UNUA TOMBISTO

Ĉu ŝi ricevos kristanan enterigon, kiam ŝi ja intence foriris en la mondon de la feliĉuloj?

DUA TOMBISTO

Mi diras al vi, ŝi ricevos, faru do rapide ŝian tombon. La juĝisto pripensis la okazon kaj decidis, ke oni devas enterigi ŝin kristane.

UNUA TOMBISTO

Kiel do ĝi povas esti, kiam ŝi dronigis sin ne pro defendo?

DUA TOMBISTO

Nu, oni trovis, ke tiel.

UNUA TOMBISTO

Sed ili simple ne konas la leĝon. Ĉar konsideru: se mi konscie min dronigas, tio ĉi estas ago, kaj ago havas tri partojn: ĝi konsistas el agado, farado kaj plenumado. Sekve ŝi intence sin dronigis.

DUA TOMBISTO

He, aŭskultu do, kolego-fosisto...

UNUA TOMBISTO

Sed permesu! Jen estas la akvo—bone; jen estas la homo—bone. Se la homo iras al tiu ĉi akvo kaj sin mem dronigas, tiam estas certa—ĉu li volas aŭ ne—ke li iras. Rimarku bone! Sed se la akvo iras al li kaj dronigas lin, tiam li ne dronigas sin mem. Sekve kiu ne estas kulpa en sia propra morto, tiu ne ĉesigas sian propran vivon.

DUA TOMBISTO

Ĉu tiel diras la leĝo?

UNUA TOMBISTO

Kompreneble, ke tiel diras la leĝo pri la mortintoj.

DUA TOMBISTO

Ĉu vi volas scii la veron? Se ŝi ne estus nobelulino, oni ŝin ankaŭ ne enterigus en orda maniero.

UNUA TOMBISTO

Ĉu vere? Estas ja granda maljustaĵo, ke la grandaj homoj en tiu ĉi mondo havas pli da rajto por sin dronigi kaj pendigi, ol la aliaj kristanoj. Venu, prenu la fosilon! Neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo.

DUA TOMBISTO

Ĉu Adamo estis nobelo?

UNUA TOMBISTO

Kompreneble! Ĉu vi estas idolano? Ĉu vi havas nenian ideon pri la Biblio? En la Biblio estas ja dirite: ĉiuj nobeloj devenis de Adamo. Kiel do li povis esti ne nobelo? Mi faros al vi alian demandon: se vi ĝin ne bone respondos al mi, tiam konfesu...

DUA TOMBISTO

Nu, demandu!

UNUA TOMBISTO

Kiu konstruas pli fortike, ol la masonisto, ŝipofaristo aŭ ĉarpentisto?

DUA TOMBISTO

La faristo de pendigiloj, ĉar lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj.

UNUA TOMBISTO

Bona spritaĵo, je Dio, ĝi plaĉas al mi. La pendigilo estas bona; sed kiel ĝi estas bona? Ĝi estas bona por tiuj, kiuj estas malbonaj. Sed nun vi estas malbona, se vi diras, ke la pendigilo estas pli fortika, ol la preĝejo, sekve la pendigilo estus bona por vi. Ankoraŭ unu fojon al la demando! Respondu!

DUA TOMBISTO

Kiu konstruas la plej fortike?

UNUA TOMBISTO

Jes, diru ĝin al mi, kaj mi vin regalos.

DUA TOMBISTO

Ha, atendu, mi jam scias!

UNUA TOMBISTO

Nu, diru!

DUA TOMBISTO

Al la diablo! Mi efektive ne scias.

(Eniras Hamleto kaj Horacio.)

UNUA TOMBISTO

Ne rompu al vi vane la kapon, la azeno ja ne iros pli rapide, kiom ajn vi lin batos; kaj se iu vin poste demandos, kiu konstruas la plej fortike, tiam respondu: la tombisto. La domoj, kiujn li konstruas, restas al la posedantoj por eterne. Iru nun en la drinkejon kaj alportu al mi mezureton da brando. (Dua tombisto foriras.)

UNUA TOMBISTO (fosas kaj kantas.)

En la junaj miaj tagojMi amadis kaj kantadisKaj en ĉiuj miaj agojMi mezuron ne sciadis.

