ellaborita tute sendepende de Volapŭk)? Tio ĉi estas ja afero
tute natura, alia la gramatiko de arta lingvo ne povis eĉ esti,
kaj se ĝi estus alia, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed
simpla frenezo. Ĉu al homo, kiu fosas kanalon inter du lokoj,
oni povas kalkuli kiel meriton, ke li faras tiun ĉi kanalon rekta
kaj ne elfleksita kaj neregula kiel ĉiuj riveroj naturaj? Fari
tiun ĉi kanalon rekta estas ja afero multe pli natura kaj
facila, ol fari ĝin fleksita kaj neregula, kaj se tiu homo farus
la kanalon artan elfleksita kiel la riveroj naturaj, tio ĉi estus
jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. La lingvoj naturaj,
kiuj ellaboriĝis blinde kaj laŭ la volo de okazo, havas multajn
neregulaĵojn; sed se homo, kiu kreas lingvon arte, volus enkonduki en ĝin diversajn neregulaĵojn, tiam 1 mi ne dirus, ke
li estas ne sufiĉe genia, sed rigardus lin simple kiel freneza.
Ĉar al kiu venos en la kapon enkonduki kelkajn deklinaciojn,
se li povas kontentiĝi je unu? Kiu volos arte kaj intence krei
neregulaĵojn? La kreado de lingvo regula, kun unu deklinacio,
kun unu konjugacio k. c. ne sole ne estas pli malfacila ol la
kreado de neregula kaj ne postulas apartajn artifikojn, sed
kontraŭe, la kreado de lingvo neregula estus afero senkompare
pli malfacila, ĉar la aŭtoro ne sole sin turmentus vane super
la kreado de dua kaj tria deklinacio, sed li absolute ne scius,
kie alpendi tiun ĉi superfluan balaston; tial se homo, kreinte
artan lingvon, donis al ĝi nur unu solan deklinacion k. c., tio
ĉi estas afero tute natura kaj neniel povas esti alkalkulata kiel
merito. Kiu ajn el vi, sinjoroj legantoj, se vi volus krei artan
lingvon, ĉu vi farus alie? Ĉu vi kreus intence iajn neregulaĵojn, kaj eĉ povus al vi veni en la kapon io simila?
Sed eble tiu ĉi simpleco de la gramatiko, kiun tiel laŭdas
la volapŭkistoj, estas io simila al la ovo de Kolumbo? Eble
ĝi ŝajnas al ni tiel ordinara afero nur nun, kiam oni ĝin jam
montris al ni? Sed en tia okazo rigardu ĉiujn tiujn provojn
pazigrafiajn aŭ pazilaliajn, kiuj estis faritaj antaŭ Volapŭk —
ĉu vi trovos eĉ en unu el ili kelkajn deklinaciojn, kelkajn
konjugaciojn aŭ iajn neregulaĵojn? Se la simpleco de la
gramatiko postulas iajn apartajn geniajn artifikojn, tiam la
aŭtoroj de ĉiuj diritaj provoj estis geniaj artifikistoj, ĉiuj ili
mirigis nin per unu sama ovo de Kolumbo, kaj tiu ĉi merito
sekve denove ne apartenas al s-ro Schleyer.
Sinjoro Schleyer pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan
aŭreolon, se mi faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia
1 arkaika formo: tian
269
III. Traktaĵoj
plej ĉefa merito. Mi faris tion ĉi ne, ĉar mi envius liajn
laŭrojn aŭ volus malgrandigi lian indon; kontraŭe, mi alte
estimas s-ron Schleyer kaj donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj kaj al lia nobla deziro alporti utilon al la homaro.
Mi pli ol iu alia scias, kian grandegan laboron kaj feran
paciencon postulas la kreado de kiu ajn arta lingvo, kaj se en la
laboro de s-ro Schleyer mi vidas malfeliĉan provon, konstruitan
sur erara fundamento kaj ne havantan estontecon, mi en ĉiu
okazo la laboron kaj la bonan deziron de s-ro Schleyer tenas
tre alte. Sed mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute
nenia ekzistas. Cetere mi silentus pri tio ĉi, se ne la cirkonstanco 1 , ke tiun ĉi malveran meriton de s-ro Schleyer kelkaj
obstinaj liaj partizanoj uzas por batali kontraŭ la lingvo Esperanto. „La plej gravan“, ili diras, — „la facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto prenis de Volapŭk; la plej malfacila
parto de la temo sekve jam estis solvita de Schleyer, kaj se
ni forlasos Volapŭk’on, tio ĉi estos sendankeco de nia flanko
kaj ni estos renegataj“. La amikoj de Volapŭk devas konsenti,
ke ekster la facileco de la gramatiko la lingvoj Esperanto kaj
Volapŭk havas inter si nenion komunan; kaj ĉar mi jam montris,
ke tuŝante tiun ĉi facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto ne sole eltiris, sed ankaŭ ne povis eltiri ian utilon el la
laboroj de s-ro Schleyer, ĉar tiu ĉi facileco (en tiu grado, en
kiu ĝi sin trovas en Volapŭk) estas afero tute natura kaj ne
povas esti ies merito, — tiel la sinjoroj volapŭkistoj konsentos,
ke la lingvo Esperanto en ĉiu okazo havas meritojn tute ne
malpli ol Volapŭk, — pri sendankeco sekve tie ĉi ne povas
esti eĉ parolo. Kaj kio tuŝas la renegatecon, je kiu kelkaj
volapŭkistoj riproĉas tiujn el iliaj estintaj kolegoj, kiuj transiris al Esperanto, tiu ĉi riproĉo estas entute pure infana kaj
montras ne sufiĉe seriozan teniĝon al la afero: ni batalas ne
por la aŭtoro de Volapŭk kaj ne por la aŭtoro de la lingvo
Esperanto, sed por la ideo de lingvo tutmonda. Ni devas
oferi la personon pro la ideo kaj ne la ideon pro la persono.
Se ni konscias, ke ni estas sur malvera vojo, ni devas deiri
de ĝi, por transiri sur la veran. Tiuj volapŭkistoj, kiuj kredas,
ke Volapŭk estas vojo vera, devas resti al ĝi fidelaj; tiuj, kiuj
ne scias kion elekti, povas labori egale por Volapŭk kaj Esperanto (ĉar pli bone estos se ni havus du lingvojn tutmondajn,
ol se ni havos neniun); sed tiuj, kiuj defendas Volapŭk’on
kaj batalas kontraŭ Esperanto nur tial ke ili timas esti nomataj
renegatoj, montras per tio ĉi, ke ili ne havas ideon pri la
1 teksto; zirkonstanco; cetere mankas iu vorto , kiel „ekzistus“ k . s.
270
Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1
afero kaj memorigas tiujn obstinulojn de la bona malnova
tempo, kiuj el estimo al la tradicio batalis kontraŭ la enkonduko de vaporo, aŭ tiajn strangulojn, kiuj volus batali kontraŭ
la telefono, timante fariĝi sendankaj al la memoro de la el-pensintoj de la telegrafo.
Mi petas pardonon pro la deflankiĝo, kiun mi faris, kaj mi
denove transiras al la analizado de la facileco de 1’ Volapŭk.
Mi montris, ke la faciligo de la gramatiko en tiu mezuro, en
kiu ĝi sin trovas en Volapŭk, estas nenia merito, ĉar ĝi estas
afero tute natura kaj postulis nenian fort^uzon 1 de la kapo.
Komparinte la gramatikon de Volapŭk kun la gramatiko de
Esperanto, la legantoj facile venos al la konvinko, ke la dua
estas multe pli simpla kaj facila; se sekve efektive la ĉefan
rolon en la lingvo havus la facileco de ĝia gramatiko, la lingvo
Esperanto devus jam esti starigita pli alte ol Volapŭk. Sed
la facileco de la gramatiko en lingvo arta estas afero tre sensignifa, kaj se ĝi en unu sistemo iris iom pli malproksime ol
en la alia, tie donis al la lernanto la eblon ŝpari ankoraŭ unu
kvaronon aŭ duonon da horo, tio en tia grava afero kiel lingvo
tutmonda havas absolute nenian signifon. Por ni grava estas
la demando, ĉu la lingvo mem en sia tuteco estas facila? Por
vidi kiom Volapŭk kontentigas tiun ĉi demandon, ni devas
memori la jenon: ĉiu lingvo konsistas el gramatiko kaj vortaro;
la tempo kiun oni devas uzi (aparte en lingvo arta) por la ellernado de la gramatiko, estas absoluta nulo en komparo kun
la tempo kiun oni devas uzi por la ellernado de la vortaro.
La facileco de la lingvo dependas sekve la plej multe de la
facileco de ĝia vortaro. Nun diru al mi, sinjoroj varmegaj
volapŭkistoj, ĉu la vortaro de Volapŭk estas facila? Metu la
manon sur la koron kaj respondu al mi, kiom da tempo vi
uzis por la ellernado de la vortaro de Volapŭk, kaj tamen ĉu
vi povas nun diri, ke vi scias ĝin parkere kaj ke vi nun, post
multaj laboroj, povas kompreni sen vortaro ĉion kio estos
skribita en Volapŭk?
La lingvoj de ĉiuj civilizitaj popoloj havas nun multon komunan inter si. Tial, ellernante kiun ajn lingvon, vi renkontas
multegon da vortoj, kiujn ekmemori estos por vi tre facile.
En la Volapŭk tamen ĉiuj vortoj estas al vi tute fremdaj, kaj
eĉ la nomojn proprajn de personoj aŭ urboj vi devas ellerni
kiel vortojn nove-kreitajn! A1 la nesperta publiko vi montras
la facilecon de la gramatiko de Volapŭk kaj kredigas, ke tiun
ĉi facilecon ni devas danki la genion de s-ro Schleyer, kaj la
stranga kunmetaĵo.
271
III. Traktaĵoj
publiko ofte entuziasmiĝas, ne rimarkante, ke tio nemulta kio
estas gajnata per la natureco de la gramatiko, estas cent kaj
mil fojojn perdata per la sennatureco de la vortaro, kaj ke
danke la vortaron 1 (kiu, kiel mi jam diris, estas la plej grava
parto de V lingvo) Volapŭk estas ne sole ne pli facila ol la
lingvoj naturaj, sed ankoraŭ multe pli malfacila ol ili! Kaj
tamen de lingvo, kreita pripensite en kabineto kaj ne blinde
de multaj generacioj, ni ja povis atendi, ke ĝi estos senkompare pli facila ol la lingvoj naturaj! Tiu stranga fakto, ke
lingvo arta elvenis pli malfacila ol naturaj, kaj ke al s-ro Schleyer
venis en la kapon disformigi kaj nove krei ne sole vortojn
ĉiukonatajn, sed eĉ la nomojn proprajn, estas al multaj tute
ne komprenebla. Efektive ĝi estas nur konsekvenco kaj rekta
sekvo de la malfeliĉa gramatiko de Volapŭk, kiu devigis
s-ron Schleyer konsekvence kaj senkompate disformigi ĉion,
eĉ nomojn proprajn, ke ili nur ne venu en konflikton kun lia
gramatiko. Unu ŝtono, ne bone metita en la fundamento,
sekvigas jam post si ĉiam pli grandiĝantan malrektecon de la
tuta konstruo. Sed mi ne volas tie ĉi analizi vaste la kaŭzojn,
mi volis nur montri la fakton, ke Volapŭk ne sole ne estas
pli facila ol la lingvoj naturaj, sed estas ankoraŭ pli malfacila ol ili, kaj ke tiuj, kiuj montras al la publiko la gramatikon de Volapŭk kaj sur tiu ĉi fondo parolas pri la facileco
de la lingvo, silentante pri la vortaro, — aŭ sin mem trompas,
aŭ trompas la publikon. Dume la facileco estas ja unu el la
unuaj kondiĉoj, kiuj estas postulataj, por ke arta lingvo povu
esperi neforflugantan sukceson. Homoj, kiuj entuziasmiĝas
sub la impreso de reklamoj, komencas laboron, ne demandante
sin, al kio ĝi kondukos; sed la tempo de entuziasmo jam for-pasis, kaj la reklamoj, en kiuj la volapŭkistoj sin montris tiel
lertaj, jam ne altiras, kaj nun, antaŭ ol komenci la lernadon
de Volapŭk, kaj oferi por tio ĉi tutajn monatojn kaj jarojn, la
homoj sin demandas: „kie mi havas la garantion, ke mia granda
laboro ne estos perdita?” kaj tial la nombro de la homoj, kiuj
komencas la lernadon de Volapŭk, estas jam nun tre malgranda;
kaj post kelkaj jaroj eĉ tiuj, kiuj ĝin ellernis, jetos ĝin, ĉar
ili venos al la konvinko, ke laboron ili perdis multe kaj utilon
Volapŭk alportis al ili nenian, ĉar neniu en la mondo ilin
komprenas. Sed kun la lingvo Esperanto la afero estas tute
alia: — danke la vortaron, kiu preskaŭ tute estas konata al
ĉiu iom civilizita homo (kaj en la unua tempo por ni ja estas
gravaj nur tiaj homoj, ĉar la sovaĝaj afrikanoj ja ne bezonas
1 teksto: vortaro.
272
Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1
ankoraŭ lingvon tutmondan), — danke tiun ĉi vortaron la lingvo
estas tiel facila, ke se vi oferis nur kvaronhoron por ekkoni
la gramatikon de la lingvo, vi povas jam komenci la legadon
de libroj kaj gazetoj en tiu ĉi lingvo, kaj se vi volos ankoraŭ
facile tralegi (kaj ne labore lernegi) ian libron kun ekzercoj
en tiu ĉi lingvo, — vi jam tute bone scios la lingvon, perdinte
por tio ĉi nenian laboron! Danke tian konstruon, la nombro
de la amikoj de la lingvo Esperanto konstante pligrandiĝados,
ĉar ĉiu diros al si: „se la sorto eĉ ne volos, ke tiu ĉi lingvo
fariĝu tutmonda, en ĉia okazo lernante ĝin mi nenion perdas,
ĉar la lernado postulas de mi nenian laboron, kaj gajnon mi
havas jam tiun, ke mi ricevas la eblon kompreniĝi kun la tuta
civilizita mondo, kaj al tio ĉi mi, preskaŭ nenion oferante,
helpas la efektivigon de granda afero. Vi vidas, sinjoroj volapŭkistoj, kiel ĉe pli proksima analizado staras la afero kun la
laŭdata facileco de via Volapŭk, kaj kia granda diferenco en
tiu ĉi rilato estas inter Volapŭk kaj Esperanto. Dum la ŝajna
facileco de Volapŭk povis nur pase entuziasmigi la homojn
sub la influo de laŭtaj reklamoj, la vera facileco de Esperanto
garantias al ĝi, ke ĝi trankvile, paŝo post paŝo trabatos al si
la vojon tra la tuta mondo.
(Daŭrigo.) 1890, paĝ. 37—38. — Restas al mi nun ankoraŭ
analizi la lastan bonan flankon de Volapŭk — ĝian mallongecon.
En tiu ĉi punkto, mi diras ĝin tute malkovrite, la Volapŭk
staras absolute pli alte ol la lingvo Esperanto. Tio ĉi estas
la sola batalilo, per kiu la volapŭkistoj povas batali kontraŭ
la „Internacia“. Sed ni analizu la veran signifon de tiu ĉi
mallongeco de la lingvo. Ĉu ĝi estas ia aparta genia penso
de sinjoro Schleyer? Ne, ĉiu, kiu volus krei ian artan lingvon,
komprenas tre bone, ke la vortoj ne devas esti intence farataj
longaj, se ili povas esti mallongaj. Ankaŭ la aŭtoro de la
Esperanto deziris, ke la vortoj en tiu ĉi lingvo estu la plej
mallongaj, kaj ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ
tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea. Sed kelkaj tre gravaj
aferoj malhelpis lin en la plenumo de sia deziro: la vortoj
devis esti kompreneblaj, klare diferencaj en la parolado unu
de la alia kaj bonsonaj, kaj la nombro de la vortoj ellernotaj
devis esti la plej malgranda. Tiuj ĉi tre gravaj postuloj, kiujn
la lingvo devis plenumi, jam absolute ne permesis doni al ĝi
formon ideale plej mallongan. Sed por sinjoro Schleyer la
diritaj leĝoj tute ne ekzistis, kaj tial ĝi estas tute komprenebla,
ke li ne sole tre facile povis doni al sia lingvo pli mallongan
formon ol Esperanto, sed li eĉ devis ĝin fari; ĉar se oni
18 Dietterle, Zamenhof.
273
III. Traktaĵoj
volas la vortojn tute arbitre elpensi aŭ prepari laŭ sia volo,
ne estante premata de certaj leĝoj, tiam jam estus simple
ridinde, se oni elpensus vorton kelksilaban, povante fari vorton
unusilaban. Esprimado longa estas efektive afero ne oportuna;
sed vi povas tre facile vidi, ke en la lingvo Esperanto, malgraŭ ke
gi devis obei diversajn tre gravajn leĝojn, la esprimado tamen ne
estas pli longa ol en la aliaj lingvoj vivantaj. Vere ke la Volapŭk
esprimas la pensojn iom pli mallonge; sed restas ja la demando,
ĉu por atingi Ia plej mallongan formon de la lingvo estas permesite 1 oferi por ĝi ĉiujn aliajn efektive gravajn kondiĉojn de
lingvo internacia? Mi forte dubas ke iu jesigus tiun ĉi demandon.
Multaj volapŭkistoj laŭdegas la mallongecon de Volapŭk kaj pro
tiu ĉi ili pardonas al ĝi ĉion alian; sed se efektive lingvo internacia devas plenumi nur unu kondiĉon, havi la plej mallongan
formon, tiam mi povas proponi al ili alian lingvon, kiu jam
estas kreita, pli facile ellernebla ol Volapŭk kaj multe pli
mallonga ol tiu ĉi: la plej mallonga lingvo estas la silento.
Sed ankaŭ tiun ĉi plej gravan econ de Volapŭk, la mallongecon, ĉu sinjoro Schleyer trakondukis ĝin sisteme? Oni
povus ĝin tute certe esperi, ĉar se iu volas atingi en sia lingvo
nur la plej grandan mallongecon, tute ne premante sin per
la formo de la vortoj, li povas ja fari ĝin tre facile, ĉar nenio
estas pli facila, ol preni ian vorton kelksilaban kaj derompi
de ĝi arbitre ĉiujn silabojn ĝis unu kaj ĉiujn literojn ĝis la
plej malgranda nombro. Plenumi en la Volapŭk tute sisteme
la kondiĉon de mallongeco estis efektive la klara intenco de
sinjoro Schleyer, sed tamen li tiun ĉi kondiĉon tute ne plenumis
sisteme. Tiel, ekzemple, kial sinjoro Schleyer la vorton „profesoro a nomis „plofed w kaj ne „plof“, kiu, estante egale ne
komprenebla kiel „plofed w , estas ja tamen pli mallonga! Kiel
la vortoj „bi-li-ad“, „bi-li-et a k. c. jam en la radiko havas tri
silabojn? Se „elipso a povis kuraĝe esti nomita „liped a kaj la
nomo de ĉiu tre malproksime kuŝanta insuleto sin ne kaŝis
antaŭ la aŭtoro de Volapŭk kaj estis aŭtoritate transbaptita,
tiam ankaŭ anstataŭ la trisilaba „biliad a oni kun tiu sama
rajto povus ja tute bone preni la unuan trovitan vorton unusilaban, kiel ekzemple „bom a , aŭ „bam, bum, plom, plam,
plum a k. c. Ĉio en Volapŭk ja estus tute egala! Kial inter
ia vortoj radikaj de Volapŭk sin trovas tiom da dusilabaj kaj
trisilabaj, se el sole unusilabaj oni jam povis kunmeti grandegan vortaron, se la senco havas por la kreanto nenian signifon? (Prof. Bauer en sia „Spelin a montris matematike, ke
1 teksto: permesita.
274
Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1
la nombro de la vortoj unusilabaj, kiujn oni povas krei per *
diversa kunmetado de la diversaj literoj, estas tiel grandega,
ke la plej granda parto de la vortoj dusilabaj kaj la vortoj
trisilabaj estas jam tute nebezonaj.) Se la originala senco kaj
la rekonebleco de la vortoj havas nenian signifon kaj nur la
mallongeco de la lingvo estas grava, tiam estus ja multe pli
nature, pli prudente, pli bonrezultate kaj ankaŭ por la aŭtoro
multe pli facile krei la lingvon en la jena maniero: elskribi
en alfabeta ordo ĉiujn eblajn kombinaĵojn unusilabajn, kiujn
oni povas kunmeti el la diversaj literoj de la alfabeto, doni
al ĉiu el ili ian signifon — kaj tiam ni havus riĉan vortaron el
vortoj la plej mallongaj. Se la mallongeco estas la plej grava
flanko de la lingvo, tiam ni povas diri, ke la vortaro de la Volapŭk estas konstruita tute sur malvera vojo, kaj ni povas nur
bedaŭri, ke anstataŭ la Volapŭk sinjoro Schleyer ne kreis per
la supre dirita maniero ian lingvon „Bum-bam“, kiu certe ne
estus pli sovaĝa ol Volapŭk, sed por tio estus pli mallonga.
Nun ni revenu al la lingvo Esperanto. Mi jam montris,
ke jam nun ĝi ne estas pli longa ol la aliaj vivantaj lingvoj,
kvankam tro multe zorgi pri mallongeco ĝi ne povis, por ne
kontraŭbatali kontraŭ aliaj flankoj de la lingvo, kiuj nun estas
multe pli gravaj. La nuna grandeco de la vortoj povas tute
oportune resti en la lingvo jam por eterne, kaj mi pensas, ke
neniu sentos la bezonon ĝin plendi. Sed se oni trovas, ke
la esprimado en Esperanto estas ankoraŭ iom pli longa ol ĝi
devus esti ideale, tiam oni ne forgesu, ke sendube la lingvo
kun la tempo iom ŝanĝiĝos, tiel same kiel ĉia alia lingvo.
Post kelka tempo, kiam la lingvo estos jam ĉie enkondukita,
kiam la facila ellernebleco kaj rekonebleco de la vortoj ne
estos jam tiel grava, tiam oni baldaŭ komencos iom post iom
enkondukadi kelkajn mallongigojn. Sed ĉu la maniero de esprimado devas esti iom pli longa aŭ iom pli mallonga, tio
estas tia sensignifa demando, ke pensi pri ĝi oni povos nur
post la paso de longa tempo, kiam la lingvo jam estos tiel
enkondukita en la mondo, ke ĉiuj gravaj postuloj, kiuj nun
estas farataj, jam perdos tutan sian gravecon. Sed tiu ĉi zorgado pri pli granda mallongeco jam estos ne neceso, sed lukso,
ĉar kiel la legantoj povas vidi, la grandeco de la vortoj en
Esperanto jam nun estas tia, ke ĝi povus tute pportune resti
je ĉiam. (Daŭrigo venos 1 .)
