Ekstere li retrovis la sunon, la odoron de la unuaj belaj tagoj, kun jam leĝera haladzo de polvo, la gardantajn anĝelojn de la Elizea Palaco, kiuj promenis maldiligente kaj sendis al li diskretan signon de rekono.
Maljunulino, ĉe la angulo de la Rondo-Placo, vendis siringojn, kiuj odoris la ĝardenojn antaŭurbajn kaj li rezistis al la deziro aĉeti ilin. Kiel li aspektus kun embarasa florgarbo ĉe Quai des Orfèvres?
Li sentis sin leĝera, kun aparta leĝereco. Li eliris el nekonata mondo, kie li sentis sin malpli fremda, ol li povus pensi. Paŝante sur la trotuaroj, en la prema apudeco kun la piedirantoj, li revidis la solenan apartamenton, kie retroviĝis la ombro de la granda juĝisto, kiu certe okazigis tie afektajn mondumajn kunvenojn.
Tuj komence, kvazaŭ por senĝenigi lin, Parendon sendis al li specon da okulumo, kiu signifis:
— Ne lasu vin erarigi. Ĉio tio estas dekoro. Eĉ la mara juro, tio estas ludo, blufo…
Kaj, kvazaŭ ludilon, li eltiris sian artikolon 64, kiu interesis lin pli, ol ĉio en la mondo.
Aŭ ĉu eble Parendon estas ruzulo? Ĉiuokaze, Maigret sentis sin allogita de tiu saltetanta gnomo, kiu okule voris lin, kvazaŭ li neniam vidis komisaron de K. P.
Li profitis la belan veteron por malsuprenpaŝi la Elizeajn Kampojn ĝis la placo de Konkordo, kie li fine enaŭtobusiĝis. Li ne trovis aŭtobuson kun platformo[5], do li devis estingi sian pipon kaj sidiĝi interne.
Estis la horo de la subskribado, ĉe K. P., kaj necesis al li dudeko da minutoj por liberigi sin de la poŝtaĵoj. Lia edzino estis surprizita vidante lin hejmeniri jam je la sesa, gaja.
— Kio estas en la vespermanĝo?
— Mi intencis prepari…
— Nenion. Ni vespermanĝos ekstere.
Ie ajn, sed ekstere. Tiu tago ne estis ordinara, kaj li nepre volis, ke ĝi restu escepta ĝis la fino.
La tagoj plilongiĝis. Ili trovis en la Latina Kvartalo restoracion, kies terason ĉirkaŭis vitra vando, kaj kiun agrable varmigis braĝujo. La specialaĵo konsistis el konkuloj kaj salikokoj, kaj Maigret prenis el preskaŭ ĉiuj specoj, interalie ekinojn alvenintajn aviadile el la sudo samtage.
Ŝi rigardis lin ridetante.
— Ŝajnas, ke vi havis interesan tagon, ĉu?
— Mi konatiĝis kun stranga ulo… Ankaŭ stranga domo, strangaj homoj…
— Krimo?
— Mi ne scias… Ĝi ankoraŭ ne estas farita, sed tio povas okazi de unu tago al la alia… Kaj, tiuokaze, mi troviĝos en aĉa situacio…
Li malofte parolis al ŝi pri kurantaj aferoj, kaj kutime ŝi eksciis pli multe per la gazetoj kaj la radio, ol de sia edzo. Ĉi-foje li ne rezistis al la deziro montri al ŝi la leteron.
— Legu…
Estis nun la deserto. Ili estis trinkintaj, kun la rostitaj trigloj la vinon Pouilly, kies parfumo ŝvebis ankoraŭ ĉirkaŭ ili. Sinjorino Maigret rigardis lin, surprizita, redonante al li la bileton.
— Ĉu tiu estas bubo? — ŝi demandis.
— Efektive estas bubo en la domo. Mi ankoraŭ ne vidis lin. Sed ekzistas maljunaj buboj. Kaj ankaŭ maturaj bubinoj…
— Ĉu vi vere kredas?
— Iu volis, ke mi penetru en la domon. Se ne, li ne estus uzinta leterpaperon, kiun oni trovas nur en du papervendejoj de Parizo.
— Se li projektas fari krimon…
— Li ne diras, ke li faros krimon… Li anoncas iun al mi, ŝajnigante ne bone scii, kiu estos la kulpulo…
Escepte, ŝi ne prenis lin serioze.
— Vi vidos, ke tio estas ŝerco…
Li pagis la fakturon, kaj estis tiel milda la vetero, ke ili hejmeniris piede, farante ĉirkaŭiron por trapasi la insulon Sankta-Ludoviko.
Li trovis siringojn en strato Saint-Antoine, tiel ke estis tamen iuj en la apartamento ĉi-vespere.
La morgaŭan matenon, la suno estis tiel hela, la aero tiel travidebla, sed oni ne plu tiel atentis ilin. Li retrovis Lucas, Janvier kaj Lapointe por la malgranda raporto kaj tuj, en la amaso da poŝtaĵoj, li serĉis la leteron.
Li ne estis certa trovi ĝin, ĉar la anonco en Le Monde aperis nur la fruan posttagmezon kaj ĝin nur ĵus publikigis Le Figaro.
— Ĝi estas ĉi tie! li ekkriis svingante ĝin.