HAMLETO

Ĉu tiu ĉi sentaŭgulo ne konscias, per kio li sin okupas! Li fosas tombon kaj kantas!

HORACIO

La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi.

HAMLETO

Tiel ĉiam estas: ju malpli ia mano laboras, des pli delikata estas ĝia sento.

UNUA TOMBISTO (kantas).

Maljuneco-lamulinoKaptis min per osta mano,Kaj al ĉio venis fino,—Restis ĝemoj kaj malsano. (Li elĵetas kranion.)

HAMLETO

Tiu ĉi kranio havis iam langon kaj ankaŭ povis kanti! Kiel la malnoblulo ĵetas ĝin sur la teron, kvazaŭ ĝi estus kranio de Kajeno, la unua mortiginto! Tio ĉi eble estis la kapo de ia politikulo, kaj nun tiu ĉi azeno lin superruzas; ĝi eble estis la kapo de tia homo, kiu volis esti pli granda ol

HORACIO

Povas esti.

HAMLETO

Aŭ de ia kortegano, kiu sciis diradi: «Bonan matenon, via princa moŝto! Kiel vi fartas, plej estiminda princo?» Aŭ eble ĝi estis eminenta sinjoro, kiu forte laŭdadis la ĉevalon de alia eminenta sinjoro, dezirante ricevi ĝin donace? Ne vere?

HORACIO

Jes, princo.

HAMLETO

Jes, jes, kaj nun li estas apartenaĵo de sinjoro vermo; sendenta kaj batata sur la vangojn per la fosilo de tombisto. Efektive glora ŝanĝiĝo; se ni nur povus ĝin vidi en plena tuteco. Ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Mia propra kranio min doloras, kiam mi pri tio ĉi pensas.

UNUA TOMBISTO (kantas).

Pala korpo senkoloraKaj ĉemizo sen ornamojKaj foset’ malbonodoraEstas fin’ de ĉiuj amoj. (Elĵetas ankoraŭ unu kranion.)

HAMLETO

Jen denove unu kranio! Kial ĝi ne povus esti kranio de leĝoscienculo? Kie nun estas liaj leĝoj, liaj rimedoj, liaj artifikoj, liaj okazoj? Kial li nun permesas al tiu ĉi maldelikata sentaŭgulo bati lin per malpura fosilo sur la cerbujon kaj ne minacas meti plendon kontraŭ li pro ofendo per faroj? Hm! Tiu ĉi sinjoro eble estis siatempe granda aĉetisto de bienoj, kun ĉiaj hipotekoj, depagoj, aĉetaj dokumentoj kaj juĝaj posedigoj. Ĉu tio ĉi nun estas lia lasta aĉeto kaj la akira rezultato de ĉiuj liaj dokumentoj, ke oni nun lian riĉan kranion plenigas per bonspeca koto? Ĉu ĉiuj liaj administratoroj kaj farmantoj ne donas al li el ĉiuj liaj bienoj pli ol pecon da tero, havantan la longon kaj larĝon de paro da kontraktaj paperoj? Eĉ la dokumentoj de transdono de ĉiuj liaj bienoj apenaŭ povus ĉiuj trovi sufiĉe da loko en tiu ĉi kesto; kaj la posedanto mem ne ricevas por si pli da loko? Bele!

HORACIO

Eĉ ne peceton pli, mia princo.

HAMLETO

Ĉu pergameno ne estas farata el ŝafa felo?

HORACIO

Jes, princo, kaj ankaŭ el felo de bovidoj.

HAMLETO

Ŝafoj kaj bovidoj estas tiuj, kiuj en ĝi serĉas certecon. Mi iom parolos kun tiu ĉi tombisto.—He, homo! kies tombo tio ĉi estas?

UNUA TOMBISTO

Mia, sinjoro, (Kantas.) Kaj foset’ malbonodoraEstas fin’ de ĉiuj amoj.

HAMLETO

Certe ĝi estas via, ĉar vi troviĝas en ĝi. Sed kiu en ĝi kuŝos?

UNUA TOMBISTO

Espereble ne vi kaj ankaŭ ne mi, kvankam mi troviĝas en ĝi. Kaj tamen ĝi estas mia.

HAMLETO

Ne ĵetu tro da malsaĝaĵoj el via tombo.

