ROSENKRANZ

Mia princo, mi ne havis tian intencon.

HAMLETO

Kial do vi ridis, kiam mi diris, ke mi ne amas la homon?

ROSENKRANZ

Mi pensis: se tiel estas, kian do regalon ricevos de vi la aktoroj, kiujn ni renkontis en la vojo kaj alkondukis tien ĉi; ili venis, por proponi al vi siajn servojn.

HAMLETO

Tiu, kiu ludas la rolon de reĝoj, estos al mi boneveninta; lia reĝa moŝto akceptos de mi humilan saluton. La vaganta kavaliro povos uzi sian glavon kaj sian ŝildon; la amanto ne ĝemos sen rekompenco; la gajulo pace ludos sian rolon; la ridindulo elvokos ridon ĉe tiuj, kiuj havas tikleblan diafragmon; kaj la fraŭlino malkaŝe esprimos sian amon per lamaj versoj. Kia anaro tio ĉi estas?

ROSENKRANZ

Tiu sama, kiu ordinare tiel plaĉadis al vi: la aktoroj el la urbo.

HAMLETO

Kio do igis ilin vagadi? Restado en konstanta loko estas ja pli profita tiel por ilia gloro, kiel por ilia poŝo.

ROSENKRANZ

Mi pensas, ke tio ĉi estas antaŭ nelonge enkondukita novaĵo.

HAMLETO

Ĉu ili estas ankoraŭ tiel same amataj kiel tiam, kiam mi estis en la urbo? Ĉu oni ilin vizitas ankoraŭ tiel same?

ROSENKRANZ

Ne, multe pli malmulte.

HAMLETO

Kia estas la kaŭzo? Ĉu ili fariĝis netaŭgaj?

ROSENKRANZ

Ne, iliaj penadoj estas tiaj samaj, kiel antaŭe; sed aperis generacio da infanoj, senplumaj birdetoj, kiuj ĉiam forte krias kaj por tio estas tondre aplaŭdataj. Tiuj ĉi nun estas en modo, kaj ili tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso—tiel ili nomas ĉiujn aliajn,—ke multaj el la glavoportantoj ektimis la anserajn plumojn kaj ne kuraĝas iri.

HAMLETO

Kiel? Infanoj? Kiu ilin subtenas? Kie ili prenas salajron? Ĉu ili forĵetos la arton, kiam ili ne povos pli kanti per soprano? Ĉu ili ne diros poste, kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj—kio estas tre atendebla, se ili ne trovos pli bonajn rimedojn por ekzistado,—ke iliaj verkistoj de dramoj alportis al ili malutilon, devigante ilin deklamadi kontraŭ ilia propra estonteco?

ROSENKRANZ

Estis granda batalado inter la ambaŭ flankoj, kaj la popolo mem sen ia riproĉo de konscienco instigas ilin reciproke... Longan tempon nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn.

HAMLETO

Ĉu povas esti?

GÜLDENSTERN

Ho, oni multe kaj kruele batalis.

HAMLETO

Kaj la infanoj venkis?

ROSENKRANZ

Jes, princo, Herkuleson kune kun lia portaĵo.

HAMLETO

Ne estas granda miro: ĉar mia onklo estas nun reĝo de Danujo, kaj tiuj, kiuj mokadis lin, dum mia patro vivis, donas nun dudek, kvardek, kvindek, eĉ cent dukatojn por lia portreto en miniaturo. Certe, en tio ĉi kuŝas io supernatura, se nur la filozofio povus tion ĉi eltrovi.

(Trumpetado post la sceno.)

GÜLDENSTERN

Jen venas la aktoroj.

HAMLETO

Ha, karaj sinjoroj, estu bone venintaj en Elsinoro! Donu al mi viajn manojn! Tre bone! Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. Permesu al mi saluti antaŭe vin en tia maniero, por ke mia sintenado kontraŭ la aktoroj (kiu devas esti la plej afabla) ne havu la vidon de pli bona akcepto ol la via. Mi vin salutas al via veno, sed mia onklo-patro kaj mia patrino-onklino eraras.

