5

Lia unua kontakto kun la vivo estis unue, kiel en la aliaj matenoj, la odoro de la kafo, kaj poste la mano de lia edzino, kiu tuŝis lian ŝultron, kaj fine la vido de sinjorino Maigret, jam freŝa kaj vigla en domrobo kun floroj, kiu donis al li la tason.

Li frotis siajn okulojn kaj iom stulte demandis:

— Ne estis telefonvokoj?

Se estus, tio estus vekinta lin samtempe, kiel ŝin. La kurtenoj estis malfermitaj. La printempo, kvankam frua, daŭris. La suno jam leviĝis kaj la bruoj de la strato precize elstaris.

Li eligis suspiron pro senŝarĝiĝo. Lapointe ne vokis lin. Do, nenio okazis en avenuo Marigny. Li trinkis la duonon de sia taso, ellitiĝis kaj gajete iris al la banĉambro. Li malprave maltrankviliĝis. Li devintus, jam je alveno de la unua bileto, konscii, ke tio ne estis serioza. Li iom hontis, ĉi-matene, ĉar li lasis sin impresi kiel infano, kiu ankoraŭ kredas je historioj pri fantomoj.

— Ĉu vi bone dormis?

— Bonege.

— Ĉu vi kredas, ke vi venos hejmen por tagmanĝi?

— Ĉi-matene, ŝajnas al mi, ke jes.

— Ĉu vi ŝatus fiŝaĵon?

— Rajon kun nigra butero, se vi trovus iun.

Li estis surprizita, ĝenata, duonhoron poste, ŝovante la pordon de sia oficejo, trovante tie Lapointe en fotelo. La povra knabo estis iom pala, somnola. Ne lasinte al li raporton nek enlitiĝante, li preferis atendi lin, sendube ĉar la antaŭan tagon la komisaro elmontris tiom da maltrankvilo.

— Nu, mia eta Lapointe?

La inspektoro ekstaris, dum Maigret sidiĝis antaŭ la amaso da poŝtaĵoj sur sia skribotablo.

— Momenton, mi petas…

Li volis unue certiĝi, ke ne estis nova anonima letero.

— Bone! Rakontu…

— Mi venis tien iom antaŭ la sesa vespere kaj kontaktis kun Lamure, la pordisto, kiu insistis, ke mi vespermanĝu kun lia edzino kaj li. La unua, kiu eniris en la konstruaĵon post mi, je la sesa kaj dek, estis la juna Parendon, tiu, kiun ili nomas Gus…

Lapointe elpoŝigis libreton por konsulti siajn notojn.

— Li estis sola?

— Jes… Li tenis kelkajn lernolibrojn sur la brako… Poste, kelkajn minutojn pli malfrue, viro kun virineca aspekto, havanta enmane ledsakon… Lamure sciigis al mi, ke li estas la frizisto de la peruanino…

» — Certe estas ie festo aŭ granda vesperkunveno… — li trankvile anoncis al mi malplenigante sian glason kun vinaĉo.

» Parenteze, li sola malplenigis botelon kaj estis surprizita, iom ĉagrenita, ke mi ne same faris…

» Nu… Je la sepa kvardek kvin, virino alvenis en aŭto kondukita de ŝoforo, sinjorino Hortense, kiel nomas ŝin la pordisto.

» Ŝi estas unu el la fratinoj de sinjorino Parendon, tiu kiu plejofte eliras kun ŝi. Ŝi edziniĝis al iu sinjoro Benoit-Biguet, viro riĉa kaj grava, kaj ilia ŝoforo estas hispano…

Lapointe ridetis.

— Senkulpigu min, ke mi donas al vi tiujn neinteresajn detalojn sed, ĉar mi havis nenion por fari, mi ĉion notis… Je la oka kaj duono, la limuzino de la peruanoj haltis sub la volbo kaj la paro eliris el la lifto, li en frako, ŝi en luksa vespera robo sub ĉinĉila pelto… Estas aferoj, kiujn oni ne plu ofte vidas…

» Je kvin minutoj antaŭ la naŭa, eliro de sinjorino Parendon kaj sinjorino Hortense… Mi eksciis poste kien ili iris… La ŝoforoj kutimas, reveturinte, veni trinki glason en la pordistejo kun Lamure, kiu ĉiam havas litron da ruĝa vino sub la mano…

» Estis almozdona briĝpartio en la hotelo Crillon, kaj tien ili iris. Ili revenis iom post noktomezo… La fratino supreniris kaj restis dum duona horo supre… Tiam la ŝoforo venis trinki sian glason…

» Neniu atentis pri mi…Mi aspektis kiel negrava kompano… Plej malfacile estis ne malplenigi la glasojn, kiujn oni donis al mi…

» Fraŭlino Parendon, kiun ili nomas Bambi, venis hejmen proksimume je la unua de la nokto…

— Je kioma horo ŝi estis elirinta?

