7

La pri-inajn gustojn de Joĉjo Stefano neniam komprenis. Kaj ankaŭ vi, amiko leganto, observante nun la filon de Karleto alkineji kun Lizabeta , verŝajne starigus al vi demandojn. Kelkaj homoj, ekvidante ilin paŝi sur la trotuaro, ne povis subpremi rideton: tiu dumetra knabo, kun senorda hararo kaj maldika korpo betultrunka, aspektis groteske kun sia longega brako ĉirkaŭ la ŝultro de virino dik-osta kaj videble fortmuskola, kies kvadrata kapo kaj masiva figuro neniel sukcesis elvoki tiujn sveltajn stelulinojn, kiujn oni kutime asocias kun la seksaj revoj de dudekjara viro. Sed nin interesas ĉi tie ne tiom la ekstera aspekto de la du, kiom ilia ekstertera prizorgado.

“Kelkfoje mi ilin preskaŭ diigas, kelkfoje mi timegas ilin,” ŝi konfesis.

“Sed pri ilia ekzisto vi ne havas dubojn, ĉu?” Joĉjo demandis.

“Absolute ne. Kiel mi povus? Mi sonĝas pri ili – feliĉe ne tre ofte – tiel strangajn sonĝojn, el kiuj pluraj anoncis eventojn, kiuj poste realiĝis... Mi estas certa, ke iel tiuj eksterteranoj pense rilatas kun mi.”

“Hm!” diris ŝia akompananto.

“Tial mi emas ilin diigi. Se ili havas tiom da povo, ke ili distance influas la bildojn en la menso de negrava notaria sekretariino, tio signifas, ke ili estas ege potencaj, ĉu ne?, potencaj kiel dioj.”

“Efektive,” Joĉjo vortis ĝentile, ne sciante, kion pensi pri ŝiaj mirigaj konsideroj.

“...kaj se ili atingis tian gradon da potenco, tio implicas, ke ili estas alte civilizitaj, kaj do bonintencaj. Civilizita homo ne deziras malbonon al sia proksimulo, ĉu?”

“Nu...” li diris dubeme.

“Kaj ĝuste tio min teruras. Mi sentas, ke ankaŭ vi ne trovas mian rezonon senmanka. Se ili uzas tian potencon por subpremi aliajn, malpli fortajn estaĵojn, tiam estas plej angorige, ĉu ne?”

“Se ili rilatas al ni teranoj, kiel ni blankuloj rilatis kun la homoj, kiujn ni nomis primitivaj... Efektive... Estas kaŭzo por timi... La sklavvendistoj siatempe ne rigardis nigrajn afrikanojn membroj de la homa raso. Tial ili senhonte ilin kaptadis, kaj komercis per ili. Se vi pravus, kaj ni por loĝantoj de fora planedo estus nur speco de ekspluatebla besto...”

“Joĉjo, Joĉjo, mi petegas vin, ne parolu tiel. Diru al mi, ke tio ne povas esti vera, ke se ili estas pli inteligentaj ol ni, ili havas sufiĉe da saĝo por nin respekti...”

“Jes, fakte tion mi persone kredas,” li respondis per afabla, kvietiga voĉo, “mi ne kapablas vidi ilin aĉuloj, kiel vi ĵus diris. Estas vi, kiu metis al mi tiujn ideojn en la kapon. Nun ne plendu, se mi ilin nur disvolvas.”

“Mi ne plendas. Nur tion mi diras, ke kelkfoje min kaptas ĉegorĝe terura angoro. Ĉefe ekde kiam Ospaci mortis. Mi ne povas liberiĝi de la penso, ke eble lin faligis tiuj ...”

8

“Devas esti Joĉjo,” Stefano pensis, kiam tintis la porda sonorilo.

Lin do ege surprizis stari naz-al-naze kun altkreska viro, sporteme vestita, kies vizaĝo belus harmonie kun la atleta korpo, se ĝin ne komplete fuŝus tro emfazita nazo: tiel, ambicia preĝejturo povas detrui la belon de pentrinda vilaĝo.

“Bonvolu eniri,” diris la junulo, dum senorde kirliĝis en li ondoj el scivolo, plezuro, miro kaj, se ĉion konfesi, timo. Li ja tuj rekonis la faman ŝtelinton kaj priŝteliton de l’ mistera dokumento.

“Knabo mia,” la grandulo komencis, “mi ne intencas perdigi al vi vian tempon. Redonu ĝin tuj, kaj mi estos kontenta.”

“Ĉu vi unue ne sidiĝu?” Stefano proponis, provante tiel havigi al si kelkajn sekundojn por pripensi, kaj ĝoje konstatante, ke la komenca timo jam transformiĝas en memfidan defiemon. Li eligis larĝan rideton aldonante:

“Kaj, due precizigu kiu vi estas, kial vi venas al mi, unuvorte pri kio vi parolas.” Ankaŭ la alia ridetis, kaj al Stefano ŝajnis, ke neniam antaŭe li vidis tiom da tiel blankaj dentoj. Samtempe li pensis: rideto tigra! Aŭ ĉu jaguara?

“Mi facile respondos. Kiu mi estas, tion vi scias perfekte. Kial mi venas al vi? Ĉar vi nun posedas la tutan dokumenton. Pri kio mi parolas? Pri la dokumento, el kiu vi enmanigis al vi duonon ĉe la fotokopia maŝino de Alta Túr , antaŭ ol ŝteli de mi la duonon antaŭhieraŭ en la parka kafejo.”

Stefano indignis.

“Ĉu mi? Kiel diable vi aŭdacas akuzi min pri ŝtelo?”

La longnazulo ridis.

“Mi uzas la vorton ŝteli slange. En nia profesio,” li okulumis, “ŝtelado ne ekzistas, ĉu? Sed ne serĉu elturniĝon. Vi vidis min en Alta Turo, kaj mi ne malpli vidis vin.”

“Mi efektive prenis paperojn tie, kiam tiu kompatinda fraŭlino svenis, sed mi ilin redonis al ŝi.”

“Ne, knabo mia; fabelu al iu ajn, sed ne al sperta vulpo kiel mi. Konservu viajn fabelojn por la buboj, kiujn vi uzas por forlogi la atenton... Kaj permesu, ke mi gratulu vin. Eĉ ĉe spertulo kiel mi via artifiko sukcesis.”

“Mi ne scias pri kio vi parolas. Mi ne estis tie,” Stefano mensogis per bela sincera tono.

“Nu, nu, ĉu plia feinfabél ?” la alia komentis kun pantera rideto. “Se vi volas trompi min, serĉu ion alian. Ne uzu okulvitrojn kaj liphararon, kies falseco sentiĝas je cent paŝoj for, kaj lernu, ke vera maskito ne altiras ĉies atenton per kostumo tiel mistaŭga, tiel streĉita, ke ĉiuj rigardas, por ne maltrafi la momenton de l’ disŝiro.”

Al Stefano impresis, kvazaŭ ponardo pikus lian koron. Li pretis toleri multajn turmentojn, sed ne ke lia maskaranĝo montriĝis vana.

“Eĉ se mi estus tie, tio ne signifas, ke mi ŝtelis ion ajn de vi.”

“Ne ion ajn vi ŝtelis, sed ion tre precizan. Pardonu min, sed mi estas logika. Kiam mi vidas unu kaj pliafoje unu, mi deduktas: du. Kiam mi propraokule vidas vin ŝteli la unuan parton de dokumento rigardante min preni la duan, kaj poste mi vidas vin kaŝita (fuŝe, mi konsentas) sub neĝustaj vestoj kaj ŝanĝita hararo, precize en la loko kie mia duono malaperas, mi ne bezonas, ke oni faru al mi diagramon. Mi komprenas tuj. Kaj mi postulas redonon.”

“Mi komprenas vian rezonon, sinjoro, sed sciu, ke mis-unu plus mis-unu egalas mis-du. Mi efektive prenis la unuan parton de tiu dokumento (nur nun mi ekscias, ke estis du partoj, parenteze), kaj mi ĝin redonis al la fraŭlino. Kaj pri la dua vi komplete mistrafas. Sed mi ne vidas, kial mi donus klarigojn al persono, kiu venas arogante kaj eligas postulojn eĉ antaŭ ol sin prezenti.”

“Amiketo, amiketo, ne koleru,” li okulumis, antaŭ ol daŭrigi kun larĝa rideto ne tre difinebla (ĉu eble leoparda?):

“Mi ne bezonas prezenti min, ĉar vi scias tute bone, kiu mi estas. Kaj mi bone komprenas, ke vi respondis, kion vi ĵus respondis, ĉar vi ne povus diri ion alian.” Li metis la manon al sia nazo, kaj ektiklis ĝin, post kio li denove okulumis ridetante – estis io vulpa en ĉi tiu rideto: “Nu, en nia profesio – aŭ kromprofesio, se vi preferas – ekzistas aliaj argumentoj, ĉu ne?, kaj tiuj pli forte interesas vin, kompreneble. Mi vin ne mallaŭdas...”

“Aliaj argumentoj?” interrompis Stefano provante ne tro montri siajn konfuzajn sentojn.

La alia frotis al si la dikan fingron sur la montra laŭ la gesto de iu nombranta monbiletojn, dum li plian fojon okulumis.

“Kiom vi postulas?” li fine demandis.

Stefano tutvizaĝe esprimis senreviĝon.

“Kiom ajn vi proponus, mi ne havus ŝancon ricevi eĉ centonon el ĝi, bedaŭrinde, ĉar vi eraras: mi ne havas vian dokumenton. Kaj mi cetere ne praktikas vian duban kromprofesion, kio ajn ĝi estas.”

La kunparolanto ĝemspiris, kiel laca patro antaŭ bubo tro obstina.

“Domaĝe, ke vi elektas tiun taktikon. Mi trovis vin simpa * . Sed mi ne povas perdi pli da tempo kun vi. Se dolĉaj rimedoj ne efikas, vi devigas min uzi pli premajn.” Kaj li ridetis duonŝakalan duonleonan rideton.

* simpa : (slange) simpatia.

“Miaj dungantoj ne ŝercas pri tiaj aferoj,” li daŭrigis. “Ili volas tiun dokumenton, kaj ili ricevos ĝin. Jen kion vi faros. Mi donas al vi skatolon” – li eligis el sia teko plastan skatolon – “vi metos la dokumenton en ĝin kaj enŝovos la tiel plenigitan skatolon en la rubujon kun n-ro 6 de Palac-Hotelo postmorgaŭ vespere. Estas apud la malantaŭa enirejo, sur Koŝmastrato. Troviĝas malgranda pordo tie. Tuj kiam oni eniras, dekstre staras tuta aro da rubujoj; ĉiu surhavas numeron. Ne forgesu: n-ro 6.”

“Sed kiel mi povus ludi vian felietonaĵon? Mi ne havas la dokumenton,” la junulo diris per kompatiga voĉo.

“Se vi ne havas ĝin, vi scias, al kiu vi ĝin donis. Mi lasas al vi du tagojn por ĝin rekapti. Kaj bonvolu ne informi la policon aŭ viajn amikojn. Se iu observadas tiun rubujon, vi submetiĝos al treege seriozaj riskoj. Miaj dungantoj estas tre postulemaj kaj ne ridas pri tiaj aferoj. Ili havas rimedojn, pri kiuj via plej fantazia imago ne kapablus revi, rimedojn bazitajn sur superteraj scioj. Se vi ne plenumos ĉi tiun ordonon, vi suferos. Memoru pri Rik Ospaci !”.

Kaj prononcinte tiujn vortojn, li foriris.

*

Strange, kiel oni faras al si antaŭbildon pri persono, kiun oni ankoraŭ ne vidis. Kiam Stefano eksciis, ke la ĵus raportita konversacio estos la temo de renkontiĝo kun Jano Karal kaj iu el la kontraŭspiona servo, li image atribuis al ĉi-lasta la fizikan aspekton de olimpia ĉampiono.

Kiam li eniris la ejon, li sekve bezonis kelkajn sekundojn por sin adapti al la realo: tiu maljuna, malaltkreska vireto, kies kapo formas renversitan triangulon, kaj al kiu eksmodaj okulvitroj donas vizaĝon de emerita profesoro, tiu facile rompebla korpeto efektive estas la kontraŭspiona ulo.

“S-ro Karal klarigis al mi la aferon, sed mi ŝatus aŭdi vin ĝin rakonti per viaj propraj vortoj,” li diris per metala voĉo kun neta, preskaŭ malnature neta artikado.

Stefano rerakontis.

“La aludoj al eksterteranoj kompreneble estas pura fantaziaĵo,” li diris, “sed laŭ mi ni devas preni tre serioze la minacojn. Tiuj homoj ne ŝercas.”

“Kion vi proponas?” Karal demandis.

“Plej saĝe estos, ke ni sendu vian nevon al iu trankvila loko, kie li restos kaŝita ĝis ni juĝos revenon ĉi tien ree sekura por li. Tio estas unu punkto. Sed mi pensas, ke ni devas obei la ricevitan ordonon, jene: ni metos la falsan dokumenton en la plastan skatolon, kaj Stefano iros ŝovi ĝin en tiun rubujon kun n-ro 6. Unu aŭ du el niaj knaboj restos tie kaj provos fotografi kaj sekvi la personon, kiu venos preni ĝin.”

“Ĉu viaj kunlaborantoj ne riskos ion?”

“Ili kutimas je tiaj riskoj kaj scias kaŝi sin. Tiuj detaletoj estas nia ĉiutaga vivo.”

“Via plano plaĉas al mi,” Karal diris, “sed ni bezonos esti informataj pri viaj eltrovoj. Ĉar ni ne scias, kiamaniere tiu afero estas ligita al la morto de Rik Ospaci , kaj dum ni ne scias pli pri ĉi-lasta, ni ne povas lasi la enketon nur al vi, kvazaŭ temus pri spiona murdo. Povus esti sinmortigo aŭ akcidento, aŭ murdo pro nepolitika kaŭzo, ĉu ne?”

“Kompreneble, ni plu laboros man-en-mane, kiel ni faris ĝis nun. Do, mi dankas pri via aprobo, kaj mi gratulas vin, knabo, pri la maniero, laŭ kiu vi agis.”

*

Tiel estis aranĝite. Stefano metis la dokumenton en la skatolon, kaj la skatolon en la difinitan rubujon. Li tiam kviete foriris, dum du viroj el la kontraŭspiona servo alvenis surloke, prepare al longa pacienca atendo.

La atendo efektive estis longa. Kaj senfrukta.

Ĉirkaŭ la 3-a nokte alvenis ses aŭ sep junuloj zumbicikle * . Ili ariĝis, kun kapo klinita, ĉirkaŭ la koncerna rubujo. Antaŭ ol iliaj observantoj povis kompreni, kio okazas, ĉiu havis en la mano identan skatolon, kiun li tenis tre videble, kaj ili brubrubrue forrajdis al plej diversaj direktoj.

* zumbiciklo : motorcikleto, aŭ biciklo provizita per malforta motoro (ofte nomata mopedo , el mo toro kaj pe daloj).

Estis absolute neeble scii, kiu el ili havas la skatolon metitan de Stefano. Kaj sekvi du el ili elektitajn hazarde ne havus pli da senco. Tion tamen konscience faris la du agentoj, senrezulte.

Krome ili faris fotojn, kvankam ili sciis, ke tiuj estos neuzeblaj. La junuloj ja estis tute same vestitaj per bluĝinso kaj nigra pseŭdoleda jako, ili havis zumbiciklojn kaj ilia vizaĝo estis kaŝita per motorciklista kasko kaj koltuko metita ĝis la okuloj.

La observado estis kompleta fiasko.

9

Aŭto staris apud la lignodomo. Jano Karal rigardis la pneŭmatikojn. Li ne bezonis ilin longe observi por scii, ke tiuj ne respondas al la spuroj, kiujn li vidis, kiam li esploris la regionon antaŭafoje.

El la du aŭtoj, kiuj lasis spurojn, unu jam estis identigita: estis la veturilo de Ospaci . Oni trovis ĝin apud Malpaz , kie ĝi estis forlasita; bedaŭrinde, plej zorga traserĉo ne liveris eĉ minimuman signifan postsignon. Pri la alia oni sciis nenion. Karal , kiu faris mem la muldaĵon, sufiĉe bone memoris ties ĝeneralajn karakterizojn por tuj rimarki, ke la koncernajn spurojn ne faris la pneŭmatikoj, kiujn li nun ekzamenis.

Li aliris la domon kaj frapis al la pordo. Aŭdiĝis iom da bruo interne, kaj la pordo malfermiĝis.

“Kio estas?” diris raŭka voĉo. Antaŭ la policano staris grandega, dikega viro, kun vastega grasa vizaĝo plurtage ne razita, hartufoj kreskantaj dis kaj mis, malpura ĉemizo nur duone butonita, senforma pantalono, kiu ŝajnis tuj falonta, ĉar ĝin surrajdis ampleksa elstaranta ventro, kaj nur mirakle la zono povis ĝin teni, kaj kun la ĝenerala fortimiga sinteno de sovaĝulo.

“Mi apartenas al la polico,” Jano Karal sin prezentis, “kaj mi ŝatus ricevi respondon al kelkaj demandoj pri la viro, kiu mortis falante de sur la Rafunja -teraso.”

La alia rigardis Janon per malgrandaj dubemaj okuloj. Dum li intense rigardis, li balanciĝis, portigante la gigantan pezon de sia korpo jen al unu kruro, jen al la alia, tiel ke en la menso de Karal priskribe formiĝis la vorto “urso”.

“Envenu,” la urso fine diris.

Ili eniris ĉambron, en kiu regis neordinara malordo. Estis iom da ĉio ĉie. La tablo estis kovrita de paperoj, gazetoj, manĝrestaĵoj kun multaj paneroj, tondilo, malpura tuko, kies destino tute ne klaris, kaj multaj aliaj aferoj. Sur unu el la brakseĝoj kuŝis malnova ĉifita bluĝinso. En angulo troviĝis stablo kun pentraĵo apenaŭ komencita.

“Sidu kie vi volas, se vi volas, kiam vi volas,” la raŭka baso prononcis. “Ĉi tie estas la domo de l’ libér .”

