Konferenco kaj ties nevidebla prezidanto
Mi venis al vi, fraŭlino — diris la registara komisaro. — Mi ŝatus packontrakti kun vi.
Bone. Mi estas tia, se oni ne kolerigas min, oni povas ŝmiri min sur panon. Mi ne ŝatas nur tion, se iu diskutas kun mi.
Konduku min al la kapitano.
Kiam ili enpaŝis en la kabanon, jam estis duonlumo. Tramapa, abomeninde neprizorgita tagsalajrulo sidis ĉe la tablo kaj manĝis ion.
Kie estas Deboulier? — demandis doktoro Mervin mallaŭte.
Mi estas tiu — diris la hirtega tagsalajrulo melankolie, sed lia ekscelenco neniel volis kredi tion. Nur iom pli poste li akceptis la neŝanĝeblan situacion.
Nun estos milita interkonsiliĝo — diris Prücsök.
Onjo Babette eliris senvorte por gardostari kun sia lavpelvo, sed anticipe ŝi ankoraŭ diris tra super sia ŝultro.
Ludoviko la Saĝa malaperis — ŝi diris malgaje, ĉar ŝi simpatiis kun tiu delikata homo, en kies animo, kiel la centjara vino en la keloj de antikvaj klostroj, la gumrada, duĉevala ĉaro, la surhavo de la trioble plektita ĵaket-kravato, deviga dum la iamaj konkursoj por la Granda Premio, krome la nigra, brila, cilindra ĉapelo vivis florepokon de sia dekadenca modo eĉ hodiaŭ.
Ĉu vi scias ĉion? — demandis Deboulier, kiam la fiŝvendistino foriris.
Oje — respondis Prücsök anstataŭ Mervin, — li jam scias multe pli, ĉar li konstante flaresploras.
Mi scias ĉion — respondis Mervin. — Mi bedaŭras, ke fraŭlino Decoux iom draste plenumis sian taskon, per kio mi komisiis ŝin hieraŭ.
Ĉu vi komisiis ŝin?… miregis Deboulier.
Jes! — respondis Mervin trankvile. — Mi vidis, ke la knabino plaĉas al vi, kaj mi havis tiajn informojn, ke mi devis fari senprokraste kontraŭagon. Tial mi skribis al la knabino, ke ŝi transprenu la leteron kaj malhelpu vian vojaĝon per tiu trajno, tiam mi helpos en la afero de ŝia patro. Ĉio okazis tiel, kiel mi volis.
Ankaŭ Prücsök miris.
Kio estas tio?
Sed Mervin indiferente cigaredis.
Estas senkulpiga cirkonstanco, ke ŝi devis plenumi mian ordonon ĉiumaniere, kaj vi certe kontraŭstaris.
Post mallonga mirego la knabino kriis sinistre:
Nun denove okazos superruzo! Sed mi deklaras, neniam plu kalkulu min, se vi ankoraŭfoje trompos min!
Estus dolore, se mi devus aranĝi la aferon de la afrikaj kolonioj sen la valora kunlaboro de fraŭlino Prücsök — diris Marvin, — sed se vi eĉ nun devigus min al aŭtoritatmisuzo, tiel niaj vojoj disiĝos en la ŝtata administrado!
Vi estas tre sperta eltordi la vortojn. Sed jen estas mi kun la borilo! Ne kredu ke vi povas mistrakti min facile! — atentigis lin la knabino vizaĝruĝiĝe.
La agmaniero de tiu fraŭlino iom suferigis min — diris la kapitano, — sed ŝajnas, ke ŝi faris tion bonfide, kion ŝi faris. — Reveme li prenis la manon de Prücsök, kuŝanta sur la tablo, kaj li ĝemis. — Ŝi savis eĉ mian vivon per tio, ke ŝi preskaŭ mortbatis min.
Prücsök metis sian vizaĝon al la mano de la kapitano.
Ĉar mi enamiĝis al li…
Mi ne komprenas la tuton — diris Mervin. — Mi instruciis al tiu fraŭlino turni vian kapon kaj plusendi la leteron al la adresito. Ŝi plenumis sian taskon, sed iom draste.
Ĉu vi… instrukciis? — miris Deboulier.
Ĉu vi volas diri tion… — miregis Prücsök — ke ne okazis miskompreno?…
Mi diris, ke turnu la kapon de la kuriero, kaj mi sendis tiun leteron pere de la lakeo. Se vi volas ne esti punata, kaj ricevi vian premion, jen bonvolu subskribi ĝin.
