7. La Stepeltonoj de Meripita Domo

La freŝa belo de la sekvinta mateno iomete forviŝis de niaj mensoj la mornan kaj grizan impreson postlasitan al ni ambaŭ pro nia unua sperto ĉe Baskervila Halo. Dum kavaliro Henriko kaj mi sidis matenmanĝante, la sunlumo enverŝiĝis tra la altaj fostitaj fenestroj, direktante akvecajn kolormakulojn el la blazonoj kovrantaj ilin. La malhelaj paneloj ardis bronzece sub la oraj radioj, kaj estis malfacile konstati, ke tiu ĉi fakte estas la ĉambro, kiu tiom mornigis niajn animojn en la antaŭa vespero.

— Verŝajne nin mem kaj ne la domon ni devas kulpigi! — diris la kavaliro. — Ni estis lacaj pro la vojaĝo kaj frostigitaj pro la veturo, sekve ni grize kontemplis la lokon. Jam ni estas freŝaj kaj bonstataj, do ĝi estas denove tute agrabla.

— Kaj tamen ne estis afero komplete fantazia, — mi respondis. — Ĉu ekzemple vi hazarde aŭdis iun, mi opinias virinon, ĝemplorantan dum la nokto?

— Kurioze, ĉar mi duondorme ja supozis, ke mi aŭdas ion tian. Mi atendis dum kelka tempo, sed ĝi ne ripetiĝis, do mi konkludis, ke tio estis nur sonĝa.

— Mi aŭdis ĝin klare, kaj mi estas certa, ke ĝi vere estis virina ĝemploro.

— Ni devas tuj enketi pri tio.

Li sonorigis kaj demandis al Barimoro, ĉu tiu povas klarigi nian sperton. Ŝajnis al mi, ke la palaj trajtoj de la domservisto eĉ pli paliĝis, dum li aŭskultis la demandon de sia mastro.

— En la domo estas nur du virinoj, kavaliro Henriko, — li respondis. — Unu estas la kuireja servistino, kiu dormas en la alia alo. La alia estas mia edzino, kaj mi povas certigi, ke tiu sono ne originis ĉe ŝi.

Kaj tamen li mensogis tion dirante, ĉar hazarde post la matenmanĝo mi renkontis sinjorinon Barimoro en la longa koridoro kun plena sunlumo sur ŝia vizaĝo. Ŝi estis senemocia, peztrajta, granda virino kun severa fiksita buŝesprimo. Sed ŝiaj perfidaj okuloj estis ruĝaj kaj rigardis min el sub ŝvelintaj palpebroj. Do estis ŝi, kiu ploris nokte, kaj se ŝi tion faris, ŝia edzo nepre scias pri tio. Tamen li elektis la evidentan riskon esti malkovrita, deklarinte, ke ne estas tiel. Kial li faris tion? Kaj kial ŝi ploris tiel amare? Jam ĉirkaŭ tiu palvizaĝa, bela, nigrabarba viro amasiĝis atmosfero de mistero kaj de morno. Ĝuste li la unua trovis la kadavron de kavaliro Karlo, kaj nur liajn vortojn ni havis pri la cirkonstancoj antaŭ la morto de tiu maljunulo. Ĉu estis eble, ke estis Barimoro, finfine, kiun ni vidis en la fiakro sur Regentostrato? La barbo tre povus esti la sama. La fiakristo priskribis viron iom malpli altan, sed tia impreso povus esti erara. Kiel mi povus decidiĝi pri tiu punkto definitive? Evidente, la unua faro estu konsulti la Grimpenan poŝtiston kaj konstati, ĉu la esplora telegramo vere estis metita en la proprajn manojn de Barimoro. Kia ajn estu la respondo, mi almenaŭ havus ion raportindan por Ŝerloko Holmso.

Kavaliro Henriko devis ekzameni multajn paperojn post la matenmanĝo, tiel ke la tempo estis oportuna por mia promeno. Tio estis agrabla kvarmejla promeno laŭlonge de la erikeja rando, kiu venigis min fine al griza vilaĝeto, en kiu du pli grandaj konstruaĵoj, kiuj konfirmiĝis kiel la hotelo kaj la domo de doktoro Mortimero, staris alte super la ceteraj. La poŝtisto, kiu estis ankaŭ la vilaĝa spicisto, klare memoris la telegramon.

