Maigret povintus kredi, ke li eniris en alian apartamenton. Kiom la cetera domo estis orda, rigidigita en soleneco iam ordonita de prezidanto Gassin de Beaulieu, tiom la malordo kaj la malzorgo mirfrapis ekde la unua rigardo en la oficejo, kiun Renato Tortu okupis kune kun la juna Julien Baud.
Apud la fenestro skribotablo, kian oni trovas en ĉiuj negocoj, estis superŝutita per dosieroj, kaj estis verdaj dosierujoj sur bretaroj el abiligno, kiujn oni stakigis unu super la aliaj laŭmezure de la bezonoj. Estis eĉ iuj kuŝantaj sur la planko, senpere sur la vaksita pargeto.
Kaj la skribotablo de Julien Baud estis iama kuireja tablo kovrita per pakpapero fiksita per prempingloj, kaj ĉe la muro fotoj de nudaj virinoj, eltonditaj el magazinoj, estis algluitaj per glubendo. Baud estis okupata afrankante kovertojn, kiujn li pesis unuope, kiam la komisaro ŝovis la pordon. Li levis la kapon kaj rigardis lin sen miro, sen emocio, ŝajnante scivoli, kion li venis fari.
— Vi serĉas Tortu?
— Ne. Mi scias, ke li estas en la Palaco.
— Li baldaŭ revenos.
— Ne lin mi serĉas.
— Nu, kiun?
— Neniun.
Belkorpa knabo, rufhara, kun lentugoj sur la vangoj. Liaj fajencbluaj okuloj esprimis absolutan kvieton.
— Vi volas sidiĝi?
— Ne…
— Laŭ via plaĉo…
Li plupesis la leterojn, inter kiuj kelkaj estis grandformataj, el griza papero, kaj poste li konsultis libreton indikantan la poŝtajn tarifojn laŭ la landoj.
— Tio amuzas vin? — demandis Maigret.
— Sciu, ke por mi, ĉefe gravas esti en Parizo…
Li havis iom da alloga akcento, plidaŭrigis iujn silabojn.
— De kie vi venas?
— De Morges… Borde de Lemanlago… Ĉu vi konas?
— Mi trapasis…
— Estas bele, ĉu ne?
La “bele” iĝis beeele kaj la “ĉu ne” kantis.
— Estas bele, jes… Kion vi opinias pri tiu ĉi domo?
Li miskomprenis la sencon de la vorto “domo”.
— Ĝi estas granda…
— Kiel vi rilatas kun sinjoro Parendon?
— Mi ne multe vidas lin… Mi ĉi tie gluas la markojn, iras al la poŝto, faras la aĉetojn, ŝnurligas la pakojn… Mi ne estas iu tre grava… De tempo al tempo, la ĉefo eniras en la oficejon kaj frapetas mian ŝultron, demandante: “En ordo, junulo?”
» La servistoj nomas min la malgranda sviso, kvankam mi altas unu metron okdek ĉe la staturmezurilo.
— Ĉu vi bone rilatas kun fraŭlino Svaga?
— Ŝi estas afabla.
— Kion vi opinias pri ŝi?
— Ankaŭ ŝi, vi scias, estas ĉe la alia flanko de la muro, flanko de la ĉefo.
— Kion vi volas diri?
— Kion mi diras, jen… Ili havas sian laboron tie, kaj ni havas la nian… Kiam la ĉefo bezonas iun, ne estas mi, sed ŝi…
Estis naiveco sur lia vizaĝo, sed la komisaro ne estis certa, ke tiu naiveco ne estis ŝajna.
— Oni diras, ke vi volas iĝi teatra aŭtoro?
— Mi provas verki teatraĵojn… Mi jam verkis du, sed ili estas malbonaj… Kiam oni venas, kiel mi, de la kantono Vaud, necesas unue kutimiĝi al Parizo…
— Tortu helpas vin?
— Helpas min pri kio?
— Por koni Parizon… Ekzemple elirante kun vi…
— Li neniam eliris kun mi… Li havas ion alian por fari…
— Kion?
— Lia fianĉino, liaj kompanoj… Jam je mia alveturo en la Liona Stacidomo, mi komprenis… Tie ĉi, estas ĉiu por si…
— Ĉu vi ofte vidas sinjorinon Parendon?
— Sufiĉe ofte, precipe matene… Kiam ŝi forgesas telefoni al liveranto, ŝi venas al mi…
» — Mia eta Baud, vi estus afabla mendi femuraĵon kaj peti, ke oni tuj liveru ĝin… Se ili havos neniun, faru mallongan viziton al la buĉisto, ĉu vi bonvolas?
» Tiam mi iras al la buĉisto, al la fiŝvendisto, al la spicisto… Mi iras al ŝia botisto, se estas skrapeto ĉe iu ŝuo… Estas ĉiam mia eta Baud… Fari tion aŭ glui markojn…
— Kion vi opinias pri ŝi?
— Eble mi metos ŝin en unu el miaj teatraĵoj.
— Ĉar ŝi estas malmulte ordinara persono?
— Estas neniu ordinara, ĉi tie… Ĉiuj estas frenezaj…
— Ankaŭ via ĉefo?
— Li estas inteligenta, estas certe: se ne tiel, li ne farus la metion, kiun li faras, sed li estas maniulo, ĉu ne?.. Per la tuta mono, kiun li perlaboras, li povus tamen fari ion alian, ol resti sidanta malantaŭ sia skribotablo aŭ en fotelo… Li ne estas tre fortika, certe, sed tio ne malhelpas…
— Vi konis liajn rilatojn kun fraŭlino Svaga?
