4. Kavaliro Henriko Baskervilo

Nia matenmanĝa tablo estis frue senpladigita, kaj Holmso atendis en sia negliĝo la promesitan rendevuon. Niaj klientoj venis akurate, ĉar la horloĝo ĵus sonorigis la dekan, kiam oni envenigis doktoron Mortimero, sekvatan de la juna kavaliro. Tiu lasta estis malalta, vigla, malhelokula viro ĉirkaŭ tridekjara, korpe tre fortika, kun densaj nigraj brovoj kaj forta batalema vizaĝo. Li vestis ruĝetan skotdrapan kompleton kaj aspektis veterumite kiel iu, kiu pasigis la pliparton de sia tempo en plenaero, kaj tamen en lia senŝancela rigardo kaj la kvieta memfido de lia sinteno io signis ĝentlemanon.

— Jen estas kavaliro Henriko Baskervilo, — diris doktoro Mortimero.

— Nu jes, — diris tiu, — kaj plej strange estas, sinjoro Ŝerloko Holmso, ke se jena mia amiko ne proponus viziti vin hodiaŭ matene, mi venus propravole. Laŭ mia kompreno vi solvas enigmetojn, kaj mi ricevis unu tian hodiaŭ matene, kiu postulas pli da trapensado ol mi kapablas dediĉi al ĝi.

— Bonvolu sidiĝi, kavaliro Henriko. Ĉu mi komprenu laŭ via diro, ke vi mem spertis ion eksterordinaran post kiam vi alvenis en Londonon?

— Nenion tre gravan, sinjoro Holmso. Nura spritaĵo, tre verŝajne. Atingis min hodiaŭ matene tiu ĉi letero, se letero ĝi nomindas.

Li kuŝigis koverton sur la tablon, kaj ni ĉiuj kliniĝis al ĝi. Ĝi estis kvalite ordinara, kolore grizeca. La adreso, «Kavaliro Henriko Baskervilo. Hotelo Nordhumberlando», estis skribita majuskle per malkleraj literoj; la poŝtstampo «Ĉaring-Kruco», kaj la enpoŝtiga dato la antaŭa vespero.

— Kiu sciis, ke vi iros al la hotelo Nordhumberlando? — demandis Holmso, ekrigardante scivole nian vizitanton.

— Neniu povis scii. Ni decidis nur post kiam mi renkontiĝis kun doktoro Mortimero.

— Sed doktoro Mortimero sendube jam gastis tie? — demandis Holmso, ekrigardante akre nian vizitanton.

— Ne, mi gastis ĉe amiko, — diris la doktoro. — Nenio indikis, ke ni intencis iri al tiu hotelo.

— Hm! Ŝajnas ke iu tre profunde interesiĝas pri via movado. — Li prenis el la koverto duonfolion da papero grandformata kvaroblige faldita. Tiun li malfermis kaj sternis plata sur la tablo. Tra ĝia mezo unuopa propozicio estis formita per surgluado de presitaj vortoj. Ĝi legiĝis jene: «Se valoras al vi via vivo aŭ via racio, tenu for vin de la erikejo». Nur la vorto «erikejo» estis skribita inke.

— Nun, — diris kavaliro Henriko Baskervilo, — bonvolu diri al mi, sinjoro Holmso, kion je la tondro signifas tio, kaj kiu tiel multe interesiĝas pri miaj aferoj?

— Kion vi opinias pri ĝi, doktoro Mortimero? Vi devas konsenti, ke en tio ĉi estas nenio supernatura, ĉiuokaze, ĉu?

— Ne, sinjoro, sed tre povas esti, ke ĝi venas de iu, kiu konvinkiĝis ke la afero estas supernatura.

— Kiu afero? — kavaliro Henriko demandis akre. — Al mi ŝajnas, ke ĉiuj vi, sinjoroj, scias multege pli ol mi pri miaj personaj aferoj.

— Vi dividos niajn sciojn antaŭ ol forlasi tiun ĉi ĉambron, kavaliro Henriko, tion mi promesas, — diris Ŝerloko Holmso. — Ni limigos nin provizore en la nuna momento, laŭ via permeso, al tiu ĉi tre interesa dokumento, kiu nepre estis kunmetita kaj enpoŝtigita hieraŭ vespere. Ĉu vi havas la hieraŭan Tempon, Vatsono?