La sama koverto, la samaj presliteroj zorge desegnitaj, la sama leterpapero kun fortondita leterkapo.
Oni ne plu nomis lin sinjoro fakkomisaro kaj la tono ŝanĝiĝis.
Vi malpravis, sinjoro Maigret, venante antaŭ ol ricevi mian duan leteron. Nun ĉiuj suspektas ion, kaj tio riskas plirapidigi la eventojn. La krimo de nun povas okazi ĉiuhore kaj tio estos parte pro via kulpo.
Mi kredis vin pli pacienca, pli pripensema. Vi do supozas vin kapabla malkovri dum unu posttagmezo la sekretojn de iu domanaro?
Vi estas pli kredema kaj eble pli malmodesta ol mi opiniis. Mi ne plu povas helpi vin. Ĉio, kion mi konsilas al vi, estas daŭrigi vian enketon, ne kredante kion iu ajn diros al vi.
Mi salutas vin kaj konservas al vi, spite ĉion, mian admiron.
La tri homoj antaŭ li konsciis pri lia ĝeno, kaj nur kun bedaŭro li enmanigis al ili la folion. Ili estis ankoraŭ pli ĝenataj ol li pro la impertinenteco, kun kiu la anonima korespondanto traktis ilian ĉefon.
— Vi ne opinias, ke temas pri amuziĝanta infano?
— Tion diris al mi mia edzino hieraŭ vespere.
— Via impreso?
— Ne…
Ne, li ne kredis al malica ŝerco. Estis tamen nenio drameca en la etoso ĉe avenue Marigny. Ĉio, en la apartamento, estis klara, orda. La ĉefservisto akceptis lin kun trankvila digneco. La sekretariino kun stranga nomo estis vigla kaj simpatia. Kaj koncerne magistron Parendon, spite al sia stranga fizika stato, li aspektis kiel sufiĉe gaja gastiganto.
La ideo pri ŝerco ankaŭ ne venis al Parendon. Li ne protestis kontraŭ tiu entrudiĝo en sian privatan vivon. Li multe parolis pri diversaj temoj, ĉefe pri la artikolo 64, sed, fakte, ĉu ne estis daŭre speco de latenta angoro?
Maigret ne parolis pri tio ĉe la raporto. Li konsciis, ke liaj kolegoj levus la ŝultrojn vidante lin ĵeti sin en tiel strangegan historion.
— Nenio nova ĉe vi, Maigret?
— Janvier estas arestonta la murdiston de la poŝtistino… Ni havas kvazaŭan certecon, sed estas preferinde atendi por scii, ĉu li havis komplicon… Li vivas kun juna graveda virino…
Io kuranta. Io banala. Io ĉiutaga. Unu horon poste, li eliris el la ĉiutagaĵo enirante en la domon de avenuo Marigny, kie la pordisto en uniformo salutis lin de post la vitra pordo de la pordistejo.
La ĉefservisto Ferdinando demandis lin, prenante lian ĉapelon:
— Ĉu vi deziras, ke mi anoncu vin al la sinjoro?
— Ne. Konduku min al la oficejo de la sekretariino…
Fraŭlino Svaga! Jen! Li retrovis ŝian nomon. Ŝi okupis malgrandan ĉambron ĉirkaŭata per dokumentujoj verde pentritaj kaj ŝi tajpis per lastmodela elektra skribmaŝino.
— Ĉu min vi deziras vidi? — ŝi demandis sen maltrankviliĝi.
Ŝi ekstaris, rigardis ĉirkaŭ si, montris seĝon apud la fenestro rigardanta al la korto.
— Mi bedaŭrinde ne havas fotelon je via dispono. Se vi preferas, ke ni iru al la biblioteko aŭ al la salono…
— Mi preferas resti tie ĉi…
Aŭdiĝis ie elektra polvosuĉilo. Alia skribmaŝino kraketadis en unu el la oficejoj. Vira voĉo, kiu ne estis tiu de Parendon, respondis per la telefono:
— Jes ja, jes ja… Mi perfekte komprenas vin, kara amiko, sed la leĝo estas la leĝo, eĉ se ĝi foje ŝokas la simplan prudenton… Mi parolis al li pri tio, kompreneble… Ne, li ne povas akcepti vin hodiaŭ nek morgaŭ kaj, cetere, tio tute ne utilus…
— Sinjoro Tortu? — demandis Maigret.
Ŝi jese kapsignis. La staĝanton oni tiel aŭdis paroli en la najbara ĉambro, kaj fraŭlino Svaga iris fermi la pordon, malŝaltante la sonon kiel oni faras kun la radio, turnante butonon. La fenestro restis duone malfermita kaj ŝoforo en blua kombineo lavis per akvoŝpruco iun Rolls-Royce.
— Ĝi apartenas al sinjoro Parendon?
— Ne, al la luantoj de la dua etaĝo, iuj peruanoj.
— Sinjoro Parendon havas ŝoforon?
— Li estas devigata, ĉar lia vidkapablo ne ebligas al li konduki.
— Kiun aŭton?
— Cadillac… La sinjorino pli ofte uzas ĝin ol li, kvankam ŝi disponas pri malgranda angla aŭto… La bruo ne ĝenas vin?.. Vi ne preferas, ke mi fermu la fenestron?
Ne. La akvoŝpruco partoprenis en la etoso, en la printempo, en domo kiel tiu, kie li troviĝis.