1 La „daŭrigo“ ne venis, Mi supozas, ke la intereso de la legantoj
ne estis sufiĉe granda kaj — ĉefa afero! — la spaco de la gazeto jam
sufiĉe okupita per pli gravaj aferoj. Cetere Volapiik jam ne plu iel ajn
estis danĝera por Esperanto. Komp. II. 56.
18 *
275
III. Traktaĵoj
N-ro 2. 1900
Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia
Wŭster: Es
„Fundamenta Krestomatio“, Kvina eldono, paĝ. 268 — 316.
En la „Fundamenta Krestomatio“ ĉi tiu traktaĵo estas nomita:
„Raporto verkita de anonima aŭtoro kaj legita (en formo iom ŝanĝita
kaj mallongigita) de s-ro L. de Beaufront en la kongreso de VAssociation
Frangaise pour VAvancement des Sciences (Parizo 1900).“ Do, ĝi estas
verkita eble komence de 1900. Pri la preciza jaro mi ne povas konstati
ion. Oni poste supozis, ke de Beaufront estis la aŭtoro. Ĉi tiun opinion
d-ro Zamenhof refutis en unu el la „Lingvaj Respondoj“ („Pri Propaganda
Artikolo“, vidu II. 117). Tamen li tie ne diras, ke li mem estas la aŭtoro.
Sed la pseŭdonimo, sub kiu la traktaĵo aperis, nome „Unuel“, estas la
pseŭdonimo de d-ro L. L. Zamenhof mem. Pri tio parolas Zamenhof
en sia Vl-a kongresa parolado en 1 Vashington (vidu IV. 11), ankaŭ en
letero al Krestanof (vidu V. 356).
I
Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio
de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili
ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde
obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco;
la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi;
oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ
fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj
okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencajo, se ĝi
nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la
amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la
honoran nomon de „instruituloj“ aŭ „utilaj publikaj agantoj a ,
la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj
atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas
ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj;
la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili „spritajn“
artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ
iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu
ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu
ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi „spritaj a
mokoj. Pri tiuj ĉi ideoj „estas modo a paroli ne alie, ol kun
ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaŭ A kaj B kaj C,
kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la
mokata ideo, ĉar li „scias antaŭe a , ke „ĝi krom malsaĝaĵo
enhavas ja nenion a , kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem
al la nombro de „tiuj malsaĝuloj”, se li eĉ en la daŭro de
unu minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo. La homoj
276
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
miras, „kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj
malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn
por frenezuloj*.
Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj
suferoj la „buboj-fantaziuloj w atingis la celon. La homaro
fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj altiras el ĝi la
plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj
ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj
tiel simpla, tiel „komprenebla per si mem“, ke la homoj ne
komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi.
Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis
kontraŭ la dirita ideo la samtempuloj de ĝia naskiĝo, ili absolute
ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historio-skribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. „Ĉu efektive*,
ili diras, „la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Ĉu efektive
ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua
renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: ,sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencajon,
kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo!‘? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!“
Legu la historion de naskiĝo de la kristaneco kaj de diversaj
grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco;
legu la historion de la eljtrovo de Ameriko, de la enkonduko
de fervojoj k.t.p. k.t.p. Ĉie tute tio sama. „Es ist eine alte
Geschichte, doch bleibt sie immer neu. wi La lumo aperas kiel
necesa bezonatajo al tiu, kiu staras malproksime, sed al la
proksime starantaj ĝi tranĉas la okulojn kaj ili penas estingi
ĝin. La ideo de Kolumbo, ke „devas ekzisti okcidenta vojo
Hindujon“, ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura, kaj ni
simple ne volas kredi, ke povis iam ekzisti homoj, kiuj, sciante
jam, ke la tero estas globo, povis dubi, ke al ĉia lando oni
povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento, kaj
ke en tiu ĉi ne esplorita okcidento povas eble troviĝi ne
konataj al ni interesaj landoj. Kiam ni legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo, ekzemple, ke neniu
okcidenten de Eŭropo veturis, sekve ĝi estas ne ebla, ke Dio
malpermesis tion ĉi fari, ke la ŝipoj malleviĝados malsupren
kaj ne povos returne leviĝadi supren … k.t.p., — ni kontraŭvole demandas nin, kiamaniere homoj maturaĝaj povis paroli
tiajn sensencaĵojn, pro kiuj en nia tempo ruĝiĝus ĉia infano.
Kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj
1 Estas malnova afero, tamen ĝi restas ĉiam nova.
III. Traktaĵoj
estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej
logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo
estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton.
Kiam oni montris al la homoj la forton de la vaporo kaj ĝian
uzeblecon, ŝajnis, ke kia prudenta homo povus ion kontraŭ-paroli kontraŭ ĝi? Kaj tamen kiom da multjara batalado, suferoj
kaj mokoj la elpensinto devis elporti! kaj eĉ tiam, kiam fine
prosperis jam atingi la celon, kiam en Anglujo jam dum tutaj
tri jaroj la lokomotivoj kursadis kaj alportadis grandegan utilon,
sur la kontinento de Eŭropo instruitaj homoj kaj eĉ tutaj instruitaj korporacioj, anstataŭ simple ekrigardi kaj konvinkiĝi,
skribadis ankoraŭ profundapensajn traktatojn pri tio, ke kon-struado de lokomotivoj estas infana entrepreno, ke ĝi estas
ne ebla, ke ĝi estas malutila k.t.p. Kio tio ĉi estas? ni demandas nin; ĉu tio ĉi estis ia ĉiuhoma epidemia idioteco?
ĉu efektive ekzistis tiaj generacioj? Jes, ekzistis tiaj generacioj,
kaj ni, kiuj nun miregas, ni en efektiveco estas ne pli bonaj
ol ili, kaj niaj nepoj estos ne pli bonaj ol ni. Ĉiuj tiuj ĉi
homoj kun iliaj indignige sensencaj kontraŭparoloj kaj atakoj
estis tamen ne idiotoj, kvankam ili nun eble ŝajnas al ni tiaj.
Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank’ al la natura
spirita inercio de ĉiu el ni, ili aŭ tute ne volis prijuĝi la
naskiĝantajn novajn aperojn, plivolante limigi sin per sano-subtenanta ridado, aŭ alpaŝadis al la prijuĝado kun antaŭe jam
preta konvinko, ke la afero proponata al ili estas neplenumebla, kaj ĉiujn siajn argumentojn ili penadis konformigadi al
tiu antaŭe farita decido, ne rimarkante la tutan senfundament-econ de tiuj ĉi argumentoj, kaj kontraŭ la argumentoj de la
defendantoj de la nova ideo ili fermadis sian cerbon per la
plej fortikaj seruroj, kaj tial tiuj ĉi lastaj argumentoj, kiuj
penadis pruvi la eblecon de tio, „pri kio ĉiuj ja scias, ke ĝi
estas neebla“, devis ŝajni al tiuj inerciaj homoj tiel same
infanaj, kiel al ni nun ŝajnas iliaj tiamaj kontraŭparoloj.
A1 tiaj ideoj, kiuj al la samtempuloj ŝajnas senenhava
fantazio kaj al la posteuloj ŝajnas tia natura afero, ke ili ne
komprenas, kiamaniere la homoj miljarojn vivis sen ĝi, — al
tiaj ideoj apartenas ankaŭ la ideo de enkonduko de komuna
lingvo por la komunikiĝoj inter diversaj popoloj. Kiam niaj
posteuloj legos en la historio, ke la homoj, tiuj ĉi reĝoj de
la tero, tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco, tiuj ĉi duon-dioj, en la daŭro de tutaj miljaroj vivis unuj
apud la aliaj, ne komprenante unuj la aliajn, ili simple ne
volos kredi. „Por tio ĉi oni ja bezonis nenian supernaturan
forton“, ili diros; „ĉiu el tiuj ĉi homoj posedis ja kolekton da
278
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
kondiĉaj sonoj, per kiuj li tute precize koinpreniĝadis kun siaj
plej proksimaj najbaroj, — kiel do ne venis al ili en la kapon
konsentiĝi inter si, ke unu el tiaj kolektoj da kondiĉaj sonoj
estu enkondukita por la reciproka kompreniĝado inter ĉiuj,
simile al tio, kiel por la plimulto de la kulturaj popoloj estis
enkondukita jam longe unu kondiĉa kolekto da mezuroj, unu
kondiĉa alfabeto, unuj kondiĉaj muzikaj signoj k.t.p.I” Niaj
posteuloj indignos, kiam ili ekscios, ke la homojn, kiuj penadis
pri la enkonduko de komuna lingvo, la samtempuloj montradis
per la fingroj, kiel maniulojn, bubojn, ne meritantajn la nomon
de seriozaj homoj; ke pri tiuj ĉi homoj ĉiu malplenkapulo
povis spritadi en la gazetoj, kiom li volis, kaj troviĝis neniu,
kiu dirus al tiuj malplenkapuloj: „vi povas trovi tiujn ĉi ideojn
plenumeblaj aŭ ne plenumeblaj, — sed moki ilin, eĉ ne ko-natiĝinte kun ili, estas honte, sinjoroj!“ Kore ridegos niaj posteuloj, kiam ili aŭdos tiujn naivajn kontraŭparolojn, kiujn multaj
el niaj samtempuloj faradis kontraŭ la ideo de lingvo internacia
entute kaj de lingvo arta speciale. Simile al tio, kiel ni kun
rideto de kompato rilatas al tiu el niaj prapraavoj, kiu antaŭ
kelke da miljaroj eble protestis kontraŭ la enkonduko de arta
alfabeto, kriante kun la aplombo de instruitulo, sed tute ‘sen-pruve, ke rimedo por la esprimado de niaj pensoj estas objekto organa, natura, kreita de la historio (skribado per hiero-glifaj desegnaĵoj) kaj ne povanta „esti kreita en kabineto*, —
tiel niaj posteuloj mokados tiujn niajn samtempulojn, kiuj nur
pro tiu nenion diranta cirkonstanco, ke la nunaj lingvoj kreiĝis
blinde per si mem, aŭtoritate certigas, ke lingvo ne povas
esti kreita arte. „Gis nun ne estis, sekve ne povas esti!“ —
„Kiel mi povas kredi”, diros en la venonta centjaro ia dekjara
lernanto al sia instruanto, „ke ekzistis homoj, kiuj neadis la
eblecon de ekzistado de arta lingvo, kiam antaŭ ilia nazo tia
lingvo jam ekzistis, havis jam riĉan literaturon kaj bonege
plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn oni
povas postuli de lingvo internacia, kaj tiuj ĉi sinjoroj, anstataŭ
babiladi ĉiam teorian sensencaĵon, bezonis nur malfermi la
okulojn kaj ekrigardi! Ĉu estas eble, ke homoj maturaĝaj
parolus ĉiam frazistan sensencaĵon pri ia diferenco de la voĉaj
organoj ĉe la popoloj, kiam ĉiu infano vidis sur ĉiu paŝo
membrojn de unu popolo, bonege parolantajn en la lingvo de
alia popolo!” Kaj la instruanto respondos: „ĝi estas efektive
nekredebla, kaj tamen ĝi tiel estis!“
Cetere en la nuna tempo en la afero de lingvo internacia
la rutino kaj spirita inercio komencas iom post iom cedadi al
la sana prudento. Jam longe tie aŭ aliloke en diversaj gazetoj
279 ;
III. Traktaĵoj
kaj revuoj aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem
kaj por ĝiaj batalantoj. Sed tiuj ĉi artikoloj estas ankoraŭ
senkuraĝaj, kvazaŭ la aŭtoroj timas, ke oni ne elmetu ilin al
publika malhonoro. Tiuj ĉi senkuraĝaj voĉoj perdiĝas en la
laŭtega ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj, tiel ke la grandega
plimulto de la publiko, kutiminta iradi nur tien, kie oni krias
la plej laŭte, kaj opiniadi ĉiun mokanton saĝulo, ĉiun atakanton
bravulo kaj ĉiun atakaton kulpulo, ĉiam ankoraŭ rigardas la
ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazion.
Tiun ĉi publikon konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj
vortoj pereus vane. ĉin konvinkos nur la tempo. Morgaŭ
ĝi al la pioniroj de la ideo konstruos monumentojn kun tia
sama anara sento, kun kiu ĝi hodiaŭ superĵetas ilin per koto.
Nia parolo estas difinita nur por tiuj, kiuj provis rilati al nia
ideo kun juĝo memstara, sed sub la influo de diversaj aŭditaj
opinioj perdis la egalpecon, ne scias, kiel ili devas sin teni,
dezirus kredi kaj samtempe turmentiĝas per konstantaj duboj.
Por ili ni tie ĉi analizos la demandon, ĉu efektive ni, la amikoj
de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj ĉu
minacas al ni la danĝero, ke ĉiuj niaj laboroj pereos vane,
kiel kredigas niaj kontraŭuloj, aŭ ĉu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota.
Ni scias, estimataj aŭskultantoj, ke vi kutimis rilati kun
estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj estas plenigitaj per multo
da citatoj, traplektitaj per multo da laŭtaj aŭtoritataj nomoj
kaj brilas per amasego da alteflugaj kvazaŭsciencaj frazoj. Ni
avertas vin, ke ĉion tion ĉi vi en nia parolo ne trovos. Se
vi trovas atentinda nur tion, kio estas ligita kun laŭtaj nomoj,
legu ian verkon pri lingvo internacia, kaj vi trovos tie longan
serion da gloraj kaj aŭtoritataj scienculoj, kiuj laboris por la
ideo de lingvo internacia. Sed ni tie ĉi forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda
logiko. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aŭ Johano,
sed pripensumem. Se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu
ilin, — se ili estas malĝustaj, forĵetu ilin, se eĉ miloj da
laŭtaj nomoj starus post ili.
Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn: 1) ĉu lingvo
internacia estas bezona; 2) ĉu ĝi estas ebla en principo; 3) ĉu
ekzistas espero, ke ĝi efektive estos enkondukita praktike;
4) kiam kaj kiamaniere tio ĉi estos farita kaj kia lingvo estos
enkondukita; 5) ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita
celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado
pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke
de ni, ĝis „la afero klariĝos*,
280
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
II
Ĉu lingvo internacia estas bezona? Tiu ĉi demando per
sia naiveco elvokos ridon ĉe la estontaj generacioj, tiel same
kiel niaj samtempuloj ekridus ekzemple ĉe la demando „ĉu
poŝto estas bezona?“ La plimulto de la inteligenta mondo jam
nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua; tamen pro konsekvenco ni metas tiun ĉi demandon dank’ al tio, ke ekzistas
ankoraŭ multe da homoj, kiuj respondas je tiu ĉi demando
per „ne“. La sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas, estas sekvanta: „lingvo internacia detruos la lingvojn
naciajn kaj la naciojn.“ Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis
al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed
ekzistas nur unu ĉiuhoma familio kun unu ĉiuhoma lingvo.
Sed ni supozu, ke tio ĉi efektive estus io terura, kaj ni rapidos
trankviligi tiujn ĉi sinjorojn. Lingvo internacia deziras nur
doni al la homoj de malsamaj popoloj, kiuj staras unu antaŭ
alia kiel mutuloj, la eblon komprenadi unu alian, sed ĝi neniel
intencas enmiksiĝi en la internan vivon de la popoloj. Timi,
ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same
ridinde, kiel ekzemple timi, ke la poŝto, kiu donas al homoj
malproksimaj unu de alia la eblon komunikiĝadi, minacas neniigi
la buŝajn interparoladojn inter la homoj! „Lingvo internacia“
kaj „lingvo tutmonda“ estas du tute malsamaj objektoj, kiujn
miksi inter si oni neniel devas. Se ni supozus, ke fariĝos
iam kunfluiĝo de la homoj en unu ĉiuhoman popolon, en tiu
ĉi „malfeliĉo“ (kiel nomas ĝin la naciaj ŝovinistoj) estos kulpa
ne la lingvo internacia, sed la aliiĝintaj konvinkoj kaj opinioj
de la homoj. Tiam efektive la lingvo internacia faciligos al
la homoj la atingon de tio, kio antaŭe estos principe decidita
de ili kiel dezirinda; sed se la celado al kunfluiĝo ne naskiĝos
ĉe la homoj memstare, la lingvo internacia per si mem certe
ne volos altrudi al la homoj tian unuiĝon. Lasante tute flanke
la demandon pri la dezirindeco aŭ nedezirindeco de nacia
ŝovinismo, ni notos nur tion, ke celadon al lingvo internacia
ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo; ĉar la
rilato inter celado al lingvo internacia kaj inter nacia ŝovinismo
estas tia sama, kiel inter nacia patriotismo kaj amo al sia
familio: ĉu iu povas diri, ke la pligrandigo de reciprokaj komunikiĝoj kaj interkonsentoj inter homoj de tiu sama lando (celado
patriota) minacas per io al la amo familia? Per si mem
la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn
naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda
281
III. Traktaĵoj
fortiĝado kaj plena ekflorado: dank’ al la neceseco ellernadi
diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti
homon, kiu posedus perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj
mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli
konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon;
sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon
(kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian
lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝinte de la premado de
multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn
de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile.
La dua motivo, kiun elmetas la malamikoj de lingvo internacia, estas la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita
ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam la homoj ne alproksimiĝos
al si reciproke, sed simple ia unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank’ al la grandega superforto,
kiun 1 ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj. Tiu ĉi motivo estas
ne tute senfundamenta; sed ĝi povas esti elmetita nur kontraŭ
tia aŭ alia nepripensita kaj malĝusta formo de lingvo internacia. Tiu ĉi motivo kompreneble perdas ĉian signifon, se
ni turnos atenton, ke lingvo internacia povas esti kaj estos
nur ia neŭtrala lingvo, kiel ni malsupre montros.
Sekve se ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la
ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu
ĉi punkto ni parolos malsupre), se ni supozos, ke la enkonduko
de tia lingvo dependas nur de nia deziro; kaj se ni esceptos
ian kriantan erarpaŝon en la elekto de la lingvo, ĉiu devas konsenti, ke pri malutilo de lingvo internacia neniel povas esti eĉ
la plej malgranda parolo. Sed la utilo, kiun tia lingvo alportus al la mondo, estas tiel grandega kaj videbla por ĉiu, ke
pri tio ĉi ni propre ne bezonus paroli. Tamen kelke da vortoj
ni diros pri tio ĉi, se eĉ simple pro pleneco de nia analizo.
Cu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron
tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco
estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo, kiel la homo? La tutan
nian altan kulturon kaj civilizacion ni dankas nur al unu objekto:
al la posedado de lingvo, kiu ebligis al ni la interŝanĝadon de pensoj. Kio estus kun ni, fieraj reĝoj de la mondo,
se ni ne povus lingve komunikiĝadi unuj kun aliaj, se sian
tutan scion kaj inteligentecon ĉiu el ni devus de la komenco
mem ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon — dank’ al
interŝanĝo de pensoj — de la jam pretaj fruktoj de la sperto
kaj diversaj scioj de tutaj miljaroj, de tutaj milionoj kaj miliardoj
1 teksto: kiujn
282
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
da aliaj similaj al ni kreitaĵoj? Ni tiam eĉ per unu plej malgranda ŝtupeto ne starus pli alte ol tiuj diversaj bestoj, kiuj
nin ĉirkaŭas kaj kiuj estas tiel sensaĝaj kaj senhelpaj! Forprenu de ni la manojn kaj la piedojn kaj kion vi volas, sed
lasu al ni nur la povadon interŝanĝadi la pensojn, — kaj ni
restos tiuj samaj reĝoj de la naturo kaj ni konstante kaj senfine perfektiĝados; sed donu al ĉiu el ni eĉ centon da manoj,
donu al ni eĉ centon da diversaj ĝis nun ne konataj sentoj
kaj povoj, sed forprenu de ni la povon de interŝanĝado de
pensoj — kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj. Sed se
la tre neplena kaj tre limigita ebleco de interŝanĝo de pensoj
havis por la homaro tian grandegan signifon, ekpensu pri tio,
kian grandegan kaj kun nenio kompareblan utilon donus al la
homaro tiu lingvo, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena,
kaj dank’ al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi kun B,
C kun D, E kun F, sed ĉiu el ili povus kompreniĝadi kun
ĉiu el la aliaj! Tuta cento da plej grandaj elpensoj ne faros
en la vivo de la homaro tian grandan kaj bonfaran revolucion,
kian faros la enkonduko de lingvo internacia! Ni prenu kelkajn
malgrandajn ekzemplojn. Ni penas tradukadi la verkojn de
ĉiu nacio en la lingvojn de ĉiuj aliaj nacioj; sed tio ĉi englutas
ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono kaj
tamen malgraŭ ĉio ni povas traduki nur la plej sensignifan
parton de la homa literaturo, kaj la grandega plimulto de la
homa literaturo kun riĉaj provizoj da diversaj pensoj por ĉiu
el ni restas neakirebla. Sed kiam ekzistus lingvo internacia,
tiam ĉio, kio aperas en la regiono de la homa penso, estus
tradukata nur en tiun ĉi unu neŭtralan lingvon kaj multaj
verkoj estus skribataj rekte en tiu ĉi lingvo, kaj ĉiuj produktoj
de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni. Por la
perfektigado de tiu aŭ alia branĉo de la homaj scioj ni aranĝas
sur ĉiu paŝo internaciajn kongresojn, — sed kian mizeran
rolon ili ludas, kiam partopreni en ili povas ne tiu, kiu efektive
kun utilo dezirus ion aŭdi, ne tiu, kiu efektive ion gravan
volus komuniki, sed nur tiu, kiu scias babiladi en kelkaj lingvoj.
Nia vivo estas mallonga kaj la scienco estas vasta; ni devas
lerni, lerni, lerni! A1 la lernado ni povas dediĉi nur parton
de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn;
sed ho ve! granda parto de tiu ĉi kara tempo foriras tute
neproduktive por la ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus,
se, dank’ al ekzistado de lingvo internacia, ni povus la tutan
tempon, dediĉatan nun al la neproduktiva lernado de lingvoj,
dediĉi al la lernado de efektivaj kaj pozitivaj sciencoj! Kiel
alte tiam leviĝus la homaro! …
III. Traktaĵoj
Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto, ĉar kiel ajn
ĉiu el niaj aŭskultantoj rilatus al tiu aŭ alia formo de
lingvo internacia, ni dubas, ĉu troviĝos inter ili eĉ unu, kiu
dubus la utilecon mem de tia lingvo. Sed ĉar al multaj
homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon, pri
siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas
tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon
mem entute, — tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas
ĉiun el la estimataj aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en
la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute — se
tia estus enkondukita — li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj,
bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu ĉi konkludo vi konsentas, nome:
La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus
kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj
popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.
