Ĉu li venis trakosme?

Romano verkita en esperanto

Verkis: Johán Valano

Eldonado: TK/Stafeto Antverpeno, La Laguna 1980

Grandeco: 144 p.

Proksimuma verkojaro: 1980

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano.

Ĉia simileco kun ekzistantaj personoj, institucioj, instancoj kaj organoj devas esti rigardata kiel pure hazarda koincido.

1

Roberto – aŭ ĉu ni, kiel ĉiuj liaj amikoj, familiare lin nomu Bob ? – gratis al si la nazon. Tiu gesto, aŭtomata ĉe li ekde l’ frua infaneco kiam problemo stariĝis, neniam mankis, dum li malkodis mesaĝon. La kodon li abomenis.

Li pene atingis la finon de l’ laboro, minuteton kontemplis la deĉifritan tekston, ekstaris kaj komencis paŝi tien kaj reen en la ĉambro, ĉar li bezonis pensi, kaj pensi side al li preskaŭ tute ne prosperis. Li ja estis viro agema.

Li prezentis per si belan specimenon de la homa speco, se oni limigas siajn kriteriojn al tiu modelo de sana besto, kiu ŝajnas esti la hom-idealo ĉe kuracistoj niatempe: simetria belhaŭta kunmetaĵo el sengrasaj muskoloj kaj sanaj organoj, kun bona koro kaj bonaj pulmoj, facila rideto blankdenta kaj frunto ne markita per troo da intelektaj turmentoj. Domaĝe nur ke la tro longa nazo iom fuŝis la cetere harmonian vizaĝon.

La bonfarta koro de Bob Sulavi ne akcelis sian ritmon pro la ĵus deĉifritaj laŭdoj, sed dum li paŝadis enĉambre, fiero tamen ŝveligis lian bruston. Estas plaĉe senti sin ŝatata.

Lia nuna tasko estos pli malfacila. Jes ja, posteno kiel lia, ĉe vaste aŭskultata radiostacio, ege favoras orientadon de la publikopinio – ĝuste tial “ili” petis lin kunlabori – sed estas pli facile plifortigi jam ekzistantan tendencon ol helpi konfuzan opinion sin difini laŭ dezirata senco. Organizi la intervjuon, kiu multigis la vendadon de la koncerna numero de Legantula Plezuro , estis infanludo; sufiĉis iom akcenti la sadisman aspekton de la reĝimo atakata, por ke la homoj sin ĵetu sur la revuon kaj sorbu ties mesaĝon avide. Lukti kontraŭ la eksterteranoj estos malpli simple. Al la publiko, kiu rave voras ĉiun detalon pri suferiga diktatora reĝimo, la eksterteranoj ja simpatie aspektas.

La enhavo de la mesaĝo estis tute klara, kaj paŝante tien kaj reen Bob encerbe kvazaŭ-aŭdis la voĉon de la kolonelo:

“Vi faris bonegan laboron vaste diskonigante la rivelojn de Legantula Plezuro . Konsiderinda parto de la publiko estis impresita kaj proksimiĝis al ni. Nun necesas eviti, ke ĝi voĉdonu por la fantaziuloj, kiuj pretendas rilati kun la kosmo: ties partio estas tro malserioza por havi veran ŝancon sukcesi, sed la plejparto de la voĉoj, kiujn ĝi ricevos, estos perdita de ni. Tio povus sufiĉi, por ke niaj kontraŭuloj ricevu plimulton kaj eniru en la registaron, kun bedaŭrindaj sekvoj el milita kaj internaci-politika vidpunkto...”

Tio estis tute prava. La homoj, kiuj voĉdonos por la nova kosmana partio, ne imagos, ke ili favoras la ruĝulojn. Ili voĉdonos por nova partio, nova homo, sen multe atenti la mankon de rigoro en ties ideoj, sed ili senscie malfortigos la solan grupon kapablan venke kontraŭstari la orientan malamikon. Provi ilin racie konvinki estus perdi sian tempon. La intereso al la eksterteranoj estas pure neracia. Necesos trovi rimedon por malgrandigi la prestiĝon de tiu nova homo, kiu sin lanĉis tiel strange en politikon, de tiu Rikardo Ospaci . Sed kiamaniere? Finfine, kiu estas tiu Rik Ospaci ?

*

Veronika Munzo volvis harbuklon ĉirkaŭ la montra fingro, malvolvis ĝin, revolvis ĝin, kaj tiel plu senfine, dum ŝia frunto sulkiĝis. Tio estis ĉe ŝi nepra kaj nekonscia akompano de ĉia intensa pensado, ĉefe kiam la meditadon tiklis la incita pikilo de zorgo.

Zorga ŝi estis nun, efektive. La artikolo en Legantula Plezuro havis multe pli da efiko, en ĉi tiu tempo elektada, ol ĝi normale devus, kaj ŝiaj ĉefoj en Komitato por Geopolitika Bonfarto – mallonge KGB – pri tio tre malkontentis. Ŝi provis rebati disvastigante onidiron, ke Legantula Plezuro estas redaktaĵo de Centra Informkolekta Agentejo – mallonge CIA – kaj ke ties artikoloj estas aŭtomate stampitaj kiel politike senvaloraj, sed ŝi, manke de pruvo, ne povis tion publikigi, eĉ se persone ŝi ne havis dubon, time ke oni lanĉus kontraŭ ŝi la tutan justican aparaton en brua proceso pri misfamigo.

Ne mirige do, ke Veronika volvadis kaj malvolvadis la buklon sen trovi en tiu kutima gesto ian ajn trankviliĝon. KGB atribuis egan gravecon al la baldaŭa voĉdonado, ĉar unuafoje post longa periodo prezentiĝis okazo enscenigi registaron, kiu povus distancigi sin de la okcidenta mondo. Sen ia dubo, ĝi tute korekte analizis la situacion: la plej efika taktiko estis favori la fantaziulojn, kiuj kredas je kunlaboro kun eksterteraj vizitantoj. Ĉiu voĉo donita al Rikardo Ospaci estos voĉo perdita de la fortoj porokcidentaj, eĉ se la voĉdonanto mem tion tute ne konscios...

Por taŭge plenumi siajn instrukciojn, ŝi devos pli rekte rilati kun la kosmana partio. Multo ja turniĝas ĉirkaŭ la demando, kiu estas tiu Rik Ospaci ?

*

“Frenezulo.” diagnozis Ĝoja .

“Ruzulo,” opiniis Jano.

“Kial ne homo sincera?” Stefano demandis.

Jano Karal , polica detektivo, ties edzino Ĝoja kaj ilia nevo Stefano eliris kun impresa homamaso el la vastega kunvenejo, kie Rikardo Ospaci ĵus prezentis sian politikan programon.

“Ĉu li ne aperas al vi purintenca?” Stefano insistis.

“Nuanco: purintenca li ŝajnas ,” respondis Karal .

“Li estas sincera,” Ĝoja asertis. “Tiuj malsanuloj ĉiam sinceras. Li rakontas ion fantazian, sed li mem kredas ĝin. Tial lia voĉo enhavas tiun konvinkan povon.”

“Mi ne konsentas,” komentis la detektivo. “Li efektive havas ian ĉarmon, ian allogon, kiel bona teatra aktoro, kaj li ruze ekspluatas la propran talenton por konvinki naivulojn kiel Stefano. Ĉiu bona komedianto ŝajnas sincera, ĉu ne?”

“Tamen vi ne neos, ke lia argumentaro estas kohera!” la junulo diris.

“Kompreneble ĝi estas kohera, oni tion nomas sistema deliro precize, ĉar troviĝas io tre kohera en la rezona logiko,” iom sentence klarigis Ĝoja , la psikologino el la triopo. “Kiam li diras, ke li vidis vizitantojn el la spaco, li diras la veron, sian veron, ĉar li efektive vidis ilin, parolis kun ili, kaj ricevis de ili la taskon reformi la mondon. Nur necesas aldoni, ke tio okazis kvazaŭ sonĝe, kaj lia mensa malsano konsistas en tio, ke li ne distingas halucinojn, kiajn ni ĉiuj havas dumsonĝe, disde la realo.”

“Kion vi diras, tio estas imprese rigora...” ŝia edzo ekdiris.

“Ĉu ne?” ŝi interrompis, kontenta ke ŝi konvinkis lin.

“...sed kiel vi ĵus brile prelegis al ni, rezono povas esti tre kohera kaj tamen delira,” li frazfinis.

“Grrr!” ŝi gruntis, kun grimaco.

“Ne delira estas via rezono,” Stefano prononcis kun konsola voĉo, “nur erara. Vi lasas vin misgvidi de via psikologa trejniĝo. Vi ne kapablas vidi la realon tute simple: homo diras, ke li parolis kun eksterteranoj; eble li efektive parolis kun eksterteranoj. Vi juĝas antaŭ ol kontroli: puran antaŭjuĝon vi havas.”

“Almenaŭ mi,” Karal emfazis, “juĝas ne antaŭe, sed poste. Mi rigardis lin, kaj vidis bonan aktoron ĉarmoplenan. Mi aŭskultis, kaj aŭdis nekredeblaĵojn lerte aranĝitajn por delogi naivan publikon. Min tuŝis lia nedubebla elokvento, kaj mi demandis al mi: kion li celas? Formiĝis en mi hipotezo: li celas povon, famon, riĉon. Kaj mi testis mian hipotezon ĉe ĉiu lia vorto. Ĝi neniam estis kontraŭdirita. Konkludu mem.”

“Tamen,” pledis Stefano, “ĉu vi ne trovis impresaj liajn argumentojn pri la Biblio, la anĝeloj, ktp? Estas interese vidi, kiel logike li klarigas multajn tekstojn bibliajn, miraklojn, aperojn kaj similaĵojn per la agado de vizitantoj el la kosmo, el planedo de alia stél * ol nia suno. Min tio ege impresis.”

* En Sanktavalo, kie okazas ĉi tiu rakonto, estas kutime de tempo al tempo elizii substantivon, kiel ni faras nur en kantoj kaj poezio. Oni tie signas la elizion ne per apostrofo, sed per supersigno sur la lasta vokalo, por montri la akcentoŝanĝon. Ĉar tiu sistemo estas tipografie pli oportuna en teksto kun diversspecaj citiloj, ni ĉi tie ĝin alprenos.

“Ba! Ne min,” respondis Jano. “Li prezentas tiujn klarigojn kvazaŭ li ilin ricevis freŝdate de eksterteranoj, sed ili aperis jam antaŭlonge en la soveta revuo Scienco kaj Religio , kaj en multaj aliaj eldonaĵoj. Ili preskaŭ fariĝis klasikaj.”

“Fakte Rikardo Ospaci ekspluatas la religian bezonon,” Ĝoja aldonis. “Ĉu vi rimarkis, kiom da junuloj tie lin aŭskultis religie? Nia generacio havis aŭ tradician religion, aŭ tiun alian religion, kiu estis kontraŭreligia sciencismo, aŭ laikismo. Sed la juna generacio grandparte havas nek unu nek la alian. Ospaci parolas al ili pri eksterteraj estaĵoj, kiuj deziras interveni en la homajn aferojn, kiel la grekaj dioj aŭ la mezepokaj anĝeloj, kaj la junuloj fervore kredas lin. Tio estas normala, ĉar la emo eliri, eĉ se nur image, el nia eta tero profunde radikas en la homa kór , sed ilia sinteno estas zorgiga, ĉar la politika programo de Rik Ospaci ne enhavas ion vere praktike utilan, kaj li riskas delogi al si multajn voĉojn, kiuj pli utilus aliloke.”

