21

La buso forlasis sian restejon inter Kazaĥstan -hotelo kaj Lenin -Palaco, trairis la urbon, pasis sub speco de provizora triumfarko portanta gigantan sloganon, aŭ bonvenalvokon – Stefano bedaŭris, ke lia onklo ne ĉeestas, por traduki al li – kaj en la kamparon ekveturis.

Al la junulo plaĉis eliri el la urbo. Tiu kamparo estis bela, verda, kaj, repensante pri la vido de sur Kok-Tjube , Stefano rememoris, ke ne sur ĉiuj flankoj la dezerto ĉirkaŭas la urbon. Ĉi tiu estis unu el la flankoj ĉu ŝparitaj de la dezertformiĝo, ĉu ege provizitaj per irigacio.

La junulo avide rigardis la pejzaĝon, kies bildoj sekvis unu la alian antaŭ liaj okuloj. Pasante preter iu vilaĝo, li mire rimarkis, ke la grandliteraj sloganoj, kiel kutime pentritaj flave sur larĝa ruĝa tolbendo, ĉi tie estas germanlingvaj. “Ne malstreĉi la fortojn dum la kolektado de fruktoj!” vokis unu. “Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de USSR” proklamis alia. “Germana kolĥozo en sovetia centra Azio! Mi neniam estus imaginta tion!” li diris al si, penseme.

Ilia unua halto estis en la vilaĝo Tonkeris , en la distrikto de Talgar , kie ili vizitis t.n. feldŝer an kaj akuŝistan prizorgejon, etan domon kun kalkitaj blankaj muroj, meze de la vilaĝo, kie unu akuŝistino sekvas la evoluon de gravedecoj kaj kie la feldŝer – virino, kiu ricevis specialan trejniĝon kvarjaran pri medicina praktiko – zorgas pri diversaj malsanpreventaj aktivecoj kaj prenas sur sin la traktadon de kutimaj malsanoj, kiuj ne postulas la intervenon de plentrejnita kuracisto.

La triĉambra dometo estis pura kaj plaĉa, kvankam tre sobre aranĝita, kaj Stefano trovis interesa tiun konceptadon pri vilaĝa sanprizorgado. Bedaŭrinde, la parkera maniero, laŭ kiu la du vizitataj virinoj klarigis sian agadon, estis ege ĝena, kaj ne malpli la fakto, ke elirante, ĉiu ekskursanto ricevis presitan faldfolion trilingvan (la angla inkluziviĝis!) pri la ĵus vizitita ejo. Li estus preferinta rigardi vere ordinaran vilaĝan konsultejon, malpli modelan, malpli specialigitan en akcepto al eksterlandaj gastoj.

Tagmeze ili haltis en sovĥozo “ Kazaĥstan ”. Kontraste kun kolĥozo, kiu estas kooperativo de vilaĝanoj posedanta la grundon kaj la ekipaĵon, sovĥozo apartenas al la ŝtato. La ekskursantoj vizitis diversajn instalaĵojn kaj estis superŝutataj per lavango da statistikaj informoj, post kio oni kondukis ilin al vasta manĝosalono, kie pantagruela tagmanĝo ilin atendis. Ree kaj ree la manĝo estis interrompata de tostoj, jen per vodko, jen per vino, jen per brando, al la interpopola amikeco, al la paco kaj al la multaj noblaj celoj de la konferenco tutmonda.

Stefano troviĝis apud f-ino Martin kaj, dum vodka tosto, ĉi-lasta flustre petis lin diskrete transpreni la enhavon de ŝia glaso kaj ĝin anstataŭigi per akvo. Dank’ al la lerta maniero, laŭ kiu Stefano plenumis tiun taskon, ŝia sovetia najbaro, kiu ŝian glason konstante replenigis, ne rimarkis la interŝanĝon. F-ino Martin direktis al Stefano rigardon kun eterna dankemo.

La konversacio papiliis de unu temo al alia.

“Ĉu vi vizitis la cirkon?” demandis unu el la sovĥozaj gastigantoj.

“Kompreneble,” unuvoĉe diris Marta Martin kaj Stefano.

La delegito de Komoroj konfesis preskaŭ honte, ke li ne iris. Tion li sentis des pli embarasa, ĉar, estante islamano, li rifuzis trinki alkoholaĵon. Ne estas agrable percepti sin malbona gasto.

“Vi nepre devas iri.” “Estas tre interese,” ĉiuj ĉirkaŭuloj entuziasme konsilis.

“Ĉu estas io, ho ne plaĉis al vi?” demandis unu el la sovĥozanoj.

“Nenio,” diris Stefano, sed Marta Martin , kun kunstreĉitaj lipoj prononcis:

“Mi tute ne ŝatis tiujn longajn versdeklamojn, per infaneca tono, kiuj prezentiĝis de tempo al tempo.”

“Mi forgesis pri tiuj,” la junulo sin korektis. “Efektive, ankaŭ al mi tio ne plaĉis, sed mi pensis, ke nur pro tio, ke mi ne komprenas la lingvon.”

“Eĉ komprenante la lingvon mi ilin malŝatis,” intervenis angla interpretistino, kiu sidis apud la komora delegito. “Estis nur fanfaronaj naivrimaj retorikaĵoj pri la beleco kaj boneco de Kazaĥstano kaj de Sovet-Unio. Mi estus preferinta muzikon.”

Stefano opiniis, ke ŝi ne estas tre ĝentila.

“Nu, nu, estas tradicio de niaj spektaĵoj,” la sovĥozano klarigis. “Ni eble havas alian komprenon pri poezio ol vi okcidentanoj, kaj ankaŭ pri deklamado. Sed diru, kio al vi plej plaĉis?”

“Mi hezitas inter la klaŭnoj kaj la ĉevalrajdado,” Stefano respondis. “La maniero, laŭ kiu tiuj kazaĥoj sentas sin hejme sur galopantaj ĉevaloj, kaj faras ion ajn, vere ion ajn sur ili, estas eksterordinara.”

“Prave,” la sovetiano diris. “Ili estas tre impresaj. Sed ankaŭ la klaŭnoj plaĉis al vi, ĉu ne?”

“Ege,” Stefano jesis.

Marta Martin interdiris:

“Kio plej plaĉis al mi estis tiu ero, kun unu el la klaŭnoj klaŭnanta sur galopanta ĉevalo. Li havis la lertecon de la kazaĥoj, kiun vi ĵus menciis, sed ankaŭ la humuron de klaŭno.”

“Tiun programeron mi bedaŭrinde ne vidis,” diris Stefano. “La klaŭno estis malsana, kiam mi spektis la cirkon, kaj neniu kapablis anstataŭi lin. Sed mi efektive aŭdis, ke ĝi estis perfekta.”

“Ankaŭ mi bedaŭrinde ĉeestis la cirkon, kiam tiu junulo malsanis,” muzikvoĉis la angla interpretistino. “Tre domaĝe, ĉar ĉiuj ege laŭdis tiun programeron.”

“Jes, vere estis domaĝe, li estas mirinda,” la sovetiano diris. “Mi tion des pli bone scias, ĉar li naskiĝis ĉi tie, sur la teritorio de ĉi tiu sovĥozo. Li vizitadis la lernejon en ĉi tiu preciza loko. Kaj mi fieras aŭdi, ke spontane vi elektis ties eron la plej bona. Sed kial vi ne manĝas iom da vinberoj, provu ilin, ili ne havas kernetojn.”

“Ege bongustaj,” komplimentis la delegito el la Komoraj Insuloj, feliĉa fine trovi ion por laŭdi.

“Viaj pomoj estas paradizaj,” Marta Martin diris. “Oni ne povas rezisti la tenton.”

“Ĉi tiu estas la lando de la pomoj,” fieris la kazaĥo.

“Belega lando!” entuziasmis la sekretariino.

“Sed kial oni ne povas ĝin viziti?” la angla interpretistino demandis. Ŝajnis, ke plaĉas al ŝi agresi la gastigantojn. “Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis kun kolegoj kaj kamaradoj, kaj ni petis taksion nin konduki al iu vilaĝo, por iom vidi, kiel homoj vivas, kaj eventuale vespermanĝi tie. Li komence rifuzis, dirante, ke estus multe pli interese veturi al tiu turista loko, kie oni glitŝuas. Sed turistaj aranĝoj tute ne interesas nin. Ni insistis kaj insistis. Finfine li akceptis, ke ni eniru la taksion, kaj diris, ke li kondukos nin al vilaĝo. Sed ĉu vi scias, kien ni fine trafis?”

“Ne,” unuvoĉis la aliaj, dum Stefano rigardis la videble embarasitan vizaĝon de la sovĥozano.

“Al tiu sama glitkurejo, kien ni diris, ke ni ne volas iri. Tiam ni furiozis, diris, ke ni plendos al la aŭtoritatoj pri lia trompo, ke ni volas iri al iu ajn vilaĝo ekster la urbo – ni ja sciis, ke estas ne nur dezerto ĉi tie – sed li simple plu ridis kaj diris: ‘Nu, bone, plendu al la aŭtoritatoj!’ Tiam ni petis lin reveturigi nin urben. Alvenante, ni rifuzis pagi. Ni furiozis. Kia disputo! Ĉu vi konas tiun Lolita n Fuentes ? Ŝi estis kun ni. Dio mia! Kian skandalon ŝi faris! Kiam tiu estas malkontenta, oni aŭdas ŝin, mi garantias al vi. Ŝi kriis angle, kaj la taksiisto ne komprenis, kaj mi provis interpreti por li, kaj personoj komencis ariĝi. Tiam la taksiisto petis nin subskribi paperon klarigantan, ke ni petis lin iri al vilaĝo, ke li malkonsentis, kondukis nin sur la monton, kie estas tiu glitŝuejo, kaj ke ni ne akceptis pagi lin. Kiam tiu atesto estis subskribita, li foriris tute kontenta, dum Lolita plu piedbatis la grundon kriante: ‘Li ne eskapos el la puno. Mi havas protektojn en la plej altaj sferoj sovetiaj. Oni neniam iras kontraŭ mia volo sen esti punata...’ kaj similajn sensencaĵojn, kiuj vere hontigis nin rilate al la personoj pasantaj preter ni kun moka rigardado.”

“Kaj ĉu vi plendis al la aŭtoritatoj?” scivolis Stefano.

“Ne. Ni promesis al ni, ke ni diskutos la aferon la morgaŭan tagon, sed... nu, vi scias, kiel tiuj aferoj disvolviĝas praktike, ni devis labori, kaj la tuta afero forfalis. Diru al mi, sinjoro, kiu tiom fieras pri via bela lando, kial ni ne rajtis viziti vilaĝon? En niaj landoj...”

“Nu, mi ne scias pri viaj landoj,” ridetis la sovĥozano, “sed vi malpravas dirante, ke vi ne rajtas viziti vilaĝon. Ĉu vi ne pasigas la tutan hodiaŭan tagon vizitante la kazaĥan kamparon?”

La anglino volis rebati, sed la gruporganizanto ekstaris, proponis lastan toston, kaj petis ĉiujn reiri al la aŭtobuso.

Stefano troviĝis apud la interpretistino, dum ili transiris al la buso.

“Ĉu vi bone konas tiun Lolita n?” li demandis.

“Tute ne intime, multe mankas ĝis tio,” ŝi respondis. “Ŝi fakte estas amikino de amikino mia, kaj pro tio okazis plurfoje dum ĉi tiu konferenco, ke ni renkontiĝis. Ekzemple, ni vizitis kune la teatron. Ŝi estas maloftaĵo, emocie. Tiun vendredon, kiam mi iris al la cirko, pri kio ni dummanĝe parolis, ŝi venis kun ni, sed tuj poste, kiam ni eksidis, dum ni atendis la komencon de l’ spektaĵo, ŝi subite ekscitiĝis pri iu eta francino, kiun ŝi ekvidis trans-arene, ŝi ekkverelis kun sia amikino kaj nin forlasis sen plua klarigo. Ŝi estas tia, agas tute ne racie, tuj laŭ la impulsoj. Mi estas preskaŭ certa, ke ŝi entute forlasis la cirkon.”

