Ĉaso kun vertragoj je observita leporo • Gasto en kastelo • Lasta el korteganoj rakontas historion de lasta el Horeŝkoj • Ekrigardo en fruktoĝardenon • Knabino inter kukumoj • Matenmanĝo • Petersburga anekdoto de sinjorino Telimeno • Nova eksplodo de disputoj pri Stumpulo kaj Falko • Interveno de Vermo • Parolado de Vojski • Veto • Iru kolekti fungojn.
Ĉiu el ni memoras, kiam juna bubo,
Li fajfante, en kampon iris kun paftubo;
Rempar’, baril’, neniu lacigis piedon,
Lim-pasante, ne konis vi fremdan posedon!
Ĉar en Litvo ĉasisto, kiel ŝip’ sur maro,
Kien volas, libere vagas tra l’ vastaro:
Profete li rigardas nubojn sur ĉielo;
Multaj signoj vidiĝas al ĉasist’-okuloj;
Sorĉiste li babilas kun ter’: por urbuloj
Muta, ĝi voĉojn flustras al lia orelo. ¬10
En herbej’ krias kreko, ne serĉu en loko,
Ĝi naĝas, herbe, kvazaŭ en Njemen ezoko;
Supre sonas printempa la sonorileto;
Kaŝita, en ĉiela profund’, alaŭdeto.
Aglo, larĝa-flugile batante eterojn,
Kiel kometo carojn, timigas paserojn;
Akcipitro, sub helaj bluaĵoj pendante,
Kiel pingle-fiksita papilli’ flirtante,
Ekvidis jen leporon aŭ birdon en valo;
Falas sur ĝin rapide, kiel stelo-falo. ¬20
Kiam Dio permesos al ni, hejmreveni
Kaj ree, sur patruja kampo, loĝon preni?
Servi rajdiste, kontraŭ leporoj-grizuloj,
Kaj pafi birdojn, kiel piedo-iruloj;
Krom falĉil’, rikoltilo, ne havi aliajn
Armilojn; por gazetoj — dom-kalkulojn niajn![1]
Jam super Soplicovo la suno leviĝis,
Falis sur pajltegmentojn, tra fendoj ŝteliĝis
En garbejon; sur freŝa, aroma fojnaro,
El kiu la sternaĵon faris junularo, ¬30
El aperto tegmenta, per oritaj strioj,
Kiel harlig’-rubandoj, fluis sun-radioj;
Suno incitas buŝojn, per maten’ brilanta,
Kiel knabin’, per spiko, amaton vekanta.
Jam, saltante, ekĉirpis sub tegment’, paseroj,
Jam trifoje ekkriis laŭte la anseroj,
Kaj eĥis meleagroj-ĥor’ kaj anasaro,
Kaj ekmuĝis iranta en kampon brutaro.
Leviĝis junularo. Tade’ dormas plue:
Li ekdormis hieraŭ post festen’ malfrue, ¬40
Veninte maltrankvila; ĝis krio de koko
Li ne fermis okulojn kaj sur sia loko,
Li turniĝis, ĝis tute en fojnon sin ŝovis.
Li dormis, ĝis okulojn liajn vent’ alblovis,
Kaj malfermiĝis pordo de garbej’, kun krako:
Eniris, kun nodara zono, Verm-Robako,
Al Tade’ «Surge puer!»[2] severe vokante
Kaj ŝerce, super ŝultroj, la nodojn svingante.
Jam sur korto ĉasistoj krias; oni kuras,
Elkondukas ĉevalojn, gastoj alveturas; ¬50
Apenaŭ kort’ ampleksos tiel grandan aron.
Sonas trumpetoj, oni ellasas hundaron:
Elkurinte, hurletas vertragoj, ĝojplenaj,
Ĉe vido de ĉasistoj, gvidiloj rimenaj.
Hundoj, kiel frenezaj, svingiĝas sur korto,
Poste, por meti kolojn sur kolumnojn kuras;
Kaj ĉi tio bonegan ĉasadon aŭguras.
Al vojir’, Ĉambelana sonas signovorto;
Instigistoj ekiris unu post alia;
Post pordego, diskuris longa vic’ ilia. ¬60
Meze rajdis apude, Rejent’, Asesoro;
Iam sin rigardinte kun malamo forta,
Nun, parolis amike homoj de honoro,
Irante al decido de disputo morta:
Eĉ vorto ne perfidis obstinon de koro.
Rejent’ Stumpulon gvidis, Falkon — Asesoro
Sinjorinoj veturis poste, kaj ĉe ili
Galopis junularo, por kune babili.
La Pastro malrapide korton paŝmezuris,
Finante matenpreĝojn; li rigardojn ĵetis ¬70
Al Tade’, jen sulkigis frunton, jen ridetis,
Fine li svingis fingron; Tade’ alveturis.
Fingron al nazo metis Verm’, por minaceto;
Sed malgraŭ de Tadeo demando kaj peto,
Ke li eldiru klare, kion li ekvolis,
Monaĥo nek rigardis lin, nek alparolis,
Nur surtiris kapuĉon kaj preĝon murmuris;
Do Tade’ al ceteraj gastoj forveturis.
Ĉasistoj tiam hundojn ĵus haltigis tute,
Kaj staris sur la lokoj senmove kaj mute; ¬80
Ĉiuj ripetis signon de silent’-ordono,
Kaj ĉiuj turnis siajn okulojn al ŝtono,
Kie staris Juĝisto. Li ekvidis beston
Kaj por ordon’, klarigan faris manogeston.
Ĉiuj komprenis, staras; Asesor’, Rejento,
En kampo malrapide trotas en silento.
Tadeo, pli proksima, alvenis antaŭe,
Ekstaris ĉe Juĝisto, rigardis ĉirkaŭe.
Jam longe li ne ĉasis; sur grizaj spac-fonoj
Malfacile grizulon vidi inter ŝtonoj. ¬90
Montris al li Juĝisto: Sidis mizerulo,
Sub ŝtono platiĝante, orel’-pintigante,
Kaj renkontis rigardojn per ruĝa okulo;
Kvazaŭ sorĉite, sian destinon sentante,
Time, ĝi eĉ ne turnis okulojn en loko,
Kaj sub roko, senvive sidis kiel roko.
En kampo proksimiĝas dume polvotrenoj,
Kuras Stumpul’, rapida Falko, ĉe rimenoj;
Rejent’ kun Asesoro, ambaŭ krias nune:
«Pel! pel!» kaj en polvaĵo malaperas kune. ¬100
Nun, kiam post grizulo komenciĝis pelo,
Grafo aperis, apud arbar’ de kastelo.
