Libro XII. — Ni amu min

Lasta festeno malnove-pola • Ĉef-servico • Klarigo de ĝiaj figuroj • Ĝiaj movoj • Dombrovski ricevas donacon • Ankoraŭ pri Fendilo • Knjazjevic ricevas donacon • Unua ofica akto de Tadeo ĉe posedpreno de l’ heredaĵo • Rimarkoj de Gervazo • Koncerto super koncertoj • Polonezo • Ni amu nin.


Fine halpordo estis krake malfermita:

Vojski, en ĉap’, eniras kun kapo levita,

Ne salutas, ĉe tablo mem lokon ne prenas;

Ĉar Vojski nun en nova karaktero venas:

Korteg’-marŝalo, majstro li ceremonia,

Per bastono, la signo de ofico sia,

Montras al ĉiuj lokojn, sidigas laŭ vico:

Unue, laŭ plej grava vojevod’-ofico,

Honoran lokon prenis Marŝal’ Ĉambelano,

Veluran apog-seĝon kun ebur’-ĉemano; ¬10

Apude, dekstraflanke, general’ Dombrovski,

Kaj maldekstre Knjazjevic, Pac’ kaj Malaĥovski;

Meze Ĉambelanino, plue oficiroj,

Sinjorinoj, sinjoroj, nobelaro; viroj

Kaj virinoj alterne pare prenas vice

Sidlokojn, kien Vojski indikas ofice.

Juĝisto kapokline forlasis festenon;

Li, sur korto, regalas kampular’-kunvenon,

Kolektitan, ĉe tablo longega, ĉirkaŭe,

Mem sidiĝis ĉe fino, al prepost’ kontraŭe. ¬20

Tade’, Zofi’, mem lokojn ĉe tablo ne prenis,

Regalante popolon, dum manĝo promenis;

Estis antikva moro: nov-hereduloj,

Ĉe unua festeno, servis al kampuloj…

Dume gastoj en halo manĝojn atendante,

Rigardis grand-servicon sur tablo, mirante,

Kies metal’, laboro, egale tre karaj:

Princo Radzivil-Orfo[1] ĝin, laŭ tradicio,

Ordonis iam fari en urb’ Venecio

Kaj bel-ornamis pole laŭ planoj memstaraj. ¬30

Servic’, dum sved-milito, el princa kastelo,

Iavoje transiris domon de nobelo,

El trezorej’ prenite, okupis de tablo

Mezon, en form’ de rado karosa sur stablo.

Servico, plenigite de fund’ ĝis randlokoj

Per ŝaŭmoj, sukeraĵoj, blankaj laŭ neĝflokoj,

Ŝajnis vintra pejzaĝo, bone imitita:

Meze nigris grandega arbaro konfita,

Flanke domoj: vilaĝoj kaj nobelejetoj,

Kovritaj, kvazaŭ prujne, per suker’-ŝaŭmetoj. ¬40

Por servico-ornamo, ĉe anguloj randaj,

Staras, el porcelano, personoj negrandaj,

En polaj vestoj, kvazaŭ dum scena prezento,

Aktoroj prenas parton en la evento;

Gest’ ilia — laŭ arto, koloroj konvenaj,

Mankas voĉo, sed estas kvazaŭ vivoplenaj.

Kion ili prezentas? la gastoj scii volas.

Vojski levas bastonon kaj tiel parolas

(Dume, antaŭ manĝado, oni donis brandon):

«Por respondi de Moŝtoj Sinjoroj demandon: ¬50

Ĉi personoj, starantaj amase, aŭ solaj,

Prezentas historion de sejmetoj polaj:

Konsiliĝon, voĉdonon, triumfon, ĉagrenon,

Kiel mi, diveninte mem, klarigos scenon.

«Jen dekstre — multe nombra nobeloj-kunveno:

Antaŭ sejmet’ petitaj gastoj al festeno;

Tabl’ atendas kovrite; neniu sidiĝas,

Ĉiuj en amasetoj interkonsiliĝas.

Jen, en ĉiu areto, meze vir’ lokita:

Laŭ levitaj palpebroj, buŝo malfermita ¬60

Kaj malkvietaj brakoj — parolanto ia

Fingre ion klarigas sur manplato sia.

Parolantoj proponas siajn kandidatojn,

Mienoj de nobeloj montras rezultatojn.

«En dua amaseto aŭskultas nobeloj,

Manojn ĉe zon’ metinte, per atent-oreloj:

Tiu tordas lipharojn, ĉe orelo tenas

Manon, kaj ŝajne vortojn bon-memori penas;

Parolanto, vidante efikon, kontentas,

Glatigas poŝon, tie globetojn jam sentas. ¬70

«Sed en tria areto okazas alie:

Parolant’ aŭskultantojn zon-tenas ĉi tie;

Sed ili elŝirigas, orelojn retiras;

Jen, kiel aŭskultanto kolere blov-spiras!

Levis manojn, minacas kvazaŭ parolanton,

Ke ŝtopos lian buŝon, ŝajne laŭdokanton

Aŭdis pri kandidato, kontraŭulo sia.

Jen dua klinis frunton, laŭ virbovo ia,

Vi dirus: parolanton sur kornojn li prenas;

Aliaj kaptas sabrojn, aŭ forkuri penas.

«Inter aretoj staras kvieta nobelo, ¬80

Videble senpartia, en anim’-ŝancelo,

Duboj-plene, ne scias, kiel voĉi devas?

Do, por demandi sorton, grand-fingrojn li levas,

Fermis okulojn, ungon al ungo cel-gvidas:

Al kabalo videble voĉon li konfidas;

Se fingroj trafos, donos li afirmativon[2]

Kontraŭokaze, ĵetos sian negativon.

«Maldekstre dua sceno: monaĥej’-manĝejo

Al nobelaro servas kiel kunvenejo.

Pliaĝaj vice sidas, staras plijunuloj ¬90

Kaj scivole, trans kapoj, rigardas okazon:

Marŝal’ en mezo staras, mane-levas vazon,

Kalkulas voĉojn antaŭ avidaj okuloj.

Ĵus li elskuis lastan; vokistoj manlevis,

Anoncas nomon, kiu oficon ricevis.

«Unu vir’, dum komuna konsent’, malkvietas,

El kuirej’-fenestro kapon li elmetas,

Larĝ-apertis okulojn, rigardojn disĵetas,

Buŝon malfermis, kvazaŭ ĉiujn manĝi pretas;

Vi divenas, ke: Veto!…[3] kriis ĉi nobelo. ¬100

Vidu, kiel ĉe tiu instig’ al kverelo

Ĉiuj al kuirejo premiĝas el halo,

Eligis sabrojn; certe eksplodos batalo.

