Daniel Luez estas franco. Li naskiĝis la 27an de decembro 1924 en la nordfranca urbeto Guise. Ĝis sia emeritiĝo (en junio 1985) li instruis la germanan kaj la hispanan lingvojn en gimnazio. Ekde 1949 li loĝas en la urbo Laon.
Li lernis Esperanton en 1947 kaj de tiu tempo multe praktikis ĝin en la movado kaj literaturo. Post la konatiĝo kun Raymond Schwartz li partoprenis en lia pariza kabaredo La Tri Koboldoj, por kiu li adaptis kelkajn francajn kanzonojn, kiujn li mem kantis tie kaj imitis francajn kanzonistojn.
En 1955 li fondis la Korespondan Servon Mondskalan kaj prizorgis ĝin dum kvin jaroj; poste UEA akceptis ĝin kiel sian oficialan korespond-servon. En 1981 li ricevis la unuan premion en la franclingva tradukkonkurso de UFE. En 1988–1992 li redaktis la revuon Fonto. Liaj verkoj originalaj kaj tradukaj aperis en Fonto, Franca Esperantisto, La Ondo de Esperanto kaj aliaj gazetoj.
Antaŭ la eldono de Maigret hezitas estis eldonitaj du librojn, kiujn Daniel Luez tradukis:
— Victor Hugo. Angelo, tirano de Padovo. Parizo: UFE, 1986.
— Guy de Maupassant. “Sinjoro Jokasto” kaj aliaj noveloj. Chapecó: Fonto, 1987.
Post Maigret hezitas (1999) Sezonoj eldonis kvar liajn tradukojn de Simenonaj romanoj pri Maigret kadre de la serio Mondliteraturo: Maigret kaj la maljuna damo (2002), Amiko el la infanaĝo de Maigret (2004), La flava hundo (2007), Maigret eraras (2009).