III
Nun ni transiros al la dua demando: „ĉu lingvo internacia
estas ebla?“ Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa homo eĉ
unu minuton povas dubi, ĉar ne sole ne ekzistas eĉ la plej
malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontraŭ tia ebleco, sed ne
ekzistas eĉ la plej malgrandaj kaŭzoj, kiuj devigus eĉ unu
minuton dubi pri tia ebleco. Ekzistas en efektiveco homoj,
kiuj kun scienca aplombo kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto
natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la
organoj de parolo de ĉiu popolo, de la klimato, heredeco,
kruciĝado de rasoj, historiaj kondiĉoj k.t.p. Kaj al la amaso
tiaj instruitaj paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa
mezuro estas traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj
por la amaso terminoj tehnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas
havi propran juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas nur
senenhava pseŭdoscienca babilado, kiu havas nenian sencon
kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita infano.
E1 la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone, ke se ni prenos
infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj de la tago de ĝia naskiĝo
edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda
P or ĝb ĝi parolados en la lingvo de tiu ĉi nacio tiel same
bonege kaj pure, kiel ĉiu natura filo de tiu ĉi nacio. Se por
homo maturaĝa estas ordinare malfacile ellerni fremdan lingvon, tio ĉi ja tute ne venas de la konstruo de liaj organoj
de parolo, sed simple de tio, ke li ne havas paciencon, ne
havas tempon, ne havas instruantojn, ne havas rimedojn k.t.p.
284
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
Tiu ĉi sama maturaĝulo renkontus ja tiujn ĉi samajn malfacilaĵojn
ĉe la ellernado de sia hejma lingvo, se li en la infaneco ne
estus edukita en tiu ĉi lingvo, sed devus ellernadi ĝin per
helpo de lecionoj. Fine ĉiu klera homo ja ankaŭ nun devas
ellernadi kelkajn fremdajn lingvojn, kaj li certe ne elektas
tiujn lingvojn, lduj kvazaŭ estas konformaj al liaj organoj de
parolado, sed nur tiujn, kiujn li bezonas; estas sekve nenio
neebla en tio, ke anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn,
ĉiuj ellernadu unu saman lingvon kaj sekve povu komprenadi
unu alian. Se eĉ ĉiu posedus la komuneakceptitan lingvon
ne en plena perfekteco, eĉ tiam la demando de lingvo internacia estus jam decidita kaj la homoj ĉesus staradi unu antaŭ
alia kiel surda-mutaj. Kaj oni devas ja memori, ke se ĉie estus
sciate, ke por komunikiĝoj kun la tuta mondo oni devas ellerni
nur unu lingvon — ĉie ekzistus multego da bonaj instruistoj
de tiu ĉi lingvo, da specialaj lernejoj, ĉiu ellernadus tiun ĉi
lingvon kun la plej granda volonteco kaj fervoreco, kaj fine
ĉiuj gepatroj alkutimigadus siajn infanojn al tiu ĉi lingvo en
la infaneco, paralele kun la patra lingvo. Sekve, lasante
dume flanke la demandon pri tio, ĉu la homoj volos elekti
ian unu lingvon por la rolo de internacia kaj ĉu prosperos
al ili veni al interkonsento pri tiu ĉi elekto, ni dume konstatas
tiun fakton, kiu kun plena sendubeco sekvas el ĉio, kion ni
diris supre, nome, ke la ekzistado mem de lingvo internacia
estas tute ebla. Notu do al vi bone en la memoro tiujn du
sendubajn konkludojn, al kiuj ni venis ĝis nun, nome:
1. Lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;
2. La ekzistado de lingvo internacia estas plene
ebla.
IV
Cu lingvo internacia estos iam enkondukita? Se ni venis
al la konkludo, ke lingvo internacia alportus al la homaro
grandegan utilon kaj ke ĝia ekzistado estas ebla, el tiuj ĉi
du konkludoj jam per si mem elfluas la konkludo, ke tia lingvo
pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita, ĉar alie ni devus
nei ĉe la homaro la ekzistadon de ĉia eĉ plej elementa inteligenteco. Se lingvo, povanta plenumadi la rolon de internacia,
ĝis nun ankoraŭ ne ekzistus, sed devus ankoraŭ esti kreita,
tiam respondo je la demando metita en la komenco de tiu ĉi
ĉapitro estus duba, ĉar estus nesciate ankoraŭ, ĉu oni povos
krei tian lingvon. Sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre
multe kaj ke ĉiu el ili en okazo de bezono povus esti difinita
285
III. Traktaĵoj
kiel internacia, nur kun tia diferenco, ke unu el ili pli taŭgus
por tiu ĉi celo kaj alia malpli. Ni havas sekve ĉion pretan
kaj ni bezonas nur ekdeziri kaj elekti, — kaj en tia okazo
la respondo je la supre metita demando jam ne povas esti
duba. La homoj vivas per vivo konscia kaj senĉese celadas
al sia bono; tial se ni scias, ke tiu aŭ alia afero promesas
al la homoj grandegan kaj senduban utilon kaj ke ĝi estas por
ili atingebla, ni ĉiam kun plena certeco povas antaŭdiri, ke
de tiu momento, kiam la homoj nur ekturnis sian atenton al
tiu ĉi afero, ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj
ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. Se
du homaj grupoj estas disigitaj unu de alia per rivereto, sed
scias, ke por ili estus tre utile komunikiĝadi inter si, kaj
ili vidas, ke tabuloj por la kunigo de ambaŭ bordoj kuŝas tute
pretaj apud iliaj manoj, tiam oni ne bezonas esti profeto, por
antaŭvidi kun plena certeco, ke pli aŭ malpli frue tabulo estos
transĵetita trans la rivereto kaj komunikiĝado estos aranĝita.
Estas vero, ke pasas ordinare kelka tempo en ŝanceliĝado,
kaj tiu ĉi ŝanceliĝado estas ordinare kaŭzata de la plej sensencaj pretekstoj: saĝaj homoj diras, ke celado al aranĝo de
komunikiĝo estas infanaĵo, ĉar neniu el ili okupas sin je metado
de tabuloj trans rivereto kaj tiu ĉi afero estas tute ne en modo;
spertaj homoj diras, ke la antaŭuloj ne metadis tabulojn trans
rivereto, sekve ĝi estas utopio; instruitaj homoj pruvas, ke
komunikiĝado povas esti nur afero natura kaj ke la homa
organismo ne povas sin movadi sur tabuloj k.t.p. Tamen pli
aŭ malpli frue tabulo estas transmetata kaj la komunikiĝado
estas aranĝata. Tiel estis kun ĉiu utila ideo, tiel estis kun
ĉiu utila elpenso; apenaŭ la senantaŭjuĝaj homoj venadis al
senduba konkludo, ke la donita afero estas tre utila kaj samtempe efektivigebla, ili povis ĉiam scii antaŭe kun plena certeco,
ke pli aŭ malpli frue la afero nepre estos akceptita, malgraŭ
ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj; ĉar tion ĉi garantias
ne sole la natura inteligenteco de la homaro, sed ankaŭ ĝia
celado al sia praktika bono kaj profito. Tiel estos ankaŭ kun
la lingvo internacia. En la daŭro de multaj centjaroj la homoj,
ankoraŭ ne tre bezonante lingvon internacian, ne enpensiĝadis
pri tiu ĉi demando; sed nun, kiam la fortiĝintaj komunikiĝoj
inter la homoj turnis ilian atenton al tiu ĉi demando, nun,
kiam la homoj komencis konvinkiĝadi, ke lingvo internacia
alportos al ili grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, ili
sen ia dubo jam celados al ĝi ĉiam pli kaj pli, ĝia neceseco
fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla, kaj ili jam
ne trankviliĝos tiel longe, ĝis la demando estos solvita. Cu
286
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
vi povas tion ĉi dubi? Certe ne! Kiam tio ĉi venos — ni
ne intencas nun antaŭdiri: povas esti, ke ĝi venos post unu
jaro, post dek jaroj, post cent jaroj aŭ eĉ post kelkaj centoj
da jaroj, — sed unu afero estas jam senduba, ke kiom ajn
devos suferi la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo, kaj se eĉ tiu
ĉi ideo multajn fojojn endormiĝadus je tutaj dekjaroj, ĝi jam
neniam mortos: ĉiam pli ofte kaj pli obstine eksonados voĉoj,
postulantaj enkondukon de lingvo internacia, kaj fine, pli aŭ
malpli frue — se la demando ne estos solvita de la societo
rnem — la registaroj de ĉiuj landoj devos cedi, aranĝi internacian kongreson kaj elekti ian unu lingvon kiel internacian.
Tie ĉi povas esti nur demando pri la tempo: unuj el vi diros,
ke tio ĉi venos tre baldaŭ, aliaj diros, ke ĝi venos nur en
plej malproksima estonteco; sed ke tiu ĉi fakto entute iam
venos kaj ke la homaro, vidante la grandegan utilecon kaj
samtempe la atingeblecon de lingvo internacia, ne restos eterne
indiferenta por tiu ĉi afero kaj senhelpa anaro da ekzistaĵoj,
ne komprenantaj unu alian — pri tio ĉi certe neniu el vi
dubas eĉ minuton. Ni petas vin tial noti al vi en la memoro
la trian konkludon, al kiu ni venis, nome:
Pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos
enkondukita.
Tie ĉi ni faros malgrandan paŭzon kaj diros kelke da vortoj
pri ni, batalantoj pro la ideo de lingvo internacia. E1 ĉio pruvita de ni vi vidas, ke ni tute ne estas tiaj fantaziistoj kaj
utopiistoj, kiajn multaj el vi eble vidis en ni kaj kiajn nin
pentras multaj gazetoj, ne dezirantaj eniĝadi en la esencon
de tio, pro kio ni batalas. Vi vidas, ke ni batalas pro afero,
kiu alportos al la homaro grandegan utilon kaj kiu pli aŭ
malpli frue nepre estos atingita. Ĉiu prudenta homo povas
sekve kuraĝe aliĝi al ni, ne timante la mokojn de la malsaĝa
kaj nepensanta amaso. Ni batalas pro afero tute pripensita
kaj certa, kaj tial neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la
vojo. La estonteco apartenas al ni. Ni supozu eĉ, ke tiu
formo de lingvo internacia, pro kiu ni batalas, montriĝos en
la estonteco kiel erara kaj ke venonta lingvo internacia estos
ne tiu, kiun ni elektis, — sed tio ĉi ja tute nin ne devas
konfuzi, ĉar ni batalas ne pro la formo, sed pro la ideo,
kaj formon konkretan al nia batalado ni donis nur tial, ke ĉia
batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas.
Malsupre ni pruvos, ke eĉ ankaŭ tiu konkreta formo de la
lingvo estas tute pripensita kaj havas senduban estontecon;
sed se vi eĉ tion ĉi dubas, la formo ja neniom nin ligas: se
tiu ĉi formo montriĝos erara, ni morgaŭ ĝin ŝanĝos, kaj en
287
III. Traktaĵoj
okazo de bezono ni ĝin postmorgaŭ ankoraŭ unu fojon ŝanĝos,
sed ni batalados pro nia ideo tiel longe, ĝis ĝi pli aŭ malpli
frue estos plene efektivigita. Se ni, obeante la voĉon de la
indiferenta egoismo, detenadus nin de nia laborado nur tial,
ke kun la tempo la formo de la lingvo internacia eble estos
alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras, tio ĉi siĝnifus tion saman,
kiel ekzemple rifuzi la uzadon de vaporo tial, ke poste eble
estos trovita pli bona rimedo de komunikiĝado, aŭ rifuzi regnajn
plibonigojn tial, ke poste iam eble estos trovitaj pli bonaj formoj
por la regna konstruo. Nun ni estas ankoraŭ malfortaj kaj
ĉia bubo povas ankoraŭ mokadi nin kaj montradi nin per la
fingroj; sed plej bone ridas tiu, kiu ridas la lasta. Nia afero
iras malrapide kaj malfacile; tre povas esti, ke la plimulto de
ni ne ĝisvivos tiun momenton, kiam montriĝos la fruktoj de
nia agado kaj ĝis la morto mem ni estos objekto de mokoj;
sed ni iros en la tombon kun la konscio, ke nia afero ne
mortos, ke ĝi morti neniam povas, ke pli aŭ malpli frue
ĝi devas atingi la celon. Kaj se eĉ, lacaj de la sendanka
laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la manojn, —
tute egale, la afero ne mortos: anstataŭ la lacigitaj batalantoj
aperos batalantoj novaj; ĉar ni denove ripetas, ke se estas
ekster dubo, ke lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon kaj ke ĝi estas atingebla, en tia okazo por nenia
homo ne blindigita de rutino ne povas esti ia dubo, ke ĝi pli
aŭ malpli frue nepre estos atingita, kaj nia konstanta laborado
estos por la homaro eterna memorigado tiel longe, ĝis la ideo
de lingvo internacia estos efektivigita. La posteuloj benos
nian memoron, kaj al tiuj saĝaj homoj, kiuj nun nomas nin
fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la saĝaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporvetu-riloj k.t.p.
V
Sed ni revenu al nia interrompita analizado. Ni pruvis,
ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre estos enkondukita;
sed restas la demando: kiam kaj kiamaniero ĝi venos?
Povas esti, ke tio ĉi venos nur post centoj aŭ eble eĉ post
miloj da jaroj? Ĉu por tio ĉi estas bezona nepre reciproka
interkonsento de la registaroj de ĉiuj landoj? Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je tiuj ĉi demandoj, ni devas
antaŭe analizi alian demandon, nome: „ĉu oni povas antaŭvidi,
kia lingvo estos internacia?” Inter la unuaj demandoj kaj la
lasta ekzistas la sekvanta malvasta ligiteco: se oni ne povas
antaŭvidi, kia lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj
288
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
lingvoj havas por tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni
devas atendi, ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj)
regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi la
demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia granda
malfacileco la registaroj decidiĝas por ĉia nova afero, tiu
komprenos, ke pasos ankoraŭ tre kaj tre multe da jaroj, antaŭ
ol la registaroj trovos la demandon de lingvo internacia sufiĉe
maturiĝinta kaj inda je ilia enmiksiĝo, kaj poste pasos kredeble
ankoraŭ vico da jaroj por la laborado de diversaj komitatoj
kaj diplomatiistoj, antaŭ ol la afero estos decidita. Apartaj
personoj kaj societoj tie ĉi nenion povus fari; ili povus nur
konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon
sen la enmiksiĝo de la registaroj ili ne povus. Gis la
solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraŭ tre
kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se montriĝus, ke oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena precizeco kaj
plena certeco, kia nome lingvo estos iam internacia: tiam oni
jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj, tiam
ĉia societo, ĉia aparta persono povus laŭ sia propra gvido
labori por la disvastigo de tiu ĉi lingvo; la nombro da adeptoj
de tiu ĉi lingvo kreskadus kun ĉiu horo, ĝia literaturo rapide
riĉiĝadus, kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin
por la reciproka kompreniĝado de siaj membroj, kaj en la plej
mallonga tempo tiu ĉi lingvo tiom fortikiĝus en la tuta mondo,
ke al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam
plenumiĝinta. Ĉu ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? Feliĉe ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive:
jes, ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia,
ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj
certeco, sen ia ombro da dubo.
Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni petas ilin
prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj regnoj
jam efektiviĝis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili povus elekti.
Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur unu sola
lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia elekto de ia alia lingvo
estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti, kaj
ke, se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj argumentoj de la
sana prudento tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontraŭ
tio ĉi protestus la vivo mem kaj ilia elekto restus nur malviva litero.
Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj
regnoj kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al la elekto de lingvo
internacia. A1 ili antaŭstarus la sekvanta: 1) aŭ elekti ian
el la ekzistantaj lingvoj vivantaj, 2) aŭ elekti ian el la ling-19 Dietterle, Zamenhof.
289
III. Traktaĵoj
voj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean), 3) aŭ elekti
ian el la ekzistantaj lingvoj artaj, 4) aŭ difini komitaton, kiu
okupus sin je la kreado de lingvo tute nova, ankoraŭ ne
ekzistanta. Por ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni
en la laboroj kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe
konatigi ilin iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La karaktero de la lingvoj vivantaj kaj mortintaj estas
al la aŭskultantoj pli aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da
vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj
aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan „terra incognita” 1 .
Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta,
kiel tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta
tipo de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega multo da provoj
estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega multo da laboroj
iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du centjaroj, —
pri ĉio tio ĉi ni ne parolos, ĉar por elaŭskulti ĉion tion ĉi
vi ne havus sufiĉe da tempo nek pacienco. Ni diros nur ion
pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe kio ni kompreneble
havos antaŭ la okuloj ne la diversajn malprosperajn provojn
antaŭajn, kiuj la plimulton da analizataj de ni ecoj ne posedas,
sed la plej perfektan formon de lingvo internacia, ekzistantan
en la nuna tempo.
Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingiĝas per la sekvantaj ecoj:
1.) Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado: sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi estas almenaŭ
kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun lingvo arta, ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas
ĝia facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj,
kiun certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio,
ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la
lingvo Esperanto jenon: „La facileco de ĝia ellernado estas
tia, ke, ricevinte esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn
skribitajn en tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da
sinokupado havis la eblon se ne skribi, tamen libere legi en
tiu ĉi lingvo. En ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo
de nia eŭropa mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado
de tiu ĉi lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj
povas veni, se ĉiuj, almenaŭ la eŭropanoj kaj amerikanoj,
aligos al si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne
povas ne fari tiun ĉi provon.“ Komprenu, sinjoroj, kion tio
1 = lando nekonata.
290
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
ĉi signifas: „post ne pli ol du horoj da sinokupado!“
Kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ
filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron
efektive konatiĝi kun ĝi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas
ellerni Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ
la lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile, ĉar por la
ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas postulataj
neniaj antaŭaj scioj. Inter la esperantistoj vi trovos multe
da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia propra,
patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj, kaj
tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute senerare, —
kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de iaj kelke da
semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura ĉe tiuj samaj
personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn.
Kiam en la jaro 1895 Odeson venis svedaj studentoj, kiuj
sciis sole svede kaj esperante, unu ĵurnalisto, kiu deziris interparoli kun ili, matene la unuan fojon en sia vivo prenis en
la manojn lernolibron esperantan kaj vespere en tiu sama tago
li povis jam sufiĉe bone paroli kun la svedoj.
De kie venas tia nekredebla facileco de lingvo internacia?
Ciu lingvo natura konstruiĝis blinde, per la vojo de amasiĝado
de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj; tie agadis
nenia logiko, nenia difinita plano, simple nur la uzo: tian vorton
estas akceptite uzi tiel, kaj tial ni devas ĝin uzi tiel, — tian
vorton estas akceptite uzi alie, kaj tial ni devas ĝin uzi alie.
Jam antaŭe tial oni povas diri, ke sistemo da sonoj por la
esprimado de pensoj, kiun kreos homa inteligenteco konscie
kaj laŭ severe difinitaj kaj logikaj leĝoj, devos esti multe, tre
multe da fojoj pli facila, ol tia sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis
okaze kaj senkonscie. Ni ne havas ( la eblon analizi tie ĉi la
tutan tiun iron de la pensoj, je kiitavidadis sin la aŭtoroj de
artaj lingvoj, nek montri detale ĉiujn fiujn grandegajn faciligojn,
kiujn arta lingvo posedas en komparo kun la naturaj, ĉar tio
ĉi postulus tutan vastan traktaton, — ni prenos tial nur simple
kelkajn ekzemplojn. Tiel ekzemple preskaŭ en ĉiuj lingvoj
ĉiu substantivo ial apartenas al tia aŭ alia sekso, ekzemple
en la lingvo germana „kapo“ havas viran sekson, en la lingvo
franca virinan kaj en la lingvo latina neŭtralan; ĉu ekzistas
en tio ĉi ia eĉ plej malgranda senco aŭ celo? Kaj tamen kian
grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado
de la sekso de ĉiu substantivo! Kiom multe la lernanto devas
ekzerciĝadi, ekzerciĝadi kaj denove ekzerciĝadi, antaŭ ol li
venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuziĝados kaj ne
19 *
291
III. Traktaĵoj
diros ekzemple „le fin“ anstataŭ „la fin“ aŭ „das Strick w
anstataŭ „der Strick!“ En lingvo arta tiu ĉi sekso de la
substantivoj estas tute elĵetita, ĉar montriĝis, ke ĝi ne havas
en la lingvo eĉ la plej malgrandan celon. Jen vi havas sekve
jam unu ekzemplon de tio, kiel per la plej bagatela rimedo
estas atingita plej grandega faciligo de la lingvo. En la lingvoj
naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj
kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj ne sole
por ĉiuj deklinacioj kaj konjugacioj, sed en ĉiu el ili ankoraŭ
tuta serio da formoj; ekzemple en la konjugacioj vi havas ne
sole por ĉiu tempo kaj modo tutajn seriojn da formoj, sed
en ĉiu el tiuj ĉi tempoj kaj modoj ankoraŭ apartajn formojn
por ĉiu persono kaj nombro. Oni ricevas vicon da grandegaj
gramatikaj tabeloj, kiujn oni devas ellerni kaj konservadi en la
memoro; sed tio ĉi estas ankoraŭ nur komenco: al tio ĉi aliĝas
multego da deklinacioj kaj konjugacioj neregulaj, ĉiu kun aparta
serio da formoj, kaj ĉion tion ĉi oni devas ne sole ellerni
kaj konservadi en la memoro, sed konstante memori, kia vorto
ŝanĝiĝas laŭ la regulaj deklinacioj aŭ konjugacioj kaj kia laŭ
la malregulaj kaj laŭ kia nome de tiuj ĉi regulaj aŭ malregulaj
tabeloj la donita vorto ŝanĝiĝas. La ekposedo de ĉio tio ĉi
postulas inferan paciencon, multegon da tempo kaj konstantan
senĉesan ekzerciĝadon. Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta
ĥaoso, kiu postulas tutajn jarojn da pacienca laborado, donas
al vi sole nur 6 vortetojn „i, as, is, os, us, u“, kiujn vi povas
perfekte ekposedi en la daŭro de kelke da minutoj kaj kiujn
vi jam neniam forgesos kaj neniam konfuzos. Vi kun mirego
demandas: „kiel tio ĉi estas ebla?“ Jen, tre simple: Esperanto
diras al vi, ke deklinacioj tute estas bezonaj neniaj, ĉar ili
plene anstataŭiĝas per la prepozicioj, kiujn ni ja sen tio uzas,
kaj en la konjugacioj ne sole sufiĉas unu tabelo por ĉiuj
verboj, sed eĉ por tiu ĉi tabelo tute sufiĉas, se ĝi enhavas
en si (krom participoj, prezentantaj apartan formon) sole
nur 6 finiĝojn, nome: por la tempoj estanta, estinta kaj
estonta kaj por la modoj sendifina, kondiĉa kaj ordona. Vi
certe en la unua minuto ekpensos, ke dank’ al tiu ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj la lingvo perdas sian fleksebl-econ? Tute neniel: konatiĝu kun la lingvo arta, kaj vi ekvidos,
ke ĝia konjugacio esprimas ĉiujn nuancojn de la penso senkompare pli bone kaj pli precize, ol la plej komplikitaj kaj
konfuzitaj tabeloj de la lingvoj naturaj, ĉar la arta lingvo forĵetis ne tion, kion la lingvo bezonas, sed nur tion, kio prezentas en ĝi absolute superfluan kaj tute al nenio servantan
balaston. Efektive, por kio ni bezonas apartan serion da finiĝoj
292
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
por ĉiu persono kaj nombro, kaj al tio ĉi en ĉiu tempo kaj en ĉiu
modo apartan novan serion da tiuj ĉi finiĝoj, se ĉiuj tiuj ĉi finiĝoj estas ja tute superfluaj, ĉar la pronomo, kiu staras antaŭ la
verbo, jam tute sufiĉe montras ĝian personon kaj nombron?
