5. Tri ŝiritaj fadenoj

Sinjoro Ŝerloko Holmso havis, ĝis tre rimarkinda grado, la povon laŭvole malkroĉi sian menson. Dum du horoj la stranga afero, en kiu ni estis implikitaj, ŝajnis forgesita, kaj lin tute absorbis la pentraĵoj de la modernaj belgaj majstroj. Li volis paroli pri nenio krom arto, pri kiu li havis plej strangajn impresojn, de kiam ni forlasis la galerion ĝis ni troviĝis en la Nordhumberlanda hotelo.

— Kavaliro Henriko Baskervilo estas supre kaj atendas vin, — diris la hotela registristo. — Li petis, ke mi konduku vin supren tuj kiam vi venos.

— Ĉu vi kontraŭas, ke mi rigardu vian registrolibron? — demandis Holmso.

— Tute ne.

La libro montris, ke du nomoj estis aldonitaj post tiu de Baskervilo. Unu estis Teofilo Ĝonstono kaj familio el Novkastelo; la alia estis sinjorino Oldmoro kaj servistino el Alta Loĝejo, Altono.

— Certe tiu estas la sama Ĝonstono, kiun mi iam konis, — diris Holmso al la registristo. — Advokato, ĉu ne, grizhara, kaj marŝas lamete?

— Ne, sinjoro, tiu ĉi estas sinjoro Ĝonstono, la karbejmastro, sinjoro tre aktiva, ne pli aĝa ol vi mem.

— Ĉu vi ne eraras pri lia metio?

— Ne, sinjoro, li utiligis tiun ĉi hotelon dum multaj jaroj, kaj li estas tre bone konata al ni.

— Ha, tio decidigas la aferon. Ankaŭ sinjorino Oldmoro; ŝajnas, ke mi memoras tiun nomon. Pardonu mian scivolon, sed ofte vizitante unu amikon oni trovas alian.

— Ŝi estas sinjorino malsanema, sinjoro. Ŝia edzo estis iam urbestro de Glostero. Ŝi ĉiam gastas ĉi tie, kiam ŝi estas en Londono.

— Dankon! Bedaŭrinde mi ne povas pretendi ŝian konatecon. Mi konfirmis tre gravan fakton per tiuj demandoj, Vatsono, — li daŭrigis mallaŭtvoĉe dum ni supreniris. — Jam ni scias, ke la homoj, kiuj tiom interesiĝas pri nia amiko, ne trovis lokon en lia hotelo. Tio signifas, ke kvankam ili tre deziras, kiel ni konstatis, spioni lin, ili same deziras, ke li ne vidu ilin. Nu, tio estas fakto tre sugesta.

— Kion ĝi sugestas?

— Ĝi sugestas… Hola, kara homo, kio entute ĝenas vin?

Ĉirkaŭirante la supron de la ŝtuparo ni renkontis kavaliron Henriko Baskervilo mem. Lia vizaĝo estis kolere ruĝiĝinta, kaj en unu mano li tenis malnovan polvkovritan ŝuon. Tiom li furiozis, ke li apenaŭ kapablis klare paroli, kaj kiam li efektive parolis, li uzis multe pli fortan kaj pli okcidentan dialekton ol tiun, kiun ni aŭdis de li matene.

— Ŝajnas al mi, ke oni mokas min en tiu ĉi hotelo, — li kriis. — Ili trovos, ke ili ekmanipulis la malĝustan personon, se ili ne zorge atentos. Je la tondro, se tiu ulo ne trovos mian mankantan ŝuon, okazos krizo. Mi povas aprezi ŝercon kiel normalulo, sinjoro Holmso, sed ĉi-foje oni preterpafis la celon.

— Vi ankoraŭ serĉas vian ŝuon, ĉu?

— Jes, sinjoro, kaj mi intencas trovi ĝin.

— Sed vi diris, ĉu ne, ke tiu estis nova bruna ŝuo?

— Tia ĝi estis, sinjoro. Kaj nun ĝi estas malnova nigra ŝuo.

— Kio? Ĉu vi volas diri?..