Side en la buso, dum la kamparaj pejzaĝoj sinsekve pasis preter lia fenestro, Stefano subite eksaltetis.

“Ej! Mi nepre devos kontroli!” li murmuris al si.

Ie, malantaŭe, sudamerika delegito spontane komencis kanti, nostalgie.

*

Por tiuj, kiuj elektis ekskurson n-ro 2, la pejzaĝo tre monotonis, tial Ĝoja benis la ĉielon, ke ŝia kunulo estis ege simpatia. Li estis el Jordanio, kaj ĉiujn vortojn, kiujn li prononcis, stampis profunda saĝeco.

“Estus grava eraro juĝi libianojn laŭ tiuj viroj,” li diris al ŝi. “Mi laboris en Libio kelktempe, kaj mi tie renkontis multajn agrablajn, afablajn, modestajn, inteligentajn homojn. Mi ne komprenas, kial la libiaj registoj akceptis tiun Azzuz en sian delegitaron. Kvankam verdire...” li aldonis post paŭzeto, lasante la frazon ŝvebi nefinita.

“Kion vi volis diri?” Ĝoja scivolis.

“Ba! Ĉi tiu konferenco estas tiel stranga! Ĝi kostas milionojn, kaj utilos al kio? Pliajn vanajn tunojn da papero, kiujn pagos la laboruloj de la tuta mondo, feliĉe sen konscii, ke parto de iliaj impostoj perdiĝas en tian frenezaĵon.”

Viro, eble 30-jara, kiu sidis trans la aŭtobusa koridoro, turnis sin al li:

“Ĉu vi ne kredas je la spirita kaj socia bonfarto de la homoj, s-ro Lutfi ?” li demandis kun rideto. Kun la tre nete kombitaj haroj, la plaĉa, zorge razita vizaĝo, kaj la bonkvalitaj vestoj, li aspektis kiel juna kunlaboranto en jura oficejo usona.

“Ho jes, mi kredas je ĝi,” diris la milda arabo, “sed mi ne kredas, ke tia konferenco povas akceli ĝin. Ĉu vere tion kredas vi?”

“Honeste, ne,” la juna viro respondis, “kaj – kvankam mi petas vin tion ne ripeti kiel mian opinion – ankaŭ mi taksas, ke okazas ĉi tie nur paroladoj kaj paroladoj, je kosto astronomia, por neniom da utilo.”

“Tio kelkfoje estas senesperiga, ĉu ne?” komentis Ĝoja , kun sulkita frunto.

“Ofte jes,” diris la jordaniano, “kvankam eble nia konferenco tamen havas utilon: okazigi personajn kontaktojn inter homoj plej diversaj, kiuj tiel lernas estimi unu la alian. Jen ni estas tri malsamaj personoj, arabo, ruso, okcidentanino, kaj la reciproka simpatio inter ni tuj percepteblas, ĉu ne? Mi ne dubas, ke pri multaj punktoj ni interkonsentas, kaj ke pri la ceteraj ni almenaŭ respektos unu la alian.”

“Ĉu vi estas ruso, sinjoro?” Ĝoja demandis la junan viron.

“Ho! Ĉu vi ne interkonatiĝis?” Lutfi diris kun la tono de pardonpetanto. “Permesu, ke mi prezentu vin. Sergej Karaulov , el Radio Moskva, S-ino Ĝoja Karal .”

“Kiam mi repensas pri la cirkonstancoj, en kiuj ni ambaŭ interkonatiĝis, mi kelkfoje sentas timon,” la ruso diris, iom enigme. “Ĉu ne, s-ro Lutfi ?”

“Efektive. Imagu, s-ino Karal , ke ni renkontiĝis la vesperon de la krimo, ĉe la loko de la krimo...”

“Ĉu vere?” Ĝoja interrompis, surprizskuiĝe.

“Ne tute vere,” Karaulov korektis. “Sed ni ambaŭ unu post la alia iris tien por viziti unu el la gravuloj, kiu estis for ĉe mi-ne-memoras-kiu akcepto. Ni estis bonŝancaj, ke la gardisto informiĝis pri la celo de nia vizito kaj ne enlasis nin. Aliel, ni certe troviĝus inter la suspektatoj, ĉu ne?”

“Nu, tio sendube dependas de la horo,” diris Ĝoja .

“Prave, kaj mi tute ne scias, kiam tiu Kertsch mortis. Ni sekvis unu la alian tie pli malpli je la 18:15, ĉu ne, s-ro Lutfi ?”

“Jes. Kaj mi vere sentas dankemon al tiu gardisto. Se li nin enlasus, ni devus skribi nian nomon en la registrolibron, kaj aŭtomate la polico interesiĝus pri ni. Mi malŝategus submetiĝi al polica pridemandado. Sed ni revenu al nia antaŭa temo. Diru al mi, kara s-ro Karaulov , ĉu vi legis la tekston de tiu González pri la valoro de nuancoj kaj la fakto, ke, laŭ li, marksista dialektiko instruas tiujn ignori kaj sekve kondukas la homaron al manko de intelekta matureco? Min interesus scii, kiel vi, sovetiano, reagas al similaj asertoj...”

La buso plu iris en la monotona pejzaĝo. Ĝoja diris al si, ke se la pejzaĝo estus pli interesa, ili rigardus ĝin, anstataŭ diskuti, kaj tio, por ilia triopo, certe estus spirite malpli riĉiga.

*

La vizaĝo de Arne Kristiansen ne montris eĉ plej etan emocion.

“Ne,” li trankvile respondis. “Dum mi deĵoris ĉe la koridora gardejo tiutage, neniu venis por viziti unu el tiuj gravuloj, kiuj estis for ĉe la akcepto; neniu venis, kiun mi devis forsendi.”

Ĉu lia rigardo estis malpli akra ol kutime, aŭ ĉu tion Jano nur imagis?

22

La ĉeestantaro aplaŭdis plu kaj plu, tondre. Jano staris sur galopanta ĉevalo, meze de la areno; du suspektatoj – la armeno kaj la gardisto – rajdis same kure apud li. Kaj jen subite pluvo da ponardoj, ĵetataj de Lolita Fuentes , kiu sidis sur trapezo super li kaj trovis la ludon tre amuza, ekfalis liadirekte. Liaj refleksoj estas bonegaj, kaj tuj li havis la ideon malfermi la pluvombrelon de Marta Martin , kiun objekton li transdonis al Romian . Ŝajnis al li strange, ke neniu gardisto ĉeestas. La ponardoj trapikis la ombrelon, kaj li vekiĝis, morte terurita. Estis la kvara matene, kaj li aŭdis apud si la regulan, pacan spiradon de Ĝoja .

Matenmanĝe, li diskutis pri sia sonĝo kun ŝi, laŭ jam longa para tradicio. De la sonĝo ili transiris al diversaj detaloj gravaj por la enketo. Stefano tiam alvenis, kaj aŭskultis kun intereso.

“Ha jes, onklino Ĝoja , mi vidas, ke vi rakontas al Kara-Karal , kion mi pripensis en la buso.”

Ambaŭ geonkloj kapjesis.

“Sed hieraŭ nokte revenis al mia menso alia detalo, kiun mi ne menciis al vi, kaj kiu eble gravas. Temas pri tiu atleta blondulo kun la bluaj okuloj. Li diris, ke li ĉeestis la saman cirkan spektaĵon kiel mi, sen la klaŭna galopado. Tio do okazis la faman tagon!”

“Sed ĉu ne la morgaŭan?” Karal demandis.

“Ne povas esti. La sekvantan tagon la programo komplete ŝanĝiĝis.”

“Povis esti dum la dua spektado,” Ĝoja diris. “Ne forgesu, ke pro la mondkonferenco ili duobligis la prezentojn...”

“Sed eĉ se estis vespere! Se li estis en la cirko, tio signifas, ke ne li gardis la enirejon al la koridoro! Li ja deĵoris ĝis la 21-a.”

“Hm!” medite sonis la voĉo de Karal . “Tion ni devas analizi pli profunde...”

Tiel la triopo plu babilis, dum Karal notis diversajn punktojn, indajn je plua faktoesplorado.

Ĉe la matena kunsido kun la kvar kolegoj, li klarigis sian hipotezon, kaj la kvinopo organizis la kontrolon de tuta serio da punktoj. Dum du tagoj, oni informiĝis ĉe taksiistoj, ĉe la cirko, pridemandis la sovetiajn kaj internaciajn gardistojn, esploris atente aron da dokumentoj, kun la difinita celo trovi konfirmon al hipotezo, kiu fakte pli kaj pli praviĝis.

23

La kvin enketistoj alvenis en la koncernan oficejon jam sufiĉe frue. Ili sidis kaj atendis.

Post dudek minutoj malfermiĝis la pordo; ili rigardis la atendatan personon enpaŝi kaj ekhalti kun mira esprimo.

“Kio okazas?” tiu diris. “Kion vi faras kiel konspirantoj ĉi tie?”

“Ni volas unue fari al vi kelkajn demandojn,” Adams diris. Estis decidite, ke la dialogon komencos li.

“Je via dispono.”

“Ĉu la vendredon, kiam mortis s-ro Kertsch , vi ĉeestis la cirkan prezenton?”

“Jes.”

“Je la kioma?”

Al Karal ŝajnis, sed ne tute certe, ke eta hezito manifestiĝas.

“Je la 18-a.”

“Ĉu vi vizitis la cirkon alifoje en Alma-Ato?”

“Ne.”

“Dankon.”

“Nun alia demando: elirinte el ĉi tiu konstruaĵo tiuvendrede, ĉu vi poste revenis? Mi volas diri: post la 17-a.”

Denove, ĉu estis hezita paŭzo aŭ nur la normala tempospaco inter demando kaj respondo?

“Ne.”

“Dankon. Merkredon, la 4-an, ĉu vi ricevis liberan tagon?”

“Atendu. Mi foje estis malsana. Mi ne plu memoras ekzakte, kiun tagon. Ĉu mi eraras? Eble tiun merkredon mi ne venis labori.”

“Dankon.”

La nigrulo turnis sin al Zajcev :

“Via vico!”

“Antaŭhieraŭ, lundon la 16-an, ĉu vi venis al via laboro, kiel kutime?”

“Kompreneble, jes.”

“Ĉu vi estis la tutan tagon en via oficejo?”

“Ne. Mi estis vokita al la kunvenejo. Oni petis min porti tien gravegan raporton, kiun la prezidanto devis tuj konsideri dum la kafpaŭzo. Mi kompreneble tuj iris. La afero ŝajnis urĝa.”

“Je la kioma?”

“Matene je 10 minutoj post la 10-a proksimume.”

“Tute ĝuste. Ĉu vi rimarkis ion specialan, kiam vi reenvenis ĉi tiun ĉambron?”

Hezito, rigardo al la policanoj, unu post la alia, videbla travivo de interna konflikto, febra kaj riskoplena, kaj finfine:

“Ne.”

“Kaj kiam vi forlasis vespere ĉi tiun lokon, ĉu ne trafis vin la konstato, ke iu objekto mankas? Ke oni ŝtelis ion de vi?”

Refoja hezito.

“Nu...,” sekvata de medita paŭzo, kaj de firma, iom tro defia: “Jes.”

“Kial vi ne plendis pri tiu ŝtelo al la polico aŭ al la intersekretarieja sekureca opo?”

“Kial mi plendus? Ne estis ŝtelo, nur pruntepreno.”

“Ĉu la pruntepreninto petis vin?”

“Ne.”

“Kiu prunteprenis?”

