Libro VII. — Interkonsilo

Savaj konsiloj de Bartek, nomata Pruso • Soldata voĉo de Macjek Baptisto • Publika voĉo de sinjoro Buĥman • Jankjel konsilas al konkordo, kiun Fendilo tratranĉas • De Gervazo parolado, el kiu montriĝas grandaj efikoj de sejma elokventeco • Protesto de maljuna Macjek • Subita alveno de milita sukurso rompas la interkonsilon • Hejse, kontraŭ Soplicoj!


Vice, Bartek sendito sian vorton diris

Ĉar li ofte per ŝipo en Prusujon iris,

Tial de samgentanoj li Pruso nomatis,

Laŭŝerce, ĉar li prusojn malamis, kaj ŝatis

Nur priparoli. Homo, progresinta aĝe,

Kiu multe da mondo vizitis vojaĝe,

De gazetoj leganto, politik’-konscia,

Povis multe klarigi per konsilo sia.

Li tiel finis:

«Tio estas help’ ne vanta,

Sinjor’ Mateo, mia frato, bonfaranta ¬10

Patro kvazaŭ de ĉiuj ni. Mi al francaro

Fidus milite, kiel al atutoj-kvaro:

Nacio militema; post Koscjuŝko nia

Ne estis en la mondo militist’ genia,

Kiel imperiestro, granda Bonaparto.

Mi memoras de francoj transiron de Varto[1];

Mi estis eksterlande, pro komerco mia

Kun urbo Gdansk[2], en mila-okcent-sesa jaro;

En land’ Poznanja loĝas mia parencaro,

Kiun mi vizitiris; do kun Pan Jozefo ¬20

Grabovski[3], li nun estas regimenta ĉefo,

Kaj tiam en vilaĝo vivis oportune

Ĉe Objezjeĵe, ambaŭ ni ĉasadis kune.

En Grand-Polujo estis paco; famo kura

Venis, foje subite pri batal’ terura.

Kuriere leteron alsendis Todven-o:

Grabovski, ĝin leginte, kriis: „Jena! Jeno! [4]

Prusoj — kape batitaj, gajnita batalo!“

Mi tuj, por danki Dion, saltis de ĉevalo

Kaj genuiĝis… Urbon ambaŭ ni post tio ¬30

Veturinte, ŝajnigas scii pri nenio;

Kaj jen ni vidas: ĉiuj Landratoj, Hofratoj, [5]

Komisarioj, ĉiuj similaj hundfratoj,

Salutas nin malalte; ĉiu tremas, palas,

Laŭ prusa blato, kiu sur brogaĵon falas.

Ni ridas, frotas manojn kaj humile petas

Novaĵojn: kion oni pri Jena ripetas?

Ili ektimis, miras, ke ni jam eksciis

Pri malvenko kaj aĥ-herr-gott-o-vee! [6] kriis,

Mallevis nazojn, kuras domen, for el tie… ¬40

Konfuzo, interpuŝo! polaj vojoj ĉie

Pleniĝis; forkurantoj svarmas formikare,

Tiras siajn vagenojn, ĉe ni populare

Nomatajn veturiloj; geprusoj kun vestoj,

Kun pipoj, kafokruĉoj, plumlitoj kaj kestoj

Forkuras. Ni mallaŭte faras konsiliĝon:

Sur ĉevalojn! konfuzi prusan retiriĝon!

Hej! Landratojn nukbati, Hofratojn ripŝiri,

Kaj Herrojn oficirojn je harcopfoj [7] tiri!

Generalo Dombrovski venis Poznanion: ¬50

Imperiestr’ ordonis la insurekcion!

Dum semajno prusaĉojn leviĝo popola

Balais, ke ne restis eĉ nur unu sola!

Se tiel lerte, vigle, turniĝus litvanoj,

Por regali moskvulojn per tiaj ŝvitbanoj!

Nu, Mateo? Se Moskvo kverelas malsprite

Kun Bonaparte: tiu ne ŝercas milite:

Plej granda mondheroo! sennombra armeo!