La ortografio en la plimulto da lingvoj (kaj al tio ĉi la
plej multe ĝuste en tiuj lingvoj, kiuj la plej multe havas da
ŝancoj por esti elektitaj kiel internaciaj) prezentas veran krucon
por la lernanto: en unu vorto Ia donita litero estas elparolata,
en alia ĝi ne estas elparolata aŭ estas elparolata alie, en unu
vorto la donita sono estas skribata tiel, en alia vorto alie… .
Tutajn jarojn devas uzi franco aŭ anglo por tio, ke li ekpovu
regule skribi en sia patra lingvo! Radikale ŝanĝi tiun ĉi
ortografion estas absolute ne eble, ĉar tiam grandega multo
da vortoj, kiuj diferencas unu de alia aŭ neniel, aŭ nur per
ia apenaŭ rimarkebla nuanco en la elparolado, fariĝus en la
skribado tute nediferencigeblaj unu de alia. La lingvo arta
donis al ĉiu sia litero klaran, severe difinitan kaj ĉiam egalan
elparoladon, kaj dank’ al tio en la lingvo arta la demando de
ortografio tute ne ekzistas, kaj jam post kvarono da horo da
sinokupado je la arta lingvo (t. e. simple post la konatiĝo kun
ĝia plej simpla alfabeto) ĉiu skribos en ĝi diktaton tute senerare, dum en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj
jaroj da malfacila kaj enua laborado.
Jam el tiuj kelkaj ekzemploj, kiujn ni donis, vi povas ricevi ideon pri tio, kian grandegan faciligon donas al la lingvo
la enmiksiĝo de konscia arto. Ni povus citi kompreneble ankoraŭ multe da aliaj ekzemploj, ĉar sur ĉiu paŝo ni renkontas
en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn,
kiuj en lingvo arta estas aŭ tute elĵetitaj kiel superflua balasto,
aŭ alkondukitaj al ia unu aŭ du mallongaj vortetoj aŭ reguloj,
sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj
precizeco de la lingvo. Tamen ni ne parolos pli pri tio ĉi,
sed ni diros sole tion, ke la tuta gramatiko de la lingvo
Esperanto konsistas tuta nur el 16 mallongaj reguletoj, kiujn ĉiu povas bonege ellerni en la daŭro de
duonhoro! Post unu sola duonhoro da laborado super Esperanto la lernanto en tia grado ekposedas la tutan gramatikon
kaj tutan konstruon de la lingvo, ke al li restas jam nur la
simpla kaj facila akirado de provizo da vortoj! Por kompreni
kaj taksi la tutan gravecon de tio ĉi, imagu al vi, ke vi entreprenis la ellernadon de ia lingvo natura kaj ke post kelke da
jaroj da pacienca laborado vi fine venis al tio, ke vi ekposedis
la konstruon de la lingvo en perfekteco kaj ke vi estas certaj, ke vi jam plu neniam povas fari en tiu ĉi lingvo ian gra-293
III. Traktaĵoj
matikan aŭ ortografian eraron, kaj ke vi nun jam bezonas simple
lernadi kiom eble pli da vortoj, — vi ja tiam sentus vin feliĉa
kaj dirus, ke la plej malfacilan kaj plej enuan parton de la
laboro vi jam pasis … Ĉu ne vere? En la lingvo Esperanto
vi atingas tion ĉi jam post duonhoro da laborado!
Sekve se Esperanto havus eĉ nur tiun econ, pri kiu ni
supre parolis, t. e. grandegan facilecon kaj regulecon de la
gramatiko kaj ortografio, ni jam devus diri pri ĝi, ke ĝi estas multajn fojojn pli facila, ol ĉiu lingvo natura. Sed per tio ĉi ne
finiĝas ankoraŭ la facileco de la lingvo Esperanto. Kiam vi
venis al tio, ke al vi restas jam nur simpla ellernado de
vortoj, vi eĉ tie ĉi renkontos ankoraŭ grandegajn faciligojn.
Tiel ekzemple jam la reguleco mem de la lingvo donas al vi
grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn vi bezonos lerni; ĉar sciante de la vorto la formon substantivan,
vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon
kaj ĝian adverbon kaj ĝian verbon k.t.p., dum en ĉiu lingvo
natura tre multaj esprimoj havas por ĉiu parto de parolo
apartan vorton (ekzemple: parler, oral, verbalement). Havante plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun
ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto, vi estas liberigitaj de
la lernado de multego da vortoj, kiuj en la lingvoj naturaj
havas por si apartajn radikojn nur tial, ke tia aŭ alia kunigo
de vortoj estas ial ne permesita. Sed krom tiuj ĉi naturaj
vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas, vi trovos
en ĝi ankoraŭ apartajn, tiel diri artajn rimedojn, kiuj enkondukas grandegan ekonomion ĉe la lernado de la vortoj. Tiaj
ekzemple estas ĝiaj sufiksoj kaj prefiksoj, el kiuj ni citos nur
kelkajn pro ekzemplo: la prefikso „mar‘ donas al la vorto
sencon rekte kontraŭan („bona a bon — „malbona“ mauvais),
— sekve sciante la vortojn „bona, mola, varma, larĝa, supre,
ami, estimi“ k.t.p., vi jam mem povas formi la vortojn „malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, mal-estirni” k.t.p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la
prefikson „mal“; la sufikso „in a signifas la virinan sekson
(„patro a pĉre — „patrino a mĉre), — sekve sciante la vortojn
„patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko a k.t.p., vi jam estas
liberigitaj de la lernado de la vortoj „patrino, fratino, onklino,
fianĉino, bovino, kokino a k.t.p.; la sufikso „il a signifas ilon
(„tranĉi a trancher — „tranĉilo a couteau), — sekve sciante la
vortojn „tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi a k.t.p., vi jam
mem scias la vortojn „tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo,
plugilo” k.t.p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas
la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraŭ multaj aliaj.
294
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la konstruo de arta
lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta
estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio ĉi estis
nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun ĉi grandegan
facilecon de arta lingvo, ĉar ni al ĝi poste ankoraŭ revenos.
2.) La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco
kaj senlima riĉeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion ĉi
ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭvidis kaj
antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatas al tiu ĉi por
la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj
Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la
esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon.
Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon,
Leibniz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire,
Diderot, Volney, Ampĉre, Max Mŭller k.t.p., — sed ni rigardas
la citatojn kiel batalilon nur de pseŭdo-instruitaj sofistoj; tial,
ne fanfaronante per citatoj, ni penos pruvi ĉion nur per la
sola logiko. Ke lingvo arta ne sole povas, sed devas esti
pli perfekta, ol lingvoj naturaj, tion ĉi komprenos ĉiu mem,
se li konsideros la jenon: Cia lingvo natura konstruiĝadis per
tia vojo, ke unu ripetadis tion, kion li aŭdis de aliaj; nenia
logiko, nenia konscia decido de la homa inteligenteco tie
ĉi havis ian forton. Ĉian esprimon, kiun vi multajn fojojn
aŭdis, vi povas uzi, kaj ĉian espriinon, kiun vi ankoraŭ neniam aŭdis, estas al vi malpermesite uzi. Tial ni en ĉia lingvo
natura sur ĉiu paŝo renkontas la sekvantan aperon: en via
cerbo aperas ia komprenaĵo, sed … vi ne havas la eblon
esprimi ĝin per buŝa vorto kaj devas tial helpi al vi per tuta
multvorta kaj tre neoportuna priskribo de tiu komprenajo,
kiu en via cerbo ekzistas kiel unu komprenaĵo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank’ al tio, ke je lavado de tolaĵo
sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por
esprimo de la komprenaĵo „lavistino a ; sed se viro ekvolos
okupadi sin je lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras
jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon
de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo, vi neniam aŭdis!
Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis
kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por
ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo
de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba
uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas
fari adjektivon, verbon k.t.p. — tio ĉi estas jam tute ne ebla!
En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas
295
III. Traktaĵoj
tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian devenan formon; adjektivojn, kiuj ne havas tiun aŭ alian gradon
de komparado, tiun aŭ alian formon; verbojn, kiuj ne havas
tiun aŭ alian tempon, personon, modon k.t.p.; de tia substantivo vi ne povas fari adjektivon, de tia verbo vi ne povas
fari substantivon k.t.p. Ĉar, ni ripetas, ĉiu lingvo natura estas
fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda „oni tiel parolas”
aŭ „oni tiel ne parolas a ; sekve ĉian komprenaĵon, kiu naskiĝas en via cerbo, sed por kiu vi ĝis nun vortan esprimon ne
aŭdis, vi ordinare esprimi ne havas la eblon kaj vi devas helpi
al vi per priskriboj. Sed en lingvo arta, konscie fondita sur
la severaj, permesantaj nenian escepton nek arbitron leĝoj de
pensado, nenio simila povas havi lokon. Esprimoj en la speco
de „tia vorto ne havas tiajn formojn aŭ ne permesas tiajn
ideajn kuniĝojn a — en lingvo arta estas tute ne eblaj. Supozu
ekzemple, ke morgaŭ viro ricevas la eblon naski infanojn aŭ
nutri ilin per siaj mamoj, — kaj por li tuj ekzistas en la lingvo
preta vorto, ĉar en lingvo arta estas ne ebla la ekzistado de
ia vorto por unu sekso kaj neekzistado por la dua sekso.
Supozu, ke morgaŭ iu elektas al si ian novan, eĉ la plej
strangan profesion, ekzemple laboradon je aero, — por li tuj
ekzistas preta vorto, ĉar se en lingvo arta nur ekzistas sufikso
por la esprimo de profesio, ĝi donas al vi jam la eblon esprimi ĉian profesion, kia nur povus aperi en via cerbo.
Krom tio ne forgesu, ke la perfektiĝado de lingvo arta
estas ebla ĝis senfineco, ĉar ĉiun bonan regulon, bonan formon, bonan esprimon, kiu ekzistas en kiu ajn lingvo, lingvo
arta havas plenan rajton aligi al si, ĉian mankon, kiu povus
troviĝi en ĝi, ĝi havas la rajton plibonigi kaj ŝanĝi, dum en
lingvo natura pri nenio simila povas esti parolo, ĉar tiam
lingvo natura transformiĝus jam en artan.
Krom la analizitaj de ni du grandegaj plibonaĵoj de lingvo
arta (eksterordinara facileco kaj perfekteco), ekzistas ankoraŭ
aliaj, pri kiuj ni ne parolos. Ni transiru nun rekte al la malbonaĵoj de lingvo arta. Kiu eĉ malmulte konatiĝis kun lingvo
arta kaj havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas,
kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn, tiu povas
veni nur al unu konkludo, nome, ke mankojn en komparo kun
lingvo natura lingvo arta posedas neniajn. Ĉiu el vi, vere,
havis la okazon aŭdi tre multajn atakojn kontraŭ lingvo arta;
sed kontraŭ ĉiuj tiuj ĉi atakoj ni povas rediri nur unu respondon: ĉiuj ili eliras el la buŝo de homoj, kiuj pri lingvo arta
havas nenian scion kaj neniam ĝin eĉ vidis, — ne sole ne
vidis kaj ne esploris, sed eĉ neniam logike enpensiĝis pri ĝia
296
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
esenco, kaj anstataŭ ekpensi pri tio, kion ili parolas, preferas
blinde ĵetadi dekstren kaj maldekstren laŭtajn kaj modajn sed
sensencajn frazojn. Se ili nur iom konatiĝus kun lingvo arta,
ili ekvidus, ke iliaj frazoj estas tute falsaj; se ili, eĉ tute ne
konatiĝante kun la lingvo, simple ekpensus pri ĝi teorie, ili
ekvidus, ke ĉiuj iliaj frazoj ne havas eĉ la plej malgrandan
fundamenton. Se iu ekdeziros kredigi, ke en la najbara urbo
ĉiuj domoj estas konstruitaj el papero kaj ke ĉiuj homoj tie
estas sen manoj kaj sen piedoj, — li povas imponi per tio
ĉi al la amaso, kiu ĉiun vorton elparolitan per aŭtoritata tono
de scianto sankte kredas; sed homo prudenta jam de antaŭe
rilatos al tiuj ĉi vortoj tre kritike, ĉar jam en sia saĝo li trovos neniajn akcepteblajn fundamentojn por tiuj ĉi frazoj; kaj
kiam ĉe li restos ia dubo, li simple iros en la najbaran urbon
kaj rigardos, kaj tiam li konvinkiĝos, ke ĉiuj frazoj, kiujn li
aŭdis, estas la plej absoluta sensencaĵo. Tial estas ankaŭ kun
lingvo arta: anstataŭ blinde ripetadi frazojn, vi bezonas nur
simple ekpensi pri la esenco de tiuj ĉi frazoj, kaj vi jam
komprenos, ke ili ne havas eĉ la plej malgrandan fundamenton;
kaj se teoria pripenso estos por vi ankoraŭ nesufiĉa, tiam iru
simple kaj rigardu, jetu okulon en lernolibron de lingvo arta,
konatiĝu kun la konstruo de tiu ĉi lingvo, profundiĝu iom en
ĝian jam tre riĉan kaj diversaspecan literaturon, faru ian provon, rigardu la faktojn, kiuj sur ĉiu paŝo sin trovas antaŭ
via nazo, — kaj tiam vi komprenos, kia grandega sensencaĵo
sin trovas en ĉiuj tiuj frazoj, kiujn vi aŭdadis kontraŭ lingvo
arta. Vi aŭdis ekzemple frazon „lingvo ne povas esti kreita
en kabineto, kiel viva ekzistaĵo ne povas esti kreita en la
retorto de ĥemiisto u ; tiu ĉi frazo sonas tiel bele kaj „saĝe“,
ke por la grandega plimulto da homoj ĝi jam lasas nenian
dubon pri tio, ke lingvo arta estas infanaĵo. Kaj tamen se
tiuj ĉi homoj havus tiom da propra kritika kapablo, por meti
malgrandan, tre malgrandan demandon „kial?“ — tiam tiu ĉi
laŭta frazo per unu fojo perdus en iliaj okuloj ĉian sencon,
ĉar ili ekvidus, ke nenia logika respondo ekzistas, ke tiu ĉi
frazo estas bele sonanta kolekto da vortoj, kiu ne havas eĉ
la plej malgrandan logikan fundamenton. Tute tian saman
frazon oni ja povus uzi ankaŭ kontraŭ la arta alfabeto, kiun
la homaro jam tiel longe uzas kun la plej granda utilo por
si, kaj kontraŭ la arta veturado per helpo de vaporo aŭ velo-cipedo, kaj kontraŭ nia tuta arta civilizacio! Kaj tiun ĉi kaj
similajn frazojn la homoj obstine ripetadas ĉiun fojon, kiam
aperas ia nova utila ideo … Ho, frazo, frazo, frazo, kiam vi
ĉesos regi super la spiritoj de la homoj!
297
III. Traktaĵoj
Vi aŭdis, ke arta lingvo estas ne ebla, ke en ĝi homoj ne
komprenados unu alian, ke ĉiu popolo uzados ĝin alie, ke en
ĝi oni nenion povas esprimi k.t.p. k.t.p. Se ni turnos atenton,
ke ĉio tio ĉi estas aferoj, kiujn ĉe plej malgranda dozo da
honesteco kaj bona volo ĉiu povas facile praktike trakontroli, kaj ke ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli
tion, pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tono, sed pro la
aplaŭdado de la amaso ili preferas fermi la okulojn kaj ĵetadi
koton sur la aferon nur tial, ke ĝi estas nova kaj ankoraŭ ne
moda, — tiam ĉiuj tiuj ĉi frazoj montriĝas jam ne sole rid-indaj, sed rekte indignigaj. Anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru
kaj rigardu, — kaj tiam vi vidos, ke ĉiuj viaj vortoj estas
simple senceremonia mensogado: vi ekvidos, ke en efektiveco lingvo arta fakte de longe jam ekzistas, ke homoj de
la plej diversaj nacioj jam longe kun la plej granda utilo por
si uzas ĝin, ke ili unu alian komprenas bonege kaj plej
precize, kiel skribe, tiel ankaŭ buŝe; ke homoj de ĉiuj nacioj
uzas ĝin ĉiuj tute egale; ĝia jam tre riĉa kaj diversaspeca
literaturo montros al vi tute okulvideble, ke ĉiuj nuancoj de
la homa penso kaj sento povas esti esprimitaj en ĝi en la
plej bona maniero … Anstataŭ blinde babiladi diversan teorian
sensensaĵon, iru kaj rigardu la faktojn, la longe jam ekzistantajn, de ĉiu facile kontroleblajn sendubajn kaj nemalkon-feseblajn faktojn, — kaj tiam por vi restos nenia dubo pri
tio, ke iaj motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko de lingvo
arta en komunan uzadon, ekzistas absolute neniaj.
Ni revenu nun al tio, pri kio ni parolis en la komenco de
tiu ĉi ĉapitro, t. e. ni prezentu al ni, ke kolektiĝis kongreso
el reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj regnoj, por elekti lingvon
internacian. Ni rigardu, kian lingvon ili povas elekti. Ne malfacile estos pruvi, ke ilian elekton ni povas antaŭvidi ne sole
kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco kaj
precizeco.
E1 ĉio, kion ni supre diris pri la grandegaj plibonaĵoj de
la lingvoj artaj en komparo kun la lingvoj naturaj, jam per si
mem sekvus, ke esti elektita povas nur lingvo arta. Ni supozu tamen por unu minuto, ke la tuta kongreso malfeliĉe
konsistos el la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de
ĉio nova kaj al ili venos en la kapon la ideo, pli bone elekti
ian en ĉiuj rilatoj maloportunan lingvon naturan, ol centoble
pli oportunan lingvon artan. Ni rigardu, kio tiam estos. Se
ili ekdeziros elekti ian lingvon vivantan de ia el la ekzistantaj
nacioj, tiam kiel grandega malhelpo tie ĉi aperos ne sole la
reciproka envio de la popoloj, sed ankaŭ la tute natura timo
298
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
de ĉiu nacio jam simple pro sia ekzistado: ĉar estas afero
tute komprenebla, ke tiu popolo, kies lingvo estos elektita kiel
internacia, baldaŭ ricevos tian grandegan superforton super ĉiuj
aliaj popoloj, ke ĝi ilin simple dispremos kaj englutos. Sed
ni supozu, ke la delegatoj de la kongreso jam tute ne atentos
tion ĉi, aŭ ke ili, por eviti reciprokan envion kaj engluton,
elektos ian lingvon mortintan, ekzemple la latinan, — kio
do tiam estos? Estos tre simple tio, ke la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon. Ĉiu lingvo natura, kiel viva, tiel ankoraŭ
pli mortinta, estas tiel terure malfacila, ke la almenaŭ iom
fonda ellernado de ĝi estas ebla nur por personoj, kiuj posedas
grandan kvanton da libera tempo kaj grandajn monajn rinre-dojn. Ni havus sekve ne lingvon internacian en la vera senco
de tiu ĉi vorto, sed nur lingvon internacian por la pli altaj
klasoj de la societo. Ke la afero starus tiel kaj ne alie,
tion ĉi montras al ni ne sole la logiko, sed tion ĉi jam longe
okulvideble montris al ni la vivo mem: en efektiveco la
lingvo latina estas ja de longe jam elektita de ĉiuj registaroj
kiel internacia, kaj jam longe en la gimnazioj en ĉiuj landoj
laŭ ordono de la registaroj la junularo devigite dediĉas tutan
vicon da jaroj al la ellernado de tiu ĉi lingvo, — kaj tamen
ĉu ekzistas multe da homoj, kiuj libere posedas la lingvon
latinan? La decido de la kongreso sekve donus al ni nenion
novan, sed aperus nur kiel sencela kaj senfrukta ripeto de tiu
decido, kiu longe jam estas farita kaj eĉ efektivigita, sed sen
ia rezultato. En nia tempo nenia decido eĉ de plej aŭtoritata
kongreso iam povas jam doni al la lingvo latina tiun forton,
kiun ĝi havis en la mezaj centjaroj: tiam ne sole por ĝia internacieco, sed eĉ por ĝia absoluta reĝado unuanime staris ĉiuj
registaroj, la tuta societo, la tuta ĉiopova eklezio, kaj eĉ la vivo
mem, tiam ĝi prezentis la fundamenton de ĉia scienco kaj de
ĉia scio, tiam al ĝi estis dediĉata la pli granda parto de la
vivo, ĝi elpuŝis per si ĉiujn lingvojn patrajn, ĝi estis ellernata
kaj prilaborata devigite, jam simple pro tio, ke en siaj patraj
lingvoj la instruituloj simple ne havis la eblon esprimadi
sin, — kaj tamen malgraŭ ĉio la lingvo ne sole falis, sed eĉ
en sia plej bona tempo ĝi estis kaj povis esti nur apartenaĵo
de la elektitaj klasoj de la societo! Dume en okazo de
elekto de lingvo arta ĝin post kelke da monatoj povus bonege
posedi jam per unu fojo la tuta mondo, ĉiuj sferoj de la homa
societo, ne sole la inteligentaj kaj riĉaj, sed eĉ la plej malriĉaj kaj senkleraj vilaĝanoj.