«Sed jen, maljuna pastro, tra la koridoro,

Alvenas en ornato: li estas prioro,

Kiu la Plejsanktaĵon portas el altaro;

Knabo en mes-ĉemizo, tintas: cedas aro,

Kaŝas sabrojn, kruc-signas sin kaj genuiĝas;

Kie armilo sonas, pastro alturniĝas;

Ĉe lia ven’ silentas, paciĝas rankoroj. ¬110

«Aĥ! tion ne memoras vi, junaj sinjoroj!

Inter ar’ malkvieta, armita, nobela,

Ne ekzistis bezono de polic’ iela:

Dum floris kredo, leĝoj-estimo en koro,

Estis libero, ordo, bonhavo kaj gloro!

Laŭ dir’, en alilandoj estas ĉe registoj,

Ĝendarmoj, kaj konstabloj[4], divers-policistoj;

Sed, kie sole sabro gardas sendanĝeron,

Mi ne kredas, ke ĝuas ĉi landoj liberon».

Tabakujon tintigis Ĉambelan’ sinjoro ¬120

Kaj diris «Vojski, lasu moŝt’, por posta horo

Ĉi historiojn. Ili interesas vere;

Sed ni malsatas, manĝon portigu prefere».

Tiam Vojski bastonon ĝis al tero klinas:

«Ekscelenc’, vi permesu favore, mi finas

Tuj de niaj sejmetoj polaj lastan scenon:

Nova marŝal’ forlasas triumfe kunvenon

Sur partianoj-brakoj. Oni ĝoj-radias,

Ĵetas ĉapojn, malfermis buŝojn: vivu! krias.

Kaj tie, duaflanke, sinjor’ rifuzita, ¬130

Tutsola, ĉapon premas al frunto medita.

Edzino, antaŭ domo, rezulton divenas…

Vee! sur ĉambristino-brakoj ŝi eksvenas

Malfeliĉa! nomota Ekscelenc’ ŝi estis,

Kaj ree, por tri jaroj, sen titolo restis!»

Vojski finis priskribon, por signo eltiris

Bastonon; tuj lakeoj po paroj eniris,

Portante manĝojn: barĉon, reĝa ĉenomitan,

Rosolon[5] malnov-polan, arte kuiritan.

En kiun sinjor’ Vojski, laŭ strangaj sekretoj, ¬140

Enĵetis monopecon, kelkon da perletoj —

Sang-purigas, fortigas sanon, supo tia.

Plu — kiu diros nomojn de manĝar’ alia!

Kiu scias pri tiuj nun jam ne konataj,

Ĉi pladoj da kontuzoj, arkasoj gelataj[6]

Moru’-ingrediencoj, farĉoj, fegateloj,

Cibetoj, moskaletoj, dragantoj, pruneloj;

Ĉi fiŝoj: salmoj sekaj, salmoj Dunajecaj,

Huzoj, kaj kaviaroj turkaj kaj Venecaj,

Kap-ezokoj, uln-longaj ezokoj mez-pecaj ¬150

Pleŭronektoj, grand-karpoj, karpo delikata,

Kaj kuirist’-sekreto: fiŝo netranĉata,

Fritita ĉe la kapo, mez-pece rostita,

Kaj ĉe vosto, kun saŭco ragu’ alfarita!

Gastoj eĉ ne demandis pri nomoj de manĝo,

Nek montris intereson pri sekret’-aranĝo,

Ĉion kun apetito manĝis soldatara,

Plenigante kalikojn per vino hungara.

Dume granda servico alikoloriĝis[7]

Senigite de neĝo jam tute verdiĝis; ¬160

Malrapide fandiĝis, de varmo somera,

La malpeza, glacia ŝaŭmeto sukera,

Kaj aperis kaŝita fund’ al okularo:

Pejzaĝ’ prezentis novan sezonon de jaro.

Jen kolora printempo, verde ekbrilanta!

Ĝermas divers-grejnaro, rapide kreskanta:

Safran-flava tritiko movas spikon oran,

Sekal’ surmetis veston arĝento-koloran,

Poligonon prezentas ĉokolad’ artplene,

Piro- kaj pomo-arboj floras laŭ-ĝardene. ¬170

Gastoj, somer-donacojn rigardante ĝue,

Vane petas, ke Vojski ilin montru plue:

Servico laŭ planeda nepra turn-reveno,

Ŝanĝas sezonon: ore pentrita la greno,

Preninte ĉambro-varmon, malrapid-fandiĝas,

Jam flaviĝis la herboj, folioj ruĝiĝas,

Falas, vi dirus: vento blovetas aŭtune.

Fine, antaŭmomente verdaj arboj, nune,

Kvazaŭ en ventoj, prujnoj, ŝiriĝis ornamo,

Staras nudaj: bastonoj restis de cinamo, ¬180

Aŭ laŭro-folietoj, ŝajniĝintaj pino,

Kiun, laŭ pingloj, vestis grajnoj de kumino.

Gastoj trinkantaj vinon komencis ŝireti

Branĉojn, trunkojn, radikojn kaj ilin mordeti.

Pan Vojski ĉirkaŭiris servicon kelkfoje,

Rigardante la gastojn triumfe kaj ĝoje.

Henrik Dombrovski, ŝajne kun miro tre granda

Diris: «Vojski, jen estis ombraro ĥinlanda?

Ĉu helpis vin Pinetti[8] kun diabloj siaj?

Ĝis nun en Litvo estas servicoj ĉi tiaj? ¬190

Ĉiuj festenas laŭ la malnova kutimo?

Diru, ĉar mi tutvivon pasigis trans limo».

Vojski diris kapkline: «Ekscelenco via,

Generalo! ne estas tio art’ malpia!

Sed sole memoraĵo de festenoj famaj,

Kiujn donis sinjoroj en domoj iamaj,

Kiam feliĉ’, potenco, en Polujo regis!

Priskribon en ĉi tiu librego mi legis.

Vi demandas, ĉu restis ĉie moro tia?

Domaĝe! disvastiĝas jam modo alia, ¬200

Jam sinjoridoj krias: ni luksojn ne faras,

Kaj ili manĝon, trinkon al gastoj avaras,

Avaras hungarvinon, kaj trinkas satanan,

Falsan vinon laŭmodan, moskvan kaj ĉampanan.

Poste, kartlude perdas tiom da dukatoj,

Ke por ili festenus cent nobeloj-fratoj…

Eĉ (kio koron premas, mi diros sincere,

Ĉambelano ĉi tion ne prenu kolere),

Dum mi, el trezorejo, eligis servicon,

Eĉ Ĉambelano mokis min kaj ĉi kapricon! ¬210

Dirante, ke maŝino laŭ malnova stilo,

Tempo-prena, simila al infan’-ludilo,

Ne konvenas por viroj tiom eminentaj!