— Certe, sinjoro, — li diris, — mi liverigis la telegramon al sinjoro Barimoro ĉe la Halo precize laŭ la instrukcio.

— Kiu liveris ĝin?

— Jena mia filo. Jakobo, vi liveris tiun telegramon al sinjoro Barimoro ĉe la Halo pasintsemajne, ĉu ne vere?

— Jes, patro, mi liveris ĝin.

— En liajn proprajn manojn, ĉu? — mi demandis.

— Nu, li estis en la subtegmentejo tiumomente, do mi ne povis meti ĝin en liajn proprajn manojn, sed mi transdonis ĝin en la manojn de sinjorino Barimoro, kaj ŝi promesis tuj liveri ĝin.

— Ĉu vi vidis sinjoron Barimoro?

— Ne, sinjoro; kiel mi diris, li estis en la subtegmentejo.

— Se vi ne vidis lin, kiel vi scias, ke li estis en la subtegmentejo?

— Nu, supozeble, lia propra edzino sciis, kie li troviĝis, — diris la poŝtisto incitite. — Ĉu li ne ricevis la telegramon? Se okazis eraro, sinjoro Barimoro mem rajtas plendi.

Ŝajnis senespere daŭrigi plu la enketon, sed estis klare, ke malgraŭ la ruzaĵo de Holmso ni ne havis pruvon, ke Barimoro ne estis en Londono tiutempe. Supoze ke tiel estis — supoze, ke la sama homo estis tiu, kiu lastfoje vidis kavaliron Karlo viva kaj la unua postsekvanto de la nova heredinto, kiam tiu revenis al Anglujo. Kio sekvis? Ĉu li estis agento de aliuloj, aŭ ĉu li havis iun propran minacan planon? Kiun avantaĝon li ricevis, persekutante la familion Baskervilo? Mi pensis pri la stranga averto tondita el la ĉefartikolo en Tempo. Ĉu tion faris li, aŭ eble faris ĝin iu celanta kontraŭbati liajn planojn? La sola imagebla motivo estis tiu sugestita de kavaliro Henriko, ke se la tuta familio estus fortimigita, tio sekurigus komfortan kaj permanentan hejmon por la Barimoroj. Sed certe tia klarigo estus tute nesufiĉa por klarigi la profundan kaj subtilan komplotadon, kiu ŝajnis teksi nevideblan reton ĉirkaŭ la juna kavaliro. Holmso mem diris, ke neniu esploro pli komplika venis al li dum la longa serio de liaj sensaciaj esploradoj. Mi preĝis, marŝante reen laŭ la griza soleca vojo, ke mia amiko baldaŭ liberiĝu de siaj zorgoj kaj povu alveni por mem surŝultrigi tiun pezan ŝarĝon de respondeco.

Subite miajn pensojn interrompis la bruo de kurantaj piedoj malantaŭ mi kaj voĉo, kiu vokis min laŭnome. Mi turniĝis, atendante vidi doktoron Mortimero, sed surprize al mi tiu estis nekonato kiu postsekvis min. Li estis malalta, svelta, razita, pudoraspekta viro, kun linkoloraj haroj kaj makzeloj ostecaj, inter tridek kaj kvardekjara, vestita en griza kompleto kaj pajla ĉapelo. Stana skatolo por botanikaj specimenoj pendis de lia ŝultro, kaj li portis en unu mano verdan papilireton.

— Vi certe pardonos mian arogantecon, doktoro Vatsono, — li diris, atinginte anhele la lokon, kie mi staris. — Ĉi tie sur la erikejo ni estas homoj senpretendaj, kaj ne atendas formalan sinprezenton. Vi eble aŭdis mian nomon de nia komuna amiko Mortimero. Mi estas Stepeltono de Meripita Domo.

— Tion sciigus al mi viaj reto kaj skatolo, — mi diris, — ĉar mi sciis, ke sinjoro Stepeltono estas naturesploristo. Sed kiel vi rekonis min?

— Mi vizitis Mortimeron, kaj li indikis vin tra la fenestro de sia konsultejo, kiam vi preterpasis. Ĉar ni iros samdirekte, mi decidis atingi vin kaj min prezenti al vi. Espereble kavaliro Henriko ne iel misfartas post sia veturado, ĉu?

— Li fartas tre bone, dankon.