He, kion pensas patro, Reĝeto, Mateo?»

Li finis. Ĉiuj tiam verdikton atendis ¬60

De Mate’. Li eĉ kapon ne movis, etendis

Nur manon kaj ĉe-flankon ekbatis: laŭ vido

Li serĉis sabron. (Ekde Pollando-divido

Jam sabron li ne portis, sed ĉe rememoro

de Moskvo, manon metis, laŭ malnova moro,

Ĉe flanko: kvazaŭ «vergon» li kaptus batale;

Do oni lin Ĉe-flanko nomis ĝenerale.)

Li levis kapon: ĉie ekregis silento;

Tamen Mateo, malgraŭ komuna atento,

Ree mallevis kapon kaj brovojn kuntiris. ¬70

Fine li aŭdiĝante, ĉiun vorton diris

Malrapide kaj kapon balancis laŭ senco:

«Silentu! la novaĵo el kie devenas?

Kiel proksime francoj? ĉefkomandon tenas…?

Ĉu, kie, kial iĝis militokomenco?

Kie tramarŝos francoj? Kun kia potenco?

Arme’-specoj? scianto parolu pri jeno!»

Silente sin rigardis vice la kunveno.

«Mi, diris Prus’, konsilus la pastron atendi,

Vermon, de li devenas ĉi tiu novaĵo; ¬80

Dume certajn spionojn al la limo sendi,

Kaj mallaŭte armiĝi en la ĉirkaŭaĵo,

Kaj dume tut-aferon singardeme gvidi,

Por neniel al Moskvo intencojn perfidi…»

«Atendi? sendi? mendi?» dua Macjek krie

Interrompis, baptita Aspergist’ alie,

Laŭ bastonego, kiun li kunportis ĉie

Kaj nomis aspergilo. Tiun li starigis

Antaŭ si, ambaŭ manojn sur globo pendigis.

Manapogis mentonon: «Prokrasti! veturi!

Konsiliĝi! Hem, trem, brem kaj poste forkuri! ¬90

En Prusuj’ mi ne estis; prudento tiela

Bona por prusoj, mia prudento — nobela.

Do mi scias: por bati — kaptu aspergilon,

Kaj por morti — alvoku de pastro konsilon!

Mi vivu, batu! Pastron? kvazaŭ ni — bubaro?

Por kio Verm’? Antaŭen! ni estu vermaro,

Mordu Moskvon! Spionoj? Hem, trem, brdem, por klaĉoj?

Tio pruvas — ke estas vi maljunulaĉoj,

Tut-netaŭgaj! He, fratoj! ĉashundo — postflaru,

La Bernardino — kvestu! mi — aspergon faru! ¬100

Aspergi!» — Bastonegon sian li svingetis,

Kaj kriantar’: «Aspergi! aspergi!» ripetis.

Baptist’-partion prenis Bartek, la Razilo,

Laŭ tre maldika sabro, kaj Mate’, Verŝilo,

Laŭ apogtub’, el kies vastgorĝo facile

Dekdu kuglojn ŝprucigis li, kvazaŭ verŝile.

«Vivu Baptisto!» kriis ambaŭ. Prus’ dum tio

Ekparolis, sed ĉesis pro rido kaj krio.

Oni kriis: «For! prusoj, timuloj, for paŝu!

En Bernandan kapuĉon timulo sin kaŝu!» ¬110

Tiam Mate’ maljuna ree kapon levis,

Do bruparoloj ree mallaŭtiĝi devis:

«Ne moku Vermon; konas mi pastraĉ’-ruzulon;

Ol vi, pli grangan nukson ĉi vermet’ mordetis.

Nur foje mi lin vidis: mi rigardon ĵetis

Kaj rekonis birdeton; li turnis okulon,

Time, ke mi konfesprenos lin pro io;

Sed — afero ne mia, longa historio!

Li ne venos, do vane voki kapuĉulon

Se de tiu ĉi venis tuta novaĵeto, ¬120

Kion ĝi celas? estas diablo pastreto!

