Komenciĝas la granda mokincito
Grandega mokincito fariĝis el la afero!
Tiaĵo ankoraŭ ne okazis! Prücsök preskaŭ faris mondmiliton!
Tiu knabino eĉ si mem ne sciis, kion ŝi volas, sed ŝi ne cedis el tio, kaj nenio estas tiel fatala forto, forbalaanta potenco, ol la virino, kiam ŝi ne pravas pri io. Diru al ŝi, ke ŝi ne lernu kanti, ĉar ŝi ne havas kantvoĉon, petu, ke ŝi ne procesu, ĉar ŝi malgajnos tion, petegu, ke ŝi portu alian ĉapelon, ĉar tio ne konvenas al ŝi; ĝi estas ĝuste tiom, ol se vi petus la ciklonon, ke ĝi eksidu por minuto. Almenaŭ tiu uragano ne diras super sia ŝultro, kun malestima rideto: Oni ne devas instrui min. Nur konfidu tion al mi…
Ĉar, kion faris tiu knabino en la intereso de sia afero al Francio, tio estas maljusteco, superanta ĉiun mortkondamnon pro juĝista eraro. Ŝi kredis, ke ŝi pravas. Nur tial. Kaj dektri foje elprovitaj generaloj, du militirojn travivintaj diplomatoj paliĝas eĉ hodiaŭ, se tamas pri tio. Kio kaŭzis tiun problemon? La simpatio de doktoro Mervin.
Nur tio. La simpatio.
Ni atentu tion. Estas inde.
La registrara komisaro d-ro Mervin havis gravan traktadon kun kapitano Deboulier kaj kun la gubernatoro en la konferencejo. Sed ili ankoraŭ estis sub la efiko de la ĵus okazinta evento.
Ankaŭ Mervin, kiu unuavice povis danki al sia malmolkora, sentimentalecon ne konanta naturo, ke li fariĝis Caro de Afriko el esplorjuĝisto.
— Kiel vi volas helpi la knabinon? — demandis la gubernatoro Mervin-on.
— Baldaŭ, dum la Kristnaska ĝenerala amnestio, mi provos aranĝi ankaŭ por Decoux, ke oni indulgu lin.
— Ĉu la knabino havas advokaton? — demandis la kapitano.
— Mi ne scias. Nun mi notos, kion ŝi devas fari, kaj kiel ŝi devas koncepti la petskribon. La ceteraj estos mia afero.
— Ni transiru al la afero de la mara konferenco — diris la kapitano. — Mi devas rapidi.
Sed anticipe malfermiĝis la pordo, kaj Prücsök enrigardis sen frapeto, kiu malhavis la societon de Deboulier.
— Ĉu mi ĝenas vin? — Kaj kiam Mervin diris sincere, ke ŝi bedaŭrinde, momente ĝenas ilin, ŝi envenis kun afabla rideto: — Estus plej bone, se mi ne restus longe.
— Nu — diris Mervin, — kiam ni finos la interkonsiliĝon, tiam mi notos por vi precize, kion vi devas fari por via patro.
— Ĉu vere? Ĉu vi ne bonvolas trompi min?
— Eblas, ke vi ne komprenos kaj ne travidos precize tion, kion mi notos, tamen obeu min. Tiam mi liberigos Decoux-on.
— Mi dankas.
Ŝi rigardis sur la kapitanon, kiu nun havis flavan, ledan aktujon ĉe si, sur kiu estis griot-ruĝa, ŝtata sigelo. Deboulier ĵetis nervozan rigardon sur sian brakhorloĝon.
— Mi jam ne reiros en la balon, infano mia. Estus tre agrable daŭrigi ĝin, sed lal devo estas la unua ĉe soldato — diris Deboulier.
— Al kia soldata devo apartenas la aktujo? Ĝi ne estas armilo, ke oni batalu per tio.
— La leda aktujo, infano mia, estas la plej mortiga armilo en la mondo. Tiu armilspeco jam neniigis multajn diviziojn, ol maro da kanonoj kaj bajonetoj kune.
Prücsök timeme ektuŝis la aktujon.
— Mi ne sciis tion. Foje iu batis Bull-on la Kavan Kornon je la kapo per aktujo, ke li grave malsaniĝis, sed oni faris tion per retikulo, kiu enhavis faskon da ŝlosiloj. Ĉu ankaŭ tiu ĉi aktujo enhavas ĝin?