— Mi ne scias. Mi ne vidis ŝin foriri. Tio signifas, ke ŝi ne manĝis en avenuo de Marigny… Ŝin akompanis junulo, kiun ŝi kisis piede de la ŝtuparo… Ŝi ne ĝenis sin pro ni…

» Mi demandis al Lamure, ĉu tio estis ŝia kutimo… Li respondis, ke jes kaj ke ĉiam estis la sama junulo, sed ke li ne sciis de kie li venis… Li surhavis bluzon kaj velkintajn mokasenojn kaj liaj haroj estis iom longaj…

Ŝajnis, ke Lapointe recitis, luktante kontraŭ endormiĝo, kun la okuloj sur sia libreto.

— Vi ne parolis al mi pri la foriro de fraŭlino Svaga, de Tortu kaj de Julien Baud…

— Mi ne notis tion, efektive, ĉar mi supozis, ke tio estis rutinaj aferoj. Ili malsupreniris, tra la ŝtuparo, je la sesa, disiĝis sur la trotuaro…

— Poste?

— Mi supreniris, du- aŭ trifoje ĝis la kvara etaĝo sed mi nenion vidis nek aŭdis. Mi tiel bone povintus vagi nokte tra preĝejo.

» La peruanoj hejmenvenis ĉirkaŭ la tria de la nokto noktomanĝinte ĉe Maksim’s. Ili antaŭe ĉeestis al granda kinopremiero, ĉe la Elizeaj Kampoj… Laŭdire ili estas tre parizaj famuloj…

» Estas ĉio pri la nokto… Neniu kato, oportune dirite, ĉar estas neniu besto en la domo, krom la papago de la peruanoj…

» Ĉu mi diris al vi, ke Ferdinando, la ĉefservisto de Parendon-oj, enlitiĝis ĉirkaŭ la deka? Ke la kuiristino foriris je la naŭa vespere?

» Estis Ferdinando, matene, kiu aperis la unua en la korto, je la sepa. Li forlasis la konstruaĵon, ĉar li kutimas iri al la proksima startrinkejo ĉe la strato de la Cirko, por trinki sian unuan kafon kaj manĝi freŝajn kornbulkojn… Li restis for dum duonhoro… Dume alvenis la kuiristino, kaj ankaŭ la mastrumistino, sinjorino Marchand…

» La ŝoforo malsupreniris el sia ĉambro, apud tiu de Ferdinando, super la garaĝoj, kaj li supreniris por matenmanĝi…

» Mi ne enskribis ĉion tuj. Tial estas iu malordo en miaj notoj. Dum la nokto mi iris dekon da fojoj meti mian orelon al la pordo de Parendon-oj kaj nenion aŭdis…

» La ŝoforo de la peruanoj eligis la Rollson de siaj gemastroj por lavi ĝin kiel ĉiumatene…

Lapointe remetis sian libreton en sian poŝon.

— Estas ĉio, ĉefo. Janvier alvenis. Mi prezentis lin al Lamure, kiu, laŭdire, jam konis lin, kaj mi foriris…

— Nun iru rapide enlitiĝi, mia kara…

Post kelkaj minutoj, la sonorado por la raporto aŭdiĝos en la koridoroj. Maigret ŝtopis pipon, prenis sian papertranĉilon kaj rapide tralegis la poŝtaĵojn.

Li estis trankviligita. Li havis ĉiujn motivojn esti tia. Tamen restis al li iu pezo sur la stomako, svaga antaŭtimo.

Ĉe la direktoro temis ĉefe pri la filo de ministro, kiu je la kvara de la nokto havis aŭto-akcidenton ĉe la angulo de strato Francisko la Unua en malplaĉaj kondiĉoj. Ne nur li estis ebria, sed oni ja ne povis, sen kaŭzi skandalon, riveli la nomon de la junulino, kiu akompanis lin kaj kiun oni devis veturigi al la hospitalo. Koncerne la ŝoforon de la koliziita veturilo, li subite mortis.

— Kion vi pensas pri tio, vi, Maigret?

— Mi? Nenion, sinjoro direktoro.

Kiam temis pri politiko aŭ pri kio ajn rilata al politiko, Maigret jam ne ekzistis. Li havis la arton alpreni tiam svagan aspekton, preskaŭ stupidan.

— Necesas tamen trovi solvon… La gazetoj scias ankoraŭ nenion, sed, post unu aŭ du horoj, ili estos informitaj…

Estis la deka. La telefono sonoris sur la skribotablo de la granda ĉefo, kiu nervoze prenis ĝin.

— Jes, li estas ĉi tie…

Kaj prezentante la parolilon al Maigret:

— Estas por vi…

Li havis antaŭsenton. Li sciis, antaŭ ol meti la aŭskultilon al sia orelo, ke io okazis en la avenuo Marigny, kaj estis efektive la voĉo de Janvier, kiun li aŭdis en la telefono. Ĝi estis mallaŭta, kvazaŭ ĝenata.

— Estas vi, ĉefo?

— Estas mi, jes… Nu, kiu?

Janvier tuj komprenis la sencon de la demando.

— La juna sekretariino…

— Morta?

— Bedaŭrinde.

— Pafo?

— Ne… Tio okazis senbrue… Neniu ion rimarkis… La kuracisto ankoraŭ ne alvenis… Mi vokas vin antaŭ ol havi detalojn, ĉar mi estis sube… Sinjoro Parendon sidas apud mi, konsternita… Ni atendas doktoron Martin tujtuje…

— Ponardita?

