13

“Kion signifas tiu skribo?” Ĝoja montris la larĝan ruĝan tolbendon kiu, kovrita de flavaj cirilaj literoj, superpasis la straton de unu flanko al la alia.

“Bonvenon al la partoprenantoj de la Internacia Konferenco pri... ktp,” la edzo tradukis.

Ili paŝis silente.

“Kaj tiu ĉi?” Temis ĉi-foje pri giganta afiŝo.

“Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de Sovet-Unio,” diligente legis Karal .

“Tiun vi ne tradukis al mi, ĉu?” la edzino diris, montrante alian, malproksiman.

“Mi ne povas legi de ĉi tie, ni iru vidi.” Ili daŭrigis la vojon, man-en-mane, kiel junaj gefianĉoj.

“Tiu estas en la kazaĥa, mi ne komprenas ĝin,” Jano diris, kiam ili staris apud ĝi.

Ili forlasis Komunistan Avenuon, preterpasis la monumenton al V. I. Lenin kaj atingis Karl-Marks -straton.

“Kiel belaj estas tiuj rusaj preĝejoj,” Karal ekstaziĝis, admirante la orkovritajn bulbojn. “Ĉu oni povas eniri? Mi ŝatas la etoson de tiuj, kaj la kantoj de ortodoksa ĥoro ĉiam trafas min en la plejprofundon de la animo.”

“Ne ĉi tie vi aŭdos similan ĥoron,” ŝi respondis, rekonante la konstruaĵon. Ŝi ne bezonis klarigi plu: jam Jano eklegis la rusan surskribon:

“Muzeo!” li diris elreviĝe. “Tio estas nun la Centra Muzeo de la Kazaĥa Soveta Socialista Respubliko, kaj ĝi estas fermita ĉi-hore. Mi memoras nun, ke mi legis pri tiu; ĝi estis antaŭe la loka katedralo.”

“Fakte mi nun sopiras je pli materiaj realaĵoj: mi malsatas. Kie estas la plej proksima restoracio?”

“Devas esti la Turkestan , ĉe Pasteur strato; ni iru tra la Gorki -Parko, tiel ni pasos preter la “Eterna Flamo” kaj la “Glorkomplekso”, kiel diras la alma-atanoj. Kvankam al miaj oreloj tio sonas iom psikologie, fakte estas monumento.”

Ege agrablis la vespero, kun milda, plaĉa temperaturo. Ili sentis sin kvazaŭ novgeedzoj.

“Estas eksterordinare, kiel rapide vi parkerigas al vi la planon de nova urbo. Kaj vi eĉ scias la nomojn de la stratoj. Kiel vi tion atingas?” Ĝoja demandis.

“Speco de polica reflekso, verŝajne. Aŭ komplekso de malsekureco: se mi devas postkuri krimulon, necesas havi ĝustan mensbildon pri la respektivaj situoj de stratoj, parkoj, publikaj lokoj, ktp.”

“Kio estas tre agrabla en Alma-Ato,” ŝi diris, “krom la klimato, kompreneble, estas la abundo de arboj kaj la malrapida ritmo de la vivo. Ĉu vi rimarkas, kiel la homoj iras multe malpli kure ol en Okcidento? Plie, la fakto, ke multe malpli da aŭtoj veturas, akcentas tiun impreson de... kiel diri... ne-tro-urĝeco.”

“Jes. Ankaŭ mi tre ĝuas tiun malrapidan vivritmon. Aliflanke, unu el la malavantaĝoj estas la malfacileco trovi lokon por manĝi. Vidu. Jen la Turkestan -restoracio estas fermita. Nun la plej proksima estas sur Kalinin strato. Ni ne sidos ĉe manĝotablo antaŭ duonhoro, kaj tiam ni devos atendi, ke unu el la moŝtaj “ oficantoj ”, kiel ili diras ĉi tie, komplezu tiri sin el la pasia konversacio kun la kolegoj por interesiĝi pri nia malsato. Mi min demandas, ĉu post unu horo, vi ankoraŭ admiros la malrapidecon de la vivo alma-ata!”

*

“Tiu viandsupo malpli bongustis ol tiu de Kok-Tjube , sed la ŝaŝliko vere estas frandinda.”

Li verŝis al ŝi glason da bulgara Kaberné -vino. Ŝi trinketis, reveme.

“Pri kio vi pensas?” li demandis.

“Pri Graf . Mi pensis pri la ideo de la libiano, raportita de Plum , ke eble Graf venis al Kertsch por porti la sekretan referaĵon. Ĉu eblus, ke la tuta diskutado pri la filino Katarina estus nur kamuflilo por la mikrofono, aŭ kodo, per kiu ili babilis pri siaj spion-aferoj?”

“Mi estas preskaŭ certa, ke ne. La tono de ambaŭ montriĝis tute sincera.”

“Tamen estas io kontentige logika en la supozo, ke Graf alportis la dokumenton, ke Plum aŭ Romian antaŭsciis tion, kaj vizitis Kertsch -on por lin mortigi kaj forrabi la paperojn.”

“Sed la paperojn povis alporti iu ajn, en iu ajn tago. La resto de la supozo validas, eĉ se iu alia ol Graf ilin transdonis, nur kondiĉe ke Kertsch konservis ilin en sia oficejo, kio estus verŝajne la plej saĝa sistemo.”

“Kaj kion, se Graf estus la murdinto...?”

“Kion?”

“Ĉu eblus, ke Graf ...? Ĉu vi jam konsideris lin kiel suspektaton?”

“Motivon li certe havus.”

“Jes. Lia filino. Kertsch estis tiel cinika. Se li opiniis, ke neniam Kertsch helpos lin eliri el Sovetio, eble li estis tiel senrevigita, tiel defalis de alta espero, ke li perdis la prudenton kaj esprimis sian malesperiĝon perforte. Krome, li povis pensi: tiel mi senigas la mondon je monstro, kiu sen tio malfeliĉigos multajn aliajn knabinetojn. Vi memoras, kiel persekutata li sin sentas. Eble li pensis: nun mia lasta espero forlasi ĉi tiun landon malaperis, nun mi ne plu eskapos el la koncentrejo, mi do riskas nenion...”

“Ne troigu. Ne ĉar li petis elirvizon oni sendos lin al koncentrejo!”

“Tamen, vi diris, ke li estas rigardata kiel nefidinda civitano...”

“Jes, sed tio signifas simple, ke oni ne konfidos al li seriozajn respondecojn. Sed ni deflankiĝas de nia temo. Ĉu vi, kiel psikologo, akceptas verŝajna la ideon, ke li kulpus pri la krimo?”

“Jes, mi opinias, ke en similaj cirkonstancoj, simila homo povus tiel reagi. Kiom koncernas la motivon, mi trovas ĝin sufiĉa, sed ĉu tiu hipotezo kongruas kun la faktoj, pri tio la fakulo estas vi.”

Li trinkis penseme iom da ruĝa vino.

“Tio supozigus,” li diris post momento, “ke kiam Lolita Fuentes alvenis, Kertsch estis jam morta. Kiel klarigi, ke tri personoj sinsekve troviĝis en tiu ĉambro, konstatis la morton, kaj ne sciigis ĝin al la gardisto? Krome, f-ino Martin diris, ke ŝi aŭdis diskuton inter Lolita Fuentes kaj Kertsch . Graf do ne povis...”

“Kial vi subite haltas?”

“Ĉar mi nepre devas demandi al f-ino Martin , ĉu ŝi aŭdis Kertsch -on. Ŝajnas al mi, laŭ ŝia maniero rakonti, ke ŝi ĉefe aŭdis Lolita n. Se ĉi tiu alvenis kaj trovis Kertsch -on morta, eble ŝi ŝajnigis koleron precize por trompi Marta n Martin , pri kies ĉeesto en la apuda ĉambro ŝi certe sciis.”

“Ĉu tiu hipotezo akordus kun tio, kion vi scias pri la mortotempo?”

“Ĝis nun, ni ne ricevis tre precizan nekropsian raporton. Laŭ tio, kion ni havas, jes, estus eble.”

“Sed kial ŝi ludus tian komedion? Kial ne simple diri la veron, ke ŝi trovis Kertsch -on morta?”

“Ekzemple ĉar ŝi pensis: mi havas tro da kialoj por murdi lin, oni neniam kredos min senkulpa. Ne forgesu, ke ŝi laŭtvoĉe diris foje, ke ŝi ŝatus lin mortigi!”

“Vi diras: tro da kialoj por lin murdi. Kiuj, krom la ĵaluzo?”

“Nu, ekzemple, akiri viv-asekuron, kiu vere estas invito al murdo, por tiaspeca virino.”

“Jes, tio estus ebla. Tamen la afero estas apenaŭ verŝajna, ĉar se Graf estas la kulpulo, ne nur Lolita , sed ankaŭ Plum kaj Romian devus havi kaŭzon por prisilenti la funebran trovon.”

“Pri Romian , ni jam akceptas lian tiurilatan motivon tute kredebla. Pri Plum ..., nu, ni imagu, ke li vizitis Kertsch -on por havigi al si la faman dokumenton, kiel li intencis procedi?”

“Eble li intencis minaci pistole.”

“Jes. Li povus havi ankaŭ aliajn armilojn, ekzemple ĉantaĝajn. Se li iel disponus obscenan foton de Kertsch kun neplenaĝa knabino... Kertsch certe interŝanĝus la spiondokumenton kontraŭ tiaj pruvoj de lia konduto. Do, imagu, ke Plum venas al li kun la intenco fari tian negocon, kaj troviĝas antaŭ kadavro. Se li tuj trovus la dokumenton, li povus eliri kriante: “Murdo!”, sed se li devis serĉi longe, kiel klarigi al la gardisto sian longan ĉeeston tie? Li restis kvaronhoron. Eble li bezonis tiun tempon por trovi la referaĵon de Berenŝtam .”

“Kia komplikaĵo! Jen ni nun devas aldoni plian suspektaton! Estis pli simple, kiam la dilemo estis inter Plum kaj Romian .”

Jano rigardis fikse sian edzinon.

“Vi havis alian ideon, ĉu ne?” ŝi diris kun la esprimo de patrino konstatanta, ke la bubo refoje havas krizon de sia malsano.

“Jes. Se ni povas ŝovi la respondecon de la murdo al Graf , ni aŭtomate devas akcepti la saman eblecon pri Lolita . Fakte mi duonpensis tion listigante ŝiajn eblajn motivojn antaŭ minuto, sed tiam mi ankoraŭ kredis, ke ŝin protektis la ĉeesto de la voĉo de Kertsch , aŭdata de Marta Martin , aŭ la posta alveno de Plum . Mi malsaĝis. Ĉu eble tiu bulgara vino malhelpas min pensi tute klare?”

“Kompatinda Jano! Vi estis tiel kontenta, ke vi havis nur du suspektatojn. Aŭ eĉ preskaŭ nur unu, ĉar vi ne tre inklinas pensi, ke Romian estas murdokulpa. Vi ĉefe deziris trovi pruvon pri la kulpeco de Plum , ĉu ne? Kaj nun via tuta sistemo disfalas!”

“Nu, almenaŭ, ĉi-enkete, mi ne estas sola kun mia rezonado.”

“Tre afabla por mi, tiu rimarko!”

“Pardonu, kara, mi scias, ke vi ĉiam partoprenas kun mi. Mi nur volis diri...”

“... ke ĉi-foje vi povas disĵeti niajn brilajn hipotezojn sur kvar aliajn policanojn, kiuj respondecas samgrade kiel vi pri la enketo. Efektive, tio estas konsolo.”

*

Kiam Jano Karal proponis tiujn ideojn al siaj kolegoj, li aŭdis, ke preskaŭ ĉiuj jam rezonis laŭ la sama vojo. Sed unu punkto estis tuj kontrolebla, kaj la kvinopo venigis Marta n Martin .

“Fraŭlino Martin , kiam ni pridemandis vin unuafoje, vi diris, ke vi aŭdis disputon inter Lolita Fuentes kaj s-ro Kertsch , ĉu ne vere?” Adams diris.

“Tute ĝuste, sinjoro, mi bone memoras, kiel furioze ŝi kriis.”

“Sed ĉu vi aŭdis ankaŭ lin? Pripensu momenton, traserĉu vian memoron, antaŭ ol respondi.”

“Nu, nun, kiam vi tion diras, mi ekkonscias, ke mi ne aŭdis lian voĉon. Li parolas... pardonu, parolis... ĉiam obtuze. Kial gravas, ĉu mi aŭdis lin aŭ ne? Ŝi tamen ne disputis sola, ĉu?”

Dankite, ŝi foriris.

“Tiuj hipotezoj estas tre interesaj,” Maĥmetali diris, “sed ĉu ili estas akordigeblaj kun tio, kion ni scias pri la armilo?”

“Mi jam pripensis tiun punkton,” respondis Olavi Tuurken . “Estas domaĝe, ke ni ne scias pli pri la nekropsio...” Li intense rigardis la du sovetianojn, kiuj restis senemociaj. “Sed se ni akceptas la fakton, ke iu ajn longeta kaj plata klingo kaŭzis la morton, t.e. iu ajn stileto aŭ ponardeto, mi ne vidas, kiamaniere tiu faktoro povas ŝanĝi la situacion. Karal kaj mi demandis tion al Arne Kristiansen : laŭ lia memoro, Graf , Romian kaj Plum havis po unu tekon, kaj Lolita havis mansaketon, eĉ relative ampleksan. Ŝajnas al mi, ke ĉiu povis enporti la armilon en tiu, ĉu ne? Fakte, por la viroj, estus facile eĉ en poŝo.”

“Ĉu utilus traserĉi la aferojn de Lolita Fuentes kaj Peter Graf ?” Adams demandis.

“Kompreneble,” Zajcev respondis, “ni devas tion fari. Oni ja devas retrovi la armilon. Sed mi dubas, ke ĝi retroviĝos ĉe tiuj. Plej verŝajne, la krimulo tuj seniĝis je ĝi, kiam li foriris el la konstruaĵo. Ni refoje traserĉis la domegon kaj la ĉirkaŭaĵojn tiurilate, sed ne pli rezulte ol la antaŭan fojon.”

“Dum vi parolas pri tio,” Maĥmetali interdiris, “eble vi devus komuniki la enhavon de la raporto de l’ teknikistoj.”

“Jes,” aprobis la grasmuskola rulo, “kvankam ne estas io speciale interesa. En la kabineto de Kertsch troviĝis kelkaj fingrospuroj, el kiuj la plimulto ne estas sufiĉe klaraj por ke ni povu konkludi ion. Ŝajnas, ke troviĝis tiuj de unu pedelo, de purigistino, ktp, kiuj venis dumtage, sed krome nenio aparte notinda: nur tiuj de Kertsch , Marta Martin kaj Romian estas tute nete distingeblaj. Tiujn de Romian ni trovis sur la aktoŝranko en la kabineto de Kertsch , kaj ankaŭ sur la tirkestoj en la oficejo de Marta Martin .

“La teknikistoj trovis ankaŭ kelkajn postlasaĵojn, ekzemple unu haron apud Kertsch , kaj mikroskopan frotaĵon de ŝu-ciro. La unua estas haro nature falinta de la kapo de Marta Martin , la dua devenas de ŝuo apartenanta al Lolita Fuentes . Plie, ili uzis diversajn lumprocedojn por foti la plankon kaj eventuale riveli spurojn tie. Inter la pordo kaj la apogseĝo, kiu staras tuj ĉe la skribmeblo, vid-al-vide de Kertsch , aperis multaj ŝu-spuroj, tro miksitaj, por ke oni povu identigi ilin. Je unu metro maldekstre de tie, kie Kertsch sidis, riveliĝis bela, identigebla ŝu-spuro. Tiun produktis la dekstra ŝuo de Jakobo Plum . Tiuj materiaj indikaĵoj do alportas nenion novan al nia enketo, nur konfirmon pri la ĉeesto de tiu aŭ alia persono, pri kies troviĝo tie ni konfirmon ne bezonis.”

“Nur pri io alia,” la uzbeko prononcis, turnante sin al Adams . “Ĉu vi povis kontroli, kiagrade Plum scias la araban?”

“Certe,” la nigrulo respondis. “Li regas tiun lingvon perfekte. Pri tio riceviĝis pluraj konfirmaj atestoj.”

*

Kiel atendite, la sovetiaj policanoj serĉis kaj traserĉis, sed neniam trovis la mortigilon.

14

“Saluton, Michael !”

“Saluton, Stefano!”

Michael Wise * , la juna usonano, kiu laboris en la servo de dokument-reproduktado, ekde la unua minuto plaĉis al la nevo de Ĝoja Karal , eble ĉar lia mieno estis ĉiam malfermita, rideta, kaj kvazaŭ anoncanta al la kunparolanto, ke tiu estas amiko aparte ŝatata.

* Prononcu: Majk’l Ŭajz .

Li altis eble 1,70 metrojn, kaj lia korpo, kvankam belproporcia, apartenis al la kategorio de la ŝpare ĉarpentitaj. Estis tia korpo, kiu transformas la nutraĵon nek al graso, nek al muskoloj, sed al nerva energio. La onda bruna hararo, kun jamaj signoj de frua kalviĝo, la vizaĝo multesprima kaj la senrigida maniero sin teni kunformis plej simpatian figuron.