— Ĝuste tion mi volas diri. Mi posedis nur tri parojn en la mondo — la novajn brunajn, la malnovajn nigrajn, kaj la brilledajn, kiujn mi portas. Hieraŭ nokte oni prenis unu el la brunaj, kaj hodiaŭ oni ŝtelis unu el la nigraj. Nu, ĉu vi havas ĝin? Parolu, homo, kaj ne staru gapante!

Maltrankvila germana etaĝservisto estis suririnta la scenejon.

— Ne, sinjoro, mi enketis tra la tuta hotelo, sed mi aŭdis nenion pri ĝi.

— Nu, aŭ tiu ŝuo revenos antaŭ la sunsubiro, aŭ mi kontaktos la direktoron kaj diros al li, ke mi tuj foriros el tiu ĉi hotelo.

— Ĝi estas trovota, sinjoro… Mi promesas, ke se vi iom paciencos, ĝi estos trovita.

— Certigu tion, ĉar ĝi estos mia lasta perditaĵo en tiu ĉi ŝtelista kaverno. Nu, nu, sinjoro Holmso, vi pardonos, ke mi ĝenas vin pri tia bagatelo…

— Mi taksas ĝin inda je ĝeniĝo.

— Vidu, vi aspektas tre serioza pri ĝi.

— Kiel vi klarigas ĝin?

— Mi simple ne provas klarigi ĝin. Ĝi ŝajnas la afero plej freneza, plej stranga, kiu iam ajn okazis al mi.

— La plej stranga eble, — diris Holmso penseme.

— Kion vi mem pensas pri ĝi?

— Nu mi ankoraŭ ne pretendas kompreni ĝin. Tiu via afero estas tre komplika, kavaliro Henriko. Lige kun la morto de via onklo, mi ne estas certa, ke el la kvincent elstare gravaj kazoj, kiujn mi esploris, troviĝas unu, kiu efikas tiom profunde. Sed ni tenas en la manoj plurajn fadenojn, kaj plej probable unu aŭ alia el ili gvidos nin al la vero. Ni eble malŝparos tempon sekvante la malĝustan, sed pli aŭ malpli baldaŭ ni devos trafi la ĝustan.

Ni ĝuis agrablan tagmanĝon, dum kiu malmulto estis dirita pri la afero kiu kunigis nin. Sed en la privata saloneto, al kiu ni poste transiris, Holmso demandis al Baskervilo, kion li intencas fari.

— Iri al Baskervila Halo.

— Kaj kiam?

— Fine de la semajno.

— Entute, — diris Holmso, — mi opinias, ke via decido estas saĝa. Mi havas multan atestaĵon, ke vi estas spionata en Londono, kaj inter la milionoj en tiu ĉi urbego estas malfacile eltrovi, kiuj estas tiuj homoj kaj kion ili celas. Se ili intencas misaĵon ili eble malbonfarus al vi, kaj ni estus senpovaj por malhelpi tion. Vi ne sciis, doktoro Mortimero, ke oni postsekvis vin hodiaŭ matene, ĉu?

Doktoro Mortimero eksaltetis abrupte.

— Postsekvis! Kiu?

— Ĝuste tion, bedaŭrinde, mi ne povas sciigi al vi. Ĉu inter viaj najbaroj kaj konatoj troviĝas sur Erikejo Darta viro kun nigra plenbarbo?

— Ne… Aŭ, mi pripensu… Vidu, jes. Barimoro, la domservisto de kavaliro Karlo, estas viro kun plena nigra barbo.

— Ha! Kie estas Barimoro?

— Li prizorgas la Halon.

— Prefere ni eksciu, ke li vere estas tie, aŭ ĉu iel ajn eble li estas en Londono.

— Kiel vi povas tion fari?

— Donu al mi telegrafan blankon. «Ĉu ĉio pretas por kavaliro Henriko?» Tio sufiĉos. Kiu estas la plej proksima telegrafa oficejo? Grimpeno. Tre bone, ni sendos la duan telegramon al la poŝtisto en Grimpeno: «Telegramo al sinjoro Barimoro enmanigendas senpere al li. Se li forestas, bonvolu resendi la telegramon al kavaliro Henriko Baskervilo, Nordhumberlanda hotelo». Tio devus sciigi al ni antaŭ la vespero, ĉu Barimoro postenas en Devono.