— Ni ĉiuj iom timis, ke post la trista morto de kavaliro Karlo la nova kavaliro eble rifuzos loĝi ĉi tie. Postulas multon de riĉulo, ke li venu entombigi sin en loko kia ĉi tiu, sed ne necesas, ke mi diru al vi, ke tio signifas multon por la ĉirkaŭaĵo. Kavaliro Henriko supozeble ne havas superstiĉajn timojn pro la afero?

— Tio ne ŝajnas al mi probabla.

— Kompreneble vi konas la legendon pri la demona ĉashundo kiu hantas la familion, ĉu ne?

— Mi aŭdis pri ĝi.

— Estas mirige, kiom kredemas la kamparanoj en tiu ĉi regiono! Multaj el ili pretas ĵuri, ke tian kreiton ili vidis sur la erikejo. — Li parolis ridetante, sed mi ŝajnis legi en liaj okuloj, ke li traktas pli serioze la aferon. — Tiu historio tre kaptis la fantazion de kavaliro Karlo, kaj mi ne dubas, ke ĝi kondukis al lia tragika morto.

— Sed kiel?

— Liaj nervoj estis tiom incititaj, ke apero de iu ajn hundo povus efiki fatale lian malsanan koron. Mi opinias, ke li efektive vidis ion dum tiu lasta nokto en la taksusa aleo. Mi antaŭtimis similan katastrofon, ĉar mi tre ŝatis la maljunulon kaj sciis, ke lia koro estis malforta.

— Kiel vi sciis tion?

— Mia amiko Mortimero sciigis min.

— Vi opinias do, ke iu hundo persekutis kavaliron Karlo, kaj ke pro tio li mortis je timo, ĉu?

— Ĉu vi havas preferindan klarigon?

— Mi atingis nenian konkludon.

— Ĉu sinjoro Ŝerloko Holmso atingis konkludon?

Tiuj vortoj momente forrabis mian spiron, sed ekrigardo al la trankvila vizaĝo de mia kunulo vidigis, ke neniu surprizo estis celita.

— Estus vane por ni ŝajnigi, ke ni ne konas vin, doktoro Vatsono, — li diris. — La analoj de via detektivo atingis nin ĉi tie, kaj vi ne povus glorigi lin sen tio, ke koniĝu vi mem. Kiam Mortimero sciigis al mi vian nomon, li ne povis negi vian identecon. Ĉar vi estas ĉi tie, sekvas, ke sinjoro Ŝerloko Holmso mem interesiĝas pri la afero, kaj mi kompreneble scivolas, kian vidpunkton li eble havas.

— Bedaŭrinde mi ne povas respondi tiun demandon.

— Ĉu mi rajtas demandi, ĉu li mem intencas honorigi nin per vizito?

— Aktuale li ne povas lasi Londonon. Li havas aliajn esplorojn, kiuj postulas lian atenton.

— Tre domaĝe! Li eble povus ĵeti lumon sur tion, kio estas por ni malluma. Sed koncerne viajn proprajn esplorojn, se iel ajn mi povos servi al vi, espereble vi komandos min. Se mi havus iun indikon pri la naturo de viaj suspektoj, aŭ kiel vi intencas esplori la aferon, mi eble eĉ nun povus havigi al vi iun helpon aŭ konsilon.

— Mi certigas vin, ke mi estas ĉi tie nur por viziti mian amikon kavaliron Henriko, kaj ke neniun helpon mi bezonas!

— Bonege! — diris Stepeltono. — Vi tute prave estas singarda kaj diskreta. Mi estas juste admonita pro tio, kion mi sentas entrudiĝo nepravigebla, kaj mi promesas, ke mi ne plu mencios la aferon.

Mi venis ĝis loko, kie mallarĝa herba pado disiĝis de la vojo kaj serpentumis trans la erikejon. Kruta rokaspergita monteto troviĝis dekstre, kiu en antaŭa tempo estis enfosita kiel granitminejo. La faco, kiu frontis al ni, formis malhelan klifon, kun filikoj kaj rubusoj kreskantaj en ĝiaj niĉoj. De super la fora deklivo flosis griza fumplumo.

— Modera promeno laŭ tiu ĉi erikeja pado kondukos nin al Meripita Domo, — li diris. — Eble vi konsentos dediĉi horon, por ke mi havu la plezuron prezenti vin al mia fratino, ĉu?