“Mi ne diros, pro via akuza sinteno. Mi simple konjektis, kaj ne povus pruvi.”

Zajcev ĝemspiris. Post refoja silenta paŭzo, dum kiu la vizaĝo de la pridemandata persono pli kaj pli malmoliĝis, kaj alprenis esprimon de sarkasma ironio tute ne adaptitan al la situacio, la ruso kapsignis al Karal . Ekparolis ĉi tiu:

“Via defendsistemo kondukas nenien, kaj mi konsilas al vi konfesi. Nun ni havas sufiĉe da detaloj por pruvi vian kulpecon sen ia ajn dubo...”

Jano Karal plu babilis, laŭ maniero, kiu tute ne konformis al liaj kutimaj sintenoj. Ŝajnis, ke li parolas, ne por esprimi ion, sed nur por la plezuro ĉeni vorton al vorto, frazon al alia frazo. Dum li parolis, lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta, sed tiel laŭgrade, ke la ŝanĝo apenaŭ percepteblis. Tamen post momento ĝi reduktiĝis al flustreto.

“... kaj mi devas peti vin, tute konfidence rediri, post minuta pripenso, se vi volas, kiun tagon ekzakte vi estis malsana kaj ne venis al via oficejo...”

Post pripensa minuteto venis la respondo, same flustra, sed tamen tute klara:

“Merkredon la 4-an.”

“Ĉu vi tute bone aŭdis min?” Jano rediris.

“Perfekte, kial?”

“Vi do ne estas surda, aŭ iom pen-aŭda, ĉu?”

“Ne.”

“Dankon,” kaj Karal cedis la parolvicon al Tuurken .

“Mi venis al ĉi tiu oficĉambro lundon la 16-an je 15 minutoj post la 10-a, kaj forŝtelis de ĉi tie objekton, kiu apartenas al vi. Kial vi ne plendis pri ties malapero?”

“Mi jam respondis. Mi ne imagis, ke policanoj povas ŝteli, aŭ internaciaj gardistoj. Sendube mi estas naiva. Mi konstatis la malaperon, kaj opiniis, ke kolego prunteprenis.”

Kiel Zajcev antaŭe, la finno ĉe tiu respondo profunde ĝemspiris. Kun la tono de plenkreskulo al obstina infano li daŭrigis:

“Tiun rabaĵon mian mi longe manipulis, laŭ la konsiloj kaj hipotezoj de kolego Karal . Ne estis facile tuj kompreni la funkciadon, sed mi baldaŭ sukcesis. Mi tiam montris ĝin al kolego Maĥmetali . Ni ambaŭ ekzamenis ĝin tre atente. Eble li informos vin, kion li faris per ĝi.”

La konveksa uzbeko ridetis.

“Mi portis ĝin al la polica laboratorio,” li diris. “La pinton de la klingo, kvankam forte, kaj verŝajne pene, lavitan, ankoraŭ markis brunaj spuroj, kiujn la laboratorio, laŭ mia peto, analizis. Montriĝis, ke ili konsistas el homa sango. La laboratorio esploris la aglutinogenojn tie entenatajn, kaj konkludis sen ebla eraro, ke tiu sangospecimeno apartenas al la grupo B. Ĉu vi scias, ke ne pli ol 6,4 procentoj de la okcidentaj blankaj homoj, al kies kategorio s-ro Kertsch anis, havas B-tipan sangon? Nu, tiu malofta tipo estis tiu de s-ro Kertsch . Se troviĝus nur tiu indikaĵo, estus do jam forta probableco, ke la klingo ekzamenita uziĝis por mortigi tiun sinjoron. Sed due la dimensioj de la klingo – ties larĝeco, pinteco, plateco – respondas ekzakte al la tre neta vundo, kiun la murdoarmilo faris penetrante la torakon. Kaj trie, sur la ĉemizo de la viktimo la laboratorio trovis mineralan... e... kiel oni diras vialingve?... e... materialeron... etan-etan polveron, se vi volas, kiu estas el ekzakte la sama speco kiel tiu, kiun ĝi kolektis el interne de la ingo. Tio sufiĉas kiel formala pruvo. Kiel multaj krimuloj, vi mistaksis la eblecojn de polica laboratorio.”

“Mi ne scias, pri kio vi parolas,” estis la sola komento.

“Ĉu vere, f-ino Martin ?” prononcis Adams leviĝante. Li iris preni el la ŝranko pluvombrelon. “Jen,” li daŭrigis, “la objekto, kiun Olavi Tuurken ‘ŝtelis’, kiam ni irigis vin al la kunvenejo lundon matene.” Li premis du apenaŭ videblajn butonojn troviĝantajn sur la tenilo, diametre kontraŭstarantajn, kaj tiris la tenilon. La korpo de la ombrelo montriĝis esti glavingo, el kiu malrapide eliĝis, dum li progrese tiris la tenilon al si, akuta, plata, mallarĝa glaveto.

“Eksterordinare!” ŝi diris. “Ĉu vere mia pluvombrelo entenis tiun pikilon? Mi tion neniam suspektis.”

“Ne perdu vian energion mensogante, fraŭlino,” la nigrulo rebatis kun sia trankvila, serena tono. “Mi montros al vi, ke vi havas neniun esperon eskapi el aresto.

“Vi diris, ke vi ĉeestis la cirkan programon vendredon la 6-an je la 18-a, kaj neniun alian programon. Sed dum vi tagmanĝis en sovĥozo “Kazaĥstano”, vi diris, ke la de vi plej ŝatata programero estis tiu kun la klaŭno Griŝa kapriolanta sur galopanta ĉevalo. Nu, tiu estis forprenita de la tiutaga programo, ĉar Griŝa estis malsana. Aliflanke, tiu ero estis prezentita la antaŭan vesperon, kaj du personoj el via organizaĵo, s-ro Mbale kaj f-ino Vanderstraet , tie vidis vin, kaj pretas ĵuri tion antaŭ tribunalo.”

Se Adams imagis, ke tiu bato ŝin venkos, li serioze miskalkulis. Pli defia ol iam ŝi aspektis respondante:

“Se oni rajtas havi advokaton por defendi la veron en ĉi tiu lando, li facile pruvos, ke ili konfuzis min kun iu alia. Cetere, la kasistino kaj la biletkontrolanto povos atesti, ke mi ĉeestis en la cirko vendredon la 6-an je la 18-a horo.”

“Ho jes, vi estis tie,” la nigrulo agnoskis. “Vi preparis bonan alibion. Vi forgesis vian bileton, kaj ĉar vi ne kapablis klarigi vian kazon ruse, vi serĉis iun por traduki, kaj trovis interpretiston, kiu vin helpis aranĝi la aferon. La kasistino petis vin montri la karton de konferenca laboranto, kaj diris, ke ŝi rajtas enlasi vin senbilete. La interpretisto, la kasistino, la biletkontrolanto bone memoras la aferon kaj atestos, ke vi troviĝis tie tiun vendredon je la 18-a...”

“Do, vi vidas! Kial vi rifuzas kredi min?”

“Ĉar ni ankaŭ trovis du taksiistojn, kiuj donis interesajn informojn. La unua kondukis vin de la cirko ĉi tien je la 18:05, kaj vi eniris la taksion de la dua ĉirkaŭ la 18:25 por reveturi al la cirko. Ambaŭ tre bone rekonis vian foton el inter deko da vizaĝoj similaj al la via. Ili rimarkis vin ankaŭ pro tio, ke vi konstante tenis, firme-preme, antikvaspektan pluvombrelon. En bone elpensita plano, tio eble estis via ĉefa eraro.”

“Ŝajnas, ke iu decidis transŝovi la kulpon sur min, kaj imitis min ĝis la plej etaj detaloj,” Marta Martin diris kun obstina esprimo.

“Neniu povus imiti vin tiel perfekte,” Adams reparolis. “Krome, la gardistoj eksteraj vidis vin reeniri kaj reeliri, kaj ankaŭ Arne Kristiansen , la koridora gardisto. Kiam ni lin pridemandis, li menciis vin, kaj ni ne havis la ideon peti lin precizigi, ĉu vi pasis plurfoje, kaj fakte li estis duone forgesinta la aferon, ĉar li tiom kutimas vidi vin en- kaj elpasi preter li, ke li ne plu sciis kun plena certeco. Krome, li opiniis, ke ni konas el la registro la diversajn en- kaj elvenojn.”

“Vi do konfesas, ke viaj suspektoj baziĝas sur la diraĵoj de viro kun malpreciza memoro pri miaj iroj kaj venoj! Mi ne estas policano, sed se mi farus vian laboron, mi pli fidus registrolibron ol la memoron de dubema ulo.”

“Dankon. Ni efektive alvenas al via ĉefverko. Ni nun scias, kiel vi faris por registri vian nomon nur unufoje. Vi rimarkis, ke la gardisto praktike neniam rigardas de proksime, kion oni skribas sur la registrolibron. Verŝajne la gardisto estis iom malproksima de la registra tablo, kaj vi klinis la libron tiamaniere, ke li ne vidu vian geston, kaj vi simple ŝajnigis, ke vi skribas. Ĉar por li vi estas persono perfekte rajtigita iri kaj veni tiuloke, kaj li vidas vin fari tiun geston plurfoje tage, la afero ŝajnis al li tute natura.”

“Ĉu vere vi opinias, ke mi estus preninta sur min tian riskon?”

“Ho jes. Vi eĉ faris provon por certiĝi, ke ne estas vera kontrolo pri tio, kion la envenantoj kaj elirantoj skribas sur la registrolibron. Tio okazis merkredon la 4-an. Vi estis ĉi tie: tion atestas f-ino Weralska , kiu diskutis kun vi pri la raporto de la Internacia Asocio de Entreprenoj el la Farmacia Industrio.”

“Vi eraras pri la dato.”

“Kaj krome ni trovis memorandojn aŭ leterojn, kiujn vi tajpis tiutage por s-ro Kertsch , kaj kiuj surhavas la signon TK/mm, kio signifas ‘diktita de Kertsch , tajpita de Martin ’, kaj ankaŭ tiun daton.”

“S-ro Kertsch ofte petis min antaŭdati aŭ postdati la tajpaĵojn. Li organizis sian laboron tiamaniere.”

“Almenaŭ oni povas diri pri vi, ke vi estas persistema. Malofte ni vidas personon, kiu rebatas al ĉiu argumento, ĉe kazo tiel akuza, kiel tiu, kiun ni prezentas al vi.”

“Estas simple ĉar mi diras la veron.”

“Kiel vi volas. Nu, mi daŭrigu. Tiun tagon, kiam laŭ tiuj atestoj vi ĉeestis, la registro ne surhavas vian nomon. Sed, strange, ĝi havas la nomon de persono, kiu ne apartenas al la konferenco, la nomon de iu Lily Smith .”

“Eble persono ne rilatanta al la konferenco venis. Vi ne dubas pri la veno de s-ro Peter Graf , kiu ankaŭ havis neniun rilaton kun la konferenco, sed tamen havis rendevuon kun s-ro Kertsch .”

“Jes, sed la gardisto sciis pri li kaj kontrolis lian rajtigilon. Neniu rajtigilo estis donita al iu Lily Smith , kaj neniu ekster la konferenca delegitaro aŭ personaro pasis preter la gardopunkto tiun tagon.”

“Kio permesas al vi diri, ke tiun nomon skribis mi?” Iu ajn povis ludi tiun komedieton kun la gardisto. Neniam la gardistoj kontrolas la veran nomon, ili nur petas, ke oni ion skribu...”

“Bedaŭrinde por vi, ankaŭ la sovetia polico havas fakulojn pri skribado. Ili studis mikroskope tiujn vortojn Lily Smith kaj ni donis al ili skribspecimenojn de kvin personoj, petante ilin diri, kiu el la specimenoj prezentas la saman skribon, kiel tiu nomo. Ili konkludis, ke la via. Tio ne klarigeblas per koincido.”