— Tiel estas, — diris Baskervilo. — Cetere, doktoro Mortimero, kiu entute estas tiu Barimoro?

— Li estas filo de la antaŭa prizorgisto, kiu estas mortinta. Tiuj prizorgis la Halon jam dum kvar generacioj. Laŭ mia scio, li kaj lia edzino estas tiom respektinda paro, kiom iu ajn en la graflando.

— Samtempe, — diris Baskervilo, — estas sufiĉe klare ke dum neniu el la familio estas en la Halo, tiuj homoj ĝuas tre belan hejmon kaj nenion por fari.

— Vere.

— Ĉu Barimoro entute profitis per la testamento de kavaliro Karlo?

— Li kaj lia edzino ricevis po kvincent pundojn.

— Ha! Ĉu ili antaŭsciis, ke ili ricevos tion?

— Jes, kavaliro Karlo tre ŝatis paroli pri la enhavo de sia testamento.

— Tre interese.

— Espereble, — diris doktoro Mortimero, — vi ne rigardas suspekteme ĉiun ricevinton de heredaĵo de kavaliro Karlo, ĉar ankaŭ al mi estis testamentitaj mil pundoj.

— Ĉu vere! Kaj al aliaj?

— Enestis multaj sensignifaj sumoj al individuoj kaj al granda nombro da publikaj bonfaraj societoj. La tuta restaĵo iris al kavaliro Henriko.

— Kaj kiom estas la restaĵo?

— Sepcent kvardek mil pundoj.

Holmso surprizite altigis la brovojn kaj diris:

— Mi tute ne supozis, ke tiom grandega sumo estis pritraktita.

— Kavaliro Karlo estis laŭfame riĉa, sed ni ne sciis, kiom riĉa li estis, ĝis ni ekesploris liajn valorpaperojn. La tuta valoro de la postlasaĵo proksimas al unu miliono.

— Ho ve! Tio estas vetaĵo, por kiu oni probable pretus ludi ludon riskan. Kaj unu plia demando, doktoro Mortimero. Se supozeble okazus io al jena nia juna amiko — pardonu la malagrablan hipotezon! — kiu heredus la postlasaĵon?

— Ĉar Roĝero Baskervilo, la juna frato de kavaliro Karlo, mortis senedzine, la postlasaĵo irus al Desmondoj, kiuj estas forparencaj kuzoj. Jakobo Desmondo estas maljuneta pastro el Vestmorlando.

— Dankon. Ĉiuj ĉi detaloj estas tre interesaj. Ĉu vi renkontis sinjoron Desmondo?

— Jes. Li venis foje por viziti kavaliron Karlo. Li estas homo aspekte respekteginda kaj vivas sanktulece. Mi memoras, ke li rifuzis akcepti ajnan disponaĵon de kavaliro Karlo, kvankam tiu firme proponis ĝin.

— Kaj tiu homo simplagusta estus la heredinto de la milaroj de kavaliro Karlo, ĉu?

— Li heredus la bienon, ĉar ĝi estas majorata. Li heredus ankaŭ la monon, krom se ĝi estus testamentita alimaniere per la nuna posedanto, kiu kompreneble rajtas disponigi ĝin laŭvole.

— Kaj ĉu vi jam pretigis testamenton, kavaliro Henriko?

— Ne, sinjoro Holmso, tion mi ne faris, ĉar nur hieraŭ mi eksciis, kiel statas la aferoj. Sed ĉiuokaze mi opinias, ke la mono devus akompani la titolon kaj la bienon. Tio estis la koncepto de mia povra onklo. Kiel la posedanto restarigu la gloraĵojn de la Baskerviloj, ne havante sufiĉe da mono por prizorgi la posedaĵon? Domo, tero kaj dolaroj devas iri kune.

— En ordo. Nu, kavaliro Henriko, mi same opinias kiel vi, ke konsilindas iri al Devono senprokraste. Nur unu provizon ni devas aranĝi. Vi nepre ne iru sola.