Kaj Juĝist’: ke enuos gastoj malkontentaj;

Kaj tamen mi konkludas el sinjora diro,

Ke tio estas arto inda de admiro!

Mi ne scias, ĉu estos bon-okazo nova,

Havi tiajn dignulojn en dom’ Soplicova:

Mi vidas, ke festenojn konas Generalo;

Li akceptu ĉi libron pri festa regalo! ¬220

Ĝi taŭgos al vi bone, ĉe festen’-dispono

Por monarĥaro, nu eĉ por Napoleono.

Sed permesu, sinjoro, mi antaŭ dediĉe,

Diru, kiel mi libron akiris feliĉe».

Ekster pordo leviĝis bruo, sonas voko

De multaj voĉoj: «Vivu Surpreĝeja Koko!»

Ar’ puŝiĝas en halon, Mateo front-iras;

Juĝisto lin al tablo je mano altiras

Kaj lokas alte, inter armea ĉefaro:

«Sinjor’ Mate’, li diras, malbona najbaro! ¬230

Vi venas tre malfrue, preskaŭ post tagmanĝo».

«Mi manĝas frue, diris Dobĵinski, por manĝo

Mi ne venis, algvidis min sciemo mia,

Rigardi de proksime al arme’ nacia.

Multo estus direbla — jen strangaĵo ia!

Min vidinte, altiris per fort’ nobelaro;

Vi min ĉe tabl’ sidigas — mi dankas, najbaro».

Li renversis, por montri, ke manĝi ne volis,

Teleron fund-al-supre, kaj plu ne parolis.

«Sinjor’ Dobĵinski, diris Dombrovski, do sama

Vi estas, la sabristo Koscjuŝka, la fama ¬240

Mateo Vergo! konas mi vin laŭ la gloro.

Ĝis nun vi estas vigla, fortika sinjoro!

Kiom da jaroj pasis! jen, mi maljuniĝis,

Jen ankaŭ ĉe Knjazjeviĉ hararo griziĝis:

Vi kun junuloj povus lukti kavalire,

Kaj vergo, kiel iam floradas; laŭdire,

Antaŭnelonge rusoj sentis vergo-batojn.

Mi tre dezirus vidi ankaŭ viajn fratojn,

Vidi de ĉi Fendiloj, Raziloj, eksterojn, ¬250

De malnova Litvujo lastajn ekzemplerojn».

«Generalo! post venko — Juĝisto ekdiris —

Preskaŭ ĉiuj Dobĵinski-j en duklandon iris

Rifuĝe, por aliĝi al pollegiono!»

«Vere — respondis juna ĉef’ de eskadrono —

En mia kompanio estas timigilo

Liphara, la serĝento Dobĵinski-Verŝilo,

Kaj Mazuroj lin urso litvana titolas;

Ni lin vokos, se tion Generalo volas».

Kaj leŭtenanto diris: «Mi konas soldaton,

Devenantan el Litvo, Razilo nomaton,

Kaj dua kun tromblono rajdas ĉe flankiroj[9];

En ĉasist’-regimento estas grenadiroj

Du Dobĵinski-j».

— «Sed volus mi pri ĉef’ ilia

Scii, diris Dombrovski, pri tiu fendulo,

Pri kiu mirrakontis Vojski, moŝto via,

Kvazaŭ pri antikveca iu grandegulo».

«Fendilo, diris Vojski, li ne ekziliĝis,

Sed juĝ-esploron moskvan timante, kaŝiĝis;

Mizerul’, dum tut-vintro en arbaroj niaj ¬270

Vaginte, ĵus eliris. En militaj tiaj

Tempoj, li povus taŭgi kavalir’! domaĝo

Nur, ke iom li estas premata de aĝo.

Sed, jen li!»

Vojski geston al vestiblo faris:

Servistoj, kampularo, plenŝtopite, staris

Ĉi tie; super kapoj, brilanta kalvaĵo,

Simila al plenluno, aperis subite,

Trifoje eliĝante el kapoj-nubaĵo:

Ŝlosisto klinsalutis; el amas’ puŝite,

Li diris:

«Kron-Hetmano! Ekscelenc’! laŭ volo: ¬280

Generalo! — ne gravas ĉi tie titolo —

Jen mi, Rembajlo, venas laŭ alvoko via,

Kun plumfendilo, kiu, ne pro kadro sia,

Nek pro surskriboj, sed pro hardo gajnis gloron,

Ke famo eĉ atingis Ekscelenc’-sinjoron.

Se ŝtal’ paroli scius, ĝi rakontus plion:

Por laŭdo de maljunaj brakoj dirus ion,

Kiuj servis fidele, longe, danke Dion,

Al Patrujo kaj ankaŭ Horeŝkoj sinjoroj,

Pri kio famo vivas ĝis nun en memoroj. ¬290

Moŝtet’! malofte tiom lerte tranĉ-pintigis

Skribisto plumojn, kiel ĝi kapojn forigis.

Longe nombri! orelojn, nazojn, sen kalkulo!

Kaj estas ĉi fendilo nenie fendita,

Pri mortigista faro, sen ia makulo:

Nur duelo malkaŝa, aŭ batal’ milita.

Foje nur, pacon donu al li Eternulo!

Ve! sendefendan homon forigis persono.

Sed, Dio min atestu, pro publico bono.

«Montru, diris Dombrovski, ridante sincere:

Plumfendil’! ekzekuta glavego pli vere!» ¬300

Kaj li rigardis grandan rapiron kun miro

Kaj al aliaj ĉefoj montris laŭ vic-iro.

Ĉiuj ĝin provis; pene iu oficiro

Povis levi rapiron al-supre. Laŭ diro,

Sole Dembiński [10], fama pro fortega mano,

Levus glavon; forestis ĉi tiu kompano.

Nur eskadrona ĉefo, ĉeesta Dvernicki[11],

Ankaŭ pelotonestro, leŭtenant’ Ruĵicki[12],

Ĉi tiun feran stangon eksvingi scipovis: ¬310

Tiel ĉiuj daŭrige siajn fortojn provis.

Sed general’ Knjazjeviĉ, pola kurlandano[13],

Plej altekreska, pruvis plejforton de mano,

Kaptis rapiron, levis laŭ spado facile

Kaj super gastoj-kapojn svingis fulme-brile,

De pol-skerm-artifikoj faris konstaton:

Kruc-arton, muelilon, kurban, tranĉan baton,

Ŝtel-baton, kontraŭpunktojn, tempojn de terceto

Li prezentis, lerninte iam ĉe kadetoj.