Ĉi-foje, al la kutima rideto iom mistere aldoniĝis esprimo de dubo, de sinĝena hezitemo. Michael Wise gratis al si la kranion, lekis siajn dikajn lipojn per iom kata movo de la lango, kaj turnis al Stefano malhelbluajn okulojn plenajn je demandsignoj.

“Nu, mi konfidos al vi,” li fine diris. Kaj la ŝanceliĝa esprimo tiusekunde forlasis lin.

“Ĉu vi deziras paroli al mi pri io aparta?” Stefano demandis surprizite.

“Ĉu vi estas okupata nun?”

“Ne. Mi nur avertos la ĉefon, ke mi kafpaŭzos. Mi rajtas je 20 minutoj. Kaj vi?”

“Same. Ni renkontiĝu tuj malsupre en la korto, ĉu taŭgas?”

Kiam Stefano alvenis en la korton, Michael jam staris en la atendovico. En tiu rektangula interna korto oni starigis por la daŭro de la konferenco grandajn bufedojn, kie eblis ricevi, por kelkaj kopekoj, teon, kafon, bulkojn kaj aliajn varojn, inter kiuj kefiro estis unu el la plej popularaj ĉe la konferencanoj.

“Ĉu sunan lokon aŭ ombran?” Stefano demandis.

“Ombran,” respondis Wise . “Mi volas raporti tre konfidencajn eventojn, kaj ombro pli konvenos.”

Stefano mire sin demandis, pri kio temos. Li petis la kunulon aĉeti kefiron por li.

“Mi ne estas aparte religia homo,” la usonano komencis, tre mallaŭte, kiam ambaŭ fine sidis ĉe ombra tablo, “sed – mi estas judo, tion vi scias, ĉu ne? – sed mi decidis, ke ĉi-lande valoras la penon iri al sinagogo. Interesis min vidi la etoson, pro la sinteno de Sovetio rilate religion unuflanke, pro la multaj problemoj pri la judoj kiel etno, aliflanke. Mi do tien iris pasintan vendredon.” Li paŭzis, kaj trinkis iom da kafo. Stefano restis silenta.

“Mi decidis rakonti al vi, ĉar mi opinias vin fidinda, kaj ankaŭ ĉar mi plurfoje vidis vin kun la plej simpatia el la policanoj... Aperis, ke vi havas kun tiu personajn rilatojn.” Refoja paŭzo, dum kiu li demande rigardis Stefanon. Ĉi-lasta kapjesis.

“Mi ĝojus, se vi bonvolus rakonti mian aferon al tiu ano de la sekureca grupo internacia, ĉar, kiel vi tuj vidos, mi ne scias, kion fari. Nu, kiel komenci?”

“Vi diris, ke vi estis en la sinagogo pasintan vendredon.”

“Jes. Venis apud min viro, videble sovetia, kiun mi kompreneble tute ne konis. Mi cetere konis neniun el la ĉeestantoj. Kaj jen, meze de la Diservo, li al mi flustris en la angla, min ne rigardante: ‘Vi verŝajne estas eksterlandano, venis pro la internacia konferenco, ĉu ne? Bonvolu respondi flustre, sen rigardi min’. Mi respondis: ‘Jes, mi estas usonano’. Dum dek minutoj, li ne plu parolis al mi, kaj kondutis tute normale, kiel ĉiuj aliaj. Kaj jen post tia daŭro, mi reaŭdis lin: ‘Mi preskaŭ certe estos arestita de la politika polico tuj post la Diservo’. Li diris nenion plu tiutempe, kaj mi ne reagis, mi ŝajnigis, kvazaŭ mi aŭdus nenion. Iel mi sentis, ke temas pri tre serioza afero, eĉ danĝera.”

“Imprese,” unuvortis Stefano, tuŝita de la tono de Michael .

“Poste li denove lasis iom longan daŭron pasi, kaj diris: ‘Estas absolute necese, ke miaj tfillin atingu s-ron Kjerŝ ’. Mi...”

“Kio signifas tfillin ?”

“Ho, pardonu. La oficiala nomo estas filakterioj . Estas speco de eta ujo en kiu troviĝas papereto kun citaĵoj el la Biblio. Religiaj judoj surmetas ilin ĉe la brako kaj frunto por preĝi matene.”

“Ha jes! Mi aŭdis pri tio. Kaj poste?”

“Mi petis lin ripeti la nomon, ĉar pro lia ruseca prononco, ĝi ne estis facile rekonebla. Li ripetis: ‘ Kjerŝ ’, aŭ pli ĝuste... preskaŭ estis “ Kjeirŝ ”, kun tre “mola” k . Kaj li aldonis: ‘Ankaŭ li estas ĉe la monda konferenco’. Refoje li atendis kelkajn minutojn antaŭ ol daŭrigi. Ĉi-foje la frazo estis: ‘La numero ... e... la speciala numero de Birobiĝaner Ŝtern pasas laŭ alia vojo’.”

“Kio estas tiu Bibi ... Kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern . Mi ne scias. Devas esti publikigaĵo.”

“Ĉu li diris ion pluan?”

“Jes. Sed tio estis apenaŭ murmuro, kaj mi min demandas, ĉu li parolis al mi, aŭ al si mem, kvankam plej verŝajne estis vere al mi. Li diris: ‘Tre grave por la bonfarto de la ŝtato israela’. Li certe scias, ke la granda plimulto el la usonaj judoj estas tre forte korligita al Israelo kaj li sendube pensis, ke tio instigos min esti des pli diligenta.”

“Ĉu li transdonis al vi la filakteriojn?”

“Jes. Li sukcesis tre lerte aranĝi la aferon, tiel ke mi estas absolute konvinkita, ke neniu rimarkis la transdonon. Mi do intencis trovi manieron diskrete havigi tiujn al Kertsch , sed ĝuste tiam li mortis, kaj mi sentis min ege embarasita. Eble tio povus helpi al la enketo, ĉu ne? Tuj kiam ni revenos internen, mi ilin donos al vi. Plej diskrete. Ĉu vi konsentas?”

“Certe. Mi pasigos ilin al Kara-Karal .”

“ Kara-Karal ?”

“La sekureculo, pri kiu vi parolis. Tiu afero tre interesos lin. Ĉu estas io plia por raporti al li?”

“Eble. Kiam mi eliris el la sinagogo, mi ŝtele observis tiun sinjoron. Kaj mi vidis, ke du viroj lin atendas ekstere, kaj tuj rapidas al li. Ili diris: ‘Hej! Ilja Romanoviĉ !’ kaj plu parolis ruse. Kaj unu premis al li la manon, dum la alia metis sian manon al lia ŝultro. La afero aspektis tute nature, kvazaŭ amikoj post longa foresto lin retrovus, sed mi estas certa, ke ili tiel lin forkondukis kontraŭ lia volo. Neniu suspektis ion ajn.”

Stefano intencis peti pluajn klarigojn, i.a. pri tiu stranga publikigaĵo, kies nomon li ne kapablis encerbigi al si, sed iu staranta ĉe la pordo kriis: “ Michael ! Telefono por vi, rapidu!” Ambaŭ junuloj reiris en la konstruaĵon. Feliĉe estis neniu en la koridoro, kaj la juna usonano sukcesis nevideble enmanigi la filakteriojn al Stefano.

*

“Ni rigardu,” Jano diris, aŭskultinte sian nevon kun streĉa intereso. Ili malfermis la ujeton kaj tiris el ĝi etan rulaĵon de papero kovritan per hebreaj literoj.

“Kia ĝeno ne esti hejme!” Karal krietis. “Hejme, ni tuj tradukigus. Sed ĉi tie... Ĉu mi konfidu ĝin al la sovetia polico por ke ili prizorgu...”

“Ho ne! Onklo!” indignis Stefano. “Tio estus perfidi du konfidojn. La konfidon de tiu nomita Ilja al Michael , kaj la konfidon de Michael al mi. Li neniam estus transdoninta tiun objekton, se li pensus, ke ni tuj havigos ĝin al la polico ĉi-landa.”

“Vi estas romantika, Stefano, sed se temas pri krima aktiveco...”

“Ne. Tio certe estas ligita al la afero kun la libianoj, kaj tiuj ne montriĝis tre mildakoraj en sia maniero konduti.”

“Nu, unue, ni tute ne scias, ĉu estas io komuna inter ĉi tiu afero kaj la aventuroj de Plum kun la libianoj. Nur via ekscitita imago tion kredigas al vi. Due, eĉ se vi pravus, miaj personaj ŝatoj ne intervenas. Mi estas dungita de internacia organizaĵo. Mi ne havas rajton speciale servi la interesojn de Israelo.”

“Sed, onklo, temas pri la lasta volo de homo tuj arestota. Ĉu vi ne kompatus iun sendotan al GULag * ?”

* GULag : mallongigo de Glavnoe Upravlenie ispravitel’no-trudovyĥ lagerej , “Ĉefa Direkcio de laborbazitaj reedukejoj”.

“Necesas, ke mi parolu pri tio al Adams kaj Tuurken . Mi ne vidas, kiel mi povos kaŝi al la sovetiaj kolegoj elementon de la enketo. Ekzemple, eble estas sur tiuj filakterioj aŭ sur la rulaĵo fingrospuroj, kaj oni povus trovi similajn sur la murdilo, se oni ĝin malkovros...”

“Tio ne estus ebla. La krimo okazis dum la sinagoga renkontiĝo. Aliflanke, ĉu vi vere kredas, ke la sovetianoj siaflanke rakontas ĉion al vi? Ili sciis, ke Kertsch ricevos dokumenton, ĉu ne?, pro tio ili metis la mikrofonon. Tamen ili ne diris tion al vi proprainiciate.”

“Nu, mi decidos. Vi tamen scias, ke mi ne estas fiulo. Konfidu al mi, kaj demandu vian usonan amikon, ĉu li povus informiĝi pli pri tiu Bibi -publikaĵo, kiun li menciis.”

*

“Ne. Mi ne komprenas la hebrean,” diris Adams .

“Nek mi,” bedaŭris Tuurken .

Kiel atendite.

“Malagrabla afero, labori en alia lando ol la propra,” ĝemspiris la finno. “Kion ni faru? Ĉu ni donu tiun paperon al la sovetianoj, kiam homo tiom zorgis, ke ili ne ricevu ĝin? Mi ne kapablus tion fari, kvankam verŝajne estas kontraŭ mia devo de policano je la servo de internacia interorganiza sekretariejo.”

“Mi konsentas kun vi,” Jano murmuris.

Adams silentis, profundiĝinte en la pensoj.

“La organizaĵoj, kiuj patronas la konferencon,” li fine diris malrapide, “insistis por ricevi la statuson de eksterteritorieco. Vi scias, ke pro tiu insisto, estis preskaŭ decidite organizi la konferencon aliloke ol en Sovetio, ĉar la sovetia registaro ne ŝatis tiun ideon. Ĝi fine cedis, tiom ĝi deziris, ke la konferenco okazu ĉi tie. Nun, temas pri murdo de altranga internacia funkciulo, farita sur internacia teritorio, jure agnoskita kiel tia de la lokaj kaj landaj aŭtoritatoj, la murdinto preskaŭ tute certe ankaŭ estas internacia funkciulo. La viro, kiu transdonis la filakteriojn, ilin donis al internacia funkciulo, precize pro tio, ke li sciis, ke tiu ne estas sovetiano, sed havas internacian statuson, ili estis destinitaj al internacia funkciulo... Oj, diable! Je kiu ludo mi ludas? Mi serĉas, kiel pravigi ĉiakoste mian profundan decidon, kiu estas same nelaŭregula, sed same morale pravigebla kiel la via: ni ne donos tiun tekston al la sovetiaj kolegoj. Sed ni tamen ne sidos senage. Ni fotokopiu plej diskrete tiun paperrulaĵon, kaj sendu la fotokopion per la diplomata sakego, petante tujan respondon samvojan... Kien ni sendu? Ni havas plurajn eblecojn: al Ĝenevo, Vieno, Parizo, Novjorko?...”

15

“Mi tre dankas vin, sed tio nun fariĝis absolute neebla,” prononcis la bela baritona voĉo de Araksi Romian .

Ĝoja rigardis sian kunparolanton. La flavpala vizaĝo esprimis lacecon, kaj seniluziiĝon la brunaj okuloj. Kaj tamen, la firma mentono, la trajtoj profunde gravuritaj, la teniĝo de la ŝultroj kaj mil aliaj detaloj, kiujn ŝi senkonscie, sed kun prava intuo interpretis, rivelis homon ĝenerale efikan en sia agado, ne bremsatan de psikaj turmentoj, kaj kapablan lukti, se lukti necesas, kun potenca energio. “Inteligenta, kuraĝa, realisma”, Ĝoja verdiktis. Sed nun ia melankolio lin tenis, penetrita de amareco.

“Neebla,” li ripetis, kaj diveniĝis, ke tia vorto ne ofte aplikiĝas al liaj situacioj.

Ĝoja , prezentante sin kiel delegitinon al la konferenco, estis proponinta al li kunan tagmanĝon, pretekstante, ke ŝi estis komisiita fari al li proponon nome de pluraj delegitaroj. Lia unua impulso videble estis rifuzi, sed io en la personeco de Ĝoja , ia tuj perceptebla komprenemo igis lin ŝanĝi sian inklinon. Li sentis sin malespere sola, kaj la perspektivo konversacii kun simpatia virino eble lin iom senpezigis, kvankam la ideo devi surhavi maskon de normaleco promesis streĉon ne aparte agrablan.

Kaj nun, pli kaj pli evidentiĝis al li, ke masko tute ne necesas.

“Kial?” ŝi demandis.

Li apenaŭ hezitis.

“Mi povas diri al vi, tamen petante vin ne disfamigi la aferon. Post kelkaj semajnoj ĝi estos publika, sed...”

“Mi promesas ne disvastigi viajn konfidencojn,” ŝi deklaris per tono tiel firma, ke li nepre sentis fidon.

“Tiu posteno estis por mi tre ŝatata revo, al kies realiĝo mi longe kredis. Multaj delegitaroj estas favoraj al mi, kaj mi scias, ke mi estas kompetenta, kaj farus tian laboron bone...”

“Kio okazis?” ŝi murmuris, dum li momente silentis, perdita en malgajaj pensoj.

Li turnis al ŝi vizaĝon stampitan per speco de senĝoja, sed realisma firmeco.

“Mi studis juron, antaŭ ol interesiĝi pri financoj, kaj mi kelkatempe praktikis la advokatan profesion. Mi do scias, kiam kazo estas senespera. Tia estas mia kazo.”

“Kazo pri kio?”

Li skuis la kapon, amare.

“Du kazoj estas. Unu el ili temas pri la murdo de s-ro Kertsch . Oni suspektas min, kaj multaj argumentoj povas konfirmi la suspekton. El tiu mi esperas savi min. Verŝajne tamen la polico, aŭ pli ĝuste la du policoj kunlaborantaj, la sovetia kaj la internacia, trovos spurojn, indikaĵojn, mi ne scias..., elementojn, kiuj kondukos ilin al la vero, nome, ke ne mi kulpas.”

“Kaj kio estas la dua kazo?”

“Laŭtempe ĝi estas la unua. El tiu mi ne eltiros min.”

“Ĉu vi estas kulpa?” ŝi flustris, apenaŭ aŭdeble.

“Ne. Aŭ pli ĝuste, jes. Mi diru, ke mi estas kulpa pri io, sed ne pri tio, kion oni riproĉas al mi. Mi kulpas pri neglektemo, sed oni akuzas min pri defraŭdo, pri malhonesta alproprigo de grandaj sumoj buĝetitaj de pluraj internaciaj organizoj, kaj la dokumentoj pruvas mian kulpecon. Kiel juristo, mi ne havas iluziojn. Estos tre malfacile demonstri, ke mi faris nenion ŝtelan. Li estis makiavela.”

“Li? Kiu?”

“Mia kunlaboranto. Se vi apartenas al ŝtata delegitaro, vi nepre scias, ĉu ne?, kiagrade homo povas malami homon, lin ĵaluzi, kaj plezure frakasi lian karieron.”

“Tion mi efektive scias, sed ial ĝi ŝajnas ne taŭgi kun via personeco. Vi estas tro inteligenta, tro kompetenta, tro realisma, sed ankaŭ certe tro kapabla vin defendi, por lasi iun venki vin per simila nejusta strebado.”

“Vi pravas, kaj tio estas terura, el la vidpunkto de mia estonteco. Ĉar tion, kion vi ĵus diris, ankaŭ la juĝistoj diros. Eĉ mia karaktero argumentos kontraŭ mi. Kiam mi diros, ke mi estis nur neglektema, oni ne kredos min, oni facile pruvos, ke neniam dum mia profesia vivo mi montris plej etan tendencon al neglekto.”

“Sed, se, kiel vi diras, vi kulpas pri nenio alia, kio okazis?”

“Stulta afero! Mi enamiĝis. Mi renkontis virinon, kiu ŝanĝis mian tutan percepton pri la vivo. Mi refariĝis junulo. Mi pensis nur pri ŝi. Mi iĝis romantika. Tiu amo plenigis mian ekziston, nenio plu gravis ekster ĝi, ĝi igis min trovi la mondon bela, la homojn simpatiaj. Ĝi agis sur min blindige, eble ankaŭ ĉar blinde fidi tiom faciligis mian amvivon!”

