Ĉu ni kunvenis vane?

Romano verkita en esperanto

Verkis: Johán Valano

Eldonado: TK/Stafeto Antverpeno, La Laguna 1982

Grandeco: 180 p.

Proksimuma verkojaro: 1982

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano.

En la teksto estas unuloke uzata fikcia dialekto de Esperanto, en kiu interalie oni abunde forlasas O-finaĵojn, sed ne uzas apostrofojn por tion montri skribe. Anstataŭe oni uzas supersignon ĉe la akcentata vokalo, ekz. kór = kor’ Tiu dialektaĵo estas ĉi tie markitaj kiel ne-Esperanta.

La personoj, kiuj rolas en ĉi tiu romano, estas pure fikciaj. Ĉia eventuala simileco kun reale ekzistanta persono estas hazarda koincido. Same, la internacia konferenco, ĉe kiu la eventoj disvolviĝas, estas pure fikcia. Kontraste, la urbo, kie ili okazas, kompreneble ekzistas kaj estas priskribita tia, kia la aŭtoro ĝin perceptis, dum li tie portempe laboris en septembro 1978.

1

Per tre malrapida gesto, kiun neniu povis rimarki, Miŝa Viktoroviĉ Kaganov tuŝis la maldekstran flankon de sia jako, je la nivelo de l’ koro, kaj la minimumaj palpa kaj aŭda perceptoj sufiĉis por forigi momente lian dubon: la gazeto plu troviĝis en la interna poŝo. Lin torturis intensa deziro ĝin rigardi, sed tiun li subpremis: povus ja esti danĝere.

Li provis igi sian vizaĝon kiel eble plej senesprima, dum li kontrolis, per mildamova turno de la kapo, ĉu iu lin observas. Laŭŝajne, neniu el la personoj, kiuj eniris kun li ĉi tiun aviadilon en Vladivostoko, interesiĝis pri li, sed ĉu ŝajnon oni povas fidi? Lia racio diris, ke li estis perfekte singarda, kaj ke la aŭtoritatoj povus suspekti nenion, sed malofte racio povas pacigi koron turmentoplenan, kaj ĉi-okaze ĝi pliafoje fiaskis.

Nekapabla rezisti plu, li malbutonis la jakon, ĝin iom malfermis, kaj ĵetis rigardon al la faldita gazeto, kiu parte elstaris el la interna poŝo. La vido al la familiaraj hebreaj literoj igis lin samtempe trankvila kaj malsekura: trankvila, ĉar estis pruvo, ke li plu kunportas la valoran dokumenton; sed malsekura, ĉar konkrete ekvidi la kaŭzon de la zorgoj substrekis ties realecon, kaj sekve la realecon de l’ danĝero.

Kun kulpa mieno li ree rondrigardis la kunveturantojn. Neniu havis la vizaĝon turnita liadirekte. Li eltiris poŝtukon kaj viŝis al si la frunton. Li ŝvitis. Li sin demandis, ĉu liaj nervoj eltenos ĝis Alma-Ato.

*

“Finfine!” pensis la delegito el Luksemburgo, dum la Iljuŝin -aviadilo forlasis la delhian flughavenon. La restado en la hinda ĉefurbo ĉe pluvo senhalta, la 24-hore malfrua forflugo kaj la manko de ĉarmo de la stevardino igis lin malbonhumora.

Li ne komprenis sin mem. Kutime serena, li surprizis sin trifoje kontrolante, ĉu la enhavo de la saketo, en kiun li metis ĉiujn gravaĵojn, ankoraŭ estas kompleta. Kiel antaŭvideble, estis neniu kialo por zorgi: la flugbiletoj, la diplomata pasporto, la fasko da dolaroj, la vojaĝĉekoj, eĉ la kreditkarto – verŝajne senutila en Sovetio – ĉio troviĝis ĝustaloke.

Li hezitis ĉerpi el la teko konferencan dokumenton, sed decidis nee. Li estis tro laca, kaj estis pli plezure lasi la pensojn vagadi laŭplaĉe. La ideo organizi tian gigantan konferencon estis vere stranga. Ke UN tion elpensis, ne estis mirige – la funkciuloj de Unuiĝinta Naciaro ofte havas tiajn utopiecajn revojn – kaj ke UNESKO akceptis kunpatroni ne tro surprizis, ĉar de tiuj babiluloj kion alian oni atendu? Sed kiel kompreni, ke tiaj relative seriozaj organizoj kiel Monda Organizo pri Sano kaj Internacia Labor-Organizo konsentis aŭspicii tiun grandiozan farson? Internacia konferenco pri la spirita kaj socia bonfarto de la homo! Kiamaniere realisto kiel li kapablos ludi tiun ludon de knaboj nubopensaj? Feliĉe, ke la alia, hm, diskreta komisio metos iom da spico en tiun fantazian kunvenegon ...

Li scivolis, kiel ĉio disvolviĝos, ĝoje fierante, ke li rifuzis monkompenson por tiu ridinde sendanĝera tasketo. Vere malegoisma li estas, ĉar se li estus jesinta, li ricevus ŝatindan riĉon. Tamen, povas utili en la vivo disponi pri alies dankemo. Eble foje...

Se nur bieron li havus... Sed la stevardino diris, ke biero en la aviadilo ne troviĝas. Kiel gustos la sovetia biero? Espereble ili tie havos ĉeĥan. Lia edzino plendas, ke li drinkas tro multe, kaj ke tio lin dikigas, sed kial li hontus pri sia konveksa ventro? Ĉu dika figuro ne estas impona en la internaciaj rondoj, kie li oficas?

La delegito el Luksemburgo oscedis, fermis la okulojn, kaj plektis la manojn sur la grasa ventro diplomata. Li revis pri Alma-Ato. Li sonĝis pri Alma-Ato. Kaj pri Diekirch -biero. Dume, la aviadilo sagis super Hindukuŝo.

*

Zajd Azzuz malbukis la sekureczonon, etendis siajn longajn krurojn, fermis la okulojn kaj ridetis al si. La atena flughaveno jam kuŝis malproksime nun, kaj la aviadilo rapidis Moskven. La artifiko de Ali estis perfekte efikinta, kaj por ĝui pli konkrete sian sukceson, la libiano malfermis la vojaĝsakon, kiu staris sub la antaŭa seĝo: la vido de la “papertranĉilo”, kiun li ruze ĵus pasigis tra ĉiuj kontroloj, plenigis lin je ĝojo junknaba.

Li remetis la sakon sub la seĝon, reetendis la krurojn, plektis la manojn subnuke kaj lasis sian vizaĝon malstreĉiĝi al rideto. Kiel ĉiam, kiam li havis kun si sian ŝatatan armilon, li sentis ĝuan senton de potenco. Li sentis sin forta, li sentis sin bela, li sentis sin kapabla konkeri ion kaj iun ajn.

La stevardino, kiu pasis koridore, malrapidigis sian iron por admiri, kiom diskreteco ebligis, tiun rimarkindan viron kun la belege egalaj dentoj. Ŝi rapide mensnotis la longe etenditajn krurojn, la figuron samtempe sveltan kaj fortan, kiun havigas konstanta fizika trejnado, kaj la plaĉan simetrion de la vizaĝaj trajtoj. “32- aŭ 33-jara, sendube, la perfekta aĝo”, ŝi diris al si. Sentante ŝian rigardon, li turnis la kapon kaj okulumis. Ruĝiĝante ŝi antaŭen paŝis plu.

“Kisinda”, li verdiktis. Sed tuj lia menso revenis al pli gravaj priokupoj. “Kazaĥstano estis tradicie islama”, li pensis. “Kio rezultas el reĝimo soveta, kaj islama kulturo?” Nu, li vidos. Post kelkaj horoj li ja alteriĝos en Alma-Ato.

*

En la Iljuŝin -aviadilo, kiun la sovetiaj aŭtoritatoj metis je la dispono de MOS * kaj ILO * por transporti de Ĝenevo Alma-Aten ties personaron deĵorontan en IKSSBH * , Marta Martin kliniĝis por pli bone aranĝi siajn aferojn. Ŝi ameme karesis la pluvombrelon, kiun ŝi ĉiam prenis kun si, kaj milde ĝemspiris: Ektremo skuetis ŝian korpon. Ŝi timis. Flugmaŝinon ŝi neniam trovis fidinda.

* MOS : Monda Organizo pri Sano

* ILO : Internacia Labor-Oficejo, Sekretariejo de Internacia Labor-Organizo.

* IKSSBH : Internacia Konferenco pri Spirita kaj Socia Bonfarto de la Homo

Ŝi prezentis kvazaŭ perfektan kontraston kun Zajd Azzuz . Li estis longakrura, ŝi malaltkreska; lia alloga vizaĝo esprimis plenan memfidon, ŝian – ne aparte plaĉan – stampis esprimo tragika; li disradiis tiun imponon el koncentrita energio, kiu signas la aĝon, kiam juneco nuanciĝas per iom-post-ioma maturiĝo, ŝi aĝis reale 52 jarojn, sed ŝajne pli ol 60; li estis konkerema pantero, ŝi muso panike serĉanta truon por sin kaŝi. El sia vojaĝsako ŝi ekprenis libreton pri soveta Azio. Ŝi ĝin malfermis kaj ellasis profundan elspiron. Antaŭ ŝiaj okuloj, vorto dancis kaj dancis: Alma-Ato...

*

“Ni baldaŭ alteriĝos en Taŝkent , ĉefurbo de Soveta Socialista Respubliko Uzbeka,” sonis ina voĉo laŭtparolile. Tiujn vortojn sekvis teda prelego statistikplena pri produktado, industrio, terkulturo, komerco, kiun neniu aŭskultis.

Ilja Romanoviĉ Aŝkenazi lasis sian menson vagi, dum la voĉo unutone elbobenis la lekcion. “Lasta halto antaŭ Alma-Ato”, li diris al si, kaj tiu penso efikis streĉe al lia gorĝo. Li ektravivis strangan disduiĝon de la personeco: unu parto de li sentis angoron, kaj samtempe alia restis tute kvieta kaj observis la unuan, kvazaŭ dirante al ĝi: “Estas normale, ke vi sentas angoron, en ĉi tiuj cirkonstancoj...”.

Li ne komprenis sian geston. Li perfekte sciis, ke ĝi estas senutila, ĉar ne povis esti dubo, ke ĉio troviĝas bonorde en la vojaĝsako. Sed kvazaŭ volo ne plu estrus la korpon, li observis sian manon tiri malferme la zipon de la sako, palpi en ĝi, tuŝi la preĝoŝalon, kaj sub ĝi preĝlibron kaj “ tefilojn ” (kiel li ĉiam nomis al si la filakteriojn * ), ilin karesi, kaj refermi la sakon konstatante en si, iom humiliĝe, tute neracian senpeziĝon.

* Filakterioj : du kvadrataj ledaj skatoletoj enhavantaj pergamenaĵon kun, hebree, tekstoj el la Biblio (Readmono 6, 4-9, kaj 11, 13-21; Eliro, 13, 1-10, kaj 11-16), kiujn ortodoksaj judoj ligas al la maldekstra brako kaj al la frunto por matenpreĝi, memore pri la devo observi la Di-leĝon.

Por devigi sin pensi pri io alia, li eltiris el poŝo leteron de sia perkoresponda kunludanto kaj profundiĝis en la strategion de ŝako. Kaj tamen, nevole, liaj lipoj neaŭdeble murmuris: “Nu, ni vidos en Alma-Ato.”

*

Fundfunde de la homa psiko, kiel subteraj lagoj en profundo kaverna, kuŝas vastaj tavoloj da angoro, timo aŭ almenaŭ malsekureco. Kiam ili minacas perturbi, bebo trovas sekuriĝon en la tuŝo, flaro aŭ mordo jen al pluŝa urseto, jen al tuko unik-odora, jen al alia objekto. Ĉu plenkreskuloj vere malsamas? Gazeto, dolaroj kaj pasporto, tranĉilo, pluvombrelo, religiaĵoj... Kiam oni flugas aventuren, oni ĉerpas trankviliĝon el tio, kio tuj apude disponeblas.

2

“Pensu, ke trans tiuj montoj etendiĝas Ĉinio!” Stefano proklamis, montrante la imponan montaron, kiu staris antaŭ ili.

Polica detektivo Jano Karal , lia edzino Ĝoja , konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano ĵus eliris el la pendvagono, kiu ilin kondukis al la supro de Kok-Tjube , la monteto elstaranta tute apude de la Kazaĥia ĉefurbo. La ĉielo estis perfekte blua, kaj ideala la temperaturo.

“Ŝajnas al mi, ke vi eraras,” rebatis Jano Karal . “Inter Ĉinio kaj ni devas troviĝi io... ĉu Kirgizio?”

Neniu respondis. Ilia scio pri centrazia geografio estis pli ol nebula. Ili paŝis plu.

“Egale ĉu sterniĝas Kirgizio aŭ Ĉinio tie transe,” Ĝoja diris, “mi ankoraŭ ne sukcesas konvinki min, ke ni reale troviĝas centre de Azio, kaj eĉ en Sovet-Unio. Ŝajnas al mi, ke baldaŭ la nerazita vizaĝo de Jano min pikos kise, kaj mi vekiĝos en nia apartamento, en Valĉefa .”

“Se vi sonĝas, onklino Ĝoja , ankaŭ mi faras la saman sonĝon,” la junulo respondis. “Mi sonĝas, ke mi estis portempe dungita kiel pedelo por internacia konferenco en Alma-Ato, Kazaĥstano (aŭ ĉu oni diras Kazaĥio?), Azia Sovetio, ke mia onklo Jano troviĝas ĉi tie kiel ano de la internacia sekureca servo organizita speciale por tiu konferenco, ĉar lia avino estis slovaka, kaj ke...”

“Kion mia avino faras en tiu afero?” la policano interrompis.

“Nu, se via avino ne estus tiel slovake patrujama, ke ŝi nepre devis instrui al vi sian lingvon, ĉu la armeo estus havinta la ideon lernigi al vi la rusan, kiam vi soldatservis dum la malvarma milito? Kaj kiam la Organizoj petis nian landon havigi unu el la sekurec-agentoj, kial oni elektis vin, se ne simple pro tio, ke vi estas la sola policano nialanda, kiu scipovas la rusan?”

“Eble jes, sed...”

“Sed nenio. Mi nur rakontas mian sonĝon. Mi sonĝas, ke multaj gravuloj, i.a. pluraj ministroj, venis ĉi tien, kaj ke Interpol – la internacia polica organizo – eksciis pri plano ostaĝkapta...”

“En mia sonĝo temis pri translivero de granda kvanto da drogo pere de diplomataj sakoj,” Ĝoja korektis.

“Kaj en la mia,” daŭrigis Jano, “temis pri ambaŭ aferoj. Tial la patronantaj organizoj petis la helpon de Interpol .”

“Diable, onklo, ĉu ankaŭ vi sonĝas, ke vi estas en Alma-Ato?”

“Jes, ĝi estas parte bela sonĝo, parte angore prema. Bela, ĉar mi sonĝas, ke la policaj aŭtoritatoj petis Ĝoja n veni kun mi kaj sukcesis akceptigi ŝin en la delegitaron de nia lando, kiel psikologinon (en mia sonĝo, unu el la komisionoj de la konferenco pritraktos psikan bonfarton); sed ankaŭ premsonĝo, ĉar, pretekste, ke neniam estas tro da helpo, prosperis ankaŭ al mia nevo Stefano ricevi portempan postenon ĉi tie, kaj mi ne kuraĝas sonĝi pluen kaj bildigi al mi, al kiu katastrofo lia ĉeesto nin kondukos.”

“Miaopinie, ne eblas, ke tri personoj sonĝus la saman sonĝon. Do estas realo,” Stefano diris. “Kaj reale, do, vi min ĵus insultis. Kion mi faru? Ĉu mi frakasu vian makzelon?”

“Mi petas, ne,” respondis la onklo. “La konferenco ankoraŭ ne malfermiĝis, kaj jam komenciĝus katastrofo. Imagu, kian akcepton ni ricevos, se ni ambaŭ revenos al niaj respektivaj oficejoj, unu kun frakasita makzelo, kaj la alia kun ŝvelaj lipoj kaj okulo bluverde flava!”

La triopo ekridis.

“Eble ni ne sonĝas,” Stefano reparolis, “sed ĉu vi ne trovas tre stranga la ideon aranĝi konferencon pri bonfarto spirita en komunista lando? Ĉu la sovetiaj aŭtoritatoj povas kredi je spirito?”

“La diablo scias, kion ili komprenas sub tiu vorto,” prononcis Ĝoja . “Se mi bone memoras, la ideo pri ‘spirita disvolviĝo’ jam troviĝis ĉe du ĝeneralaj sekretarioj de UN, Dag Hammarskjöld kaj U Thant . Ili opiniis, ke UN kaj la aliaj organizoj ligitaj al ĝi aliras la mondajn problemojn laŭ vojo tro materiisma, kvazaŭ homo estus nur besto, aŭ nur intelekto, sen io pli kerne homa, pli alta, pli anima en si. Poste kelkaj gravuloj – jen hinduoj, jen kristanoj, jen islamanoj – reemfazis tiun ideon, ke ĉiuj internaciaj problemoj, egale ĉu la nova ekonomia ordo, aŭ la teritoriaj aŭ aliaj latentaj konfliktoj finfine havas ian spiritan dimension, kiun oni ne rajtas neglekti...”

“Sed tamen, ke Sovetio...”

“Ĉu vi scias, kiu lando invitis kiel unua ĉi tiun konferencon? Neoficiale, kompreneble,” Jano interrompis.

La junulo kapneis.

“Egiptio.”

“Ĉu vere?”

“Jes, eble ĉar Sadat estis funde mistikulo. Sed ĉar subskribiĝis la packontrakto inter Israelo kaj ĝi, la aliaj arabaj ŝtatoj rifuzis kunveni en Egiptio. Tiam USSR, kiu opiniis, ke malutilas al ĝia prestiĝo la ideo, tre disvastigita en la mondo, ke ĝi estas ‘kontraŭspirita’, taksis la okazon taŭga por tion korekti. Ĝi deklaris sin preta akcepti la konferencon, sed proponis, ke tiu konsideru ankaŭ la socian bonfarton. Ĉiuj konsentis.”

“Sed kial ili elektis Alma-Aton?”

“Mi ne scias. Ŝajnas, ke Alma-Ato pli kaj pli fariĝas kongresurbo. Ĝi havas multajn hotelojn, la klimato estas tre stabila kaj agrabla, abundas arboj kaj ĝardenoj. Krome, eble estis okazo montri al homoj el la tuta mondo – kaj al multaj el evolulandoj – ke en iama dezerto moderna urbo viglas, plene disvolvita...”

“Estu kiel ajn, la dezerton oni bone vidas de ĉi tie,” krietis Ĝoja . “Rigardu ĉi-flanken!”

Efektive, de la supro, kien ili alvenis, la urbo aperis kiel oazo grandparte sieĝata de dezerta sablo. Kelkloke vidiĝis verda kamparo kaj ie, en malproksimeco, lago diveniĝis, sed la dezerta vasteco tamen sentiĝis impona.

Karal rigardis fascinite la urbon. Kiom da vivoj tie interplektiĝas! Kion pensas, kion sentas, al kio strebas tiuj homoj? De kie ili venas? Li jam antaŭe rimarkis sur la stratoj, ke la kazaĥoj, kun sia nete azia tipo, konsistigas malplimulton en la loĝantaro. Cetere, en la urbo, oni aŭdas pli ofte la rusan ol la kazaĥan. Kaj kio disvolviĝos okaze de la internacia konferenco? Ĉu la idealistoj el UN, UNESKO kaj aliaj institucioj – inkluzive de multegaj neregistaraj organizaĵoj, kiuj uzis sian rajton reprezentiĝi – havas ideon pri tio, kion Interpol eksciis pri la intencoj de Mafio * kaj de aliaj agemaj grupoj, jen politikaj, jen religiaj, uzi propracele la konferencon kaj la diplomatiajn faciligojn aranĝitajn de la soveta registaro?

* Sicilidevena, en Usono bazita, vasta sekreta organizaĵo dediĉita al profit-akiro per neleĝaj rimedoj.

“Ĉu ni iru al tiu restoracio, kiu havas la formon de vasta kazaĥa tendo?” Ĝoja demandis, tirante Janon el la revo.

“Kompreneble!” ekkriis Stefano ĝojsaltante. “Estas porturista ejo. Ni estas turistoj. Ni turistu!”

La policano sarkasmis:

“Dungita por labori ĉe internacia konferenco, venigita ĉi tien je la kosto de impostpagantoj, li rigardas sin turisto! Ĝoja , ĉu vi aŭdis? Kion vi opinias pri tiu senkonscienculo?”

“Nu, mi malsatas,” ŝi diris, kaj ilin gvidis restoracien.

3

Marta Martin zorge metis sian pluvombrelon en la angulon de la oficejo, apud sian saketon, kaj rigardis la paperojn, kiuj kuŝis sur ŝia tablo. Ŝi prenis unu, ĝin legis rapide, sulkigis la frunton, kaj ekpaŝis direkte al la apuda ĉambro, la kabineto de s-ro Kertsch * , kies sekretariino ŝi estis.

* Prononcu: Kerĉ .

Ŝi aŭtomate frapis al la pordo, per kiu ŝia oficejo rekte komunikiĝis kun tiu de s-ro Kertsch , kaj, antaŭ ol atendi respondon – ŝi ja ne dubis, ke li ankoraŭ ne alvenis je ĉi tiu frua horo – eniris tuj. Sed apenaŭ ŝi faris paŝon en la oficejo, jam ŝi haltis, ekkriante. Post dusekunda hezito, ŝi rapidis al la figuro sinkinta en la apogseĝo. Ŝi tuŝis manon. Ĝi estis glacie malvarma. Kure ŝi eliris, vokante:

“Tujtujtuj! Al s-ro Kertsch ! Urĝe, venu!”

Jam la juna hinda gardisto, kiu deĵoris ĉe la enirejo de la gravula koridoro , rapidis renkonte al ŝi.

“Kio okazis?” li demandis streĉe.

“S-ro Kertsch !” ŝi respondis, kaj ŝia paleco estis impresa. “Ŝajnas, ke li mortis.”

