Prücsök kaj la alarmpolico alvenas
Prücsök aperis kun sia korbeto ĉe Marie la Vidva.
— Mi venis por miaj konsignaj krizantemoj — ŝi diris kun flatloga rideto.
— Portu tiujn, el la ansa korbo — respondis Marie la Vidva lakone.
Ŝiaj tri edzojn mortis. La unua Debeux estis mekanikisto, li falis de sur la domtegmento dum muntado, ĉar liaj genuoj tremetis, kvankam li apenaŭ estis pli ol tridek du jara. La alia, Fousier estis bildokadristo, iun tagon li kaŝiĝis nokte kaj dormis en la bedo de la vitrodomo, kie finiĝis lia vivo, ĉar la violoj spiris la morton sur lin. Ankaŭ la tria mortis pro la tremo de liaj membroj. La ĉefmasonisto vokis lin al si, kiam li kovris la tegmenton de kvinetaĝa domo per ardezo, kaj ekirinte, li falis el la alto.
Ni povas vidi la instruon el tio: okazas tiel, se iu falas de sur domtegmento.
— Mi iros en balon! — diris Prücsök la novaĵon.
— Ĝi estas bela! Lastfoje mi partoprenis la balen-balon de la harpunistoj. Mi havis multajn, bonajn amikojn tie, inter ili troviĝis kelkaj balen-ĉasistoj, kiuj estas honestaj kaj larĝŝultraj. Tie mi konatiĝis kun Makar-on, pri kiu oni rakontas, ke li neniam maltrafis la balenon, kiam li harpunis… Ĝi estis la balo!..
Ŝiaj okuloj brilis konkure kun siaj grandegaj dentoj en la fajro de la sekretaj memoroj.
— Maklar estas la plej eminenta inter ili, mi do edziniĝos al li, kiam li revenos de la Sud-maroj.
— Kiu atendas fidele — diris Prücsök, tiu ne atendas vane.
— Mi tamen atendas lin, ĉar eblas esceptoj — ŝi respondis malgaje. — Ĝi estis la balo! Mi portis mian bluan satenan vestaĵon, flave broditan, krome harornamaĵon faritan el straso, kaj noktomeze mi ĉesis mian geedzecan intencon kun la stiristo pro Maklar. Ĉar tia estas la balo: vespere vi dancas sinforgese, kaj aŭrore eksplodas la ĝenerala miksbatado. Mi staris kun Maklar man’ en mano emociitaj, kaj oni levis la fortepianon de sur la stiristo. Tia do estas la balo. Noktomeze ankoraŭ estas konversacio, kaj aŭrore oni jam tatuigas. La desegnisto de la vivanta haŭto Bickmann tatuis sur nin harpunon kun trapikita koro. Mia amrilato finiĝis rilate la stiriston. Eble saĝo estas bezonata al la stirado, sed la harpuno estas harpuno! Muskolo, nervoj kaj okulmezuro, krome forto kun fizikaj korpkondiĉoj signifas ties esencon. Se temas pri interbatado, for la ĉapleon antaŭ li, ĉar ĝi certe debatiĝas!.. Atendu nur!.. mi donos al vi ventumilon, ostoprenilan, ĝi estas deviga, kaj mi havas ankaŭ silkaj ŝtrumpojn…
— Ho, tio estos tre bona! Mirnix la Enŝteliĝanta buklados miajn harojn per la krispigilo.
— Superflue! Iru nur, kaj ondumu je mia kosto! Kian balon vi iros?
— En la oficiran kazinon — ŝi diris leĝere. — Ludoviko la Saĝa invitis min, kaj je la oka kaj duono la furgono venos por mi… Ĝis revido, Marie la Vidva…
Ŝi rapidis ĉar jam estis la oka horo. Ĉe la stratangulo Nanette la Polica kriis al ŝi gaje.
— Iru al Mirion! Mi diris al ŝi, ke ŝi manikuru vin!
— Mi tre dankas… — kaj ŝi subite metis kelkajn akrakolorajn florojn en sian papue nigran hararon.