Oni sciis ĉirkaŭe, ke tiu sinjoro
Nenie venas en la difinita horo.
Hodiaŭ, malfruante, li grumblis servistojn,
Kaj en kampon galopis, vidinte ĉasistojn,
En surtut’ angla, blanka, longa, ventflirtanta
Per baskoj; post li trotis servistar’ rajdanta
En nigraj, brilaj, fungo-formaj ĉapeletoj,
Blankpantalon’, laĉitaj botoj, en jaketoj. ¬110
Servistojn, kiujn vestis Graf’ per formo tia,
Oni nomis ĵokeoj en palaco lia.
Galopantaro kuris en eriko-valon;
Graf’ ekvidis kastelon, haltigis ĉevalon.
Li, vidante kastelon, matene unue,
Apenaŭ ĝin rekonis: tiel matenfrue,
Freŝiĝis kaj beliĝis konstruaĵ’-konturoj.
Grafon mirigis nova aspekto de muroj.
Tur’ altiĝis dufoje, sur nebul’ levite;
Lada tegmento brilis, de supre orite; ¬120
Sub ĝi, en kradoj flagris vitraĵoj rompitaj,
Per leviĝo-radioj ĉielarkigitaj;
Subajn etaĝojn kovris tego de nebulo,
Kiu breĉojn, fendegojn kovris por okulo.
Sonis ĉasistoj-krio, per vent’ alpelite,
Kelkfoje de kastelaj muroj rebatite,
Kvazaŭ kastelo krius; sub nebul’-vualoj
Rekonstruiĝis muroj, hom-pleniĝis haloj.
Grafo amis vidaĵon, nekutiman ian;
Li nomis ĝin romana, same kapon sian ¬130
Romana; vere estis li granda strangulo.
Tre ofte li, pelante post vulp’ aŭ grizulo
Subite haltis, ĉiel-rigardis sopire,
Kiel kat’, observanta paserojn ŝtelire,
Sur pino. Sen pafilo, rekrut’-forkurule,
Li vagis en arbaro; aŭ sidis silente,
Senmove, kun klinita kapo, ĉe-torente,
Kiel arde’ manĝanta fiŝaron okule.
Tia estis sinjora Grafa stranga moro;
Ĉiuj diris, ke mankas io al sinjoro. ¬140
Tamen estis ŝatata prapraav-moŝtulo,
Riĉega, tre humana por najbar’, kampulo,
Eĉ por judoj.
Ĉevalon Grafo turnis bride,
Kaj altrotis, tra kampo, ĝis kastel’ rapide.
La Grafo, sopirante, rigardis la murojn,
Eltiris paperujon kaj skizis figurojn.
For ducent paŝojn, vidis li, flank-rigardinte,
Homon, kiu egale vidaĵoj-ŝatulo,
Kun kap’ levita, manojn en poŝojn metinte,
Ŝajnis, ke li kalkulas ŝtonojn per okulo. ¬150
Grafo tuj lin rekonis, sed kriis kaj plaŭdis
Kelkfoje, ĝis alvokon Gervazo ekaŭdis.
Nobel’, de kastel-estroj servist’ iam estis,
Kaj lasta el Horeŝkaj korteganoj restis;
Maljunul’ alta, griza; vizaĝ’ malserena,
Severa, freŝa, sana, de sulketoj plena.
Iam, inter nobeloj, li fama gajulo,
Post batalo, en kiu kastel’-heredulo
Pereis antaŭ jaroj, li iĝis alia,
Iris al indulgenco-, edzofest’ nenia; ¬160
Neniun li gajigis per sprita ŝerceto,
Nek aperis, sur lia vizaĝo, rideto.
Li iris en malnova livreo sinjora:
Jako, kun baskoj, flava; kadro el galono,
Kiu nun flava, iam certe estis ora,
Ĉirkaŭe, silkbrodite, Horeŝkoj-blazono:
Duonkapro[3]; do, en la ĉirkaŭ’ de kastelo,
Duonkapro nomatis maljuna nobelo.
Iafoje, pro lia senĉesa ripeto
De l’ ĉevort’, oni ankaŭ lin nomis Moŝteto; ¬170
Aŭ pro la fendoj-plena kalvaĵo, Fendulo;
Gervazo mem sin nomis Rembajlo, Sabrulo.
Laŭ blazon’ ne konate, kun titol’ — Ŝlosisto,
Ĉar antaŭ jaroj tia kastel’-oficisto,
Li portis ŝlosil’-faskon, sur la pasamenta
Ligil’, ĉe sia zono, kun kvasto arĝenta;
Kvankam li ion ŝlosi en kastel’ ne povis,
Ĉar mankis pordoj; tamen li du-pordon trovis,
Kiun li mem ripari igis, propra-page,
Kaj sin, per ŝlos’-malŝloso, distris ĉiutage, ¬180
En unu el malplenaj ĉambroj ekloĝinte.
Manĝi favoran panon, ĉe l’ Grafo, povinte,
Li ne volis, kaj kvazaŭ malsana, sopiris,
Kiam li per kastela aero ne spiris.
Ekvidinte la Grafon, li deprenis ĉapon,
Antaŭ estroj-parenco li klinis la kapon
Kun grandega kalvaĵo, brilanta defore,
De multaj sabroj dense signita memore;
Li glatis ĝin per mano, kaj ankoraŭ foje,
Sin klininte: «Moŝteto!» li diris malĝoje. ¬190
«Pardonu, Grafa moŝto! alparolo tia,
Ne malrespekto estas, sed kutimo mia:
„Moŝteto“, diris ĉiuj Horeŝkoj; Tablestro[4]
Lasta, tiun ĉevorton uzis, mia estro.
Do ĉu vere, Moŝteto, ke vi mon-avaras
Por proces’? al Soplicoj kastel’-cedon faras?
Mi ne kredis, distrikte oni tion diris».
Rigardante kastelon, Gervazo sopiris.
«Ĉu strange?-diris Grafo-granda kost’, enue
Jam fariĝis; mi finos, ĉar nobelo plue ¬200
Obstinas, kaj min volas tute enuigi:
Do plu mi ne rezistos kaj volas pac-igi,
Akceptante de l’ juĝo kondiĉoj-donacon».
«Pacon? kriis Gervazo: kun Soplicoj pacon?
Kun Soplicoj, Moŝteto?» Ĉi tion dirante,
Li kurbigis la buŝon, mem vortojn mirante.