“Tamen...”

“Atendu, ne estas finite. Ni faris ankaŭ akustikajn eksperimentojn. Ni disponas bendon, sur kiu magnetofono fiksis la konversacion de Graf kaj Kertsch , kaj ni povas scii – mi ne faros al vi teknikan prelegon pri tio, estus senutile – kiamaniere aŭdigi ĝin por ricevi la saman son-intensecon. Kiam detektivo Karal parolis al vi antaŭ kelkaj minutoj, li intence parolis pli kaj pli mallaŭte, kaj ni kontrolis la nombron de decibeloj. Eĉ kiam ĝi fariĝis multe pli malalta ol dum la konversacio inter Graf kaj Kertsch , vi perfekte komprenis, kiel pruvas viaj respondoj.”

“Mi ne komprenas, kian rilaton tio havas al viaj falsaj akuzoj.”

“Nur tion, ke vi certe aŭdis la interparolon inter Graf kaj Kertsch . Ni faris eksperimentojn dumnokte, kiam vi ne ĉeestis, kaj foje tage, ankaŭ kiam vi estis for. Tiuj ĉi muroj estas ege maldikaj, kaj oni aŭdas ĉion de unu oficejo al alia, tuj kiam la persono parolas iom laŭte. Kial vi asertis al ni, ke vi ne aŭdis ĝin?”

“Mi aŭdis, sed mi ne komprenis. Ili parolis germane.”

“Ĉu vere vi ne komprenas la germanan? Kie vi faris viajn flegistinajn studojn?”

“Mi ne estas flegistino, mi estas sekretariino.”

“Se tiel estas, kial vi mensogis al la dunga oficejo, kiam vi fariĝis la sekretariino de s-ro Kertsch ? Via persona dosiero enhavas demandaron responditan de vi mem, propramane, en kiu vi rakontas vian tutan antaŭan karieron. Estas dirite en ĝi, ke vi faris komercan lernejon kaj akiris sekretarian diplomon, ĉar vi volis fariĝi flegistino en lernejo, kie oni akceptis kandidatojn nur pli ol 20-jarajn. Poste vi studis en tiu flegistina lernejo, en Germanio, kie vi tiam loĝis. Vi laboris kiel flegistino i.a. en kirurgiaj servoj. Poste vi estis dungita kiel flegistino de Monda Organizo pri Sano, kaj tiel komencis vian internacian karieron, kiu kondukis vin fine al sekretaria posteno ĉe unu el la plej potencaj subĝeneralaj direktoroj...”

“Vi blufas, sinjoro, vi ne povas disponi mian dosieron ĉi tie en Alma-Ato.”

“Ne la originalon, sed taŭgan kopion faritan de la personara fako de via organizo. Oni alportis ĝin al ni, same kiel la dosieron de Kertsch kaj de ĉiuj aliaj personoj listigitaj en la registrolibro kiel elirintaj inter la 17-a kaj la 19-a. Parenteze, tiu flegistina trejniĝo eble klarigas, ke vi tiel trafe atingis la koron, kaj mortigis Kertsch -on unuapike, sen granda damaĝo al la histoj...”

“Sed kial mi estus mortiginta mian ĉefon?”

“Tion, fraŭlino, nur vi povas diri al ni.”

“Eĉ ne estos necese,” basis iom solene Zajcev . “Ĝi tie ni havas sufiĉe da konvinkaj pruvoj por vin aresti kaj submeti al la justico. Se vi ne volos diri, vi ne diros, kaj ni ne perdos nian tempon por scii. Vi povas plu obstini en via neado. Ĝi estos pure senutila, kaj ne ŝanĝos la punon.”

Sekvis kelkminuta silento, dum kiu li ŝajnis lasi Marta n Martin digesti, kion ŝi ĵus aŭdis. La silenton rompis Karal , per sia milda voĉo, kiu jam tiel ofte moligis la korojn:

“Sed verŝajne via advokato havos malpli da argumentoj, kiam venos la momento decidi pri la puno... Kiu scias? Eble en via motivo kuŝas la solaj mildigaj cirkonstancoj.”

Ree la senbruo regis. Neniu rigardis al Marta . Ŝi, kaj sole ŝi, povis alfronti sian problemon. Post iom pli ol dek minutoj da kompleta silento – kaj dek minutoj estas longegaj tiasituacie – Karal tre malrapide rigardis ĉirkaŭen. Ĉiu el liaj kolegoj havis la okulojn direktitaj al la tablo, al siaj manoj aŭ al la fenestro, neniu al Marta . Kun ega malrapideco li turnis la vizaĝon al ŝi. Ŝi rigardis lin, kvazaŭ vokante por helpo. Kun la okuloj preskaŭ teneraj – eble ĉar pli ol iu ajn samfake li komprenis la krimulojn de interne, per profunda intuo – li jesis per la palpebroj, apenaŭ percepteble, kun survizaĝe io kelke malĝoja, sed ankaŭ plena je respekto por persono travivanta teruran momenton.

Kiam ŝi malfermis la buŝon, estis videble, ke ŝi parolos al li, kaj nur al li.

24

“Estas la malĝoja historio de juna infano,” ŝi diris enpensiĝante. “Mi iĝis orfa, kiam mi aĝis ses jarojn. Min akceptis ĉe si kamparanoj, bonaj homoj, kiuj amis min kaj provis redoni al mi hejmon. Sed la rompo estis tro granda disde la antaŭa vivo, kaj mi malfacile adaptiĝis.”

“Tamen, iom post iom, mi refaris al mi hejmon el tiu farmbieno, kaj mi laŭgrade pli kaj pli ŝatis mian vivon, sanan, simplan vivon ĉe homoj komprenemaj, kvankam, eble, ili igis min tro labori.”

“Iam, kiam mi estis dekjara, junulo dekokjara venis al la farmo. Mi ne estas tute certa kial, sed mi duonkomprenis, ke li faris delikton, kaj ke estis decidite, ke li laboros dum du jaroj kampare, prefere ol malliberiĝi. La farmistoj estis bonaj homoj, kiuj akceptis lin, kiel ili antaŭe min akceptis.”

“Iutage, ili estis for, kaj la junulo venis al mi kaj provis min konvinki kuŝi kun li. Mi ne bone komprenis, kion li volas. Mi timis, kaj diris: ne. Mi sciis malmulte pri la homa aspekto de tiuj aferoj, mi sciis pri la farmbestoj, sed neniam antaŭe vidis viron ekscititan. Estis terura sperto. Li estis tre granda kaj forta, kaj mi aparte eta. Li provis kapti min, komence sukcesis, sed mi mordis lin, piedbatis lin, kaj prosperis al mi liberiĝi. Terurita, sciante, ke la farmistoj ne revenos antaŭ longe, kaj ke neniu helpo venos, ĉar la bieno estis tro izolita, mi kuris en la arbaron. Sed li estis dudekoble pli forta kaj sporte kapabla ol mi, kaj li min baldaŭ reatingis. Li estis furioza, ĉar mi lin mordis, eble ankaŭ ĉar mi sukcesis eskapi, kio certe estis por li neelportebla humiligo.”

“Kiam li ĉi-foje kaptis min, li estis tre zorga. Mi denove baraktis, kun la energio de malesperanto, sed miaj fortoj rapide forsvenis kaj mi komprenis, ke mi ne plu havas unu ŝancon.”

“Tie en la arbaro, tiu dekokjara fortikulo sekse ekposedis la dekjaran knabinon, kiu estis mi. Li agis brute kaj sovaĝe, kaj estis por mi ege dolora kaj timiga travivaĵo, tiom fizike kiom morale. Kiam, satigita, li malgluiĝis de mi, li minacis: ‘Se vi rakontos, eĉ aludos, pri ĉio ĉi al la farmistoj aŭ al iu ajn, mi vin mortigos’. Liaj okuloj estis tiel kruelaj, lia fizika forto tiel granda, ke mi ne dubis pri lia sincereco. Mi estis certa, ĉu ne?, ke li kapablus min murdi.”

“Ekde tiu tago mia vivo iĝis morale plej mizera. La farmistoj venigis kuraciston, ĉar ili trovis min pala kaj iom stranga. Eble se mi estus konfidinta al li... Sed mi tro timis la venĝon de la juna koloso. Mi ankaŭ konsideris konfidi al pastro, sed mi timis, ĉar mi aŭdis, ke kuŝi kun viro estas grava peko por ne-geedzoj, kaj mi estis tro juna por distingi, ĉu la fakto, ke oni perfortis min, ŝanĝas la aferon aŭ ne. Iel, en la kondiĉoj de tiu kamparo, mi sentis min malpura, definitive, nelaveble kotigita.”

“Sed la afero ne haltis tiel. Li sentis sian povon. Li konstatis, ke mi efektive ne kuraĝas lin denunci, ke mi neniam kuraĝos. Certiĝinte, ke ne plu estas risko por li, li igis min lia amdonantino. La farmistoj blindis pri la tuta afero, ĉar ili estis tro bonkoraj: bonuloj, kiuj ne vidas la malbonon, ne suspektas ĝin, el la pureco de sia koro.”

“Li havis fortajn bezonojn, sekse. Dum tiuj du jaroj, li submetis min al siaj kapricoj. Neniam mi havis plezuron, eĉ bestan. Estis ia sadisma trajto en li, kaj li ĝuis ne nur la volupton, sed ankaŭ, eble ĉefe, sian povon super mi. Tial li igis min agi plej malnoblige. Li sciis, ke li tenas min per sia minaco kaj sia fizika forto kombinita kun kompleta foresto de skrupuloj. Kion mi povis fari? Se mi rifuzus, kiam li ordonis, li min strangolus. Se mi provus denunci lin al iu, li min murdus. Se mi klopodus fuĝi, li reatingus min. Estis terure... Mia vivo estis alpremita al angulo, el kiu eskapi ne eblis. Tiu sadisma junulo nomiĝis Thomas Kertsch .”

“Kiam li foriris, post du jaroj, mi ne plu ekzistis kiel persono. Li sukcesis redukti min al objektino. Neniam mi povis ĝui la vivon poste.”

“Eble tial mi decidis fariĝi flegistino. Prizorgi tiujn, kiuj suferas en sia korpo, mildigi la dolorojn, paroli dolĉe al mortanto, tenante ties manon... Mi faris tion al aliaj, ĉar neniu iam ajn faris ion similan por mi.”

“En hospitalo, kie mi laboris, mi enamiĝis al medicina studento, kiu diris, ke li amas min. Li estis milda, bonkora, almenaŭ komence. Sed, kiam li volis konduki min al sia lito, mi tremis, mi havis tiel teruran reagon de rifuzo, eble ankaŭ, samtempe, de deziro, mi ne scias, mi estis konfuzita. Li ne komprenis min, li kredis, ke mi ne amas lin vere, kaj li forlasis min. Eble, se mi estus povinta rakonti... Sed mi ne povis. Hodiaŭ unuafoje mi parolas pri tio. Kiel ajn estu, la sola persono, kiu iomete amis min kiel vivantan personon, seniĝis je mi. Mi defalis de alte.”

“Tiam mi havis la ideon min mortigi. Mi pensis ja, ke la vivo por mi neniam prezentos ian intereson, ke mi povos esti nur malfeliĉa, ke neniam iu amos min, eĉ se nur pro tio, ke mi tro timos ami kaj esti amata, ĉar tio tuj elvokos... Jes mi decidis min mortigi. Kaj subite mi ekkonsciis, ke tiu, kiu rezignas pri la vivo, povas fari ion ajn sen riski timi punon. Mi pensis: antaŭ ol mi mortos, mi pagigos al li lian krimon, ĉar estis vera krimo tiamaniere fuŝi mian tutan vivon, pro la propra plezuro, ĉu ne?”