— Se vi bezonas binoklon, nur diru tion — ŝi instigas ŝin kun gemuta saluto el la transa flanko de la strato.
— Dankon! Eble oni atendas tion en la balo.
— Mi aŭdis, ke Cigaro deprenis sian manon de vi!..
— Jes — ŝi respondis trankvile. — Ĝis revido. — Kaj ŝi iris plu facilmove, balancante sian kokson, portante florojn en sia hararo, kun serena vizaĝo, kiu vidis ŝin en la benzinodora, sufoke varma vespero de la polva havenkvartalo, tiu pensis pri birdofajfado…
Kaj ŝi iris.
Dume Cigaro metis gluplastron sur sian krevintan vizaĝon kaj iomete ordigis sian vestaĵon.
— Prücsök nun estis ĉi tie! — kriis Marie la Vidva, kiu portis ĉion en la domon.
— Tiu bubino ne interesas min! Ŝi jam tedas min ĝisgorĝe
Prücsök iris rekte al la kinejo de la manikuristino. Ŝi alvenis al ĝia enirejo unu horon malfruiĝinte.
Cigaro jam atendis ŝin. Aŭ li sidis vidalvide sur la robujo, kvazaŭ li venus tien hazarde.
Kia sorĉistineto ŝi estas. Kaliko de floroj sonoras en ŝia nigra, dratsimila hararo ambaŭflanke.
Li demetis sian manon de ŝi. Ĝi estas fakto. Li venis nur tial, ĉar li estas scivola, kion ŝo faros tia bubino sen li.
Prücsök ridetante promenadas reve inter la vizitontoj de la kinejo, nur domaĝe, ke iu aŭ alia homo stumblas pro la pinto de ŝia ŝuo.
— Pardonon! — ŝi diras tiam kun afabla rideto kaj malgaje, ĉar la koncernulo blasfemas. Sed li ekhontas kaj aĉetas florojn de la senkulpa, ŝlemila infano por rebonigi tion.
Baldaŭ Cigaro vidas konsternite, ke la knabino en okazo de bezono intence ŝovas antaŭen sian piedon singarde per ŝulongo, kaj tiel, se iu jam evitus tion, do ankaŭ li stumble falas pro ĝi.
Hu! Ŝi ja estas vivdanĝera ĉarlatanino.
Nun ŝi venas rekte al Cigaro, en ŝiaj sepmejlaj botoj, kiel la giganto de Fingruleto.
— Kie estas la vestaĵo? — ŝi demandis postuleme.
— Kia vestaĵo?
— Kion vi ŝtelis al mi. Ĉu mi ne menciis tion.
— Jes. Sed mi ne estas via servisto por ŝteli vestaĵon al vi. Kaj trie, pri kia vestaĵo temas?
— Pri ŝtelita verda, kun artefaritaj floroj. Sed se vi ne volas, tiam ne. Nun mi rapidas vendi miajn florojn, poste mi iros fari konstantan frizaĵon por mi, ĉar vespere la kadavrotransportisto veturigos min en la balon.
La knabino pluiris kun sia florkorbeto, ĉar eleganta vestita sinjoro proksimiĝis. Ŝi rapide iom ŝovis sian piedon antaŭen, sed la artifiko ne sukcesis tiel, kiel ŝi volis, ĉar la sinjoro iomete enpensiĝis, kaj tiel li stumble falis pli grandarke ol bezonate, kaj li kape trarompis la flankvandon de la kaso, farita el tavolligno.
La kasistino mire vidis, ke nura kapo, kun iom da vizaĝhaŭto, penetris tra la vando.
— Mi vendas biletojn nur tra la ŝovofenestro — ŝi diris lakone al la nura kapo, — ne estas escepto, bonvolu stari en la vicon!
Sed la enpremiĝinta sinjoro ne povos retiri sin pro la pikiloj el tavolligno, streĉiĝantaj al lia gorĝo. Tiam la kasistino pensis lin gangstero, kaj subite ŝi frapis lin je la kapo per cindrujo.
Dume la pordisto kaptis la brakon de Prücsök, kiu volis forŝtelumi.
— Hoho! Vi nur restu ĉi tie…
— Forlasu min!..
