Mi konfesas, ke pro tiuj vortoj trafulmis min tremego. En la voĉo de la doktoro estis ekscitiĝo, kiu vidigis, ke li mem estas profunde emociita de tio, kion li rakontis al ni. Holmso kliniĝis antaŭen ekscitite, kaj en liaj okuloj estis tiu malmola malseka ekbrilo, kiu pafiĝas el ili kiam li profunde interesiĝas.
— Vi vidis tion, ĉu?
— Tiel klare, kiel mi vidas vin.
— Kaj vi diris nenion?
— Kiom utilus?
— Kiel okazis, ke neniu alia vidis tion?
— La signoj troviĝis proksimume dudek metrojn for de la kadavro, kaj neniu direktis al ili penson. Supozeble ankaŭ mi ne farus tion, se mi ne konus tiun legendon.
— Ĉu estas multaj ŝafhundoj sur la erikejo?
— Sendube, sed tiu neniel estis ŝafhundo.
— Vi diras, ke ĝi estis granda, ĉu?
— Grandega.
— Sed ĝi ne aliris la kadavron?
— Ne.
— Kia estis tiu nokto?
— Malseketa kaj malvarma.
— Sed efektive ne pluvis?
— Ne.
— Kia estas la aleo?
— Staras du vicoj da taksusa heĝo, dek du futojn altaj kaj nepenetreblaj. La centra pado larĝas ĉirkaŭ ok futojn.
— Ĉu troviĝas io inter la heĝoj kaj la pado?
— Jes, ambaŭflanke strio da herbo ses futojn larĝa.
— Laŭ mia kompreno la taksusan heĝon penetras ĉe iu punkto pordeto, ĉu?
— Jes, la pordeto kiu allasas sur la erikejon.
— Ĉu ekzistas alia trairejo?
— Neniu.
— Do por atingi la taksusan aleon oni devas aŭ aliri el la domo aŭ eniri tra la pordeto, ĉu?
— Troviĝas eliro tra somerdometo ĉe la fora ekstremo.
— Ĉu kavaliro Karlo atingis tiun?
— Ne, li kuŝis proksimume kvindek metrojn for de ĝi.
— Nun diru al mi, doktoro Mortimero — kaj tio gravas — la signoj, kiujn vi vidis, estis sur la pado kaj ne sur la herbo, ĉu?
— Neniaj signoj povis montriĝi sur la herbo.
— Ĉu ili troviĝis samflanke de la pado kiel la palisara pordeto?
— Jes, ili estis rande de la pado samflanke kiel la pordeto.
— Vi tre interesas min. Alia afero: ĉu la pordeto estis fermita?
— Fermita kaj serurita.
— Kiom alta ĝi estas?
— Ĉirkaŭ kvarfuta.
— Do iu ajn povus transpaŝi ĝin?
— Jes.
— Kaj kiujn signojn vi povis vidi apud la pordeto?
— Neniujn apartajn.
— Bona ĉielo! Ĉu neniu esploris?
— Jes, mi mem esploris.
— Kaj trovis nenion, ĉu?
— Ĉio estis tre konfuzita. Kavaliro Karlo evidente staris tie dum kvin aŭ dek minutoj.
— Kiel vi scias tion?
— Ĉar cindro dufoje falis de lia cigaro.
— Bonege! Jen kolego, Vatsono, laŭ nia speco. Sed la signoj?
— Li postlasis siajn proprajn signojn tra la tuta eta gruzejo. Aliajn mi ne vidis.
Ŝerloko Holmso frapis mane unu sian genuon laŭ gesto senpacienca.
— Se nur mi estus tie! — li ekkriis. — Evidente temas pri enketo eksterordinare interesa, kaj ĝi prezentis enormajn eblecojn al scienca eksperto. Tiu gruza pado, sur kiu mi povintus legi tiom multe, jam delonge estas pluvŝmirita kaj difektita per la lignoŝuoj de scivolemaj kampuloj. Ho, doktoro Mortimero, doktoro Mortimero, bedaŭrinde vi ne alvokis min! Vi vere tre kulpas.