Jano forprenis de sur seĝo stakon da libroj, vane serĉis por ili lokon sur la tablo, kaj ilin fine lokis sur la plankon. Li tiel povis sidiĝi. Lia gastiganto jam sidis en brakseĝo.

“Via nomo estas Gido Verstrata, ĉu ne?” Karal demandis. “Ĉu vi loĝas ĉi tie?”

“Al la unua demando mi respondas jes, al la dua jes kaj ne,” la pentristo raspvoĉis. “Mi venas ĉi tien por kelkaj semajnoj jare, kelkfoje monatoj. Nur ĉi tie mi povas pentri. Se mi sentas inspiron, mi restas. Se ne, mi foriras. Kiam inspiro revenas, mi revenas.”

“Estas stranga loko por konstrui domon,” komentis Karal .

“Ĉu stranga?” La urso rigardis la policanon kun ega malestimo. “Tiu vorto signifas nenion. La loko plaĉas al mi. Eĉ se nur ĉar neniu promenadas ĉirkaŭe.”

“Via domo estas ekipita per ĉio necesa por komforte vivi: flua akvo, elektro...”

“Kompreneble. Mi estas riĉa. Kiam mi konstruis ĝin, mi estis senhava. Dum jaroj mi pentradis laŭ la sama stilo, ĝi estis senvalora. Nun arabaj petrolreĝoj, japanaj industriistoj, usonaj aktorinoj konkuras kun ambasadorfiloj el la proleta ruĝa mondo por akiri miajn ĉefverkojn, kaj la sumojn, kiujn ili proponas, vi ne imagus. Mi do konservis la karan malnovan domon, sed ĝin igis pli komforta. Sed ĉu por paroli pri mia domo vi venis, aŭ pri la morta plonĝo?”

“Efektive, pardonu min. Ĉu vi scias ion pri tiu morto?”

“Ne. Kiel mi povus scii? Mi ne estis ĉi tie, kiam ĝi okazis. Kaj fakte, rigardu...” Li direktis la kapon al la fenestro. “Eĉ se mi estus hejme mi nenion scius. Oni ne vidas la lokon, de kie li falis, nek la lokon, kie li alteriĝis... aŭ verŝajne estus pli ĝuste diri: almortiĝis.”

“Kie vi estis, kiam okazis la afero?”

“Ĉu vi suspektas min?”

“Mi suspektas ĉiun kaj neniun. Mi kolektas informojn. Ĉu malplaĉas al vi respondi?”

“Jes, mi ne ŝatas, ĉar mi alte taksas liberecon, kaj al mi ne plaĉas diri al la polico, kie mi estis, kial, kun kiu, ktp. Mi sentas tion entrudiĝo en mian privatan vivon...”

“Sed vi estas sufiĉe prudenta,” Karal interrompis, “por scii, ke kiam temas pri morto, kiu povas esti murdo, via intereso estas kiel eble plej bone kunlabori kun la polico, eĉ se nur por ke ĝi ne tro ofte invadu vian privatecon.”

“Verŝajne jes. Mi do respondos: dum tiu tuta monato mi estis en Hotelo Eden en Akvoviva , preskaŭ 300 kilometrojn for de ĉi tie.”

“Ĉu vi konis la viron, kiu mortis? Li nomiĝis Rikardo Ospaci .”

“Persone ne. Sed mi vidis lin plurfoje ĉi tie.”

“Kie ekzakte? Ĉu li venis al ĉi tiu domo?”

“Ne. Mi volas diri: ĉi-regione, ĉi-proksime.”

“Kion li faris?”

“Mi ne scias. Foje mi promene alvenis al la Rafunja -belvedero – de kie li falis – kaj mi vidis lin krii kiel frenezulo, kun la brakoj etenditaj antaŭen: ‘Jen mi, jen mi alvenas, ne koleru, jen mi estas!’.”

“Ĉu vi vidis al kiu li parolas?”

“Ne. El la loko, kie mi staris, mi ne povus vidi, sed mi estas preskaŭ certa, ke estis neniu. Mia impreso estis nete, ke jen frenezulo havas halucinon. Kiam mi eksciis pri lia morto, mi memoris tiun scenon kaj mi pensis: se li estis sub la influo de iu drogo kiel LSD, li eble halucine vidis ponton neekzistantan kaj volante kuri sur ĝi, ekfalis.”

“Neeble”, Karal respondis, “ĉar ni scias, ke li tre timis drogojn. Li ne fumis, ne drinkis, estis vegetarano... Drogan halucinon ni devas ekskludi, sed ne necese skizofrenian. Pri tio mi bezonos konsulti psikiatron. Via raporto pri tiu sperto tre interesas min. Vi scias, ĉu ne?, pri la partio, kiun li fondis, kaj kiu pretendas ricevi siajn instrukciojn de venantoj el alia stelsistemo.”

“Jes. Kompreneble, mi scias. Sed kiam mi vidis lin freneze agi ĉi-zone, mi ne konis lian nomon. Nur kiam mi vidis lian foton en la gazetoj, mi pensis: ‘jen mia frenezulo nun ĵetas sin en la politikan ĝangalon!’ Plia konfirmo, ke li frenezas, ĉu ne? Mi ankaŭ pensis, ke la loko, pri kiu li parolis, neniam konsentante riveli ĝian situon, fakte estas Rafunja .”

“Vi loĝas ĉi tie parton de la jaro, kion vi opinias pri tiu eksterterana afero?”

Verstrata hezitis antaŭ ol respondi. Li rigardis Janon takse. De sur la tablo li prenis pipon kaj ĝin plenigis per tabako, kiun li ekbruligis kun ega malrapido.

“Eble mi opinias nenion, eble mi ne scias, kion mi opinias, eble mi opinias aferojn, kiuj kontraŭdiras unu la alian,” li fine respondis.

Jano pensis, ke plej bone estas atendi, ĝis la pentristo mem disvolvos sian penson, kaj li ne faris demandon. Efektive, Verstrata, post longa minuto, dum kiu li brue suĉis sian pipon, parolis pli klare:

“Kelkfoje mi diras al mi, ke estas sensencaĵo. Alifoje mi pensas: kial ne? Ke ekzistas inteligentaj estaĵoj en alia planedsistemo, tio estas statistike probabla. Ke kelkaj el ili atingis sufiĉan gradon de civilizo por kapabli viziti nin, tio ne estus mallogika. Kaj krome estas fakto, ke mi vidis...” Li abrupte interrompis sin.

“Ĉu vi vidis neidentigitan flugantan objekton?” nekredeme demandis Karal .

“Ne. Neniam. Sed mi fojfoje vidis strangan intensan lumon tie malsupre.”

“Ĉu proksime al via domo?”

“Nu, mi dirus, ke la fonto de la lumo troviĝis malsupre, sur la rafunja ebenaĵo.”

“Ĉu vi ne scivolis kaj iris vidi?”

“Jes ja mi scivolis, sed mi ne iris vidi.”

“Kial?”

La pentristo rekomencis ludi per alumeto, ĉar la pipo estis estingita.

“Pro timo,” li diris malkaŝe.

Jano estis impresita. Silento kelkminute okupis la ĉambron. Kiam Jano reparolis, lia voĉo preskaŭ reduktiĝis al flustro.

“Ĝuste kion vi timis?”

La alia suĉis sian pipon.

“Eksterteranojn, kompreneble. Tia lumo estis nehoma, ne normala, ne natura. Mi estus izolita, povus voki nenies helpon. Se ili volus preni homan specimenon niaplanedan por siaj laboratorioj...” Li ekskuiĝis tremete, kaj tuj poste ekhavis humuran brilon en la okuloj. “Des pli,” li aldonis, “ke mi estas ampleksa specimeno, kiu povus liveri pecetojn de karno al tre multaj laboratorioj.”

Karal ridetis, sed baldaŭ demandis, serioziĝe:

“Ĉu vi ne pensas, ke se ili estas sufiĉe civilizitaj por povi veturi tra miloj da lumjaroj, ili nepre devas esti ankaŭ bonkoraj?”

“Vi ne parolas sincere, ĉu? Vi ne povus esti tia naivulo. Ĉu vi iam ajn vidis, ke progreson sciencan aŭ teknikan akompanas progreso en la mildeco de la koroj, en homa toleremo? Eble ili estas mildakoraj, sed eble ne. La risko estas tro granda.”

“Kaj alifoje vi dubas eĉ pri ilia ekzisto, ĉu ne?”

“Jes. Tiam mi pensas, ke la lumo estis nur sonĝo. Aŭ ke ĝi estas reala, sed havas ian racian klarigon, ekzemple ke nia armeo novan armilon tie eksperimentas...”

10

Laŭ interkonsento kun la kontraŭspiona servo kaj leŭtenanto Remon estis decidite, ke Karal je la unua vizito ne mencios al Veronika Munzo la diversajn strangajn aferojn, kiujn oni notis pri ŝi: pri la monkaŝejo aŭ la tek-interŝanĝo nenio diriĝos ĉi-stadie. Pri tio Karal pensis, dum li lifte supreniris al la apartamento de la juna virino.

“Ĉu vi scias, ke vi estas la lasta persono, kiu vidis Ospaci n vivan?” la policano demandis kelkajn minutojn poste, kiam ambaŭ sidis en ŝia vasta salono.

“Ne,” ŝi respondis, “mi tion eĉ ne imagis.”

“Kiaj estis viaj rilatoj kun Rikardo Ospaci ?”.

Ŝi ekprenis buklon el la haroj kaj komencis ĝin malrapide volvi ĉirkaŭ sia montra fingro. Ŝi rigardis Janon, kvazaŭ provante legi el lia vizaĝo, kiagrade li riskas esti danĝera por ŝi.

“Ĵusaj,” ŝi respondis post momento. “Mi volas diri, ke mi apenaŭ konatiĝis kun li, kiam li mortis.”

“Vi tamen havis kun li personajn rilatojn, ĉu ne?”

“Nomu ilin personaj, se vi volas, sed mi apenaŭ konas lin. Ni vidis unu la alian solaj tri fojojn maksimume.”

“Ĉu vi ŝatis lin?”

“Ŝatis? Li interesis min, sed mi ne dirus, ke mi lin ŝatis.”

“Kiel vi ekkonis lin?”

“Plej simple: mi iris aŭskulti unu el liaj paroladoj, kaj poste diskutis kun li.”

“Pri lia sperto kun la homoj el la kosmo. Jen homo, kiu publike asertas, ke li renkontis homojn el ekstertera mondo, kaj ili komisiis lin agi politike ĉi tie. Tio valoras, ke oni iru rigardi, ĉu ne?”

“Kaj kion vi opinias pri liaj asertoj?”

“Komence mi ne kredis. Mi pensis: kia stulta naivaĵo! Sed kiam mi parolis kun li, faris al li multajn demandojn, prezentis al li defiajn argumentojn, kaj aŭdis liajn respondojn, mia opinio ŝanĝiĝis. Nun mi ne plu dubas, ke li estis sincera.”

“Vi do kredas, ke li renkontis homojn el alia planedo?”

“Jes. Kaj mi opinias, ke tiuj renkontiĝoj okazis en Rafunja .”

“Ĉu li tion diris al vi?”

“Ne, sed mi igis lin doni multajn detalojn pri la loko, kaj ĉiuj liaj priskriboj perfekte taŭgas pri Rafunja .”

“Kiel vi klarigas lian morton?”

“Povus esti multaj klarigoj. Mi min demandis, ĉu povas esti akcidento. Sed li tre bone konis la lokon, se ĝi estas tiu de la kosmaj rendevuoj. Ĉu iu puŝis lin? Laŭ la gazetaj priskriboj, ŝajnas esti ideala loko tiurilate. Neniu tie promenas. Nek tage, nek nokte. Plej bona pruvo estas, ke, se la gazetoj ne mensogas, lia korpo kuŝis tie tri aŭ kvar tagojn antaŭ ol oni ĝin malkovris. La murdonto do sciis, ke oni ne vidos lin, ke estas neeble eskapi el morto ĉe tia falo sur rokojn. La nura problemo estis aliri lin senbrue. Se iu eksciis, ke li regule vizitas la Rafunja -terason, tiu povis lin sekvi kaj puŝi en la profundaĵon.”

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Mi ne povus diri. Mi konis lin tro malmulte. Sed tamen, li estis ĵurnalisto antaŭ ol provi ĵeti sin en politikon, kaj kiam li estis ĵurnalisto, li estis konata pro sia emo publike nudigi malhonestaĵojn, misuzojn, ktp. El tiu tempo li certe konservis malamikojn. Krome...” Ŝi subite haltis.

“Krome?” eĥis Jano.

“Ĉu mi povas diri suspektojn eĉ plej fantaziajn, aŭ ĉu tio estus misfamigo?” ŝi demandis kvazaŭ singarde.

“Diru ĉion, kio pasas tra via kapo,” Karal konsilis. “Ĉi tiu estas pure konfidenca interparolo. Ĉiu el ni faras strangajn supozojn, kaj estas utile al la polico disponi kiel eble plej multe da hipotezoj.”

“Bone. Do mi pensis, ke lia nova politika partio eble ne plaĉas al ĉiuj. Dank’ al lia ĉarmo kaj kapablo elokventi, li altiris al si multajn personojn. Eble anoj de iu partio opiniis, ke tio perdigos al ili voĉojn nepre necesajn por sukcesi...”

“Ĉu laŭ via sento oni murdus por tio?”

“Mi ne scias. Estis nur ideo, kiu trafis min. Sed la politika deziro sukcesi povas esti pasia, preskaŭ freneza ĉe kelkaj.”

“Mi ne pensis antaŭe pri tio: vidu, vi vere helpas nin, jen hipotezo, kiun ni devos kontroli. Kaj mi ŝatus aŭdi vian opinion pri alia fantazia hipotezo, kiun multaj personoj faras nun...”

“Ke lin murdis la eksterteranoj?” ŝi interrompis. “Tio estas la plej stulta supozo, kiun oni povas fari.”

“Kial?”

“Kial eksterteranoj senigus sin je komisiito, kiu agas tre sukcese laŭ iliaj deziroj? Ne devas esti tiel facile trovi homon, kiu konsentas agi por ili. Multaj fanfaronas, sed mi ne dubas, ke la granda plimulto el la homoj, kun kiuj ili provis ekrilati, tremegis time, kiam tiuj strangaj estaĵoj ilin alparolis, kaj ke ili volis neniam plu ilin renkonti. Rik Ospaci ne timis. Li akceptis la kontakton. Li poste akceptis la laboron, kaj li faris ĝin kun bonega sukceso. Estus stulte lin likvidi.”

Por Karal , ĉi tio estis nur unua kontakto. Li ne volis esplori vere profunde la situacion de Veronika Munzo.

Nur unu pluan demandon li bezonis fari:

“Kie vi estis dum la nokto de la 19-a ĝis la 20-a, tio estas la lundmarda nokto?”

Ŝi tute ne emociiĝis, sed la sulko sur ŝia frunto iom profundiĝis.

“Pasintan semajnon, ĉu ne? Lundon vespere... Atendu... Mi estis ĉe s-ino Bufa, en la apartamento tuj ĉi-sube. Ni rigardis la televidon kaj plu babilis...”

“Ĝis la kioma?”

“Proksimume noktomezo.”

“Kaj poste?”

“Nu,” ŝi respondis, elmetante sian dolĉan rideton, “mi revenis ĉi tien, kaj enlitiĝis kun libro. La lumon mi estingis ĉirkaŭ la unua matene.”

Karal adiaŭis ŝin, kaj tuj vizitis s-inon Bufan, kiu konfirmis la dirojn de Veronika . Kompreneble. Sed, aŭtomobile, oni apenaŭ veturas pli ol unu horon por atingi Rafunja n de Valĉefa . Kaj plej probable estis, ke ankaŭ la vivon de Rik iu “estingis ĉirkaŭ la unua matene.”

*

“Mi volas montri al vi foton,” Jano Karal diris al sia nevo malfermante la pordon. “Eniru.”

Ĉar per la ruzo kun la zumbiciklaj junuloj la dokumentpreninto sukcesis ne esti sekvata, la kontraŭspiona servo opiniis, ke Stefano fakte riskas nenion, kaj la knabo plezure rekomencis partopreni en la enketo. De sur sia skribtablo Karal prenis dosieron kaj tiris foton el ĝi.

“Jen,” li simple prononcis.

Stefano ne hezitis.

“Estas la ulo, kiu volis la liston, kiu rabis la fotokopiojn, kies tekon la virino ŝtelis!” li ekkriis. “Do vi finfine malkovris, kiu li estas?”

“Ĉu vi ne divenas, kiu?”

“Ne.”

“Estas la viro, al kiu Rik Ospaci sendis sian ĉantaĝan leteron pri Legantula Plezuro .”

“La viro el CIA ?”

“Jes, supozeble, la viro, kiu laboras por CIA .”

“Kiel li nomiĝas?”

“Roberto Sulavi , kaj li laboras ĉe la radio. Li partoprenas i.a. en la programado de la elsendoj. Bonega posteno por iu, kiu volas influi la publikopinion.”

“Kaj pri la virino, kiu ŝtelis liajn dokumentojn kaj ricevas monon en murfendo, ĉu vi eksciis ion?”

“Via amikino Veronika , ĉu? Nenion valoran. Mi vizitis ŝin, sed la intervjuo ne liveris interesajn detalojn, ne pli ol via. La kontraŭspiona servo verŝajne baldaŭ scios pli. Ŝi metis mesaĝon en la kaŝejon, kaj la fotsistemo estas instalita. La persono, kiu prenos la mesaĝon, estos fotata. Ni esperu, ke ne estos tro malfacile identigi lin.”

Ne estis malfacile.

“Oni tre bone vidas lin sur la fotoj. Estas iu Igor Kaplev , KGB -aganto, komerca ataŝeo de la ambasadorejo,” metale sonis la voĉo de la vireto el la servo kontraŭspiona.

“Ŝi do laboras por KGB !” prononcis Karal .

“Ne estas ia dubo.”

“Interese. Nun almenaŭ ni progresas: ni scias la politikan koloron de du el la ĉefaj roluloj en nia komplika afero.”