— Vi scias, kial mi estas tie ĉi?
— Mi scias nur, ke ni ĉiuj estas je via dispono kaj ke ni devas respondi al viaj demandoj, eĉ se ili ŝajnas al ni maldiskretaj…
Li refoje eltiris la unuan leteron el sia poŝo. Kiam li denove iros al Quai des Orfèvres, li fotokopiigos ĝin, alie ĝi fine estus nur paperĉifono.
Dum ŝi legis, li observis ŝian vizaĝon, kiun la kornframaj okulvitroj ne malbeligis. Ŝi ne estis bela en la kutima senco de la vorto, sed plaĉa. Precipe ŝia buŝo, karnoriĉa, ridetanta, kun suprenfalditaj anguloj, fiksis la rigardon.
— Kaj do?.. — ŝi diris redonante la folion.
— Kion vi opinias?
— Kion opinias sinjoro Parendon?
— Same kiel vi.
— Kion vi volas diri?
— Ke li ne estis pli surprizita, ol vi ĵus estis.
Ŝi klopodis rideti, sed oni sentis, ke la atako trafis.
— Mi devintus reagi?
— Kiam oni anoncas, ke murdo estas okazonta en domo…
— Tio povas okazi en iu ajn domo, ĉu ne? Antaŭ la momento, kiam li iĝas krimulo, mi supozas, ke homo kondutas kiel alia, ke li estas kiel alia, se ne…
— Se ne, ni arestus antaŭe la estontajn murdistojn, ĝuste.
Plej kurioze estis, ke ŝi pensis pri tio, ĉar malmultaj homoj faris antaŭ Maigret, dum lia longa kariero, tiun tiel simplan rezonadon.
— Mi aperigis la anoncon. Hodiaŭ matene mi ricevis duan leteron.
Li enmanigis ĝin al ŝi, kaj ŝi legis ĝin kun la sama atento, sed ĉi-foje ankaŭ kun iu angoro.
— Mi ekkomprenas, — ŝi murmuris.
— Kion?
— Ke vi estas maltrankvila kaj ke vi persone prizorgas la enketon…
— Vi permesas, ke mi fumu?
— Bonvolu; tie ĉi ankaŭ mi rajtas fumi, kaj tiel ne estas en la plejmultaj oficejoj…
Ŝi ekbruligis cigaredon per simplaj gestoj, tute ne afektaj, kiel tiuj de tiom da virinoj. Ŝi fumis por malstreĉiĝi. Ŝi klinis sin iom malantaŭen sur sia artikita seĝo de tajpistino. La oficejo ne similis al komerca oficejo. La tablo de la skribmaŝino estis ja el metalo, sed ĝin flankis tre bela tablo en la stilo de Ludoviko la XIII-a.
— Ĉu la juna Parendon havas petoleman karakteron?
— Gus? Li estas tute la malo de petolulo. Li estas inteligenta, sed sekretema. En la liceo, li ĉiam estas la unua en sia klaso, kvankam li neniam studas.
— Kio estas lia pasio?
— Muziko kaj elektroniko… Li instalis en sia ĉambro perfektigitan sistemon de alta fideleco kaj li abonas nekalkuleble multajn sciencajn revuojn… Vidu, jen unu alveninta inter la ĉi-matenaj poŝtaĵoj… Estas mi, kiu metas ilin en lian ĉambron… La Elektroniko de morgaŭ.
— Ĉu li ofte eliras?
— Mi ne estas ĉi tie vespere. Mi opinias, ke ne.
— Ĉu li havas amikojn?
— Foje iu kamarado venas aŭskulti diskojn aŭ fari eksperimentojn kun li…
— Kiel li rilatas al sia patro?
Ŝajne surprizis ŝin la demando. Ŝi pripensis, ridetis por senkulpigi sin.
— Mi ne scias, kion respondi al vi. Jam kvin jarojn mi laboras por sinjoro Parendon. Tio estas nur mia dua posteno en Parizo.
— Kiu estis la unua?
— En komerca firmao de strato Réaumur. Mi estis malfeliĉa, ĉar la laboro ne interesis min.
— Kiu prezentis vin?
— Estis Renato… pardonu! sinjoro Tortu… kiu parolis al mi pri tiu posteno…
— Vi bone konis lin?
— Ni manĝis, vespere, en la sama restoracio de strato Caulaincourt…
— Vi loĝas en Montmartro?
— Placo Constantin-Pecqueur…
— Tortu estis via amiketo?
— Unue, li altas preskaŭ unu metron naŭdek… Poste, krom unufoje, okazis nenio inter ni…
— Krom unufoje?
— Mi havas instrukciojn esti tute sincera, ĉu ne?.. Iun vesperon, nelonge antaŭ mia eniro ĉi tien, ni iris kune al kinejo, sur placo Clichy, elirante el Ĉe Maŭrico… Ĉe Maŭrico, estas nia restoracio en la strato Caulaincourt…
— Ĉu vi ĉiam vespermanĝas tie?
— Preskaŭ ĉiuvespere… Mi estas parto de la meblaro…
— Kaj li?
— Pli malofte depost lia fianĉiĝo.