UNUA TOMBISTO

Mi devas ja purigi la tombon de ĉio, kio enfalas en ĝin.

HAMLETO

Por kia homo vi fosas la tombon?

UNUA TOMBISTO

Ne por homo.

HAMLETO

Nu, do, por kia homino?

UNUA TOMBISTO

Ankaŭ ne por homino.

HAMLETO

Kiun do oni tie ĉi enterigos?

UNUA TOMBISTO

Iun, kiu estis virino, sed nun jam estas malviva viando.

HAMLETO

Kiel plaĉas al vi la bravulo? Ni devas kontroli ĉiun vorton, ĉar alie li nin batos per silaboj. Efektive, Horacio, mi en la lastaj jaroj rimarkis, la mondo fariĝis tiel sprita, ke la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano.—Kiel longe vi estas jam tombisto?

UNUA TOMBISTO

Ĝuste de tiu tago, en kiu nia estinta reĝo venkis Fortinbrason.

HAMLETO

Kiel longe estas jam de tio ĉi?

UNUA TOMBISTO

Ĉu vi tion ĉi ne scias? Ĉiu malsaĝulo ja tion ĉi scias. Tio ĉi estis en tiu sama tago, en kiu naskiĝis la princo Hamleto, tiu sama, kiu nun freneziĝis kaj estas sendita Anglujon.

HAMLETO

Ha, tiel! Kial do oni sendis lin Anglujon?

UNUA TOMBISTO

Nu, tial, ĉar li estas freneza. Oni volas, ke li tie denove saĝiĝu; kaj se li ne resaĝiĝos, tiam ankaŭ ne estos granda malfeliĉo.

HAMLETO

Kial?

UNUA TOMBISTO

Tie tio ĉi estos ne rimarkebla, ĉar tie ĉiuj estas frenezaj.

HAMLETO

Kiel li freneziĝis?

UNUA TOMBISTO

Tre strange, oni diras.

HAMLETO

En kio do konsistis la strangeco?

UNUA TOMBISTO

En tio, ke li perdis la saĝon.

HAMLETO

Sur kia punkto li freneziĝis?

UNUA TOMBISTO

Certe sur ia punkto de la tero de Danujo, en kiu mi jam tridek jarojn estas tombisto.

HAMLETO

Kiel longe homo kuŝas en la tero, antaŭ ol li tute forputriĝas?

UNUA TOMBISTO

Se li ne forputriĝis antaŭ la morto—ni ja en la nuna tempo ofte vidas tiajn korpojn, kiuj apenaŭ eltenas ĝis la enmeto—li povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn; ledisto certe kuŝos naŭ jarojn.

HAMLETO

Kial li pli longe, ol aliaj?

UNUA TOMBISTO

He, sinjoro, lia profesio tiel tanas al li la felon, ke ĝi longan tempon kontraŭstaras al akvo, kaj la akvo la plej rapide detruas la korpojn de sinjoroj la mortintoj. Jen estas kranio, kiu kuŝis en la tero dudek tri jarojn.

HAMLETO

Al kiu ĝi apartenis?

UNUA TOMBISTO

Al unu malsaĝa spritulo. Kiel vi pensas, al kiu ĝi apartenis?

HAMLETO

Nu, mi ne scias.

UNUA TOMBISTO

La diablo lin prenu, la sentaŭgulon! Li unu fojon verŝis al mi botelon da vino sur la kapon. Tio ĉi estis la kranio de Jorik, la amuzisto de la reĝo.

HAMLETO

Tiu ĉi kranio?

UNUA TOMBISTO

Jes, ĝuste tiu ĉi.

HAMLETO (prenas la kranion).

Lasu nin vidi ĝin! Ha, malfeliĉa Jorik! Mi konis lin, Horacio: persono de senfine gaja humoro, plena de plej belaj spritaĵoj. Mil fojojn li portadis min sur la dorso, kaj nun kia terura vido! La koro al mi premiĝas. Tie ĉi pendis la lipoj, kiujn mi kisadis tiom ofte. Kie nun estas viaj spritaĵoj, viaj artifikoj, viaj kantoj, viaj fulmoj de gajeco, ĉe kiuj la tuta tablo eksplodadis per rido? Ĉu restis neniu el ili, por nun ŝerci pri via propra malsaĝa vido? Ĉio forputris? Nun iru en la ĉambron de eminenta sinjorino kaj diru al ŝi, ke kiom ajn ŝi sin ŝmiros, ŝi tamen en la fino ricevos tian vizaĝon; ridigu ŝin per tio ĉi!—Estu tiel bona, Horacio, diru al mi jenon...

