— Senkulpigu min pro tio, ke mi furioziĝis, sinjoro Maigret. Tio ne estas en mia karaktero…
— Mi scias…
Precize, ĉar li sciis tion, Maigret estis revema.
La eta staranta viro reakiris la spiron, sian memkontrolon, ankoraŭfoje viŝis sian vizaĝon. Tiu ĉi estis ne ruĝa, sed dubeflava.
— Vi malamas ŝin?
— Mi malamas neniun… Ĉar mi ne kredas, ke homo povas esti plene responsa…
— La artikolo 64!..
— La artikolo 64, jes… Ne gravas, ke tio ŝajnigas min maniulo, sed mi neniam ŝanĝos mian opinion…
— Eĉ se temas pri via edzino?
— Eĉ se temas pri ŝi…
— Eĉ se ŝi estus mortiginta fraŭlinon Svaga?
La vizaĝo, dum momento, ŝajnis solviĝi, la pupiloj fandiĝi.
— Eĉ!
— Ĉu vi opinias, ke ŝi estas kapabla je tio?
— Mi akuzas neniun…
— Antaŭ momento mi faris al vi demandon… Mi faras nun la duan kaj vi povos respondi al mi per jes aŭ per ne… Mia anonima korespondanto ne estas nepre la murdisto… Iu, antaŭsentanta la dramon, povis imagi al si, ke li evitos ĝin enirigante la policon en la domon…
— Mi antaŭvidas la demandon… Ne mi skribis la leterojn…
— Ĉu povus esti la viktimo?
Li iom longe pripensis.
— Tio ne estas neebla… Tamen, tio neĝuste konvenas al ŝia karaktero… Ŝi estis pli rekta… Mi antaŭe parolis al vi pri ŝia spontaneco…
» Eble, efektive, ŝi ne estus direktinta sin al mi, bone sciante…
— Bone sciante kion?
— Ke, se mi estus kredinta min minacata, mi estus farinta neniun disponon…
— El kia kaŭzo?
Li rigardis Maigret, hezitante.
— Tio estas malfacile klarigebla… Iam, mi faris mian elekton…
— Edziĝante?
— Enirante en la karieron, kiun mi elektis… Edziĝante… Vivante laŭ iu maniero… Konsekvence, estas mi, kiu devas elporti la sekvojn…
— Ĉu tio ne kontraŭas viajn ideojn pri homa responseco?
— Eble… Almenaŭ laŭŝajne…
Oni sentis lin laca, konsternita. Oni divenis, malantaŭ lia konveksa frunto, tumultajn pensojn, kiujn li klopodis ordigi.
— Ĉu vi kredas, sinjoro Parendon, ke la persono, kiu skribis al mi, pensis, ke la viktimo estus via sekretariino?
— Ne…
Aŭdiĝis el la salono, malgraŭ la fermita pordo, voĉo, kiu kriis:
— Kie estas mia patro?
Poste, preskaŭ tuj, malfermiĝis la pordo per puŝo kaj tre alta junulo kun hirtaj haroj faris du aŭ tri paŝojn en la ĉambron, haltis antaŭ ambaŭ viroj.
Lia rigardo iris de unu al la alia, haltis, preskaŭ minaca, sur la komisaron.
— Vi arestos mian patron?
— Kvietiĝu, Gus… Komisaro Maigret kaj mi…
— Ĉu vi estas Maigret?
Li rigardis lin kun pli da scivolo.
— Kiun vi arestos?
— Momente, neniun…
— Ĉiuokaze, mi povas ĵuri al vi, ke ne estas mia patro…
— Kiu informis vin?
— Unue la pordisto, ne donante al mi detalojn, poste Ferdinando…
— Vi ne iom atendis tion?
Parendon profitis pri tio por iri sidiĝi al sia skribotablo, kvazaŭ por retroviĝi en sia plej kutima pozicio.
— Tio estas pridemandado?
Kaj la knabo turnis sin al sia patro por peti de li konsilon.
— Mia rolo, Gus…
— Kiu diris al vi, ke oni nomas min Gus?
— Ĉiuj en la domo… Mi faras al vi demandojn, kiel al ĉiu, sed tio ne estas oficiala pridemandado… Mi demandis vin, ĉu vi ne iom atendis tion…
— Kion?
— Tion okazintan ĉi-matene…
— Se vi volas diri pri tio, ke oni tranĉis la gorĝon de Antoinette, ne…
— Vi nomis ŝin Antoinette?
— Jam delonge. Ni estis bonaj gekompanoj…
— Kion vi atendis?
Liaj oreloj subite ruĝiĝis.
— Nenion precizan…
— Sed dramon?
— Mi ne scias…
Maigret konstatis, ke Parendon observis sian filon kun atento, kvazaŭ li mem farus al si demandon, aŭ kvazaŭ li faris malkovron.
— Vi havas dek kvin jarojn, Gus?
— En junio mi havos dek ses…
— Ĉu vi preferas, ke mi parolu al vi antaŭ via patro, aŭ ke mi prenu vin aparte en via ĉambro aŭ en alia loko?
La knabo hezitis. Se lia febro estis refalinta, lia nervozeco restis. Li denove turnis sin al la advokato.