11

Bob Sulavi konsideris sin realisto. Eĉ troviĝis – almenaŭ ĝis tiu tago – cinika trajto en lia personeco, kaj la bildo, kiun li havis pri si, estis tiu de aŭtenta partoprenanto en danĝera politika ludo tutmonda. Hardita”, li ofte pensis pri si, “hardita mi estas”, kaj li memplaĉe ridetis pri la karaktero, kiun la propra fantazio atribuis al li: forta, silentema hardito.

Fakte, la vivo – almenaŭ ĝis tiu tago – ne metis sur lian vojon multon penigan. Li karieris ĉe la radio senprobleme, kaj lia kunlaborado kun CIA neniam entenis veran danĝeron. Pli ol io alia, ĝi estis por li sporto.

Al ĉio – almenaŭ ĝis tiu tago – li rilatis sportiste. Kiam aperis problemo, li aliris ĝin kiel pilkon en matĉo, kun la fona certeco, ke li solvos ĝin, aŭ ke li sportiste, ridete agnoskos sian fiaskon, sen lasi tion vere fuŝi lian egan plezuron vivi. Zorgoj en li pezis pli plume ol plumbe. Almenaŭ ĝis tiu tago.

La tago estis belega. Sennuba ĉielo, komfortiga suno, varma, sed ne tro, birdetoj ĉie ĉirpantaj: estis unu el tiuj tagoj, kiam naturo lanĉas kun ĉiuj ŝancoj sukcesi sian “ĉarm”-ofensivon.

Bob Sulavi promenis apud parka lageto, sin demandante, ĉu li luos boaton por la plezuro remi. La vojo, sur kiu li malrapide paŝis, estis kovrita per ŝtonplatoj, pli malpli triangulaj, aranĝitaj por plej plaĉa efekto. La aranĝo plaĉis al la okuloj, sed ĝi havis tiun malavantaĝon, ke inter tiuj platoj jen kaj jen troviĝis interspaco. Malavantaĝon, verdire, nur por la personoj, kiuj tie promenis kun maldikaj altaj kalkanumoj. Kiel la virineto nun paŝanta en la direkto renkonta al Bob .

“Ups!” ŝi ekkriis, kaj falis en liajn brakojn. Ŝia kalkanumo ĵus fiksiĝis en truon inter du ŝtonplatoj, kaj restis tie firme tenata, tiel ke ŝia piedo, reflekse daŭrigante la antaŭeniron, ŝiris la tro malfortikan ŝu-materialon, kaŭzante perdon de ekvilibro, kaj ŝin stumble faligante ĝuste kiam Bob Sulavi troviĝis apud ŝi. Tiel trueto parkvoja ŝanĝis la vivon de CIA -kunlaboranto.

Se raporti postulas tempon, la okazoj mem fulme disvolviĝis. Dum malpli ol sekundo Bob rigardis ŝian vizaĝon, dum malpli ol sekundo li perceptis ŝian voĉon, sed tiuj etaj sekunderoj sufiĉis: jen eksplodis en li mil samtempaj orkestroj, kiuj tondris, psalmis, himnis plej laŭde, dum gongoj sonis kaj respondis sonoriloj, tertremo skuis liajn pulmojn, vulkano erupciis ie ĉe la brusto, kaj lia koro subite decidis maratoni, ĝis ĉiuj internaj organaj forsvenis por cedi lokon al belega fontano, kiu ŝprucigis orajn lumerojn en pejzaĝo el senkompara tenero, kun fona akompano de citraj arpeĝoj kaj de ĥoro anĝela. Li amis.

Senti submane ŝian delikate varman korpon estis la sperto plej agrabla, kiun li travivis ekde sia naskiĝo, kaj li emis ĝin daŭrigi kiel eble plej longe. Sed virineta voĉo lin refaligis de paradizo teren.

“Sinjoro!” ŝi diris, kaj ŝia voĉo havis samtempe la klaran puron de hobojo kaj la harmonan riĉon de anĝela violonaro.

Li ellasis ŝin kaj direktis al ŝi okulojn de adora sklavo. Li konstatis, ke ŝi estas miloble pli bela ol li konsciis el la unua tro mallonga rigardo.

Ŝi ridis. Li pensis: “Ĉu tian melodian ridon homoj povus eligi? Ne. Nur anĝeloj.” Al tiu penso la interna koboldeto aldonis duan: “Du specoj de eksterteranoj ekzistas: tiuj, kiuj venas kosmoŝipe, kaj simplaj paradizaj anĝeloj kiel tiu ĉi”, kaj tiu penso igis lin ridi, tiel ke ambaŭ dum momento kunridis rigardante unu la alian kun kreskanta korkuniĝo.

“Mia ŝuo!” ŝi diris, montrante al la plantita kalkanumo kaj al la ruino de tio, kio iam estis eleganta piedornamo.

Li sentis samtempe deziron ion komuniki, emon eksplodi per rido, kaj specon de paralizo, eble ŝuldata al la fakto, ke lia koro plu maratonis, dum la sango tiklis lin laŭ la tuta arteria vojaĝo.

“Mm... fdl... blmps...” sonis lia voĉo, dum li provis ordigi la pensojn, kaj li ree ekridis. Ŝi tenis sin strange malekvilibre, tial ke nur la ŝu-hava piedo plene tuŝis la grundon, dum la alia tiun tanĝis sen sin apogi. Li rigardis ŝin adore. Nekapabla paroli, li decidis agi, kaj ekkaŭris por malplanti la ŝuon.

“Via ŝuo estas komplete difektita,” li rimarkigis retrovinte la kapablon sin esprimi vorte, “vi ne povas iri tiel.”

“La trinkejo estas ne tre malproksime,” ŝi diris. “Mi pensas, ke mi lamos tien kaj trinkos ieton. Tio helpos pripensi, kiel mi reiros hejmen.”

“Mi havas veturilon kaj estas tute libera: mi volonte kondukos vin, kien vi volas, sed via sugesto estas bonega. Ni iru unue trinki.” Kaj kelkajn minutojn poste, observanto povus vidi, ĉe simpatia tablo, paron kiu, iom embarasita, ne sciis, kiel komenci konversacion. La altkreska sportul-aspekta viro gratis al si la nazon, dum la virineto volvis unu el siaj bukloj ĉirkaŭ la montra fingro, laŭ gesto iom infaneca.

Ĉar la juna virino, kiu kaŭzis en la CIA -agento la amoŝtormon ĵus priskribitan, estis neniu alia ol Veronika Munzo.

*

Ĉi-stadie en nia raporto, estus saĝe precizigi kelkajn punktojn, pri kiuj la leganto povus havi neĝustan komprenon.

Eble ni ne sufiĉe klare indikis, rakontante, kio okazis en la ĉiovendejo, ke pure hazarde Bob Sulavi sekvis Stefanon, kaj ke li ne vidis Veronika n Munzon, dum ŝi fotokopiis. Oni memoru, ke troviĝis tiam en la supermagazeno ekstreme densa homamaso, kaj ke Veronika svenis tuj, kiam ŝi ekvidis la altan figuron de la CIA -agento. Ne estis reciprokeco en ilia konado: ŝi lin konis, sed li ne ŝin, kaj kiam li alvenis apud la fotokopian maŝinon ŝi kuŝis kun la kapo turnita kaj kun tiom da homoj ĉirkaŭe, ke li ne vidis ŝian vizaĝon. Starante tie, li instinkte, laŭ tipa reflekso inform-agenta, rigardis la fotokopiatan dokumenton. Unu ekrigardo sufiĉis, por ke li komprenu ties gravecon, kaj li decidis kapti ĝin. Li samtempe rimarkis, ke Stefano prenas la jam faritajn kopiojn, kaj ties vizaĝo gravuriĝis liamense. Veronika n, kontraŭe, li ne sukcesis vidi klare. Kiam ĵus ekflamis en li amo, li do tute ne sciis, ke ŝi estas, mondpolitike, lia rivalo.

Kial, vi eble demandos, tiufoje svenis la juna virino? Pro kuniĝo de diversaj faktoroj. Unue, estis tre varme, kun tro malmulte da aero, kaj kun io prema en la maniero, laŭ kiu la homoj puŝis sin reciproke pasante preter la kopimaŝino. Due, Veronika sentis sin kulpa: la dokumenton, kiun ŝi kopiis, ŝi mem ŝtelis antaŭe. Ŝi decidis fotokopii ĝin en la anonimeco de ĉiovendejo por eviti la eventualan enmiksiĝon de kolego, ĉiam eblan en la oficejo, sed la fakto manipuli ŝtelitan dokumenton en publika loko efikis streĉe kaj turmente.

Sekve, kiam ŝi levis la okulojn, pro tiu stranga, preskaŭ tuŝa sento, kiun ni havas, kiam iu nin rigardas fikse, kaj vidis nekonatan junulon – Stefanon – gapi al ŝi kvazaŭ rekone (Stefano ja ĵus identigis ŝin kiel la virinon kaŝfotitan dum ŝi prenis la monon el murfendo), la esprimo de l’ junulo kvazaŭ densigis la impreson, ke ŝi estas tuj kaptota ĉe la freŝa faro.

La kunan influon de l’ varmo, de la kulposento kaj de la stefana rigardo ŝi eble povus elteni, sed kiam ŝi vidis post la knabo Roberton Sulavi n, kiun ŝi konis kiel CIA -agenton, la streĉo fariĝis netolerebla, kaj ŝi perdis la konscion.

Kaj nun, tagojn post tiu incidento, ŝi ne plu sciis, kion pensi. Ŝia koro kaj instinkto diris, ke Bob ne scias pri ŝia KGB -rolo, kaj ŝi sentis sin fizike allogata al tiu granda sportulo kun la rimarkinda nazo. Sed ŝia kapo rebatis, ke esti aŭtente amata de li supozigus tian hazardon, ke plej verŝajne temas pri ruzo kun ia politika intenco.

Unu parto de ŝi deziris esti tre singarda pri liaj eventualaj provoj uzi ŝin, dume konsciante, ke KGB povus ege profiti de la utileco rekte rilati kun li en plej naturaj cirkonstancoj. Kaj alia parto diris: “Ne timu, ne necesas protekti vin kontraŭ neekzistanta ruzo: liaj ŝafidaj okuloj rakontas malkaŝe pri lia amsincér ”.

*

Ekde kiam ŝi stumblis en la parko, pensoj ne ĉesis turniĝi tumulte en ŝia kompatinda cerbo, kaj ŝi ne pli proksimis al trankvilo nun, en lia ĉambro subtegmenta, ol antaŭe ĉe la parka lageto.

La vivo ne estas facila. Ĉiam dubi, dubi! Kiel lacige por la nervoj! Ĉiam kontroli sin, observi sin, kaj ĉion atenti por ne kolerigi la KGB -monstrojn. Ĉu ŝi longe eltenos tian vivon? Ĉu la fakto, ke ŝi svenis ĉe la fotokopia maŝino ne estus averto de organismo tro streĉita? Ŝi ĝemspiris.

“Vi ĝemspiras, mia bela?” Bob diris kare kun vizaĝo preta zorgi.

Ili sidis kune sur la sofo de lia loĝejo, kaj li jam longan tempon rakontadis seninterese pri la belecoj de radioprogramado. Ŝi decidis riski ion por devigi lin sin malkaŝi. Ŝi metis la manon al la koro kaj diris:

“Vi sciu, kelkfoje mi min demandas, ĉu mi ne devus konsulti kuraciston, mi sentas min iom streĉita. Antaŭ ne tre longe mi eĉ svenis en supermagazeno.”

“Ĉu vere? Kiel okazis?”

“Ho, mi estis fotokopianta dokumenton. Estis multaj homoj, kaj subite mi falis, perdinte la konscion. Tre malplaĉa sperto.”

Ŝi tre akre memoris la scenon. Ŝi sciis, ke li ne rigardis ŝiadirekte, dum ŝi fotokopiis. Ŝi rezonis jene: se lia amo estas sincera – kaj tio implicas, ke li nenion supozas pri ŝia aparteno al KGB : CIA -ano ne sincere ekamus KoGoBulinon – li nepre mencios sian ĉeeston en la ĉiovendejo; se lia amo ne estas sincera, li ĝin prisilentos.

“Kiam tio okazis?” li demandis.

“Eksterordinare,” li diris aŭdinte ŝian respondon. “Mi estis tie tute apude. Mi alvenis al la fotokopia maŝino tuj post kiam iu svenis. Se mi estus imaginta, ke estas vi! Sed mi ne vidis vin. Estis tiom da homoj. Oni tuj portis vin for.” Faris al Bob strangan impreson, malkovri, ke la hazarde trovitan gravan dokumenton kopiis la virino, kiun li amas. “Ŝi okupiĝas pri politiko!? Eble ni povos kunlabori!” li diris al si.

“La domaĝa afero estas, ke mia dokumento malaperis,” ŝi diris plende.

Tiu frazo trafis Sulavi n kiel sago. Lia unua impulso estis ĉion klarigi al ŝi. Sed lia sana prudento revekiĝis, eble pro la granda risko, kiun enhavus tia konfido kaj pro la multfoja ripetado fare de liaj ĉefoj, kiam li akceptis fariĝi CIA -kunlaboranto, ke absoluta prisilento necesas. Unuafoje en lia vivo lin suferigis tiu devo kaŝi la veron.

“Estis junulo tie, kiu prenis la paperojn,” li diris, kun nebula sento, malagrabla, ke lia universo pretas komplete disfali. “Se ŝi iel divenus, ke ankaŭ mi kaptis parton...” li amare pensis.

“Ha!” ŝi respondis, ĝojante pri tio, ke li senĝene rakontis almenaŭ pri sia ĉeesto, sed samtempe observante, ke li mordetas al si la lipon, kaj la nazon ekgratas. Sopiro esti amata fariĝis pli kaj pli forta en ŝi, pli ol la prudenta malfidemo. “Eble lia amo estas sincera”, ŝi pensis, “sed li ne povas konfesi sian apartenon al CIA . Se li tion farus, mi ne povus estimi lin. Ĉu eblas estimi perfidanton? Kaj se la afero estus nur ruzo, li simple ne mencius sian ĉeeston en la magazeno. Mi do ne veku liajn suspektojn kaj ne fuŝu ĉion dirante, ke mi perfekte scias, ke li prenis la dokumenton, kaj ke per ruza tek-interŝanĝo mi ĝin rehavigis al mi.”

Silento ŝvebis, dum ŝiaj pensoj disvolviĝis tiuvoje. Dume, ankaŭ en li la psikaj fortoj mobiliziĝis por rekonkeri taŭgan ekvilibron kaj la plaĉan senton povi ami senprobleme. La silenton li fine rompis:

“Mi apenaŭ povas kredi,” li diris, “ke mi estis tie apude, kiam vi svenis, ke mi eĉ sciis, ke ĵus svenis virino, sed ke...” Li paŭzis.

“Ĉu tio ne pruvas, ke la destino jam volis, ke ni renkontiĝu?” li daŭrigis. “Se antaŭe mi ne stulte hezitus pri ŝtrumpetoj, mi estus starinta apud vi, kiam la malfeliĉo okazis. Mi estus forportinta vin en miaj brakoj, konsolinta vin... Kiel stulta mi estis perdante tempon pri ŝtrumpet-problemo, dum la destino puŝis min al vi!”

Tiuj vortoj kaŭzis en ambaŭ bonvenan malstreĉiĝon. Ŝi ridis.

“Vi vere estas lirika, kvankam iom ĝenas la emfazo pri ŝtrumpetaj problemoj en via lirikaĵo.”

Ili ridis kune.

“Mi volas respekti viajn sekretojn,” li diris abrupte per alia, preskaŭ solena tono, kaj ŝi sin demandis, al kio li celas, “sed mi estas scivola: ĉu estas maldiskrete demandi, kio estis tiu dokumento, kiun tiu junulo ŝtelis for?”

“Li jam konas la respondon”, ŝi pensis. “Ĉu li diras tion, ĉar estus strange ne demandi? Aŭ ĉu li testas min, kiel mi lin ĵus testis?” Ŝi decidis diri la veron, aŭ parton de la vero.

“Estas grava politika dokumento, kiun mi pruntis de mia frato. Se esti sincera, mi diru, ke mi pruntis ĝin sen lia scio.”

“De via frato?”

“Jes. Li estas grava ano de la faŝisma movado Ordo kaj Disciplín . Tiuj homoj preparas sin por la tago, kiam okazos ŝtatrenverso ĉi tie. Ili kolektas ĉiaspecajn informojn utilajn en tia cirkonstanco. Mi decidis fotokopii tiun dokumenton kaj ĝin havigi al la leĝaj aŭtoritatoj. Mia frato furiozus, se li tion scius, sed ne ĉar li estas mia frato mi povas aprobi tiun danĝeran faŝisman aktivecon. Tamen mi sentis min kulpa pri mia ŝtelo, kaj eble tial mi svenis, kiam ekŝajnis al mi, ke jen alvenas membro de ilia hontinda movado.”

“Kompatindulineto!” li tenere muzikvoĉis.

Ŝi rigardis la horloĝon kaj ĝemspiris.

“Mi devas iri oficejen. La ĉefo min atendas,” ŝi diris.

“Ĉu vere ni jam devas disiĝi,” li prononcis dube. Sed li ja sciis, ke aliel ne eblus, kaj ili ĝisrevidis.

Li refermis la pordon kun miksitaj sentoj. Lin deprimis la fakto, ke ŝi jam foriras, kaj ke li troviĝas en tiel stranga situacio pro la fotokopiita dokumento. Aliflanke, ili pasigis kune longan tempon ĉi-foje, ili fiksis baldaŭan rendevuon, kaj estis videble, ke ŝi pozitive respondas, kvankam pli rezerve, al lia ama sento. Ĉe tiaj favoraj cirkonstancoj, plendi estus insulti la sorton.