— Mi ne povis voki vin, sinjoro Holmso, sen informi pri tiuj ĉi faktoj la mondon, kaj mi jam sciigis al vi miajn motivojn por ne volonte fari tion. Cetere, krome…
— Kial vi hezitas?
— Troviĝas regno, en kiu la plej klarvida kaj plej sperta el detektivoj ne povas helpi.
— Vi volas diri, ke la afero estas supernatura, ĉu?
— Mi ne pozitive diris tion.
— Ne, sed evidente vi opinias tiel.
— Post la tragedio, sinjoro Holmso, venis al miaj oreloj pluraj okazaĵoj, kiuj estas malfacile akordigeblaj kun la senŝancela ordo de la naturo.
— Ekzemple?
— Mi konstatis, ke antaŭ tiu terura evento, pluraj homoj vidis sur la erikejo kreaĵon, kiu akordiĝas kun tiu Baskervila demono, kaj kiu neniel povis esti besto konata al la scienco. Ĉiuj konsentis, ke temis pri grandega kreaĵo, lumanta, hida kaj spektreca. Mi pridemandis tiujn homojn, el kiuj unu estas senfantazia kampulo, unu estas forĝisto, kaj unu estas erikeja farmanto, kiuj ĉiuj rakontas same pri tiu terura aperaĵo, precize akordiĝanta kun la infera ĉashundo de la legendo. Mi certigas vin, ke en la regiono regas timego, kaj tiu estas homo brava, kiu konsentas transiri la erikejon nokte.
— Kaj vi, edukita sciencisto, kredas, ke ĝi estas supernatura, ĉu?
— Mi ne scias, kion kredi.
Holmso ŝultrotiris.
— Mi ĝis nun limigis miajn esplorojn al tiu ĉi mondo, — li diris. — Moderakvante mi kontraŭbatalis fiecon, sed defii la Patron mem de la Fieco estas, eble, tasko tro ambicia. Tamen vi devas konsenti, ke la piedsignaro estas materia.
— La origina hundo estis sufiĉe materia por elŝiri la gorĝon de viro, tamen ankaŭ ĝi estis diableca.
— Mi konstatas, ke vi tute subtenas la supernaturistojn. Sed nun, doktoro Mortimero, diru al mi jenon. Se tiaj estas viaj vidpunktoj, pro kio vi entute venis por konsulti min? Vi diras al mi unuspire, ke estas senutile esplori la morton de kavaliro Karlo, kaj ke vi deziras, ke mi tion faru.
— Mi ne diris, ke mi deziras, ke vi faru tion.
— Do kiamaniere mi povas helpi vin?
— Konsilante, kion mi faru pri kavaliro Henriko Baskervilo, kiu alvenos al la stacidomo Vaterloa, — doktoro Mortimero rigardis sian poŝhorloĝon, — precize post unu horo kaj kvarono.
— Li estas la heredinto, ĉu?
— Jes. Post la morto de kavaliro Karlo ni enketis pri tiu juna ĝentlemano, kaj trovis, ke li farmadas en Kanado. Laŭ la priskriboj, kiuj atingis nin, li estas homo ĉiel admirinda. Mi parolas nun, ne kiel kuracisto, sed kiel kuratoro kaj administranto de la testamento de kavaliro Karlo.
— Ne ekzistas alia pretendanto, mi supozas?
— Neniu. La sola alia parenco, kiun ni sukcesis spuri, estis Roĝero Baskervilo, la plej juna el la tri fratoj, el kiuj la plejaĝa estis kavaliro Karlo. La dua frato, kiu mortis juna, estas la patro de tiu ĉi junulo Henriko. La tria, Roĝero, estis la familia hontindaĵo. Li devenis de la malnova neregebla Baskervila linio, kaj laŭdire estis sozio de la familia portreto de l’ malnova Hugo. Li supermezure skandalis en Anglujo, fuĝis al Centra Ameriko, kaj tie mortis en 1876 pro flava febro. Henriko estas la lasta Baskervilo. Post unu horo kaj kvin minutoj mi renkontos lin ĉe la stacidomo Vaterloa. Per telegramo mi sciiĝis, ke li venis al Sudhamptono hodiaŭ matene. Nu, sinjoro Holmso, kion vi konsilas al mi fari pri li?