“Mi estis sola. Mi havis neniun financan devigon. Mi vivis tre modeste. Mian tutan monon mi dediĉis al la esploroj, por retrovi lin. Mi ne povis pagi detektivojn, sed mem enketis. Mi vojaĝis nur por sekvi lian spuron. Mi pridemandadis multegajn homojn. Kaj fine mi trovis lin. Foje, ĉe pulbazaro, mi trovis tiun pluvombrelon, malnovan aferon, kiu entenis specon de glaveto. Mi aĉetis ĝin.”

“Li komencis karieron en UN. Nu, bone. Mi eksciis, ke estas multaj rilatoj inter ĉiuj organizaĵoj ligitaj al UN. Mi trovis postenon kiel flegistino, kadre de la MOS -buĝeto, unue en Afriko, poste en Azio. Mi sukcesis transiĝi al la burokrata aparato, al la ĉefsidejo. Poste al alia kaj al tria internaciaj organizoj. Mi ja estis ne nur flegistino, sed ankaŭ sekretariino, kaj mia strebado estis tiel intensa, ke mi bonege laboris. Mi plu planis.”

“Mi havis la tutan vivon por celtrafi. Finfine, antaŭ kelka tempo, mi sukcesis fariĝi lia sekretariino. Post kvar jardekoj, en alia lando, aliaj cirkonstancoj, li kompreneble ne rekonis min. Tiam Ia sola afero estis trovi bonan okazon. Mi estus murdinta lin ie ajn, en Ĝenevo, Parizo, Romo aŭ Novjorko. Aŭ dum unu el la konferencoj ie ajn en la mondo, kien mi sekvis lin. Ĉien mia pluvombrelo min akompanis.”

“Mi decidis agi ĉi tie pro du kialoj. Nelonge antaŭ la foriro, iu relative juna, kaj tre bela, libiano konatiĝis kun mi. Estis tuj videble, ke li ne interesiĝis pri mi kiel persono, sed ial bezonis min por propra celo. Kial oni povus interesiĝi pri mi, se ne por trafi Kertsch -on? Estis do mia intereso scii kiel eble plej multe pri tiu stranga afero. Mi do invitis lin al mia apartamento. Mi proponis al li aperitivon. Tuj mi konstatis, ke li ne kutimas drinki, sed ke li akceptas por ne kontraŭstari min, ĉar li volas agi kiel eble plej konforme al miaj deziroj, por povi atingi sian celon. Sekve, mi replenigadis sufiĉe lian glason, por ke lia lango malligiĝu. Mi ne eksciis la substancon de la afero, tial ke li tamen estis sufiĉe konscia por sin gardi tiurilate. Sed mi eksciis, ke, laŭ informoj atingintaj la libiajn sekretajn servojn de agento laboranta en Israelo por ili, iu dokumento destinita al Israelo devos esti transportita el Sovetio pere de Kertsch , kaj ke la transdono okazos en Alma-Ato.”

“Mi tiam pensis, ke se li estas ligita al iu afero pri ŝtelo de ŝtata dokumento, kiu implikas Libion, Sovetion, Israelon, plus homon – Kertsch – kiu estas germandevena usonano konservinta kontaktojn kun parto de sia familio konsistanta el Volgo-germanoj, oni verŝajne pli multe serĉos en la direkto de politiko kaj spionado ol suspektos min.”

“Mi do planis ĉion por povi lin murdi ĉi tie. Kiam li petis min aranĝi rendevuon de Romian ĉe li, mi fiksis al Romian la horon tiamaniere, ke li venu tuj post la murdo. Mi konas tiun, mi sciis, ke lia unua reflekso estos serĉi la dokumentojn, kiuj pruvas liajn trompoŝtelojn. Tio eĉ pli konfuzos la serĉadon al la murdulo. Mi do diris al Romian , ke li venu tiun tagon je la 18:30, kaj al Kertsch , ke Romian estos libera nur tiuhore. Mi sciis, ke al li estas egale, li akceptos.”

“Mi sentis specon de ekzalto, ĉe la ideo, ke mia plano sukcesos. Mi sentis, kvazaŭ post lia morto mi estos purigita de liaj abomenaĵoj. kaj komencos povi ĝui la vivon. Kaj tamen, eble mi estus retropaŝinta, ĉar murdi, eĉ aĉulon, estas io terura...”

“Sed la konversacio kun Graf estis por mi neelportebla. Ne nur Kertsch faris tion al mi, kiam li estis juna, sed nun, 60-jara, li plu ludis siajn kapricajn seksludojn kun infanoj! Tiam mi pensis, ke estas mia devo senigi la homaron je tiu monstro.”

“Vi divenis ĝuste. Mi foriris, dum s-ino Fuentes kriaĉis, kaj mi iris al la cirko, bone vidigis min tie, taksie revenis, pasis preter la gardisto, kiu tiom kutimas vidi min pasi, ke li nenion suspektis, mi ŝajnigis, ke mi skribas, sed tenis la registrolibron tiamaniere, ke li ne vidu min, mi konstatis el tiu libro, ke Plum jam eliris, kaj Romian ankoraŭ ne alvenis, mi iris al mia oficejo, eniris tiun de Kertsch ne tra la koridora pordo, sed tra tiu, kiu komunikiĝas kun mia ejo, mi havis en la mano dokumenton kaj diris, ke mi volas ĝin montri al li, mi alproksimiĝis, iris malantaŭ li, lin senkonsciigis, aŭ eble mortigis, per alnuka bato de mia mano...”

“Parenteze, tion mi siatempe lernis de mia medicinstudenta amato. Li sciis ĉion pri metodoj de memdefendo, kaj trejnis min pri kelkaj lertaĵoj tiukampe. Pri tio mi tre ĝojis, ĉar mi pensis, ke se, estante infano, mi estus koninta tiujn teknikojn, eĉ sen fizika forto mi estus povinta min defendi kontraŭ Thomas ...”

“Mi forgesis diri, ke kiam mi eniris la kabineton de Kertsch , mi tenis la pluvombrelon en unu mano, la dokumenton en la alia. Mi ne scias, ĉu s-ro Kertsch miris pri la ombrelo aŭ ne, eble li pensis, ke mi tuj foriros, aŭ simple li tiom kutimis vidi min kun ĝi... Nu, kiam li estis senkonscia, mi iris antaŭ lin, ĉar estas anatomie pli facile trafi la koron tiuflanke, kaj lin mortpikis. Mi tuj atingis la koron kaj li certe ne suferis pro mi. Mi do povas diri, ke mi estis pli bonkora ol li, ĉar li estus meritinta sadisman torturon, longadaŭran, por kompensi tutan vivon fuŝitan. Tiam mi viŝis la klingon, remetis ĝin en la ombrelan parton, reportis la dokumenton al mia oficejo, refaris la saman komedion ĉe la gardista registrolibro, skribante fakte nenion, nur ŝajne, kaj rerapidis cirken. Min interesis scii, la sekvantan tagon, ke Romian nenion diris...”

“Jen, sinjoro,” – ŝi plu parolis nur al Karal – “vi scias ĉion pri mi. Mi estas je via dispono. Al mi estas egale, ĉu vi kondamnos min, kaj al kio. Mi ne bedaŭras mian agon. Dank’ al mia planado, mia vivo ekhavis ian intereson, kiu savis min de memmortigo, kaj dank’ al mia agado, mi savis de malnobligo kaj sufero certe dekojn da inaj infanoj.”

Tiel ŝi finis. Longe, longe la ĉambro restis senbrua, kvazaŭ plenŝtopita per densa pripensado. Ne estas ĉiam facile psike digesti la veron pri unu homa vivo, kiam ĝi montriĝas, nuda, al la mensaj okuloj...

25

“Jes, jes, mi komprenas,” Stefano diris al la onklo. “Nur kelkaj punktoj restas al mi neklaraj. Unue, kion pri la gardisto, kiu ĉeestis la cirkon, kiam la krimo okazis, dum teorie li gardis la ‘koridoron de la gravuloj’? Ĉu iu alia anstataŭis lin? Kial? Ĉu tio misdirektis la enketon?”

“Tute ne estas problemo,” Jano respondis amuziĝe. “La gardisto de la koridoro estas Kristiansen , kaj li efektive gardis la koridoron. Tiu, kiu ĉeestis la cirkon – cetere dum la posta, vespera prezentado – estas lia kolego Andersen , sendeĵora tiuhore. Nur okazis, ke mia nevo Stefano miksis la nomojn!”

“Sed la priskriboj tute kongruis!” Stefano provis sin defendi.

“Priskriboj, se vi volas. Preskaŭ ĉiuj gardistoj havas similan iom atletan figuron, ĉu vi ne rimarkis? Kaj mi koncedas, ke ankaŭ Andersen estas blonda kun bluaj okuloj. Krom tio, ili tute ne similas unu la alian. Andersen fakte estas kanadano.”

Stefano ne aspektis tre fiera, sed lia scivolemo tuj pensigis lin pri io alia. Li demandis:

“Kaj kiu estis la rolo de Maĥmetali en tiu afero?”

Ĝoja parolis antaŭ ol la edzo:

“Multaj el tiuj, se ne religie, almenaŭ kulture islamaj sovetianoj ne tre ŝatas la superecon de la rusa etno super ĉiuj aliaj ĉi-lande. Mi supozas, ke kiam li povas agi kontraŭ ruso kun minimuma risko por si, tia homo kia Maĥmetali ne hezitas.”

“Jes,” Karal aldonis, “li kunlaboris kun la libianoj. Li deziris, ke ili, ne la rusoj, ricevu la dokumenton. Fakte li rezonis kiel Berenŝtam , sed por la kontraŭa partio. Eble la libianoj ankaŭ proponis monon, mi ne scias, tion ni neniam scios, sed miaopinie tio ne estis necesa. Laŭ lia esprimo, kiam li parolis pri Zajcev , ŝajnis al mi, ke li ege malamas lin. Kaj tio sufiĉus, ĉu ne?”

“Ĉu li informis la libianojn pri Birobiĝaner Ŝtern ?” la junulo demandis.

“Precize,” respondis la polica detektivo, “kiam ni sidis sur benko parka kaj mi klarigis al miaj du nesovetiaj kolegoj la aferon pri la gazeto, laŭ tio, kion ni eksciis pere de la sinagoga nekonato kaj de Michael Wise , Maĥmetali aŭdis ĉion per sia kaŝita mikrofono-plus-radiosendilo. Li do tiam sciis, sub kia formo la referaĵo de Berenŝtam devis atingi Alma-Aton. Li kompreneble komunikis tiun gravegan informon al la libianoj.”

“Estas amuze pensi,” iom reve komentis Ĝoja , “ke se ili estus sciintaj antaŭe, ili estus forŝtelintaj la gazeton, kiam ili serĉadis la ĉambron de Plum . Ili do ne bezonus lin, kaj ni nenion scius pri Berenŝtam !”

“Tute prave. La libianoj komence sciis nur, ke la dokumento devas atingi iun s-ron ‘ Kerŝ ’ en Alma-Ato okaze de la konferenco, sed ne kiaforme. Aŭdinte nin, Maĥmetali ilin informis, kaj pro tio la libiano ebriiĝinta dum la akcepto de la kazaĥaj aŭtoritatoj, laŭtvoĉis tiun informon, kiun, siaflanke, serĉis diversaj homoj eksciintaj pri la dokumento ekde kiam duobla, eble eĉ triobla agento israela transdonis la novaĵon al Libio.”

Jano fikse rigardis sian nevon.

“Vi ne aspektas kontenta,” li diris.

Stefano grimacis.

“Ne. Mi ne komprenas. La israela sekretservo estas konata kiel unu el la plej efikaj en la mondo. Mi ne povas kredi, ke ĝi fuŝis tiun Berenŝtam -aferon. Ne devas esti tiel malfacile eligi tekston el Sovet-Unio.”

