Nu, imagu ke al Aleksandro Jendrik okazis rompo de cerba vaskulo tiel ke li ne plu povis uzi la dekstran kruron. La edzino ne havis tempon kompreni kio okazas, jam ili faris la grandan salton. Ĉu vi sekvas mian rezonon?”
“Jes. Vi volas diri ke iu, eksciinte pri la katastrofo kaj pri la fakto ke Halim estas la sola ebla suspektoto, eksplodigis la aŭtorestaĵon por direkti la serĉadon krimen. Jes, mi vidas vian...”
“Ĉu ne brila ideo?”
“Brila, sendube. Sed ne ĉio brila estas oro, ĉu? Kaj kia maniero paroli pri la propra brilado! Patro, kie estas via kristana modesto, ĉu ĝi ne akompanas la grandanimecon?”
“Mi estas nur parte kristano. Plene kristani estus superhome. Kaj oni diras ke mi estas multe pli... kiel diri?... pike ĉarma dank’ al tiu mia ne-tro-modesteco”. Li komike mienis.
“Patro! Malpli kaj malpli kristane!”
“Ŝŝ! Mi flustros al vi pripensigon: sian modestecon al ĉiuj elmontri, ĉu estus kristane? Ne, ĉu? Tial mi kaŝas mian... modeste!”
“Patro, vi efektive estas brila!”
La pastran vizaĝon lumigis radia rideto.
“Ĉu ne?” li diris, kun okulumo. Kaj li adiaŭe premis la manon de Karal .
11
La nekropsia raporto kaj la raporto de la kuracisto de Jendrik sciigis nenion neatenditan. Tamen estis utile havi konfirmon pri tio ke, kiam okazis la akcidento, la arkitekto ne estis sub la influo de alkoholaĵo aŭ de ia drogo. Li estis, kiom eblis certiĝi, tute sana, kaj la morton kaŭzis la falo pere de ost-rompo krania kaj frakaso de la spino. La edzino verŝajne mortis, senkonsciigite de la ŝoko, kiam la veturilo brulis.
*
La kunfluejo de Tjazo kaj Mikva , nature tre bela loko, estas aranĝita kiel parketo kun benkoj kaj arbetoj. Tie promenis Stefano, serĉanta senlaciĝon. Li ekrimarkis malnovan ŝtonon, fiksitan en restaĵo de multjarcenta urbomuro. Io estis gravurita, sed bedaŭrinde grandparte forviŝita pro la antikveco.
La junulo komencis deĉifri:
Tjazo kaj Mikva
en paro likva,
Mikva kaj Tjazo
en amekstazo
...
Plue estis pli kaj pli malfacile. Li penis legi, streĉante la okulojn, kiam lin frapis laŭta frazo elstaranta el murmuro kiu zumis al liaj oreloj jam kelkajn minutojn, sed kiun li ĝis tiam tute ne atentis. La voĉo estis konata. Li singarde turnis sin, kaj klinante la kapon, li vidis, sur benko al li kaŝita per kelkaj arbetoj, la kolegon Petron Balgana n kune kun ties amatino Ana . Li penis ilin aŭdi:
“... nur ke mi trovas vin nerva ekde tiu akcidento, kaj tio starigas al mi demandojn”, la knabino diris kvazaŭ sindefende.
Stefano aŭdis virvoĉan zumadon, sed ne sukcesis kapti ĝian sencon. La voĉo de Petro ĉiam estis aparte obtuza.
“Komprenu min”, ŝi revortis, “mi min demandas pri mia patro... mi estas zorga, zorgega pro la... nu, vi scias kion mi rakontis... ili estis vere minacaj kelkfoje, kiel scii? Kaj nun vi, via garaĝo, ĉio. Vi fumas duoble pli ol antaŭe. Ankaŭ mia patro. Mi ne plu scias sur kiu min apogi”.
Stefano senbrue iom pli proksimiĝis. Li volis ne perdi la respondon de l’ kolego.
“Apogu vin sur mi, kara, kiel antaŭe”, diris ĉi-lasta. “Nenio funde ŝanĝiĝis, nur supraĵe. Konsentite, mi ne sentas min perfekte komforte. Sed nur pripensu mian situacion. Eble troviĝas iu murdema en la garaĝo! ” La lastan frazon li prononcis tre emfaze, antaŭ ol aldoni:
“Provu imagi. Kolegon, estron, kiuj ĉiam rilatis kun mi normale, same kiel mi al ili, mi nun jen suspektas, jen forĵetas el suspekto, jen refoje suspektas. Estas lacige por la nervoj”.