Mi unue pensis, ke mi devus esti apud kavaliro Henriko. Sed poste mi rememoris la amason da paperoj kaj fakturoj, kiuj malordigis lian kabinetan tablon. Estis certe, ke mi ne povus helpi lin pri ili. Kaj Holmso eksplicite diris, ke mi studu la najbarojn erikejajn. Mi akceptis la inviton de Stepeltono, kaj ni turniĝis kune sur la padon.

— Mirinda loko estas la erikejo, — li diris, ĉirkaŭrigardante al la ondanta montetaro, longaj verdaj huloj, kun krestoj el zigzaga granito suprenŝaŭmantaj je fantaziaj sputoj. — Oni neniam tediĝas pri la erikejo. Neimageblaj estas la mirindaj sekretoj, kiujn ĝi enhavas. Ĝi estas tiom vasta, tiom malfekunda kaj tiom mistera.

— Do vi bone konas ĝin?

— Mi loĝis ĉi tie nur du jarojn. La lokanoj nomus min noveveninto. Ni alvenis baldaŭ post kiam kavaliro Karlo enloĝiĝis. Sed pro miaj gustoj mi esploris ĉiun parton de la ĉirkaŭa tereno, kaj mi opinias, ke malmultaj estas la homoj, kiuj konas ĝin pli bone ol mi.

— Ĉu tre malfacile estas koni ĝin?

— Tre malfacile. Vidu, ekzemple, tiun grandan ebenaĵon norde de ĉi tie, kun strangaj teramasoj trapuŝiĝantaj el ĝi. Ĉu vi rimarkas ion nekutiman pri ĝi?

— Ĝi estas admirinda loko por galopado.

— Vi nature supozus tion, kaj tiu supozo jam antaŭe rabis al homoj la vivon. Vi vidas tiujn helverdajn lokojn dense dismetitaj sur ĝi, ĉu ne?

— Jes, ili ŝajnas pli fekundaj ol la cetero.

Stepeltono ridis.

— Tio estas la granda Grimpena Marĉo, — li diris. — Mispaŝo tie signifas morton al homoj kaj bestoj. Ĝuste hieraŭ mi vidis vagi sur ĝin unu el la erikejaj poneoj. Ĝi neniam elvenis. Mi vidis ĝian kapon dum sufiĉe longa tempo elstreĉiĝi el la marĉa truo, sed fine ĝi ensuĉiĝis suben. Eĉ dum seka sezono estas danĝere iri tie, sed post la nunaj aŭtunaj pluvoj ĝi estas terura loko. Kaj tamen mi kapablas trovi vojon ĝis ties centro mem kaj reveni viva. Je Georgo, jen alia el tiuj mizeraj poneoj!

Io bruna estis ruliĝanta kaj eksaltanta inter la verdaj kareksoj. Poste ĵetiĝis supren longa, agonia, tordiĝanta kolo, kaj terura krio eĥis tra la erikejo. Ĝi horore frostigis min, sed la nervoj de mia kunulo ŝajnis pli fortaj ol la miaj.

— Ĝi malaperis! — li diris. — La marĉo kaptis ĝin. Du en du tagoj, kaj multaj pliaj, eble, ĉar ili kutimas iri tien dum la seka vetero, kaj neniam rekonas la diferencon ĝis la marĉo jam kroĉas ilin. Tio estas loko malbona, la granda Grimpena Marĉo.

— Kaj vi diras, ke vi kapablas penetri ĝin, ĉu?

— Jes, ekzistas unu-du padoj ireblaj por homo tre lerta. Mi malkaŝis ilin.

— Sed kial vi dezirus eniri lokon tiom hororan?

— Nu, ĉu vi vidas la montetojn transe? Ili efektive estas insuloj izolitaj ĉiuflanke de la netrapasebla marĉo, kiu etendiĝis ĉirkaŭ ili dum pasado de la jaroj. Ĝuste tie troviĝas la plantaĵoj raraj kaj la papilioj, se oni sufiĉe lertas por atingi ilin.

— Iam mi fidos al mia bonŝanco.

Li rigardis min surprizite.

— Pro Dio, formetu el via menso tian ideon, — li diris. — Via sango respondecigus min. Mi certigas vin, ke ne ekzistos plej malgranda ebleco, ke vi revenos viva. Nur memorante iujn komplikajn indikilojn mi kapablas tion fari.

— Hola! — mi kriis. — Kio estas tio?