— Jen ĝi, en la angulo.

— Mi petas, transdonu ĝin… la internan paĝon, bonvolu, kun la ĉefartikolo, ĉu ne? — Li rapide trarigardis ĝin, kurigante siajn okulojn supren suben laŭ la kolumnoj. — Jen bonega artikolo pri la libera komerco. Permesu, ke mi citu eltiraĵon al vi: «Se al vi oni kaĵolos imagon, ke via aparta metio aŭ via propra industrio estos stimulita per protekta tarifo, via racio devas certigi vin, ke tia leĝaro finfine tenu for riĉecon de la lando, rezultigu malplivalorigon de niaj importoj, kaj malaltigu ĝeneralajn kondiĉojn de la vivo en tiu ĉi lando». Kion vi opinias pri tio, Vatsono? — kriis Holmso ege ĝoja, kunfrotante kontente siajn manojn. — Ĉu vi ne taksas tion admirinda konstato?

Doktoro Mortimero rigardis Holmson kun mieno de profesia intereso, kaj kavaliro Henriko Baskervilo turnis al mi paron da konfuzitaj malhelaj okuloj.

— Mi ne scias multon pri tarifoj kaj similaj aferoj, — li diris, — sed ŝajnas al mi, ke ni iom deviis de la pado kiu koncernas tiun letereton.

— Male, mi opinias, ke ni aparte arde sekvas tiun padon, kavaliro Henriko. Vatsono scias pli ol vi pri miaj metodoj, sed mi timas, ke eĉ li ne tute kaptis la signifon de tiu ĉi frazo.

— Ne, mi konfesas, ke mi vidas neniun ligatecon.

— Kaj tamen, mia kara Vatsono, la ligateco estas tiom proksimega, ke unu estas eltirita de la alia. «Se», «al», «vi», «via», «aŭ», «via», «racio», «tenu for», «de la» «valoras», «vivo». Ĉu vi ne vidas jam, de kie tiuj vortoj estis prenitaj?

— Je la tondro, vi pravas! Nu, ĉu tio ne estas lerta! — ekkriis kavaliro Henriko.

— Se restus ebla dubo, tiun nuligus la fakto, ke «tenu for» kaj «de la» estas eltranĉitaj kune.

— Nu jes — efektive!

— Vere, sinjoro Holmso, tio preterpasas ion ajn, kion mi povus imagi, — diris doktoro Mortimero, gapante mirigite al mia amiko. — Mi povus kompreni, se iu dirus, ke la vortoj devenis de tagĵurnalo; sed ke vi kapablis scii el kiu, kaj aldone ke ĝi devenis de la ĉefartikolo, vere estas unu el la plejaj mirigaĵoj, kiujn mi iam spertis. Kiel vi faris tion?

— Mi supozas, doktoro, ke vi povus distingi la kranion de negro disde tiu de eskimo, ĉu?

— Tre certe.

— Sed kiel?

— Ĉar tio estas mia speciala ŝatokupo. La diferencoj estas evidentaj: la superorbita kresto, la vizaĝa angulo, la makzela kurbiĝo, la…

— Sed tio ĉi estas mia speciala ŝatokupo, kaj la diferencoj estas same evidentaj. Ekzistas tiom da malsameco laŭ mia vidpunkto inter la burĝaj tiparoj kun grandaj linipaŝoj de la Tempa artikolo kaj la malordema presado de vespera duonpenca ĵurnalo, kiom inter via negro kaj via eskimo. Rekono de litertiparoj estas unu el la plej simplaj scifakoj por speciala krimeksperto, kvankam mi konfesas, ke kiam mi estis tre juna, mi misidentigis la Merkuron de Lidzo kiel la Okcidentan Matenan Novaĵaron. Sed ĉefartikolo en Tempo estas tute rekonebla, kaj tiuj vortoj povis veni de neniu alia loko. Ĉar tio estis farita hieraŭ, estis ege probable, ke ni trovos la vortojn en la hieraŭa eldono.

