13

Nur nun li povis rigardi, kio estas al la virino. Li frapetis ŝian vangon

Edith malfermis siajn okulojn. Ŝi klinis sian lacan kapon sur la ŝultron de la kaŭbojo.

— Eltenu — murmuris Bill — , nun jam ni baldaŭ havos ion manĝi…

La kuro de la trajno malrapidiĝis, fine ĝi haltis.

— Tio estas bona loko. Ni staras antaŭ Connected, kiu estas forlasita flanktrako por ŝarĝtajnoj… Multe da amikoj miaj loĝas ĉi tie, ni vizitos tiujn…

Li eĉ ne demandis Edith-on. Li simple kaptis ŝin, kaj antaŭ ol la trajno estus tute haltinta, li desaltis kun ŝi.

Poste li kuris malsupren de sur la taluso. Neniu vidis tion.

Ili estis antaŭ la suburbo de Connicted

— Vi povas meti min sur la teron… — diris Edith. — La freŝa aero rekonsciigis min.

— Parte mi ĝojas, parte ne — li respondis, starigante ŝin sur la piedojn. Poste li gvidis ŝin denove, preninte ŝian manon.

Tiel ili iris unu apud la alia.

Soleca kabano staris malproksime de la urbo. Bill direktis siajn paŝojn tien.

— Iu mia amiko loĝas en tiu domo. Tie ni povos ekripozi iomete.

— Kial… ni ne eniras en la urbon, kaj… tuj… plu?

— Ĉu tiel?…

La knabino nur nun rigardis sin mem. Ŝia vestaĵo estis ŝirita, ĉifona kaj kotkovrita.. Pajleroj estis en ŝia hararo, ŝia mantelo ŝriĝis.

— Kion ni faros?

— Unuavice ni manĝos ion, poste vi ripozos. Dume mi iros en la urbon por akiri ian vestaĵon, kaj ni ekvojos al Oriento.

— Mi dankas tion, kion vi faris ĝis nun por mi, sed ne akumpanu min plu!

— Ĉu eble vi enuis?

— Mi ne volas, ke vi risku vian vivon tiel facilanime por la afero de nekonata virino. Mia stultaĵo…

— Pri kia risko vi parolas?

— Vi scias bone… Se oni ekkonjektos, ke ni ne mortis, ili sekvos nin… Kaj vi jam konas “Lin”.

La vizaĝo de Billl malseneriĝis por momentosed poste li ridis, kaj liaj unu kaj duono da sanaj dentoj brilis.

— Ne daŭrigu… Mi havas la firman decidon, ke mi ne morto pro senila marasmo. Kiel ĝi dependas de mi, mi ne subtenas ties eblon… Nun ni vizitu mian amikon.

— Kio estas via amiko?

— Kolektisto. Mi havas multe da amikoj en tiu regiono de Arizono. Ĝenerale oni konas min avantaĝe ĉie en Usono. Jam de jaroj mi trafikas sur miaj propraj kruroj, kiel publike ŝatata junulo… Kio okazis?

La knabino eksdis sur ŝtono.

— Mi ne povas… iri plu…

— Tio eblas facile, vi ja tute ne scias la tempon, kiam vi manĝis.

— Lasu min ĉi tie… — ŝi lustris spiregante. — Ne zorgu pri mi… Mi kaŭzas nur malbonon al vi…

— Azenaĵo… Hop!

Li levis Edith-on facilmove kaj prenis ŝin en siajn brakojn.

Ŝi ne protestis. Ŝi kuŝis kun fermitaj okuloj sur la brakoj de la viro, kiel laca infano. Bill paŝadis singarde sur la kavoplena, malebena grundo.

Baldaŭ ili alvenis antaŭ dometon. Li starigis denove Edoth-on sur la plandojn, kaj laŭ la kutima meniero li ekprenis ŝian pojnon.

— Mia amiko Buldogo loĝas ĉi tie. Li estas fama kolektisto, kaj bona knabo, nur iom stranga.

La domo estis silenta, kvazaŭ neniu loĝus tie. Emajlita tabulo pendis sur la pordo:


ATENTON!!

PROFUNDA AKVO!

NUR POR LIBERPROFESIULOJ!


Unue ni frapetos dece — diris Bill. — La maljuna Buldog atribuas gravan signifon al la formalaĵoj.

Kaj li tuj piedbatis la pordon tiel forte, ke la domo ektremiĝis.

Terura blasfemado aŭdiĝis de interne.

— Li estas hejme — konstatis la kaŭbojo ĝoje.

La pordo malfermiĝis, kaj trampa, barba, terure malpura maljunulo staris sur la sojlo.

— Kia friponaĵo ĝi estas? — li kiregis al la gasoj.

— Nur fermu vian buŝon, oldulo, ĉar mi rompos tion… Mi venis al vi ripozi.

La maljunulo grumblis ion pri “ĉiuspecaj kanajloj” kaj enlasis ilin

Edith unuavice ekvidis ŝrankon, sur kiun oni fiksis la sekvan grandega, avertan tabulon kun emajlitaj literoj:


ENIREJO

TRA LA ALIA PORDO


— La virino estas la amikino de mia nevino, kaj ŝi venis por ferii — diris Bill. Ŝi ŝatus manĝi, dormi, kaj mi rakontis tion al ŝi, ke vi estas rava knabo, ne lasu do hontigi min, oldulo mia.

Buldogo okulmezuris la virinon, ne tro amikeme, poste li malfermis la pordon de la alia ejo.