Longa malalta ĝemo, nepriskribeble malĝoja, trabalaiĝis sur la erikejo. Ĝi plenigis la tutan aeron, kaj tamen estis neeble difini, de kie ĝi venis. Ekde malklara murmuro ĝi ŝveliĝis je profunda hurlo kaj poste ŝrumpis ree ĝis melankolia pulsa murmuro. Stepeltono rigardis min kun stranga esprimo sur la vizaĝo.

— Stranga loko, la erikejo! — li diris.

— Sed kio estas tio?

— Laŭ la kamparanoj tiu estas la ĉashundo de la Baskerviloj bojanta al sia predo. Mi jam kelkfoje aŭdis ĝin antaŭe, sed neniam tiom laŭtan.

Mi ĉirkaŭrigardis kun timfrosto en mia koro, al la enorma dissternita ebenaĵo, makulita de la verdaj junkaroj. Nenio moviĝis tra la vasta etendaĵo krom paro da korvoj, kiuj grakis laŭte de sur monteto malantaŭ ni.

— Vi estas klera homo. Vi ne kredas tian sensencaĵon, ĉu? — mi diris. — Kio, laŭ via opinio, kaŭzas sonon tiel strangan?

— Marĉoj foje eligas strangajn bruojn. Temas pri la koto subiranta, aŭ akvo leviĝanta, aŭ io.

— Ne, ne, tio estas voĉo vivanta.

— Nu, eble. Ĉu vi iam aŭdis la voĉon de botaŭro?

— Ne, neniam.

— Tiu estas birdo tre malofta, preskaŭ malaperinta, en la nuntempa Anglujo, sed ĉio eblas sur la erikejo. Jes, ne surprizus min ekscii, ke tio, kion ni aŭdis, estis voĉo de la lasta el la botaŭroj.

— Ĝi estis la plej stranga, la plej unika bruo, kiun mi aŭdis iam ajn dum mia vivo.

— Jes, la loko estas entute mistera. Rigardu tien al la monteta flanko. Kiel vi interpretas tiujn?

La tuta apika deklivo estis kovrita de grizaj rondaj ŝtonringoj, minimume dudeko da ili.

— Kio ili estas? Ĉu ŝafejoj?

— Ne, ili estas la loĝejoj de niaj admirindaj antaŭuloj. Prahomoj loĝadis dense sur la erikejo, kaj pro tio ke neniu speciala loĝadis tie poste, ni trovas ĉiujn iliajn etajn aranĝojn precize tiaj, kiaj ili postlasis ilin. Tiuj estas iliaj vigvamoj sen la tegmentoj. Oni povas vidi eĉ iliajn fajrujojn kaj kuŝbretojn, se oni sufiĉe scivolemas por eniri.

— Sed ĝi estas sufiĉe granda urbo. Kiam oni loĝadis tie?

— Neolitikuloj — sendate.

— Pri kio ili okupiĝis?

— Ili paŝtis siajn brutojn sur tiuj ĉi deklivoj, kaj ili lernis elfosi stanon, kiam bronzaj glavoj komencis anstataŭi ŝtonajn hakilojn. Vidu la grandan sulkegon sur la kontraŭa monteta flanko. Tio estas ilia signo. Jes, vi trovos iujn punktojn tre unikajn pri la erikejo, doktoro Vatsono. Ho, pardonu min momente. Tio sendube estas ciklopido.

Malgranda muŝo aŭ tineo ĵus flirtis trans nian padon, kaj tuj Stepeltono kuradis laŭ eksterordinaraj energio kaj rapideco sekvante ĝin. Je mia konsterniĝo la insekto flugis rekte al la granda marĉo, sed mia konato neniam paŭzis eĉ momente, saltante de tufo al tufo malantaŭ ĝi, svingante en la aero sian verdan reton. Liaj grizaj vestaĵoj kaj abrupta zigzaga neregula irado sufiĉe similigis lin mem al ia ega tineo. Mi staris rigardante lian persekuton kun miksaĵo de admiro al lia eksterordinara agado kaj de timo, ke li eble mispaŝos en la perfida marĉo, kiam mi aŭdis paŝojn, kaj, turniĝinte, konstatis ke virino estas proksima al mi sur la pado. Ŝi venis el la direkto, kie la fuma plumo indikis la pozicion de Meripita Domo, sed kaveco de la erikejo kaŝis ŝin ĝis ŝi sufiĉe proksimis.