— Do ĝis tie mi povas sekvi vin, sinjoro Holmso, — diris kavaliro Henriko Baskervilo, — iu eltranĉis tiun mesaĝon per tondilo…

— Porunga tondilo, — diris Holmso. — Oni povas vidi, ke temis pri tondilo kun tre mallongaj klingoj, ĉar la tondinto devis dufoje tranĉi super «tenu for».

— Tiel estas. Iu do eltranĉis la mesaĝon per etklinga tondilo, alpaperigis ĝin per ia fiksilo…

— Gluo, — diris Holmso.

— Alpaperigis per gluo. Sed mi volas scii, kial la vorto «erikejo» estas manskribita?

— Ĉar li ne sukcesis trovi ĝin presita. La ceteraj vortoj estis ĉiuj simplaj, kaj povus esti trovitaj en iu ajn eldono, sed «erikejo» estas malpli ofta.

— Nu, kompreneble, tio klarigas ĝin. Ĉu vi legis ion alian en tiu ĉi mesaĝo, sinjoro Holmso?

— Troviĝas unu-du indikoj, kaj tamen ekstremaj penoj estis uzitaj por forigi ĉiujn postsignojn. La adreso, vi vidas, estas skribita per krudaj literoj. Sed Tempo estas ĵurnalo malofte trovebla en ies manoj krom de tre edukitaj homoj. Ni rajtas konkludi sekve, ke la leteron verkis edukito, kiu volis supozigi sin needukito, kaj lia klopodo kaŝi sian propran manskribon sugestas, ke tiu skribmaniero povus esti rekonata, aŭ poste estos konata al vi. Krome, vi rimarkas, ke la vortoj ne estas gluitaj laŭ preciza linio, sed ke iuj estas pli altaj ol aliaj. Ekzemple, «vivo» estas tute for de la ĝusta loko. Tio eble indikas malzorgon aŭ maltrankvilon flanke de la tondinto. Entute mi emas al la dua supozo, ĉar la afero estis evidente grava, kaj estas neverŝajne, ke la verkinto de tia letero estis malzorga. Se li rapidis, tio starigas interesan demandon, kial li estis tiel rapidema, ĉar iu ajn letero enpoŝtigita ĝis la frumateno atingus kavaliron Henriko antaŭ lia foriro el la hotelo. Ĉu la verkinto timis interrompon — kaj de kiu?

— Ni jam alvenas iom en la regionon de la konjektoj, — diris doktoro Mortimero.

— Diru prefere, en la regionon, kie ni pesas probablecojn kaj elektas la plej verŝajnan. Tio estas scienca utiligo de la fantazio, sed ni ĉiam havas iun materian fundamenton laŭ kiu ni komencas niajn spekulativajn rezonojn. Nu, tion ĉi vi volus nomi konjekto, sendube, sed mi preskaŭ estas certa, ke tiu ĉi adreso estis skribita en hotelo.

— Kial diable vi povas diri tion?

— Se vi zorge trarigardos ĝin, vi vidos, ke la plumo kaj la inko ambaŭ kaŭzis problemojn al la verkinto. La plumo dufoje sputetis en unu vorto, kaj sekiĝis trifoje dum mallonga adresado, kio montras, ke en la botelo estis tre malmulta inko. Nu, al privataj plumo kaj inkujo estas malofte permesate atingi tian staton, kaj kombino de la du certe estas tre rara. Sed vi konas hotelan inkon kaj hotelan plumon, kie rare troveblas io alia. Jes, mi malmulte hezitas diri, ke se ni povus trarigardi la rubujojn en hoteloj ĉirkaŭ Ĉaring-Kruco ĝis ni trovus la restaĵon de la mutilita Tempo, ni povus senprokraste kapti la personon, kiu sendis ĉi tiun eksterordinaran mesaĝon. Ha! Ha! Kio estas tio?

Li zorge ekzamenis la folion, sur kiu estis gluitaj la literoj, tenante ĝin proksime al siaj okuloj.

— Nu?

— Nenio, — li diris, deĵetante ĝin. — Ĝi estas sensigna duonfolio da papero, sen eĉ akvomarko sure. Mi opinias, ke ni eltiris tiom kiom eblas de tiu ĉi stranga letero; kaj nun, kavaliro Henriko, ĉu io alia interesa okazis al vi de kiam vi estas en Londono?