“Nu, nu, lia politika programo...” komencis Stefano, ne sciante kiel fini la frazon, ĉar li nur volis kontraŭstari la onklinon kaj ne havis ion precizan por rebati, “...ĝi estas tre fleksebla.”

“Ĝuste tio estas danĝera,” la policano diris. “La voĉdonantoj, kiuj sendos tiajn ulojn al la parlamento, tute ne scias, kion iliaj elektitoj tie faros. Ne ligitaj per preciza politika programo, ili povos fari ion ajn.”

La tri plu iris dum momento silente. Malvarmetis la nokto, sed ne tiagrade, ke ĝi malagrablus. Milionoj da steloj lumis en vasto sennuba. “Tie supre troviĝas pensantaj estaĵoj, tute certe,” Stefano pensis, “eĉ se ni neniam kontaktos ilin”. Li rigardis sian onklon. Ankaŭ Karal paŝante jen kaj jen ĵetis rigardon al tiu admirinda ĉielo, kaj en lia sinteno, kiam li levis la okulojn stelaren, Stefano perceptis timetan esprimon, kvazaŭ la detektivo timus, ke la paroloj de Rik Ospaci enhavus pli da vero ol li racie allasas.

La voĉo de Ĝoja subite sonis, disrompante la silenton.

“Eĉ se li ne ricevos sidlokon en la parlamento,” ŝi diris kun la tono de persono pli pensanta laŭte ol vere deziranta ion komuniki, “almenaŭ ion li rikoltos: la eblecon vivteni sin dank’ al sia halucino, aŭ ruzo, aŭ sperto, kio ajn vi konsideru ĝin. Liaj libroj tiom disvendiĝis, ke li jam tiris el ili riĉegon, kaj la kotizoj al lia partio ankaŭ amasiĝas laŭ impresa kadenco. Ne mirige, kiam oni vidis la fervoron de l’ ĉi-vespera publiko. Ĉu vi rimarkis, kiajn malamikajn rigardojn tiuj junuloj ĵetis al la kelkaj, kiuj kuraĝis kontraŭdiri?”

Respondis nur la bruo de la ŝuoj ritme frapantaj la trotuaron, dum ŝvebis en ĉies menso la sama demando: finfine, kiu estas tiu Rik Ospaci ?

2

Jano Karal troviĝis en la eta kvartala policejo de Tegolista strato, kiam envenis tri ekscititaj buboj, kies rapida spiro signis ĵusan kuradon.

“Rigardu, sinjoro, kion ni trovis,” diris la plej granda, kiu devis aĝi ne pli ol dek jarojn, kaj li triumfe transdonis al uniforma policisto rektangulan ujon el griza plasta materialo.

La policisto malfermis ĝin kaj ne povis reteni miran ekkrieton.

“Monbiletoj!” li diris, dum Jano faris kelkajn paŝojn por stari malantaŭ li kaj rigardi la kaptaĵon. Estis efektive faskoj da altvaloraj biletoj. La uniformulo rapide taksis, laŭ la dikeco, ke la tuto sume egalas kvar- aŭ kvinoble lian monatan salajron. Li grimacis, kaj demandis:

“Kie vi tion trovis?”

La tri knaboj komencis samtempe.

“Ej! Ne ĉiuj kune!” li interrompis. “Ni procedu bonorde. Unue diru al mi viajn nomon, aĝon, adreson, kaj poste kie kaj kiel vi tion trovis.”

El la konfuza raportado, kiu sekvis, kompreniĝis, ke la infanoj ludis ĉe la muro de la malnova kaserolfabriko, jam plurajn jarojn forlasita nun, kiam sunradio briligis ion en fendo inter du ŝtonoj. Scivolaj, ili iris rigardi tute proksime kaj malkovris la plastan saketon, kiun ili ĵus alportis.

“Mi ĝojas, ke vi troviĝas ĉi tie,” la policisto flustris al Karal , “ĉar mi bonvenigos konsilon de iu pli sperta ol mi. Kion ni faru per tiu mono? Ne estas ordinara perditaĵo, kiel estus paperujo trovita sur aŭtobusa seĝo aŭ eĉ surtrotuare. La monon oni tien lokis intence. Krome ekzistas neniu maniero identigi la posedanton.”

Karal responde turnis sin ne al li, sed al la infanoj:

“Restu ĉi tie momenteton, almenaŭ unu el vi. Mi ŝatus, ke vi montru al mi la lokon, kie vi trovis vian trezoron. Post minuto ni iros.” Kaj tion dirinte, li kapsignis al la uniformulo iri kun li al la apuda ĉambro, kie ili povos paroli en plena privateco.

Tie okazis telefona konversacio kun la ĉefo de Karal , leŭtenanto Remon , fine de kiu decidiĝis, ke oni remetos la monon en la truon, kie ĝi estis trovita, kaj ke oni provos aranĝi sistemon por scii, kiu venas repreni ĝin. Esperante, ke la koncernato ne rimarkis ĝian portempan malaperon, leŭtenanto Remon instrukciis Janon akompani la infanojn al la kaŝejo kaj tie diskrete atendi, ĝis alia policano venos anstataŭi lin. Intertempe li petos la helpon de la ĉefurba kontraŭspiona servo, por ke ĝi venu aranĝi sistemon ebligantan nevidate foti la personon, kiu tuŝos la plastan poŝeton. De similaj sistemoj, funkciantaj plej diskrete eĉ nokte, la kontraŭspionaj moŝtoj disponas diversajn specojn.

Tiel la afero organiziĝis. Antaŭ ol Karal foriris kun la infanoj por remeti la plastan ujon, li zorge “kaptis” la fingropremojn de sur ĝi. La tri buboj tre fieris, kiam li petis ilin doni fingrostampan specimenon, kun la celo distingi la manipulajn spurojn de la nekonato disde iliaj. Karal forte rekomendis al la knaboj ne paroli pri sia trovaĵo, sed li sciis, ke li petas ion superhoman. Oni povis nur esperi, ke la famo preskaŭ certe lanĉota de la triopo kaj de iliaj familianoj ne disvastiĝos ĝis la oreloj de tiu, al kiu la mono estas destinita.

“Tiuj uloj el la kontraŭspiona servo estas vere kompetentaj,” Stefano diris kelkajn tagojn poste, rigardante la foton. “Mi ne sciis, ke ilia aparato krome stampas la daton kaj horon.”

“Jes, ili estas kompetentaj, kaj ili havas modernan ekipon,” respondis Karal .

La foto estis farita je la dua post noktomezo. Ĝi montris virinon ne tre grandan, kun plaĉa vizaĝo kaj – gesto neatendita en simila cirkonstanco – fingro de la maldekstra mano ŝovita en la haroj, kun buklo volvita ĉirkaŭ ĝi, dum la dekstra kaptis la plastan saketon plenan je monbiletoj.

*

En la ĉiovendejo svarmis aĉetantoj. Oni multe parolis pri ekonomia krizo, sed se juĝi laŭ la sumoj, kiuj elspeziĝis en tia magazeno, el la krizo eskapis ampleksa tavolo da loĝantoj.

“Pardonu!” petis Stefano nevole surtretinte piedon de altulo, kiu, hezitante inter diverskoloraj ŝtrumpetoj, gratis al si la nazpinton. La alia turnis al Stefano vizaĝon lumigitan per rideto, en kiu legiĝis malavara disdono de pardonoj.

La junulo plu trabatis al si vojon en la densa homamaso, kies konstantaj haltoj kaj turniĝoj ne faciligis la iron. La altkreskulo, rezigninte la ŝtrumpetojn, paŝis post li, ne pli glate. Ili tiel alvenis je negranda distanco de l’ maŝino fotokopia, kiun virineto nutradis per paĝo post paĝo de dika dokumento. Ĉiufoje kiam paĝo estis kopiita, ŝi metis la originalan folion en tiun saman fakon, kiun trafis ĉiu preta kopio.

“Pardonu!” ekdiris la altkreska viro koliziante kun Stefano, kvankam pardonon devis peti ĉi-lasta, kiu kaŭzis la kunpuŝiĝon haltante tute subite.

Ke li tiel abrupte ĉesigis sian pluiron, tio ne estis senkaŭza: la ino fotokopianta ja ĵus metis maldekstran montran fingron al harbuklo laŭ tiel karakteriza gesto, ke Stefano tuj rekonis la virinon el la foto. Ĉu sentante, ke oni ŝin rigardas, ĉu pro la bruo de la plurhoma karambolo, kiun okazigis la senprepara halto de Stefano, ŝi levis la okulojn, surprizsaltis kvazaŭ rekone kaj, plej neatendite, svenis.

“Atentu”, “Iu malsanas!”, “Mi ja diris, ke mankas aero ĉi tie”, voĉoj diverskoloraj samtempe kriis, inter kiuj unu infana – “ĉu la sinjorino subite mortis?” – elstaris malkvietige. Dum du viroj genuis apud la falinta junulino, Stefano trovis sin puŝita ĉe la kopian maŝinon. Vidante la faskon da fotokopioj kaj aliaj folioj, li ĝin ekprenis sin demandante, ĉu estos pli saĝe ĝin redoni al la virino aŭ ĝin havigi al la polico, konsidere al la mistero pri la mono kaŝita. Sed fakto kvazaŭ devigis lin elekti la duan eblecon: antaŭ liaj surprizitaj okuloj, mano fulmrapide kaptis la reston de la dokumento, t. e. la nekopiitan parton, kiu kuŝis sur la maŝino mem, kaj ĝi malaperis. Stefano apenaŭ havis la tempon konstati, ke tiu mano apartenas al la ŝtrumpetulo, sur kies piedo li antaŭe paŝis, jam tiu estis for. La junulo vane serĉis. Malgraŭ sia alta kresko, la viro sukcesis dissolviĝi en la ĉirkaŭan homan oceanon.

“Kio okazis poste?” Jano demandis la nevon.

“Alvenis iu magazena gravúl ,” Stefano respondis, “kaj li portigis ŝin al la flegejo, kie ŝi tuj retrovis la konscion.”

“Vi do ne scias, kiu ŝi estas, ĉu?”

“Ho jes. Kiam mi konstatis, ke mi ne povus trovi la ulon, kiu ŝtelis ŝian dokumenton, mi tuj revenis al la loko, kie ŝi svenis. La gravulo ankoraŭ ne alvenis tiutempe. Iu provis ŝin veki vangofrape. Estis multaj personoj ĉirkaŭe. Mi diris: ‘kiu ŝi estas?’ kaj malfermis ŝian mansaketon. Neniu taksis tion stranga en la donitaj cirkonstancoj. En ŝia saketo troviĝis nenio aparte rivela, nur la kutimaj aĵetoj. Tamen mi havis la eblecon parkerigi al mi la indikojn de ŝia identiga karto.”

Jano prenis paperon kaj globkrajonon.