Cigro iris tien, kiel severa apaĉo, ŝovinte siajn manojn en la poŝon, fortiris la knabinon kaj diris al la pordisto:
— Ne saĝumadu, tiu fraŭlino faris nenion.
— Vi asertas tion — respondis la kolera cerbero de la kinejo.
Dume lasinjoro kriegadis en la kaso, kaj iru forkuris por porti laborilon, nomatan lamenrompa ferstango.
— Mi transdonos tiun bubninon al la polico! — kriadis la pordisto, kaj du sinjoroj konsente jesis en la proksimo.
— Mi estas Fedoroviĉ, rusa mondĉampiono! — diris iu homo, kiu havis dikan kolon kiel tiu de taŭro. — Tiaĵon ne licas fari en kinejo.
— Ĉu rusaj ĉampionoj diros, kion oni faru en afrikaj kinejoj — diris Cigaro, turniĝinte al la ĉampiono por deturni la atenton de la pordisto.
Ĉar ĝi sukcesis, kaj la pordisto, malstreĉe staranta, atendis la respondon de la ruso, Cigaro maldekstramane vangofrapis la sensuspektan cerberon tiel, ke li deŝiris de sur la muro la portreton de Robert Taylor, renversis la patrinon de ĉefmuzikdirektoro kaj la help-kinematografiston, kun la lamenrompa ferstango, kiu ĵus alvenis.
Poste la apaĉo batis ankaŭ tiujn du sinjorojn, kiuj konsente jesis. Unuvice li batfaligis Fedoroviĉ-on, ĉar li estis mondĉampiono, li do zorgeme, tuj surplankigis lin per la plej energia makzel-bato, kaj li tre bedaŭris sekvan tagon, kiam evidentiĝis, ke Fedoroviĉ estis mondĉampiono en la briĝo. La alia konsente jesinta sinjoro, batita je la kapo, dum falo li denove renversis la pene leviĝantan help-kinematografiston, kaj bedaŭrinde la lamenrompa ferstango penetris inter liajn ripojn tiel, ke li estus tuj konsentinta pri kartilago-malfiksiĝo.
La sinjoro, enpremiĝinta en la kason, komencas alkutimiĝi al siaj novaj vivcirkonstancoj kaj avertis la kasistinon, ke ŝi eraris en la redono de mono. Tiu sinjoro aspektis trankvila funebranto, kiel li kun cindro sur sia kapo kaj kun iom da vizaĝhaŭto demandis la kasistinon, kie ili povus renkontiĝi sekvan tagon, se oni tamen liberigus lin de tie ĉi.
La idilio finiĝis per ŝrikado, kriegado, krakado, falo, malordo ekregis la portalon. La konsente jesinta fremdulo, inter kies ripojn penetris la ferstango, li eksaltis kaj elprenis sian revolveron.
— Ne moviĝu! — li kriis al Cigaro. — Mi estas ĉefinspektoro Stergen, kaj tuj…
Li ne povis diri, kio okazos tuj, ĉar Prücsök ekkriis kun entuziasma voĉo:
— Vivu ĉefinspektoro Stergen!
Kaj ŝi ŝutis siajn ĉiujn florojn sur lin, ke la krizantem-pluvo kovris la kapon de Stergen, kio blindigis lin. Nun alvenis la alarmpolico kun sirenado, kaj kelkaj histeriaj virinoj fortrenis la ripfrakturitan festaton.
— Venu… — diris Prücsök, kiu faligis pro ekzaltiĝo eĉ sian korbon sur la kapon de la festata ĉefinspektoro, poste kaŝiĝinte malantaŭ afiŝkolono, ŝi forkondukis sian amikon.
— Ĉiu legitimu sin!..
La polico okupis la domon, kaj komenciĝis la legitimado. Sed Prücsök kaj la apaĉo jam estis malproksime.
— Sankta Dio! Mi malfruiĝos al la balo… Ĉu vi vere ne ŝtelis vesperfestenan robon?
— Mi ne estas via vartistino, ke mi vangofrapu ĉiun, kaj poste mi iru ŝteli! Sufiĉe!