— En ĝi estas letero.
— Lasu nin sola, fraŭlino — diris la gubernatoro. — Sinjoro kapitano devas rapidi. Indiĝena regnestro atendas lin.
— Ĉu vi estas konsulo? — demandis Rrücsök la kapitanon.
— Mi estas nur kuriero.
— Kien vi devas kuri kun la letero?
Ili ridis.
— Nun jam la kuriero nur nome trafikas kurante — diris la registara komisaro, — vi do povas malfrui al la ekspreso, ekveturonta al Tanger.
Prücsök malgaje kapjesis.
— Mi komprenas la aludon. Nun mi atendos ekstere, por ke vi skribu miajn taskojn en la afero de mia patro. — Kaj ŝi klinis sin al la gubernatoro. — Mi tre ĝojis, via ekscelenco. — Kaj serĉinte senperan esprimon, ŝi tunis sin al Deboulier dignoplene: — Ĉu ne, sinjoro kuriero?
La kapitano eĉ tiam postrigardis la strangan infanon, kiam la pordo jam fermiĝis malantaŭ ŝi.
La gubernatoro kelkfoje glatigis sian hararon kaj nervoze iradis tien-reen en la ĉambro.
— Mi denove atentigas la sinjorojn, se tiu negra reĝo estas fripono, el tio devenos tre malagrabla situacio.
— Mi riskas mian kapon, ke reĝo Mambiktu vere estas kun ni, kaj li petas la kontrakton ne pro blagi nin.
— Sed se Mambiktu estas honesta, ĝi povas tralikiĝi alimaniere, aŭ oni ŝtelos la leteron!
— Ne timu tion via ekcelenco. Mia antaŭzorgo ekskludas ĉiun surprizon. Neniu povas ŝteli la leteron. Kapitano Deboulier estos en plena sekureco de Casablanca ĝis Tanger.
La gubernatoro maltrankvile iradis.
— Deboulier kaj vi multfoje pruvis vian klarvidon. Mi ne scias, kial mi maltrankvilas…
— Suprflue maltrankvili, via ekscelenco. Ankaŭ Deboulier kaj mi mem scias, ke ni riskan nian kapon okaze de fiasko.
La gubernatoro ne diris, ke ĝi estas troigo. Ĉiu riskis sian pozicion en tiu afero, kiu ne pripensis dufoje, kion li faru.
Mambiktu, al kiu la kuriero vojaĝis, estasi reĝo de libera negra lando. Najbara gento kaŭzis multaj problemojn al la francoj. Kaj temis pri tio, ke la respubliko helpis per mono kaj armiloj Mambiktu-on por batali kontraŭ la gento kaj venki ilin. La okazejo estis tia regiono de Okcident-Afriko, kie la grandaj potencoj kune garantias la sendependecon de la teritorio, tiel Francio nur sekrete povis helpi.
La misio de la kapitano celis do la eviton de la komuna kontrakto.
— Mi mem intertraktadis kun tiu negro antaŭ unu monato — diris Deboulier, — kaj mi konvinkiĝis pri lia honesto. Ankaŭ la informoj de Mervin estas fidindaj. Ni ambaŭ scias, ke ni estos falintaj homoj, se okazos ia problemo.
La gubernatoro levis sian ŝultron.
— Nu do…
Li skribis sian nomon sur dokumenton, metitan antaŭ lin kaj stampis ĝin. Deboulier metis la koverton en la flavan aktujon, sur kiu estis la ŝtata blazono.
La kapitano forrapidis. Li tamen haltis por momento sur la koridoro. Prücsök profunde dormis, duone kovrita per la kurteno de la fenestro. Malgraŭ ŝiaj defia, vesperfestena robo, ruĝaj ŝuoj, nigraj, silkaj ŝtrumpoj kaj ondumita hararo videbliĝis, ke tiu knabino estas efektive trolaciĝinta, obstina, adoleska infano. La kapitano senintence ekridetis.
Kvankam se li konjektintus, ke dum la sekvaj dudek kvar horoj, kiajn ŝanĝojn li povas danki al la frenezaĵoj kaj obstineco de tiu adoleska infano, tiam li certe ne ridetus.
Eĉ.
Eble li ekplorus, malgraŭ tio, ke li estas forta soldato.