— Ĉiuj scias tion… Sed li povus havi por si dek, li povus havi cent, se vi vidas, pri kio mi aludas…
— Kaj liaj rilatoj kun sia edzino?..
— Kiuj rilatoj? Ili vivas en la sama domo, renkontiĝas en la koridoroj, kiel homoj kruciĝas sur la trotuaro… Iam, mi devis eniri en la manĝo-ĉambron dum la tagmanĝo, ĉar mi estis sola en la oficejo kaj ĵus ricevis urĝan telegramon… Nu! ĉiuj sidis kiel, en restoracio, vespermanĝantoj, kiuj ne konas sin…
— Vi ŝajnas ne tre ami ilin…
— Mi ne tiel malbone sukcesis… Ili provizas min per teatraj personoj…
— Komikaj?
— Komikaj kaj dramaj samtempe… Kiel la vivo…
— Ĉu vi aŭdis pri la leteroj?
— Kompreneble…
— Ĉu vi havas ideon pri tiu, kiu skribis ilin?
— Povus esti ĉiuj… Povus esti mi…
— Vi faris tion?
— Ne… Mi ne pensis pri tio…
— Ĉu la junulino bone rilatas kun vi?
— Fraŭlino Bambi?
Li ŝultrolevis.
— Mi scivolas, ĉu ŝi rekonus min sur la strato. Kiam ŝi bezonas ion, paperon, tondilon, kion ajn, ŝi eniras kaj servas sin dirante nenion, kaj poste same foriras…
— Orgojla?
— Eble ne… Eble tio estas ŝia karaktero?..
— Ĉu ankaŭ vi kredas, ke povus okazi dramo?
Li rigardis Maigret per siaj grandaj bluaj okuloj.
— Dramo povas okazi ĉie… Vidu, lastan jaron, iun tagon kun tiel bela suno kiel hodiaŭ, bona maljunulineto, kiu trotetis, estis faligata per aŭtobuso ĝuste antaŭ sia domo… Nu, kelkajn sekundojn antaŭe, ŝi ne sciis tion…
Aŭdiĝis rapidaj paŝoj en la koridoro. Knabo pli malpli tridekjara, brunulo, mezkreska, haltis abrupte en la pordokadro.
— Eniru, sinjoro Tortu…
Li havis tekon enmane kaj aspektis grava.
— Komisaro Maigret, mi supozas?
— Via supozo estas ĝusta.
— Ĉu min vi volas vidi? Ĉu vi longe atendis min?
— Fakte, mi atendas neniun…
Li estis iom bela knabo, kun malhelaj haroj, bone desegnitaj trajtoj, agresiva rigardo. Oni divenis lin decida sukcesi en la vivo.
— Ĉu vi ne sidiĝas? — li demandis paŝante al la skribotablo, sur kiun li metis sian tekon.
— Mi restis sidanta grandan parton de la tago. Ni babilis, via juna kolego kaj mi…
La vorto kolego videble ŝokis Renaton Tortu, kiu ĵetis malbonan rigardon al la Vaudano.
— Mi havis gravan aferon en la Justicpalaco…
— Mi scias… Ĉu vi ofte pledas?
— Ĉiufoje, kiam akordiĝo montriĝas neebla… Magistro Parendon malofte aperas persone antaŭ la juĝistoj… Ni preparas la dosierojn, kaj estas mi, kiu poste estas komisiita…
— Mi komprenas…
Tiu homo ne dubis pri sia graveco.
— Kion vi opinias pri magistro Parendon?
— Kiel homo aŭ kiel juristo?
— Ambaŭ.
— Kiel juristo, li delonge superas ĉiujn siajn kunfratojn, kaj neniu estas tiel lerta kiel li por malkovri la malfortan punkton en la argumentado de la kontraŭulo.
— La homo?
— Laborante por li, estante, por tiel diri, lia sola kunlaboranto, mi devas ne prijuĝi lin tiurilate.
— Vi trovas lin vundebla?
— Mi ne estus pensinta pri tiu vorto… Mi diru, ke ĉe lia loko kaj en lia aĝo, mi havus pli aktivan vivon…
— Ĉeestante en la akceptoj, kiujn donas lia edzino, ekzemple, irante al teatro kun ŝi aŭ vespermanĝante en la urbo?
— Eble… Oni ne vivas nur inter libroj kaj dosieroj…
— Ĉu vi legis la leterojn?
— Magistro Parendon montris al mi iliajn fotokopiojn.
— Vi kredas je ŝerco?
— Eble… Mi konfesas al vi, ke mi ne multe pensis pri tio…
— Ili tamen anoncas dramon pli malpli baldaŭan en la domo…
Tortu diris nenion. Li eltiris paperojn el sia teko kaj ordigis lin en la dosierujojn.
— Ĉu vi edzinigus junulinon, kiu estus sinjorino Parendon pli juna?
Tortu rigardis lin kun miro.
— Mi estas jam fianĉo, ĉu oni ne diris tion al vi? Do tute ne temas…
— Tio estas maniero demandi vin, kion vi opinias pri ŝi…
— Ŝi estas aktiva, inteligenta kaj ŝi kapablas prizorgi rilatojn kun…
Li rapide rigardis direkte al la pordo, kaj oni ekvidis, en ties kadro, tiun, pri kiu oni precize nun estis parolanta. Ŝi surhavis mantelon el leoparda pelto sur robo el nigra silko. Aŭ ŝi estis elironta, aŭ ŝi jam revenis.
— Vi estas ankoraŭ ĉi tie, — ŝi miris fiksante rigardon fridan kaj trankvilan al la komisaro.