Vi vidas sekve, ke la estonta kongreso tute ne povas
299
III. Traktaĵoj
elekti ian alian lingvon krom lingvo arta. Elekti ian lingvon
naturan, kiam ni havas la eblon elekti lingvon artan, kiu havas
antaŭ la lingvoj naturaj en ĉiuj rilatoj senduban kaj okul-videblan grandegan plibonecon, estas tia sama malsaĝaĵo, kiel
ekzemple sendi ion el Parizo Peterburgon per ĉevaloj, kiam
ni havas la eblon fari tion ĉi per fervojo. Nenia kongreso
povas fari tian elekton; sed se ni eĉ supozus, ke la kongreso
tiom malmulte pripensos kaj estos tiel blindigita per la rutinaj
kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton, tiu ĉi elekto
per la forto de la cirkonstancoj tute egale restus malviva litero
kaj en la vivo la demando pri lingvo internacia fakte restos
nesolvita tiel longe, ĝis pli aŭ malpli frue kolektiĝos nova
kongreso kaj elektos lingvon artan.
Tiel ni petas vin noti al vi en la memoro tiun konkludon,
al kiu ni venis, nome: lingvo internacia de la venontaj
generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta.
VI
Nun restas ankoraŭ solvi la demandon, kiahj nome arta
lingvo estos enkondukita en komunan uzadon. En la unua
minuto ŝajnas, ke respondi tiun ĉi demandon ekzistas nenia
eblo, ĉar — kiel vi sendube diros — „da lingvoj artaj ekzistas
ja tre multe kaj ilia nombro povas esti ankoraŭ mil fojojn pli
granda, ĉar ĉiu aparta homo povas krei apartan lingvon artan
laŭ sia arbitro a . Ĉu ekzistas tial ia eblo antaŭvidi, kiu el ili
estos elektita? Tiel efektive ŝajnas de la unua rigardo al la
homoj ne konantaj la aferon, kaj tamen antaŭvidi kaj antaŭdiri, kia lingvo arta estos elektita, estas tre facila. Tio ĉi venas
de tio, ke la supre dirita en la publiko tre populara opinio
pri la nombro de la ekzistantaj kaj povantaj ankoraŭ aperi
lingvoj artaj estas tute erara kaj estas fondita sur plena nesciado de la historio kaj esenco de la artaj lingvoj.
Antaŭ ĉio ni konstatas la fakton, ke, malgraŭ la grandega
nombro da personoj, kiuj laboris aŭ laboras super lingvoj artaj
jam en la daŭro de 200 jaroj, ĝis nun aperis sole nur du
efektive pretaj lingvoj, nome Volapŭk kaj Esperanto. Turnu
atenton sur tion ĉi: sole nur du artaj lingvoj. Estas vero, ke
vi preskaŭ ĉiutage legas en la gazetoj, ke jen tie jen aliloke
aperis ankoraŭ unu aŭ ankoraŭ kelkaj artaj lingvoj, oni citas
al vi ilian nomon, oni donas al vi ofte eĉ notojn pri la konstruo de tiuj ĉi lingvoj, oni alportas al vi kelkajn frazojn en
tiuj ĉi tiel nomataj novaj lingvoj, kaj al Ia publiko ŝajnas, ke
novaj artaj lingvoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo. Sed
tiu ĉi opinio estas tute erara kaj venas de tio, ke la gazetoj
300
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
ne trovas necesa eniĝi en tio, pri kio ili skribas, kaj kontentiĝas
nur per tio, ke ili havas la eblon regali la legantojn per ridinda novaĵo aŭ fari spritaĵon. Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de
„novaj lingvoj internaciaj“, estas nur projektoj, en rapideco
kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj projektoj, kiuj de realiĝo staras
ankoraŭ tre kaj tre malproksime. Tiuj ĉi projektoj aperas jen
en formo de mallongaj folietoj, jen eĉ en la formo de dikaj
libroj kun la plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj, — aperas
kaj tuj malaperas de la horizonto, kaj vi jam plu neniam aŭdas
ion pri ili; kiam la aŭtoroj de tiuj ĉi projektoj alpaŝas al ilia
realigado, ili tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas tute ne laŭ
iliaj fortoj kaj ke tio, kio en teorio ŝajnis afero tiel facila, en
la praktiko montriĝas tre malfacila kaj neplenumebla. Kial la
efektivigo de tiuj ĉi projektoj estas tiel malfacila kaj tial ĝis
hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj kaj vivipovaj lingvoj — pri tio ni parolos malsupre, kaj dume ni nur turnas
vian atenton sur tion, ke da lingvoj artaj ĝis nun ekzistas sole
nur du kaj sekve, se la kongreso hodiaŭ efektiviĝus, ĝi jam el
la ekzistantaj artaj lingvoj havus por elekto nur du. La problemo de la kongreso estus sekve jam tute ne tiel malfacila,
kiel povus ŝajni de la unua rigardo. Kian el tiuj ĉi du lingvoj elekti — la kongreso ankaŭ ne ŝanceliĝus eĉ unu minuton,
ĉar la vivo mem jam longe solvis tiun ĉi demandon en la plej
senduba maniero kaj Volapŭk ĉie estas jam elpuŝita de la
lingvo Esperanto. La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapŭk
estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn
tuj de la unua rigardo kaj ne estas malkonfesata eĉ de la plej
fervoraj volapŭkistoj. Estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon:
Volapŭk aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la
nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa, kaj Esperanto, dank’ al
financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis antaŭ la publiko kelkajn jarojn pli malfrue kaj renkontis jam ĉie pretajn malamikojn; la volapŭkistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn
kaj agadis per la plej vasta, pure amerika reklamo, kaj la
esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj kaj montradis en sia agado grandegan nelert-econ kaj senhelpecon; kaj malgraŭ ĉio de la unua momento de
la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da volapŭkistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto, kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapŭk staras multe
pli malalte ol Esperanto, sed ne dezirante montri sin venkitaj,
tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, — dume
en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie
301
III. Traktaĵoj
sur la tuta tera globo troviĝis eĉ unu persono, — ni ripetas,
eĉ unu — kiu transirus de Esperanto al Volapiik! Dum Esperanto, malgraŭ la grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devas
batali, daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas, Volapŭk
jam longe estas forlasita preskaŭ de ĉiuj kaj povas esti nomata
jam de longe mortinta.
En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapŭk,
ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute detale; pro ekzemplo ni montros nur kelkajn punktojn: 1) Dum Volapŭk
sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je
harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan.
2) Eĉ por tute neinstruitaj Esperanto estas multe pli facila
ol Volapŭk, sed por instruitaj ĝi estas tre multe pli facila, ĉar
ĝiaj vortoj — krom kelkaj tre malmultaj — ne estas arbitre
elpensitaj, sed prenitaj el la lingvoj romana-germanaj en tia
formo, ke ĉiu ilin facile rekonas. Tial ĉiu iom civilizita homo
jam post kelkaj horoj da lernado povas libere legi ĉian verkon
en Esperanto jam preskaŭ tute sen vortaro. 3) Dum la uzanto
de Volapŭk nepre devas ĝin konstante ripetadi, ĉar alie li
ĝin baldaŭ forgesas (dank’ al la plena elpensiteco de la vortoj),
la uzanto de Esperanto, unu fojon ĝin ellerninte, jam ĝin ne
forgesas, se li eĉ longan tempon ĝin ne uzas. 4) Esperanto
jam en la komenco estas tre facila por buŝa interparolado,
dum en Volapŭk oni devas tre longe kaj pacience ekzercadi
sian orelon, ĝis oni alkutimiĝas al klara diferencigado de la
multaj reciproke tre simile sonantaj vortoj (ekzemple „bap,
pab, pap, pap, pep, pop, peb, bob, bob, pop, pup, bub, pub,
pŭb, bib, pip, pŭp tt k.t.p., kiuj fariĝas ankoraŭ pli similaj inter
si, se oni prenas ilin en la multenombro, t. e. kun s en la
fino). 5) En Volapŭk, dank’ al kelkaj fundamentaj eraroj en
la principoj de la konstruo (ekzemple: vokaloj en la komenco
aŭ fino de vorto ne povas esti uzataj, ĉar ili estas signoj gramatikaj), ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de
la aŭtoro (eĉ ĉiuj nomoj propraj, ekzemple Ameriko — Melop,
Anglujo — Nelij). Tio ĉi donas ne sole grandegan nombron
da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paŝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de
ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank’ al la plena
seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank’ al la regulo, ke ĉiuj vortoj „fremdaj tt , kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, —
ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por
lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam
pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.
302
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
Parolante pri la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapŭk, ni
tute ne intencas per tio ĉi malgrandigi la meritojn de la elpensinto de Volapŭk. La meritoj de Schleyer estas grandegaj
kaj lia nomo ĉiam staros sur la plej honora loko en la historio
de la ideo de lingvo internacia. Ni volis nur montri, ke se
hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la elekto de lingvo internacia,
tiam ĝi inter la ambaŭ nun ekzistantaj lingvoj artaj ne povus
ŝanceliĝi eĉ unu minuton.
Ni pruvis sekve, ke se hodiaŭ efektiviĝus kongreso por la
elekto de lingvo internacia, tiam malgraŭ la grandega nombro
da ekzistantaj lingvoj ni povus jam nun kun plena certeco
kaj precizeco antaŭvidi, kian lingvon ĝi elektos, nome: el ĉiuj
ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas
elekti sole nur unu lingvon: Esperanto. Kia ajn estus la
konsisto de la kongreso, kiaj ajn estus la politikaj kondiĉoj,
je kiaj ajn konsideroj, antaŭjuĝoj, simpatioj aŭ antipatioj la
kongreso sin gvidus, ĝi absolute ne povus elekti ian alian
lingvon krom Esperanto, ĉar por la rolo de lingvo internacia
Esperanto estas nun la sola kandidato en la tuta mondo, la
sola, tute sen iaj konkurantoj. Ĉar eĉ ĉe la plej malprospera
konsisto de la kongreso en ĝi tamen sidos homoj pensantaj,
kaj la grandega pliboneco de la lingvo Esperanto antaŭ ĉiuj
aliaj lingvoj tro forte falas en la okulojn al ĉiu, kiu almenaŭ
iom konatiĝis kun tiu ĉi lingvo, tial estas tute ne eble supozi,
ke la kongreso elektos ian alian lingvon. Se tamen, kontraŭ
ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros
ian alian lingvon, tiam — kiel ni pruvis supre — la vivo
mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole
malviva litero, tiel longe, ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj
faros elekton ĝustan.
VII
Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon,
nome: En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas kiel sola
kandidato por lingvo internacia; sed ĉar kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto de lingvo internacia
efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne baldaŭ, eble post dek kaj eble
post cent jaroj, tre povas ja esti, ke ĝis tiu tempo aperos
multaj novaj artaj lingvoj, kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el ili devos esti elektita de la kongreso?
Aŭ eble la kongreso mem aranĝos kompetentan komitaton, kiu
okupos sin je la kreo de nova arta lingvo?
Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de
nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komi-303
III. Traktaĵoj
tato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel
ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Car la
kreado de plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo, kiu
al multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en efektiveco estas
afero tre kaj tre malfacila. Ĝi postulas de unu flanko specialan
talenton kaj inspiron kaj de la dua fianko grandan energion,
paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, ĉar ŝajnas al
ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos
„bam“, seĝo estos „bim“ k.t.p. k.t.p., kaj lingvo jam estos preta.
Kun la kreado de pleneca, taŭga kaj vivipova lingvo estas tute
tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aŭ kun
la trairado de densega arbaro. A1 homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi forte-pianon, — oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos
ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian
tonon, — vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn,
kaj vi ricevos tutan kompozicion … ŝajnas, ke nenio estas
pli facila; sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la
ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos kompre-netadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas
en sola frapado de klavoj, — kaj tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante, ke li ludos
pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras
sin antaŭ la publiko. A1 homo, kiu neniam estis en granda
arbaro, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol trairi arbaron de unu
fino ĝis la dua: ,,kio artifika tie ĉi estas? ĉiu infano ja povas
tion ĉi fari; oni bezonas nur eniri, iri ĉiam rekte antaŭen,—
kaj post kelke da horoj aŭ post kelke da tagoj vi trovos vin
en la kontraŭa fino de la arbaro“. Sed apenaŭ li eniris iom
en la profundaĵon de la arbaro, li baldaŭ tiel perdas la vojon,
ke li aŭ tute ne povas elrampi el la arbaro, aŭ post longa
vagado li eliras, sed tute, tute ne en tiu loko, kie li eliri
devis. Tiel estas ankaŭ kun artalingvo: entrepreni la kreadon
de lingvo, doni al ĝi jam antaŭe nomon, trumpeti pri ĝi al la
leganta mondo — ĉio tio ĉi estas tre facila, — sed feliĉe
fini tiun ĉi laboron estas tute ne tiel facile. Kun memfida
mieno multaj entreprenas tian laboron; sed apenaŭ ili iom
enprofundiĝis en ĝin, ili aŭ ricevas senordan kolekton da sonoj
sen ia difinita plano kaj sen ia indo, aŭ ili puŝiĝas je tiom
da malhelpoj, je tiom da reciproke kontraŭparolantaj postuloj,
ke ili perdas ĉian paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne
montras sin antaŭ la publiko.
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
Ke la kreado de taŭga kaj vivipova lingvo ne estas tiel
facila afero, kiel al multaj ŝajnas, oni povas interalie la plej
bone vidi el la sekvanta fakto: oni scias, ke ĝis la apero de
Volapŭk kaj Esperanto estis grandega multo da diversaj provoj krei artan lingvon internacian; ne malmulte da provoj aperis
ankaŭ post la apero de la diritaj du lingvoj; grandegan serion
da nomoj de tiuj ĉi provoj kaj iliaj aŭtoroj vi trovos en ĉia
historio de la ideo de lingvo internacia; tiuj ĉi provoj estis
farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj;
ili englutis grandegan multon da laboroj kaj kelkaj el ili englutis ankaŭ tre grandajn kapitalojn; — kaj tamen el tiu ĉi
tuta grandega nombro nur du, sole nur du atingis efektiviĝon
kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon! Sed ankaŭ tiuj ĉi du
aperis nur okaze, dank’ al tio, ke unu el la aŭtoroj ne sciis
pri la laborado de la dua. La aŭtoro de la lingvo Esperanto,
kiu dediĉis al sia ideo sian tutan vivon, komencante de la plej
frua infaneco, kiu kun tiu ĉi ideo kunkreskiĝis kaj estis preta
ĉion oferi al ĝi, konfesas mem, ke lian energion subtenadis
nur tiu konscio, ke li kreas ion tian, kio ankoraŭ neniam ekzistis, kaj ke la malfacilaĵoj, kiujn li renkontadis en la daŭro
de sia laborado, estis tiel grandaj kaj postulis tiom multe da
pacienco, ke se Volapŭk estus aperinta 5—6 jarojn pli frue,
kiam Esperanto ne estis ankoraŭ finita, li (la aŭtoro de Esperanto) certe perdus la paciencon kaj rifuzus la pluan laboradon
super sia lingvo, malgraŭ ke li tute bone konsciis la grandegan
plibonecon de sia lingvo antaŭ Volapŭk.
E1 ĉio supredirita vi komprenos, ke nun, kiam la tuta mondo
scias, ke du tute plenaj artaj lingvoj jam longe ekzistas, estas
tre dube, ke troviĝus iu, kiu entreprenus nun similan Sizifan
laboron de la komenco kaj havus sufiĉe da energio, por alkonduki ĝin al feliĉa fino, tiom pli ke lin ne vigligus la espero,
doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas. Kiom malmulte da espero havus tia entreprenanto, oni vidas la plej bone
el tiuj tre multaj provoj kaj projektoj, kiuj aperis post Esperanto: malgraŭ ke la aŭtoroj havis antaŭ si jam tute pretan
modelon, laŭ kiu ili povis labori, ne sole nenia el tiuj ĉi provoj
eliris el la regiono de projektoj, sed eĉ jam el tiuj ĉi projektoj mem oni klare vidas, ke se iliaj aŭtoroj havus la paciencon kaj povon alkonduki ilin ĝis fino, tiuj ĉi laboroj prezentiĝus
ne pli bone, sed kontraŭe, multe malpli bone ol Esperanto.
Dum Esperanto bonege kontentigas ĉiujn postulojn, kiuj povas
esti farataj al lingvo internacia (eksterordinara facileco, precizeco, riĉeco, natureco, vivipoveco, fleksebleco, sonoreco k.t.p.),
ĉiu el tiuj projektoj penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo,
20 Dietterle, Zamenhof.
305
III. Traktaĵoj
oferante por tio ĉi kontraŭvole ĉiujn aliajn flankojn. Tiel
ekzemple multaj el la plej novaj projektistoj uzas la sekvantan
ruzaĵon: sciante, ke la publiko taksos ĉiun projekton konforme
al tio, kiel al ĝi rilatos la instruitaj lingvistoj, ili zorgas
ne pri tio, ke ilia projekto estu efektive taŭga por io en la
praktiko, sed nur pri tio, ke ĝi en la unua minuto faru bonan
impreson sur la lingvistojn; por tio ili prenas siajn vortojn
preskaŭ tute sen ia ŝanĝo el la plej gravaj jam ekzistantaj
lingvoj naturaj. Ricevinte frazon skribitan en tia projektita
lingvo, la lingvistoj rimarkas, ke ili per la unua fojo komprenis
tiun ĉi frazon multe pli facile ol en Esperanto, — kaj ia projektistoj jam triumfas kaj anoncas, ke ilia „lingvo“ (se ili iam
finos ĝin) estos pli bona ol Esperanto. Sed ĉiu prudenta
homo tuj konvinkiĝas, ke tio ĉi estas nur iluzio, ke al la
malgrava principo, elmetita pro montro kaj allogo, tie ĉi
estas oferitaj la principoj plej gravaj (kiel ekzemple la facileco de la lingvo por la nekleruloj, fleksebleco, riĉeco, precizeco
k.t.p.), kaj ke, se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en
la fino nenion donus! Ĉar se la plej grava merito de lingvo
internacia konsistus en tio, ke ĝi kiel eble plej facile estu tuj
komprenata de la instruitaj lingvistoj, ni ja por tio ĉi povus
simple preni ian lingvon, ekzemple la latinan, tute sen iaj
ŝanĝoj, — kaj la instruitaj lingvistoj ĝin ankoraŭ pli facile
komprenos per la unua fojo! La principo de kiel eble plej
malgranda ŝanĝado de la naturaj vortoj ne sole estis bone konata
al la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed ĝuste de li la novaj
projektistoj ja prenis tiun ĉi principon: sed dum Esperanto
prudente kontentigas tiun ĉi principon laŭ mezuro de ebleco,
penante plej zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu al aliaj pli gravaj
principoj de lingvo internacia, la projektistoj turnas la tutan
atenton nur sur tiun ĉi principon, kaj ĉion alian, nekompareble
pli gravan, ili fordonas kiel oferon, ĉar kunigi kaj konsentigi
inter si diversajn principojn ili ne povas kaj eĉ ne havas deziron, ĉar ili eĉ mem ne esperas doni ion pretan kaj taŭgan,
sed ili volas nur fari efekton.
E1 ĉio supredirita vi vidas, ke ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus
Esperanton, — tiun lingvon, en kiu estas enmetita tiom da
talento, tiom da oferoj kaj tiom da jaroj da pacienca kaj varmege aldonita laboro, la lingvon, kiu en la daŭro de multaj
jaroj estas jam elprovita en ĉiuj rilatoj kaj en la praktiko tiel
bone plenumas ĉion tion, kion ni povas atendi de lingvo internacia. Sed por vi, estirnataj aŭskultantoj, tio ĉi estas ne sufiĉa:
vi deziras, ke ni donu al vi plenan kaj senduban logikan cert-306
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
econ pri tio, ke la lingvo Esperanto ne havos konkurantojn.
Feliĉe ni trovas nin en tia situacio, ke ni povas doni al vi
tiun ĉi plenan certecon.
Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝia gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapiik la demando
de lingvo internacia estus solvita por ĉiam kaj iaj konkurantoj
al la lingvo Volapŭk aperi jam ne povus; ĉar malgraŭ diversaj eraroj la gramatiko de Volapŭk estas tiel facila kaj tiel
simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam
ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapŭk nur per
kelkaj bagateloj, kaj ĉiu komprenas, ke pro bagateloj neniu
entreprenus la kreadon de.nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj
ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la
ekstrema okazo la estonta akademio aŭ kongreso farus en la
volapŭka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn, kiuj montriĝus
utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapŭk, kaj
ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita. Sed lingvo konsistas
ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro, kaj la ellernado
de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo,
ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapŭk solvis nur la
demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen
atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj
vortoj, kiujn ĉiu nova aŭtoro havus la rajton elpensi al si laŭ
sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la
ekzistado de Volapŭk eĉ la plej fervoraj volapŭkistoj nature
timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapŭk
kaj inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado. Tute alia afero
estas kun Esperanto: oni scias — kaj tion ĉi eĉ por unu
minuto nenia esploranto neas, — ke Esperanto solvis ne sole la
demandon de la gramatiko, sed ankaŭ la demandon de la vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed la
tutan problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la aŭtoro
de ia nova lingvo, se tia iam aperus? A1 li restus jam nenio
ol … eitrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni
efektive, ke nun, malgraŭ la jam ekzistanta, bonega en ĉiuj
rilatoj, ĉiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj
kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo,
kiu decidis dediĉi tutan serion da jaroj al la kreado de nova
lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino kaj
ke la lingvo proponita de li montriĝas efektive pli bona ol
Esperanto, — ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi lingvo.
Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon
esprimi en la plej preciza maniero ĉiujn nuancojn de la homa
penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti
20 *
307
111. Traktajoj
ellernita en duono da horo, — tiam kion la nova aŭtoro povus
doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataŭ
16 reguloj 15 kaj anstataŭ 30 minutoj da laborado postulus
25 minutojn? Ĉu ne vere? Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi
krei novan lingvon kaj ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzus
la jam ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan? Sendube ne; en
ekstrema okazo la mondo diros: „se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita w . Kia estos
la vortaro de tiu ĉi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto
jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti
el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj
romana-germanaj en alia plej komune uzata formo; tio ĉi estas
ne por tio, ke — kiel opinias multaj pli novaj projektistoj —
la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en
tiu ĉi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj
lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja tia lingvo estas
malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kaŭzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj „fremdaj u , kiuj en ĉiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al ĉiuj estas
konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo;
al ili unisone devas soni ankaŭ ĉiuj aliaj vortoj de la vortaro,
ĉar alie la lingvo estus sovaĝa, sur ĉiu paŝo estus kunpuŝiĝo
de elementoj, malkompreniĝoj, kaj la konstanta regula riĉiĝado
de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraŭ diversaj
aliaj kaŭzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el
tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolos. Estos sufiĉe, se ni nur diros,
ke ĉiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi leĝon por la
vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj ĉar la lingvo
Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis kaj ĉar ĉe tiu ĉi
leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas,
restas la demando, kion do povus al ni doni aŭtoro de nova
lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aŭ alia vorto
oni povus doni pli oportunan formon, — sed da tiaj vortoj
ekzistas tre nemulte. Tion ĉi oni la plej bone vidas el tio,
ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi
prenus, vi trovos en ĉiu el ili almenaŭ 60 £ da vortoj, kiuj
havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi
al tio ĉi ankoraŭ aldonos, ke ankaŭ la restaj 40 £ da vortoj
diferencas de la esperanta formo pleje nur tial, ke la aŭtoroj
de tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn principojn,
kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aŭ simple ŝanĝis
la vortojn tute sen ia bezono, — vi facile venos al la kon-308
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
kludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ
la formo esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas
ne pli ol iajn 10 Sed se en la esperanta gramatiko oni
preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la vortaro oni povus ŝanĝi
nur iajn lOf da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus
per si la nova lingvo, se ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive
montriĝus kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj? Tio ĉi estus ne
nova lingvo, sed nur iom ŝanĝita lingvo Esperanto! Sekve la
tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkonduk-iĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia
nuna formo, aŭ en ĝi estos faritaj iam iaj ŝanĝoj! Sed tiu ĉi
demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili
protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj volas ŝanĝi
Esperanton Iaŭ sia bontrovo; sed se iam aŭtoritata kongreso
aŭ akademio decidos fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn,
Ia esperantistoj akceptos tion ĉi kun plezuro kaj nenion perdos
de tio ĉi: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan
malfacilan Iingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn
tagojn por la ellerno de tiuj ŝanĝoj en la lingvo, kiuj estos
faritaj, kaj la afero estos finita.