HORACIO

Kion, mia princo?

HAMLETO

Ĉu vi pensas, ke ankaŭ Aleksandro la Macedona havis tian elrigardon en la tero?

HORACIO

Ĝuste tian saman.

HAMLETO

Kaj tian odoron? Fi! (Forĵetas la kranion.)

HORACIO

Ĝuste tian, mia princo.

HAMLETO

Al kia abomeninda difino ni venas, Horacio! Kial la imago ne povas sekvi la noblan polvon de Aleksandro ĝis la momento, kiam ĝi ŝtopas truon en ia mizera dometo?

HORACIO

Tio ĉi estus tro fantazia.

HAMLETO

Ne, certe, tute ne. Oni povus modeste sekvi lin ĝis tiu loko kaj ĉiam gvidi sin per la estebleco. Ekzemple tiel: Aleksandro mortis, Aleksandro estis enterigita, Aleksandro turniĝis en polvon; la polvo estas tero; el tero ni faras argilon: kial do per la argilo, en kiun li turniĝis, oni ne povus ŝtopi barelon? La granda Cezaro, mortinte, nun estas argilo,Por truo de muro li servas nun kiel ŝtopilo.La peco da ŝtof’, antaŭ kiu tremadis la tero,Mizeran dometon nun gardas de pluva aero.Tamen silentu! silentu! Flanken! Jen venas la reĝo!

(Venas en procesio pastroj k. t. p. Oni portas la korpon de Ofelio.)

(Laerto, la reĝo, la reĝino, korteganoj.)

HAMLETO Jen la reĝino, la kortego! KiunFunebre ili akompanas? Tamen Sen ordinaraj la funebraj moroj?Ĝi montras, ke mortinto la portataPer propra mano sian vivon finis.De alta tamen rango! Ni atenduKaj ni rigardu! (Iras kun Horacio flanken).

LAERTO Kiaj nun ankoraŭCeremonioj?

HAMLETO Jen estas Laerto,Tre nobla juna homo. Vidu!

LAERTO KiajCeremonioj decas nun ankoraŭ?

UNUA PASTRO Ni el funebraj la ceremoniojPlenumis ĉion, kio al ni estasNur permesita: ŝia morto estisDe karaktero duba; se ne ŝanĝusOrdono alta la kutiman ordon,Ŝi devus kuŝi ĝis la lasta juĝoEn ter’ ne sanktigita, kaj nur ŝtonojnSur ŝian tombon oni devus ĵetiAnstataŭ sanktaj preĝoj de kristanoj;Al ŝi do oni donis pli, ol dece;Knabinan ŝian kronon, kaj la tombonPer ĉastaj floroj oni nun ornamis,En sanktan teron oni ŝin enmetisĈe sonorado religia.

LAERTO SekveNenio pli jam estas permesita?

PASTRO Nenio pli. Ĉar ni ja malsanktigusPer tio la servadon de mortintoj, Se ni al ŝi ekkantus rekviemonSimile al mortintaj en pieco.

LAERTO Vi metu ŝin en teron, kaj violojElkreskos el plej ĉasta ŝia cindro!Mi al vi diras, ho, senkora pastro,Anĝelo ŝi, fratino mia, estos,Dum vi en la infero brulos.

HAMLETO. Kio?La bela Ofelio?

REĜINO (ĵetante florojn). Ho, plej dolĉa,Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estosEdzino kara de Hamleto mia;Esperis mi ornami vian krononDe fianĉino, dum, ho ve, mi nunOrnamas vian tombon!

LAERTO Ho, centobleMalben’ centobla falu sur la kaponDe tiu, kiu per la krim’ teruraDe vi la saĝon rabis! For la teron!Ne ŝutu,—mi ankoraŭ unu fojonAl mia koro volas ŝin alpremi. (Ensaltas en la tombon.)Nun ŝutu teron, kiom ajn vi volas,Sur ŝin kaj min, ĝis el la ebenaĵoVi faros monton ĝis la alta pintoDe la Olimpo.