— Doktoro Mortimero reiros kun mi.

— Sed doktoro Mortimero devos prizorgi sian praktikon, kaj lia domo foras multajn mejlojn de la via. Malgraŭ la plejebla bonvolo, li eble ne povos helpi vin. Ne, kavaliro Henriko, nepras, ke vin akompanu iu viro fidinda, kiu estos ĉiam ĉe via flanko.

— Ĉu eblas, ke vi mem venu, sinjoro Holmso?

— Se la aferoj atingus krizpunkton mi klopodus persone ĉeesti; sed vi povas kompreni, ke pro mia vasta konsultpraktiko kaj pro konstantaj alvokoj, kiuj atingas min el multaj lokoj, estas neeble, ke mi forestu el Londono dum nedifinita periodo. Ĝuste ĉi-momente unu el la plej respektataj nomoj en Anglujo estas makulata de ĉantaĝisto, kaj nur mi povas malhelpi drastan skandalon. Vi komprenas, kiel neeble estas ke mi iru al Erikejo Darta.

— Kiun vi rekomendas, do?

Holmso metis manon sur mian brakon.

— Se mia amiko konsentos, ne ekzistos viro pli valora ol li ĉe via flanko, se vi troviĝus en kriza situacio. Neniu rajtas diri tion pli senhezite ol mi.

Tiu propono komplete surprizis min, sed antaŭ ol mi povis respondi, Baskervilo kaptis mian manon kaj tutkore premis ĝin.

— Nu, vidu, tio estas vere afabla viaflanke, doktoro Vatsono, — li diris. — Vi konas mian situacion, kaj vi scias tiom pri la afero kiom mi. Se vi venos al Baskervila Halo kaj gardos min, mi neniam tion forgesos.

Promeso pri aventuro ĉiam fascinis min, kaj min komplimentis la vortoj de Holmso kaj la entuziasmo laŭ kiu la kavaliro salutis min kiel akompanonton.

— Mi venos kun plezuro, — mi diris. — Mi ne scias, kiel mi povus pasigi mian tempon pli avantaĝe.

— Kaj vi raportos tre atente al mi, — diris Holmso. — Kiam okazos krizo, kiel certe estos, mi informos kiel vi agu. Supozeble ĝis sabato ĉio povos esti preta, ĉu?

— Ĉu tio konvenas al doktoro Vatsono?

— Perfekte.

— Do sabate, krom se vi aŭdos la malon, ni renkontiĝos ĉe la vagonaro je la 10a 30 en la Padingtona stacidomo.

Ni stariĝis por foriri, kiam Baskervilo eligis triumfan krion, kaj saltinte ĝis ĉambroangulo li eltiris brunan ŝuon el sub ŝranko.

— Mia mankinta ŝuo! — li kriis.

— Ke ĉiuj niaj problemoj malaperu same facile! — diris Ŝerloko Holmso.

— Sed temas pri tre stranga afero, — doktoro Mortimero komentis. — Mi traserĉis tiun ĉi ĉambron tre atente antaŭ la tagmanĝo.

— Ankaŭ mi, — diris Baskervilo. — Tra ĉiu colo da ĝi.

— Nepre troviĝis neniu ŝuo tiam.

— Tiuokaze la servisto verŝajne metis ĝin tien, dum ni manĝadis.

La germano estis alvokita, sed li deklaris, ke li scias nenion pri la afero, kiel ankaŭ neniu enketo klarigis ĝin. Alia ero estis aldonita al tiu konstanta kaj ŝajne sencela serio da etaj misteroj, kiuj sekvis unu alian tiom rapide. Formetante la tutan gravan historion pri la morto de kavaliro Karlo, ni havis vicon da okazaĵoj ne klarigeblaj, ĉiuj inter la limoj de du tagoj, kiuj inkluzivis ricevon de la presita letero, la nigrabarban spionon en la fiakro, la perdon de la nova bruna ŝuo, la perdon de la malnova nigra ŝuo, kaj nun la retrovon de la nova bruna ŝuo. Holmso sidis silente en la fiakro, dum ni reveturis al Bakerstrato, kaj mi sciis pro liaj kuntiritaj brovoj kaj avida vizaĝo, ke lia menso samkiel la mia, provadis konstrui iun kadron, en kiu povus trovi lokon ĉiuj ĉi strangaj kaj ŝajne senligaj epizodoj. La tutan posttagmezon kaj ĝis malfruvespere li sidis mergita en tabako kaj pensado.