«Pac’, Soplicoj! Moŝteto, Estreto! laŭ vido
Vi ŝercas? La kastelo, de Horeŝkoj sido,
Transiros al Soplicoj? Deiru, bonvole,
El selo. Ni kastelon iros. Vidu sole. ¬210
Ne rifuzu! Diraĵon vi mem ne komprenis…»
Kaj li, por elseliĝo, piedingon tenis.
Sur kastel-sojlo, diris Gervazo: «Antaŭe,
Ĉi tie la Tablestro, domanoj ĉirkaŭe,
Ofte sidis en seĝoj, posttagmanĝa-hore.
Li pacigis kampulojn, aŭ bona-humore,
Al gastoj historiojn diris belrakonte,
Aŭ per iliaj ŝercoj distriĝis volonte;
Junularon, en korto, skermiloj amuzis,
Aŭ ĝi turkajn ĉevalojn dresante rajd-uzis». ¬220
En vestiblo li diris: «Ĉi vestiblo, nune
Ne havas, en pavimo, tiom ŝtonojn kune,
Kiom, bontempe, krevis ĉi tie bareloj;
Nobelar’, tiris tinojn sur zonoj el keloj,
Invitite al sejmo[5] distrikta, aŭ landa,
Al nomfesto sinjora, aŭ ĉasado granda.
Sur ĉi ĥorejo staris kapel’ dum festeno
Kaj sur instrumentaro ludis kaj orgeno[6];
Trumpetoj tondris, kiel en juĝ-tago lasta,
Dum vivukrioj sekvis laŭ ordo toasta: ¬230
Je l’ san’ de reĝa moŝto toaston unue,
Kaj poste de primaso[7], de moŝto reĝina,
De nobelar’, de tuta Respubliko plue;
Fine, post eltrinkita vinpokalo kvina,
Oni levis: Ni amu nin! Vivu’ senfina,
Ĝi tage ekkriita, sonis ĝis mateno:
Kaleŝoj, veturiloj staris sur posteno,
Por hejmen veturigi ĉiun post festeno».
Ili trairis ĉambrojn; Gervaz’, silentante,
Jen sur muro, arkaĵo, rigarde haltante, ¬240
Alvokis rememorojn, agrable, malĝoje;
Kvazaŭ: «Ĉio finiĝis!» li dirus kelkfoje,
Li balancis la kapon, manon svinge movis;
Ŝajne li, en memoro mem, turmenton trovis,
Kaj volis ĝin forpeli. Ili halton faris
Supre, en granda, iam spegula salono.
Post spegularo, kadroj nur, malplenaj staris,
Sen vitr’ fenestroj; kontraŭ pordego, balkono.
Maljunul’ tie kapon klinis plenmedite,
Kovris per man’ vizaĝon: ĝi, remalkovrite, ¬250
Esprimis malesperon kun melankolio.
Grafo, kvankam ne sciis signifon de ĉio,
Rigardante lin, havis emocian senton,
Kaj premis lian manon; maljunul’ silenton
Interrompis, skuante per levita mano:
«Ne estos pac’, Moŝteto, inter Soplicano
Kaj sango de Horeŝkoj, fluanta ĝis horo
En vi, parenc’, Tablestra, post patrino via,
Ĉasestrino[8] filino de la Kastelano[9]
Kiel sciate, onklo de mia sinjoro. ¬260
Aŭskultu: historio, via familia,
Okazis en ĉi ĉambro, ne alia.
«Mia sinjor’, Tablestro, altfamiliano,
Riĉulo, estis patro de unu infano,
Filin’ anĝele bela; al fraŭlin’ tiela
Svatiĝis sinjoregoj kaj aro nobela.
Inter nobeloj estis brulkapulo granda,
Jacek Soplica, ŝerce Vojevodo landa
Nomata; li graviĝis en vojevodlando,
Havante Soplicanojn kvazaŭ sub komando: ¬270
Tricent familivoĉojn li regis laŭvole,
Kvankam li mem posedis terpeceton sole.
Kaj sabron, kaj lipharon grandan, ĝis orelo.
Tablestro kuraĝulon, dum sejm’, al kastelo
Alvokis kaj regalis ofte, malavare,
Parencojn, partianojn, traktis populare.
Lipharul’ fieriĝis, pro akcept’ favora,
Ke li imagis iĝi bofilo sinjora.
Al kastel’, nepetite, tre ofte li venis,
Kaj fine, kiel hejme, kvazaŭ loĝon prenis. ¬280
Li volis jam deklari: ĝin rimarkis oni,
Kaj igis nigran supon[10] ĉe la tablo doni.
Laŭ dir’, Tablestridino Soplicon korsentis,
Sed al gepatroj, tion profunde silentis.
«Tio estis Koscjuŝka temp’; sinjor’ protektis
Leĝon de Tria Majo[11], nobelojn kolektis,
Por elmarŝi al helpo de konfederuloj,
Kiam, nokte, kastelon ĉirkaŭis moskvuloj[12].
Nur estis temp’, alarme elpafi pistujon,
Fermi malsupre pordojn, kaj ŝtopi riglujon. ¬290
Dome estis: Tablestro, mi, Estrino nia,
Kuirist’, du helpantoj, ĉi trio ebria,
Prepost’, lake’, hajdukoj kvar, kuraĝeguloj:
Do pafiloj fenestren! Ĵus moskva amaso
Kun „hura!“ de l’ pordego kuras sur teraso;
Kaj ni el dek pafiloj tondras: „For, kriuloj!“
Oni vidis nenion; servistoj senhalte
Pafis malsupre, Estro, mi balkone-alte.
Ĉio iris belorde, kvankam en teruro:
Dudek pafiloj kuŝis ĉi tie, ĉe muro; ¬300
Post elpafo de unu ni havis alian.
La preposto helpante faris servon tian,
Estrin’, Fraŭlin’, kortega fraŭlinaro, same:
Do estis tri pafistoj, pafantaj ĉiame
De malsupre, moskvuloj kuglojn hajle pafis,
Ni, el supre, malofte, sed pli bone trafis.
Trifoje rusoj pordon jam tuŝis alsalte,
Sed ĉiufoje trio levis krurojn alte.
«Do ili en tenejon rifuĝis matene.
Tablestro sur balkonon eliris serene: ¬310
Se el tenejo kapon eligis soldato,
Estro pafis, neniam maltrafis la bato;
Ĉiufoje kaskedo nigra falis teron»
Do jam malofte iu montris vizieron.