“Nomo: Veronika Munzo,” la junulo diktis, “fraŭlino, naskiĝdato: 14-a de junio 1950; naskiĝloko: Sankta-Stefano. Tio estis amika favoro de la sorto por ke mi pli facile memoru. Adreso: Tribunalstrato 76, Valĉefa ; profesio: sekretariino.”

“Bonege. Mi transdonos tiujn informojn al la kontraŭspiona servo.”

“Kaj ĉu la dokumenton, kiun ŝi fotokopiis...?”

“Ankaŭ la dokumenton mi sendos al ili. Ĉio ĉi ilin certe interesos.”

“Ĉu vi havis tempon rigardi tiujn foliojn?”

“Nemulte. Ĉu vi?”

“Nur iomete, sed sufiĉe por konstati, ke estas listo de personoj el la tuta lando kun politikaj kaj psikologiaj komentoj: ĉu ili favoras tiun aŭ alian partion, kiaj estas iliaj ĉefaj malfortaj punktoj, kiamaniere ilin eventuale manipuli, ktp.”

“Jes. Ni ne povas scii, kiu kunmetis tiun liston, sed okulfrapas, ke ĝi estus treege utila al iu ajn fremda registaro, kiu volus enmiksiĝi en nian politikon. Mi rimarkis, ke inter multaj nekonatoj troviĝas jen kaj jen nomo de gravulo. Tial mi ne dubas, ke niaj amikoj kontraŭspionaj ĝojos pri tiu kaptaĵo.”

“Sed ĉu, leĝe, ni ne devas redoni la dokumenton al ŝi?”

“Sendube jes. Ni faros fotokopion kaj sendos nur tiun al la spionvoruloj. La paperojn, kiujn vi prenis, estos plej bone, plej nature, ke redonu vi. Se vi povus tiuokaze iom pli ekscii pri ŝi, vi faros grandan servon al ni ĉiuj.”

“Se ŝi estas sekretariino, kial do ŝi faris fotokopiojn en ĉiovendejo? Ŝi certe havas pli oportunan eblecon uzi oficejan maŝinon, ĉu ne?”

“Dependas... Tiuj ĉi paperoj certe ne rilatas al ŝia laboro. Se ŝi timas, ke oni surprizos ŝin fotokopianta ion, kion ŝi ne rajtus, eble estas pli sekure por ŝi uzi la anonimecon de granda magazeno.”

“Eble jes, mi ne pensis pri tio. Ĉu vi havas ideon pri tio, kion niaj spionspionoj faros pri ŝi?”

“Ho jes, mi scias, ili jam diskutis la aferon kun ni, kiam ili venis aranĝi la fotosistemon. Ili ne havas sufiĉe da disponeblaj homoj por sekvadi ŝin ĉien, sed tion ili dezirus. Ili petis nin tion aranĝi laŭeble, sed mi dubas, ĉu ni havas sufiĉe da homoj. Fakte mi pensis, ke... nu... nun estas la paskaj ferioj, ĉu ne? Kion vi faras? Ĉu vi laboras nuntempe?”

“Ne. Kun tiu ekonomia krizo oni ne facile dungas portempajn ulojn kiel via studenta nevo. Mi ne trovis laboron. Verdire mi ne multe serĉis. Mi decidis, ke foje ne malbonos al mia sano, se mi ripozos dum la libertempo.”

“Se vi do volas distron, kiu samtempe utilos al la komuna bono...”

“Ne faru paroladon, mi komprenis. Kaj vi konas mian malvirton: enketi ĉiam estis por mi volupto. Mia ekspluatinda moŝto do denove komplezos al la polico, kvankam mi kelkfoje min demandas, kion ĝi farus, se mi ne oportune ekzistus. Via mendo estas, ke mi simple eksciu pri tiu Veronika ĉion, kion vi mem ne kapablus trovi, ĉu ne?, por ke vi havu la gloron triumfe savi la ŝtaton el kruela reto da spionoj. Mian rolon oni ne rajtos mencii, ĉar ĝi estas ne laŭregula. Bone, bone. Mi grandanimos plian fojon, kaj malkovros pri Veronika aferojn, kiujn ŝi mem tute ne scias...”

Kaj kun unu el tiuj humuraj vizaĝesprimoj, kiujn tiom ŝatas lia onklino Ĝoja , li faris komikan riverencon, kaj foriris.

*

Estis unu el tiuj ŝtal- kaj betonkonstruaĵoj, kiuj, similaj al gigantaj alumetskatoloj, provizas loĝon al miloj kaj miloj en urbo moderna. Stefano liftis ĝis la tria etaĝo kaj tuj trovis la pordon. Li sonorigis.

Mikson el dubo kaj timo elmontris la vizaĝo de Veronika Munzo, kiam ŝi malfermis la pordon. Ne tre granda, ŝi surhavis bluĝinson * kaj malhele ruĝan trikaĵon, kies fortikecon du agresemaj mampintoj ŝajne penis kontroli ĝisekstreme.

* bluĝinso : (labor)pantalono el kruda, tre fortika, blua kotonŝtofo (angle: blue jeans ).

“Sinjoro...?” ŝi diris kun demanda esprimo kaj voĉo profunda.

“Mi staris apude, kiam vi... ĉe la fotokopia maŝino...” Stefano ne facile trovis la vortojn.

“Ho jes, eniru, mi petas.” Ŝi aperis al Stefano tre dezira rapide fermi la pordon. Ŝi invitis lin sidi.

“Ĉu vi fartas tute bone nun?” la junulo demandis.

“Jes. Estis nenio grava. Verŝajne la manko de aero en tiu magazeno... Sed ĉu nur por scii pri mia sano vi venis? Estas tre ĝentile kaj mi sentas min danka; tamen, mi havas multon por fari, kaj...”

“Ne,” Stefano interrompis. “Fakte mi venis por redoni al vi la paperojn, kiujn vi fotokopiis.”

Ŝi videble sentis egan malpeziĝon.

“Mi troviĝis tie, kiam oni kondukis vin for,” li aldonis. “Mi konstatis, ke en la ĝenerala kriz-etoso neniu pensas pri viaj dokumentoj, kaj mi ilin savis.”

“Dankegon,” ŝi diris, kaj ŝia sincero sonis kortuŝe, “estas vere tre afable.”

Dum li transdonis la paperojn, ŝi proponis trinkaĵon, kion Stefano, ema elpumpi informojn, ĝoje akceptis. Ŝi forlasis la ĉambron kaj revenis kun pleto, sur kiu staris tera kruĉo, du glasoj kaj pladeto da biskvitoj.

“Mi esperas, ke plaĉos al vi,” ŝi diris kun falsmodesta esprimo. “Estas trinkaĵo, kiun mi faras mem”.

Stefano gustumis. Iom acida, sed tre parfuma sensaĵo tiklis liajn palaton kaj nazon.

“Bonege,” li diris. “Kio estas en ĝi?”

“Citrono kaj sambuko, plus kelkaj aliaj aferoj: mia sekreto!” ŝi respondis kun eta rido.

“Mia avino faris ion pli malpli similan, sed tamen ne tiel perfekte paradizan,” Stefano komentis kun flato, kiun ŝi videble ĝuis.

“Ĉu vi kolektis la tuton?” ŝi demandis foliumante la ĵus transdonitajn paperojn.

“Mi prenis ĉion, kio estis en la... kiel oni nomas tion?... en tiu ujo, kie la fotokopioj finas sian vojaĝon. Estis nenio alia.”

“Ho jes, estis io alia. Mi fotokopiis nur duonon de la dokumento, kiam tiu malfeliĉo okazis. La alia duono estis sur la maŝino mem.”

“Ne,” Stefano mensogis. “Kiam mi prenis ĉi tion, estis nenio sur la maŝino. Mi estas tute certa. Mi kompreneble tuj rigardis, ĉar la plimulto el la homoj tien metas la kopiotajn paperojn.”

“Oj” ŝi respondis ĉagrenite. “Tio estas tre malagrabla, ĉar estas grava dokumento. Iu verŝajne prenis ĝin kaj ne scias, al kiu ĝin redoni.”

“Presigu en gazeto anonceton,” tuj diris Stefano.

“Jes, eble mi tion faros,” ŝi diris dubeme.

Ŝvebis silento. Stefano rigardis ŝin. Li sin sentis embarasita. Li sciis, ke se li lasus siajn sentojn nature disvolviĝi, li enamiĝus. Veronika ja havis ĉarmon, multege da ĉarmo. Ŝia relative eta korpo estis tre bele proporcia, sed precipe la vizaĝo allogis. La trajtoj estis fajne, delikate ĉizitaj, kun buŝo farita por ridi kaj kisi, kaj io mistera en la brunaj okuloj. Pli ol ĉio, lin tuŝis ŝia mildo. Nenio akra en ŝi, nenio iam ajn abrupta, nur tiu agrabla, glata harmonieco de la voĉo, de la movoj, de la tuta estmaniero. “Kiel bone oni sentus sin, vivante tutvive kun ŝi!”, li pensis, kaj tiu ideo efikis perturbe. Por kroni la tutan impreson – ankaŭ ĉi tio pikis la koron de Stefano – iom da malgajo sur la frunto legiĝis. La junulo perceptis ĝuste: Veronika Munzo estis dolĉa knabino, kvazaŭ destinita de la naturo por simpla, tenerplena ekzisto, sed kaptita de la vivo en zorgojn, kiuj malebligis al ŝi iam ajn komplete sereni.

“Belan apartamenton vi havas,” la junulo diris, ne sciante kiel daŭrigi la konversacion, kaj tamen nepre decidinte tiri el ŝi maksimumon da informoj. La salono, kie ili sidis, estis vere vasta kaj nun plaĉe lumigata de la suno.

“Jes, belan” ŝi eĥis.

“Mi esperas,” diris Stefano, kiu trovis tiun vastan apartamenton ne kongrua kun sekretaria salajro, “ke foje mi perlaboros sufiĉe da mono por havigi al mi ion similan, eĉ se mi devas okupi ĝin kun kamaradoj.”

“Espereble via revo realiĝos,” ŝi respondis. “Tiu ĉi apartamento estas iom granda, sed ĝi tuj plaĉis al mi, kiam mi vidis ĝin unuafoje. Kaj ĝi estas tre proksima al mia laborloko.”

“Ha jes? Ĉu vi do laboras ĉi-apude?”

“Jes, mi sekretarias en la regiona administracio.”

“Devas esti interese,” Stefano diris per laŭda, gratula tono.

“Jes. Mi ekscias multon pri la tuta Sanktavalo, eĉ pri la tuta lando, fakte, kvankam nia oficejo estas regiona. Ĉio estas tiel multaspekte interligita niatempe.”

Stefano, traserĉante la menson por trovi manieron ĉerpi pri ŝi pliajn informojn, aŭdace ekdiris:

“Mi bedaŭras, ke mi ne trovis la tuton de via dokumento. Mi nevole vidis iom el ĉi tiuj folioj, kaj ili ŝajnas tre gravaj, ĉefe konsidere al la baldaŭa voĉdonado.”

“Ĉu vere?” ŝi diris kun kvazaŭ-naiva esprimo. “Mi faris tiujn fotokopiojn kiel servon al amiko. Mi mem ne rigardis la enhavon. Mi ne multe interesiĝas pri la voĉdonado. Mi ankoraŭ havas nelaŭmodajn ideojn: por mi politiko estas afero vira.”