Post kelkaj sekundoj la juna hindo staris apud la korpo, kiu prezentis la karakterizan aspekton de kadavra rigideco. Eĉ ne necesis tuŝi ties manradikon.

“Ne estas dubo,” li flustris. “Mi devas voki la ĉefon.” Kaj li kuris eksteren.

“Estas telefono ĉi tie,” la sekretariino rimarkigis.

“Ne tuŝu! Fingrospuroj...” li kriis averte, kaj ŝi grimacis.

Post nelonge alvenis altkreska larĝaŝultra nigrulo, viro impona, kun firma oficira sinteno, tuj sentiganta ĉirkaŭ si efikan aŭtoritatecon: Henry Adams , jamaikano, estro de la sekureca opo en la inter-organiza sekretariejo.

“Neniu tuŝu ion ajn, neniu eniru ĉi tien!” li ordonis, kaj tuj poste turnis sin al la hinda gardisto:

“Telefonu al Karal kaj Tuurken , ke ili venu tuj. Mi bezonas iun, kiu scipovas la rusan. Mi restas ĉi tie.” Kaj li reeniris la kabineton de Kertsch .

Li refermis la pordon kaj restis ĉe ĝi stare, kun la kruroj apartigitaj kaj la manoj malantaŭ la dorso. Li ne moviĝis. Lia rigardo tre malrapide rondiris la ĉambron. Se iu lin observus, tiu ne dubus, ke neniu detaleto povas eskapi el tia koncentrita atentado. Post kelkaj minutoj li forlasis sian statuan pozon kaj rondpaŝis, okul-esplorante. Fine li aliris la korpon. Ne tuŝante ion ajn, li ĝin rigardadis, tre sisteme, kvazaŭ studante centimetron post centimetro.

Pri Henry Adams oni kelkfoje diris, ke lia ĉefa profesia atuto estas liaj okuloj, kaj efektive, lia maniero vide inspekti sen iu manko, restante tute senmova, ankaŭ ĉi-foje nepre impresus ĉeestunton.

Iu frapis al la pordo kaj eniris, maldika kaj longa blondulo – la finno Olavi Tuurken – kaj Jano Karal alvenis tuj post li. Ambaŭ proksimiĝis al la korpo. Laŭ la direkto de la okuloj de Adams , ili sciis, kien rigardi: sur la malhelblua ĉemizo, maldekstraflanke, je la nivelo de l’ koro, komenciĝis bruna makulo, kiu etendiĝis al la pantalono kaj al la seĝo, signifoplene.

“Murdo!” murmuris Karal .

Adams tiris el sia pantalono grandan poŝtukon kaj, tre delikate, evitante kiel eble plej multe difekti fingrospurojn, li parte malmuntis la telefonon per siaj tukkovritaj manoj. Li signis al la du kolegoj, kiuj interesate rigardis: la telefona parolilo estis aranĝita al ĉiokapta mikrofono – mikrofono kaptanta ĉiun bruon en la ĉambro, ne nur telefonajn konversaciojn – konektita al ekstreme malgranda radiosendilo. Iu, ie, povis aŭskulti ĉion okazantan ĉi-oficeje. La ĉefo sin turnis al la blondulo:

“ Olavi , iru voki la sovetianojn, bonvolu.” La malgrasa finno senvorte eliris. La nigrulo tiam direktis la vizaĝon al Jano:

“Mi petas, venigu la juran konsiliston,” li diris. “Mi timas, ke niaj rilatoj kun la sovetia polico ne estos simplaj. Necesas ankaŭ informi la ĝeneralajn sekretarion kaj direktorojn de la kvar organizaĵoj, la prezidanton de la konferenco, kaj ili decidos, kiun plue informi jam nun. Ĉu vi prenu tion sur vin?”

Karal kapjesis.

“Ĉu vi hazarde scias, ĉu s-ino Kertsch troviĝas en Alma-Ato?” li demandis la ĉefon.

“Ne,” tiu respondis, “bonvolu ankaŭ tion kontroli, kaj revenu tuj.”

Ankaŭ Karal eliris silente.

Olavi Tuurken ne restis longe for, kaj post li rapide sekvis du sovetiaj funkciuloj. La kvar homoj rapide prezentis sin reciproke, kun firmaj manpremoj kaj intensa, pritaksa rigardado.

Boris K. Zajcev , la sledovatel’ * , estis iom malpli alta ol Adams , sed same larĝa kaj multe pli dika. Dum Adams aspektis kiel perfekte trejnita boksisto, Zajcev elvokis eksboksiston, kiu neniam ĉesis manĝi kaj drinki, ekde kiam li forlasis la arenon: lia impona muskola strukturo estis trasorbigita de graso, sed pro tio ne malpli impresa, ĉar videble, kiom da fleksebleco li perdis, tiom li gajnis kiel batforton. La mallonge tonditaj haroj, kaŝtankoloraj, akrigis la vizaĝtrajtojn kaj iel pliigis la impreson de nevenkebleco.

* Tiel oni nomas, en Sovet-Unio, la ĉefa persono respondeca pri enketo, kaj ĝin direktanta. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev tradukas tiun vorton per “juĝesploristo”. La plej ĝusta esperantigo eble estus “enketestro”.

Ankaŭ Ivan I. Maĥmetali , lia ĉefhelpanto, estis dika, sed nur ĉe la ventro, kontraste kun ĉefo Zajcev , ĉe kiu graso amasiĝis egale ĉie, kie troviĝis muskoloj. Maĥmetali havis malpli altan kreskon, kaj se li ŝajnis nek speciale forta, nek aparte rapidmova, tion ĉe li sendube kompensis ruzo. Ĉapitan de admirinda nigra hararo, lian rondan vizaĝon, kun la elstarantaj vang-ostoj kaj la mongolaj okuloj, inteligento stampis.

Reenirante, Karal trovis streĉitan etoson. La du sovetianoj videble konsideris, ke, ĉar la krimo okazis sur sovetia teritorio, ĉiuj aliaj devas forlasi la lokon kaj lasi al la soveta povo la taskon enketi, kaj, espereble, aresti la kulpulon. Sed tion Adams ne akceptis: la murdo estis farita sur internacia teritorio, kaj la viktimo estis internacia funkciulo. Plej verŝajne la granda plimulto el la atestantoj kaj pridemandotoj apartenas al la konferenca dungitaro kaj eĉ ne scias la rusan. Li postulis, ke la anoj de la internacia sekureca opo kunlaboru kun la polico sovetia. La tono certe restis tre trankvila ambaŭflanke, sed la frazoj pli kaj pli elvokis la alternajn pugnobatojn de boksmatĉo. Sub la homa civiliziteco sentiĝis praa kvazaŭbesta konkuro pri tio, kiu el ambaŭ bandoj posedos la teritorion.

Meze de la diskuto alvenis la jura konsilisto, kun fasko da dokumentoj. Lia svelta eleganteco akcentis la ordinarecon de ĉiuj aliaj. Estis io aristokrata en lia estmaniero, kaj, eble ĉar ili tute ne kutimis renkonti viron simile belvestan, la du sovetianoj aperis impresitaj.

Fakte, impresitaj aŭ ne, ili nur povis cedi. Kiam estis proponite, ke la konferenco okazos en Sovetio, la aŭspiciantaj organizoj kaj la soveta registaro subskribis konvencion pri parta eksterteritorieco, tiel ke la ejoj uzataj de la internaciularo ricevis statuson pli malpli kompareblan al tiu de ambasadorejo. Kriminalaj aferoj estis antaŭviditaj en la konvencio, kiu nete difinis la devigon de partopreno ambaŭflanka. La koncernajn punktojn oni siatempe enŝovis, ĉar pluraj ŝtatoj malfidis la pretecon de Sovetio plene lasi esprimliberon en la konferenco, kaj ili vidis en tiuj artikoloj garantion kontraŭ ĉia arbitra pseŭdo-kriminala agado.

Tamen, tiu aranĝo tiom kontraŭis la normalajn refleksojn de policano, ke la du sovetiaj funkciuloj ege rezistis kontraŭ la devo ĝin obei. Ilin Karal bone komprenis. Se li estus hejme kaj murdo okazus, kaj li devus dum la tuta enketo labori kun bando da eksterlandaj funkciuloj, pri kies metodoj, principoj kaj pensmanieroj li scias nenion, li sentus ilian konstantan ĉeeston ekstreme malagrabla.

Dum la diskuto daŭris, alvenis diversaj personoj. Unue eta eta virino blankakitela, kun severa mieno, kies severeco malaperis komplete, kiam ŝi ekridetis – ŝi estis la medicina fakulino, kiu prizorgos la nekropsion – kaj poste kelkaj policaj teknikistoj, pretaj ĉion foti, “levi” fingropremaĵojn, kaj serĉi tiajn etajn, sed ofte valorajn indikaĵojn, kiel estas haroj, polvo aŭ ŝu-spuro al nuda okulo nevidebla. Sed nek Adams , nek Maĥmetali permesis al ili komenci sian laboron.

Dume, Zajcev telefonis kaj telefonadis al homoj, kies respondoj ŝajne kontraŭdiris unu la alian, tiel ke ekfebris la tuta hierarkio de la kazaĥia ministrejo pri enlandaj aferoj kaj poste tiu de la tutsovetia ministrejo pri eksterlandaj aferoj. Siaflanke, la jura konsilisto sukcesis atingi telefone du el la ĝeneralaj direktoroj kaj unu el la vicprezidantoj de la konferenco. Ankaŭ tiuj telefonis al la sovetiaj instancoj, ĝis fine iu tre alte situanta sur la skalo de povo konfirmis la interpreton de la jura konsilisto, kaj donis striktajn ordonojn pri kunlaboro kun la internacia sekureca opo. Nur tiam la medicina kaj aliaj fakuloj ekrajtis eniri, sed antaŭ ol lasi al ili la lokon, Adams rimarkigis al la ĉeestantaro, ke la telefono de Kertsch inkluzivas ĉiokaptan mikrofonon konektitan al elsendilo. La sovetianoj aspektis embarasite.

4

En apuda ĉambro aranĝita kiel enketa stabejo, posttagmeze kunsidis Zajcev , Maĥmetali , Adams , Tuurken kaj Karal . La du sovetianoj sufiĉe bone scipovis la anglan, por ke la diskutoj okazu tiulingve.

“Nu, tute certe interesos vin la provizora raporto jurmedicina, ĉu ne?” deklaris Zajcev , rondrigardante siajn kolegojn.

“Jes,” respondis Adams . “Kompreneble ni vidis, ke la morton kaŭzis enpenetro de iu klingo en la bruston, sed ĉiun plian detalon ni bonvenigos. Kia klingo tio estis?”

“Tre pinta, maldika, mallarĝa kaj plata, jen kiel la raporto ĝin priskribas.”

“Ĉu ĝi trafis rekte en la koron?” Tuurken demandis.

“Jes. La klingo pasis tra la spaco interripa en la maldekstran kor-atrion. La fakuloj ekzamenis la imunecan reagon ĉe la vundorando kaj el tio deduktas, ke la morto okazis 10 aŭ 15 minutojn post la vundiĝo, sed la atakito certe restis nekonscia dum tiu tuta daŭro. Fakte, la ĝusta mortokaŭzo estas, ke sango elverŝiĝis el la koro en la pleŭran kavon.”

“Ĉu ili povas precizigi ion pri la murda gesto?” scivolis Karal .

“Pli malpli. La klingo penetris de antaŭe. Forestas sur la torako la tipaj spuroj, kiujn lasas la tenilo, se oni puŝas la armilon vigle. Tion oni povas klarigi per du hipotezoj. Povas esti, ke la armilo penetris relative malrapide, do ne per forta, energia ekfrapo. Ankaŭ povas esti, ke la murdinto ne uzis tranĉilon aŭ stileton kun mallonga klingo, sed pikilon sufiĉe pli longan.”

“Ĉu la viktimo baraktis?”

“Ne. Eĉ estas tute certe, ke antaŭ ol la pika vundo okazis, la viktimo jam estis nekonscia pro frapo sur la nukon, probable farita per la rando de mano plate tenata.”

“Okulfrapis min,” diris Adams , “la esprimo sur la vizaĝo, kiam mi rigardis ĝin. Pli ol ion alian, ĝi indikis miron.”

“Prave,” aprobis Zajcev . “La raporto mencias, ke li prezentis la sulkitan frunton de persono ne komprenanta, kio okazas al li.”

“Kiam la morto okazis? Ĉu la tempo jam estas preciza?” Karal informpetis.

“Ankoraŭ ne tre. Estas sciate nun, ke la morto estiĝis vendredon la 6-an de septembro inter la 17:15 kaj la 18:30. Pli postaj esploroj verŝajne helpos malvastigi tiun tempospacon.”

Ankaŭ la provizoraj raportoj de la teknikistaro estis haveblaj, sed ili ne lasis multe da espero tuj solvi la diversajn problemojn. Fingropremoj de kelkaj personoj estis trovitaj, sed ne la uzita armilo. Griza kapharo ne devenanta de la viktimo estis kaptita de sur la skribotablo. La aliaj postlasaĵoj konsistis el ŝu-spuroj, kiujn rivelis fotado de la planko ĉe diversaj lumanguloj kaj -specoj. Rilate al ĉiuj tiuj indikaĵoj, identigo de la spurlasinto estis nun serĉata kaj certe sukcesos, sed tio postulos tempon. La polveroj kolektitaj sur la planko ne alportis ian informon: ili estis tipaj pri la polvo trovebla en tiu parto de Alma-Ato, ekzemple sur la vojo inter la oficejoj kaj hoteloj Kazaĥstan , kie loĝas Kertsch , kaj Ala-Tau , kie loĝas lia sekretariino kaj multaj aliaj funkciuloj laborantaj ĉe la internacia konferenco.

“La sekvanta punkto,” diris Zajcev per voĉo, kiu ŝajnis origini en la malsupra abdomeno, “estas ekscii, kiu vizitis la viktimon hieraŭ posttagmeze, kaj kiu lasta vidis lin vivantan.”

“Tio estos facila,” Adams respondis. “Kiel vi scias, Kertsch estis unu el la subĝeneralaj direktoroj, respondeca pri la sfero financa kaj administra, kun statuso de vicministro. Kiel por la aliaj tre gravaj personoj, oni instalis oficejon por li sur tiu ĉi etaĝo; la koridoron, kiu kondukas al ĝi, la personaro jam nomis koridoro de la gravuloj . Ĉe la koridora enirejo troviĝas speco de vestiblo, kiun ni aranĝis kiel gardejo. Tie troviĝas konstante gardisto, kaj tablo kun registrolibro; ĉiu persono, kiu envenas, devas skribi sian nomon, laborfakon (aŭ adreson, se ne temas pri funkciulo de niaj organizaĵoj), horon de enveno kaj oficejon vizitotan; kiam li foriras, li devas noti la elirhoron. Ĉar la morto okazis post la 17-a, ni tuj scios, konsultante la skribaĵojn de la koncerna horo, kiu aŭ kiuj iris al Kertsch tiutempe. Bonvolu atendi minuteton.”

Li prononcis frazon telefone, kaj tuj poste gardisto alvenis kun dika registrolibro. Antaŭ ol li malfermis ĝin, Zajcev ekparolis:

“Ankaŭ ni havas gardistojn ekstere, kiel vi scias. Ili atentas, ke neniu ne allasita penetru en la konstruaĵon. Ĉiam estas du samtempe. Eble ili povos sciigi ion al ni.”

“Ĉu vi ne trovas stranga,” demandis Maĥmetali , “ke la koridora gardisto ne miris pri tio, ke Kertsch dum la tuta nokto ne eliris?”

“Tio ne estas vere miriga,” Tuurken respondis, “se konsideri, ke tiun gardiston alia anstataŭis je la 21-a. La unua gardisto pensis, ke Kertsch forlasos la oficejon post li, kaj la dua verŝajne opiniis, ke li jam estas for. Ne estas ilia tasko kontroli la registron por scii, kiu, se iu, ankoraŭ enestas.”

“Ne tre serioza gardado!” Zajcev murmuris, sed tiel mallaŭte, ke nur Karal klare aŭdis lin.

“Jen la koncernaj personoj,” diris Adams malferminte la dikan libron. “Eble utilus, ke vi notu.”

Kiel diligentaj lernantoj en klaso, ĉiu sin preparis al skribado.

“Ĉiuj personoj, kiuj tiam envenis, vizitis s-ron Kertsch . Tio estas normala, ĉar tiuhore li estis la sola, kiu plu laboris ĉe la gravula koridoro . Ĉiuj aliaj, inkluzive de la ĝeneralaj direktoroj, ĉeestis la akcepton organizitan de la sovetia ministrejo pri sanoprotekto. Je la 17:02 envenis iu... estas skribite ruslitere, mi ne povas legi. Olavi , ĉu vi bonvolos...”

La finno rigardis la registraĵon, kaj laŭtlegis:

“ Peter Graf , alvenis je la 17:02, foriris je la 17:30; celo de la vizito: rendevuo kun s-ro Kertsch ; adreso: Alma-Ato, ul. Ostrorogova 115/3, kv . 27”.

“Ŝajnas esti sovetia civitano,” rimarkigis Adams . “Estas por mi iom strange, ke sovetia civitano, loĝanta en Alma-Ato, vizitis ĉe ni subĝeneralan direktoron.”

“Ni esploros la aferon,” senemocie komentis Zajcev , kaj li flustris kelkajn vortojn en la orelon de Maĥmetali , kiu foriris. “Kiuj aliaj venis?”

“La aliaj skribis per niaj literoj,” Adams respondis, videble trankviligita, ke li ne plu devas senti sin analfabeto. “Je la 17:35 alvenis iu Lolita Fuentes , el la fako “laborhigieno” de ILO . Ŝi foriris je la 17:45. Poste...”

“Permesu, ke mi interrompu,” diris Karal , “sed se vi rigardas la registron nur ekde la 17-a, vi ne vidos la nomojn de tiuj, kiuj envenis pli frue, eble eĉ matene, kaj foriris nur post la 17-a. Necesas...”

“Prave, tute prave,” Adams siavice interrompis. “Mi rigardos ekde la mateno, sed diros al vi nur la nomojn de tiuj, kiuj eliris post la 17-a, ĉu konsentite?”

Ĉiuj aprobis.

“Jen unu: Marta Martin ; celo: ĉambro 150 (estas ŝia oficejo); alvenis je la 8:50, foriris je la 17:40; fako: oficejo de la subĝenerala direktoro pri financaj kaj administraj aferoj. Tiu estas lia persona sekretariino, tiu, kiu malkovris la korpon ĉi-matene. Laŭ tiu registraĵo, ŝi foriris, kiam Lolita Fuentes ankoraŭ estis kun Kertsch . Ŝi estas la sola, kiu alvenis antaŭ la 17-a kaj foriris post tiu horo. Ŝajnas, ke ŝi eĉ ne eliris por tagmanĝi.”

“Tio estas normala,” intervenis Tuurken , “multaj ege laboris hieraŭ; ŝi verŝajne manĝis sandviĉojn en la oficejo.”

“Post tiu Lolita Fuentes ,” rekomencis Adams , “venis iu Jakobo Plum , tradukfako, 17:50-18:05, kaj poste nur unu: A. Romian , servo de subvenciado al internaciaj kunordigitaj esploroj, alvenis je la 18:30 kaj foriris je la 18:35.”

“Verŝajne,” basis Zajcev , “li estas la lasta, kiu vidis Kertsch -on vivantan.”

“Ni kontrolos,” Adams respondis.

“Ĉu estas ebleco, ke iu envenis la ĉambron de Kertsch kaj la gardisto ne vidis lin, kaj ne igis lin registri sian nomon?” demandis Maĥmetali , kiu antaŭ minuteto revenis.

“Ne,” firmvoĉis Adams . “Eĉ dum la labortago, tio ne povus okazi, ĉar nur malmultaj personoj venas en la koridoron de la gravuloj , sed tiuhore eĉ pli certe ne. Kiel vi vidas, nur malmultaj homoj – kvar entute – alvenis. Li ne povus preterlasi iun. La gardistoj, kiuj venis al Alma-Ato, apartenas al niaj organizoj jam delonge, kaj ni estis tre striktaj, kiam ni ilin selektis. Mi havas al ĉiu el ili plenan konfidon.” Estis io definitiva en lia tono, sed ĝi videble ne konvinkis la du sovetianojn.

“Kiu estis gardisto tiuhore ĉi tie?” Tuurken demandis.

Adams konsultis dokumenton. “ Arne Kristiansen ,” li diris. “Ho jes, mi konas lin persone. Norvego, plej kompetenta. Antaŭe en la propralanda polico. Li havas sufiĉe altan gradon en la sekureca servo de UN, en la ĉefsidejo novjorka. Mi ĝojas, ke deĵoris homo, kiun mi persone konas kaj ŝatas. Ĉu vi volas, ke ni pridemandu lin tuj?”

Ĉe unuanima kapjesado, li prenis la telefonon: “ Adams . Ĉu Arne Kristiansen estas disponebla? Venigu lin tuj. Al ĉambro 154.”

Invadis la ejon silento, kvazaŭ neniu scius, kion fari, dum ili atendis la gardiston. Ĝin rompis Adams :

“Atendante, mi ŝatus, ke ni pritraktu du demandojn. La unua rilatas al la armilo. Kiel ni organizos la serĉadon?”

“Miaj subuloj,” respondis Zajcev , “traserĉos tiucele la konstruaĵon kaj la ĉirkaŭan grundon. Ĉu ni ankaŭ traserĉu la aferojn de la suspektatoj? Mi povas doni la ordonon tuj.”

“Estas tro frue por serioze suspekti,” la nigrulo diris. “Pri tio ni decidos post kiam ni estos pridemandintaj ĉiujn personojn, kiuj venis hieraŭ post la 17-a. Ĉu konsentite?”

Neniu kontraŭstaris.

“Nun, al mia dua punkto, kiu tre gravas por nia enketo. Ĉu niaj sovetiaj kolegoj povus klarigi al ni, kial troviĝis mikrofono en la kabineto de s-ro Kertsch ? Kiu aŭskultis, kio tie diriĝis? Kial? Ĉu la konversacioj estis surbendigataj?”