Ĝuste antaŭ la vespermanĝo oni liveris du telegramojn. La unua legiĝis:

ĴUS AŬDIS KE BARIMORO ESTAS ĈE LA HALO. — BASKERVILO.

La dua:

VIZITIS DUDEK TRI HOTELOJN LAŬ INSTRUKCIOJ, SED BEDAŬRAS RAPORTI NEEBLE RETROVI TONDITAN FOLION EL TEMPO. — KARTRAJTO.

— Jen ŝiriĝis du el niaj fadenoj, Vatsono. Nenio pli stimulas ol esploro en kiu ĉio estas kontraŭa. Ni devas ĉirkaŭserĉi novan odoron.

— Ankoraŭ restas al ni la fiakristo, kiu veturigis la spionon.

— Ĝuste. Mi telegramis por ricevi de la Oficiala Registrejo liajn nomon kaj adreson. Ne surprizus min, se tiu ĉi respondus mian demandon.

Tamen tiu porda sonoro pruviĝis esti io eĉ pli kontentiga ol respondo, ĉar la pordo malfermiĝis kaj envenis krudaspekta viro, evidente la fiakristo.

— Mi ricevis mesaĝon de la ĉefoficejo, ke iu sinjoro ĉe tiu ĉi adreso enketas pri 2704, — li diris. — Mi koĉeras mian fiakron jam de sep jaroj, kaj neniam aŭdiĝis plendo. Mi venis rekte ĉi tien el la fiakrejo por demandi inter kvar okuloj, kion vi havas kontraŭ min.

— Nenion en la mondo mi havas kontraŭ vin, bonulo, — diris Holmso. — Male, mi havas por vi duonpundon, se vi havigos al mi klaran respondon al miaj demandoj.

— Nu, mi travivis belan tagon, senblage, — diris la fiakristo rikane. — Kion vi deziras demandi, sinjoro?

— Unue viajn nomon kaj adreson, por la okazo, se mi serĉos vin denove.

— Johano Klejtono, Turpestrato 3, la Municipo. Mia fiakro eliras de la Ŝiplea fiakrejo, apud la stacidomo Vaterloa.

Ŝerloko Holmso notis tion.

— Nun, Klejtono, rakontu al mi pri la kliento, kiu venis kaj gvatis tiun ĉi domon je la deka hodiaŭ matene kaj poste sekvis la du sinjorojn tra Regentostrato.

La viro aspektis surprizita kaj iom embarasita.

— Vidu, ne necesas, ke mi sciigu al vi aferojn, ĉar vi ŝajnas jam scii tiom, kiom mi, — li diris. — La vero estas, ke tiu sinjoro sciigis min, ke li estas detektivo, kaj ke mi diru nenion pri li al iu ajn.

— Bonulo mia, tiu ĉi afero estas tre grava, kaj vi eble trovos vin en sufiĉe malagrabla situacio, se vi provos kaŝi ion antaŭ mi. Vi diris, ĉu, ke via kliento nomis sin detektivo?

— Jes, tion li diris.

— Kiam li diris tion?

— Kiam li forlasis min.

— Ĉu li diris ion plian?

— Li menciis sian nomon.

Holmso ĵetis al mi rapidan rigardon triumfan.

— Ho, li menciis sian nomon, ĉu? Tio estis malprudenta. Kiun nomon li menciis?

— Lia nomo, — diris la fiakristo, — estas sinjoro Ŝerloko Holmso.

Neniam mi vidis mian amikon pli konsternita ol pro la respondo de la fiakristo. Momente li sidis silente mirigita. Poste li kore rideksplodis:

— Tuŝite, Vatsono — nenegeble tuŝite! Mi sentas rapiron tiel rapidan kaj flekseblan kiel la mia. Li tre bele trafis min tiufoje. Do lia nomo estis Ŝerloko Holmso ĉu?

