Marŝbastono, farita el la trunko de dorna palmeto Licuala acutifida, nomita laŭ la loko Penango en Malajo.
M.R.K.Ĥ.: Membro de la Reĝa Kolegio Ĥirurga.
Bertillon, A. (1853–1914): Franca antropologo kaj juristo, inventinta la juĝesploran sistemon de kriminala identigo.
Granda Ribelo: Ribelo kontraŭ la reĝo de Britujo Karlo I, kiu finiĝis per ekzekuto de la reĝo kaj starigo de dekjara respubliko en 1649.
Mikelfesto (angle Michaelmas): Festo de Sankta Mikelo, la 29an de septembro (kvaronjara tago ŝuldopaga).
Halo (angle Hall): Historie tio konformiĝas al la dua PIVa signifo; iom post iom la vorto halo aplikiĝis al la tuta biendomo, en kiu troviĝis la halo: «parto nomas la tuton».
Ekarteo: Speco de kartludo.
Pitt, W. (1708–1778): Brita politikisto; ĉefministro en 1766–1768.
Imbriki (angle overlap): Parte koincidi; etendiĝi trans la randon de io kaj parte surkuŝi. («Ludkarte imbrikiĝas miaj tagoj». — Auld.)