Mi ne povis dubi, ke ŝi estas fraŭlino Stepeltono, pri kiu mi estis informita, ĉar virinoj iaspecaj certe malmultis sur la erikejo, kaj mi memoris aŭdi iun, kiu priskribis ŝin kiel belulinon. La virino proksimiĝanta al mi certe estis tia, kaj laŭ speco ege malofta. Ne povis esti pli granda kontrasto inter gefratoj, ĉar Stepeltono estis neŭtralkolora, kun blondetaj haroj kaj grizaj okuloj, dum ŝi estis pli malhela ol ajna brunulino vidita de mi en Anglujo — svelta, eleganta kaj alta. Ŝi havis fieran fajnĉizitan vizaĝon, tiom regulan, ke ĝi povus ŝajni senemocia, se ne troviĝus la sentema buŝo kaj la belaj malhelaj viglaj okuloj. En sia perfekta kaj eleganta robo ŝi vere estis stranga aperaĵo sur soleca erikeja pado. Ŝiaj okuloj rigardis ŝian fraton kiam mi turnis min, kaj poste ŝi rapidigis siajn paŝojn al mi. Mi levis mian ĉapelon kaj intencis diri rimarkon klarigan, kiam ŝiaj propraj vortoj kondukis ĉiujn miajn pensojn en alian direkton.

— Reiru! — ŝi diris. — Reiru rekte al Londono senprokraste.

Mi povis nur rigardi ŝin stulte surprizite. Ŝiaj okuloj flamis al mi, kaj ŝi batetis senpacience la teron per sia piedo.

— Kial mi reiru? — mi demandis.

— Mi ne povas klarigi. — Ŝi parolis per mallaŭta vigla voĉo, kun stranga lispo en la prononco. — Sed pro la Dio faru laŭ mia peto. Reiru kaj neniam plu paŝu sur la erikejon.

— Sed mi nur ĵus alvenis.

— Homo, homo! — ŝi ekkriis. — Ĉu vi ne scias, kiam averto celas vian bonfarton? Reiru al Londono! Ekiru hodiaŭ nokte! Eskapu el tiu ĉi loko ajnarimede! Ĉit, mia frato alvenas! Silentu pri tio, kion mi diris. Ĉu vi volas akiri por mi tiun orkideon inter tiuj hipuridoj? Ni tre riĉas je orkideoj sur la erikejo, kvankam, kompreneble, vi venis iom malfrue por vidi la lokajn belaĵojn.

Stepeltono jam ĉesigis la persekutadon kaj revenis al ni profunde spirante kaj ruĝiĝinte pro la ekzercado.

— Saluton, Berila! — li diris, kaj ŝajnis al mi, ke la tono de lia saluto ne estis tute kora.

— Ne, Joĉjo, vi tre varmiĝis.

— Jes, mi ĉasis ciklopidon. Ĝi estas tre malofta, kaj malofte troveblas dum malfrua aŭtuno. Domaĝe, ke mi maltrafis ĝin.

Li parolis senĝene, sed liaj etaj malhelaj okuloj senĉese turniĝadis de la junulino al mi.

— Vi interprezentiĝis, videble.

— Jes. Mi diris al kavaliro Henriko, ke li venis iom malfrue por vidi la efektivajn belaĵojn de la erikejo.

— Nu, kiu vi supozas lin?

— Mi supozas, ke li devas esti kavaliro Henriko Baskervilo.

— Ne, ne, — mi diris. — Nur humila sentitolulo, sed lia amiko. Mia nomo estas doktoro Vatsono.

Ruĝiĝo de ĉagreniĝo trapasis ŝian esprimivan vizaĝon.

— Ni interparolis miskomprenige, — ŝi diris.

— Nu, vi ne disponis multe da tempo por interparolado, — ŝia frato komentis kun la samaj kuriozaj okuloj.

— Mi parolis, kvazaŭ doktoro Vatsono estus rezidanto anstataŭ nur vizitanto, — ŝi diris. — Verŝajne ne multe gravas al li, ĉu estas frue aŭ malfrue por la orkideoj. Sed vi pluiros, ĉu ne, kaj vidos Meripitan Domon?