HAMLETO Kiu estas tiu,Kies doloro tiel laŭte sonasKaj kies krio flugas ĝis la stelojKaj volas en terur’ ilin haltigi?Jen estas mi, Hamleto. (Ensaltas en la tombon.)

LAERTO Ha, tre bone!Pereu, malbenita! (Ĵetas sin sur Hamleton.)

HAMLETO Tia preĝoNe estas ĝusta. Mi vin petas, prenuLa manon vian for de mia kolo,Ĉar kvankam mi ne estas flamiĝema,Danĝere tamen estas min ataki,Kaj mi al vi konsilas: for la manon!

REĜO Disigu ilin!

REĜINO Ho, Hamlet’, Hamleto!

ĈIUJ Sinjoroj...

HORACIO Kara princo, trankviliĝu!

(Kelkaj korteganoj disigas la batalantojn, kaj ili eliras el la tombo.)

HAMLETO Ne, mi pro tio ĉio kun li batalos,Ĝis la minuto lasta de la vivo!

REĜINO Pro kio do, ho mia kara filo?

HAMLETO Mi amis Ofelion; kvardek milojDa fratoj kun ilia tuta amoLa amon mian kune ne atingus.(Al Laerto.)Vi kion volas?

REĜO Ha, li freneziĝis!

REĜINO Ho, lasu lin, mi petas vin, Laerto!

HAMLETO (al Laerto.) Ĉe la diabloj ĉiuj! Diru, kionVi volas fari? Plori? aŭ batali?Aŭ fasti? aŭ disŝiri sin? EltrinkiLa tutan Nilon? Manĝi krokodilojn?Mi tion ankaŭ faros. Ĉu vi venis,Por verŝi larmojn? Saltas en la tombon,Por min inciti? Lasu vin enfosiEn ŝian tombon,—mi ĝin ankaŭ faros;Se vi pri montoj babiladas, lasuNin superŝuti per tiom da tero,Ke sin la loko levu ĝis la sunoKaj la plej altaj montoj en komparoKun ĝi aperu kiel veruketoj.Vi fanfaronas,—mi ĝin ankaŭ povas.

REĜO Ĝi estas nur frenezo.

REĜINO La atakoEn li momenton tiel furiozas,Sed baldaŭ li denove trankviliĝas,Simile al kvieta kolombinoPost la elkovo de la kolombidoj.

HAMLETO (al Laerto). Aŭskultu do, sinjoro! Kia estasLa kaŭzo, ke vi tiel min renkontas?Mi ĉiam amis vin,—sed ni ĝin lasu.Se Herkuleso mem kontraŭbatalus,La kat’ miaŭas, hundo devas boji. (Foriras.)

REĜO Mi petas vin, lin sekvu, Horacio! (Horacio foriras.)Laert’, nia parolo de hieraŭFortigi devas vian paciencon;Ni agos nun rapide.—Vi, Gertrudo, Vi metu gardon ĉirkaŭ via filo.(Al Laerto.)La tombo havos vivan monumenton.La horo de trankvilo baldaŭ venos;Ĝis tiam ni bezonas paciencon. (Ĉiuj foriras.)


SCENO II

Ĉambro en la palaco. Hamleto kaj Horacio.

HAMLETO Sufiĉe nun pri tio. Ni transiruNun al la pluaj faktoj. Vi memoras,Pri kio mi rakontis?

HORACIO Mi memoras.

HAMLETO En mia brusto estis ia specoDe batalado. Mi ne povis dormi;Kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke mi kuŝasEn stato pli malbona, ol krimulojEn la katenoj. Tiam en la kaponKuraĝa pens’ al mi subite venis...Kaj dank’ al la kuraĝa mia penso:Ĝi savis min! Jes, penso malprudentaAl ni tiele servas iafoje,Kiam profundaj planoj detruiĝas;Kaj ni el tio vidas, ke DiaĵoDirektas nian sorton, se ni memEĉ de la celo nin malproksimigas.

HORACIO Tre ĝuste.