“Ne estas vere mistero, kolego,” respondis per sia profunda voĉo la dika Boris Zajcev , “kvankam temas pri ŝtatsekretoj, kaj mi ne rajtas diri al vi ĉion sen plua permeso. Ni havis motivojn por suspekti, ke al Kertsch iuj spionoj transdonos dokumentojn, pri kiuj scii ege gravas al nia registaro. Ni opiniis, ke la plej bona maniero informiĝi estas surbendigi ĉiujn konversaciojn, eĉ ĉiujn bruojn, kiuj aŭdeblas en lia kabineto...”

“Sed tiam,” Tuurken interrompis, “vi verŝajne surbendigis la krimon!”

“Preskaŭ certe jes,” Zajcev konfirmis.

“Mi do petas, ke vi aŭdigu al ni tiun bendon,” Adams diris.

“Mi volonte aranĝos tion, tuj kiam la koncerna servo de la Komitato pri ŝtata sekureco tion permesos al mi. Vi ja komprenos, ke se sur la bendo aŭdeblas ŝtatsekretoj, mi ne povus ilin komuniki al vi... kion ajn la Konvencio rakontas pri kriminala proceduro,” li sarkasme finis. Kaj tuj poste li parolis en la telefonon.

“Ili nun aŭskultas la bendon,” li anoncis. “Post unu horo kaj duono, iu ĝin alportos ĉi tien kun magnetofono.”

“Mi tutkore dankas,” prononcis Adams , kaj oni sentis lin sincera. Verŝajne li opiniis, ke dank’ al tiu bendo la afero estos rapide likvidita, eĉ se malplaĉis al li, ke alia polica servo antaŭe plantis mikrofonon ien sur lia teritorio.

5

Kio impresis, en la uniformulo, kiu eniris, estis la profunde bluaj okuloj. Li estis bele altakreska, jes ja, fortike ĉarpentita, sendube, liaj rozkolora vizaĝo, bonorde kombitaj helkaŝtanaj haroj, kaj frunto sindemande sulkita, tuj elvokis simpation, konsentite, sed tiuj karakterizoj iel perdis ĉian ekziston kompare kun la profunde bluaj okuloj. Oni sentis, ke tiuj povus bori vin ĝis la kerno de la koro, sed ke tion ili ne faris, eble pro respekto. Tial ili tiagrade imponis: ili esprimis forton neuzatan, ili signis plej superan potencon: la povon de ĉampiono, kiu rifuzas lukti, ne pro timo, ne pro manko de memestimo, sed pure-nure por ne kaŭzi doloron, aŭ ĉar perforto ne decas ĉe homoj civilizitaj. La forto de Arne Kristiansen estis antaŭ ĉio morala. Tial, verŝajne, la okuloj pli impresis ol la herkula konstruo.

“Diru, Kristiansen , ĉu vi havas bonan memoron?” Adams demandis, post la prezentadoj.

“Jes, laŭdire,” la rozvangulo trankvile respondis.

“Ĉu vi memoras, kiuj pasis en la koridoron, dum vi garde deĵoris hieraŭ, post la 5-a?”

“Nu... Sendube, se vi rigardos la registrolibron...”

“Jes, jes, ni scias, sed mi ŝatus, ke vi montru al niaj sovetiaj kolegoj, ke ankaŭ ni havas observemajn homojn kun fidinda memoro, kapablaj montriĝi precizaj atestantoj.”

La gardisto sentis, ke delikata rivaleca ludo disvolviĝas ĉi tie. Li ŝatis sian ĉefon kaj nepre deziris plaĉi al li. Li sulkigis eĉ pli la frunton.

“Nu,” li diris, “permesu, ke mi koncentru min... Estis unu sudamerika virino, tre ekscitita. Ŝi volis pasi sen skribi sian nomon kaj mi devis vere insisti. Estis ankaŭ iu sovetiano, kiu parolis al mi germane, iom balbute, tre timema homo... Kiu plu? Atendu... Ha jes! Estis tiu persono kun la haroj senordaj, unu ŝultro pli alta ol la alia, kiu faras grandajn gestojn kaj konstante stumblas aŭ faligas objektojn, li aspektas kiel artisto, mi ofte rimarkis lin en la restoracio, des pli ĉar li parolas tre laŭte, kun lispo...”

“Vi havas belan priskriban talenton,” Karal diris. “Vi perfekte bildigis al ni s-ron Plum , la estron de la tradukfako.”

“Eble. Mi ne scias, kion li faras ĉi tie. Li revenis laŭ la koridoro kurante, kun la longa kravato flirtanta super la ŝultro, tiel ke mi ne povis ne ridi.”

“Li kuris, ĉu?” Maĥmetali diris suspektoplene.

“Jes. Mi memoras preskaŭ laŭvorte liajn frazojn, ĉar ili ne estis kutimaj. Li diris: ‘Tiu Kertsch certe ricevis la plej altan diplomon en la skoldista lernejo. Kian lavon mi ricevis!” aŭ io simila. Ankaŭ al li mi devis memorigi skribi la elirhoron. Krom tio... atendu... ha jes, estis iu alia, viro tute normala, kun blua jako, blanka ĉemizo kaj ruĝa kravato, aŭ pli ĝuste malhelruĝa, kun strioj, plus tre nigraj, tre densaj brovoj.”

“Dankon,” Adams diris. “Ĉu vi memoras iun alian?”

“Ĉu estis iu alia? Ŝajnas al mi, ke ne. Ha, tamen, jes, la sekretariino, kompreneble, la maljuneta virino, kiu sekretarias por s-ro Kertsch .”

“Bonege, Kristiansen ,” aprobis la nigrulo. “Vi efektive havas observemajn okulojn kaj precizan memoron. Ni tre dankas vin. Bonvolu pripensi plu la aferon, kaj se vi memoras ian detalon, tuj informu nin.”

“Ĉu povus okazi, ke iu pasis ne registrinte sian nomon?” Zajcev demandis kun neŭtrala tono.

Se Arne estis ofendita, tio ne montriĝis vizaĝe.

“Ne, sinjoro. Tio ne povus okazis,” li prononcis senemocie, laŭ la maniero de persono simple priskribanta facile kontroleblan fakton, kiun kontesti ne eblus. “Des malpli, ĉar necesus esti nevidata kaj enire kaj elire.”

“Ĉu vi aŭdis aŭ iel perceptis ion nenormalan hieraŭ inter la 17-a kaj la 18:30?” Tuurken demandis.

“Nenion, sinjoro,” la gardisto respondis.

“Eĉ ne krieton, aŭ pordon fermatan?”

“Ne estus eble, sinjoro. La koridoro formas rektan angulon eble dekkvin metrojn post la gardloko, kaj la oficejoj de la gravuloj troviĝas post la angulo, kio verŝajne malhelpas aŭdi klare, kio tie okazas. Kaj krome...”

Li hezitis kaj rigardis la du sovetianojn kun iom kulpa esprimo. En la bluaj okuloj legiĝis eĉ pli da sinreteno ol kutime.

“Krome?” Adams ripetis.

“Krome en la unua ĉambro post nia gardloko, komence de la oficeja koridoro, estas laŭtparolilo, kiu konstante funkcias. Ĝi parolas ruse, kazaĥe, germane, muzikas, kantas. Ĉiam iom tro laŭte laŭ la gusto de la gardistoj. Ni petis, ke oni silentigu ĝin, kaj estis promesite, ke venos elektristo, sed li ankoraŭ ne venis. Kaj la butono, kiu regas la laŭtecon, ne funkcias; kiom ajn oni turnu, restas same laŭte. La sola maniero silentigi ĝin estus tranĉi la dratojn, sed tion ni ne permesus al ni.”

Karal amuziĝe rigardis la du sovetiajn kolegojn. Iliaj vizaĝoj restis perfekte senesprimaj.

“Dankon, Kristiansen , vi povas iri,” Adams senkomente diris. La bluaj okuloj rondiris la kunularon, kvazaŭ salute la norvego klinis la kapon, kaj paŝis for.

*

“Ĉu vi opinias, ke li rigardis la registraĵojn, kiam li eksciis pri la krimo?” Maĥmetali demandis.

“Preskaŭ certe ne,” respondis Tuurken . “Kiam li finis sian deĵoron, li ne sciis pri la krimo, kaj havis neniun motivon enkapigi al si tiujn nomojn – cetere, ne la nomojn li memoras, sed la aspektojn – kaj li ankoraŭ ne rekomencis deĵori, kiam ni vokis lin. Li do ne havis okazon tion fari. Sed se vi volas, mi kontrolos.”

“Se li ne studis parkere la registrolibron, lia atesto konfirmas la skribaĵojn,” serioztonis Zajcev . “Kaj ĉiaokaze, ni kontrolos ĉe niaj gardistoj, kiuj deĵoras ekstere. Kompreneble, ne ĉiu homo, kiu elvenas kaj eniras la konstruaĵon, celas tiun ĉi koridoron, sed ni tuj scios, ĉu tiu atesto konfirmiĝas aŭ ne.”

“Bone. Intertempe, kiun vi preferas vidi tuj, ĉu tiun s-ron Romian , kiu venis lasta kaj devus povi diri interesajn aferojn al ni, aŭ ĉu la sekretariinon, kiu certe povos multe helpi nin?”

Ne ili decidis, sed la situacio: Marta Martin estis tuj apude disponebla, dum Romian ne troviĝis en sia oficejo.

*

Enirante, Marta Martin faris strangan movon per la dekstra mano: ŝi premis unu- aŭ dusekunde la pugnitan manon, malstreĉis la premon samdaŭre, tamen konservante la manon fermita, kaj rekomencis premi. Iu, kiu bone konus ŝin, tuj komprenus la signifon de la gesto: ŝi nekonscie serĉis sekuriĝon en kontakto kun sia amata pluvombrelo. Fakte, neniu el la enketistoj konis ŝin sufiĉe por tion diveni, kaj Adams estis la sola, kiu vere registris enmense tiun geston, cetere sensignifan.

La kutime angora esprimo de Marta Martin estis eĉ pli tragedia ĉi-foje. Karal sin demandis, ĉu ŝi ploros, kaj konkludis, ke ne. Bone rigardante ŝin, li sentis, ke ŝi estas persono, kiu konstante ŝatus plori, sed neniam tion allasas al si. Ia rigideco en la trajtoj elvokis daŭran lukton kontraŭ emo esprimi teruran fundan malgajecon.

Ŝi eksidis timeme, kvazaŭ la seĝo estus la elektra mortiga sidmeblo uzata en kelkaj usonaj ŝtatoj kiel definitiva puno.

“Kie vi estis hieraŭ inter la 17-a kaj la 18:30?” Zajcev abrupte diris per sia basa voĉo kaj kun eĉ pli rusa prononco de la angla ol ordinare, antaŭ ol iu alia havis la tempon artiki demandon.

La sekretariino aspektis kiel muso, kiun sovaĝa kato alpremis en angulon sen ebla fuĝ-espero. Adams ĵetis al la dika ruso furiozan rigardon. Timigi tian atestanton estis, en liaj principoj, serioza psikologia fuŝo.

“Eble ni povus komenci per alia demando...” Tuurken intervenis, dezirante savi ŝin el apenaŭ elportebla embaraso.

“Ne necese,” ŝi fine diris, pli kviete, sed kun la ĉiama tragedia vizaĝo. “Mi ne estas kulpa, kaj mi komprenas, ke mi devas respondi la demandon. Mi nur petas iom da pacienco, dum mi kunstreĉas miajn intelektajn fortojn. Hieraŭ je la kvina posttagmeze? Mi estis ĉi tie. Mi enkondukis iun sovetian sinjoron al s-ro Kertsch , restis ĉi tie tajpante tiun faman raporton, vi scias, la sintezon de la respondoj registaraj pri la financindaj agadoj rilataj al la socia, psika kaj spirita bonfarto de la loĝantaroj. Mi haltis je dudek minutoj antaŭ la sesa...”

“Kiel vi povas memori tiel precize?” Adams demandis.

“Ĉar la spektaĵo komenciĝis je la sesa kaj mi ne volis tro malfrui; krome, ni skribas la horon sur la registrolibron, ĉu ne?, kio helpas memori.”

“Kiu spektaĵo?” scivolis Karal .

“La cirko. Mi iris tuj al la cirko; veturilo atendis min ĉe-trotuare. Estis antaŭe jam aranĝite kun kolegoj.”

“Efektive, honore al la konferenco, oni aranĝis ekstrajn prezentadojn de la cirka programo dum pluraj tagoj. Tio estis organizita favore al la laborantaj personoj, kiuj havas noktajn aŭ alihorajn deĵorojn kaj ne facile povus ĉeesti la spektaĵon laŭ la normala vespera programo,” Maĥmetali iom fiere klarigis, senutile, ĉar ĉiuj anoj de la interorganiza sekretariejo jam estis cirkulere informitaj.

“Post la cirko,” reparolis f-ino Martin , “mi iris manĝi en tiu granda restoracio apud la Lenin -Palaco, mi ne memoras la nomon, kaj mi reiris piede al mia hotelo.” Ŝi paŭzis. “ Ala-Tau ,” ŝi aldonis. Estis io kortuŝa en la miksaĵo el timo kaj el bezono montriĝi bona, fidinda sekretariino, kiu videble fonis sub ŝia precizeco.

“Ĉu vi memoras, kiuj personoj vizitis s-ron Kertsch hieraŭ fine de la labortago?” Adams demandis kun tre afabla tono.

“Fine de la posttagmezo estis preskaŭ neniu. Mi longe tajpis la raporton. Ĉirkaŭ la kvara s-ro Kertsch diktis al mi plurajn korektojn kaj aldonaĵojn, kio multe ĝenis min, ĉar tio devigis min retajpi jam bele finpretajn paĝojn. Poste venis tiu sinjoro...”

“Ĉu vi scias, pri kio ili parolis?” Tuurken demandis.

“Ne. S-ro Kertsch ne konfidis al mi.”

“Kiel aspektis tiu sinjoro?”

“Nekutima. Mi volas diri, li estas tute ordinara, sed tia tipo de ordinara homo, eble laboristo aŭ eta oficisto, kian oni ne kutimas vidi inter la vizitantoj de s-ro Kertsch . Li havis zorgan mienon.”

“Ĉu vi aŭdis ion el la konversacio?” basis Zajcev .

Ŝi silentis momente kaj ŝia frunto sulkiĝis. Videblis, ke la gras-forta ruso ne plaĉas al ŝi.

“Ne,” ŝi fine respondis.

“Kial vi paŭzis antaŭ ol respondi?” la dika sovetiano demandis, kun io malamika en la voĉo. Ĉu ŝia tro preciza, sed ankaŭ tro malrapida maniero paroli lin incitis?

Adams kaj Karal ĵetis al li malkontentan rigardon. Ili evidente ne havis la samajn principojn pri pridemandado.

Refoje ŝia vizaĝo rivelis teruran lukton inter deziro eksplodi per larmoj kaj kirasa volo ĉiakoste malhelpi tian liberlason. Ambaŭ fortoj aperis tiel potencaj, ke Jano kvazaŭtimis, ke ŝia vizaĝo ŝiriĝos, aŭ ke ŝi freneziĝos, aŭ havos korkrizon.

“Mi ne sentas min bone,” ŝi palvoĉis.

Ĝuste tiumomente sovetia oficisto envenis, kaj transdonis dokumenton al Zajcev . Tiu ekrigardis ĝin kaj ĝin montris al Maĥmetali . Karal profitis de la distrado por flustri kelkajn vortojn al Adams , kiu kapjesis.

“Se miaj kolegoj permesos,” li diris al Marta Martin kun la tre milda, amika esprimo, kiu ebligis al li ricevi multajn konfidencojn de homoj decidintaj ne paroli, “mi akompanos vin eksteren. La vetero estas tre bela, iom da aero efikos sanige. Kaj se vi bezonas aspirinon, aŭ ion alian...”

“Mi unue iros necesejen,” ŝi respondis, kaj ŝi leviĝis sen peti permeson. Karal eliris post ŝi.

Li revenis sola post kvaronhoro.

“Ĉu ŝi diris, ke ŝi aŭdis ion?” Zajcev demandis kun la brutala tono, kiun li kelkfoje havis rilate al la sekretariino.

Karal ne respondis tuj.

“Ŝi kuŝas sur sofo en unu el la apudaj ĉambroj,” li diris. “Ŝi abunde vomis en la necesejo. Mi proponis, ke ŝi reiru al sia hotelo kaj dormu. Nia pridemandado povas ja atendi. Sed ŝi ne volis, kvazaŭ ŝi timus, ke tio igos nin rigardi ŝin kulpa. Ŝi revenos post kvaronhoro kaj respondos al niaj demandoj.”

Li turnis sin al la granda peza ruso:

“Ne, s-ro Zajcev , ŝi ne parolis pri io aŭdita. Mi havas la impreson, ke la morto de ŝia ĉefo ŝin profunde perturbis. Kio estas tute normala, ĉu ne?”

“Kaj eĉ se ŝi aŭdis ion, kial turmenti ŝin?” demandis Tuurken . “Ni ja havos la bendon kaj aŭskultos la tutan konversacion...”

Sed Zajcev kontraŭdiris:

“Eble vi ne havos la bendon.”

“Kaj ĉiaokaze estas utile kontroli la veremon de atestanto, ĉu ne?” aldonis Maĥmetali .

Ili tiel diskutis dum kelkaj minutoj, kun multe da kaŝita atakemo, ĝis timplena, apenaŭ perceptebla frapeto aŭdiĝis ĉeporde. Enirante, f-ino Martin surhavis doloran, kompatigan rideton.

“Mi estas je via dispono,” ŝi diris kun mieno, kiu signifis: “Mi suferas, vi estas turmentistoj, sed mi estos kuraĝa martiro”.

“Ni do revenu al tiu sovetia civitano, kiu vizitis vian estron,” Adams proponis. “Ĉu vi akompanis lin for?”

“Ne. Li eliris sola, kaj mi restis en mia oficejo, tajpanta.”

“Ĉu la posta vizitanto ne petis, ke vi enkonduku ŝin?”

“Ne. Mi eĉ ne vidis ŝian vizaĝon. Ŝi iris mem. Mi dubas, ĉu ŝi frapis al la pordo.”

“Ĉu vi sciis, kiu estas?”

“Ne. Ŝi ne havis rendevuon, kaj mi preskaŭ nenion aŭdis. Nur dum pli laŭtaj momentoj, ŝajnis al mi, ke mi rekonas la voĉon de... Nu... Se mi pravas, estis s-ino Fuentes , la amdonantino de s-ro Kertsch . En tiuj momentoj, ŝi vere kriis. Mi havis la impreson, ke ŝi estas furioza, kaj skoldas lin. Sed mi aŭdis malmulte, kaj mi neniam ĵurus pri tio tribunale.”

“Kion alian vi povas diri al ni?”

“Pri kio?”

“Pri s-ro Kertsch .”

“Kion mi diru? Li kutimis paroli laŭte, kiam li estis sola, sed ne sufiĉe forte por ke mi aŭdu lin ĉi tie. Ĉu tiajn aferojn vi volas scii? Kion plu? Li diris, ke mi povas iri trankvile al la cirko, kvankam li ankoraŭ havis du rendevuojn, ke mi ne zorgu pri ili, ke la vizitantojn li enirigos mem...”

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Malamikojn, mi ne scias, sed mi povas garantii, ke oni ĝenerale ne amis lin. Li estis kruda kaj kruela kun la subuloj. Mi estis unu el la solaj personoj, kiuj povis elteni lin.”

“Ĉu vi ŝatis lin?”

“Ne. Sed la laboro min interesas, mi ricevas tre bonan salajron, mi scias, ke mi estas nemalhavebla, ĉar neniu volas resti kun li, kio donas al mi senton de profesia sekureco, kaj mi sciis, kiamaniere trakti lin miaavantaĝe. Do, entute, tiu situacio ne estis tro malagrabla por mi.”

Denove aŭdiĝis frapo ĉe la pordo. Estis sovetia sekureca oficisto, kiu alportis la bendon. Transdonante ĝin, li flustris kelkajn vortojn al Zajcev , kies vizaĝo alprenis dum sekundo furiozan esprimon. Post malbonhumora diro, tro mallaŭta, por ke Jano komprenu, la ruso levis la ŝultrojn kaj signis al la oficisto foriri. La polica kvinopo dankis f-inon Martin kaj petis ŝin, se ŝi sentas sin sufiĉe bonfarta nun, resti apude en sia oficejo je dispono, ĉar ili eble plu bezonos ŝin.

Ŝi deklaris sin tute sana nun, kaj diris, ke ŝi atendos iliajn ordonojn. Nur ili bonvolu diri al ŝi, kiam ŝi povos forlasi la konstruaĵon.

6

Simile al tiu de Nixon , pri kiu oni tiom parolis okaze de la fama Watergate -afero, la surbendiga sistemo estis aranĝita tiamaniere, ke la magnetofono ekfunkciis ĉiufoje, kiam io bruis en la ĉambro. Tial, parto de la bendo konsistis el nekompreneblaj grumblaĵoj de Kertsch , kiu, efektive, kiel diris lia sekretariino, laŭtvoĉis siajn priokupojn dum li estis sola. Inter tiuj malfacile interpreteblaj diroj, pluraj enhavis la nomon “ Romian ”, akompanatan de tiaj kvalifikoj kiel “fripono”, “rabisto” kaj multaj aliaj ne decaj por preso.

Pro tiuj ripetataj mencioj, kaj pro la fakto, ke Romian estis la lasta vizitinto registrita, la kvinopo decidis revenigi la sekretariinon, por peti de ŝi detalojn pri tiu funkciulo.

Ŝi klarigis, ke s-ro Kertsch iom post iom akiris la certecon, ke tiu Romian deturnis al si altajn sumojn destinitajn al diversaj agadoj financataj de la organizo, al kiu li apartenas, kaj ke Kertsch firme decidis lin denunci. Li diktis al f-ino Martin tri memorandojn pri tio, kaj vokis lin al si por fina alfrontiĝo en la koncerna posttagmezo. Li nepre volis likvidi la kazon “ Romian ” tuj, ĉar tiu malhonestulo havas apogojn en pluraj delegitaroj, kaj oni jam citis lian nomon rilate al grava financa posteno kreota de la nuna konferenco. Interorganiza posteno. Ke li akiru tian pozicion, Kertsch absolute ne volis.