— Kiel vi vidas…
Estis malfacile scii, kiom longe ŝi estis en la koridoro kaj kiun parton de la konversacio ŝi aŭdis. Maigret komprenis, kion fraŭlino Svaga esprimis parolante pri domo, kie oni neniam sciis, ĉu oni estas gvatita.
— Mia eta Baud, ĉu vi volas telefoni tuj al la grafino de Prange, ke mi havos almenaŭ kvaronhoran malfruiĝon, ĉar mi lastmomente estis retenita? Fraŭlino Svaga estas okupita kun mia edzo kaj tiuj sinjoroj…
Ŝi eliris post lasta kaj malmilda rigardo al Maigret. Julien Baud ŝaltis la telefonon. Koncerne Tortu, li certe estis kontenta ĉar, se sinjorino Parendon aŭdis liajn lastajn respondojn, ŝi povis nur esti dankema al li.
— Ha lo!.. Ĉu mi bone estas ĉe grafino de Prange?..
Maigret iom ŝultrolevis kaj eliris el la ĉambro. Julien Baud amuzis lin kaj li ne certis, ke la knabo ne faros karieron de drama aŭtoro. Koncerne Tortu, li ne ŝatis lin, nenial. La pordo de fraŭlino Svaga estis malferma, sed la oficejo estis malplena. Preterpasante la kabineton de Parendon, li aŭdis murmuron de voĉoj.
En la momento, kiam li atingis la vestejon por preni sian ĉapelon, Ferdinando ekaperis kvazaŭ hazarde.
— Ĉu vi staras la tutan tagon apud la pordo?
— Ne, sinjoro komisaro… Mi nur pensis, ke vi baldaŭ eliros… La sinjorino eliris antaŭ kelkaj minutoj…
— Mi scias… Ĉu vi estis en malliberejo, Ferdinando?
— Nur militista malliberejo, en Afriko…
— Vi estas franco?
— Mi estas el Aubagne…
— Kial do vi rekrutiĝis ĉe Fremdula Legio?
— Mi estis juna… Mi faris kelkajn stultaĵojn…
— En Aubagne?
— En Toulon… Pro malbonaj amikiĝoj… Jen… Kiam mi ekkomprenis, ke tio malbone finiĝos, mi rekrutiĝis ĉe la Legio, dirante, ke mi estas belgo…
— Ĉu vi poste ne plu havis problemojn?
— Jam ok jarojn mi estas je la servo de sinjoro Parendon kaj li neniam plendis pri mi…
— Vi ŝatas tiun postenon?
— Estas ja pli malbonaj…
— Sinjoro Parendon estas afabla kun vi?
— Li estas elstare bona homo…
— Kaj la sinjorino?
— Inter ni dirite, ŝi estas kamelo.
— Ŝi turmentadas vin?
— Ŝi turmentadas ĉiujn… Ŝi estas ĉie, okupiĝas pri ĉio, plendas pri ĉio… Feliĉe mi havas mian ĉambron super la garaĝo…
— Por akcepti viajn amatinetojn?
— Se mi malfeliĉe farus tion, kaj ŝi tion ekscius, ŝi tuj maldungus min… Laŭ ŝi, la servistoj devus esti kastritaj… Ne, sed esti tie ebligas al mi libere spiri…Tio ankaŭ ebligas al mi eliri, kiam mi deziras, kvankam mi estas konektita kun la apartamento per sonorilo kaj supozata esti vokebla, kiel ŝi diras, dudek kvar horojn dum la tuta tago…
— Ŝi jam vokis vin nokte?
— Tri- aŭ kvarfoje… Sendube por certiĝi, ke mi estis tie…
— Je kiu preteksto?
— Iam, ŝi estis aŭdinta suspektindan bruon kaj ŝi faris kun mi la rondiron tra la ĉambroj por serĉi rompŝteliston…
— Tio estis kato?
— Estas nek kato, nek hundo en la domo… Tion ŝi ne elportus… Kiam sinjoro Gus estis pli juna, li petis junan hundon kiel Kristnaskan donacon, sed li ricevis anstataŭe elektran trajnon… Mi neniam vidis knabon tiel furioziĝi…
— La aliajn fojojn…
— Alian fojon, estis brulodoro… La trian… Atendu… Ha! jes… Ŝi aŭskultis ĉe la pordo de la sinjoro kaj ne aŭdis lian spiron… Ŝi sendis min vidi, ĉu nenio okazis al li…
— Ĉu ŝi ne povis iri mem?
— Mi supozas, ke ŝi havis siajn kialojn… Rimarku, ke mi ne plendas… Ĉar ŝi eliras ĉiun posttagmezon kaj preskaŭ ĉiuvespere, estas longaj momentoj de trankvilo…
— Vi bone rilatas al Liza?
— Ne tro malbone… Ŝi estas bela knabino… Dum iu tempo…Nu, vi komprenas, kion mi volas diri… Ŝi bezonas ŝanĝi… Preskaŭ ĉiun sabaton estas alia… Do, ĉar mi ne ŝatas partigi…
— Sinjorino Vauquin?
— Maljuna bovino!
— Ŝi ne amas vin?
— Ŝi kalkulas niajn porciojn, kvazaŭ ni estus pensionuloj kaj ŝi estas ankoraŭ pli strikta por vino, sendube ĉar ŝia edzo estas ebriulo, kiu batas ŝin almenaŭ du fojojn en la semajno… Pro tio, ŝi rankoras kontraŭ ĉiuj viroj…
— Sinjorino Marchand?
— Mi vidas ŝin nur ŝovantan sian polvosuĉilon… Tiu virino ne naskiĝis por paroli, sed por movi la lipojn, kiam ŝi estas sola… Eble ŝi recitas preĝojn?..