GÜLDENSTERN

En kio, mia kara princo?

HAMLETO

Mi estas freneza nur ĉe vento nord-okcidenta; sed kiam la vento estas suda, mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono. (Polonio venas.)

POLONIO

Mi deziras al vi sanon, sinjoroj!

HAMLETO

Aŭskultu, Güldenstern, kaj ankaŭ vi, Rosenkranz,—por ĉiu orelo unu aŭskultanto: tiu ĉi granda infano, kiun vi tie ĉi vidas, ne eliris ankoraŭ el la infanaj vindoj.

ROSENKRANZ

Eble li la duan fojon tien enrampis, ĉar oni diras, ke maljunaj homoj denove fariĝas infanoj.

HAMLETO

Mi divenas, ke li venas sciigi min pri la aktoroj. Atentu!.. Tre vere, tio ĉi estis en lundo matene...

POLONIO

Via princa moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn.

HAMLETO

Via kortegana moŝto, mi povas raporti al vi novaĵojn. Kiam Roscio estis aktoro en Romo...

POLONIO

La aktoroj alveturis, via princa moŝto.

HAMLETO

He, he?

POLONIO

Per mia honoro...

HAMLETO «Kaj sur azenetojVenis personetoj»...

POLONIO

La plej bonaj aktoroj en la mondo, por tragedioj, komedioj, historioj, pastoraloj, pastoralaj komedioj, historio-pastoraloj, tragedio-historioj, tragedio-komedio-historio-pastoraloj, por dramoj sendividaj kaj por poemoj senfinaj. Seneko ne estas por ili tro serioza kaj Plaŭto ne estas por ili tro gaja. Por ĉio verkita kaj por ĉio improvizita ili ne havas egalajn al si en la mondo.

HAMLETO

Ho Jefto, juĝisto Izraela, kian trezoron vi havis?

POLONIO

Kian trezoron li havis, princo?

HAMLETO

Jenan:

«Ĉe li estis sol-filino,Kaj li amis ŝin sen fino.»

POLONIO (flanken).

Ĉiam pri mia filino.

HAMLETO

Ĉu mi ne estas prava, maljuna Jefto?

POLONIO

Se vi nomas min Jefto, via princa moŝto, mi efektive havas filinon, kiun mi forte amas.

HAMLETO

Ne, tio ĉi ne sekvas.

POLONIO

Kio do sekvas, estimegata sinjoro?

HAMLETO

Kio?

«Kontraŭ la sortoNe helpas forto»

Kaj poste, vi ja scias:

«Venis tre nebela finoKaj pereis la knabino»...

Cetere, vi povas mem legi la finon de la kanto; ĉar vidu, jen venas ĉesigantoj de mia parolo. (Kelke da aktoroj venas.)

Mi vin salutas, sinjoroj, estu ĉiuj bone venintaj! Mi ĝojas, ke mi revidas vin en sano. Tre agrable, miaj bonaj amikoj! Ha, malnova amiko, kiel via vizaĝo hariĝis de la tempo, kiam mi vin vidis! Ĉu vi volas konkuri en Danujo per via barbo? Ha, mia bela juna fraŭlino! Per niaj virinoj kaj fraŭlinoj, vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo de la tempo, kiam mi vin laste vidis. Dio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan sonoron, kiel eluzita ora monero. Mi vin salutas ĉiujn, miaj sinjoroj! Ni tuj prenos nin al la afero, ni pafos ĉion, kion ni trovos. Tuj prezentu ion! Montru al ni provon de via arto. Nu, ekzemple, ian patosan parolon!

UNUA AKTORO

Kian parolon, mia estimata princo?