La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas
ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraŭe: kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso, pri kiu oni scios,
ke ĝia decido havos forton por la mondo, la esperantistoj
mem proponos al ĝi difini komitaton, kiu okupus sin je la
trarigardo de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena
nerekonebleco; sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi
laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita
al feliĉa fino kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos
tute taŭga, sekve kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estont-aĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan
nunaĵon; sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke
Esperanto ne estas bona, ĝi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna formo kaj paralele kun tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo
de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala;
kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado de
la komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj
provoj montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke
la nuna formo de la lingvo internacia estas eksiĝata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta
309
III. Traktaĵoj
homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie.
Sekve se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo,
en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra
Esperanto.
Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ĝis la
nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al
la sekvantaj konkludoj:
1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro
grandegan utilon.
2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla.
3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue
nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus
kontraŭ tio ĉi.
4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom
arta.
5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom
Esperanto; ĝi aŭ estos lasita por ĉiam en ĝia nuna formo, aŭ
en ĝi estos poste faritaj iaj ŝanĝoj.
VIII
Kaj nun ni rigardu, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris.
Unue sekvas tio, ke la esperantistoj tute ne estas tiaj fantaziistoj, kiaj ili ŝajnas al multaj tiel nomataj „saĝaj“ kaj „praktikaj* homoj, kiuj juĝas pri ĉio supraĵe kaj sen ia logika pripenso kaj mezuras ĉion per mezurilo de la modo. Ili batalas
por afero, kiu ne sole havas grandegan gravecon por la homaro, sed kiu al tio havas en si nenion fantazian kaj kiu pli
aŭ malpli frue devas efektiviĝi kaj nepre efektiviĝos, kiom
ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi, kiom ajn la saĝuloj ŝercadus
pri ĝi. Kiel estas sendube, ke post la nokto venas mateno,
tiel sendube estas, ke post mallonga aŭ longa batalado Esperanto pli aŭ malpli frue estos enkondukita en komunan uzon por
la komunikiĝoj internaciaj. Ni konfirmas tion ĉi kuraĝe ne tial,
ke ni tiel volas, ke ni tion esperas, sed tial, ke la konkludoj
de simpla logiko diras, ke tiel esti devas kaj ke alie esti
ne povas. Longan tempon eble ankoraŭ la esperantistoj devos
bataladi, longan tempon eble ankoraŭ ĉia bubo jetados sur ilin
ŝtonojn, koton kaj malsaĝajn spritaĵojn, sed tio, kio devas veni,
pli aŭ malpli frue venos. La iniciatoroj de la esperanta afero eble
ne ĝisvivos ĝis tiu tempo, kiam fariĝos videblaj la fruktoj de ilia
agado, ili iros eble en la tombon kun la malestima nomo de
homoj, kiuj okupadis sin je infanaĵoj, sed pli aŭ malpli frue por la
310
Esenco kaj Estonteco. 1900. — N-ro 2
maldolĉa kaliko, kiun ili trinkas el la manoj de la samtempuloj,
la posteuloj konstruos al ili monumentojn kaj elparolados ilian
nomon kun la plej granda danko. Longe ankoraŭ eble ili
ŝajnos al la mondo senfortaj, multajn fojojn eble ankoraŭ ilia
afero ŝajnos al la mondo eĉ mortinta kaj je ĉiam enterigita
— sed tiu ĉi afero jam neniam mortos, ĉar ĝi morti jam
neniam povas. La afero vivos kaj konstante rememorigados
pri si; post ĉiu nova silenta tempo, se ĝi eĉ daŭrus dekon
da jaroj, aperos nova revigliĝo; kiam laciĝos unuj batalantoj,
aperos pli aŭ malpli frue novaj energiaj batalantoj, kaj tiel la
afero iros tiel longe, ĝis fine ĝi plene atingos sian celon. Ne
malĝoju tial, esperantistoj, se nesaĝaj homoj ironie rimarkas
al vi, ke vi estas ankoraŭ tre malmultaj, ne perdu la kuraĝon, se via afero iras malrapide. La afero konsistas ne en
rapideco, sed en certeco. Multe da sencelaj aferoj ekbrilis
antaŭ la mondo rapide, sed ankaŭ rapide falis; afero bona kaj
certa progresas ordinare malrapide kaj kun grandaj malhelpoj *.
Sur la supre montritajn 5 konkludojn ni turnas apartan
atenton de tiuj esperantistoj, kiuj batalas por sia ideo senkonscie kaj tial ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi, aŭ perdas
la kuraĝon. Ĉiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la
simpla kaj severa logiko. Tial se oni diras al vi „la mondo
ne volas vian lingvon a , respondu kuraĝe: „ĉu la mondo volas
aŭ ne volas, ĝi pli aŭ malpli frue devos akcepti ĝin, ĉar alie
esti ne povas a . Kiam vi aŭdos „oni diras, ke aperis nova
lingvo, oni diras, ke tia aŭ alia instruita societo aŭ kongreso
deziras elekti tian aŭ alian lingvon aŭ krei novan lingvon a ,
respondu kuraĝe: „ĉiuj tiuj ĉi famoj aŭ entreprenoj estas fonditaj
sur la plej absoluta nekomprenado de la esenco kaj historio de
la ideo de lingvo internacia; tiaj provoj de la flanko ne sole de
privataj personoj, sed ankaŭ de tutaj societoj ripetiĝis jam
multajn fojojn kaj ĉiufoje finiĝadis kaj devis finiĝadi per la plej
plena fiasko; lingvo internacia povas esti nur Esperanto, ĉar laŭ
la leĝoj de la logiko kaj laŭ la esenco de la afero alie esti
neniel povas. a
Se oni diras al vi: „tiu aŭ alia esperantisto aŭ societo
esperantista en tro granda sed ne prudenta fervoro faris ian
falsan paŝon kaj ridindigis aŭ diskreditigis per tio ĉi vian tutan
aferon a , tiam respondu: „La afero Esperanto dependas de nenia
* Oni memoru, ke tiu ĉi artikolo estas skribita en tiu tempo, kiam
la afero de Esperanto staris ankoraŭ tre malforte. (Noto de Zamenhof
en la „Fundamenta Krestomatio“.)
311
III. Traktaĵoj
persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj
paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de
Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua,
ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika.”
La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe
kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari
por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas
kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al kia nome lingvo
la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas.
Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute
klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi,
kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la
kreskanta konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto
tie ĉi dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero,
laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide
estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras
aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu
societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus
la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.
*
1901—1914
Hilelismo-Homaranismo
Antaŭrimarkigo al la sekvantaj n-roj 3—11
Por la sekvantaj n-roj 3—11 (el la tempo de 1901 — 1914)
mi devas diri kelkajn enkondukajn vortojn . Ĉi tiuj numeroj
ampleksas la materialon, kiu rilatas la „homaranismon“ de
Zamenhof . La tre ideala homaranisma ideo okupis lin
dum lia tuta vivo y kaj — kiel ŝajnas al mi — por li estis
ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu
evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li
esprimas per la preskaŭ sinonimaj vortoj „hilelismo“ kaj „homaranismo “. Pro diversaj kaŭzoj li komence timis, publikigi
siajn ideojn sub sia nomo: 1. pro la politika situacio en la
tiama Rusujo, 2 . pro tio, ke li antaŭvidis atakojn kaj kritikojn
eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo, 3. ĉar li ne
volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn .
312
Hilelismo-Homaranismo. 1901—1914
La n-ro 9 („hispana“ hroŝuro) pri „homaranismo“ 1913 ja
aperis sub la nomo de Zamenhof, sed ne povas esti dubo pri
tio, ke ankaŭ ĉio, kion ampleksas la n-roj 3—8 de la jaro 1906
en ĉi tiu parto III, estas verkita de Zamenhof mem, kvankam
la n-roj 3, 4, 6, 7, 8 aperis anonime aŭ pseŭdonime. La n-ro 6
estas letero privata ; do, li en ĝi povis nomi sin kiel aŭtoron.
Pro la principo, kiun mi jam aludis en mia antaŭparolo (‘paĝ. 7)
mi envicigis la tutan materialon, kvankam ĝi enhavas ankaŭ
leterojn, en ĉi tiun parton III.
N.B. Mi atentigas pri tio, ke (laŭ mia noto al n-ro 5) n-ro 3 en
manuskripto estis preta minimume jam 1901!
Estis necese represigi ankaŭ la tutan numeron 9, ĉar la
enhavo kelkfoje esence diferenciĝas de la enhavo de la unua
msa broŝuro (n-ro 6) pri homaranismo 1 .
Mi rekomendas al ĉiuj, kiuj volas studadi la tutan de -
mandon pri „hilelismo“-„homaranismo“ pli detale, ke ili tre
atente legu ankaŭ la leterojn, kiuj troviĝas en parto V sub la
n-roj 289 — 296, 334, 367 — 368, el kiuj evidentiĝas i.a. ankaŭ
la Zamenhofeco de la sekvantaj n-roj 3, 4, 6, 7, 8 en ĉi tiu
parto III.
Cetere en ĉi tiu kolekto ne estas sujiĉa spaco, por detale
priparoli la homaranisman ideon de Zamenhof. Gi bezonas
specialan esploron, kaj mi antaŭvidas, ke ĝi precipe vekos la
specialan intereson de la tuta samideanaro , ne nur de la hebreaj esperantistoj.
Ke mi povis publikigi la tre gravajn n-rojn 3 — 8, tion mi
ankaŭ dankas al s-ro N. Nekrasov, kiu en la biblioteko en
Moskvo kopiis por mia. kolekto la tre gravajn, maloftajn, el
la biblioteko neforsendeblajn kaj ne plu aĉeteblajn broŝuretojn
kaj artikolojn, tiamaniere (same kiel por la parto V) bonege
kompletigante mian kolekton.
* #
*
N-ro 3. Dogmoj de Hilelismo 2
„Ruslanda Esperantisto i( II. 1906, n-ro 1 (Januaro).
Samtempe ili aperis depresitaj kiel aparta broŝureto.
La senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj
religioj en la vasta Rusuja regno, la kriantaj maljustaĵoj kaj
1 Mi proponas por n-ro 6 la nomon „rusa broŝuro (i kaj por n-ro 9
„hispana broŝuro (i . 2 La redakcio de „Ruslanda Esperantisto i( estis
ricevinta ĉi tiun artikolon enformo de letero de la „unua rondeto hilelista (i .
313
III. Traktaĵoj
perfortaĵoj, kiuj ĉiutage kaj sur ĉiu paŝo estas farataj de la
plimulto de loĝantaro kontraŭ la malplimulto, malgraŭ ke tiu ĉi
lasta havas tian saman moralan rajton pri sia natura patrujo,
kiel la unua, la englutema celado de unuj popoloj kontraŭ aliaj,
en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo, — ĉio tio ĉi jam longe
devigis multajn serĉi ian neŭtralan fundamenton, sur kiu homoj
de malsamaj gentoj kaj religioj — almenaŭ ĉiuj filoj de sama
patrujo — povus komunikiĝadi inter si pace kaj frate, sen reciprokaj kolizioj, malamo kaj maljusteco. Tiun ĉi neŭtralan fundamenton prezentas la malsupre donitaj dogmoj de la „hilelismo a .
La principa ideo de la hilelismo naskiĝis antaŭ dek jaroj,
sed ĝi havis iom alian karakteron kaj estis destinita tiam speciale por unu homa grupo, por reguligi la rilatojn de tiu ĉi
grupo al la ĉirkaŭanta mondo: nur poste ĝi akceptis karakteron
absolutan, sendependan de ĉiuj gentaj kaj religiaj apartecoj,
kiel sole justa reguligo de la reciprokaj rilatoj inter ĉiuj gentoj kaj religioj. Tamen longan tempon la iniciatoroj de tiu
ideo ne kuraĝis precize formuli siajn dogmojn, timante, ke
tio, kio teorie ŝajnis bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla.
Sed en la fino de la pasinta somero okazis io, kio neniigis
ĉiujn dubojn. En Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn atendojn. Pli ol mil homoj,
kiuj alveturis el la plej diversaj landoj de la tuta mondo kaj
apartenis al 22 diversaj popoloj kaj al la plej diversaj religioj
kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro de tuta semajno vivis kune
en la plej sincera amikeco kaj frateco, parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo, konfesis religiajn
principojn nur neŭtralehomajn. Kiu aŭdis la multenombrajn
parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita konstruaĵo de
la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezentadoj, en kiuj la
aŭskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si miksaĵon de ĉiuj
gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun
kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la
kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ
hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur
neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj, kiujn ĉiu el ili
dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris
miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo
aŭ religio, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj
la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.
La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la
iniciatorojn de la hilelismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj
314
Hilelismo. 1906. — N-ro 3
frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla. Tial
ili decidis uzi la plej proksiman tutmondan kongreson de la
esperantistoj en ĉenevo en Septembro 1906, por proponi al
ĉiuj amikoj de interpopola justeco, unuiĝi en apartan grupon, kiu
inter la amikoj de internacia lingvo prezentus * 1 apartan sekcion*.
Sed la kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj hilelistoj
devigas ilin elpaŝi kun sia projekto multe pli frue, ol ili intencis. Nun, kiam ĉio ĉe ni vekiĝas al nova vivo, kiam la
societa konscienco komencas doni signojn de sia ekzistado,
kiam aperas espero, ke anstataŭ premantoj kaj prematoj ni
eble baldaŭ havos nur „homojn“ kaj „regnanojn“ 2 , — nun por
ni pli ol por ĉiu alia nacio estas necese fiksi difinitajn politike-religiajn dogmojn, kiuj donus la eblon al ĉiu regnano de
nia diversgenta patrujo, vivi en plena paco kun ĉiuj aliaj
regnanoj, ne altrudante al ili per rajto de pugno siajn pure
familiajn idealojn. En la nuna kriza momento, kiam nia patrujo
bezonas ĉiujn siajn fortojn, estas necese enkonduki en la
vivon tiajn dogmojn, kiuj permesus al ĉiuj diversgentaj kaj
diversreligiaj regnanoj, ĉesigi siajn reciprokajn malpacon kaj
kalkulojn kaj sincere unuiĝi por la savo de nia komuna patrujo,
kiu devas kompreneble fariĝi fine propraĵo de ĉiuj siaj regnanoj kaj ne sole de unu gento aŭ religio. Kvankam la grandega
plimulto de niaj samregnanoj estas ankoraŭ tute ne preparita
por nia ideo kaj nia voĉo longan tempon ankoraŭ restos voĉo
krianta en dezerto, estas tamen grave, ke niaj principoj estu
konataj al niaj samregnanoj, por ke tiuj malmultaj, kiuj serĉas intergentan justecon, sciu, en kio ĝi laŭ nia opinio konsistas. Jen estas la kaŭzo, kial la hilelistoj decidis publikigi
siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco, kiel ajn malgrandnombraj ili estas,
aliĝi al ili**. Januaro 1906.
* Oni ne devas intermiksi la hilelismon kun la esperantismo!
Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni
povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la hilelismo.
(Subnoto en la originalo mem.)
** Ĝis la fondo de centra organo hilelista, la aprobantoj de la
ideo de hilelismo estas petataj, sendi sian adreson al la redakcio de
tiu gazeto, kiu afable publikigis nian nunan leteron. (Adreso: Redakcio
de la gazeto „RusIanda Esperantisto“, S.-Peterburgo, B. Podjaĉeskaja,
d. No. 24, loĝ. 12.)
1 teksto: „prezentis“; ke oni devas legi „prezentus“, tion ankaŭ
montras n-ro 6, kie je la komenco estas represita parto de n-ro 3.
2 Estas atentinde, ke tiuj ĉi linioj estis verkitaj dum la unua revolucio en Ruslando en la jaroj 1905 — 1906. (Noto de N. Nekrasov.)
315
III. Traktaĵoj
Antaŭa klarigo
La malsupre donitaj dogmoj de la hilelismo havas signifon
nur principan; la definitiva teksto de tiuj ĉi dogmoj estos
fiksita nur poste, en la unua komuna kongreso de la hilelistoj.
Esenco de la Hilelismo
La hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon
de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia
religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi
kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtralehoma, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.
Fina celo de la Hilelismo*
La hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi fariĝados iom post iom, nerimarkate
kaj sen ia rompado.
Deklaracio de Hilelisto
Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj
naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi
respondas: „Mi estas hilelisto/ 4 Tio ĉi signifas, ke mi
estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:
1 .
Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj;
ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel
grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas
malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
2 .
Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun
homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke
li naskiĝis de alia gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi
rigardas kiel barbarecon.
* Rimarko: Sian nomon la hilelismo ricevis laŭ la nomo de la
antikva Palestina saĝulo Hillel, kies modifikita principo estas akceptita
kiel bazo por la religio de la hilelistoj. (Hillel estis samtempulo de
Jesuo kaj mortis, kiel prezidanto de la sinedrio, ĉirkaŭ 10 jarojn post li.)
316
Hilelismo. 1906. — N-ro 3
3.
Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento,
sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ
religion ili havas; la intermiksadon de la interesoj de lando
kun la interesoj de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi
rigardas kiel restajon de la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur
rajto de pugno kaj glavo.
4.
Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan,
naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas, sed en
komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi
estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj vivi laŭ la principoj de religio neŭtralehoma. Ĉiun celadon de unu homo,
altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel
barbarecon.
5.
Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu mi naskiĝis aŭ
en kiu mi por ĉiam enloĝiĝis. Tiu parto de la regno, en kiu
mi pasigis mian infanecon, aŭ kiu estas loĝata precipe de mia
gento, povas esti por mi pli kara, ol ĉiuj aliaj partoj; sed
nomi mia patrujo unu pecon de mia aŭ tiom pli de fremda
regno pro tio, ke tie pleje loĝas aŭ iam regis mia gento, mi
neniam devas, ĉar tio ĉi ne sole kondukas al konstantaj disputoj, sed ĝi estus ankaŭ kontraŭa al la morala leĝo pri la
sengenteco de la tero. Se tiu parto de la patrujo, en kiu ini
loĝas, laŭ sia geografia karaktero aŭ laŭ siaj moroj, tro multe
diferencas de la aliaj partoj, tiam — por eviti malkompreniĝon — mi povas al la demando pri mia patrujo nomi aparte
tiun parton de Ia regno, en kiu mi loĝas, sed mi devas tiam
ĝin nomi mia patruja lando, por ke estu klare, ke mi rigardas
ĝin ne kiel mian ekskluzivan patrujon, sed nur kiel parton de
mia patrujo. Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn
partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas
ilin nomi nur per nomo neŭtrale-geografia, kiel estas farate en
ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas
ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado kun hilelistoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo
hilelista, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la
aldono de la finiĝo „regno“ por la tuta patrujo kaj „Iando“
por la nomo de ĝia parto.
Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko,
Peruo; Peterburgregno, Parizregno; Alĝerio, Varsovilando.
317
III. Traktaĵoj
6 .
Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno,
lingvo aŭ religio ili estas; la servadon speciale al la gentaj
interesoj, lingvo aŭ religio de tiu loĝantaro, kiu en la lando
prezentas la plimulton, mi neniam devas nomi patriotismo.
Konforme al la principo, ke unuj regnanoj, eĉ se ili prezentas
en la lando grandegan plimulton, ne havas moralan rajton
altrudi sian lingvon aŭ religion al la aliaj regnanoj, mi devas
penadi, ke en mia lando ĉiu gento havu la rajton fondi por
siaj membroj lernejojn kaj aliajn instituciojn kun sia lingvo
kaj sia religio, se ili tion ĉi deziras, sed ke en ĉiuj publikaj
institucioj, ne destinitaj sole por unu gento, regu nur lingvo
neŭtralehoma kaj festoj neŭtralehomaj aŭ regnaj. Tiel longe,
kiel la atingo de tio ĉi estos ne ebla, mi devas penadi, ke en
mia lando ekzistu lernejoj kaj aliaj institucioj kun lingvo neŭtralehoma por tiuj regnanoj, kiuj ne volas aŭ ne povas uzi
instituciojn kun tiu aŭ alia genta lingvo; kaj de ĉia reciproka
batalado de lingvoj aŭ religioj pro regado mi devas teni min
flanke, ĉar ĝi estas nur batalado inter unu maljustaĵo kaj alia.
7.
Mi konscias, ke en tiuj landoj, kie la loĝantaro estas pli-malpli unugenta, ĝi longan tempon ne komprenos la maljustecon de regado de unu lingvo aŭ religio super la aliaj kaj
ĝi per ĉiuj fortoj batalados kontraŭ la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj
kaj religioj, kaj la defendantojn de tiu ĉi egalrajtigo ĝi persekutados kaj superjetados per koto. Sed mi neniam kon-fuziĝos per tiu ĉi persekutado, memorante, ke mi batalas pro
absoluta vero kaj justeco, ke nenia popolo povas scii, kio fariĝos kun ĝi morgaŭ, ke la egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj kaj malpacoj inter la
popoloj, ke ĉia ago kontraŭ la devizo „la regno por la regnanoj a
kaj ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj kontraŭ aliaj restas ĉiam
perfortajo, eĉ se ĝi estas farata de grandega plimulto kontraŭ
malgrandega malplimulto, kaj ke fortika feliĉo de la homaro
estas ebla nur tiam, kiam por ĉiuj popoloj kaj landoj ekzistos
justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de
tempo, nek de forto, kaj kiam en ĉiu regno ekzistos nur homoj
kaj regnanoj kaj ne gentoj.