“Vi certe havas kopion de tiuj memorandoj, ĉu ne?” Maĥmetali demandis.

“Jes,” ŝi respondis. “Ili estas en la kabineto de s-ro Kertsch , same kiel ties personaj notoj pri la afero. Estis tuta dosiero pri Romian .”

“Estus saĝe, ke ni legu tiujn antaŭ ol pridemandi Romian ,” diris Adams . “Jano, ĉu vi bonvolos akompani f-inon Martin ĉi-apuden kaj kolekti tiujn dokumentojn?”

Post kelkaj minutoj, Jano Karal kaj Marta Martin revenis. Ŝi aspektis konsternite.

“La dosiero malaperis!” ŝi anoncis.

“Ĉu vi estas certa?” demandis la ĉiam skeptika Zajcev .

“Absolute certa. Mi mem remetis ĝin hieraŭ en la aktoŝrankon de s-ro Kertsch . Post kiam mi tajpis la lastan memorandon kaj sendis ĝin al s-ro Romian , la trakopion mi endosierigis, kaj la dosieron mi remetis ĝialoken.”

“Ĉu vi memoras la enhavon de tiuj dokumentoj?” Tuurken demandis.

“Ne tiun de la personaj notoj de s-ro Kertsch , sed pri la memorandoj, mi ne nur memoras, mi havas la tekston en mia stenografia notlibro. Ĉiujn tekstojn, kiujn s-ro Kertsch diktas al mi, mi konservas, ili troviĝas en miaj stenokajeroj en la sama ordo, en kiu li ilin diktis, kun la dato kaj horo. S-ro Kertsch tute ne ŝatas diktomaŝinojn ankaŭ pro tio: estas pli facile retrovi perditan tekston en stenokajero, ol ĉerpi la ĝustan parton el bendo. Se vi deziras, mi povos retajpi por vi tiujn tri memorandojn.”

“Jes, faru tion, vi tre helpos al nia enketo,” Adams diris, kaj ŝi eliris. Sur ŝia vizaĝo, la tragedia masko iom lumiĝis per esprimo fiera. Ŝi videble ŝatis ludi rolon de perfekta sekretariino.

*

Adams etendis la manon al la magnetofono por aŭdigi la reston de la bendo, sed Zajcev lin haltigis.

“Momenton,” li diris. “Ni ne procedas bonorde. Mi ŝatus scii pri la viktimo. Ĉu vi havas dosieron pri li?”

“Ne. Sed vi pravas. Ni bezonas scii. Olavi ,” la nigrulo sin turnis al Tuurken , “ĉu vi bonvolos prizorgi la aferon? Telefonu al la personara sekcio de lia organizaĵo, por ke ili telekse sendu al ni resumon de lia vivhistorio kaj aliajn necesajn detalojn pri li.”

“Ne necesas,” Karal intervenis. “Kiam mi avertis la internaciajn aŭtoritatojn, mi ekrilatis pri tio kun la Ĉefsidejo. Ni estas bonŝancaj, ĉar funkciulo, kiu ne povis ĉeesti la komencon de la konferenco devis tuj veni de Parizo ĉi tien, pasante tra Ĝenevo, kaj li estis petita kunpreni tiun dosieron, aŭ almenaŭ fotokopiojn de ĝi. Se mi ne eraras, li alvenos morgaŭ.”

“Mi levis tiun demandon,” Zajcev klarigis, “ĉar antaŭ ol veni ĉi tien, mi iris konsulti la vizoslipojn de la eksterlanda konferenca personaro. Ni havas kopiojn ĉi tie. Kaj kun intereso mi rimarkis, ke tiu s-ro Kertsch naskiĝis antaŭ sesdek jaroj en Moldavio, kiu ekde la fino de la dua mondmilito fariĝis sovetia. Li havas nun usonan civitanecon, sed... Nu... Estas interese scii tion, ĉu ne?”

“Ĉu ni nun aŭskultu?” Tuurken demandis, kaj Adams premis la klavon.

Post iom da Kertsch -a grumblado tute nekomprenebla, oni aŭdis la telefonsonorilon kaj la respondon de la subdirektoro: “Jes, venigu lin, mi lin atendas.” Aŭdiĝis pord- kaj paŝbruoj, kelkaj murmuraj neinterpreteblaj vortoj, kaj subite:

Thomas , ich hoffe ...

La enketistoj konsterniĝe rigardis unu la alian. La konversacio estis en la germana. Zajcev eligis ruslingvan sakraĵon.

“Stultuloj! Kial ili ne avertis min?” li diris malkontente, mense insultante tiujn, kiuj ĵus kontrolis la bendon.

La rigardo de Adams rondiris al la grupo. “Ĉu unu el ni komprenas la germanan?” li demandis kun la paca, senekscita tono, kiun li konservis ĉiacirkonstance.

Karal kapjesis:

“Se la interparolo fariĝos faka, mi havos malfacilaĵojn, sed se estos nur ordinara konversacio, mi verŝajne povos traduki por vi.”

“Eble ni povus peti unu el niaj oficistoj transskribi la konversacion, kaj ĝin traduki por ni anglen,” Maĥmetali sugestis.

“Mi preferus ne,” diris Tuurken . “Estos relative longe, se Jano tradukos parton post parto, sed ni aŭdos la bruojn, la tonon de la voĉoj, la emociojn...”

“Kaj mi estas scivola,” aldonis Adams , “mi ŝatus aŭdi tion tuj. Mi ne komprenas la germanan, sed kiel certe ankaŭ vi, mi rimarkis la unuan vorton prononcitan de tiu Peter Graf : ‘ Thomas ’. Tio estas la individua nomo de Kertsch . Ĉu vi ne trovas stranga, ke alma-atano vokas subĝeneralan direktoron de monda organizo tiel familiare? Ne forgesu, ke Kertsch , laŭ protokolaj reguloj, havis la rangon de vicministro!”

“Antaŭ ol ni daŭrigos,” sonis la voĉo de Tuurken , “mi ŝatus demandi al niaj sovetiaj kolegoj, ĉu ili scias aŭ duonscias, kiam ili ricevos informojn pri tiu Peter Graf ?”

“Ni jam havas,” respondis Zajcev , kun la esprimo de iu diranta “Vidu, kiel ni estas efikaj en Sovet-Unio”, “oni alportis al mi tiun raporton, dum ni pridemandis f-inon Martin .” Li tiris paperon el sia poŝo. “Tiu Peter Graf naskiĝis en Saratov en 1932. Lia nacieco estas notita kiel germana...”

“Li do ne estas sovetia civitano?” Adams interrompis.

“Ho jes. Videble vi ne konas nian sistemon. Ni distingas inter civitaneco kaj nacieco. Ekzemple, mia civitaneco estas sovetia, kaj mia nacieco rusa. Kamarado Maĥmetali , ĉi tie, kompreneble ankaŭ havas sovetian civitanecon, sed lia nacieco estas... ĉu kazaĥa, kamarado?”

“Ne,” la alia respondis. “Uzbeka. Mia familio devenas de Samarkando. Tiu Graf verŝajne estas tio, kion oni nomas ‘Volga germano’, ĉu ne?”

“Certe.”

“Ili estis transportitaj en Centran Azion dum la dua mondmilito, ĉu ne?” diris Tuurken , “ĉar vi timis, ke ili alianciĝos kun la proksimiĝantaj naziaj trupoj. Mi rimarkis, ke oni relative ofte aŭdas la germanan en Alma-Ato. Kaj eĉ estas programo en la germana ĉe la loka radio.”

“Estu kiel ajn,” pludiris Zajcev , “li estas sovetia civitano. Li havis sinsekve tre diversajn okupojn, kaj nun laboras kiel oficisto ĉe Kazmedsnabsbyt .”

“Tio estas la kazaĥa entrepreno, kiu prizorgas la liveradon de medicinaj varoj, ekipaĵoj, ktp,” precizigis Maĥmetali .

La rusa koloso reparolis:

“Li neniam estis arestita aŭ spertis ion similan, sed li estas notita kiel nefidinda civitano, politike, t.e. verŝajne nelojala al la soveta ŝtato. Li plurfoje petis elirvizon, sed ĉiam estis rifuzite. Li havas edzinon kaj du filinojn. Ankaŭ la edzino estas, laŭ nacieco – ne civitaneco – germana. Ŝi laboras en Ĥimfarmtorg ...”

“Komerca entrepreno pri produktoj ĥemiaj kaj farmaciaj,” glosis la sfereca uzbeko.

“Tiuj estas la esencaj punktoj,” Zajcev konkludis. “Ĉu ni nun aŭskultu?”

La teda procezo komenciĝis: ili aŭdigis kelkajn frazojn, Jano Karal faris notojn, kaj poste resumis al ili la substancon de tio, kion li ĵus sekvis.

Kertsch ne aperis tre simpatia el tiu interparolo. Riveliĝis, ke Graf estas lia kuzo, ke ili jam dum jaroj korespondis (aŭ almenaŭ Graf skribis al Kertsch , kiu ŝajne ne ofte respondis), kaj ke Kertsch jam renkontis la familion de Graf en Alma-Ato. La subĝenerala direktoro, laŭ tiu bendo, havis amikojn en tre altaj registaraj kaj partiaj sferoj de USSR, kaj pro tio ne dubis, ke li povus havigi al sia sovetia kuzo pasporton kaj elirvizon por tiu, ties edzino kaj iliaj infanoj. Sed li ne volis tion fari sen pagigi al Graf la prezon, kiun li imagis.

En la tono, kiun li uzis trudante siajn kondiĉojn, percepteblis akra plezuro sadisma: la volupto senti, ke jen homo estas komplete sub onia povo, kaj oni povas suferigi lin laŭplaĉe, la ĝua ludo de kato kun muso terurata. Ni rekopias ĉi-sube, el la poste farita transskribo de la bendo, tiun parton de la dialogo, jene:

... “Jes, sub unu kondiĉo.”

“Bone, se ĝi estas ebla por mi, mi volonte ĝin plenumos. Pri kio temas?”

“Nu, kiel diri? Mi estis tre kontenta konatiĝi kun via familio. Simpatia familio. Via filino Katarina estas tre bela.”

[Paŭzo]

“Ŝi vere... ŝi vere plaĉas al mi. Ĉu vi povus disponigi ŝin dum la daŭro de ĉi tiu konferenco?”

“Pardonu... Permesu... mi ne estas certa, ĉu mi bone aŭdis vin. Kion vi deziras pri Katarina ?”

“Nenion tre teruran. Ke vi disponigu ŝin al mi. Nur por tiuj vesperoj kaj noktoj, kiam mi estas libera, kio ne estas multe dum ĉi tiu konferenco.”

“Disponigu por... por kio? Mi ne scias, kion vi celas, ekzakte.”

“Por ludi kun mi. Ludi je amantoj, je patro kaj patrino, je karesata hundo, je mastro kaj sklavino, aŭ inverse, mi ŝategas ludi ludojn de plenkreskuloj kun junaj fraŭlinoj.”

“Sed... sed... sed Katarina estas nur dekkvarjara!”

“Ĝuste tial ŝi obsedas min, ekde kiam mi vidis ŝin ĉe vi. Mi ne havas virinon ĉi tie, taŭgan virinon. Kaj viro ne povas vivi sen virino, ĉu? Ĉefe dum periodoj tre streĉaj por la nervoj, kiel ĉi tiu. Viro bezonas karesojn kaj fizikan amon, ĉu ne? Kaj por mi... tio estas mia naturo... nenio alportas pli da kontento ol ĉiaspecaj korpaj ludoj kun juna knabino, kiu eĉ ne scias, kiel viro aspektas dum...”

“ Thomas ! Sed... sed... vi... mi ne kredas la proprajn orelojn... Ĉu vi estas monstro? Ĉu vi trovas plezuron en definitiva fuŝo de sentemo knabina? Ĉu vi ne havas konsciencon?”

“ Peter , ne bigotu! Mi ne estas monstro. Mi estas pedagogo. Mi ŝatas inici tre junajn knabinojn al la realaĵoj de la vivo. Unu, kiu plej plezurigis min, estis nur okjara. Katarina estas iom pli aĝa, sed ŝi perfekte taŭgos. Ĝuste mi min demandis, kiel trovi iun ĉi tie, ĉe tiu tute pruda sovetia atmosfero... Kaj dank’ al vi mia sopiro povos realiĝi.”

“ Thomas ! Mi ne povas kredi tion. Estas ŝerco, ĉu ne? Iom dub-gusta, sed tamen ŝerco. Ŝi eĉ estas parencino via!”

Aŭdiĝis bato, kiel de mano sur tablon, kaj la voĉo de Kertsch fariĝis ekstreme malvarma, seka, senkompata.

“Mi ne ŝercas. Vi deziras eliri el Sovet-Unio, ĉu ne? Mi povas elirigi vin. Vi deziras laboron en Usono, ĉu ne? Mi povas garantii ĝin. Sed kial mi donacu mian influon senpage? Mi faras al vi servon, vi faru servon al mi! Mi havas ĉion dezireblan: monon, artaĵojn, potencon, interesan laboron, rilatojn kun plej agrablaj homoj. Sed mankas al mi io grava ĉi tie: la tipo de plezuro, kiun mi ŝatas. Kaj vi povas ĝin havigi al mi. Vi diris al mi, ke vi pretus doni al mi altan sumon en rubloj, eventuale eĉ dolarojn vi trovus, se tio necesus, por ke vi povu elmigri. Mi estas bonkora: mi ne volas malriĉigi vin, kvankam mi povus. Mi petas nur unu aferon, kiu estas tute facila al vi...”

“ Thomas , Thomas ! Vi ne povas paroli serioze. Estas nur infano!”

“Ĝuste tial, kuzo, ĝuste tial! Kaj nun mi kons–––”

La bendo abrupte silentis.

“Kio okazas?” Adams demandis.

Zajcev rigardis la magnetofonon rezignacie.

“Oni informis min, transdonante la bendon, ke io teknike fuŝiĝis,” li diris senesprime. Dume, Adams irigis la bendon retroire dum kelkaj sekundoj kaj repremis la klavon por aŭdigo. La konversacio estis klare aŭdebla.

“Ne. Ne estas difekto de la aparato,” klarigis Zajcev , “la surbendigado haltis.” Li turnis sin al Maĥmetali :

“ Ivan Ibrogimoviĉ , iru telefoni por peti konfirmon, vi scias, kie ili kontrolis la bendon rilate al eventualaj ŝtatsekretoj...”

Post kelkaj minutoj, dum kiuj Adams faris diversajn provojn per la aparato, la uzbeko revenis.

“La surbendigo haltis tiuloke, meze de vorto de Kertsch , ili konfirmas. Ili unue ekzamenis la magnetizitan tavolon sur la bendo, ĝi estas tute en ordo. Poste ili venis ĉi tien, al la ĉambreto apud tiu de Kertsch , kie troviĝas la magnetofono, por kontroli. Kaj ili trovis: estiĝis difekto en la ‘registra kapo’. La tuta resto de la bendo estas sensona.”

Tuurken ridetis kaj flustris al Karal , kiu sidis apud li:

“Tipa sovetia tekniko!”

Zajcev reparolis:

“Mi tre bedaŭras, kolegoj. Mi esperis, ke ni povos aŭdi la plimulton el la konversacioj, sed tiel ne estos. Nu, ni tamen ricevis bildon sufiĉe interesan pri la viktimo. Mi devas diri, ke la afero ŝokis min. Ni ne tre kutimas, ĉi-lande, je tia malsaneca malvirto.”

“Ne nur ĉi-lande tio ŝokas,” Karal mildavoĉis. “Tia konduto preskaŭ igas min simpatii kun la murdinto...”

7

“La tempo pasas rapide,” Zajcev diris. “Ĉu ni vidu ankoraŭ unu personon hodiaŭ?”

“Jes, sed ne pli ol unu,” proponis Adams . “Ĉu vi konsentas, ke ni sekvu la ordon de la vizitoj al Kertsch , kaj vidu nun tiun Lolita n Fuentes ?”

Post kelkaj minutoj, bela mezgranda virino, eble 30-jara, eniris la enketan stabejon. Estis io tre fiera en ŝia maniero sin teni. La nigraj haroj, la iom bruna haŭto kaj la eleganta kremkolora robo ornamita de diskreta, sed rafinita, broĉo foliforma kunteksis ĉarman silueton. Natura gracio ŝajnis karakterizi ŝin, sed oni tuj sentis, ke tiu harmonia ekstero ne signifas mankon de forto: rigardi en la malhele brunajn okulojn estis kvazaŭ rigardi la internon de vulkano. Eksplodema energio tie videble amasiĝis.

Ŝi ne atendis, ke oni petu ŝin sidi, aŭ prezentu al ŝi demandojn.

“Oni lin murdis, ĉu ne?, sinjoroj” ŝi ofensivis. “Ne mi. Sed mi tion preskaŭ bedaŭras. Iu forrabis de mi la ĝuon kaŭzi kaj ĉeesti la agonion de tiu perversa serpento.”

“Rakontu al ni, kiel...” Zajcev komencis, sed ŝi ne aŭskultis lin kaj jam voĉis plu, pli kaj pli krie:

“Aĉa trompulo! Perfida vipuro li estis. Li amas min, li diris. Mi estas por li samtempe edzino kaj amdonantino kaj kunulino kaj amikino, li diris. La plenumo de ĉiuj viraj deziroj, li diris. Oj, oj, oj! Surkraĉinda monstro li estis nur.”

“Sinjorino...” provis interveni Tuurken , sensukcese.

“Li ĵuris al mi, ke ŝi ne venos al Alma-Ato. Ĵuris. Mi diris: ‘Se ŝi venos al Alma-Ato, mi unge senhaŭtigos vian vizaĝon, mi mordos vian ŝultron ĝissange, mi ponardos vian koron’. Jes. Mi promesis al li. Mi ne toleras, ke oni moku min, miajn sentojn. Mi ja amis lin...” Kaj ŝi ekploris. Antaŭ kelkaj sekundoj, ŝi estis furio; nun ŝi larmis amare kiel bubo perdinta la amatan ludilon.

Tre milde, singarde, Karal faris demandon:

“Kiu, laŭ lia promeso, devis ne veni ĉi tien?”

Ŝi prenis el la mansaketo paperan naztukon, kaj viŝis al si la okulojn. Senteblis, ke malĝojo denove cedas lokon al kolero.

“Tiu stulta knabineto,” ŝi siblis, “ Anne-Marie Fayol * , tute juna tajpistino el la franclingva komuna tajpejo. Mi dubas, ĉu ŝi jam estas dudekjara. Ŝi certe ŝajnas ne pli ol 17-. Ho jes! Estas la tipo, kiu plaĉas al li. Jam de pluraj monatoj mi vidis, ke li turniĝas ĉirkaŭ ŝi, ke li flaras ŝian parfumon adore, kvazaŭ hundo hundinon. Kaj ŝi tion ŝatas. Imagu, subĝenerala direktoro! Ŝi planis la aferojn tiel, ke ŝi havu okazon paŝi antaŭ li, provoke balancante la koksojn. Mi igis lin ĵuri, ke ŝi ne poluos mian oksigenon en Alma-Ato, ke en Kazaĥio li estos tute mia. Kaj li ĵuris, li rubujo, rubUJO, RUBUJO!” Ŝi kriis pli kaj pli laŭte.

* Prononcu: Anmari’ Fajol’

Kaj refoje ŝia esprimo en unu sekundo komplete ŝanĝiĝis. Ŝi ekridetis kruele.

“Kiu faris al la homaro tiun belegan servon, lin likvidi? Diru al mi, mi petas. Sinjoroj, diru al mi, por ke mi povu iri kure kisi tiun heroon kaj esprimi mian dankegon al li. Kiu li estas? Ĉu vi kompleze diros?”

Iom post iom ŝi trankviliĝis, tiel ke fariĝis eble starigi al ŝi demandojn.

“Vi kutime loĝas en Ĝenevo, ĉu ne?” Adams diris.

“Jes. Mi laboras ĉe Internacia Labor-Oficejo. Mi fakte loĝis kun tiu kanajlo. Mi...”

“Ĉu li havis edzinon?”

“Jes, ie, eksedzinon. Sed ĉar estis ‘meksika eksedziĝo’, ĝi ne estis rigardata valida en Eŭropo; tial li ne edziĝis kun mi. Tamen la administracio konsideras tiun eksedziĝon taŭga, kaj ŝi ne ricevos vidvinpension.”

“Kiel subĝenerala direktoro li certe ricevadis pli ol komfortan salajron.”

“Kompreneble.”

“Ĉu viaj buĝetoj estis apartaj?”

“Ne. Ni vivis kiel geedzoj, kaj ni havis komunan kason.”

“Okazos do granda diferenco en via vivnivelo, nun kiam tiu mono ne plu venos al vi.”

“Ne. Li estis hundaĉo, sed almenaŭ finance mi sukcesis protekti min. Mi atingis, ke li kontraktu vivasekuron favore al mi. Ĝi havigos al mi tri mil svisajn frankojn monate. Sen familia ŝarĝo kaj kun mia propra salajro, tio ebligos al mi vivi tute agrable. Li ankaŭ promesis testamenti al mi vastan domon kaj terenon, kiujn li posedas ĉe la Lazura Marbordo, kaj bieneton en Kalifornio. Li estis tre riĉa. Sed mi ne scias, ĉu li efektive verkis tiun testamenton. Kiel scii, ĉe tia perfidemo?”

“Kial vi vizitis lin hieraŭ dum la ofichoroj?” Zajcev demandis.

“Ĉar mi ĵus vidis ŝin! Mi ne povis atendi. Mi volis vidi lin tuj kaj lin persvadi devigi ŝin for! Mia sango bolis. Mi...”

“Kaj ĉu vi sukcesis?”