HAMLETO

Mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon,—sed ĝi neniam estis donata sur la sceno, aŭ almenaŭ certe ne pli ol unu fojon; ĉar, kiom mi memoras, la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo. Sed laŭ mia opinio kaj laŭ la opinio de aliaj personoj, kies juĝo en tiaj aferoj estas pli aŭtoritata ol mia, tio ĉi estis bonega peco: bone aranĝita laŭ la scenoj kaj verkita kun multe da prudento kaj modesteco. Mi memoras, ke iu diris, ke ĝi havas nenian salon nek pipron, por spici la enhavon,

«Kaj Pirro kun leona sovaĝeco»...

Ne, mi eraras; sed per Pirro ĝi komenciĝas...

«Kaj Pirro, kies nigra la armaĵoSimile al intenco lia nigraEgalkolora estis kun la nokto,En kiu li en la ĉevalo sidis,Nun ŝmiris sian korpon la teruranEn manier’ kruela: tute ruĝaLi estas de la kapo ĝis piedoj;Kovrita de la sango elverŝitaDe patroj kaj patrinoj kaj infanoj,De filoj kaj filinoj mortigitaj;La sango, sekigita de la sunoAl lia vest’ kruelan brilon donas.Varmega de kolero kaj de fajro,Per la okuloj de sangama tigroL’ infera Pirro serĉas nun Priamon...»

Nun daŭrigu!

POLONIO

Per mia honoro, princo, tre bone deklamite: kun sento, kun estetika tono.

UNUA AKTORO Kaj jen li trovas lin: tremanta manoLa glavon portas kontraŭ malamikoj; Sed al maljuna mano ne obeasLa peza glavo kaj senbate falas.Kaj furioze nun rapidas PirroAl la batalo malegaleforta.La glavon levas li, kaj tuj senvivaPriam’ kaduka falas sur la teron.La urbo Iliono plu ne vivis,Kaj tamen ŝajnis, ke ĝi tiun batonEksentis: ĝi ekkrakis en la flamoj,Kaj sub l’ impreso de la tondra krakoSubite Pirro haltis; lia glavoEkpendis en l’ aero. Pirro starisSenmove, kvazaŭ pentro terurega.Sed kiel ofte antaŭ fulmotondroSilento ekaperas en ĉielo,La vent’ mutiĝas, la nubegoj haltasKaj kvazaŭ mortas ĉio sur la tero,—Kaj jen subite ekbruegas tondro:Tiele ankaŭ post momenta haltoEn Pirro pli kruele ekflamegisMalamo kaj sovaĝa sangavido.Neniam la marteloj de l’ ciklopoj,Por Marso elforĝante la armaĵon,Batadis pli kruele kaj sovaĝe,Ol kiel nun la sanga glav’ de PirroHakadis la Priamon malfeliĉan...Ho vi, Fortuno! Kial la diaroDe vi ne prenas for potencon vian,Ne rompas en pecetojn la radiojnDe via rado kaj ĝin ne deĵetasEn plej profundan lokon de l’ infero!»

POLONIO

Tio ĉi estas tro longa.

HAMLETO (al Polonio).

Ĝi povos iri al la barbiro kune kun via barbo. (Al la aktoro) Mi petas vin, daŭrigu! Li plivolus ian arlekenaĵon, alie li baldaŭ ekdormos. Daŭrigu, venu al Hekubo!

UNUA AKTORO «Sed kiu nun ekvidus la reĝinonKun haroj disligitaj en malordo»...

HAMLETO

Kun haroj disligitaj?

POLONIO

Bone! Reĝino kun haroj disligitaj, tre bone!

UNUA AKTORO «Kurantan nudpiede, minacantanEstingi la grandegan tutan brulonPer la riveroj de la larmoj siaj;Kaj kun ĉifono sur la kapo, kieAntaŭ nelonge sidis diademo;Anstataŭ vestoj kovras ŝian korponElturmentitan kaj malgrasigitanEn rapidec’ prenita litotuko:Se iu tion vidus, li malbenusPer plej teruraj vortoj la Fortunon.Sed se la dioj mem ŝin tie vidus,Starantan antaŭ la kruela Pirro,Hakanta senkompate ŝian edzon:Ho, tiam, se la dioj havas koron,L’ unua malespera ŝia krioL’ okulojn de la dioj fluidigusKaj ili ne silentus...»