— Nu, ne, sinjoro Holmso. Mi opinias, ke ne.

— Vi ne rimarkis, ke iu postsekvis aŭ spionis vin, ĉu?

— Ŝajnas kvazaŭ mi marŝis rekte en la mezon de malaltkvalita romano, — diris nia vizitanto. — Kial, je la tondro, iu volus postsekvi aŭ spioni min?

— Ni venos al tio. Vi volas nenion alian raporti al ni antaŭ ol ni konsideros tiun ĉi aferon, ĉu?

— Dependas de tio, kion vi taksas raportinda.

— Mi opinias, ke io ajn ekster la ordinara vivrutino tre raportindas.

Kavaliro Henriko ridetis.

— Mi ankoraŭ ne scias multon pri la brita vivmaniero, ĉar mi pasigis preskaŭ mian tutan tempon en Usono kaj en Kanado. Sed mi esperas, ke perdi unu ŝuon ne apartenas al la ordinara vivrutino ĉi tie.

— Vi perdis unu el viaj ŝuoj, ĉu?

— Kara sinjoro, — ekkriis doktoro Mortimero, — ĝi estas nur mislokita. Vi trovos ĝin reveninte al la hotelo. Kiom utilas ĝeni la sinjoron — per tiaj bagateloj?

— Nu, li petis de mi ion ajn ekster la ordinara rutino.

— Ĝuste, — diris Holmso, — kiel ajn stulteta ŝajnas la okazaĵo. Vi perdis unu el viaj ŝuoj, ĉu vi diris?

— Nu, mislokis ĝin ĉiuokaze. Mi metis ambaŭ ekster mian pordon hieraŭ nokte, kaj troviĝis nur unu matene. Mi ne povis eltiri sencon el la ulo, kiu purigas ilin. Plej malbone estas, ke mi aĉetis la paron nur hieraŭ vespere en Strandostrato, kaj mi neniam surmetis ilin.

— Se vi neniam surmetis ilin, kial vi elmetis ilin por purigado?

— Ili estis ŝuoj tanitaj kaj neniam ciritaj. Pro tio mi elmetis ilin.

— Do mi komprenas, ke veninte al Londono hieraŭ, vi tuj eliris kaj aĉetis paron da ŝuoj.

— Mi sufiĉe multe butikumis. Doktoro Mortimero akompanis min. Vidu, se mi estu bienestro tie, mi devas vesti min konforme, kaj povas esti, ke mi iĝis iomete senzorga pri miaj moroj en okcidenta Ameriko. Interalie mi aĉetis tiujn brunajn ŝuojn — pagis por ili ses dolarojn — kaj unu estis ŝtelita antaŭ ol mi surmetis ilin.

— Ĝi ŝajnas ŝtelo elstare senutila, — diris Ŝerloko Holmso. — Konfesinde, mi dividas la opinion de doktoro Mortimero, ke baldaŭ la mankanta ŝuo estos trovita.

— Kaj nun, sinjoroj, — diris la kavaliro decideme, — ŝajnas al mi, ke mi sufiĉe priparolis tiun malmulton, kiun mi scias. Jam tempo estas, ke vi plenumu vian promeson, plene rakontante al mi pri tio, kion ni aldirektiĝas.

— Via peto estas tre pravigebla, — Holmso respondis. — Doktoro Mortimero, mi opinias, ke plej oportune estos, ke vi rakontu vian historion tiel, kiel vi rakontis ĝin al ni.

Tiel kuraĝigite, nia sciencista amiko eltiris el sia poŝo siajn paperojn, kaj prezentis la tutan aferon, kiel li faris je la antaŭa mateno. Kavaliro Henriko Baskervilo aŭskultis tre atente, kun okazaj ekkrioj pro surprizo.