Li paŭzis, kun okuloj esprimantaj profundan animan defalon.

“Kiam oni havas bonan, perfekte kompetentan kunlaboranton, homon kun giganta laborforto kaj senmanka kono de ĉiuj dosieroj, kiujn oni traktas, homon kun tiel gravaj kvalitoj kiel firmeco kaj diplomateco, kaj li proponas preni sur sin pli kaj pli da respondecoj, kiujn oni devus konservi... En ordinaraj cirkonstancoj, mi ne lasus kunlaboranton fari ĉion anstataŭ mi, ne pro malfido, sed nur pro tio, ke la laboro min interesas, kaj mi ŝatas trakti la aferojn mem, kaj do ĉion kontroli, kio estas mia respondeco. Sed mi estis amfreneza.”

Ĝoja komprenplene kapjesis.

“Mi estis respondeca. Mi, kaj nur mi, havis la rajton subskribi la kontraktojn, la pag-ordonojn, ktp. Estis tiom pli simple, se mi povis fidi lin. Mi subskribis sen kontroli. Kaj nun mia subskribo troviĝas sur tiuj dokumentoj, kaj atestas, ke mi defraŭdis nekredeblajn sumojn.”

“Diable!”

“Tio estas la ĝusta vorto. Li agis diable, satane. Kaj li kaptis min per alia rimedo: li estas turko.”

“Mi ne komprenas.”

“Mi malamas la turkojn, mi abomenas la turkojn. Estas nejuste ĝeneraligi al tuta popolo senton eble klarigeblan pri kelkaj eroj el ĝi, sed malamo ne estas racia afero. Mi estas armeno, kaj mi aŭdis terurajn rakontojn pri tio, kiel parto de mia familio, en la generacio de miaj avo kaj patro, estis ekstermitaj de la turkoj. Sed vi scias, ke internaciaj organizoj tre insistas pri tio, ke nenia etna diskriminacio aŭ netoleremo aperu en ties personaro. Se oni povus riproĉi al mi malaman sintenon al turko, estus tre grava makulo en la raportoj pri mi, kaj ĝi endanĝerigus mian karieron. Mi estas ambicia, ne volis riski fuŝon tiurilate, kaj do des pli montris fidemon kaj konfidemon al mia turka kunlaboranto.

“Verŝajne li jam planis provi iel frakasi mian karieron, ĉar li estas same ambicia kiel mi, kaj ege ĵaluza. Sed kiam mi enamiĝis kaj komencis malpli rigore kontroli, li trovis la okazon beninda. Li makiavele aranĝis la aferojn ekstreme inteligente...”

“Sed se li riĉigis sin, kaj ne vin, tio certe estas pruvebla per la bankaj etatoj!”

“Li ne celis esti riĉa, nur frakasi mian karieron, kaj ĉefe malhelpi, ke mi ricevu la postenon, pri kiu vi ĵus antaŭe parolis nome de kelkaj viaj kolegoj kaj vi. Kaj pri tio li sukcesis, ĉar la afero estos decidita dum la nuna konferenco, kaj estas absolute certe nun, ke mia nomo ne povos esti konsiderata, eĉ se mi poste facile povus pruvi mian senkulpecon.”

“Jes. Pri tio vi tute pravas, se la enketo jam atingis tiun stadion.”

“Ĝi atingis ĝin, kaj mi estas amara. Ial, eble ĉar mia amafero intertempe perdis multe el sia ekzalta etoso, mi ege ambiciis tiun postenon. La defalo estas por mi tre kruela.”

“Kiam vi eksciis, ke oni kontrolas viajn financajn manipuladojn?”

“Mi sciis pri ia kontrolo jam de kelka tempo, sed pri la rezultoj de tiu kontrolado mi eksciis nur ĉi tie, en Alma-Ato.”

“Nu, estas terura bato por vi, ke vi ne havos tiun postenon, tion mi komprenas, sed post la konferenco vi tamen povos pruvi, ke, dum vi kulpas pri neglekto, la sumoj defraŭditaj iris al iu alia ol vi.”

“Se nur estus tiel, la bato al mia kariero jam estus nesuperebla, almenaŭ por ambicia homo kiel mi. Sed vi ne imagas la makiavelan spiriton de mia kolego...” Li interrompis sin kaj ŝin rigardis takse.

“Ĉu vi permesas, ke mi fumu?” li diris, kaj, ĉe ŝia jesa respondo, li proponis al ŝi cigaredon, kiun ŝi ne akceptis.

“Vi parolis pri la makiavela cerbo de via kolego,” ŝi memorigis.

“Jes. Tion mi eksciis nur pasintan vendredon” – ‘verŝajne el la dosiero ŝtelita ĉe Kertsch ’ Ĝoja pensis – “kaj tio pruvas, ke lia celo estas min faligi, ne havigi al si monon, kvankam li verŝajne ekspluatis kelkajn bonajn okazojn tiucele. La defraŭdataj sumoj estis ĝirataj al speciala bankokonto mianoma, pri kiu mi sciis nenion...”

“Sed,” Ĝoja interrompis, “oni ne povas havi bankkonton sen doni specimenon de sia subskribo, kaj sen indiki adreson!”

“La adreso, kiun li donis, estis ĉe iu t.n. respondservo, kiu, tute certe aŭtomate plusendis la korespondaĵojn al li aŭ al amiko lia. Sekve, mi neniam ricevis ian paperon de la banko koncerne tiun konton kaj mi suspektis nenion. Kaj koncerne mian subskribon, ĉi tiu troviĝas sur la dokumentoj pri malfermo de konto. Tiujn ne mi subskribis, kompreneble, estas simple falsaĵo.”

“Vi do povos pruvi la falson, kaj estos savita!”

“Tion mi unue opiniis, kiam mi eksciis pri tiu konto. Kaj poste mi pripensis. Se mi reale volus defraŭdi, ĉu ne plej simpla ruzo estus, por defendi min kontraŭ eventuala suspekto, iel falsi la propran specimenan subskribon, ekzemple petante senskrupulan personon tion fari por mi, kontraŭ pago? La risko estus minimuma. Kaj ĝi estis nula por mia turka kolego. Oni eble povos pruvi, ke la subskribo ne estas mia, sed estas alia afero trovi, kiu imitis ĝin. Mia kolego necese havas kunkulpulojn, li koruptis homojn en la evolulandoj por defraŭdi tiujn sumojn. Ekzemple, ni financis projekton, kiu laŭdire plenumiĝis dum tri jaroj, kun aĉeto de materialo kaj ĉiaspecaj elspezoj, ĉiu raporto laŭregulare estis komunikita, sed ĉio estis falsa, nenio estis reale efektivigita, kaj la respondeculo en la evolulando enpoŝigis al si multe da mono, dum la aliaj ŝparitaj sumoj estis ĝiritaj al mia sekreta konto. Pri tiu projekto respondecis mi, sed mi lasis mian turkan helpanton ĝin prizorgi.

“En multaj aliaj okazoj, temas nur pri procentoj dedirektataj de la ĝusta funkcio al privataj kontoj, sed kiel ajn estis, li bezonis kunfriponojn, kaj verŝajne unu el ili akceptis imiti mian subskribon. La polico neniam trovos lin. Povas esti ie ajn en la mondo!”

“Sed vi neniam uzis tiun konton. Tio estos suspekta, ĉu ne?”

“Ĉu vere? Kiu tribunalo kredos, ke mi ne intencis uzi ĝin? Cetere, mia vera subskribo sufiĉe similas la imitan, por ke la banko agu laŭ miaj ordonoj, se mi sendus ordonon al ĝi. Tiu mono do fakte estas je mia dispono. Kiel pruvi, ke ne mi aranĝis la tutan aferon?”

“Vi efektive bezonos unuarangan advokaton,” Ĝoja diris kun simpatio, ekkonsciante, dum ŝi prononcis la vortojn, ke tiu frazo validas egale ĉu li rakontis la veron aŭ ne.

“Eĉ pli ol vi imagas. Aŭskultu. Mi raportos al vi plian kaŭzon min suspekti. Siatempe, kiam mi estis juna, mi laboris en firmao, kie gravulo, mia ĉefo, foje faris konsiderindan eraron, sufiĉe seriozkonsekvencan por ke la afero venu antaŭ tribunalon. La kulpinto estis malkuraĝa homo, kaj por ne preni la respondecon sur sin, li maljuste akuzis junan oficiston. Aliaj helpis lin en la falsa akuzado, kaj li petis ankaŭ min atesti samsence, minacante, ke se mi ne konsentos, ili maldungos min, kion mi tute ne deziris. Se mi estus jesinta, la tribunalo estus kondamninta la knabon. Mi rifuzis, kaj dank’al mia atesto, ĉi-lasta estis savita. Tamen, la aliaj sufiĉe bone konspiris inter si por konfuzi la aferojn, tiel ke ili evitis kondamniĝon kaj konservis siajn postenojn en la firmao. Mi kompreneble perdis mian, kaj foriris. Ankaŭ mia juna savito estis eksigita, sed li sentis al mi kortuŝan dankemon. Antaŭ mia foriro, li vizitis min kaj deklaris solene, ke li estas mia ŝuldanto, kaj ke se iam li sukcesos iĝi sufiĉe riĉa, li trovos min, kie ajn mi estos, kaj nepre repagos al mi (mi ankaŭ estis helpinta lin multe per miaj juraj konsiloj). Tiuj okazaĵoj disvolviĝis en Aleksandrio en 1952.

“Mi tute forgesis tiun aferon, ĝis antaŭ kelkaj monatoj iu ĝiris 2000 dolarojn al mia ordinara konto, kun neniu alia klarigo ol “Memore pri Aleksandrio, A.T.” A.T., tio estas liaj komencliteroj. Nu, bone, mi trovis la aferon neatendita kaj ĉarma. Post du monatoj denove venis 2000 dolaroj kun la sama mencio. Kaj kiam mi eksciis pri la makiavelaĵo aranĝita por perdigi mian reputacion, mi subite ektimis. Kion, se mia turka kunlaboranto eltrovis pri tiu epizodo, kaj decidis tiel sendi al mi monon kun mencio, kiu ne igos min reagi tuj? En la tuta kunteksto de la aferoj riproĉataj al mi, tiu mencio odoras kiel aludo al koruptaĵo, ĉu ne? Kiel mi povus konvinki tribunalon, mi demandas vin? Ne estas ia ebleco. Tiu homo profitis momenton de anima malforteco miaflanka, kiam mi enamiĝis, por ruinigi mian vivon...”

“Mi estas impresita, sinjoro. Kiam mi venis al vi kun mia kolektiva propono, mi ne imagis, ke mi aŭdos pri tia angoriga situacio.”

“Mi petas vian pardonon, se vian afablecon mi trouzis, sed mi vere bezonis paroli al iu, kaj vi montriĝis tiel komprenema! Vi ne imagus, kiel sola mi sentas min en tiu tuta travivaĵo.”

“Mi devas pardoni al vi nenion, sinjoro. Mi komprenas vian turmenton. Bedaŭrinde...”

“Nun estas tempo, ke mi reiru oficejen. Ĉu mi revidos vin, sinjorino?”

“Espereble,” ŝi respondis, kun miksitaj sentoj. Kaj rigardante lin foriri, ŝi sentis pinĉeton en la koro.

*

“Kaj kiel vi taksas la tutan aferon?” Jano demandis.

Dum longa senvorta minuto, Ĝoja mense konsideris la diversajn elementojn.

“Mia unua impreso estis, ke li parolas sincere.”

“Sed vi havis duan impreson, ĉu?”

“Jes. Mi ŝanceliĝas de unu al la alia. Mi diras al mi: Se li estas sincera, kia terura situacio! Kaj tiaj situacioj ekzistas en la vivo, ĉu ne? Aliflanke, mi rebatas: Se li estas kulpa pri la defraŭdoj, kaj eble ankaŭ pri la murdo, kia bona maniero prezenti sian defendon! Li estis advokato siatempe, kaj lia pledo estis perfekta, kun la ĝustaj momentoj de emocio, la esprimo de amareco, kaj la racia konstruo de la tuto... Kiel scii la veron?”

“Ĉu tiu turko troviĝas ĉi tie? Estus interese aŭdi lian version de la faktoj.”

“Li absolute ne aludis al ties ebla ĉeesto. Li eĉ ne diris la nomon, kaj kompreneble mi ne povis demandi.”

“Enketante surloke, necese ni solvos la dilemon. Ekzemple, ni certe trovos bankoficiston, kiu atestos, ĉu Romian mem aŭ iu alia prezentiĝis por malfermi la konton...”

“Jano!”

Li rigardis akre. En ŝia esprimo hororo legiĝis. Ŝi prononcis rapide:

“Jano! Mi ĵus pensis! Ĉu eblus, ke dezirante definitive ruinigi lian karieron, iu murdis Kertsch -on, certa, ke la kulpo falos sur Romian ?”

“Vi scias same bone kiel mi, kiom tordita la homa menso kelkfoje montriĝas. Vi pravas. Tio estas hipotezo, kiun ni ne rajtas neglekti.” Kaj Karal zorge notis en sia notlibreto: esplori pri la turka kunlaboranto de Romian .

16

Stefano rendevuis kun Michael Wise ĉe la akceptejo de hotelo Ala-Tau . Tie troviĝis gazetvendejo, kiu disponis gazetojn en ĉiaspecaj lingvoj, sed, almenaŭ koncerne la okcidenteŭropajn, nur komunistajn: L’Humanité , L’Unità , The Daily Worker , Le Drapeau Rouge , ktp. Por sin amuzi, Stefano demandis al la vendistino, ĉu ŝi havas L’Osservatore Romano , sed ŝi sciis nur la rusan.

“Stefano! Ĉu ankaŭ vi sopiras al okcidenta...” Ĵus alvenis Michael Wise , sed nur post nekomprenebla paŭzo, dum kiu li fikse rigardis la vendatajn gazetojn kaj revuojn, li finis sian frazon, tre malrapide: “... al okcidenta gazeto ne komunista?”

“Kio okazis al vi?” demandis Stefano, sed jam Michael fingrumis en sia monujo.

“Ĉu vi havas du kopekojn?” li petis Stefanon, kiu tuj transdonis la monerojn.

“Jen,” li diris al la vendistino, prenante gazeton. Ŝi rigardis lin ekstreme intense. Stefano rimarkis, ke la gazeto estas hebreskriba.

“Mi neniam kredus, ke ni trovos ĝin ĉi tie,” la usonano diris al sia kunulo, dum ambaŭ paŝis for. Estis ja decidite, ke ili piediros urbocentren.

“Kio ĝi estas?” la nevo de Karal scivolis.

“Ekzemplero de la gazeto, kiun menciis mia mistera apudulo en la sinagogo: Birobiĝaner Ŝtern .”

“Ĉu vi kapablas legi?”

“Estas en la jida lingvo. Mi ne legas ĝin tute flue, sed mi povas preskaŭ ĉion kompreni. Miaj kvar geavoj parolis nur jide, kaj ili vivis longe, ĉu kun ni, ĉu tuj apude, en Brooklyn . Tial, kvankam mi ne vere parolas la lingvon, mi ĝin komprenas, eĉ se – se paroli sincere – mi preferus, ke ĝi estu skribata per latinaj literoj.”

“Ĉu la jida estas nur speciala maniero skribi la germanan?”

“Ne. La gramatiko estas relative malsama, ankaŭ la prononco, kaj multaj vortoj estas tute aliaj, kiuj devenas de la hebrea, aramea, latina kaj ĉefe el la rusa, pola aŭ aliaj slavaj lingvoj.”

“Kiel tio klariĝas?”

“Mi ne estas spertulo pri la afero, kvankam unu el miaj avoj estis iom fanatika pri ĝi. Se mi bone memoras liajn tedajn prelegojn, la jida komence estis la lingvo de judoj, kiuj, venante el romanidaj landoj, establiĝis ĉe la Rejnvalo ĉirkaŭ la 11-a aŭ la 12-a jarcento. Tial eĉ la germana enhavo de la lingvo estas arkaika kaj dialekta. Oni ĉiam skribis ĝin per hebreaj literoj, ĉar la judoj plejparte, almenaŭ tiuepoke, ne sciis skribi alimaniere. Cetere, tiam, en la tuta Eŭropo, nur la judaj viroj kaj la kristanaj religiuloj entute sciis skribi, krom kelkaj maloftaj esceptoj.”

“Kaj kion signifas Bibiroĝa ... kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern ?

“Jes. Kion tio signifas?”

“Birobiĝana stelo.”

“Ne multe pli kompreneble!”

“Ĉu vi neniam aŭdis pri Birobiĝano?”

“Neniam.”

“Estas regiono en sovetia Ekstrema Oriento. Terura regiono, laŭ tio, kion mi aŭdis. Se mi ne eraras, estis ideo de Stalin por kontraŭbatali cionismon. Li pensis: la judoj volas propran landon, nu, bone, mi donos landon al ili. Li elektis tiun negastaman teron, kaj ege propagandis, por ke la judoj de Sovet-Unio iru tien establi judan komunisman paradizon. Multaj iris, el kiuj, laŭdire, multaj ne pro propra decido. Mi tute ne scias, kiom da ili ankoraŭ restas tie. Fakte, mi eĉ ne imagis, ke ekzistas sufiĉa jidlingva komunumo, por ke oni presu ĉi tian gazeton. Kiam mia apudulo sinagoga menciis la nomon, mi apenaŭ kredis miajn orelojn. Sed la plej granda surprizo estis trovi ĝin ĉi tie.”