“Ne. Li pale provis klarigi. Li diris, ke li efektive estis ĉion aranĝinta, por ke ŝi ne venu, sed ke lastminute unu el la franclingvaj tajpistinoj havis aŭtoakcidenton, kaj oni petis tiun Anne-Marie veni, sen lia scio. Li certe mensogis. Tial mi estis furioza. Mi diris, ke li mensogas, ke li mem venigis ŝin sen ia ajn konsidero al miaj sentoj. Li estas besto. Kiam li vidis tiun allogan junulineton, li ne plu povis estri sin mem. Mi ne toleras tion. Mi ne toleras. Li enamiĝis al mi, kiam mi aĝis 21 jarojn, kaj mi aspektis pli juna. Nun, kiam mi atingis tridekon da jaroj, mi ne plu interesas lin. Mi ne toleras. Ne, ne. Mi ne toleras plu...”

“Kia estis lia sinteno, lia animstato, dum vi parolis kun li?” Karal scivolis.

Ŝi pripensis momente.

“Sadisma,” ŝi fine prononcis. “Li havis en la okuloj tiun volupteman kaj kruelan rebrilon, kiu igas min freneza. Mi amis lin sincere, almenaŭ... aŭ... mi ne scias... tamen... Nu, jes, tamen mi amis lin, sed ne la tuton de li. Li estis psikopato. Kaj lian psikopatecon mi ne elportis. Dum mi parolis kun li, li ne hontis, li ne provis vere pravigi sin, li nur ridetis. Li havis sian diboĉulan esprimon, kaj mi ĵurus, ke li ĝuis mian furiozon. Li sentis sian povon super mi, kaj tio lin ĝuigis. Jes ja, kiel mi ĵus klarigis al vi, li diris kelkajn frazojn por montri sin senkulpa rilate al mi, sed tio estis parto de la ludo, por ke mi ne havu eĉ tiun minimuman superecon, ke mi estus prava pri lia ĵuro, kaj li ne.”

“Ĉu li havis malamikojn?” demandis Zajcev .

“Kompreneble. Ĉiujn knabinetojn, kiujn li kaptis, premis kiel citronon, kaj forĵetis. Ĉiujn subulojn, kiujn li traktis kiel ekspluatindan sklavaron. Ĉiujn virojn, kies virinojn li ĉasis. Kaj krome...” Ŝi subite paŭzis.

Ŝia rigardo rondiris de unu policano al alia, kvazaŭ ŝi petus helpon por solvi malfacilan enigmon. Kiam ŝi parolis, ŝia voĉo, koler-bola antaŭ momento, refariĝis tute trankvila:

“Li estis stranga personeco. Konsiderante vian demandon, mi subite pensis, ke alia kategorio de malamikoj ekzistas: tiuj, kiujn li malamikigis al si pro sia profesia skrupuleco. Li estis sekse psikopato, sed ege honesta profesie. Sian riĉon li akiris, parte de la gepatroj, sed ĉefe per la propra laboro, kaj en tiu li estis plej pur-anima. Li vere sin dediĉis multenergie al sia alta ofico, kaj neniam li akceptis koruptan monon aŭ donacon de subaĉetantoj, kvankam li havis konstante okazojn por tio, el kiuj egan profiton li tirus. Sed eble tiuj, al kiuj li rifuzis servon aŭ avantaĝon, por kiuj ili pretis pagi, eble tiuj lin malamis, kaj timis, ke li rivelos iliajn dub-etikajn proponojn...”

Densa silento plenigis la ĉambron, dum ĉiu meditis pri tiu nova ebleco.

“Kiam vi eliris,” Zajcev demandis, “ĉu vi renkontis iun?”

“Kiam mi eliris el la konstruaĵo, vi celas?”

“Ne. El ĉi tiu parto, en la koridoron.”

“Ne. Neniun. Nur tiun gardiston kun la eksterordinare bluaj okuloj, kiu nepre volis, ke mi skribu mian nomon kaj ĉiaspecajn sensencaĵojn sur paĝon de lia libro.”

“Efektive. Kiam vi notis la horon, forirante, de kie vi sciis ĝin?”

“Nu, mi rigardis la horloĝon. Murhorloĝo pendas tie. Mi havas brakhorloĝon, sed ĝi ne estas akurata.”

“Kaj ĉu gravis por vi esti akurata?”

“Tute ne. Nur estas reflekso: mi neniam rigardas mian horloĝon, se troviĝas alia.”

“Ni devos kontroli,” ekdiris la finnlandano, “ĉu tiu horloĝo bone funkcias.”

Zajcev direktis al li malestiman rigardon.

“Ĉu vi volas demandi ion pluan, kolegoj?” Adams demandis. “Se ne, vi povas foriri nun, s-ino Fuentes ,” li diris. “Sed eble ni denove devos pridemandi vin, laŭ la progresoj de la enketo.”

“Estos plezuro,” ŝi respondis. “Kaj tuj kiam vi scios, kiu respondecas pri tiu murdo, kompleze informu min. Mi nepre volas danki tiun personon. Fakte, mi ne plu amis lin, kaj tiel estas pli bone,” kion dirinte, ŝi faris etan kapsaluton, kaj eliris.

8

“Nu, nu, kia fuŝo!” diris Ĝoja . “Mi tiom antaŭĝojis tiun ekskurson kun vi. Kial vi devas labori dimanĉe?” Ŝia humoro defalis de alte.

“Kion fari?” respondis ŝia edzo. “Krimo okazis, kaj ni devas esplori plu. Ni ne povas ĉion interrompi dum tuta tago, dum kiu eble interesatoj forprenos spurojn aŭ havos tempon aranĝi siajn estontajn depoziciojn. Ni decidis ne daŭrigi hieraŭ dumnokte, kaj jam tio eble estis malsaĝa.”

“Tamen, Janĉjo, tiel grandioza mateno! Rigardu tiujn montojn, tiun bluan ĉielon! Kiel mi repaciĝos kun la penso, ke vi sidas la tutan tempon en ĉambreto, eĉ ne rigardante eksteren?”

“Kompatinda! Ne insistu tro, aŭ mi elpensos pretekston kaj iros kun vi, kaj iu denuncos min, kaj mi morgaŭ devos honte adiaŭi ĉi tiun urbon, la internaciulojn, kaj eble mian polican karieron...”

Plej neatendite, ŝi prenis pomon kaj donis ĝin al li. Eve.

“Ĉi tion almenaŭ prenu. Ili tiom bonodoras. Ĝi havigos iom da naturo al vi. Ĉu vi scias, kion signifas ‘Alma-Ato’?”

Li ne komprenis, kaj rigardis ŝin iom stulte. Ŝi ekridis.

“Ne, ne. Mi ne freneziĝis, kvankam eble tio liverus al vi la sopiratan pretekston; mi nur volis diri, ke la nomo de ĉi tiu urbo kazaĥe signifas ‘patro de la pomoj’, aŭ eble ‘pomo de la patroj’, mi ne plu memoras. Ĝi ricevis tiun nomon, ĉar la pomoj ĉi tie paradize bongustas...”

*

Jakobo Plum staris antaŭ la kvinopo, iom lame, kvazaŭ li ne scius, kiamaniere la korpopezo ekvilibriĝas. Li direktis al la enketistoj, stakate, strangajn, tuj estingatajn ridetojn, kiuj disvolviĝis ĉe preskaŭ nur unu flanko de la vizaĝo. Unu el la okuloj de tempo al tempo palpebrumis, sed ne eblis scii, ĉu vole aŭ nevole. En la mano li tenis okulvitrojn, kiujn li sidigis ridinde sur la ekstremaĵon de la nazo.

Liaj haroj konsistis el brungrizaj tufoj disigitaj, li surhavis faldoplenan jakon brunverdan, tute ne adaptitan al la klimato, kaj pantalonon tro larĝan por li. Bunta kravato, mislokita tiamaniere, ke la nodo troviĝis duone kaŝita sub pinto de la kolumo, kompletigis la klaŭnan aspekton. Rigardante lin, Karal sin demandis, ĉu li estas frenezulo, aŭ homo dotita per fortega humursento, kiu ebligas al li moki la sociajn konvenciojn kaj ĝui la plezuron ŝajnigi sin pli nenormala ol li efektive estas.

“Bonvolu sidiĝi, s-ro Plum ,” afablis Adams , kaj la alia misgeste faligis seĝon.

“Li troigas”, Jano pensis, “tio estas komedio”.

“Oj, uj! Sinjoroj, ho, sinjoroj! Pardonu min, pardonu min,” Plum lispe prononcis. “Mallerta, mi estas tiel mallerta. Kaj polico – ĉu vi divenus tion? – polico min impresas. Jam unu policano min impresas en la propra lando. Do prezentu al vi... kvin policanoj, rozaj, nigraj, flavaj, ho, pardonu, sinjoroj, mi ne volas ofendi, tute ne deziras ofendi. Sed kvin policanoj... La juĝantaro, ĉu ne? Kvazaŭ mi trapasus ekzamenon. Vivekzamenon. Aŭ ĉu mi diru ‘mortekzamenon’? Kvin policanoj, inkluzive de du aŭtente USoSoRaj,” kaj lispante tiun lastan vorton, li grandigis la okulojn kvazaŭ pro teruro, embarasante la polican grupon, kiu ne sciis, ĉu ridi malkaŝe, aŭ ŝajnigi, kvazaŭ nenio speciala okazus.

“Li jam regas nin”, Jano pensis. “Ni ne plu povas esti naturaj, kaj li faras el ni, kion li volas. Ĉi tiu ne estas freneza”.

“Tamen mi ne estas kulpa,” plu parolis la klaŭna voĉo. “Sed mi timas, sinjoroj, aŭ ĉu ĉi-lande oni devas diri ‘kamaradoj’? Ne. Neniam mi aŭdacus diri ‘kamaradoj’ al vi. Kion mi diris? Jes, mi timas, ĉar mi estas tiel mallerta, ke mi ne kapablos konvinki vin... Kaj oni min mortpafos... aŭ eble sendos al la orminejoj de Kolyma .”

Zajcev ekrigardis lin tre akre ĉe tiuj lastaj vortoj. Li parolis seke:

“Bonvolu ne paroli, se ni ne faras demandojn. Kaj unue diru al ni, mi petas, pro kio vi rendevuis kun direktoro Kertsch .”

Plum gapis kiel akvaria fiŝo sekvanta muŝeton.

“Vi ne amas min, ĉu?” li diris post longa silento, kaj estis aludo al singulto liavoĉe. “Videble vi ne amas min; kiel mi saviĝos, se jam ĉe la unua demando, montriĝas, ke vi ne amas min?”

La ruso faris senpaciencan geston.

“Respondu,” li ordonis.

“Kio...? Ha jes! Nu, mi estras la tradukfakon ĉi tie...” La du sovetianoj interŝanĝis rigardojn, kiuj ne enhavis multe da estimo por la dungosistemo de internaciaj organizoj.

“... kaj okazis tuta skandalo, du skandaloj, fakte, pro tiu s-ro Kertsch , kiun ni ĉiuj egale abomenas. Sed estas tre longa historio. Ĉu vi havos la paciencon?”

“Ni estas tre paciencaj,” Adams diris trankvile.

“Jen la longa historio. Du historioj, unu longa, unu mallonga. Mi komencu per la mallonga, ĉu ne? Temas pri la arabaj tradukistoj. Kertsch venis al nia oficejo. Ĝi situas en la Puŝkina Biblioteko, ĉe Prospekt Abaja , t.e. Abaj -avenuo. Oni transformis tutan parton de la biblioteko al oficejoj por la daŭro de la konferenco. S-ro Kertsch do venis al nia etaĝo kaj volis vidi la ĉefon de la arabaj tradukistoj, por paroli pri la dokumento, pri kiu plendis la iraka delegitaro. Kaj la ĉefo ne estis tie. Kompreneble, la subĝenerala direktoro malkontentis. Tiam li volis paroli al la vicĉefo. Ankaŭ li ne ĉeestis. Finfine montriĝis, ke la tuta araba tradukistaro decidis iri promeni, informante neniun. S-ro Kertsch furioziĝis. Li paŝis tien kaj reen, tien kaj reen, en la vasta salono (ĉiuj tradukistoj estas en unusola salonego, tre malagrable, oni ne povas taŭge labori tiakondiĉe), li paŝis kaj paŝis kaj kriaĉis. Poste li volis insulti min, sed ankaŭ mi ne ĉeestis. Sekve, la tutan koler-ofensivon ricevis mia helpanto kaj la sekretariinoj. Eĉ hodiaŭ ili ankoraŭ estas palaj, tiom la Kertsch -a ŝtormo ilin skuis.”

“Tio estas unu el la du skandaloj, ĉu ne?” Tuurken diris. “Kio pri la alia?”

“Ha, sinjoro kamarado, la alia koncernas la diplomatian incidenton. Vi scias, en la komisiono pri socia bonfarto, kiam la delegito de Bisaŭ-Gvineo parolaĉis dum tri kvaronhoroj plej ofende al Senegalio, tute ekster la tagordo, kaj la sudjemena prezidanto nenion faris por lin silentigi, kaj pluraj delegitaroj proteste eliris... Nu, la gravuloj finfine decidis, ke nenio el tio aperos en la protokolo. Sed ni ricevas la protokolojn paĝon post paĝo, dum la kunsidoj disvolviĝas, kaj ni tradukas ilin tuj, por ke ili estu pretaj kiel eble plej frue. Ne estas facile ĉion kontroli. La insulta parolado de la bisaŭ-gvinea delegito estis ĝustatempe forprenita de la protokoloj en la angla, rusa kaj hispana, sed ĝi restis inkluzivita en la araba kaj en la franca versioj. Senegalio tion kompreneble tuj rimarkis, kaj faris skandalon, kaj la skandalo iris ĝis Kertsch , ĉar li estas la subĝenerala direktoro respondeca pri la protokoloj... kaj... mi estas la ĉefo de la tradukistoj, kaj sekve mi... Oj!... Kia lavo, Dio mia, kia lavo!”

Li tremis tutkorpe, ruĝiĝis, paliĝis, tiris siajn kapharojn, viŝis al si la frunton, kaj lispis plu:

“Li minacis min pri maldungo. Diris, ke mi kaŭzas honton al la tuta interorganiza sekretariejo, ke mi ne prenas mian laboron serioze, ke mi estas neglektema... Mi ne estas neglektema! Nur, mi ne povas labori en tiu biblioteko. Mi ŝatas bibliotekojn por biblioteki, ne por fari laboron, kiu postulas egan, egan, jes, kamarado sinjoro, egan streĉon de la menso. Mi...”

Li forprenis la okulvitrojn, metis ilin rajde sur la kranio, viŝis al si refoje la frunton, elprenis el poŝo naztukon, kiu odoris kolonjakve, kaj tiun spiris, kvazaŭ savilo ĝi estus.

“Vi ne restis tre longe, ĉu?” rimarkigis Maĥmetali .

“Ne, kamarada moŝto, nelonge. Mi forkuris.”

“Forkuris?”

“Jes. Mi ne atendis la finon. Li skoldis kaj skoldis. Mi havas delikatajn nervojn. Mi ne elportis. Mi lasis lin plu skoldi. Meze de frazo, mi leviĝis, kaj forkuris... Mi supozis, ke li kuras malpli rapide ol mi, kaj efektive, li ne sukcesis atingi min.”

La enketistoj nevole ridetis.

“Ĉu vi opinias, ke li intencis postkuri vin?” Jano Karal demandis amuziĝe.

“Kompreneble ne,” la alia respondis kun okulumo, “sed tamen mi estas certa, ke li kuras malpli rapide ol mi.” Kaj lia buŝo refaris la stakatan ridetan tikon, kiu jam tiel strange impresis post lia enveno.

“Kion vi scias pri s-ro Kertsch , kio povus helpi al la enketo?” Tuurken kviete demandis.

“Nu, nu, nu.” Li kuntiris la brovojn, prenis poŝtukon, bruege, trumpete nazblovis, kaj zorge remetis la okulvitrojn sur la pinton de la nazo. “Mi ne scias, kion diri. En la tradukfako, ĉiuj abomenas lin. Li neniam komprenis, ke cerbo ne estas maŝino, kaj ne povas produkti ian ajn kvanton laŭplaĉe. Se murdorevoj ponarde pikus, Kertsch jam delonge povus konkuri kun kribrilo pri la nombro de truoj. Sed nur revoj, ĉar tradukistoj estas artista, pacama speco, kiu suferigus nek muŝon nek muson, eĉ se nur pro manko de kuraĝo batali. Verŝajne en la tuta organizaĵo oni malamis lin, eĉ en la tuta interorganiza sekretariejo, sed pli mi ne povus diri. Mi ne konis lin, ĉar mi havis kun li minimumajn rilatojn. Ju malpli mi vidis lin kaj aŭdis pri li, des pli bone mi fartis. Tial mi ne povas riveli al vi pri liaj litsekretoj aŭ spionaferoj. Pri tio serĉu aliloke.”

“Kial vi menciis spionaferojn?” Zajcev demandis.

“Mi ne scias, kamarado sinjoro, hazarde, eble ĉar li havas vizaĝon de spiono, se entute spionoj havas vizaĝon. Ne. Mi diras stultaĵojn. Pro la streĉo, sendube, kamarada moŝto, la streĉo. Eble mi pensis tion, ĉar li multe vojaĝas, povas eniri en multajn ministrejojn, sed mia diro havas neniun bazon. Estus amuze, se mi estus efektive trafinta ion veran... Amuze,” li ripetis tre forte, fikse rigardante Zajcev rekte en la okulojn, kaj gapante al li tiel komike, ke lia esprimo ŝajnis intence destinita veki ridon. Sed en la vizaĝo de l’ ruso, eĉ la plej eta el la esprimmuskoloj ne moviĝis. Diveni, kion Zajcev pensas, estis absolute neeble.

“Ĉu, dum vi estis ĉi tie vendredon vespere, vi aŭdis aŭ vidis ion, kio povus helpi kompreni la murdon de s-ro Kertsch ? Ĉu vi renkontis iun?” Adams demandis.

“Ne. Nenion. Neniun. Eĉ ne la teruran ombrelulinon, la hom-manĝantan inon, kiu sekretarias por li.”

“Kion signifas tiuj esprimoj?” Zajcev basis, kun la ĉiam same senesprima voĉo.

“Fakte, mi ne konas ŝin, sed mi imagas ŝin tia. Dumnokte ŝi kraĉas fajron, trapikas senhelpajn hometojn kaj ilin rostas uzante sian pluvombrelon rostostange. Se ne, kiel klarigi, ke ŝi neniam ridas, kaj restis tiel longe vivanta apud tia monstro, kiel Kertsch ? Estas tragedio en la vivo de tiu ino, tio legiĝas el ŝia vizaĝo, kaj en mia fantazio, ŝia tragedio estas jena. Ŝia ombrelo estas glavo sangon soifanta, al kiu ŝi tiras la homan familion... Sed fakte mi verŝajne kalumnias ŝin, kaj ŝi estas la plej ŝafida el ĉiuj ŝafidoj de l’ mondo... Pardonu min, miaj pensoj vagas, la streĉo, kamarado sinjoro, la streĉo sub la rigardo de polica gamo multkolora...”

“Je la kioma vi forlasis la kabineton de s-ro Kertsch ?” Karal afable demandis.

“Ho, kamarada moŝto, kiel diri? Kiel scii? Kiel ne konfuziĝi? Mi...” Li haltis subite. “Ha jes,” li reparolis, “mi memoras! Eksterordinare, mi memoras: devis esti iom pli ol la sesa, ĉar mi iris al la cirko, kaj volis maltrafi kiom eble plej malmulte de la programo. Mi grumblis, kiam Kertsch decidis, ke mi vizitos lin je kvarono antaŭ la sesa, ĉar mi havis biletojn por la spektaĵo, kiu komenciĝis ĝuste je la sesa...” Li profunde ĝemspiris, antaŭ ol aldoni: “Ĉu mi povas alhoteli nun? Mi bezonas ripozon post la streĉo.” Kaj ĉe la jesa gesto de Adams kaj Zajcev , li abrupte leviĝis, faligis la seĝon, senkulpigis sin, salutis, kaj estis for.

“Mi proponas kvaronhoron da paŭzo,” la nigrulo diris. “Tiu superstreĉita homo elĉerpis min.”

9

“Vi nomiĝas Araksi Romian kaj laboras en la sekcio pri financado de internaciaj kunordigitaj esploroj, ĉu ĝuste?” afable diris Adams , prezentinte siajn kolegojn.

“Tute ĝuste,” la alia respondis per belsona baritono. Post Jakobo Plum , li aspektis ripozige normala, kun klasika kompleto da vesto, tre nigra hararo apartigita per meza tradivido, kaj rimarkinde densaj brovoj, kiuj kuniĝis super la nazo. Laŭkreske li estis iom pli ol mezgranda, kaj videblis, ke lia ventro komencis grase rondiĝi. Li ridetis, sed ege palis lia vizaĝo.

“Ĉu vi petis rendevuon kun s-ro Kertsch , aŭ li kun vi?” demandis Zajcev .

“Li venigis min, sinjoro,” Romian ĝentile respondis.

“Pri kio li volis paroli kun vi?”

“Pri diversaj financaj aferoj, kiujn klarigi estus vere komplike. Ne estas ĉiam facile kompreni niajn financajn dokumentojn, kaj s-ro Kertsch estas tre sagaca kaj postulema homo, kiu volas havi certecon pri ĉio ajn.”

“Ĉu vi pritraktis, ekzemple, la komparan esploron pri la manĝ-, dorm- kaj edukkutimojn kaj ties rilatoj kun psika bonfarto, esploron laŭdire plenumatan en sep evolulandoj kaj du industriaj, kaj kunordigitan de la universitato de B..., en Afriko, projekton IR762G?” Zajcev vortis unutone.

Ĉe Romian okazis apenaŭ perceptebla skueto de la busto. Li tuj regis sin, sed Karal ne dubis, ke tiu bato estis neatendita.

“Efektive,” li diris, kaj senemocie aldonis: “kaj ankaŭ projektojn IR1248T kaj IR003A. Mi supozas, ke vi ŝuldas tiujn informojn al la eksterordinara memoro de la perfekta sekretariino, f-ino Martin ?”

“Oni devas fidi je ŝia memoro, kiam ŝiaj dosieroj forvaporiĝas,” Tuurken malrapide artikis.

“Mi ne komprenas vin,” Romian respondis, trankvile, sed kun videbla rigidiĝo.