— Nu, ŝajnas, ke mi ricevis tre emfazan heredaĵon, — li diris, kiam finiĝis la longa rakontado. — Kompreneble, mi aŭdis pri la ĉashundo de kiam mi estis en nia vartejo. Ĝi estas la ŝatata historio en mia familio, kvankam mi neniam pensis trakti ĝin serioze antaŭe. Sed rilate la morton de mia onklo… Nu, ĝi ŝajnas tute bolanta en mia kapo, kaj mi ankoraŭ ne povas trakti ĝin klare. Ŝajnas, ke vi ĝis nun ne tute konkludis, ĉu necesas policano aŭ pastro?

— Ĝuste.

— Kaj nun estiĝis tiu ĉi afero de la letero al mi ĉe la hotelo. Mi supozas, ke tiu eniras sian lokon.

— Ĝi ŝajnas montri, ke iu scias pli ol ni pri tio, kio okazas sur la erikejo, — diris doktoro Mortimero.

— Kaj ankaŭ, — diris Holmso, — ke iu estas ne malbonema al vi, tial ke li avertas vin pri danĝero.

— Aŭ povas esti, ke tiu deziras propramotive fortimigi min.

— Nu, kompreneble, ankaŭ tio eblas. Mi tre multe ŝuldas al vi, doktoro Mortimero, pro tio ke vi prezentis al mi la problemon, kiu starigas plurajn interesajn alternativojn. Sed la praktika punkto, pri kiu ni nun devas decidi, kavaliro Henriko, estas ĉu aŭ ne estas konsilinde, ke vi iru al Baskervila Halo.

— Kial mi ne iru?

— Ŝajne ekzistas danĝero.

— Ĉu vi aludas danĝeron pro tiu familia demono aŭ ĉu vi aludas danĝeron pro homoj?

— Nu, ĝuste tion ni devas eltrovi.

— Kiu ajn el ili estas, mia respondo estas definitiva. Ne troviĝas demono en la infero, sinjoro Holmso, kaj ne troviĝas homo sur la tero, kiuj povas malhelpi, ke mi iru al la hejmo de miaj parencoj, kaj vi povas akcepti tion kiel mian definitivan respondon. — Liaj malhelaj brovoj kuntiriĝis kaj lia vizaĝo bistre ruĝiĝis dum li parolis. Estis evidente, ke la fajra temperamento de la Baskerviloj ne estingiĝis en tiu ĉi ilia lasta reprezentanto. — Dume mi apenaŭ disponis sufiĉan tempon por pripensi ĉion, kion vi sciigis al mi. Ĝi estas afero tro grava, ke oni komprenu kaj pridecidu dum unu kunsido. Mi ŝatus disponi trankvilan horon en soleco por decidi. Nu, vidu, sinjoro Holmso, nun estas duono post la dek-unua, kaj mi senprokraste reiros al mia hotelo. Ni supozu, ke vi kaj via amiko, doktoro Vatsono, alvenu kaj tagmanĝu kun ni je la dua, ĉu? Mi tiam povos sciigi al vi pli klare, kia tiu ĉi afero ŝajnas al mi.

— Ĉu tio estos oportuna por vi, Vatsono?

— Tute.

— Do vi rajtas atendi nin. Ĉu mi vokigu fiakron?

— Mi preferas marŝi, ĉar tiu ĉi afero iom maltrankviligis min.

— Mi akompanos vin plezure, — diris lia kunulo.

— Do ni renkontiĝu denove je la dua horo. Ĝis revido, kaj bonan matenon!

Ni aŭdis la paŝojn de niaj vizitintoj subeniri laŭ la ŝtuparo kaj la alfrapon de la dompordo. En momento Holmso ŝanĝiĝis de langvora gapanto al viro agema.

— Viajn ĉapelon kaj ŝuojn, Vatsono, rapide! Eĉ momenton ne malŝparu!

Li kuris en sian ĉambron en la negliĝo, kaj post kelkaj sekundoj revenis en surtuto. Ni rapidis kune tra la ŝtuparo kaj sur la straton. Doktoro Mortimero kaj Baskervilo ankoraŭ videblis antaŭ ni je proksimume ducent metroj laŭ la direkto de Oksfordostrato.

— Ĉu ni antaŭkuru kaj haltigu ilin?

— Neniel, mia kara Vatsono. Mi estas tute kontenta pri via kunesto, se vi volos toleri la mian. Niaj amikoj estas sagacaj, ĉar certe la mateno tre taŭgas por promenado.