— Do, post la kino…
— Li petis mian permeson veni preni lastan glason ĉe mi… Ni jam estis trinkintaj kelkajn glasojn kaj mi estis iom ebria… Mi rifuzis, ĉar mi abomenas, ke viro penetras en mian hejmon… Tio estas fizika… Mi preferis sekvi lin al lia hejmo, strato de la Salikoj…
— Kial vi ne reiris tien?
— Ĉar tio ne funkciis, tion ni ambaŭ sentis… Ne akordiĝis niaj haŭtoj, verŝajne… Ni restis bonaj gekompanoj…
— Ĉu li baldaŭ edziĝos?
— Mi kredas, ke ne urĝas al li…
— Ankaŭ lia fianĉino estas sekretariino?
— Ŝi estas la asistantino de doktoro Parendon, la frato de la ĉefo…
Maigret fumis sian pipon per etaj elspiraĵoj, provante sorbiĝi per tiu tuta mondumo, kiun li ne konis la antaŭan tagon kaj kiu ĵus ekaperis en lia vivo.
— Ĉar ni pritraktas tiun temon, mi nun faros al vi alian maldiskretan demandon. Ĉu vi kuŝas kun sinjoro Parendon?
Tio estis ĉe ŝi kutima maniero. Ŝi atente aŭskultis la demandon, kun serioza mieno, atendis dum iom da tempo kaj, en la momento de respondo, ekridetis per rideto samtempe petola kaj spontana, dum ŝiaj okuloj fulmetis malantaŭ ŝiaj okulvitroj.
— Iusence, jes. Okazas, ke ni amoras, sed ĉiam ŝtele, kaj tial la vorto kuŝi ne ĝustas, ĉar ni neniam kuŝis unu apud la alia…
— Tortu sciis pri tio?
— Ni neniam parolis kune pri tio, sed li certe konjektas pri tio.
— Kial?
— Kiam vi pli bone konos la apartamenton, vi komprenos. Nu, kiom da homoj iras kaj venas la tutan tagon?.. Gesinjoroj Parendon, plus iliaj du gefiloj, tio estas kvar… Tri en la oficejo, tio estas sep… Ferdinando, la kuiristino, la ĉambristino kaj la mastrumistino atingas dek unu…Mi ne parolas pri la masaĝisto de la sinjorino, kiu venas kvar matenojn ĉiusemajne, nek pri ŝiaj fratinoj, nek pri la amikinoj de la fraŭlino…
» Kvankam la ĉambroj estas multaj, oni fine renkontiĝas… Ĉefe ĉi tie…
— Kial ĉi tie?
— Ĉar en tiu ĉi oficejo ĉiu provizas sin je papero, markoj, agrafoj… Se Gus bezonas ŝnureton, li venas por serĉi en miaj tirkestoj … Bambi ĉiam bezonas markojn aŭ glubendon… Koncerne la sinjorinon…
Li rigardis ŝin, scivolante la sekvon.
— Ŝi estas ĉie… Ŝi ofte eliras, vere, sed neniam eblas scii, ĉu ŝi estas ekstere aŭ hejme…Vi rimarkis, ke ĉiuj koridoroj kaj la plimulto el la ĉambroj estas provizitaj per planktapiŝo… Oni ne aŭdas ŝin veni… Malfermiĝas la pordo kaj oni vidas aperi iun, kiun oni ne atendis… Okazas, ekzemple, ke ŝi ŝovas mian pordon kaj murmuras, kvazaŭ ŝi erarus: “Ho! senkulpigu…”
— Ŝi estas scivolema?
— Aŭ neatenta… Aŭ eble estas manio…
— Ŝi neniam surprizis vin kun sia edzo?
— Mi ne certas… Iufoje, iom antaŭ Kristnasko, kiam oni kredis ŝin ĉe ŝia frizisto, ŝi eniris dum iu iom delikata momento…Ni havis tempon repreni sintenon, almenaŭ tion mi supozas, sed nenio estas certa… Ŝi ŝajnis tre natura kaj komencis paroli al sia edzo pri donaco, kiun ŝi ĵus aĉetis por Gus…
— Ŝi ne ŝanĝis sian sintenon al vi?
— Ne. Ŝi estas afabla kun ĉiuj, per tre propra afableco, iom kvazaŭ ŝi ŝvebus super ni por protekti nin… En la fundo de mia koro, mi foje kromnomas ŝin anĝelo…
— Vi ne amas ŝin?
— Mi ne farus el ŝi mian amikinon, se estas tio, kion vi aludas.
Eksonoris kaj la junulino abrupte ekstaris.
— Senkulpigu min. La ĉefo vokas min…
Ŝi jam staris ĉe la pordo, ekkaptinte pase stenografian blokon kaj krajonon.
Maigret restis sola rigardante; en la korto, kiun la suno ankoraŭ ne atingis, la ŝoforon, kiu nun frotpurigis la Rolls-Royce’on per ŝamo, fajfante gurdan kantaĵon.
Fraŭlino Svaga ne revenis kaj Maigret restis sidanta ĉe sia loko, apud la fenestro, ne perdante la paciencon, kvankam li abomenis la atendadon. Li povintus promeneti ĝis la fundo de la koridoro, al la oficejo okupata de Tortu kaj Julien Baud, sed li estis kvazaŭ senmovigita, kun duonfermitaj okuloj, rigardante jen unu objekton, jen alian.