Li repensis pri ŝi. Kia fajna vizaĝo! Kiaj belaj kruroj! Kia admirinda talio! Kune kun rafinitaj pensoj kaj kulturita parolmaniero, tamen simpla, ne-snoba, aŭtenta! Kaj ŝiaj manoj! Ŝiaj etaj fotindaj, kisindaj manetoj, kiel tenerige ili iras al la haroj, kiel am-veke ili taŭzas la senkomparajn buklojn! Ami tian homan juvelon estas honoro, kaj li ricevis ĝin tute simple, senmerite, kiel donacon ĉielan! Li ne plendu: li estas la plej feliĉa el la homoj.

Ju pli li pensis pri ŝi, des pli li entuziasmiĝis, kaj li estis tute ekzaltita, kiam oni sonorigis ĉe la pordo.

“Sinjoro Sulavi , ĉu ne?” diris la viro, kiu staris tie. “Jano Karal , el la polico, ĉu mi povus babili momenton kun vi?”

*

Karal eniris. Estis tipe fraŭleca loĝejo. Multaj revuoj kaj gazetoj kuŝis stake sur la tablo kaj sur du malgrandaj tabletoj. La vitroj ne estis tre puraj. Tamen tute ne estis kompleta ĥaoso kiel en la lignodomo de la pentristo ĉe Rafunja , nur sentebla manko de regula ordigado. Cetere la simple meblita loko havis ĉarman varman etoson, al kiu ne malmulte kontribuis la situo tuj subtegmenta, kun kliniĝanta plafono.

“Fizike simpatia”, diris al si Karal , dum li unurigarde mensnotis la malfermitan skotdesegnan ĉemizon kaj la grizan perfekte gladitan pantalonon, sub kiuj atleta korpo diveniĝis.

Estas vizaĝoj, kiuj prezentas sin kiel maskon de tragedio. Ne tiel ĉe Roberto Sulavi . Persono kelke sagaca vidanta lin unuafoje tuj divenis, ke li estis la amata ido de amantaj gepatroj, kaj, informite pri lia infaneco, ne miris pri la fakto, ke reklamagentejo siatempe vidis en li tian perfektan tipon de beba bonfarto, ke ĝi volis foti lin por afiŝo pri pulvora lakto, senkonsidere pri tio, ke lin malavare nutris natura lakto patrina. Bob efektive travivis infanecon en etoso de varma familia harmonio, kio establis lian personecan disvolviĝon sur la fundamento de plena psika sekureco; ĉar la hejmo tamen spertis sufiĉe da baldaŭ solvitaj konfliktoj, li sciis ankaŭ, ke alfrontiĝoj prezentas per si normalan aspekton de la vivo, kaj li neniam hezitis lukti, se necese.

Tiel formiĝis sentima, eĉ maltima karaktero. Bob ŝatis aventurojn, kaj la ideo, ke risko povus esti evitinda, neniam trafis lin. Kiel maltima, tiel malavara li estis. Liaj amikoj alte taksis lian senrezervan donemon. Fakte se io mankis al tiu cetere tre ŝatinda viro, tio verŝajne estis, ke vivo tro facila ankoraŭ ne havigis al li tiun animan profundecon, kiun nur sufero povas naski.

Li invitis la policanon sidi en brakseĝo, iom tiklis sian nazon, kaj, sulkante la frunton, prononcis:

“Vi igas min ege scivola. Per kio mi povas helpi al la polico?”

“Mi enketas pri la morto de Rik Ospaci ...”

“Mi lin tute ne konis,” interrompis Sulavi .

“Sed vi eble scias, kion oni diris pri la radio liarilate.”

“Ne. Kiel la radio povus rilati kun li? Ni intervjuis lin unufoje. Aranĝis mi la aferon. Sed krom tio...”

“Nu, oni plendis, ke la radio ne estas simpatia, kaj ne donas al lia politika kampanjo tiom da spaco, kiom al la tradiciaj partioj.”

“Ĉu vere tion oni diras? Pardonu, mi ne sciis. Mi konfesu, ke mi fariĝis iom cinika koncerne la komentojn pri radioprogramado. Kion ajn mi faru, homoj malkontentas. Mi delonge rezignis la ideon plaĉi al la tuta publiko. Mi provas plaĉi al la plimulto, kaj eĉ ne la tutan tempon. Mia devo ankaŭ estas eduki, ĉu ne? Kaj tiu afero pri eksterteranoj ne ŝajnis al mi sufiĉe serioza, por ke mi dediĉu pli da spaco al ĝi. Fortigi la neraciajn sopirojn de la amasoj ne respondas al mia maniero koncepti mian profesian devon.”

Diskutinda afero, taksis Karal , kiu demandis al Sulavi , kie li troviĝis, kiam Ospaci mortis. Bob Sulavi montris miran esprimon, kiu tuj transformiĝis al rideto.

“Ĉu vi min suspektas?” li demandis. “Estas mia unua kontakto kun polico sed ĝiaj metodoj min ege mirigas. Ĉu vi iras kiel fiŝkaptisto por fiŝi, prezentante la hokon ie hazarde kun la espero, ke foje unu fiŝo kaptiĝos? Kial vi min suspektus?”

“Kaj kial vi ne respondas al mia demando?” Jano rebatis.

“Pro surpriziĝo, sinjoro, pure-nure pro surpriziĝo. Atendu, ke mi nun memoru. En la nokto de la 19-a al la 20-a, vi diris. Nu, dum la tago mi estis en Valĉefa kaj laboris kiel ĉiutage en la radio.”

“Kaj vespere?”

“Vespere? Mi revenis hejmen, faris al mi manĝon, iom rigardis la televidon. Sed mi ne ŝatas televidon. Ili neniam sukcesas fari tiel bonajn programojn kiel ni ĉe la radio. Poste mi legis.”

“Ĉu iu povus tion konfirmi?”

“Certe ne. Aŭ ĉu eble la loĝantoj de la ĉi-suba etaĝo? Eble ili aŭdis min aŭ vidis min reveni...”

“Dankon, mi kontrolos, se fariĝos necese.”

“Sed vi ne parolas serioze, ĉu? Permesu, ke mi redemandu. Kial vi suspektus min?”

“Pro ĉi tio,” la policano diris, tirante el la poŝo fotokopion de la ĉantaĝa letero trovita ĉe Ospaci , kaj streĉe rigardante sian kunparolanton. Sed ĉi ties vizaĝo nenion esprimis.

“Vi havus motivon, ĉu ne?” Karal aldonis.

La alia ridis.

“Mi havus motivon, se tiu letero min koncernus. Sed tiel ne estas. Mi efektive ricevis ĝin, sed mi ĝin ne komprenis. Se iu volas publikigi, ke Legantula Plezuro estas CIA -eldonaĵo, al mi estas egale, li faru laŭplaĉe. Kial tio rilatus kun mi? La tuta afero estas frenezaĵo, kio konfirmis al mi, ke Rik Ospaci ne estas mense sana. Li verŝajne konfuzis min kun iu alia. Supozeble, li agis surbaze de iu onidiro sen rilato kun la vér .”

“Efektive, efektive,” Karal prononcis kun trankviliga tono, “mi ne diras, ke la polico opinias vin kulpa. Ni nur informiĝas, kiel estas nia devo, ĉu ne? Sed unu plia demando min tiklas: kial vi ne plendis ĉe la polico?”

“Ĉar tiu letero estis senbaza,” li respondis. “Se oni devus plendi pri ĉia freneza letero, kiun oni ricevas... Ni, ĉe la radio...”

“Ne, ne pri tio mi parolas. Pri la ŝtelo.”

“Ŝtelo? Kiu ŝtelo?”

“Ĉu vere vi ne komprenas? La dokumenton...”

“Kiun dokumenton?”

“Estas nekonsilinde mensogi, sinjoro. Se vi diras la veron pri tiu punkto, kiun ni konas, nu, bone. Se ne, ni emos suspekti vin pri ĉio. Oni ŝtelis de vi dokumenton, kaj vi akuzis pri la ŝtelo junulon, kiun vi minacis...”

“...kaj kiu redonis, kio pruvas, ke li ŝtelis, ĉu ne? Jes, pardonu. Ial, kiam vi parolis pri ŝtelo, mi pensis pri mono, objekto, io simila. Mi tute forgesis pri tiu dokumento. Efektive, oni prenis de mi tiujn paperojn en la parka restoracio. Mi tie vidis junulon, kiu iom amatore estis provinta ŝanĝi sian aspekton, kaj kiu antaŭe kaptis alian parton de la sama dokumento. Mi provis scii, kiu li estas. Bona hazardo helpis: mi foje vidis lin surstrate, kaj lin sekvis al lia hejmo.”

“Vi ne diras, ke ankaŭ vi komence ŝtelis tiun foliaron ĉe la fotokopia maŝino de...”

“Ŝtelis? Tute ne estis ŝtelo. Ĝin fotokopiis mia amikino Veronika Munzo. Ŝi tie svenis, kaj mi provis savi la paperojn por ŝi.”

“Ĉu f-ino Munzo estas amikino via?” Karal demandis kun evidenta dubo.

“Ho jes, ŝi estis ĉi tie antaŭ nur kelkaj minutoj. Ĉu vi ne vidis ŝin alvenante? Belega knabino, kun delikata vizaĝeto, perfekta korpo, rideto anĝela, kaj harbukloj, bukloj, bukloj...” Li paŭzis. “Bukloj, kiuj defias vortan esprimon.”

Li aspektis tiel naiva, tiel infana en sia lirikeco, ke Karal konfuziĝis. Estis malfacile dubi lian sinceron, aŭ oni devis atribui al li neoftan aktoran talenton. Sed se li sinceris, lia ĵusa diro kaŭzis perturbon en reto de rilatoj relative klaraj, laŭ kiuj Veronika estis politika malamikino de Bob .

Ĉi-lasta, kiu atente observis Janon, sentis, ke estas oportune ekspluati sian nunan avantaĝon:

“Ŝi konfirmos tion al vi, se vi ĉiam bezonas konfirmojn,” li diris. “Hieraŭ mi vespermanĝis kun ŝi en la restoracio Ĉe Aldo . Hodiaŭ ni tagmanĝis kune ĉe La Kuko kun Suko .”

“Kio estis tiu dokumento?”

“Mi supozas, ke mi rajtus rifuzi respondi al tia nediskreta demando, kiu neniel rilatas kun enketo pri akcidenta morto, sed mi povas diri al vi, ke estas politika dokumento, kiun mi opinias tre grava, kaj kiun tiu junulo ne rajtis forpreni.”

“Sed ĉu estis prave direkti al li minacojn por ĝin reakiri?”

“Nu, nu, ni ne troigu. Mi provis persvadi lin per normalaj argumentoj, kaj tio ne sukcesis. Tiam mi pensis: nun mi agos per la junula ŝato al eksterteranoj kaj al spionromana atmosfér . Finfine ĝi efikis. Bedaŭrinde, mi neniam scios, kial tiu junulo interesiĝis pri tiuj paperoj. Ĉu komunisto, eble? Jes, povus esti komunisto. Sed mia timigo efikis!”

Li ridis belan blankdentan ridon.

“Vi ne respondis mian demandon: kial vi ne plendis al la polico?”

“Pro tre simpla kaŭzo: mi pensis, ke la polico ne kredos min.”

“Lertulo!” Jano pensis. Li aspektas naive, sed rapide trovas manieron elturniĝi el ĉiu tikla demando, kaj lia vizaĝo neniam montras esprimŝanĝon.

Nesciante, kion plu demandi, li adiaŭis la radioprogramiston, ne tre kontenta pri si. La rivelo pri amikeco inter Bob Sulavi kaj Veronika Munzo konfuzis la tutan ĝistiaman faktaron. Li sin demandis, kion la homoj el la kontraŭspiona servo pri tio opinios.

12

Jano havis la impreson troviĝi en abelujo atakata de bando da maŝinpafistoj. Abelujo, ĉar homoj rapidis ĉiudirekte, ne sencele – la tuta agitado aperis racia, sed laŭ movreguloj, kiujn penetri fremdulo ne povus. Maŝinpafe atakata, ĉar la taktaktak de skribmaŝinoj kreis konstantan fonon de takta klaka bruo. Tie produktiĝis la fama Vespera Folio .

La pompa grandulo, kiu staris antaŭ li, prenis la telefonon.

“Georgo?” li bojis, kaj post kelkaj sonoj nekompreneblaj al Karal , li aldonis: “Mi foriras por urĝa afero. Kluben. Se estas ia farenda decido, faru ĝin laŭ via plej bona juĝo.” Li turnis sin al la policano.

“Jen, la afero estas aranĝita. Mi veturigos vin, se vi konsentas. Ĉi tie oni konstante interrompus, kaj hejme...” Li signife levis la ŝultrojn, kvazaŭ Karal nepre devus scii, kial ili ne estus trankvilaj liadome.

Li estis eĉ pli altkreska ol Sulavi , sed laŭ tute alia tipo. Lia grandeco staris ĉe la limo de normaleco, fakte. Impresis, kvazaŭ io patologia okazis en lia hormona sistemo, kaj li apenaŭ ne fariĝis giganto cirke montrinda. La korpo de Sulavi sugestis efikecon: oni sentis ĝin fleksebla, rapidmova, kapabla fulmsendi pugnon al celata makzelo, dum la figuro de Oskaro Kolombét elvokis al Jano monstran idon de buldozo kaj buldogino preta sen multaj skrupuloj surtreti vin plata. Sed en liaj etaj okuloj inteligento brilis.

Fakte, la plej rimarkinda kvalito de Kolombét estis lia inteligenteco. Tiu restis viva kaj vigla, post kiam multaj el liaj plej ŝatindaj trajtoj iom post iom malakutiĝis. Li komencis en la kariero ĵurnalista kun la entuziasmo de juna idealisto; tiutempe li taksis plej alte ol ion ajn honestecon kaj sincerecon, kiuj ĉe li ofte manifestiĝis sub iom tro kruda formo. Sed li ne toleris malaltan lokon en hierarkio, nek mizeran salajron, kaj li baldaŭ komprenis, ke tiuj ambicioj ne kongruas kun akra verdiremo. Tiel venis unua kompromiso kun liaj principoj, poste dua, sekvata de tria, ĝis iutage li morale demisiis. Li pli malpli komplete rezignis siajn idealojn, kaj fariĝis cinika. Li emis limigi siajn strebojn al ĝuado, jen de la bonaj ofertaĵoj de l’ vivo – kaj same frandemo kiel seksaj plezuroj invadis pli kaj pli la terenon de liaj priokupoj – jen de la sento regi: estri sian dungitaron estis por li fonto de preskaŭ fizika ĝuo, kaj ankaŭ el la manipulado de la publikopinio li ĉerpis la volupton de bongusta potenco. Ne ofte li profundiĝis en si, sed kiam tio de tempo al tempo okazis, li trovis en tiu memrigardo nur motivojn naŭzi sin. Kio finfine pruvis, ke la funda idealismo ne tiel komplete forputris, kiel li mem inklinus pensi.

Ili veturis senvorte. La gazetestro stiris rapide kaj bone. Ili laŭiris Tjazon direkte al Valmu tra kamparo okulkaresa, ĝis ili turnis al flanka mallarĝa vojo kaj atingis konstruaĵon impone starantan meze de arte aranĝita parko. Post kelkaj minutoj, ili sidis en plaĉa, ne tre granda, saloneto sendube ĝenerale uzata por kunsidoj de eta komitato.

“Pri Rik Ospaci vi volas babili, ĉu ne?” Kolombét demandis per voĉo, kiu pensigis Janon pri la mallaŭta ronko de leono. La detektivo nur kapjesis.

“Kion mi diru?” la alia prononcis preskaŭ grumble, kaj li faris geston kvazaŭ por forpeli neekzistantan muŝon. “Li metis min en neelteneblan pozicion, kaj tion mi ne ŝatis.” Li paŭzis kaj ĝemspiris, kvazaŭ la tuta afero lin ege ĝenus.

“Mi ne estas timema homo,” li diris plu, “sed mi preskaŭ timas, kion mi devas diri al vi. Ne estas en mia intereso kaŝi ĝin, tamen oni povus vidi en ĝi perfektan motivon por krimo.”

Jano streĉis la atenton, sed restis silenta.

“ Rik Ospaci estis unu el miaj plej bonaj ĵurnalistoj, kiel vi certe scias. Li faris tre interesajn enketojn. Li aperis al la publiko kiel justulo, speco de heroo, kiu ne hezitas diri la veron pri potenculoj, riveli maljustaĵojn, agi sociame. Por li, ĵurnalismo estis grava socia respondeco, kiun li prenis tre serioze. Ĉu vi konsentas?”

“Jes. Mi memoras kelkajn el liaj artikolserioj, ekz-e pri la malliberejoj, aŭ pri psikiatrio. Ili estis tre interesaj, sed certe al multaj ne plaĉis.”

“Prave. Li estis valoro por la gazeto. Ni ŝuldas al li kreskon de la eldonnombro. Tial estas domaĝe...” Li eksilentis, kaj liaj grasaj vizaĝmuskoloj streĉiĝis kaj malstreĉiĝis buldoge.

“...ke vi devis lin maldungi,” Karal frazfinis.

“Jes. Se vi memoras, la unua enketo pri eksterteranoj estis simpla sintezo de tio, kion multaj homoj asertis. Li prezentis la opinion de parto el la loĝantaro kun faktoj pensostimulaj. Oni sentis, ke li simpatias al tiuj ideoj, sed nenion pli. Poste, kiam li presigis la raporton pri sia propra sperto, la malfacilaĵoj komenciĝis.”

“Kiuj malfacilaĵoj?”

“Kun mia administra konsilantaro. Tiuj homoj furiozis. Ili diris, ke Ospaci ekspluatas sian popularecon por igi sin eĉ pli fama kaj semi en la mensojn danĝerajn ideojn. Ili petis min ne plu allasi artikolojn pri la persona ‘sperto’ de s-ro Ospaci . Kiam ĉi-lasta verkis plian tekston pri ĝi, mi postulis redukton, forstrekon de multaj diraĵoj, kaj kompletan ellason de ĉio, kio odoris je ‘persona atesto’. Estis lia vico furiozi.”

“Kion vi faris?”