Li plirapidigis siajn paŝojn ĝis ni malpliigis la distancon, kiu disigis nin je proksimume duono. Poste, daŭre ĉirkaŭ cent metrojn malantaŭe, ni sekvis sur Oksfordostraton kaj poste laŭ Regentostrato. Unufoje niaj amikoj haltis kaj rigardis en butikan vitrinon, je kio Holmso faris same. Momenton poste li eligis krieton kontentan, kaj, spurante la direkton de liaj entuziasmaj okuloj, mi vidis, ke fiakro, kun viro interne, haltinta aliflanke de la strato nun denove iris malrapide antaŭen.

— Jen nia celito, Vatsono! Venu! Ni bone rigardos lin, se ni ne sukcesos fari ion pli.

Tiumomente mi konsciis pri tufa nigra barbo kaj paro da pikaj okuloj, turnitaj al ni tra la flanka fenestro de la fiakro. Tuj la klappordo supre de la fiakro malfermiĝis, io estis kriĉita al la fiakristo, kaj la fiakro fuĝis freneze laŭ Regentostrato. Holmso ĉirkaŭrigardis vigle por trovi alian fiakron, sed neniu senklienta estis videbla. Poste li kuradis arde ĉasante meze de la trafika fluo, sed la avantaĝo estis tro granda, kaj jam la fiakro estis malaperinta.

— Jen vi havas! — diris Holmso amare, elmergiĝante anhele kaj blanka pro ĉagreniĝo el la veturila tajdo. — Ĉu iam estis tia malbonŝanco, kaj ankaŭ tia misaranĝo? Vatsono, Vatsono, se vi estas honestulo ankaŭ tion ĉi vi kroniku kaj kontraŭmetu ĝin al miaj sukcesoj!

— Kiu estis tiu viro?

— Eĉ ideon mi ne havas.

— Ĉu spiono?

— Nu, estis klare pro tio, kion ni aŭdis, ke Baskervilo estis tre proksime spionata de iu ekde kiam li venis en la urbon. Kiel alimaniere oni povus scii tiel rapide, ke li elektis la Nordhumberlandan hotelon? Ĉar oni sekvis lin dum la unua tago, mi konkludis, ke ankaŭ dum la dua tago oni sekvos lin. Vi eble rimarkis, ke dufoje mi aliris la fenestron, dum doktoro Mortimero laŭtlegis sian legendon.

— Jes, mi memoras.

— Mi elrigardis por vidi nenionfarantojn sur la strato, sed mi vidis neniun. Ni traktas pri homo tre lerta, Vatsono. Tiu ĉi afero efikas tre profunde, kaj kvankam mi ankoraŭ ne findecidis, ĉu bonvola ĉu malbonvola aganto estas en kontakto kun ni, mi konscias ĉiam pri potenco kaj planado. Kiam niaj amikoj foriris, mi tuj sekvis ilin esperante rimarki ilian neviditan akompananton. Tiom ruza li estis, ke li ne riskis sekvi piede, sed utiligis fiakron, tiel ke li povu malrapidumi malantaŭe aŭ preterkuri ilin kaj tiel eviti rimarkiĝon. Lia metodo havis ankaŭ tiun avantaĝon, ke se ili luus fiakron li estus jam preta sekvi ilin. Tio havas tamen unu evidentan malavantaĝon.

— Ĝi submetas lin sub la potencon de la fiakristo.

— Ĝuste.

— Kiel domaĝe, ke ni ne notis la numeron!

— Mia kara Vatsono, eble mi estis mallerta, sed ĉu vere vi serioze supozas, ke mi neglektis noti la numeron? 2704 estas nia homo. Sed tio ne utilas al ni ĉi-momente.

— Mi ne komprenas, kion plian vi povis fari.

— Rimarkinte la fiakron mi devis tuj turniĝi kaj marŝi kontraŭdirekten. Mi devis tiam senurĝe lui duan fiakron kaj sekvi la unuan je respektema distanco, aŭ, pli bone, fiakri ĝis la Nordhumberlanda hotelo kaj tie atendi. Kiam nia nekonato jam sekvus hejmen Baskervilon, ni havus okazon ludi lian ludon kontraŭ lin, kaj vidi, kien li celus. Sed aktuale, pro maldiskreta entuziasmo kiun profitis kun eksterordinaraj rapideco kaj energio nia oponanto, ni vidigis nin kaj perdis tiun homon.