Estro volis, vidante timegon ilian,
Fari ekskurson, kaptis karabelon[13] sian,
Kriante el balkono, servistojn ordonis,
Kaj, al mi turniĝante: „Sekvu min!“ proponis.
Ĵus pafo el pordego … Tablestr’ ekbalbutis,
Li ruĝiĝis, paliĝis, sangokraĉe sputis; ¬320
Mi vidas: jen trafita brust’! Ŝanceliĝante,
Falis Sinjor’, per fingro pordegon montrante;
Mi rekonis ĉi tiun friponon! Soplica!
Laŭ kresko kaj lipharoj! Lia paf’ malica
Mortigis Estron, vidis mi! Li ne fortiris
Levitan tubon, fumo ankoraŭ eliris!
Mortigint’, kiel ŝtono staris! Mi elpafis,
Lin celante, dufoje, sed pafoj maltrafis
Dufoje, pro kolero aŭ malĝoj’ en koro…
Mi aŭdas virin’-krion — malvivis Sinjoro». ¬330
Eksilentis Gervazo, kun larmaj okuloj,
Poste li finis: «Pordon jam rompis moskvuloj;
Ĉar mi, post mort’ de l’ Estro, staris senkonscie,
Jam ne sciante, kio okazis ĉi tie.
Feliĉe, helpe venis Pan Parafjanoviĉ
Kun ducent Mickjeviĉoj, ĉi el Horbatoviĉ,
Kiuj estas multnombra, brava nobelaro,
Kaj malamas Soplicojn, pli ol de centjaro.
«Tiel mortis potenca estro, justa, pia;
Havis seĝojn[14], rubandojn, bastonegojn lia ¬340
Dom’; li kampuloj-patro, frato nobelara,
Ne lasis, kiu venĝon tombeĵurus, filon!
Sed fidelajn servistojn. Mi en sango kara,
Trempis mian rapiron, mian plumfendilon,
(Verŝajne, ke vi aŭdis pri mia rapiro,
Fama en ĉiu sejmo, sejmeto, foiro);
Mi ĵuris, ke ĝin fendos nuk’ de Soplicano,
Serĉis ĝin dum invadoj[15], sejm’, foir’; kverele
Mi morthakis per sabro du, kaj du duele»
Unun mi ekbruligis en ligna kabano, ¬350
Kiam ni Koreliĉojn kun Rimŝa invadis,
Li rostiĝis misgurne[16], mi ne kalkuladis,
De kiuj mi fortranĉis orelojn. Ĉi hore
De mi ricevis unu nenion memore!
Naska fratet’ de tiu lipharul’ fripona
Vivas ĝis nun, pro sia riĉec’, fanfarona;
De Horeŝkoj kastelon li tuŝas limstrie,
Respektata distrikte, Juĝisto ĉi tie!
Al li kastelon cedos vi? piedo lia,
Malinda, viŝos planke la sangon de mia ¬360
Estro? Ne! kiel longe animon sentatan
Havas Gervaz’, kaj forton, ke li mane levos
Sian fendilon, nune ĉe muro pendantan,
Tiel longe kastelon Soplic’ ne ricevos!»
— «Ho! — kriis Grafo, manojn alsupre levante,
Mi antaŭsentis bone, ĉi murojn ŝatante!
Kvankam mi ne suspektis ilin pri tiela
Trezor’ da dramaj scenoj por rakonto bela!
Kiam mi el kastelo forpelos Soplicon,
Vi ricevos, en muroj, kastelestr’-oficon. ¬370
Via rakont’, Gervazo, interesas vere;
Domaĝe, vi ne gvidis min malfruvespere;
Per mantel’ drapirite, mi sur ruinaĵoj
Sidus, kaj vi rakontus pri sangaj faraĵoj.
Domaĝe, vi rakontan talenton ne flegis!
Similajn tradiciojn mi aŭdis kaj legis;
En Anglujo, Skotujo, ĉiu lordsidejo,
En Gremanuj’, grafkorto — mortigoj-scenejo!
Ĉiu nobla, potenca ligo familia
Estas fama pro sanga perfidaĵo ia, ¬380
Post kiu, heredate, venĝo iras plue;
En Poluj’ ĉi okazon mi aŭdas unue.
Mi sentas, ke Horeŝka sang’, en mia koro,
Ion ŝuldas al gento kaj al propra gloro!
Jes! kun Soplica rompos mi ĉian traktadon,
Se eĉ pistolon preni mi devus aŭ spadon!
Honor’-ordon’…» Ekiris li per paŝ’ solena,
Kaj Gervazo lin sekvis, en silento plena.
Antaŭ pordego, Grafo rigardis kastelon;
Al si mem paroplante, li saltis sur selon, ¬390
Kaj, al parol’, distrite, tian donis finon:
«Domaĝe, ke Soplica ne havas edzinon,
Aŭ de filino ĉarmojn adori mi devus!
Kaj, amante, mi ŝian manon ne ricevus;
Estus nova konflikto de sentoj en dramo:
De koro kun la devo — de venĝo kun amo!»
Li spronis, la ĉevalo al bieno kuris;
Duaflanke ĉasistoj el arbar’ veturis.
Graf’, ĉasamant’, apenaŭ pafistojn ekvidis,
Ĉion forgesis, rekte al ili rapidis; ¬400
Ĉe pordego, ĝardeno, barilo, pasante,
Li, ĉe baril’, vojturne, haltis rigardante.
Fruktĝardeno:
En vicoj staris fruktarbaro,
Ombrante vastan kampon; malsupre bedaro.
Tie griza brasiko, kun kalvaĵoklino,
Sidas, ŝajne meditas pri legom’-destino,
Silikvojn, en verdaĵon de karot’ plektante,
Staras fabo, okulojn mil al ĝi turnante.
Aliloke maiza ortufo leviĝas;
Ie akvomelono dikventra vidiĝas, ¬410
Kiu for, malproksime de siaj trunketoj,
Ruliĝis, kiel gasto, al la ruĝaj betoj.
Bedojn tranĉas limetoj. Sur fosaĵoj ĉie
Staras, kvazaŭ sur gardo, kanabo serie —
Ĉi cipres’ de legomoj, rekta kaj verdanta;
Bedojn gardas kanaba odor’ penetranta:
Tra folioj ŝoviĝas vipero nenia,
Raŭpoj, insektoj mortas de odor’ ilia.
Plu de papav’ leviĝas blanka trunketaro;
Vi pensus, ke sidanta papilioj-aro ¬420
Flirtas sur ĝi flugile, ĉielarke-brile,
Diverskolore, hele, juvelar’-simile:
Pupilon logas tiom papavokoloroj.