Kun sincera mieno de ŝatanto, Stefano trinkis iom el la vere refreŝiga nektaro. Lia gesto estis des pli malrapida, ke li volis uzi la tempon por serĉi interesajn demandojn, kiuj tamen aspektu nature. Ĉar la inspiro ne venis, li provis ĉerpi ĝin el biskvitoj, sen pli da sukceso.

“Kaj vi?” ŝi demandis per sia belsona voĉo. “Kion vi faras en la vivo?”

“Nuntempe mi estas senlaborulo,” li respondis.

“Ĉu vere? Kia malfeliĉo!” ŝi ekkrietis. “Mi scias, ke por junuloj, kiuj devus eniri la profesian vivon, ne estas facile trovi dungiĝon hodiaŭ. Mi deziras al vi plej agrablan bonŝancon en via serĉado. Simpatia knabo kiel vi, kun inteligenta vizaĝo, tamen certe trovos ion taŭgan, laŭ mi.”

“Espereble,”li prononcis kun profunda ĝemspiro. Li sentis sin ne tre talenta ĉifoje en sia strebado informiĝi. Eble la lasta rimarko de f-ino Munzo malfermis pordon al posta pli bona konatiĝo. Li do indikis al ŝi siajn nomon, adreson kaj telefonnumeron por la kazo se, hazarde en sia grava oficejo, ŝi aŭdus pri ebla laboro. Kaj li adiaŭis ŝin.

“Mi treege dankas vin,” ŝi diris al li sursojle.

“Ne dankinde,” li aŭtomate respondis, kaj li peze paŝis al la lifto, nekontenta pri siaj detektivaj kapabloj: pri ŝi li sciis preskaŭ nenion pli ol enirinte.

3

“Joĉjo, filo de Karleto, eble min savos vi!” Stefano kriis tiel laŭte, ke du preterpasantoj turnis sin por lin akre rigardi.

Stefano, kiel scias ĉiu kulturita leganto – t.e. persono jam leginta la aliajn rakontojn el la krimkroniko sanktavala – estas homo neniel rimarkinda: mezgranda, mezpeza, mezbela, mezforta, ordinare vestita, lin karakterizas la manko de tipaj karakterizoj (pro tio jam en la lernejaj jaroj oni donis al li la kromnomon “ Mezetúl ”).

La junulo, al kiu li direktis la preskaŭ solenan formulon notitan ĉi-supre, male prezentas per si tipon tre difinitan, tiun de troulo: li estas tro maldika, tro altkreska, kun tro longaj membroj kaj ŝultroj tro mallarĝaj, liaj haroj estas tro senordaj, kvazaŭ neniam kombilo ilin tuŝus – aŭ ĉar neniam kombilo ilin tuŝas –, lia rigardo tro mirplena, kaj ĉefe lia maniero sin teni multe tro klina: ŝajnas, ke ekdorminte unu nokton kun kresko de 1,60 metro, li vekiĝis la morgaŭon du metrojn alta kaj neniam repaciĝis kun tiu fakto.

Se nur aldoni, ke li estas ido de Karleto, la restoraciisto, kiu estas bokuzo de Jano Karal , la edzo de Ĝoja , onklino de Stefano, vi tuj komprenos la parencan rilaton inter tiuj du knaboj, kaj se plu diri, ke Joĉjo (mallongigo de Jozefo, ne de Johano) aĝas 21 jarojn, kaj ke du pasioj plenigas lian vivon, spionromanoj kaj elektroniko, vi jam scios multon gravan pri nia nova simpatia rolulo. Kaj por ke vi sciu ĉion vere sciindan, ni krome precizigu, ke Joĉjo havas specialan talenton por enamiĝi al virinoj pli aĝaj ol li, kiuj superece traktas lin kiel amuzan sentoobjekton antaŭ ol lin forlasi ege malfeliĉa. Nunperiode, li “oftumas” (kiel oni diras en Sanktavalo) kun iu nerimarkinda sekretariino nomata Lizabeta , kies gusto por strangaĵoj eble klarigas ŝian akcepton, verŝajne portempan, al lia aminduma fervoro.

Kiam li aŭdis la saluton de Stefano, la okuloj de Joĉjo, kutime mirplenaj, iĝis miregplenegaj: li gapis.

“Ej! Stefano! Estas vi!” li krietis, montrante per tiuj kvar vortoj, ke mankas al li nek kapablo observi, nek povo sin esprimi koncize, du kvalitoj ege valoraj en polica enketado.

“Joĉjo, mi bezonegas vian helpon.” Stefano diris. “Ĉu vi havus momenton por aŭskulti min?”

“Dekojn da momentoj, centojn da momentoj,” respondis Joĉjo, kiu ĉiam estis malavara, per la tro naza voĉo, kiun Naturo donacis al li.

Pluvego abrupte ekfalis, kaj ambaŭ junuloj kure rifuĝis al oportuna kafejo.

Stefano rakontis pri la okazaĵoj ĵus raportitaj ĉi-supre, kaj esprimis sian elreviĝon ĉe la penso, ke f-ino Munzo nun konas lin, tiel ke fariĝis praktike neeble, ke li observu ŝin nerekonate. Li elokvente vortigis sian mallaŭdan opinion pri tiu polico, kiu samminute petas onin porti dokumenton al virino, kaj diskrete spioni ŝin, kvazaŭ la du ordonoj ne kontraŭdirus sin reciproke.

Kiam Stefano menciis la monbiletojn el la murfendo, la svenon kaj la misteran dokumenton, la okuloj de Joĉjo brilis per io pli ol miro. Li ĝuis. Stefano bezonis nek klarigi nek peti. Jam la troulo flaris partoprenon en viva spionromano, kaj liaj naztruoj moviĝetis, kiel ĉe hundo spurtrova.

Pro devoj en la familia restoracio, Joĉjo ne estis libera antaŭ la fino de la vespero, sed li senpacience deziris partopreni en la spionaventuro. Li promesis, ke ĉi-nokte jam li iros Tribunalstraten por observi kiel eble plej multe. “Ŝi nur eliru,” li anoncis, “kaj mi spionsekvos ŝin ĝis infero se necese.”

*

Estis la unua nokte, kaj Stefano jam dormis la profundan dormon de l’ junaĝo.

“Tintin tintin tintin” vokis la telefono.

La nevo de Ĝoja Karal havas ĉambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj studentoj, sed dum la paskaj ferioj la tri estis for, ĉiu en sia familio, tiel ke Stefano, kies patrino mortis kaj patro, reedziĝinta, foriris eksterlanden, nun okupis la apartamenton sola.

“Tintin tintin tintin”

Stefano plu dormis.

“Tintin tintin tintin”

“Kio estas?” li fine oscedis en la telefonon.

“Kruĉo da krudo! Mizera mezetúl ! Vi krepuska korpusklo! Se vi ne respondas al la telefono, nia enketo komplete fuŝiĝos!” tondris, kiel vi jam divenis, sagaca leganto, la voĉo de Joĉjo kolera.

La vorto “enketo” efikis tute veke.

“Kie vi estas?” Stefano demandis.

“En telefonbudo. Aŭskultu. Mi sekvis vian belan buklulinon. Feliĉe, ke ŝi eliris, ĉar mi estis tuj forironta. Mankas io en nia organizo: anstataŭantoj, sed pri tio ni parolos...”

“Alifoje,” interrompis Stefano. “Tempon vi ne havas, ĉu?”

“Nu, ne. Mi do sekvis ŝin. Ŝi nun estas eksterurbe en domo kun du apartamentoj. Ŝi estas en la supra apartamento. Mi aŭdis ŝin kaj ŝian gastiganton supreniri ŝtupare, tiel mi scias. Estas negranda domo kun ĝardeno ĉirkaŭe; ĝi troviĝas ĉe t. n. Vojo Rozarba, tio estas ne malproksime de la ŝoseo al Farobel , en Punjano, do notu: Vojo Rozarba n-ro 12. Mi telefonas al vi, ĉar mi tute forgesis kunpreni mian elektronikan ekipon. Vi imagas, kiel bone estus surbendigi... Sed dum mi iros preni ĝin, iu alia devas observi la domon por vidi, ĉu ŝi eliras. Tial mi vokis vin. Ni esperu, ke ne estos tro malfrue, kaj ke ŝi ne jam eliris.”

“Nu, bone, mi tuj venos, reiru gardi. Ĉu vi rigardis la nomon de la loĝanto de tiu apartamento?”

“Jes. Fama nomo. Estas Rikardo Ospaci .”

*

“Ĉu ŝi ne foriris?” demande flustris Stefano.

“Sendube ne. Plu estas lumo, kaj oni aŭdas du voĉojn, unu viran, unu virinan. Mi esperas, ke estas la sama virino, kaj ke Veronika ne eldomiĝis, dum mi provis vin skui el la ronkado.”

“Kion ekzakte vi volas fari?”

“Nu, mi havas hejme tre sensivan mikrofonon. Kun pila portebla magnetofono ni povus per ĝi surbendigi multon.”

“Sed ĉu via drato estas sufiĉe longa?”

“Jes. La malfacilaĵo estos trovi, kiel fiksi la mikrofonon al stango sufiĉe alta por atingi la fenestron. Pripensu la aferon dum mi forflugas por preni mian ekipaĵon.” Kaj apenaŭ li finis paroli, jam li ekrajdis sian motorciklon, kaj veturis for.

Stefano rigardis la domon. Ne estis multe da lumo, sed tio estis avantaĝo por iu, kiu kompreneble deziras resti nevidata. Feliĉe la domanoj ne havis hundon, aŭ ĝi estus jam bojinta. La junulo tre singarde paŝis ĉirkaŭ la domo sukcesante ne brui.

Ju pli li rigardis, des pli li opiniis nefarebla la intencon de Joĉjo. Se ties ekipo ne enhavas longan stangon por la mikrofono, neniam prosperos al ili solvi la problemon. Longa branĉo ne troviĝas purŝance en tia loko. Stefano serĉis, sed vidis nenion taŭgan.

“Necesos grimpi al la balkono” murmuris interna voĉeto. Al tiu sugesto la knabo respondis tremete. Altigi sin al la balkono signifus preni sur sin konsiderindan riskon. Se li faros bruon kaj oni malkovros lin, oni prave kulpigos lin pri provo enŝteliĝi aŭ almenaŭ atenci privatecon. Kaj ĉu estas eble tien grimpi tute senbrue?

Stefano estas bona gimnasto, kaj se li povus salte kapti la randon de l’ balkono, li senpene sukcesus levi la korpon al ĝi. Sed, unue, eble la balkono estas tro alta, kaj, due, fari tion kun plena silento estus superi la kapablon de ordinarulo.

Ĉu ŝtupetaro solvus la problemon? Parto de Stefano diris “jes”: tiu parto volis raporti al la onklo rezultojn indajn je gratulo. Alia parto diris “ne”: tiu ĉi timis eltroviĝon; ĝi akre memoris la fojon, kiam, en monta lignodomo ne malproksime de Valmu , oni malkovris lin en ŝranko, kie li sin kaŝis, kaj la multajn malagrablajn sekvojn de tiu aventuro.