“Vi tuj komprenos,” Zajcev diris, kaj turnante sin al Adams : “Vi estas la sola anglalingvano ĉi tie kaj la memorandoj estas en la angla, ĉu vi eble legos ilin por nia ĉitiea amiko?”

Adams eklegis.

“El ĉi tiuj dokumentoj, kaj aliaj, vidiĝas, ke, en la okuloj de s-ro Kertsch , vi nedubinde kulpis pri gravegaj malhonestaĵoj, defraŭdoj, ĉu ne?” li daŭrigis. “Vi ŝtelis la kopiojn el la kabineto de Kertsch , sed vi ne sciis, ke ili ekzistas ankaŭ aliloke. Vi ĵus diris, ke vi diskutis tiujn kaj aliajn projektojn kun li. Li do vivis, kiam vi envenis en lian oficejon. Sed post vi, neniu plu vidis lin vivantan, kaj ni scias, ke neniu povis enveni post vi. Kion ni konkludu?”

La viro sinkis en sia seĝo. Silento ekregis, kaj daŭris. Li fine rektigis la kapon, kaj ekparolis per tute alia, multe pli obtuza voĉo:

“Mi ne mortigis lin. Kaj mi ne kulpas pri tiuj defraŭdoj. Sed mi studis juron siatempe, kaj mi scias, ke estos tre malfacile pruvi mian honestecon. La dosiero, kiun Kertsch kunmetis pri mi, estas ege konvinka. Tial mi forrabis ĝin. Sed mi lin ne murdis. Ĉe mia alveno, li sidis tiel strange... Mi alproksimiĝis, por vidi, ĉu li malsanas. Fakte li estis morta. Mia unua penso estis: ‘Mi devas voki la gardiston’, sed mi konstatis, ke antaŭ li sur la tablo jen kuŝas la dosiero pri mi. Mi ĝin prenis, foliumis, vidis, kiel senkompata la akuza faktaro ŝajnas, prezentita tiamaniere. La tento estis tro forta. Mi opiniis, ke estos multe pli facile akceptigi la veron pri mi sen tiuj notoj liaj. Ŝajnas, ke mi momente perdis la prudenton, malofta afero ĉe mi. Mi pensis: ‘Jen unika okazo malaperigi tiun kondamnan dokumentaron’. Mi kontrolis, ĉu estas kopioj, sed tiajn mi trovis nek ĉe li, nek ĉe lia sekretariino, kies oficejon mi traserĉis. Mi do konkludis, ke ekzistas nur tiu sola ekzemplero. Mi ne dubis, ke f-ino Martin , kiu videble malamas min – kiel cetere ĉiun viron – min implikos, sed ŝi ne povos organizi la faktojn kiel li. Estos ŝia parolo kontraŭ la mia. Tial mi foriris dirante nenion.”

“Rilate al la sovetaj aŭtoritatoj,” seke prokuroris Zajcev , “vi estas kulpa pri obstrukco al justico; viaj malhonestaĵoj, aliflanke, estas afero, kiu koncernas vian organizon, kaj kiu interesas nin nur tiagrade, kiom ĝi povas klarigi la kialon de via konduto. Niaflanke, ni devos plu esplori pri la murdo. Estas ja klare, ke se vi murdis Kertsch -on, vi nur povas diri, kion vi ĵus asertis. Estas la plej logika defendsistemo. Sed tio ne signifas, ke ni kredas vin murdinto. Ni plu esploros, krom se vi deziras konfesi la mortigon.”

“Ne, ne. Tute sincere, mi ne mortigis.”

“Priskribu refoje, kion vi vidis, enirante,” Tuurken petis.

“La ĉambro estis normale prilumata. Estis paperoj sur la tablo, inkluzive de mia dosiero. Kertsch sidis en sia apogseĝo, kun la brakoj sur la seĝbrakoj, kaj la kapo klinita antaŭen. Mi tuj vidis, ke io ne estas normala. La sango... Mi tuŝis lin, li ne estis malvarma. Pro la korpa temperaturo, mi pensis, ke li mortis antaŭ nelonge, do ke oni povos suspekti min, des pli ĉar mi havas vere seriozan motivon. Tial mi tuj prenis la dosieron de sur la tablo, serĉis, ĉu estas aliaj dokumentoj pri mi, ankaŭ ĉe la sekretariino. Antaŭ ol foriri, mi kontrolis, ĉu li estas vere morta. Sentiĝis pulso nek ĉe la manradiko, nek ĉe la kol-arterio. Mi trovis speguleton en tirkesto de Marta Martin , ĝin tenis antaŭ lia buŝo: li ne plu spiris. Mi ĝenerale bone kapablas regi miajn emociojn, kaj mi opinias, ke mi aspektis sufiĉe natura antaŭ la gardisto, kiam mi registris mian elirhoron.”

“Ĉu vi forprenis ion alian krom la dosiero?”

“Ne. Estis nenio. Eĉ ne la armilo, kiu lin pikis ĉe-kore, kio aperis al mi stranga. Kompreneble, mi volis resti tie kiel eble plej mallonge.”

“Ĉu pluaj demandoj?” Adams diris, rigardante la kvar kolegojn unu post la alia. La respondo estis nea.

“Kio okazos al mi nun?” Romian angore demandis.

Zajcev kaj Maĥmetali interŝanĝis rigardon.

“Nenio tuj,” respondis la ruso. “Restu ĉi-urbe. Cetere, kien vi povus iri? Alma-Ato estas oazo en dezerto. Kiel mi diris antaŭe, ni devas plu esplori. Ni poste sciigos al vi, kiamaniere vi estos juĝata pro obstrukco al justico.”

Kiam Romian leviĝis, lia vizaĝo aspektis griza kaj rigida. La tre serioza mieno de la kvin enketistoj ne invitis lin al optimismo. Malbonaŭguro leviĝis sur ĉiuj liaj trajtoj. Silente, li kape salutis, kaj forlasis la ĉambron.

*

“Do, se Romian diris la veron, nur Plum povas esti la murdinto, ĉu ne?” Stefano diris, kaj li trinkis iom de la por li tro sukerita turka kafo.“Mi emas pensi, ke, efektive, ne Romian murdis,” komentis Ĝoja . “Laŭ via priskribo, Jano, li perfekte taŭgas en la rolo de financa fripono, sed ne de homo, kiu malvarme mortigas.”

“Kial ‘malvarme’? Eble la krimulo agis kolere,” la junulo rimarkigis.

“Tio malfacile kredeblus,” Jano Karal respondis. “Nukbato ĝuste lokita, kaj poste trafa piko al la koro ne aperas signoj de kolero: la gestoj devas esti tro precizaj. Kvankam kompreneble, ĉe persono perfekte trejnita...”

“Kaj kio pri tiu klingo, kiun tiuj precizaj gestoj enigis en la koron? Ĉu vi trovis ĝin?” Stefano demandis.

“Ne. La sovetiaj policanoj traserĉis la lokojn, kaj nenion trovis. Olavi Tuurken kaj iu sovetiano traserĉis ankaŭ la aferojn de la du plej suspektataj personoj – Plum kaj Romian – same sensukcese.”

Sekvis senvorta, medita momento.

“Ĉu vere estas neniu ebleco atingi la kabineton de Kertsch alimaniere ol pasante preter tiu gardisto?” Ĝoja demandis la edzon.

“Absolute ne estas,” li respondis. “Ĝuste tial, pro sekurecaj konsideroj, tiu koridoro estis elektita por la konferenca elito.”

“Sed ĉu ne eblus pasi foje, dum li ne atentas? Ĉu vi ne tro fidas la perfektecon de la gardisto?”

“Ne temas pri perfekteco. Sed atenti la envenantojn estas lia laboro, ĉu ne? Li havas nenion alian por fari dum sia deĵorperiodo tie. Ke Arne Kristiansen tion faris bone, pruvas lia rememoro. Ni eĉ havas la ateston de Lolita Fuentes pri tio, ke li nepre devigis ŝin registri sian nomon. Miaopinie, ni povas esti tute certaj: neniu alia ol la registritoj tie pasis.”

“Feliĉe, ke ĉiu agnoskis sian ĉeeston en la oficejo de Kertsch ,” diris Stefano. “Imagu, ke unu el ili povus pruvi, ke li estis aliloke. Tio signifus, ke iu metis falsan nomon sur la registrolibron, kaj tiam, povus esti iu ajn. Via enketo devus prikonsideri ĉiun personon iel rilatan kun la konferenco, kaj eĉ personojn eksterajn al ĝi...”

“Vi pravas, ni estas tre bonŝancaj tiurilate.”

“Ĉu tio signifas, ke la persono ne intencis murdi? Estas tamen strange ne uzi tiel simplan rimedon por deturni la suspektojn for de si,” Ĝoja diris.

“Ne estas tiel simple. La murdonto nepre devis pasi preter la gardisto, kaj estas ĝenerale sciate, ke tiuj homoj havas bonan, t.n. fotografian, memoron. Se la persono ne havus rajtigilon, la sovetiaj gardistoj eksteraj ne permesus lin eniri. Nur en okazo de difinita rendevuo, kiel prezentiĝis pri Peter Graf , simpla alma-atano povas ricevi rajtigilon por eniri, kaj tiu estas valida nur por la koncernaj dato kaj horo. Ĉiuj aliaj personoj enirantaj estas aŭ delegitoj, aŭ anoj de la interorganiza sekretariejo, aŭ de ties sovetia helpantaro. Tiu nombro estas limigita, kaj ni havas foton de ĉiu, pro la vizo, kiom koncernas eksterlandanojn, kaj pro la sekureca regularo, kiom koncernas sovetianojn. Se registrita nomo ne kongruus, ni petus la gardiston trastudi tiujn fotojn, kaj tiel certe identiĝus la falsnomulo.”

“Kaj ĉu eblus,” scivolis Stefano, “ke iu restis en la ĉambro tie dum la tuta nokto kaj foriris nur la sekvantan matenon, kiam alvenis la tuta personaro?”

La polica detektivo kapneis.

“Tio ne povis okazi pro du kialoj: unu estas, ke tre malmultaj personoj laboras en la oficejoj ĉe tiu koridoro, nur la gravuloj mem, iliaj sekretariinoj kaj rektaj helpantoj; ne estas kiel ĉe la komuna tajpejo, kie eble kvindeko da tajpistinoj diverslingvaj alvenas samtempe. Kaj due, la murdo malkovriĝis tre frue. La gardistoj do tuj estis instrukciitaj ne ellasi iun ajn sen tre atente kontroli la identecon. Fakte, la morto estis malkovrita eĉ antaŭ ol alvenis la purigistinoj.”

“Ĝuste pri tio mi volis demandi,” sonis la voĉo de Ĝoja . “Mi miris, ĉu oni ne purigas tiujn oficejojn.”

“La purigistinoj,” klarigis ŝia edzo, “tie pasas inter la 7:30 kaj la 9-a, kiam la ofictago komenciĝas. Sed Marta Martin volis iri frue por fintajpi sian raporton, kiu necesis por iu tiutaga kunsido; tial ŝi alvenis jam je la 7:15 kaj tuj malkovris la krimon.”

“Restas unu ebleco, kiun vi ne rajtas preteratenti,” Ĝoja diris, “nome, ke iu povis subaĉeti la gardiston.”

“Vi pravas,” Jano konsentis. “Tio estas la sola ebleco, sed sincere, mi ne kredas je ĝi. Ne iun ajn gardiston oni venigis al Alma-Ato, sed virojn, kiuj servas jam multjare sian organizon, kaj estas bone konataj de la ĉefoj. Tuj kiam oni vidas ilin, via supozo fariĝas nekredebla. Nur rigardi Arne n Kristiansen sufiĉas por konvinkiĝi, ke li ne estas aĉetebla, kaj tio validas por ĉiuj aliaj. Krome, la risko por ili estus tre granda. Kiam la polico trovos la murdinton, la eventuala subaĉetado iĝus malkovrita. Tiuj homoj plejparte servis en sia nacia polico, antaŭ ol fariĝi anoj de la sekureca servo de UN, MOS , ILO aŭ UNESKO. Ili pli malpli konas la policajn metodojn kaj scias, ke ni havas bonajn ŝancojn trovi, kiu kulpas. Estas dubinde, ke ili prenus sur sin tian riskon.”

“Kaj se murdis la gardisto mem...?” hipotezis Stefano.

“Diable!” Jano sakris. “Mi ne pensis pri tio! Atendu...” Li tiris notlibron elpoŝe kaj ĝin foliumis. “Jes. Plum foriris je la 18:05 kaj Romian alvenis nur je la 18: 30. La gardisto disponis 25 minutojn por... Sed ne. Ne estas eble, denove pro la risko. Kiel li scius, ke iu subĝenerala direktoro ne subite alvenos? Kaj se tia gravulo konstatus, ke mankas la gardisto, li farus skandalon, el kiu la koncernato ne saviĝus facile.”

“Vi pravas,” Ĝoja aprobis, sed ŝi tuj aldonis: “Kaj vi malpravas. Vi diris, ke li prenus sur sin grandegan riskon. Jes ja, sed tiuj gardistoj estas eks-policistoj. Kaj policisto estas trejnita akcepti riskojn, ĉu ne?, mi eĉ dirus, ke oni ne deziras eniĝi en tiun profesion sen iu ŝato al riskoj. Aliflanke, ĉu la risko estas tiel granda, kiel vi diras? Okazis la akcepto de la sovetia ministrejo pri sanprotekto por la gravuloj de la konferenco kaj la alma-ataj aŭtoritatoj tiuvespere: anoj de la sekretariejo ekde la kategorio D-1 estis invititaj, kaj el tiuj, ĉe tiu ĉi parto de la konstruaĵo, nur Kertsch ne iris. Estis minimuma ŝanco, ke iu revenos ĉi tien, al sia oficejo, ĝuste dum la kvin minutoj necesaj por likvidi Kertsch -on.”

“Al tiu brila rezonado mi aldonos mian brilan kontribuon,” Stefano amuzvoĉis. “La metodo murdi ŝajnas al mi iom policeska, ĝusta bato sur nukon kaj preciza trafo al la kór ...”

“Vi ŝancelas min,” Karal konfesis, post pripensa paŭzo, “mi havas instinkte plenan fidon al Arne Kristiansen , sed mi agnoskas, ke tiu baziĝas sur nenio firma, nur sur mia intuo kaj lia honesta aspekto... Mi priparolos la aferon kun Adams kaj Tuurken . Necesos vidi, ĉu li eventuale povus havi motivon.”

Grupo da kelnerinoj laŭte diskutis ĉe apuda tablo. Jano signis al ili sian deziron pagi. Stefano subite, per tre abrupta gesto, levis la manon al la buŝo, kiu malfermiĝis. Li mordetis al si la lipon.

“Kio okazas?” lia onklo surpriziĝe demandis.

“Nur tio, ke mi preskaŭ forgesis diri al vi ion gravan.”

“Pri kio?”

“Pri la bela Lolita . Oni ripetadas en la oficistaro, ke tiu ĉarmulino vulkane erupciis, kiam ŝi ekvidis la junan francinon, kiu laŭdire delogis la ĉiam ameman Kertsch -on. Oni raportis al mi, ke ŝi tiuokaze diris, ne, pardonu, kriis: ‘Mi strangolos tiun vipurinon! Ne! Pli bone, ke mi mortigu lin ’. Poste sekvis serio da kvalifikoj, kiuj varias laŭ la rakontantoj. Laŭ kelkaj estis ‘kojoto’, ‘porko’ kaj ‘hundaĉo’, laŭ aliaj ‘hieno’, laŭ pluaj ‘rubujo’.”

“Verŝajne ŝi uzis ĉiujn, kaj kelkajn kromajn, laŭ tio, kion mi vidis,” Karal diris. La stefana informo ne mirigis la policanon. Kiam Lolita Fuentes estis pridemandita, ŝi fakte ne kaŝis siajn murdodezirojn. Sed inter paroloj kaj agoj tamen kuŝas granda distanco.

*

La triopo apenaŭ eliris el la restoracio, kiam mezgranda viro, eble 50-jara, videble sovetiano, se juĝi laŭ la vestoj, ilin alparolis germane, per tre mallaŭta voĉo, ŝtele rigardante ĉirkaŭ si kun mieno esprimanta nesekurecon.

“Kion vi deziras?” Karal demandis, same flustre, kaj en la sama lingvo.

“Mi scias, ke vi partoprenas en la enketo pri la morto de Kertsch . Mia nomo estas Graf , Peter Graf .”

La policano pro miro skuiĝis.

“Sinjoro Policano, mi petegas vin, estu bonkora al mi. Ekde kiam mi petis la permeson forlasi ĉi tiun landon, ili min sekvadas kaj observadas, kvazaŭ ili volus trovi pretekston por min aresti. Mi ne elportas. Iamaniere mi sukcesos elmigri. Sed ili scias, kiel vi, ke mi vizitis mian kuzon, Thomas Kertsch . Kaj poste li mortis. Mi ĵuras, ke mi ne mortigis lin. Kredu min, mi vin petegas, sinjoro, kredu min, ĉar mi estas sincera. Mi fariĝos freneza, se oni plu akuzos min. Kiam mi foriris el lia kabineto, li estis sana kaj viva. Eble ni diskutis iom laŭte, eble ni iom kverelis, jes ja, mi tion pretas konfesi, sed li estis tute bonfarta, mi ĵuras al vi. Bonvolu min kredi, sinjoro...”

“Kion vi deziras, ke mi faru?”

“Konvinku viajn kolegojn pri la vero, sinjoro. Vi havas vizaĝon de bonkorulo, tial mi kuraĝis aliri vin. Esploru ĉiujn eblecojn por eviti, ke oni kredu min kulpa. Mi ne estas kulpa. Kvankam laŭ ili mi estas kulpa, kulpa esti germankultura. Estas vere, ke mi preferas la germanan lingvon al la rusa; ĝi estas mia gepatra lingvo. Estas vere, ke mi ŝatas la germanojn pli ol la rusojn. Sed ĉu estas mia kulpo, ke mi naskiĝis germano? Tamen ili ne pardonas al mi. Ili volas min kapti. Tion mi scias.”

“Mi helpos trovi la veron, laŭ mia konscienco,” Karal diris tute trankvile. “Mi kompreneble faros ĉion eblan por ke oni ne rigardu kulpa homon, kies kulpeco ne estas pruvita. Vi do ne timu, se...”

La alia interrompis:

“Ne timi! Vi ne konas ilin. Ili ne bezonas pruvi. Sed almenaŭ, mi petegas vin, konvinku viajn kolegojn, ke mi ne krimis. Mi estas certa, ke tiuj sovetiaj enketistoj ne dubas pri tio, ke la murdon faris mi. Ili provos vin konvinki. Ne lasu ilin, sinjoro, mi petegas humile, ne lasu ilin vin influi.”

“Sed...” Jano subite haltis, rimarkante, ke lia kunparolanto fikse rigardas lokon malantaŭ li.

“Estus danĝere plu resti kun vi,” Graf flustris. “Adiaŭ, ne forgesu min!”

La policano turnis sin al la direkto, al kiu la alia ĵus rigardis trans lin. Tie proksimiĝis, strange balanciĝante de unu piedo al la alia, la senharmonia figuro de Jakobo Plum . Kun silenta kapsaluto, tiu preterpasis lin.

Dum tiu interparolado, Ĝoja kaj Stefano restis je kelka distanco, atente observante kaj mense registrante la esprimojn de teruro, kiujn montris la vizaĝo de Peter Graf .

“Kion li volis?” “Kiu li estas?” ili diris tuj post lia foriro.

Karal resumis.

“Strange,” murmuris Stefano. “Kial li tion faris? Ĉu vi efektive lin suspektas?”

“Ne estus eble,” la onklo respondis. “ Lolita Fuentes kaj Jakobo Plum vidis vivantan Kertsch -on, post kiam Graf foriris. Kaj li ne povus reveni en la konstruaĵon nevidate. Kiel ne-ano de la sekretariejo, li estis eĉ pli rimarkebla ol iu ajn alia. Li sukcesis penetri nur pro la speciala permeso de Kertsch , sed la permeson tiu donis nur unufoje. Ne. Mi ne vidas, kiel ni povus rigardi lin kulpa.”

“Ne serĉu klarigon en eksteraj cirkonstancoj,” konsilis Ĝoja , “sed en lia psikologio. Li videble suferas per sentoj de persekutiĝo. Tio estas komprenebla, se li loĝis ie ĉe Volgo sub la stalina teruro, kaj ĝuste kiam liaj samgentanoj alvenis kun potenca armeo, oni ekzilis lin al Centra Azio, bone sentigante al tiu parto de la sovetia civitanaro, ke oni taksas ĝin latentaj perfiduloj. Nun li eksciis pri la morto de Kertsch , sed ne pri la aliaj faktoj. Neniu eksterulo konas eĉ unu detaleton pri Lolita , Plum aŭ Romian . Tio intensigis liajn sentojn de persekutiĝo. Ne prenu la aferon pli serioze. Vi mistrafus.”

“Eble, jes,” Jano murmuris. Sed li aperis pensema.

10

La nokto estis tre bela, kun milionoj da okulumantaj steloj prezidataj de ege luma, ronda luno, kaj Stefano decidis iri promeni. Alma-Ato estas plaĉa urbo, agrabligita per dekoble pli da arboj kaj verdaĵoj ol troviĝas en ordinara okcidenteŭropa urbo, kaj per grandaj avenuoj, kie estas plezure promeni. Aliflanke, dumnokte, ĉio aperas muta. Kompare kun Sanktavalo, kie oni trovas trinkejon je ĉiu stratangulo, Alma-Ato ne prezentas multajn eblecojn sensoifiĝi aliloke ol hejme.

Sencele vagante, la junulo atingis grandan parkon, kien li eniris. Iu ebriulo lin raŭke alparolis en nekomprenebla lingvo – ĉu kazaĥa, ĉu rusa? Stefano ne distingis.

Ĉe la renkontiĝo de du parkaj vojoj, Stefano dum sekundo retenis la spiron: la homo, kiu proksimiĝis liadirekte el la dekstra flanko, estis neniu alia ol Jakobo Plum . Malgraŭ la mallumo, la junulo tuj rekonis tiun plej karakterizan silueton, kaj, kun ĉiuj detektivaj instinktoj vekitaj, li decidis lin sekvi.