“Petro!” ŝi moliĝis. “Jes, kompreneble. Tio devas esti malfacile elportebla. Pardonu min. Sed ankaŭ mi fojfoje angoras. Vi ja scias ke...”
Damne! Motorboato forlasis la kajon kaj ekiris sur Tjazo kun raketada-pafkrakada bruo kovranta la junulinan voĉon. Kiam aŭdeblo revenis, parolis Balgana :
“... de suspektoj. Se vi iam estus suspektata pri murdo – ĉu vi aŭdas min? murdo – vi scius ke oni ne plene povas kontroli la nervojn. Eble ili ne suspektas min nun, sed mia vico venos, kaj ili certe ne forigis min el la listo”. Lia tono abrupte ŝanĝiĝis, dum li rigardadis la brakhorloĝon. “Ej!” li ekkriis, “ĉu vi vidis la horon? Ni rapidu, aŭ ni maltrafos la komencon”.
Kaj ili fulme paŝis for, dum Stefanon invadis aro da sindemandoj.
12
Karal kaj uniforma policestro trapasis vastan ĉambron kun pluraj grandaj desegnotabuloj. Tie ĉi dumtage laboras la arkitektaj desegnistoj, sed ĉi-hore ili forestis. La kabineto de Aleksandro Jendrik troviĝis transe.
Ĝi estis ekstreme bonorda. Vasta skribtablo kovrita per dika vitro, du remburitaj brakseĝoj, eleganta librobretaro plenplena je belaj bindaĵoj, aktoŝranko, ĉio aperis kalkulita por maksimuma efikeco. La ciferŝlosa ujo estis fiksita enmure je la alto de l’ ŝultroj de homo sidanta.
“Ni esperu ke li ne ŝanĝis la kodnombron”, Jano diris al la akompananta policisto, dum li foliumis poŝan notlibreton. Li fingris la ciferplaton. Sen eĉ brueto, la dika pordo malfermiĝis.
Troviĝis monbiletoj – nemulte. Multaj aferpaperoj, dosierujoj, unu porna fotlibro, kaj diversaj dokumentoj.
La detektivo sisteme ekzamenis la trovaĵojn. En kartona dosierujo estis klasita tuta tekstaro el gazet-devenaj vortoj kaj literoj: la anonimletera kolekto. Tuj Karal rimarkis ke da ili estas pli ol kiom Jendrik fotokopie transdonis al la valĉefa polico.
Fakte, la unua elstaris, ĉar ĝiaj literoj estis gluitaj sur alispeca, pli kruda papero. Ĝi tekstis:
Via frato estas bela viro, pli bela ol vi. Almenaŭ tion pensas via nefidela sed fi-bela edzino. Demandu ŝin. Ŝia respondo vin nepre interesos. Kial ŝi diris ke ŝi iras serĉi perditan familion dum ŝi pasigis la semajnfinon en Kastelomara kun la alloga bofrato?
“Ej, Ĝako, ĉu vi sciis pri...” Karal komencis demandi kun la okuloj ankoraŭ al la anonimaĵo. Li sentis apud si surprizsalton. Lia kolego videble estis tro abrupte elskuita el koncentriĝo super la porna bildaro, kiun li foliumis. Li embarasiĝe balbutis:
“Pri... pri kio?”
“Onidiro ke la edzino de Aleksandro Jendrik – Tereza , ĉu ne? – jes, ke Tereza Jendrik kaj la bofrato Jankarlo gekuŝadis?”
“Ne, mi neniam aŭdis pri tio. Se la afero okazis, ili certe sin gardis, ke neniu en Valmu ĝin divenu”.
Jano reprofundiĝis en la studon de la leteroj. Kaŝlevinte la okulojn, li amuziĝe konstatis ke la policisto hezitas repreni la pornaĵon.