Dum ridante li skermis, genue Sabrulo ¬320

Lin ekkapis je kruroj, kaj kun larm-okulo

Post ĉiu turno ĝemis: «Bela, brava bato!

Generalo! ĉu estis vi konfederato?

Jen piko de Pulavski-j! [14] tiel ataketis

Dzjerĵanovski[15] de Sava[16] pik’! Kiu ĝustmetis

Vian manon? Mateo Dobĵinski? Jen mia

Invento, dio-vere! sen memlaŭdo ia:

Jen tranĉ’, konata sole en Sabrul’-ejeto,

Laŭ mia nom’, nomata „bato de moŝteto“.

Do kiu vin instruis? estas mia hako!» ¬330

Li leviĝis, skermiston ĉirkaŭi per brako.

«Nun mi mortos trankvile! Mi trovis kompanon,

Kiu karese-premos mian kar-infanon;

Tage-nokte, el brusto eliĝis sopiro:

Post mia morto eble rustiĝos rapiro!

Ĝi tamen ne rustiĝos! Generalo! peton

Mi havas: vi forĵetu tiun rostileton,

Fremdan spadeton; hontu nobelid’ tielan

Bastoneton, kaj prenu vi sabron nobelan!

Ĉi fendilon mi metas ĉe viaj piedoj, ¬340

Plejkaraĵon el miaj, en mondo, posedoj.

Mi estis sen edzino, estis sen infano;

Jen edzino kaj ido: mi el ĉirkaŭpreno

Mia ĝin neellasis, de frua mateno

Ĝis nokt’ karesis; dormis ĝi ĉe mia mano;

Kiam mi maljuniĝis, super lito mia

Ĝi pendis, kvazaŭ super jud’, ordono Dia!

Mi volis ĝin kuŝigi en tombon kun mano;

Jen heredant’! — ĝi servu al vi, Hetmano!»

Generalo duon-ride, duon-emocie, ¬350

Diris: «Koleg’, vi cedas jen al mi ĉi tie

Edzinon, idon; estos vi dum resto viva,

Tre sola, maljunvidvo, orfo efektiva!

Por kardonac’ mi donu rekompencon kian?

Por dolĉigi orfecon kaj vidvecon vian?»

«Ĉu mi estas Cibulski?[17] — Ŝlosisto elplendis —

Kiu al rus’, kartlude, edzinon forvendis,

Kiel rakontas kanto. — Por mi — jam sufiĉe,

En tia man’! — Nur havu, General’, atenton, ¬360

Kaj longan, etenditan, prenu pasamenton,

Kaj haku ambaŭmane, de-maldekstr-orele,

Tiam de kap’ ĝis ventro vi tratranĉos ekstre».

Generalo, preninte fendilon, ne povis

Pro longeco ĝin porti; servistoj ĝin ŝovis

En furgonon; pri sorto — divers-opinio;

Neniu sciis certe tiam, nek post tio.

Dombrovski al Mateo diris: «Laŭ mieno,

Kolego ne kontentas pro nia alveno?

Silentas malserene? Do ne saltas koro, ¬370

Kiam vi vidas aglojn el arĝento, oro?

Dum veksignal’ Koscjuŝka sonas al orelo?

Mi pensis Macjek estas bravuloj-modelo!

Se vi ne prenos sabron, ne saltos al selo,

Vi gaje kun kolegoj trinkos en kastelo

Sanon de Napoleon’, de Poluj’ esperojn!»

«Ha! rediris Mateo, mi vidas aferojn!

Sed du agloj ne nestas kune, moŝtsinjoro!

Hetmano! tre malcertas de estroj favoro!

Francestro — grand-heroo, sen long-vortoj iaj! ¬380

Mi memoras: Pulavski-j, bon-amikoj miaj,

Diradis, rigardante moŝton Djumurian[18],

Ke Polujo bezonas heroon nacian,

Kiu estu nek franco, nek ital’, sed polo,

Do Jan, aŭ Juzef, fine — eĉ Macjek, laŭ volo!

Arme’! laŭdire pola!, sed fuzilieroj,

Saperoj, grenadiroj kaj kanonieroj:

En la amas’ aŭdiĝas da fremdaj titoloj

Pli, ol polaj! Kaj tion ĉi komprenu poloj?

Ŝajne vi ankaŭ turkojn, tatarojn posedas, ¬390

Eble skismanojn, kiui eĉ Dion ne kredas:

Ili vilaĝaninojn atakas, voj-baras

Kaj priŝtelas pasantojn, preĝej-rabojn faras!

Francestro iras Moskvon! malproksime tio,

Se lia Moŝto vojon ekiris sen Dio!…

Laŭ dir’, jam episkopoj anatemon metis

Sur lin; do…» Macjek’ panon en supon trempetis

Kaj, manĝante, en mezo de vort’ eksilentis.

Ĉambelan’ pri Matea parol’ ne kontentis;

Junular’ ekmurmuris. Juĝist’ malkomprenon ¬400

Trarompis, anoncante fianĉ-par’-alvenon.

Jen alvenis Rejento: laŭ propra deklaro;

Neniu lin rekonis. Ĝis nun pol-vestaro

Lin ornamis; nun lia fianĉin’ devigis

Edz-kontrakte rezigni kontuŝon kaj zonon[19]:

Do Rejent’ vol-ne-vole, france sin vestigis.

Frako de li forprenis animo-duonon:

Li pasas rekte, kvazaŭ glutinte bastonon;

Kiel gru’, flank-rigardi eĉ timas Rejento;

Montras mien’, en kia li estas turmento, ¬410

Ne scias, kien igi la manojn ĉe l’ jako,

Li, gestŝatinto! manojn post zonon metante —

Mankas zon’ — sin glatumis sole sur stomako;

Li rimarkis eraron; kankre ruĝiĝante,

Ambaŭ manojn li kaŝis en poŝojn de frako.

Li pasas kvazaŭ vergojn, inter mokantaro,

Hontas pro frako, kvazaŭ pro malinda faro,

Ĝis li ekvidis Maćkon kaj ektremis time:

Ĝis nun Mateo vivis kun Rejent’ intime,

Nun rigardis lin tiel akre kaj sovaĝe, ¬420

Ke Rejent’, fariĝinte tut-pala vizaĝe,

Butonumi komencis sin, pensante time,

Ke Macjek’ vestojn rabos per rigard’ insulta.

Dobĵinski nur dufoje diris laŭte: «Stulta!»

Sed terure indignis pro Rejenta vesto,

Ĉar li forlasis tablon sen adiaŭ-gesto,

Kaj eliĝinte, rajdis al hejmo nobela.