“Kion mi povis fari? Mi provis pledi ĉe la administra konsilantaro, sed ties membroj ekscitiĝis kaj incitiĝis, kaj ne volis cedi. Mi diris al ili, ke se ili insistas, nia eldonnombro falos, ke la publiko subtenos Ospaci n, ke se li volus fondi rivalan gazeton, ĝi prenus de ni grandan parton de nia legantaro. Neniu argumento trafis. Ili diris: ‘Aŭ s-ro Ospaci ĉesos aperigi siajn artikolojn pri eksterteranoj, aŭ vi maldungos lin’. Ili volis, ke la gazeto restu prestiĝa kaj bone konsiderata ankaŭ en sciencaj, intelektaj medioj. Mi provis montri al ili, ke Ospaci estis ĉiam tre rigora en sia argumentado, sed ili ne konsentis. Ili preskaŭ eksigis min, ĉar mi lin tro varme defendis.”

“Kial vi defendis lin tiel varme?” Karal demandis, pensante pri la ĉantaĝdosiero, kiun Ospaci kompilis pri sia estro.

“Mi jam diris al vi: li estis unu el niaj plej bonaj. Ne. Li estis la plej bona el nia tuta opo.”

“Kaj kiel li reagis, kiam vi klarigis al li la decidojn de via konsilantaro?”

Refoje Oskaro Kolombét faris per la makzelo maĉajn movojn, kiuj kuntiris liajn trajtojn kun plej stranga efekto.

“Li estis treege malkontenta. Li min minacis. Li diris, ke kadre de liaj laboroj por nia gazeto, li havis la okazon kolekti multajn informojn pri multaj personoj, inkluzive de mi, informojn, kiujn li povus diskonigi, se mi montriĝus malagrabla.”

“Ĉu vi lin kredis?”

“Ho jes. Mi konis la ulon. Tio ne mirigis min. Mi komence diris al li, ke li blufas, nur por vidi, ĉu li parolas serioze. Sed li diris al mi kelkajn aferojn, kiuj efektive ege malutilus al mi, se ili iĝus konataj.”

“Mi komprenas.”

“Kion mi povis fari? La dilemo esti jena: se mi ne maldungos lin, mi perdos mian direktoran postenon, kaj mi ne povus riski trovi min senlabora ĝuste nun, miaaĝe; aliflanke, se mi eksigos lin, li rivelos pri mi aferojn, kiuj ĉiaokaze devigos min demisii... Mi konfesas, ke lia morto estis por mi nekredeble bonvena.”

“Mi dankas kaj gratulas pri via sincereco.”

“Estas laŭ mia intereso, kiel mi jam diris. Certe Rik havis dosieron pri mi, kaj vi nepre trovos ĝin. Vi facile scios la faktojn pri lia maldungo pridemandante la gazetan personaron. Ni gajnas tempon, se mi jam ĉion rakontas al vi.”

“Tamen mi dankas. Vi faciligas mian laboron. Diru: kie vi estis en la nokto de la 19-a al la 20-a de aprilo?”

Oskaro Kolombét faris grimacon.

“Ne estas agrable senti sin efektive suspektata, eĉ se racie oni komprenas la aferon, kaj antaŭvidis, ke tia demando necesos.” Li foliumis agendon.

“Mi faris nenion specialan,” li plu diris. “Mi laboris en la gazeta domo. La 19-an mi iris al teatro kun mia edzino – Peer Gynt . Je noktomezo mi estis hejme. Mi ludis iom violonĉelon, sed mi sentis min laca, kaj baldaŭ enlitiĝis. Mia edzino povos konfirmi, se vi nomas tion konfirmon. Mia kazo ne aperas tre brile favora al mi, ĉu?”

“Se vi faris nenion neleĝan, vi nenion riskas. Ni ne akuzas senpruve. Ĉi-stadie ni nur kolektas informojn, sen antaŭjuĝo.” Karal diris tion per neŭtra voĉo ne-sinengaĝa, sed li interne pensis: “Kaj krome via amdonantino enamiĝis al Rik Ospaci , se la informo de Joĉjo estas korekta. Duoblan motivon vi do havas.” Sed tiun fakton li decidis ne mencii.

13

“ Ĝoja ! Vi! Dum jarcentoj mi ne vidis vin!”

“ Monika ! Kia surprizo! Kio fariĝas el vi?”

La edzino de Jano Karal kaj ŝia kunstudintino obstrukcis la krucvojon meze de la superbazaro, kie multaj homoj – ĉefe virinoj – puŝadis sian ĉareton de sekcio al sekcio, haltante tie kaj ĉi tie, farante jen kaj jen hezitan dancon, kvazaŭ abeloj flugantaj de floro al floro por elekti la plej taŭgan nektaron.

“Venu flanken,” la amikino diris, “ni ĝenas la pason”, kaj ambaŭ stiris sian ĉareton al pli trankvila angulo.

“Kiel fartas la revuo?” Ĝoja demandis.

“Bone, dankon, kvankam estus pli plaĉe, se vi kelkfoje sendus al ni artikolon.”

“Artikolon, artikolon... Jam de post la universitato mi neniam plu faris esploron. Pri kio mi povus verki?”

“Multbuŝa famo rakontis al mi, ke vi sekvas de proksime plej diversajn krim-aferojn, kun via edzo. Kial ne pri tio?”

“Ne, ne. Mi ne ŝatas verki, kaj mi ne sentas min kompetenta. Krome, via revuo malofte pritraktas krimologion.”

“Efektive. Sed renkonti vin donas al mi ideon: mi proponos tiun temon al la venonta redakta komitato.”

“Ĉu baldaŭ aperos unu el la unutemaj numeroj? Tiujn mi tre ŝatas. Mi trovas ilin tre stimulaj por la menso.”

“Jes, ni pretigas numeron pri la psikologio de arto. Arta kreado, ktp. Sed ni ankoraŭ ne sukcesis rikolti sufiĉe da materialo por plenigi tutan numeron. Ĉu vi ne havas kaŝitan artistan talenton, kiun mi povus analizi? Aŭ ĉu la arto solvi krimajn misterojn... Ne, tion ni konservu por la sekvanta unutema numero. Sed se vi konas iun, kiu povus kontribui, memoru min!”

“Mi ne forgesos, sed ne kalkulu je ĝi, ĉar kun artismaj medioj mi tute ne rilatas.”

“Aŭskultu, Ĝoja , mi bedaŭrinde ne havas tempon nun, sed ni nepre devas revidi unu la alian. Mi telefonos al vi. Ĉu vi promesas, ke vi vizitos min?” Kaj ŝi ekstiris la ĉareton for.

Nur post kiam ŝi malaperis Ĝoja havis la ideon.

*

“ Izabela ?”

“Jes,” respondis la agrabla voĉo en la telefonon.

“Parolas Ĝoja Karal . Ne diru al mia edzo.”

“Konsentite. Kial la mistero?”

“Nu, mi havas ideon, sed mi preferus, ke estu kompleta surprizo por li.”

“Kiel mi povas helpi?” demandis la referencistino/dokumentistino de la valĉefa ĉefpolicejo.

“Mi ĵus ricevis taŭgan pretekston por enketi pri tiu pentristo, kiu havas izolitan dometon ĉe Rafunja . Mi ne scias, ĉu li gravas por la enketo, sed nun, kiam mi havas pretekston, estus stulte ne uzi ĝin, ĉu ne? Sed mi ne scias, kiun aliri por informiĝi pri li. Eble mi vizitos lin mem, sed unue mi ŝatus kolekti sciojn pri li ĉe iu alia. Kiun vi sugestus?”

“Lasu min serĉi. Mi revokos vin post kelka tempo. Ĉu bone?”

“Kompreneble, dankon, Izabela . Kaj, mi petas vin, mutu pri tio al Jano!”

*

“ Ĝoja ? Izabela ĉi tie. Ne estas ia ebleco heziti. Ŝi nomiĝas Laŭra Pergame . Pentra recenzistino. Estas ŝi, kiu konigis al la mondo la valoron de la verkoj de via pentristo Gido Verstrata. Ŝi verkis libron pri li. Videble ŝi estas unu el liaj malmultaj intimaj amikinoj. Ŝi...”

“Ne diru plu, sufiĉas, mi kuras intervjui ŝin. Dankegon, Izabela !”

“Ej! Ne forkuru sen scii la adreson. Ĉu vi havas ion por noti?”

*

“Kiam mi estis dudekjara, tia sinteno min impresus”, Ĝoja pensis eksidante en la luksa salono de s-ino Pergame .

Tiu bela, altkreska virino kun la rigidaj nigraj haroj kaj la bluaj okuloj sin tenis reĝine. Ŝi rigardis, kvazaŭ ŝia kunparolantino estus mizera insekto, kaj al ŝia tono, kiam ŝi parolis, komplete mankis spontaneco. La okulojn Ĝoja trovis kalkulemaj, inteligentaj, sed ponarde malvarmaj. Ŝi surhavis blu-grizan tajlorkostumon ekstreme, sed diskrete, elegantan, kies koston viro ne imagus, sed kiun Ĝoja tuj klasis inter la plej altprezajn.

“Mi intencas viziti s-ron Verstratan,” Ĝoja klarigis, “sed antaŭe mi tre ŝatus babili pri li kun vi. Vi ja konigis al la mondo lian arton, kaj...”

“Babili ne ŝajnas al mi tre taŭga vorto,” la alia diris malestime. “Granda artisto ne estas temo kiel la veterprognozo aŭ la lasta filmo multmiliondolara.”

“Nu, kiel vi volas. Helpu min lin koni, lin kompreni, se vi bonvolos. Mi estus tre danka,” Ĝoja diris senemocie.

“Lin kompreni! Kaj vi verkas por psikologia revuo? Oni vere dungas iun ajn niaepoke, por ia ajn laboro. Lin kompreni! Artiston oni ne povas kompreni, sinjorino, nur ami aŭ malami, adori aŭ abomeni... Kiel oni povus pretendi kompreni personecon tiel kompleksan?”

“Vi tamen povas helpi min iom scii, kiel li vivas, kiel li konsideras la pentroarton, ĉu estas aŭ ne konstanteco en lia inspiro...”

“Hm! Eventuale.”

“Ĉu li ĉiam vivas en tiu stranga kabano surmonte?”

“Ne. Li pasigas tie nur kelkajn monatojn ĉiujare. Tio efektive estas, kiam li havas inspiron. Li povas pentri nur tie. Se li sentas inspiron, li iras al sia kabano kaj pentras. Tie li estas certa, ke neniu ĝenos lin, interrompos lian laboron.” Ŝi rigardis Ĝoja n serpente. “Aŭ venos lin intervjui.”

“Kaj kie li vivas la reston de la tempo?”

“Tie kaj tie ĉi. Li havas domon en Kastelomara, kie li ofte restadas. Sed ofte ankaŭ li iras al hotelo. Ekzemple, feliĉe por li, kiam okazis tiu tuta skandalo, ĉar iu havis la strangan ideon mortfali tie supre, li estis en Akvoviva . Mi scias, ĉar ankaŭ mi tie lin renkontis hazarde. Feliĉe, ke li ne havis inspiron tiutempe, ĉar se li estus en Rafunja , ĉu vi imagas? Ĵurnalistoj, policanoj, scivoluloj... Neniu lasus lin labori trankvile.”

“Li devas esti riĉa por havi domon en Kastelomara kaj restadi en Akvoviva hotele, ĉu ne?”

“Jes, li estas riĉa. Kompreneble li estas riĉa. Lia arto alportas al li multe da mono. Oni ŝatas liajn pentraĵojn kaj proponas sumegojn por ili. Bedaŭrinde!”

“Kial bedaŭrinde?”

Ŝi refoje rigardis Ĝoja n kvazaŭ malbonodoran bestaĉon.

“Ĉar tiuj, kiuj aĉetas liajn ĉefverkojn, ilin ne ĝuas,” ŝi respondis, “ili ne komprenas ilin, ili aĉetas nur investe. Ne ĉiuj, feliĉe, sed mi timas, ke plimulto.”

“Ĉu vere?”

“Ho jes. Eble estas mia kulpo. Estas mi, kiu konigis lin al la publiko.”

“Efektive, vi estas tre fama, admirata kaj estimata artfakulino, kaj viaj artikoloj pri li signis por li komencon de nova epoko, ĉu ne?”

Ĝoja amuziĝis konstatante, kiom videble la flataj vortoj plezurigis ŝian kunparolantinon. Kiel infanaj plenkreskuloj ofte estas!

“Jes, li estis tute nekonata. Mi antaŭlonge konigis lin al la artaj medioj, sed ĉi tie en Sanktavalo neniu interesiĝis pri li. Nur antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi verkis indignan artikolon, en kiu mi diris, ke neniu respektas tiun grandan artiston ĉi tie, kaj jen la emiro de Ajn-Muĥra dediĉas duonmilionon al unu el liaj komponaĵoj, verŝajne por ĝin meti en sian kelon, ĉar lin interesas nur la investo, ne la arta aspekto, subite multaj sanktavalanoj malkovris, ke meritas atenton tiu loka pentristo, kiun ili ĝis tiam ignoris!”

“Tiuepoke li aranĝis ekspozicion, ĉu ne?”

“Jes, tiun iniciatis mi.”

“Kaj nun li famiĝis en Sanktavalo. Dank’ al vi.”

Ŝi ridetis memplaĉe.

“Jes, dank’ al mi. Li iĝis fama en Sanktavalo, kiel ankaŭ dank’ al mi li iĝis fama en la tuta mondo. Mi verkis multajn artikolojn pri li en multaj lingvoj por multaj fakaj revuoj. Sed bedaŭrinde tiu famiĝo kaŭzis altigon de la prezoj. Kiam li foje eksciis, ke pentraĵon, kiun li vendis je minimuma prezo, iu revendis eksterlande je prezo centobla – ĉu vi aŭdas min? centobla – tiam li furiozis kaj mem ekvendis je similaj prezoj.”

“Terure!”

“Jes. Komence, mi tre ĝojis. Mi pensis, ke finfine oni rekonas la valoron de lia talento. Kiom mi eraris! Kelkaj artkonantoj efektive komprenis tiun valoron, sed ili ne povis aĉeti. La aliaj vidis nur, ke de jaro al jaro la prezoj de liaj verkoj altiĝas, kaj ili aĉetis investe! Kia dekadenca epoko!”

“Naŭze!”

Ŝi kontemplis Ĝoja n minuteton kvazaŭ mirante, ke tia mizera insekto kapablas havi civilizitajn sentojn. “Naŭze,” ŝi eĥis, “naŭze estas, efektive.”

Ĝoja sentis, ke ŝi ŝtupis iom supren sur la estimskalo de la eleganta snobulino. Necesis profiti de tiu taŭga pozicio, verŝajne ne daŭronta.

“Ĉu vi opinias, ke li konsentus akcepti min kaj respondi al kelkaj demandoj por nia revuo?” ŝi prononcis, kaj bum!, tuj evidentis al ŝi, ke ŝi refalis sub nulon.

“Mia kara,” la alia respondis kun ege afekta elparolo, “kiam li estas en sia kabano, li laboras. Li pentras. Li verkas. Ĉu decus interrompi artiston, dum la krea febro lin tenas? Ne, ne. Vi havas eĉ ne ŝanceton. Li forpelas kolere ĉian vizitanton.” Kaj ŝi aldonis post paŭzo, kvazaŭ lastan ŝtonon por forkurigi la hundaĉon pli rapide: “Eĉ psikoĵurnalistojn.”

Antaŭ momento Ĝoja faris demandon, ĉar ŝi havis la impreson, ke la artfakulino ŝin iom pli akceptas; nun ŝi prezentis demandon pro mala kaŭzo: ŝi sentis sin tiel neniigita en la juĝo de la alia, ke ŝi povis diri plej strangajn aferojn, Laŭra Pergame ne plu miros.

“Kion li opinias pri tiuj eksterteranoj?” ŝi demandis.

Kontraŭ ĉia probableco, la virino prenis la demandon tute serioze:

“Fakte, li firme kredas, ke ili alteriĝas sur la rafunja ebenaĵo. Mi scias, ĉar li pentris unu el iliaj kosmoŝipoj. Mi foje miris pri pentraĵo, kiun mi vidis ĉe li, kaj kiu tute malsimilis lian kutiman manieron. Li diris al mi: ‘En tia maŝino ili traflugas la spacon’, kaj mi tiam eksciis, ke li ilin vidis. Mia opinio ŝanĝiĝis tiutage. Antaŭe mi trovis tion freneza, sed kiam mi vidis, ke tia geniulo, kiu kun mi ĉiam sinceras (li konsideras, ke li havas grandan dankŝuldon al mi, ĉar pro mi li iĝis riĉa)... ke tia geniulo ne havas dubon pri ilia alveno, mi sciis, ke mi eraris antaŭe.”

“Sed ĉu artisto ne havas precize tian rigardon al la mondo, ke pli ol iu alia li kapablas kredi je fantaziaĵoj?”

Ŝi direktis al Ĝoja la ponardon de siaj okuloj, sed videble ŝi kaŝe koleris pri tio, ke ŝiaj jupiteraj rigardoj Ĝoja n tute ne impresas.

“Ĉar por vi, kiu volas verki artikolojn pri la psikologio de arta kreado, artisto estas frenezulo, ĉu ne? Haluciniĝas, plej certe?” Ŝia voĉo sarkasme acidis. Ŝi aldonis, sible:

“Mi pensas, ke ne valoras daŭrigi ĉi tiun konversacion, sinjorino, mi ne havas tempon por perdi kun personoj, kiuj videble nenion komprenas pri arto.” Kaj ŝi stariĝis rigide, kun superula rigardo al Ĝoja .

Pro la nura plezuro montri, ke tia sinteno ne imponas al ŝi, Ĝoja restis side dum minuteto, kvankam ŝia gastigantino – se oni povas uzi tian vorton – okule ordonis al ŝi levi sin. Kiam Ĝoja fine ekstaris, ŝi turnis al Laŭra Pergame radian rideton, kiu konstateble ne plaĉis.

“Havu bonan tagon,” ŝi diris. “Mi tre dankas pri via afabla kaj informa akcepto.” Kaj kun reĝina digno ŝi eliris.

14

“Al patrokuzidoj povas manki takto”, pensis Joĉjo, furioza, ke Stefano ne foriras, kaj sopiranta al plaĉa ge-soleco.