— La fraŭlino?
— Ŝi ne estas fiera nek afektema… Domaĝe, ke ŝi ĉiam estas tiel malgaja.
— Vi kredas, ke ŝi havas amĉagrenon?
— Mi ne scias. Eble estas la aero de la domo…
— Vi aŭdis pri la leteroj?
Li ŝajnis ĝenata.
— Prefere diri al vi la veron… Jes… Sed mi ne legis ilin…
— Kiu parolis al vi pri ili?
Ankoraŭ pli ĝenata, li ŝajnigis serĉi en sia memoro.
— Mi ne scias…Mi iras, mi venas, mi diras kelkajn vortojn al unu, kelkajn vortojn al alia…
— Fraŭlino Svaga?
— Ne, ŝi neniam parolas pri la aferoj de la sinjoro.
— Sinjoro Tortu?
— Tiu ĉi rigardas min, kvazaŭ li estus dua ĉefo.
— Julien Baud?
— Eble… Vere, mi jam ne scias… Eble estis en la servistejo…
— Vi scias, ĉu estas armiloj en la domo?
— La sinjoro havas kolton 38 en la tirkesto de sia noktotablo, sed mi neniam vidis kartoĉojn en la ĉambro.
— Estas vi, kiu ordigas lian ĉambron?
— Tio estas parto de miaj funkcioj. Mi ankaŭ servas ĉetable, kompreneble.
— Vi ne konas aliajn armilojn?
— La ludileto de la sinjorino, iu 6.33 fabrikita en Herstal… Necesus pafi el proksime por suferigi iun…
— Ĉu vi sentis, lastatempe, iun ŝanĝon en la etoso de la domo?
Li ŝajnis serĉi.
— Estas eble. Ĉetable, ili neniam multe interparolas. Nun, mi povus diri, ke ili jam tute ne interparolas… Kelkfoje nur kelkajn frazojn inter sinjoro Gus kaj la fraŭlino…
— Vi kredas je la leteroj?
— Proksimume kiel je astrologio… Laŭ la horoskopoj de la gazeto, mi devus, almenaŭ unufoje en ĉiu semajno, ricevi grandan monsumon…
— Vi do ne opinias, ke io povas okazi?
— Ne pro la leteroj.
— Pro kio?
— Mi ne scias…
— Sinjoro Parendon ŝajnas al vi bizara?
— Dependas de tio, kion oni nomas bizara… Ĉiu havas sian propran ideon pri la vivo, kiun li havas… Se li estas kontenta tiel… Ĉiuokaze, li ne estas freneza… Mi eĉ dirus: male…
— Estus ŝi, kiu estus freneza?
— Ankaŭ ne! Ho tute ne! Tiu virino estas ruza kiel vulpo…
— Mi dankas vin, Ferdinando.
— Mi faris mian plejeblon, sinjoro komisaro… Mi spertis, ke kun la polico estas pli bone malkaŝe paroli…
La pordo refermiĝis malantaŭ Maigret, kiu piede malsupreniris la larĝan ŝtuparon kun balustrado el fera artaĵo. Li mansignis al la pordisto galonita kvazaŭ pordisto de palaco kaj retrovis kun ĝua suspiro la freŝan eksteran aeron.
Li rememoris pri simpatia startrinkejo ĉe la angulo de la aveno Marigny kaj de la strato de la Cirko, kaj li baldaŭ alkubutiĝis al ties verŝtablo. Li serĉis kion li trinku, kaj fine mendis grandan glason da biero. La atmosfero de la Parendon-oj ankoraŭ gluiĝis al lia korpo. Sed ĉu ne estus same, se li estus pasinta tiom da tempo en kiu ajn familio?
Eble pli malaltgrade. Sendube li estus trovinta la samajn rankorojn, la samajn etanimecojn, la samajn timoj, ĉiuokaze la saman nekoherecon.
— Ne filozofu, Maigret!
Ĉu li ne malpermesis al si, principe, pensi? Bone! Li ne vidis la du infanojn, nek la kuiristinon, nek la mastrumistinon. Li nur ekvidis de malproksime la ĉambristinon en nigra uniformo, broditaj antaŭtuketo kaj kufo.
Ĉar li troviĝis ĉe la angulo de strato de la Cirko, li memoris pri doktoro Martin, la persona kuracisto de Parendon.
— Kiom mi ŝuldas?
Li ekvidis lian ŝildon antaŭ la konstruaĵo, supreniris al la tria etaĝo, estis enkondukita en atendejon, kie troviĝis jam tri personoj kaj, senkuraĝigita, li foriris.
— Vi ne atendas la doktoron?
— Mi ne venis por konsulto… Mi telefonos al li…
— Kiu nomo?
— Komisaro Maigret…
— Ĉu vi ne volas, ke mi avertu lin, ke vi estas ĉi tie?
— Mi preferas ne atendigi pli longe liajn pacientojn.
Estis la alia Parendon, la frato, sed ankaŭ li estis kuracisto kaj Maigret sufiĉe bone konis, dank’ al sia amiko Pardon, la vivon de la parizaj kuracistoj.
Li ne emis preni aŭtobuson, nek la metroon. Li sentis sin laca, ŝvela pro laceco, kaj lasis sin fali sur la benkon de taksio.
— Quai des Orfèvres…
— Jes, sinjoro Maigret…
Tio jam ne plezurigis lin. Antaŭe, li iom fieris, ke oni tiel rekonis lin sed, de kelkaj jaroj, tio pli iritis lin.
