D U D E K A Ĉ A P I T R O

Bato je la kapo pogrande kaj pomalgrande


Tiun tagon oni ŝtelis du ŝarĝaŭtojn kaj unu motociklon kun kromĉaro ĉe la stacidomo. Krome malaperis unu Balila, du bicikloj, tri surtutoj kaj unu retikulo kun ora monogramo.

Kaj la razio veturis kvazaŭ flugante! Per ŝarĝaŭto, Balilo, biciklo!

Haho!

Adrien-oj estas serĉataj! Kie la kavaliroj de Adrien-oj saĝumadis, tie do antaŭen! La duon oficiala razio konsistis el fortaj homoj! En la bierejo la amikoj forportis ses grave kaj kvar malgrave vunditojn de antaŭ la amulanco, ĉar la ĉiam nervozanta, Schulteis, la Ĝemeloj ĵetis la ole-lampon al Filipo Diru-jam, ke la estingo de la fajro en la ejo donis unu kaj duonon da laboro al la fajrobrigado, kaj tiam evidentiĝis sur la ŝarĝaŭto, ke la nomo de la koncerna virino ne Adrien, sed Molly Schuster. Kial oni pensis ŝin Adrien? La virino nur ŝercis. Ĝi estis bona ŝerco. Ŝia malnova kutimo estis priŝerci siajn malnovajn konatojn. Ili dankos ŝin resaniĝintaj.

— Viaj estimataj konatoj jam longe povis ridi tiom — murmuris Mandareno la Tantiema.

Poste li remetis sian ĉapelon apud sian nazon, ĉar lia iu vizaĝo estis preskaŭ tute debatita. Ĉar ili ne bezonis la virinon, Bob la Malforte-batu malakcelis per la piedbremso, kaj ekskuzantaj sin per pardono, ili elaŭtomobiligis la ŝerceman Molly Schuster-on en iun malgrandan flakon, proksime al la kremaciejo, konstruita ekster la urbo.

— Kio estas ankoraŭ? — spiregis Hümér la Elĵetanta.

— Ni iru al la restoracio Cigartranĉejo!

Bob la Malforte-batu akcelis per gas-allaso. Ili veturis per freneza rapideco al la Cigartranĉejo. Grandega, malbone farbita tabulo pendis ekstere:


„Jen vidu!

Alvenis sinjoro Deibler!”


Ĝi estis la nomo de la restoracio. La ŝildo, anoncanta la alvenon de la populara ekzekutisto, pendis sur la flanko de sufiĉe granda, albordiĝinta velŝipo, kaj kompreneble tio estis bona ŝerco, ĉar sinjoro Deibler nur oficiale kontaktiĝis kun tiuj kutimaj gastoj, kiam oni rifuzis la indulgan petskribon.

Kaj prezidento estas tiel rigora, ke rezervantoj de kelkaj tabloj efektive povis saluti la funkciiganton de la gilotino, pere de la surskribo, havanta la nomon de la restoracio.

— Jen vidu! Alvenis sinjoro Deibler!

Tiu honorigo ne plaĉis al sinjoro Beibler, kaj li malestime deturnis sian kapon. Sian propran.

La kapo de la kondamnito, kiel la ekstremaĵo de la cigaro, estas metita en la gilotinon. Tial oni nomis tiun ejon Cigartranĉejo, laŭ la moknomo de la gilotino, kaj oni farbis tian ekzekutan aparaton ankaŭ sur la flankon de la barko.

Unusola homo vivis en la haveno, kiu neniam enpaŝis en la ejon, kaj tiu persono estis Cigaro, la moroza amiko de Prücsök. Li ne ŝatis ĝian nomon kaj la ilustraĵon de la ŝildo. Oni moknomis lin Cigaro, kaj ne estas bona ideo pentri la diablon sur la ŝildon.

Oni rapide trovis Adrien-on ĉi tie.

Li sidis en iu angulo, karesadis sian blankan barbon kaj pipfumis. Li estis sesdek jara, eksiĝinta maristo.

Kial oni nomis lin Adrien, estas enigmo!

Li tute ne volis aŭdi pri tio, ke li sekvu la alvenintojn kien ajn. Ili lasu lin paca kaj iru en la inferon. Adrien estis multajn, tempestojn travivinta maristo, sed li jam delonge ne ricevis tian vangofrapon. Ĉar la razio laboris per loka anastezo, dozita en vangofrapoj, por ke ĝi atingu sian celon mallonge, facile, sendolore.

…Je la deka kaj duono ili ekiris al la fiŝista haveno per la ekstemporale ŝtelitaj veturiloj. Entute kun dekdu Adrien-oj — inkluzive ankaŭ la ŝtorm-taŭzitan kaj vangofrapitan mariston, kiu ankoraŭ ne ricevis tiel grandan, lokan anastezon, kiel ĉiokaze de Mandareno la Tantiema. Bedaŭrinde la narkozo sukcesis nur duone, ĉar la fumtubeto de la pipo rompis du dentojn de la ŝtorm-taŭzita maristo dum la dozado, kaj la suĉilo iom elstaris el lia vizaĝo apud lia orelo, kvazaŭ li estus la ĉefo de papuoj, kun oblikve borita vizaĝo pro ia stranga kaŭzo.


Загрузка...