— Kial li ne iru al la domo de siaj prapatroj?
— Tio ŝajnas natura, ĉu ne? Kaj tamen pripensu, ke ĉiu Baskervilo, kiu iras tien, renkontas misan sorton. Mi estas certa, ke, se kavaliro Karlo povus alparoli min antaŭ sia morto, li avertus min kontraŭ aligo de tiu ĉi, la lasta el la malnova linio kaj heredanto de granda riĉo, al tiu mortiga loko. Kaj tamen ne estas kontraŭdireble, ke la prospero de tiu tute povra dezerteca regiono dependas de lia ĉeesto. La tuta bonfarado plenumita de kavaliro Karlo falegos teren, se en la Halo ne estos loĝanto. Mi timas, ke min tro influus mia propra evidenta intereso pri la afero, kaj pro tio mi antaŭmetas al vi la aferon kaj petas vian konsilon.
Dum kelka tempo Holmso pripensis.
— Klarvorte dirite, la afero estas jena, — li diris. — Laŭ via opinio ekzistas diableca fenomeno, kiu malsekurigas la Dartan Erikejon kiel loĝejon por Baskerviloj… Ĉu vi tiel opinias?
— Almenaŭ mi risku diri, ke troviĝas iom da atestaĵo, ke eble estas tiel.
— Ĝuste. Sed supozeble, se via supernatura teorio estas ĝusta, tio povus misefiki al la junulo en Londono samfacile kiel en Devono. Diablo kun potenco nur loka, simile al paroĥa administranto, estus afero tro neimagebla.
— Vi esprimas la aferon pli leĝere, sinjoro Holmso, ol vi verŝajne farus, se vi estus en senpera kontakto kun tiuj aferoj. Do via konsilo, laŭ mia kompreno, estas ke la junulo estos tiel sekura en Devono kiel en Londono. Li venos post kvindek minutoj. Kion vi rekomendas?
— Mi rekomendas, sinjoro, ke vi luu fiakron, admonu vian spanielon, kiu gratas mian dompordon, kaj iru al Vaterloo por renkonti kavaliron Henrikon Baskervilon.
— Kaj poste?
— Kaj poste vi diros al li tute nenion, ĝis mi decidiĝos pri la afero.
— Kiom longe vi bezonos por decidiĝi?
— Dudek kvar horojn. Je la deka horo morgaŭ, doktoro Mortimero, mi estos al vi tre danka se vi vizitos min ĉi tie, kaj helpos min rilate miajn planojn por la estonteco, se akompanos vin kavaliro Henriko Baskervilo.
— Tion mi faros, sinjoro Holmso.
Li skribaĉis la rendevuon sur la manumo de sia ĉemizo kaj forrapidis laŭ sia stranga, gvata, distrita maniero. Holmso haltigis lin ĉe la supro de la ŝtuparo.
— Nur unu plia demando, doktoro Mortimero. Vi diris, ke antaŭ la morto de kavaliro Karlo Baskervilo pluraj personoj vidis tiun aperaĵon sur la erikejo, ĉu?
— Vidis ĝin tri personoj.
— Ĉu iu vidis ĝin poste?
— Mi aŭdis pri neniu.
— Dankon. Ĝis revido.
Holmso reiris al sia sidloko kun la kvieta mieno de interna kontento, kiu signifis, ke antaŭ li estas tasko simpatia.
— Ĉu vi foriras, Vatsono?
— Krom se mi povos helpi vin.
— Ne, karulo, en aktiva horo mi turnas min al vi por helpo. Sed tio ĉi estas bonega, vere unika laŭ certaj vidpunktoj. Kiam vi pasos preter Bradleo, ĉu vi bonvolos peti, ke li alsendu funton da plej forta tabako? Dankon. Prefere ne aranĝu reveni antaŭ la vespero. Tiam mi estos tre kontenta kompari impresojn pri tiu ĉi plej interesa problemo, kiu hodiaŭ matene estas submetita al ni.
