ĈAPITRO 14 La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a


VIII

Tial mi komencis skribi tiun taglibron, ĉar lia reĝa moŝto dum adiaŭo informis kaj atentigis min pri kelkaj, strangaj aferoj. Ĝi okazis tiam, kiam mi transdonis al li tiun blazonan, ŝaman aktujon, kiun Fred la Malpura ŝtelis de Fernandez. Ankaŭ Egmont estas tiel severa, kiel li estis.

Sed mi traktis lin jene:

Li veni por aŭdienco, kiam jam de kvar tagoj ĉiuj pordoj de mia apartamento estis fermitaj en la fortikaĵo, pro mia lasta renkontiĝo kun la popolo.

Tiam venis hidalgo Gomperez. Li portis sian verdan, papagan vestaĵon kun ora ornamaĵo kaj diris:

— Nun estas la tempo de aŭdienco. Ĉu vi deziras ion, reĝa moŝto?

Mi diris: Jes, mi deziras ion.

— Kion, reĝa moŝto?

— Aĉetu perukon, ĉar miaj okuloj vidvibras pro via kalveco, kiam ĝi brilas en la lumo de la lampoj.

— Laŭ via ordono — li respondis. — Via reĝa moŝto preskribu, kian perukon mi aĉetu?

— Verdan, ĉar ĝi konvenas al via vestaĵo — mi diris.

Li respondis, ke oni priridos lin pro tio. Mi trankviligis lin, ke ĝi okazas eĉ sen tio, li do riskas nenion.

Tiam li anoncis Egmont-on, kiu alvenis. Mi parolis kun Egmont inter kvar okuloj, ĉar Gomperez foriris.

— Reĝa moŝto — diris Egmont. — Postmorgaŭ okazos ŝtatkonsiliĝo.Vi devas enartikoligi la novan leĝon pri la tronheredo.

— Mi ne faros tion — mi diris. Vi scias bone, ke mi ne estas reĝo, ĉar vi konas min bone ekde mia infanaĝo, kaj sur via frunto cikatriĝas la malnova glavovundo. Vi do scias, ke mi ne estas reĝo, tiel do mi ne povas doni novan leĝon.

— Se ĝi estus tiel, mi jam menciis tion — li respondis tre kolere — , ĝi signifus mortkondamnon.

— Ankaŭ vi meritas mortkondamnon, ĉar vi konas la reĝon! Kial vi ne senmaskigis min tuj? Kial vi lasis, ke okazu tron-uzurpo? Se mi estas kulpa, vi estas kompico!

Mi diris tiel! Rekte en lian vizaĝon!

Tiam li paliĝis blanka, kiel la muro. Mi bele replikis. Ĉar se mi ne estas reĝo, kaj li lasis la aferojn okazi tiel, ankaŭ li estas komplico, pro tio li estos pendumita sur la najbara pendingo apud mi.

Li staris antaŭ min. Sed mi ne timiĝis, ĉar tio ne estas karakteriza en mia familio.

Li diris:

— Sed… estas facile pruvi tion, ke vi ne estas sanmensa, kaj vi bezonas kuratorecon. Mi estos la regento, kaj atendos vin ĝismorte…

Li menciis ian virinon, kiu atendos min. Nome Elo. Ŝi atendos la frenezan reĝon. Ĉerte ŝi estas flegistino. Mi jam scias! Li diris:

— Vin atendos Citad Elo!

— Vidu — mi diris — , mi ne estas tia reganto, kies koro estas el vakso, kaj mi permesas al neniu superruzi min pro la favoro de la sorto. Mi ne donos leĝon, ĝis mi ne estos ĉi tie persone. Ĉar nun mi estas ĉi tie anstataŭ mi. Kiam revenos la vera reĝo, li donos leĝon.

— Vi havos tri tagojn por pripensi la aferon. Se ĝis tiam… vi ne decidos vin, tiam mi agos! Ĉu vi komprenas… reĝa moŝto?!

— Mi ne estas idioto — mi diris dignoplene.

— Kio estas via respondo?

— Tio, ke mi ne timas, kaj ne kaptos min koratako pro via minaco.

— Sed…

Mi dignoplene sonorigis per la prembutono:

— La aŭdienco finiĝis!

Li ne povis respondi, ĉar venis la hidalgo en blanka peruko, kun nigra banto malantaŭe.

Egmont foriris tremanta de kolero.

— Tiu peruko havas la malnovan francan nomon allonge… Ĉu ĝi estas bona? — demandis la hidalgo.

