14
Jano Karal listigis demandojn, kiujn respondi necesos:
– ĉu la merkreda ĉinaĵo enhavis kombinon de forte spica kaj sukerita kunmanĝaĵo? (se jes, ĉu eblis al f-ino Bolomaj interŝanĝi sian manĝaĵon kun tiu de P.J.?)
– ĉu iu vidis P.J. gluti sian medikamenton merkredon vespere? aliajn merkredojn?
– ĉu li havis simptomojn de kora malfacileco fine de la kurso?
– ĉu vere la du amikinoj-kursaninoj forestis merkrede?
– kie troviĝis la kuracilskatolo ĉiufoje, kiam P. eliris kaj vespermanĝis ekstere?
– ĉu Lejla Gorazdo scias pri la samseksema amiko?
– kiuj, krom Lejla , partoprenis la mardan gitar- kaj babilvesperon?
– kial Karina Frisk ne diris, ke P. aĉetas la kuracilon en ŝia apoteko?
– kiu profitas per la morto de P.?
*
Pri la unua punkto plej bone estis informiĝi tuj ĉe la supro, t. e. ĉe s-ro Ljaŭ Fengguo .
La ĉino, iom dika kvardekjarulo, kun tre afabla vizaĝo, troviĝis hejme.
“Vi gvidas kurson pri la ĉina kuirarto, ĉu ne?”
“Arto estas la ĝusta vorto, sinjoro polican’, jes efektive,” li respondis laŭ perfekte sanktavala prononco.
“Ĉu bone iras?”
“Jes, mi estas kontenta.”
“Kion vi instruis pasintan fojon?”
“Ni refaris jam-faritaĵojn, tiel ke mi metis tri: spinacoŝinkan supon, salikokajn bulojn kaj rizon frititan.”
“Ĉu tiuj estas tre forte spicitaj?”
“Ne, tute ne; multaj personoj imagas, ke ĉina manĝo flamas enbuŝe, kiel hinda aŭ afrika, sed tio ne estas vera. Kompreneble, laŭ la maniero de Sichuan aŭ de...”
Karal interrompis:
“Ĉu la manĝaĵoj de pasinta merkredo estas sukeritaj?”
“Ne, ili tute ne dolĉas. Oni metas iomete da sukero en la saŭcon, kompreneble, sed malmulte, kaj la manĝanto ĝin ne sentas. ‘Sukerita’ estus netaŭga vorto.”
“Sekve ne estis kombino de forta spicaĵo kun sukerita afero?”
“Tute ne. Ĉu vi eble aludas la dolĉacidan spicon? Mi ankoraŭ ne elmontris tiujn, sed eĉ tie la miksaĵo estas el sukerita kaj acida gustoj, ne el dolĉa kaj spica.”
“Dankon. Tio estis grava afero. Nun alian. Via grupo enhavas junan viron eble dudektrijaran. Ĉu al vi estas klare, kiun mi celas?”
“La knabo kun tre bela vizaĝo. Jes, sinjoro.”
“Ĉu vi iufoje vidis lin gluti kuracilon dum la manĝo?”
“Mi ne atentis.”
“Kion vi trinkas dummanĝe?”
“Teon, ofte jasmenan. Sed... atendu, mi koncentru mian penson... Jes, kompreneble mi vidis lin. Li ĉiam verŝas al si glason da akvo, kiun li metas apud la bovlon. Estas por gluti kuracilon. Vidu, se vi ne demandus pri la trinko, mi forgesus pri tiu detal’.”
“Ĉu li faris ĝin lastfoje?” Jano demandis streĉite.
“Mi ne ĵurus. Mi vidis, ne tiom la kuracilon, kiom la glason kun akvo. Ĉu mi eĉ vere vidis lin gluti? Nun mi memoras, ke foje mi aŭdis lin diri al la kunulo: ‘Mi prenos akvon, ĉar kun tiu varmega teo, mi ne sukcesas gluti mian medikamenton’.”
Jano tiris el sia teko kvin farmaciaĵojn, inter kiuj troviĝis unu skatolo identa kun tiu trovita en la ĉambro de Paŭlo, kaj unu relative simila.
“Ĉu vi rekonas ion?”
“Ho jes! Nun kiam mi vidas... Ĉi tiun. La juna sinjoro metis ĝin kelkfoje apud la bovlon.”
La ĉino senhezite montris la ĝustan. Ne restis dubo, ke Paŭlo enbuŝigis la kuracilon dum la kurso.
“Ĉu vi parolis kun li pri aliaj aferoj ol kuirado?”
“Ne. Mi aŭdis lin paroli entuziasme pri Ĉina Popola Respubliko. Mi estas el Singapur’. Neniam iris en la ĉinan praavan landon. Mi ne ŝatas politikajn diskutojn. Mi do ĉiam evitis paroli pri io alia ol ĉina kuiro aŭ ĉina kultur’ ĝenerale.”
“Ĉu li aspektis normale lastfoje?”
“Jes. Li ofte ekscitiĝas. Tia li estis.”
“Ankaŭ fine de la kurso?”
“Jes. Mi rimarkis nenion specialan.”
“Ĉu ĉiuj ĉeestis pasintan merkredon?”
“Ne. La du junaj fraŭlinoj ne venis.”
“Ĉu okazis io, kion vi rimarkis – ia incidento – inter s-ro Jorli kaj la maljunulino?”
“Li ofte mokas ŝin. Li konsideras ŝin freneza, kio ŝokas min, ĉar al personoj maljunaj oni ŝuldas respekton, ĉu ne? Ni ĉiuj ja maljuniĝas. Estas stulte ne lernigi al junuloj honori geavojn, ĉar kiam venos ilia vico maljuni... Ŝi rezonas neĝuste, kiel ni faros ŝiaaĝe. Mi rimarkis lastfoje, ke ŝi ne manĝas, kvankam ĝenerale ŝi estas frandema. Kaj ŝi rigardadis lin ofendiĝe. Li eble mishumure verŝis tro da ostra saŭco, da aromaĵo, aŭ ion similan en ŝian manĝaĵon. Li havas tian karakteron.”
Nenion pli Jano eksciis el tiu simpatia ĉino, kies sanktavalaj manieraĵoj impresis tiel strange. Sed el la malmulto dirita, li ricevis konfirmon de antaŭa supozo: ke Jorli enkorpigis al si la venenon per la kuracila kapsulo. Neniu alia hipotezo taŭgus kun la nun certaj faktoj.
15
Pensante, ke la laboratoria raporto koncerne la skatolon verŝajne ne estos jam preta, Jano decidis revidi Lejla n Gorazdon.
Li piediris tra la parko, direkte al ŝia laborejo, kiam ĝoja voĉo lin surprizsaltigis:
“Ej! Kara – Karal !”
Nur unu persono uzis tiun amikan vokmanieron. Jano turnis sin. Efektive, la multfaceta junulo alrapidis de flanka vojo kun larĝa rideto.
“Saluton, Stefano. Vidi vin min plezurigas, eĉ pli: ravas.”
“Tian efikon mi havas sur multajn personojn, kvankam mi ne komprenas ĝin. Ĉu vi pensas, ke mi devus iĝi klaŭno?”
“Hehe! Vi ne maltaŭgus. Sed ne pro tio mi ĝojas vin renkonti. Nur profesie.”
“Oj ve! Vi korkrevigulo! Tion mi devus atendi. Korpo de porko! Ne mi kiel persono metas sur vian detektive grizan mienon iom da suna gajo, nur mi kiel maŝino-por-informi-mallaboreman-policon.”
Li komike eligis afektitan ĝemspiron.
“Nu, nu, nu, ve kaj ve!” li ree ĝemspiris, “mia nuna filozofio devigas min respekti eĉ la plej malplaĉajn insektojn. Sendube policanoj estas tie inkluzivitaj. Plej respekte mi do nun demandas, kion mi povas fari serve al la detektiva moŝto.”
“Vi povas sidi surbenke kun mia moŝto, se tio ne estas postul’ tro ofenda por vigla junul’ kiel vi,” Karal respondis, moke imitante la sanktavalan manieron paroli.
“Vi ŝatas benkojn ĉi-parke. Mi tion rimarkis,” ridvoĉe diris Stefano, kiu aldonis per tre mallaŭta konfidenca tono:
“Ne timu, mi ne diros al onklino Ĝoja , ke ĉiufoje, kiam mi trairis la parkon, ekde pasinta vendredo, mi vidis vin amindumi kun malgranda bulo da graso, cetere iom tro nerva por mia gusto ... mi lasas ŝin al vi. Fidu la lojalan nevon: mi ne perfidos vin.”
“Kial vi diras: ‘ĉiufoje’. Nur unu fojon mi parolis kun ŝi.”
“Efektive, nur unu fojon mi trairis la parkon ekde pasinta vendredo. Haha!”
“Ne tre sprite! Sed jen, eksidu kun mi, ĉi tiu benko perfekte taŭgas. Kaj lasu viajn klaŭnaĵojn dum momento por raporti pri via misio. Ĉu vi trovis ion?”
“Iun vi volas diri, ĉu ne? Iujn mi trovis. Preskaŭ ĉiujn, fakte. Unu konigis al mi alian, kiu rilatigis min kun alia, ktp ktp. Kaj jen mia fidela raporto: nenia ĵaluzo al Jorli inter tiuj geknaboj; ili ĝenerale ŝatis lin kaj ne trovis lin sufiĉe forta personeco por lin envii. Li havis unu amatinon post la alia. Antaŭ kelkaj semajnoj, estis apotekistin’, laste laboristino el viandopakejo. Mi sukcesis paroligi kelkajn el tiuj knabinoj. Ilia vidpunkto tre similas: ‘bona knabo, iom tro ekscitita, tre bela por rigardi, sed ne vere alloga al normala ino’.”
“Kaj la viroj en la grupo?”
“Simile reagis, kun simila juĝo. Tio plej frapis min pri tiuj uloj. Ili ĉiuj reagas same, kion ajn vi diras. Verŝajne pro vivi tiom kune, sen eliri el sia sfero. Kredu min: por esti kompleta personeco, necesas havi multajn diversajn okupojn...”
“Ne faru la paroladon pri via vivkoncepto. Mi konas ĝin parkere,” rompis Jano. “Kion ili diras pri la morto?”
“La samon. Ili ĉiuj diras la samon ankaŭ prie,” Stefano dialektis. “Kaj ne stultan hipotezon. Por ili estas neniu dubo: la krimon kulpas la polico.”
“Kion?” Karal eksaltis.
“Vi aŭdis ĝuste: ili estas tute certaj, ke la polico mortigis Paŭlon por seniĝi je hom’, kiu kuraĝis serioze endanĝerigi la burĝan socion.”
“Ili kredis tion pri Jorli , ĉu vere?”
“Tute firme. Ili trovis Paŭlon ekscitita, tro nerva kelkfoje, ne sufiĉe stabila por vere forti, sed ili admiris lian kuraĝon kaj lian manieron organizi. Ili pensis, ke lia bela vizaĝo utilas, ĉar oni ne facile suspektas iun, kiu aspektas anĝele. Sed ili konvinkiĝis, ke la polico eksciis pri liaj planoj, kaj decidis lin likvidi.
“Ĉiuj senescepte?”
“Ĉiuj, kun kiuj mi parolis aŭ pri kiuj mi sciis, pensas same. Kaj mi ne dubas pri la sincereco. Kelkaj memoras min de la tempo, kiam mi aliĝis al la rondo de marksismaj studoj. La plimulto en tiu grupo estas studentoj, kaj la fakto, ke mi estas parta laboristo multe kontribuis al mia prestiĝ’. Ili ne scias, ke mi estas via nevo, kaj mi pretus veti, ke ili diris la veron.”
“Kaj en la atleta klubo, ĉu vi eksciis ion?”
“Ili ne sciis pri la morto de Jorli . Ili konas lin ne tre bone, ĉar li ne estis vere regula partoprenanto. La ĉefa komento pri li estis: ‘li ne ŝatas perdi’. Li volonte sekvas la trejnon, kaj li montriĝas infane-naive memkontenta, kiam li en kuro alvenas unua. Pluraj diras al mi: ‘ne vera sportul’; tiu knabo bezonas sti admirata’.”
“Ĉu ion alian vi eksciis, kio helpus en mia enketo?”
“Ne. Ŝajnas al mi, ke jam estas multego. Ĉu vi ne samopinias?”
“Ho jes, Stefano, vi helpis min grandioze. Estu dankata. Permesu nun, ke mi rapidu ... al mia amatino.”
“Ĉu vere?”
“Jes. Post duonhor’ (kiel diras vi el Sanktavalo) vi trovos min ĉi tie sidantan kun fajrosanga bruna vulkanino.”
“Kapro de parko! Vi scipovas virvivi!” Li okulumis. “Ne timu, mi ne diros al onklin’.”
Kaj li malaperis for.
*
En la superbazaro, kie Lejla deĵoris, estis plene aktiva tempo. La policano do iris peti de ŝia estro, ke ŝi kelkan tempon interrompu la laboron.
Alvenante, ŝi impresis lin kiel laca, pli aĝa, pli maldika. Li kondukis ŝin al la apuda parko, kaj elektis benkon diskrete lokitan. Ŝia voĉo perdis multe el sia antaŭa firmeco, kiam ŝi respondis al li:
“Jes, mi sciis, ke Paŭlo iris Kastelomaran. Al mi tio ne plaĉis. Aliflanke mi pensis, ke tiu ulo povus esti fonto de mono por niaj agadoj, kio plej utilus. Sed mi opinias, ke mi diris tion al mi, por min trankviligi, ĉar mi vidis, ke la invito tro tentas Paŭlon, kaj li ne havas la forton rifuzi. Kontraŭ dusemajno da pagata nenifar’, apud blua maro, kun bonaj manĝoj kaj bona lito, kiu rezistus, vivinte tutan vivon da proleta penado?”
“Ĉu vi ne trovis tiun inviton ekstreme stranga?”
“Ho jes! Mi unue pensis: estas la politikaj kontraŭuloj de Paŭlo, kiuj volas lin logi malproksimen, eble por lin murdi, aŭ por lin kompromiti. Sed li iom pli rakontis pri la ulo, tiel intense, ke ... Mi ne rezistis. Mi foje atendis kaŝite la finon de l’ kurso ĉinkuira, tiom mi scivolis. Feliĉa hazardo faris, ke ĝuste tiuvespere ili longe babilis sur la trotuaro antaŭ ol disiĝi. Ili ne vidis min. Mi ne aŭdis ĉion, sed tamen sufiĉe. Precipe mi lin observis. Mi komprenis, finfine.”
“Kion ĝuste vi komprenis?”
“Ke tiu ulo estas virama, ke li enamiĝis al Paŭlo. Estis videble, aŭdeble. Li ĉiumomente provis lin tuŝi. Kaj Paŭlo ...”
Ŝi ekploris, kaj ŝia plua rakonto estis hakata de singultoj kaj snufoj.