“Nu, la fuŝaĵo venas ĝuste de tio, ke ne la israela sekretservo organizis la agadon. La tuta afero estis aranĝita plej amatore de kelkaj sovetaj judoj, kiuj eklaboris proprainiciate. Ili ne sciis, kiel komuniki sendanĝere kun la israelaj servoj diplomata aŭ sekreta. Nur lastminute estis decidite, ke la transdono okazos al Kirsch en Alma-Ato kadre de la monda konferenco, kaj Mossad – la israela sekreta servo – ne havis tempon organizi plu. Estis tro malfrue por taŭge plani ion, ĉar la diversaj kunlaborantoj jam estis for. Ili ne povis iri rekte de Birobiĝano Alma-Aton sen veki suspektojn; ne estas tiel facile por ili vojaĝi. Ili devis trovi taŭgajn pretekstojn kaj komplikajn vojaĝplanojn. Tial unu jam estis en Moskvo, la alia en Vladivostoko, kiam la israelanoj provis interveni, kaj ĉi-lastaj eĉ ne sciis, kie ilin kontakti: por eviti riskojn, la koncernatoj informis neniun pri siaj restadplanoj. Fakte, la israelanoj tute ne sciis, ke la kodo venos laŭ unu vojo kaj la dokumento laŭ la alia. La sola detalo, kiun ili havis la tempon pritrakti, estis la elekto de Kirsch kiel peranto.”

“Kiel vi scias ĉion ĉi?”

“Mi babilis kun membro de la israela delegitaro, kiu sciis, se ne ĉion, almenaŭ multon. Nun kiam ĉio estas finita kaj fuŝita, li povis senriske rakonti al mi.”

“Ĉu Romian , Plum , Lolita Fuentes kaj la konferencanoj ĝenerale ion eksciis pri tiu spiona afero?”

“Ne. Kvankam eksterlandaj ĵurnalistoj troviĝis ĉi tie, ni sukcesis ĉion plej taŭge kaŝi. Neniu ŝtato ŝatus, ke la afero disvastiĝu. Kaj en ĉi tiu lando protekti sekreton estas pli facile, ol aliloke.”

Rapide li finis sian kafon dirante:

“Jen oni ree vokas nin, ni iru, la aviadilo ne atendos nin eterne.”

*

“Mi ŝatus paroli kun vi. Ĉu vi havus minuteton?” Ĝoja demandis al la longakrura norvego.

Arne Kristiansen direktis al ŝi siajn laserajn okulojn.

“Kompreneble,” li diris kun rideto kaj perceptebla plezuro. Inter Ĝoja kaj li ia nedifinebla kurento pasis. Se la cirkonstancoj estus aliaj – li reiris al Novjorko, ŝi al Valĉefa – ne multo necesus, por ke tiuj du koroj flamiĝu, kaj ke komplikiĝu du harmoniaj vivoj familiaj.

Ili troviĝis en la aviadilo, kaj Ĝoja antaŭnelonge rimarkis, ke la persono sidanta apud Kristiansen forlasas sian seĝon kaj aliĝas al la longa atendovico staranta ĉe la tualetejo. Ŝi eksidis, kaj sentis sian koron bati pli forte ol ŝi dezirus.

“Ĉu vi memoras la konversacion, kiun ni havis, post kiam ni ambaŭ vizitis la muzeon?”

“Certe. Kiel mi povus forgesi? Ne ofte simpla gardisto havas la honoron babili sur parka benko kun bela sinjorino apartenanta al delegitaro...”

Ŝi ruĝiĝis.

“Mi hontas pri tio, kion mi faris tiufoje,” ŝi diris humile.

Lia intensa, sed samtempe dolĉa, rigardo kirlis ŝian animon. Ŝi esperis, ke li ion diros por faciligi ŝian konfeson, sed li restis plu silenta.

“Kiam mi diris, ke estas kamerao por interna-cirkvita televido aranĝita kun la celo kontroli la movojn de la gardistoj, mi mensogis,” ŝi prononcis tre rapide, kvazaŭ ŝi volus atingi kiel eble plej frue la finon de malagrabla diro.

“Tion mi poste komprenis,” li respondis kun sia kutima egalanima tono. “Kun miaj kolegoj mi esploris tiun muron, kaj vidis, ke neniam io simila estis tie aranĝita.”

“Kion vi opiniis pri mi?” Ŝi rigardis lin kun miksitaj sentoj. Ŝi ne ŝatus malplaĉi al li.

“Ba!” li ridetis. “Kiam mi eksciis, ne longe poste, ke vi estas la edzino de Jano Karal , mi komprenis: estis via persona enketo, ĉu ne?”

“Ĝuste! Senpezigas min konstati, ke vi ne aperas ofendita. Mi tamen angorigis vin momente, kaj...”

“‘Angorigis’ eble estas tro forta vorto, sed estas vere, ke via bato trafis min. Dum kelkaj sekundoj mi sentis min kaptita.”

“Kial? Vi ja ne estis implikita en la murdo!”

“Oni povas kulpi pri aliaj aferoj, ĉu ne?”

Ree li rigardis ŝin tiel penetre, ke ŝi sentis sin ŝirita. Tiu viro ŝin ege allogis, kaj samtempe liaj okuloj fojfoje igis ŝin deziri forkuri al plej malproksima rifuĝejo. Ŝi ne fieris pri si, kaj lia rigardo trafis rekte en ŝiajn kulposentojn. Pro tio, kvankam ŝi estis ege scivola, ŝi ne kuraĝis demandi.

“Vi certe ŝatus scii kial, kaj ne volas konduti maldiskrete, ĉu?” li diris ridetante.

Ŝi kapjesis. Ŝi sentis, kvazaŭ ŝi estas infano, kiu ne sukcesas kaŝi la veron al la patro pri iu ĵus farita fuŝaĵo.

“Mi povas klarigi al vi nun. Ni ja forlasis la sovetian teritorion.”

“Estas vere, ke mi ŝatus scii, sed se vi preferas ne diri, mi respektos vian deziron,” ŝi flustris kaj ŝi tuj aldonis espere: “Sed se vi elektas klarigi, vi povas kalkuli je mia plej plena diskreteco. Aŭ pli ĝuste, ne. Bonvolu diri al mi nur, se vi konsentas, ke mi miavice rakontos la aferon al mia edzo kaj al mia nevo Stefano, kiu helpis nin ĉi-enkete.”

“La afero devas efektive resti konfidenca,” li diris tre mallaŭte, “sed mi fidas je via triopo. Mi petas nur, ke vi ne rakontu plu la aferon, ĉar mi faris ion kontraŭan al mia profesia ĵuro.”

“Kion?”

“Estas malfacile rakonti.” Li paŭzis, kun sulkita frunto, sin demandante, de kie komenci. Post momento li reparolis kun pli obtuza voĉo:

“Kiam mi servis en la norvega polico, mi foje deĵoris tute norde, ne malproksime de la sovetia landlimo. Grupo da sovetianoj iutage ŝtele transpasis la limon kaj petis la statuson de politikaj rifuĝintoj. Ili laboris sur la sovetia flanko kun ia scienca brigado, kaj decidis fuĝi al Norvegio. Mi estis unu el la policanoj, kiuj intervenis tiuokaze. Inter la rifuĝintoj troviĝis tre bela virino, litova. Ni enamiĝis; ŝi estas nun mia edzino. Jen,” li tiris paperujon el interna jakpoŝo kaj el ĝi foton, de sur kiu bela rondvizaĝa virino kun ridemaj okuloj kaj altaj vangostoj ridetis al Ĝoja .

“Tre simpatia,” ĉi-lasta diris, kaj la penso fulme zigzagis ŝiacerbe, ke se la cirkonstancoj estus malsamaj, tiu povus esti ŝia rivalo.

“Kiel tio rilatas al nia afero?” ŝi demandis.

Li eligis profundan elspiron.

“Simple. Mia edzino estas tre religiema. Ŝi havas rilatojn, kaŝajn kompreneble, kun religiaj grupoj litovaj sur sovetia teritorio. Kiam estis sciate, ke mi iros al Alma-Ato, ŝi petis min kunporti bibliojn kaj aliajn religiajn dokumentojn al tiea grupo. Eble vi scias, ke multaj estonoj, latvoj, litovoj vivas tiu-regione, kiel, cetere, germanoj kaj poloj.”

“Jes, tiu fakto min surprizis.”

“Estas postrestaĵo el la stalina epoko, miaopinie. Kiam mia edzino tion petis, mi kompreneble komence rifuzis. Mi ja ĵuris ne engaĝi min en politikajn aferojn, kiam mi akceptis labori por UN. Sovetio estas unu el mia centtrideko da mastroj, kaj mi ne rajtas agi kontraŭ ĝiaj leĝoj. Se oni scius, ke mi faris ion similan, mi riskus perdi la postenon, kio mian vivon ege komplikus. Aliflanke, mia edzino tiom deziris, ke mi helpu! Mi amas ŝin, ŝi estas bona, kaj mi komprenas ŝian vidpunkton. Estis por ŝi unika okazo, ĉar ni sciis, ke niajn pakaĵojn oni ne kontrolos landlime.” Li ĝemspiris.

“Mi povas imagi vian turmenton,” Ĝoja diris kunsente. “Se vi rifuzis, vi endanĝerigis vian hejman, paran vivon. Sed se vi konsentis, vi prenis sur vin teruran riskon rilate al via vivo profesia!”

“Ekzakte. Nu, fine mi jesis. Ŝajnas, ke mia edzino pli gravas ol mia profesio, kaj ol miaj ĵuroj al UN... Nu, mi devis transdoni tiujn librojn kaj dokumentojn al iu kŝjondzo , kiel ili diras tie, pastro tio estas, sed la afero ne estis tiel facila.”

“Kiel vi faris?”

“Estus komplike priskribi. Mi nur diru, ke la tagon, kiam Kertsch mortis, mi devis liveri la librojn kaj broŝurojn al la kŝjondzo . Ili estis kaŝitaj en nia komuna oficejo, teretaĝe. Mi havis ‘kunkulpulon’, kolegon Andersen , kanadanon, je kiu mi plene fidas.”

“Nu, ĉirkaŭ la 17:30, Andersen alvenis kure kaj ekscitite flustris al mi, ke li ĵus konstatis, ke miaj ‘kaŝvaroj’ malaperis! Estis katastrofo! Mi ne hezitis. Mi petis lin gardi dum unu minuto la koridoran enirejon, dum mi iras kontroli. Li tuj konsentis.”

“Nun mi komprenas. Vi menciis tiun interŝanĝon al neniu!”

“Kiel mi povus? Temis pri ago absolute neleĝa en soveta respubliko. Kiel internacia deĵoristo, mi ne rajtas enmiksiĝi en agojn kun politikaj implicaĵoj, kaj, diru kion vi volu, en Sovetio religio estas politika.”

“Ĉu vi retrovis viajn varojn?”

“Jes. Andersen vane ekscitiĝis. Li estis tiel emociita pri la tuta afero, ke li rigardis malĝustaloke. Mi ne bezonis pli ol ses aŭ sep minutojn por iri tien, kontroli kaj reveni. Fakte, la transdono al la pastro tute bone fariĝis. Sed imagu, kion mi travivis la morgaŭon, kiam oni min informis, ke ĝuste tiuperiode Kertsch estis murdata!”

“Ĉu vi suspektis vian kolegon?”

“Mi pensis, ke logike eblus, ke li krimis, eĉ ke lia ekscitiĝa enveno povus esti parto de plano tiucela. Sed tiujn pensojn mi forpuŝis. Mi konas lin bone, mi scias, ke li ne estas kapabla murdi. La postaj okazaĵoj konfirmis mian juĝon. Sed vi momente timigis min kun via rakonto pri kontrola kamerao!”

