Antaŭparolo

Franclingva verkisto Georges Simenon [Jorĵ Simno] naskiĝis la 13an de februaro 1903 en la belga urbo Lieĝo. Li havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan oficon en la krim-fako Des chiens écrasés de La Gazette de Liège.

Kiel ĵurnalisto la juna Simenon ofte vizitis krimlokojn, prizonojn, juĝejojn kaj kadavrejojn, por pretigi raportaĵojn kaj noticojn pri urbaj krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn verkojn kun diversaj pseŭdonimoj, kaj en 1921 aperis lia unua romano Arkponto.

Fine de 1922 Simenon forveturis al Parizo kaj eklaboris tie, unue kiel sekretario en la Ligo de Militveteranoj, kaj poste kiel ĵurnalisto kaj novelisto. Li aŭtoris multegajn artikolojn, felietonojn kaj novelojn por parizaj gazetoj.

En 1929 Simenon verkis la romanon Petro la Latvo, kun komisaro Maigret [Megre] kiel protagonisto, sed ĝi estis eldonita de Fayard nur en 1931 kun grandega sukceso. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis pli ol sepdek romanojn pri enketoj de Maigret.

Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel amatoraj detektivoj (Holmso, Poirot, Dupin k. a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq – protagonisto de policaj romanoj de Émile Gaboriau.

Komisaro Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmso kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura scihorizonto, nenia “superhomo” aŭ karierulo. Sed li sukcesas solvi multajn implikojn de sia servo danke al la vivosperto kaj al la kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĝuste pro tio ke Maigret foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li policiston kiu kapablas kunsenti kun simpla civitano kaj protekti lin kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.

Ekde 1973 Simenon ne plu verkis beletron ĝis sia forpaso en 1989, sed liaj verkoj atingis popularecon en la tuta mondo. Laŭ liaj verkoj oni faris pli ol kvindek filmojn, dudek kvar televid-filmojn, multajn teatraĵojn, kaj eĉ monumenton (en Delfzijl, Nederlando) pri Maigret.

Entute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de liaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto – per la romano Maigret hezitas verkita en 1968.

La sukceso de ĉi tiu romano (la tuta stoko jam plene elĉerpiĝis) instigis la tradukanton kaj la eldonejon Sezonoj aperigi kvar pliajn librojn pri Maigret en la internacia lingvo: Maigret kaj la maljuna damo (France: 1949, Esperante: 2002), Amiko el la junaĝo de Maigret (1968, 2004), La flava hundo (1931, 2007), Maigret eraras (1953, 2009).

Kelkaj realaĵoj, menciitaj en la romano, eble ne estas facile kompreneblaj por la internacia legantaro. Ili estas asteriskitaj kaj klarigitaj en Notoj. Estas aldonita ankaŭ proksimuma prononco de la francaj nomoj, ofte renkontataj en la romano.

Aleksander Korĵenkov

Загрузка...