Se, krom tiu novaĵo, vi scias nenion,

Do kial vi alvenis kaj volante kion?»

«Militon!» kriis oni — «Kian?» — «Kun la caro,

Militon kun moskvuloj! Kontraŭ moskvularo!»

Pruso vokis kaj voĉon pli alte levis,

Kapoklinis, ĝis fine aŭskulton ricevis,

Parte per voĉo alta, kriema akiris.

«Mi volas bapti! bruston frapante li diris;

Kvankam sen aspergilo, per ŝipstango mia, ¬130

De mi ricevis bapton prusoj-kvar’ ebria,

Volinta min dronigi, ĵeti en Pregelon».[8]

«Bravul’! diris Baptist’, bone aspergis felon!»

«Sed dolĉa Jezu! oni havu la konscion,

Kie batali? kial? homoj sciu tion,

— Vokis Prus’ — ĉu popolo volos kune iri?

Kien iri? ni tion eĉ ne scias diri.

Fratoj, nobelaj moŝtoj! ni agu prudente!

Ni faru ĉion plane, bonorde, konsente!

Por militi: ni ligu konfederacion[9], ¬140

Sub ies estrbastono; kie fari tion?

En Grand-Polujo vidis ni la retiriĝon

Prusan, do ni sekrete faris konsiliĝon,

Armis nin kaj preparis kampular’-leviĝon;

Prete, ni de Dombrovski ordonon ricevis:

„Sur ĉevalon!“ kaj ĉiuj samtempe sin levis!»

«Mi petas voĉon! vokis Klecka Rajtigito,

En germana[10] vestaĵo, homo juna, bela,

Nome Buĥman, sed polo, Poluja naskito;

Ne certe, ĉu devene li estis nobela; ¬150

Oni lin ne demandis, en ĉiu rilato

Estimante: li servis ĉe litva magnato,

Estis bonpatrioto kaj plena de scio;

El fremdlibroj lerninte pri ekonomio,

Bienojn administris li orde, kun plano;

Pri politik’ prudente konkludis Buĥmano,

Belskribis, fluparolis, lerte argumentis,

Do kiam li komencis, ĉiuj eksilentis.

«Mi petas voĉon!» diris li, kraĉotusinte,

Kliniĝis kaj eksonis per vortoj beltinte: ¬160

Preopinantoj[11] miaj tuŝis elokvente

Ĉiujn decidajn punktojn, kaj, ĉefamomente,

Diskuton sur pli altan levis pozicion;

Do en unu fajrujon mi kunprenu ĉion:

Trafe ĵetitajn pensojn, gravajn argumente,

Ke kontraŭopinioj kuniĝu konsente.

Du partojn en diskuto tuta mi ekvidis

Kaj mi sekvos partigon, kiel vi dividis.

Unue: kial devas leviĝi la lando?

Kiasence? jen viva unua demando; ¬170

Dua koncernas regon kaj revolucion.

Divido — trafa; prenus mi inverse tion.

Ni esencon de rego komprenu unue,

El ĝi leviĝocelon mi deduktos plue.

Pri rego, se okule homar’-historion

Mi trakuras, do tiam mi perceptas kion?

En arbaroj sovaĝe vagas homgenero.

Kaj ĝin kolektas, ligas komuna danĝero,

Pripenso de defendo; jen konsilapero.

Ĉiu parton de propra liberec’ demetas ¬180

Por bon’ komuna: tiel statuto jam pretas;

El ĝi elfluas, kiel el fonto torento,

Ĉiuj leĝoj: formiĝas rego per konsento,

Neniel devenante el la volo Dia;

Do regecon apogas kontrakto socia,

Rego-divido estas nur sekva momento…»

«Kaj jen estas kontrakto! [12] Minska aŭ Kijova?

Diris Mate’ maljuna — Babin-rego nova! [13]

Sinjor’ Buĥman, ĉu caron al ni trudis Dio

Aŭ diablo, neniu kverelos pro tio; ¬190

Vi diru, kiel caron forigu nacio».