— Kion vi preferas, patro?
— Mi opinias, ke al vi ambaŭ estos pli komforte en via ĉambro… Momenton, filo… Via fratino baldaŭ alvenos, aŭ eble jam estas tie ĉi… Mi deziras, ke vi ambaŭ tagmanĝu kune kiel kutime, ne zorgante pri mi… Mi ne manĝos ĉetable…
— Vi ne manĝos?
— Mi ne scias… Eble mi servigos al mi sandviĉon… Mi bezonas iom da paco…
Oni sentis la bubon preta kuri al sia patro, kisi lin, kaj ne la ĉeesto de Maigret malhelpis lin fari tion, estis iu pudoro, kiu certe ekzistis de ĉiam inter Parendon kaj lia filo.
Neniu el ili inklinis al sentimentalaj elverŝoj, al kisadoj, kaj Maigret tre bone vidis la pli junan Gus veni sidiĝi en la oficejo de sia patro, silenta kaj senmova, por rigardi lin legi aŭ labori.
— Se vi volas veni en mian ĉambron, sekvu min…
En la salono, kiun ili devis trairi, Maigret trovis Lucas kaj Torrence, kiuj atendis lin, malkomfortaj en la vastega kaj luksa ĉambro.
— Ĉu vi finis, infanoj?
— Jam farite, ĉefo… Ĉu vi deziras vidi la planon, koni la cirkuladojn?..
— Ne nun… La horo?..
— Inter la naŭa kaj duono kaj kvarono antaŭ la deka… Oni povus diri kun kvazaŭa certeco je la naŭa horo kaj tridek sep minutoj.
Maigret turnis sin al la larĝaj malfermitaj fenestroj.
— Ĉu ili estis malfermitaj hodiaŭ matene, — li demandis.
— De kvarono post la oka…
Super la garaĝoj vidiĝis la multaj fenestroj de sesetaĝa domo, en strato de la Cirko. Estis la malantaŭa parto de konstruaĵo. Iu virino trairis kuirejon, kun kaserolo en la mano. Alia, en la tria etaĝo, ŝanĝis la vindotukojn de bebo.
— Vi ambaŭ unue manĝu ion. Kie estas Janvier?
— Li retrovis la patrinon, en vilaĝo de Berry… Ŝi ne havas telefonon kaj li komisiis iun tie, venigi ŝin al la telefonbudo…
» Li atendas la komunikon en la funda oficejo…
— Li nur bezonos rekuniĝi kun vi… Vi trovos nemalbonan restoracion en strato de Miromesnil… Ĝi nomiĝas Ĉe la eta kaldrono… Poste, vi partigos la etaĝojn de la domoj, kiujn vi ekvidas de ĉi tie, en strato de la Cirko… Vi demandos la luantojn, kies fenestroj rigardas al tiu ĉi flanko… Ili povis vidi, ekzemple, iun trairantan la salonon inter la naŭa kaj duono, kaj kvarono antaŭ la deka… Ili certe plonĝrigardas en aliajn ĉambrojn…
— Kie ni retrovos vin?
— Ĉe Quai, kiam vi estos finintaj… Krom se vi faros gravan malkovron… Eble mi estos ankoraŭ ĉi tie…
Gus atendis interesita. La dramo ne malhelpis lin konservi iom infanan scivolemon rilate al la polico.
— Nun mi okupiĝas pri vi, Gus…
Ili laŭiris koridoron pli mallarĝan ol tiu de la maldekstra alo, preterpasis kuirejon. Tra la vitra pordo, oni ekvidis dikan malhelvestitan virinon.
— Estas la dua pordo…
La ĉambro estis granda, ĝia etoso malsama ol la cetero de la apartamento. Se la mebloj estis ankoraŭ laŭstilaj, sendube ĉar oni volis utiligi ilin, Gus estis ŝanĝinta ilian karakteron troŝarĝante ilin per ĉiuspecaj objektoj, aldonante tabulojn, bretojn.
Estis kvar laŭtparoliloj, du aŭ tri elektrofonoj, mikroskopo sur tablo el blanka ligno, kupraj dratoj fiksitaj sur alia tablo kaj formantaj komplikan cirkviton. Unu sola fotelo, apud la fenestro, sur kiun oni etendis trafe maltrafe ruĝkotonan pecon. Ruĝa kotono kovris ankaŭ la liton, transformante ĝin pli malpli en divano.
— Vi konservis ĝin, — rimarkis Maigret, montrante dikan pluŝan urson sur breto.
— Kial mi hontus pro ĝi? Estas mia patro, kiu aĉetis ĝin al mi por mia unua naskiĝtago…
Li prononcis la vorton patro kun fiereco aŭ eble kun defio. Oni sentis lin preta vigle defendi lin.
— Vi ŝatis fraŭlinon Svaga, Gus?
— Tion mi jam diris al vi… Ni estis gekompanoj…
Li certe estis flatita, ke iu dudekkvinjara junulino traktis lin amiko.
— Vi ofte iris al ŝia oficejo?
— Almenaŭ unu fojon ĉiutage…
— Vi neniam eliris kun ŝi?