— Vi povas kuŝiĝi tie — li diris al ŝi iom kolere, kaj kiam la knabino ekpaŝis al la ĉambro, li ekgrumblis. — Unue manĝu! He!..

Bill rimarkis ekskuzante sin.

— La knabo estas groba fripono, sed ne malbona homo… Jen, oldulo.

Li elprenis malgrandan, emajlitan tabulon el sia interna poŝo kaj transdonis ĝin:


MR. EWERS

ĈEFPROVOSO, KORIDIOR N-RO II.


Buldogo transprenis la tabulon grumblante, li rigardadis tion, poste li komencis debati la literojn de sur ĝi per marteleto.

— Ĉefprovoso… Malbona kabalo — li murmuris dume. — La lardo estas en la muzikanta horloĝo…

Kaduka skribotablo staris en la angulo de la ĉambro, simila al fatrasejo. Du remburitaj strigoj, kelkaj rustaj spronoj kaj florpoto estis sur la tablo. Meze staris grandega, trivita, orumita, muzikanta horloĝo kun tirkesto.

Bill trovis la lardon en la najbareco de kelkaj rustaj ampolingo kaj kromolitografio, prezentanta Abrahamon Lincoln. Li faris fajron lerte kaj faris matenmanĝon. Li kuiris kafon, fostis lardon, kaj kelkfoje li rigardis al la knabino, kiu dormis sidante, kun antaŭenkliniĝanta kapo.

La trampa maljunulo demetis la tabulon kaj komencis piketi siajn dentojn per la longaj, nizo-similaj ungoj, laŭte ŝmacante iafoje.

— De kie vi fuĝis? — li demandis poste.

— El Pomac. Sed se oni demandos: mi ne vizitis vin. Eblas, ke multe da ekscititaj rajdistoj interesiĝos.

— Kiu estas tiu fajna urtikfloro?

— Parolu per alia voĉtono, he?! Fia ricelisto.

Buldogo grumblis ion kaj eklevis sian ŝultron.

— La virino — daŭrigis Billl mallaŭte — estas eleganta damo…

— Hm… Laŭ la aspekto ŝi povus nei tion…

— Ŝi ne manĝis du tagojn, ni venis per ŝarĝtrajno kaj piede… Ni faris grandan malbonaĵon. Ni tuj ekirios plu, cetere ni implikos ankaŭ vin en tion.

— Mi ne petis vin zorgi pri mi.

— Bone. Notu bone, kion vi diris… Mi iros en la urbon. Faru banakvon por la virino, kiam ŝi vekiĝos, kaj ne grumblu kun ŝi, kiel ia sendenta urso. Provu esti iom amikema al ŝi.

La maljunulo frapis sur la tablon kolere.

— Eble mi invitos ŝin danci… ĉu ne,

— Bona ideo. Mi ŝatus, se vi serioziĝus por viaj maljunaj tagoj, kaj vi fariĝus uzebla dando… Tiel…! Alo… Fraŭlino Edith… — li etuŝis la dormantinon tenere.

Ŝi vekiĝis subite, malfeminte siajn lacajn palpebrojn, sed ŝia kapo kliniĝis denove. Estis nenion fari, Billl eksidis apud ŝin kaj donis la kafon en ŝian buŝon po kuleroj. Kelkfoje li skuis ŝin, kaj Edith duondorme, maŝine glutis la matenmanĝon tre malrapide.

— Preta. Ni manĝigis la infanon, nun ni devas enlitigi ŝin.

Li levis Edith-on, piedbatante li fermis la pordon de la alia ĉambro kaj metis la dormantinon singarde sur liton, kovritan per plejdo.

— Tiel…

— Kaj ĉu vi? — demandis Buldogo, kiam li revenis en la kuirejon.

— Mi iros en la urbon, oldulo mia. Atentu tre zorgeme pri la virino. Mi revenos post kelkaj horoj… Ĉu vi havas spegulon por razi min?

La maljunulo nur mansvingis. Estis sufiĉe ĵeti rigardon sur la konsiderindan, ialoke flaveverdan barbon de la neprizorgita patriarko, buntan pro la manĝajrestaĵoj, por ke ne restu dubo, rilate la vaneco de la demando.

Bill metis la ĉapelon sur sian kapon, poste, kun bona orientiĝo li fermis iun niĉon, en kiu ankaŭ du akrakoloraj tabuloj avertis lin pri kelkaj sciindaĵoj:


MALPERMESITE ENVETURI

KUN APERTA FUMGASELLASILO!


sub ĝi:


ADMINISTREJO


Bill, el la administrejo, kien estas malpermesite enveturi kun aperta fumgasellasilo, kunportis paketon da cigaredoj kaj du dekduojn da kugloj al revolvero. Poste li elprenis sian ornamitan, malgrandan revolveron, kiun li ĵetis antaŭ nelonge tiel gracie al la kapo de Austin.

– Ĉu vi ne havas kuglon al tio? Estas utile, se mi kunportas ankaŭ tian kaŝeblan, ŝargitan instrumenton.

La maljunulo rigadis atenteme la ornamitan, etan revolveron kun perlamota kolbo.

— Mi havas kuglojn, sed ĉerizkernojn nin ne uzas al pafado ĉi-regione, sed ĝi bezonas tiujn.

Li redonis la pistolon. Bill forrapidis. Buldogo murmuris ion en si mem, amblante en la alian ĉambron, kaj rigardis la virinon kun severa rigardo. Poste li dekroĉis de sur la najlo, batita en la pordon tre ĉifonan mantelon kaj kovris Edith-on per tio.

Загрузка...