La tablo, kiu servis kiel skribotablo, havis pezajn kverkajn piedojn kun sobraj skulptaĵoj kaj ĝi certe iam troviĝis en alia ĉambro. La supraĵo estis polurita per la tempo. Helbruna sorbpapero kun kvar ledaj anguloj servis kiel skribsubaĵo. La plumujo estis tre ordinara, el plasto, kaj enhavis fontoplumojn, krajonojn, gumon, skrapilon. Vortaro troviĝis sur la tablo ĉe la skribmaŝino
Iumomente li kuntiris la brovojn, ekstaris kvazaŭ malvolonte kaj venis rigardi la tablon pli proksime. Li ne eraris. Vidiĝis tie maldika entranĉo ankoraŭ freŝa, kian estus farinta akra skrapilo tranĉante paperfolion.
Apud la plumujo estis plata metala liniilo.
— Ankaŭ vi rimarkis ĝin?
Li eksaltis. Estis fraŭlino Svaga, kiu revenis kun sia stenografia libreto ĉiam enmane.
— Pri kio vi parolas?
— Pri la entranĉo… Ĉu ne estas bedaŭrinde difekti tiel belan tablon?
— Ĉu vi scias, kiu faris tion?
— Iu ajn povanta eniri en ĉi tiun ĉambron, do iu ajn. Mi ja diris al vi, ke ĉiu eniras ĉi tien kiel hejmen…
Tiel li ne bezonus serĉi. Jam la antaŭan tagon, li promesis al si observi la tablojn de la domo, ĉar li rimarkis, ke la papero estis tranĉita nete, kiel per folitranĉilo.
— Se tio ne ĝenas vin, sinjoro Parendon ŝatus vidi vin dum momento…
Maigret rimarkis, ke estis nenio skribita sur la stenografia libreto.
— Vi rakontis al li pri nia konversacio?
Ŝi respondis tute senĝene:
— Jes.
— Inkluzive pri tio, kio koncernas viajn rilatojn kun li?
— Kompreneble.
— Pro tio li vokis vin?
— Ne, li reale intencis peti informon pri la dosiero, super kiu li laboras…
— Mi revenos vidi vin post momento. Mi supozas, ke vi ne plu bezonas, ke oni anoncu min?
Ŝi ridetis.
— Li diris al vi iri kaj veni kiel hejme, ĉu ne?
Li do frapis al la alta kverka pordo, kies klapon li ŝovis kaj li trovis la vireton antaŭ lia vasta skribotablo, kiu hodiaŭ matene estis kovrita de dokumentoj kun oficiala aspekto.
— Eniru, sinjoro Maigret… Mi petas pardonon, ke mi interrompis vin… Mi cetere ne sciis, ke vi estis ĉe mia sekretariino… Vi do komencas scii iom pli multe pri nia domanaro… Ĉu estus maldiskrete peti vin ĵeti ekrigardon al la dua letero?
Maigret enmanigis ĝin al li volonte kaj ŝajnis al li, ke la vizaĝo, jam senkolora, iĝis vakseca. La bluaj okuloj jam ne fulmetis malantaŭ la dikaj okulvitroj, sed fiksiĝis al Maigret en angora demando.
— La krimo de nun povas okazi ĉiuhore… Tion vi kredas?
Maigret, kiu ankaŭ fiksrigardis lin, replikis nur:
— Kaj vi?
— Mi ne scias. Mi jam ne scias. Hieraŭ, mi prenis la aferon sufiĉe malgrave. Ne kredante al malbona ŝerco, mi inklinis opinii, ke tio estas eta venĝo samtempe perfida kaj naiva…
— Kontraŭ kiu?
— Kontraŭ mi, kontraŭ mia edzino, kontraŭ iu ajn el la domanaro… Lerta rimedo penetrigi la policon tien ĉi kaj turmenti nin per demandoj.
— Vi parolis pri tio al via edzino?
— Mi ja estis devigata, tial ke ŝi renkontis vin en mia oficejo.
— Vi povintus diri al ŝi, ke mi venis vidi vin por profesia demando…
La vizaĝo de Parendon esprimis dolĉan miron.
— Ĉu sinjorino Maigret kontentiĝus per tiaspeca klarigo?
— Mia edzino neniam faras demandojn al mi.
— La mia jes. Kaj ŝi ripetas ilin, kiel vi en viaj pridemandadoj, se mi fidas al la gazetoj, ĝis ŝi havas la impreson, ke ŝi tuŝis la fundon. Poste, laŭeble, ŝi komparkontrolas ilin per frazetoj, laŭŝajne negravaj, kiujn ŝi ĵetas al Ferdinando, al la kuiristino, al mia sekretariino, al la infanoj…
Li ne plendis. Li havis neniun acidecon en la voĉo. Prefere specon de admiro, entute. Li ŝajne parolis pri fenomeno, kies meritojn oni laŭdas.
— Kio estis ŝia reago?
— Ke temas pri venĝo de servisto…
— Ili havas kialon por plendi?
— Ili ĉiam havas kialon por plendi. Sinjorino Vauquin, la kuiristino, ekzemple, kiam ni havas vespermanĝon, laboras iom malfrue, dum la mastrumistino, kio ajn okazas, foriras je la sesa. Male, la mastrumistino perlaboras ducent frankojn malpli. Vi komprenas?
— Kaj Ferdinando?