La knabo surprizite rigardis lin. Maigret ŝtopis sian pipon.
— Por iri kien?
— Al kinejo, ekzemple… Aŭ por danci…
— Mi ne dancas… Mi neniam eliris kun ŝi…
— Vi neniam iris al ŝia hejmo?
Liaj oreloj denove iĝis ruĝaj.
— Kion vi provas dirigi al mi?..Kiun penson vi havas en la kapo?..
— Ĉu vi estis informita pri la rilatoj de Antoinette kun via patro?
— Kial ne? — li rebatis, kun la kapo levita kiel koko. — Ĉu vi vidas malbonon en tio, vi?
— Temas ne pri mi, sed pri vi…
— Mia patro estas libera, ĉu ne?
— Kaj via patrino?
— Tio ne koncernis ŝin.
— Kion vi volas diri, precize?
— Ke viro ja havas la rajton…
Li ne finis sian frazon, sed ties komenco estis sufiĉe eksplicita.
— Ĉu vi opinias, ke tio estas la kaŭzo de la dramo okazinta ĉi-matene?
— Mi ne scias…
— Ĉu vi atendis dramon?
Maigret sidis en la ruĝa fotelo kaj ekbruligis malrapide sian pipon rigardante la kreskantan knabon, kies brakoj ŝajnis tro longaj, la manoj tro dikaj.
— Mi atendis tion ne atendante ĝin…
— Komprenigu vin pli klare… Jen respondo, kiun via instruisto ĉe liceo Racine ne akceptus…
— Mi ne imagis vin tia…
— Vi trovas min kruda?
— Ŝajnas, ke mi estas antipatia al vi, kaj ke vi suspektas min pri mi ne scias kio…
— Estas ĝuste…
— Tamen ne pri tio, ke mi mortigis Antoinette?.. Kaj cetere, mi estis en la liceo…
— Mi scias… Mi ankaŭ scias, ke vi havas veran kultadon por via patro…
— Tio estas malbona?
— Tute ne… Samtempe vi konsideras lin kiel homon sen sindefendo…
— Kion vi volas komprenigi?
— Nenion malbonan, Gus… Via patro, krom en siaj aferoj, eble, inklinas ne batali. Li konsideras, ke ĉio okazanta al li povas okazi nur pro lia kulpo…
— Li estas inteligenta kaj skrupula homo…
— Ankaŭ Antoinette, siamaniere, estis sen sindefendo… Entute, vi estis du, ŝi kaj vi, por atenti pri via patro… Tial ekestis inter vi certa kompliceco…
— Ni neniam parolis pri io…
— Tion mi volonte kredas… Sed vi tamen konsciis, ke vi estis ĉe la sama flanko… Tial, havante nenion por diri al ŝi, vi neniam forgesis kontakti ŝin…
— Kion vi celas?
Unuafoje la junulo, fingrumante kupran draton, deturnis la kapon.
— Jen mi sukcesis. Estis vi, Gus, kiu sendis al mi la biletojn, kaj estis vi, kiu hieraŭ telefonis al la K.P….
Maigret nun vidis nur lian dorson. Estis longa atendado. Fine la knabo alfrontis lin kun malserena vizaĝo.
— Estis mi, jes… Vi tamen fine devis malkovri tion, ĉu ne?..
Li jam ne rigardis al Maigret kun la sama malfido. La komisaro, male, ĵus reakiris lian estimon.
— Kiel vi sukcesis suspekti min?
— La biletoj povis esti skribitaj nur de la murdisto aŭ de iu strebanta nerekte protekti vian patron…
— Povintus esti Antoinette…
Li preferis ne respondi al li, ke la junulino jam ne havis lian aĝon, kaj ke ŝi ne estus uzinta tiel komplikan aŭ tiel infanecan sistemon.
— Mi seniluziigis vin, Gus?
— Mi pensis, ke vi alimaniere procedus…
— Kiel, ekzemple?
— Mi ne scias… Mi legis la rakonton pri viaj enketoj… Miaopinie, vi estis la homo kapabla ĉion kompreni…
— Kaj nun?
Li ŝultrolevis.
— Mi jam ne havas opinion…
— Kiun vi volintus, ke mi arestu?
— Mi ne volis, ke vi arestu iun…
— Nu? Kion mi devis fari?
— Ne mi, sed vi, direktas la kriminalan brigadon…
— Ĉu iu krimo, hieraŭ, hodiaŭ matene je la naŭa, okazis?
— Kompreneble ne…
— De kio vi volis protekti vian patron?
Estis nova silento.
— Mi sentis, ke li riskis danĝeron…
— Kiun danĝeron?
Maigret estis certa, ke Gus komprenis la sencon de lia demando. La knabo volis protekti sian patron. Kontraŭ kiu? Ĉu tio ankaŭ ne povis esti protekti lin kontraŭ li mem?
— Mi ne plu volas respondi.
— Kial?
— Nenial!
