D EK O K A Ĉ A P I T R O

Prücsök protektas lian ekscelencon


Fumo leviĝis el la funelo, metita en la aperturon de la korko. La plej granda juristo de ĉiuj tempoj cigredis sub la trogo. Poste li denove ekparolis per sia zumanta, malproksima voĉo.

Mi ne kredis, ke iam mi revidos vin — li babilis kiel bonvola superulo, preskaŭ kun afabla degno, ĉar lia ekscelenco iam estis lia adjutanto ĉe liaj procesoj en la prokurorejo de Parizo. — sed ŝajnas, ke ankaŭ decidigaj intervidigoj estas ordoneblaj laŭ la kodekso de la sorto neatendite… Mi gratulas vian pro via kariero. Mi ĉiam sciis, ke vi ankoraŭ atingos multon. Vi estis malbona juristo kaj forta karaktero… Tio estas bona konsisto de la individuo, kiam ambicio hejtas iun.

Mi portos vestaĵon al vi — diris Mervin per studente fervora, servema voĉo, kio estis tute nekutima ĉe li.

Valoras ne la vesto, sed la enesto. Precipe sub trogo — diris la granda kriminaljuristo, kaj aŭdiĝis, kiel li gratas sin, ĉar vestite per ununura monoklo, la varmo de lia korpo allogadis la miriapodojn. — En mia aĝo estas superflue eksperimenti per grandaj reformoj. Cetere ne deziru vidi min. Mi tute ŝanĝiĝis.

Ankaŭ mi…

Certe je via avantaĝo — ĝentiladis Ludoviko la Saĝa. — Sed se vi estus malbela, mi tute ne povus ĝoji pro tio, ĉar malgraŭ mia monoklo, mi opinias tiel, ke esence mi estas blinda, se formale la ekstera mondo nebule vidiĝas antaŭ mi per la simbolo de malklara, forviŝiĝinta lumo.

Kial vi malaperis subite antaŭ dudek jaroj?

Ĉu? — li ĝemis. Lia malforta koro luktis kun la karbona dioksido, kolektiĝinta en la izolita spaco. — Bonŝance tiam mi divenis dum minuto, ke la tribunala praktiko malutilas al mia evoluo. Mi tuj eksatris dum la proceso, mi petis kvin minutan paŭzon, kaj mi foriris porĉiam. Tio estis mia bonŝanco. Se tiam mi hezitas, se tiam mi ne havas forton al tio, tiel nun mi ne estus ĉi tie — li diris iom tro memfide el sub la trogo, kie li nun estis, vestita per ununura monoklo rilate la eksteraĵojn. — Vi ne komprenas tion, Mervin. Akuzo, pledo kaj verdikto eĉ kune ne povas esprimi la veron, kies valoron determinas ne la puno. La juro koncize: la homo mem. La praa pretendo de la homo al la juro, kiun la naturo donis al li. Kiam la homaro sukcesos pruvi sian meriton al tio, oni ricevos la juron herede. La veran, kio estas en la koro kaj en la bibilio: Ne ŝtelu! Ĝi estas… juro. Ne mortigu… Ne deziru… tiun de via proksimulo… Eĉ hodiaŭ ne estas alia… Kaj se ĝi… gravuriĝos el la kodeksoj en la korojn… tio estos la vera juro… Eblas, ke nun mi svenos… Tio ne ĝenu vin… Mi ŝatus… ne en hospitalon… Sur mian ŝipon… Mia Kandidato…

Oni tuj eltiris lin el sub la trogo. La kapitano portis akvon, Prunoki brandon.

Kion vi volas? — algrumblis lin Mervin, frotanta la bruston de la sveninta homo ĉe la koro. — Li nun ne trinkos brandon.

Tute ne gravas… — singultis la lignaĵisto. — En la plej… ekstrema… okazo… mi trinkos ĝin rapide.

Mervin rigardis tre malgaje la konkav-torakan, elstar-koksan, turmentitan deliktilon de la malgaja vivo de la granda juristo.

Liaj delikata, ebura frunto, malfermita buŝo kaj la monoklo, streĉiĝanta sur lia fermia okul-kavo eĉ hodiaŭ reprezentis la homon ekster lal praktiko, forte ligiĝanta al la juro.

Mi envenigos… vian Kandidaton… — batbutaĉias Prunoki. — Li havas mariston… Kandidaton, kies nomo estas Hokbaton al Li… Li kutimas batadi ĉi tie, ĉiun posttagmezon de la kvara horo ĝis la sesa… Antaŭ la sukeraĵejo Princtown…

Li ŝanceliĝante eliris.