Kiel plenlumo inter steloj, meze floroj
Ronda sunflor’, kun granda vizaĝo orflama,
Sekvas sunoiradon per alturn’ ĉiama.
Ĉe barilo, mallarĝaj levoj de tereno,
Sen arboj, sen arbustoj: kukumoj-ĝardeno.
Ili belkreskis; granda, vasta foliaro
Kovris la bedojn, kvazaŭ tapiŝa faldaro. ¬430
Meze iris knabino, en vesta blankaĵo,
Kaj dronis, ĝis genuoj, en maja verdaĵo;
Klinante sin, el bedoj ĝis sulketoj fore,
Ŝi kvazaŭ sur folioj naĝis, verdkolore.
Pajlĉapel’ ŝirmis kapon de suna radio,
Du rozaj rubandetoj flirtis de tempio,
Kaj kelk bukloj de blondaj, malplektitaj ruloj;
Sur brak’ ŝi havis korbon, mallevis okulojn;
Kvazaŭ por kapt’ leviĝis ŝia dekstra mano.
Kiel knabino pelas fiŝetojn en bano, ¬440
Kun ŝia piedeto ludantajn simile
Ŝi kun korbo, al frukto, sin klinas facile,
Laŭ puŝo de piedo, aŭ okul’-elekto.
Graf’, ravite de tiel mirinda aspekto,
Aŭdante for hufbatojn, al anoj li faris
Manosignon por halto; do ili ekstaris.
Li, eltirinte kolon, fiksis la rigardon;
Kiel gruo, de l’ aro for, farante gardon,
Staras unupiede, viglatenti penas,
Por ne ekdormi, ŝtonon en la dua tenas. ¬450
Grafon vekis sur ŝultroj kaj tempi’ susuro:
Jen estis Pastro Vermo; en lia manplato
Balanciĝis, levita supren, nodoj-ŝnuro.
Li kriis: «Vi kukumojn volas? jen salato!
For, sinjor’, de l’ domaĝo! sur ĉi tiu bedo,
Ne por vi estas frukto; ne helpos rimedo».
Minacinte per fingro, kapuĉon alie
Li ŝovis kaj foriris. Grafo restis tie.
Pro subita obstaklo, ride kaj malbene,
Ĝardenon rerigardis li, sed jam ĝardene ¬460
Ŝi forestis; lumetis nur, en fenestreto,
Ŝia roza rubando kaj blanka robeto.
Kian vojon ŝi kuris, tion montras bedo:
Verda foli’, puŝita kure, de piedo,
Leviĝis, tremis, fine restis en trankvilo,
Kiel akvo, fendite de birda flugilo.
En loko, kie staris ŝi, ĵus forĵetite,
Korbet’ pigmesalika, funde renversite,
Perdinte siajn fruktojn, sur foli’ pendiĝis
Kaj ankoraŭ, sur verda ondo balanciĝis. ¬470
Post moment’, ĉie estis solece, silente.
Graf’, rigardante domon, aŭskultis atente;
Li meditis; pafistoj senmove, senbrue,
Staris post li. La domo, mallaŭta unue,
Ekmurmuris, ekbruis, kiele malplena
Abeluj’, dum enflugo de svarmo revena.
Jen signo, ke el ĉaso gastoj reveturis
Kaj servistoj, ĉe tabloj, laboreme kuris.
Efektive movado ekregis ĉambraron:
Oni portis botelojn, manĝojn, manĝilaron. ¬480
Viroj, kiel eniris, en vestoj de ĉaso,
Iradis tra la ĉambroj, kun teler’ aŭ glaso,
Manĝis, trinkis, aŭ, apud fenestr’-apogiloj,
Diskutis pri vertragoj, leporoj, pafiloj.
Juĝist’, Geĉambelanoj — ĉe tabl’; en angulo
Flustris fraŭlinoj; mankis ordo, laŭ regulo,
Observata ĉe taga kaj vespera manĝo;
Tio estis, en pola domo, novaranĝo:
Ĝin sinjoro Juĝisto toleras matene,
Kvankam li la senordon ne aprobas plene. ¬490
Diversa ankaŭ estis de manĝaĵoj vico;
Por sinjorinoj, pletoj kun kafoservico.
Sur pletoj, ornamitaj per floroj-pentrado:
Arome vaporantaj kafkruĉoj el lado;
Tasoj, oritaj el la porcelan’ sakslanda,
Kaj por ĉiu, kun kremo, poteto malgranda.
Kafon, kiel la pola, ne konas translimo;
En pola dom’ bonstata, laŭ malnovkutimo,
Estas, por kafpreparo, aparta virino,
Kafistin’; ŝi, el urbo aŭ el ŝip’ vicino[17], ¬500
Prenas plej bonan specon de kafa grajnaro,
Kaj konas la sekretojn de trinkaĵ’-preparo;
Karbenigra, ĝi havas de sukcen’ klarecon.
Aromon de la mokko kaj miel’-densecon.
Bonan kremon bezonas kafo, memkomprene;
Ĝi ne mankas vilaĝe; kafistin’, matene,
Kruĉojn alfajriginte, en laktejon iras,
Kaj delikate, freŝan lakt-floron detiras,
En apartan, por ĉiu taso, belpoteton
Ke ĝi ricevu propran sian krem-ŝeleton. ¬510
Maljunulinoj trinkis kafon jam pli fruan;
Ili por si preparis nun manĝaĵon duan:
El varmega biero, kreme blankigita,
En kiu naĝis, floke, kaze’ pecigita.
Por viroj, fumaĵitaj kuŝas viandaĵoj:
Anseraj brustoj, ŝinkoj, de lango tranĉaĵoj;
Ĉio bonega, ĉio domomaniera,
Kamenefumaĵita en fum’ junipera.
Oni enportis zrazojn[18] por lasta donaĵo:
Ĉe Juĝisto, jen estis matena manĝaĵo. ¬520
En du ĉambroj, diversaj rondoj sin kolektis:
Ĉe tablet’, maljunuloj sidejon elektis,
Parolis pri mastraĵoj progres’-manieraj,
Kaj pri caraj ukazoj[19], ĉiam pli severaj.
El la novaĵoj, kiuj pri milit’ rondiris,
Ĉambelan’ politikajn konkludojn eltiris.
Preninte okulvitrojn, de Vojski filino
Amuze kartaŭguris al Ĉambelanino.