POLONIO

Rigardu do, li paliĝis, la okuloj estas plenaj je larmoj! Sufiĉe! Haltu!

HAMLETO

Bone, la reston vi poste al mi finos. (Al Polonio) Kara sinjoro, ĉu vi ne volos zorgi pri regalado de la aktoroj? Akceptu ilin bone, ĉar ili estas la spegulo kaj mallongigita kroniko de la tempo. Estus pli bone por vi havi post la morto malbonan supertomban surskribon, ol ricevi malbonan nomon de ili, dum vi vivas.

POLONIO

Kara princo, mi regalos ilin laŭ iliaj meritoj.

HAMLETO

Ho ne, bela homo, multe, pli bone! Se ni ĉiun homon traktos laŭ lia merito, kiu tiam estas certa, ke li ne ricevos batojn? Regalu ilin laŭ mezuroj de via propra honoro kaj indo: ju malpli ili meritas, des pli da merito tiam havos via boneco. Iru kun ili!

POLONIO (al la aktoroj)

Venu, sinjoroj!

HAMLETO (al la aktoroj)

Iru kun li, miaj amikoj! morgaŭ vi donos prezenton. (Al la unua aktoro) Aŭskultu, mia malnova amiko, ĉu vi povas prezenti la mortigon de Gonzago?

UNUA AKTORO

Jes, princo.

HAMLETO

Morgaŭ vi tion ĉi prezentos. Ĉu vi povus en okazo de bezono lerni parkere parolon el dekdu ĝis dekses versoj, kiun mi verkus kaj enmetus? Ne vere?

UNUA AKTORO

Jes, princo.

HAMLETO

Tre bone! (Al ĉiuj aktoroj). Iru kun tiu ĉi sinjoro, sed ne mokadu lin! (Polonio kaj la aktoroj foriras.—Al Rosenkranz kaj Güldenstern) Miaj amikoj, mi prenas de vi forpermeson ĝis la vespero! Estu bonaj gastoj en Elsinoro!

ROSENKRANZ

Ni estas pretaj al servoj, princo.

HAMLETO Mi vin salutas! (Rosenkranz kaj Güldenstern foriras.)Nun mi restis sola.Ho mi, malnobla senhonora sklavo!Aktoro en la versoj elpensitaj, En sola imagado de suferoj,Kun tia forto sin alkonformigisAl la teruro de l’ situacio,Ke li paliĝis de la ekscitiĝo,Sinceraj larmoj brilis en l’ okuloj,Sur la vizaĝo signoj de sufero,La voĉo tremis, tuta la teniĝoKonforma al la vortoj! Kaj pro kio?Pro fablo, pro nenio, pro Hekubo!Nu, kio do Hekubo al li estasKaj kio li al ŝi, ke pro HekuboLi tiel ploras? Se por suferadoLi havus kaŭzon tian, kiel mi,La tutan scenon tiam li dronigusPer siaj larmoj kaj orelojn ĉiujnDistondrus li per ĝemoj plej pasiaj,La kulpan li kondukus al frenezo,Teruron li enportus en la korojnKaj rigidigus ĉiujn alestantojn!Kaj mi?! Malnobla, senkuraĝa vermo,Sensente kaj senfare mi nur vagas,Nenion povas diri mi por reĝo,Por mia patro, por la granda reĝo,Al kiu oni rabis for per krimoLa havon kaj la vivon! Ĉu mi estasTimulo? Kiu nomos min fripono?Al mi la kapon rompos? Mian barbonElŝiros kaj sur la vizaĝon ĵetos,Min pinĉos en la nazo, min kulpigos,Ke mi nenian veran vorton diras?Kuraĝus iu tion fari? Ha!Cetere, mi akceptus.—Tiel estas!Mi havas la animon de kolombo,La galo al mi mankas, ĉar alieJam longe per la korpo de l’ krimulo Mi nutrus la vulturojn de la lando.Ho, senkonscia kaj malĉasta bubo!Abomenul’ sen sentoj, sen honoro!Ha, kia besto estas mi! Tre brave,Ke mi, la filo de plej bona patro,Vidante, ke krimulo lin mortigis,Mi, kiun la infero kaj ĉieloInstigas al la venĝo,—mi nun devasLa koron nur per vortoj faciligi,Simile al virino aĉetebla,Mi povas nur murmuri kaj malbeniSimile al kaduka servantino!Ho, fi! Al la afero, mia kapo!..Mi aŭdis, ke krimuloj iafoje,Vidante sian krimon spegulitanEn arta prezentado en teatro,Sub la influo de tuŝanta ludoEksentas tiel forte sian krimon,Ke ili sian kulpon elkonfesas:Ĉar krimo eĉ sen vortoj ĉion diras...Jes, la aktoroj ludu al ni ionSimilan al la mort’ de mia patro;La onklo ankaŭ estos; mi observosAtente ĉiun lian rigardeton:Se konfuziĝos li, mi tiam sciosProgramon mian veran. La spiritoJa estis eble nur diablo, kiu,Malice akceptinte logan veston,Konante mian impreseblan koron,Min volas trompi kaj la manon mianDirekti peke al terura krimo?Mi volas esti certa. Ni rigardos!La ludo de l’ aktoroj estu reto,Por kapti konsciencon de la reĝo! (Foriras.)