Dum tiu ĉi konversacio ni malrapidumis senurĝe laŭ Regentostrato, kaj doktoro Mortimero kun sia kunulo jam delonge malaperis antaŭ ni.

— Ne valoras sekvi ilin, — diris Holmso. — La spiono foriris kaj ne revenos. Ni devas kontroli, kiajn pliajn kartojn ni havas en la mano, kaj demeti ilin decideme. Ĉu vi povus ĵure rekoni la vizaĝon de tiu homo en la fiakro?

— Mi povas ĵuri nur pri la barbo.

— Ankaŭ mi, el kio mi konkludas, ke tre verŝajne ĝi estis falsa. Al lertulo dum tiom delikata komisio ne utilas barbo krom por kaŝi siajn trajtojn! Envenu ĉi tien, Vatsono!

Li turniĝis al unu el la distriktaj mesaĝistaj oficejoj, kie lin varme bonvenigis la direktoro.

— Ha, Vilsono, mi konstatas, ke vi ne forgesis tiun etan esploron, dum kiu mi bonŝance povis helpi vin, ĉu?

— Ja ne, sinjoro, kompreneble. Vi savis mian reputacion, kaj eble mian vivon.

— Kara homo, vi troigas. Mi svage memoras, Vilsono, ke inter viaj junuloj vi havis knabon, kiu nomiĝas Kartrajto, kiu montris iom da kapableco dum la esploro.

— Jes, sinjoro, li daŭre oficas ĉe ni.

— Ĉu vi bonvolas alvoki lin? Dankon! Kaj mi ŝatus ricevi monerojn kontraŭ tiu ĉi kvinpunda bileto.

Junulo dekkvarjara, kun hela entuziasma vizaĝo, obeis la alvokon de la direktoro. Li nun staris rigardante admirege la faman detektivon.

— Donu al mi la Hotelan Gvidlibron, — diris Holmso. — Dankon! Nu, Kartrajto, jen la nomoj de dudek tri hoteloj, ĉiuj en proksima ĉirkaŭaĵo de Ĉaring-Kruco. Ĉu vi vidas?

— Jes, sinjoro.

— Vizitu ĉiun laŭvice.

— Jes, sinjoro.

— Komencu ĉiufoje donante al la pordisto unu ŝilingon. Jen estas dudek tri ŝilingoj.

— Jes, sinjoro.

— Diru al li, ke vi deziras vidi la forĵetitajn paperojn de hieraŭ. Diru, ke grava telegramo misdirektiĝis, kaj ke vi serĉas ĝin. Ĉu komprenite?

— Jes, sinjoro.

— Sed kion vi fakte serĉos, estas la centra paĝo de Tempo kun pluraj truoj tranĉitaj per tondilo sur ĝi. Jen estas ekzemplero de Tempo. Temas pri tiu ĉi paĝo. Vi povos facile rekoni ĝin, ĉu ne?

— Jes, sinjoro.

— Ĉiufoje la pordisto alvokos la halserviston, al kiu vi donos unu ŝilingon ankaŭ. Jen estas dudek tri ŝilingoj. Vi poste ekscios en eble dudek kazoj el dudek tri, ke la paperoj tiutagaj estas bruligitaj aŭ forigitaj. En la tri aliaj kazoj oni montros al vi amason da paperoj, kaj inter ili vi serĉos ĉi tiun paĝon de Tempo. La vetŝanco enorme kontraŭas trovon de ĝi. Jen estas dek pliaj ŝilingoj por hazardaj bezonoj. Telegramu al mi raporton ĉe Bakerstrato antaŭ la vespero. Kaj nun, Vatsono, restas nur ke ni telegrame trovu la identecon de la fiakristo №2704, kaj poste ni vizitos unu el la bildgalerioj sur Bondstrato kaj pasigos la tempon ĝis nia hotela rendevuo.

Загрузка...