De junuloj diskuto pri ĉaso, en dua
Ĉambro, ĝi estis malpli, ol kutime, brua; ¬530
Ĉar Asesor’, Rejento, grandaj parolistoj,
Konuloj de ĉasarto, plej bonaj pafistoj,
Ambaŭ sidis kontraŭe, kaj grumble koleris:
Instiginte vertragojn, ili cert-esperis
Venkon de siaj hundoj, kiam sur ebeno,
Troviĝis ia bedo de kampula greno.
Tien kuris leporo; Stumpul’, Falk’ ĝin tenas,
Kiam Juĝist’ rajdanton ĉe limo retenas,
Ili devis obei, kvankam grand-kolere;
Hundoj revenis solaj; kiu scias vere: ¬540
Ĉu la besto forkuris? kiu ĝin akiris?
Ĉu Stumpulo ĝin manĝis, ĉu Falko disŝiris?
Ambaŭ kune? Diversa estis punkt’ de vido,
Kaj la disputo daŭris plue, sen decido.
Maljuna Vojski ambaŭ ĉambrojn trairante,
Kaj, distrite, partiojn ambaŭ rigardante,
Ĉasistojn, maljunulojn preterpasis mute;
Videble, ke alio lin okupas tute.
Li portas ledklakilon, haltas kun murmuro,
Meditas, fine — muŝon mortigas sur muro. ¬550
Tade’ kun Telimeno, inter ĉambroj, sole,
Staris sur porda sojlo, mezinterparole.
Ĉar estis, ĝis aŭdantoj, nur interspaceto,
Ili flustris. Nun scias Tade’: Onklineto
Telimen’, sinjorino estas riĉostata,
Kaj, kun li, ŝi ne estas kanone-ligata[20]
Per troa parenceco; kaj eĉ dube restas,
Ĉu Telimen’, por nevo, parencino estas.
Onkla fratin’? ĉar nomis ŝin tiel, sen senco,
Kunaj gepatroj, malgraŭ aĝodiferenco. ¬560
Kaj poste, en ĉefurbo, tre longe vivante,
Ŝi, al Juĝisto, faris komplezojn konstante;
Tial ŝatas Juĝisto, ŝin tre estimante,
Ĉe la homoj, sin nomi frato — eble vante;
Pro amikec’, ne donis ŝi la malpermeson.
Tade’, malpeza-kore, elaŭdis konfeson.
Mult-aliajn aferojn ili nun deklaris,
Kaj ĉion ĉi en unu momenteto faris.
Sed en la ĉambro dekstre, kun incita tento,
Asesor’, preterpase, diris al Rejento: ¬570
«Ne povis ja sukcesi ĉaso en bieno
Tiel frue: ankoraŭ trunkestaras greno
Kaj de kampuloj bedoj kun gren’ nefalĉita;
Do la Grafo ne venis, malgraŭ kart’ invita.
Grafo pruvis pri ĉaso tre bonan komprenon,
Priparolante ĉasotempon kaj terenon;
Li trans lim’ edukiĝis, ekde infaneco,
Kaj li diris, ke tio estas barbareco,
Ĉasi, kiel ĉi tie, kun plena neglekto
De statut’-artikoloj, sen ia respekto ¬580
De ies kampolimoj, sur la fremdaj grundoj,
Sen posedantpermeso; rajdi kun ĉashundoj.
Printempe kaj somere, tra kampoj, arbaroj;
Mortigi vulpon dum la ŝanĝado de haroj;
Pri leporin’ graveda tute ne atenti,
Kaj permesi al hundoj, ŝin morteturmenti,
Kun domaĝ’ al bestaro. Grafo plendatestas,
Ke, ĉe rusoj, pli granda civilizo estas:
Tie, pri ĉaso, estas ukazoj de caro,
Inspekto de polico, por kulpoj — punaro». ¬590
Telimen’, al maldekstra flanko turniĝante,
Per batista tuketo ŝultrojn ventumante,
Diris: «Kiel mi panjon amas, Grafo pravis;
Mi konas ja Rusujon. Gesinjoroj havis
Dubojn, kiam mi diris: en multa rilato,
Laŭdon meritas vigla severec’ de l’ ŝtato.
En Petersburg’ mi estis ne foje, multfoje!
Ĉarma memor’ de bildoj, forpasintaj ĝoje!
Kia urb’! Vi ne estis en Petro-urbeto?
Urboplanon mi havas en la skribtableto. ¬600
Petersburganoj loĝas en daĉo somere;
Daĉ’ – vilaĝo, vilaĝa palacet’, pli vere.
Mi loĝis palaceton tian, ĉerivere,
De l’ urbo nek tro fore, nek ĉe l’ urb’ senpere.
Sur negranda, intence ŝutita monteto:
Ho, kia dom’! Mi havas planon en tableto.
Jen, malfeliĉe, luis domon, ĉe la mia,
Suboficist’, polica esploranto ia;
Li havis kelk-vertragojn: vera turmentaro
Estas tia, kun hundoj, oficist’, najbaro! ¬610
Kiam, kun libro, iris mi ĝarden’-trankvilon,
Ĝui vesper’-malvarmon, kaj de luno brilon,
Tuj alkuris kaj svingis voston hundo lia,
Orelojn pintigante, kiele furia.
Mi timis, mia koro aŭguris multfoje
Pro hundoj malfeliĉon; finiĝis malĝoje:
Tra l’ ĝardeno promenis mi en iu tago,
Kiam amaton mian sufokis vertrago.
Bolonjan’ estis ĉarma ido de hundino![21]
Mi havis ĝin donace de princo Sukin-o, ¬620
Hundet’ prudenta, vigla, kiel sciureto;
Ĝian portreton havas mi en skribtableto;
Ĝi kuŝis nun senvive; do min, pro ĉagreno,
Atakis korbatado, spazmoj, naŭzo, sveno.
Mi eble pli suferus, sed min, pro feliĉo,
Vizitis Kozodusin[22], Kiril’ Gavriliĉ-o,
Kortega Grand-Ĉasestro, kaj, en ĝusta hiro,
Demandis min pri kaŭzo de malbonhumoro,
Kaj igis oficiston per orel’ altiri:
Li venis pala, trema, pen-kapabla spiri, ¬630
— Gravedcervinon, tondris Kiril’, per hundaro
Vi ĉasis, en printempo, sub nazo[23] de caro?
Oficist’ konsterniĝis kaj ĵuri komencis,
Ke li, ankoraŭ ĉason fari, ne intencis;
Ke, kun granda permeso de Ĉasestro Granda,
Besto ŝajnas ne cervo, sed hund’ itallanda.