HAMLETO La mantelon de ŝipanoSur min ĵetinte, el kajuto miaPalpante mi elrampis, trovis ilin,Forkaptis la paketon, kiun iliKun si tre garde portis, kaj returneEn ĉambron mian iris. Mia timoForgesis ĝentilecon, kaj kuraĝeMi dissigelis la paketon. TieMi trovis, ho, amiko mia kara,Brilantan, grandan reĝan malnoblaĵon!Ĝi estis... jes... ordono plej severa,Per multo da motivoj ornamitaPri la feliĉo de la Dana regnoKaj de Anglujo ankaŭ, kaj ceteraKaj tiel plu... nu jes,—per unu vorto:Ke oni tuj, sen perdo de la tempo,Eĉ ne lasante al l’ ekzekutistoMinuton, por akrigi la hakilon,Tuj post eliro mia sur la bordon,Dehaku tuj al mi la kapon.

HORACIO Dio!Ĉu povas esti?

HAMLETO Jen, rigardu mem,Jen estas la papero, legu poste.Vi volas scii, kion mi nun faris?

HORACIO Jes, mi vin petas.

HAMLETO Kiam mi min vidisSubite en kaptilo, mia kapoKomencis vive ludi sen prologoKaj trovis baldaŭ ĝustan la rimedon. Mi min sidigis kaj elpensis baldaŭAlian tekston por letero tiuKaj skribis ĝin tre bele kaj tre pene,Kiel skribisto profesia. IamMi pensis, kiel niaj grandsinjoroj,Ke bele skribi estas ne konvenaPor eminentaj homoj; tamen nunLa belskribado multe al mi servis.Vi volas certe scii la enhavon De la letero mia?

HORACIO Certe, princo.

HAMLETO Plej prema peto al la angla reĝo,Ke, se Anglujo volas plue restiFidela tributulo de Danujo,Se inter la Anglujo kaj DanujoLa amikeco floru kiel palmo,Se paco ĉiam ambaŭ la popolojnPer bela krono ligu plej trankvile,Kaj kun aliaj multaj tiaj «se»,—Li devas tuj post lego de la skribo,Ne pripensante kaj ne prokrastante,La alportintojn de l’ dirita skriboMortigi plej rapide, ne donanteAl ili eĉ minuton, por plenumiKonfeson antaŭmortan.

HORACIO Tamen kielSigelis vi la skribon?

HAMLETO La ĉieloEn tio ankaŭ jam antaŭe zorgis:En mia sako trovis sin okaze Malnova sigelil’ de mia patroKun la insigno de la danaj reĝoj.Mi faldis la leteron ĝuste tuteSimile al antaŭa la letero,Subskribis ĝin simile kaj sigelisKaj metis sur la lokon de antaŭe.Kaj la subĵeton oni ne rimarkis.En la sekvanta tago havis lokonBatalo nia mara kun korsaroj,—Kaj kio estis plu—vi ĝin jam scias.

HORACIO Kaj Güldenstern kaj Rosenkranz pereis?

HAMLETO Amiko mia, ili mem sin tirisAl tiu ĉi afero, tial minLa konscienco mia ne riproĉas:Ilia morto estis ja kaŭzitaDe propra tro fervora enmiksiĝo.Por sklavemuloj estas tre danĝereSin meti inter la flamantaj pintojDe glavoj de potencaj kontraŭuloj.

HORACIO Kiela reĝo!

HAMLETO Nun la reĝo memAlproksimigis min al mia celo.Se li mortigis krime mian patron,Se li patrinon mian malĉastigis,Sin metis malhelpante inter miajEsperoj kaj elekto de l’ popoloSe li kun ruz’ al mia propra vivoTiel perfide volis fari finon:Ĉu mi ne havas rajton al li doniPer mia mano merititan pagon?Kaj ĉu ne estos peko, se ni lasos Al tiu kankro mordi plu ankoraŭViandon nian?

HORACIO Baldaŭ li ricevosRaporton pri la manier’, en kiuOrdono lia estis plenumita.