“Ĉu vi pardonos min?”

“Mi neniam sukcesis abomeni vin, kiel vi meritus,” li diris kun amuziĝa esprimo. “Komence, kiam vi diris tiun historion, mi sentis min dankema al vi. Mi opiniis, ke vi ĵus helpis min kaj miajn kolegojn per bonvena averto. Poste, kiam mi sciis, kiu vi estas, mi komprenis, ke oni nepre devis suspekti min, kaj ke vi provis ion scii pri mi tiataktike. Kiel mi povus ne pardoni? Mi estis policano sufiĉe longe.”

La persono, kies seĝon Ĝoja okupis, tiumomente revenis, kaj ŝi adiaŭis la norvegon. En la laŭtparolilo la aviadila komandanto klarigis, ke ili nun flugas 7000 metrojn alte super Germanio...

26

Zajd Azzuz malbukis la sekurzonon kaj etendis siajn longajn krurojn. La regulaj trajtoj vizaĝaj ĉi-foje esprimis malkontenton, kaj eble eĉ specon de antaŭtimo. Oni jam multe plendis pri liaj fuŝaĵoj en la sekreta servo, kaj kvankam li havas altajn protektojn, tiuj eble ĉi-foje ne sufiĉos. Li provos prezenti la aferojn tiamaniere, ke oni danku lin pri tio, ke Israelo ne ricevos la Berenŝtam -tekston, kaj li emfazos la fakton, ke, kun siaj petrolrezervoj, Libio ne bezonas ĝin, sed ĉu ili akceptos?

Li pripensis pri si. Li provis kompreni, en kio konsistas lia eraro. Dum sekundero li preskaŭ trafis la ĝustan respondon, sed tuj liaj pensoj fuĝis de ĝi, al bildoj de maldungiĝo. Io amara pentriĝis sur lia estetike perfekta vizaĝo. Li sentis, ke se oni fortiros lin el la landa sekreta servo, tio estos ega maljusteco, ŝuldata ne al ia manko en li, sed al la internaj malamikoj, viroj eble ĵaluzaj pri lia beleco, pri lia sukceso ĉe virinoj. Kio alia povus esti? Malofte homo akceptas la ideon, ke povus manki al li iom da inteligenteco.

Li malfermis sian vojaĝsakon, kaj ameme karesis la tranĉilon, kiun, dank’ al taŭga artifiko, li ĉiam sukcesis kunpreni, kaj kiu neniam praktike utilis.

*

S-ro Kirsch , delegito el Luksemburgo, kontrolis ĉu lia kreditkarto, liaj dolaroj, liaj vojaĝĉekoj kaj lia diplomata pasporto plu troviĝas en la negranda leda saketo, kiun lia edzino donacis al li okaze de lia 50-a naskiĝtaga datreveno. Ĉio estis en ordo. Almenaŭ tiuflanke.

Ĉe la medicina flanko... Li metis la manon al la koro, kaj ĝemspiris. Ekde tiu batalo liaĉambra, li sentis strangajn sensacojn en la brusto, fojfoje ankaŭ ĉe la maldekstra ŝultro. Li bedaŭris, ke ne prosperis al li sukcese plenumi la servon, kiun li akceptis por sia israela amiko. Io refoje pinĉis ĉe la koro. Nepre, kiam li retroviĝos hejme, li konsultos d-ron Dupong . Li esperas, ke tamen ne estas io serioza. Li akuzos tiun abomenindan sovetian t.n. ĉampanon, kaj eble eĉ la sorbon, samvespere, de vodko kaj brando, al kiu li estis, kiel diplomato, devigita. Ĉu li rakontos pri la batalo? Ĉu lia rolo en ĝi ne estis iom ridinda? Kompreneble, ne estas risko, ke iu alia sciu, la profesian sekreton D-ro Dupong senmanke obeos. Sed, tamen, kiel ŝtata reprezentanto, ĉu li ne havas la devon, eĉ rilate al unu sola persono, gardi sian dignecon? Al s-ro Kirsch la aviadilo aperis pli kaj pli ne tute komforta.

*

Post kelktaga restado ĉe amikoj en Moskvo, kaj diversaj aktivecoj pravigantaj, laŭplane, tiun lian vojaĝon, Miŝa Viktoroviĉ Kaganov reaviadis al Birobiĝano. Li estis kontenta, ke lia tasko plenumiĝis tiel facile. Konfesinde, transdoni gazeton al difinita persono estas simpla afero, kaj li ne multe herois. Tamen, kiam la elpensaĵo de Berenŝtam alportos al Israelo tiajn mirindajn sekurecon kaj riĉecon, kiuj helpos ĝin pluvivi, li estos agnoskita kiel unu el la gravaj kontribuintoj. Tiu ideo plaĉis al li. Sed dum longa tempo necesos, ke neniam lia nomo estu prononcata tiakuntekste. Pasporto kaj elirvizo ja estas tro gravaj aferoj, por ke oni endanĝerigu siajn ŝancojn.

Li rigardis al la interna poŝo de la jako, kie, dum la irvojaĝo, troviĝis la Birobiĝaner Ŝtern . Nun tie troviĝis nenio plu. Li ridetis. Marko Lazaroviĉ Berenŝtam , la presisto, ege feliĉos, kiam li rakontos al li. Tiu ĉiam havis profundan amon al sia frato, kies nomo nun eniros la homan historion...

*

Ilja Romanoviĉ Aŝkenazi troviĝis en trajno. Li iris al iu malliberejo, ne sciante kien. Li ne komprenis sin. Antaŭe li pensis, ke se tio okazus, li estus panikfebra. Kaj jen nun ĝi okazis. Ili arestis lin, li scias, nek kien li iras nun, nek kien li iros poste, kaj tamen li sentas en si strangan serenecon. Ĉu ĉar li sukcesis transdoni la kodhavajn tefilojn ? Ĉu ĉar li estas, fundfunde, pli fatalisma ol li imagis sin? Li ne dubis, ke tiu juna usonano finfine enmanigis la kodon al la koncerna persono. Kaj nun ĉio estis nenormala. Li staris malkomforte en ĉi tiu trajno, li estis gardata kiel krimulo, lia tuta vivo nun orientiĝos al radikala ŝanĝo, al nekonataj sortodezertoj, kaj anstataŭ angori, tremi, suferi, li plenas per nekomprenebla sereneco.

Estas eksterordinare, kiel cirkonstancoj povas ŝanĝi la karakteron de homo. Li neniam estis tre religia. En Alma-Ato li vizitis la sinagogon, ne pro aparta pieco, sed nur ĉar li konstatis sin sekvata de homoj apartenantaj al KGB kaj esperis iel renkonti fidindan eksterlandan konferencanon. Kaj jen nun, ne komprenante, kio okazas al li, li rimarkas, ke li ekbalanciĝas surloke kaj aŭdas internan voĉon kvazaŭ propravole murmuri en la hebrea: “Benata estu, Eternulo, nia Dio, Reĝo de la Universo, kiu...”

*

Ankaŭ Marta Martin sin ne komprenis. Ŝi sidis en sia karcero, kaj ploris. Jam tutan horon ŝi ne ĉesis plori. En sia vivo, ekde kiam ŝi estis tute eta kaj ŝiaj gepatroj mortis, neniam plu ŝi ploris. Ŝi havis nur tragikan rigidan maskon, anstataŭ normala moviĝema vizaĝo. Kaj nun la masko ial estis forŝirita. Estis tre dolora sperto, sed samtempe kvazaŭ liberiga. Ŝi komprenis nenion pri si. Ŝi estis ĵurinta al si, ke neniam ŝi konfesos la veron, kaj tamen ŝi tion faris. Ŝia rigida obstineco venkiĝis, kaj, anstataŭ senti pri tio humiliĝon, ŝi perceptis ian konfuzan, primitivan senton de plenumiĝo, kvazaŭ naturo finfine triumfis.

Sed jen el la konfuzaj, sinkontraŭdiraj sentoj subite elmergiĝis alia, kiu preskaŭ ŝin sufokis: angoro. Ŝi pensis pri sia estonteco. Kio okazos al ŝi? Kiel ŝi travivos la proceduron en rusa lingvo laŭ normoj kaj kutimoj, pri kiuj ŝi konas nenion, en lando, kie ŝi havas eĉ ne unu amikon por ŝin viziti?

Kaj ĉi-foje sento humiliĝa, aperanta kvazaŭ fulma ofensivo, ŝin batis kruele. Ŝi ekkonsciis, ke tutavive ŝi planis la murdon de Kertsch , kun tia koncentriĝo, tia atento al la detaloj, ke neniam ŝi starigis al si la demandon: kaj kio, se mi estos kaptita? Ŝi neniam pensis pri la posta vivo. Nur tre konfuze ŝi atendis de ĝi specon de libereco, sed neniam klare ŝi frontis la eblecon, ke eble ŝi riskas kaptiĝi.

Ŝi mordis al si la lipon. Ŝi menciis tiun cirkan programeron ĝuste tial, ĉar tiu klaŭna galopado okazis, la antaŭan tagon, kiam ŝi ĉeestis la tuton, precize en tiuj minutoj, kiujn ŝi fiksis al si por la realigo de la murdoplano. Kaj ĉu estis eraro konstante preni kun si la pluvombrelon? Fakte, ŝi tiom timis, ke, se ŝi lasas ĝin en la hotelĉambro, iu tie ĝin pristudos. Kaj la kontroloj pri la taksioj, la skribo... La polico estas pli forta ol ŝi imagis. Ŝi estis certa, ke oni ne povos suspekti ŝin, kaj pro tio ŝi neglektis tiujn punktojn.

Ondo de malĝojo ŝin denove kaptis, kaj la larmoj, momente haltintaj, rekomencis flui. Kio nun okazos al ŝi? Kio nun? Nur unu penso ŝin konsolis: ke kiom ajn ŝi misplanis, prosperis al ŝi unu afero, la plej grava: Kertsch nun ne plu vivas. Kaj kun la sala gusto de l’ larmoj miksiĝis la plaĉa gusto de plenumita venĝo, nepre, nepre frandinda.

27

Ester Plum rigardis sian edzon malkontente.

“Jakobo, vi drinkas tro multe. Viaj okuloj jam aperas vualitaj. Memoru, kion diris d-ro Lasal . Viaj arterioj...” Sonorado ŝin interrompis. “Kaj nun tiu malbena telefono!” ŝi grumblis. “Ĉu do ne eblas vivi pace?”

Ŝi marŝis telefonen kiel kolonelo ofensive.

“Haloo, Ester Plum ...” ŝi preskaŭ bojis, sed iom post iom ŝiaj trajtoj moliĝis. Per tute amika voĉo ŝi reparolis post momento: “Kia agrabla surprizo! Jes. Atendu minuteton, mi tuj demandos, ĉu li ne havas alian projekton.”

Li estis en la banĉambro kun – kia homo! – glaso da viskio enmane.

“Jakobo, ĵus telefonis Eriko Frajdele . Li alvenis ĉi-urben. Lia aviadilo malfruis, kaj alia ne povis ĝuste alteriĝi pro la nebulo aŭ io simila, mi ne tre klare komprenis, sed ĉiaokaze liaj planoj ŝanĝiĝis kaj li foriros nur morgaŭ posttagmeze. Vi konsentas, ke ni invitu lin vespermanĝi ĉe ni kaj lin loĝigu, ĉu ne?” Ŝi paŭzis. “Kvankam en via drinkostato...” Ŝi lasis la frazon ŝvebi senfine, kun malgaja esprimo.

Li ŝin rigardis tra nebulaj okuloj.

“ Frajdele , ĉu vere? Ĝuste al li mi volis skribi. Kompreneble li venu.”

Kaj kvazaŭ por festi tiun plaĉan novaĵon, li unuglute eltrinkis.