Tamen vivi senriske ne estas vere vivi. La riskojn oni nur kalkulu. Ĉu iu povus vidi lin de la vojo? Ĉi-hore preterpasas neniu. Tamen iu povus reveni al unu el la apudaj domoj aŭtomobile. La risko fakte estas malgranda, kaj oni povas forigi ĝin uzante la parton de l’ balkono, kiun aŭtolumoj ne povas – aŭ apenaŭ povas – prilumi de la vojo.

Pli serioza estas la risko, ke oni aŭdus lin el interne. Vidi oni ne povus, ĉar la kurtenoj estas fermitaj, kaj estus vere ne tre probable, ke iu venus sur la balkonon ĝuste, kiam Stefano tien grimpos. La risko do dependas ĉefe de la aŭdebleco, kun kiu la junulo prenos kaj metos la ŝtupetaron.

La fina risko – fina en la mensa listigo de Stefano, sed logike komenca – estas... ne trovi ŝtupetaron. Tiun riskon oni povas alfronti tuj. Serĉu, amiko Stefano: estas la sola rimedo scii, ĉu oni vere deziras trovi aŭ ne!

Stefano serĉis kaj trovis. Ŝtupetaro kuŝis laŭlonge de muro. La junulo komencis levi ĝin kun plej delikataj movoj. Kiam io metala renversiĝis, tuŝite de unu el la ekstremaĵoj de la ŝtupetaro, la knabo havis la impreson, ke la bruo vibrigas la tutan domon kaj longe longe resonas. Li haltis meze de sia movo kaj provis subpremi la bruon de sia spiro. Tion li sukcesis, sed ŝajnis al li, ke lia koro batas tiel laŭte, ke iu altirita de la falbruo nepre perceptos ĝin.

Fakte nenio okazis. Li apenaŭ rekomencis singarde levi la ŝtupetaron, kiam lia koro jam ree misbatis. Io glacia ĵus falis sur lian nukon, kaj, pro lia nerva stato, ĝi preskaŭ surprizsaltigis lin kun bruaj konsekvencoj. Li feliĉe regis sin. Estis nur guto el la posttagmeza pluvego, kiun vento forskuis de sur folio.

Tenante la ŝtupetaron, li paŝis al la balkono. Kato el ie ekaperis kaj frotis sin ĉe liaj kruroj kun amika ronrona zumzumo. Amika, sendube, sed ĝena, ĉar la besteto trovis nenion pli sprita ol salti kaj resalti tuj antaŭ la piedoj de Stefano. Por iu, kiu tenas senspire relative pezan ŝtupetaron, la akompano ne estis ideala.

Kiam finfine li staris sub la balkono kaj aranĝis ĉe ĝi la ŝtupetaron, la junulo firme decidis, ke ne li supreniros. Joĉjo estas maniulo pri spionromanoj, li do prenu la honoron. Stefano, pri la fakto, ke li sukcesis meti ĝuste la ŝtupetaron sen fari eĉ plej etan bruon, ne malmulte fieris. Li grimpis du, tri, kvar ŝtupetojn kaj aŭskultis. Sen ia dubo aŭdiĝis voĉoj vira kaj virina. Sed la sencon de ilia interparolo oni ne povis kompreni.

La balkono laŭiris la murojn ne nur ĉe la antaŭo de la domo, sed ankaŭ laŭ parto de la flankoj, kaj ĉe unu flanko Stefano fiksis la ŝtupetaron, por ke la virino ne vidu ĝin, se ŝi elirus.

Strange, kiel la tempo pasas malrapide, kiam oni atendas. Laca resti senage, la junulo pliafoje komencis supreniri, kiam veturilo pasis sur la vojo. Ties reflektoroj aperis tre potencaj, kaj li horore konstatis, ke ili bonege prilumas la ŝtupetaron. Li havis la tempon rifuĝi en la malsupran mallumon antaŭ ol la ŝtupetaro estis plene prilumata, sed tamen...

*

Stefanon skue surprizis flustro en la orelon:

“Ĉu vi frenezas? Mi parolis pri stango, ne pri ŝtupetaro!”

“Ej! Finfine vi! Mi tute ne aŭdis vin.”

“Mi lasis la motorciklon en la paralela vojo, por ne brui. Sed ni ne bezonas vian ŝtupetaron, rigardu!” Kaj Joĉjo fiere montris fiŝkanon.

“Mi havis la ideon survoje,” li klarigis. “Ĉu ŝi ankoraŭ enestas?”

“Mi opinias, ke jes.”

“Bone. Tamen via ŝtupetaro helpos, ŝajnas al mi,” li diris, kaj li fiksis la mikrofonon al la ekstremaĵo de la fiŝkapta stango per fortaj kaŭĉukaj ligiloj, kiujn li kunprenis. Li senbrue grimpis, ŝtupon post ŝtupo, kaj metis la mikrofonon ĉe la balkona fenestropordo. La magnetofonon li surhavis, fiksitan per rimeno.

Longtempe ili tiel restis: Stefano malsupre, rigardante kun zorga mieno, Joĉjo tute kviete sur la ŝtupetaro, kun la mikrofono tenata ĉefenestre.

Finfine la lumo estingiĝis en la apartamento. Joĉjo murmure demandis:

“Kion vi opinias? Ĉu ili nun gekuŝos?”

“Ŝajnas, ke jes.”

“Do ni foriru. Ĉu ni remetu la ŝtupetaron, aŭ lasu ĝin tiel?”

“Ni remetu ĝin. Helpos al neniu, se ili havos la impreson, ke iu provis enŝteliĝi aŭ spioni.”

Ili sukcesis remeti la ŝtupetaron tute senbrue, kaj revenis al siaj respektivaj hejmoj. Ili sin sentis tro lacaj por tuj aŭskulti la plurajn bobenojn da bendo.

*

“Ĉu vi aŭskultis?” Stefano telefone demandis al Joĉjo, tuj kiam li ellitiĝis.

“Jes,” respondis la alia.

“Nu, kaj kio? Ĉu interese?”

“Treege interese,” diris la magnetofonulo.

“Diru tuj, mi estas terure senpacienca,” petegis Stefano. Sed io en la voĉo joĉja ne plaĉis al li.

“Ni surbendigis teatran radioprogramon,” lamentis la kunspiono. “Ŝi certe eliris, dum mi telefonis al vi...”

4

“Aŭskultu, geamikoj, kial resti ĉi tie? Mi proponas al vi glason en la apuda trinkejo. Estas tre trankvile tie.”

Stefanon, kiu ĵus prononcis laŭte tiujn vortojn, ĉiuj rigardis des pli scivole, ĉar – krom Veronika – neniu konis lin. Sed tuj poste la vizaĝoj sin turnis al la centra figuro, respekte atendante ties respondon.

“Kial ne?” diris ĉi tiu per vibra baritono, “estas bona ideo, ni iru.” Kaj li majeste ekiris.

Rik Ospaci aspektis kiel profeto, kun siaj bela barbo kaj fajraj okuloj. Kiam li sidis, li ŝajnis altkreska, sed post kiam li stariĝis, oni konstatis, ke li apenaŭ superas la mezan korpoalton: li havis torson misproporcie grandan kompare kun la nelongaj kruroj. Al tri detaloj eble ŝuldiĝis lia ĉarmo: al la rigardo, kiu jen boris ĝiskerne, jen ameme karesis, al la moviĝemo de la vizaĝtrajtoj, kaj al io vibra, profunde resona en la voĉo.

La dekopo procesie sekvis la profeton el la kunvenejo, kie li ĵus paroladis. Kiam, antaŭ eble dudek minutoj, la homamasoj disiris, restis grupeto da admirantoj aŭ scivoluloj, preskaŭ ĉiuj junaj, kiuj proksimiĝis al la barbulo kaj religie aŭskultis, kiel li respondas tiun aŭ alian demandon. Rimarkinte, ke Veronika Munzo restas kun tiu rondo, Stefano opiniis la okazon oportuna por scii pli pri la majstro kaj pri ŝi.

La trinkejo efektive estis tre kvieta, kaj ili komforte sidis ĉirkaŭ ronda tablo. Stefano observis. Ke tiuj junuloj volas kredi, laŭ la teorio de Ĝoja , tio evidentis el la streĉaj, detal-avidaj vizaĝoj. Kaj Ospaci sciis taŭge sensoifigi ilian avidon.

“Mi estas simpla homo kiel vi kaj vi, eta ordinarulo,” li diris kun modesteco des pli impresa, ĉar li videble neniel klasiĝis inter la ordinarajn homojn. “Ili elektis min ne pro iu speciala supereco. Ili bezonis iun, kaj hazarde mi tie troviĝis.”

“Sed kial vi iris tien? Ne hazarde, sed ĉar vi aŭdis internan voĉon, telepatian alvokon, ĉu ne?” diris ruĝharulino, en kies okuloj adoro legiĝis.

“Ne, ĝuste ne, mi iris tien por foti cervojn. Fotado estas unu el miaj pasioj. Bestojn mi ŝategas foti, ankaŭ birdojn. Sed tio postulas, ke oni restu longe en sovaĝa loko tute senbrue.” Li direktis al la parolinta virino tre mildan, dolĉan, karesan rigardon, kiu igis ŝin fandiĝi tenere.

Stefano komprenis ion pli pri lia sukceso. Rik prezentis per si neordinaran miksaĵon el pur-infana bonkoreco, natura simpla amemo kaj potenco kvazaŭ ekstertera. Tenereco legiĝis ĉi-foje en la okuloj, sed samtempe la tuta sinteno kaj la reeĥa voĉo pensigis pri io superhome forta, pri ia multjarmila, vastaspaca energio. La larĝa alta busto sur la nelongaj kruroj eble esprimis fizike tiun duoblan eston, kiu cetere ŝajnis bone integrita, dubigante Stefanon pri la interpretado de Ĝoja , laŭ kio Ospaci estus frenezulo.

“Kiun lingvon ili parolis? Neniun, verŝajne, nur telepatie,” diris virino iom malpli juna ol la aliaj, kiu impresis kelke vireska.

“Tute ne, tute ne, mia kara Lizabeta ,” li respondis riproĉete. “Estas eksterordinare, kiom da malĝustaj ideoj vi ĉiuj havas! Vi legis tro da t.n. sciencfikciaj verkoj. Ne. Ili parolis nian lingvon. Ili studas ĝin jam multajn jardekojn, eĉ se nur aŭskultante niajn radioprogramojn.”

“Mi pretus kredi multon el tio, kion vi diras,” anoncis junulo kun okulvitroj, “se ne estus tiu fantazia ideo starigi novan politikan partion. Mi povas imagi, ke nin vizitas estaĵoj el malproksima planedo, sed kial ili sin miksus en niajn lokajn politikajn kverelojn, tion mi ne povas prezenti al mi.”

“Ankaŭ al mi tio ŝajnis nekredebla,” Rik Ospaci respondis, kaj lia voĉo, riĉa je harmonoj, ekhavis tonon de humileco. “Sed komprenu ilin. Ili nin observas jam longe. Ili ŝatus rilati kun ni. Tamen ili ne povas, ĉar ni senprofite investas nian tutan energion en stultajn kverelojn sociajn kaj ŝtatajn. Ili opinias, ke tio ne respondas al la vera deziro de la ter-loĝantoj. Ĉar ili rigardas nin de tiel alte, ili vidas pli klare niajn erarojn, kaj la manieron ilin korekti. Ili sekve decidis komisii teranon klarigi ilian vidpunkton al la tuta homaro.”