Li aldonis, bone rezoluta:
— Konduku min al Quai des Orfèvres, se vi volas… Faru al mi la samajn demandojn dum horoj… Viaopinie, mi eble estas nur infano, sed mi ĵuras al vi, ke mi nenion plu diros…
— Mi nenion plu demandas al vi… Estas tempo por iri tagmanĝi, Gus…
— Ne gravas hodiaŭ, se mi alvenos malfrue al la liceo…
— Kie estas la ĉambro de via fratino?
— Du pordojn poste, en la sama koridoro.
— Ĉu vi rankoras?
— Vi faras vian profesion…
Kaj la knabo refermis sian pordon abrupte. Maigret, iom poste, frapis al tiu de Bambi, malantaŭ kiu li aŭdis bruon de polvosuĉilo. Junulino en uniformo, kun haroj tre helaj kaj tre lanugecaj, malfermis al li.
— Estas mi, kiun vi serĉas?
— Via nomo estas Liza?
— Jes… Mi estas la ĉambristino… Vi jam renkontis min en la koridoroj…
— Kie estas la fraŭlino?
— Eble en la manĝoĉambro?.. Eble ĉe sia patro aŭ sia patrino… Estas en la alia alo…
— Mi scias… Mi iris hieraŭ al sinjorino Parendon…
Malfermita pordo lasis lin vidi manĝoĉambron kun muroj de malsupre supren kovritaj per lignotegaĵoj. La manĝilaro estis metita por du sur tablo, ĉe kiu oni povintus sidigi dudek personojn. Post momento, Bambi kaj ŝia frato estus tie ĉi, apartigitaj per vasta surfaco de tablotuko, kun iu Ferdinando humila, kun blankaj gantoj.
Pase li malfermetis la pordon de la kabineto de la advokato. Tiu sidis en la sama fotelo, kiel matene. Sur faldebla tablo vidiĝis vinbotelo, glaso, kelkaj sandviĉoj. Parendon ne moviĝis. Ebli li aŭdis nenion? La suno faris makulon sur lia kranio, kiu, tiel vidite, aspektis kalva.
La komisaro refermis, retrovis la koridoron, kiun li laŭiris la antaŭan tagon, la pordon de la buduaro. Tra tiu li aŭdis voĉon impetegan, tragikan, kiun li ne konis.
La vortoj ne atingis lin, sed sentiĝis senbrida pasio.
Li frapis tre forte. La voĉo subite eksilentis kaj post momento la pordo malfermiĝis, junulino staris antaŭ li, ankoraŭ anhelanta, kun brilaj okuloj, premita spirado.
— Kion vi volas?
Malantaŭ ŝi sinjorino Parendon, ĉiam en blua negliĝo, turniĝis, starante, al la fenestro, tiel kaŝante de li sian vizaĝon.
— Mi estas komisaro Maigret…
— Tion mi suspektas… Kio, do?.. Ĉu ni jam ne havas la rajton esti hejme?..
Kvankam ne bela, ŝi havis agrablan vizaĝon, bonproporcian korpon. Ŝi surhavis simplan kostumon kaj, nekonforme al la modo, ŝiaj haroj estis retenitaj per rubando.
— Mi estus ŝatinta, fraŭlino, havi mallongan konversacion kun vi, antaŭ ol vi iros tagmanĝi.
— Ĉi tie?
Li hezitis. Li vidis tremeti la ŝultrojn de la patrino.
— Ne devige… Kie vi volos…
Bambi eliris el la ĉambro, sen rerigardo malantaŭen, fermis la pordon, eldiris:
— Kien vi volas, ke ni iru?
— Al via ĉambro? — li sugestis.
— Liza estas nun okupata ordigante ĝin…
— Al iu el la oficejoj?
— Estas egale al mi…
Ŝia malamikeco ne speciale direktis sin al Maigret. Estis pli ĝuste animstato. Nun, ĉar ŝiaj koleraj paroloj estis interrompitaj, ŝiaj nervoj falis kaj ŝi sekvis lin kun laceco.
— Ne ĉe… — ŝi komencis.
Ne ĉe fraŭlino Svaga, kompreneble. Ili eniris en la oficejon de Tortu kaj de Julien Baud, kiuj iris tagmanĝi.
— Ĉu vi vidis vian patron?.. Sidiĝu…
— Mi preferus ne sidiĝi…
Ŝi restis tro vibranta por senmoviĝi sur seĝo.
— Kiel vi volas…
Ankaŭ li ne sidiĝis, sed apogis sin sur la skribotablo de Tortu.
— Mi demandis vin, ĉu vi vidis vian patron?
— Ne depost mia hejmenveno, ne…
— Je la kioma vi venis hejmen?
— Je kvarono post la dek-dua…
— Kiu informis vin?
— La pordisto…
Lamure ŝajnis esti gvatinta ilin ambaŭ, Gus kaj ties fratinon, por la unua sciigi al ili la novaĵon.
— Poste…
— Poste kio?
— Kion vi faris?
— Ferdinando volis paroli al mi; mi ne aŭskultis lin kaj iris rekte al mia ĉambro…
— Tie vi trovis Lizan?
— Jes. Ŝi purigis la banĉambron. Pro tio, kio okazis, ĉio malfruas.
— Ĉu vi ploris?
— Ne.
— Ĉu ne venis al vi la ideo kontakti vian patron?