“Al patrokuzidoj povas manki gusto”, pensis Stefano, rigardante la kompaktan virinon, kiu vekas en la joĉja koro tiom da fervór kaj favór .

“Al junuloj povas manki takto...”, pensis Lizabeta , kiu ne ŝatis la videblan deziron de Stefano elpumpi el ŝi ĉion eĉ plej privatan pri ŝia antaŭa rilato kun Rik .

“...kaj gusto”, ŝi plu pensis, sin demandante, kial afabla kaj kara junulo kiel Joĉjo asociiĝis kun tia sentaŭgulo kiel ĉi tiu knabo, kiu opinias sin pravigita ludi esplorjuĝiston.

“Kiel vi konatiĝis kun Ospaci ?” demandis Stefano, kiu decidis tiri el ŝi kiom eble plej multe da sciindaj detaloj (el homo, kiu persone konis la viktimon, oni elpremu la tutan informan sukon, ĉu ne?).

“Mi aŭdis lin ĉe la radio, foje,” ŝi respondis, “kaj ŝajnis al mi, ke la intervjuanto ne estas justa. Tiu parolis kun aŭdebla malestimo. Mi ne ŝatas homojn kun antaŭjuĝoj, kiel tiu radioparolanto. Kiel li povus scii, ĉu eksterteranoj venis aŭ ne? Kontraste, Rik aperis al mi sincera.”

“Multaj homoj aperas sinceraj, kiam ili mensogas,” diris Stefano incite.

“Ne al mi,” ŝi emfaze prononcis. “Mia tuta sekretaria kariero...” Ŝi paŭzis, rimarkante la maljunigan efikon de tiu esprimo.“...kvankam vere ne tre longa, tamen komplete disvolviĝis en jurista medio. Antaŭ ol ĉe la nuna notario mi oficis ĉe advokato. En similaj oficejoj oni vidas multajn mensogantojn, kaj lernas ilin distingi. Sed ke Rik estas sincera, mi ne konkludis tuj. Tiun unuan impreson mi volis kontroli. Mi do iris al unu el liaj prelegoj...” Ŝi haltis denove.

“Kaj tie vi vin demandis, ĉu li ne estas simple bonega aktoro, ĉu ne?, mia kara” Joĉjo intervenis.

“Tute ĝuste, karulo, tute ĝuste,” ŝi aprobis direktante al li mielajn okulojn. “Tiu penso min trafis, kaj mi decidis, ke por fari al mi fidindan opinion, mi devas paroli kun li vizaĝ-al-vizaĝe. Sekve, post unu el liaj paroladoj, mi iris diskuti kun li. Tiel ni konatiĝis.”

“Kaj ĉu via opinio ŝanĝiĝis?” scivolis Stefano.

“Ne. Ju pli mi konis lin, des pli sincera mi lin trovis.”

“Devis esti por vi ega ŝoko, kiam vi eksciis pri lia morto!”

“Kompreneble, kvankam, ial, ĝi ne tute surprizis min. Ekde kiam mi ekkonis Rik on, mi sentis ion neordinaran en li, ion, kio povus voki krimon. Estas malfacile precizigi. Eble li estis tro kuraĝa. Ĉu vi memoras, kiam li estis ĵurnalisto, kiom da veraĵoj li publikigis, kiuj ne plaĉis al la koncernatoj? Kaj ankaŭ rilate al la elkosmanoj li montris la saman kuraĝon, la saman kapablon riski la vivon, por ke la socio fartu pli bone.”

“Ĉu vi trovis lin aŭdaca en siaj rilatoj kun tiuj... kun tiuj estaĵoj?”

“Jes. Miaopinie li ne sufiĉe atentis la riskojn. Mi tion diris al li. Li rigardis tiujn estaĵojn nepre bonaj. Mi neniam sentis la saman konfidon. Kelkaj aferoj, kiujn li rakontis pri ili, al mi efikis terure.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Ekzemple, ilia povo penetri nian vivon estas multe pli granda ol ni imagas...”

“Kion vi volas diri?” Joĉjo demandis.

“Mi ne povus rakonti, ĉar kiam Rik klarigis al mi, li uzis fakajn vortojn super mia klerecnivelo. Sed li klarigis al mi ilian sistemon informiĝi tre precize pri unu el ni. Li ricevis de ili tre interesajn informojn pri tiu s-ro Kolombét , kiu estris la gazeton, kie li laboris. Rik trovis tion amuza, sed al mi ĝi aspektis horore.”

Joĉjo okulis al la horloĝo, kaj direktis al Stefano rigardon signifoplenan, sed ne komprenatan de la juna kvazaŭ-detektivo. Lizabeta siaflanke komprenis.

“Ho, kiel malfrue jam estas!” ŝi ekkriis. “Pardonu min, mi nun devas foriri.” Ŝi stariĝis kaj okulumis al Joĉjo. Stefano sentis, ke estus senutile longigi la kunsidon. Ankaŭ li adiaŭis kaj foriris, sin demandante, kion onklo Karal opinios pri tiuj novaj detaloj. Tamen, io igis lin sin senti nekomforte. Funde de la cerbo kaŝludis kun li la ideo, ke ial Lizabeta moke, ruze, prifriponis lin.

*

“Jen. Mi rakontis al vi ĉion,” Jano diris al Ĝoja kaj Stefano, dum ili finis la bongustan vespermanĝon.

“Mi iras fari kafon,” Ĝoja anoncis, aldonante: “kaj poste mi faros mian raporton.”

“Pri kio?” la nevo demandis.

“Pri la gepatroj,” sonis ŝia voĉo el la tuj-apuda kuirejo.

Multajn altrangulojn en la polico tia kunveno surprizus, sed ĝi estis preskaŭ rutinaĵo en la enketoj de Jano Karal . La viro, kiu staris tuj super Jano en la polica hierarkio – leŭtenanto Remon – sciis, ke Karal ĉiam raportas pri sia laboro al la edzino, kaj, kvankam tia familia interkonsiliĝo kontraŭas la regularon, li aprobis ĝin pro la simpla fakto, ke ĝi plej ofte montriĝis mirige efika. Ĝoja ja, kun psikologia trejniĝo, kiu – maloftaĵo – ne detruis ŝian naturan pripsikan intuon, sed ĝin akrigis, sciis kvazaŭ facilanime paroligi la homojn kaj milde konduki ilin al senpeziga transdono de siaj sekretoj. Krome, oni povis fidi, ke ŝi neniam perfidos polican konfidencon. Iom post iom, ankaŭ Stefano aldoniĝis al la paro. Pri tio Remon estis iom pli duba (kaj Karal neniam konfesis, kiagrade la nevo lin helpis en tiu aŭ alia enketo), sed li trovis la junulon tiel ŝatinda, ke li tamen preferis ne starigi al si demandojn pri lia kunlaboro: tiel li ne riskis atingi malplaĉajn respondojn.

“Jen la kafo!” alvenante ekkriis la edzino/onklino per la ĝoja voĉo, kiu vere pravigis ŝian nomon.

“Pri la gepatroj de Rik vi nun raportos, ĉu ne?” demandis Stefano.

“Jes. Eble tiuj informoj utilos al nenio,” ŝi respondis. “Tamen ĉiam estas bone scii kiel eble plej multe pri la viktimo, ĉu ne? Mi do vizitis la gepatrojn. Ili prezentas ne tre simpatian paron. La patro estas submastro en paperfabriko, viro preskaŭ 60-jara. Li aperas ĉiam grumbla. Ŝajnas, ke liaopinie lia filo estas monstro, kiun li neniam komprenis nek akceptis, kvazaŭ li dirus: ‘estas nekredeble, ke tian strangan idon produktis mi’. Li diris, ke ekde la naskiĝo lia filo aperis al li eksternormala, kio al li tute ne plaĉis.”

“Kaj kio pri la patrino?”

“La patrino montriĝis al mi obeema virino, inklina ĉiam submeti sin. Ŝi parolis pri la filo kun tremo en la voĉo. Ŝi rigardis lin plej inteligenta, brila, bona knabo. Mi pensas, ke tiu malsimila sinteno de la gepatroj koncerne la filon signas profundan malakordon inter ili. Sed ŝi vere amis kaj admiris sian filon. Por ŝi, li estis antaŭ ĉio la kuraĝa ĵurnalisto, kiu ne hezitis ataki komojn potencajn, se lia konscienco tion diktis.”

“Ĉu ili kredas je la eksterteranoj?”

“La patro ne, la patrino jes. Por li estas unu plua frenezaĵo, por ŝi pruvo pri tio, ke eĉ malproksime en la steloj oni agnoskis lian valoron.”

“Ĉu li havis gefratojn?”

“Ne. Li estis ilia sola infano.”

“Bone. Dankon, Ĝoja ,” Karal diris kun la tono de prezidanto. “Nun mi ŝatus, ke ni revuu ĉiujn sciaĵojn, kiuj povas helpi nin meti ordon en ĉi tiun misteran enigmon.”

“Mistera enigmo! Kiajn belajn esprimojn vi trovas, Kara-Karal ! Kvankam iuj sendube preferus: enigma mistero,” amikmoke komentis la nevo. Sed tuj li serioziĝis. “Kiujn materiajn trovaĵojn ni havas?” li demandis.

Karal ĝemspiris respondante:

“Bedaŭrinde preskaŭ neniun. Estas la aŭtospuroj, kiujn mi trovis tie supre. Sed ni havas neniun rimedon scii, kiam ili tie stampiĝis. La vetero estis seka dum tuta semajno. La veturiloj iris tien post la forta pluvo de la 17-a, ne tuj, ĉar se jes, la pneŭmatikaj spuroj estus iom malsamaj, videble la koto jam komencis sekiĝeti, sed mi ne povas diri kiam. Unu el la veturiloj estis la aŭto de Rik Ospaci , kiun ni retrovis malsupre, en Malpaz . Pri la alia ni scias nenion, krom ke ĝi iris tien post la 17-a de aprilo. Al kiu ĝi apartenas, ni ankoraŭ ne trovis. Ni komparis la muldaĵojn kun la pneŭmatikoj de la aŭtoj de ĉiuj personoj, kiujn ni konsideris ĝis nun, sed senrezulte.”

“Ĉu vi havas esperon trovi?” Ĝoja demandis.

“Honeste, ne. Estas tute ordinara pneŭmatiko – unu el la Firestone -serioj – kaj miloj da similaj ekzistas. La muldaĵo kompreneble rivelas trajtojn, kiuj ebligus identigon, sed kie serĉi? Ni provis pridemandi la loĝantojn plej proksimajn al la loko, de kie la vojo supreniras al Rafunja , sed ili ne estis atentintaj. De tempo al tempo aŭtomobiloj pasas, sed se ne estas io speciala por altiri ilian atenton, kial ili zorgus?”

“Tamen la polico nun certe scias, kiam Rik mortis, ĉu ne?” Stefano diris.

“Espereble jes, kvankam niaj ideoj ne estas tute firmaj. La polica kuracisto, kiu faris la nekropsion, taksas, ke la morto okazis la 19-an aŭ la 20-an de aprilo, plej verŝajne en la nokto lundmarda, sed pli precize li ne povas diri. La stomako de Rik estis malplena, sed ĉar ni ne scias, kiam okazis lia lasta manĝo, tio eĉ ne helpas elimini iun tempospacon. Juĝi laŭ la stato de la korpo ne estas facile post kelkaj tagoj, des pli ĉar ni tute ne scias, kia estis la aera temperaturo tie supre dum la koncerna periodo. Mikroklimato tre varias tiuloke, kaj kvankam oni povas taksi laŭ la aliaj meteologiaj donitaĵoj, tamen restas divenado sen la vera certeco, kiun ni bezonus.”

“Ĉu vere vi ne havas pli precizajn metodojn?” miris la nevo.

“Ne,” la policano respondis. “Eble en Usono aŭ aliloke ili havas, sed ne ni. Feliĉe, komparante tiujn konkludojn kun la horloĝ-indikoj, ni atingas ion relative probablan. La brakhorloĝo de Rik kompreneble frakasiĝis, kiam li fale battrafis la rokojn. Ĝi montris kiel daton la 20-an kaj kiel horon la 01:49. Ni esperu, ke ĝi estis sufiĉe akurata, kaj ke neniu intence fuŝis ĝin.”

“Mi supozas,” Ĝoja intervenis, “ke en ĉi tia elektada periodo, la estro de nova partio havis tutan programon: li certe devis prelegi, rendevui, kunveni...”

“Ankaŭ ĉi-rilate ni estas malfeliĉaj,” Karal plendis. “Post la kunveno de la 19-a, kiun ni ĉiuj ĉeestis, kaj post kiu vi, Stefano, iris al kafejo kun grupeto, kiu inkluzivis Ospaci n, li antaŭvidis tri tagojn da ripozo, ĉar li sentis sin treege laca pro la streĉa vivo de la antaŭaj semajnoj. Estis proksimume meze de la politika kampanjo, ĉu ne? Li diris al siaj kunlaborantoj, ke li havas rendevuon kun la kosmanoj, kaj ke dum tri tagoj oni ne ĝenu lin: li volas ripozi, kaj ankaŭ en plena trankvileco verki la tekston de nova broŝuro. Tio kaŭzis, ke oni trovis lin tiel malfrue. Neniu zorgis pri lia malapero.”

“Kiu lin trovis?” demandis la edzino.

“Arbargardisto, aŭ pli ĝuste lia hundo. Se ne okazus, ke li vizitis ĝuste tiun lokon, Rik Ospaci povus kuŝi tie multe pli longe, kvankam ni sendube komencus lin serĉi jam en la sekvantaj tagoj.”

“Ĉu vi ricevis konfirmon de la alibioj?”.

“Jes, aŭ ne. Ni havas kelkajn konfirmojn pri la vespero. Sed ĉiu el la suspekteblaj povis veturi Rafunja n kaj reveni hejmen. Ĉiu el ili estis ĉi tie en Valĉefa tiutempe kaj ĉiu dormis siadome dum la koncerna nokto.”

“Unu ne estis en Valĉefa ,” Ĝoja rimarkigis. “La pentristo Gido Verstrata feriis en Akvoviva tiuperiode.”

“Prave, sed tio eliminas nur unu personon.”

“Restas do kiuj?” Stefano demandis. “Ni listigu ilin.”

“Bedaŭrinde,” diris Karal , “ni povas listigi nur tiujn, kiujn ni konas.”

“Onklo, onklo,” la junulo ekkriis, “kia genia rimarko! Vi meritus katedron en universitato pro tiu profunda penso!”

“Ĉesu sarkasmi, idioto...”

“La idioto ne estas mi.”

“Sufiĉe, mi petas. Mi volas diri ion vere gravan. Ni scias, ke Rik Ospaci ĉantaĝis, sed ni ne scias kiaamplekse. Ni trovis en lia apartamento fingrospurojn, kies posedantojn ni serĉas, sed ne trovis. Eble ili signifas nenion, ĉar tiajn fingropremojn oni ne povas dati. Sed eble la murdinto iris al la apartamento kaj forprenis akuzajn ĉantaĝ-uzeblajn paperojn. Krome, eble Rik havis ie dokumentojn, kiujn ni ankoraŭ ne trovis, kiel li asertas en sia letero al Kolombét . Se li ĉantaĝis multajn personojn, li havas multajn malamikojn, kiuj certe dezirus lin sendi inferen. El tiuj nur du estas al ni konataj: Roberto Sulavi kaj Oskaro Kolombét .”

“Ĉu estas verŝajne, ke li ĉantaĝis multajn?” prononcis la nevo.

“Kial ne? Ne forgesu, ke dum jaroj li estis ĵurnalisto, kiu indigne rivelis ĉiaspecajn nebelaĵojn el la vivo nialanda. Li havis apartan talenton kaj inklinon por eltrovi kaŝitajn krimojn.”

“Nu, ni esperas, ke ni fine trovos kompletan liston de viktimoj de lia ĉantaĝo. Aŭ eble ia cirkonstanco helpos. Sed ne faru al vi iluziojn. Ne ĉiujn krimulojn ni trovas. Kaj ĉi tiu morto havas multajn karakterizojn de la nesolveblaj.”

“Finfine, ni eĉ ne scias, ĉu entute estas krimo,” Ĝoja diris trankvile.

“Prave. Povas esti akcidento, eble kaŭzita de halucino, aŭ io simila.”

“Ĉu sinmortigo?” Stefano hipotezis.

“Tion oni ne povas ekskludi, kvankam tiu metodo ŝajnas aparte kruela. La ĉefa argumento kontraŭ memmortigo estas, ke li ne bezonis iri tiel malproksimen por salti de alte morten. Tion li povis fari en la urbo mem aŭ en tuja proksimaĵo. Tamen eble estus eraro atribui al li tre racian konduton.”

“Mi ne konsentas,” sonis la voĉo de Ĝoja . “Li estas multrilate tre racia persono. Por ĉantaĝi, necesas agi racie, kaj ial ŝajnas al mi, ke ĉantaĝisto ne taŭgas en la rolo de sinmortiganto.”

“Fakte,” Jano opiniis, “mi sentas same. Mi diris tion nur por kompleteco. Ke ni frontas al krimo, ŝajnas al mi pli probable. Sed kiun ni rigardu plej verŝajna krimulo, se ni akceptas la ‘murd’-hipotezon?”

“Oskaron Kolombét ,” Stefano respondis. “Li havas duoblan motivon: Rik Ospaci lin ĉantaĝis, kaj samtempe forprenis de li la amatinon.”

“Ekzakte,” Ĝoja kapjesis, “kaj tiu ĉantaĝo estis speciale terura. Rik povis frakasi la karieron de Kolombét , kaj nek la aĝo nek la epoko estas oportunaj por rekomenci novan vivon. La minacoj de Ospaci certe povus kaŭzi panikon ĉe homo kiel tiu.”

“Ni do havas taŭgan motivon,” Karal aprobis. “Kion pri fizika ebleco?”

“Ne stariĝas armila problemo ĉi-afere,” diris Stefano. “Puŝi iun de sur la rafunja teraso malsupren ne estas aparte malfacile.”