Kaj dume, de l’ Rejento amatino bela,

Telimen’, siajn ĉarmojn etendas kun brilo

De vesto, ĉiuparte laŭ plej moda stilo,

Kian robon ŝi havis, kian kap-ornamon, ¬430

Vane la plumo penus priskribi la damon.

Eble penik’ nur pentrus ĉi tulojn, ptifenojn[20],

Tiujn puntojn, kaŝmirojn, perlojn kaj rubenojn,

Roz-vizaĝon, vivecon de rigard’-ĵetado.

Tuj rekonis ŝin Grafo. Pala de mirado

Li leviĝis kaj serĉis ĉirkaŭ si pri spado:

«Do estas vi! li vokis, ĉu trompas okulo?

Vi! ĉe mi prenas manon de alia ulo?

Malfidela estaĵo! anim’ nekonstanta!

Ĉu sub teron ne kaŝos sin frunto hontanta? ¬440

Vi tiel freŝan ĵuron vian tut-forgesis?

Fidemul’! ĉi rubandon porti mi ne ĉesis!

Sed ve! rivalon, kiu por insulta faro,

Nur tra mia kadavro paŝos al altaro!»

Rejent’ tre konfuziĝis, gastoj jam ne ridas.

Ĉambelano rivalojn pacigi rapidas;

Sed flank-preninte Grafon, flustris fianĉino:

«Ankoraŭ mi ne estas Rejenta edzino;

Se vi malhelpas, diru en tia okazo,

Respondu tuj mallonge, Graf’, sen ĉirkaŭfrazo: ¬450

Ĉu vi ĝisnune amas min, sensanĝe-kore,

Ĉu kun mi edziĝi pretas tuj, ĉi-hore,

Hodiaŭ? mi rifuzos tiam al Rejento».

Grafo diris: «Virino, kun enigma sento!

Antaŭe vi, en sentoj estis poezia;

Kaj nun al mi vi ŝajnas esti proza tia!

Kio estas edziĝoj viaj? Ili ĉenas

Nur manojn; sed spiritojn ĉu ili katenas?

Kredu: estas deklaroj, sen amokonfeso;

Estas devoj, sen ia deviga promeso! ¬460

Sur du finoj de tero, du koroj ardantaj,

Kunparolas, laŭ steloj radie tremantaj…

Eble pro tio tero rapidas al suno,

Kaj ĉiam tiel kara ĝi estas al luno,

Ke ili sin rigardas, plejmallonga-voje

Kuras al si — sed trafas sin neniufoje!»

«Sufiĉe! ŝi trarompis, — laŭ Dia favoro,

Mi ne estas planedo, sed virin’, sinjoro!

Mi scias reston, ĉesu babiladon vian!

Mi avertas: se pepos vi vorteton ian, ¬470

Por rompi la edziĝon, tiam, dio-vere,

Mi, kun ĉi tiuj ungoj, alsaltos kolere

Kaj…» «Mi ne malpacigos la gefeliĉulojn!»

Diris Graf’, kaj forturnis malŝate okulojn,

Kaj, por puni malindan sian amatinon,

Flamakore elektis Ĉambelanidinon.

Vojski junulojn ree pacigi intencis

Per saĝ-ekzemploj: tial rakonti komencis

Historion pri apro, Naliboka ĉaso,

Kaj kverelon de Rejtan’ kun duko de Nasso[21]. ¬480

Sed gastoj, glaciaĵojn manĝinte, senpere

Iris el halo korton, freŝiĝi aere.

Kampuloj tie trinkas, post festen’, mielon;

Muzikistoj agordas por dancoj kapelon.

Oni serĉas Tadeon, kiu flanke staris

Kaj ion al estonta edzino deklaris:

«Zofi’! mi vin konsultu, afero tre gravas;

Mi demandis jam onklon, konsenton mi havas.

Vi scias, ke vilaĝojn mi nun ekposedas,

Kiujn leĝe, grav-parte, vi ankaŭ heredas. ¬490

Servut’-kampuloj estas sub regeco via:

Mi ne kuraĝus agi sen estrin’ ilia.

Nun, kiam nov-ekfloras kar-Patrujo nia,

Ĉu kampuloj profitu nur el ŝanĝo tia,

Ke ili nun ricevos alian sinjoron?

Vere, ili regate, ĝuas estr-favoron;

Post mia morto, povus sin ŝangi reguloj:

Mi soldatas, ni ambaŭ estas mortemuloj;

Mi estas homo, timas mem propran humoron;

Do, pli certe, rezignos mi mian regecon, ¬500

Kaj fordonos kampulojn sub leĝo-zorgecon.

Mem liberaj, ni faru al kampul’ liberon,

En heredecon donu posedatan teron,

Sur kiu li naskiĝis, sin labor’-ŝvitigas,

Kaj el kiu li nutras ĉiujn kaj riĉigas.

Sed mi devas averti vin: el grundo resta,

Malpli-enspez’ devigos nin al viv’ modesta.

Mi kutimis jam ŝpari de juneco mia,

Sed, Zofio, vi estas magnat’-familia,

En ĉefurbo vi pasigis vian junan aĝon: ¬510

Ĉu, for de l’ mond’, vi volos ekloĝi vilaĝon,

Nobeline?…»

Modeste respondis Zofia:

«Mi — virino, regado ne estas do mia.

Vi estos mia edzo; por konsil’, sinjoro,

Mi — juna, sed aranĝon konsentas el koro!

Se vi, liberigante, malpli riĉa restos,

Al mia kor’, Tadeo, vi pli kara estos;

Famili’ nekonata min ne interesis;

Mi, malriĉa orfino, memori ne ĉesis

Ke de Soplicoj estis mi filin-igita, ¬520

Ĉe ili edukita, al edzo donita.

Vilaĝon mi ne timas. En urb’ infan-aĝon

Pasintan mi forgesis, kaj ŝatas vilaĝon.

Kredu al mi, ke miaj kokoj, kokinetoj,

Min ĉiam pli amuzis, ol ĉi Petr-urbetoj.

Urbo min enuigas; al homoj, distraĵoj,

Se iam mi sopiris, estis infanaĵoj.

En Vilno min konvinkis vintro pasigita,

Ke por vilaĝa vivo mi estas naskita:

Dum baloj mi sopiris al dom’ Soplicana, ¬530

Kaj laboron ne timas junulino sana.

Mi jam ŝlosilojn portas, trotetas utile;

Vi vidos, ke mastrumon mi lernos facile!»

Kiam Zonjo ĉi lastajn parolojn eldiris,

Gervazo malserene, mirante, aliris:

«Jam de Juĝist’ mi aŭdis pri libero tuton,

Sed mi ne scias, kiel ĝi tuŝas servuton?