— Ne, kun la gorĝo tranĉita…

— Mi tuj venos…

La direktoro kaj liaj kolegoj rigardis lin, surprizitaj vidi lin tiel pala, tiel emociita. Ĉe Quai des Orfèvres, ĉu oni ne ĉiutage laboras en murdo?

— Kiu estas tiu? — demandis la direktoro.

— La sekretariino de Parendon.

— La neŭrologo?

— Ne. Lia frato, la advokato… Mi ricevis anonimajn leterojn…

Li kuris al la pordo sen pliaj klarigoj, paŝis rekte al la oficejo de la inspektoroj…

— Lucas?..

— Tie ĉi, ĉefo…

Li serĉis ĉirkaŭ si.

— Vi, Torrence… Bone… Venu ambaŭ en mian oficejon…

Lucas, kiu estis informita pri la leteroj, demandis:

— Okazis la murdo?

— Jes…

— Parendon?

— La sekretariino… Telefonu al Moers, ke li iru tien kun siaj teknikistoj… Mi vokas la prokurejon…

Estis ĉiam la sama komedio. Dum pli ol unu horo, anstataŭ trankvile labori, li devos doni klarigojn al la vicprokuroro kaj al la enketa juĝisto, kiu estos nomumita.

— Ek, infanoj…

Li estis premegita, kvazaŭ temus pri iu de lia familio. El la tuta domanaro, fraŭlinon Svaga li estus laste supozinta kiel viktimon.

Li estis eksentinta simpation al ŝi. Li ŝatis la manieron samtempe bravan kaj simplan, kun kiu ŝi parolis pri siaj rilatoj kun sia ĉefo. Li konsciis, ke, interne de si, spite al la aĝdiferenco, ŝi sentis por li pasian fidelecon, kiu eble konstituas unu el la plej veraj formoj de amo.

Kial do ŝin oni mortigis?

Li instalis sin en la etan nigran veturilon, dum Lucas sidiĝis ĉe la stirilo kaj la dika Torrence lokis sin malantaŭen.

— Pri kio temas? — li demandis dum la starto.

— Vi ja vidos, — replikis Lucas, kiu komprenis la spiritstaton de Maigret.

Ĉi-lasta ne vidis la stratojn, la preterpasantojn, la de tago al tago verdiĝantajn arbojn, la dikajn aŭtobusojn, kiuj danĝere tanĝis ilin.

Li jam estis tie. Li imagis la malgrandan oficejon de fraŭlino Svaga, kie li sidis apud la fenestro, la antaŭan tagon je la sama horo. Ŝi rekte rigardis lin, kvazaŭ por prezenti al li la sincerecon de sia rigardo. Kaj, kiam ŝi hezitis post iu demando, estis ĉar ŝi serĉis la precizajn vortojn.

Estis jam aŭto antaŭ la pordo, tiu de la kvartala komisaro, kiun Janvier devis averti. Ĉar, kio ajn okazas, necesas obei la administrajn regulojn.

Iu funebra Lamure staris ĉe la sojlo de sia luksega pordistejo.

— Kiu estus kredinta… — li komencis.

Maigret preterpasis lin sen respondi kaj, ĉar la lifto estis ĉe unu el la etaĝoj, impetis en la ŝtuparon. Janvier atendis lin sur la ŝtuparplaceto. Li nenion diris. Ankaŭ li divenis la spiritstaton de la ĉefo. Maigret ne rimarkis, ke Ferdinando, ĉe sia posteno kvazaŭ nenio estus okazinta, prenis lian ĉapelon.

Li impetis en la koridoron, preterpasis la pordon de la oficejo de Parendon, alvenis antaŭ tiu, malfermita, de fraŭlino Svaga. Unue li vidis nur du homojn, la kvartalan komisaron, iun nomitan Lambilliote, kiun li ofte renkontis, kaj unu el liaj kunlaborantoj.

Li devis rigardi teren, preskaŭ sub la tablon en la stilo de Ludoviko la XIII-a, kiu servis kiel skribotablo.

Ŝi surhavis printempan migdalverdan robon, probable unuafoje en la sezono, ĉar dum la du antaŭaj tagoj, li vidis ŝin kun malhelblua jupo kaj blanka bluzo. Li tiam pripensis, ke tio certe estas por ŝi speco de uniformo.

Post la faro, ŝi certe deglitis de sia seĝo, kaj ŝia korpo fleksiĝis, strange tordita. Ŝia gorĝo estis malfermita kaj ŝi perdis grandegan kvanton da sango, kiu certe estis ankoraŭ malvarmeta.

Li restis dum iom da tempo, antaŭ ol konscii, ke Lambilliote manpremis al li.

— Vi konis ŝin?

Li rigardis lin, mirigita vidi Maigret tiel emociita antaŭ kadavro.

— Mi konis ŝin, jes… — li diris per raŭka voĉo.

Kaj li impetis en la oficejon de la fundo, kie Julien Baud kun ruĝaj okuloj ekstaris antaŭ li. Lia spiro odoris je alkoholo. Estis botelo da konjako sur la tablo. En sia angulo, Renato Tortu tenis ambaŭmane sian frunton.