Post nelonge eta barbulo kun nigra ĉapelo estis bonvenigita en la domon. Jakobo Plum penis venki la pezon, kiu igis lian langon strange mallerta, kaj preskaŭ komplete sukcesis.

“Eriko!” li pezlangis. “Estas eksterordinare, ke vi venis ĝuste kiam mi intencis skribi al vi. Pri interesa lingva problemo. Kia ĝojo akcepti hejmen la plej faman konanton de ĉiuj lingvoj uzataj aŭ uzitaj de la judoj, aŭtoritaton pri la aramea, spanjola, tata, judpersa...”

“Nu, nu, ne troigu!” diris la vireto, demetante la mantelon.

Intervenis ina voĉo:

“Jakobo, eble Eriko ŝatus iom ripozi, bani sin, aŭ ĝui duŝon, post tiel longa, transoceana flugado. Ĉu vi ne povus lasi lin spiri kelkminute antaŭ ol sufoki lin per viaj lingvaj enigmoj?”

“Nu, nu,” respondis la eta barbulo, “vi estas tre afabla, kara amikino, sed vi ne komprenas nin virojn. Ankaŭ mi pasiiĝas pri tiuj lingvaj demandoj, kaj estos por mi pli refreŝige pritrakti kun Jakobo la ŝatatan temon ol malstreĉiĝi en via banujo.”

“Ne pro ĝentileco vi tiel parolas, espereble,” ŝi diris, “sed verŝajne ne. Mi suspektas, ke vi diras la veron. Intelektulojn mi neniam komprenos,” kaj, skuante la kapon, ŝi foriris al iu hejma tasko, lasante la du virojn solaj.

“Kion vi ŝatus trinki?” Plum demandis, verŝante al si plenglason da viskio. “Ĉu ĉi-saman?”

La alia hezitis, senutile. Jam lin servis lia amiko. Levante la ŝultrojn, li akceptis la viskion.

“ Sansán !”

“ Sansán !”

Ili trinkis, Plum vere, Frajdele nur ŝajne. Viskion li abomenis.

“Mi menciis viajn lingvajn kapablojn,” la tradukisto lispis, “ĉar...”

“Vi defalos, se vi atendas de mi pli ol mi povas doni,” la barbuleto interrompis.

“Ne, ne. Ne ŝajnigu vin modesta. Mi konas vin. Aŭskultu. Mi montros al vi dokumenton, pri kiu mi ŝatus vian opinion. Mi alportis ĝin el Alma-Ato.”

Li rapidis al sia studĉambro, ne stabilkrure, kaj, brue koliziinte kun koridora kesto, revenis kun gazeto kovrita per hebreaj literoj.

“Ho!” Frajdele krietis mire, legante la titolon. “ Birobiĝaner Ŝtern ! Ĉu ankoraŭ ekzistas judoj en tiu forperdita lando? Mi opiniis ke tiu malnova projekto fiaskis.”

“Ili estas ne pli ol 15 procentoj el la loĝantaro tie, eble 20 procentoj,” la alia dikvoĉis. “Sed rigardu la gazeton.”

“Ĝi devas esti interesa. Jida gazeto el tiel izolita komunumo...”

“Fakte ĝi tute ne estas interesa. Se vi legos Pravda , vi legos la samajn frazojn, nur kun iom pli kampara etoso ĉi tie.”

“Kial do vi tiom senpaciencas ĝin montri al mi?”

“Ne pro la jida parto,” Plum respondis reverŝante al si iom pli da alkohola veneno, ĉe kio Frajdele direktis al li riproĉan rigardon, tute vane.

“Ĉu estas parto en alia lingvo?”

“Atendu kaj atentu. Jen. Tiu ĉi titolo legiĝas Progresoj de sovetia scienco kaj tekniko , ĉu ne?”

“Vi tro drinkas, Jakobo,” lia kunulo diris, skuante la kapon iom malĝoje. Li rigardis la gazeton. “Nu, estas pure jida lingvo. Sed tiu aŭtoro, tiu I. L. Ŝtamenber verkas vere longe, vidu, multajn paĝojn tiu artikolo okupas.”

Plum absorbis gluton da viskio, gratis al si la nukon, dum spasma tiko manifestiĝis ĉe lia lipangulo.

“Strange”, li pensis en sia duonebria, konfuza stato. “Kial mi nun pensas pri tiuj libianoj?” Sed li ne sukcesis klare regi sian menson. Li faris kapgeston, kvazaŭ por muŝon forpeli, kaj sin turnis al Frajdele :

“Nun rigardu,” li grasvortis. “La komenco de la teksto estas en la jida. Sed poste, diru al mi: kiu lingvo estas?”

“Permesu...” la barbuleto atente legis, kuntirante la brovojn. Jakobo Plum lin rigardis, tenante sin ŝanceliĝe stare, kun unu ŝultro pli alta ol la alia, kaj farante strangajn grimacojn per la buŝo. Fine la alia ekridis:

“Hahahaha! Tio ne estas lingvo! Mi povas identigi ĉiujn lingvojn iam ajn skribitajn aŭ skribatajn per hebreaj literoj. Tio ĉi ne estas unu el ili.”

“Ankaŭ al mi ĝi aperis stranga, sed... Mi min demandis, ĉu ne estas ia maloftaĵo, ia jud-azerbajĝa aŭ io simila. La fakto, ke en pluraj lingvoj skribitaj hebre-litere, oni ne markas vokalojn, igas iun ajn litermiksaĵon aperi kiel vera lingvo, ĉu ne? Sed se ĝi ne estas lingvo, kio ĝi estas?”

“Hahaha! Kara lingvisto! Vi videble ne pensis pri la evidenta solvo! Hehe! Estas fuŝaĵo, tute simple. Mi suspektas, ke ili aĉetis unu el tiuj modernaj elektronaj maŝinoj, kiuj kompostas mem rekte el tajpaĵo, kaj ili tiom malfruis en la aperigo de la ĵurnalo, ke ili ne havis la tempon relegi la presitan tekston, kaj la maŝino havis ian difekton, kapricon, tusis, singultis, kaj miksis la literojn. Tia sovetia tekniko!”

Jakobo Plum ebriete ekridis, kaj frapis al si la frunton per la mano.

“Kompreneble! Tamen ne. Mi havas pli probablan respondon: la Plano. Ĉu vi scias, kiom supersankta la produktoPlano estas por sovetianoj? Sekureco kaj mona enspezo dependas ĉefe de ĝi. Certe la Plano difinis, ke devos aperi tiom da paĝoj, kaj ĉar ili ne havas sufiĉe da materialo kaj atingis la Planan limdaton, ili tajpis ion ajn sur sia klavaro, sciante ke okazos neniu kontrolo fare de nejudo, eĉ ekster Birobiĝano, kaj ke tie, ĉiuj komprenos kaj pardonos la fuŝon! Hahaha! Kaj mi rompis al mi la kapon provante trovi, kia lingvo tio estas!”

“Vi certe pravas. Via hipotezo estas pli probabla ol la mia. Plenumi la Planon ĉiakoste! Kaj plej humure estis titoli tion Progresoj de sovetia tekniko!

“Prave, brave!”

“Aŭskultu, kara mia, ĉu vi bonvolus lasi al mi tiun specimenon? Tamen, birobiĝana gazeto valoras, ke oni konservu ĝin.”

“Eriko, Eriko, mi ŝatas vin, sed ankaŭ mi havas la saman penson: mi ŝatus konservi ĝin. Domaĝe, ke mi havas nur unu ekzempleron.”

“Kial vi ne aĉetis du?”

“Mi ne aĉetis. Iu gravulo tie, iu Kertsch , donis ĝin al mi. Li diris, ke iu freneza sovetiano, kun kaŝa mistera sinteno, ĝin liveris al li, kvazaŭ li devus per ĝi fari ion gravan. Kertsch ne sciis, kion fari el ĝi, kaj ĉar mi interesiĝas pri lingvoj... Sed fakto estas, ke mi havas nur unu ekzempleron, kaj intencas ĝin konservi. Nu, kio okazas al vi, Eriko, vi aspektas tute malĝoja.”

Plum refoje malplenigis sian glason, brue glute.

“Nu, kiam mi vidis tion,” Frajdele diris, “mi pensis: por miaj arĥivoj... Birobiĝana gazeto...”

“Mi komprenas. Mi scias, ke tia estas absolute nehavebla en Okcidento, sed...”

“Aŭskultu, Jakobo,” la eta barbulo solene prononcis. “Vi deziras ĉi tiun gazeton, kaj mi deziras ĉi tiun gazeton, ĉu ne?”

“Jes,” respondis Plum , nebulokule.

“Permesu do, ke mi agu salomone. Ni aranĝu dividon.”

“Eriko, vi estas genia. Prenu la frontpaĝon, aŭ pli ĝuste la tutan unuan folion, kaj mi prenu la duan.”

Kaj la internon?”

“Tio estas nur la fuŝaĵo, kiun mi misprenis por vera lingvo, ĝi valoras nenion. Tiun parton ni povas forĵeti.” Li genuis apud la kameno. “Cetere, mi intencis tuj fari fajron. Ne estas tre varme, kaj kamenfajro ĉiam kreas tiel plaĉan etoson.”

Li prenis la internon de la gazeto, ĝin ĉifis, aranĝis sur ĝi maldikan lignon, kaj sur tiu iom pli dikan, kaj sur tiu pli dikan, faligis la tutan aranĝon per mallerta, ebriula gesto, rekomencis, refaligis parte, kaj post kiam li fine tamen sukcesis pli malpli taŭge pretigi la ŝtiparon, metis flamantan alumeton al ĝi.

La fajro brile lumis.

Ambaŭ viroj rigardis ĝin kvazaŭ hipnote – fajro ja facile fascinas – kaj dum longa momento aŭdiĝis nur la ritma tiktako de malnova pendhorloĝo kaj la plaĉe kraka bruo de ligno flamvorata. Jakobo Plum plu drinkis.

“Okazis io stranga pri tiu gazeto,” li lispis, pli kaj pli pene artikante la silabojn. “Policano ĝin ŝtelis de mi, kaj konservis ĝin unu aŭ du tagojn, antaŭ ol ĝin redoni.”

“Eble cenzura afero, ĉu?”

“Eble,” sonis la vakumensa respondo.

Ĉe ambaŭ viroj tre nebula ero da penso flirtis tracerbe, sed Frajdele estis vojaĝe tro laca, Plum tro konfuza viskie, por kapabli vere kapti ĝin.

“Rakontu al mi pri Alma-Ato ĝenerale,” la eta barbulo sugestis.

“Nu...” komencis la alia, dum tiko vibrigis kadence la maldekstran angulon de lia buŝo, “estis tiel. Kiam ni alvenis...”

Li stariĝis el la seĝo kaj per la fajrostango fuŝgeste, duonebrie, iom skuis la cindrojn. Ŝtipo falis sur la plankon, sed feliĉe ĝi apenaŭ komencis bruli kaj ĝia sola efiko estis lasi sendanĝeran nigran makulon.

De fuŝuloj ekzistas du specoj, lertaj kaj mallertaj. Al la unua kategorio apartenis Zajd Azzuz , al la dua Jakobo Plum . Sed dum ĉi-lasta skuis la cindrojn de la dua kopio de l’ Berenŝtam a verko – dua kopio presita sur alia numero, kun aliaj dato kaj enpaĝigo, kaj sendita al Alma-Ato laŭ alia vojo “garantie, se okazus io fuŝa al la unua” – Jakobo Plum eĉ ne imagis, ke li ĵus faris la plej grandiozan fuŝon el sia tuta vivo.

En la kameno, la fajro plu malhelruĝis: laŭ alia procedo ol la Berenŝtam a, materio transformiĝis en energion, hejmecige.


Загрузка...