«Jen, kriis Aspergisto, malfacil’ en kio!

Se mi ekzemple povus salti pli facile

Al tron’, kaj plaŭd! surŝpruci caron aspergile,

Tiam li ne revenus sur Kijova trakto[14],

Nek sur Minska, nek ia Buĥmana kontrakto;

Nek lin pop’ diapove, nek mem Belzebubo

Revivigus… Aspergas ĉiu brava bubo!

Sinjor’ Buĥman, vi moŝto, elokventon havas,

Sed elokvento — ŝum, drum[15]: kaj aspergo gravas».

«Jes, jes!» manojn frotante, Bartek la Razilo, ¬200

De Baptisto al Macjek kuris laŭ teksilo-

Boben’, el unu flank’ al dua: «Nur kun vergo

Vi Macjek’, kaj vi Macjek’, kun il’ de aspergo,

Konsentu, kaj je Dio, vere, moskvan bandon

Ni splitigos; mi iros sub Vergo-komandon».

«Komand’, diris Baptisto, bona por parado;

Ĉe ni estis komando en Kovna brigado,

Tre konciza: Timigu, ne timu; atingu

Per bato, mem evitu baton; dense svingu

Ŝaĥ, maĥ!» [16] — Razilo pepis: «Bona regularo! ¬210

Kial skribi, difekti inkon? — En ĉi loko

Nun ligi konfederon volas nobelaro?

Marŝalo — nia Macjek’, estrbastono — vergo!»

«Vivu, kriis Baptisto, surpreĝeja Koko!»

Oni respondis: «Vivu majstroj de aspergo!»

Meze mallaŭtigate, flanke bruis krioj:

Konsilo dispartiĝis, estis du partioj.

Buĥman kriis: «Konsenton ne laŭdi, jen mia

Sistemo!» — «Ne permesas mi!» kriis alia.

En angul’ oni jesas. Fine voĉo tuba ¬220

Aŭdiĝis de veninta nobelo Skoluba:

«He sinjoroj Dobĵinaj! kion vi komencas?

Nin senigi de nia rajto vi intencas?

Invitante el nia nobelar’-ejeto,

(Invitis nin Ŝlosisto Fendulo Moŝteto)

Oni diris, aferoj estos okazontaj,

Ne Dobĵinon, sed tutan distrikton tuŝontaj,

Tutnobelaron; ankaŭ Vermo murmuretis,

Kvankam neniam finis, ĉiam balbutetis,

Malklare parolante — Fine de aferoj. ¬230

Ni kunvenis, najbarojn vokis kurieroj:

Ĉeestas jen ĉi tie, krom Dobĵinaj viaj,

Ĉirkaŭ ducent diversaj nobeloj aliaj;

Do ĉiuj ni konsilu! Se baston’ marŝala

Necesas, ĉiuj voĉu, ĉiu voĉ’ — egala.

Vivu egalo!»

Tiam du Terajeviĉoj,

Same kvar Stipulkovski-j kaj tri Mickjeviĉoj

Krias: «Vivu egalo!» kiel li proponas.

Buĥman vokis: «Konsento estos finpereo!»

La Aspergisto kriis: «Ni vin ne bezonas: ¬240

Vivu nia marŝalo, Mateoj-Mateo!

Prezidu!» — «Ni invitas!» krias Dobĵinanoj:

«Ni ne permesas!» vokas aliaj litvanoj.

Amas’ disiĝas, en du grupojn sin kolektas

Kaj kapojn al du flankoj kriante direktas,

Tiuj: «Ni ne permesas!» — ĉi tiuj: «Ni petas!»

Maljuna Macjek’ sidas meze kaj kvietas,

Kaj sola lia kapo tute ne moviĝis.

Kontraŭ li la Baptisto staris, man-pendiĝis

Sur bastoneg’, kaj kapon, sur glob’ apogitan, ¬250

Turnis, kiel kukurbon, sur stango fiksitan,

Alterne sin antaŭen, posten balancante,

Kaj senĉese: «Aspergi, aspergi!» kriante.