— Jes, sinjoro, tiel nomiĝis tiu sinjoro.

— Bonege! Sciigu al mi, kie vi akceptis lin, kaj ĉion, kio okazis.

— Li alvokis min je la naŭa kaj duono en la Placo Trafalgara. Li diris, ke li estas detektivo, kaj li proponis al mi du gineojn kondiĉe ke mi faru precize kion li postulos dum la tuta tago kaj starigos neniujn demandojn. Mi volonte konsentis. Unue ni veturis ĝis la Nordhumberlanda hotelo kaj atendis tie, ĝis du sinjoroj elvenis kaj luis fiakron el la vico. Ni sekvis ilian fiakron, ĝis tiu haltis ie proksime al ĉi tie.

— Je tiu ĉi pordo mem, — diris Holmso.

— Nu, pri tio mi ne povis esti certa, sed verŝajne mia kliento bone sciis tion. Ni haltis duonvoje tra la strato kaj atendis dum unu horo kaj duono. Poste la du sinjoroj preterpasis nin marŝante, kaj ni sekvis tra Bakerstrato kaj laŭ…

— Mi scias, — diris Holmso.

— Ĝis ni pasis trikvarone laŭ Regentostrato. Tiam mia sinjoro malfermegis la klapon, kaj li kriis, ke mi veturu senprokraste al la stacidomo Vaterloa kiel eble plej rapide. Mi vipis la ĉevalinon, kaj ni venis dum malpli ol dek minutoj. Tiam li pagis siajn du gineojn, kiel honestulo, kaj foriris en la stacidomon. Sed ĝuste kiam li foriris, li alturnis sin kaj diris: «Eble interesos vin, ke vi veturigis sinjoron Ŝerloko Holmso». Tiamaniere mi eksciis lian nomon.

— Komprenite. Kaj vi ne plu vidis lin, ĉu?

— Ne post kiam li eniris la stacidomon.

— Kaj kiel vi priskribus sinjoron Ŝerloko Holmso?

La fiakristo gratis sian kapon.

— Nu, li ne estis homo tute facile priskribebla. Mi taksus lin kvardekjara, kaj li estis mezalta, du-tri colojn pli malalta ol vi, sinjoro. Li estis vestita riĉule, kaj li havis nigran barbon, orte tranĉitan malsupre, kaj palan vizaĝon. Al mi ŝajnas, ke pli ol tion mi ne povas diri.

— Koloron de l’ okuloj?

— Ne, tion mi ne povas diri.

— Nenion plian vi memoras, ĉu?

— Ne, sinjoro, nenion.

— Do, jen via duonpundo. Alia atendas vin, se vi povos havigi pliajn informojn. Bonan nokton!

— Bonan nokton, sinjoro, kaj dankon!

Johano Klejtono foriris ridante, kaj Holmso turnis sin al mi ŝultrotire kaj ridetante malgaje.

— Klakŝiriĝis nia tria fadeno, kaj ni finas kie ni komencis, — li diris. — La ruza fripono! Li sciis nian numeron, sciis, ke kavaliro Henriko Baskervilo konsultis min, ekvidis kiu mi estas en Regentostrato, konjektis, ke mi notis la numeron de la fiakro kaj trovos la fiakriston, kaj tiel resendis tiun aŭdacan mesaĝon. Mi diru al vi, Vatsono, ke ĉi-foje ni havas kontraŭulon, kiu meritas nian skermadon. Mi estas matigita en Londono. Mi povas nur deziri al vi plian bonŝancon en Devono. Sed mi ne estas mense trankvila pri tio.

— Pri kio?

— Pri tio, ke mi sendas vin. La afero estas malbela, Vatsono. Malbela, danĝera afero, kaj ju pli mi kontemplas ĝin des malpli ĝi plaĉas al mi. Jes, kara homo, vi eble ridas, sed mi certigas vin, ke tre ĝoje mi rehavos vin sekure en Bakerstrato denove.

Загрузка...