AKTO III


SCENO I

Ĉambro en la palaco. La reĝo, la reĝino, Polonio, Ofelio, Rosenkranz kaj Güldenstern.

REĜO Kaj per nenia lerta ekparoloVi povis veni al la vera kaŭzoDe lia freneziĝo, kiu ŝanĝisTerure nun la tutan lian vivon?

ROSENKRANZ Ne neas li, ke estas li freneza,La kaŭzon tamen li obstine kaŝas.

GÜLDENSTERN Ne lasis li esplori sin, sed lerteLi kun freneza ruzo deturnadisTuj la parolon, kiam ni intencisDe li elkapti ion pri la kaŭzo.

REĜINO Kaj kiel li akceptis vin?

ROSENKRANZ Ĝentile.

GÜLDENSTERN Kaj tamen ne sen kelka suspektemo.

ROSENKRANZ Demandojn li avaris, sed volonteDemandojn niajn lerte respondadis.

REĜINO Vi al amuzo ia lin invitis?

ROSENKRANZ Okaze ni renkontis en la vojoAktorojn; ni sciigis lin pri tio,Kaj ŝajnas, ke ĝi faris al li ĝojon.En la palaco ili estas; ŝajnas,Ke ili jam ricevis la ordononHodiaŭ en vespero ion ludi.

POLONIO Jes, kaj al mi la princo komisiis,Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojnAlesti ankaŭ al la prezentado.

REĜO Ho, tre volonte, kaj mi forte ĝojas,Ke tio lin amuzas. Vi, sinjoroj,Ankoraŭ pli lin tiru al amuzoj!

ROSENKRANZ Ni ĝin plenumos, via reĝa moŝto.

(Rosenkranz kaj Güldenstern foriras).

REĜO Kaj nun forlasu nin, Gertrudo kara.Hamleto baldaŭ venos; ni aranĝis,Ke tie ĉi li kvazaŭ per okazoRenkontos Ofelion. Ŝia patroKaj mi—ambaŭ staros nun tiele,Ke, ne vidataj mem, ni ĉion viduKaj povu bone juĝi, ĉu en veroLa amo estas kaŭzo de la stato,En kiu li troviĝas.

REĜINO Mi obeas.Ho, mia Ofelio, mi dezirus,Ke efektive la beleco viaSin montru kiel sola vera kaŭzoDe la frenezo de Hamleto: tiamEsperi povas mi, ke viaj virtojDenove realportos al li sanonAl la feliĉo de vi ambaŭ.