— Ĉu ci trovis ŝin?

La “ci” nature venis, ĉar la granda vaudano subite aspektis kiel bubo.

— Jes, sinjoro…

— Ci aŭdis ion? … Ŝi kriis?.. Ŝi ĝemis?..

— Eĉ ne…

Li malfacile parolis. Lia gorĝo restis nodita kaj larmoj fluis el liaj bluaj okuloj.

— Senkulpigu min… Estas la unua fojo…

Ŝajnis, ke li atendis tiun momenton por eksingulti, kaj li prenis sian tukon el sia poŝo.

— Mi… Momenton… Pardonu…

Li ĝissate ploris, staranta meze de la ĉambro, aspektante pli alta ol sia metro okdek. Aŭdiĝis eta seka bruo. Tio estis la piptubo de Maigret, kiu krakis sub la premo de la makzelo. La pip-forneto falis teren kaj li kliniĝis por pluki ĝin, enmetis ĝin en sian poŝon.

— Mi petas vian pardonon… Mi ne povas kontraŭstari…

Li reakiris spiron, viŝis siajn okulojn, ĵetis ekrigardon al la konjakbotelo sed jam ne kuraĝis tuŝi ĝin.

— Ŝi venis ĉi tien ĉirkaŭ la naŭa kaj dek minutoj por alporti al mi komparendajn dokumentojn por provlego… Ĉi-rilate, mi jam ne scias, kien mi metis ilin… Tio estas la protokolo de la hieraŭa kunsido, kun notoj, referencoj… Mi probable lasis ilin en ŝia oficejo… Ne… Jen! Ili estas sur mia tablo…

Ĉifitaj de streĉita mano.

— Ŝi petis min redoni ilin al ŝi tuj post kiam mi estos fininta… Mi iris tien…

— Je kioma horo?

— Mi ne scias… Mi certe laboris dum proksimume tridek minutoj… Mi estis tute gaja, tute kontenta… Mi ŝatas labori por ŝi… Mi rigardis… Mi ne vidis ŝin… Poste, mallevante la okulojn…

Estis Maigret, kiu verŝis al li iom da konjako en la glason, kiun Ferdinando alportis.

— Ŝi ankoraŭ spiris?

Li kapneis.

— La prokurorejo, ĉefo…

— Ankaŭ vi nenion aŭdis, sinjoro Tortu?

— Nenion…

— Vi restis ĉi tie la tutan tempon?

— Ne… Mi iris vidi sinjoron Parendon, kun kiu mi havis kunparoladon dum deko da minutoj pri la afero, kiun mi prizorgis hieraŭ en la Justicpalaco…

— Kioma horo estis?

— Mi ne rigardis mian horloĝon… Proksimume la naŭa kaj duono…

— Kia li estis?

— Kiel kutime…

— Sola?

— Fraŭlino Svaga estis kun li…

— Ĉu ŝi eliris tuj post via alveno?

— Kelkajn momentojn poste…

Ankaŭ Maigret estus volonte trinkinta gluton da konjako, sed li ne kuraĝis.

Atendis lin la formalaĵoj. Tio grumbligis lin, sed, finfine, ne estis malbonaĵo, ĉar tio devigis lin eliri de sia koŝmaro.

La Prokurorejo nomumis juĝiston Daumas, kun kiu li plurfoje laboris, simpatian homon, iom timidan, kies nura manko estis troa detalemo. Li estis ĉirkaŭ kvardekjara; li havis ĉe sia flanko vicprokuroron De Claes, altan blondulon, tre maldikan, ĉiam elegante vestitan, kiu ĉiam tenis enmane, somere kaj vintre, paron da helaj gantoj.

— Kion vi opinias pri tio, Maigret? Oni diras al mi, ke vi havis inspektoron en la konstruaĵo? Vi suspektis dramon?

Maigret ŝultrolevis, faris svagan geston.

— Tio estus tro longa por klarigi al vi… Hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, sekve de anonimaj mesaĝoj, mi pasigis praktike mian tutan tempon en tiu ĉi domo.

— La mesaĝoj indikis la viktimon?

— Ne, jen la problemo. Precize tial la murdon estis neeble eviti. Estus necese starigi policiston malantaŭ ĉiun el la loĝantoj, sekvi ilin paŝon post paŝo tra la loĝejo. Lapointe pasigis la nokton malsupre… Hodiaŭ matene Janvier venis anstataŭi lin…

Tiu ĉi staris en angulo, kun mallevita kapo. Oni aŭdis en la korto la ŝprucaĵon per kiu la ŝoforo de la peruanoj lavis la Rollson.

— Ĉi-rilate, Janvier, kiu avertis vin?..

— Ferdinando… Li sciis, ke mi estis malsupre… Mi estis parolinta kun li…

Aŭdiĝis pezaj paŝoj en la koridoro. Estis la specialistoj, kiuj alvenis siavice kun siaj aparatoj. Malgranda viro ronda estis kurioze miksita al ilia grupo kaj li rigardis la personojn kunvenintajn en la ĉambro ne sciante, al kiu turni sin.