“Paŭlo ne rezistis, ne alprenis firman rifuzan sintenon. Li rigardis tiun fiulon, kvazaŭ sorĉata, direktis al li sian ... sian ... (la plorsingultado intensiĝis) ... sian mirindan rideton. Mi pensis: li estas kvazaŭ senhelpa birdo fascinata de serpento. Tio min naŭzis, ŝiris mian animon. Mi volis fari ion, riveli min, krii skandale, sed mi estis tro malfeliĉa. Ŝajnis al mi, ke tro malfruas, ke Paŭlo jam amas lin.”
“Tamen vi vidis Paŭlon plu, ĉu ne?”
“Jes. Poste, mia kuraĝo revenis. Tiuvespere miaj revoj diskrevis, mi tion ne atendis, estis nur scivola. Sed poste mi decidis lukti, tamen neniam kuraĝante paroligi Paŭlon pri tiu afero. Mi ĉefe emfazis la neceson politike agi, pensante, ke nur tio lin deturnos de tiu dekadenca burĝo. Ve!”
Rea plortorento. Tiu sperto sendube estis superhome suferiga al la eta “karnobulo”. Jano komprenis, kaj sentis kompaton.
“Paŭlo!” ŝi ekkriis, tenere, kaj daŭrigis: “Li ne plu estis la sama. Mi ne mensogis la alian fojon, kiam mi diris, ke lundon antaŭ lia morto ni kune kuŝis. Kuŝis ni kune, estas vero, sed nur kuŝis. Ĉu vi komprenas? Ekde la tago, kiam tiu sukcesis lin trafi, mi ne scias kiel, Paŭlo lite kun mi malpli kaj malpli viris. Tiun lundon estis kompleta fiasko. Imagu. Viro dudektrijara! Tiu perversulo lin fuŝis komplete.”
“Oni ne sukcesas tiel facile ŝanĝi iun, se ne ekzistas en ĉi-lasta profundaj tendencoj samdirektaj”, pensis Karal samtempe memorante, ke homo, kia Timoteo Valdunja , ekzemple, ĉiam taksis Paŭlon ne aŭtente vira. Li demandis:
“Mardon pasintsemajne, vi pasigis la vesperon kun amikoj. Mi bezonas scii, kiuj ili estas. Ĉu vi bonvolos?”
Ŝi hezitis, momenton alprenis sian defian mienon, kaj fine levis ŝultrojn, kvazaŭ por signifi “nenio plu gravas nun”. Ŝi donis iliajn nomojn, plus kelkajn personajn detalojn, kiujn li notis. La detektivo konstatis, ke ĉiuj jam troviĝis sur la listo, kiun li donis al Stefano: estis ĉiam la sama rondo. Fine li demandis:
“Koncerne la kuracilon, kiun Paŭlo glutis ĉiuvespere. Kie li konservis ĝin?”
“Estis du lokoj: en tirkesto liaĉambra, kaj en la maldekstra poŝ’ de la pluvjako, kiun li ĉiam surhavis ekstere.”
“Ĉu li kutimis konservi tiun jakon sur si, kiam li restis ie interne, ekzemple en restoracio, ĉe la laboro, ĉe amikoj?”
“Ne. Estas palto-jako, kiun li surmetas ĉi-sezone por eliri, kiam estas ne tre varme; sed kie oni ankoraŭ hejtas, li forprenas ĝin kaj ĝenerale pendigas ĝin sur hoko. Li ne ŝatas lasi ĝin ie ajn sur seĝo, pli malpli fuŝe faldita, kiel multaj faras.”
“La aferoj preciziĝas”, pensis Jano, forlasinte la dikulineton kaj, paŝante oficejen, li mense ordigis la nun farotajn taskojn.
16
La reston de la mateno la detektivo pasigis serĉante konfirmon de faktoj jam konataj. Ĉu telefone, ĉu vizite, li tiel eksciis, ke jenaj faktoj troviĝas ekster ĉia dubo: la ĉina manĝaĵo de l’ fatala merkredo ne enhavis kombinon de dolĉa kaj spicforta aĵoj; Paŭlo ĝenerale glutis la kuracilon meze de vespermanĝo, helpante sin per malvarma akvo; oni vidis lin tion fari ankaŭ la koncernan merkredon; la du junaj amikinoj ne ĉeestis la kurson tiutage; kiam li vizitis la kurson, Paŭlo ĉiufoje pendigis sian jakon sur hoko enireja, apud la necesejo, ĉar en la kurskuirejo estis varme. Koncerne eventualan malfacilecon spiri fine de la kurso, simptoman pri serioza kormalfortiĝo, la opinioj diferencis: la ĉino nenion rimarkis; laŭ f-ino Bolomaj , li parolis rapide, ekscitiĝe, tute kiel kutime; laŭ s-ino Gutmanis kaj s-ro Agister , li efektive spiris iom kiel persono, kiu suprenkuris ŝtupare.
Nun, kiam ne restis dubo pri la tempo kaj maniero de l’ forpaso, oni povis ekskludi la sinmortigan hipotezon: estus psikologie neimageble, ke homo, kiu volas ĉesigi sian vivon, iras ekscitita al regula kunveno, kaj meze de ĉiuj, sen videbla emocio, englutas mortigan substancon, kiun li antaŭe enigis en gelatenan kapsulon.
La sola allasebla klarigo pri la morto de Jorli do estis, ke iu metis en la poŝon de l’ jako (eventuale en la tirkeston hejme) mortiga(j)n kapsulo(j)n, aŭ en la skatolon de Paŭlo, aŭ en similan, antaŭe preparitan skatolon. Tiumerkrede, laŭ du atestantoj – Sergjo Agister kaj Elsa Gutmanis – Paŭlo eliris el la kursejo ĝuste antaŭ la manĝo por iri preni la medikamentan skatolon el sia jako, enireje.
Senkuraĝige por enketisto estis, ke, tiumetode, la momento, kiam la viktimo enbuŝigis sian mortigilon iĝis komplete hazarda. La tuta kutima rezonado per alibioj do fariĝis neaplikebla ĉi-kaze.
La raporto de l’ polica laboratorio alvenis tuj antaŭ tagmezo. Ĝi estis miriga.
La kartona skatolo, por produkto tiuspeca, estas la eksteraĵo. En ĝi troviĝas papero kun fakaj indikoj kaj plata ujo el vitreca plasta materialo, plena je gelatenaj kapsuloj enhavantaj la pulvoran medikamenton. Malmola plasta ŝtopilo fermas la ujon.
Kaj sur la ŝtopilo kaj diversloke sur la ujo la laboratorio trovis klarajn fingrospurojn lasitajn de du personoj: Jorli , kaj iu nekonata. Ĉi-ties estis pli multaj ol tiuj de l’ viktimo, kiuj estis kelkloke stampitaj super tiuj de la nekonato. Pligrandigitaj fotoj de l’ fingropremaĵoj estis aldonitaj al la raporto.
Ĉiuj kapsuloj restintaj en la ujo enhavis nur la normalan medikamenton, sed mikroskopa studo de la etaj polveroj troviĝantaj en la kartono rivelis kristalon de ĥalkomfalino.
La lasta detalo nur konfirmis pliafakte punkton jam certan, nome, ke iu uzis la medikamenton kiel rimedon por murdi Paŭlon. Janon ĝi do ne surprizis. Sed alia fakto mirigis lin, nome, ke tiom da fingropremoj stampiĝis sur la ujo.
“Nekredeble”, li pensis. “La krimo ĉiurilate signas ruzon kaj inteligenton. Kiel la krimulo, niaepoke, povis kulpi tiel stultan eraron, kiel manipuli nudamane plastan ujon, sur kiu la fingroj nepre lasas spurojn identigajn?”
Li decidis havigi al si fingrostampojn de ĉiu koncernato, komencante per Karina Frisk kaj ges-roj Gutmanis , pro la kuracila metodo murdi, kaj transironte poste al Landarte , ĉar la mortigilo devenis de Afriko.
*
Li malfruis por la hejma tagmanĝo. Post kiam la infanoj foriris, dum li retroviĝis sola kun la edzino por trinki la tradician kafon, ŝi alparolis lin kun brilaj okuloj:
“Mi legis la paperojn de Jorli , kiujn vi alportis hejmen hieraŭ.”
“Ĉu interese?”
“Jes kaj ne. Teda makaroniaĵo de iu obsedata per infana deziro ĉion revolucii. Sed io frapis min, kio vin interesos.”
Ŝi haltis. Li rigardis ŝin, scivola. Tuj enirinte, li jam divenis, ke ŝin jukas la senpacienca deziro ion komuniki, sed la ĉeesto de infanoj ŝin malhelpis.
“Eble mia psikologia trejniĝo misgvidas min,” ŝi reparolis, “kaj ĉi tio estas nur hipoteza. Tamen mi min demandas ...”
Ŝi ree eksilentis; ĉu intence, por tikli lian scivolemon?
“Vi vin demandas ...”
“Mi min demandas, ĉu povus esti nur ŝanca afero. La ekzemploj, kiujn li uzas, la simboloj, per kiuj li esprimas bilde sian penson, la metaforoj, ĉio ĉi turniĝas ĉirkaŭ unu temo obsede: fajro.”
“Nu, tio estas normala. La koloro simbola pri revolucio estas ruĝa, kiel fajro, kaj tiuj junuloj volonte parolas pri fajrigo de la malnova socio, ktp.”
“Jes. Tamen gravas la ofteco: ĉe la aliaj, tio okazas normalkvante; ĉe Paŭlo estas kvazaŭ konstantaĵo.”
“Kaj kion vi konkludas?”
“Mi meditis pri tiu fakto. Mi pensis pri ĉio, kion vi diris pri Jorli . Ĝi formas koheran psikan bildon: nestabila junulo, kiu deziras venĝon, sopiras al heroa ago, kapablas sadisme ĝui detruon, dubas pri sia valoro kaj vireco, kaj provas korekti tiujn dubojn pruvante al si, ke li estas grandulo. Jen lia karakter’, ĉu ne? Krome, lia familio mortis dombrule, se mi ne eraras, kio povis profunde impresi la psikon de tia sentema infano, kaj veki en li nekonsciajn fantaziaĵojn donantajn al fajro valoron de sorĉa mistero, kiun solvi nur konkreta ago povus.”
“Efektive.”
“Nu, memoru, kion li ŝmiris sur la Granda Ponto: ‘ BOJKOTU Ĉ-T ’. Kaj memoru, ke kelkajn tagojn poste, la aludita ĉiovendejo – Alta Turo – komplete brulis, ke la polico konvinkiĝis, ke estas krima far’, kvankam ĝi neniam sukcesis trovi la junulon, kiu suspektinde eliris kaŝe el la magazeno, kaj kiun, malgraŭ lia singardo, pluraj atestantoj vidis ...”
Dum momento, Jano ŝin rigardis kun buŝo malfermita.
“Diable!” li diris, kaj plu silentis, kvazaŭ trafita de fulmo.
“Via elpensaĵo min stimulas,” li fine voĉis. “Ĉu Paŭlo estus la kulpinto de tiu fajrego? Estos facile kontroli.”
“Tion mi pensis. Kvankam mi ne imagas, kiamaniere tio povas rilati al lia morto ...”
“Mi kuras oficejen. Vi havis genian ideon.”
Ŝi penis lin haltigi:
“Ej! Ne flugu tiel, vi povus tamen minuton ripozi ...”
Tion ŝi diris kvazaŭ laŭrite. Ŝi ja scias, ke kiam lin tenas simila ideo, nenio allasus prokraston. Videble lia menso jam fulmis al nova direkto.
*
“ Izabela !” li kriis enirante. Feliĉe, ŝi jam alvenis.
“Je via dispono!” ŝi respondis, mokfarante soldatan saluton.
“La dosieron pri la brulego de Alta Turo, tuj! Kaj poste, traserĉu nian kolekton por trovi kvar aŭ kvin fotojn de viroj kiel eble plej similaj al Paŭlo Jorli .”
Post kelkaj minutoj ŝi alportis la dosieron. Ĝi enhavis la atestojn de tri personoj vidintaj la junulon, kiun fasko da faktoj aperigis kiel tute probablan respondeculon de l’ krima bruligo. Polica desegnisto estis farinta krajonan portreton de la knabo laŭ tio, kion la tri vidintoj indikis kaj sugestis korekti. La rezulto relative bone similis Paŭlon, kvankam ĝi tute ne reproduktis ties belecon.
Tuj post kiam Izabela alvenis kun kvino da fotoj, Jano ilin prenis kaj reiris for. La ŝanco lin favoris: ĉiuj tri atestintoj troviĝis en la urbo. Kiam li montris la fotojn de kvin malsamaj viroj, petante indiki la fuĝinton el Alta Turo, ĉiuj tri, post atenta rigardo, elektis tiun de Jorli . Per stranga zigzagado, la enketo pri juna venenito jen solvis problemon, ĉe kiu jam plurajn semajnojn la polico stumblis sen espero progresi.
17
Aĉetantoj ĉi-foje svarmis en “Popola Apoteko”. Jano do decidis iom promeni antaŭ ol komenci sian demandadon. Blovis vento, kaj nuboj rapide sekvis unuj la aliajn, tiel ke, laŭ la orientiĝo rilate al la ventodirekto kaj laŭ tio, ĉu la suno nun brilis aŭ estis kaŝita, al promenanto ŝajnis, ke li pasas de vintro al somero aŭ inverse en nur kelkaj sekundoj.
La detektivo paŝis surkaje laŭ Tjazo, fakte ĝuante tiujn temperaturŝanĝojn, kiuj kolerigus iun ne naskitan kiel li kun plusoj da bonhumoro. Li ne pensis pri sia enketo. Du knaboj, dekunu-dekdujaraj, ludis sur la kajo. Aŭdiĝis plaŭd-bruo.
“Korpo de porko!” sakris unu, “mi faligis ĝin.”
“Bufido!” koleris la alia. “Ĉiam same kun vi! Hejme nin trafos bela ben’, vi vidos!”
Janon amuzis la muziko de l’ voĉoj, tipe sanktavala. Malvarma ekblovo lin tremigis, kio pensigis lin pri la varma apoteko. Li iris returne.
Kvankam pluraj personoj ankoraŭ staris interne, li decidis eniri. Li gestis al Karina Frisk :
“Ĉu vi povus liberiĝi minuteton?”
“Momenton! Mi petos permeson.”
Ŝi tuj revenis jesante. Manke de diskreta loko en la apoteko, li proponis al ŝi apudan kafejon.
“Mi min demandas, ĉu vi mensogis al mi,” li diris incite, kiam ambaŭ sidis sur la komfortaj seĝoj.
“Ne mi,” ŝi simple respondis, atendante klarigon.
“Ŝajnas, ke Paŭlo Jorli aĉetadis ĉe vi medikamentojn, eĉ freŝdate,” li diris, elpoŝigante la kartonan skatolon kun la marko “Popola Apoteko”. “Tion oni trovis ĉe li.”