La estro de la tradukfako eliris el la parko kaj paŝis laŭ senhomaj stratoj. De tempo al tempo, ĉe vojkruciĝoj, li tiris el la poŝo paperon kaj ĝin atente rigardis, post kio li videble serĉis platon kun stratnomo.

La junulo komencis timi. Ili pli kaj pli distancis de la centro, kaj li ne plu estis certa, ĉu li kapablos orienti sin. Nek taksio, nek aŭtobuso, nek iu ajn signo de vivo aperis ĉi-kvartale. Kiel li retrovos la vojon hotelen?

Dum li tiel ne tre optimisme pensadis, ili alvenis apud vastan konstruejon. Granda uzino videble estis tie starigata. Tiun Stefano rigardis, kiam subite el la ombro eksaltis samsekunde du viroj, unu antaŭ, la alia post Plum . Kompare kun ĉi-lasta, ambaŭ montriĝis kolosoj. Unu flustris ordonon al la tradukisto, kiu levis la brakojn kaj tiujn metis al la malantaŭa parto de la kranio. Granda zono de ombro, kie ĝuste unu el la du viroj estis antaŭe kaŝita, ebligis al Stefano proksimiĝi sufiĉe. Unu el la du viroj tenis enmane pistolon kaj per ties minaco devigis Plum eniri sur la konstruterenon. Post nelonga hezito, la knabo decidis sekvi.

La triopo ne eniris tre profunde: ĝi staris en speco de korto, kiun ĉirkaŭis unuflanke betona muro nefinita, kaj aliflanke palisaro kaj rubaĵoj. Apud stako da traboj troviĝis betonmiksilo. Stefano iris senbrue kaŝiĝi malantaŭ ĉi-lasta. Oni povis vidi lin de la strato, sed neniu preterpasis tiuhore, kaj multe pli gravis esti nevidebla por la aliaj, kaj bone situi por ĉion detale observi, kiujn avantaĝojn havigis lia nuna pozicio. Estis klare, ke neniu perceptis lian alvenon.

“Angle! Ili parolas angle!” li diris al si kun senpeziĝo. Li estis pretiĝinta al nekomprenota rusa dialogo, kaj la surprizo pri la lingvo uzata tuj levis lian spiriton al alta ekĝojo. Li streĉis la orelojn.

“Ĉu vi vidas ĉi tion?” unu el la viroj diris kun raŭka prononco, gestante al la longa ekstremaĵo de la pistolo. “Estas silentigilo. Dank’al ĝi, se mi pafos, neniu aŭdos nin. Nu, sidiĝu!”

Plum , tremante, eksidis sur la grundo, dum la du viroj plu staris. Inter tiuj du fortikaj banditoj, li aspektis groteske senpova.

“Kaj ĉiaokaze,” plu diris la voĉo, “eĉ se ne estus silentigilo, neniu aŭdus nin pro la simpla fakto, ke tiu ĉi loko estas tute izolita. Neniam iu preterpasas.”

Post tiu aserto la viro paŭzis refoje, kvazaŭ por lasi la impresan silenton krei etoson de angoro. Alte, en la stelplena ĉielo, melankolia luno brilis. La speco de lumo, kiu de tie supre radiis, estis ege pala, kaj donis al tiu banala konstruejo atmosferon de sonĝo, prema sonĝo, aŭgura pri teruraj eventoj.

“Vi komprenas, ĉu ne?, ke vi havas neniun ŝancon eskapi, se vi ne kontentigos nin. Estus senutile ludi obstinan infanon. Konfesu! Kie vi kaŝis la dokumenton?”

“Pri kio vi parolas?” lispis la tremanta voĉo de Plum .

“Ne ŝajnigu vin naiva. La dokumenton, kiun vi ŝtelis de Kertsch .”

“Vi eraras, s-ro... s-ro... Pardonu min, ni ne estis prezentitaj...”

“Sufiĉe kun la spritaĵoj! Ni ne ludas. Ni interesiĝas pri la dokumento, la sama, pri kiu ankaŭ vi...”

“Kiel mi...? Mi eĉ ne havas ideon pri la tipo de afero, pri kiu vi interesiĝas. Miaj interesoj ĉi-nokte koncentriĝis ekskluzive al poŝtmarkoj. Mi estas kolektanto...”

“Sufiĉe!” bojis la raŭkulo, kies humoro percepteble rapide evoluis al furiozo. Li ekparolis kun streĉita intenseco, kvazaŭ li krius mallaŭte, silabojn, kiujn Stefano ne sukcesis kompreni.

Ĉi-punkte, la dua viro blekis al la ĵus parolinto kelkajn silabojn en lingvo al Stefano ne identigebla. Sekvis akra diskuto inter la du en tiu sama lingvo, dum la pistolo restis direktita al la tremanta Plum . La knabo provis streĉi la atenton, kun la espero povi transdoni al la onklo almenaŭ minimuman informeton, sed, escepte de vorto kiel “ ŝtam ”; kiu dufoje elstaris el la pli obtuza, gorĝa sonfono, li sukcesis kapti nenion. La unua viro reparolis angle:

“Ni traserĉis viajn aferojn, kaj en la oficejo, kaj en la hotelĉambro, kaj ni ne trovis, kvankam la referaĵo devas esti plurpaĝa. Ni scias, ke Berenŝtam ne havis eblecon uzi mikropunkton, aŭ similan altevoluan teknikon, kiujn uzas spionoj, ĉar li laboris, kiel vi scias, en specialaj cirkonstancoj. Nur vi povis forpreni la dokumenton, kiun Graf certe donis al Kertsch iom antaŭe. Nun ni volas scii, kie vi ĝin kaŝis. Estu prudenta, ne devigu nin uzi malagrablajn metodojn...”

“Vi estas komplete frenezaj,” Plum lispis. “Certe vi konfuzas min kun iu alia. Lasu min foriri. Mi ĵuras, ke mi rakontos al neniu. Mi ne plendos ĉe la polico. Mi ne...”

“Sufiĉe!” tondris la raŭkulo per aŭtoritata voĉo. Plum elmontris senesperan vizaĝon. “Lastan fojon, ĉu vi bonvolas diri al ni, kie troviĝas la raporto pri la eltrovo de Berenŝtam ?”

Plum preskaŭ ploris:

“Kiel mi povus? Mi eĉ ne scias, pri kio vi parolas.”

“Nu, se vi estas obstina, ne estas nia kulpo. Sed ni nepre devas scii. Nia ĉefo postulas rezultojn, kaj rezultojn li ricevos.”

Sekvis ree longa konversacio fremdlingva inter la du agresintoj. Fine, tiu, kiu neniam parolis angle, ekbruligis cigaredon.

“Demetu vian pantalonon,” la alia diris al la tradukisto.

“Ki... ki... kio? Mian pa... pantalonon?” Plum balbutis. “Ne... ne estas dece... ĉi tio estas publika loko.”

“Rapidu. Aŭ, se ne plaĉas al vi, konfesu tuj la kaŝejon.”

Stefanon tiu sceno pli kaj pli incitis, sed li ne sciis, kiamaniere helpi Jakobon Plum sin elturni. Elpaŝi sinmontre estus inviti al si mortpafon. Li ja ne povis fidi je taŭgaj refleksoj de tia strangulo, kia Plum . Iri serĉi helpon estis neeble, li eĉ ne sciis, kie li estas, kaj manke de lingvo li ne povus ricevi la necesan kunlaboron. Tamen li ne povis lasi torturi tiun kompatindan viron sen interveni. Kun ega mensa turmento, sed feliĉe fida al la propra manlerteco, li kaptis ŝtoneton. Li momente havis la ideon ĝin ĵeti al la pistoltena mano, por faligi la armilon, sed li konsideris tion tro danĝera. La viro povus reflekse pafi al Plum . Li do decidis celi la vangon de la nearmita viro, esperante, ke la konfuzo tiel kreata ebligos al Plum forkuri. Li sciis, ke li prenos sur sin grandan riskon, sed kiel fari alimaniere?

Li levis la ŝtonhavan manon, celis kiel eble plej akurate, kaj...

Nu, skaĵite, graĵdanin, ŝto zdes’ proisĥodit ... *

* “Nu, diru, civitano, kio ĉi tie okazas...?”

La forta resona voĉo, kiu ĵus aŭdiĝis, apartenis al mezaĝa milicano (kiel oni nomas en Sovet-Unio la anojn de la administracio respondeca pri publika ordo kaj sekureco de la civitanoj), kiu, revenante hejmen post sia deĵoro, preterpasis sur la alia flanko de la vojo, kiam li rimarkis Stefanon kaŝitan malantaŭ la betonmiksilo. Li haltis por observi, kio okazas, iom tro malproksime por aŭdi la flustrajn voĉojn de la aliaj, kaj mire vidis la junulon elekti ŝtoneton. Tiam li senbrue trairis la vojon kaj intervenis.

Ke lia voĉo haltis ĉe tiu frazo, tio ŝuldiĝas al ekkrio kaj al tuja, lepore rapida forkuro de la du inkvizitoroj; tiuj bruoj igis la milicanon kuri al la loko de la pridemandado, kie li koliziis kun Jakobo Plum , kiu ĝuste tiam releviĝis, kaj, konstateble, eĉ en tiaj cirkonstancoj ne perdis sian kutimon ion fuŝi per mallerto. Tiel la du turmentistoj amplekse disponis tempon por malaperi, antaŭ ol la milicano ekvidis eĉ unu el ili.

“Kiu vi estas? Kio okazas? Kio estis tiu bruo?” li demandis.

Jakobo Plum rigardis lin, kvazaŭ paralizite. Poste li ekrampis serĉe al la okulvitroj, tiujn retrovis, metis la manon al la disigitaj haroj, kaj estis skuata de longa, intensa, impresa tremado. La milicano alparolas lin tre seke:

“Ej! Al vi mi parolas. Kio okazas ĉi tie?”

“Ili volis, ke mi mallevu la pantalonon,” Plum prononcis angle, kvazaŭ reve.

“Ĉu vi ne komprenas la rusan?” la uniformulo demandis suspekteme.

“Ho jes,” Plum samlingve respondis. “Mi ĵus estis atakita de du frenezuloj.”

“Du frenezuloj? Kie ili estas? Kien ili iris? Kial vi ne diris, ke mi postkuru?”

“Kiel mi scius, kien ili forkuris? Mi ne vidis. Sendube ili fuĝis, ien, tien,” la tradukisto diris vastageste, montrante la disajn konstruaĵojn, pli malpli finitajn, de la starigata uzino.

“Venu rakonti tion al la milicejo, kaj ankaŭ vi, knabo,” la sovetiano diris. Plum tradukis por Stefano, kiu silente kapjesis. Kaj li kaj Plum sentis fortan emon danki brakume la milicanon, kiom ajn malmilde tiu parolis, sed ili – certe saĝe – sin kompreneble retenis.

*

“Kaj ili tuj liberigis vin, ĉu? Mi timus, laŭ la famo de tiu burokrataro, ke la afero estus multe pli longa. Ĝi ja certe aperis plej suspektinda, ĉu ne?”

Tiel parolis Jano Karal . Elirinte el la milicejo, Stefano konvinkis la estron de l’ tradukfako tuj iri rakonti la aventuron al Karal , kaj Plum volonte akceptis. Ili nun sidis en la ĉambro de la policano, ĝuante bonvenan glason da brando.

“Nu, al ili mi ne rakontis la veron,” Plum lispis. “Mi diris, ke tiu junulo kaj mi laboras por la konferenco, ke tiu belega, hela nokto decidigis nin promeni en la urbo, ke ni perdis la vojon, kaj ke dum ni apartiĝis, ĉar la knabo iris kontroli ĉu strata nomplato troviĝas en la dekstraflanka vojo, du viroj, rekonante min kiel internacian funkciulon, min atakis pistole kaj postulis de mi dolarojn. La milicanoj petis min priskribi la du agresintojn, igis min subskribi la plendon, kaj lasis nin for.”

“Stranga aventuro!” komentis Karal . “Kial li ne vokis helpon, por ke la polico ĉirkaŭstaru la konstrulokon kaj provu kapti la aĉulojn, kiuj vin atakis? Kial li eĉ ne provis postkuri?”

“Nu,” Plum respondis, “li momente estis iom... kiel mi diru?... mense blindigita de la kolizio kun mi. Eble, se li estus vidinta, kien ili forkuras... Cetere, Alma-Ato ne estas Ĉikago. Milicanoj ne promenas kun radiosendiloj. Kaj tiu tereno estas tiel vasta, kun tiom da palisaroj, tia labirinto el duonfinitaj konstruaĵoj havantaj verŝajne tutan reton de keloj, ke oni havus eĉ ne unu ŝancon trovi ilin post la unuaj minutoj. Eĉ se ili sendus veturilon por patroli tiukvartale, mi vetus, ke la milico ne kapablus trovi ilin.”

“Kaj nun,” diris Karal , “estas plej dubinde, eĉ se via priskribo estis vere preciza, ke ekzistas ia ŝanco ekkoni viajn iom tro scivolajn amikojn.”

La tradukisto ekgapis, surprizite, kvazaŭ patro al filo senkaŭze komplikanta tre simplan aferon.

“Ho, tio ne estas problemo,” li mirige anoncis. “Mi facile diros al vi, kiuj ili estas.”

Nun gapis Stefano.

“Ĉu vi ilin konas?” li demandis nekredeme.

“Ne. Sed se vi havas fotojn de la libia delegitaro, mi probable povos tuj diri iliajn nomojn al vi.”

“Kiel vi scias...?”

“Mi pretus veti, ke tiu, kiu nomiĝas Zajd , estas el Tripolo, kaj ke la alia, kies individuan nomon mi ne aŭdis – aŭ ĉu eble estis Ali ? – devenas de la regiono ĉirkaŭ Tobruk .”

“Nekredeble! Ĉu vi estas magiisto? Aŭ ĉu vi simple mokas nin?”

“Nek unu, nek la alia, mi juĝas laŭ la prononco.”

“Kiun lingvon ili uzis? En Libio, oni parolas la araban, ĉu ne?”

“Jes. Sed ilia prononco estis nekontesteble libia.”

“Ĉu vi povas rekoni tiel facile?”

“Multaj internaciaj tradukistoj estas tre kompetentaj pri lingvoj. Estas ja nia fako, ĉu ne? Sed fakte mi eĉ pli scias pri la araba. Mia doktoriĝa disertacio temis pri la kompara dialektologio de la araba en Norda Afriko.”

“Sed, tiukaze, vi komprenis, kion ili diris inter si!” ekkriis Stefano, ekscitite.

“Jes, kaj mi estis bonŝanca pri la dialekto: marokan aŭ jemenan mi malpli bone komprenus.”

“Ili multe parolis arabe unu al la alia,” plu diris la junulo, “kvazaŭ ili ne konsentus pri tio, kion ili demandu de vi. Devis esti interesege.”

“Pli ol interesa ĝi certe estis. Mi ĉerpis el tio esperon transvivi, sed vi parolas pri ĝi, kvazaŭ temus pri kafeja konversacio. Ke la interparolo estis instrua ne igis mian pozicion pli komforta.”

“Kion ili diris?” scivolis Karal .

“Ili diskutis pri la maniero perforte paroligi min, kaj aludis al aliaj aferoj, pri kiuj mi nenion komprenis, manke de la bazaj scioj.”

“Pri kio temis?”

“Ŝajnas ke iu sovetiano, iu Berenŝtam , transdonis pere de mi-ne-scias-kiu peranto al Kertsch priskribon de teknike kaj politike tre grava eltrovo, kaj ili ial encerbigis al si la ideon, ke mi mortigis Kertsch -on por havigi la dokumenton al mi. Prezentu al vi! Mi, la plej pacama specimeno el la tradukista subspeco, kiu estas la plej pacama subspeco el la homa speco. Supozi, ke mi murdis!”

“Devis esti malplaĉe por vi!”

“Malplaĉe! Kiajn vortojn vi uzas! Estis mortige angoriga sperto. Mi timis, ke mia koro kolapsos, aŭ ke mi falos en frenezon. Ili diskutis apud mi, ĉu uzi tiun... argumenton, aŭ tiun alian, por min konvinki. Kaj mi dum la tuta tempo pensis, ke kiom ajn ili min turmentos, mi neniam povos diri al ili, kie kuŝas tiu referaĵo, ĉar mi eĉ ne sciis pri ĝia ekzisto, antaŭ ol aŭdi ilin.”

“Kiam ili minacis brulvundi vin per tiu cigaredo, ankaŭ mi ne plu povis toleri,” Stefano diris kompate.

“Mi preskaŭ svenis,” daŭrigis Plum . “Ili diris, ke ili traserĉis mian oficejon kaj mian hotelĉambron, kaj ne trovis, tiel ke necesos uzi torturon. Ili ŝajnas ne havi sufiĉe vastan imagon por pensi, ke ilia malsukceso ŝuldiĝas al tre simpla kaŭzo, nome, ke ne mi havas la serĉatan aferon!”

“Kial, viaopinie, ili estis tiel certaj, ke vi ĝin havas?”

“Eble, ĉar Kertsch mortis, kaj ili ial eliminis la aliajn vizitintojn. Aŭ eble ili intencas torturi ĉiujn, kiuj estas suspekteblaj pri la murdo de Kertsch . Kiel scii? Fakte, ili estas stultaj. Unu el ili aludis al la fakto, ke li jam fuŝis plurajn spionajn aŭ aliajn komisiojn, kaj ke se li fuŝos ankaŭ ĉi tiun, la konsekvencoj estos gravegaj por li. Ili iom panikis, ĉar oni nepre postulas de ili rezultojn, sed ili ne kapablas tiujn akiri. Miaopinie, tio ne estas miriga. Ili ne estas sufiĉe inteligentaj. Ili tro fidas je bruta forto kaj krudaj teknikoj, kaj mi dubas, ĉu tiaj metodoj efikas sur la spiona kampo.”

Aŭskultante lin, Karal faris al si multajn demandojn. Kial, ekzemple, Plum montriĝis ĉi-foje tiom pli normala, ol kiam la kvin enketistoj lin pridemandis? Ĉi-vespere, malgraŭ la ĵus spertita aventuro, kiu devus logike ŝanceli eĉ tre ekvilibran personon, Jakobo Plum havis neniun el la tikoj, kiuj igis lin tiel klaŭneska dum la komenca intervjuo.

“Kiel ili povis scii, ke vi pasos sur tiu strato?” li demandis.

“Ili altiris min.”

“Kiamaniere?”

“Mi estas pasia poŝtmark-kolektanto, kaj dank’al komunaj konatoj same freneze filatelaj mi renkontis ĉi tie estonon, kiu havas kelkajn raraĵojn. Mi preskaŭ aĉetis unu de li, ĉar devizoj lin interesas, sed la afero ne fintraktiĝis. Nu, la sekvantan tagon en la memserva kafejo de Puŝkina biblioteko – vi scias, ĉu ne?, ke tie oni instalis niajn oficejojn – mi menciis la aferon entuziasme al kolegoj, verŝajne parolante tro laŭte, laŭ nesuperebla kutimo mia. Almenaŭ mi supozas, ke tiel originis la afero. La morgaŭon, mi ricevis anglalingvan leteron de iu, kiu asertis, ke li estas amiko de tiu estono, kaj ke li havas raraĵojn, kiujn li pretus vendi. Li proponis al mi viziti lin ĉi-vespere, iom malfrue, ĉar li havas komplikajn laborhorojn, kaj detale klarigis, kiel atingi lian kelke ekstercentran loĝejon...”

“Viaj informkolektantoj havis ne malbonan ideon.”

“Ĝi efikis. Krome, ili sciis, ke al tia rendevuo mi nepre iros sola. Iu ajn, kiu aŭdis min paroli pri tiuj poŝtmarkoj, certe tuj sentis, ke mi estas tiel fervora filatelisto, ke mi faros ion ajn por nekutima specimeno tiukampe.”

“Ĉu vi konservis la koncernan leteron?”

“Jes. Jen ĝi estas. Konservu ĝin, se vi bezonas ĝin por viaj arĥivoj.” Li transdonis la bileton al Karal . “Sed kion vi opinias pri mia sekureco? Ĉu estas risko, ke ili reprovos kapti min?”

Karal kelktempe pripensis.

“Mi parolos pri tio al miaj sovetiaj kolegoj,” li fine diris. “Ili aranĝos protekton. Cetere, evitu promeni sola.”

Plum profunde ĝemspiris.

“Via konjako vere estas bonega,” li diris neatendite post momenta silento. “Ĉu aŭtenta franca ĝi estas?”

“Ne,” konfesis Karal . “Sovetia. Mi aĉetis ĝin antaŭhieraŭ. Vi ne imagus, kiom ofte brando montriĝas necesa dum polica enketo.”

“Nu, nu, nu,” Plum prononcis, skuante la kapon, kaj pene starigante sin. “Tiuj emocioj lasis min tute senforta. Ŝajnas, ke mia korpo pezas pli ol la terglobo. Nu, sinjoro policano, dankon, kaj adiaŭ. Mi esperas, ke mi sukcesos dormi.”

11

Jano Karal frapis al la pordo.

“Ĉu mi vekis vin?” li flustris al la japankimona blondulo, kiu malfermis. Olavi Tuurken ridete diris, ke ne.

“Mi ne volis telefoni, ĉar...”

La finno kapjesis. “Mi estos preta post du minutoj, eniru, kaj ni matenmanĝos kune. Tiam vi diros al mi.”

“Bone. Dum vi vestas vin, mi iros proponi la samon al Adams . Ni retroviĝu malsupre.”

Kiam Karal atingis la manĝosalonon, Tuurken jam sidis ĉe tablo.

“Mi ekzamenis la lokon detale. Mi garantias ĉe ĉi tiu tablo kompletan foreston de mikrofono.”

“Ĉu ni ĉiuj komencas suferi de persekutiĝa manio?” Jano demandis, dum Adams ĉetabliĝis kun ili.

“Nu,” diris ĉi-lasta, “vi vidis ĉe Kertsch , ĉu ne?”