— Eble… Mi ne memoras… Mi ne iris tien…
— Vi restis longe en via ĉambro?
— Mi ne rigardis la horloĝon… Kvin minutojn, aŭ iom pli…
— Por fari kion?
Ŝi rigardis lin, hezitanta. Tio ŝajnis esti kutimo en la domo. Ĉiu, antaŭ ol paroli, inklinis pesi siajn vortojn.
— Por rigardi min en la spegulo…
Tio estis defio. Ankaŭ tiu trajto retroviĝis ĉe aliaj personoj de la familio.
— Kial?
— Vi volas, ke mi estu sincera, ĉu ne?.. Nu! mi estos… Mi scivolis al kiu mi similas…
— Al via patro aŭ al via patrino?
— Jes.
— Kio estis via konkludo?
Ŝi rigidiĝis por ĵeti rabie al li:
— Al mia patrino!
— Ĉu vi malamas vian patrinon, fraŭlino Parendon?
— Mi ne malamas ŝin. Mi volus helpi ŝin. Mi ofte provis.
— Helpi ŝin pri kio?
— Ĉu vi kredas, ke tio povas konduki nin ien?
— Pri kio vi parolas?
— Pri viaj demandoj… Pri miaj respondoj…
— Tio povus helpi min kompreni…
— Vi pasigas kelkajn horojn tie kaj tie ĉi, en iu familio, kaj vi pretendas sukcesi kompreni? Ne kredu, ke mi estas malamika al vi. Mi scias, ke, ekde lundo, vi vagas tra la domo…
— Vi scias ankaŭ, kiu sendis al mi la leterojn?
— Jes.
— Kiel vi eksciis tion?
— Mi surprizis lin tranĉantan la paperfoliojn…
— Ĉu Gus diris al vi, por kio li destinis ilin?
— Ne… Nur poste, kiam oni parolis pri ili en la domo, mi komprenis…
— Kiu parolis al vi pri ili?
— Mi jam ne scias… Eble Julien Baud… Mi ŝatas lin… Li aspektas kiel strangulo, sed li estas simpatia knabo…
— Pri iu detalo mi scivolas… Vi mem — ĉu ne? — elektis la kromnomon Bambi kaj nomis vian fraton Gus?
Ŝi rigardis lin kun neperceptebla rideto.
— Tio mirigas vin?
— Pro protesto?
— Vi ĝuste divenas. Pro protesto kontraŭ tiu granda solena domaĉo, kontraŭ la maniero, laŭ kiu ni vivas, kontraŭ la homoj, kiuj nin frekventas… Mi estus preferinta naskiĝi en modesta familio, devi lukti por sukcesi en la vivo…
— Vi ja luktas viamaniere…
— Arkeologio, sciu… Mi ne volis karieron, kie mi estus preninta la lokon de iu alia…
— Estas ĉefe via patrino, kiu incitas vin, ĉu ne?
— Mi tiom preferus ne paroli pri ŝi…
— Bedaŭrinde estas ŝi, pri kiu nun temas, ĉu ne?
— Eble… Mi ne scias…
Ŝi observis lin kaŝe.
— Vi kredas ŝin kulpa, — insistis Maigret.
— Kio pensigas tion al vi?
— Kiam mi iris al la buduaro, mi aŭdis vin paroli kolere…
— Tio ne signifas, ke mi kredas ŝin kulpa… Mi ne ŝatas la manieron, kun kiu ŝi agas… Mi ne ŝatas la vivon, kiun ŝi havas, kiun ŝi havigas al ni… Mi ne ŝatas…
Ŝi kontrolis sin malpli bone ol ŝia frato, kvankam ŝi aspektis pli kvieta.
— Vi riproĉas al ŝi ne feliĉigi vian patron?
— Ne eblas feliĉigi la homojn kontraŭvole… Sed se temas malfeliĉigi ilin…
— Vi ŝatis fraŭlinon Svaga, same kiel vi ŝatis Julien Baud?
Ŝi ne hezitis unu sekundon por ĵeti:
— Ne!
— Kial?
— Ĉar ŝi estis eta intrigantino, kiu kredigis al mia patro, ke ŝi amis lin…
— Vi aŭdis ilin paroli pri amo?
— Kompreneble ne. Ŝi ne iris ĝis kveri antaŭ mi. Sufiĉis vidi ŝin, kiam ŝi estis antaŭ li. Mi tute bone scias, kio okazis, post fermo de la pordo.
— Nome de moralo vi…
— Mi fajfas pri moralo… Kaj unue, kiu moralo?.. Tiu de kiu medio?.. Vi kredas, ke la moralo de tiu ĉi kvartalo estas la sama kiel tiu de provinca urbeto aŭ de la XXa Pariza distrikto[7]?..
— Viaopinie, ŝi suferigis vian patron?
— Eble ŝi pli solecigis lin…
— Ĉu vi volas diri, ke ŝi malproksimigis lin de vi?
— Tio estas demandoj, pri kiuj mi ne cerbumis, pri kiuj neniu cerbumas… Ni diru, ke se ŝi ne estus tie ĉi, li eble havintus siajn ŝancojn…
— Pri kio? Pri repaciĝo?