“Tiu dokumento estas parto de la enketo, ĉu ne?” li diris okulumante, kun gesto al la fotlibro. “Trastudu ĝin se vi volas. Ĉiaokaze vi ne povas helpi min. La leĝo postulas ke estu atestanto dum mi traserĉas la oficejon, sed li povas fari ion ajn”. Ĝako hezitis, rigardis taks-prove la detektivon, kaj ridetante eksidis en unu el la apogseĝoj kun la ge-nudula libro.
Jano dume plu foliumis la leterojn. Subite li fajfis ekscitiĝe. Novan interesaĵon li trovis, jene:
Ne estas dubo ke la loĝantaro de Valmu , ties gazetaro kaj oficialaj instancoj ege interesiĝus pri la fiagoj kiujn vi faris en 1952 en Miramont kaj pri iliaj tragikaj sekvoj. Se vi volas eviti la koncernan rivelon, venu sabaton la 3-an de septembro je la deka vespere al Monto Baruna . Mi atendos vin ĉe la t.n. Vojkruco de l’ Taksuso, antaŭ la vojeto kiu kondukas al la ĉaledo de s-ro Rijoka . Mi atendos vin ĝis la deka kaj duono.
Bonfarúl
“Jen kial li alsupris dum tiu sabata vespero”, diris la uniformulo.
“Jes”, Jano aprobis. “Oni volis ke li iru tiun vojon...”
“Ĉu vi opinias ke s-ro Rijoka estas implikita?” Ĝako demandis.
“Mi dubas. Aŭ pli ĝuste, eble li estas, sed tion ni ne povas konkludi el tiu ĉi letero. Ŝajnas esti nur precizigo pri la loko rendevua. Tamen ni informiĝos pri Rijoka . Kiu li estas? Ĉu vi konas lin?”
“Li estas unu el la ekscititoj el Vinstrato. Spicisto. Li havas funkcion en la ReVa-grupo. Ĉu vi scias pri tiu?”
“Iomete. ‘Vinstrato ne volas morti’ ktp, ĉu ne?”
“Jes”.
“Mi ne scias tute certe kiuj estas liaj respondecoj en tiu grupo, sed mi aŭdis ke li ĝin prezidas. Li estas konata kiel bona homo. Prospera butiko, pli ĉar oni amas lin ol ĉar la vendado estas bone organizita. Li tre interesiĝas pri folkloro, malnova urbhistorio, lokaj popolkantoj, k.s.”
“Bone. Mi foje vizitos lin”.
Kaj Jano plu studis la paperojn de la arkitekto.
*
Fininte tiun laboron, li iris kun Ĝako al la banko kie s-ino Jendrik konservis monŝrankon.
Ankaŭ ĉi tie la serĉo montriĝis frukta. Inter la malmultaj dokumentoj troviĝis anonima letero tute simila al la unua trovita ĉe la edzo, nome:
Vi estas bela. Ankaŭ via bofratino estas bela. Tion pensas almenaŭ via edzo, kiu vizitas ŝin iom pli ol pure frata intereso postulus. Des pli ĉar lia frato forestas dum tiuj vizitoj.
“Strange”, diris Karal . “Ĉu ĉiu el la paro malfidelis kun ĉiu el la alia paro? Aŭ ĉu iu skribis tiujn leterojn senbaze por inciti la Jendrik -familion?”
Li prenis la sekvantan dokumenton. Estis testamento. Ĝi enhavis ion mirigan: krom diversaj donacoj al tiu aŭ alia, nekredeble altega sumo iris al iu s-ino Vilma Fortaroko, sen motivo esprimita.
“ Vilma Fortaroko!” la detektivo ekkrietis. “Ĉu parenca al la laborejestro de Ejga -Garaĝo?”
“Mi ne scias”, respondis Ĝako. “Mi renkontis tiun Fortarokon komence de la enketo, antaŭ ol vi venis el Valĉefa , sed mi nenion scias pri lia familio”.
“Unu plia persono vidota”, konkludis Jano, kaj li tiris la trian kaj lastan dokumenton el la valoraĵujo. Ĝi klarigis la duan.