Li foriris kun fieraj, rapidaj paŝoj. Li foriris fiere, konsciante pri sia pravo, kaj rapidpaŝe, ĉar aperis onjo Babette en la proksimo, kaj ankŭ la lavpelvo estis kun ŝi. La maltrankvila, aĝa virino serĉis sian protektaton, sed ŝi rimarkis ankaŭ la forrapidantan apaĉon.
— Notu bone! — ŝi postkriis lin — mi transdonos vin al policisto, kaj mi debatos la glazuron de sur via vizaĝo, se vi venos en nian ĉirkaŭaĵon, nenifara, malsata fripono!
Sed la apaĉo tiel rapidis, ke li eĉ ne respondis. Cigaro, pri kiu oni bone sciis, ke rilate lian civilan profesion, li ne laboras, iafoje li rapidis ien pro antaŭ ĉiu nekonata, urĝa afero, kaj interese, ke ĝenerale tiuj neprokrateblaj farendaĵoj venis en lian kapon, kiam onjo Babette neatendite proksimiĝis.
— Bonan tagon — diris Prücsök, kiam ili iris hejmen. — En la drinkejo forruliĝis mia franko, sed Hümér la Elĵetanta serĉos tion sub la glaciŝranko.
— Morgaŭ mi vizitos lin. Tiu rekulpiĝanto ankoraŭ prineos ĝin.
— Nun mi iros en balon.
— Oni jam diris la novaĵon! — kaj ŝi kolere kriaĉis: — Mi ne ŝatas, se vi foriras sola!
— Pro mia patro… — respondis Prücsök, kaj pleniĝis ŝiaj okuloj per larmoj.
— Ne ploraĉu, ĉar!.. Ĉu vi havas almenaŭ okulvitrojn kun tenilo?
— Kio ĝi estas?
— En balo estas deviga por la sinjoroj frako, por la sinjorinoj veperfestenaj okulvitroj.
En la kabano ŝi eltiraĉis la ŝrikantan, kadukan tirkeston, kie troviĝis la tiel nomata kaseto, sur kiu kelkloke sporadaj emajleroj el perlamoto funebris pli bonajn tempojn
S U V E N I R S
Claude Font
1875
En tiaj skatoloj idol-adorantoj de objektoj gardas maloportunajn, sed laŭ eksteraĵo tro belajn aĵojn, ne forĵetindajn, iafoje dum jardekoj, kiuj estas precipe maljunaj virinoj, kaj krom la pasia ŝparado ili havas iun aŭ alian specialan kaŭzon reveme pensadi vidinte artefaritajn mineralŝtonojn, uzatajn sur skribotabloj, grandiozajn fibulojn kaj pluŝ-ornamitajn bildokadrojn.
El malantaŭ bulo da koton-fadeno kaj ĉifoniĝinta libreto pri okupo de loko ŝi trovis la okulvitrojn kun tenilo, pendantajn sur etfingron dika ora ĉeno.
— Ho, kiel bela ĝi estas!..
— Babi… Elsendu tiun knabinon — aŭdiĝis de sur la strato. Marie la Vidva veni kun brilantaj okuloj, kaj ŝiaj larĝaj koksoj, svelta talio, grandega supra korpo preskaŭ disstreĉis ŝian balenostan korseton en la febro de ŝia entuziasma elano, kiel ŝi alvenis senspire pro ekscitiĝo.
— Ŝi jam preparas sin — raportis onjo Babette
— Atentu min… Ve, kiel rapide mi kuris… Jen estas la ŝtrumpoj kaj mi kunportis ankau retikulon… Tio veras, ke ĝi estas farita el nigra teksaĵo kun ora kadro, sed vi devas preni ĝin ĉe la buko, ĉar la metalo deiĝas.. Pfu!
Hodiaŭ la ostrovendisto hejmenirante puŝis sian duradan ĉaron preter la kabano de onjo Babette, ĉar li estis scivolema.
— Ĉu ŝi foriris en la balon?
— Ŝi nun preparas sin — kriis iu el tegmenta fenestro de najbara domo.