OFELIO ĈionMi faros. (La reĝino foriras.)

POLONIO Promenadu, Ofelio!..(Al la reĝo) Se vi permesas, via reĝa moŝto,Ni kaŝu nin! (Al Ofelio) Vi legu en la libro,Ke li ne miru la solecon vian.Ĝi eble ne konvenas, sed en veroNi ofte per edifo en vizaĝoKaj per mieno pie religiaEĉ la diablon mem facile trompas.

REĜO (flanken). Ho, vere, vere! Kiel forte batasParolo lia mian konsciencon!Kolora vango de malĉastulinoLa veron kovras, sed pli forte kaŝasTeruran faron miaj artaj vortoj.Ho, peza ŝarĝo!

POLONIO Via reĝa moŝto,Mi aŭdas liajn paŝojn! Ni nin kaŝu!

(La reĝo kaj Polonio sin kaŝas post tapeto. Hamleto venas.)

HAMLETO Ĉu esti aŭ ne esti,—tiel starasNun la demando: ĉu pli noble estas Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojnDe la kolera sorto, aŭ sin armiKontraŭ la tuta maro da mizerojKaj per la kontraŭstaro ilin fini?Formorti—dormi, kaj nenio plu!Kaj scii, ke la dormo tute finisDoloron de la koro, la mil batojn,Heredon de la korpo,—tio estasTre dezirinda celo. Morti—dormi—Trankvile dormi! Jes sed ankaŭ sonĝi!Jen estas la barilo! Kiaj sonĝojViziti povas nian mortan dormonPost la forĵeto de la teraj zorgoj,—Jen tio nin haltigas; tio faras,Ke la mizeroj teraj longe daŭras:Alie kiu volus elportadiLa mokon kaj la batojn de la tempo,La premon de l’ potencaj, la ofendojnDe la fieraj, falson de la juĝoj,Turmentojn de la amo rifuzita,La malestimon, kiun senindulojRegalas al merito efektiva,—Jes, kiu volus tion ĉi elporti,Se mem, per unu puŝo de ponardo,Li povus sin de ĉio liberigi?Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemojLa ŝarĝon de la vivo volus porti,Se ne la tim’ de io post la morto,De tiu nekonata land’, el kiuNeniu plu revenas. Kaj pro tioPlivolas ni elporti ĉion teran,Ol flugi al mizeroj nekonataj.La konscienco faras nin timuloj;Al la koloro hela de decidoAliĝas la paleco de l’ pensado; Kaj plej kuraĝa, forta entreprenoPer tiu kaŭzo haltas sendecide,Kaj ĉio restas penso, sed ne faro...Sed haltu! Ha, la ĉarma Ofelio...(Al Ofelio) Ho, nimfo, prenu ĉiujn miajn pekojnEn vian puran preĝon!

OFELIO Mia princo,Kiel vi fartas en la lasta tempo?

HAMLETO Mi dankas vin humile,—bone.

OFELIO Princo,Mi havas kelkajn signojn de memoroAnkoraŭ, kiujn longe jam mi volisAl vi redoni; mi vin petas, princo,Akceptu ilin nun!

HAMLETO Ne, ne! NeniamMi ion al vi donis.

OFELIO Kara princo,Vi scias ja, vi ilin al mi donis,Kaj la donacojn vi akompanadisPer tiaj dolĉaj vortoj, ke la indoDe la donacoj multe pliiĝadis.Nun vi ŝanĝiĝis,—prenu do la donojn:Doloraj estas donoj al la koro,Se ili plu ne venas de la koro.Jen ili estas, princo, mi vin petas!

HAMLETO

Ha, ha, ha! Ĉu vi estas virta?

OFELIO

Princo!?

HAMLETO

Ĉu vi estas bela?

OFELIO

Kion vi per tio ĉi volas diri, via princa moŝto?