Kiel li aspektus, se nenio okazus ĉe la avenuo Marigny? Li eĉ ne kuraĝis paroli pri la leteroj ĉe la raporto. De du tagoj, li neglektis sian oficejon, pasigis la plej grandan parton de sia tempo en apartamento, kie homoj havis vivon, kiu ne koncernis lin.
Estis kurantaj aferoj, feliĉe ne tre gravaj, pri kiuj li tamen devis zorgi.
Ĉu estis la leteroj, kaj plie la telefonvoko de la dek-dua, kiuj misformis lian vidon de la homoj? Li ne povis pensi pri sinjorino Parendon kiel pri ordinara virino, kiun oni renkontas surstrate. Li revidis ŝin, patosan en la tuta bluo de ŝia buduaro kaj de ŝia negliĝo, ludantan antaŭ li specon de tragedio.
Ankaŭ Parendon ĉesis esti homo kiel la aliaj. La gnomo rigardis lin per siaj helaj okuloj, kiujn dikigis la dikaj okulvitroj, kaj Maigret vane provis legi en ili lian penson.
La aliaj… fraŭlino Svaga… Tiu granda rufa diablo, Julien Baud… Tortu subite rigardanta al la pordo, kie sinjorino Parendon aperis kvazaŭ mirakle…
Li ŝultrolevis kaj, ĉar la veturilo haltis antaŭ la pordo de K. P., li esploris siajn poŝojn serĉante monon.
Deko da inspektoroj, ĉiuj havantaj problemon por submeti al li, pasis tra lia oficejo. Li legis la poŝtaĵojn alvenintajn dum lia foresto, subskribis stakon da dokumentoj, sed dum la tuta tempo, kiam li tiel laboris en la orumita kvieto de sia oficejo, la domo de avenuo Marigny restis kiel fono.
Li sentis ĝenon, kiun li ne sukcesis forigi. Kaj tamen li faris ĝis nun ĉion, kio estis ebla al li. Neniu krimo, neniu delikto okazis. Neniu oficiale vokis la policon por preciza faro. Neniu plendo estis depoziciita.
Li tamen dediĉis horojn por studi la malgrandan mondon, kiu gravitis ĉirkaŭ Emilo Parendon.
Li vane serĉis precedencon en sia memoro. Li tamen konis la plej diversajn situaciojn.
Je la kvina kaj kvarono, oni alportis al li pneŭmatikan depeŝon, kiu ĵus alvenis kaj li tuj rekonis la bastonetajn literojn.
La stampo indikis, ke la letero estis enpoŝtigita je la dek-sesa horo tridek ĉe la poŝtoficejo de strato de Miromesnil. Tio estas kvaronhoron post lia foriro el ĉe Parendon.
Li detondis la bendon laŭ la punktolinio. Pro la dimensioj de la folio, la literoj estis pli malgrandaj ol en la antaŭaj mesaĝoj kaj Maigret povis konstati, komparante ilin, ke ĉi tiu estis skribita pli rapide, kun malpli da zorgo, eble en speco de febro.
Sinjoro fakkomisaro,
Kiam mi skribis al vi mian unuan leteron kaj petis vin respondi al mi pere de anonceto, mi ne povis imagi al mi, ke vi pelus vin, kun mallevita kapo, en tiun aferon, pri kiu mi intencis, sekve, doni al vi nemalhaveblajn precizigojn.
Via trohastemo fuŝis ĉion kaj nun vi certe konscias mem, ke vi vadas. Hodiaŭ vi, por tiel diri, provokis la murdiston kaj mi estas konvinkita, ke kaŭze de vi, li sentos sin devigata frapi.
Mi eble eraras, sed mi kredas, ke tio estos en la venontaj horoj. Mi jam ne povas helpi vin. Mi bedaŭras tion. Mi ne rankoras kontraŭ vi.
Maigret legis kaj relegis tiun bileton gravmiene, paŝis al la pordo por voki Janvier kaj Lapointe. Lucas forestis.
— Legu tion, infanoj…
Li observis ilin kun certa malkvieteco, kvazaŭ por malkovri, ĉu iliaj reagoj estas la samaj, kiel la liaj. Ili ja ne estis toksitaj per la horoj pasigitaj en la apartamento. Ili juĝis por tiel diri laŭ pruvopecoj.
Kune klinitaj super la folio, ili elmontris kreskantan intereson, fariĝis zorgoplenaj.
— Ŝajnas, ke tio preciziĝas, — flustris Janvier metante la pneŭmatikan depeŝon sur la tablon.
Lapointe, siaflanke, demandis:
— Al kio similas tiuj homoj?
— Al ĉiuj kaj al neniu… Kion mi demandas al mi, estas, kion ni povas fari… Mi ne povas lasi homon konstante en la apartamento, kaj cetere tio neniel utilus… La lokaloj estas tiel vastaj, ke kio ajn povas okazi ĉe unu ekstremo, sen tio, ke oni rimarkas ĝin ĉe la alia ekstremo… Postenigi iun en la konstruaĵo?.. Tion mi faros ĉi-nokte, pro konscienco-skrupulo, sed se tiu mesaĝo ne estas ŝerco, la frapo ne venos de ekstere…
» Vi estas libera, Lapointe?
— Mi havas nenion specialan por fari, ĉefo.
— Tiukaze vi iros tien. En la pordistejo, vi trovos la pordiston, iu Lamure, kiu iam laboris en strato de Saussaies. Vi pasigos la nokton en la ĉambro, grimpante de tempo al tempo al la unua etaĝo. Petu Lamure, ke li donu al vi liston de la loĝantoj de la konstruaĵo, ankaŭ de la servistaro, kaj kontrolu la enirojn kaj elirojn…
— Mi komprenas.
— Kion vi komprenas?