— Ĉu vi scias, ke Ferdinando, tiel korekta kaj rigidafekta, estas ekslegiano[6], kaj li partoprenis en danĝeraj misioj? Neniu iras por vidi, kion li faras vespere super la garaĝoj, kiujn li akceptas, nek kien li iras…
— Ankaŭ vi inklinas opinii tiel?
La advokato hezitis unu sekundon kaj decidis esti sincera.
— Ne.
— Kial?
— Neniu el ili estus skribinta la frazojn, kiujn oni trovas en tiuj leteroj, uzinta iujn vortojn…
— Ĉu ekzistas armiloj en la domo?
— Mia edzino posedas du ĉaspafilojn, ĉar ŝi ofte estas invitita al ĉasadoj. Mi ne pafas.
— Pro via vido?
— Ĉar mi malamas mortigi bestojn.
— Ĉu vi havas revolveron?
— Malnovan braŭningon en tirkesto de mia noktotablo. Kutimo de multaj homoj, mi pensas. Oni opinias, ke se rompŝtelistoj…
Li dolĉe ridetis.
— Mi maksimume povus timigi ilin. Vidu…
Li malfermis tirkeston de sia skribotablo kaj eltiris skatolon de kartoĉoj.
— La revolvero estas en mia ĉambro, ĉe la alia fino de la apartamento, kaj la kartoĉoj estas tie ĉi, kutimo, kiun mi prenis, kiam la infanoj estis pli junaj kaj mi timis akcidenton.
» Tio pensigas al mi, ke ili havas nun pli ol la prudentaĝon kaj ke mi povus ŝargi mian braŭningon…
Li plu esploris la tirkeston kaj eltiris el ĝi ĉi-foje amerikan kaprompilon.
— Vi scias, el kie devenas ĉi tiu ludileto? Antaŭ tri jaroj mi havis la surprizon esti alvokita al la polica komisaro. Kiam mi estis tie, oni demandis min, ĉu mi havas filon antaŭnomatan Jacques. Li estis tiam dekdujara.
» Okazis kverelego inter buboj ĉe la elirejo de la liceo kaj la urbopolicano trovis tiun kaprompilon en la posedo de Gus…
» Mi demandis lin reveninte hejmen kaj eksciis, ke li akiris ĝin de kamarado interŝanĝe kontraŭ ses pakoj de maĉgumo!
Li ridetis, amuzita per tiu rememoro.
— Ĉu li estas perfortemulo?
— Li trapasis malfacilan periodon, inter dek du kaj dek tri jaroj. Okazis, ke li ekkoleregis violente, sed mallonge, precipe kiam lia fratino permesis al si rimarkon al li. Depost tiam, tio pasis. Pli ĝuste, mi opinius lin tro kvieta, tro soleca laŭ mia gusto…
— Li ne havas amikojn?
— Mi konas nur unu lian amikon, kiu iom ofte venas aŭskulti muzikon kun li, iun nomatan Génuvier, kies patro estas kukisto en Faubourg Saint-Honoré…Vi certe konas la nomon… La dommastrinoj venas de tre malproksime…
— Kun via permeso, mi nun reiros al via sekretariino…
— Kiel vi trovas ŝin?
— Inteligenta, samtempe spontana kaj pripensema…
Tio ŝajnis plaĉi al Parendon, kiu ronronis:
— Ŝi estas tre valora al mi…
Dum li denove ensorbiĝis en siajn dosierojn, Maigret reiris al fraŭlino Svaga en ŝia oficejo. Ŝi ne ŝajnigis laboron kaj videble atendis lin.
— Demando, kiu ŝajnos al vi ridinda, fraŭlino… Ĉu la filo de Parendon…
— Ĉiuj nomas lin Gus…
— Bone! Ĉu Gus jam amindumis vin?
— Li estas dekkvinjara.
— Mi scias. Estas ĝuste la aĝo de iuj sciemoj, aŭ de iuj sentimentalaj entuziasmigoj…
Ŝi pripensis. Kiel Parendon, ŝi prenis la tempon por pripensi antaŭ ol respondi, kvazaŭ li estus instruinta al ŝi la ekzaktecon.
— Ne, — ŝi fine diris. — Kiam mi ekkonis lin, li estis bubo, kiu venis peti de mi markojn por sia kolekto kaj kiu ŝteletis de mi nekredeblan kvanton da krajonoj kaj da glubendo. Iafoje ankaŭ, li petis mian helpon por siaj lernejaj taskoj.
Li sidiĝis kie vi estas kaj gravmiene rigardis min labori…
— Kaj nun?
— Li estas duonkape pli alta ol mi kaj razas sin de unu jaro. Se li okaze ŝteletas de mi ion, estas cigaredoj, kiam li forgesis aĉeti ilin.
Tiuokaze ŝi ekbruligis unu, dum Maigret malrapide ŝtopis la pipon.
— Liaj vizitoj ne oftiĝas?
— Male. Ŝajnas, ke mi diris al vi, ke li havas propran vivon ekster la familio, krom la manĝoj. Kaj eĉ li rifuzas sidi ĉetable, kiam estas gastoj kaj preferas manĝi en la kuirejo.
— Ĉu li bone rilatas kun la servistaro?
— Li ne faras distingon inter la homoj. Eĉ se li malfruiĝis, li ne akceptas, ke la ŝoforo konduku lin al la liceo pro timo esti vidata en limuzino antaŭ siaj kunlernantoj…
— Entute, ĉu li hontas loĝi en la domo kiel ĉi tiu?