Temis ja pri letero de iu Eriko Malven , privata detektivo en Valĉefa , kiu raportis pri diversaj esploroj kaj serĉadoj, fine de kiuj li akiris certecon ke la filino kiun s-ino Jendrik petis lin retrovi estas s-ino Vilma Fortaroko, kelnerino en la restoracio Ĉe l’ Fiŝo Vostumanta en Valmu , edzino de Jobo Fortaroko, kiu estras la riparejon en Ejga -Garaĝo, same en Valmu . Ŝi ŝanĝis la nomon al Vilma kiam ŝi estis adoptita de familio en kiu jam troviĝis unu Johana . Akompanis la leteron foto resendita de la detektivo. Ĝi montris knabineton rave ridetantan antaŭ kuko kun kvar kandeloj. Dorse legiĝis: “ Johana , kvara naskiĝa festo, 2-an de marto 1951”.
“Tiun Vilma n Fortarokon vere benis la sorto”, la uniformulo diris. “Ĉu vi vidis kiom ŝi ricevas testamente de s-ino Jendrik ? Mi ne imagis ke tiu arkitektedzino havas tian personan riĉon!”
“Ĉiam surprizas la faktoj kiujn elfosas enketo”, sentencis Karal . “Sed ĉu tiu ĉi faciligos aŭ komplikos nian serĉadon, mi diri ne povus”.
13
La oficejo de Jankarlo Jendrik prezentis frapan kontraston kun tiu de lia pliaĝa frato. Ĝi ne estis senorda, sed la etoso ne impresis tiel efikece, tiel moderne. Karal trovis ĝin pli homa.
Jankarlo Jendrik estis sveltulo preskaŭ du metrojn alta kun bronza haŭto, nigraj haroj kaj brunaj okuloj kies malhelecon emfazis tre densaj nigraj brovoj kaj nigraj okulharoj pli longaj ol normale ĉe viro. Lia maniero sin teni tuj elvokis sportulon.
Li montriĝis tre afabla.
“Mi atendis vian viziton pli frue”, li baritonis.
“Ĉu vere? Kial?” miris Jano.
“Mi ne scias. Eble ĉar mi estas la persono kiu plej bone konis Aleksandron, kaj mi ĉiam aŭdis ke por kompreni misteran morton oni devas plej funde scii pri la forpasinto”.
“Prave. La afero do ŝajnas al vi mistera?”
“Ho jes! Ĉu ne al ĉiuj?”
“Ĉu vi ne opinias ke meĥanika akcidento...”
“Ne tuj post garaĝa kontrolo”, la frato interrompis.
“Aŭ malsano? Cerba, kora? Krurparalizo?” Jano sugestis.
“Racie mi devus kredi je tiuj, eble, sed fakte mi ne kredas”.
“Kial?”
“Mi ĵus diris: estas neracie de mi. Nomu tion intuo se vi volas. Eble ĉar Aleks estis mia granda frato kaj mi ne imagas lin venkebla de tiaj fizikaj kolapsoj”.
“Ĉu vi trovis lin entute venkebla? Venkinda, eventuale?”
“Jes. Venkinda. Mi neniam vortigis tion al mi, sed nun kiam vi ĝin diras, ĝi sonas tute trafa. Mi eble pasigis mian tutan vivon provante foje lin superi, sed neniam sukcesis. Kial mi elektis la saman profesion, se ne por brili pli ol li? Sed li estis pli bona. Kial mi ekĵetis min en politikon, se ne por lin renkonti sur sama batalkampo kaj lin faligi teren? Mi eble ŝajnos neakceptinde memcentra al vi, sed jena penso min traflugis: tiu stulta morto frustras min de mia unua ebla venko super li. Preskaŭ certe en la venonta voĉdonado mi venkus lin finfine. Mia partio venkos lian kaj mi nedubeble okupos lian lokon en la Urba Estraro. Sed se li ne plu ĉeestas, ne plu estas venko. La cirkonstancoj ĵus favoris min: lia projekto detrui Vinstraton estis eraro. Politike tia mispaŝo ne lasas homon stara”.
“Kion vi opinias pri lia akcidento, se malsano ne ŝajnas probabla al vi?”
“Ej, se mi scius kion pensi, mi pli feliĉus. Ĝi konsternas min. Mia frato tiom aŭtis tiumonte, kaj li estas rektapensulo, viro konanta siajn limojn. Li ne stirus se li sentus sin laca, dormema, kapdolora. Kaj ne estas – pardonu, estis – kiel tiuj junaj sencerbuloj kiuj eksperimentas je l’ kosto de l’ vivo. Li ne bremsus nur lastminute se estus ia risko”.