HAMLETO

Ke, se vi estas virta kaj bela, via virto ne devas komunikiĝi kun via beleco.

OFELIO

Ĉu beleco povus havi pli bonan kolegon, ol la virto, princo?

HAMLETO

Estas vero: sed la forto de la beleco pli facile faros el la virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon. Tio ĉi antaŭe estis paradokso, sed nun la tempo montras, ke tio ĉi estas vero. Mi iam vin amis.

OFELIO

Efektive, princo, vi kredigis min pri tio.

HAMLETO

Vi ne devis al mi kredi: ĉar virto ne povas tiel inokuliĝi al nia maljuna arbo, ke la antaŭa ne restu. Mi vin ne amis.

OFELIO

Mi vidas, ke mi eraris.

HAMLETO

Iru en monaĥejon! Kial vi volis naski pekulojn? Mi mem estas iom virta, kaj tamen mi povus elmontri en mi tiajn aferojn, ke estus pli bone, se mia patrino min ne naskus. Mi estas tre fiera, venĝema, glorama; mi estas preta fari pli da malbono, ol kiom mia kapo povas elpensi aŭ kiom mia imago povas prezenti al si, aŭ kiom mi havas tempon, por ilin plenumi. Por kio tiaj homoj, kiel mi, devas rampi inter la ĉielo kaj la tero? Ni estas friponoj kaj malnobluloj, ĉiuj,—kredu al neniu el ni! Iru for en monaĥejon! Kie estas via patro?

OFELIO

En la domo, princo.

HAMLETO

Fermu post li la pordon, por ke li faru malsaĝaĵojn nur en sia propra domo. Adiaŭ!

OFELIO

Ho, helpu al li, bona Dio!

HAMLETO

Se vi edziniĝos, mi donos al vi dote la sekvantan malbenon: estu ĉasta, kiel glacio, estu pura, kiel neĝo,—vi ne evitos la homan kalumnion. Iru en monaĥejon! Adiaŭ! Aŭ, se nepre volas edziniĝi, prenu malsaĝulon; ĉar saĝaj homoj scias tre bone, kiajn monstrojn vi faras el ili. En monaĥejon iru! ne prokrastu! Adiaŭ!

OFELIO

Ĉielaj fortoj, resanigu lin!

HAMLETO

Mi scias, kiel bone vi vin pentras. Dio donis al vi vizaĝon, kaj vi faras al vi alian; vi dancas, vi saltas, vi pepas, vi donas al la kreitaĵoj de Dio ŝanĝitajn nomojn kaj vi ŝajnigas vin kokete naivaj. Iru! Nenion pli pri tio ĉi! ĝi faris min freneza! Neniu pli edziĝu! Kiu jam edziĝis, restu viva, ĉiuj, krom unu; la ceteraj restu, kiel ili estas. En monaĥejon iru! (Foriras.)

OFELIO Ho, kia granda homo detruiĝis!Okulo de plej alta kortegano,Lang’ de saĝulo, man’ de militisto,La floro kaj espero de la regno,Modelo de la moroj kaj klereco,—Pereis, ha, pereis senespere!Kaj mi, plej malfeliĉa el virinoj,Mi, kiu suĉis dolĉan la mielonDe liaj ĵuroj, mi nun devas vidiLa noblan saĝon tute konfuzitan,Rompitan, kiel kordo diskrevinta. La altan formon, la junecon floranDetruis la frenezo! Ve! ho ve!Al mi, mi, kiu vidis lin antaŭeKaj vidas lin en lia nuna stato!

(La reĝo kaj Polonio eliras.)

REĜO El amo? Ne, ne amo ĉion faris;Kaj liaj vortoj, kvankam konfuzitaj,En vero tamen ne frenezon montras,Li kaŝas ion en la kor’; mi timas,Ke la sekreto de spirito liaDanĝeron en si portas por ni ĉiuj.Por ĝin averti, mi en rapidecoDecidis: li veturu tuj Anglujon,Postuli la tributon prokrastitan.La maro kaj la novaj landoj ebleEl lia kor’ elpelos tiun ion,Pri kiu lia kapo ĉiam pensas.Ĉu vi ne ankaŭ tiel opinias?