— Doktoro Martin… — li fine flustris. — Mi petas pardonon, ke mi alvenas tiel malfrue, sed mi havis pacientinon en mia kabineto kaj la tempo por ke ŝi revestu sin…

Li vidis la kadavron, malfermis sian tekon, genuiĝis sur la pargeto. Li estis la malplej emociita el ĉiuj.

— Ŝi estas mortinta, kompreneble.

— Ĉu subita morto?

— Ŝi certe pluvivis kelkajn sekundojn, ni diru tridek aŭ kvardek sekundojn kaj, kun la gorĝo tranĉita, ŝi havis neniun eblon krii…

Li montris objekton, kiun la tablo parte kaŝis, la skrapilon samtempe akran kaj tre tranĉan, kiun Maigret rimarkis la antaŭan tagon.. Ĝi estis nun gluiĝinta en la densa sangoflako.

La komisaro kontraŭvole rigardis la vizaĝon de la junulino, ŝiajn flankenŝovitajn okulvitrojn, ŝiajn okulojn bluajn kaj fiksajn.

— Ĉu vi ne volus fermi al ŝi la okulojn, doktoro?

Ne ofte okazis al li, krom kiam li debutis, esti tiel skuita antaŭ kadavro.

Kiam la kuracisto estis obeonta, Moers tiris lin je la maniko.

— La fotoj… — li memorigis al li.

— Estas vere… Ne… Faru nenion…

Estis li, kiu ne plu devis rigardi. Necesis ankoraŭ atendi la juĝkuraciston. Doktoro Martin, tre vigla malgraŭ sia obezeco, demandis:

— Ĉu mi povas iri, sinjoroj?

Poste, rigardante ilin laŭvice, li fine turnis sin al Maigret.

— Vi ja estas komisaro Maigret?.. Mi demandas al mi, ĉu mi ne devus iri vidi sinjoron Parendon… Ĉu vi scias, kie li estas?

— En sia oficejo, mi supozas…

— Li estas informita?.. Li vidis?..

— Probable…

Reale, neniu sciis ion precizan. Estis nekohereco en la aero. Fotografisto aranĝis grandegan aparaton sur tripiedo dum grizhara viro prenis mezurojn sur la planko kaj la registristo de la enketa juĝisto skribaĉis sur libreto.

Lucas kaj Torrence, kiuj ankoraŭ ne ricevis instrukciojn, staris en la koridoro.

— Kion vi opinias, ke mi devas fari?

— Iru vidi lin, se vi kredas, ke li povas bezoni vin…

Doktoro Martin venis al la pordo, kiam Maigret revokis lin:

— Mi certe havos demandojn al vi dum tiu ĉi tago… Ĉu vi estos hejme?..

— Krom de la dek-unua ĝis la dek-tria… Tiam mi havas mian konsultadon en la hospitalo…

Li tiris grandan horloĝon el sia poŝo, ŝajnis timigita kaj rapide foriris.

Juĝisto Daumas tusetis.

— Mi supozas, Maigret, ke vi preferas, ke mi lasu vin trankvile labori? Mi nur volus scii, ĉu vi havas suspektojn…

— Ne… Jes… Sincere, sinjoro juĝisto, mi ne scias… Tiu afero ne prezentiĝas kiel la aliaj, kaj mi estas konfuzita…

— Ĉu vi ne plu bezonas min? — demandis komisaro Lambilliote.

— Ne plu bezonas… — malatente ripetis Maigret.

Li malpacience deziris, ke ĉiuj foriru. La oficejo iom post iom malpleniĝis. Foje ekbrilis fotofulmo en la tamen luma ĉambro. Du viroj, kiuj faris sian metion kvazaŭ lignaĵistoj aŭ seruristoj, prenis la fingrospurojn de la mortintino.

Maigret senbrue elŝoviĝis el la ĉambro, signis al Lucas kaj Torrence, ke ili atendu lin, eniris en la oficejon de la fundo, kie Tortu respondis ĉe la telefono dum Baud, kun la kubutoj surtable, rigardis antaŭ si per svagaj okuloj.

Li estis ebria. La nivelo de la konjako malleviĝis je almenaŭ tri fingroj en la botelo. Maigret ekkaptis ĝin kaj, senhonte, ĉar tio vere necesis, verŝis al si la trinkaĵon en la glason de la sviso.

Li laboris kvazaŭ somnambulo, kelkfoje ĉesante, kun fiksa rigardo, timante forgesi ion gravan. Li svage premis la manon de la jurkuracisto, kies vera laboro komenciĝos nur ĉe la juĝmedicina instituto.

La homoj de la funebra veturilo jam estis ĉi tie kun brankardo kaj li ĵetis lastan rigardon al la migdalverda robo, kiu devintus marki ĝojan printempan tagon.

— Janvier, vi zorgos pri la gepatroj… Oni certe havas ilian adreson, en la funda oficejo… Rigardu ankaŭ en ŝia mansako… Nu, faru la necesaĵon…

Li kondukis siajn du aliajn kunlaborantojn al la vestejo.