“Mi de antaŭ tre longe ne vidis lin en nia butiko,” ŝi diris same trankvile. “Sed tion ni facile kontrolos. Vian medikamenton oni ricevas nur kontraŭ kuracista preskribo, kaj ĉiujn preskribaĵojn ni registras.”
“Kio garantias, ke vi ne havigis tion al li, sen ĝin registri?”
“Mi ne estas freneza. La stoko devas egali la aĉetojn minus la vendoj. Nia librotenado estas strikta por produktoj postulantaj preskribon. Vi povos demandi la mastron.”
Post nelonge, Karal reestis en la apoteko, foliumante dikan libron. La kontrolo montris, ke efektive Paŭlo Jorli ne aĉetis tie kuracilojn submetitajn al la leĝo pri preskribo. Sed la koncerna libro entenis surprizon: du semajnojn antaŭ ol Paŭlo mortis, aĉetis la menciitan kuracilon f-ino Marta Bolomaj , laŭ preskribo de d-ro Gutmanis !
Detektivo Karal petis f-inon Frisk inki al si la fingrojn kaj ilin premi sur paperon. Ŝi akceptis senkomente, kvazaŭ la fakto stari inter la suspektatoj ŝin tute ne koncernus.
Ree en sia oficejo, li komparis la fingrostampojn kun tiuj en la raporto. Ne povis esti dubo: Karina Frisk ne estis la persono, kiu manipulis la ujon. Pri tio Jano ne miris. Li sciis, ke ŝi estas inteligenta. Se ŝi farus krimon, ŝi tian eraron ne kulpus.
*
“Ĉiam malfidu la propran inklinon”, konsilis al si polica detektivo Karal respondante la saluton de d-ro Gutmanis . Li sentis fortan simpation al la milda korfakulo, kies vizaĝo esprimis tiel bele miksaĵon el bonkoreco, anima simpleco kaj rafinita kulturo maloftan eĉ en la Sankta Valo de Tjazo, tamen neordinare riĉa je simpatiaj homtipoj.
“Sinjor’ doktoro,” Karal komencis, nekonscie uzante la lokan elizion, “unu el viaj freŝdataj klientinoj estis iu maljuna fraŭlino, laŭnome Marta Bolomaj .”
“Preskaŭ okdekjara, ĉu ne vere?” respondis la kuracisto, samtempe traserĉante sian sliparon. “Jes, mi memoras ŝin. Fenomeno, mi taksas ŝin. Kion vi deziras pri ŝi, se la devo respekti profesian konfidencon ...”
“Mi pensas, ke vi ne bezonas perfidi sekreton. Ŝi prezentis preskribon de vi por la sama medikamento, kiel Paŭlo Jorli , kaj mi volus scii, ĉu tiu preskribo estas aŭtenta.”
“Ĉu vi suspektas ŝin? Jes, tion mi povas konfirmi. Preskribis mi la kuracilon.”
“Se mi demandos kial, vi respondos, ke vi juĝis tion plej bona ŝiakaze, aŭ ke precizigi viajn motivojn kontraŭus la regulon pri medicina sekreto. Mi do ne demandos.”
La kuracisto ridetis.
“Kaj tamen vi demandas, ĉu ne vere? Fakte, tiu persono fartas rimarkinde bone, se oni konsideras la aĝon. La koro tute sanas. Krom iom da reŭmatismo, peza digesto, malfacileco endormiĝi, ŝi suferas nenion. Almenaŭ fizike. Psike, kompreneble, estas alia afero.”
Li eksilentis, pripensante.
“Jes?” kuraĝige diris Jano.
“Ideoj de persekutiĝo. Vi tion certe rimarkis, ĉu ne vere? Tial mi ne komprenis, ke ŝi venas al mi, nekonata kuracisto, dum ŝi certe havas sian, kiun ŝi fidas. Tiaj personoj emas malfidi iun ajn krom kelkaj elektitoj.”
“Ĉu ŝi bezonis la medikamenton?”
“Bezonis? Hm. Korpe, certe ne. Psike, mi dirus jes. Ŝi bezonis, ke iu okupiĝu pri ŝi, patru al ŝi, kaj donu al ŝi ian ‘magian nutraĵon’.”
“Kiel ŝi klarigis, ke ŝi unuafoje venas al vi?”
“Tre rekte. Ŝi diris: ‘Mi aŭdis junulon rakonti, ke li ricevis de vi medikamenton por tiuj kaj tiuj simptomoj. Mi havas ekzakte la samajn. Bonvolu doni ĝin ankaŭ al mi’. Ŝi parolis, kiel eta infano, kiu dirus: ‘Joĉjo ricevis karamelbombonon, ankaŭ mi rajtas ricevi unu’. Tial ŝajnis al mi saĝa preskribi al ŝi la samon. Kiel mi jam diris al vi, tio estas sendanĝera ...”
Ili ankoraŭ babilis kelkan tempon pri diversaj aferoj sen rilato kun la enketo, sed finfine Jano atingis la malagrablan parton de sia vizito: peti de la kuracisto fingrostampojn. D-ro Gutmanis montris kompatigan malĝojon:
“Do ankaŭ min vi suspektas?”
“Ne kaj jes. Mi suspektas neniun. Mia tasko estas, ne suspekti, sed kolekti kiel eble plej multe da informoj, faktoj kaj donitaĵoj pri ĉiuj. Pro cirkonstancoj, kiujn mi ne rajtas eldiri, fingropremaĵoj fariĝis grava elemento en la faktaro. Senkulpigu min.”
*
Ricevinte la fingrostampojn de la kuracisto, kiu post tio tre rapide remontris gajan mienon, la detektivo turnis sin al la apartamento, por renkonti s-inon Gutmanis . Ŝi aperis malpli timema ol la antaŭan fojon, kvazaŭ ŝi iel retrovis sian emocian ekvilibron. Sed pli ol ia ajn ŝi montriĝis laca, kaj kun terure laceca esprimo, miksita kun malgajo, ŝi submetis sin al la fingrostampa tasko. Ankaŭ ŝi komentis pri sia suspekteco, kaj al ŝi Jano respondis preskaŭ samvorte, kiel al la edzo.
Reveninte oficejen, li komparis la fingropremojn kun tiuj trovitaj sur la plasta botelo. Evidentiĝis, ke nek Karina Frisk , nek Lazár Gutmanis , nek ties edzino manipulis la kuracilujon. Nun necesis viziti maljunan f-inon Bolomaj .
18
La dekcentimetra malfermo, la ĉeneto, la longa nazo sur la kapo senkorpa: ĉio laŭis tradicion.
“F-ino Bolomaj , kiel do vi fartas?” Jano diris kun plej amika mieno.
“Eniru,” ŝi flustris, ne respondante la demandon.
Ŝi zorge fermis la pordon kaj lin kondukis kuirejen.
“Tason da kafo?” ŝi proponis.
“Kun ega plezur’,” li sanktavalis, sciante per longa sperto, ke kun tia persono uzi la lokan manieron paroli faciligas konfidemon. Li tuj aldonis:
“Ĉu vi ne trinkas tro multe da ĝi? Kun via kor’...”
“Kion pri mia koro?”
“Nu, ĝi ne plu estas dudekjara. Aŭ eble tio ne estas ĝusta. Utilas distingi la ‘kardion’ disde la ‘koro’. Ĉar dudekjara kor’ povas bati en okdekjara misfunkcia kardi’.”
“Kial vi snobas fakvorte? Ĉu vi venis raporti pri la polica sukces’ kontraŭ la komploto, aŭ nur primoki mian sanon, kiu – Dio benatu! –” (ŝi kunigis la manojn preĝogeste) “’stas perfekte perfekta sen via priokupo.”
“Tamen mi devas peti vian pardonon kaj demandi pri via sano. Kiel okazis, ke vi vizitis d-ron Gutmanis ?”
Ŝi rigardis suspekte, hezitis, fine decidiĝis respondi.
“Foje mi pasigis teruran nokton. Mia koro kapriolis fuŝe-mise, jen haltis, jen galopis, kaj min trafis profunda maltrankvil’, kvazaŭ nun estus la fino. Tio okazis iun mardon. Nu, merkredon mi laŭkutime alkursas, kaj jen mi aŭdas Belkapulon paroli al s-ino Mi-ne-manĝas. Jene: ‘Mi ne scias, ĉu mi restis eĉ dudek minutojn ĉe via doktora edzo’, diris la knabo, ‘kaj jen li postulas de mi tiom, kiom mi ricevas por ok horoj da laboro. Vi burĝoj facile plenigas vian poŝon’. Ŝi respondis: ‘Estas laŭtarife, kaj la asekur’ pagas’. ‘Jes’, li diris, ‘sed kiu financas asekuron? La popolo, tute simple, ĉiam pagas la popolo’. Kaj li aldiris: ‘Pro eta kora misritmo, por paperaĉo, kiun li makulas per kuracilnomo, agnosku, ke tio ne stas donaco’. Ktp ktp. Nu, sume kaj resume, mi eksciis, ke li havas ĝuste la saman kormalĝuston kiel mi, kaj ke tiu kuracilo efikas tute bone al li. Mi demandis de la ĉina kursestro: ‘Kiu stas tiu sinjorino?’ Kaj li diris: ‘stas sinjorin’ Gutmanis , la edzino de l’ fama kordoktoro’. Mi do decidis viziti la specialiston, kaj mi rakontis, kion mi aŭdis, esperante, ke li ne pagigos al mi la saman sumon.”
“Kaj kion li faris?” Jano demandis amuziĝe.
“Li aŭskultumis atente, min paroligis, kaj petis de mi la samon.”
“Ĉu vi akceptis?”
“Mi diris: ‘Tamen, sinjoro doktor’, estas multekoste’. Li ĝemspiris kaj diris: ‘Estas laŭtarife, kaj la asekuro pagos’. Kion fari? Mi iris al la Popola Apoteko por la kuracil’, kaj jen la tuta afero.”
“Kaj ĉu la kuracilo bone efikis?”
“Efikis? Verdire, nek bone nek malbone. Mi ne uzis ĝin.”
“Kial do?”
“Mi timis. Finfine la edzino eble stas unu el la komplotantoj. Kaj tiu junulo ... ĉu estis vera konversacio, aŭ koda transdon’ de informo ... Ne, ne. Mi ne sentis min sufiĉe sekura. Tamen refoje mi havis malbonan nokton kun kapriola koro, kaj mi forte hezitis. Dumnokte, se la koro angorigas, oni pretas gluti ion ajn por sin savi ... Mi multe hezitis, sed fine decidis ne.”
“Vi do ankoraŭ havas la medikamenton. Ĉu vi bonvolus ĝin montri?”
Ŝi restis silenta kelkmomente, kun koncentriĝa esprimo. Finfine ŝi stariĝis, iris al meblo, kaj prenis el tirkesto skatolon similan al tiu trovita ĉe Jorli .
“Vi estas bonŝanca, ke mi ankoraŭ ĝin havas,” ŝi diris, mi intencis seniĝi je ĝi.”
“Ĉu vere? Pro kio do?”
“Komprenu min. Kiam mi eksciis, ke tiu junul’ mortis venenita, mi pensis: ‘jen tro riska afero’ kaj decidis ĝin forĵeti. Sed mi estis interrompita, kaj nur nun, kiam vi parolis prie, mi ekmemoris ...”
Nur pene Karal tenis la vizaĝon senmova. Kun malrapido ŝuldata al la fortostreĉo, kiun li devis fari por regi sin, li diris:
“Mi devas peti, ke vi min akompanu al la policejo.”
“Kial?” ŝi demandis sen eĉ eta emocio.
“Rutinaĵoj,” li mensogis. “Vi baldaŭ vidos.”
“Ĉu la polico partoprenus en la komploto kontraŭ mi?” ŝi grumblavoĉe diris, tamen neniel rezistante lian peton. Ŝi surmetis mantelon. “Piedire?”
“Mia veturilo nin atendas ĉe la trotuaro,” li diris, surprizita ke ŝi ne kontraŭstaras.
Nur en la aŭto li demandis, milde:
“Kiel vi eksciis, ke Paŭlo Jorli mortis venenita?”
“Nu, ĉiuj scias, ĉu ne ... la gazetoj ... aŭ la sinjor’ en la kurso ...”
Sed neniu gazeto menciis la aferon, kaj neniu kursano, eĉ neniu eksterpolica (krom Ĝoja kaj Stefano), fakte, sciis ion ajn pri la maniero, laŭ kiu Jorli mortis. Tio ĉiam restis severe observata polica sekreto.
Dum momento, kiam la veturado ne postulis grandan koncentriĝon, Karal rigardis sian apudulinon. Mire li rimarkis, ke ŝia vizaĝo sin formas al triumfa esprimo.
“Mi nun memoras,” ŝi bonhumore voĉis. “Mi ĝin vidis el la kartoj.” Ŝi tiel aludis sian ludkartan divenadon.
“Mankis nur tio,” Jano diris al si ĉagrene.
*
La fingrospura fakulo tuj konfirmis, kio al Karal ŝajnis jam preskaŭ certa: la fingrostampoj sur la medikamentujo estas tiuj de Marta Bolomaj .
Montriĝis, ke la medikamenton, kiun la maljuna virino donis al la polica detektivo, aĉetis Paŭlo Jorli en apoteko sur Fontabelstrato, laŭ preskribo de d-ro Gutmanis . Sur la ena plasta ujo troviĝis fingropremaĵoj nur de la junulo. Sur la ekstera kartona skatolo, la spuroj, pro la naturo de la materialo, ne estis sufiĉe klaraj por ebligi identigon.
19
“Mi ne kontentas, mi ne kontentas,” grumblis la prokuroreja altoficisto. En lia oficejo kunvenis Karal kaj leŭtenanto Remon . Jes ja, vi havas motivon: ŝi malamis la knabon, kiun ŝi persekutiĝe rigardis preta ŝin mortigi; vi havas manieron: interŝanĝi la du kuracilskatolojn; vi havas oportunan eblecon: dum la jako pendis enireje, ŝi facile povis interŝanĝi la skatolojn kaj lasi en lia jako la venenitan; vi havas pruvon pri ŝia manipulado: la fingrospurojn sur la ujo de l’ mortigaj kapsuloj.”
“Unue min surprizis trovi tiom da precizaj fingrospuroj,” komentis Jano Karal . “Sed kiam montriĝis, ke estas la ŝiaj, ĉio iĝis klara. Ŝi estas ruza, sed ŝia menso funkcias kiel en la antaŭa jarcento. Ŝi nenion scias pri polica tekniko. Ankaŭ samkaŭze ŝi lasis tiel facile troveblan spuron en la apoteko. Pli moderna menso tiujn erarojn ne kulpus.”