Ludoviko la saĝa melfermis siajn okulojn kaj forkaŝis siajn turmentojn kun amara rideto kiel orgojla, suferanta saĝulo.

Mervin… — li frustris — mi havas malmulte da tempo… Mi finis iun mian verkon… Pri la rilato de la Juro kaj Vero… Bonvolu forŝteli ankaŭ ĝin…

Li frustris ĝin tiel mallaŭte, ke la kapitano ne aŭdis tion. La registara komisaro respondis kun mallevitaj okuloj. La registara komisaro havis malbonan rimorson. Kiam gabrone malaperis, kaj rondiris la famo, ke li mortis en Usono, la juna kandidato eldonis sub sia nomo la ĉefverkon de sia iama ĉefo.

Jes — diris la nuda juristo — mia dek jara laboro aperis sub via nomo… Mi vidis tion, kiam mi revenis… El Usono.

Mi kredis, ke vi jam ne vivas, kaj por vi estas egale…

Vi… — li respondis kun laca rideto — neniam estos juristo… Vi defendas vin kontraŭ simpla rabo per kadavroŝtelo… Mi eldiras mian absolvan juĝon… manke de krimo… — li spiregis. — Okaze de mia morto vi estintus mia sola heredanto… Do pro la falsa informo vi povis konsideri ankaŭ mian aŭtorrajton via heredaĵo… Ĝi estas iom pli bona defendo… Sed tiel konsideru mian antaŭ dudek jaran testamenton, ke tiun knabinon… en ĉio…

Estos tiel. Ŝi malbele traktis min, sed neeblas ne ami ŝin. Se vi konus ŝian aferon, vi scius, kiel kontraŭleĝa estas tiu inspektado de la okazejo. Sed pro vi, mia principanto, eĉ tion mi faros.

Tiu afero ne estas inter la antaŭ ok jaraj decidoj… mi legas la ĵurnalojn… nur tiam, kiam mi ŝanĝas ĉemizon… Mi havas nenion komunan al tio, kio estas aktuala. Ĝi ĉiam estas ŝajno…

Kie vi loĝas? — demandis Mervin kaj kovris per sia surtuto la modelon de pietata statuo de tiu ĉi moderna avangardisto.

Miaj personaj indikoj… estas konfuzaj… Mi loĝas nenie. Iu ofte portas min sur ŝipon, kie mi dormas sur lignokesto… kaj li skribas tion, kion mi diktas… Mi scias nur tion pri la afero de la knabino… ke vi… negletis la inspektadon de la okazejo… Dio mia, kiom foje mi klarigis: ne estas superflua formalaĵo, Mervin… Ĝi estas la vera, jurista pensmaniero… — li flustris. — Sed vi… ĉiam estis maltalenta juristo… Tial mi vidis: vi estas antaŭ sukcesa kariero…

Mi kredis…

La veron oni ne povas kredi. Oni devas scii tion aŭ lasi. Sed tiu ĉi mondo estas por la diletantoj, Mervin…

Prunoki falis tra la sojlo kun gaja simptomo de akuta alkoholismo.

Li invitadis iun de la strato per voĉo interrompita per singultoj.

Nu venu… — kaj li rikanis al Mervin. — Li estas bona knabo… li flegas… Ludovikon la Saĝan… Ili loĝas sur ŝipo… ne malproksime. Li portas tiun malsanulon jam unu jaron… Li nomiĝas Hokbaton al Li! Aŭ Knokaŭton al Li… ne tiel… oni nomas — li mansvingis. — Ĉu ne estas egale?

La porkosimila, porkin-forma nazo de Hokbaton al Li aperis en la pordo. Lia raŭka, indiferenta voĉo estis plena de nekutima maltrankvilo:

Kie estas la malsanulo?… Kvankam oni diris al li, ke li ne iradu…

Ne esta kaŭzo por timi… — balbutaĉis Prunoki, genuanta apud Ludoviko la Saĝa. — La ŝvelaĵo… jam tute bele malaperis sur la maleolo de la sinjoro kapitano.

Hokbaton al Li facilmove levis ĉirkaŭbrakumante la kovritan malsanulon.

Oni atendas vin ekstere — li diris al Mervin.

Kiu?

Prücsök kaj la duono de la loĝantoj de la urbo.


Загрузка...