ĈAPITRO 21 La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a


XI

Ĉi tie estas tiel kvieta silento, kiam oni iras malsupren sur la montdeklivo, alveninte sub la liberan aeron. Birdo ridas inter la arboj, konstante en la tri samaj voĉoj.

Mi ne scias, kial mi malgajiĝas. Nun ia malbono, ia fato pendas en la aero: kaj doloras mia koro. Oni laboras ĉi tie en paco, kaj subite la danĝero ekbatas el la klara ĉielo, kvazaŭ ĝi estus kreskinta el la tero!

… Kaj en la haveno estas du anglaj kontraŭtorpedaj ŝipoj, kaj tiuj faras nenion.

Mi serĉos Warins-on kaj moligos lian kapon per bastono, ĉu vakuo estas en ĝi? Mi ŝuldis per tio al mia popolo kaj al miaj prauloj, kiuj certe malsuprenrigardas iafoje al mi el la ĉiela azilo.

Mi sekvas la malpenitajn relojn… Mi ekvidas la ekspres-fotografiston. Li staras antaŭ la domo kaj piketas siajn dentojn.

— Bonan vesperon, reĝa moŝto — li diras. — Ni havas belan veteron.

— Bonan vesperon, subulo — mi respondas.

— Mi elmetis la foton de via reĝa moŝto, kiel slogantabulo.

— Kial, via forografejo ja ne estas restoracio?

Mi rigardis ĝin. Mi staris tie sub la vitro en viv-grandeco kun revolvero. Reganto, armita ĝisplande por defendi sin.

— Mi aĉetos ĝin!

— Reĝa moŝto! Vi ne estas vendata. Sinjoro Egmont jam promesis al mi ĉion por depreni vian foton. Sed li ne rajtas devigi min al tio laŭ la leĝoj.

— Vi tute ne devas fari tion. La bildo estas bona eternigo de la reĝo.

Mi opinias, ke antaŭ ol forveturi, mi devas ŝteli tiun bildon kun bedaŭro de ĉi tie. Sed kian miraklon mi vidis en la montrofenestr?! Tie estas la fajroestingisto Pollino! La hidalgo Egmont, kiu mortis. La korteganoj imitas min! Tio plaĉis al mi.

— Nu, bonan nokton, subulo Firmin.

Mi iras. Eble granda termpesto diboĉis ie sur la vasta maro, ĉar iom post iom multe da nebulo ruliĝis en la internon de la insulo. Mi sciis, kie serĉi la fantomkapitanon, kiu povas esti nun jam neniu alia ol Bob Warins. Kie troviĝas la arbaro kaj indiĝenoj, tie li estos!

Malsekaj branĉoj frapiĝis en mian vizaĝon, kvankam ne pluvis. La grundo ŝmacadis sub miaj plandoj. Venis ĉiam pli densa nebulo, kaj mi devis tusi… ĉar en la arbaro estas eĉ pli sufoke, ĉar la multaj tropikaj arboj spiras. Fama scienculo klarigis tion, kiu estis pastro en la prizono de Aden. Sed mi aŭdis brueton de paŝoj deflanke. Mi vidis preskaŭ nenion… Sed io moviĝas!.. Trovite!

Viziero de marista ĉapo brilas en la blanka, nebula lunlumo. Nur la fantomkapitano povas esti tiu, nome Bob Warins! La ombro proksimiĝas inter la arboj ĝuste al mi en la nebulo. Denove ekbrilas io! La beko de la malseka ĉapo! Kapitana!

Mi forte batas per la ferbastono, ĝuste sur la kapon de la ombra figuro. Li diras nek tion, ke “pardono” kaj svenas. Tion faru, imitante min, kiu ajn Petro aŭ Ludoviko la Granda!

Mi surŝultrigis la sveninton kaj portis…

Mi rapidis rekte al la pordeto de la sekreta enirejo de la citadelo, tie mi iris supren sur la ŝtuparo, poste sur la koridoro, fine en mian apartamenton, kaj mi ĵetis la sveninton sur la plankon, ke li obtuz bruis…

Sankta Dio!

Li, kiun mi batfaligis estis lia reĝa moŝto, princo St. Antonio el Singapuro. Mi batis lin je la kapo tiel forte, ke li apenaŭ vivas.


Загрузка...