“Jes. Vi pentras koheran bildon. Alia pruvelemento estas neatakebla: ŝi sciis pri l’ veneno, dum por la ĝenerala publiko, eĉ la proksimaj amikoj, Jorli same verŝajne povis trafi morton akcidentan, aŭ ponardan, aŭ alian. Ĉu estas ia ŝanco, ke ŝi sciis el aliulo pri la venena teori’?”
“Ne,” respondis Jano, “krom se la ĉino raportis miajn demandojn, aŭ la apotekistino. Sed eĉ tio estas vere neprobabla. Ne forgesu, ke ŝi malfidis ĉiun, eĉ la ĉinan kuiriston, pro lia nura ĉineco. Kaj la apotekistinon laŭnome ŝi ne konis. Mi eĉ dubas, ĉu tio sufiĉus por konkludi pri venenado.”
“Mi samopinias,” la altoficisto respondis. “Ŝi ne sciis tion el ekstere. Aŭ ŝi estus dirinta ĝin por sin defendi kontraŭ aresto. Do la kazo preskaŭ ĉiurilate estas kompleta. Kaj tamen io ĉagrenas min, kaj sendube ankaŭ vin, sinjoroj.”
“La elektitan venenon, ĉu ne?” diris la basa voĉo de leŭtenanto Remon .
“Jes. De kie do ŝi prenis ĝin? Kiel simpla kudristino povus havigi al si venenon tiel etkvante produktatan, tiel malfacile akireblan? Tio estas la mankanta er’ en la akuza ĉeno. Sen ĝi ni povas nenion fari. Estas via tasko respondi ĉi tiun demandon, sinjoroj.”
20
Vespere venis Stefano.
“Mi vere estas mirinda detektivo,” li diris.
“Kial?” Ĝoja demandis, nekapabla subpremi ridon fronte al la komika vizaĝo de la nevo.
Ĉi-lasta okulumis:
“Kio signas bonan detektivon? Ĉu io alia ol nazo? Bona nazo, kapabla sekvi spure la krimulojn, kiel hundo la mastron? Nu, mi pasis sur la Granda Ponto, kaj jen odor’ de cepoj, fungoj, fritiĝanta kokido, saŭco ruĝavina tiklis mian flarilon. Mi sekvis ĝin, salivanta kiel pavlov a hundo, kaj jen mi estas, preta palati mian plej ŝatatan frandon ĉe mia kara onklino.”
Jano intervenis:
“Ĉiam ĝuema, ĉu ne? Nu, nu! Estas malbona preparo al la vivo havigi al junulo senpagan festenon. Mi onkle eduku vin. Vi pagos vian manĝon per informoj.”
Stefano sin turnis al Ĝoja :
“Ne estas viro, tiu ulo, nur informo-spongo. Dilema estas mia situaci’. Miaj vivprincipoj devigas min respekti spongojn, sed miaj edukprincipoj ne allasas kuraĝigon de perversa obsedo. Diru, Ĝoĝoj’, kiel min elturni?”
“Ŝajnas al mi,” ŝi ridetis, “ke al junulo pli konvenas sekvi viv- ol edukprincipojn, kaj ĉiaokaze, je sia aĝo, via onklo staras ekster edukeblo.”
“La spongo do sorbu ĉiun mian informon. Pri kio, Kara- Karal ?”
“Pri Landarte . Li instruas en via universitato. Ĉu vi konas lin?”
“Ho jes! Dadar’ ni lin nomas. Mi sekvas lian kurson pri ‘Enkonduko en la strukturon de la bantuaj lingvoj’.”
“Kion vi pensas pri li?”
“Strangulo. Kontraŭ nia civilizo, kvankam li neniam vojaĝas al Afriko sen magnetofon’, fotoaparato, amaso da skribiloj kaj paperfolioj, plus kredito de la Scienca Esplora Fonduso. Li ŝajnas al mi kompetenta, sed kiu povus lin kontroli?”
“Ĉu ne la afrikaj studentoj?”
“Kiam afrikano fariĝas studento ĉi tie, li scias malpli pri la primitivaj triboj ol eŭropa etnografo. Sed efektive, lingve, Landarte estas neatakebla. Afrikanoj diris al mi, ke li tre bone parolas almenaŭ la ĉefajn bantuajn lingvojn. Pri la cetero, ili diras, ke li komprenas ĉion fuŝe, kiel ĉiuj blankuloj pri Afriko. Kiel povus esti alie? Ĉu vi imagus iun el Farobel prelegi korekte pri la sanktavala menso?”
“Ĉu vi opinias lin kapabla murdi iun?”
“Dadar’, murdi iun? Ne. Por murdi oni devas esti ĉu sangobola kaj mortigi la alian dum nesuperebla koler’, ĉu organizita, kaj malvarme plani sian krimon paŝon post paŝo. Dadar’ ne estas sufiĉe varmsanga por iam ajn koleri, kaj li estas tiel ĥaosa en siaj aranĝoj, ke li trafus sin antaŭ ol la viktimon.”
“Tamen, por instrui en la universitato, oni devas kapabli ordigi sian penson!”
“Abstraktaĵojn, ideojn, jes, pli malpli. Kvankam videble vi miskonas la univon; alie, vi scius, ke multaj tie havas tre konfuzajn ideojn eĉ pri la propra fako. Dadar’, siaflanke, kapablas bone verki artikolon pri la amaj metaforoj de zairiaj pigmeoj aŭ simila temo, sed naturo ne dotis lin riĉe sur la praktika tereno.”
“Sed ĉu li povus kunplani la murdon kun iu alia?”
“Sincere, mi ne kapablas vidi en li krimulon. Des pli se temas pri murdi junan laboriston kun kuraĝaj politikaj pozicioj. Riĉulon, eble, aŭ sklav-ekspluatanton, aŭ industriiston, kies operacioj malbeligus afrikan pejzaĝon, aŭ afrikan ŝtatestron, kiu favorus iun afrikan lingvon super malgrandaj dialektoj, minacante tiujn perdigi ... jes, murdanta tiajn ulojn mi povas lin fantazii – kvankam nur kun granda imagostreĉo – sed ne kunlaboranta en krimo kontraŭ Paŭlo Jorli . Ne. Se mia flar’ ion valoras, mi konsilas sekvi alian spuraron ...”
21
La poŝto alportis du interesajn leterojn. La unua estis la respondo de Smarteaj Laboratorioj. Neniu el la koncernatoj en la enketo iam ajn deĵoris en la esploro super ĥalkomfalino. Tamen, necesas ĉion kontroli, kaj detektivo Karal , traleginte la liston, diris al la polica sekretariino:
“ Izabela , vidu, estas iu Elza Jakubo sur ĉi tiu listo. Ĉu vi scias la fraŭlinan nomon de s-ino Gutmanis ? Ŝi ja nomiĝas Elza , ĉu ne?”
Sed la edzinon de l’ kardiologo oni nomis, en ŝia fraŭlina tempo, Elsa Ŝlojme . Tiu vojo do nenien kondukis.
La dua letero ...
*
“Oj! La dua letero,” Jano diris al sia edzino tiun vesperon, “...mi ne povas kvalifiki ĝin. Mi rompas al mi la kapon super ĝi ekde ĝia ricevo. Nun provu vi. Jen, legu!”
Ĝoja ĝin prenis kun intensigita sciemo. Ĝi tekstis jene:
Koncernas: morton de Paŭlo Jorli
Sinjór Policano,
D-ro Lazár Gutmanis ne fanfaronas pri la vojaĝo, kiun li faris antaŭ nelonge en Afrík . Eble interesos la polico scii, ke li tiuokaze vizitis tre primitivajn regionojn en Angolo, Centrafrika Respubliko, Kongo, Tanzanio kaj Zairí . Kaj se ĝi farus taŭge sian taskon, ĝi esplorus, kion d-ro Gutmanis faris en la zairia konsulato ĉefurba pasintan merkredon.
Saluton ricevu de
Zorga Civitán .
“Efektive,” solvorte komentis la edzino.
“Estas pura frenezaĵo,” Jano plende diris. “Krom la krimulo, neniu eksterpolica scias, ke Paŭlo mortis pro afrika veneno. Sendi tian leteron signifas riveli, ke iu krom Marta Bolomaj scias, ke okazis murdo, kaj kiamaniere. Plie la letero, kvankam strangaspekta, videble estis skribita mane. La policaj skribspecialistoj tiel havos indikaĵon por trovi la sendinton.”
“Kiam ĝi estis poŝtita?”
“Hieraŭ vespere, kio montras, ke ne povus esti sindefenda taktiko de f-ino Bolomaj . Ŝi estis enŝlosita en la polica flegejo tiutempe! Kvankam tia stultaĵo povus esti frukto de ŝia malsana cerbo. Diru, Ĝoja , kio estas via ĝenerala impreso pri la tuto?”
“Ĉio impresas mise. Ne estas facile diri kial. Multaj detaletoj kune, verŝajne.”
Iu sonorigis ĉe l’ pordo. Ĝoja iris malfermi. Ĉe la unuaj elparolataj silaboj, Jano jam sciis, kiu venas.
“Estis nemanĝeble en la studenta restoraci’,” sonis la voĉo stefana, “mi do pensis: miaj karaj geonkloj, kiujn la ŝtato salajras malavare, kompatos malsatan studenton kaj lin regalos per eta sandviĉo.”
“Kial vi iras al la studenta restoracio? Ĉu juna garaĝisto ne povas vivteni sin?”
“Mi estas nur duona meĥanikisto. Ĉi-vespere estis la vico de la duona studento.”
“Bone, bone, ni manĝigos vin,” diris la detektivo. “Eble eĉ vi povas nin helpi. Kion vi opinias pri ĉi tiu skribaĵo?”
“Ho! Kia eksterordinara skribo! Mi opiniis, ke la sendantoj de sensubskriba leter’ niaepoke uzas vortojn kaj literojn eltonditajn el gazeto, sed ĉi tiu havas alian teknikon. Ĉu li estas paralizita?”
La letero estis skribita inke, kaj la maniero, laŭ kiu la literoj kaj vortoj estis formitaj, efektis tre strange, kvazaŭ la aŭtoro estus maljunulo, primitivulo aŭ infaneto apenaŭ scipovanta skribi.
“Treege interesa por lingvisto-studento, treege interesa!” Stefano daŭrigis streĉatone.
“Jes, ankaŭ la lingvaĵo min tiklis. Kion vi opinias?” Jano demandis.
Pensigas pri parlamenta teksto antaŭ paso tra la lingva sekci’. Rigardu: la uzo de Sinjór kaj Zairí kun supersigno estas pure sanktavala. Tamen neniu en la Valo uzus elizion en Afrík ...”
“Ĉu vere?” demandis la onklo.
“Vi tion scias, oĉjo. Vi jam delonge loĝas ĉe ni. En Sanktavalo, la arto uzi elizion estas tre flegata, eĉ en la plej malaltaj tavoloj de la socio. Ĉe ‘eksplodaj’ konsonantoj – kiujn vi en la ĉefurbo nomas ‘plozivaj’, t. e. p, t, k, b, d, g – ni neniam uzas ĝin; nur post fluantaj sonoj aŭ vokaloj ni forigas o -finaĵon. La vorto Afrík kun supersigno estas neeblaĵo. Ĝi signas iun, kiu, ne konanta nin bone, volis imiti nian lingvokutimon.”
“Kial vi parolis pri ‘parlamenta teksto’?”
“Ĉar estas karakterizoj de malsamaj lokoj. La elizio montras al Sanktavalo, sed la forlaso de akuzativo en ‘interesos la polico’ estas tipa pri Farobel . Sanktavalanoj estas tre bone trejnitaj pri akuzativo, male al tiuj sovaĝuloj de Fa...”
“Kiujn vi nomas no-misuloj , ĉar ili misuzas la finan n ,” interrompis Jano.
“Aliflanke, la vorto konsulato indikas al la ĉefurbo aŭ al ie norde. Kiel en Farobel , tiel ankaŭ en Sanktavalo kaj en la aliaj regionoj, escepte de kelkaj norde, oni dirus konsulejo .”
“Ĉu vi estas tute certa?”
“Onklo! Ankaŭ vi estas certa. Ĉi-parte, ni ne estas snoboj, kaj sekve ŝatas simplajn vortojn. Krome, ni estas inteligentaj, tiel ke kiam iu diras: ‘ La Sekretariejo anoncis ’ aŭ ‘ La Oficejo decidis ’, ni scias, ke agis ne la brikoj, ŝtonoj aŭ betono, sed la koncerna instituci’. Dum vi en la nordo devas diri Sekretariato aŭ Buroo , time ke via popolo komprenos, ke jen konstruaĵoj ekkapablis paroli aŭ decidi. Ne, ne. Eĉ farobela snobo neniam dirus konsulato .”
“Vi pravas. Tiujn tri punktojn ankaŭ mi rimarkis.”
“Ili frapis ankaŭ min,” intervenis Ĝoja , kiu aldonis: “Sed kiel ilin interpreti?”
“Masko,” Stefano respondis. “La intenco estas maski la devenon de la skribinto. Li timis, ke, sen tiu ruzo, lia stilo lin perfidos.”
“Sed tamen, ĝi liveras informojn pri la verkinto,” Jano diris, “ĉar ni scias, ke ne povas esti persono el malalta socia tavolo.”
“Konsentite,” aprobis Stefano. “Simpla metiisto aŭ kamparan’ el Farobel , Kiŝota aŭ ĉi tie uzus la propran dialekton senkonscie. La uzo de konsulato signas iun el la nordo, kiu provas imiti nin, aŭ iun el ĉi tie, kiu havas sufiĉe vastajn kontaktojn aŭ vojaĝajn spertojn por koni la diversajn kutimojn.”
“Tiu letero rompis al mi la cerbon,” plendis la detektivo. “Se ni ne ricevus ĝin, la dosiero forfermiĝus por ĉiam post kelka tempo. Ni pensis, ke Marta Bolomaj havis, eble antaŭ tre longe, konaton, kiu vivis en Afriko: misiiston, geologon, agronomon, iun ajn aventurulon, kiaj ekzistas en ĉiu familio. La venenon ŝi estus ricevinta de li kaj konservinta longatempe, dum la persekutiĝa strukturo enmense progresis, ĝis ŝi emis mortigi la junulon, kiu simbolis mondon timatan. Kompreneble ni estus serĉintaj, de kie la veneno venis, sed sen granda espero. Nun la kulpo de iu alia evidentiĝas.”
“La sola klarigo estas, ke sendis la leteron d-ro Gutmanis , pensante, ke li tiel fakte forturnos la suspekton,” opiniis Stefano.
“Sed tio estus ege riska!” Ĝoja rebatis.
“Kaj senutila, ĉar kun aŭ sen ĉi tiu letero, ni intencis funde kontroli la agojn de d-ro Gutmanis ...”
22
La polico efektive kontrolis, esploris, profundiĝis en detalojn, sed por akuzi d-ron Gutmanis ne troviĝis sufiĉa bazo.