“Eble ili ne havas ĝin konstante.”

“Efektive. Mi ne mirus, se tio estus organizita pro la internacia konferenco, por ke okcidentanoj ne povu plendi, ke ĉiu signo pri juda kaj jida kulturo malaperis.”

“Pri kio parolas tiu gazeto? Ĉu vi povas diri?”

“Mi legu al vi la titolojn, tio donos ideon. Jen: Pli rapide prizorgi la transporton de la terpomoj, Averto de la Nadeĵdina soveto de l’ Birobiĝana ‘ rajon , t.e. distrikto, aŭ io simila; Estu salutata, lernejo , tio ŝajnas esti pri la fino de la ferioj; Kunsido de la Prezidantaro de la Supera Soveto de USSR; Survoje al teknika progreso; Progresa brigado de traktorprizorgantoj... Ne tre interese. Ŝajnas, ke eĉ ne estas unu internacia novaĵo, nur lokaj aferoj. Kompreneble, ĉiu leganto de ĉi tiu legas pri aliaj eventoj en la grandaj sovetaj taggazetoj, kiel Pravda kaj Izvestija .”

“Ĉu vi komprenas, kial via kunulo en la sinagogo menciis tiun gazeton?”

“Mi opinias, ke jes. Li ja menciis ‘specialan numeron’. Sed ĉefe mi komprenas pro la enhavo de la filakterioj.”

Stefano haltis subite, mirigita.

“Ĉu vi rigardis, kio estas en ili? Ĉu vi scias?”

“Kompreneble, mi estis scivolema, kaj tuj rigardis...”

“Kial vi ne diris antaŭe?” Stefano preskaŭ koleris.

“Ĉar ni estis interrompitaj, kaj en tiu publika loko...”

“Kia senpeziĝo! La internaciaj policanoj estis tre ĝenataj de la fakto, ke ili nenion komprenas, kaj ili tamen ne volis transdoni al la sovetiaj kolegoj. Pri kio temas?”

“Estas kodo. Estas la klarigoj por deĉifri tekstojn en kodo bazita sur la hebrea Biblio.”

“Efektive, ĉio fariĝas klara nun. Iu grava teksto troviĝas en speciala numero de Bibiĝana Stelo , kodita, kaj la maniero kompreni la kodon alvenis laŭ alia vojo en la filakterioj. Sendube unu el la anoj de la konspiro, kio ajn ĝi estas, havas eblecon uzi presejon kun hebreaj tipoj kaj li presis la hebrekodan mesaĝon tiamaniere, ke ĝi aspektas kiel ordinara gazeto jidlingva. Se oni enmetis tian koditan paĝon en ĉi tian gazeton, estas vere preskaŭ neniu ŝanco, ke iu suspektu ion ajn!”

“Vi pravas. Mi supozas, ke malmultaj sovetaj civitanoj kapablas legi tiujn literojn... Almenaŭ inter la nejudaj, kaj judoj trafante tion – kio ankaŭ estas tre malprobabla, se ekzistas nur unu ekzemplero – verŝajne ne perfidus. Estas ne malbona ideo.”

“Kaj por eviti, ke iu komprenu pri la afero, ili sendis la du erojn aparte: iu, pri kiu ni scias nenion, alportis Bibi..ĝaĝa... nu, la gazeton enhavantan la mesaĝon al la celita instanco aŭ persono, kaj la kodon transportis iu alia, via flustrema kunpreĝanto.”

“Sed kio okazos nun, kiam Kertsch formortis?” sin demandis Michael .

Al tiu demando neniu povis respondi. Pensemaj, ambaŭ junuloj plu marŝis senvorte laŭ strato Furmanova .

*

Adams , Tuurken kaj Karal sidis surbenke en la Gorki -Parko. Jam de kelkaj minutoj Karal seninterrompe flustris al siaj du kunuloj.

“Do,” li finis sian raporton, “la mesaĝo troviĝas en tiu jidlingva gazeto. Kion ni faru?”

Adams kaj Tuurken momente pripensis.

“Necesas traserĉi la ĉambrojn kaj oficejojn de ĉiu suspektato, kaj vidi, ĉu unu el ili havas tiun jidlingvan gazeton,” sugestis la blondulo. “Tiam ni pridemandos lin, kaj eble sukcesos akiri konfeson, ke li ĝin ricevis per la murdo de Kertsch .”

“Jes,” aprobis la ĉefo. “La fakto ke la libianoj trovis nenion ĉe Plum ne havas ian signifon por ni, ĉar, unue, ni ne scias, ĉu Plum ne elpensis la tutan aferon, kaj, due, verŝajne ili ne konjektis, ke ili devas serĉi gazeton presitan per hebreaj literoj.”

“Prave”, “Jes,” kunparolis la du aliaj.

“Sed nun,” Adams daŭrigis, “ni stumblas refoje ĉe la sama demando, kiu konstante ĝenas ĉi-enkete: kion, se ion, ni rakontu al niaj sovetiaj kolegoj?”

Voĉo, kies obtuza prononco de la angla estis tuj rekonebla, ekskuis la tri virojn:

“Al kamarado Zajcev , nenion, mi konsilas; kaj al mi ne estas necese, mi ĉion aŭdis.”

De malantaŭ la bosketo, ĉe kiu la benko staris, aperis Maĥmetali . Li paŝis al la parka vojo, antaŭ la benkon, kaj tie kurbiĝis por prenlevi skarabon kaŝitan en la herbo.

“La usonanoj vere estas ege kompetentaj teknike, ĉu ne? Neniam en Sovet-Unio oni sukcesus produkti tiel belan kompakton de tre sensiva mikrofono kaj radio-elsendilo. Ni ĉiam devas akiri el fremdlando tiajn ludiletojn.”

“Ĉu la diablo vin helpas?” Adams demandis, nekapabla kaŝi sian defalon. “Kiel vi povis scii, ke ni sidos ĉi-benke?”

Maĥmetali ridetis:

“Sendube estus pli saĝe lasi vin pensi, ke min helpas la diablo. Sed mi havas korinklinon al via triopo, kaj sekve klarigos. Estas simple. Kunlaboranto mia, kiu, cetere, tute ne scias, pri kio temas, faligis ĉi tiun aŭdeman skarabon delikate en la herbon, kiam ni vidis, ke ĉi tiun benkon vi elektas.”

“Dankon pro la klarigo, kolego. Sed ĉu vi bonvolos ripeti, kion vi komence diris, kiam vi kobolde materiiĝis antaŭ ni? Mi ne estas certa, ĉu mi bone komprenis,” prononcis la nigrulo, kuntirante la brovojn.

“Eble ĉar mia diro efikis surprize. Mi proponas interkonsenton kun vi. Vi diros nenion al mia ĉefo Boris Zajcev pri tiu ĉi afero. Tiuj rusoj ne bezonas scii ĉion gravan, ĉu? Sed, ĉar mi scias, vi dividos kun mi la fruktojn de via esplorado. Se vi trovos la gazeton, vi diskrete informos min, kaj ni kune decidos, kion fari. Ĉu konsentite?”

“Kompreneble ni konsentas. Kion alian ni povus fari?” Adams malĝoje voĉis. La uzbeko, kapsalutante kun kelka ironio, foriris.

Kun sufokita ĝojo Karal dankis la ĉielon ke Maĥmetali ne povis havi ideon pri tio, kion ili diskutis antaŭ ol eksidi sur la benkon. La sovetiano scias pri la gazeto, jes ja, sed ne pri la kodo, kaj la loko, kie ĝi nun situas. Tiun parton de sia raporto Jano prezentis al la du kolegoj promenante antaŭe.

Kaj tiel konscii sian ĝojon igis lin dubeme konsideri la strangan situacion de internaciaj funkciuloj, al kies speco li portempe apartenis: kiom ajn sincere ĉe la dungiĝo oni ĵuris lojalecon al la internacia komunumo, aliaj faktoroj intervenis, kaj li tute ne sentis sin kulpa kaŝi parton de la vero al Zajcev . La malkovro, ke Adams kaj Tuurken samopinias estis por li plaĉa okazaĵo. Kaj nun, eĉ Maĥmetali ... “Kiel sola tiu Zajcev estas!” li pensis.

17

Ĝoja ĉiam tre ŝatis piediri. Ĉi-matene, ŝi decidis marŝi al sia komisiona kunsido. Laŭlonge de la vasta avenuo, kondukanta al Lenin -Palaco, troviĝis larĝa trotuaro; ĝi ne estis pavimita aŭ asfaltita, sed plaĉe estis al la piedoj paŝi trankvile sur la tero: ŝi ne estis tia pedanta elegantulino, kiu ne tolerus iom da polvo sur la ŝuoj.

Elirante tiun matenon, ŝi preskaŭ koliziis kun Marta Martin . Ankaŭ ĉi tiu iris piede, firme tenante la malnovan pluvombrelon, kiu neniam forlasis ŝin.

Ĝoja iam profitis de la fakto, ke la restoracio apud Lenin -Palaco estis plenplena, por sidi ĉe la tablo, ĉe kiu manĝis Marta Martin , pensante, ke ĉiam estas utile pli bone konatiĝi kun personoj ligitaj al enketo. Ili tiel interkonatiĝis.

“Ĉu ankaŭ vi marŝos al la laboro?” Ĝoja demandis kun larĝa rideto.

“Kompreneble. Estas tiom pli agrable. Mi ne kuraĝas uzi la lokajn aŭtobusojn, tiel plenaj je homoj ili ĉiam estas, kaj mi ne ŝatas iri per tiuj veturiloj, kiujn la aŭtoritatoj metis je nia dispono. Ili neniam estas pretaj je la ĝusta horo, kiam oni ilin bezonas. Sed al mi tre plaĉas tiu vojo oficejen, des pli ĉar la vetero ĝis nun konstante estis perfekta.”

“Efektive. Hodiaŭ estas la unua tago, kiam ni ellitiĝis ĉe griza ĉielo.”

Tiel babilante pri plej diversaj temoj, pri Alma-Ato kaj ĝiaj pomoj, pri la fakto, ke pluraj restoracioj dum la konferenco estas malpermesitaj al la urbanoj, tiel ke kelkfoje oni vidas de ekstere malplenan manĝosalonon, ĉe kies pordo sovetia Cerbero forpelas la frandemulojn ne apartenantajn al la konferenca elito, pri la etaj afiŝetoj invitantaj al interŝanĝo de apartamento, kaj pri multaj aliaj aspektoj de vivo tiom malsama ol tiu, al kiu ili kutimas, tiel babilante ili iris.

Ĉe la vojkruco de Lenina kaj Abaj a avenuoj, milicano direktis la trafikon. Al tiu punkto laŭ Abaja avenuo rapide alvenis nigra solenaspekta “Volgo”-aŭto, dum la milicano donis la paspermeson al la trafiko de Lenina avenuo. La nigra “Volgo”, ne haltante, kornis, sed la milicano ne aŭdis pro la bruo de pasanta ŝarĝveturilo.

Ĝoja kaj Marta haltis por rigardi scenon ne imageblan en okcidenta lando. La “Volgo”, al kiu la pasrajto ne estis allasita, tamen plu antaŭeniris, malrapide, ĝis ĝi preskaŭ karambolis kun eta “ Ĵiguli ”-veturilo, kies ŝoforo feliĉe havis bonegajn refleksojn. La bremsa bruo surprizsaltigis la milicanon, kiu, sin turnante, kun falanta makzelo kaj larĝigitaj okuloj unuafoje ekvidis la nigran “Volgon”. El tiu eliris dikventrulo, videble furioza. El la eta “ Ĵiguli ” elsaltis viro en armea oficira uniformo. Kaj, sub la nekredemaj rigardoj de Ĝoja kaj de la sekretariino, fajra kverelo eksplodis, dum aŭtoj kornis kaj pasis ĉiudirekte, singarde kaj malrapide, direktataj de ridantaj aŭtistoj, kiuj amuziĝe pasis preter la krianta triopo, staranta meze de l’ vojkruco.

“Kiaj strangaj moroj!” diris Marta Martin . “Tiu viro en la nigra aŭto ne volis obei la signon de la trafikĝendarmo, kaj li haltigas sian aŭton sub ties nazo por iri lin skoldi! Kiaj strangaj moroj! Rigardu, kiel li kaptis la zonon de la milicano kaj lin skuas!”

Eble la kverelo estus daŭrinta multe pli longe, sed subite, kiel okazas en tropikaj regionoj, fortega pluvtorento ekbatis la grundon. Rapidege, sed plu kriaĉante, ambaŭ veturantoj kuris en sian respektivan aŭton kaj foriris, dum la milicano esprime levis la ŝultrojn.

La pluvombrelo de Marta Martin montriĝis plej bonvena, kaj efikis plaĉe ŝirme kontraŭ la lavanga diluvo, kiu ilin ĉirkaŭis.

“Ĉiuj mokas mian pluvombrelon,” ŝi diris – kaj estis vere, ke ŝia manio ĉien kunporti tian arkaikaĵon estis la celo de multaj ridoj en la monda konferenco – “sed mi nun pruvos, ke ĝi estas pli bona ol multaj modernaj. Ni iros tute komforte triope, ĉu ne?, kara sinjoro, venu kun ni.”

Tiujn lastajn vortojn ŝi direktis al grasa, barelforma sinjoro, kiu staris ĉe pordo provante protekti sin kontraŭ la torenta pluvo. “Eble la pluvombrelo taŭgas por tri, sed nur normaldimensiaj”, Ĝoja pensis, dum diluvo lavangis sur ŝian dekstran ŝultron, sed io, kion diris f-ino Martin ŝin subite sendis al fulmrapida ĉeniĝo de neatenditaj pensoj, kvankam la koncerna frazo estis unu el la plej banalaj, kiujn oni povas imagi:

“Kaj kiel fartas via kara edzino? Ĉu ŝi ne venis kun vi el Luksemburgo, s-ro Kirsch * ?”

* Prononcu: Kirŝ

*

“Ĉu estas la sama?” Olavi Tuurken demandis al Jano Karal .

Ĉi tiu eligis falditan gazeton el sia poŝo. Pene, li komparis la literojn de la titolo kun tiu, kiun la finno ĵus prenis el la amaso da revuoj kaj dokumentoj en la araba, rusa kaj multaj aliaj lingvoj, kiujn la policanoj ne kapablis identigi.

“Rigardu. Kion vi opinias?” Jano respondis. Kaj ambaŭ viroj kliniĝis super tiuj literoj, el kiuj, por ili, ĉiu tute similis la sekvantan.

“Jes, estas la sama,” ili diris samtempe. Kaj zorgante, ke ĉio estu en la sama ordo, kiel ĉe ilia eniro, la du policanoj eliris el la ĉambro de Jakobo Plum . Estis la lasta el la esplorendaj lokoj. Li, kaj nur li, posedis ĉe si numeron de Birobiĝaner Ŝtern .

*

Plum aspektis pli kompatige ridinda ol iam ajn antaŭe. Li balbutis, li havis tikojn, li faris nekoherajn gestojn, kiuj ĉiam minacis faligi iun objekton, kaj lia voĉo iĝis pli kaj pli alta, kvazaŭ ju pli li teruriĝis, des pli li penis imiti la sonojn de sopranulo.

“Kion mi diru, sinjoroj, kion mi diru?” li kriis kvazaŭ deklame. “Via demando estas tiel absurda, ke mi... oj, oj, oj... kontraŭ absurdeco senkulpa ŝafido estas pli senhelpa ol hardita bandito.”

“Kio estas tiu ĵurnalo?”

“Ĉu vere vi ne scias? Sufiĉas legi la titolon. Estas Birobiĝaner Ŝtern .”

“Kaj kio estas Birobiĝaner Ŝtern ?”

“Publikigaĵo, periodaĵo, ĵurnalo, tagaperaĵo, taggazeto, sinjoroj. Kiel oni povas respondi tiel absurdajn demandojn? Tamen, mi ne povas diri, ke estas la Korano aŭ la Biblio. Oj! Eble mi ofendis vin. Mi diru, videble ne estas la Kapitalo de olda Karlo! Oj, oj! Refoje mi ofendas, eble. Dio mia! Mi perdas la prudenton. Kaj da ĝi mi neniam havis...”

Dum li parolis, li pasigis la manon ree kaj ree tra la hararo, tiel ke post kelka tempo li iĝis tute diskombita, kun plej komika efekto.

“Aŭskultu, gesinjoroj, ne, pardonu, sinjoroj, e... kion mi volis diri? Ha jes! Kial vi venas fari al mi demandojn pri tiu kompatinda birobiĝana gazeto, dum vi vidis en tiu sama ĉambro mian kolekton da gazetoj pers-, arab-, hindi-, rus-, moldav- kaj alilingvaj, pri kiuj vi sentas neniun bezonon pridemandi min. Mi ne komprenas.”

“Kial vi havas tiun gazeton ĉe vi? Kiel vi ĝin akiris?”