Mi sciis, ke enfermiteco kaj soleco estas tre necesaj al mia amiko dum tiuj horoj de intensa mensa koncentriĝo, dum kiuj li pesis ĉiun eron da atestaĵo, konstruis teoriojn alternativajn, pesis unu kontraŭ alia kaj decidis, kiuj punktoj estas esencaj kaj kiuj estas superfluaj.
Mi sekve pasigis la tagon ĉe mia klubo, kaj ne reiris al Bakerstrato ĝis la vespero. Estis preskaŭ la naŭa horo, kiam mi denove troviĝis en la salono.
Mia unua impreso post la malfermo de la pordo estis, ke incendio eksplodis, ĉar la ĉambro estis tiel fumoplena, ke ĝi sordinis la lumon de la tablolampo. Kiam mi eniris, tamen, miaj timoj estis forigitaj, ĉar trafis mian gorĝon kaj tusigis min la akra fumo de forta kruda tabako. Tra la nebuleto mi svage vidis Holmson en lia negliĝo ripozi sur fotelo kun la nigra argila pipo inter la lipoj. Ĉirkaŭ li kuŝis pluraj papervolvaĵoj.
— Ĉu vi malvarmumis, Vatsono? — li demandis.
— Ne, temas pri tiu ĉi venena atmosfero.
— Mi supozas, ke ĝi fakte iom densas, laŭ via atentigo.
— Ĉu densas! Ĝi estas netolerebla.
— Do malfermu la fenestron! Vi troviĝis ĉe via klubo la tutan tagon, mi rimarkas.
— Mia kara Holmso!
— Ĉu mi pravas?
— Nepre, sed kiel?..
Li ridis pro mia konfuzita mieno.
— En vi estas agrabla freŝeco, Vatsono, kiu igas plezura la ekzercadon de tiaj kapabletoj de mi posedataj por vin konsterni. Sinjoro eliras en tago pluvetema kaj koteca. Vespere li revenas senmakula kun la katizo ankoraŭ sur siaj ĉapelo kaj botoj. Sekve dum la tuta tago li estis senmova. Li ne estas homo kun intimaj amikoj. Kie do li estis? Ĉu ne estas evidente?
— Nu, tio fakte estas iom evidenta.
— La mondo plenas je evidentaĵoj, kiujn neniu ial ajn observas. Kie laŭ via opinio mi estis.
— Ankaŭ senmova.
— Male, mi estis en Devono.
— Spirite, ĉu?
— Ĝuste. Mia korpo restis en tiu ĉi fotelo; kaj, mi rimarkas kun bedaŭro, ĝi konsumis dum mia foresto du tasegojn da kafo kaj nekredeblan kvanton da tabako. Post via foriro mi mendis de Stanfordo la geografian mapon de tiu regiono de la erikejo, kaj mia spirito ŝvebis super ĝi la tutan tagon. Senfanfarone, mi povus orientiĝi en tiu loko.
— Mapo grandskala, supozeble?
— Tre grandskala. — Li malvolvis sekcion kaj tenis ĝin sur la genuo. — Jen vi vidas tiun distrikton, kiu nin koncernas. Tio estas Baskervila Halo en la mezo.
— Kun arbaro ĉirkaŭe, ĉu?
— Ĝuste. Ŝajnas al mi, ke la taksusa aleo, kvankam ne signita per tiu nomo, devas etendiĝi laŭlonge de tiu ĉi linio, kun dekstre, kiel vi perceptas, la erikejo. Tiu ĉi eta amasiĝo de konstruaĵoj estas la vilaĝeto Grimpeno, kie nia amiko Mortimero havas sian sidejon. Interne de kvinmejla cirklo troviĝas, kiel vi vidas, nur tre malmultaj dismetitaj loĝejoj. Jen Laftera Halo, kiu estas menciita en la rakonto. Domo estas indikita ĉi tie, kiu eble estas la loĝejo de la naturesploristo — lia nomo estas Stepeltono, se mi bone memoras. Jen estas du farmodomoj erikejaj: Alta Rokejo kaj Kotaĉo. Poste je distanco de dek kvar mejloj la granda prizono de Princurbo. Inter kaj ĉirkaŭ tiuj disaj punktoj etendiĝas la senhoma senviva erikejo. Tio do estas la scenejo, sur kiu la tragedio prezentiĝis, kaj sur kiu ni eble kunlaboros por prezenti ĝin denove.