“Psikologie ne eblas,” Karal diris al leŭtenanto Remon , resumante la lastajn esplorojn. “Ĉiuj konfirmas, ke d-ro Gutmanis estas samtempe tre inteligenta kaj tre praktika homo. Li ne enmiksus sin en tian komplikan planon, se li volus murdi propran klienton. Sufiĉus ja, ke li donu al tiu venenan ‘kuracilon’ kaj mem subskribu la permeson entombigi. Neniu suspektus ion ajn. Eĉ rapida enketo ĉe la konatoj de l’ viktimo pruvus, ke Jorli fojfoje plendis pro momenteta korohalto kaj koran misritmon. Kaj Gutmanis estas tro inteligenta por bazi sian planon sur tiel nefidinda persono kiel Marta Bolomaj . Ke li vojaĝis tra Afriko, estas fakto, kaj ankaŭ, ke li vizitis la zairian konsulejon. Sed li havas tre kompreneblan motivon por ambaŭ aferoj. La vojaĝon li faris kun grupo da kuracistoj, kiuj interesiĝas pri etno-tradiciaj manieroj kuraci, kaj li iris al la konsulejo por informiĝi pri bofrato lia, kiu praktikas medicinon en izola loko zairia, kaj pri kiu li ne havis novaĵojn jam longe. La konsulejo konfirmis la aferon sen ia problemo.”
“Ĉu povus esti lia edzino?”
“Kion ŝi profitus el tia akuzo? La edzo estas ŝia monprovizanto, kaj ili relative bone akordas. Krome, la letero atentigas pri li, do ankaŭ pri ŝi. Motivon nek la edzo, nek la edzino havas. Ke Paŭlo ŝin incitis kaj allogis samtempe tamen ne sufiĉus. Ŝi vidis lin nur unu fojon semajne apenaŭ kelkajn monatojn. Li ne estis ŝia amanto, kaj ŝi ne deziris intiman rilaton kun li, eĉ se ŝia tro sentema koro kelkfoje bategis pro lia beleco. Ne pro tio oni murdas.”
“La letero estis manskribita, sed kio pri la koverto?” demandis la leŭtenanto.
“Tajpita. Sur skribmaŝino de la Gigant-magazeno. Ili havas kelkajn elmontratajn skribmaŝinojn. Iu ajn iras tien kaj tajpas. Ni pridemandis la vendistinojn, sed ili diris, ke estus neeble rekoni iun. Estas tro da personoj, kiuj venas, pasas, provtajpas kaj foriras sen ia demando.”
“Kion konkludas la fakuloj pri la skribmaniero?”
“La leteron la verkinto skribis anserplume, kiel en malnova tempo. Ili pensas, ke li tenis la plumon per la dekstra mano, sed ĉi-lasta ne moviĝis mem, ĝin gvidis la maldekstra, tenante ĉu la dekstran manon, ĉu la dekstran brakon. Ĉar la dekstra mano ne premis la paperon, ĉiuj kutimaj personaj detaloj, kiujn vidigus mikroskopa studo, ĉi-kaze ne aperis.”
“Kion diras la maljunulino. Ĉu ŝi neas plu?”
“Jes. Kaj kun granda konvinko ŝi asertas, ke ŝi eksciis kartodivene pri la venenado de Jorli . Pri la fingrospuroj ŝi havas neniun klarigon, kvazaŭ tio ne povus esti serioza afero. Ŝia menso ne konformas al la ideoj de nia scienca jarcento.”
“Kion pri rilato kun Afriko?”
“Nenion, neniu parenco aŭ amiko iam ajn iris tien. Ŝi ne konis afrikajn studentojn, aŭ etnografojn, aŭ misiistojn. Se konsideri ŝian socian devenon, tio ne mirigas. Ni estas certaj. Ni ĉion kontrolis.”
“Kion do vi faras por solvi la enigmon, kiamaniere ŝi akiris la venenon?”
“Rutinon. Ni serĉis ĉe la parencoj, najbaroj, amikoj, k. s., kaj eliminis ĉiujn. Krom tio estas du eblecoj: la kurso de ĉina kuirado, kaj la kartodiveno. Ŝi havas rendevulibron por la kartodivenaj klientoj. Bedaŭrinde multajn nomojn ŝi skribis ne tute, ĝenerale estas nur la komencliteroj. Pri tio iom nin helpas la kvartalaj policistoj: ili bone konis ŝin, kaj havas kelkan scion pri la klientaro, ĉar la policejo troviĝas tre proksime. Tamen, estus interese havi kompletan liston.”
“Jes, eble vi havos ŝancon, se vi sukcesos koni ĉiujn konsultantojn.”
“Ni ne havas alian eblecon, krom, eble ... “ Jano abrupte interrompiĝis.
“Krom eble?” ripetis Remon .
“Ĉu vi permesus, ke mia edzino vizitu ŝin? Ŝi estas psikologino, eble sukcesos paroligi ŝin pli bone ol ni. Ŝi povus diri, ke ŝi venas por kartodivenado.”
“La maljunulino suspektos.”
“Vi ne konas Ĝojan!”
“Ho jes, mi konas ŝin. Se iu povas paroligi f-inon Bolomaj , tiu estas via sinjorino. Konsentite. Ĉiaokaze – li okulumis amike – mi supozas, ke Ĝoja scias ĉion pri la kazo.”
“Ŝŝ!”
“Se ŝi aŭ ŝia nevo diris ion al iu, kaj tiel disvastiĝis la informo, ke Paŭlo estis venenita, nia kariero suferus teruran baton.”
“Mi tion perfekte konscias, sed ne havas eĉ timeton.”
“Bone! Ŝin gvidu fortuno!”
23
Laŭ decido juĝista, Marta Bolomaj estis translokita al psikiatria hospitalo. Tie ŝin vizitis la edzino de Karal .
“Mi vidis vian anoncon en Tribún ,” ŝi komencis, “kaj provis vin renkonti, sed ... Dank’ al via pordistino mi fine vin trovis en ĉi tiu hospitalo.”
La loko belegis. Ili troviĝis en ĝardeno plena je ĉiuj printempaj parfumoj. Antaŭ ili etendiĝis herbejo kovrita de lekantetoj. La benko, sur kiu ili sidis, staris kaŝite de tre maljuna kverko, tra kies branĉoforko videblis, iom malproksime, sed tamen spirhaltige bela, la Blureva lago. En tia dibenata tago, ĉi-lasta pli ol iam pravigis sian nomon: revige blua ĝi estis senkonteste.
“Kiel vi nomiĝas?” demandis la maljuna virino.
“ Ĝoja Farnadzo,” respondis la alia, uzante la fraŭlinan nomon.
“Farnadzo? Ĉu hazarde vi ne devenus de Altafago?”
“Efektive, tie profundas miaj familiaj radikoj.”
“En Altafago mi havis gekuzojn. Jes. Pluraj Farnadzoj vivis tiuregione. Unu estis forĝisto. Kia fortikulo! Li svenigus ĉevalon per bato de l’ nuda man’. Mi bone memoras lin. Sed vi estas tro juna por lin koni. Bela vilaĝo, Altafago. Mi ŝatus tien reiri foje.”
Dum silenta minuto, ŝiaj okuloj perdiĝis en memorojn.
“Ĉu vi povus kartodiveni por mi?” iom timeme demandis Ĝoja .
“Kartodiveni? Nu, nu, vi venis por tio, ĉu ne? Aŭskultu, kara, mi ne povas. Ial nuntempe mi ne povas. Oni bezonas specialan staton, vi sciu. Kaj ĉi tie, ĉio estas tro malsama ... Mi sentas min laca, ege laca. Ili metis min en hospitalon! Kvazaŭ mi estus malsana. Pli sana kaj prudenta ol multaj mi tamen estas.”
“Vi aspektas bonfarte, tio estas vera,” komentis Ĝoja .
“Bonfarta, kaj bonkapa! Sed estas komploto. Eĉ la polico kunkomplotis por min tiri el hejme. Mi ne plendas. Ĉi tie estas bonaj manĝoj, bela parko (ĉu vi vidis la lagon trae?). Tamen mi emas esti sendependa. Aliflanke, sola kontraŭ komplotantoj, kion mi povus fari?”
Ŝia rigardo pasis super la okulvitroj, metitaj malalte sur la nazo. La vizaĝo tiel ricevis komikan aspekton, kiu tute ne kongruis kun komplota atmosfero. La okuloj, nun fiksitaj al Ĝoja , plenis je inteligento.
“Strange,” ŝi diris, “vi iom similas al Hektór Farnadzo. Tamen Farnadzo stas la nom’ de via edzo.”
Dum sekundo, Ĝoja kulpmiene rigardis sian edzoringon, sed ŝi tuj sin regis kaj elturnis:
“Mi edziniĝis al iu samnoma, verŝajne tre malproksima kuzo. Sopire pri la hejma vilaĝo, sendube.”
“Ankaŭ Hektór Farnadzo stis bela. Li ...”
“Estis mia avo,” Ĝoja mallaŭte diris. “Vi do trovis lin bela, ĉu?”
“Jes, bela. Sed vire bela, ne kiel tiu alia ...”
“Kiu?”
“Beluleto, pro kiu mi stas ĉi tie. Mi ne klarigos al vi. Stus tro komplike.”
“Li estis vere bela, ĉu?”
La maljunulino rigardis antaŭ sin. Laŭŝajne, ŝi duonforgesis la ĉeeston de Ĝoja . Trankvile ŝi daŭrigis:
“Li havis la belecon de l’ diablo, kiel diradis mia kliento. Tio stis tute ĝusta. Diabla beleco. Mi kvazaŭamis lin, ĉar li stis bela, gaja, sprita, kaj alifoje malfeliĉa, senkuraĝigita, tiel laca, ke tio vekis kompaton. Patrinan kompaton. Mi kvazaŭamis lin. Sed mi lin malamis, ĉar li volis ĉion detrui, bruligi la domojn, la magazenojn, mortpafi la Di-kredantojn. Li komplotis kun tiu alia pseŭdo-fortulo. Ne kiel via praonklo André Farnadzo, kiu fortis virbove. Ne. La alia stas teatra fortulo. Ĉio ŝajna. Sen vera energi’.”
Aŭskultante kun streĉita atento, Ĝoja mense notis, ke iu kliento de Marta Bolomaj konis Paŭlon Jorli n. Por la enketo gravus scii, kiu. Sed rekte demandi verŝajne vekus suspektojn, kiuj povus instigi al falsa diro aŭ eĉ al rifuzo paroli plu. Ŝi do decidis fari poste diskretan demandon.
La maljunulino eligis profundan ĝemspiron kaj daŭrigis:
“La beleco de l’ diablo. Estis tute prave. Li logis min per io anĝela survizaĝe. Ho, kiom li logis min! Sed lia parolo stis infera. Detrui, detrui, detrui. Fajro, fajro, fajro. Kaj malamo. Nur tiavorte li parolis. Kaj mi sentis, ke mia koro tremas, ke mi ... ke mi volus protekti lin, kiel ŝafidon oni emas defendi. Jes, mia koro tremis. Mi sciis, ke li komplotas. Mi aŭdis, ke li planas revolucion. Mi aŭdis per propra orelo. Kaj li igis min senti amon, teneron, kompaton al li. Diabla beleco. La diablo stis anĝelo, ĉu vi scias? Anĝelo, kiu rifuzis Dion. Tiu knabo stis nehoma. Anĝelo, kiu kraĉis al Di’. Ĉu tion vi elportus? Kiu sankora tion elportus? Tial mi likvidis lin. Laŭ lia principo: likvidi la aliulon, antaŭ ol tro malfruas. Stis facile interŝanĝi la skatolojn ...”
Ŝi haltis, ĉiam plu reve rigardante la pejzaĝon. Kaj subite ŝia esprimo ŝanĝiĝis kaj ŝi turnis al Ĝoja samtempe serenan kaj humuran vizaĝon.
“La polico ĉion scias. Sed kiam ili demandas min, mi neas,” ŝi eligis etan ridon, kvazaŭ la ideo ŝin amuzus. “Mi neas, estas ludo. Mi scias, ke ili scias. Sed ili ne scias, ke mi scias, ke ili scias prave. Ili dubas. Tio stas mia forto, mia supereco: ili dubas, kaj mi havas certecon. Sed sufiĉe pri tio. Mi konfidis al vi, ĉar vi memorigas min pri Hektór Farnadzo. Farnadzo el Altafago ne povus sti komplotanto, ĉu?”
“Kiel oni povus deziri al vi malbonon?” Ĝoja diris kun aŭdebla sincereco.
“Tion vi ne povas imagi, ĉar via koro estas pura. Sed ve! Se vi nur scius ...”
Ŝvebis momento dense silenta.
“Ĉu multaj personoj vin konsultas?” Ĝoja demandis, taksante favora la momenton.
“Ho jes,” Marta respondis kun videbla fiero. “Ili ĉiam miras pri mia kapablo tiom scii el la kartoj.”
“Kiaspecaj homoj?” diris Ĝoja , esperante, ke per tiuj du vortoj ŝi sukcesos ricevi kelkajn utilajn informojn.
“Ĉiaspecaj,” klarigis la alia. “Riĉaj kaj malriĉaj, inteligentaj kaj stultaj, multaj, pri kiuj vi neniam aŭdos, kaj kelkaj bone konataj en la urbo. Ĉu vi aŭdis pri Prof. Birnbaŭm ? Li min regule konsultas. Amuze, alia ulo, kiu min ankaŭ konsultadis, kvankam tute ne parenca al li, havas vere similan aspekton. Sen miaj okulvitroj mi ilin konfuzus! Fervojisto li estas, laŭnome Kiŝ . Li venigis al mi multajn klientojn: vitriston Rubor , butikistinon Petretan, kaj bravan dikan Karmone n, ankaŭ fervojiston. Iu f-ino Hari , sekretariino, parolis pri mi al sia mastro, riĉulo Agarjan , kaj ankaŭ tiu nun min vizitas regule. Vi konas la nomon, ĉu ne? Li estas bone konata, kiel aliaj el miaj konsultantoj: firmaestro Ervin , eksdeputito Durivér , aktoro O-...”
Dum Marta Bolomaj , kun la videbla ĝuo de iu sin gratulanta pri la propra sukceso, elbobenis liston ŝajne kompletan (eble eĉ pli riĉan, ol vero postulus!), okazis al Ĝoja unu el tiuj travivaĵoj, kiujn teoriaj mensoj povus trovi eviteblaj, sed je kiuj fakte abundas la vivo reala: dum momento ŝia animo estis skuata de sovaĝa ŝtormo, en kiu fiero, memoroj, ĝojo, timo, pensoj, deziro kaj panika sento interkoliziis en vasta karambolado. Ĉio ĉi komenciĝis per la plaĉa konscio, ke la maljunulino efektive citis nomojn. Sed baldaŭ enŝteliĝis pensoj fiera: “estas grave por la enketo” kaj bedaŭra: “domaĝe, ke mi ne povas noti”. Ĉi-lasta naskis timon: “se mi ne sukcesos ĉion memori, kion diros Jano?”, sekvatan de pli kaj pli streĉa traserĉo de la iamaj psikologiaj studoj: “Kiam mi studis memoron, ni faris eksperimentojn pri la mensa konservo de listoj de sensencaj silaboj. Konkludo estis, ke el tia listo oni memoras plej bone la unuajn kaj la lastajn erojn. Mi do koncentru mian atenton sur la mezajn ...”. Tiam venis paniko: “Ej! Anstataŭ aŭskulti ŝin, mi pensas pri teoriaĵoj! Kion ŝi estis diranta?”