— Vi ambaŭ faru al mi planon de la apartamento, pridemandu la servistaron, notu en kiu loko troviĝis ĉiu el ili inter la naŭa kaj kvarono, kaj la deka… Notu ankaŭ, kion ĉiu vidis, ĉiun iron kaj revenon…

Ferdinando estis ĉi tie, kun la brakoj krucitaj, atendanta.

— Por la plano li helpos vin… Diru al mi, Ferdinando, mi supozas, ke sinjorino Parendon estas en sia ĉambro?

— Jes, sinjoro Maigret.

— Kia estis ŝia reago?

— Ŝi ne havis reagon, sinjoro, ĉar ŝi certe ankoraŭ ne estas informita. Laŭ mia scio, ŝi dormas, kaj Liza ne kuraĝis alpreni la decidon veki ŝin.

— Sinjoro Parendon ankaŭ ne iris vidi ŝin?

— La sinjoro ne eliris el sia oficejo…

— Li ne vidis la kadavron?

— Mi petas vian pardonon. Efektive li eliris el ĝi unu momenton, kiam sinjoro Tortu iris informi lin. Li ĵetis rigardon en la oficejon de fraŭlino Svaga kaj reiris al sia oficejo…

La antaŭan tagon Maigret eraris, kiam, ĉar lia anonima korespondanto havis precizan stilon, li kredis devi preni laŭvorte la vorton “frapi”.

Oni ne frapis. Oni ankaŭ ne pafis. Oni proprasence tranĉis la gorĝon.

Li devis retropaŝi por lasi pasi la brankardistojn kaj, kelkajn momentojn poste, li frapis al la giganta pordo de la oficejo de Parendon. Li aŭdis neniun respondon. Vere estas, ke la pordo estis el dika kverka ligno. Li turnis la butonon, ŝovis unu el la klapoj kaj ekvidis la advokaton en unu el la ledaj foteloj.

Dum sekundo li timis, ke estis okazinta malfeliĉo ankaŭ al li, tiom li estis sinkinta sur sin mem, kun la mentono sur la brusto, kun mola mano tuŝanta la tapiŝon.

Li antaŭeniris kaj sidiĝis en fotelo fronte al li, tiel, ke ili troviĝis vidalvide, je mallonga distanco unu de la alia, kiel por ilia unua interparolado. En la bretaro la nomoj de Lagache, Henri Ey, Ruyssen kaj de aliaj psikiatroj brilis en orumitaj literoj sur la bindaĵoj.

Li surpriziĝis aŭdante voĉon flustri:

— Kion vi opinias, sinjoro Maigret?

La voĉo estis malproksima, sentembra. Estis tiu de neniigita homo, kaj apenaŭ la advokato strebis por rektiĝi, por levi la kapon. Pro tio, liaj okulvitroj falis teren kaj, sen la dikaj vitroj, liaj okuloj estis tiuj de timema infano. Li pene klinis sin por pluki ilin, remetis ilin ĝustaloke.

Li pluparolis:

— Kion ili faras?

Kaj lia blanka mano montris al la oficejo de la junulino.

— La formalaĵoj finiĝis…

— La… la korpo?..

— La korpo ĵus foriris…

— Ne atentu… Mi tuj remastros min…

Per sia dekstra mano, li senkonscie palpis sian koron, dum la komisaro rigardis lin tiel fikse, kiel la unuan tagon.

Li rektiĝis, efektive, tiris tukon el la poŝo, pasigis ĝin sur sian vizaĝon.

— Vi ne volas trinki ion?

Lia rigardo iris al la parto de la lignotegaĵoj, kiu kaŝis malgrandan trinkaĵujon.

— Vi ankaŭ?

Maigret profitis de tio por ekstari, preni du glasojn, la flakonon de malnova armanjako, kiun li jam konis.

— Tio ne estis ŝerco… — malrapide eldiris la advokato.

Kaj, kvankam lia voĉo refirmiĝis, ĝi restis stranga, kvazaŭ mekanika, sentona.

— Jen vi estas tre embarasita, ĉu ne?

Kaj, ĉar Maigret daŭre rigardis lin sen respondi, li aldonis:

— Kion vi nun faros?

— Du el miaj homoj nun precizigas la hordispozicion de ĉiu, tie ĉi, inter la naŭa kaj kvarono, kaj la deka…

— Estis antaŭ la deka…

— Mi scias…

— Dek minutoj antaŭ la deka… Estis precize dek minutoj antaŭ la deka, kiam Tortu venis sciigi al mi la novaĵon…

Li ĵetis rigardon al la bronza horloĝo, kiu indikis la dek-unuan tridek kvin.

— De tiam vi restis sidanta en tiu ĉi fotelo?

— Mi trapasis la koridoron post Tortu, sed povis elteni la spektadon nur kelkajn sekundojn… Mi revenis ĉi tien kaj… Vi pravas… mi ne forlasis ĉi tiun fotelon… Mi svage memoras, ke Martin, mia kuracisto, pasis, ke li parolis al mi, ke mi balancis la kapon, ke li palpis mian pulson kaj foriris kiel homo, al kiu urĝas…

— Li devis iri al la hospitalo por sia konsultado, efektive…

— Li certe pensis, ke mi estis narkotita…

— Ĉu vi jam narkotis vin?