— Vi aspektas kun tiu banto tiel, kiel frenezeta blankhara virino, kiu imagas sin adoleskantino. Sed ĝi estas pli bona, ol via polurita, senhara skalpo — mi diris.

Li turniĝis kaj foriris. Kaj rigardinte lin el dorsdirekto, li estis tia en la har-vosteto kun la nigra propelero, kiel stranga hidroplano.

Enirinte en la bibliotekon, mi eltiris botelon da brando el malantaŭ la libroj kaj trinkis.

Kiam vesperiĝis, mia lakeo raportis:

— La lito estas pretigita.

Kiam oni vestis min per silka piĵamo kaj mi jam volis enlitiĝi, iu frapetis.

Sur pentraĵo. Ĉar sur la muro bildo prezentis mian patron, maljunan St. Antonion, kiu mortis. Kaj denove aŭdiĝis frapeto, el post la bildo, pri kiu evidentiĝis, ke ĝi estas kaŝpordo, kiel en la filmoj. Ĉar la pentraĵo flankenŝoviĝis, kaj malantaŭ ĝi en la kadro aperis virino el koridoro.-

La reĝino staris tie. Mia patrino! Mi ne estas ŝia filo, mi nur anstataŭigas lin.

— Pardonon, sinjoro! Mi ne povis veni ĉi tien alie.

— Alia bildo ne estas en la ĉambro — mi diris — , sed bonvolu forlasi viajn kadrojn, via reĝpatrina moŝto.

Ŝi envenis:

— Tiun sekretan koridoron konas mi, kaj mia mortinta edzo.

La reĝino ŝajnis tre malĝoja. Mi bedaŭris ŝin. Elkore.

— Kion mi povas fari por vi reĝpatrina moŝto?

— Sinjoro! Ne subskribu la enartikoligon de la leĝoprojekto!

Ŝi hezitis kaj glatigis sian hararon.

— Mi devas fidi vin — ŝi diris. — Mi vidas tiel, ke vi estas simpla sed saĝa kaj bona homo.

Kaj nun, kiel ia burĝa sinjoro, simple ekprenis mian manon. Tio tre agrablis al mi, kvazaŭ ŝi estus mia panjo. Ankaŭ mi havis patrinon. Ne nur la reĝoj havas panjon, sed ofte ankaŭ la plej simplaj vagabondoj. Poste ŝi diris:

— Aŭskultu min, filo mia!

Ŝi diris tel!

— Egmont, mia frato, volas akiri la kronon. Por si mem. Se ekzistos tiu leĝo, kaj okazus al vi akcidento fare de Warins, kaj la atencanto mortigus vin, tiam mi aŭ li estus la reĝo, laŭ la nova leĝo, kiun li volas enartikoligi post via subskribo. Laŭ la nuna leĝo neniu alia rajtas surtroniĝi, nur vera St. Antonio.

— Ĉu Egmont estas tiel granda fiulo?

— Li timas. Li tre timas.

— Kial?

— Ĝi estas malnova historio. Antaŭ dek jaroj mi ne estis reĝino, sed la edzino de fregat-kapitano Teodoro Wilbour, kaj naskiĝis al ni infano. La mortinta reĝo, arkiduko St. Antonio foje vidis min en Tahitio, kie ni loĝis, kaj li enamiĝis al mi. Ankaŭ li havis tiam infanon kaj edzinon. Mi tute ne okupiĝis pri li, kiel sinjorino. Li ja havis edzinon, familion. Tiam li vivis en Tahitio sen trono, ĉar li fuĝis pro ribelo. Lia edzino, la reĝino neniam vidis Almira-n. Poste liaj edzino kaj infano mortis pro kontaĝo, kaj li estis tre malfeliĉa kaj ofte vizitis nin. Li ŝatis mian edzon, kaj mia frato, Egmont fariĝis lia konfidenculo. Poste li reokupis Almira-n kaj surtroniĝis. Tiam mia infano havis du jarojn. Mia edzo, fregat-kapitano Teodoro Wibour, estis survoje. Li neniam havis bonan rilaton al mia frato Egmont. Foje Egmont diris subite, ke Teodoro venis hejmen malsana sur sia fregato, kaj li estas en la hospitalo de Singapuro. Li venigis min sur jahton por viziti mian edzon.. Kiam ni estis sur la vasta maro evidentiĝis, ke Egmont mensogis kaj veturigis min al Alrmira. Perforte. Anticipe oni forrabis mian infanon, kaj mi veturis ankaŭ pro li. Oni liveris min en fermita kaleŝo al la citadelo, sed la poplo vivuis. Ili pensis, ke mi estas la reĝino. Ĉar la reĝo anoncis tion. Sed la reĝino kun la vera tronheredanto mortis en Tahitio. La popolo ne sciis tion, ili nur vidis, ke alvenis infano kaj virino. Sed mi estis tiu. Kion fari en la citadelo? Mi ne povis informi mian edzon. Oni kredigis al li, ke mi forlasis lin. Iom post iom mi devis rezigni. Tiel mia infano fariĝis tronheredanto. Egmondt ĉiam povis teruri min. Eĉ nun. St. Antonio, kiun ankaŭ vi konas, estas la filo de Teodoro Wilbour, kaj neniu scias tion, nek li mem, nur Egmont, mi kaj nun vi. Kaj sciis tion la mortinta Fernandez, la frato de la iama reĝo, kiu estis regento…