— Estis nenio repacigebla… Miaj gepatroj neniam amis unu la alian, kaj ankaŭ mi ne kredas al amo… Ekzistas tamen ebleco pace vivi, en certa harmonio…
— Tion vi klopodis atingi?
— Mi provis kvietigi la furiozon de mia patrino, mildigi ŝiajn nekoherojn…
— Via patro ne helpis vin en tio?
Ŝiaj ideoj tute ne estis tiuj de ŝia frato, kaj tamen, pri kelkaj etaj punktoj, ili rekuniĝis kun tiuj.
— Mia patro rezignis.
— Pro lia sekretariino?
— Mi preferas ne respondi, ne plu paroli… Metu vin en mian lokon… Mi revenas de Sorbono kaj trovas…
— Vi pravas… Tion mi faras nur, kredu min, por ke estu malplej da malbono…Imagu enketon, kiu daŭregus dum semajnoj, la necertecon, la alvokadojn al K.P., kaj poste en la kabineton de la enketa juĝisto…
— Mi ne pensis pri tio… Kion vi nun faros?
— Mi ankoraŭ nenion decidis…
— Vi tagmanĝis?
— Ne. Ankaŭ ne vi, kaj via frato certe atendas vin en la manĝoĉambro.
— Ĉu mia patro ne tagmanĝos kun ni?
— Li preferas resti sola en sia oficejo…
— Kaj vi? Vi ne tagmanĝas?
— Mi momente ne malsatas, sed mi konfesas al vi, ke mi mortas pro soifo…
— Kion vi ŝatus trinki? Bieron? Vinon?
— Kion ajn, kondiĉe, ke estu en granda glaso…
Ŝi ne povis ne rideti.
— Atendu min dum momento…
Li komprenis ŝian rideton. Ŝi ne vidis lin irantan al la kuirejo aŭ al la servistejo, same kiel liveranto. Ŝi ankaŭ ne imagis lin venantan sidiĝi kun Gus kaj ŝi en la manĝoĉambro, dum ili silente tagmanĝis. Kiam ŝi revenis, ŝi ne embarasiĝis per pleto. En unu mano, ŝi tenis botelon da vino Saint-Émilion aĝanta ses jarojn, en la alia, glason el ĉizita kristalo.
— Pardonu, ke mi bruske respondis, kaj ke mi ne estas tre utila al vi…
— Vi ĉiuj estas tre utilaj al mi… Iru rapide manĝi, fraŭlino Bambi…
Tio estis stranga situacio troviĝi tie, ĉe iu fino de la apartamento, en la oficejo de Tortu kaj de la juna sviso, sola kun botelo kaj glaso. Ĉar li parolis pri granda glaso, ŝi elektis glason por akvo kaj li ne hontis plenigi ĝin.
Li estis vere soifa. Li volis ankaŭ stimuli sin, ĉar li ĵus pasigis unu el la plej lacigaj matenoj en sia kariero. Nu, li estis certa, ke sinjorino Parendon atendis lin. Ŝi bone sciis, ke li demandadis la tutan domanaron, krom ŝi, kaj ŝi senpacienciĝis, sin demandante, kiam li fine venos.
Ĉu ŝi alportigis al si manĝaĵojn al la buduaro, kiel ŝia edzo faris siaflanke?
Starante antaŭ la fenestro, li trinkis sian vinon per glutetoj, svage rigardante la korton, kiun li vidis unuafoje malplena je veturiloj, kun nur unu rufa kato, kiu streĉiĝis en sunmakulo. Ĉar Lamure diris al li, ke neniu besto estas en la domo, krom unu papago, certe estis kato el la najbarejo, kiu serĉis trankvilan lokon.
Li hezitis servi al si duan glason, duone plenigis ĝin kaj, antaŭ ol trinki ĝin, prenis la tempon ŝtopi pipon.
Poste, li eligis suspiron kaj paŝis al la buduaro, tra la koridoroj, kiujn li konis.
Li ne bezonis frapi. Malgraŭ la planktapiŝo, oni estis aŭdinta liajn paŝojn kaj la pordo malfermiĝis tuj kiam li alproksimiĝis. Sinjorino Parendon, ĉiam en blusilka negliĝo, havis tempon ŝminki sin, kombi sin, kaj ŝia vizaĝo havis pli malpli la saman aspekton, kiel la antaŭan tagon.
Pli streĉita aŭ pli laca? Estus malfacile al li diri tion. Li sentis diferencon, specon de rompo, sed li ne estis kapabla determini ĝin.
— Mi atendis vin…
— Mi scias. Vi vidas, ke mi venis…
— Kial vi nepre volis vidi ĉiujn antaŭ ol vidi min?
— Kaj se estus por lasi al vi tempon por pripensi?..
— Mi ne bezonas pripensi… Kion pripensi?
— La okazintaĵon… Tion, kio fatale okazos…
— Pri kio vi parolas?
— Kiam okazis murdo, ĝin sekvas, frue aŭ malfrue, aresto, juĝa enketo, proceso…
— En kio tio koncernas min?