“Sed kial nova partio?”

“Ĉar ili pensas, ke la malnovaj perdiĝis en erarajn analizojn, kiel en marĉon, kaj staras trans korekteblo. Tial nur nova partio, bazita sur plenaj honesteco kaj aŭtenteco, sur nova maniero formuli la homajn problemojn, havas laŭ ili ŝancon okazigi la ŝanĝojn en la pensmaniero, kiujn ili bezonas por starigi kun ni daŭrajn harmoniajn rilatojn. Sed atentu! Se ni volas sekvi la saĝecon eksterteran, la evoluo estos treege longa. Ni estas nur ĝermo. Ili ne kalkulas laŭ nia temposkalo. Ili scias, ke la venko ne lumos morgaŭ. Tamen ĉu pro tio mi rajtis diri ‘ne’?”

“Ne,” respondis la grupo unuvoĉe. Kaj Stefano mire konstatis, ke ankaŭ li eligis tiun firman “ne”. “Li havas kvazaŭ-hipnotigan povon” li pensis. Kaj la konsciiĝo, ke tiu barbulo sukcesis igi lin diri ion ne pripensitan, per la pura forto de hipnotiga retoriko, komplete renversis la sentojn de l’ junulo. Kie antaŭe regis scivolo, admiro, mikso el dubo kaj preteco sekvi, tie nun nur unu emocio restis: timo.

“Egale ĉu li diras la veron, frenezas aŭ estas nur ruza avidulo, tiu viro estas danĝera”, li diris al si. Li ne plu aŭskultis. Li kvazaŭ perdis konscion pri la tempo. La aliaj pagis, adiaŭis, disiris, li premis manojn aŭtomate, kaj subite trovis sin sola en la trinkejo.

“Ĉu vi estas malsana?” la kelnerino patrine demandis.

“N-n-ne,” li balbutis, fuŝpalpante en sia monujo. Sed li ne estis tute certa.

Reveninte hejmen, li konstatis grandan ŝanĝon en si. Ĝis tiu vespero lia sento koncerne la loĝantojn de la kosmo enhavis ĉefe esperon, entuziasmon kaj deziron komuniki. Nun okulfrapis lin, kiel neracie tiuj sentoj naskiĝis. Antaŭe eksterteranoj signifis por li solvon. Nun, subite, problemon ili levis. “Ankaŭ ili povus esti imperiistoj”, li flustris al si. Kaj li ektremetis.

*

Joĉjo, Stefano, Ĝoja kaj Jano kune sidis en la salono de Karal . Kiel planite, ili reciproke sin informis pri la respektivaj rezultoj. Ili ja antaŭe decidis ĉeesti aparte la paroladojn de Rik Ospaci kaj provi poste partopreni en grupaj diskutoj, por kiel eble plej bone koni la (relative) junan “profeton” kaj liajn rilatojn kun Veronika Munzo.

Pri ĉi-lasta neniu eksciis ion ajn. Sed pri la privata vivo de l’ barbulo pluraj interesaj detaloj kolektiĝis.

“Knabino en tiu grupo freneze amas lin, mi eksciis,” diris Joĉjo. “Ŝi laboras ĉe Vespera Folio , kie li antaŭe estis ĵurnalisto.”

“Ĉu vi scias ŝian nomon?” demandis la policano, kiu tenis notlibreton surgenue.

“ Elga Misuro,” respondis Joĉjo, rigardante propran poŝlibreton. “Ŝi jam amis lin, aŭ ametis, kiam li laboris por la gazeto, sed ekde kiam li foriris, ĉar li havis kontaktojn kun eksterteranoj, ŝia pasio pli kaj pli fajre ardis, laŭ miaj informoj.”

“Ĉu li foriris mem, aŭ estis maldungita?” Ĝoja demandis. “Oni aŭdas ambaŭ interpretojn.”

“Li foriris mem, sed fakte estis maldungita. Oni efektive devigis lin for. La direktoro furiozis, kiam la gazeto publigis serioztonan artikolon pri lia sperto kun hometoj el la kosmo,” diris Karal (kiu, kvankam mem ne sanktavalano, nerimarkante uzis la dialektan radikon publ - anstataŭ publik -).

“Prave,” aprobis Joĉjo, “sed ion mi eksciis, pri kio vi eble neniam aŭdis. Oskaro Kolombét , la direktoro de Vespera Folio , kiu tiom koleris pri tiu artikolo, estas la amanto de... divenu...”

“De tiu... kiel vi ĵus nomis ŝin... de tiu, kiu flamas por Ospaci ?” Stefano sugestis.

“Ĝuste, mezetúl , tute ĝuste,” respondis Joĉjo. “Oskaro Kolombét kaj Elga Misuro formas aman paron jam de jaroj, kaj oni diris al mi, ke al la bela Oskaro – ĉar laŭdire li estas bela kiel buldogo – tute ne plaĉis la subita fervoro de Elga por la trakosmaj rilatoj.”

“Interese, ege interese,” Karal murmuris, eble pli al si ol al la tuta kunularo.

“Kaj en via grupo, onklino, kion oni rakontis?” Stefano demandis al Ĝoja . Sed ĉi tiu nur levis la ŝultrojn.

“Mi ne havis bonŝancon,” ŝi diris. “Mi ne sukcesis eniĝi en grupon. Mi nur aŭdis du junulojn babili pri ia tekniko de etaj verdaj estaĵoj el la kosmo por mortigi telepatie, kontraŭ kio ekzistus neniu defendebleco, sed ili rimarkis, ke mi aŭskultas, kaj malaperis, ĵetinte al mi rigardon, kiu tute elvokis provon telepatie murdi min...”

5

En sia tuta vivo, Melania Georgido stumblis ĉe la sama nesolvebla problemo. Ŝi ege ŝatis sian sendependecon, kaj pro tio neniam eltenus vivon en domo maljunula. Sed soleco al ŝi pezis: forte viglis en ŝi la deziro dividi kun iu alia la ĉefajn spertojn de la vivo.

Tial, se ŝi – laŭ fantazia hipotezo – foje forlasus la ortodoksan religion, en kiu ŝi estis edukita, por alpreni kredon paganan, ŝi certe kultus unuarange al tiu unuaranga beno de l’ soluloj: la dio Telefono.

Vidu nun, kiom telefonemo ŝin tiklas. Ŝi hazarde trafis sur la televida ekrano programon el malproksime, kiun oni neniam listigas en la gazetoj de Valĉefa , ĉar ĝi estas ĝenerale nericevebla, kaj la afero montriĝis tiel spirhaltiga, ke ŝi nepre devas komuniki siajn sentojn al iu alia.

Efektive, jen ŝi jam telefonas:

“ Adela ? Ĉu estas vi? Rigardu sur kanalo 7. Kion?... Televido, kompreneble! Jes, 7. Estas eksterordinara raportaĵo... Ne... Ne en la gazeta programo. Vi scias, ke kanalo 7 neniam listiĝas ĉe ni... Kial?... Hazarde. Mi serĉis alian, sed mislokis miajn okulvitrojn... La sono, la paroloj, kompreneble... Mi ne bezonis vidi por aŭdi, ke ĝi... Pli ol interesa, kiel oni povas diri? Terure interesega... Ne, mi trovis ilin en mia poŝo... Tiuj eksterteranoj refoje venis, sed ĉi-foje la televido ĉeestis kaj ili filmis ĉion... Kiel mi diras, kara, ekzakte tiel. Ili venis kaj oni ilin filmas. Mi adiaŭas tuj, ĉar mi ne volas perdi minuton. Sciencisto parolis, kiam mi decidis telefoni al vi. Lia klarigo ja estis tute nekomprenebla por mi... Ĝis!”

Adela Gregor vidis. Nebone, ĉar la elsenda stacio malproksimis, kaj la meteologiaj kondiĉoj estis favoraj nur sporade. Sed ŝi vidis sufiĉe por scii, ke necesas averti la najbarinon Julian.

“Haloo! Jes, parolas Julia Blankavój ... Kion? Sed mia aparato neniam donas ion per kanalo 7... Ĉu vere?... Dankon, sinjorino Gregor , mi tuj rigardos.”

Kaj tiel, de vidvino al vidvino, de najbarino al najbár , de amiko al amikino, la famo disvastiĝis: ili venis kaj estis filmataj.

La adiciiloj de l’ telefona kompanio laboris laŭ freneza ritmo. Ĉar dum parto de Valĉefa telefonis al la konatoj la miraĵon pri programo 7, alia parto telefone disvastigis informon ne malpli gravan:

“Rikardo Ospaci ĵus mortis!”, “Oni trovis Ospaci n mortan!”, “Mi ne scias, nur ke li estis tute sana, kaj jen mortis subite”, “Krimo! Rik estis murdita!”. La vortigo variis, sed ne la signifo. “ Rik mortis”, “ Rik mortis”, “ Rik mortis” ripetis la telefonaj lineoj kaj ties milvoĉa eĥo kafeja, drinkeja, restoracia, aŭtobusa aŭ privatloĝeja.

Ne necesis multe da tempo por ke kruciĝu ambaŭ informlinioj. Baldaŭ la famo prenis novan formon: “La verdaj hometoj alteriĝis kaj murdis Ospaci n, verŝajne ĉar li rifuzis labori por havigi al ili la povon...”

Sprituloj aldonis amuzajn detalojn, kiujn homoj kredemaj tuj prenis serioze. Mensmalfortuloj enmiksis siajn sonĝojn, prenitajn por realo. Vidiluzioj kombinitaj kun la forta kolektiva sugestio aldoniĝis al la tuto. Kaj post du horoj oftiĝis komentoj kiel jenaj: “Mi vidis ilin propraokule: du flugantajn telerformajn aferojn, tute lumajn en la nokto” aŭ “Ŝi rakontis mem al mi la aferon: ŝi pasis laŭ Hugostrato, kie la publaj lumoj paneis, kaj eta homo estis tie kaŝita kaj kuris post ŝi, kaj li havis enmane armilon, specon de tubeto, kaj kiam li ekfunkciigis ĝin, venis fasko da lúm , kaj muso, kiu kuris tie, ekestis nevidebla, fulmrapide neniigita. Feliĉe ŝi sukcesis sin forsavi dank’ al ĵus alvenanta bús ...»

Post iom da tempo estis neeble atingi telefone oficejon polican, armean aŭ administran. En la ĉefurbo, la ministro pri defendo kaj tiu pri enlandaj aferoj devis forlasi, la unua komitatkunsidon, la dua varman liton virinhavan, por rapidi al televida studio kaj tie turni sin “ĉefe al la loĝantaro de Sanktavalo, sed ankaŭ de aliaj regionoj” kaj klarigi al ĝi, ke la eksterlanda programo sur kanalo 7 estas fikciaĵo, kaj ke oni ne konfuzu ĝin kun la efektiva morto de s-ro Rikardo Ospaci , juna ĵurnalisto el Valĉefa , fondinto de partio, kiu prezentas kandidatliston por la baldaŭa elektado.