Li metis paperon antaŭ ŝin:
„Laŭ la ordono de doktoro Mervin mi entreprenis specialan esploristan taskon, kaj mi devigis kapitanon Deboulier rompi sian vojaĝon. Mi plusendis la leteron pere de Robin Melieur.”
Kiu estas tiu Robin… Melieur?
La civila nomo de via amiko Cigaro.
Mi ne sciis, ke li havas ankaŭ tion…
Vi bone plenumis vian taskon!
Prücsök rigardis lin maltrankvile kaj suspekteme.
Mi diris, ke li estas Ŝtipkrurulo! — ŝi kriis fine plorinde, ĉar ŝi jam timi eĉ tion, kio estas favra al ŝi, ĉar ĝi devenas de tiu homo.
Prunoki muurmuretis malŝate:
Azen’ al azeno riproĉas, ke ĝi estas Ŝtipkrurulo… Kun tia dekstraflanka maldekstra kruro… Nnu!.. Buŝo senparola, kapo sendolora.
Poste li fajfis plu la kanton: Mi havas du amantinojn dum lunplena vespero,ĉar li povintus kanti ĝin plu, se iu portus la tekston sur sia skapolo.
Jen. — Lia ekscelenco ŝovis la paperon antaŭ Prücsök-on. — Vi povas skribis ĉi tien, ke Prücsök, ĉar esploristoj oficiale povas uzis sian pseŭdonomon.
Prücsök hezitis.
Kaj se mi skribos, ke Verda Rido?
Vi povas skribi kion ajn. Gravas, ke oni ne punos vin.
Ĉu vi ekzemenos denove la aferon de mia patro? Ĉu vi venos inspektadi de la okazejo?
Mi ne povas fari tion. Mi neniam faras kontraŭleĝan aferon.
Ĉu denove temas pri superruzo? Mi ne povas fari kontraŭleĝan procedon. Sed se vi subskribos ĝin, mi akceptas kaj entreprenas, ke vi agis rajtigite. Tiuokaze la aferoj de la kapitano kaj la letero aranĝiĝis.
Fantomeska, obtuza voĉo aŭdiĝis el sub la tero:
Ne subskribu ĝin…
Ili time levis sian kapon. La obtuza, subtera voĉo, kvazaŭ ĝi venus el tombo, denove eksonis:
Ne subskribu ĝin, fraŭlino Prücsök… Hodiaŭ tagmeze oni eksplodigis la eksprestrajnon Casablanca-Tanger ĉe la fervojponto.
Kiu estas tiu? — demandis Mervin kaj paliĝis.
Mia jurkonsilisto estas sub la trogo, ĉar mi portas lian mankohavan veston…
Ŝi rapide elprenis la funelon el la petrol-kanistro kaj metis ĝin kiel megafonon en la aperturon de la mankanta korko ĉe la fundo de la trogo.
Kio estas, Ludoviko mia?
Vi savis la leteron kaj la kapitanon de la certa morto — zumetis voĉo el sub la trogo. — Tagmeze oni eksplodigis la trajnon, kaj la indiĝenoj trserĉis ĝin. Pro la letero. Via merito estas, ke la kapitano kaj la milita sekreto ne pereis.
Prücsök rektigis sin kaj komencis iradi en siaj grandegaj ŝuoj malrapide, balanciĝante, dignoplene. Dume ŝi metis siajn manojn malantaŭ sian dorson.
Mi diras je mia honoro, Mervin, ke vi diras interesajn aferojn. Nun mi havas cent atestantojn, ĉu Hümér la Elĵetanta, ĉu Schulteis, la Ĝemeloj, ĉar ili ĵuras al min senpage, ke hieraŭ mi rakontis al ili pri la danĝero, kaj ni devas savi la kapitanon, ĉar la registara komisaro ne bone atentas pri li.
Vi diris al mi — kriis doktoro Mervin nervoze, — ke vi turnis la kapon de la kuriero laŭ mia ordono.
Nu! — ŝi miregis kun rondaj, gapantaj okuloj. — Vi neniam diris tion al mi. Cetere ĝi koncernis ŝak-aferon. Mi ĵus rakontis tion, ke mi subaŭskultis en la haveno, kiam la Flava Venĝo kaj Mata Hari priparolis la sekreton, ke ili eksplodigos la eskprestrajnon Azuro pro la planoj. Tiam venis mi kun la borilo. Ĉar ni devis timi, kiun la ŝtato financas pro tio, tiu preterlasos sian zorgeme farendan devon, kiel ian inspektadon de okazejo. Kaj ne ŝparante klopodon, nek elspezon, ni faris ĉion kun Cigaro kaj kun onjo Babette, kio estis grava en la diplomatia vivo.