— Nepre tio estas sovaĝejo.
— Jes, la lokigo estas inda. Se la diablo efektive dezirus enmiksiĝi en la homaj aferoj…
— Do vi mem inkliniĝas al la klarigo supernatura, ĉu?
— La agantoj de la diablo povas esti el karno kaj ostoj, ĉu ne vere? Atendas nin du demandoj en la komenco. La unua estas, ĉu krimo entute okazis; la dua estas, kio estis la krimo, kaj kiel oni plenumis ĝin? Kompreneble, se la konjekto de doktoro Mortimero estas ĝusta, kaj nin frontas fortoj el ekster la ordinaraj leĝoj de l’ naturo, tie finiĝas nia enketo. Sed nia devo estas elĉerpi ĉiujn aliajn hipotezojn antaŭ ol akcepti tiun. Mi opinias, ke ni refermu tiun fenestron, se vi ne kontraŭas. Estas eksterordinare, sed mi konstatas, ke koncentrita atmosfero helpas koncentritan pensadon. Mi ne tiel emfazis tiun konstaton, ke mi eniru skatolon por pensi, sed tio estas la logika konkludo de mia konvinkiĝo. Ĉu vi mense reviziis la enketon?
— Jes, mi multe pripensis ĝin dum la tago.
— Kion vi opinias pri ĝi?
— Ĝi estas tre konfuziga.
— Ĝi certe havas karakteron siaspecan. Kelkaj punktoj distingas ĝin. Tiu ŝanĝiĝo de la piedsignoj, ekzemple. Kion vi opinias pri tio?
— Mortimero diris, ke la homo marŝis piedpinte tra tiu parto de la aleo.
— Li nur ripetis tion, kion diris iu stultulo ĉe la mortenketo. Kial oni marŝu piedpinte tra la aleo?
— Kio do?
— Li kuregis, Vatsono, kuregis malespere, kuregis por savi sian vivon, kuregis ĝis rompiĝis lia koro kaj li falis morta survizaĝen.
— Kuregis de kio?
— Jen nia problemo. Troviĝas indikoj, ke li freneziĝis pro timo antaŭ ol li ekkuris.
— Pro kio vi diras tion?
— Mi supozas, ke la kaŭzo de lia timo alvenis al li el la erikejo. Se tiel estis, kaj tio ŝajnas plej probabla, nur homo perdinta la sagacon forkurus for de la domo anstataŭ al ĝi. Se ni rajtas kredi la ciganan ateston, li kuris kripetante helpon direkte al tiu loko, kie helpo plej neverŝajne estos. Kaj denove, kiun li atendis tiunokte, kaj kial li atendis tiun ĉe la taksusa aleo sed ne en la propra domo?
— Vi opinias, ke li atendis iun, ĉu?
— Tiu homo estis maljuneta kaj neforta. Mi povas kompreni, ke vespere li iom promenis, sed la tero estis malseketa kaj la nokto estis severa. Ĉu estas nature, ke li staru dum kvin aŭ dek minutoj, kiel doktoro Mortimero, laŭ pli praktika sento ol mi anticipe kreditus al li, induktis pro la cigara cindro?
— Sed li eliris ĉiuvespere.
— Laŭ mi estas neverŝajne, ke ĉiuvespere li atendis ĉe la erikeja pordeto. Male, laŭ la atestaĵo li evitis la erikejon. Tiunokte li atendis tie. Estis la nokto antaŭ lia foriro al Londono. La afero konturiĝas, Vatsono. Ĝi iĝas kohera. Bonvolu transdoni al mi mian violonon, kaj ni prokrastos plian pripensadon de la afero, ĝis ni havos la avantaĝon renkontiĝi kun doktoro Mortimero kaj kavaliro Henriko Baskervilo en la mateno.