— Kion? kriis Kirilo, kanajl’! arogecon
Vi havus, koni ĉason, kaj de bestoj specon
Pli, ol mi, Kozodusin, cara Jegermajstro[24]
Do, inter ni, tuj juĝon faros Policmajstro! — ¬640
Al Policmajstro oni esploron ordonas:
— Mi, diras Kozodusin, ateston eldonas,
Kontraŭ li, ke jen estas ne hundo, sed cervo;
Juĝu, kiu pli bone ĉasobestojn konas! —
Policmajstro komprenis devon de la servo,
Pri malrespekto de la oficisto miris,
Kaj lin, flanke, per frata konsilo inspiris:
Do li, por lavi pekon, la kulpon konfesis.
Ĉasestro, pacigite, propeton promesis
ĉe l’ caro, kaj pli mildan el punoj-serio. ¬650
Finiĝis, ke vertragoj iris ligoŝnuron,
Kaj oficist’, por unu monato, en turon.
Tutvespere amuzis nin la historio;
Sekvatage rondiris anekdot’ pri tio,
Ke en juĝon pri hundo miksiĝis Ĉasestro,
Kaj mi scias, ke ridis mem imperiestro».
Rid’ eksonis en ĉambroj. Juĝist’ kun amiko
Verm’ ludis mariaĵon[25], per atuta piko,
Ĵus al Verm’ penspiranta, Juĝisto atencon
Minacis, sed li aŭdis de l’ rakont’ komencon, ¬660
Kaj, levinte la kapon, ekinteresita,
Preta por bato, sidis kun karto levita,
Silentis kaj la Pastron timigis obstine,
Kaj, fine de l’ rakonto, damon metis fine,
Kaj diris ride: «Laŭdu kiu ajn de l’ pruso
Germanan civilizon, kaj ordon d l’ ruso;
La grandpoloj[26] respektu prusan ĉasoficon,
Procesadu pri vulpo, alvoku policon,
Por aresti ĉashundon, trans fremda kamplimo,
En Litvo, dank’ al Dio, laŭ malnovkutimo, ¬670
Ĉasobestoj sufiĉas por ni kaj najbaroj,
Do, ĉe ni, malnecesaj estas ĉasobaroj;
Ankaŭ greno sufiĉas; ne malsatos homoj,
Se hundoj iom iras tra gren’ aŭ legomoj;
Nur de kampuloj bedojn mi ŝirmas severe».
Ekonom’, el maldekstra ĉambro, diris: «Vere,
Kaj ne mire: vi kare pagas ĉason tian.
Kampuloj eĉ kontentas, kiam en ilian
Grenon saltas vertrago, skuas spikoj-dekon:
Vi redonas al ili por tio sesdekon. ¬680
Ofte kampul’ ricevas taleron aldone.
Kredu, ke tio homojn influas malbone,
Arogantigas…» Kiel ekonomo plue
Argumentis, Juĝisto ne aŭdis, ĉar brue
Komenciĝis babiloj inter la diskutoj,
Anekdotoj, rakontoj kaj fine disputoj.
Tade’ kun Telimeno, tute forgesite,
Pri si memoris. — Tree sinjorin’ kontentis,
Vidante, ke Tadeon ŝi amuzas sprite;
Junulo, reciproke, ŝin bel-komplimentis. ¬690
Telimen’ ekparolis plimallaŭta-tone,
Tade’ simulis aŭdi apenaŭ duone;
Flustrantoj proksimiĝis do, pro bruoj-svarmo,
Ke lin vizaĝe ĉarmis ŝia frunto-varmo;
Tenante spiron, kaptis li per buŝo ŝian
Sopiron, per okuloj rigardon radian.
Inter la buŝoj fulmis subite ekbrilo:
Unue muŝ’, tuj poste, de Vojski klakilo.
En Litvo, muŝ-abunda, ekzistas tiela
Aparta muŝoj-speco, nomata nobela; ¬700
Laŭ kolor’, form’, simila al vulgara ia,
Sed dikventra; pli larĝa estas brusto ĝia.
Fluge netolereble ĝi zumas kaj bruas,
Kaj arane’-teksaĵon per forto traskuas;
Enfalinte, tri tagojn ĝi zume sin movas,
Ĉar ĝi, kun araneo, interlukti povas.
Tion Vojski observis; laŭ lia parolo,
El ĉi muŝo naskiĝas pli eta popolo:
Ĝi, inter muŝoj, kiel patrino abela;
Muŝoj pereos post la eksterm’ de l’ nobela. ¬710
Vere, ke domestrino kaj prepost’ vilaĝa
Ne kredis je ĉi tiu konkludo kuraĝa,
Havante, pri muŝgento, komprenon alian;
Tamen Vojski ne lasis for kutimon sian,
Vidante tian muŝon, postkuris nobelon.
Ĵus al li tia muŝo zumis en orelon;
Dufoje Vojski svingis, bat’ maltrafe pasis,
Triafoje li preskaŭ fenestron frakasis;
Ĝis muŝo, surdigite de krakoj-teruro,
Vidante sur la sojlo homojn, ĉe forkuro, ¬720
Sin, malespere, inter du vizaĝojn ĵetis,
Kaj, tuj poste, de Vojski mano ekbriletis.
Bat’ estis forta, kapoj disiĝis forsalte,
Kvazaŭ fulm’ duonigus arbotrunkon alte:
Ili forte batiĝis ambaŭ pordofoste,
Tiel, ke ambaŭ havis bluajn signojn poste.
Sed neniu rimarkis ĉi tion, feliĉe,
Ĉar ĝisnunan diskuton laŭtan, sed sufiĉe
Ordan, finis eksplodo de bruoj-amaso;
Simile en arbaro, dum la vulpoĉaso, ¬730
Aŭdiĝas arboj-krako, bojado, pafanto;
Kaj jen, subite apron movis postrajdanto
Kaj signalis: ekbruis pafistoj, hundaro,
Kvazaŭ brue aŭdiĝis la tuta arbaro.
Same interparolo: malrapida iro
Ĝia trafas objekton, kiel aproviro.
Ĉasistoj-apro estis nun disput’ furia
De Rejent’, Asesoro, pri hundar’ ilia;
Ĝi daŭris nur mallonge, sed faris tre multe;
Ili elĵetis tiom da vortoj insulte, ¬740
Ke, fine de kutimaj punktoj de l’ debato:
Pikvort’, koler’, provoko-sekvus pugnobato.
Do al ili ruliĝis, el la ĉambro dua,
Ĉiuj tra l’ pordo, kiel ondo rapidflua,
Forportis junan paron, sur sojlo starantan,
Al Janus[27], duvizaĝa dio, similantan.