— Vi malamis Antoinette, ĉu ne?
— Ankaŭ vi nomas ŝin per ŝia antaŭnomo?
— Kiu alia faras tion ĉi tie?
— Gus, ekzemple… Mia edzo, mi ne scias… Li certe estas kapabla amori dirante ceremonie “fraŭlino”…
— Ŝi mortis…
— Kaj kio? Ĉu, ĉar iu persono mortis, oni devas ornami ŝin per ĉiuj kvalitoj?
— Kion vi faris la pasintan nokton, kiam via fratino forlasis vin, post kiam ŝi rekondukis vin de Crillon?
Ŝi kuntiris la brovojn, rememoris, rikanis:
— Mi forgesis, ke vi plenŝtopis la domon per policistoj… Bone… Sciu, ke doloris al mi la kapo, ke mi prenis aspirinan tablojdon kaj ke mi provis legi atendante ĝian efikon… Vidu, la libro estas ankoraŭ ĉi tie kaj vi trovos paĝosignon ĉe la paĝo deka aŭ dek-dua… Mi ne legis tre malproksimen…
» Mi enlitiĝis kaj vane provis dormi… Tio ofte okazas al mi kaj mia kuracisto scias tion…
— Doktoro Martin?
— Doktoro Martin estas la kuracisto de mia edzo kaj de la infanoj… Mia kuracisto estas doktoro Pommeroy, kiu loĝas en bulvardo Haussmann… Mi ne estas malsana, dank’ al Dio!..
Ŝi prononcis tiujn vortojn kun energio, ĵetis ilin kvazaŭ defion.
— Mi praktikas neniun kuracadon, neniun reĝimon…
Li kredis aŭdi, post la kulisoj:
— Ne estas kiel mia edzo…
Ŝi ne diris tion, sed pluparolis:
— La nura afero, pri kiu mi povas plendi, estas mia manko de dormo… Okazas al mi je la tria nokte ankoraŭ ne dormi… Tio estas samtempe laciga kaj dolora…
— Tiel estis dum la pasinta nokto?
— Jes…
— Ĉu vi estis maltrankvila?
— Pro via vizito? — ŝi vigle rebatis.
— Tio povus esti pro la anonimaj leteroj, pro la etoso, kiun ili okazigis…
— Jam de jaroj mi ne dormas kaj ne temis pri anonimaj leteroj… Ĉiaokaze mi fine ellitiĝis kaj prenis barbituraĵon, kiun doktoro Pommeroy preskribis al mi… Se vi volas vidi la skatolon…
— Kiucele mi vidu ĝin?
— Mi ne scias… Sekve al la demandoj, kiujn vi faris al mi hieraŭ, mi povas ĉion atendi… Malgraŭ la dormigilo, tio daŭris ankoraŭ pli ol duonhoron antaŭ ol mi ekdormis kaj, kiam mi vekiĝis, mi miregis vidante, ke jam estis la dek-unua kaj duono…
— Ŝajnis al mi, ke ofte okazis al vi malfrue ellitiĝi…
— Ne tiel malfrue… Mi voksonorigis Lizan… Ŝi alportis al mi la pleton kun la teo kaj la toastoj… Nur kiam ŝi malfermis la kurtenojn mi konstatis, ke ŝi havis ruĝajn okulojn… Mi demandis ŝin, kial ŝi ploris… Ŝi diris al mi denove plorsingultante, ke okazis malfeliĉo en la domo, kaj mi unue pensis pri mia edzo…
— Vi pensis, ke okazis al li kio?
— Ĉu vi kredas, ke tiu viro estas solida? Ĉu vi opinias, ke lia koro ne povas malfirmiĝi ĉiumomente, kiel la cetero?
Li ne atentigis la “kiel la cetero”, kiun li rezervis por la sekvo.
— Ŝi fine sciigis al mi, ke fraŭlino Svaga estis mortigita kaj ke la domo estis plena de policistoj…
— Kia estis via unua reago?
— Mi estis tiel stupora, ke mi komencis trinki mian teon… Poste mi kuris al la oficejo de mia edzo… Kion oni faros kun tiu?..
Li ŝajnigis nekomprenon.
— Kun kiu?
— Kun mia edzo. Vi ne ĵetos lin en prizonon? Kun lia sano…
— Kial mi ĵetu vian edzon en malliberejon?.. Unue, tio estas ne mia kompetento, sed tiu de la enketa juĝisto… Poste, mi vidas neniun motivon, nunhore, por aresti vian edzon…
— Do, kiun vi suspektas?
Li ne respondis. Li malrapide paŝis sur la blua tapiŝo kun flavaj frondornamaĵoj, dum ŝi sidiĝis, kiel la antaŭan tagon, en la kusenfotelo.
— Kial, sinjorino Parendon, — li demandis akcentante la silabojn, — via edzo estus mortiginta sian sekretariinon?..
— Ĉu necesas kialo?
— Kutime, oni ne murdas senmotive.
— Iuj homoj povas fabriki al si imagan motivon, ĉu vi ne kredas?..
— Kiun, en la nuna kazo?..
— Se ŝi estus graveda, ekzemple?..