Efektive, dum la ĉi-supraj sentoj kaj pensoj ŝtormis perturbe, la ekskudristino disvolvis plu la nomaron, kiun Ĝoja perceptis kvazaŭ malproksiman, periferian zumadon, el kiu reeĥis malesperige en la menso nur areto da sensencaj silaboj.
“Stulta mi estas,” Ĝoja koleris kontraŭ si, “mi perdis unikan okazon”. Sed, kun la filozofeco de homo, kiu konas la propran malforton, kaj el ĝi dramon ne faras, ŝi tuj retrovis sian ekvilibron. “Ba! Pli poste venos alia okazo...” ŝi pensis trankviliĝe.
Marta Bolomaj dume parolis plu:
“Mi trovas vin plej aminda, mia kara,” ŝi diris, “sed tamen al mi estus neeble. Mi sentas, ke mi ne povas nun kartodiveni. Tro da emocioj mi havis lastatempe. Eble alian fojon?”
*
Sed alia fojo ne estis. Veterŝanĝo alportis subitan malvarmon. F-inon Bolomaj kaptis pneŭmonio. Ŝia maljuna korpo ne vivis “trae”, kiel ŝi estus dirinta. Laŭ la opinio de la flegistinoj, ŝi ne vere deziris vivi plu. Ŝi forpasis serena.
24
“Venontfoje, uzu magnetofonon,” Jano diris incitete.
“Ne, ne, ne kaj ne! Tio por mi estus krimo,” Ĝoja indignis. “Sanktavalo eble estas la sola region’ en la mondo, kie oni respektas la Homan Personon” – la grandliteroj percepteblis en ŝia tono – “kaj tia ĝi devas resti. Surbendigi la parolojn de iu, kiu ne suspektas vian faron, estas ... estas ...” ŝi ne trovis la vorton, “nu, mi kontraŭas plej firme. Estas hontinda trompo.”
“Sed vi diris, ke vi edziniĝis al kuzo. Ĉu tio ne estis trompo?”
“Grrr!” ŝi respondis kolere.
Li amis ŝin koleran. La okuloj brilis, la nazo tremetis kaj en la bele formitaj lipoj desegniĝis streĉo tiel intensa, ke impresis, kvazaŭ trapasos fajro. Sed ĉefe la digna relevo de la brusto, la firma tonuso de la tuta korpo vekis lian aman admiron. Vidi ŝin kolera, li pensis, estas kvazaŭ konkrete percepti fabelan koncentriĝon de energio. Ĝi enhavas kosman dimension.
“Ne estas same,” ŝi provis sin defendi. “Mi diris, ke mi radikas en Altafago, kaj tio estas ver’. Mi diris, ke mi estas nepino de Hektór Farnadzo, kaj tio estas ver’. Mi diris: ‘kiu povus deziri ion malbonan al vi?’, kaj tio estis vere miaj penso kaj sento, ĉar mi trovis ŝin tre kara. Mi devis iom ruzi, efektive, kaj preferus ne, ĉar mi abomenas trompon. Sed inter tia eta-eta mensogeto kaj la spiona uzo de magnetofon’ estas sojlo ne surpasenda. Se oni komencos tiel surbendigi senaverte, post kelka tempo oni aŭskultos privatajn konversaciojn ĉe telefono, aŭ malfermos leterojn en polica oficej’. Tiel naskiĝas policaj ŝtatoj diktatoraj.”
“Ne koleru, kara, ĉu vi ne vidis, ke mi incitas vin pro la plezuro rigardi la fajron de via animo?”
“Stultulo!” ŝi respondis, duonkolere-duonindulge.
“Vi radias kosman belecon, dum vi koleras, kaj mi amegas vin tiam; sed se daŭras tro longe, mi ne ŝatas.”
“Ĉu vi ne povus amegi min, eĉ kiam mi estas trankvila?”
“Jes, certe, sed, vi scias, iom da vario, tio spicas.”
“Nun, pro via incita ludo, mia pensoĉen’ estas des pli definitive rompita.”
“Nu, estus nehome postuli, ke vi memoru tian liston da nomoj. Ni eĉ ne scias, ĉu ŝi ne fanfaronis. Vi menciis Birnbaŭm , Kiŝ , Rubor , Durivér . Se aliaj revenos al via konscio, notu ilin. Se ne ... Nu, nu ... Mi provos ne bedaŭri la mankon de sonbendo.”
*
Jano malbone dormis. La sonĝo efikis turmente. Li sentis ion, serĉis, palpis, ne trovis. Voĉo virina ridaĉis ripetante: “Ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas ... ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas ... ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas ... hahahahaha!” Kaj li sentis sin bubeto mokata de rondo el knabinoj. Poste la knabinoj venis al li kun pleto, sur kiu prezentiĝis abundaj beraroj. “Vinberoj, vinbero, vinber’...” ili diris, kun la sama moka rido. Sed kiam li volis kapti la fruktojn, la knabinoj fuĝis for, dum reeĥis longe en li, kvazaŭ mistika melopeo, la konstante ripetata trivorto: “vinberoj-vinbero-vinber’, vinberoj-vinbero-vinber’...”
*
En preskaŭ ĉiu enketo de Jano Karal , okazis nokto, kiam li faris speciale vivajn sonĝojn, ĉirkaŭatajn de neordinara etoso, kun impreso, ke gravas memori kiel eble plej multe da detaloj.
Kutimo establiĝis ĉe la geedzoj tiurilate: tuj kiam estis oportune, Jano rakontis sian sonĝon, kaj Ĝoja lin helpis pritrakti ĝin. Tiun pritrakton ili nomis “akuŝado”, kaj ĝi efektive ĝenerale kondukis al interesaj ideoj.
Laŭ Ĝoja , sonĝo havas plurajn signifo-nivelojn. Ekzemple en la ĵus farita de Jano, ŝi rekonus, kiel unuan nivelon, memorojn el infanaĝo: sentojn de eta bubo malsupera al pligranduloj aŭ malkontenton de knabo, kiu ne povas ĝui tuj, kion li deziras. Oni ankaŭ povus vidi, kiel alian nivelon, la malagrablan senton de l’ plenkreska detektivo provanta sensukcese solvi misteran problemon. Sed – kaj pro tio Ĝoja volonte rolis kiel akuŝistino – oni ankaŭ povas distingi nivelon de problem-ellaboro.
“Ŝajnas, ke vi ne sufiĉe atentis la profitanton, en tiu ĉi enketo,” ŝi afable diris. “Via dorma konscienco tion riproĉas al via taga rolul’.”
“Efektive, nun, kiam vi diras tion, mi ekkonscias, ke en mia pensa serĉado pri l’ krimulo, mi zorgis praktike nur pri personoj ne kun materia, sed kun senta motivo: amo, ĵaluzo, samseksemo, aŭ kun politika . Tiaj motivoj ofte agas reale. Ĉi-kaze, Marta Bolomaj mem konfesis al vi, ke ŝi mortigis Paŭlon pro duobla timo: timo al li pro komplotado, timo al la propraj sentoj, al la fakto senti sin logata al neakceptebla junulo. Sed mi efektive ne pensis, ke iu povus ricevi pure materian gajnon el la morto de Jorli . Unuavide, tio ŝajnas neebla. Sed povas esti, ke mi ne sufiĉe konsideris tiun eblon.”
“Alia eblo, kiun vi ĉifoje tute ne konsideris, estas ĉantaĝo. Ĉu ne povus esti, ke Paŭlo Jorli ĉantaĝis iun, pri kiu li sciis ion kulpigan, kaj tiu decidis ĉesigi lian vivon?”
“Tion mi pripensis, sed mi forĵetis la ideon: se Paŭlo ĉantaĝus, li ricevus monon, kaj tiu mono estus ie. Materie li ne estis tre sukcesa homo.”
“Ĉu li ne donus la monon al sia revolucia grupo?”
“Eble, jes. Ni eksciis, ke tiu aŭ alia agado, verŝajne farita de lia grupo, postulis pli da mono ol ĝi normale havus. Ĉu vi pravus, finfine?”
“Kaj kion signifas por vi ‘ vinberoj ’? Estas ja vinberoj, kiujn vi provas kapti sensukcese en la sonĝo.”
“Vinberoj? Mi havas neniun ideon. Vinbero estas bero por vino. Sed tio elvokas nenion, kvankam ... Ideo trafulmis tra mia cerbo, sed mi tuj perdis ĝin. Incita afero. Nu, mi esperas, ke mi retrafos ĝin pli poste. Ĝi ŝajnis valora.”
25
“Leŭtenanto Remon petas vin iri tuj al lia oficejo,” Izabela diris, tuj kiam Karal revenis en la ĉefpolicejon.
Remon estis, kiel kutime, plej afabla.
“Mi ĝojas, ke vi jam revenis. Mi timis, ke mi devos sendi iun alian, kio ne tre taŭgus, ĉar vi ja okupiĝas pri ĉi tiu enketo.”
“Sendi kien?”
“Al interesa tasko. Ĉu via privata aŭto estas en la korto?”
“Jes.”
“Bone, vi uzos ĝin. Sur la voj’ al Kastelnova, post la fervoja ponto, troviĝas granda benzinejo. Estas sur la dekstra flanko, kiam oni eliras el Valĉefa. Ĉu vi konas?”
“Jes.”
“Laŭlonge de la vojo post la benzinej’ staras vico da platanoj. Je la 10.30 ĉe la tria platano, vi vidos junulon altan 172 centimetrojn, kun nigraj buklaj haroj. Li havos brunan pseŭdo-svedledan jakon, brunan pantalonon, nigrajn ŝuojn. El la jakpoŝo eliĝos ekzemplero de Tribún . Li havos nigran dikan ledan sakon kaj gitaron, tenos mane kartonon, sur kiu grandlitere skribiĝis VALĈEFA kaj dikfingre veturpetos. Vi ne povas mistrafi lin, ĉar la indiko ‘Valĉefa’ estas absurda por iu, kiu forlasas la urbon. Li konas la priskribon kaj platonumeron de via aŭto, kaj de tiu de Izidoro, sed mi diris, ke plej probable venos vi, ne la kolego. Kiam li vidos vin proksimiĝi, li elmetos la kartonon. Vi haltigos la veturilon. Li venos al vi kaj diros: ‘Ĉu vi povas konduki min al Valĉefa?’ Vi respondos: ‘Al Valĉefa, sendube, ĉu tra Kastelnova aŭ tra Mirjago?’ Li respondos: ‘Stulta mi estas, ne al Valĉefa mi iras, sed al Kastelnova’.”
“Kun tia precizo, ne estas risko trafi iun malĝustan.”
“Efektive. Tion petis li. Li tre timas fuŝon.”
“Bone. Fuŝo ne okazos. Kiu li estas?”
“Trovaĵo de Izabela . Vi petis ŝin trovi manieron ekscii pri la ekstremdekstra grupo, kontraŭ kiu Jorli fojfoje agis. Ne estis facile. Sed vi konas Izabela n. Ŝi konas ĉiun kaj ĉion ĉi-urbe. Se ŝi ne konas rekte, ŝi konas iun, kiu konas iun, kiu konas iun. Aŭ ŝi scias, kie oni trovos informon pri loko, kie oni trovos informon pri ... ktp. Tiu junulo estas membro de la komitato de Ordo kaj Disciplín .”
Telefono sonis. Antaŭ ol ĝin preni, Remon rapide vortis:
“Mi ne havas tempon diri pli. Iru. Li klarigos mem.”
*
La vojo al Kastelnova, la fervoja ponto, la benzinejo, la tria platano: jen li estas. “Ĉu vi povas konduki min ... ?” Ĉio okazis laŭplane.
Kiam la junulo sidis en la aŭto apud Karal , ĉi-lasta demandis:
“Kien ni iru?”
“Egale,” diris bela basa voĉo. “Nur gravis, ke neniu sciu, ke okazas kontakto inter mi kaj la polico, kaj ke neniu aŭdu nin.”
“Bone, ni iru direkte al Kastelnova. Mi aŭskultas vin.”
“Ne estos longe. Ĉu vi scias, kiu kaj kio mi estas?”
“La ĉefo ne havis tempon klarigi.”
“Jen. Kiam fondiĝis la faŝisma movado Ordo kaj Disciplín , la ĉi-tiea judaro ektimis. La memoro pri Hitler kaj liaj similuloj ankoraŭ tro freŝas. Juda organizo do decidis loki iun kiel eble plej alte en la hierarkion de la movado, por informi pri ĉia eventuala plano kontraŭjuda.”
“Ĉu Ordo kaj Disciplín estas kontraŭjuda?”
“Fakte ne. Almenaŭ ĝis nun. Mi dubas, ke ĝi iĝos tia. Tiu faŝismo similas la nazian nur parte. Sed estas nature sin gardi kontraŭ tia evoluo, ĉiam ebla.”
“Kaj vi...”
“Mi estas la judo, kiun oni sukcesis sekrete elektigi al la komitato. Malagrabla pozicio, kredu min. Mi estas spiono, kun ĉiuj danĝeroj ligitaj al tiu rolo.”
“Jes, mi komprenas. Ĉu vi scias ion pri Jorli ?”
“Nia movado ne prenis lin serioze, ĝis la tago, kiam evidentiĝis, ke lia revolucia grupo havas monon, kiun ĝi kapablas uzi kontraŭ ni. Ordo kaj Disciplín estas bone organizita, kun mensostrukturoj indaj je polica ŝtato. Ĝi decidis enketi pri tio. Mi resumos al vi la malkovrojn: 1) La grupo de Jorli estas ligita al internacia organizo de samaj grupetoj; 2) ĝi ricevis monon de tiu organizo; 3) ili funkcias laŭ la sistemo: nur unu persono rilatas kun aliaj ĉeloj, time, ke la sekretoj diskoniĝos; 4) Jorli estis la peranto kun la organizaĵo; 5) li regule renkontis viron, kiu transdonis al li monon, kaj verŝajne instrukciojn.
“Mi donos tuj al vi fotokopion: folion kun listo, bedaŭrinde nekompleta, de tiuj renkontoj, kaj foton de la koncerna viro kun Jorli ; ilin sukcesis foti unu el niaj enketantoj.”
“Diable! Vi estas pli bone organizitaj ol la polico!”