Tadeuŝ, Telimeno, antaŭ ol sukcesis
Ordigi harojn, voĉoj minacaj jam ĉesis.
En ĉambroj sonis ridmiksita brueto;
Post kverel’, dank’ al Vermo, ekregis kvieto: ¬750
Li, maljunul’, sed ŝultrevasta, korpulenta,
Kiam, Asesor’ kuris al moŝto Rejenta,
Kiam ili minacis sin geste kaj vorte,
Li ambaŭ, je kolumoj, dorse kaptis forte,
Batis dufoje kapojn fortikajn iliajn,
Unu al la dua, kiel paskoovojn iajn,
Kiel vojomontrilo brakojn krucetendis,
Kaj en du ĉambrangulojn la partiojn sendis.
Momenton braketende li staris en loko,
Kaj «Pax, pax, pax vobiscum!»[28] tondris lia voko. ¬760
Ekmiris, eĉ ekridis ambaŭ kontraŭuloj,
Kaj, pro estim’, ŝuldata al pastroj-dignuloj,
Ne insultis monaĥon, kaj post tia provo
Ne inklinis komenci kverelon de-novo.
Almozisto, vidante, ke iĝis silente,
Li ne serĉis triumfon por si, evidente,
Ne mallaŭdis partiojn per riproĉa tono,
Nur ordigis kapuĉon, kaj manojn al zono
Metinte, tuj eliris el ĉambro silente.
Ĉambelano, Juĝisto, sidiĝis momente ¬770
Inter ambaŭ partioj; kaj Vojski, vekita
Kvazaŭ el ia revo, profundemedita,
Stariĝis en la mezo, kaj iom tordinte
Sian grizan lipharon, jakon ordiginte,
Al societo turnis la fajran pupilon.
Kie laŭtiĝis, kiel pastro aspergilon,
Li, kvietige, svingis la ledan klakilon,
Kaj fine, grave supren levinte tenilon,
Kvazaŭ marŝal’-bastone[29] ordonis silenton:
«Silentu! Li ripetis, kaj havu atenton, ¬780
Vi, plej bonaj ĉasistoj en distrikto nia!
Ĉu vi pensis pri sekvoj de skandalo tia?
Jen esper’ de Patrujo, nia junularo,
De kiu novan gloron havu ĉasarbaro,
Domaĝe, jam preferas la ĉason neglekti,
Eble, trovos motivon, por ĝin malrespekti,
Se tiuj, kiuj ŝuldas por imit’ modelojn,
El ĉaso nur alportas malpacon, kverelojn!
Ankaŭ volu respekti mian grizan haron;
Ĉar mi konis pli bonan ol vi ĉasistaron, ¬790
Kaj juĝis ilin, kiel arbitraciano.
Kiu ĉasist’ egalis tiam al Rejtan-o?
Por aranĝi pelĉason, renkonti bestaron,
Ĉu por Bjalopjotroviĉ vi trovus komparon?
Kie pafisto, kiel Ĵegota, nobelo,
Pistol’-kugle trafanta leporon dum pelo?
Terajeviĉon konis mi; li aproviron
Iris renkonti, sole prenante rapiron;
Budreviĉon; kun urso lukti, li maltimis;
Tiajn virojn rigardi, arbaroj kutimis!
Kiel pacigis oni tiam disputantojn? ¬800
Prenis vetgarantion, elektis juĝantojn.
Oginski arbar-hubojn cent, pro lupkverelo,
Njesiolovski, vilaĝojn kelk’ perdis pro melo!
Do vi, sinjoroj, sekvu malnovan modelon,
Per malpli granda veto decidu kverelon.
Vorto — vento, neniam finiĝas diskuto;
Domaĝe eĉ sekigi buŝon per disputo.
Do arbitracianojn elektu komence;
Kion ili verdiktos, fidu konscience.
Ke Juĝisto permesu, kuri eĉ tritikon, ¬810
Al postrajdant’, mi petos Juĝiston amikon.
Mi esperas ricevi la grandan favoron».
Dirante, je genuoj li premis sinjoron.
— «Ĉevalon mi, Rejento, metas kun jungaĵo,
Kaj promesas ankoraŭ, kun ofic’-skribaĵo,
Al Juĝisto ĉi tiun ringon garantian».
— «Mi, Asesor’, demetas orkolaĵon mian,
Lacertlede-kovritan, kun ringoj el oro,
Kun silkteksa gvidilo, de arta laboro;
Sur ĝi juvelo lumas per mirinda brilo. ¬820
Mi volis tion doni herede al filo,
Se mi edziĝus; tiun memoraĵon lasis
Al mi princo Dominik[30], kiam ni pelĉasis
Kun princ’ marŝal’ Sanguŝko, Mejen generalo[31],
Kaj mi ĉiujn provokis al hundvetbatalo
Ĉashistori’ ne aŭdis pri tia kombino:
Mi kaptis ses leporojn per unu hundino!
Ni ĉasis en Kupiska erikeja valo;
Princo Radzivil saltis de sia ĉevalo,
Emocie alpremis gloran Milvon mian, ¬830
Kaj, fervore, trifoje kisis kapon ŝian,
Kaj trifoje, sur buŝon, frapinte hundinon,
Li diris: Mi vin nomas de Kupisk’ princinon. —
Tiel Bonapart’ siajn ĉefestrojn princigas,
Laŭ lokoj, kiujn ili per venkoj glorigas».
Telimen’, por ne aŭdi pluan disputaron,
Volis iri en korton, sed ŝi serĉis paron;
De hok’ ŝi prenis korbon.«Sinjoroj deziras,
Ŝajne, resti en ĉambro; mi-al fungoj iras:
Kiu bonvolas, sekvu!» Ĉi tion dirante, ¬840
Ruĝan kaŝmiran ŝalon ĉirkaŭ kap’ volvante,
Ĉambelanan ŝi prenis je man’ filineton,
Ĝis maleol’, per dua, levante robeton.
Tade’, post ŝi, silente al fungoj rapidis.
Juĝist’ promen’-intencon ĝojigite vidis,
Kiel rimedon, rompi krian disputaron:
Do li vokis: «Sinjoroj, iru en arbaron!
Kun plej bela ruĝfungo, kiu table venos,
Ĉe plej bela fraŭlino sidlokon li prenos:
Kaj ŝin, li mem elektos. Se fraŭlino trovos, ¬850
Plej belan fraŭlon preni, ŝi mem al si povos».