— Jes, estas iom tiel.
— Ĉu liaj rilatoj kun la fratino pliboniĝis?
— Ne forgesu, ke mi ne ĉeestas en la manĝoj kaj ke mi malofte vidas ilin kune. Miaopinie, li rigardas ŝin kiel kuriozan estaĵon, kies mekanismon li provas kompreni, kvazaŭ li rigardus insekton…
— Kaj lia patrino?
— Ŝi estas iom bruema por li… Mi volas diri, ke ŝi ĉiam moviĝas, ke ŝi estas ĉiam parolanta pri multaj homoj…
— Mi komprenas… Kaj la junulino?.. Paulette, se mi bone memoras…
— Tie ĉi oni diras Bambi… Ne forgesu, ke ĉiu infano havas sian kromnomon… Gus kaj Bambi… Mi ne scias, kiel ili nomas min inter si; tio certe estas iom stranga…
— Kiel Bambi rilatas kun sia patrino?
— Malbone.
— Ili disputas?
— Eĉ ne. Ili apenaŭ interparolas…
— De kiu flanko venas la malamo?
— De Bambi… Vi vidos ŝin… Kvankam juna, ŝi prijuĝas la homojn ĉirkaŭ si kaj sentiĝas laŭ ŝia rigardo, ke ŝi ilin prijuĝas kruele…
— Nejuste?
— Ne ĉiam.
— Ŝi bone rilatas kun vi?
— Ŝi toleras min.
— Ĉu ŝi iam venas vidi vin en via oficejo?
— Kiam ŝi bezonas, ke mi tajpu por ŝi kurson aŭ ke mi fotokopiu dokumenton.
— Ĉu ŝi neniam parolas al vi pri siaj amikinoj, pri siaj amikoj?
— Neniam.
— Ĉu vi havas la impreson, ke ŝi konas viajn rilatojn kun sia patro?
— Mi foje demandis tion al mi. Mi ne scias. Iu ajn povas esti surprizinta nin nesciate de ni.
— Ŝi amas sian patron?
— Ŝi prenis lin sub sia protekto… Ŝi certe konsideras lin kiel viktimon de sia patrino kaj tial ŝi rankoras kontraŭ ŝi, ke ŝi okupas tro grandan lokon.
— Entute, en la familio, sinjoro Parendon ne ludas gravan rolon?
— Ne eminentan rolon…
— Li neniam provis?
— Eble iam, kiam mi ankoraŭ ne estis ĉi tie. Li certe konsciis, ke la batalo estis antaŭperdita kaj…
— … kaj li kuntiriĝis en sian konkon.
Ŝi ridis.
— Ne tiom, kiom vi kredas. Ankaŭ li scias, kio okazas… Li ne demandas, kiel sinjorino Parendon… Li nur aŭskultas, observas, deduktas… Li estas ege inteligenta homo…
— Mi havis tiun impreson…
Li vidis ŝin tute ravita. Pro tio, ŝi rigardis lin amike, kvazaŭ li ĵus konkerus ŝin. Li komprenis ke, se okazis al ŝi kuŝi kun Parendon, ne estis tial, ke li estas ŝia ĉefo, sed ĉar ŝi havas por li veran pasion.
— Mi vetas, ke vi ne havas amanton…
— Estas vere. Mi ne volas…
— Ĉu vi ne suferas, pro tio, ke vi vivas sola?
— Male. Havi iun apud mi estus por mi neelporteble… Des pli havi iun en mia lito…
— Neniam iu tempa kaprico?
Ĉiam tiu ioma hezito inter vero kaj mensogo.
— Kelkfoje… Sufiĉe malofte…
Kaj kun komika fiereco, ŝi aldonis, kvazaŭ ŝi eldirus kredokonfeson:
— Sed neniam en mia hejmo…
— Kiaj estas la rilatoj inter Gus kaj lia patro? Mi jam faris la demandon antaŭ momento, sed la konversacio deviis.
— Gus admiras lin. Sed li admiras lin de malproksime, ne montrante tion al li, kun speco de humileco…Vidu, por kompreni ilin, necesus, ke vi konu la tutan familion, kaj via enketo ne finiĝus…
» La apartamento, tion vi scias, estis tiu de sinjoro Gassin de Beaulieu kaj ĝi restas plena de rememoroj… De tri jaroj, la eksprezidanto estas kripla kaj ne forlasas sian kasteleton en Vendeo… Sed antaŭe li kelkfoje venis pasigi unu aŭ du semajnojn ĉi tie, kaj, tuj ĉe sia eniro, li estis denove la domestro…
— Vi do konis lin?
— Tre bone. Li diktis al mi sian tutan poŝtaĵaron.
— Kia homo li estas? Laŭ lia portreto…
— Tiu, kiu estas en la oficejo de sinjoro Parendon? Se vi vidis la portreton, vi vidis lin… Tiun oni nomas nekoruptebla kaj klera juĝisto… Ĉu vi komprenas, kion mi volas diri?.. Eminentulo, kiu promenis en la vivo pli granda ol nature, kvazaŭ li ĵus malsuprenirus de sia piedestalo…
» Dum tiuj restadoj devis esti neniu bruo en la apartamento. Oni paŝis piedpinte. Oni flustris. La infanoj, pli junaj ol nun, vivis en teruro… La patro de sinjoro Parendon, male, la kirurgo…
— Li ankoraŭ venas?