Okaze de la konferenco, la restoracio organizis usonajn/britajn matenmanĝojn, nekutimajn en Kazaĥio, kaj tian la tri policanoj mendis. Dum ili atendis la ovojn-kun-lardo, Jano rakontis la aventuron de Plum .

“Ni staras antaŭ du demandoj, kiujn oni povas respondi per jes aŭ ne, kio estigas kvar eblecojn,” Adams diris meditece, metante panon en la teleron, kaj frititan ovon sur ĝin.

“Kion vi celas?”

“Jenon: aŭ li murdis, aŭ li ne murdis; aŭ li diris la veron al Jano hieraŭ, aŭ li ne diris la veron. Unua ebleco: li ne murdis, kaj li diris la veron. Ni do povas kredi la tutan aferon pri libiaj atakantoj...”

“Ej! Tio estas nedubebla,” korektis Karal . “Ne forgesu, ke Stefano ĉion ĉeestis!”

“Jes. Mi parolis ne pri la faktoj, sed pri tio, kion, laŭ Plum , la atakintoj diris inter si arabe. Ĉu tiu hipotezo estas verŝajna? Se ĝi estas prava, preskaŭ certe krimis Romian .”

“Dua hipotezo,” kontribuis Olavi Tuurken , “li ne murdis, sed li ankaŭ ne diris la veron. Kial?”

“Eble simple ĉar li estas frenezulo, aŭ duonfrenezulo, homo, kiu ne kapablas ne fanfaroni. Tio metas nin antaŭ tuj fareblan taskon: kontroli, ĉu li efektive scias la araban, kaj kiagrade. Estas neprobable, ke li mensogus pri tiel facile kontrolebla punkto. Se li ne diris la veron ĉi-rilate, tio konfirmus, ke li ne estas tre normala mense. Jano, ĉu vi bonvolos informiĝi pri tio? Eble pere de la arabaj tradukistoj aŭ interpretistoj estos plej facile. Se li efektive komprenis siajn atakintojn, tio per si mem ne signifas, ke li ne elpensis belan fabelon por ni. Kiamaniere scii?”

“Kiam vi atentigis la sovetianojn pri la mikrofono en la telefono de Kertsch ,” Karal diris, “ili agnoskis, ke tiu estas suspektata pri implikiĝo en afero rilata al ŝtatsekretoj. Tion Plum ne povis scii. La fakto, ke li rakontas, ke Kertsch ricevis sekretan gravegan dokumenton malfacile povus esti koincido aŭ pura elpensaĵo, ĉu?”

“Tio,” prononcis Tuurken , “donas al mi ideon por kontroli, ĉu li parolis sincere: sondi niajn du kolegojn. Cetere, ĉu ni rakontos al ili la tutan aferon? Ni eble ne havas elekton. Kiel internacia polica forto en la konferenco, ni ne rajtas lasi senpuna atakon al funkciulo de internacia sekretariejo fare de du membroj de ŝtatdelegitaro, ĉu?”

“Ne konkludu tro rapide,” Adams konsilis. “Ni ankoraŭ ne scias, ĉu ili estas ŝtatdelegitoj. Ili povus esti ĵurnalistoj, aŭ reprezentantoj de iu neregistara asocio. Ekzemple, la Ligo de Arabaj Juristoj, la Internacia Islama Asocio por Mensa Higieno, kaj multaj aliaj sendis reprezentantojn ĉi tien. Ankaŭ tio estos facile kontrolebla. Fakte, se la sovetianoj konsentos nin helpi per la vizfotoj, ni senpene trovos, sed por tio ni devos rakonti la aferon al ili kaj havigi al ni la helpon de Plum , kaj ankaŭ de Stefano, por konfirmi. Aliflanke, ĉar tiu afero estas evidente ligita al la morto de Kertsch , mi ne vidas, kiel ni povus eviti ĝin mencii al niaj kolegoj.”

“Miaopinie,” Karal intervenis, “plej saĝe estus rakonti la faktojn al ili, sed ne la kompletan raporton de Plum pri la interparolo de la libianoj, tiel ke la sovetianoj povu doni al ni konfirmon pri la ekzisto de tiu Berenŝtam -dokumento kaj ties enhavo. Iliaj precizigoj ebligos nin pli bone taksi la veremon de Plum . Kvankam mi eble estas tro optimisma, kaj eble ne estas unu ŝanco, ke ili akceptos precizigi ion ajn al ni.”

“Tamen,” diris Adams , “mi konsentas pri via sugesto minimume rakonti pri la diroj de la libianoj. Ni nun alvenas al la tria hipotezo: Plum murdis, sed diris la veron pri ĉio alia ol la murdo. Ĉu tiu hipotezo estas defendebla? Se li murdis por tiu dokumento, kial li ĝin menciis? Ĉu ne estus direkti al si la suspektojn?”

“Ne necese,” la finno respondis. “Eble li havas motivojn por suspekti, ke la sovetianoj scias pri la rolo de Kertsch en la berenŝtam a afero. Ĉar ni kunlaboras kun la sovetia polico, li povis pensi, ke diri la veron estos la plej bona maniero protekti sin.”

“Kaj,” demandis la nigrulo, “kion vi opinias pri la kvara hipotezo: li murdis, kaj ne diris la veron?”

“Ankaŭ tio estas efektive ebla,” Karal opiniis. “Li tiam estus rakontinta tutan fantaziaĵon por deturni nin de la vera krimmotivo. Sed ju pli mi pripensas, des pli mi konvinkiĝas, ke li diris la veron pri sia aventuro, egale ĉu li murdis aŭ ne. Rigardante lin hieraŭ, mi havis la senton, ke tiu homo ne mensogas.”

“Ĉu ni devas pritrakti alian aspekton de tiu afero, antaŭ ol renkonti niajn sovetiajn kolegojn?” la ĉefo demandis.

“Nu,” Jano respondis, “antaŭ momento, mi sugestis, ke ni ne rakontu ĉion al ili, sed ĵus min trafis nova penso: se Plum laborus por Sovet-Unio...”

“Ne estas probable,” diris Tuurken . “Se jes, kial li murdus?”

“Povis okazi ia fuŝo,” Jano hipotezis. “Aliflanke, la fakto, ke la kunvenaj kaj oficaj konstruaĵoj ricevis eksterteritorian statuson povis kompliki la aferojn. Se iu efektive transdonis la referaĵon al Kertsch , ĉu estus tiel facile por la sovetianoj ĝin reakiri, dum tiu plu vivis? Eble la tuta afero estis antaŭaranĝita. Eble, se la enketo fine pruvos la kulpecon de Plum , la sovetianoj lin ŝajne malliberigos, ĝis ĉiu el ni estos for, kaj ili poste trankvile malfermos al li la pordojn, kun bela krompago pro la servo farita...”

“Mi dubas pri tio. Ili disponas pli simplajn rimedojn ol tiu romaneskaĵo,” Adams respondis. “Sed eĉ se tiel estus, ni ne ŝanĝu nian planon: ni diru la faktojn. Kaj kiom koncernas la Berenŝtam -dokumenton, kiam ili pridemandos la ĉeftradukiston, tiu rakontos ĉion aŭ ne laŭ sia plaĉo, ne laŭ nia.”

“Kaj kion ni diru pri la ĉeesto de la juna Stefano Farnadzo?” sonis la voĉo de Tuurken . Respondis Karal :

“Vi scias, ĉu ne?, ke li estas ĉi tie kiel neoficiala helpanto mia. Estas du eblecoj. Ni povas tion diri, sed al niaj kolegoj tio ne plaĉos. Ili ne facilanime akceptos la ideon, ke krompolicano venis ĉi tien sen ilia scio. Ni ankaŭ povas elpensi historion, ekzemple ke Stefano perdis la vojon, kaj ĵus rekonis Jakobon Plum kaj decidis demandi lin, kiamaniere sin orienti, kiam la atako okazis.”

“Mi dubas, ĉu ili kredos tion. Tamen, ni povas diri, ke tio estas la sola klarigo, kiun ni ricevis de li, sed ke ni opinias, ke li ial suspektis ion pri Plum kaj tiun sekvis. La afero aperos pli verŝajna. Ĉu konsentite?” la ĉefo demandis.

La du aliaj kapjesis.

*

Plum kaj Stefano estis petitaj fari sian depozicion antaŭ la polica kvinopo. La raporto de la tradukisto komplete similis tiun faritan al Karal .

Oni prezentis al li ĉiujn fotojn de la libiaj civitanoj venintaj al Alma-Ato por la konferenco. Li senhezite elektis du fotojn, tiujn de Zajd Azzuz kaj de Ali Al-Qader , ambaŭ anoj de la libia delegitaro. Stefano, konsultata aparte, iom pli hezitis (ĉar, la antaŭan nokton, li malpli bone vidis la agresintojn), sed ankaŭ li fine montris tiujn samajn du.

La polica kvinopo decidis informi pri la afero la Prezidanton de la Konferenco kaj la Ĝeneralajn Direktorojn. Fakte, ĉar ambaŭ libianoj havis diplomatan pasporton, kaj simple neis la faktojn, la sovetiaj aŭtoritatoj preferis fari nenion pri ili. Kiun valoron ja havas, kontraŭ du diplomatoj, la vortoj de unu tradukisto, eĉ se ĉefa, kaj de juna, portempe dungita pedelo? Ĉu tiuj du ne povis malice aranĝi kalumnion pro propraj motivoj?

12

Kiam la edzino de Jano Karal vidis la altan figuron eniri la muzeon, ŝi ekĝojis. Ŝi sekvis la viron jam tutan horon nun, kaj, kvankam ŝi opiniis, ke li rimarkis ŝin, ŝi tamen sin demandis, ĉu ŝi trovos manieron taŭge iniciati kontakton kun li. Eble la muzeo havigos la serĉatan okazon. Ŝi eniris.

Ŝi vidis la viron aliĝi al grupo da vizitantoj, al kiuj gvidistino ĉion klarigis angle, kaj ankaŭ Ĝoja kuniĝis al ĝi. Ili iris de montrejo al montrejo, ŝafare. Nur post kelkaj minutoj, la longamembrulo rimarkis Ĝoja n. Li klinis la kapon kaj ridetis salute al ŝi. Same senvorte ŝi resalutis.

Kiam li faris al la gvidistino demandon, kiu implicis kritikon de la oficiala sinteno pri religio, ŝi sciis, kiamaniere ŝi komencos la konversacion, des pli ĉar per sia naiveco, la gvidistino helpis starigi tutan diskuton, dank’al kiu Ĝoja eksciis multon pri la religiemo de la viro, kies koron ŝi intencis diskrete sondi.

Ŝi aranĝis sian iradon tiamaniere, ke ŝi retroviĝu tuj apud li dum la fina parto de la vizito. Kiam ŝi faris komentojn pri unu el la rigardataj aĵoj, kaj li respondis rekte al ŝi, ne plu estis dubo, ke ŝia taktiko efikas: estante sola, ne sciante, kion fari dum sia sendeĵora duontago, li klare bonvenigis tiun okazon babili kun plaĉa, amikiĝema virino, laŭvide konata, kies sintenon li sentis profunde flata al li.

Ĝoja eĉ ne devis komedii. Kvankam li ne estis aparte bela vizaĝe, li havis ĉarmon, kaj ŝi sentis sin logata de ĝi. Al tiu ĉarmo kontribuis la fizika potenco, kiun disradiis la altkreska korpo kun larĝa busto kaj longaj membroj, sed eble ĉefe ĝin estigis la okuloj, intense bluaj, kaj kvazaŭ vivigataj de interna lumo, okuloj ŝajne kapablaj lasere * detrui la rigardaton, tiom plenaj je energio ili estis, sed kiujn ial li decidis uzi kun ega retenemo, tiel ke oni sentis sin tute sekura apud li. Neniu, al kiu Arne Kristiansen direktis la rigardon, restis netuŝita de ĝi. Ĝoja ne estis escepto.

* Lasero: Aparato produktanta tre intensan lumondon kun granda potenco.

Fakte pri tio ŝi kontentis. Ŝi ja perceptis ne nur, ke li plezure rimarkas la impreson, kiun li faras al ŝi, sed ke ankaŭ ŝia personeco lin impresas favore. Tiu reciproka estimo kaj allogo nur povos faciligi la plenumon de ŝia tasko.

“Kiel netolerema tiu knabino estas pri religio!” ŝi diris al li, elirante el la muzeo.

“Nu, ili estas submetitaj al tia kondiĉado ekde la plej frua infaneco,” li respondis kun ia pardonema nuanco en la voĉo.

Babilante plu pri tiu temo, ili atingis la Gorki -parkon. Kiam, elvokante la lacon kaŭzitan de la muzevizitado, ŝi eksidis sur benkon, kaj li sidiĝis apud ŝi, ŝi sciis, ke ŝi sukcesis.

La demando, kiel aranĝi renkontiĝon inter ŝtata delegitino kaj simpla gardisto tiamaniere, ke ĉio aperu perfekte natura, estis multe pli tikla ol ŝi unuavide pensis. En tia konferenco, neniam troviĝas okazo, kiam la nobela kasto de la ŝtataj delegitoj interrilatas egalece kun la malalta kasto de pedeloj, gardistoj kaj aliaj malsuperaj ŝtupoj de la hierarkio. Nur kiam la alta kastulo estas viro kaj la malalta virino, tia rilato povas naskiĝi sen aspekti strange: kiom ajn ili ludas je progresemo kaj vorte sin proklamas avangardaj, la internaciuloj en sia konduto konservas la diskriminaciajn reagojn de multjarcenta tradicio.

“Kiel vi povas scii, ke ili ne estas el la konferenco?” ŝi demandis, aludante la grupon, al kiu ili aliĝis en la muzeo.

“Laŭ la vizaĝoj. Estis turista grupo usona. Internacia turismo komencas disvolviĝi ĉi-regione.”

“Kial vi diris: laŭ la vizaĝoj? Ĉu vi konas ĉiujn vizaĝojn de la konferencanoj?”

“Eble ne ĉiujn, sed la plimulton. Mi kompreneble ne scias, kion faras tiu aŭ alia persono. Ekzemple, mi scias, ke vi estas delegitino, sed el kiu lando mi ne povus diri.”

“Estas eksterordinare! Pli ol cent landoj estas reprezentataj ĉi tie, kaj ĉiu delegitaro havas minimume kvin membrojn, multaj havas ĝis dek aŭ dekdu. Devas esti 700 delegitoj, plus la interorganiza sekretariejo, plus la sovetiaj helpantoj! Kiel vi povus koni tiom da vizaĝoj?”

“Estas nia profesio, ĉu ne? Ni lernas havi specon de fotografia memoro. Fakte ni studis la fotojn de la ĉeestantaro dum pluraj semajnoj antaŭ ol veni Alma-Aton.”

“Ĉu vere oni povas lerni memori vizaĝon?”

“Ho jes! Ne nur vizaĝon, sed la tutan korpon. Ni lernas analizi la trajtojn dum rigardado. Tio fakte fariĝas reflekso, kaj oni trejnas nin ilin memori. Finfine, ne estas pli malfacile ol lerni parkere frazon de poezio, aŭ de kanto.”

“Mirinde! Mi ne sciis pri tio,” mensogis Ĝoja , kiu perfekte konis tiujn teknikojn, plurfoje menciitajn de la edzo. Kaj ŝi aldonis: “Via laboro estas plena je respondecoj. Fakte devas esti nefacile.”

“Vi pravas. Multaj ne suspektas la amplekson de niaj respondecoj.”

“Kaj kiam okazas krimo, kiel ĉi-foje...”

“Des pli strange impresas, efektive. Tion bone scias mi. Kiam tio okazis, estis mia vico deĵori ĉe la enirejo de la koridoro, ĉe kiu troviĝas la ĉambro, kie s-ro Kertsch estis murdita.”

“Ĉu vere? Terure! Ĉu tio ne malhelpas vin dormi?”

“Feliĉe ne. Mi havas tre bonan dormon. Eble ĉar mi scias, ke mi povis nenion fari por malebligi la krimon.”

“Tamen...”

“Jes, kompreneble, mi pensas pri tiuj posttagmezo kaj vespero pli ofte ol pri aliaj. Sed...”

Dum li lasis ŝvebi la frazon nefinita, Ĝoja ekhavis ideon.

“Mi admiras vian egalanimecon,” ŝi diris. “Por mi estus ege maltrankvilige, sciante pri la sovetia kontrolmanio...”

“Tiun oni ne troigu,” la norvega gardisto konsilis, kun rideto memfida.

“Tamen, la ideo, ke televida kamerao rigardas ĉiun vian movon...” Ĝoja mensoge prononcis.

Ŝi vidis lin paliĝi.

“Kion vi celas?” li demandis, unuafoje perdante iom el sia aplombo.

“Nu, vi scias, ĉu ne?, ke en la muro, kiu rigardas al la enirejo de la gravula koridoro troviĝas kamerao, kiu ebligas al la sovetiaj aŭtoritatoj kontroli, kio tie okazas. Tiel ke se la gardisto forlasus sian postenon...”

Ĉi-foje, li iĝis kadavre pala, tiagrade, ke Ĝoja sentis glacian sensacon laŭ la spino: ŝi ne imagis, ke ŝia ruzo donos tian rezulton.

“Se gardisto forlasas la lokon...” li murmuris kun tremanta voĉo. Lia perturbiĝo des pli impresis, ĉar oni sentis lin nefacile ŝancelebla homo. Li estis la tipo mem de forta personeco en forta figuro, de menso sana en sana korpo, kiel diris la latinoj. La nuna emocia sinteno, ĉe simila homo, certe estis plej malofta.

Ĝoja ne respondis. Ŝi rigardis lin. Li fiksis la rigardon rekte antaŭ sin, al nenio, nur al la propraj mensaj bildoj. Li ekbalbutis ion apenaŭ kompreneblan, kaj ŝi ne dubis, ke li ne vere konscias, ke li parolas kun iu.

“Dankon,” ŝi aŭdis lin flustri kvazaŭ sonĝe.

Kiel fakulino, ŝi bone konis la signojn de psika ena lukto, kaj tiujn ŝi legis el lia vizaĝo. Sed la lukto ne daŭris longe, la tuta incidento, fakte, ne superis dekkvin sekundojn. Homo kiel Arne Kristiansen , se ŝancelita, tuj retrovas sian ekvilibron; lia memregado rapide venkis la momentan skuon. Roza koloro revenis al liaj vangoj, li ridetis belan rideton, kaj rigardis al sia horloĝo.

“Estas tempo, ke mi reiru,” li diris. “Mi iros piede. Ĉu vi venos kun mi?”

*

“Mi estas certa,” Ĝoja asertis al la edzo. “Ne povus esti aliel.”

Li turnis sin al ŝi, kaj la somiero grincis. Li ŝatis tiujn momentojn, en la mallumo, kiam ili lite-kuŝe babilis pri la okazaĵoj de l’ tago. Eĉ se tiu estis streĉa, la nokta kuneco alportis grandan pacon.

“Ĉu vere?” li dube prononcis.

“Jes. Vi konas min, ĉu ne? Vi scias, ke mi hontas pri la propra faro. Tio estas diametre kontraŭa al miaj principoj.”

Li ridetis. Li sciis, kiom malfacile estas harmoniigi la etikajn principojn kun la bezonoj de la realo. Komence de ilia interkoniĝo, la tromoraleco de Ĝoja lin incitis, sed nun ĝi efikis al li jen impone, jen amuze. Tre trankvile li parolis:

“Efektive, vi malobeis viajn karajn principojn mensogante. Sed nun la afero estas farita. Nia problemo ne estas diskuti, ĉu vi pravis aŭ ne, sed kiajn konkludojn tiri el la sinteno de Kristiansen .”

“Miaopinie, ne povas esti dubo: li forlasis la gardejon. Eble nur dum unu minuto, eble pli longe. Povas esti, ke ni neniam scios, kiom longe. Sed pri tio, ke li forlasis ĝin almenaŭ momenton, mi absolute ne dubas. Nur tio povas klarigi lian reagon.”

“Kiel vi povas esti tiel certa?”

“Ej! Mi tamen kapablas distingi, kiam homon regas emocio, kaj kiam ne! La emocio estis tiel forta en li, ke li dum kelkaj sekundoj nenion plu konsciis. Li murmuris dankon al mi sonĝavoĉe, kvazaŭ mi estus dirinta tion por lin helpi, kvazaŭ ni estus kunkulpuloj. Tio estis infaneca reago. Mi estas certa, ke se vi nun dirus al li, ke li prononcis tiujn dankovortojn, li ege mirus. Li ne diris tion konscie. Li estis tiel skuita, ke dum momento li ne plu regis sin mem.”

Jano nenion respondis, nur milde karesis ŝian flankon. Antaŭ multaj jaroj, kiam li ankoraŭ ne edziĝis, li eble demandus, ĉu tia kelksekunda perdo de konscio ne signus nenormalan personecon. Nun, vivante kun psikologino kaj ofte diskutante kun ŝi, li sciis, ke similaj emociaj reagoj povas trafi iun ajn, eĉ homojn plej normalajn. Li murmuris pripensante:

“Do, viaopinie, li forlasis la gardejon.”

“Jes. La sola alia hipotezo estus, ke li faris alian nepravigeblan agon, sed laŭ la maniero, laŭ kiu la konversacio disvolviĝis, mi ne opinias tion tre probabla. Laŭ mi, li momente foriris dum sia garda deĵoro, kaj teruras lin la penso, ke oni tion povus pruvi.”

“Ĉu vi demandis lin pri Kertsch ?”

“Mi hezitis, time ke li malkovros, ke mi fakte enketas. Tamen, promenante revene hotelen mi menciis la nomon.”

“Kaj kiel li reagis?”

“Li diris, ke li havas neniun opinion pri Kertsch , ke li laboras en Novjorko kaj havas neniun rilaton kun la homoj el Ĝenevo, Vieno kaj Parizo, sed ke laŭ liaj kolegoj el la aliaj organizoj, Kertsch ne estis ŝatata.”

“Kompreneble li tion respondis. Kion alian li povus diri?” Jano komentis. Kaj li sin demandis, kiamaniere oni povos esplori pri eventualaj rilatoj, alikadraj, inter Kristiansen kaj la murdito. El Kazaĥstano ne estos facile.

Загрузка...