“Kiel pri ĉiuj aliaj, sinjoroj. Pro la lingvo. Mi aĉetas ĉialingvajn tekstojn. Mi estas estro de ĉi tiu tradukfako. Mi estas konata poligloto. Post Georgo S*** kaj Georgo K***, verŝajne mi estas la homo, kiu komprenas plej multe da lingvoj en la mondo, kvankam mia antaŭnomo ne estas Georgo. Mi eĉ opinias, ke mi staras antaŭ Teodoro G***. Kaj mi eĉ havas avantaĝon super ili: mi komprenas la lingvojn aŭde, dum tiuj estas ĉefe legaj lingvofenomenoj.”

“Interese,” simple diris Karal , sin demandante, ĉu tiuj nomoj respondas al ia realeco, aŭ ĉu temas nur pri misvojiga elpensaĵo. Plum probable ne aŭdis.

“Sed vi ne imagus,” li plu lispis, “kion tiu gazeto signifas por mi...”

“Ho jes, mi imagas.”

“Ne, sinjoro, vi ne povas imagi. Birobiĝan! La sovetia Ciono... Kaj estas tiel interese vidi la influon de la rusa sur la jidan! Rigardu!” Li kaptis la gazeton el la manoj de Tuurken tiel rapide kaj forte, ke ĝi preskaŭ ŝiriĝis. “Sur paĝo 3, se mi bone memoras, jes ĉi tie sur paĝo 3. Ĉu vi vidas? Ĉu ne estas eksterordinare?”

“Ho, vi scias, por mi,” Karal diris ridetante, “hebreaĵo estas hebreaĵo, nekomprenebla.”

Sed la alia ne aŭskultis lin.

“Rigardu, sentjaber , por “septembro”, pura rusaĵo. En Novjorko, en Jerusalemo, en Antverpeno, se iu ankoraŭ parolas la jidan en Antverpeno, oni diras september . Kiel stulta mi estas! Kial mi serĉis sur la tria paĝo? Kompreneble la dato troviĝas sur la frontpaĝo. Jen: sentjaber , el la rusa sentjabr’ . Ĉu vi scias, kial tja anstataŭ tem ? Tre interesa demando. En la malnovslava ekzistis nazaj vokaloj...”

“Sendube estas tre interese, sinjoro” interrompis la finno, “sed...”

“Sed kio? Kial mi ne rajtus havi jidlingvan gazeton apud la kazaĥaj, uzbekaj, taĝikaj kaj aliaj, kiujn mi kolektis ĉi-lande? Ĉu vi iom lernis la kazaĥan? Tre interesa lingvo. Turkeca. Bedaŭrinde, mi ne restos sufiĉe longe por ĝin vere studi. Tamen, Abaj, la granda kazaĥa poeto...”

“Alian fojon pri kazaĥa poezio, s-ro Plum ,” Karal intervenis. “Ni ne volas diskuti pli longe hodiaŭ. Sed ni devas konservi ĉi tiun gazeton.”

“Ne, ne, sinjoro, mi petas vin, mi petegas vin” – li genuiĝis – “ne mian Stelon Birobiĝanan. Mi donos al vi alian, se vi nepre deziras jidlingvan publikaĵon. Mi havas ankaŭ Sovetiŝ Hejmland , ĉu tiu ne plaĉos al vi? Multe pli literature. Sed mian Birobiĝanan Stelon ” – li kisis ĝin – “mi ne donos al vi.” Li parolis kun la tono de infano, kiu rifuzas pruntedoni ludilon al kamaradeto.

“Tamen, s-ro Plum , ni devas...”

“Vi devas! Sed ĉu vi rajtas? Montru al mi la paperon, kiu rajtigas vin traserĉi mian ĉambron, dum mi forestas, kaj preni aferon el ĝi.”

“Li ludas frenezulon, sed estas fakte inteligenta, eble eĉ siamaniere tre efika ulo”, Karal pensis, kaj li dankis Dion, ke la inkluzivo, kvankam ne tre klarmotiva, de Maĥmetali en la konfidencon ebligis agi, se ne leĝe, almenaŭ kun ĉiuj ŝajnoj de leĝeco.

Li tamen iom timis transdonante al Plum la ruslingvan oficialaspektan paperon pretigitan de la sfereca uzbeka enketisto. Videble Plum estis tia homo, kiu scias multon pri regularoj kaj dokumentoj el iu ajn lando. La estro de la tradukistoj prenis la paperon per la pinto de fingro, kvazaŭ estus malbonodora ŝmiraĵo. Li metis la okulvitrojn al la pinto de la nazo kaj legis laŭtvoĉe en la rusa. “Li havas tre bonan prononcon”, Karal konstatis.

“Estas ankaŭ ĉi tiu,” Tuurken diris, enmanigante al Plum la duan rajtigilon, subskribitan de Adams . Por impresi la tradukiston, Adams decidis uzi anglalingvan dokumenton, esprimantan la rajtigon pri traserĉo kaj eventuala forpreno de gazeto Birobiĝaner Ŝtern . Tiu fakte ne validis ĉi-kaze, ĉar la individuaj hotelĉambroj ne ĝuis la eksterteritorian statuson atribuitan al la konstruaĵoj kunside kaj ofice uzataj por la konferenco, sed estis dube, ĉu Plum sciis pri tiuj subtilaj juraj nuancoj.

“Nu, nu, ŝajnas en ordo, sed kiam vi redonos ĝin al mi?”

“Tion ni ankoraŭ ne povas diri,” Tuurken respondis. “Kiel eble plej baldaŭ, ĉu ne, Jano?”

“Tute certe,” ĉi-lasta aprobis, trankvilige.

Kiam ili forlasis la oficejon, Plum skuis malĝoje la kapon. Du larmoj ruliĝis ambaŭflanke de lia nazo, dum ili aŭdis lin murmuri, kvazaŭ nostalgie: “ Birobiĝan ”.

*

“Sed eĉ se tiu ĉi numero enhavas la mesaĝon, kio ne estas pruvita, tio efektive sciigas al ni nenion pri la krimo,” Adams diris.

“Nenion,” eĥis la finno. “Eble Kertsch ankoraŭ vivis kaj donis la gazeton, kiam Plum iris lin viziti, se ambaŭ partoprenis en la konspiro. Ĉu Plum estas judo?”

“Ni ne scias,” Adams diris. “Tiu nomo estas stranga. Povus esti aliigo de Blum . Sed ĉiaokaze nomo signifas nenion tiurilate.”

“Ĉu eblus, ke ni misinterpretis niajn faktojn pri la eltrovaĵo de Berenŝtam ?” Karal demandis.

“Miaopinie ne,” respondis la ĉefo. “Laŭ mia kompreno, Berenŝtam faris iun teknike tre gravan eltrovon. Estante judo, verŝajne laboranta en Birobiĝano, eble eĉ tie ekzilita, li preferis komuniki sian eltrovaĵon al Israelo ol al la reĝimo sovetia. La libianoj eksciis, probable per israelano laboranta por ili, aŭ per duobla agento * , pri la plano profiti de la alma-ata konferenco por transmanigi la referaĵon de Berenŝtam kaj ĝin elporti el Sovetio. La sovetianoj tion eksciis, ĉu per la libianoj, ĉu per agento sia en Israelo aŭ sur la propra teritorio. Kiom da ŝtatoj nun scias pri la afero, ni ne povas diveni. Mia impreso estas, ke kiel agento de ŝtato ekstera, Berenŝtam estis nur amatoro, fakte improvizis tiun rolon por si, kaj loĝis forperdite, se eblas tiel diri, en izolita malproksima regiono, ne disponante la sperton kaj rimedon de vera inform-agento, tiel ke eble aliaj likoj okazis ie sur la transsenda linio. Tion ni ne scias. Kion ni scias, tio estas, ke la transdono de la mesaĝo kaj de la kodo devis fariĝi pere de Kertsch .”

* Duobla agento: ano de spionservo, kiu laboras samtempe por du malamikaj ŝtatoj, el kiuj nek unu nek la alia scias pri lia aparteno al la rivala sekreta servo.

“Se Plum estas judo, estus tute kompreneble, ke li akceptis parton en plano destinita helpi al Israelo,” Tuurken diris.

“Eble, sed tio ne estas decida faktoro,” Karal rimarkigis. “Eĉ estante judo, li povus labori por alia ŝtato, kaj murdi Kertsch -on por kapti la gazeton kun la sekreta mesaĝo.”

“Tiel ke, eĉ se la gazeto, kiun ni trovis ĉe li, estas la ĝusta, ni ne antaŭeniris unu colon direkte al pruvo de kulpeco,” la finno murmuris, kaj Adams malĝoje konkludis:

“Prave, ni tute ne progresis.”

18

Ĝoja sentis sin aparte bonhumora. La vetero, kiel preskaŭ konstante en Alma-Ato, estis belega, la kunsido, kiun ŝi ĵus ĉeestis, speciale kaptis ŝian intereson, kaj la malrapide paŝantaj sovetianoj, kiuj svarmis surtrotuare, montris nur ridetantajn vizaĝojn. Ŝi intencis reveni hotelen piede, sed kiam ŝi proksimiĝis al la bushaltejo, ŝi vidis, ke el la grupo de atendantoj elstaras neordinare eleganta belulino: Lolita Fuentes . Tian okazon pli bone konatiĝi kun ŝi estus nedece forperdi.

“Pardonu min, sinjorino,” ŝi alparolis ŝin, elmetante sian plej ĉarman rideton, “eble vi scias, ĉu ĉi tiu buso iras al Ala-Tau -hotelo?”

“Jes, ĝi tien iras,” belsonis la respondo. “La venonta veturilo de la konferenco foriros nur post duonhoro, sed publika buso venos tre baldaŭ.”

“Ankaŭ mi do iros buse. Sed verdire, mi ĝojas, ke mi estas kun vi. Mi neniam kuraĝis eniri tiujn. Ili estas tiel homplenaj ĉiufoje! Kaj ne sciante la lingvon, mi timis ne scii kiamaniere pagi, kaj kiom...”

“Estas tute simple, vi vidos. Ha, jen ĝi venas.”

La aŭtobuso estis efektive plenplena. Ambaŭ virinoj grimpis en ĝin.

“Ĉu oni pagas al la ŝoforo?” Ĝoja scivolis.

“Jes.”

“Sed ni eniris tra la malantaŭa pordo!”

“Ne grave. Estas tre amuza sistemo,” ŝi prenis monon el sia saketo kaj, prononcante dva * , ŝi ĝin transdonis al viro, kiu staris en la buskoridoro. Tiu viro transpagis la monon al alia pli antaŭa ripetanta dva , kaj tiu al plua, kaj tiel, de pasaĝero al alia, la mono atingis la ŝoforon. Post kelkaj momentoj, la sistemo funkciis en la alia direkto, ĝis iu finfine redonis al Lolita du busbiletojn kaj la restmonon.

* “du”, ruse.

“Mirinde!” Ĝoja gaje krietis.

“Tia sistemo ne estus imagebla en Okcidento, ĉu?” Lolita demandis.

“Certe ne. Estas vere granda plezuro konferenci en tia loko, kiun ni normale neniam vizitus.”

“Efektive, la loko estas tre interesa. Hieraŭ mi ĉeestis la kazaĥan operon. Ege interese.”

“Ĉu vere?”

“Grandioza spektaĵo. Kompreneble, mi nenion komprenis, ĉar estis en la kazaĥa. Sed la voĉoj estis belegaj. Kaj la kostumoj! Ĉu ankaŭ vi spektis ion interesan ĉi tie?”

“Nur la cirkon, sed ĝi estis rimarkinda.”

“La ejo estas tre malvasta, kompare kun la cirkoj, al kiuj ni kutimas, sed la prezentado estas efektive belega. La klaŭno sur la ĉevalo... Mirinde! Tiuj kazaĥoj vere formas unuon kun siaj ĉevaloj. Kompreneble dum generacioj ili nomadis tra la stepoj kaj dezertoj, rajde.”

“Jes. Ŝajnas, ke la registaro provas igi ilin fikshejmaj. Mi min demandas, ĉu ili povas adaptiĝi...”

“La registaro faras tiom por ili. Nomadismo ne plu estas adaptita al la kondiĉoj de vivo moderna. Sed la socia vivo ĉi tie... Ne estas mizero, absolute ne...”

“Tamen mi vidis domaĉan kvartalon, piede revenante de sur Kok-Tjube . Ni iom misvojis kaj ...”

“Domaĉoj, ĉu vere? Mi neniam vidis. Devas esti postrestaĵo de la malfacilaj tempoj. Nun videble estas plena prospero ĉi tie.”

“Ĉu vi vizitis la magazenojn?”

“Apenaŭ, ni havas tiom da laboro.”

“Nu, la GUM ne havas multajn varojn. Se kompari kun okc–”

“Sed kial ĉiam kompari, sinjorino? Kaj, se entute kompari, kial kun Okcidenta Eŭropo kaj ne kun Hindio aŭ Sudameriko? Tio estas la eraro. Vi troviĝas meze de Centra Azio. Kvarcent kilometrojn for – ĉu vi imagas? tio estas tute proksima – nur 400 kilometrojn for komenciĝas Ĉinio, la plej sovaĝa parto de Ĉinio. Se vi esperas trovi ĉi tie magazenojn kiel en Parizo aŭ Londono, kompreneble vi defalos de alte. Prefere rigardu la homojn, kiel feliĉaj ili estas.”

Ĝoja rigardis ĉirkaŭ si en la buso. Kelkaj homoj babilis tre vigle kaj ridetis. Aliaj havis neŭtralajn, senesprimajn vizaĝojn. Kaj la trajtoj de tria kategorio elvokis zorgojn kaj la streĉitecon de tiu, kies vivo malfacilas. Tuj apud Ĝoja , junulo duondormis sur sia seĝo, kun lipoj formitaj al feliĉa rideto, kvazaŭ li sonĝus plej plaĉan amaventuron. Certe ne estis ĉi tie pli da malfeliĉo ol aliloke, se juĝi laŭ la vizaĝoj, sed videble ankaŭ ne malpli.

“Okcidentanoj havas terurajn antaŭjuĝojn,” Lolita daŭrigis pli kaj pli entuziasme. “Ili emas ĉion kritiki. Ĉar oni iom atendas en restoracio, ili laŭte grumblegas, ne pensante pri la bono de tia sistemo por la gekelneroj. Egoismaj ili estas, nekredeble egoismaj.”

Ŝi parolis tre laŭte, kaj pluraj veturantoj jen scivole, jen ironie rigardis al ŝi.

“Ĉu vi scias, kiun rangon okupas Alma-Ato koncerne la proporcion de verdejoj rilate al la nombro de loĝantoj?”

“Ne. Mi tute ne scias,” respondis Ĝoja .

“La trian. Estas la tria urbo en la mondo: 80 kvadrataj metroj da verdaĵo por unu urbloĝanto, ĉu ne mirinde?”

“Tio certe igas la urbon tre plaĉa. Vi ŝajnas bonege informita pri ĝi. Ĉu vi povus diri al mi, kial ne estas pli varme? Mi opiniis, ke meze de Azio, ĉirkaŭite de dezerto, en tia urbo oni devus boli.”

“Estas pro la alteco. Ni troviĝas 900 metrojn alte super la marnivelo, kaj tio sufiĉas, des pli ke la klimato estas seka.”

La entuziasmo de Lolita Fuentes pri Alma-Ato ŝajnis neelĉerpebla. Ŝi konis multajn detalojn pri la urbo, la respubliko, la tuta sovetia federacio. Kaj ŝi kvazaŭ prelegis al Ĝoja tiel absorbite, ke ŝi ne atentis la vojon.

“Oj, kie ni estas?” ŝi subite ekkriis.

“Mi tute ne scias,” Ĝoja respondis. “Vi aperas tiel hejme en alma-ata buso, ke mi blinde sekvis vin.”

“Ĉi tiu buso ne iris laŭ la kutima vojo; ŝajnas al mi, ke ĝi turniĝis dekstren.”

“Ĉu ni provu demandi iun?”

Ambaŭ provis informiĝi ĉe la kunveturantoj, sed neniu povis respondi en lingvo scipovata de la du virinoj.

“Ni eliru,” Lolita Fuentes decidis, kun io tre aŭtoritata en la voĉo. Ĝoja sekvis ŝin.

“Neniam ni trovos so––––” la sudamerikanino komencis, sed ŝi tuj interrompis sin vidante taksion, kiun ŝi vigle alvokis.

Post kiam la taksio ilin lasis ĉe la hotelo, Ĝoja sugestis:

“Ĉu vi estas libera nun? Mi invitas vin al trinkaĵo. Pro mi vi maltrafis la hotelon en la buso.”

Kelkajn minutojn poste ili sidis kune en la trinksalono, kaj daŭrigis la konversacion.

“Ĉu vi trovas la konferencon interesa?” demandis Lolita .

“Iurilate jes,” ŝia kunulino respondis, “sed... kiel diri? Mi min demandas, ĉu la etoso ne estis grandparte fuŝita de la krimo.”

“Ĉu vere?”

“Estas malfacile diri. Ĉio laŭŝajne plu disvolviĝas kiel antaŭe, sed oni sentas ian... ian malkomforton, ĉu ne?”