“Nur necesas rendevui kun li en tia stranga loko,” Ĝoja komentis. “Sed tiu problemo prezentiĝas por iu ajn. Kiamaniere oni povis tien venigi Ospaci n?”

“Renversu vian frazon kaj la solvo iĝas facila,” Karal diris. “Se Ospaci diris al iu: ‘Venu, mi pruvos al vi, ke eksterteranoj nin vizitas. Mi rendevuas kun ili ĉe Rafunja ,’ certe diversaj personoj akceptus iri vidi.”

“Jes, sen ia dubo,” respondis lia edzino. “Ĉu vi havis konfirmon pri la alibio de Kolombét ?”

“La vorto alibio ne havas signifon en ĉi tiu enketo. Oskaro Kolombét havis la eblecon veturi al Rafunja , se la morto okazis mardon en la fruaj horoj. Li iris spekti Peer Gynt , kaj tiu prezentado finiĝis je la 11-a kaj duono. Oni bezonas maksimume unu horon kaj duono por aŭti de Valĉefa al Rafunja , kaj kolego Izidoro pridemandis s-inon Kolombét : ŝi ofte malbone dormas kaj kuracisto preskribis al ŝi dormigilon. Ŝi glutis ĝin tiun lundon, kaj tuj ekdormis. Krome, s-ro kaj s-ino Kolombét kuŝas ĉiu en aparta ĉambro. Li do povis rekonduki la edzinon hejmen post la teatro kaj rapidi al rendevuo kun Ospaci .”

Stefano ĝojvoĉis:

“Ni havas do materian eblecon kaj fortan motivon. Kion ni nun bezonas?”

“Pruvon,” la detektivo diris serioze, “pruvon, ke li ĝin faris, kaj pruvon, ke alia kun taŭga motivo kaj similaj eblecoj ne povas kulpi pri la murdo.”

“Kaj tion ni tute ne havas, male,” daŭrigis lia edzino. “Roberto Sulavi havis tiom da eblecoj: li ne povas pruvi, ke li estis hejme. Kaj li certe havas motivon.”

“Ĉu tiu motivo estas vere valida?” dube prononcis la junulo. “Se riveliĝus, ke Legantula Plezúr estas CIA -eldonaĵo, tio eble ne plaĉus al Sulavi , sed ne atingus lin persone. Ne estus lia kulpo, se Rik tion eksciis. Kaj ĉi-lasta ne ĉantaĝis pri io alia, ĉu?”

“Kiom ni scias, ne,” diris Karal . “Sed tiu rivelo atencus gravajn interesojn de CIA , ĉar Legantula Plezuro havas eldonojn en pli ol 25 lingvoj, estas legata en la tuta mondo, kaj ofte montriĝis bonega maniero orienti aŭ manipuli la publikopinion. Ĉu la koncerna Agentejo vere hezitus antaŭ ol mortigi tiaokaze, mi ne scias. Krome, se Ospaci eksciis tion, li eble malkovris ankaŭ aliajn sekretojn, kies publikigon CIA abomenus.”

“Ni do ne povas ekskludi Sulavi n aŭ eĉ alian CIA -agenton,” Stefano emfazis kun io bedaŭra en la voĉo. “Ĉu ni povas ekskludi lian rivalinon, la virinon kun la murfenda mono?”

“Eblecon ŝi havis,” respondis Ĝoja ,” sed mi min demandas, ĉu ŝi estas fizike sufiĉe forta por puŝi Ospaci n.”

“Estas malfacile diri,” parolis Karal . “Fakte, Ospaci estis malgranda. Kaj la misproporcio inter la brusto kaj la malfortikaj kruroj eble helpis ŝanceli lin.”

“Sed kiun motivon ŝi havus?” Stefano rimarkigis. “Laŭ la politikaj komentoj, kiuj aperas gazetare, la voĉoj favoraj al Rik malfortigos nur la porokcidentan koalicion. Rik do agas favore al KGB , eĉ se tio ne estas lia intenco.”

“Jes,” la policano diris. “Sed ni scias, ke ŝi plurfoje parolis kun Ospaci . Fantazia hipotezo fojfoje min logas: imagu, ke krei la kosmanan partion decidis KGB , ĝuste por malfortigi siajn politikajn malamikojn. Imagu, ke la traktado okazis pere de Veronika Munzo. Se ŝi aŭ ŝiaj mastroj ne pensis, ke li estas ĉantaĝema, ili prenis sur sin egan riskon. Imagu, ke Ospaci postulis monon, minacante ke, se oni ĝin ne donos, li rakontos ĉion pri sia partio kaj Veronika al la kontraŭspiona servo...”

“Efektive,” Stefano diris post profunda spiro, “pro tiuj mondpolitikaj kaŝagadoj, ĉio estas fuŝita, ni ne plu povas rezoni kiel ĉe kutima enketo, ĉar ili disponas multe pli da materiaj rimedoj kaj eble havas malpli da skrupuloj ol ordinara individuo. Estas senesperige. Se al tio vi aldonus, ke Rik Ospaci havis komplikan aman aŭ seksan vivon...”

“Sed feliĉe tiel ne estas,” respondis Ĝoja , “li verŝajne estis unu el tiuj abstinemuloj ĉiuflankaj: li ne trinkis alkoholaĵojn, ne fumis, ne manĝis viandon kaj ne havis seksan vivon.”

“Ĉu vere?” Al la junulo tio ŝajnis malfacile kredebla.

“Almenaŭ tion diris la gepatroj, kaj, konsentite, neniu pli blindas pri la seksa vivo de juna homo ol ties gepatroj,” Ĝoja klarigis. “Tamen, laŭ ili li neniam havis amatinon, ne interesiĝas pri la virinoj, ktp. Lia patrino substrekis tion al mi fiere, kvazaŭ ŝi dirus: ‘Admiru, kiel virta mia eta Rik estas’, kaj la patro diris la samon kun tute alia interpreto, kvazaŭ jene: ‘Vidu, kian nenormalan idon naskis mia edzino. Tridekjara, kaj kompleta ĉastulo!’ Tio lin evidente naŭzis.”

“Sed,” Stefano kritikis, “kiel vi ĵus diris, kion kredas la gepatroj, tio signifas nenion. Krome, li povus esti samseksemulo.”

“Ne,” Karal intervenis. “La polico kompreneble enketis pri tiuj aspektoj de lia vivo. Kiam iu mortis en suspektaj cirkonstancoj, ni sisteme informiĝas pri la amaferoj. Ni ricevis multajn konfirmojn de tio, kion Ĝoja ĵus diris. Li neniam havis amatinon, kaj preskaŭ tute certe ne estis samseksema, almenaŭ ne praktikanta. Se li havis sentimentalan aŭ seksan vivon, ĝi estis tute kaŝa, sed plej verŝajne estis nenio. Kamarado lia el la lernejaj jaroj eĉ diris, ke la tutan energion, kiun ordinarulo investas en tiun kampon, li dediĉis antaŭe al sia ĵurnalista agado, nun al la politika.”

“Dankon, dankon,” Stefano diris kun tono esprimanta senpeziĝon. “Tio almenaŭ simpligas la kazon. Sed kiu scias, ĉu li ne fariĝis la am-objekto de inoj el la kosmo, rivalaj inter si...”

“Mankis nur tio,” Karal ŝajnigis koleron. “Se en nian komplikan suspektaron vi nun enŝovas etajn verdajn estaĵojn el alia mondo, mi perdos la malmulton da prudento, kiu restas al mi.”

“Kaj tamen ili estas faktoro, kiun multaj en la publiko prenas serioze,” Stefano rebatis. “Ekzemple, la barelforma homino, kiun via kuzido Joĉjo amkonkeris, kaj kiu rilatis persone kun Ospaci , rigardas ilin kapablaj je murdo. Se ni volas esti science objektivaj, ni ne rajtas preterlasi tiujn ulojn. Plie, ne forgesu, ke la sola persono, kiu loĝas en tiu malbenita Rafunja -regiono – la pentristo Gido Minesciaskiu – firme kredas je ilia ekzisto.”

“Kredas kaj ne kredas,” Jano respondis. “Li tute ne estas certa. Tion li diris al mi persone.”

“Sed s-ino Pergame , kiu, laŭŝajne, bone konas lin, parolis al mi pri tute firma konvinko,” asertis Ĝoja .

“Mi tre bedaŭrus, se kulpus eksterteranoj,” Stefano komentis. “ Mi havas antaŭjuĝon favoran al ili. Estas simpatie, ĉu ne?, komisii teranon organizi la pacon ĉi-monde. Estus domaĝe, se simpatiaj estaĵoj respondecus pri murda apika faligo.”

“Se malsimpatieco devas esti la kriterio por ricevi la krimulan rolon en ĉi tiu afero, mi scias, kiun mi esperas kulpa,” Ĝoja sible vortis.

“Ĉu vere?”, “Kiun?” sonis samtempe du voĉoj.

“Tiun s-inon Pergame n, la artfakulinon. Mi provis resti egalanima kaj supraĵe sukcesis, sed fundfunde ŝi vekis miajn plej sovaĝajn venĝ-instinktojn: mi plezure kolektus pri ŝi akuzan faktaron, en kiu ŝi kaptiĝus kiel muŝo en araneáĵ .” Kaj Ĝoja elmontris mienon tiel komike kruelan, ke ŝiaj edzo kaj nevo nur povis ridegi.

15

Bob Sulavi gratis al si la nazon. Li ne ŝatis kodi. Tamen kun multaj ĝemspiroj kaj naztuŝado li finfine sukcesis enkodigi jenan mesaĝon:

“La listo, pri kiu mi parolis, venas rekte el Ordo kaj Disciplín . Mi konatiĝis kun la junulino, kiu havas ĝin kaj verŝajne sukcesos akiri la ankoraŭ mankantan parton. Ŝi estas...”

Li ekhaltis, gratis al si la nazon, rigardis trafenestre al la pasantaj nuboj kaj direktis al ili beatan rideton, kiun ili ne meritis. Sed priskribi anĝelon neniu kodo povas. Li forstrekis la vortojn “ŝi estas” kaj reverkis la tuton laŭ pli telegrafa stilo.

*

Kun harbuklo volvita ĉirkaŭ la maldekstra montrofingro, Veronika Munzo kodis:

“La CIA -agento Roberto Sulavi enamiĝis al mi. Mi estas certa, ke li estas perfekte sincera, kaj ke li ne imagas, ke mi laboras samkampe, sed malsamtendare. Li estas tiel naiva, ke sendube prezentiĝos okazoj ekspluati la situacion...”

Ŝi ne dubis, ke ŝi ricevos pozitivan reagon, sed la efektiva respondo de KGB ŝin tamen surprizis, tiom ĝi similis la konsilojn de la “korrubriko” en sentimentala bildperiodaĵo: “Flegu la rilaton, sed ne cedu tro rapide, por taŭge pliflamigi lin.”

*

“Sidiĝu, aŭskultu, kaj ĝuu la novaĵon,” basis leŭtenanto Remon .

Karal , miranta, eksidis.

“Vi plendis,” Remon daŭrigis, “ke via enketo pri Ospaci ne progresas. Ĵus okazis io, kio povus helpi.”

Jano streĉis la atenton, dum la leŭtenanto klarigis:

“Iu amiko de Rik Ospaci ĵus elmetis formalan plendon al la polico pri tio, ke oni ŝtelis ĉe li kofron, kiu apartenis al la viktimo, kaj kiu estis plena je dokumentoj.”

“Diable!” ekkriis Karal .

“Do plej saĝe estas, ke vi tuj iru tien. La amiko estas stranga ulo, nigrulo el la kariba insularo. Li ne loĝas ĝenerale en Valĉefa , sed ofte venas ĉi tien. Ĉambro estas daŭre rezervita por li en malnova domo eksterurbe. La kofro estis tie...”

*

La domo tuj plaĉis al Jano. Malnova domo, kun dikaj ŝtonmuroj, el la 17-a, parte eĉ eble el la 16-a jarcento. Ĝi staris meze de ĝardeno minimume prilaborata, kie naturo libervole sovaĝis.

La polica detektivo tiris la malnovstilan tirilon, kiu drate skuis, ie interne, etan sonorilon longe reeĥantan. Post ioma atendo la pordo malfermiĝis. Sur la sojlo aperis svelta virino eble tridekjara kun longaj haroj nepuraj, strikta eksblanka torstrikaĵo kaj bluĝinso lavita ĝis senkoloriĝo. La nebelan, sed iel simpatian, vizaĝon ornamis grandaj rondaj okulvitroj.

“Sinjoro...?” ŝi diris, kaj ŝia voĉo tintis agrable.

“Jano Karal , el la polico; mi venas rilate al la plendo de s-ro Pitizazo.”

“Ha jes! Maks estas ene, li tuj venos. Se vi bonvolos sekvi min...”

Li ŝin postpaŝis al sidĉambro ne tre bonstata. Sur tableto kuŝis ludiletoj, sur sofo gitaro, kaj aspektis, kvazaŭ neniu el la seĝoj havus kvar vere stabilajn piedojn. Laŭ ŝia invita gesto li eksidis en apogseĝon, en kiu li tiom profundiĝis, ke li timis baldaŭ tuŝi la plankon. Ŝi lasis la pordon malfermita kaj kriegis, laŭ melodio ne malsimila al la fama krio de Johnny Weissmuller en la Tarzan -filmserio: “ Ma-aa-aa-aaks !”

Aŭdiĝis paŝoj ŝtupare, kaj sursojle montriĝis bela nigrahaŭta viro kun rektangula kapo, rektangulaj ŝultroj, iom ruĝaj okuloj kaj larĝa rideto, en kiu riveliĝis esprimo plej petola. La malhelgrizan, preskaŭ nigran pantalonon superis multefekte luma ĉemizo riĉe oranĝkolora. Karal gimnastikis stariĝe kun la malagrabla impreso, ke la brakseĝo disrompiĝos sub li.

“Polica detektivo Jano Karal ,” li sin prezentis, dum la alia premis lian manon.

“ Maks Pitizazo. Vi venas pro la ŝtelo, ĉu? Sidiĝu, mi petas.”

La policano tre singarde eksidis. La apogseĝo, li konstatis senpeziĝe, restis kunmetita. La gastiganto iom puŝis la gitaron por fari sidlokon sur la sofo. Li tiris al si la virinon, kiu eksidis sur lia femuro, dum li tenis ŝin ĉe-talie.

“Rakontu al mi, kio okazis,” Karal petis amikavoĉe.

“Nu, iu ŝtelis de mi kofron, kiu fakte apartenis al Rik .”

“Kia kofro estis?”

“Eble kofro ne estas la ĝusta vorto. Estas metala, sufiĉe fortika skatolo, ujo, afero...”

“Kiel granda?”

“Eble 35 × 30 × 30 centimetrojn, ĉu ne, Sonja ?”

Ŝi kapjesis.

“Ĉiaokaze, temas pri metala ruĝkolora kofreto plena je dokumentoj. Rik lasis ĝin ĉi tie, ĉar li timis, ke iu foje enŝteliĝos en lian loĝejon kaj ĝin forprenos. Estis dokumentoj, kiujn li kolektis, dum li estis ĵurnalisto, konfidencaj aferoj pri multaj konataj personoj, li diris al mi. Li ne volis ilin detrui, sed ankaŭ ne volis riski, ke iu iam vidu ilin liahejme.”

“Ĉu la kofreto estis ŝlosita?”

“Jes, sed ankaŭ difektita, tiel ke ĝi facile malfermiĝis.” Ial, Jano havis la impreson, ke Maks Pitizazo mem ĝin difektis malfermita.

“Kial li konfidis ĝin al vi?”

“Verŝajne ĉar li pensis, ke neniu scias, ke ni konas unu la alian. Krome, ne estus facile al rabisto enŝteliĝi en ĉi tiun domon.”

“Vi ne konstante loĝas en Valĉefa , ĉu? Ĉu vi ofte venas ĉi tien?”

“Dependas. Kelkfoje ofte, kelkfoje malofte. Ne sufiĉe ofte por vi, ĉu?, mia kara,” li diris al la kunulino ŝin kisante. Ambaŭ ridis.

“Kion vi faras profesie?”

“Mi estas muzikisto, ankaŭ kantisto.”

“Kaj vi loĝas kutime en...”

“Diversaj lokoj. Mi havas ses loĝlokojn: en Montekarlo, Londono, Los Angeles ...”

“Kaj ses feliĉajn edzinojn,” interrompis la sveltulino kun tenera kareso.

“Ses edzinojn!” Karal ripetis mire. “Sed leĝe...”

“Ne leĝajn edzinojn,” la nigrulo klarigis. “Mi malkonsilas al vi leĝe edziĝi. Tio nur kaŭzas problemojn. Se vi volas foriri, vi devas pagi al eksedzino alimenton. Ne, Ne. Mi estas kiel maristo: unu virín en ĉiu havén .”

“Li havas 10 infanojn,” la longharulino diris kun videbla, iom adora, fiero.

“Bela familio, ĉu ne?, mia kara,” li diris, kaj rekisis ŝin.

“Bonega familio, kiu bonege ĝuis la bonegan feston,” ŝi entuziasmis.

“Feston?” scivolis la policano.

“Mia naskiĝtaga festo, olda frato,” – kaj la anglaĵo, neniam uzata en Sanktavalo, impresis strange al Karal – “la ses kunedzinoj ĉeestis (permesu, ke mi nomu ilin edzinoj, por mi tio ili estas), kaj la dek infanoj. Ni vere bone amuziĝis.”

“Pardonu, se mi estas nediskreta, aŭ parolas ekster mia enketo, sed vi tiklas mian scideziron. Ĉu viaj... e... virinoj ne ĵaluzas inter si?”

“Tute ne, olda frato, tute ne. Ili estas bonaj amikinoj, ĉu ne, kara?”

“Jes,” la karulino diris. “Eble, se ni vivus kune, ni disputus, sed tiel... Ni ĉiuj egale kaj ege amas nian etan birdon, sed nia amo ne estas poseda.”

“Eta birdo,” klarigis Pitizazo, al kiu tiu priskribo absolute ne taŭgis, ĉar lia densa, fortika figuro elvokis pli virbovon ol birdon, eĉ grandan, “estas la signifo de mia nomo en la gepatra dialekto.”