8 .
Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas
mian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas;
318
Hilelismo. 1906. — N-ro 3
sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton „hilelisto“, por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en
senco ŝovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiuj havas saman
devenon kiel mi, mi nomas mia gento. En parolado kun
hilelistoj mi devas eviti la konfuzajn vortojn „nacio“ aŭ „popolo“ kaj anstataŭ ili mi devas ĉiam uzi la precizajn hilel-istajn esprimojn „regnanaro“ (= loĝantaro de unu regno) aŭ
„landanaro w (= loĝantaro de unu lando). Sed nek mian regn-anaron, nek mian landanaron mi devas nomi per la nomo de
ia gento, mi devas ĉiam nomi ilin — almenaŭ en parolado
kun hilelistoj — per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno
aŭ lando. Se mia interparolanto deziras scii ne sole al kiu
politike-geografia, sed ankaŭ al kiu etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian genton, lingvon, religion k.t.p.
Ekzemploj: Sviso-hilelisto, Peterburgregna hilelisto, Var-sovilanda hilelisto.
9.
Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej
bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi
lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton „hilelista“, por montri,
ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia
idealo estas lingvo neŭtralehoma. En ĉiuj hilelistaj kunvenoj
kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun hilelistoj mi devas uzadi la lingvon hilelistan. En mia familia vivo
mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi
ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas
min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: „la ekzistadon
de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas
per multaj lingvoj; sed mia lingvo genta estas jena (nome tiu
lingvo aŭ dialekto, kiun en mia patrujo parolas la plimulto de
mia gento, se eĉ mi mem tute ne posedus tiun ĉi lingvon).”
Rimarko: Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la hilelistoj akceptas ĝuste
ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iarn poste
tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.
10 .
Mia religio ini nomas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, aŭ
al kiu mi estas oficiale alskribita; sed al ĝia noino mi devas
ĉiam aldoni la nomon „hilelista“, por inontri, ke mi konfesas
ĝin laŭ la religiaj principoj de la hilelismo, kiuj konsistas
en jeno:
319
III. Traktaĵoj
a) Sub la nomo „Dio“ mi komprenas tiun al mi nekom-preneblan plej altan Forton, kiu regas la mondon kaj kies
esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al
mi mia saĝo kaj koro.
b) Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi rigardas la
regulon „agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun
vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco a ; ĉion alian
en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn aŭ kiel religiajn
morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la
vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de mia persona deziro.
c) Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke la
esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu
de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne dependas de persona elekto de homo. Tial mi konscias, ke oni neniun povas
laŭdi nek mallaŭdi por lia tradicia religio, kaj ke bonaj aŭ malbonaj agoj de homo dependas ne de lia religio, sed nur de li
mem kaj de la cirkonstancoj de lia vivo. Kaj ĉar la religiaj
moroj, kiuj prezentas la solan diferencon inter unu religio kaj
alia kaj la solan kaŭzon de religia malamo inter la homoj,
estas donitaj ne de Dio, sed de homoj, tial mi devas kunhelpi
al tio, ke per konstanta reciproka komunikiĝado de la hilelistoj
de diversaj religioj la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj hilelistoj iom post iom cedu la lokon al moroj komunaj, neŭtralehomaj.
11 .
Kiam en mia urbo estos fondita templo hilelista, mi devas
kiel eble pli ofte vizitadi ĝin, por frate kunvenadi tie kun
hilelistoj de aliaj religioj, ellaboradi kune kun ili morojn kaj
festojn neŭtralehomajn kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia kaj
varma vivo-reguliga religio komunehoma, kiun gepatroj povos
sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj. En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la
homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia „mi“ al
la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn,
altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. Tiu ĉi templo devas edukadi la junulojn kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj
ĉiuhoma frateco, ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj
abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj; tiu
ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, kon-solon al la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon
320
Hilelismo. 1906. — N-roj 3—4
al tiuj, ĉe kiuj ĝi estas ŝarĝita per io k.t.p. Tiel longe kiel
en mia urbo ne ekzistas templo hilelista, mi devas kiel eble
plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj hilelistoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun hilelistoj de aliaj urboj.
12 .
Hilelisto mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la „Deklaracion de Hilelisto <£ kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj
hilelistaj temploj aŭ rondetoj.
N-ro 4. Aldono al la „Dogmoj de Hilelismo“
„j Ruslanda Esperantisto “ II. 1906, n-ro 2 (Februaro).
Samtempe ĝi aperis depresita kiel aparta folio.
Ni atentigas, ke la publikigitaj „Dogmoj“ havas signifon
nur principan, kaj ilia definitiva redakcio estos fiksita nur en
la unua kongreso de la hilelistoj. Ĉiun, kiu en principo
aprobas la ideon de la hilelismo, sed ne konsentas
kun tiu aŭ alia dogmo, ni petas montri al ni, kiajn
ŝanĝojn laŭ lia opinio estus utile fari en la diritaj
dogmoj.
Pro evito de malkompreniĝoj ni trovas necesa doni la
sekvantajn klarigoj n:
1. La nomo „hilelismo“ estas nur provizora; estas supozate,
anstataŭigi ĝin per la nomo „homaranismo“, kiu pli precize
esprimas la tutan esencon de nia ideo („homarano“ en la
lingvo Esperanto signifas „membro de la homa familio“).
2. Se la neŭtrale-geografiaj nomoj de regnoj kaj nacioj (vidu
dogm. 5 kaj 8) montriĝus neoportunaj aŭ malagrablaj, oni povas
en la unua tempo uzadi la ekzistantajn nomojn gentajn, ĝis
tiu tempo, kiam la demando pri tio ĉi estos decidita en la kongreso de hilelistoj.
3. En la kunvenoj de hilelistoj la lingvo hilelista estas deviga nur por tiuj, kiuj tiun ĉi lingvon bone posedas; sed tiuj,
kiuj ĝin ankoraŭ ne posedas sufiĉe, povas en la unua tempo
uzadi kian lingvon ili volas, sed ili ne havas la rajton altrudi
sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj.
4. Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas
nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco,
kaj ĝi rilatas nur al la templo de hilelistoj, sed tute ne al
privataj rondetoj hilelistaj. Tiuj ĉi rondetoj havas karakteron
ne religian, sed pure societan kaj servas por liberaj amikaj
interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la parto-21 Dietterle, Zamenhof.
321
Ilt. Traktaĵoj
prenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke
en ili partoprenas homoj, havantaj neŭtralehomajn naciajn kaj
religiajn principojn, kaj ke la interparolado en ili estas precipe en la lingvo neŭtralehoma.
N-ro 5.
Letero 1 al Kofman (Odeso?) de la 15. (28.) V. 1901
(Pri la lingvo de V hilelistoj)
Kara sinjoro! — Ne fininte ankoraŭ la legadon de mia
broŝuro, vi esprimis al mi vian ĝojon pri tio, ke mi „elĵetis
la demandon de lingvo“; tial mi prezentas al mi kiel malagrable
vi kredeble estis surprizita, kiam vi en la dua parto de la
broŝuro tamen trovis tiun demandon! Post multa ŝanceliĝado
mi tamen enprenis la demandon de la lingvo, ĉar mi konvinkiĝis, ke hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti, ĝi havus
neniun sencon kaj prezentus nur falsan, nevivipovan kom-promison. Tiel longe kiel la hebreoj ne havos lingvon kaj
estos devigataj en la praktiko ludi la rolon de „rusoj rt „poloj rt
k.t.p. — ili ĉiam estos malestimataj kaj la hebrea demando
neniam estos solvita.
Ne timu tamen, ke la projekto de hilelismo kun lingvo
neŭtrala estos danĝera por Esperanto! Ho ne, ho ne! Mi
estas certa, ke se vi bone pripensos la aferon, vi venos al la
1 La letero estas trovita (sen koverto) en la arkivo de la societo
„Esperanto“ en Odeso de samideano S. Rublov. Lia raporto pri ĉi tiu
letero, farita al N. Nekrasov, montras la jenon: Nekrasov estis supozinta,
ke Kofman estas la adresito. Rublov do nun interrilatis kun Kofman ,
kiu konfirmis la supozon. Zamenhof estis sendinta kelkajn jarojn antaŭ
la publikigo la manuskripton de sia broŝuro pri hilelismo al Kofman.
Ĉi tiu estis kontraŭ la ideoj de hilelismo. Do, verŝajne Zamenhof dum
longa tempo hezitis, publikigi sian verkon. (I. a. Kofman rakontis al
Rublov tre interesan detalajon: Zamenhof havis la intencon, reformi la
hebrean lingvon [ne la malnovan, sed la nov-hebrean, la t. n. ĵargononj.
Li deziris simpligi la ĵargonon, doni al ĝi racian gramatikon ktp. Cetere
Kofman rakontis, ke li konversaciis kun Zamenhof ĉirkaŭ la jaroj 1900
ĝis 1902 pri cionismo, kaj ĉi tiu montris sian simpation altiu naciisma
movado, opiniante ĝin rimedo, por altigi la senton de memestimo ĉe la
hebreoj, kaj samtempe revis pri apliko de novigita ĵargono; li volis elĵeti el ĝi ĉiujn vortojn negermandevenajn [rusajn, polajn ktp.J. — Ĉu
Kofman ĝuste rememoras pri ĉi tiu afero, tion oni malfacile povas
kontroli. Certe Zamenhof poste ne favoris la ideojn cionistajn. Kaj
pri lia plano rilate la hebrean ĵargonon mi nenie trovis ion.) — Kvankam
la letero al Kofman estas skribita antaŭ la apero de la n-roj 3 kaj 4
en ĉi tiu Ill-a parto, ĝi povas esti sufiĉe bone komprenata nur, post
kiam oni legis ilin. Kaj fakte, kiel montras la ĵus diritaj vortoj, ĝi estas
skribita nur post ili.
322
Hilelismo. 1906. — N-roj 4 — 5
konvinko, ke ambaŭ demandoj estas tre malvaste kaj nedisigeble
ligitaj inter si. Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti
sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala
neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!
Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj
brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen — sufiĉe instruita de la sperto — mi ne estas optimisto! Estis tempo,
kiam Volapŭk staris ankoraŭ multe pli brilante, — kaj tamen
… rapide kiel fulmo Volapŭk falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj
esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo
akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus
— nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne
estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon „eliros
el la modo“, ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo
da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan.
Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala
multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo
de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon
multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo,
kiun uzus eĉ milionoj da homoj.
Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la
hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam
ebla sen hilelismo, t. e. sen kreo de neŭtrala popolo.
Sed kompreneble estus facilanimeco, se mi volus oferi
Esperanton, kiu jam ion atingis; mi oferus pro ideo, kiu eble
ne estos akceptita kaj efektivigita. Sed mi tion ĉi ja ne faros.
Por Esperanto ni laborados tiel same kiel antaŭe, kaj la hilelismo nin ne detenos tiel same, kiel nin ne detenas la atendado de internacia komitato da akademioj, kiun esperas niaj
francaj amikoj. Nur en la okazo, se la ideo de hilelismo estos
efektivigita kaj se kolektiĝos kongreso de hilelistoj sufiĉe
granda kaj forta — nur tiam ni ligos kun ĝi la sorton de
lingvo internacia, tiam mi deĵetos mian pseŭdonimon kaj tiam
mi proponos al la mondo esperantista, ke ili — pro la bono de
Esperanto — akceptu la ŝanĝojn, kiujn la kongreso deziros
fari en Esperanto (aŭ ke ili akceptu tiun alian lingvon neŭtralan, kiun la kongreso proponos). Gis tiu tempo la nomo
de la aŭtoro de hilelismo restos severe kaŝita (almenaŭ publike;
se private multaj eble scios pri la aŭtoro, tio ĉi nenion malhelpos); tamen, kiom ni povas, ni devas peni, ke mia nomo
restu nekonata*. Via Zamenhof.
* Precipe por esperantistoj-nehebreoj.
21*
323
III. Traktaĵoj
N-ro 6. Homaranismo*
(Hilelismo)
Aparta broŝuro aperinta (en rusa lingvo kaj en Esperanto) 1906 en
S. Peterburgo (anonime) kiel „plibonigita kaj plikompletigita eldono de
Dogmoj de Hilelismo“.
La homaranismo estas celado al pura homeco kaj
al absoluta intergenta justeco kaj egaleco.
La ideo de homaranismo naskiĝis de la antaŭe ekzistinta
ideo de „hilelismo a , de kiu ĝi distingiĝas nur per tio, ke la
hilelismo koncernis nur unu homan grupon, dum la homaranismo
koncernas ĉiujn popolojn kaj religiojn.
La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la
homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek
de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj
principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj
kaj religioj sur fundamento neŭtralehoma, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.
La homaranoj esperas, ke per konstanta reciproka
komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio ĉi
fariĝados iom-post-iom, nerimarkate kaj sen ia rompado * 1 .
Longan tempon la iniciatoroj de la homaranismo ne kuraĝis
precize formuli siajn dogmojn, timante, ke tio, kio teorie ŝajnis
bona, en la praktiko eble montriĝos neplenumebla. Sed en la
jaro 1905 okazis io, kio neniigis ĉiujn dubojn. En Aŭgusto
1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua
tutmonda kongreso de esperantistoj, kies sukceso superis ĉiujn
atendojn. Pli ol mil homoj, kiuj alveturis el la plej diversaj
landoj de la tuta mondo kaj apartenis al 22 diversaj popoloj
kaj al la plej diversaj religioj kaj filozofiaj sistemoj, en la daŭro
de tuta semajno vivis kune en la plej sincera amikeco kaj frateco,
parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo,
konfesis religiajn principojn nur neŭtralehomajn. Kiu aŭdis
la multenombrajn parolojn kaj diskutojn en la vasta kaj plenigita
konstruaĵo de la kongreso, kiu ĉeestis en la teatraj prezent-
* De la vorto „Honiarano“, kiu signifas „membro de la ĉiuhoma
familio“.
1 La sekvanta parto estas represita el n-ro 3.
324
Homaranismo. 1906. — N-ro 6
adoj, en kiuj la auskultantoj kaj plenumantoj prezentis per si
miksaĵon de ĉiuj gentoj kaj popoloj, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj tiun kortuŝantan fratecon, kiu regis inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj
tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj,
ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo kaj ke tiuj kelkaj semajnoj,
kiujn ĉiu el ili dediĉis por la lernado de la fable facila neŭtrala lingvo, faris miraklon kaj, deŝirante neniun de lia natura
patrujo, lingvo aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj
gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj
sincera frateco.
La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la
iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco
kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla.
Tial ili decidis proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco
unuiĝi en apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia
lingvo prezentus apartan sekcion*.
La kurantaj fariĝoj en la patrujo de la unuaj homaranoj
devigis ilin elpaŝi kun sia programo pli frue, ol ili intencis.
En la celado al libereco la popoloj komencis persekutadi unu
alian aŭ serĉadi pseŭdo-liberalajn kompromisojn inter la plimulto kaj la malplimulto, forgesante, ke ĉiuj kompromisoj
estas maljustaj kaj nefortikaj, kaj ke honesta kaj fortika
libereco povas esti atingita nur per absoluta justeco kaj egaleco, sed ne per modifikado de kruda besta forto, por kiu ekzistas nur la demando „kiu kie super kiu kaj en kia grado
devas regi“. Ĉar ekzistas homoj, kiuj meze de la aperinta
intergrupa ĥaoso serĉas la veron kaj dezirus scii unu pri la
alia, tial la homaranoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun
kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco,
kiel ajn malgrandnombraj ili estas, aliĝi al ili.
La homaranoj faras al si neniajn iluziojn kaj tial
ili timas nenian disreviĝon. Ili konscias tre bone, ke ilia
voĉo longe restos voĉo krianta en la dezerto, ke longan tempon
ili estos tre malgrandnombraj kaj la mondo ilin mokados kaj
nomados ilin utopiistoj, kiuj batalas por afero, kiu „ne havas
eĉ la plej malgrandajn ŝancojn de sukceso”. Sed la homaranojn
tio ĉi tute ne malkuraĝigas. Ĉar la homaranismo estas ne
„entrepreno“, kies valoro dependas de ĝia atendata sukceso aŭ
malsukceso, sed nur „principaro“, kaj ĉiu homo fortike kon-
* Oni ne devas intermiksi la homaranismon kun la esperantismo!
Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas
esti bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la homaranismo.
325
III. Traktaĵoj
servas sian principaron tiel longe, kiel ĝi estas konsenta kun
liaj konvinkoj, sendepende de tio, ĉu ĝi havas multe da partianoj
aŭ malmulte.
La homaranoj estas konvinkitaj, ke ili staras sur fundamento de absoluta vero, kiu pli aŭ malpli frue devos venki,
kiel ajn longe la mondo batalus kontraŭ ĝi; ke ĉiu nacia aŭ
religia ŝovinismo kaj ĉiu celado de unu gento regi super aliaj
gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli aŭ malpli frue devos malaperi; ke la homaranismo, bazita ne sur
tempaj politikaj kondiĉoj de la vivo de tiu aŭ alia gento, ne
sur elpensitaj religiaj dogmoj, ne sur tempaj modaj doktrinoj
kaj fluoj, sed sur vero absoluta, ĉiuloka kaj ĉiutempa,
estas la sola politika-religia idealo, kiun povos havi la estonta
homaro, la sola idealo, kiun ĉiu patro kun pura konscienco
povas transdoni al siaj infanoj sen timo, ke ŝanĝiĝintaj kondiĉoj de la vivo elŝiros tiun idealon el ilia brusto kaj lasos ilin
en la mezo de la vojo de Pvivo sen ia programo kaj spirita
apogo, kiel faris kun ni diversaj malverfundamentaj idealoj trans-donitaj al ni de niaj prapatroj.
Ni, homaranoj, al neniu altrudas niajn idealojn kaj esperojn,
ni deziras nur ke la mondo sciu pri ili, por ke tiuj aŭ aliaj
niaj agoj aŭ opinioj ne ŝajnu al la mondo strangaj. Ekzistas
momentoj en la vivo de ĉiu nacio, kiam ĉiu regnano nepre
devas stariĝi sub iun difinitan standardon. Ni publikigas
niajn dogmojn por tio, ke ili povu servi al ni kiel malkaŝa
standardo kaj por ke, agante en tia maniero aŭ alia, ni ne devu
sur ĉiu paŝo donadi senfinajn klarigojn, sed ni povu simple
montri nian standardon kaj diri „mi agas tiel, ĉar mi estas
homarano“.
Ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per
ilia komuna spirito, la homaranoj rezervas al si la rajton per
komuna reciproka interkonsento ŝanĝi kaj perfektigi siajn
dogmojn, se tiu aŭ alia el ili montriĝos erara. Tial la malsupre donitaj dogmoj de la homaranismo havas signifon nur principan kaj ilia definitiva teksto estos fiksita nur poste, en unu el la kongresoj de la homaranoj.
Deklaracio de Homarano
Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj
naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj, mi
respondas: „Mi estas homarano“. Tio ĉi signifas, ke mi
estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:
Homaranismo. 1906.
N-ro 6
1 — 5.
(Sekvas la teksto de la dogmoj 1—5, tute identa 1 kun tiu en la „Dekla -
racio de Hilelisto“, escepte la flnon de la kvina dogmo, kiu estas modi -
fita jene:)
… Sed nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn partojn
mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin
nomi nur per nomo neŭtrale-geografia, kiel estas farate en
ĉiuj plej novaj regnoj; sed se mia regno aŭ lando ne havas
ankoraŭ neŭtralan nomon, mi devas ĉiam — almenaŭ en parolado kun homaranoj — nomi mian regnon kaj landon per nomo
homarana, kiu konsistas el la nomo de ilia ĉefa urbo kun la
aldono de la finiĝo „io“ por la tuta patrujo kaj „lando“ por
la nomo de ĝia parto.
Ekzemploj: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko,
Peruo; Peterburgio, Parizio; Alĝerlando, Varsovilando.
6—7.
(Sekvas la teksto de la dogmoj 6—7, tute identa kun tiu en la „Dekla -
racio de Hitelisto“.)
8 .
Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas
rnian patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas;
sed al mia nacia nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton „homarano“, por montri, ke mi alkalkulas min al mia nacio ne en
senco ŝovinista. La aron de ĉiuj homoj, kiu havas saman
devenon kiel mi, mi nomas mia gento. Mian nacion mi ne
devas nomi per la nomo de ia gento, mi devas ĉiam nomi
ĝin — almenaŭ en parolado kun homaranoj — per la neŭtrale-geografia nomo de mia regno afl lando. Se mia interparolanto
deziras scii ne sole al kiu politike-geografia, sed ankaŭ al kiu
etnografia grupo mi apartenas, tiam mi aparte nomas al li mian
genton, lingvon, religion k.t.p.
Ekzemploj: Sviso-homarano, Peterburgia homarano, Var-sovilanda homarano.
9.
Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej
bone scias kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi
lingvo mi devas ĉiam aldoni la vorton „homarana“, por montri,
ke mian lingvon mi ne rigardas kiel mian idolon kaj ke mia
1 Kun la sola diferenco (tio valoras ankaŭ por la aliaj paragrafoj),
keanstataŭ la vortoj „hilelista“, „hilelismo“, „hilelistoj“ estas ĉie skribitaj
„homarana“, „homaranismo“, „homaranoj“.
327
III. Traktaĵoj
idealo estas lingvo neŭtralehoma. En ĉiuj homaranaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj kun
homaranoj mi devas uzadi la lingvon homaranan. En mia
familia vivo mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi
devas ĝin nomi ne mia nacia, sed nur mia lingvo familia.
Kiam oni demandas min pri mia lingvo nacia, mi devas respondi: „la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne konfesas, ĉar
ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia lingvo
genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia
patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute
ne posedas tiun ĉi lingvon).
Rimarko: Novaj homaranoj, kiuj ne posedas ankoraŭ la
lingvon homaranan, povas en la unua tempo uzadi en la kunvenoj kian lingvon ili volas, sed ili ne devas altrudi sian lingvon al la aliaj ĉeestantoj. Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur
unu neŭtrala lingvo, nome Esperanto, tial la homaranoj akceptas
ĝuste ĝin; tamen ili rezervas al si la rajton anstataŭigi iam
poste tiun ĉi lingvon per ia alia lingvo, se tio ĉi montriĝos
utila.
10 — 12 .