Mallonga promeno alvenigis nin tien, al senornama erikeja domo, iam farmdomo de iu paŝtisto dum la malnovaj prosperaj tagoj, sed nun riparita kaj modifita moderna loĝejo. Fruktarbaro ĉirkaŭis ĝin, sed la arboj, kiel kutime sur la erikejo, estis nanaj kaj pinĉitaj, kaj la tuta loko efikis mizere kaj melankolie. Nin enlasis stranga, ŝrumpinta, maljuna servisto en paliĝinta frako, kiu ŝajnis konvena al tiu domo. Interne tamen troviĝis grandaj ĉambroj meblitaj laŭ eleganto, en kiu mi ŝajnis rekoni la guston de la damo. Rigardante tra iliaj fenestroj al la senlima granitmakulita erikejo ondiĝanta seninterrompe ĝis plej fora horizonto, mi ne povis ne scivoli, kio motivigis tiun tre kleran viron kaj tiun belan virinon loĝi en tia loko.

— Stranga loko elektita, ĉu ne? — li diris, kvazaŭ responde al mia penso. — Kaj tamen ni sukcesas sufiĉe feliĉigi nin, ĉu ne, Berila?

— Ni tute feliĉas, — ŝi diris, sed al ŝiaj vortoj mankis tono de konvinkiĝo.

— Mi estris lernejon, — diris Stepeltono. — Tio estis en la nordo de la lando. Tiu okupiĝo por viro de mia temperamento estis meĥanika kaj seninteresa, sed la privilegio vivi kun junuloj, muldi tiujn junajn mensojn kaj stampi ilin laŭ miaj karaktero kaj idealoj, estis tre kara al mi. Tamen la sorto malfavoris nin. Grava epidemio erupciis en la lernejo, kaj tri knaboj mortis. Ĝi neniam refortiĝis post tiu bato, kaj multo el mia kapitalo estis nerehaveble englutita. Kaj tamen, se ne temus pri perdo de la agrabla kunestado de la knaboj, min povus ĝojigi la propra misfortuno, ĉar pro mia forta emo al botaniko kaj zoologio mi trovas ĉi tie senliman laborkampon, kaj mia fratino estas tiel dediĉita al la naturo kiel mi. Ĉio ĉi, doktoro Vatsono, inundas vian kapon pro via esprimo dum vi observis la erikejojn tra nia fenestro.

— Certe ja venis al mi en la kapon, ke eble ĝi estas iomete teda — malpli al vi, eble, ol al via fratino.

— Ne, ne, mi neniam tediĝas, — ŝi diris rapide.

— Ni havas librojn, ni havas ankaŭ studojn, kaj ni havas interesajn najbarojn. Doktoro Mortimero estas tre klera pri sia propra fako. Ankaŭ kavaliro Karlo estis admirinda kunulo. Ni bone konis lin, kaj li mankas al ni pli ol mi kapablas priskribi. Ĉu vi opinias, ke mi estus truda, se mi vizitus vin hodiaŭ posttagmeze kaj konatiĝus kun kavaliro Henriko?

— Mi estas certa, ke li tre ĝojus.

— Do eble vi bonvolos mencii, ke mi intencas tion fari. Ni eble povos laŭ nia modesta maniero fari ion por faciligi al li aferojn ĝis li kutimiĝos al sia nova ĉirkaŭaĵo. Ĉu vi volas veni supren por inspekti mian kolekton de lepidopteroj, doktoro Vatsono? Mi opinias, ke ĝi estas la plej kompleta en la sud-okcidenta Anglujo. Post kiam vi trarigardos ilin, la tagmanĝo estos preskaŭ preta.

Sed urĝis al mi reiri al mia prizorgato. La erikeja melankolio, la morto de la misfortuna poneo, la stranga bruo ligita al la trista legendo de la Baskerviloj — ĉio ĉi iom malgajigis miajn pensojn. Poste, aldone al tiuj pli-malpli svagaj impresoj, venis la senhezita kaj klara averto de fraŭlino Stepeltono, elparolita tiel intense serioze, ke mi ne dubis, ke malantaŭ ĝi troviĝis grava kaj profunda motivo. Mi rezistis ĉiun insiston, ke mi restu por tagmanĝi, kaj mi tuj ekiris sur la revenvojo, sekvante la herban padon laŭ kiu ni alvenis.