“Ha!” diris Jano, kiu penis bildigi al si, kiel tiu domo aspektis dum la naskiĝtaga festo, kun tiu bela nigrulo ĉirkaŭata de ses malsamaj blankulinoj, ĉiu pli adorema ol la alia, kaj kun svarmo da infanoj kurantaj ĉialoken.

“Kiam vi konstatis, ke la kofro estas for?” li demandis.

“Hodiaŭ, nur hodiaŭ,” la karibano respondis. “Mi neniam speciale atentas ĝin.”

“Kaj kiam vi vidis ĝin lastfoje?”

“La tagon, kiam mi alvenis, t.e. du tagojn antaŭ la festo.”

“Ĉu vi estas certa?”

“Jes, ĉar mi tiam rimarkis, ke la kofreto malfermiĝas facile, kaj mi forprenis kelkajn aferojn el ĝi. Nun, kiam Rik estas morta, li ne plu povus pri tio furiozi, ĉu? Tial mi prenis faskon hazarde por vidi, el kio konsistas liaj laŭdire eksplodemaj arĥivoj.”

“Ĉu oni ŝtelis ankaŭ la dokumentojn, kiujn vi estis eltirinta?”

“Ne, la ŝtelinto certe ne rimarkis, ke mi forprenis ion. Mi ilin plu havas. Ĉu vi ilin deziras, olda frato mia?”

“Jes,” Karal respondis, “ili povos helpi al nia enketo.”

La eta birdo ekflugis el la ĉambro. Estis io tiel korsimpla, korvarma en la sinteno de tiu multedzina viro, ke Karal sentis, kvazaŭ ebrieco trafus lin. Li sidis eĉ ne dekdu kilometrojn for de Valĉefa , sed ŝajnis al li, ke li troviĝas sur alia planedo. La valoroj kutime akceptitaj aliloke ne validis ĉi tie, kaj la detektivo ekpensis, ke ankaŭ la kripla brakseĝo estas plia humura detalo en la ĝenerala gaja atmosfero.

La bonhumora nigrulo baldaŭ revenis kaj transdonis al Karal dokumentujon plenan je paperoj kaj fotoj.

“Kiom da tempo viaj edzinoj kaj infanoj restis?”

“Mi pensas, ke ili restis meznombre tri tagojn, sed kelkaj eble restis kvar aŭ kvin.”

Mi bezonos liston de viaj edzinoj kun la adresoj kaj la datoj de alveno kaj foriro,” Karal diris.

“Suspektaj, ĉiuj, ĉu ne, olda frato? Nu, nu, kia vivo! Sonja , mia kara, ĉu vi povas prepari tion por nia gasto?” la muzikisto demandis. Ŝi ekstaris, prenis paperon, kaj komencis skribi per krajono, kiun ŝi de tempo al tempo lekis, dum ŝi levis la kapon kaj ŝia rigardo perdiĝis en ian mensan vakuon.

“Ĉu vi ankaŭ deziras la profesion, aĝon, talimezuron, brustomezuron?’ Maks aldonis ekridante. “Vi vidus, kian perfektan ĉielarkon da virinoj mi ĝuas,” kaj li ridegante frapis al si la femuron tiel forte, ke la sofo grince ekĝemis.

“Ne, dankon,” Karal respondis, rezistante la ridkontaĝon, “sed diru: kiu povis preni la kofron? Ĉu vi havas ideon? Ĉu eksteraj gastoj venis por la festo?”

“Ne, venis nur la edzinoj kaj la infanoj.” Li dum momento forlasis la gajan esprimon kaj aspektis pli serioza. “Fakte povas esti nur unu el ili,” li diris post paŭzeto, “neniu ja envenis en la domon.”

“Se estas tiu el Los Angeles , la serĉado riskas esti iom komplika,” Jano murmuris kun nefeliĉa mieno.

“Ej, olda frato, ne lasu vian humoron griziĝi pro tiu eta perdo. Mia scivolemo tamen savis por vi belan dikon da dokumentoj, ĉu ne?”

“Ĉu vi havas suspekton pri la ŝtelintino?”

“Tute ne, ĉu vi havas, Sonja ?”

Ŝia respondo konsistis el simpla kapneo, post kiu ŝi transdonis la liston al Karal , dirante:

“Cetere, mi ne komprenas, kial unu el ni ĝin prenis for.”

“Ankaŭ por mi tio eble estas la plej mistera punkto,” diris Pitizazo, senpense elpinĉante kelkajn agordojn el la gitaro.

“En kiu loko precize troviĝis la kofro?” la policano demandis.

“Ĉu vi volas vidi?” prononcis la alia. Ambaŭ viroj ekstaris. Ili iris al dormĉambro tute senorda. Vestoj kuŝis disĵetitaj sur la lito, sur seĝo, sur tablo.

“Ĝi estis tie, apud la ŝranko,” la nigrulo diris montrante lokon inter alta ŝranko kaj la murangulo. “Iu ajn povis forŝteli ĝin kaj ĝin meti en aŭton.”

“Certe ne ĉiuj havis aŭton ĉi tie, ĉu? Ne tiu el Los Angeles .”

“Ho jes, ŝi venis Eŭropon unuafoje kaj decidis vaste vojaĝi. Ŝi ĵus ricevis refreŝigan heredaĵon, kaj ŝi aĉetis unu el tiuj dormveturiloj tuj kiam ŝi metis la piedon sur la grundon eŭropan. El la aliaj, tri havas po aŭtomobilon, inkluzive de Sonja . Sed dum la restado, ĉiu lasis la ŝlosilojn samloke, tiel ke ĉiu povu pruntepreni unu el la aŭtoj, se ŝi ĝin bezonis. Ĉiu ja scipovas stiri.”

“Sed ĉu vi ne opinias, ke la aliaj vidus tiun, kiu prenis la kofron?”

“Dependas de la horo. Sed estis tiom da iroj kaj foriroj, venoj kaj malvenoj ĉi-dome dum tiu periodo, ke neniu atentis, kion faras la aliaj. Mi eĉ vetus, ke se unu el ili petus la grandajn infanojn porti tiun kofreton al iu aŭto, neniu rimarkus ĝin. Infanoj konstante kuradis tien kaj ĉi tien kaj for. Sed pli simple sendube estis enaŭtigi la kofron nokte kaj tuj veturi al taŭga loko en Valĉefa .”

“Kial, viaopinie, oni ŝtelis la kofron?”

“Mi jam diris: tio ege mirigas min. Rik diris, ke estas multe da eksploda dokumenta materialo en ĝi. Eble edzino sciis pri dosiero rilata al persono, kiun ŝi konas....”

“Sed kiel oni povus scii, ke tiu kofro apartenas al Rik Ospaci ? Unuavide estis bonega ideo ĝin lasi ĉe vi. Estus neeble suspekti, ke ĝi ne estas via.”

“Vi pravas,” la nigrulo diris, sidiĝante sur la liton. “ Rik estis tre inteligenta. Tial li elektis min kiel kofrogardiston. Neniu sciis, ke ni konas unu la alian. Krome, mi ofte venas al Valĉefa , sed ne konstante loĝas ĉi tie. Rik havis facilan, nesuspekteblan aliron al siaj dokumentoj. Li havis ŝlosilon de la domo, kaj Sonja , kiu sciis pri la afero, devis lasi lin eniri.”

“Ĉu Sonja eble rakontis la aferon?”

“Eble jes. Sed kiam ni konstatis la malaperon de la kofro, ŝi asertis, ke mi iutage malkaŝis la sekreton, estante ebria, dum amika akcepto. Oj, olda frato, mi ne fieras pri tio. Eble estas mia kulpo, se la afero diskoniĝis.”

“Kiel vi amikiĝis kun Rik Ospaci ?”

“Ĉe kongreso de birdfotantoj. Mi pasiiĝis pri fotado iuepoke, kaj, kiel Rik , pasigis horojn kaŝita en veprejo por foti sovaĝajn bestojn, ĉefe birdojn. Poste mia entuziasmo por tiu nekomforta okupo senfajriĝis, dum Rik restis – kiom mi scias – fanatike fotema.”

“Sinjoro Pitizazo, ŝajnas al mi, ke la ŝancoj retrovi la kofron estas formike malgrandaj. Feliĉe, mi almenaŭ havas la liston de viaj.. e... kunulinoj kaj...”

“Sed vi ne scias, kie ili troviĝas,” interrompis la alia. “ Irena , la edzino el Los Angeles , veturas tra la tuta Eŭropo kaj pro sia dormaŭto ŝi eĉ ne bezonas tranokti hotele. Estos des pli malfacile trovi ŝin. Kaj ŝi foriris kun unu el la boedzinoj.”

“Boedzino? Ha jes! Kun kiu?”

“Kun Doris , la londona.”

Ambaŭ viroj eliris el la ĉambro. Karal reprenis la dokumentojn hazarde savitajn de la nigra muzikisto, kaj, akompanate de ĉi-lasta, paŝis eksteren, zorgmiena.

“Espereble tiuj helpos nin,” li diris, montrante la dokumentojn.

“Ĉu vi pensas, ke estis krimo?” Pitizazo demandis.

“Ni ankoraŭ ne scias. Kion opinias vi?”

“Povus esti io ajn. Mi ne ekskludus krimon, olda frato, mi ne ekskludus.”

“Kial?”

“Kiel ĵurnalisto, Rik tro enmiksis sin en privatajn aferojn, li ŝategis elfosi sekretojn, danĝerajn sekretojn. Pripensu, kiom da sensaciaj riveloj li faris en Vespera Folio ! Kaj li publikigis nur centonon el tio, kion li malkovris. Homo, kiu agas tiel, alvokas murdon al si, ĉu ne, olda frato?”

Reveturante urben, Karal meditis pri la malfacileco retrovi la kofron. Domaĝe! Apenaŭ leviĝis espero fine ricevi utilajn indikaĵojn, kaj jam ĝi dissolviĝis tuj. Dio benu la scivolemon de tiu muzikisto. Dank’ al ĝi ne ĉio perdiĝis!

*

En sia oficejo Karal tuj studis la dokumentojn. La unua reago estis senreviĝa: li komencis per grandformata koverto, kiu entenis malnovajn fotojn. Kial tiuj enŝoviĝis kaŝloken estis ne tre kompreneble, se la kofro devis enteni la plej “eksplodajn” dokumentojn. Estis ja belaj fotoj pri bestoj, inter kiuj multaj cervoj kaj cervinoj. Alia serio montris du virojn, kiuj paŝis sur vojeto montara. Unu el ili havis strangajn vestojn kaj larĝrandan ĉapelon. Li drinkis rekte el botelo kaj aperis komplete ebria. Pluraj aliaj fotoj montris la samajn du virojn, ĉiam kun botelo enmane kaj festulaj esprimoj. Sekvis denove bestfotoj, ĉefe birdaj.

Troviĝis ankaŭ tuta dosiero pri bankoficisto. La koncernaj dokumentoj perfekte taŭgus por ĉantaĝo, ĉar ili pruvis la kulpecon de la ulo pri diversaj grandsumaj malhonestaĵoj.

Poste Karal kontemplis pli strangan dokumenton. Temas pri foto montranta sovaĝan rokan lokon (“povus esti en la rafunja regiono”, li pensis), sur kiu kruco kaj tombo estis desegnitaj. Sur la foto estis gluita paperbendeto diranta: “Jen la loko. Tiu foto certe interesus la policon, ĉu ne?”

Finis la serion du fotoj, kiuj eĉ pli surprizis Janon. La unua montris, kvazaŭ ombre, la rafunjajn klifojn, rekoneblajn, sed apenaŭ videblajn, ĉeflanke. La resto de la foto estis komplete okupita de blankega lumo, kiu fuŝis ĉion. La dua estis la sola kolorfoto el la dokumentoj. Sur ĝi vidiĝis eta estaĵo staranta apud la aŭto de Ospaci . Laŭ la grandeco de la veturilo oni povis taksi la altecon de la estaĵo je 1,5 metro. Li, aŭ ŝi, aŭ ĝi, estis vestita per verda supertuto kaj la haŭto de lia (ŝia? ĝia?) vizaĝo estis verdeca. Ne estis klare, ĉu la afero sur la kapo estis speco de ĉapelo aŭ simple strangaj haroj. La esprimo estis rideta, sed... Karal ne povis vortigi al si sian impreson... Ĉio aspektis plej embarase strange. La detektivo sentis, kvazaŭ io, en lia stomako, subite nodiĝis malagrable.

*

Certiĝinte, ke Pitizazo estas for, Karal foje iris viziti Sonja n, kun kiu li longe babilis. Sed la konversacio estis malesperige senrezulta. Ŝi ripetis, kion jam diris ŝia edzo, kaj Jano ne vidis, kiamaniere li povus akiri per ŝi iom pli da informoj.

La enketo pri la kvin aliaj edzinoj, kiuj ne loĝis en Valĉefa , montriĝus same seniluziiga, se Karal havus iluziojn. Fakte, li atendis nenion el tiu esploro farata grandparte de eksterlandaj policistoj pere de la internaciaj aranĝoj, kiujn uzi Jano neniam ŝatis.

Tri virinoj estis hejme, sed ilia pridemandado restis senfrukta.

La du aliajn oni plu serĉis.

*

“Malgaja, ĉu?” Ĝoja diris al la edzo, kaj ŝi karesis lin per gesto tiel tenera, ke lia koro fandiĝis. Li ĝemspiris.

“Nu, vi scias, ĉu ne?” li respondis, kontenta povi dividi siajn zorgojn kun iu plej fidinda. “Espero ŝveligas, kaj kiam ĝi montriĝas trompo, oni malŝveliĝas. Mi sentas min kiel truita pneŭmatiko.”

“Ĉu la tuta revo krevis?”

“Komplete. Kiam Remon parolis pri tiu ŝtelo, mi pensis: ‘Jen finfine situacio informgraveda’, sed ni troviĝas antaŭ kompleta manko de spuroj. Per kia miraklo ni povus retrovi tiun kofron, eĉ la diablo verŝajne ne scias.”

“Sed via multedzina ulo tamen lasis al vi kelkajn dokumentojn. Ĉu ili produktis nenion?”

“Nenion. La ĉantaĝa dosiero temas pri bankoficisto, kiu mortis kancere antaŭ tri jaroj. La fotoj pri bestoj kaj pri la drinkemaj gajuloj ne povas havi ĉantaĝan signifon kaj kondukas nin al neniu spuraro. Kaj la desegnita tombo...”

“Jes, ĉu almenaŭ tiu ne estas ŝlosila... mi diru... vojmontrilo?”

“Eble jes. Mi estas certa, ke ĝi utilis al ĉantaĝo, verŝajne pri murdo, kiu eble formas la bazon de nia tuta afero. Sed ĝi povis utili nur kun precizaj indikoj pri la loko. Povas esti ie ajn. Povus esti en Kolorado aŭ Ĉinio, kiom ni scias.”

“Sed vi diris al mi, ke multaj laboras super tiu serĉado!”

“Efektive. Kiam la polico serĉis kaj kvinfoje en kvin malsamaj landopartoj firme kredis, ke jen ĝi trovis la lokon, kaj fosis, fosis, fosis, sen malkovri ion ajn, ni petis helpon de la armeo. Tiu havas topografian servon kaj fakulojn pri la studo de fotoj, kiuj kunagis kun la ĉefurbaj policaj specialistoj. Soldatoj fosis, fosis, fosis refoje. Kaj refoje vane. Similan aranĝon de rokoj oni trovis almenaŭ 25-foje en la lando. Fakte tiu foto estas ege malpreciza. Ĝi povis impresi krimulon pro la timiga efiko sur homon kun kulpa sento, sed por eksterulo ĝi enhavas neniun informon. Kie serĉi tiun hazardan naturaranĝon de rokoj? Ne nur tio, sed oni ankaŭ devas rigardi ĝin ekzakte el la sama vidpunkto kiel tiu, kiu faris la foton; aliel, la perspektivo ŝanĝiĝas, kaj vi ne rekonos la lokon eĉ se vi staros apud ĝi. Eble tio okazis al ni, eble eĉ al mi, kiam mi komence partoprenis en la esploroj.”

“Mi komprenas vian senkuraĝiĝon. Kompatindulo! Vi tiom esperis!”

“Sed mi kondutas stulte. Mi edziĝis al la plej bela virino en la tuta Sanktavalo, kaj zorgas pri nesolvebla krimo – aŭ eĉ nekrimo – dum la policaj arĥivoj jam plenplenas per nesolvitaj misteroj. Kial mi tion prenas tiel serioze? Finfine, kiam ni klasos la dosieron kun la stampo “nesolvita”, ni plu vivos, kaj ne malfeliĉe, ĉu?”

“Janĉjo! Vi provas konsoli vin filozofie, kaj vi pravas, kaj mi admiras vin. Sed ne mensogu al vi mem. Vi ne kontentos tiel facile. Vi bezonas scii, ĉu ne? Vi ne toleras misteron, kaj vi ne ripozos vere ĝis la momento, kiam vi estos certa, ke vi faris ĉion eblan...”

“Prave. Krome, la publo , kiel vi diras en Sanktavalo, la publiko plendas. En voĉdona periodo, lasi nesolvita la misteran morton de viro, kiu ĵus fondis novan, strangan, kaj surprize sukcesan partion estas nepardoneble.”

“Efektive, la gazetaro ne disĵetas laŭdojn malavare al la polico.”

“Ba, la gazetoj...”

“Diru: kial Pitizazo venis al Valĉefa , ĉu nur por la naskiĝtaga festo?”

“Ne. Li havas unumonatan kontrakton kun la radio-orkestro, kaj poste li partoprenos en popolkanta spektaĵo, kiu rondiros tra la tuta lando. Tion mi eksciis per Sonja .”

“Interese, kion vi ĵus diris!”

“Interese? Kial? Kio?”

“Roberto Sulavi laboras ĉe la radio, ĉu ne? Li eĉ havas respondecon pri parto de la programado. Ĉu ne estus ia ligilo inter Pitizazo kaj li?”

Загрузка...