“Eble jes. En kiu organizo vi laboras?”

“Mi ne apartenas al la sekretariejo. Mi estas ano de ŝtata delegitaro,” Ĝoja respondis, amuzate de la konsterna esprimo de la kunbabilantino. La rilatoj inter delegitoj kaj membroj de la sekretariejoj ne ĉiam estas glataj.

“Pardonu, mi tute ne sciis...” Lolita diris, kaj ŝi subite ekridegis. Nun estis la vico de Ĝoja konsterniĝi nekomprene.

“Nun ni estas kvitaj,” ridvoĉis la elegantulino. “Eble mi estis sentakta traktante delegiton kiel membron de la sekretariejo, sed vi estis sentakta parolante al mi pri la morto de kompatinda Tomaso.”

“Pardonu, sinjorino, mi vere ne komprenas,” Ĝoja mensogis. “Cetere, ne estas sentakte konfuzi delegiton kun ano de sekretariejo. Tiuj hierarkioj devus ne ekzisti. Se mi agis maldelikate al vi, bonvolu min pardoni, estis tute nevole.”

“Nu, en la sekretariejoj, ĉiuj scias, ke mi estis la... e... edzino, ni diru, neoficiala edzino de Tomaso Kertsch , kiu tiel neatendite mortis.”

La okuloj de Ĝoja malfermiĝis tute larĝe, ŝi elspiris brue kaj mordetis al si la lipon, esperante, ke ŝi sukcesas taŭge ŝajnigi ekmiron. Ŝia mieno samtempe montris embarason, kio estis tute konvena, ĉar kiel kondolenci personon, kiu ridas tiel varme pri la forpaso de la amato?

“Mi... mi...,” ŝi balbutis. “Pardonu, mi ne sciis. Bonvolu akcepti mian plej koran kondolencon...”

“Ne necesas, sinjorino, tute ne necesas. Kiel vi vidas, lia forpaso min ne suferigas. Aŭ almenaŭ nun ne plu. Mi amis lin, estas vere, sed li kondutis tiel abomene al mi lastatempe, ke mi fakte ĝojas pri lia morto.”

Ĝoja n surprizis la esprimo de profunda malamo, kiu pentriĝis sur la vizaĝo de Lolita . Kaj iom post iom, ties trajtoj evoluis al malestimo.

“Li estis hontinda estaĵo. Li perfidis min. Li provis igi min ridinda. Nun mi estas bone venĝita, ĉu ne? Li ricevis tion, kion li meritis. Kaj mi ne verŝos unu pluan larmon pri li. La ĝojo komence estis amara, pro la memoroj, ĉu vi komprenas?, ankaŭ pro ĉio, kio estus devinta okazi, ho estus povinta feliĉigi min liaflanke, kaj kion li kripligis kiel vermo, vermo, putra vermo, kiu fuŝas la tutan guston de l’ vivo. Mi amis lin, siatempe, kaj li asertis, ke li min amas. Senkorulaĉo! Li komediis al mi. Mi estis lia servistino, la prizorgantino, kiu aranĝas la bonan funkciadon de lia hejmo. Sed lia koro vibris aliloke. Ne. Kial diable mi diras ‘koro’. Tian organon li ne havis. Nur... Nu, vi komprenas.”

Ŝi grincigis la dentojn, farante bruon, kiun Ĝoja trovis tre malagrabla.

“Rubaĉo! Profesie altnivela, ho jes. Profesie honesta, certe. Sed kun sentoj de hundaĉo, kiu postkuras hundinojn laŭflare, sen eĉ groŝo da lojaleco aŭ da digneco en si...”

Ŝi paŭzis dum kelkaj sekundoj, kaj subite rigardis sian brakhorloĝon. Antaŭ ol Ĝoja havis la tempon ekkonscii, ho okazas, ŝi jam staris.

“Mi devas rapidi!” ŝi krietis. “Ĝis revido, sinjorino.”

Ĝoja sekvis ŝin rigarde, nekonscie skuante la kapon.

“Kiel abrupta estas tiu Lolita !” ŝi pensis. “Abrupta en siaj agoj, abrupta en sia parolo, abrupta en siaj humorŝanĝoj. Ĉu ŝi ĉiam agas tiel impulse?” Kaj ŝi ekdediĉis sin al la malfacila tasko altiri la okulojn de la kelnerino.

*

“Kian impreson ŝi faris al vi?” Jano Karal demandis al la edzino.

Ĝoja momente pripensis. Ŝi staris ĉe la malfermita pordo de la banĉambro, se oni rajtas nomi tiavorte la mizeraspektan ejeton, kiu, kun siaj betonaj, ne tegitaj muroj, sia neapartigita duŝo, kapabla malsekigi la tutan lokon en du sekundoj, kaj sia konstante gutanta tubaro, pli elvokis postrestaĵon de domaĉo bombita ol la freŝdate konstruitan, altarangan hotelon, en kiu ĝi situis.

“Mi bezonus iom pli da lavpulvoro,” li prononcis.

Ĝoja ĝin transdonis al li.

“Vi vere devus lasi min tion fari,” ŝi diris. “Ĉu vi imagas, kion oni opinius pri vi, se oni vidus vin? Viro dungita de interorganiza sekretariejo, kiel ano de tutmonda polica opo, viro rekomendita de Interpol por tiu tute elita posteno, kun gravaj respondecoj inkluzivantaj ege diplomatiajn traktadojn kun rivala sovetia administracio, jen viro tiel grav-ofica... mem purigas la ĉemizojn!”

“Tio estas la avantaĝo de parte poliesteraj vestaĵoj.”

“Kaj eĉ ŝtrumpetojn li mem lavas!”

“Ĉiaokaze, necesas esti profesia detektivo por trovi la solvon al la demando nuntempe plej tikla, nome: kie kaj kiel, en la lokoj al ni disponigitaj, oni povas pendigi tri ĉemizojn kaj sep parojn da ŝtrumpetoj, por ke ili sekiĝu?”

“Kaj tion li faras,” Ĝoja retorikis, kvazaŭ deklamante al la muroj, “dum la propra amema edzineto apude staras farante nenion.”

Li turnis sin al ŝi, preskaŭ bataleme.

“Mi devus vin denunci al la virinliberiga movado,” li diraĉis.

“Tamen...”

“Tamen mi estas nur deĵoranto de sekretariejo, dum vi apartenas al la plej respektindaj personoj ĉi-konference: vi estas ŝtatdelegito. Ĉu decus, ke aĉa policano lasu psikologi-fakulinon el ŝtata delegitaro purigi liajn aferojn?”

“Mi memoros tiujn vortojn, kiam ni ree estos hejme,” ŝi diris, kaj la duopa ekrido vibrigis la ekipon de la duŝgroto, tiel ke la tubaro eĉ pli vigle gutis.

“Ni revenu al pli gravaj temoj,” Jano diris serioziĝe. “Kion vi pensas pri Lolita nun?”

Ŝia buŝo formiĝis al paŭteto.

“Ŝi surprizis min. Mi atendis la reagojn de riĉa sudamerika bienposedantino, kiu plendus pri la hoteloj, la manĝoj, la manko de varoj magazene aŭ la nombro de ebriuloj, sed tute ne. Ŝi havas nekredeble rozkoloran percepton pri la sovetia realaĵo.”

“Dum vi havas malan antaŭjuĝon.”

“Mi esperas, ke ne. Mi provas esti objektiva. Sed ŝi estas partia, subjektiva. Ŝi simple neas tiujn aspektojn, kiuj ĝenus ŝian idealigon. Estas videble, ke ŝian vivon regas sentoj, kaj tute ne racio.”

“Tion mi rimarkis ĉe la unua renkonto.”

“Estas malfacile kompreni ŝiajn sentojn al Kertsch . Ŝi malamis lin, verŝajne ĉar ŝi lin tre fervore amis antaŭe, kaj defalis de alte, kiam li perfidis ŝin. Ŝi ne kaŝis sian ĝojon pri lia morto.”

“Ĉu vi trovis ŝin simpatia?”

“Fakte jes. Estas io naiva, natura, spontana, senafekta, refreŝiga en ŝia admiremo, en ŝia entuziasmo. Mi timis, ke ŝi estus snobo. Ŝi tute ne estas. Sed estas tre malfacile adaptiĝi al ŝia abrupteco.”

“Ĉu, laŭ vi, ŝi kapablas murdi?”

“Ŝin regas pasio, ŝi havas profundajn, intensajn sentojn, kiuj estras ŝian konduton, tute certe. Mi ne ŝatas respondi tian demandon, kvankam... Finfine, ĉu ne ĉiu el ni kapablus murdi, se la cirkonstancoj nin puŝus? Sed efektive, mi povas bildigi al mi ŝian furiozon, ŝian subitan decidon pagigi al la perfidinto la definitivan prezon, enmeti ponardon en la mansaketon, iri al li, kaj lin trapiki morta.”

“Ne ponardo estis, sed tre akrapinta klingo, verŝajne speco de stileto.”

“Nu, bone, eĉ tute bone, stileto estus laŭ ŝia stilo, laŭ ŝia stil-eto, se vi allasas tian vortludon.”

“Psikologie, vi do opinias ŝin ebla kulpinto, ĉu?”

“Jes, sen ia dubo, kvankam nur en cirkonstancoj, kiuj ege tuŝas ŝiajn plej profundajn sentojn. Kaj se ŝi krimis, ŝi restos sen kulposento, sen memriproĉo. Tamen, mi tute ne diras, ke ŝi tion faris. Ŝia sinteno antaŭ vi – kiam ŝi esprimis dankemon al la murdinto – estas tute kohera kun ŝia personeca strukturo, miaopinie.”

“Kiel vi taksas ŝin el intelekta vidpunkto?”

“Ŝi estas tre inteligenta. Mi ne dubas pri tio. Sed ne ŝia intelekto regas ŝin. Ŝia alta inteligenteco certe troviĝas je la servo de ŝiaj sentoj. Ŝi povas fari bonegan intelektan laboron, se ĝi plaĉas al ŝi kaj tuŝas ŝian entuziasmon. Sen ia dubo ŝi tiam laboras multe kaj efike.”

“Interese...”

“Mi ne mirus, se ŝi perfekte taŭgus en sia posteno pri laborhigieno en ILO . Eble multaj laboristoj, kies laborkondiĉoj pliboniĝis, tion parte ŝuldas senscie al ŝi. Sed...”

“Kial vi haltas? Pri kio vi ĵus pensis?”

“Pri io tute alia ol la intelekta aspekto. Io, kio ŝajnis neĝusta al mi, kiam ni parolis pri ŝi kiel eventuala krimulino. Mi ĵus rekaptis la penson, kiu fulmis tra mia menso antaŭ kelkaj minutoj...”

“Jes?”

“Ŝi certe kapablas murdi. Sed miaopinie, se ŝi krimus, ŝi poste ne kaŝus la veron. Ŝi dirus: jen, mi ne elportis lian konduton, havigis al li la ĝustan punon, faru el mi, kion vi volas. Ŝi prenus sur sin la konsekvencojn, kuraĝe.”

“Interesa vidpunkto. Sed ĉu ĝi estas prava? Eĉ ĉe normale tre sincera persono, la perspektivo esti kondamnita pro murdo povas mobilizi defendfortojn, ĉu ne? Ĉi-kaze preskaŭ temas pri la vivinstinkto. Kaj laŭ tio, kion vi diris, ŝi havas tre potencajn instinktojn.”

“Vi pravas. Subite konsciiĝi pri la estonteco de kondamnito povas ŝanĝi la kutiman manieron konduti. Jes, eble vi tamen pravas.”

Ŝi rondrigardis. Je plej neatenditaj lokoj en la duŝkaverno pendis jen ŝtrumpeto, jen ĉemizo.

“Vi vere estas genia,” ŝi diris admire. “Vi trovis lokon por ĉio.”

Sur la bele lavitan blankan ĉemizon, pendantan de vestarko hokita al alta tubo, guto post guto falis, rustaruĝe.

19

Ne facilas la tasko de kronikisto, kiu volas fideli al la vero. La vero ja ofte ŝajnas neverŝajna. Tiu rimarko aparte validas pri spionado kaj sekretaj servoj. La publiko ĝenerale akiris pri tiuj tute neĝustajn ideojn, simple pro tio, ke ĝi havas tiukampe neniun kontakton kun io aŭtenta. Se ĝia sola informfonto estas romanoj kaj filmoj – do puraj fikciaĵoj – kiel ĝi povus ricevi bildon eĉ iom konforman al realo?

Por la ĝenerala publiko, viro, kiu partoprenas en sekreta ŝtatinforma agado, nepre estas fizike plej forta kaj fleksebla, psike bonekvilibra, mense inteligenta, kaj naturdotita same per supera sana prudento kiel per neordinara kapablo regi sin kaj solvi ĉiajn problemojn. Unuvorte, superhomo. Al la ŝtatoj tiu bildo tre plaĉas, ĉar ĝi elvokas efikecon, kaj sekve faciligas la aprobon de la buĝetoj necesaj por financi kaŝajn politikajn aktivecojn. Sed ĝi estas trompa. La uloj, kiuj faras la koncernan laboron, ne estas superhomoj. Ili jen kaj jen misrezonas, ili cedas al siaj deziroj neoportune, iliaj gestoj povas misprecizi, al ili ofte mankas realismo, timo ilin multokaze inhibas, kaj, reage al ĝi, ili spertas epizodojn de maltimo, kiu blindigas ilian juĝon, tiel ke vanta tromemfido igas ilin agi fuŝe. Homaj, ete homaj ili estas, kun la propra mikso de bonaj kaj malbonaj kvalitoj, en kiuj preskaŭ ĉiam troviĝas elemento de malsaĝeco, sen kiu ili neniam eniĝus en tiun strangan, en-ombran karieron.

La okazaĵoj, kiujn ĉi-ĉapitre necesas kroniki, probable montriĝos neverŝajnaj al parto de la estimata legantaro, sed kion fari? Ĉu estus permeseble falsi la veron por igi la raporton pli akceptebla? Ne. Konscienca historiisto tion ne povas allasi. La faktoj prezentiĝu tiaj, kiaj ili envere disvolviĝis. Jene.

*

La salono, ĉe la unua etaĝo de Hotelo Alma-Ata , estis vastega, kaj plenplena je homoj. Laŭ la sovetia kutimo, tosto sekvis toston, kaj la tiulandaj ĉeestantoj, ĉefe la plej junaj, atentis pri tio, ke la gastoj eltrinku unuglute la tuton el sia glaso. Vodko, konjako, blanka vino, ruĝa vino, sovetia ĉampano, alkoholaĵoj diversaj prezentiĝis ĉe ĉiu el la longegaj tabloj, kiuj dividis la gigantan salonon en kvar aŭ kvin koridorojn. Apud la trinkaĵo, ĉiaspecaj delikataĵoj igis la gastojn salivi, inter kiuj kaviaro ŝajne plej forte allogis. Disvolviĝis la akcepto aranĝita de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa honore al la delegitoj kaj laboruloj de la konferenco. Se la konferenca tagordo havis kiel temon la spiritan bonfarton de la homaro, la anoj de la konferenco per sia konduto okulfrape montris, ke ties materia bazo ne estas neglektinda: pri manĝo kaj drinko ili ĝue konkuris.

Karal , Stefano kaj Ĝoja promenis de unu flanko al alia, laŭ la longaj blanktuke kovritaj tabloj, ornamitaj de floroj kaj verdaĵoj, provante aŭskulti kiel eble plej multe da konversacieroj. Aŭdiĝis iom da ĉio – gajaj bonhumoraj ridoj, snoba pedanteco, politikaj kvereloj, trankvila amika babilado – sed multo restis al ili nekomprenebla. La araba, rusa, franca, angla, hispana, japana, kaj multaj aliaj lingvoj sonis ĉi-salone, kiel en giganta babela forumo.

“Ankaŭ en hitlera Germanio, se vi promenis sur la stratoj, vi vidis nur belvestajn, bone nutritajn homojn kun kontentaj vizaĝoj. Tamen sub tiu supraĵo...”

“... Sed laborsekureco! Ĉu vi imagas? Neniam riski senlaborecon! Ĉu tio ne valoras perdi iom de la t.n. libereco, kiu fakte ekzistas nur por burĝoj?”

“Ne. Vi eraras. Ne li sukcesis ricevi ormedalon ĉe la olimpiaj ludoj tiujare. Estis en... ĉu 1976?”

“Ĉiam tiel jun-aspekta. Kaj ĉu vi ne trovas, ke lia ĉarmo ĉefe ŝuldiĝas al liaj lipharoj?”

“Sed la ĝeneraligo de pensioj maljunulaj en Sovet-Unio datiĝas nur de la jaro 1964, kiom koncernas kolĥozanojn. Mi legis tion en via propra revuo Ekonomika Sel’skogo Ĥozjajstvo , atendu, mi eĉ konservis la referencon en mia poŝlibreto, jen, jen, n-ro 12 de 1964. Tio estis multe pli malfrue ol en multaj laŭdire kapitalismaj landoj!...”

“La problemo ĉefe fontis en la fanatikeco de tiuj ajatullah oj...”