“Kion vi sugestus por klarigi la aferon?”
“Mi ne scias. Ĉu estus ŝanco ke li renkontis iun survoje kiu fuŝis la veturilon? Ne. Tio estus fantaziega. Sekve, se ne estis malbonhazarda akcidento – tre neprobabla post kontrolo ĉe Alsjo – povas esti nur krima fuŝado engaraĝa. Sed kiu tion faris, kaj kial? Neniu havas motivon tie, ĉu?”
“Ĉu vi uzas la saman garaĝon?”
“Ne. Alsjo estas bonega, sed dekstrulo. Mi iras al sampartiano, socialisto, la Fiat-garaĝo ĉe Fontabela Bulvardo”.
“Kaj via edzino?”
Ŝajnis al Jano ke Jankarlo Jendrik iom ekskuiĝis.
“Ŝi efektive vizitadas Ejga -Garaĝon, sed ne nur tiun, ŝi ne estas tre stabila en siaj kutimoj, ŝi iras jen al unu jen al alia”.
“Kiel ŝi rilatis al la bofratino?”
“Al Tereza ? Normale. Ŝi...”
La viro iomete embarasiĝis. Aŭ ĉu estis mispercepto de Karal ?
“Ili estis tre bonaj amikinoj antaŭe. Nun malpli. Mi ne scias kial. Eble ili tro volis fari ĉion kune, kaj tediĝis unu de la alia”.
“Ĉu vi iam suspektis ke ŝi povus esti malfidela al vi?”
“Malfidela? Ĉu vere vi kredas je fideleco ĉe homoj jam dudek jarojn geedzaj? Mi ne postulus ke ŝi neniam konu alian viron. Estus nehome”.
“Kaj vi?”
“Mi? Kompreneble mi havas am-aferojn. Sed mi ne vidas kian rilaton tio havas...”
“Neniun. Nur tion, ke babilante oni ekscias detaletojn kiuj povas utili al enketo. Diru, ĉu vi konas la albanan meĥanikiston kiu prizorgis la aŭton de via frato?”
“Tute ne”.
“Kion vi scias pri la malamikoj de via frato?”
“Li certe havis multajn. Li kolerigis la islamajn albanojn per la rifuzo lasi orienti kelkajn tombojn al Mekko. Li kolerigis la amantojn de malnova Valmu per la projekto pri larĝa aŭtoŝoseo laŭ Mikva . Kaj li certe havis ĉiaspecajn malamikojn pri kiuj ni scias nenion. Li estis diktatoreca, ambicia, mon- kaj povdezira. Li ne facile toleris kontraŭdiron. Kiam li sentis emon posedi ion, li ne multe hezitis pri la rimedoj”.
“Ĉu li faris agojn nelaŭleĝajn?”
“Mi dubas. Li estis inteligenta kaj singarda. Li ĝenerale trovis leĝajn manierojn atingi sian celon. Sed skrupulojn li ne multe havis”.
“Ĉu vi scias pri io speciala kion li faris en 1952?”
“1952? Kial tiu precizeco? Unuavide ne. Estas proksimume la epoko kiam li edziĝis. Mi povus scii nenion, ĉar mi estis en Kanado tiutempe”.
“Ĉu vi aŭdis pri minacoj kiujn li estus lastatempe ricevinta?”
“Ne. Li menciis nenion similan al mi. Sed ni ne estis sufiĉe proksimaj kore por ke li rakontu al mi pri tiaj konfidencaj aferoj”.
“Ĉu viaopinie iu malamikis sufiĉe al lia edzino por deziri ŝian morton?”
“Ne laŭ mia scio. Ĉu vi pensas ke ŝin oni celis?”
“Povus esti. Ankaŭ ŝi pereis. Ni ne scias kiu estis trafinda, ĉu li, ĉu ŝi, ĉu ambaŭ”.
La konversacio plu daŭris, aperanta al Jano pli kaj pli senutila. Li fine adiaŭis kaj foriris. El la interparolo elstaris liamense la diroj pri la ama vivo de la paro. Kiel konsideri ĝin laŭ la perspektivo de la anonimaĵoj? Ĉu Jankarlo diris la veron, aŭ ĉu li lerte alprenis senĵaluzan sintenon ĉar lin ĝenis la detektiva sondado? Ne estis facile konkludi.