“Estas ekzakte tio, kion diras niaj membroj. Ili rigardas la policon aro da ripozemuloj, kaj decidis trejni sin por la tago, kiam sukcesos maldekstremuloj kaj demokratia polico disrompiĝos. Eble la polico devus pli okupi sin pri tia grupo, kia Ordo kaj Disciplín .”
“Ne ekzistas politika polico ĉe ni, kaj ni jam havas sufiĉe por fari sen tio. Sed la polica ludo de viaj kamaradoj tre utilas ĉi-kaze. Kvankam la ideo, ke nin helpas faŝista bando al mi ne plaĉas.”
“Ne faŝista bando vin helpas, sed kontraŭfaŝista judo, kiu spionas ĉe ĝi. Sen mi, vi scius nenion. Ĉar ili transdonus nenian informon al la polico, kredu min.”
“Kiel ili eksciis pri tio, ke la grupo de Jorli estas ligita al pli vasta organizo?”
“Per la fanfaronado de kelkaj anoj de la ‘revolucia grupo’. Ili supozis, pro diversaj faktoj, ke la grupo disponas pli da mono ol tiuj junuloj povus kotizi, kaj iĝis verŝajne, ke Jorli estas la haviganto. La knaboj, kiuj ŝatas ludi detektivojn, decidis sekvi lin ĉien. Ili asertas, ke ili propraokule vidis la fotitan longharulon transdoni monbiletojn al Jorli .”
“Interesege. Kie ili renkontiĝis?”
“Diversloke. Lokolisto estas sur tiu ĉi folio.”
“ Jorli do aperis por via movado kiel danĝera. Ĉu eblus, ke Ordo kaj Disciplín kaŭzis lian morton?”
“Absolute ne. Tion mi scius. Mi sidas en la komitato.”
“Sed aparta membro, proprainiciate?”
“Ne, Disciplin’ en tiu movado estas ne nur vorto, sed realaĵo. Mi ne ŝatas tiun movadon, sed mi povas garantii, ke neniu membro de ĝi iam ajn murdis.”
“Ĉu viaj enketantoj eksciis ion pri la longharulo, kun kiu Jorli rendevuis?”
“Ne, ili ne sukcesis. Li estas nekredeble lerta por forvojigi sekvanton. Nur spurante Jorli n ili vidis lin kelkfoje.”
*
Karal lasis la junulon en Kastelnova, ĉar tiu preferis reveni trajne ol riski esti vidata, dum li eliras el la aŭto. La detektivo tre ĝojis. Tiuj informoj malfermis al li novajn perspektivojn.
Reveninte oficejen, li longe kontemplis la foton. Kvankam ĝi ne estis bona, ĉar farita de tro malproksime, Jorli tuj rekoneblis. Apud li staris viro eble kvardekjara, kun longaj haroj falantaj ĝisŝultre. La trajtoj ne estis facile distingeblaj. “Espereble,” pensis Jano, “la polica fotisto sukcesos fari el tio uzeblan portreton. Tiam ni dissendos ĝin al ĉiuj policejoj kaj ni iam kaptos la ulon, kaj per li multon pli scios”.
Komisiinte la polican fotiston fari sian plejon, Karal ekstudis la liston de la renkontoj inter Paŭlo kaj la viro longhara. Li komparis ĝin kun la notlibro trovita ĉe Jorli : je ĉiu rendevua dato, la libreto enhavis la horon plus triangulon, pri kiu la detektivo miris komence de sia enketo.
Bedaŭrinde, la lokoj menciitaj sur la listo estis ĉiam tre izolitaj. Estos malfacile trovi vidintojn, kiuj povos doni indikaĵojn taŭgajn por identigi la serĉaton. Oni devos ree fidi al rutino: pacienca serĉado fare de tuta taĉmento da policanoj. Ĝenerale procedo finfine efika, sed longa, longa, longa ...
26
Longa ĝi ne estis, fakte.
Kiel ofte okazas ĉe vere harmoniaj paroj, la mensoj edza kaj edzina trafis sammomente la saman ideon. Tio okazis, dum la detektivo reveturis hejmen. Ĉe-sojle, lin akceptis Ĝoja kun rimarkinde brila rigardo.
“Jano! Imagu! Mi ekkomprenis, kial mi tiom perturbiĝis, aŭskultante Marta n Bolomaj ...!”
“ Ĝoja ! ‘Vinberoj-vinbero-vinber’...! Mi opinias, ke mi fine sukcesis kompreni!”
Ŝi rakontis al li, kaj ankaŭ li al ŝi klarigis. Longe ili pridiskutis la aferon tiuvespere, en la plaĉe varma etoso, kiun kuna pensado kreas, feliĉige.
*
La sekvantan matenon, Jano frue alvenis en la ĉefpolicejon. Izabela sekvis post kelkaj minutoj, jarcente longegaj por la detektivo, kiu malfacile povus, sen ŝi, trovi la foton, kiun li bezonis ...
Ŝi rapide trovis ĝin. Karal ĝin komparis kun tiu farita de la amatora detektivo ekstremdekstra. Ĉu estis li , ĉu iu alia? Estis malfacile juĝi, ĉar al la amatora foto precizeco mankis. Tamen ...
Li petis la opinion de la polica fotisto. Ĉi tiu konfirmis:
“Oni ne povas esti certa ... Tamen, se ne estas la sama persono, ili multe similas unu la alian. Kompreneble, la longaj haroj estas nur peruko; se mi kaŝas ilin, rigardu! Ĉu ne estas la sama viro?”
“Probable jes. Eble de la perukvendistoj kaj haristoj ni ricevos certecon.”
*
Leŭtenanto Remon , aŭdinte Karal raporti pri sia nuna suspekto, decidis organizi multvojan kontrolon.
“Estas relative kviete ĉi tie en la nuna tempo,” li diris. “Pli bone laborigi multajn super tiu kontrolado kaj rapide fini ĉi tiun aferon, ol lasi la tutan laboron al vi. Des pli, ke, se li fuĝus eksterlanden ... Ni ne perdu tempon.”
Li do dividis inter la membroj de la sekcio la diversajn taskojn: viziti la haristojn-perukistojn kaj en Valĉefa kaj en la ĉefurbo; studi la financan aspekton; esplori la pasintan historion de l’ suspektato; ekscii pri lia maniero akiri ĥalkomfalinon; pliprofundiĝi en liaj rilatoj kun Marta Bolomaj , ktp.
Estis grandioza diskomisiado. Oni pridemandis najbarojn, servistojn, dungitojn, amikojn, perukistojn. Oni traserĉis – laŭ juĝista ordono – la bankajn kontojn. Oni informiĝis ĉe vojaĝagentejoj kaj aviadkompanioj. Oni konsultis ĉe la armeo la koncernan dosieron. Oni serĉis gazetojn serĉe al konfirmo pri tiu aŭ alia punkto.
Finfine, oni arestis lin . Sed li indigne deklaris.
“Mi faris nenion neleĝan. Mi tuj konfidos la aferon al mia advokato, kaj tiu submetos al tribunalo mian plendon pri neleĝa aresto kun grava misfamigo.”
Kun supereca mieno li sekvis la policistojn.
27
“Klarigu do detale, sinjoroj,” la altoficisto el la prokurorejo petis kun afabla rideto. Leŭtenanto Remon gestis al Karal :
“Vi enketis kaj trovis. Estas via rolo raporti.”
Karal tusetis, prepare al longa raportado. Kvankam ĉio klaris liamense, li ne sciis, kiel komenci.
“Jure, povas esti tikla problemo,” li fine diris. “Sed ĝi ne koncernas min. Ĉiujn dirotajn faktojn ni povas pruvi, sed kiel niaj leĝoj pritraktas tian kazon, pri tio mi tute ne kleras. Jen kiel ni rekunmetis la tutan aferon.”
“Eble la plej gravan eraron kulpis la armeo, kiam ĝi decidis specialigi junan brilan oficiron pri psikologia milito. Ĉi-lasta fako estis vera modo tiutempe. Mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ gravas nun. Estu kiel ajn, li multe legis kaj studis tiutempe pri la maniero influi la homojn, aŭ ekspluati iliajn latentaĵojn. Ni cetere trovis sur liaj librobretoj tutan kolekton da verkoj pri tiu temo.”
“Laŭ mia ...” (Jano Karal sin interrompis sekundeton. Li unue intencis diri “edzino”, sed iĝis necerta, ĉu la prokurorejo aprobos ŝian enmiksiĝon) “... opinio, li tiel lernis, ke se oni volas bone farigi taskon, plej grave estas ĝin konfidi al persono kun taŭga psika motivo por ĝin plenumi. Ke, se la psika profunda motivo estas sufiĉe forta, eĉ ne necesas peti la personon, sed ke eblas lin iom post iom gvidi al la deziro de la celata ago kaj al ties plenumo, tion bone komprenis la iama fakulo pri psikologia milito.”
“La Gigant-magazeno estas, kiel vi scias, la plej malnova ĉiovendejo de Valĉefa. Petro Ervin , post la morto de la familianoj, retroviĝis sola posedanto de tiu grandega magazeno, kies direktoro li ankaŭ fariĝis. Inteligenta, sed diletanta, kaj kun multaj deziroj, kiujn li ne sciis superi, li malbone mastrumis sian posedaĵon. Li ne distingis sian privatan monon de la kaso magazena, kaj kiam li bezonis ion, li simple ĉerpis el ĝi, tiagrade ke, iom post iom, bankroto proksimiĝis neeviteble. Bone konata en Valĉefa, preskaŭ elektita urbestro, li estis unu el tiuj ambiciaj personoj, kiuj ne tolerus malbonan famon. Kiam evidentiĝis, ke lia konto pli ol malplenas, kaj li ne povas repagi impresajn ŝuldojn, li sentis panikon.”
“Por elturni sin el ĝi, li repensis al sia militpsikologia trejno kaj al la posta homstudado, en kiun li siatempe profundiĝis. Kaj psikologie kaj ekonomike, lia kalkulo montriĝis ĝusta. Ekonomike, li notis, ke Gigánt des pli malprosperas ju pli progresas la vendoj ĉe la sola vere konkura firmao: Alta Turo, pli nova magazeno, kiu, per modernaj metodoj, inteligenta prezpolitiko kaj direktado dinamika, laŭgrade logis al si klientaron antaŭe fidelan al la malnova valĉefa domo. Tiam li pensis: ‘en la nuna situacio ĉi-urbe, se Alta Turo forbrulus, dum du-tri monatoj, eble pli, – antaŭ ol ĝia direkcio povos restarigi la vendadon sur la antaŭa nivelo – ĝia klientaro por multaj aĉetoj sin turnos al Gigánt , kaj tio sufiĉos por replenigi nian kason’.”
“Ni studis la kontojn, kaj tio efektive okazis. Post la fajrego, kiu detruis Altan Turon, la vendado pli ol kvinobliĝis en Gigánt .”
“Sed kiel fari, por ke la flamoj voru konkurantan magazenon, sen riski kompromitiĝon? Ervin trovis ne stultan solvon al tiu problemo: en tempo, kiam revoluciaj junuloj emas forĵeti la socion, trovi unu kun nestabila psiko, kiun li per lerta psika manipulado iom post iom kondukos al krima fajrigo.”
“Kiel li organizis sian serĉon, ni scios nur, se li foje konfesos. Verŝajne por tiu serĉo li aĉetis (ne ĉi tie, sed en la ĉefurbo: li estis singarda) la perukon longharan, kiu, kaŝante lian kalvecon, komplete ŝanĝis lian aspekton. Li fine trovis la grupon de Jorli kaj la juna farbisto montriĝis por li perfekta krimperanto. Li aliris lin, sin prezentante kiel delegiton de ia internacia kaŝa organizo revolucia, kaj proponis aligi la jorli an grupon al ĝi, emfazante, ke pro sekurecaj kialoj, ne devus esti kontakto kun iu alia ol li. Post kelka tempo, li komencis doni monon al la grupo, kaj la naiva Paŭlo rigardis tion pruvo pri la aŭtenteco de la internacia organizo, rezonante, ke neniu donus monon por revolucia agado sen partopreni sur iu aŭ alia nivelo en la lukto kontraŭsocia.”
“Ni ankaŭ ne scias, kiel li persvadis la knabon bruligi Altan Turon. Eble li diris, ke tiu estas faŝisma magazeno, aŭ ke ĝi estas simbolo de abomeninda konsuma socio. Restas la fakto, ke post serio da renkontoj kun Paŭlo aperis la ŝmirskribo ‘Bojkotu ĉ-t’, t. e., por ĉiu valĉefano, Altan Turon, kaj iom poste okazis la fajrego, en kiu la magazeno pereis.”
“Paŭlo tiam prezentis per si danĝero. Unue, ĉar li povus al iu paroli pri la instiginto-kuraĝiginto. Kvankam Jorli certe ne sciis la nomon de Ervin , tamen ekzistis ia risko, des pli ke la knabo, kiel multaj en tiu grupo, esti pli fanfarona ol diskreta. Due, kiu garantios, ke la revolucia flamo ne atingos ankaŭ la Gigant-magazenon? Krome, montriĝis, ke Paŭlon vidis tri atestantoj, kion la gazetoj menciis.”
“Sed kiel seniĝi je Paŭlo prenante sur sin nek riskon, nek respondecon? La sama metodo taŭgis, kaj Ervin planis ĝin antaŭe. Sammomente kiam li komencis renkontadi Paŭlon, li ankaŭ komencis la vizitojn al Marta Bolomaj .”
“Pretekste, ke ŝi por li kartodivenu, li iradis al ŝi, kaj ni povas imagi, ke li bone pagis ŝin. Estas facile paroligi personon en tiaj kondiĉoj, kaj influi tian malsanan menson per diskretaj aludoj. Konvinki f-inon Bolomaj pri la danĝero de la junaj revoluciemuloj ne necesis: ŝi tion jam kredis firme. Sed li iom post iom (ni supozas) persvadis ŝin pri ŝia misio bari ilian progreson. Ni emas pensi, ke li foje diris al ŝi, ke Jorli havas grandegan respondecon en revolucia grupo, kaj ke tiu, kiu lin mortigos, agos liberige por la tuta socio.”
“Mi devas precizigi, ke kiam ni kolektis ĉiujn pruvojn pri Ervin , ni ilin prezentis al Lejla Gorazdo, la amatino de Jorli . Ŝi furiozis pri la maniero, laŭ kiu okazis la psikoinfluado, kaj donis al ni pliajn informojn. Tiel ni eksciis, ke Ervin sendis Paŭlon al la kurso pri ĉina kuirarto, pretekste ke li tie foje havos kontakton kun la ĉinaj aŭtoritatoj pere de iu, kies identeco riveliĝos nur post pluraj monatoj. Tiu kurso prezentis por Ervin du avantaĝojn: la ĉineco allogis Paŭlon, kaj la ejo najbaris al la apartamento de Marta Bolomaj .”