— Neniam… Mi imagas, kiel tio efikas…

La arboj, ekstere, mallaŭte susuris, kaj aŭdiĝis la bruego de la aŭtobusoj, ĉe placo Beauvau.

— Mi neniam estus suspektinta…

Li konfuze parolis, ne finante siajn frazojn, kaj Maigret ĉiam fiksis la okulojn al li. Li ĉiam havis du pipojn enpoŝe kaj li prenis tiun, kiu ne estis rompita, ŝtopis ĝin, tiris du dikajn enspiraĵojn, kvazaŭ por reveni surteren.

— Suspektinta kion?

— La punkton… La manieron… La gravecon… Jes, la gravecon, estas la ĝusta vorto, de la ligoj…

Lia mano montris unu fojon pli al la oficejo de la sekretariino.

— Estas tiel neatendite!..

Ĉu Maigret estus sentinta sin pli memcerta, se li estus absorbinta ĉiujn verkojn pri la psikiatrio kaj psikologio, kiuj viciĝis en la biblioteko?

Li ne memoris esti rigardinta homon kun tiom da intenseco, kiom en la nuna momento. Li perdis neniun movon, neniun ektremon de vizaĝmuskolo.

— Vi pensis pri ŝi, vi?

La komisaro konfesis:

— Ne.

— Pri mi?

— Pri vi aŭ via edzino…

— Kie ŝi estas?

— Ŝi laŭdire dormas, kaj ŝi ankoraŭ nenion scias…

La brovoj de la advokato kuntiriĝis. Li trudis al si grandan strebon de koncentrado.

— Ŝi ne eliris el sia ĉambro?

— Laŭ Ferdinando, ne…

— Tio ne estas la sektoro de Ferdinando…

— Mi scias… Unu el miaj inspektoroj estas certe pridemandanta Lizan…

Parendon komencis maltrankviliĝi, kvazaŭ iu penso, kiu ankoraŭ ne venis al lia menso, subite turmentis lin.

— Sed tiel, vi arestos min?.. Se mia edzino ankoraŭ ne eliris el sia ĉambro…

Ĉu ŝajnis do al li evidente, ke sinjorino Parendon estas la murdintino?

— Vi arestos min, diru.

— Estas tro frue por aresti iun ajn…

Li ekstaris kaj trinkis gluton da armanjako, viŝis sian frunton per la mandorso.

— Mi jam nenion komprenas, Maigret…

Li korektis sin.

— Senkulpigu min… sinjoro Maigret… Ĉu iu fremda en la domo eniris en la apartamenton?

Li refariĝis si mem. Liaj okuloj reprenis vivon.

— Ne. Unu el miaj homoj pasigis la nokton en la domo kaj alia anstataŭis lin ĉirkaŭ la oka matene…

— Necesos relegi la leterojn… — li duonvoĉe flustris.

— Mi relegis ilin plurfoje hieraŭ fine de la posttagmezo…

— Estas en ĉio tio, io nekohera, kvazaŭ la eventoj, subite, turniĝus al neantaŭvidita direkto…

Li residiĝis kaj Maigret pripensis tiujn parolojn. Ankaŭ li, kiam li eksciis, ke fraŭlino Svaga mortis, havis la impreson de eraro.

— Vi scias, ke ŝi estis por mi tre tre sindonema…

— Pli ol tio, — precizigis la komisaro.

— Vi kredas?

— Hieraŭ ŝi parolis al mi pri vi kun vera pasio.

La malgranda viro malfermegis la okulojn, nekredema, kvazaŭ li ne sukcesis konvinkiĝi, ke li inspiris tian senton.

— Mi havis longan konversacion kun ŝi, dum vi akceptis la du ŝipproprietulojn…

— Mi scias… Ŝi diris tion al mi… Kie estas nun tiuj dokumentoj?

— Julien Baud havis ilin enmane, kiam li malkovris la kadavron kaj pelis sin, terurigita, en sian oficejon… La paperoj estas iom ĉifitaj…

— Ili estas tre gravaj… Tiuj homoj ne povas suferi pro tio, kio okazas en mia domo…

— Ĉu mi povas fari al vi demandon, sinjoro Parendon?

— Mi atendas ĝin, ekde kiam mi vidis vin eniri… Estas via devo fari ĝin, kompreneble, kaj eĉ ne kredi min laŭ miaj paroloj… Ne, mi ne mortigis fraŭlinon Svaga…

» Estas vortoj, kiujn mi ne ofte prononcis en mia vivo, kiujn mi preskaŭ forstrekis el mia vortprovizo… Hodiaŭ, mi uzos iun tian, ĉar ne estas alia por eldiri la veron, kiun mi ĵus malkovris: mi amis ŝin, sinjoro Maigret…

Li diris tion kviete kaj tio estis des pli impresa. La cetero estis pli facila.

— Mi kredis, ke mi havis por ŝi nur iun alligitecon, plie ol la fizikan deziron… Mi iom hontis pri tio, ĉar mi havas filinon preskaŭ samaĝan, kiel ŝi… Estis ĉe Antoinette…

Unuafoje Maigret aŭdis prononci la antaŭnomon de fraŭlino Svaga.