POLONIO Tre saĝe vi decidis, mia reĝo.Kaj tamen mi ankoraŭ ĉiam pensas,Ke ĉion faris rifuzita amo.Nu, Ofelio? Nun vi ne bezonasRaporti la parolon de la princo:Ni ĉion aŭdis. Via reĝa moŝto,Vi agu tiel, kiel vi decidos;Sed mi konsilus, se vi ĝin aprobas,Ke ŝia reĝa moŝto la reĝinoAl si alvoku post la komedioLa princon kaj ŝi petu lin patrine,Ke li al ŝi malkovru sian koron.Ŝi iru kun li rekte al l’ afero;Se vi permesos, la interparolon Mi subaŭskultos; kaj se al la veroEn tia maniero ni ne venos,Vi tiam volu sendi lin AnglujonAŭ lin enŝlosu ie laŭ bontrovoDe via alta saĝo.

REĜO Tiel estu!Frenezo ĉe la grandaj kaj potencajNe povas resti sen severa gardo. (Ĉiuj foriras.)


SCENO II

Salono en la palaco. Hamleto kaj kelke da aktoroj eniras.

HAMLETO

Estu tiel bona, elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi, tute libere kaj senarte; sed se vi ĝin krios patose kiel multaj el niaj aktoroj, tiam ĝi plaĉos al mi tiom same, kiel se miaj versoj estus elkriataj de publika anoncisto. Ne balancu tro multe la manojn tra la aero en tia maniero, sed tenu vin noble kaj trankvile. Ĉar en la mezo de la riverego, ventego aŭ, tiel diri, uragano de via pasio vi devas observi certan moderecon, kiu donas al ĉio harmonion. Mi fariĝas furioza en la animo, kiam ia sanega denshara bubo disŝiras la pasion en pecojn, en verajn ĉifonojn, kaj tondras en la orelojn de la popolamasa publiko, kiu ordinare komprenas taksi nur sensencajn pantomimojn kaj bruon. Mi sentas tiam fortan deziron bone trabastoni tian bubon pro lia bruado: li volas nepre esti pli tirano ol la tirano mem. Mi petas vin, evitu tion ĉi!

UNUA AKTORO

Via princa moŝto povas esti trankvila en tiu ĉi rilato.

HAMLETO

Tamen ne estu ankaŭ tro flegma, sed lasu vian propran senton esti via gvidanto: konformigu la gestojn al la vortoj kaj la vortojn al la gestoj; kaj precipe rigardu, ke vi en nenio superpaŝu la moderecon de la naturo. Ĉar ĉio, kio en tia maniero estas trograndigata, estas kontraŭa al la intencoj de dramo, kies celo ĉiam estis, estas kaj estos: prezenti kvazaŭ spegulon de la naturo, montri al la virto ĝian propran eston, al la malhonoro ĝian propran vizaĝon, al la responda tempo la represon de ĝia formo. Se tio ĉi estas trograndigata

UNUA AKTORO

Mi esperas, princo, ke nia trupo estas sufiĉe libera de tiaj mankoj.

HAMLETO

Liberigu vin de ili tute! Kaj al tiuj, kiuj ludas ĉe vi rolojn ridindajn, ne permesu paroli pli, ol troviĝas sin en ilia rolo; ĉar ekzistas inter ili tiaj, kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon ĉe la amaso da malsaĝaj rigardantoj tiam, kiam oni ofte devas lasi al la publiko bone konsideri ian gravan punkton de la dramo. Tio ĉi estas abomeninda kaj montras mizeran gloramon de la aktoro, kiu tion ĉi faras. Iru, pretigu vin!

(La aktoroj foriras. Venas Polonio, Rosenkranz kaj Güldenstern.)

Загрузка...