Razileto laŭlonge ĉambron paŝ-mezuris,

De benko Aspergista al Matea kuris.

Kaj Verŝilo laŭlarĝe la ĉambron trairis,

De Dobĵinaj al fremdaj, ŝajne pacinspiris;

Unu vokadis: «Razi!» — dua: «Verŝi!» tentis.

Macjek’ jam ekkoleris laŭ vid’, sed silentis.

Post kvaronhora bruo, en amas’ krianta, ¬260

Super kapojn elsaltis kolono brilanta:

Tio estis longega rapir’, kun larĝeco

De manstreĉo kaj ambaŭflanke kun tranĉeco.

Laŭvide glav’ teŭtona, Nürnberg-ŝtal’ forĝita:

Ĉiuj silentrigardis. Kiu glavon tenis?

Ne vidiĝis, sed oni tion divenis:

Jen Fendil’! kaj leviĝis laŭt-krio subita:

«Vivu Fendilo! Vivu Sabruloj-juvelo,

Duonkapro, Moŝteto, Rembajlo nobelo!»

Baldaŭ Gervazo (estis li), trapremiĝinte ¬270

En mezon, kaj ĉirkaŭe per fendil’ fulminte,

Klinis ĝian akraĵon suben kaj salute

Al Macjek’ diris: «Vergon salutas Fendilo.

Fratnobelar’ Dobĵina! kial por konsilo

Mi vin arigis, diros mi, neniel tute,

Kion fari; decidu, kiel vi deziras.

Delonge famo inter nobelejoj iras,

Ke grand-aĵoj okazos en mond-historio;

Pastro Robak parolis, vi scias pri kio?»

— «Ni scias!» oni kriis — «Bone. Laŭ regulo, ¬280

Sufiĉas, ke du vortojn ekaŭdu saĝulo;

Vere?» li diris — «Vere!» — «Estro de francaro,

Diris Ŝlosist’, almarŝas ĉi tien kaj caro;

Do milit’: car’ kun estro, kaj reĝo kun reĝo

Kapbatiĝos, jen estas de monarĥoj leĝo.

Kaj ni kviete sidos? Se grandul’ alian

Sufokos, ni sufoku etajn, ĉiu sian.

Ĉiuj supre, malsupre, ni interbatalos

Kaj hakos: tiam tuta kanajlaro falos

Kaj feliĉo florigos Respublikon nian. ¬290

Ĉu vere?» — «Vere, kvazaŭ el libro legite!»

«Vere, diris Baptisto, aspergu kaj kvite!»

«Ni ĉiam razi pretas», aŭdiĝis Razilo.

«Nur konsentiĝu, petas afable Verŝilo,

Baptisto kaj Mateo’! kiu — komandulo?»

Sed Buĥman interrompis: «Konsentu stultulo!

Diskuto por publika afer’, jen utilo.

Silenton!» — «Ni aŭskultas» — «Gajne por decido,

Ŝlosisto opinias laŭ nova punktvido».

«Jes, ekvokis Ŝlosisto, laŭ mia regulo, ¬300

Pri granda aĵo pensi devas granda ulo:

Imperiestro, reĝo, senat’, deputatoj.

Tielaĵoj fariĝas en Krakov’ konvene,

Moŝtet’, aŭ en Varŝavo, ne ĉi tie, fratoj;

Konfeder-aktojn oni ne skribas kamene

Per kret’, ne sur viciniŝip’, sed pergamene.

Por skribi aktojn estas en Poluj’ skribuloj[17]

Kronaj kaj litvaj: tiel faris antaŭuloj.

Mia afero — fendi» — «Plaŭdaspergi plene»,

Aldonis Aspergisto — «Kaj fari pikadon», ¬310

Kriis Bartek Aleno, elpreninte spadon.

«Ĉiujn, finis Ŝlosisto, mi ateste prenas,

Ĉu Vermo ne parolis: antaŭ ol litvanojn

Vizitos Napoleon’, purigu kabanojn

De balaaĵo? Ĉiuj aŭdis, ĉu komprenas?