Tio, kune kun la klarigo sur la morgaŭa gazetaro, kvietigis la spiritojn, se escepti aron da obstinuloj, laŭ kiuj la ministroj intervenis nur “por kaŝi al la popolo la amplekson de la katastróf ”.

*

Jano Karal ĉirkaŭrigardis. Estis io prema en la loko mem. Jam la antaŭan tagon, kiam li venis tuj post la funebra malkovro, la loko lin impresis preme. Nun, la korpo estis for, la fotoj jam faritaj, restis sur la grundo nur la kreta silueto de homo kun granda larĝa torso, kruroj ne tre longaj, kaj la brakoj etenditaj preskaŭ kruce.

Rokoj, nur nudaj rokoj ĉirkaŭis la polican detektivon. Nuboj densis en la ĉielo, kaj Jano, tiom por fari ion helpan al pensado, kiom por konservi la formon de l’ falinto en la okazo, se komencus pluvi, kovris la kretan desegnon per ŝtonetoj.

Ne necesis nekropsia raporto por scii, ke Rik Ospaci mortis pro rompo de ostoj kaj histoj. Sufiĉis rigardi supren: li falis de proksimume 150-metra alteco, kaj neniu arbo, neniu vepro, neniu herbejo povis moligi la baton, li falis sur grundon betone malmolan, nur de ŝtonoj kaj rokoj kovritan.

Rik Ospaci ĉiam rifuzis diri, kie, laŭdire, li renkontas la elkosmanojn, sed li plurfoje menciis “tre sovaĝan kaj dezertan lokon en la montoj ne pli ol 60 kilometrojn for de Valĉefa ”. Li eble elektis ĉi tiun lokon kiel bazon por siaj elpensaĵoj.

Malsupre de la alta apikaĵo, de kie Ospaci falis, etendiĝis relative vasta ebena spaco, en kiu iom da imago povus vidi alteriĝan terenon. La reliefo, malglata pro la rokoj piede de la natura ŝtonmurego, fariĝis plata kaj kovrita de malabunda herbaro je negranda distanco de la klifo. Ĉirkaŭrigardante, Karal starigis al si du demandojn, kies respondon li eble trovos en turista gvidlibro, nome, pro kiu natura kaŭzo preskaŭ nenio kreskas ĉi-loke, dum tute proksime, je pli alta nivelo, videblas vastaj pinarbaroj, kaj de kie venas – do kion signifas – la nomo Rafunja donita al ĉi tiu rokdezerto.

Nenio pli restis vidinda piede de la roka vertikalaĵo, kaj la detektivo reiris la krutan vojon supren. La loko, de kie Rik Ospaci falis, povus liveri pri la evento indikojn, kiujn la rokoj malsupre obstine rifuzis doni.

La natura teraso, de sur kiu la mortiga plonĝo okazis, ne estis tre glata. Tie kreskis arboj kaj herbo. Vojeto paralelis la randon de la klifforma altaĵo tiel proksime al la abismo, ke multaj certe sentus kapturniĝon ĝin irante. De ĉi tie la malsupra ebenaĵo eĉ pli pensigis pri alteriĝa tereno, tiom ĝia glateco kontrastis kun la ĥaosa naturo ĉirkaŭa.

Jano Karal tre atente ekzamenis la grundon, sed vane. Neniu indikaĵo, neniu spuro montriĝis. La vetero estis seka dum la tri aŭ kvar lastaj tagoj, kaj la ŝtonabunda tero ne povis konservi la stampon de plandumoj. Eĉ se homoj luktis ĉi tie, neniu spuro restus, ĉar la naturo estis per si mem ĥaoso, al kiu neniu baraktado povus aldoni malordon.

Al la randa vojeto, kiu sekvis la neregulan formon de la kvazaŭklifo, perpendikle kondukis, sur la alia flanko, vojeto alsupranta laŭ ne tre forta deklivo. Jano ekiris ĝin. Post cento da metroj ĝi atingis pli larĝan teran vojon, pli malpli kovritan de ŝtonoj, kiu unusence serpentis valen, kaj alisence kondukis al la kulmino. Ambaŭflanke staris koniferoj, kaj verŝajne pro ili la grundo ĉi tie ne estis same seka kiel rande de la krutaĵo: la pluvego de la antaŭa semajno ne lasis sin forgesi tiel rapide ĉi-loke. Sur kelkaj grundopecoj, arbe ŝirmitaj kontraŭ suno kaj vento, vera koto troviĝis, kaj en ĝi nete aperis spuroj pneŭmatikaj. La plej spurriĉa koto eĉ tenis stampaĵon de du bone distingeblaj kaŭĉukaĵoj. Ne povis esti dubo, ke du aŭtomobiloj tie pasis post la forta pluvo lastsemajna.

Kontenta fine renkonti materian sciigon, Jano faris gipsan muldaĵon de la spuroj. Tion farinte, li decidis sekvi la vojon supren. Estus utile scii, ĉu la veturanto lasis sian aŭton tie por piediri al la rafunja belvedero, aŭ ĉu li plu stiris direkte al la montkulmino. Bedaŭrinde, la lokoj sufiĉe malsekaj por konservi spurojn ne abundis, kaj ili ĝenerale troviĝis nur ĉe la vojrando, kie rado ne bezonis pasi. Jano do devis alsupri plurajn centojn da metroj antaŭ ol retrovi pneŭmatikajn premaĵojn. Tiuj estis videble la samaj kiel unuj el la pli malsupraj: almenaŭ unu el la du aŭtoj nekontesteble daŭrigis la veturadon.

Sekvante la vojon supren per la rigardo, Jano Karal ekvidis ion, kio similis al ligna muro. Paŝante plu, li konstatis, ke estas kabano. Li proksimiĝis. La lignodomo estis ne malgranda, pli granda, eble, ol la plimulto el similaj montaj konstruaĵoj. Ĝi estis relative malnova, sed evidente bone prizorgata. Ĝi staris je cento da metroj distance de la ĉefa vojo, sed la terstrio, kiu kondukis al ĝi, estis sufiĉe larĝa por ke oni ĝin atingu aŭte. La fenestrokovriloj estis fermitaj, kaj nenio indikis la ĉeeston de iu ajn.La policano tamen iris frapi al la pordo. Kiel atendite, neniu respondis, kaj la pordo estis ŝlosita.

Promenante ĉirkaŭ la domo, Karal rimarkis instalaĵojn, kies ĉeesto en tia sovaĝejo tuj elvokis riĉecon: elektra lampo ĉe la enirpordo, kaj elektra pumpilo, kiu, se Jano prave interpretis, kion li vidas, tiris akvon el puto al rezervujo lokita supre. Ĉar kompreneble elektra energio ne estis publike liverata ĉi-alte, tio signifis sufiĉe potencan generatoron. Estus interese scii, kiu originalulo vivas aŭ – pli probable – sporade vivas en tiu lignodomo. Estis strange, ke homo sufiĉe riĉa por provizi sian domon per tiaj instalaĵoj ne elektis pli taŭgan situon. Multaj lokoj pli pentrindaj troviĝis samregione.

Komencis pluveti, kaj Jano ĝojis, ke li havis la tempon fari la muldaĵojn, ĉar se la pluvo intensiĝos, baldaŭ restos nenio plu el la spuroj. Li rapidis returne.

*

“Kaj ĉu vi scias, kiu frenezulo konstruis al si loĝejon en tia neimagebla loko?” demandis leŭtenanto Remon .

“Jes, Izabela trovis la informon,” Karal respondis

En la ĉefpolicejo de Valĉefa Izabela ludas gravan rolon: ŝi respondecas pri la dokumenta parto de ĉia serĉado, kaj alianco inter ŝiaj sliparoj, notlibroj, referenclibroj kaj gazetkolektoj kun, unuflanke, reto de bone situantaj konatoj, kaj, aliflanke, fulmrapida cerbo konektita al memoro ŝajne senlima faras el ŝi unu el la plej utilaj kunlaborantoj de enketisto.

“Kompreneble,” basis la leŭtenanto. “Al kiu ĝi apartenas?”

“Al originalulo, kiel vi divenis: la fama pentristo Gido Verstrata”.

“Ĉu vi vidis lin?”

“Ne. Ni ne sukcesis scii, kie li troviĝas nun. Mi kompreneble kontaktos lin, sed mi dubas, ĉu li povos montriĝi utila atestanto. El lia kabano oni ne vidas la lokon, de kie falis Rik Ospaci , nek, cetere, la lokon, sur kiun li falis.”

“Surloke vi trovis neniun indikaĵon, neniun postsignon?”

“Neniun, krom la pneŭmatikaj spuroj, pri kiuj ni nun serĉas plu.”

“Kaj en la apartamento de Ospaci ? Vi diris, ke li havas apartamenton en eksterurba domo, ĉu ne?”

“Jes, en Punjano. Tie ni trovis plurajn aferojn, kiuj interesos vin. Rigardu.” Jano transdonis tajpaĵojn.

“Kio ili estas?” la leŭtenanto demandis.

“La unua estas projekto de artikolo, kiun verkis Ospaci – li estas ĵurnalisto, ĉu ne? – kaj en kiu li asertas, mi devas diri, tre konvinke, ke la monata revuo Legantula Plezuro estas fakte lerta kaj kaŝa propagandilo apartenanta al CIA ...”

“Diable!” interrompis la fortika, denskorpa leŭtenanto. “Sed tiu revuo havas grandegan eldonnombron! Ĝi estas ekstreme populara!”

“Ĝuste tial ĝi estas bonega armilo por CIA , tiel longe kiel la publiko ne scias pri ĝia vera esenco. Nia popolo ne ŝatas esti manipulata. Se oni povus pruvi la apartenon de tiu periodaĵo al CIA , ni ĉeestus furiozan reagon fare de la legantaro. Kaj tio klarigas la duan dokumenton.”

“Kio ĝi estas?”

“Trakopio de ĉantaĝa letero. La apostolo de la eksterteranoj eble ricevis kosman komision de la elspaculoj, sed li estas pruvebla ĉantaĝisto. Per ĉi tiu letero, adresita al iu Roberto Sulavi (kiu laŭ li ŝajnas labori por CIA ), li minacas publike fari rivelon pri Legantula Plezuro , se oni ne plenumos difinotajn kondiĉojn.”

“Ĉarme, kaj interese. Jen bona motivo por murde faligi iun sur la rokaĉan ebenon de Rafunja !”

“Jes. Bedaŭrinde, ĉantaĝemulo ĝenerale ne limigas sin je unu kliento. Kaj do la motivhavantoj povus svarmi. Jen alia dokumento, kiun mi trovis ĉe la Profeto.” Li prenis paperon kaj ĝin transdonis al la ĉefo.

“Estas trakopio de letero al Oskaro Kolombét , la direktoro de Vespera Folio . En ĝi Ospaci diras, ke se Kolombét plu rifuzos pagi, li publikigos la dosieron. Tiu dosiero, plena je interesaj riveloj, estas kaŝita ĉe amiko de Rik , kiu povos ĝin komuniki al la polico aŭ al aliaj koncernatoj. Kiam la Profeto laboris ĉe Vespera Folio , li kunmetis tiun dosieron pri la nebelaĵoj, pri kiuj kulpas lia kara direktoro. Antaŭvidema ulo, ĉu ne? Kaj tiu gazetdirektoro ne aperas tre purmana, laŭ la tono de tiu letero.”