(Sekvas la teksto de la dogmoj 10 — 12, tute identa kun tiu en la
„Deklaracio de Hilelisto“. Krom tio estas aldonitaj la du sekvantaj
rimarkoj al la dogmoj 11 kaj 12:)
(Sub la dogmo 11:)
Rimarko: Pri la dogmo 11, kiu krom la karaktero societa
havas ankoraŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi
parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco,
kaj ke ĝi rilatas nur al la templo de la homaranoj, sed tute
ne al la privataj rondetoj de la homaranoj. Tiuj ĉi rondetoj
havas karakteron ne religian, sed pure societan kaj servas por
liberaj amikaj interparoladoj pri ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro
de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur
per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neŭtralehomajn,
religiajn kaj naciajn principojn, kaj ke la interparolado en ili
estas farata precipe en la lingvo neŭtralehoma.
(Sub la dogmo 12:)
Rimarko: Ĉiu nova rondeto de homaranoj devas publikigi
sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la
lingvo internacia.
328
Homaranismo. 1606. — N-roj 6—7
N-ro 7. Pri la homaranismo
Respondo al P-ro Dombrovski
„Ruslanda Esperantisto“. II. 1906, n-ro 5 (Majo).
La artikolo de P-ro Dombrovski en la No 3 de „Ruslanda
Esperantisto”, min iom mirigis. Estas tamen facile rimarki, ke
la tuta artikolo estas kaŭzita de simpla malkompreniĝo.
Mi ne volas nun multe paroli pri la esenco kaj celoj de
la homaranismo, ĉar tio ĉi postulus la skribadon de multaj
kaj grandegaj volumoj, kiuj pli aŭ malpli frue sendube estos
verkitaj de diversaj homaranoj. La temo estas tiel ampleksa,
ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon
de tio, kio devas esti klarigata. Tial mi lasas al aliaj personoj
kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la
homaranismo kaj mi diros nur kelke da vortoj pri tiuj pure
eksteraj malkompreniĝoj, kiuj kaŭzis la artikolon de s-ro D.
1) Ŝajnas al mi, ke la ĉefa kaŭzo, kiu malamikigis s-ron D.
kontraŭ la homaranismo, estas la malfeliĉa esprimo „spirita
mallumo”, kiun li legis en la dogmo 10. S-ro D. trovis, ke
laŭ la opinio de la homaranoj la religiaj moroj enkondukas en
la vivon „spiritan mallumon”, kaj mi tute ne miras, ke tiu ĉi
esprimo faris malagrablan efikon sur s-ron D. Sed se li estus
leginta la dogmojn pli atente, li facile rimarkus, ke tiu ĉi malfeliĉa esprimo estas … simpla preseraro! 1 La homaranoj
ne sole ne estas malamikoj de la religiaj moroj, sed kontraŭe,
varmege ilin rekomendas (kompreneble, ili deziras perfektigi
la morojn kaj purigi ilin de ĉio mensoga kaj hipokrita), ili
trovas la ekzistadon de moroj tre grava kaj ili diras en siaj
dogmoj, ke la religiaj moroj havas la celon enporti en la vivon
difmitan programon kaj spiritan varmon; sed en la rusa teksto
de la dogmoj per eraro anstataŭ la vorto „tjeplotu rt (= varmon)
estis presita „tjemnotu rt (= mallumon). Kia domaĝo, ke s-ro D.
legis nur la rusan tekston kaj, rimarkante laŭ la senco, ke tie
estas tre videble ia preseraro, ne enrigardis en la apude star-antan tekston esperantan!
2) A1 s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli
alta ol Jesuon Kriston. Ĉar s-ro D. estas ne sole sincera
kaj profunde konvinkita kristano, sed ankaŭ katolika pastro kaj
profesoro de eklezia akademio, mi tute ne miras, ke tiu ĉi
supozata intenco de la homaranoj faris sur lin malbonan impreson. Sed … ankaŭ tie ĉi estas ja simpla eraro, kiu certe
neniam povus veni en la kapon de s-ro D., se li legus la
dogmojn pli atente. La homaranoj ne havas eĉ la plej mal-1 Pri la tre strangaj preseraroj en la rusa teksto vidu ankaŭ V . 290.
329
III. Traktaĵoj
grandan intencon, komparadi reciproke la valoron de diversaj
religioj kaj de iliaj fondintoj; la ideo detronigi Jesuon Kriston
por la kristanoj aŭ Mozeon por la hebreoj aŭ Mahometon por
la mohametanoj k.t.p. kaj surtronigi anstataŭ ili Hillelon neniam
eĉ por unu minuto venis en la kapon de iu homarano. Sian
ĉefan religian principon la homaranoj nomis „hilelismo“ ne
por honori pli Hillelon ol Kriston aŭ Mozeon, sed nur tial,
ke la principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton
inter ĉiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia speciala
propaganda intenco) ĝuste de Hillel. Se okaze tiu principo
estus esprimita ne de Hillel, sed de ia tute sensignifa kaj
senvalora persono, ni devus nomi tiun principon per la nomo
de tiu persono, kaj tio ĉi tute ne signifus, ke ni metas tiun
personon pli alten ol ĉiujn grandajn instruistojn de la homaro.
Se ni devas fari tiun honoron al ĉiu eĉ plej senvalora homo,
se li okaze estus aŭtoro de la principo, tiom pli ni ja ne povas
rifuzi tiun ĉi tute naturan honoron al Hillel, pri kiu s-ro D.
kiel pastro instruita scias ja tre bone, ke li estis unu el la
plej piaj kaj plej estimindaj religiaj saĝuloj.
Se la homaranoj volus krei ian novan religion, ili sendube
turnus sin ne al Hillel, sed al la diversaj fondintoj de religioj;
sed la homaranoj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon,
krei ian novan religion, ili volus nur fari ponton, kiu povus
pace ligi inter si ĉiujn religiojn ekzistantajn kaj poste iom-post-iom kunfandi ilin reciproke. Ke Kristo revis pri frateco de
la homaro, neniu el ni dubas; sed pri tio sama revis ankaŭ
la fondintoj de aliaj religioj. Se Kristo kaj la aliaj grandaj
instruistoj de la homaro nun vivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si, ili certe la „efektivajn postulojn de Dio“
metus pli alten ol ĉiujn diferencajn formaĵojn, kaj ni havus
nun ne multajn religiojn, sed unu ĉiuhoman religion. Sed la
fondintoj ja nun ne vivas, restis nur la „religioj“, kiuj portas
iliajn nomojn; kvankam ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri
kunfandiĝo de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon,
por tion ĉi atingi, sed kontraŭe, ĉiu el ili rekte malhelpas
tiun ĉi kunfandiĝon: ĉiu el la religioj ja diras, ke ĝi estas
donita tuta de Dio, sekve tute konsekvence ĉiu religio devas
rigardi ĉiujn alireligiulojn kiel pekantojn kontraŭ la ordonoj
de Dio, kaj la akcepton de iaj aliaj religiaj formoj krom ĝiaj
ĝi devas rigardi kiel krimon kontraŭ Dio. Kiamaniere do fariĝos la kunfandiĝo de la homaro? S-ro D. respondos kredeble:
„ĉiuj homoj akceptu la religion katolikan, kaj tiam la homaro
kunfandiĝos“ … Sed tiel same diras ja pri sia religio ankaŭ
la kredantoj de ĉiuj aliaj religioj. Kiel do agi?
330
Homaranismo. 1906. — N-ro 7
La homaranoj havas nenian intencon esploradi la komparan
valoron de ĉiuj religioj, ĉar tio ĉi estus afero tute sencela.
Kiel ajn alte tiu aŭ alia religio starus, la mondo neniam akceptos ĝin memvole (kaj por propagando per glavo aŭ per
reĝaj ordonoj pasis jam la tempo), ĉar ĉe kredantoj tion ĉi
malpermesas la blinda kredo kaj ĉe nekredantoj tion ĉi malpermesas genta aŭ partia ambicio. Por ke ĉiu homo povu
rigardi homon de alia religio ne kiel „malamikon de Dio“, kaj
por ke la homaro povu iam kunfandiĝi, ekzistas nur unu rimedo, nome la sekvanta: ke la homoj, ne rompante sian gentan
religion kaj ne disputante pri la kompara valoro de la religioj,
akceptu la sekvantan dogmon, kiun ĉiu pensanta homo povas
akcepti kun pura konscienco: „ordono de Dio mem estas
nur tio, kio estas enskribita en la koro de ĉiu homo
kaj kio tial estas komuna al ĉiuj religioj, — ĉio alia
en la religioj estas nur ordonoj de homoj; sekve sen
peko kontraŭ Dio ĉiuj religiaj eksteraĵoj povas esti
malsamaj ĉe diversaj gentoj kaj povas ŝanĝiĝi kaj kunfandiĝi perreciproka interkonsento delahomoj”. Kiam
tiu ĉi dogmo estos akceptita, tiam la eternaj religiaj muroj
inter la homoj falos kaj la kunfandiĝo de la homaro fariĝos
afero plenumebla.
Sed la diritan dogmon, kiu prezentus la tutan religian fundamenton, la tutan religian esencon de la homaranismo, ni trovas
en formo. konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo,
nek ĉe iu alia, — ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. Jen kial nia
ideo ricevis la nomon „hilelismo“.
(Hillel diris al unu idolano: „La tuta esenco de nia religio
estas la leĝo: »agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun
vi«; ĉio alia estas nur komentarioj “.)
Mi parolis tiel multe pri Hillel nur, por montri, ke la homaranoj estis tute pravaj, kiam ili sian ideon komence nomis
„hilelismo“, sed en efektiveco la tuta argumentado estas superflua, ĉar grava estas ja ne la nomo, sed la esenco de la afero,
kaj cetere nun, por tuŝi nenies gentan aŭ eklezian ambicion,
la homaranoj jam mem, kiel oni scias, forigis la nomon „hilelismo“ kaj anstataŭigis ĝin per la absolute sengenta, seneklezia
kaj senpersona nomo „homaranismo“.
3) S-ro D. diras, ke nia ideo ne estas nova! Se li iam
ekscios la historion de la ideo homaranisma, li kun miro ekscios, ke en la daŭro de tre multaj jaroj la iniciatoroj devis
malfacile bataladi kun si mem, konstante serĉadi, esploradi kaj
sanĝadi, antaŭ ol tra la multegaj kaj plej diversaj komplikitaj
dogmoj, kiujn instruas la mondo kaj niaj kutimoj, ili venis al
331
III. Traktaĵoj
tiuj dogmoj, kiujn instruas la absoluta justeco kaj logiko kaj
kiuj aperas nun al s-ro D. tiel malnovaj kaj ĉiukonataj! …
Sed tiu ĉi historio ja neniun povas interesi, kaj tial mi diras
sole: jes, ni scias, ke nia ideo ne estas nova; sed ĝuste tio
ĉi estas ja nia forto; ĝuste tiu fakto, ke pri nia ideo ĉiam
revis kaj revas la plej bonaj homoj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj
lokoj de la tero, tio ĉi ja devas montri la plej konvinke, ke
nia ideo ne estas arbitre elpensita de iaj apartaj utopiistoj, ke
ĝi estas perfekte bona, absolute necesa, ke la celado al ĝi
estas la devo de ĉiu homo. Vi diras, ke pri tiu ĉi ideo jam
antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la
framasonoj k.t.p… Jes, sed la diferenco inter ili kaj ni estas
tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni
celas ĝin praktike efektivigi; ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ
framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras
al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio „homarano“.
4) „Ili ne malkuraĝis ankaŭ proponi eĉ tute nekompren-eblajn barbarajn terminojn de ,Peterburgregno‘, de ,Varsovilando‘“ — diras s-ro D. Mi konfesas, ke mi ne komprenas,
per kio la diritaj terminoj estas tiel nekompreneblaj kaj barbaraj, kaj ŝajnas al mi, ke se s-ro D. sin mem demandos, li
devos konfesi, ke la tuta kulpo de tiuj terminoj konsistas nur
en tio, ke ili estas „novaj“ kaj niaj oreloj ankoraŭ ne alkutimiĝis al ili; sed ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas
nepre barbara? Ni tamen blinde kredu, ke la diritaj terminoj
estas terure barbaraj kaj ilia proponado estis „nemalkuraĝo“
de la flanko de la homaranoj, — kaj ni demandu: en kio
konsistas ilia barbareco? Ĉu en la formo de la vortoj? Tiam
ni devas ja memori, ke neniu malpermesas al la homaranoj
anstataŭigi tiujn vortojn per aliaj, pli agrablaj, se tiaj troviĝos.
Ĉu en la principo de la vortoj, kiu konsistas en tio, ke lando
ne devas porti la nomon de ia gento? Sed s-ro D. ja scias,
ke la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas al tio, ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de
la lando kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas al tiu gento, ili rigardas
kiel fremdulojn, kiuj estas nur tolerataj, manĝas la panon’ de
tiu gento kaj devas servi al la interesoj de tiu gento. Ĉu tio
ĉi estas justa? Se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se tie ĉi vivis
kaj laboris miaj gepatroj, se tie ĉi sin trovas la tomboj de
miaj avoj kaj praavoj, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas
el produktaĵoj de tiu ĉi lando, — ĉu estas juste, ke oni min
nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo sen
patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion aŭ parolas alian
lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton?
332
Homaranismo. 1906. — N-ro 7
Ĉu oni povas nei, ke laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj
havas egalajn rajtojn pri la lando de ilia naskiĝo tiel same,
kiel ĉiuj infanoj havas egalajn rajtojn pri sia patrino, kaj ĉia
alia parolado estas barbaraĵo, kiu nin ne indignigas nur tial,
ke ni ne pensas pri tio ĉi?
Se ekzemple iu franco aŭ hispano ne komprenus la principon de la sengenteco de la tero, mi ne mirus: ili tiel kutimiĝis vidi ĉirkaŭ si ĉiam nur samgentanojn, aŭdi nur unu lingvon,
ke estus tute pardoneble, se ili profunde kredus, ke lando kaj
lingvo kaj religio estas identaj; sed kiu loĝas en lando, en
kiu kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo, tiu ne
povas dubi pri la sole vera principo de la intergenta moralo.
Kaj se ni eĉ ne volas jam pensi pri moralo kaj justeco
absoluta, al kiu ni ankoraŭ ne alkutimiĝis kaj kiu tial sonas
en niaj oreloj nekompreneble kaj barbare, se ni volas ĉion
juĝi nur laŭ niaj kutimoj, tiam ni ja ankaŭ devas ellabori
en ni respondon al la sekvanta demando: se ĉiu loko de la
tero devas aparteni al unu gento, tiam al kiu gento ĝi devas
aparteni? Ĉu al tiu gento, kiu antaŭe posedis la landon?
En tia okazo cent milionoj da kulturaj amerikanoj estas fremduloj en sia hejmo, homoj sen patrujo, ĉar ankoraŭ antaŭ kelkaj
jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko. Ĉu al tiu gento,
kiu nun posedas la landon? En tia okazo en ĉiuj gubernioj
de la okcidenta Rusujo ĉiuj urboj (krom Varsovio) devas aparteni al la hebreoj, kaj ĉiuj nehebreoj devas esti rigardataj tie
kiel fremduloj, kiel homoj sen patrujo. Kiel do decidi tiun ĉi
komplikitan demandon? Ho ve, ĉiu decidas ĝin nur tiel, kiel
estas oportune por li. Ekzemple, rusaj „patriotoj“ diras, ke
la tuta „rusa“ regno tute nature devas aparteni nur al la
„rusoj“; pola patrioto diras, ke en „Polujo“ ĉiuj devas esti
poloj, sed tiuj samaj poloj indignas, kiam en alia lando oni
postulas, ke ili estu ne-poloj; hebreaj patriotoj diras, ke en
siaj landoj de naskiĝo ili devas esti plenrajtaj regnanoj kaj
tamen en Palestino iam devas mastrumi nur la hebreoj … k.t.p.
Ĉu vi ne vidas, kiel sensencaj kaj senmoralaj^ estas tiuj barbar-tempaj kaj dumezurilaj politikaj principoj ? Ĉu vi ne vidas, ke
ili ne sole estas krimo kontraŭ la pura moralo, sed ankaŭ
konstanta kaŭzo de neniam finiĝontaj intergentaj konfliktoj?
Ĉu vi ne vidas, ke la sola morale justa kaj praktike paciga
intergenta principo devas esti „plena sendependeco de ĉiu
lando de la religio kaj lingvo de ĝiaj loĝantoj?“ Ĉu vi ne
komprenas, ke tiu ĉi principo estas atingebla nur tiam, kiam
malaperos la barbartempa kutimo nomi landon per la nomo
de unu el la gentoj, kiuj en ĝi loĝas?
333
III. Traktaĵoj
5) Estas strange, ke la bonega esperantisto s-ro D., kiu
sendube multajn fojojn rebatadis la riproĉon, kiun la rutinuloj
faras kontraŭ la ideo de lingvo internacia, nun mem faras
ĝuste tiun saman blinde rutinan riproĉon kontraŭ la homaranismo! „La homaranismo estas kontraŭnacia kaj kontraŭreligia!! u
Kia senatenta supraĵa prijuĝo! La homaranismo, kies unu el
la plej ĉefaj dogmoj estas batalado por la plena rajto de ekzistado de ĉiuj lingvoj kaj dialektoj, t. e. de ĉiuj nacioj kaj
nacietoj, — la homaranismo, kiu ĉian englutemecon de nacioj
kaj lingvoj fortaj kontraŭ nacioj kaj lingvoj malfortaj nomas
„barbareco“, kontraŭ kiu la batalado estas unu el la ĉefaj
celoj de la kreiĝo de la homaranismo, — tiu homaranismo
estas kontraŭnacia! Per kio la homaranismo batalas kontraŭ
la ekzistantaj lingvoj? Ĝi ja ne sole permesas al ĉiu uzi
sian lingvon aŭ dialekton, sed ĝi eĉ rekte, per speciala kaj
klara dogmo, postulas tiun ĉi rajton por ĉiu homo. La homaranismo ja nur postulas, ke sian lingvon ĉiu uzu nur por si
kaj ne altrudu ĝin al aliaj personoj. Tiel same kiel regna
justeco neniam intencas tuŝi la sanktecon de la internaj familiaj
rilatoj, sed nur zorgas pri tio, ke la familiaj aferoj restu limigitaj en domo kaj unu familio ne altrudu siajn dezirojn al
aliaj familioj, tiel same la homaranismo absolute ne intencas
batali kontraŭ la interna vivo de la gentoj, sed ĝi batalas nur
kontraŭ la maljusta regado de unu patruja gento kontraŭ la
aliaj. Kulpigi la homaranismon pri kontraŭnacieco estas ja
ripeti la vortojn de diversaj „vere rusaj“ homoj, kiuj diras,
ke konstitucio estas malamiko de libereco, ĉar … ĝi malpermesas al unuj regnanoj libere premadi la aliajn regnanojn!
La homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. estas kontraŭreligia! Kiun la homaranismo detiras de la religio? Ĉu la
homojn blinde kredantajn? Sed tiuj ja ne akceptos la homaranismon. Ĉu la homojn libere pensantajn? Sed tiuj ja de longe
defalis de la religio, kaj la homaranismo, kontraŭe, celas
altiri ilin al la religio! La homaranismo, kiu varbos siajn
adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado, estas
ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj. La
eklezio forigis ilin de la vera Dio — la homaranismo ilin
rekondukis al Li. La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj „ordonoj de Dio“, pri diversaj elpensitaj „sanktaj
veroj“, kaj kiam ilia prudento kontraŭ tio ĉi ekprotestis, ili
devis tute defali de ĉia religio, kaj multaj el ili sentas sin
tre malfeliĉaj. Ili volas iafoje turni sian koron al la nekonata
Mistera Forto de la mondo, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar
la nomon de Dio abomenigis al ili la falsa eklezia ideo pri Li,
334
Homaranismo. 1906. — N-ro 7
ili volus iri en preĝejon, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar ĝi
estus hipokritaĵo de ilia flanko; ili volus legi la Biblion, Evan-gelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn, sed
pro la karaktero de tiuj libroj ili ne povas tion ĉi fari sen
hipokriteco; ili volus partopreni en iaj religiaj moroj, kiuj de
la infanaj jaroj havas por ili multe da ĉarmo, — sed tio ĉi
estus hipokritaĵo; per festoj kaj aliaj eksteraĵoj ili volus enporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj infanoj, sed
tio ĉi estus hipokritaĵo … La homaranismo redonas al ili,
almenaŭ parte, tion, kion ili perdis. Ĝi diras al ili: vi povas
direkti viajn pensojn al la Mistera Forto, se vi nur ne parolas
pri ĝi en senco eklezia kaj kontraŭa al via scio kaj konvinkoj;
vi povas legi la grandajn librojn de la instruistoj de la homaro,
se vi nur memoros ĉiam, ke ili estas verkoj ne de Dio, sed de
homoj, kaj se vi memoros, ke paralele kun grandaj perloj de
filozofio kaj etiko tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj;
vi povas partopreni mem kaj partoprenigi viajn infanojn en
diversaj religiaj festoj kaj moroj, se vi evitos en ili ĉian
mensogon kaj hipokritecon, ĉion, kio estas kontraŭ viaj konvinkoj kaj kredo, kaj partoprenados en ili simple nur kiel en
tradiciaj moroj de via gento …
Kaj tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la
blinde kredantajn, sed kontraŭe, realproksimigas al la religio
tiujn, kiuj perdis ĉian religion, — tiu ĉi homaranismo estas
kontraŭreligia! Ni volas ne pereigi la religion, sed savi ĝin
de la senduba pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter
la prudento kaj eklezio.
Oni devas memori, ke la homaranismo tute ne volas anstataŭigi la ekzistantajn religiojn kaj templojn per iaj aliaj,
ĝi volas nur krom la ekzistantaj kaj paralele kun ili fondi
ankaŭ festojn, morojn kaj templojn neŭtralehomajn. Estas
vero, ke iom post iom (eble post tre longa tempo) la festoj
kaj moroj neŭtralehomaj paligados kaj elpuŝados la morojn
gentajn, kaj la malaperantaj, ĉiam malpli kaj malpli ŝatataj
religioj cedos iom post iom sian lokon al unu neŭtralehoma
kaj sincere kaj senhipokrite kredata religio; sed ĉu de tio ĉi
ion perdos la religia ideo?
Vin, s-ro D., pri kiu mi scias, ke vi estas homo sincere
kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio,
— vin mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda
morala Forto, kiun vi nomas „Dio“ kaj demandi Lin, ĉu li
preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial mal-amadu sin reciproke kaj ĉiu diru, ke nur lia religio estas la
vera, aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiuj
335
III. Traktaĵoj
religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj
ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus? Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam
batalu kontraŭ la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus
la duan, tiam … ne batalu por ni (ĉar mi komprenas, ke
kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari, almenaŭ nun), sed almenaŭ
ne batalu kontraŭ ni, ĉar, batalante kontraŭ ni, vi batalos
kontraŭ la volo de Tiu, al kiu vi ĉiam sincere kaj honeste
servis. Homarano 1 .