En distrikt’ — balaaĵo? Kiu ’as malica

Mortigint’ de bravulo? Farinte rabaĵon,

Kiu de heredulo forŝiras restaĵon?

Kiu li? Ĉu mi diru?» — «Fripono Soplica!»

Interrompis Verŝilo — «Premegant’ ofica!» ¬320

Pepis Razil’. — Baptisto: «Svingi aspergilon!»

Buĥman: «Se li perfidis iru pendigilon!»

«Hejse!» ekkriis ĉiuj, «hej, kontraŭ Soplica!»

Sed Juĝiston kuraĝe Pruso ekdefendis

Kaj al nobeloj brakojn levitajn etendis:

«Sinjoroj fratoj! vee! je vundoj de Kristo!

Ĉu obsedita estas vi, sinjor’ Ŝlosisto?

Se li frenezan fraton havas, ekzilaton

Ĉu tial oni punu la senkulpan fraton?

Jen kristane! En tio serĉu intrigaron ¬330

De Grafo… Ke Juĝisto premas nobelaron,

Ne vere! kiel estas? Vi mem sen neceso,

Lin provokas; li serĉas pacon kaj punaĵon

Pagante, li forcedas eĉ sian propraĵon.

Se Juĝisto kun Grafo estas en proceso,

Riĉuloj interŝiru: ĉu nia afero?

Juĝist’ — tiran’! Unua lia malpermeso:

Kampuloj ne kliniĝu antaŭ li ĝis tero,

Ĉar tio estas peko laŭ li — Li afable

Kampulojn, mem mi vidis, sidigas ĉetable; ¬340

Pagas vilaĝ’-impostojn: ne laŭ Klecka moro,

Kie germane regas moŝt’ Buĥman sinjoro.

Juĝist’ — perfida! Kune, de infim’[18] ni estis:

Honesta ido, sama ĝis hodiaŭ restis;

Polujon amas, polajn morojn li deziras

Konservi; moskvaj moroj al li ne ĝisiras.

El Prusuj’ revenante lavi germanaĵon,

Mi kuras Soplicovon, kvazaŭ kernpolaĵon:

Sattrinki kaj satspiri Patrujon! — Je Dio!

Mi — frat’ Dobĵina via, sed zorgas pri tio, ¬350

Ke al Juĝist’, neniu faru maljustaĵon!

Gran-Polujo[19] ne konas, fratoj, tian ordon:

Agrable rememori — spiriton! konkordon!

Per bagatel’, neniu konfuzis konsilon».

Ŝlosist’ «Ne bagatelo! fripon’! — pendigilon!»

Bruo kreskis. Ĵus Jankjel aŭskulton atingis;

Li stariĝis sur benko, super kapojn svingis

Barbon kiel pajlfasko, pendantan ĝis zono,

Per dekstra man’ deprenis li sian vulpĉapon

Per maldekstra jarmulkon[20] alprenas sur kapon, ¬360

Post zon’ maldekstran metis, pasis al propono,

Per kolpak’ salutante malalte laŭ vico:

«Nu, sinjoroj Dobĵinaj! mi, judaĉo tia,

Nek frato, nek svatano estas de Soplico,

Tre ŝatinda sinjoro, bona, estro mia;

Estimon al Dobĵinaj Bartkoj, Mackoj! karaj

Kiel bonaj najbaroj, sinjoroj bonfaraj.

Malbone, se vi volas fari superforton

Al Juĝisto; ĉar povas batiĝon, batmorton

Tio kaŭzi — kaj spravnik? asesor?… arestas. ¬370

Ĉe Soplico, vilaĝe, soldataro estas

Jegroj[21] Asesor’ — dome: li fajfsignon faras,

Ili venas, intence kvazaŭ tie staras,

Kio sekvos? — Se moŝtoj atendas je franco,

La franco — malproksime, granda vojdistanco.