Sur la vizaĝo de Mervin, malgraŭ la terura situacio, rideto estis travibronta. Kiel danĝera estaĵo ŝi estas! Poste li ekstaris trankvile.
Mi do bedaŭras… Tiusence mi faros mian raporton. Via rekono kaj mia fiasko estas senduba. Mi bedaŭras, oldulo mia — li turnis sin al la kapitano, — ke via rolo fariĝis sukcesa tamen ne per la zorgo de la Inteligence Service, sed pere de la artifiko de dekses jara knabino.
Estas tiel… — murmuris la kapitano — nur knabino estis, kiu ŝtelis mian leteron kaj venkis min.
La okuloj kaj la buŝo de Prücsök same rondiĝis, poste ŝi kaptis al sia hararo kaj piedfrapante kriis al Mervin:
Li ĉiam povas elpensi ian novan superruzon! Nun kial vi volas miksi mian kurieron en la aferon?… Atendu! Portu kaj mi subskribos ĝin!
Ne subskribu ĝin… Nur, se vi ricevos absolvan dokumenton! — proponis la jurkonsilisto el sub la trogo.
Donu al mi absolvan dokumenton!
Vi nek scias, kio ĝi estas! — respondis Mervin.
Mi ne scias, kio ĝi estas, sed mi bezonas tion.
Laŭ la praktiko de la juro: — diris Ludoviko la Saĝa post mallonga tus-atako, ĉar falis petrol-guto en lian buŝon, kiun li metis al la funelo, — se la raporto motivas ne oficialan ordonon, tiel oni devas doni absolvan dokumenton el ties akcepto.
Kiu li estas? — demandis Mervin, turniĝante al la voĉo, langvore murmuranta el sub la trogo.
Ludoviko la Saĝa, la karega — entuziasmis Prücsök. — Ĉu do mi ricevos absolvan dokumenton?
Mervin skribaĉis sur paperon la jenan:
„Mi sciiĝis pri la senmanka plenumo de mia ordono, rilate la obstrukcion de kapitano Deboulier.
doktroro Mervin propramane”
La knabino formetis la leteron. Ŝi subskribis la raporton, kiu atestis, ke ŝi faris laŭ la orodono de Mervi tion, kion ŝi faris, poste ŝi kuris al la funelo kaj kriis en ĝin:
Alo, Ludoviko! Ĉu vi ne povas diri ian bonan superruzon, pro kio li tamen iros inspekti la okazejon? Tre ĉagrenas min, ke li pravis…
Doktoro Mervin iros tien, se vi deziras — murmuretis la fundo de la trogo.
Diru al via jurkonsilisto — diris la registara komisaro, — ke li ege eraras. Al tiu plenumaĵo oni devus verŝi iom da potenco en lin tra la funelo.
Vi eraras… — respondis la loĝanto de la trogo. — Sufiĉas diri tiun frazon al vi. Atentu. — Kaj en la granda silento, kvazaŭ li recitus iun, kontinue, tamen preskaŭ silabante, li diris: — „Rekono de ĉiu malvera fakto proksimigas per unu paŝo al la vera stato de fakto.”
Mervin retropaŝis konsternita! Morte pala.
Kaj fariĝis grana, granda silento!.. Ĉiu silentis. Ili sciis bone: nun okazis io eksterodinara. Post kelkaj sekundoj, kvazaŭ ĝi venus el sub nevidebla, dika trogo, eksonis la raŭka, mallaŭta voĉo de la esplorjuĝisto:
Mi plenumos vian deziron, kaj mi ekzamenos la prezentitajn, novajn pruvaĵojn.
Esceptokaze nek Prücsök diris ion. Subite ekregis ŝin timo en la interno de la obskura kabano. Ĝi estas tre timiga, kio nun okazis.
Se vi volas, ni povas tuj ekiri — diris Mervin post nelonge.
Mi volas tuj, mi petas nur kelkajn minutojn da paŭzo pro mia teknika foresto — respondis Prücsök kaj forrapidis.
Kiu estas tiu homo sub la trogo? — interesiĝis Deboulier.
Tiu homo — respondis Mervin per tre trenata voĉo — Théophile Gabrone, la plej granda juristo de ĉiuj tempoj… Iam mi estis kandidato ĉe li.