— Ke tiamaniere, se okazos io, ni havos almenaŭ bazon…
Estis vere, sed la komisaro malinklinis prikonsideri la situacion sub tiu angulo. Se okazus io… Bone! Ĉar ne temis pri ŝtelo, povus temi nur pri murdo… Kies murdo?.. Farota de kiu?..
Homoj estis parolintaj al li, estis respondintaj al liaj demandoj, ŝajnis konfesdoni. Ĉu estis lia afero prijuĝi, diable, kiu mensogas aŭ kiu diras la veron, aŭ ankoraŭ, en tiu tuta historio, ĉu iu estas freneza?
Li iris kaj venis en sian oficejon per grandaj paŝoj preskaŭ rabiaj kaj parolis kvazaŭ por si mem, dum Lapointe kaj Janvier interŝanĝis rigardojn.
— Estas tre simple, sinjoro komisaro… Oni skribas al vi por diri al vi, ke oni mortigos… Tamen, oni ne povas anonci antaŭe, kiu mortigos la alian, nek kiam, nek kiel… Kial oni direktas sin al vi?.. Kial averti vin?.. Nenial… Por ludi…
Li ekkaptis pipon, kiun li ŝtopis per nervozaj puŝoj de la montrofingro.
— Por kiu oni prenas min, fine?.. Se okazos io, kiel ili diras, oni asertos, ke tio estas mia kulpo… Tiu helblua paperĉifaĵo jam asertas tion… Mi, onidire, agis tro rapide… Kio estis farenda?..
» Atendi, ĝis mi ricevos mortanoncon? Bone! Kaj, se okazos nenio, mi aspektos kiel kreteno, mi estos la sinjoro, kiu malŝparis dum du tagoj la monon de la impostpagantoj.
Janvier konservis sian seriozecon, sed Lapointe ne povis reteni sin de rideto kaj Maigret rimarkis tion. Lia kolero restis dummomente nedecidita kaj li fine ridetis siavice frapetante la ŝultron de sia kunlaboranto.
— Senkulpigu min, infanoj. Tiu afero fine incitegas min. Tie, ĉiuj paŝas sur la piedpintoj, kaj ankaŭ mi komencis paŝi sur la piedpintoj, kvazaŭ paŝante sur ovoj…
Ĉi-foje pro la bildo de Maigret paŝanta sur ovoj, ankaŭ Janvier estis devigata ridi.
— Tie ĉi, almenaŭ, mi povas eksplodi… Jen estas… Ni serioze parolu… Vi, Lapointe, povas foriri, manĝi ion kaj iri okupi vian postenon en avenuo Marigny… Se io ajn suspektinda okazos, ne hezitu telefoni al mi, eĉ meze en la nokto, al la bulvardo Richard-Levoir…
» Bonan nokton, oldulo… Ĝis morgaŭ… Ni anstataŭos vin ĉirkaŭ la oka matene…
Li iris loki sin antaŭ la fenestron kaj, kun la rigardo sekvanta la fluon de Sejno, daŭrigis, parolante al Janvier:
— Vi enketas nuntempe?
— Mi arestis la du etajn knabojn hodiaŭ matene, du deksesjarajn bubojn… Vi pravis…
— Ĉu vi volas, morgaŭ, iri anstataŭigi Lapointe?.. Tio ŝajnas idiotaĵo, mi scias, sed mi sentas min devigata preni tiujn antaŭzorgojn, kiuj ĉiel servas por nenio…
» Vi vidos, ke, se io okazos, ĉiuj ekscitiĝos kontraŭ mi…
Dum li prononcis la lastan frazon, lia rigardo fiksiĝis sur unu el la kandelabroj de la ponto Saint-Michel.
— Donu al mi la pneŭmatikan depeŝon…
Unu vorto revenis al li, pri kiu li ne atentis antaŭe, kaj li demandis al si, ĉu lia memoro ne trompis lin.
… mi estas konvinkita, ke kaŭze de vi, li sentos sin devigata frapi…
La vorto frapi ja estis tie. Kompreneble, tio povis signifi frapi per granda bato. Sed, en la tri biletoj, la anonima korespondanto montris certan zorgegon pri la elekto de la vortoj.
— Frapi, ĉu vi aŭdas? La viro kaj la virino, ĉiu havas revolveron. Mi ĵus intencis peti ilin, ke ili donu tiujn al ni, iom kiel oni forprenas alumetojn de infanoj. Sed mi ne povas forpreni de ili ĉiujn kuirejajn tranĉilojn nek ĉiujn papertranĉilojn… Oni frapas ankaŭ per fajrohundoj, kaj ĉar ne mankas tie kamenoj… Nek kandelingoj… Nek statuoj…
Subite ŝanĝante la tonon, li eldiris:
— Provu do fari por mi telefonparolon kun Germain Parendon… Li estas neŭrologo, kiu loĝas en la strato d’Aguesseau, la frato de mia Parendon…
Li profitis la okazon por rebruligi sian pipon. Sidante sur la angulo de la skribotablo, Janvier manipulis la aparaton.
— Ha lo! Mi bone estas ĉe doktoro Parendon?.. Tie ĉi K. P., fraŭlino… La oficejo de komisaro Maigret… La komisaro tre dezirus diri kelkajn vortojn al la doktoro… Kiel?.. en Nico?.. Jes… Momenton…
Ĉar Maigret mansignis al li.
— Demandu ŝin, en kiu hotelo li loĝas…
— Vi estas ankoraŭ ĉe la telefono? Ĉu vi povus diri al mi, kie la doktoro loĝas tie? Ĉe Negresco? Jes, tion mi supozas… Mi tamen provos…
— Dum konsultado?