Verŝajne tamen estis iu rapidvojo por tiuj, kiuj konis ĝin, ĉar antaŭ ol mi atingis la vojon mi konsterniĝis vidante fraŭlinon Stepeltono sidanta sur ŝtono apud la pado. Ŝia vizaĝo estis bele ruĝiĝinta pro la ekzercado, kaj ŝi premis manon al sia flanko.

— Mi kuris la tutan vojon por antaŭi vin, doktoro Vatsono, — ŝi diris. — Mankis tempo eĉ por surmeti ĉapelon. Mi devas ne resti, aŭ mia frato eble rimarkos mian foreston. Mi volis diri al vi, kiom mi bedaŭras la stultan eraron, ke mi supozis vin kavaliro Henriko. Bonvolu forgesi la diritajn vortojn, kiuj tute ne aplikiĝas al vi.

— Sed mi ne kapablas forgesi ilin, fraŭlino Stepeltono, — mi diris. — Mi estas amiko de kavaliro Henriko, kaj lia bonfarto tre proksime koncernas min. Diru al mi, kial vi tiel insistis, ke kavaliro Henriko reiru al Londono.

— Virina kaprico, doktoro Vatsono. Kiam vi pli bone konos min, vi komprenos, ke ne ĉiam mi povas motivigi tion, kion mi diras aŭ faras.

— Ne, ne. Mi memoras la tembron de via voĉo. Mi memoras, kiel aspektis viaj okuloj. Mi petas, bonvolu honesti al mi, fraŭlino Stepeltono, ĉar ĉiam de kiam mi alvenis ĉi tien mi konscias pri ombroj ĉirkaŭ mi. La vivo iĝis simila al tiu granda Grimpena Marĉo, kun etaj verdaj makuloj ĉie, en kiujn oni povas sinki kaj kun neniu gvidanto por indiki la trapasejon. Diru al mi, kion vi celis diri, kaj mi promesas sciigi al kavaliro Henriko vian averton.

Esprimo de hezitemo trapasis momente ŝian vizaĝon, sed ŝiaj okuloj denove malmoliĝis, kiam ŝi respondis al mi.

— Vi troigas la aferon, doktoro Vatsono, — ŝi diris. — Mian fraton kaj min tre ŝokis la morto de kavaliro Karlo. Ni konis lin tre intime, ĉar lia plej ŝatata promeno estis trans la erikejon al nia domo. Lin profunde impresis la malbeno kiu minacis lian familion, kaj, kiam okazis tiu tragedio mi nature sentis, ke troviĝas bazo por la timoj, kiujn li esprimis. Mi estis malĝojigita, sekve, kiam alia membro de la familio venis loĝi ĉi tie, kaj mi sentis, ke tiu devus esti avertita pri la danĝero, en kiu li troviĝos. Nur tion mi intencis diri.

— Sed kio estas tiu danĝero?

— Vi konas la historion pri la ĉashundo, ĉu?

— Mi ne kredas tiun sensencaĵon.

— Sed mi jes. Se vi havas influon ĉe kavaliro Henriko, forkonduku lin el la loko, kiu ĉiam fatalis por lia familio. La mondo estas vasta. Kial li volas vivi en la loko danĝera?

— Ĝuste pro tio, ke la loko estas danĝera. Tia estas la karaktero de kavaliro Henriko. Mi timas, ke krom se vi povos havigi al mi informon pli definitivan ol ĉi tiun, estos neeble formovigi lin.

— Ion pli definitivan mi ne povas diri, ĉar mi scias nenion definitivan.

— Mi volas starigi ankoraŭ unu demandon, fraŭlino Stepeltono. Se vi celis nenion plian, kiam vi unuafoje alparolis min, kial vi ne volis, ke via frato aŭdu, kion vi diris? Troviĝas nenio, al kio povus kontraŭdiri li aŭ iu ajn alia.

— Mia frato tre deziras, ke la Halo estu enloĝata, ĉar li supozas tion bonefika al la malriĉuloj sur la erikejo. Li tre kolerus, se li scius, ke mi dirus ion, kio persvadus kavaliron Henriko foriri. Sed nun mi faris mian devon, kaj mi diros nenion plian. Mi devas reiri, aŭ li rimarkos mian foreston kaj suspektos, ke mi renkontis vin. Ĝis la!

Ŝi forturniĝis kaj post kelkaj minutoj malaperis inter la disaj rokegoj, dum mi, kun animo plena je malprecizaj timoj, direktiĝis al Baskervila Halo.

Загрузка...