— … Estis speco de… atendu… de spontaneco, kiu refreŝigis min… Spontanecon, vidu, oni preskaŭ ne trovas en ĉi tiu domo… Ŝi alportis tion el ekstere, kiel donacon, kiel oni alportas freŝajn florojn…

— Ĉu vi scias, per kiu armilo la krimo estis farita?

— Tranĉilo, mi supozas?

— Ne… Speco de skrapilo, kiun mi rimarkis hieraŭ sur la skribotablo de via sekretariino… Ĝi mirigis min, ĉar ĝi ne estas laŭ la kutima modelo… Ĝia klingo estas pli longa, pli akra…

— Ĝi devenas, kiel ĉiuj aĵoj de la oficejo, el la papervendejo Roman…

— Ĉu vi mem aĉetis ĝin?

— Tute ne. Certe ŝi mem elektis ĝin.

— Fraŭlino Svaga sidis antaŭ sia skribotablo kaj sendube ekzamenis la dokumentojn… Ŝi redonis parton de ili al Julien Baud, por ke li komparu ilin…

Parendon ne aspektis kiel homo singarda, kiel homo, kiu suspektas, ke oni insidos lin. Li atente aŭskultis, eble iom surprizita pro la graveco, kiun Maigret trovis en tiuj detaloj.

— La persono, kiu mortigis ŝin, sciis trovi tiun skrapilon en la plumujo, ĉar li ne estis alportinta armilon…

— Kiu diras al vi, ke tiu persono ne estis armita kaj ne ŝanĝis sian intencon?

— Fraŭlino Svaga vidis iun preni la skrapilon kaj ne estis singarda, ne ekstaris… Ŝi daŭrigis sian laboron, dum iu pasis malantaŭ ŝi…

Parendon pripensis, refaris en sia spirito la scenon, kiun Maigret ĵus priskribis, kaj tio estis kun la preciza spirito de la granda advokato pri aferoj, kiu li estis.

Nenio neklara en lia sinteno. Eble gnomo, se oni devas primoki homojn malaltkreskajn, sed gnomo kun miriga inteligenteco.

— Mi kredas, ke vi estos devigata aresti min antaŭ la fino de la tago, — li subite diris.

Estis nenio sarkasma en lia sinteno. Li estis homo, kiu konkludis, post kiam li pesis la “por” kaj la “kontraŭ”.

— Tio estos okazo por mia defendanto, — li aldonis, ĉi-foje kun ironio, — ekzerciĝi pri la artikolo 64…

Maigret estis denove konfuzita. Li estis tia eĉ pli, kiam la pordo, kiu komunikis kun la granda salono malfermiĝis kaj oni vidis sinjorinon Parendon en la kadro. Ŝi ne estis kombita nek ŝminkita. Ŝi surhavis la bluan negliĝon de la antaŭa tago. Ŝi staris tre rekta, sed aspektis tamen multe pli aĝa ol ŝi estis.

— Senkulpigu min, ke mi ĝenas vin…

Ŝi parolis kvazaŭ nenio estus okazinta en la apartamento.

— Mi supozas, komisaro, ke mi ne rajtas havi konversacion duope kun mia edzo?.. Tio ne ofte okazas al ni, sed pro la cirkonstancoj…

— Momente, mi povas permesi al vi paroli kun li nur en mia ĉeesto…

Ŝi ne antaŭeniris en la ĉambron, restis staranta, kun la sunlumigita salono malantaŭ si. Ambaŭ viroj ekstaris.

— Tre bone. Vi faras vian profesion.

Ŝi prenis elspiraĵon de la cigaredo, kiun ŝi havis enmane, kaj rigardis ilin laŭvice kun hezito.

— Ĉu mi povas demandi vin unue, sinjoro Maigret, se vi faris decidon?

— Pri kio?

— Pri la evento de hodiaŭ matene… Mi ĵus eksciis tion kaj mi supozas, ke vi ekplenumos areston…

— Mi ne faris decidon…

— Bone… La infanoj baldaŭ revenos hejmen, kaj estas pli bone, ke la aferoj estu klaraj… Diru al mi, Emilo, ĉu estas vi, kiu mortigis ŝin?

Maigret kredis nek siajn okulojn, nek siajn orelojn. Ili estis vidalvide, je tri metroj unu de la alia, kun la rigardoj malmildaj, kun la trajtoj streĉitaj.

— Vi aplombas demandi min, ĉu…

Parendon sufokiĝis, kun siaj pugnetoj streĉitaj pro rabio.

— Neniun komedion. Respondu: jes aŭ ne…

Kaj subite li ekfuriozis, kio certe ne okazis ofte en lia vivo kaj, kun ambaŭ brakoj levitaj en speco de petego al ĉielo, li kriis:

— Vi ja scias, ke ne, nomo de Dio!

Li stamfis pro tio. Li eble estus tiam kapabla impeti kontraŭ ŝin.

— Estas ĉio, kion mi volis aŭdi… Dankon…

Kaj, tre nature, ŝi retroiris en la salonon, refermis la pordon malantaŭ si.

Загрузка...