— Ne! Kongreso de infana neŭrologio. Laŭdire la programo estas tre ŝarĝita kaj morgaŭ la doktoro devas prezenti raporton…
— Voku Negrescon… Estas la sesa. La laborkunsido certe jam finiĝis… Je la oka, ili certe havos grandan bankedon, ĉe la prefektejo aŭ aliloke… Se ne, iun ajn koktelon…
Ili devis atendi dekon da minutojn ĉar Negresco estis ĉiam okupita.
— Ha lo!.. Tie ĉi la K. P. en Parizo, fraŭlino… Bonvolu kunligi min kun doktoro Parendon, mi petas… Parendon, jes… Li estas unu el la kongresanoj…
Janvier metis la manon sur la aparaton.
— Ŝi iras por vidi, ĉu li estas en sia ĉambro aŭ ĉe la koktelo, kiu okazas nun en la granda salono de la interetaĝo…
— Ha lo!.. Jes, doktoro… Senkulpigu min… Mi kunigas vin kun komisaro Maigret…
Tiu ĉi prenis mallerte la aparaton ĉar, lastmomente, li ne plu sciis, kion diri.
— Senkulpigu min, ke mi ĝenas vin, doktoro…
— Mi estis relegonta lastfoje mian raporton…
— Tion mi supozis…Hieraŭ kaj hodiaŭ, mi pasigis iom longajn momentojn kun via frato…
— Kiahazarde vi renkontiĝis?
La voĉo estis gaja, simpatia, multe pli juna, ol Maigret pensis.
— Tio estas iom komplika afero, kaj tial mi permesis al mi voki vin…
— Ĉu mia frato havas malagrablaĵojn?
— Ĉiaokaze, ne el tiuj, kiuj koncernas nin…
— Ĉu li estas malsana?
— Kion vi opinias pri lia sano?
— Li aspektas multe pli gracila kaj malforta, ol li fakte estas. Mi estus nekapabla rezisti al la tuta laborego, kiun li foje faras en kelkaj tagoj…
Necesis ja daŭrigi ĝis la fino.
— Mi klarigos al vi kiel eble plej mallonge la situacion. Hieraŭ matene, mi ricevis anoniman leteron anoncantan al mi, ke krimo estis probable okazonta…
— Ĉe Emilo?
La voĉo estis ridema.
— Ne. Estus tro longe rakonti al vi, kiel ni alvenis ĝis la apartemento de via frato. Ĉiaokaze, la letero kaj la sekvanta nepre eliris el lia hejmo, ambaŭ skribitaj sur lia leterpapero, kies leterfronton oni fortranĉis…
— Mi supozas, ke mia frato trankviligis vin?.. Tio estis blago de Gus, ĉu ne?..
— Laŭ mia scio, via nevo ne estas inklina al ŝercoj…
— Estas ĝuste… Ankaŭ ne Bambi, cetere… Mi ne scias, mi… Eble la juna sviso, kiun li dungis kiel oficiston?.. Aŭ iu ĉambristino?..
— Mi ĵus ricevis la trian mesaĝon, ĉi-foje per pneŭmatika depeŝo… Ĝi anoncas, ke la evento estas proksima…
La tono de la kuracisto ŝanĝiĝis.
— Ĉu vi kredas je tio?
— Mi konas la domon nur de hieraŭ…
— Kion Emilo diras pri tio? Mi supozas, ke li ŝultrolevas?
— Li precize ne prenas la aferon tiel leĝere… Mi havas la impreson, male, ke li kredas je reala minaco…
— Kontraŭ kiu?
— Eble kontraŭ li…
— Kiu havus la ideon atenci al li? Kaj kial? Krom sia pasio pri la revizio de la artikolo 64, li estas la plej sendanĝera kaj la plej afabla en la mondo…
— Li tre ĉarmis min…Vi ĵus parolis pri pasio, doktoro… Ĉu vi, kiel neŭrologo, eĉ dirus: manio?..
— En la medicina senco de la vorto, certe ne.
Li fariĝis pli abrupta, ĉar li komprenis la kaŝpenson de la komisaro.
— Sume, vi demandas min, ĉu mi konsideras mian fraton menssana…
— Mi ne iris tiel malproksime…
— Vi gardigas la domon?
— Mi jam sendis tien unu el miaj inspektoroj…
— Ĉu lastatempe mia frato ne devis trakti kun pli malpli suspektindaj homoj?.. Ĉu li ne luktis kontraŭ tro gravaj interesoj?
— Li ne parolis al mi pri siaj aferoj, sed mi scias, ke ankoraŭ hodiaŭ posttagmeze li havis grekan ŝipproprietulon kaj nederlandan ŝipproprietulon en sia oficejo…
— Venas iuj eĉ el Japanio… Restas al ni nur esperi, ke tio vere estas ŝerco… Vi ne havis aliajn demandojn al mi?
Li estis devigata improvizi, dum ĉe la alia fino de la linio la neŭrologo sendube havis antaŭ la okuloj la Promenejon de la Angloj kaj la Bajon de la Anĝeloj en Nico.
— Kion vi opinias pri la ekvilibro de via bofratino?
— Inter ni, kaj tion mi kompreneble ne ripetus ĉe la barilo de la atestantoj, se ĉiuj virinoj estus kiel ŝi, mi estus restinta fraŭlo…
— Mi diris: ekvilibro…
— Mi bone komprenis… Ni supozu, ke ŝi estas ekscesa en ĉio… Kaj ankaŭ, por esti justaj, ke ŝi estas la unua, kiu suferas pro tio…
— Ĉu ŝi estas virino inklina havi fiksajn ideojn?