Mi timas, tio estos fremd-modo! Libero

Ja ne estas kampula, sed nobel’-afero!

Vere, ke ni devenas ĉiuj de Adamo: ¬540

Sed mi aŭdis, kampuloj devenas de Hamo,

La judoj de Jafeto, nobeloj de Semo,

Do ni, pli aĝaj, regas ambaŭn, jen sistemo!

Nu, alie instruas prepost’ Soplicova…

Li diras: tio estis Testament’ Malnova,

Sed, kiam Krist’, devene reĝo multe pova,

Inter judoj naskiĝis, en kampula stalo,

Li jam pacigis ĉiujn klasojn per egalo —

Estu tiel, se esti ne povas alio!

Precipe, ke mi aŭdas: Ekscelenc’ Zofio, ¬550

Mia estrino, ankaŭ konsentas pri ĉio.

Mi obeu, jam regas ŝia opinio.

Nur averto: liberon havu kampularo,

Ne vanan, vortan, kiel dum rego de caro,

Kiam moŝt’ Karp’ kampulojn siajn liberigis,

Kaj car-impost’ trioble ilin malsatigis[22].

Mi konsilas: kampulojn, laŭ malnova moro,

Ni nobeligu, donu al ili blazonojn:

Estrin’ al kelk vilaĝoj donos Kapr-duonojn,

Al aliaj Lelivojn Soplica sinjoro. ¬560

Tiam Sabrul’ rekonos kampul’-egalecon,

Kiam kampul’ ricevos blazon’-nobelecon.

Sejm’ konfirmos.

«Kaj edzo ne timu pro tio,

Ke lin tre malriĉigos grundoj-cedo: — Dio

Ne donos, ke manetojn de dignul’-filino

Tro lacigu laboro de doma mastrino.

Estas rimed’. — Mi konas keston en kastelo,

Kun Horeŝka surtabla manĝilar’, en kelo;

Krom tio restas ringoj, kanakoj, maneloj[23],

Riĉaj tufoj, jungaĵoj, belaj karabeloj. ¬570

Kion tere-kaŝita trezorej’ entenas,

Herede al Estrino Zofi’ apartenas;

Mi en kastel’ ĝin gardis per atent-okuloj,

Kontraŭ moskvuloj, ankaŭ — Soplicoj moŝtuloj.

Krom tio, mia propra taler’-sako plenas:

El servo kaj sinjoraj donoj kolektita.

Mi pensis, kiam estos kastel’ redonita,

Ĝiajn murojn ripari por ĉi tiu mono;

Nun ĝi al vi, nov-gemastroj taŭgos en bezono; —

Tial mi transloĝiĝos al Soplic’ Sinjoro, ¬580

Kaj manĝos, ĉe l’ Estrino, panon de favoro.

Ĉe lulil’ de Horeŝka generaci’ tria,

Mi skermon ekzercos idon de l’ Estrino mia,

Se estos fil’ — li estos, ĉar sonas armiloj,

Kaj ĉiam en milita temp’, naskiĝas filoj.»

Apenaŭ lastajn vortojn eldiris Gervazo,

Kiam, per gravaj paŝoj, aliris Protazo,

Salutis, el kontuŝa poŝ’, penegiregon

Trifolian eligis kaj komencis legon.

Juna suboficiro rime ĝin komponis: ¬590

Lin iam, en ĉefurbo, odoj fame-kronis,

Poste en uniformo, plue beletristo

Faris versojn. — Jam tricent tralegis Vokisto,

Ĝis loko: «Ho vi, kies ĉarmoj vekas sentojn

De dolora ĝojeco kaj ĝuajn turmentojn!

Se Bellon’-vicon[24] trafos rigard’ via milda,

Rompiĝos ĵetponardoj, krevos lado ŝilda!

Per Himen’ venku Marson, ĉe hidro kruela

De malpac’, fruntviperon ŝiru mano bela!…»

Tadeo kaj Zofio manplaŭdis konstante, ¬600

Kvazaŭ laŭde, sed vere, aŭdi ne volante.

Pastro, laŭ vol’ Juĝista, jam sur tablo staris

Kaj de Tade’ liberon al popol’ deklaris.

Apenaŭ ĝoj-novaĵon aŭdis vilaĝanoj,

Saltis al Sinjorido, al Estrino-manoj,

Ekkriante kun larmoj: «Gesinjoroj-sanon!»

Tadeo kriis: «Sanon de kuncivitanoj,

Liberaj kaj egalaj — Poloj!» — «Popol’-sanon!»

Diris Dombrovski; kriis popolo: «Hetmanoj,

Arme’, popolo, vivu! vivu ĉiuj klasoj!» ¬610

Alterne tondris voĉoj mil kaj tintis glasoj.

Sole Buĥman ne ĝojis; li laŭdis projekton,

Sed dezirus antaŭe malgrandan korekton:

Oni faru laŭleĝe komisi’-elekton,

Kiu…

Manko de tempo malhelpis, domaĝe,

Plenumi, kion Buĥman konsilis tre saĝe;

Sur kastelkorto staris jam pare estrinoj,

Oficiroj, soldatoj kun vilaĝaninoj.

Polonezon! ekkriis ĥore tut-publiko:

Oficiroj alvenas kun arme’-muziko; ¬620

Sed Juĝisto al Ĉefo flustris en orelon:

«Ordonu moŝt’ ankoraŭ haltigi kapelon.

Sciate, fianĉiĝon festas nevo mia,

Kaj ĉe ni malnov-moro regas familia,

Ke kun vilaĝ-muziko solenojn ni festas.

Violinist’, fajfisto, cimbalist’ jen estas,

Bon-ludistoj; indignas jam violinisto

Kaj kapkline petegas per okul’ fajfisto:

Se mi ilin forigos, ploros mizeruloj;

Laŭ alia muziko ne saltas kampuloj; ¬630

Do ĉi tiu komencu; distriĝu popolo!

Poste ni ĝuos vian muzikon laŭ volo».

Violinist’, manikon de l’ vest’ reŝovinte,

Prenilon fort-kunpremis; mentonon metinte

Ĉe apogil’, kurigis arĉon laŭ ĉevalo.

Sakfajfistoj, apude, je tiu signalo,

Kvazaŭ flugil’-batante, ofte ŝultrojn movas,

El aer-plenaj vangoj en sakojn spir-blovas;

Vi pensus: en aeron forflugos la paro,

Simila al plenvanga Borea idaro[25]. ¬640

Mankis cimbalo.

Multaj estis cimbalistoj,

Sed ne kuraĝis ludi ĉe Jankjel, ludistoj.

(Jankjel, dum tuta vintro, forestadis ie,

Nun li kun ĉefa stabo aperis ĉi tie.)