Mi — judo, pri militoj ne scias, sed vidis

En Bjelica[22] judetojn, kiuj lime sidis;

Aŭdiĝas: francoj — apud Łososna[23] rivero,

Kaj milit’ — en printempo, se estos en vero.

Nu, mi diras; Soplica dom’ — ne butiketo ¬380

Disprenebla, kaŝebla en veturileto.

Biendom’ ĝis printempo staros, ne veturos,

Juĝisto — ne farmanta judet’, ne forkuros:

Oni lin en printempo trovos kun facilo.

Nun disiru, kaj laŭta ne estu babilo

Pri tiu, kiu estis tuta historio!

Al favoraj nobeloj mi havas nun peton:

Mia Sjora malgrandan vindis Jankjeleton,

Do mi regalas ĉiujn, grand-muzik’ ĉe tio!

Fajfiloj, violonoj, bas’, formas kapelon: ¬390

Moŝt’ Macjek maljunan ŝatas trinkmielon,

Novan mazurkon: havas mi novajn mazurkojn,

Kaj mi instruis kanti fajn miajn baĥurkojn»[24].

De komune ŝatata Jankjel elokvento

Trafis korojn. Leviĝis ĝojkria konsento;

Bru’ aplaŭda eĉ antaŭ la domon elkuris:

Kiam Gervaz’ Jankjelon per fendil’ mezuris.

Judo saltis amason. «For! kriis Ŝlosisto,

Fingrojn jud’ inter pordon ne puŝu! afero

Ne via! — Prus’, moŝteto! ĉar vi de Juĝisto ¬400

Kelk mizerajn vicinojn[2:17] havas sur rivero,

Vi lin ŝirmas? pri via patro forgesante?

Horeŝkajn dudek ŝipojn al Prusuj’ konstante

Li flosis, do riĉiĝis kaj li kaj infanoj

Kaj ĉiuj ĉeestantaj moŝtoj Dobĵinanoj.

Ĉiu aĝul’ memoras kaj aŭdis junulo:

Tablestro ĉies patro estis, bonfarulo!

Kiu en Pinsk-bienoj havis plenrajtecon?

Dobĵinski! — Kalkulistoj? same! — Marŝalecon[26]

De bufed’ al neniu alia li fidis, ¬410

Nur al Dobĵinski-j; ĉie Dobĵinski-jn vi vidis!

Li protektis dobĵinajn procesojn laŭ leĝo,

Por vi favoran panon klopodis ĉe reĝo,

Infanojn po sesdekoj lokis en konvikto[27]

Ĉe Piaroj, je sia kosto, vesto, vikto;

Plenaĝulojn promovis[28] li per kosto sia.

Kaj pro kio? ĉar estis li najbaro via!

Hodiaŭ vi Soplican tuŝas limostrion;

Kion bonan li faris al vi?»

— «Tutnenion!

Vokis Verŝil’, ĉar li el nobelet’ devenas! ¬420

Nun plenbloviĝas, phu, phu, nazon alte tenas!

Mi lin al edzofesto petis de filino

Kaj trinkigis; li diris: ne trinkas sen fino

Mi, kiel vi nobeloj, funele! — Magnata

Pupet’, el marimonta[29] farun’ delikata!

Ne trinkis; ni en gorĝon verŝas, do li krie:

Perfort’! Nu, el Verŝilo, mi enverŝos plie».

Baptisto kriis: «Mi lin aspergos, trompulon,

Por mia filo, kiu estis saĝa ido,

Nun stultiĝis, nomata estas Sak’[30], bovido, ¬430

Kaj kaŭze de Juĝisto iĝis li stultulo.

Mi diris: Soplicovon vi vagas pro kio?

Se mi vin tie kaptos, do gardu vin Dio!

Li al Zonjo ŝteliĝas ree tra l’ kanabo:

Mi kaptis lin kaj ŝiris je orel’ dolore;

Kaj li ploras, ploregas, kiel eta knabo:

Patro, mortigu, iros mi, li ĝemas plore —

Kial? — li diras: Zonjon mi amas kaj ŝatas

Eĉ iom ŝin rigardi! Do mi lin kompatas

Kaj al Juĝisto: donu al Sako Zofion. ¬440

Li diras: tro malgranda atendu jartrion,

Kiel ŝi mem ekvolos. Fripon’, jam ŝin svatas

Al iu; mi al tiu edzofesto venos,

Per aspergil’ al ili edzoliton benos».