“ Ervin diris al Marta Bolomaj , ke Jorli vizitadas tiun kurson. Eble li montris lin al ŝi. Li insistis pri lia ‘diabla beleco’, reliefigante la ‘diablan’ aspekton, kio estis psikologie tre trafa kun persono havanta la mensostrukturon de tiu maljuna fraŭlino. Verŝajne, ĉiufoje kiam li vizitis ŝin por kartodiveno, li pli kaj pli inside encerbigis al ŝi la ideon savi la socion per likvido de l’ defalinta anĝelo.”
“Nun pri la metodo. Dum traserĉo ĉe Ervin , ni trovis tutan dosieron pri diversaj venenoj. En ĝi troviĝis la artikoloj menciitaj de la Internacia Referenca Centro. Ke Ervin konservis tiun dosieron montras, ke li sentis sin nesuspektebla.”
“Eble vi memoras, ke en septembro lastjara – nelonge antaŭ ol komenciĝis la ĉinkuira kurso – la Gigant-magazeno starigis kun granda reklamado ‘Afrikan Dusemajnon’, dum kiu oni povis aĉeti tie ĉiaspecajn raraĵojn el Afriko. Ervin mem travojaĝis Afrikon por organizi la aĉetadon de la produktoj vendotaj dum tiu dusemajno. Ĉar li estas konata homo kun multaj kontaktoj, li verŝajne sukcesis viziti la koncernajn tribojn kaj akiri de ili – aŭ de iu blankulo vivanta tie – la uzotan venenon. Ni scias, ke dum tiu vojaĝo li hazarde renkontis d-ron Gutmanis . La du valĉefanoj konis unu la alian laŭvide, kaj ĝojante renkontiĝi tie fore, ili kune vespermanĝis. Tiam Gutmanis rakontis pri la detaloj de sia veturado, dum Ervin klarigis pri la baldaŭa ‘Afrika Dusemajno’.”
“Verŝajne Ervin havis diversajn planojn por la venenado kaj projektis uzi tiun, kiun la cirkonstancoj plej favoros. Se ĥalkomfalino ne estus uzebla, li prenus ion alian. Kiam li eksciis pri la kardia medikamento, li pensis, ke gelatena kapsulo ideale solvus la problemon, kiun starigas la forte perceptebla gusto de ĥalkomfalino.”
“Li tiam komencis inviti Marta n Bolomaj al sia hejmo, pretekste, ke ŝi kartodivenu. Ĉar la maljunulino multrilate estis komika gasto, en tiu grandburĝa medio, ŝi estis allogo por la geamikoj de familio Ervin . Ni scias, ateste de servistoj, invititoj aŭ familianoj, ke du- aŭ trifoje, Petro Ervin montris al Marta Bolomaj , kiel oni povas malfermi gelatenan kapsulon por eltiri el ĝi la enan substancon. Li faris tion ŝerce, dirante ekzemple: ‘oni volas glutigi al mi tiun longan gelatenan tubon, sed mi preferas miksi la kuracilon kun mia manĝo’, kaj li aldonis: ‘kompreneble, se estus amara gusto, mi ĝin lasus en ĝi, ĉar kapsulo precize ebligas gluti malbongustan medikamenton sen percepti la guston’.”
“Alian fojon, kiam li invitis ŝin hejmen por kartodiveni al amikoj, li montris al ĉiuj fiere sian kolekton da ‘afrikaj mirindaĵoj’, inter kiuj troviĝis poteto da pulvoro ‘da kiu la enhavo de duona aspirin-premaĵo sufiĉus por sendi homon inferen sendolore per simpla korhaltigo’. Iu gasto tiam spontane kaj sensuspekte komentis: ‘vi devas ne diri tion, se mia edzino volus min murdi, ŝi ŝtelus iom da ĝi, kaj ek! diablen mi forsvenus’. Al kio li respondis: ‘Neeble, vi perceptus ĝin, ĉar la gusto estas treege forta kaj repuŝa. Vi tuj vomus la manĝon aŭ trinkon, en kiu ĝi estus. Tial verŝajne tiu veneno neniam disvastiĝis. Eĉ bestoj ĝin rifuzas’.”
“Tiel agis Petro Ervin . Per subtila penstrudado al malfortaj psikoj, li kondukis unu personon al bruligo de granda magazeno kaj alian al murdo de la unua ...”
Regis impresa silento, dum kiu la lastaj vortoj de Karal reeĥis en ĉies menso. Fine la oficisto prokuroreja esprimis sian dubon:
“Ĉu vi estas tute certaj? Tiu maniero procedi ŝajnas al mi malfacile kredebla. Ĉu vere oni povas realigi krimon per persono, kiu, eble senscie, fundfunde deziras ĝin?”
“La realo ofte ŝajnas nekredebla,” Jano respondis mildavoĉe. “Pripensu minuton. Ĉu vi nepre forpuŝas la ideon, ke la usonan prezidenton John Kennedy kaj lian fraton Bob oni likvidis tiumetode?”
La alta oficisto restis momente silenta, kun rigardo fiksita al Karal . Liaj lipoj rondiĝis por fajfo, sed neniu sono venis. Kuntirante la brovojn, li diris:
“Tamen, Ervin ne povis havi certecon, ke Jorli kaj Bolomaj agos laŭ lia plano ...”
“Ne,” respondis la detektivo. “Tial la tribunalo ne facile verdiktos. Li fidis je ŝanco. Povas esti, ke li antaŭvidis aliajn eblecojn, ekzemple, ke se ne agos Jorli , iu alia faros la saman laboron. Eble li eĉ kontaktis tiun alian personon.”
“Nu, kion, se Jorli agus, sed ne Marta Bolomaj ?”
“Estis risko. Li preferis, ke li mortu. Sed se ŝi rezistus kaj li ne trovis alian malfortan menson, li igus sin senkulpa dirante – se supozi, ke la polico malkovris liajn kontaktojn kun Paŭlo – ‘Mi faris nenion. Estas tiu junulo. Li estas obsedata pri fajro, toksata de revolucia propagando’, kaj li verŝajne havis ian pretan klarigon pri la rendevuoj kun la junulo.
“Tial li diferencas de la ordinara krimulo. Ĝenerale, murdonto planas sian agon tre detale, por ke ĝi nepre sukcesu. Ervin kalkulis je ŝanco. Estas murdo bazita sur psikologia probableco. Neordinara, ĉu?”
“Ion vi ne klarigis,” diris leŭtenanto Remon . “Kial li sendis tiun sennomulan leteron?”
“Tiu estas la mistero, al kiu respondon ni ne trovis. Ĉu eĉ li scias mem?”
28
Ĝoja kaj Jano kuŝis surlite, revuante, antaŭ ol endormiĝi, la diversajn fazojn de la enketo.
“Danku la ĉielon,” ŝi diris, “ke tiu juna juda spiono donis tiujn valorajn informojn. Sen li, vi neniam estus trovinta la kulpulon.”
“Ho jes,” li trankvile respondis. “La konfirmo estus pli komplika, sed ne la enfokusigo de la suspektoj. Kiam mi faris tiun sonĝon, mi nekonscie (aŭ io nekonscia en mi, se vi preferas) jam sciis la solvon. Vi memoras, kion mi diris al vi poste, ĉu ne? Se la trivorto “vinberoj-vinbero-vinber’” estas ripetata, la silaboj er-vin aperas en sinsekvo. Ne hazarde mi tion sonĝis.”
“Jes, verŝajne ankaŭ mi intuis tion, ĉar lia nomo revenis al mia memor’ tuj post kiam vi raportis la sonĝon. Kiam vi diris ‘bero por vino’ aŭ ion similan, tio frapis min ankaŭ subkonscie. Dum vi estis for, kaj mi preparis la manĝon, mi ripetis al mi tiun esprimon laŭ sanktavala maniero: bero por vin’, kaj tio asociiĝis mense kun la rima nomo Ervin . Mi pense reiris al mia konversacio kun Marta Bolomaj , min demandante, kial mi forgesis precize tiun nomon, dum ĝi estas unu el la plej konataj el ĉiuj, kiujn ŝi menciis. Tiam mi memoris la specialan vizaĝ-esprimon, kiun ŝi havis prononcante ‘ Ervin ’. La egan perturbon, kiun mi priskribis al vi, verŝajne kaŭzis tiu apenaŭ perceptebla ŝanĝeto en ŝiaj trajtoj, kiu eĉ ne daŭris sekundeton.
“Familio Ervin ja estis tre admirata en mia familio. Mi mem sentis fortan tenton voĉdoni por li, kiam li kandidatiĝis al la parlamento, kvankam liaj politikaj ideoj ne kongruis kun la miaj, nur pro lia famo de bona, simpatia, iel familiara valĉefano. Kiam dumsekunde streĉiĝis la vizaĝaj trajtoj de Marta Bolomaj , io en mia cerbo eksciis, ke Ervin ludis apartan rolon en ŝia vivo. Sed alia parto de mi rifuzis konsciiĝi pri la konsekvencoj de tiu malkovro, ĉar tio tuŝis la miksajn kaj konfuzajn sentojn, kiujn mi havis al li. Mi tute ne deziris vidi en li krimulon. Kiel lerte homa psiko nin eskapigas el la vido de io, kion vidi ni malvolas! Mi eĉ ne konsciis, ke la mencio de Ervin faras ion al mi. Mi nur spertis fortan perturbon kun ĉiaspecaj raciecigoj por ĝin klarigi ... Feliĉe, ke dank’ al via revo, mi rememoris pri la timata nomo!”
“Tiu via indiko eble helpis min pli ol la juna judo,” Jano komentis. “Ĉar ĝi suspektigis, ke Marta Bolomaj pensis pri Ervin menciante la diron pri la diabla beleco. Kaj tiuj vortoj ja pruvis, ke iu ŝia kliento rilatis ambaŭe kun Jorli kaj kun ŝi. Tial eĉ sen la konfidencoj de la juda spiono mi enketus pri Ervin , kaj finfine mi ekscius pri la vojaĝo al Afriko, la financaj malfacilaĵoj, la invitoj al Marta Bolomaj , ktp.”
“Kaj se mi ne rakontus pri la esprimŝanĝo de Marta Bolomaj ?”
“Mi tamen esplorus pri Ervin . Mi sonĝis pri “vinber’” kaj pri ‘kiu per ĝi profitas?’ antaŭ ol vi lin suspektis. Tuta nekonscia sintezo de multaj faktoj okazis en mi kaj montris tiun direkton. La fakto, ke oni murdis precize la bruliginton de magazeno, malfacile ŝuldiĝus al hazardo. Kaj la sennomula letero pruvis, ke iu krom Marta Bolomaj sciis pri la afrikeco de la veneno uzita.”
“Kiel vi klarigas tiun tute nenecesan leteron?”
“Paniko, verŝajne. Subita fortega timo, ke oni ekscios, ke li invitadis Marta n Bolomaj .”
“Tamen ...”
“Eble li eksciis, ke la maljunulino konsultis d-ron Gutmanis , kaj subite memorante la renkonton kun tiu en Afriko, li opiniis, ke jen ŝanco regalas per ideala koincido por misdirekti la suspekton. Ne forgesu, ke li multe fidis ŝancon en la tuta afero.”
“Povas esti, jes,” dube diris edzino.
“Vi ŝajnas nekonvinkita.”
“Mi havas alian hipotezon. Petro Ervin ne estas malvarma krimulo. Lia maniero procedi pere de aliuloj signas timeman, nememfidan karakteron. Tiaj homoj ofte suferas pro nekonscia profunda kulposento. Krome, li estis edukita en malnova valĉefa familio kun la tuta emfaz’ pri respekto al aliuloj, kiu karakterizas nian regionan kulturon. Tia edukiĝo ne preparas al vivo kun konstanta konsci’ pri krimoj nepagitaj. Eble li ne povis toleri la kulpoturmenton, kaj li – sen scii ĝin klare, kompreneble – deziris, ke la polico lin trovu kaj li pagu sian ŝuldon al la socio. Sed ĉar li ne kuraĝis fronti rekte sian respondecon, li agis kiel por la murdo: li lasis la elekton al ŝanc’...”
“Oj! Vi psikologoj!” diris Jano.
Kaj li estingis la lumon.
GLOSARO
La ĉi-sekvaj vortoj ne troviĝas en Plena Vortaro, aŭ ne troviĝas en ĝi kun la ĉi-sube indikita signifo. La plimulto estas registrita en Plena Ilustrita Vortaro.
kardio
koro, rigardata el medicina vidpunkto
koregrafio:
baletkomponaĵo
merdo:
fekaĵo, (f) aĉa afero (triviallingve)
mg:
mallongigo de miligramo
minuskomplekso:
komplekso de malplivaloro, komplekso de malsupereco (kombinaĵo el sentoj kaj ideoj, laŭ kiu homo neobjektive sentas sin multrilate malsupera al la aliaj aŭ malplivalora ol li devus esti)
pavlov a hundo
hundo de Pavlov . Pavlov estas la rusa fiziologiisto (1848-1936), kiu eltrovis la kondiĉitajn refleksojn, i. a. studante la salivajn reagojn de hundoj
perceptivo:
kapablo percepti (el percept- kaj sufikso -iv- , indikanta kapablon)
pilipilio
afrika tre forta pimenta saŭco
poluado
malpurigado de viv-esenca elemento, kiu fariĝas malsaniga por la uzantoj (PIV: polucio )
predo:
ĉio, kion oni kaptakiras perforte aŭ perruze
psikosomata
rilata al la unuo, kiun kunformas psiko kaj korpo
raciecigo
racie kohera, sed fakte malĝusta rezonaĵo, kiun homo senkonscie uzas por klarigi al si ion, kion li malinklinas vidi ekzakte, ĝenerale pri si mem (psikanaliza fakvorto)
spektaĵo
spektaklo
spontana
spontanea
ŝoko
fortega abrupta emocio, kiu lasas homon dummomente senreaga, kvazaŭ senigita je regebla nerva energio
tonuso
muskola tonio; stato de konstanta malforta streĉiteco de vivanta muskolo
univ´, univo
universitato (en la slango de la studentoj)
Rimarkigo
La aŭtoro uzas la vorton ŝati en la senco, kiun ĝi havas en la parola lingvo, kiam ori diras mi ŝatas kafon , li ŝatas naĝi (t.e. al mi plaĉas kafo, mi volonte trinkas kafon; li trovas plezuron en naĝado, li volonte naĝas). Laŭ PIV kaj malmultaj lernolibroj tiakaze oni devus diri: mi amas kafon , li amas naĝi . La aŭtoro, kiu multjare uzis esperanton en la kvin mondpartoj, neniam aŭdis la verbon ami uzata tiusence, sed oftege aŭdis en similaj okazoj la verbon ŝati . Verŝajne do okazis drasta semantika evoluo de tiuj du vortoj. La verbon malŝati li kompreneble uzas en la kontraŭa senco: forte malinklini al io , konforme al la ĝenerala uzado de la hodiaŭa parola lingvo.