Sciante, ke neniu, sur ĉi instrumento,

Egalas lin laŭ lerto, gusto kaj talento,

Oni petas lin ludi, kun cimbal’ aliras.

Jud’ rifuzas: ke manoj krudiĝis, li diras;

Li forgesis, sin ĝenas, sinjorojn hontante;

Kapkline li foriras. Zonjo, ĝin vidante, ¬650

Alkuras lin kaj donas, sur blanka manplato,

Stangetojn, kiujn uzas majstr’ en kordobato,

Per dua ŝi glatumas lin je barb’ grizhara

Kaj riverence diras: «Ludu, Jankjel kara!

Ludu Jankjel, jen estas mia fianĉ[in]iĝo!

Vi promesis ludi ĉe mia edz[in]iĝo?»

Jankjel Zonjon tre amis; do li kun komplezo

Barbon konsente klinas; gvidite al mezo,

Li sidiĝas, cimbalon metas surgenue,

Kaj rigardas ĝin tiel fiere kaj ĝue, ¬660

Kiele veterano, ĉe servo-alvoko,

Kiam nepoj glavegon tiras de mur-hoko;

Avo ridas: ĝin longe ne uzis kompano,

Sed sentas, ke armilon lerte svingos mano.

Ĉe cimbal’ du lernantoj ekgenuas dume,

Agordas nove kordojn, provas ilin zume;

Jankjel, duonferminte okulojn, silentas,

Kun senmovaj stangetoj en fingroj, atentas.

Li ekludis, per takto triumfa batante,

Poste pli dense, kvazaŭ pluvege, hakante: ¬670

Ĉiuj miras. — Li faris nur ludo-provetojn,

Ĉar li haltis kaj supren levis du stangetojn.

Li ludas. Jam stangetoj tremas per ektuŝo,

Kvazaŭ sonigus kordojn flugilo de muŝo,

Mallaŭtan, pen-aŭdeblan zumon ĝi elsendas.

Majstro ĉiel-rigardas, inspiron atendas.

Li desupre cimbalon per okul’ mezuris,

Levis manojn, faligis; stangetoj ekkuris:

Ekmiris la aŭdantoj. —

Jen, sono kordara

Ektondris, kvazaŭ tuta kapel’ janiĉara[26], ¬680

Kun ŝalmetoj, tintiloj, tambureto-sonoj;

Tria-Maj’-polonezo bruas!…[27] Saltaj tonoj

Per ĝojo spiras; ĝojon aŭdosento ĝuas;

Knabinoj volas danci, knaboj piedbruas;

Sed maljunuloj revas pri pasinta dato,

Pri jar’ feliĉa, kiam senditoj, senato,

Post tago Tria-Maja, en urbdoma halo,

Reĝon naci’-konsentan festis per regalo,

Kiam dancantoj kantis: «Vivu reĝo kara!

Vivu Sejmo[28], Nacio la ĉiuklasara!» ¬690

Majstro taktojn akcelas kaj tonojn fortigas;

Ĵus, fals-akorde, sonas siblo de serpento,

Aŭ grinc’ de fer’ sur vitro: ĉiujn frost’ tremigas

Kaj la ĝojon konfuzis terur’-antaŭsento.

Malĝoje, timoplene, dubas aŭdantaro:

Instrument’-falsagordo? muzikist’-eraro?

Ne eraras la majstro! Li frapas intence

Tiun perfidan kordon, melodi’-atence,

Ĉiam pli laŭte taŭzas akordon koleran,

Kontraŭ konkordo de la tonoj, konfederan, ¬700

Ĝis Ŝlosist’, kompreninte de majstro kapricon,

Kovris per man’ vizaĝon sian, kaj terure

Ekkriis: «Ve mi konas voĉon! Targovicon!»[29]

Kaj tuj, fajfante, krevis kord’ malbon-aŭgure…

Majstro kuras al primoj, ŝiras takt-mezure,

Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj:

Aŭdiĝas mil da ĉiam pli laŭtaj frakasoj,

Marŝtakt’, milit’, atako, sturm’! pafado! — Sonis

Infanoj-ĝem’, patrinoj-plor’… Li tiel donis

Perfekte sturm-teruron, ke virinoj tremis,

Al si kun larm’ dolora, rememorigante ¬710

Prago-masakron,[30] — ploris ĝin rakontoj kante —

Kontentaj, ke li fine per kordoj ekĝemis,

Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron bat-premis.

Apenaŭ aŭdantaro eliris el miroj,

Ree muzik’ alia: unue zum-spiroj.

Delikataj, mallaŭtaj; ĝemas kelk kordetoj,

Kiel muŝoj ŝiriĝas el arane’-reto…

Sed kordoj plimultiĝas: Diskurintaj tonoj

Kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj,

Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj. ¬720

Formiĝas la malĝoja melodio kanta:

Pri soldato senhejma, tra l’ arbar’ vaganta,

Mizeron kaj malsaton ofte suferanta;

Li falas fine apud fidela ĉevalo,

Kiu por li la tombon fosas per huf-ŝtalo.

Kant’ malnova, al pola arme’ sonas kare!

Rekonis ĝin soldatoj, kolektiĝas are

Ĉirkaŭ majstro, aŭskultas, vidas rememore

La tempon, kiam apud Patruj’-tombo, plore

Ili kantis la kanton kaj en mondon iris[31], ¬730

Kaj poste multejara migrado sin tiris

Tra sabl’ varmega, frosto, maroj, kontinentoj,

Kie ilin en tendo, inter fremdaj gentoj,

Ĝojigis kaj kortuŝis ĉi kanto multfoje.

Medite, ili klinis la kapojn malĝoje,

Sed baldaŭ ilin levis: tonojn majstr’ altigas,

Streĉas, la taktojn ŝanĝas, alion sciigas

Ree desupre kordojn li okul’-mezuris,

Kunigis ambaŭ manojn, stangetoj ekkuris:

Li batis tiom arte kaj tiom potence, ¬740

Ke kordoj eksonoris trumpetar’-parence»

Trumpetar’-blove kanton konatan rekreis,

Triumf’-marŝon: «Ankoraŭ Poluj’ ne pereis![32]

Marŝ’, Dombrovski, Polujon!» Kaj ĉiuj manplaŭdis,

Kaj ĉiuj «Marŝ, Dombrovski!» tutĥore aplaŭdis!

Muzikist’ sian kanton kvazaŭ mem ekmiris:

Li faligis stangetojn, manojn supren-tiris;

Levita barbo grave flugpendis; de kapo

Defalis sur la ŝultrojn lia vulpa ĉapo.