Ĝi estas tre romantika historio.

— Kaj — mi demandis — kion faris la fregat-kapitano Teodoro Wilbour?

— Li serĉis min longe. Post jaroj li tamen trovis min. Sed li silentis pro sia filo, ĉar li jam estis tronheredanto, kaj li foriris senvorte. Li skribis al Egmont, kiam la filo fariĝos reĝo, li rakontos ĉion al li. Ĝi estos la venĝo. Egmond ĉiam timis tion, kaj se nun vi leĝigos, ke la trono estas heredigebla laŭ mia reĝina linio, tiam li kronigos sin, kaj li senhavigas mian filon rilate la tronon.

Nun mi kompernis.

— Sed — mi demandis — kial mi estas ĉi tie? Ĉu la reĝo sciis tion sur la ŝipo, ke oni veturigis min ĉi tien? Ĉu ne estas vere, ke li volis miksiĝi kun la popolo?

— La reĝo ne sciis, kio okazis, li volis tion, ke vi anstataŭigu lin, dum li promenas iomete en Singpuro. Sed iu homo de la Sekreta servo subaŭskultis tion, dume ni eksciis pere de radiodissendo, ke Bob Warins fuĝis el la prizono, kaj li volas fari atencon. Tiam venis al ni ĝustamomente la informo de la Sekreta servo, ke mia filo ŝanĝis rolon kun vi.

— Aha! Tiel li atencos ne la reĝon, sed li mortigos min.

— Jes. Ni devis informi nur sciencan profesoron Greenwood, ke li ne rekonu la princon. Li sciigis nin, ke li faris tion, sed ĝi tre doloris lin. Kaj Egmont ekveturis por akcepti vin. Ĉar li brakumis vin dum la alveno, ĉiu kredis tion, ke vi estas la reĝo. Sed tio ne plaĉas al mi, tiel do mi rakontis ĉion. Se vi ne volas resti en tiu danĝero, foriru!

— Estas tre bone scii tion, sed mi ne kutimas fuĝi.

— Sed ne permesu la enartikoligon, ĉar Egmont, kiam mia filo revenos, senhavigos lin, por ke li mem fariĝu la reĝo.

Egmont do estas tiel komplike ruza, malgraŭ la okulfrapa karakterizaĵo sur lia frunto.

— Sed — mi respondis — kiel vi lasis lian reĝan moŝton sola en Singapuro, post kiam Greenwood faris tion, kion vi petis (sed ĝi tre doloris lin)?

– Ĉar nia sekreta homo sur la ŝipo diris tion, ke li trovis iun, kiu sekvos kaj defendos lian reĝan moŝton post la elŝipiĝo, kaj li estas tia homo, kiu povas defendi lin, kiel lia korpogardisto. Kaj li gvidos lian reĝan moŝton sur ŝipon, kiu veturigos lin al Tahitio.

– Ĉu ĝi okazis tiel?

— Bedaŭrinde ne — ĝemis la kompatindulino. — Tiu homo ne povis ĉeesti la elŝipiĝon, kaj nun mi ne scias, kio estas al mia filo.

— Kiu estas tiu homo?

— Kiun vi fermis por dudek kvar horoj. Fred la Malpura, la kapitano, en la lignokesto.

Nun jam mi sciis, ke ŝi pravis, kiam ŝi svenis.

Ĝi datiĝis hodiaŭ, en la jaro de mia regado, en la citadelo de la tron-ĉefurbo Almira, propramane.


Загрузка...