— Ĉu vi havas motivojn por kredi, ke ŝi estas graveda?
— Neniun…
— Ĉu via edzo estas katolika?
— Ne…
— Supozante, ke ŝi estis graveda, estas tute eble, ke li ĝojus pro tio…
— Lia vivo estus komplikita…
— Vi forgesas, ke ni jam ne estas en la tempo, kiam fraŭlinaj patrinoj estis fingromontrataj… Pasas la jaroj, sinjorino Parendon… Ankaŭ multaj homoj ne hezitas konfidi sin al ginekologo liberspirita…
— Mi parolis pri tio nur kiel pri ekzemplo…
— Serĉu alian motivon.
— Ŝi povintus ĉantaĝi lin…
— Pro kio? Ĉu la aferoj, kiujn traktas via edzo, estas dubindaj?.. Ĉu vi kredas lin kapabla por gravaj neregulaĵoj, kiuj povus makuli lian honoron de advokato?..
Ŝi rezignaciis, kun seka buŝo, prononci:
— Certe ne…
Ŝi ekbruligis cigaredon.
— Tiuj knabinoj fine ĉiam provas edzinigi sin…
— Ĉu via edzo parolis al vi pri divorco?
— Ne ĝis nun.
— Kion vi farus en tiu kazo?
— Mi estus devigata rezigni kaj ĉesi prizorgi lin…
— Vi posedas, mi kredas, personan riĉaĵon?
— Pli grandan ol li… Ni estas ĉe mi… Mi estas la posedantino de la konstruaĵo…
— Konsekvence, mi vidas neniun motivon de ĉantaĝo…
— Eble oni laciĝas de falsa amo?
— Kial falsa?..
— Pro la aĝo, pro la antecedentoj, pro la vivmaniero, pro ĉio…
— Ĉu via amo estas pli vera?
— Mi donis al li du infanojn…
— Ĉu vi aludas, ke vi alportis ilin en via nuptokorbo?..
— Vi insultas min?
Ŝi denove rigardis lin kun rabio, dum li, male, troigis sian kvietecon.
— Mi havas neniun intencon, sinjorino, sed, kutime, infanojn oni faras duope…
— Kion vi celas per tio?
— Tion, ke vi simple, sincere diru al mi, kion vi faris hodiaŭ matene.
— Tion mi diris al vi.
— Nek simple, nek sincere. Vi rakontis al mi longan historion pri sendormeco, por forviŝi poste la tutan matenon…
— Mi dormis…
— Mi ŝatus esti certa pri tio… Probable mi scios tion sufiĉe baldaŭ… Miaj inspektoroj notis la tempouzon kaj la delokiĝon de ĉiuj inter la naŭa kaj kvarono, kaj la deka. Mi bone scias, ke eblas eniri en la oficejojn laŭ diversaj manieroj…
— Vi akuzas min pri mensogo?
— Ĉiuokaze, ke vi ne diris al mi la tutan veron.
— Vi kredas mian edzon senkulpa?
— Mi kredas neniun senkulpa apriore, same kiel mi kredas neniun kulpa…
— Tamen, laŭ via maniero demandi min…
— Kion riproĉis al vi via filino, kiam mi venis kontakti ŝin?
— Ŝi ne diris tion al vi?
— Mi ne demandis ŝin pri tio.
Ŝi rikanis unu fojon pli. Estis amara faldo de la lipoj, kun ironio, kiun ŝi volis kruela, malestima.
— Ŝi havas pli da bonŝanco ol mi…
— Mi demandis vin, kion ŝi riproĉis al vi…
— Ke mi ne estis apud ŝia patro en tia momento, ĉar vi nepre volas scii tion.
— Ĉu ŝi opinias, ke ŝia patro estas kulpa?
— Kaj se ŝi opinius tion?
— Ankaŭ Gus, sendube?
— Gus estas ankoraŭ en la aĝo, kiam la patro estas speco de Dio, kaj la patrino megero…
— Antaŭe, kiam vi aperis en la oficejo de via edzo, ĉu vi sciis, ke vi trovus min tie kun li?
— Vi ne nepre estas ĉie, sinjoro Maigret, kaj mi povis esperi vidi mian edzon sola…
— Vi faris al li demandon…
— Plej simplan, plej naturan, la demandon, kiun ĉiu edzino estus farinta mialoke en tiu cirkonstanco… Vi vidis lian reagon… Ĉu vi konsideras ĝin normala?.. Ĉu vi diros, ke estas normala viro, kiu ekstamfis balbutante insultojn?..
Ŝi konsciis, ke ŝi ĵus gajnis unu poenton kaj ŝi bruligis alian cigaredon, post kiam ŝi dispremis la unuan en blumarmora cindrujo.
— Mi atendas viajn aliajn demandojn, se restas al vi iuj por fari al mi…
— Ĉu vi tagmanĝis?
— Ne zorgu pri tio… Se vi malsatas…
Ŝia vizaĝo kapablis ŝanĝiĝi de unu minuto al la alia, kaj same ŝia agmaniero. Ŝi refariĝis tre monduma virino. Iom malantaŭen klinita, kun duonfermitaj okuloj, ŝi spitis lin.