— Certe, kondiĉe, ke tiuj ideoj devenas de precizaj faktoj kaj estas verŝajnaj… Mi povas certigi al vi, ke, se ŝi mensogis al vi, ŝia mensogo estis tiel perfekta, ke vi ne rimarkis ĝin…
— Ĉu vi uzus la vorton histerio?
Estis iom longa silento.
— Mi ne kuraĝus iri tiel malproksime, kvankam mi vidis ŝin en statoj, kiujn oni povas kvalifiki histeriaj… Kvankam ŝi estas hipernervoza, vidu, ŝi trovas, mi ne scias per kiu miraklo, la forton kontroli sin…
— Ĉu vi scias, ke ŝi havas armilon en sia ĉambro?
— Ŝi parolis al mi pri ĝi iun vesperon… Kaj ŝi eĉ montris ĝin al mi… Estas pli ĝuste ludilo…
— Ludilo, kiu povas mortigi… Ĉu vi lasus ĝin al ŝi en ŝia tirkesto?..
— Vi scias, se venus al ŝi la ideo mortigi, ŝi ĉiel sukcesus, per aŭ sen pafarmilo…
— Ankaŭ via frato estas armita…
— Mi scias…
— Vi dirus la samon?
— Ne, mi estas konvinkita, ne nur kiel homo, sed kiel kuracisto, ke mia frato neniam mortigos… La sola afero, kiu povus okazi al li, iun vesperon pro senkuraĝiĝo, estus mortigi sin…
La voĉo ĵus estingiĝis.
— Vi tre amas lin, ĉu ne?
— Ni estas du…
Tiu frazo frapis Maigret-on. Ili ankoraŭ havis la patron, kaj Germain Parendon ja estis edziĝinta. Tamen li diris: “Ni estas du”.
Kvazaŭ ĉiu havus nur la alian en la mondo. Ĉu ankaŭ la edziĝo de la frato estis fiaskinta edziĝo?
Parendon tie skuiĝis, eble rigardis la horon.
— Nu! Ni esperu, ke okazos nenio. Bonan vesperon, sinjoro Maigret…
— Bonan vesperon, sinjoro Parendon…
La komisaro telefonis por trankviliĝi. Nu, tute la malo okazis. Li sentis sin pli maltrankvila parolinte kun la frato de la akvokato: “La sola afero, kiu povus okazi al li, iun vesperon kun senkuraĝiĝo…”
Kaj se precize tio prepariĝis? Se Parendon mem skribis la anonimajn leterojn? Por malhelpi sin agi? Por meti specon de barilo inter la impulso kaj la ago, kiu tentis lin?
Pro tio, Maigret forgesis Janvier, kiu lokiĝis apud la fenestron.
— Vi aŭdis?
— Tion, kion vi diris, jes!
— Li ne amas sian bofratinon… Li estas konvinkita, ke lia frato neniam iun mortigos, sed li estas malpli certa, ke li ne estos tentata iam memmortigi sin…
La suno malaperis, kaj subite kvazaŭ ekmankus io en la mondo. Ne estis ankoraŭ la nokto. Estis senutile eklumigi la lampojn. La komisaro tamen faris tion, kvazaŭ por forpeli la fantomojn.
— Morgaŭ vi vidos la domon kaj vi pli bone komprenos… Nenio malhelpas vin sonorigi, diri al Ferdinando, kiu vi estas kaj promeni tra la apartamento kaj la oficejoj… Ili estas avertitaj… Ili atendas tion…
» Ĉio, kion vi riskas, estas vidi sinjorinon Parendon ekaperi antaŭ vi en la momento, kiam vi malplej atendas tion… Kredeble ŝi povas cirkuli ne movante aeron…Tiam, ŝi rigardos vin, kaj vi sentos vin svage kulpa… Tiun impreson ŝi faras al ĉiuj…
Maigret vokis la oficejan serviston por transdoni al li la subskribitajn dokumentojn kaj la ekspedotajn poŝtaĵojn.
— Nenio nova? Neniu por mi?
— Neniu, sinjoro fakkomisaro…
Maigret ne atendis vizitojn. Tamen mirigis lin la fakto, ke nek Gus, nek lia fratino manifestiĝis. Ili certe estis informitaj, kiel la cetero de la domanaro, pri tio, kio okazis de la antaŭtago. Ili certe aŭdis pri la pridemandadoj de Maigret. Eble ili eĉ ekvidis lin ĉe kurbo de koridoro?
Se, estante dekkvinjara, Maigret estus aŭdinta, ke… Li estus kurinta por demandi la komisaron kun impeteco, kompreneble, eĉ se li devus esti skoldita.
Li konsciis, ke pasis tempo de tiam, ke temis pri alia mondo.
— Ĉu ni trinku glason ĉe Brasserie Dauphine kaj ni iru por vespermanĝi, ĉiu en propra hejmo?
Tion ili faris. Maigret piediris sufiĉe longe antaŭ ol preni taksion kaj, kiam lia edzino malfermis la pordon aŭdante liajn paŝojn, li ne havis tro zorgoplenan vizaĝon.
— Kio estas por manĝi?
— La revarmigita tagmanĝo…
— Kaj kio estis ĉe l’ tagmanĝo?
— Kasuleto…
Ambaŭ ridetis, sed ŝi tamen divenis lian animstaton.
— Ne maltrankviliĝu, Maigret…
Li nenion diris al ŝi pri la afero, kiu okupis lin. Ĉu ĉiuj aferoj, entute, ne estis similaj?
— Ne vi estas responsa…
Post momento, ŝi aldonis:
— Dum ĉi tiu sezono, malvarmeteco abrupte falas. Prefere mi fermu la fenestron…