Sur vangoj brilis rondoj de stranga ruĝeco, ¬750

En okul’ spiritplena, ardis la juneco.

Kiam sin al Dombrovski turnis maljunulo,

Larmoj el mankovrita ekfluis okulo:

«Generalo! li diris, longe Litvo nia

Vin atendadis, kiel ni judoj Mesian…

Vin delonge profetis al popol’ fidela,

Kantistoj… vin miraklo[33] anoncis ĉiela…

Vivu, ho nia!…» Ploris li dum la parolo:

Jud’ honesta Patrujon amis kiel polo!

Dombrovski donis manon al li, dankfavore; ¬760

Li ĉapon depreninte, kisis manon kore.

Polonezon komenci Ĉambelano iras:

Manikojn de l’ kontuŝo[34] li iom retiras,

Donas manon al Zonjo, ektordas lipharon,

Kaj ĝentile invitas en unuan paron.

Post Ĉambelano vice la paroj ariĝas;

Signalvorto! li gvidas, danco komenciĝas:

Sur herbokovro brilas ruĝaj botoj hele,

Lumas or-teksa zono, fulmas karabele;[35]

Li paŝas malrapide, kvazaŭ ne atentas, ¬770

Sed ĉiu paŝo, movo, fidele prezentas,

Kion ĵus la dancanto pripensas aŭ sentas.

Li haltis — por demandi sian sinjorinon;

Por flustri en orelon — li faras kapklinon;

Ŝi deturnas la kapon, aŭskulti sin ĝenas;

Li humile kliniĝas kaj ĉapon deprenas.

Ŝi favore rigardas, sed plue silentas;

Li malakcelas paŝon, rigardon atentas.

Kontente pri respondo, li dankas ekride,

Kaj mokante rivalojn paŝas pli rapide. ¬780

Sian ardeo-pluman, konfederan ĉapon[36]

Li pendigis sur frunto, lerte skuis kapon

Kaj kovris ĝin deflanke, ektordis lipharon

Kaj paŝas, sekvigante envieman aron.

Li volus kun estrino foriĝi facile,

Do li haltas kaj manon levante ĝentile,

Ke oni preterpasu, petas plej humile.

Iam li lerte celas al flanka eliĝo,

Ŝanĝas vojon, por trompi aron da kunuloj;

Sed lin, rapidapaŝe, sekvas trudemuloj ¬790

Kaj ĉirkaŭe envolvas per danca turniĝo;

Do li sur sabron metas la manon kolere,

Kvazaŭ: «Ve, enviuloj!» li dirus fiere,

Kaj provoke li paŝas rekte en la aron:

Dancantoj ne kuraĝas pluan kontraŭstaron,

Cedas, kaj, batal-ordon formante alie,

Postkuras lin denove.

Krioj sonas ĉie:

«Ho, rigardu junuloj! Jen, vi eble vidas

La lastan, kiu tiel polonezon gvidas!»

Iris paroj post paroj, bruoplene, ĝoje; ¬800

La rondo sin distordas, kunvolvas refoje

En mil volvaĵojn, kiel serpento giganta;

Flagras diverskolore, kiel skvam’ brilanta:

Belvestoj sinjorinaj, sinjoraj, soldataj,

El orient’ oritaj de suno-radioj,

Kaj de malhela herba fono, refleksataj.

Bruas danco, muziko, plaŭdoj, vivukrioj!

Nur kaporal’ Dobĵinski-Sak, li nek atentas

La kapelon, nek dancas, nek li ĝojon sentas;

Li staras malserene, manojn dorse-metis, ¬810

Pensas, kiel li Zonjon iam svat-koketis:

Por ŝi alportis florojn, el nestoj birdetojn,

Faris oreloringojn kaj plektis korbetojn…

Sendankulin’! Donacojn li vane oferis!

Kvankam ŝi lin evitis, kaj patro koleris,

Li tamen… kiomfoje sur barilo sidis,

Ĝis, fine tra fenestroj, li Zonjon ekvidis.

El kanab’ li spionis, kiel ŝi bedaron

Sarkis, kukumojn ŝiris, nutris kokidaron.

Sendank’!… Li klinis kapon; fine ekfajfinte ¬820

Mazurkon, sur orelojn kaskedon preminte,

Li foriris en tendon, al kanona gardo,

Distriĝi kun soldatoj per karta hazardo,

Trinki el kaliko ĉagren’-dolĉiganta.

Tiel estis, por Zonjo, Dobĵinski konstanta.

Ŝi dancas gaje, kvankam en unua paro,

Malproksime apenaŭ videbla al aro.

Sur la herba vastaĵo, en verda robeto,

Girlande ornamita, en flora kroneto,

Ŝi flugas, nevidebla, regas danc-turniron, ¬830

Kiel anĝel’ de noktaj steloj rondo-iron.

Kie ŝi estas? diras okuloj turnitaj,

Kaj brakoj, interpreme, al ŝi etenditaj.

Resti ĉe Zonjo, vane Ĉambelano celis:

Jam lin, el gvidoparo, enviuloj pelis.

La feliĉa Dombrovski ne longe ŝin gvidis:

Li cedis ŝin al dua; tria alrapidis;

Ankaŭ tiu foriris, same forŝovita;

Ĝis, laŭvice, renkontis Zonjo lacigita

Tadeuŝon: Do, pluan ŝanĝadon timante, ¬840

Ŝi finis dancojn, resti jam kun li volante,

Iris verŝi kalikon ĉe tablo festena.

Suno subiras — varma vespero serena:

Per nubetoj sternita ie glob’ ĉiela,

Okcidente ’as roza, supre — bluehela.

Belveteron aŭguras nubetoj: brilantaj,

Malpezaj — kvazaŭ ŝafoj sur herbo dormantaj;

Ie pli etaj — kiel sovaĝ-anasaro;

Okcidente nubaĵo: tulkurtenoj-paro

Diafana, faldita, supre perle pura, ¬850

Kun randoj orumitaj, kaj funde purpura,

Ankoraŭ, per subira brilo, ardas vaste,

Kaj poste iĝas flava, pala, griza laste[37].

Suno mallevis kapon, nubeton surtiris,

Ekdormante, per varma aero ekspiris.

Nobelar’ ĉiam trinkas; tondras vivukrio:

Napoleon, ĉefestroj, Tadeo, Zofio!

Vivu ĉiuj tri paroj, la fianĉigitaj!

Gastaro ĉeestanta, ĉiuj invititaj!

Amikoj, kiuj inter la vivantoj restas, ¬860

Mortintoj, kiuj sankte memorataj estas!…

Mi gastis kaj toastis tie kun aliaj;

Kion mi vidis, aŭdis, libroj diras miaj.

Загрузка...