HAMLETO Jes, baldaŭ; sed la intertempo tamenAl mi ja apartenas. Homa vivoNe estas ja fortika; vi kalkuluNur unu—jam la vivo ne ekzistas.Nur unu cirkonstanco min doloras,Ke mi ofendon faris al Laerto!En lia malfeliĉo mi ja vidasLa preskaŭ spegulitan historionDe tio, kion mem mi devis sperti.Mi lin estimas; sed la nekonvenaFanfaronado lia kun doloroMin indignigis ĝis sinforgesado.

HORACIO Ha, iu venas! Haltu, princo!

(Eniras Osrik.)

OSRIK

Mi gratulas vian princan moŝton je la reveno Danujon.

HAMLETO

Mi dankas vin profunde, sinjoro. (Al Horacio.) Ĉu vi konas tiun ĉi kulon?

HORACIO

Ne, princo.

HAMLETO

Tiom pli bone por vi, ĉar estas malvirto koni lin. Li posedas multe da tero kaj tre fruktoporta: se besto estas reĝo de bestoj, ĝia manĝujo staros apud la manĝilaro de la reĝo. Li estas pigo, sed, kiel mi diras al vi, benita per vastaj posedaĵoj de koto.

OSRIK

Plej amata princo! Se via princa moŝto havus liberan tempon, mi dezirus komuniki al vi ion de lia reĝa moŝto.

HAMLETO

Mi akceptos ĝin kun plena atento, sinjoro. Metu vian ĉapelon sur ĝian lokon: ĝi estas difinita por la kapo.

OSRIK

Mi dankas al via princa moŝto,—estas tre varme.

HAMLETO

Ne, mi certigas vin, ke estas tre malvarme; la vento estas norda.

OSRIK

Estas efektive sufiĉe malvarme, mia princo.

HAMLETO

Kaj tamen ŝajnas al mi, ke estas tre sufoke kaj varmege, aŭ mia temperamento....

OSRIK

Eksterordinare, via princa moŝto, estas tre varmege—en certa maniero—mi ne povas diri kiel. Kara princo, lia reĝa moŝto ordonis al mi sciigi vin, ke li faris grandan veton pro via kapo. La afero estas sekvanta...

HAMLETO

Mi petas vin, ne forgesu! (Devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon.)

OSRIK

Permesu al mi, via princa moŝto, mi certigas vin, ke tiel estas por mi pli oportune. Antaŭ mallonga tempo en la kortegon alvenis Laerto: mi ĵuras, perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj, kun brilanta teniĝo kaj eksteraĵo. En efektivo, por esprimi sin inteligente, li estas la modelo de boneduka maniero de vivado, ĉar vi trovos en li la kuniĝon de ĉiuj talentoj, kiujn juna kavaliro nur povas deziri posedi.

HAMLETO

Li nenion perdas per via buŝo, sinjoro, kvankam mi scias, ke ĝi estas tro granda kalkula problemo, se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. Kaj ankaŭ tiam la rakonto ne prezentus ankoraŭ la plenan grandecon de lia efektiva indo. Parolante en la plena seriozeco de laŭdado, mi vidas en li spiriton tre grandan, kaj liaj internaj talentoj estas laŭ mia opinio tiel grandaprezaj kaj maloftaj, ke, por esprimi sin pri li vere, nur lia spegulo prezentas ion similan al li, ĉio alia prezentus nur ombron de li.

OSRIK

Via princa moŝto parolas pri li la puran veron.

HAMLETO

Kaj la celo, sinjoro? Kial ni nun superĵetas tiun ĉi kavaliron per la kruda spirado de nia parolo?

OSRIK

Kion vi pensas?

HORACIO

Ĉu ne estas eble, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo? Vi certe tion ĉi povos, sinjoro.

HAMLETO

Por kia celo vi nomis tiun ĉi kavaliron?

OSRIK

Laerton?

HORACIO

Lia monujo estas jam malplena: ĉiuj liaj oraj vortoj estas jam elspezitaj.

HAMLETO

Jes, tiun ĉi saman.

OSRIK

Mi scias, ke vi ne scias...

HAMLETO

Estas eble, ke vi scias, ke mi ne scias, kaj tiel plu. Sed kion do vi deziras, sinjoro?

OSRIK

Vi ne scias, kian perfektecon Laerto posedas...

HAMLETO

Mi ne pretendas je tia sciado, por ne egaligi min kun li en perfekteco; koni alian homon fundamente signifus koni sin mem.

Загрузка...