— Malofte. Tion mi estis dironta al vi. Vi konas lian legendon, kiel ĉiuj. Filo de kamparanoj de Berry, li ĉiam kondutis kiel kamparano, uzante volonte, eĉ en siaj lekcioj, krudan kaj bildoplenan lingvon.
» Li estis, antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ, forto de la naturo. Ĉar li loĝas tute proksime, en la strato Miromesnil, li ofte venis pase viziti nin kaj la infanoj adoris lin… Tio ne plaĉis al ĉiuj…
— Speciale al sinjorino Parendon…
— Fakte estis neniu simpatio inter ili… Mi scias nenion precize… La servistoj aludis violentan scenon, kiu estus okazinta… Ĉiaokaze li ne plu venas, kaj estas lia filo, kiu vizitas lin ĉiun duan aŭ trian tagon…
— Fine, Gassin-oj gajnis kontraŭ Parendon-oj.
— Pli ol vi kredas…
La aero estis blua pro la fumo de la pipo de Maigret kaj de la cigaredoj de fraŭlino Svaga. La junulino iris al la fenestro kaj pli malfermis ĝin por renovigi la aeron.
— Ĉar, — ŝi pludiris per amuza tono, — estas por la infanoj, la geonkloj, la gekuzoj… Sinjoro Gassin de Beaumont havis kvar filinojn kaj la tri aliaj loĝas ankaŭ en Parizo… Ili havas infanojn inter dek- kaj dudek-dujaraj… Ĉi-teme, unu el la junulinoj edziniĝis lastprintempe al oficiro, kiu havas sian oficejon ĉe la Mar-ministrejo… Tiom pri la klano Gassin de Beaulieu. Se vi deziras, mi faros por vi liston, kun la nomoj de la edzoj…
— Mi ne kredas, ke tio necesas en la nuna stato de la afero. Ĉu ili ofte venas ĉi tien?
— Jen unu, jen alia… Kvankam bone edziniĝintaj, kiel oni diras, ili daŭre rigardas tiun domon, kiel la familian domon…
— Dum…
— Vi komprenis antaŭ ol mi parolis al vi pri tio… La frato de sinjoro Parendon, Germain, estas kuracisto specialiĝinta en infana neŭrologio. Li edziĝis al eksaktorino, kiu restis juna kaj vigla…
— Li similas al…
Maigret estis iom ĝenata per sia demando kaj ŝi komprenis.
— Ne. Li estas tiel larĝa kaj potenca, kiel lia patro, multe pli ampleksa. Li estas tre bela viro, kiun oni surprize trovas tiel dolĉa. La geedzoj ne havas infanojn. Ili estas homoj, kiuj malofte eliras kaj gastigas nur kelkajn intimulojn…
— Sed ili ne venas ĉi tien… — suspiris Maigret, kiu komencis fari al si precizan tabelon pri la familio.
— Sinjoro Parendon vizitas ilin dum la vesperoj, kiam lia edzino havas briĝoludon, ĉar li abomenas kartludojn. Kelkfoje, sinjoro Germain venas kunrestadi kun li en la oficejo. Tion mi scias matene, kiam mi alvenas, ĉar la ĉambro tiam odoras je cigaro…
Ŝajnis, ke Maigret subite ŝanĝis tonon. Li ne iĝis pli minaca, nek severa, sed jam ne estis spuro de ŝercemo aŭ amuziĝo en lia voĉo kaj en lia rigardo.
— Aŭskultu min, fraŭlino Svaga. Vi respondis al mi, pri tio mi ne dubas, kun totala sincereco kaj vi eĉ kelkfoje iris renkonte al miaj demandoj. Restas al mi unu farenda al vi kaj mi petas vin esti tiel sincera. Ĉu vi opinias, ke tiuj leteroj estas ŝerco?
Ŝi respondis senhezite:
— Ne.
— Ĉu vi jam antaŭsentis, antaŭ ol ili estis skribitaj, ke iu dramo prepariĝis en ĉi tiu domo?
Ĉi-foje ŝi prenis sian tempon, ekbruligis novan cigaredon, lasis ĝin fali:
— Eble…
— Kiam?
— Mi ne scias… Mi serĉas… Eble post la ferioj… Ĉiuokaze ĉirkaŭ tiu periodo…
— Kion vi rimarkis?
— Nenion precize… Tio estis en la aero… Speco de premego, mi preskaŭ dirus…
— Kiu estas, laŭ vi, la minacata persono?
Ŝi abrupte ruĝiĝis kaj silentis.
— Kial vi ne respondas?
— Ĉar vi tre bone scias, kion mi diros: sinjoro Parendon.
Li ekstaris suspirante.
— Dankon. Mi kredas, ke mi sufiĉe turmentis vin ĉi-matene. Probable mi baldaŭ revenos vidi vin.
— Vi volas demandi la aliajn?
— Ne antaŭ la tagmanĝo. Estos baldaŭ estos la dek-dua. Sendube ĝis poste…
Ŝi rigardis lin foriri, granda kaj peza, aspektanta mallerta, kaj poste, subite, kiam la enirpordo estis refermita, ŝi ekploris.