“Ĉio ĉi estas ege interesa. Nu, via laboro estas kvazaŭ jam planita per tiuj trovaĵoj. Vi devos viziti s-ron Kolombét , kaj tiun CIA -agenton. Pri ĉi-lasta, ni devos ekrilati kun la kontraŭspiona servo denove, ili volos havi la leteron pri Legantula Plezuro . Kaj vi devos informiĝi ankaŭ pri la pentristo. Eble li tamen vidis ion, aŭ scias, kion nia ĉantaĝisto faris en tiu sovaĝejo.”

“Jes, mi vidos ĉiun el ili.”

“Ĉu oni scias, kiu estas la lasta, kiu vidis Ospaci n, antaŭ ol oni trovis lin mortan?”

“Jes. Estas... Imagu, tio ne simpligas la aferon! Estas tiu f-ino Veronika Munzo, pri kiu la kontraŭspiona servo ankaŭ interesiĝas ekde kiam infanoj trovis ŝian monkaŝejon. Post la lasta publika parolado de Rik Ospaci , ŝi akompanis lin hejmen. Neniu vidis la viktimon poste.”

6

“La solvo”, pensis Stefano, “estas ŝanĝi mian aspekton”. Joĉjo ja ne povis dediĉi sian tutan tempon por kontroli la movojn de Veronika , kaj nek la polico, nek la kontraŭspiona servo nun disponis sufiĉan personaron por povi plenumi taskon tiel gravan, se konsideri, ke ŝi, jam strange implikita en la afero, ankaŭ estis la lasta homo, kiu vidis Ospaci n vivantan.

Stefano sporade partoprenis la agadon de amatorteatra trupo, kaj li posedis kelkajn aspektoŝanĝajn akcesoraĵojn. El tiuj li prenis nur liphararon kaj okulvitrojn, plus paron da ŝuoj kun dikaj plandumoj kaj diskrete altaj kalkanumoj, kiuj igis lin aspekti pli altkreska ol li efektive estas. Li kombis sin alimaniere ol kutime, kaj metis harfiksan substancon por teni la harojn en neordinara pozicio, kontraŭ kiu ili nature ribelis. Kaj li kompletigis la ŝanĝon surmetante sian hongkongan kostumon.

Tiun hongkongan kostumon li foje aĉetis ĉe brokanta vestvendisto, kiu ricevis ĝin tute novan el la heredaĵo de viro mortinta akcidente la morgaŭon de sia reveno el Ekstremoriento. Tiu kostumo estis tajlita laŭ modo ege malsimila ol la nia, kaj ĝi komplete ŝanĝis la figuron de l’ junulo: kun ĝi Stefano aspektis pli maldika kaj mallarĝa ol reale.

La knabo kontente rigardis en la grandan ŝrankan spegulon. En tia varma kaj sennuba tago, kiam ĉiu eliras senmantele, la kunmeto de altigitaj ŝuoj kaj de vesto mallarĝiga mirinde aliigis lin. Pro la severaj okulvitroj kaj la haroj alikombitaj de poezio al prozo, la ĝenerale petola vizaĝo cedis lokon al serioza. Eĉ sen la lipharoj li taksis sin nerekonebla, almenaŭ por persono, kiu ne vidis lin pli ol dufoje, sed ili aldonis al la tuta transformado specon de arta fintuŝo, kiun estus domaĝe malhavi.

La strikta jako kaj la nekutimaj ŝuoj devigis la junulon ŝanĝi sian paŝmanieron, kaj li sentis sin aliulo, kiam li atingis la administran konstruaĵon, kie Veronika laboris.

Oficistoj jam eliradis, kaj Stefano esperis, ke li ne miskalkulis la tempon. Fakte estis la malo: li intuis tiel ĝuste, ke li ne devis atendi pli ol kvin minutojn, antaŭ ol Veronika aperis sur la sojlo. Ŝi paŝis en lia direkto kaj lia koro batis, sed ŝi eĉ ne ĵetis rigardon al li. Ŝi tenis tekon kaj havis esprimon de per sono profundiĝinta en severajn pensojn. Li vidis alian junulon atendi, kaj eĉ pli bone komprenis ŝian neintereson pri li. Ĉe tia bela vetero, juna viro atendanta antaŭ la pordego de fraŭlinriĉa konstruaĵo neniel impresis surprize.

Li lasis ŝin iom antaŭiri kaj eksekvis. Kiam ŝi eniris aŭtobuson, li devis kuri por trafi la saman, sed pri tio neniu miris, kaj ŝi sendube rimarkis nenion. Ŝi eliris, kiel multaj, ĉe la haltejo “Parka Restoracio” kaj li decidis, por ne tiri al si ŝian atenton, ke li eliros nur je la posta laŭpeta haltejo, fakte tute proksima. Ĉar li kapablas marŝi tre rapide, li tute certe facile retrovos ŝin.

Svarmis homoj, eble ĉar la tago imitis someron, dum en ĉies memoro vintro ankoraŭ freŝis, sed li senpene revidis ŝin. Ŝi staris, iom hezite, inter la liberaera kafejo, la lageto kaj la infanludejo, kie bunta kriado akompanis la toboganadon aŭ sablokonstruadon de multopa etularo.

Pasante preter la kafejo, Stefano kvazaŭ sensis fiksan rigardon al li de iu kaftrinkulo. Mire li rimarkis, ke tiu “admiranto” estas la altkreska atleto, kiu forportis la originalan dokumenton fotokopiatan de Veronika , kiam ŝi svenis! Tiu sidis apud dikventrulo kun roza, prospera vizaĝo kaj nete kombitaj, bele blankaj haroj. Kiam Stefano pasis, li gratis al si la nazon, sed lia gesto, same kiel lia fiksa rigardo al Stefano, aspektis pure aŭtomata. Cetere, kiel li povus rekoni la junulon? Ĉi-lasta turnis sian atenton al Veronika , kiu nun babilis kun trio da infanoj proksimume dekjaraj.

Benko prezentiĝis tute taŭga por observi la junan virinon, kaj li tie eksidis. Evidente, ŝi lin ne rekonis, kiam li preterpasis ŝin.

Stefano ĵus diris al si, ke li verŝajne devos ekzerci sin al pacienco, ĉar nenio okazos antaŭ longe, se entute tia sekvado havos utilan rezulton, kiam li vidis unu el la knaboj preni el la mano de Veronika ties tekon. La du aliaj tiam ekkuris unu post la alia al la liberaera kafejo, dum la tria paŝis malantaŭe en la sama direkto. Subite la knabo, kiu postkuris, trafis sian persekutaton, kaj donis al li tian fortan puŝon, ke tiu renversis la tablon, sur kiun la bato lin ĵetis, kun brua frakaso de glasoj kaj tasoj. Ĉies okuloj turniĝis al la kolizia loko, sed ne la stefanaj: la junulo gape vidis la trian knabon profiti de la ĝenerala konfuzo por nerimarkite interŝanĝi la tekon de Veronika kun tiu de la nazgratema sinjoro. Same nerimarkate li revenis alporti la kaptitan tekon al la sekretariino, kiu iris al la ludeja mureto por tie sidi kun li.

Stefano konstatis, ke la priŝtelito nenion perceptis. Por pli bone sekvi la postajn okazaĵojn, li ŝanĝis sian observlokon. Pasis iom da tempo, kaj la du tablorenversintoj venis al Veronika , kiu donis monon al la tri, post kio ŝi per malrapidaj, promenĝuaj paŝoj eliris el la parko tenante la rabitan tekon.

La nevo de Karal decidis, ke estus riske sekvi ŝin plu: ŝi eble fine rimarkus la konstantan apudan ĉeeston de tiu liphara junulo. Dum li ekiris la vojon al la hejmo de la geonkloj, lin regis admiro al la simpla kaj efika tekniko, kiun Veronika uzis. Li antaŭĝuis ĝin rakonti al Karal .

*

Veronika Munzo eniris sian apartamenton dancapaŝe, fajfante al si gajan melodion. La plano sukcese plenumiĝis. Se ŝi estas bonŝanca, la teko enhavas la duondokumenton, kiun Sulavi forŝtelis de ŝi. Ŝi neniam tre ŝatis KGB -ordonojn, sed ĉi-foje, kiam la ĉefoj komisiis ŝin iri al la parko kaj aranĝi la kapton de teko, kiun havos la longnazulo, espero ŝin plenigis.

Kun vigle batanta koro la tekon ŝi malfermis kaj eltiris la paperojn. Uf! Kia senpeziĝo! Estis efektive ĝi . Impulse, ŝi kisis la faskon da folioj. Jen ŝi rehavis finfine la tutan dokumenton. Baletistine ŝi aliris ŝranketon, el kiu ŝi prenis glason, kaj botelon da portovino, al kiu ŝi ĉiam havis specialan korinklinon.

Ŝi trinkis korvarmigan gluton kaj ridetis al si. Kia bonŝanco, ke KGB antaŭ nelonge malkovris la CIA -anecon de tiu rozhaŭta blankhara dikulo, ke ĝi sekvis lin, spionis lin por eltrovi liajn kontaktojn, kaj – dank’ al mikrofono lerte instalita en la aliurba hotelĉambro, de kie li telefonis al Sulavi – eksciis, malgraŭ la kodaj formuloj uzataj en la konversacio, la detalojn de l’ parka rendevuo, kiam grava dokumento transdoniĝos! Ŝi ameme rigardis paĝon post paĝo, plu zumante al si la kanzoneton. Fine ŝi leviĝis kaj iris preni la alian parton de la dokumento, tiun, kiun redonis Stefano, por rekunmeti la tuton, post kio ŝi iris al la tablo kaj komparis la paĝnumerojn. Ja necesis remeti la foliojn bonorde.

Sed kiam ŝi foliumis la redonitajn paĝojn, ŝia koro misbatis. La malforta c de la originalo forestis: ĉiuj c ĉi tie estis stampitaj kun la sama forto. Ŝi komparis kun la folioj, kiujn ŝi ĵus ruze rehavigis al si. Ne estis dubo: sur ĉi-lastaj ĉiu c estis iom pli pala.

Eblis nur unu klarigo: la paĝoj, kiujn la junulo redonis al ŝi, estis retajpaĵo, sed kial oni retajpus, se ne por enŝovi erarojn? Necesis kontroli tuj. Ŝi memoris kelkajn partojn. Kaj jen la serĉata pruvo: en la indikoj pri iu Huberto Falĉiles , oni aldonis unu ne , kiu diametre ŝanĝis la sencon de la paragrafo.

“Hundoj, hundoj, hundoj, hundoj! Hundaĉoj!” ŝi ekkriis. Kaj furiozaj larmoj eksplode eksaltis el ŝiaj okuloj, dum malespero invadis nigranube la ĵus lazuran lumon en ŝia animo.

“Sed por kiu do laboras tiu muknazulo?” ŝi diris, nekomprene memorante la honestan vizaĝon de Stefano, kiu tiom plaĉis al ŝi.

Ke la ŝanĝoj rezultis el decido de la kontraŭspiona servo, konsidere al ŝtatsekureco, ŝi tute ne povis diveni.

Загрузка...