“Kaj oni donis kaviaron ĉiutage al tiuj britaj soldatoj, jes, ĉe la Nigra Maro... Kaj oni demandis al la serĝento: “Ĉu la trupo havas ion por plendi?” Kaj li respondis: “Ne, sinjoro, nenion, krom unu punkto: ili plendas, ke la... ke la... ke la konfitaĵo... haha!... ke la konfitaĵo odoras je fiŝo!” Hahahahahaha!”

“Ne. Mi simple forprenis la manikojn, kaj poste mi kudris... kiel oni diras vialingve?... ĉu rubandon?”

“Ŝi estis furioza kaj ponardis lin. Mi estas tute certa, ke estas ŝi. Ŝi ne elportis la alvenon de tiu juna francino.”

“Ne trinku plu, kara, morgaŭ vi malsanos. Ili nomas tion ĉampano! Estas skandalo! La ĉampanproduktistoj devus plendi ĉe la internacia kortumo. Nu, aŭstralia ĉampano estas io tute alia...”

Kaj tiel, de grupo al grupo, de zumo al zumo, Jano Karal , lia edzino kaj ilia nevo, jen aparte, jen kune, promenis laŭ la longaj tabloj.

Kiam proksimiĝis la fino de la akcepto, voĉo rimarkinde pli ebria ol la aliaj igis Janon turni la rigardon. Interesate, li konstatis, ke ĝi originas en la juna libiano nomita Zajd Azzuz . Li direktis siajn paŝojn al li.

Survoje li aŭdis la komentojn de du blankharaj sinjoroj:

“Kaj jen la afero rekomenciĝas. Estas ĉiam la sama problemo kun tiuj islamanoj. Ili ne kutimas drinki. Kaj jen iufoje ili troviĝas alilande sub terura premo provi la malpermesitan frukton, kaj ili ne kapablas deteni sin. Sed jam post du glasoj ilia korpo ne plu toleras kaj ili ebriiĝas plej hontinde. Ĉu ne, sinjoro ambasadoro?”

La raŭka voĉo de la sekreta agento, kies ebrieco feliĉe ne estis el la tragika aŭ agresa tipo, sed el la gaja, altiris nemalmultajn gastojn liadirekte. Li parolis angle. Fakte, kiam Karal estis tute proksime, li apenaŭ povis kredi siajn orelojn. Azzuz ja estis diranta:

“... ezdaz zoveta judo, giu elpensis ĝin... glb... gaj li metis zian zegredan rabordon en hebrean gazeton, tre bona ideo, neniu pensus, eĉ mi ne pensis, nur andaŭ gelgaj horoj mi eksciis pri dio ... glb... gaj li devis transdoni dion al Girĉ , la zubĝenerala diregtoro , kaj nun diu Girĉ mortis, gaj ...”

Iu alvenis tiel rapide, ke li preskaŭ kuris, almenaŭ tiom, kiom eblis en tia homamasa salono. Li diris kelkajn vortojn en la araba, tre akre.

Poste li turnis sin al la bunta ĉirkaŭularo kaj kun iom sinĝena rideto diris angle:

“Tiu kompatinda Zajd ... pardonu lin. Li estas verkisto dum siaj kromhoroj, verkas spionromanojn kaj volas ĉiam tedi ĉiujn per siaj historioj. Li trovas ilin tiel interesaj! Kaj ĝenerale li konfuzas sin kun la heroo.”

Azzuz rigardis lin per larĝe malfermitaj okuloj.

Gion vi ragondas? Ĝu vi ezdaz vreneza? Glp glp... Vi ja scias...”

La alia reparolis arabe al la ebriulo, ne tre ĝentile, ŝajnis. Li provis lin konduki for, sed Azzuz rezistis.

Gial vi volas trudi? Mi vartas dude bone... glup ...” post kio li transiris al la araba.

Alia sinjoro venis apud Azzuz kaj flustris ion al li en la orelon. Tiu ridetis, ridis, ridegis, kaj diris: “Prave brave, ni iru tuj.” Ambaŭ foriris brak-en-brake.

La viro, kiu parolis pri spionromanoj, eligis tre profundan spiron. Videble, la forkonduko de Zajd Azzuz kaŭzis en li bonvenan senpeziĝon.

Turnante la okulojn ĉirkaŭen, Karal havis la impreson, ke en la rigardoj, kiujn la ĉeestantoj de tiu sceno sendas al si reciproke, pasas pli da altatensia kurento dum dek sekundoj ol kutime okazas dum dek tagoj. Ĉiu ja provis kapti el la esprimo de la aliaj kiom eble plej multe da riveloj pri ties sentoj kaj intencoj, kaj la proprajn maksimume kaŝi.

*

La sekvantan matenon, granda paco regis en la salono, kie kunsidis Komisiono A. Parolis la mozambika delegito. S-ro Kirsch , la delegito el Luksemburgo, ne speciale amis sian mozambikan kolegon, sed li ankaŭ tute ne malamis lin. Eĉ, komence, kiam la prezidanto donis la parolon al la mozambikano, s-ro Kirsch antaŭĝojis. Li sciis, ke nun okazos tre tre longa parolado, laŭ tre tre monotona eldiro, pri tre tre seninteresaj ideoj, kaj do kreiĝos la perfekta etoso por plaĉe dormi sur sia remburita seĝo. Kaj la delegito el Luksemburgo tre tre bezonis ripozi, ĉar li tre tre malbone dormis dumnokte.

Sed nun, barelforma Filiberto (la kompleta nomo ja estis Philibert Kirsch ) estis malkontenta. La hipnota lulo el Mozambiko ne efikis, kaj ĝi ne efikis, ĉar doloris la ventro. La luksemburga delegito portis la dekstran manon al la konveksa ventro, preskaŭ pli remburita ol la apogseĝoj, kaj ĝin karesis ame kaj zorge.

“Mi devus pli atenti, dum tiuj akceptoj”, li pensis. “Mi manĝas tro, mi trinkas tro, kaj la postan tagon mi repagas per doloro”. Li rigardis ĉirkaŭen. Videble, la plimulto el liaj kolegoj troviĝis en tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed en kiu oni plaĉe drivas de unu revo al alia, kun la plezura duobla sento, ke oni laboras por progresigi la mondon, kaj ke la impostpaganto havigas al oni tute komfortan salajron por ĉiu horo da duondormo. Lule, lule, lule, la mozambikano plu parolis. Malantaŭ Filiberto Kirsch , iu ekronkis. “Novulo,” pensis la moŝto: ĉiu persono iom sperta pri internaciaj kunvenoj kapablas teni sin en la agrabla stato, kiam la cerbo elsendas nur alfa-ondojn, tamen la dignon neniam perdante. Kaj ĉu ronki ne estas grava peko kontraŭ digno?

La ventro pli kaj pli doloris, kaj Kirsch konsideris eliron el la kunsidejo. Li tuj forpuŝis tiun ideon pro diplomata solidareco: se li stariĝos kaj ekpaŝos, li ne sukcesos eviti veki kelkajn el la diligenta kolegaro en laboro paca laciĝinta, kaj estus nedece.

Sed al la stomaka malamiko, kiu atakis lin jam plurajn horojn nun, jen alianciĝis la intesta. Kontraŭ du samtempaj ofensivoj, el kiu unu trudis urĝan priatenton, eĉ plej sperta diplomato ne povas venki. Filiberto ekstaris.

La ĉagrenajn reagojn, la frotatajn okulojn, la vizaĝojn klare montrantajn, ke tia atenco al dormo kaj tradicioj riproĉindas eĉ al kutime ŝatata kolego, li absolute ne vidis. Apenaŭ murmurante “senkulpigu min” al la kolegoj, preter kiuj li pasis, li rapidis for.

“Devas esti tiu veneno nomata sovetia ĉampano ”, li diris al si kelkajn minutojn poste, kiam, iom pli trankvila ĉe la intesto, li sidis en aŭto, kiu lin kondukis hotelen. Kun iom malĝoja antaŭplezuro li bildigis al si la liton, sur kiu li baldaŭ kuŝos, sorbinte el tiu ĝenerale efika kuracilo, kiun li havis la prudenton kunpreni al Ama-Ato.

Ĝis la tria etaĝo li decidis ŝtupari, ĉar kolego restis kaptita dum horo enlifte la antaŭan tagon, kaj la penso pri tiu risko, en lia nuna stato, lin tremigis. Nur kiam, spirblovante kiel malnova vaporlokomotivo, li ricevis de la etaĝa prizorgantino la ŝlosilon de n-ro 342, nur tiam li komencis vere trankviliĝi.

Kompatindulo, se li nur scius...

“Strange, la pordo estas malŝlosita”, li pensis, sed memorante, kiel malbone li dormis kaj kiel naŭze li sin sentis matene, li atribuis al propra neglekto tiun neŝloson. Tamen, nur dum ero da sekundo. Ĉar kiam li faris unu ekpaŝon en la ĉambron, eĉ antaŭ ol fermi la pordon post si, kaj trovis sin frunt-al-frunte kun viro – videble centraziano – kiu eltiris el stako da paperoj la jidan gazeton, li sciis, ke almenaŭ pri tio la sovetia ĉampano ne kulpas.

“Kion vi faras ĉi tie?” li diris france, provante aspekti kiel eble plej impona, sed kun terura timo, tremiga ĉe la genuoj.

La alia respondis ion ruse. S-ro Kirsch ne komprenis, kio estis bedaŭrinda, ĉar la liphara, kurbanaza centraziano ja diris:

“Kion ĉi tie faras vi ? Vi devus sidi en la kunvenejo.”

Kaj lia tono montris, ke delegitoj al hodiaŭaj internaciaj konferencoj ne plu estas fidinde konsciencaj.

Dume, s-ro Kirsch , sentante, ke tiu nova emocio tuj agas kuraĝige al la intesta malamiko, kaj terurita pri la eblaj sekvoj de ties ofensivo ĉi-kondiĉe, decidis paroli tre laŭte, pensante, ke tio eble venigos ian najbaron. Trafulmis lian menson dum sekundo la ideo krii “Help!”, sed ial tio ne aperis akorda kun lia sento pri digneco. La viro, kiu estis ŝtelanta la gazeton, ja estis maldika kaj neforta, kaj estus iom ridinde montri sin fizike malsupera al li.

“Do vi venas ŝteli en mia ĉambro, ĉu? Kiu vi estas?” tondris Filiberto, feliĉa, ke la pordo restis nefermita. “Redonu al mi tion, vi havas neniun rajton...”

Sed li ne havis la tempon fini, jam voĉo malantaŭe lin interrompis.

“Ĉu okazas io? Ĉu mi povus helpi?”

Estis viro proksimume 35-jara, alta preskaŭ du metrojn, kun pezaj ŝultroj, bruna bukla hararo, mallonga nazo iom suprencela kaj verdaj okuloj ŝajne tre penetremaj. Li surhavis bonkvalitan kremkoloran kompleton da vesto kaj bruna ĉemizo senkravata. Li staris tiamaniere en la porda malfermaĵo, ke neniam la eta ŝtelisto kapablus eliri. Li tuj prezentis sin:

“ James McKinzie * , el la usona delegitaro, vi ne vidis min ofte, ĉar mi kunsidas ĉe la subkomitato pri laborkondiĉoj. Ĉu tiu ulo venis prirabi vin?”

* Prononcu: Ĝejmz Mak-Kinzij .

“Jes. Mi envenis en la ĉambron, kaj jen li estis traserĉanta, kvazaŭ hejme...” Kirsch respondis, sed ĉu li intencis diri ion pluan ni ne povas scii, ĉar denove prezentiĝis interrompo.

“Kio okazas ĉi tie? Mi aŭdis, ke oni krias, kaj nun iu parolas pri ŝtelo! Ĉu mi povas helpi?”

Tiel parolis enirante malgrasa viro, nigrahara kaj nigrokula, kun inteligenta vizaĝo kaj vestoj malbone adaptitaj al lia figuro.

La aliaj tri rigardis, surprizite.

“Ĉu vi...? Albana delegito, ĉu ne?” Filiberto prononcis.

“Ĝuste. Reis Budo estas mia nomo. Mi pasis koridore, kiam mi aŭdis la kriojn...”

Lasante lin enveni, McKinzie eniris iom pli profunde en la ĉambron, forlasante sian pozicion ĉe-porde. Kaj tuj... ŝir glit bat bum! Jen subite estiĝis karambolo, kiu sternis la tri delegitojn unujn sur la aliajn. En apenaŭ unu sekundo ĝi okazis, sed ĝin detale rakonti postulos multe pli longan tempon, jene. Komence, la ŝtelinto, videble serĉanta sensukcese manieron tiri sin el la ĝena situacio, plu tenis la jidan gazeton. Fulme, la albano etendis la manon, kaptis ĝin kaj provis foriri, sed la usonano intermetis sian longan kruron kaj faligis lin. Kirsch , iom stumble, sin klinis por repreni la ĵurnalon, sed la centraziano profitis de la momenta malekvilibro de l’ luksemburgano por puŝi ĉi-lastan ĉe la dorso kaj lin ŝanceli, tiel ke la kompatinda Kirsch , jam ne tre sana, falis kun sia tuta biernutrita pezo sur Budon, samtempe faligante ankaŭ McKinzie , kies kruro estis kaptita sub la albano.

“Haaaa!”, kriis la usonano, sentante akutan doloron ĉe la maleolo.

Dum la triopo tiel interplektiĝis; la aglonaza ŝtelinto rekaptis la gazeton, aŭ la plejparton de ĝi, ĉar ĝi estis ŝirita kaj eta parto restis en la mano de Budo. Kirsch spiris tre forte, kaj ŝajne ne sukcesis releviĝi, kion studinto pri fiziko tuj komprenos konsiderante, ke lia pezocentro situas ĉe la ventro, tiel ke nur superante la fortan reziston de la tera altiro per siaj ne trejnitaj muskoloj li povus retrovi vertikalan pozicion. Kaj de lia restariĝo dependis tiuj de Budo kaj McKinzie , kiuj konsistigis, se tiel diri, la du sinsekvajn geologiajn tavolojn nun kovritajn de Kirsch . Homo interesiĝanta pri politika kaj historia filozofio eble trovus pensigan terenon por meditado en tiu situacio, en kiu la usona tavolo estis submetita al du aliaj, reprezentantaj du el la plej malgrandaj landoj de la mondo, sed la liphara aziano – la sola, kiu plu staris – ne apartenis al la rondo de tiuj sciencaj studantoj. Lia menso estis pli praktika.

Kiam finfine McKinzie sukcesis sin malimpliki, li konstatis, ke la aziano troviĝas en la banĉambro, ĉe la neceseja kuvo, kiun li nutras per la gazeto ŝirata rubandforme.

“Ĉu vi estas freneza?” li kriis. “Ĉesu!”

Dolorĝemante, li kiel eble plej rapide lamis al la gazetŝiranto, sed li alvenis tro malfrue kaj sukcesis savi nur malgrandan pecon da rubando, plurpaĝan, sed certe senutilan. Kun triumfa esprimo, la liphara kurbnazulo funkciigis la akvoŝprucon.

“Kio okazas ĉi tie?” sonis ina voĉo ruse, kaj post ekrigardo al Kirsch kaj Budo, ĵus sukcesintaj releviĝi, la ampleksa matrono, kiu gardis la ŝlosilojn ĉe la enirejo etaĝa, rapidis al la banĉambro, farante siblajn bruojn.

“Ne. Vi ne forkuros,” kriis Kirsch , kaptante ĉe l’ maniko la albanon, kiu provis ŝtele eliri. La aziano rigardis ridete, kaj McKinzie karesis al si la kruron, forte kunpremante la makzelojn kun esprimo sufera.

“Ne moviĝu, iu ajn el vi,” la rusino diris sialingve per tiel aŭtoritata voĉo, ke, eĉ ne komprenante la frazon, ĉiu sentis sin najlita surloke.

“Frenezuloj, danĝeraj frenezuloj,” ŝi grumblis kaj iris al la telefono, en kiun ŝi baldaŭ skandaltone raportis.

Tuj alvenis dua matrono, eĉ pli ampleksa ol la unua, kiu ankaŭ diris kelkajn vortojn. Ial, neniu el la viroj moviĝis aŭ parolis. Post du aŭ tri pluaj minutoj, milicano alvenis kaj gestis al ĉiuj lin sekvi. La kvinvira kaj duvirina procesio eliris el la ĉambro.

“Ĉu mi ne povas resti? Mi estas malsana,” plendis dika Filiberto.

Sed neniu povis rusigi lian frazon kaj li mobilizis siajn rezervojn de stoikeco. Diplomata vivo ne ĉiam facilas.

*

“Jen, kolegoj, mi rakontis al vi la faktojn,” basis Zajcev . “Nun pri iliaj kaŭzoj. Ni scias ĉion, ĉar Mansur Buzurganin , la taĝiko, ĉion konfesis.”

“Taĝiko?” miris Adams . “Kio estas tio?”