Scivolemaj kapoj aperis tie kaj ĉi tie en la fenestrokadroj.
Schulteis, la Ĝemeloj kriis en tiun atendon de sur la tria etaĝo.
— Nu, startu jam!
Tiam li metis ambaŭ manojn antaŭ sian buŝon funelforme, kion li nomis, sendrata megafono. La Ĝemeloj, nomataj Schulteis iam nervozigis la ĉirkaŭaĵon en samformaj ekzempleroj, sed la alkohola, trema deliro frue mortigis iun ĝemelon, ĉar tiel oni devis klarigi al la nekomprenemuloj, ke temas pri ĝemeloj, sed pro la nedivenebla volo de la sorto, tiu alia ankoraŭ vivas, la lingvosimpliga instinkto de la eksterurbo helpis solvi tiun komplikan situacion, ke oni nomis el la du ekzempleroj restintan friponon jene: „jam denove venas tiu Schulteis, la Ĝemeloj.” Ne „iu el la ĝemeloj”, nek „la vivanta Schulteis, kiu havis ĝemel-fraton, sed tiel: Shulteis, la Ĝemeloj! Koncize nur tiom.
Schulteis, la Ĝemeloj iam estis profesia zeloto pri futbalo, kaj eĉ hodiaŭ li volonte akre kriadis el la alto.
Grupo da nudpiedaj infanoj kolektiĝis preskaŭ tutnombre sur la dekstra flanko de la strato: legio de la privataj sekretarioj de Prücsök, gvidate de Cefi, preta por ekkuri, en permanenta stato, ĉar Marie la Vidva estis tie, kiun li surkraĉis dum la tago.
— Ŝia sinjorina moŝto sendas ĝin… — alvenis Hümér la Elĵetanta spiregante, kun duon boteleton da parfumo. — Ĝi estas el la malnovaj tempoj. Kaj ŝi ne uzis ĝin…
— Rita Kemelio sendis la parfumon tial, ke almenaŭ la odoro de la grandaj tempoj forvaporu definitive tie, inter la delikataj kavaliroj.
— Mi kunportis tualetsapon — diris Grnomo la Enorma, kiu antaŭ nelonge prirabis drogerion.
La Turkino la Delikata volis pruntedoni oran cigaredujon, kaj pro tio onjo Babette minace eklevis la ŝutrotirilon.
La popolo de la strato atendis kun granda eksciteco…
Prücsök hodiaŭ iros en balon!
Post duon horo aperis Cigaro, kaj li interŝanĝis honorofendojn de peza kavalerio kun onjo Babette el deca malproksimo, konforma al duelantaj sinjoroj, sed en lia mano estis la pakita vestaĵo por la balo. Bedaŭrinde, la maljuna fiŝvendistino miskomprenis la geston, kiam la apaĉo ĵetis la vesperfestenan robon de Prücsök, por ke onjo Babette kaptu ĝin, sed ŝi pensis tion ia insult-cela objekto, rekompence ŝi ĵetis sitelon haste al la sensuspekta Cigaro, tiam la apaĉo rule falis en la karbokelon.
Tiu sensacio ne kontentigis la atendon.
Sed ŝi jam venis… Ŝi estas ĉi tie!
Prücsök elpaŝis el la kabano! En verda bala robo. Kun la ostotenila ventumilo.
— Bravo! — stertoris Schulteis, la Ĝemeloj, kaj multaj homoj aplaŭdis. Marie la Vidva turnadis la knabinon kaj ĝustigis kelkajn faldaĵojn ŝia robo.
Kaj Prücsök kapbalancis ĉien kun sia plej bela rideto, ankaŭ al la balkona publiko, rigardanta tra la fenestroj.
Poste alvenis Matiaso per la furgono.
Prücsök eksidis apud la ŝoforo kaj leĝere diris:
— Al la oficira kazino…
Kaj la kadavrotransporta aŭto, kun la ŝoforo, portanta nigran jakon, kun virino, havanta konstantan harbuklaron kaj vesperfestenan vestaĵon, akompanate de la superstiĉa timego de la loĝantoj de la strato, ili ekveturis al la urbo.