“Unu el la sovetiaj naciecoj. Etno el sovetia Azio. Tiu viro, kiu ŝiris la ĵurnalon kaj ĝin perdigis neceseje, nomiĝas Mansur Buzurganin kaj estas taĝiko. Antaŭ nelonge li dungiĝis en la hotelon. Li konfesis, ke li apartenas al sekreta grupo, kiu rilatas kun Irano (la taĝikoj estas kulture tre proksimaj al la irananoj, ili parolas lingvon similan al la persa). Iel, irana klano eksciis, ke iu sovetiano, nomata Berenŝtam , enmetis, presitan sub koda formo, en ekzempleron de jida gazeto, referaĵon pri materialo ebliganta senlime kaj senperde konservi energion en ĝi materiigitan. Kiu ajn ĝia origino – egale ĉu ĝi devenas de vento, suno, akvofalo aŭ pedalado de sklavoj – energio povas stokiĝi sen perdo en la materialo eltrovita de Berenŝtam , tiel ke post dek jaroj oni povas uzi ĝin sen manketo sub formo de elektro. Ekzemple oni povus per tiu materialo akumuli varmenergion de niaj dezertoj kaj ĝin sendi senperde al la plej norda Siberio.”

Dum Zajcev paŭzis, reveme, liaj kolegoj lin akre rigardis.

“ Berenŝtam estis perfidulo al la soveta patrio,” la ruso reparolis. “Li volis, ke lia eltrovo profitigu ne nin, sed Israelon. Laŭ lia plano, la referaĵo devis tien eliri el Sovet-Unio, pasante la limon en la pakaĵoj de iu nesuspektinda diplomato, Filiberto Kirsch , delegito el Luksemburgo. Montriĝas, ke la irananoj tre timis pri tiu eltrovaĵo, ĉar ili opiniis, ke se ĝi disvastiĝos, petrolon povos anstataŭi la uzo de tiu materialo, tiel ke la lando perdos grandparte sian riĉon. Buzurganin estis komisiita forŝteli, aŭ, se ne eble, almenaŭ detrui la tekston. Tion li sukcesis fari. Li ŝajne ne timas la punon, kaj fieras pri sia ago.”

“Ĉu ekzistis pluraj ekzempleroj?” Tuurken demandis.

“Certe ne, kaj nun Berenŝtam mortis. Jen kiel stulta naciismo de kelkaj homoj perdigas al la homaro ekstreme valoran eltrovaĵon. Antaŭ ol morti, Berenŝtam detruis ĉiujn siajn paperojn. Li nepre volis, ke la soveta ŝtato ne profitu de lia malkovro...”

“Kiuj estis la aliaj, kiuj ĉeestis kaj batalis?” Karal scivolis.

“Agentoj de la respektivaj sekretaj servoj sialandaj. Ni ne havas absolutan certecon, sed preskaŭ. Ili troviĝis tie por kapti la gazeton.”

“Kiel ili sciis pri ĝi?”

“Ni sciis pri tio dank’al agento, kiu laboras en Israelo kaj informis Libion pri la afero. Sovetia agento en Libio nin avertis, sed la libianoj, kaj sekve ankaŭ ni, konfuzis la nomojn Kertsch kaj Kirsch . La araba skribo ne favoras taŭgan transsendon de tiaj fajnaj sonnuancoj.”

“Verŝajne iu israelano informis Usonon,” Maĥmetali diris. “Krome, la libiaj sekretaj servoj ne estas aparte lik-imunaj, se la afero eksciiĝis ankaŭ en Irano kaj Albanio.”

“Sed la diversaj ŝtatoj ne sciis la samajn aferojn,” Zajcev emfazis. “Multaj mankoj estis riparitaj hieraŭ dum la akcepto de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa, kiam iu libiano ebriiĝis kaj stulte dismesaĝis kelkajn informojn.”

“Ĉu vi estas certa, ke Berenŝtam mortis?” Jano Karal demandis. Zajcev aspektis malĝoja respondante:

“Ne estas dubo. Li havis kanceron kaj sciis, ke li ne plu havas ŝancon foriri el Sovetio. Tial li nepre volis, ke lia mirindaĵo atingu senprokraste Israelon. Lia frato laboras en la presejo de Birobiĝaner Ŝtern .”

“Mi supozas, ke vi povas fari nenion rilate al Kirsch , McKinzie kaj Budo, ĉu?” Tuurken diris.

“Ne,” respondis la grasmuskola ruso. “Ili ĉiuj havas diplomatan pasporton. Ni nur povas ilin forpeli el la lando. Sed pri tio decidos aŭtoritatoj pli altaj ol mi.”

“Ĉu vi ilin pridemandis?”

“Jes, sed ili kompreneble neas. Kirsch asertas, ke li ne komprenas; ke oni probable misprenis lin por iu alia; ke li ne sciis ke tiu gazeto troviĝas inter liaj posedaĵoj; ke li eĉ ne kapablus distingi la lingvon, en kiu ĝi estas presita. Nu, tiu lasta punkto estas probabla, sed pri la cetero, mi dubas. Li ne estas judo, kaj por tiaj komisioj Israelo povas preferi nejudon. Li apartenas al eta lando, pri kiuj la grandaj potencoj malmulte pensas...”

“Sed kion ĉio ĉi signifas rilate nian enketon pri la murdo de Kertsch ?” Adams demandis. “Ĉu tio ŝanĝas ion?”

“Absolute ne,” Zajcev amarvoĉis. “Ni staras ekzakte kiel antaŭe, nur kun tiu plua hipotezo, ke eble Kertsch mortis anstataŭ Kirsch , murdite de iu, kiu serĉis tiun dokumenton...”

*

“S-ro McKinzie ? Kiel mi povas servi vin?” la granda nigrulo diris.

“Nu, s-ro Adams , eble tiuj fragmentoj iel interesos vin. Mi ilin fotokopiis, kvankam sen espero, ke tio povos helpi.”

“Pri kio temas?”

“Estas pecoj de la gazeto, kiujn mi sukcesis savi el la detruo. Vi rajtas havi ilin same kiel mi, ĉu ne?”

“Hm, mi dubas, ĉu vi havas iun ajn rajton...”

“Ne leĝan, kompreneble, sed moralan jes. Dank’ al mi ne ĉio estis perdita.”

“Nu, ni vidos.”

La fragmentoj certe estis tro malampleksaj por helpi retrovi la ideojn de Berenŝtam , sed ili tamen havis iun utilon: Tuurken kaj Karal komparis la koncernajn pecojn kun la ekzemplero de Birobiĝaner Ŝtern trovita ĉe Plum . Montriĝis, ke ĉi ties ekzemplero havas alian daton. Temis do pri alia gazeto ol tiu, en kiu kaŝe presiĝis la revolucia scienca referaĵo. Tiel evidentiĝis, ke se Plum murdis Kertsch -on, lia motivo ne estis sciencospiona.

20

“Ĉu vi venos al ekskurso morgaŭ?” Stefano demandis la onklon.

“Vi feliĉuloj, kiuj laboras por la konferenco mem! Ne konfuzu ĉies situacion kun la propra,” Jano respondis. “Mi havas laboron por la enketo. Sed Ĝoja intencas iri al ekskurso n-ro 2. Ŝi diris al mi la nomon, sed mi forgesis. Tiuj kazaĥaj nomoj ne estas facile memoreblaj.”

“Mi iros al ekskurso n-ro 3. Estas tiu por la personoj, kiuj interesiĝas pri sovetia publiksaneca organizado. Ni vizitos diversajn instituciojn kaj tagmanĝos en unu el la t.n. sovĥozoj.”

“Nu, mi deziras al vi agrablan tagon.”

“Mi ĝojos eliri el la urbo kaj vidi iom de tiu kazaĥa kamparo, se kamparo estas. Eble estos ĉefe dezerto, se juĝi laŭ tio, kion ni vidis de sur la monto.”

“Ne troigu. Ne estis dezerto ĉiuflanke. Mi memoras tre verdajn partojn...”

“Diru, Kara-Karal . Onklino Ĝoja rakontis al mi pri Romian kaj lia turka kunlaboranto, aŭ kontraŭlaboranto, se vi preferas; ĉu vi havis informojn pri tiu? Ĉu vi sukcesis scii lian nomon? Ĉu li estas en Alma-Ato?”

“Ni kompreneble ricevis informojn, sed li ne venis. Li anstataŭis Romian dum ĉi-lasta estas en Alma-Ato.”

“Li do ne povis murdi Kertsch -on por akuzigi Romian kaj tiel seniĝi je li, ĉu?”

“Ne. Rekte li ne povis, sed ĉu ni povas elimini la hipotezon, ke eble li havis kunkulpulon ĉi tie, kiu agis por li?”

Alproksimiĝis Ĝoja .

“Kio okazas, Stefano? Ĉu mi fortimigas vin?” ŝi demandis melodie, konstatante, ke Stefano pretiĝas foriri.

“Kulpas mia natura delikateco. Mi ne volas trudi min al geamantoj, kiuj videble deziras kune soli.”

“Kaj krome nun estas via horo deĵori, ĉu ne?” Jano rebatis.

La junulo kun grimaco malaperis.

“Ĉu vi estas libera nun?” la psikologino demandis la edzon.

“Jes. Ni relaboros morgaŭ, dum multaj ekskursos, sed nun mi havas iom da libertempo. Ĉu vi?”

“Ankaŭ mi, jes. Tiuj kunsidoj estas vere lacigaj, mi bezonas aerumi min. Ĉu vi konsentus reiri al Kok-Tjube kaj iom promeni en la montaro? Ni povus veturi supren per la pendvagono, kaj reveni piede.”

“Bonega ideo. Ankaŭ mi ŝatus iom da spirado en senlima etoso natura.”

Tiuhore en la pendvagono troviĝis preskaŭ neniu: nur juna paro kaj kompakta virino en uniformo tre simila al la armea, plus kvindekjarulo surhavanta malnovajn ĉifitajn vestojn, kun la led-aspekta haŭto de tiu, kiu laboras la tutan tagon ekstere. Malrapide suprenŝvebante ili rigardis la neĝkovritajn montojn.

“Kolego diris al mi, ke tiu monto atingas 7000 metrojn,” Ĝoja diris, “ĉu vi kredus tion?”

“Nu, la pinto nomata ‘Venko’ ( Pobedy ) altas pli ol 7000 metrojn, sed mi dubas, ĉu ĝi videblas de ĉi tie.”

Ili fine alvenis, eliris el la suprenkajuto, kaj kontemplis la mirindan montoĉenon.

“Demandu al iu, kiel nomiĝas tiu plej alta pinto,” ŝi petis.

Karal sin turnis al la uniforma virino, kaj ruse alparolis ŝin.

“Ŝi ne scias; ŝi diris, ke ŝi ne estas el ĉi tie kaj havas neniun ideon. Eĉ ŝajnas al mi, ke mia demando aperis al ŝi stranga,” li iom poste klarigis al la edzino. “Mi demandos tiun junan paron.”

Sama demando, sama nea respondo.

“Strange! Neniam eblas ricevi respondon pri tiel simplaj punktoj. Nialande, se oni informiĝas ĉe lokanoj, ili konas la nomojn de ĉiuj suproj, ĉu ne?”

“Eble tiuj suproj ne havas nomon, kaj ĉiaokaze, ĉiu lando diferencas de la alia. La kutimoj malsamas.”

“Jes, sed ĉi tie tiom da aferoj mirigas! Mi antaŭ nelonge parolis kun kolegino el la kanada delegitaro. Ŝi estas ukrajndevena kaj legas la rusan. Nu, ŝi serĉis libron pri psikologio en la tuta urbo. Absolute ne estis eble trovi unu. Tamen, Alma-Ato estas universitata urbo, kun pli ol 600 000 loĝantoj! En okcidento, eĉ en urbo kun 10 000 loĝantoj vi nepre trovos plurajn librejojn kun almenaŭ kelkaj verkoj pri tiu fako, kaj eĉ en pli malgranda urbeto vi povus mendi unu. Ĉi tie, ŝi provis, kaj oni respondis al ŝi, ke estas neeble. Mi tute ne komprenas, kiel la vivo organiziĝas ĉi-lande.”

Ili ekmarŝis direkte al la montoĉeno.

“Ĉu vi sukcesis vidi lin?” Jano demandis la edzinon, kiu ĵus devis renkontiĝi kun Plum .

“Jes. Ni pasigis kune longan horon. Li eĉ invitis min al kafo.”

“Kaj kio estas via diagnozo?”

“Se mi nur scius!”

“Ne diru, ke vi ne povas distingi mensogulon disde frenezulo!”

“Kiajn vortojn vi uzas! La realo neniam estas tiel simpla. Kaj Jakobo Plum certe ne estas simpla homo. Li impresis min kiel tre sentema kaj inteligenta viro...”

“Tio konfirmas mian intuon,” la policano interrompis. “Li estas ruzulo, kiu kaŝas siajn ruzojn sub masko de kvazaŭ-frenezeco.”

“Mi ne konsentas. Li estas pli kompleksa ol tio. Laŭ mia impreso, lia personeco disvolviĝis en perturbaj cirkonstancoj, kiuj devigis lin alpreni neordinaran estmanieron por protekti sin.”

“Ĉu vi ne opinias, ke li komedias laŭvole?”

“Li komedias tute certe, sed ne laŭvole, kiom mi rajtas juĝi post tiel malprofunda ekkono. Komedii fariĝis por li kvazaŭ dua naturo. Mia interpreto estas, ke dum la infaneco li rimarkis, ke li sukcesas ridigi la aliulojn kaj iamaniere regi la situaciojn dank’al tiu konstanta komediado. Homo, kiu ridas, malpli emas ataki, kaj ŝajnis al mi, ke Plum sentas sin ege vundebla.”

“Vi ĵus diris ‘regi la situaciojn’ kaj tio koincidas kun mia propra takso, nome, ke la ridinda personeco, kiun li alprenas, ebligas al li estri la ĉirkaŭularon. Li devigas la homojn agi aliel ol nature, kaj ilin devigas adaptiĝi al li, ĉu ne?”

“Jes. Pli malpli tia mi sentas lin.”

“Ĉu kun liaj tikoj, lia mallerteco, liaj emociaj reagoj, li povus esti agento por iu ŝtatsekreta servo?”

“Kiel diri? Mi ne konas lin sufiĉe. Li certe aspektas kiel fuŝulo, kun malbone kunordigitaj movoj. Sed tio povas esti masko. Ĉiam ŝajnas al mi, ke malantaŭ la masko, li profunde amuziĝas. Miaopinie, se la tasko estas adaptita al lia personeco, li tre bone povus plenumi ĝin. Sed oni ne postulu de li ion fizike danĝeran.”

“Kaj kion vi opinias pri murdkapablo? Ĉu li estas homo, kiu mortigus se necese?”

Ĝoja profundiĝis en la pensojn. Ŝi provis mense revidi Jakobon Plum , liajn strangajn gestojn, liajn klaŭnajn, sed fojfoje kortuŝajn, esprimojn, liajn dirojn tiel malsimilajn ol tio, kion oni ĝenerale aŭdas.

“Li certe havas multege da energio. Oni parolis al mi pri lia giganta laborpovo, kaj pri tio mi ne miras. Rigardante lin, oni sentas, ke lia nerva sistemo bolas konstante. Kaj tamen, laŭ liaj kolegoj, kiujn mi pridemandis, li neniam estas elĉerpita, kio signas neordinarajn rezervojn da nerva energio. Nu, kial mi tion diris? Tio ne rilatas al via demando.”

“Jes. Vi scias, Ĝoja , kiom mi fidas vian juĝon pri homoj. Ĉiam via opinio pri suspektato min ege helpas. Ĉu Plum laŭ vi kapablas murdi?”

“Li havas la necesan inteligentecon por plani, li povus havi motivojn, kun sia torturita, tre kompleksa psiko, eble li ne havas multajn inhibojn, almenaŭ normalajn inhibojn: aspekti ridinde amuzas lin pli ol lin ĝenas, kio karakterizas homon ne atribuantan egan gravecon al la sociaj juĝoj kaj sekve eble ankaŭ al sociaj konceptoj pri moraleco. Li verŝajne havas propran moralecon, tute malsaman ol la komuna.”

“Tio staras sur la pormurda flanko de la bilanco; ĉu io sur la kontraŭmurda?”

“Jes, lia sentemo. Li efektive impresas min kiel homo, kiu tre malfacile povas suferigi.”

“Sed Kertsch ne suferis. Li estis tuj senkonsciigita, anestezita. Li mortis post kelkaj minutoj da dormo.”

“Vi pravas. Kiel scii? Vi ne imagus, kian strangan ideon mi ĵus havis. Bildiĝis miamense Jakobo Plum en la kabineto de Kertsch . Ili diskutas. Ili amikiĝas (kiu diris al ni, ke ili estis malamikoj, se ne Plum mem?) kaj Plum montras al Kertsch glaveton, kiun li ĵus trovis en iu azia bazaro, kaj grandageste teatrante apud li, kun ridegoj ambaŭflanke, per mallerta movo senvole trafas Kertsch -on rekte en la koron. Tiam, li ekscitiĝas, teruriĝas, panikas, kaj kure foriras mensogante al la gardisto...”

“Se tiel estis, vi solvas la problemon de la motivo – se problemon ni havus koncerne lin – laŭ tre bela maniero. Kara, ĉi-foje vi ne helpas. Vi komplikas la serĉon de la vero. Ĉar estas io tre ĝusta en tio, kion vi ĵus diris. Plum estas tia homo, kiu neniam atingus la koron de iu ajn, se li ĝin celus, sed kiu tre bone povus, fuŝe, mallertamove, trafi nete en la centron...”

Загрузка...