«Kaj ĉi kanajlo, vokas Ŝlosisto, regadu

Kaj sinjorojn, pli bonajn ol li, ruinadu?

Kaj Horeŝkoj-memoro, nom’ pereos fine!

Kie dankem’ en mondo? forestas Dobĵine!

Fratoj batalon volas vi kune kun car’ multpova,

Kaj vi timas militon kun dom’ Soplicova? ¬450

Timas turon! Ĉu iun mi al raboj sendas?

Dio gardu! Ne, fratoj! mi leĝon defendas;

Graf’ ja gajnis, obtenis dekretojn, atendas

Nur ilian ekzekvon[31] Laŭ malnovaj moroj

La dekreton plenumis nobeloj sinjoroj

Kaj precipe Dobĵinski-j, do iĝis famuloj

En Litvo. Ja tutsole Dobĵinaj bravuloj

Batalis, ĉe invado Minska, kun moskvuloj,

Kiujn algvidis rusa ĉefo Vojniloviĉ,

Kun fripono, amiko, Volk el Logomoviĉ. ¬460

Vi memoras: ni prenis Volk en arestejon

Kaj kondukis pendigi sur trab’, en garbejon,

Kiel kampul’-tiranon, serviston de caro;

Sed Volkon ekkompatis stulta kampularo!

(Mi lin ankoraŭ rosti sur fendilo volas.)

Pri multaj grand-invadoj mi eĉ ne parolas,

El kiuj ni nobele-konvene eliris,

Profiton, ĝeneralan aplaŭdon akiris!

Kaj hodiaŭ? Najbaro Grafo vane penas

Fini sian proceson, dekretojn obtenas: ¬470

Neniu volas helpi al orf’ mizerulo!

De Tablestro, nutrinta milojn, heredulo

Jam ne havas amikojn, krom Ŝlosist’ kastela

Kaj jen ĉi tiu mia fendilo fidela!»

«Kaj aspergilon! diris Baptist’. Gervazeto,

Mi — kun vi, dum en mano plaŭdos plaŭdileto.

Du estas du! Je Dio! Gervazo, vi brave

Sabras, do mi aspergos kaj vi hakos glave:

Kaj tiel: ŝaĥ, maĥ, plusk, plask1[32] anstataŭ babilo!»

«Vi Bartkon ne forpelos, diris la Razilo: ¬480

Do kion vi sapumos, mi razos tutglate».

— «Kaj mi, diris Verŝilo, kune iros frate,

Se ili ne konsentas pri marŝalo ia;

Mi lasu voĉglobeton! Jen globet’ alia!

— Li tintis per prenitaj el poŝo kugletoj

Jen globetoj! Juĝiston per ĉiuj globetoj!»

— «Al vi, vokis Skoluba, al vi ni aliĝas!»

— «Kun vi, kriis nobeloj, ni ankaŭ kuniĝas!

Vivu Ĥoreŝkoj! Duonkaproj! en ofico

Vivu Ŝlosist’! Rembajlo! Hej, kontraŭ Soplico!» ¬490

Kaj tiel ĉiuj sekvis Gervaz’-elokventon,

Ĉar al Juĝisto havis jam ofendosenton,

Kutiman ĉe najbaroj: domaĝo per brutoj,

Elhako de arbaro, pri limo disputoj.

Iujn koler’, aliajn envio instigis

Kontraŭ riĉa Juĝisto: ĉiujn konsentigis

Malamo. Al Ŝlosisto leviĝas palaŝoj,

Bastonoj. —

Tiam Macjek, ĝis nun nubigita

Kaj senmova, leviĝis kaj per gravaj paŝoj

Iris mezon; je koksoj mane-apogita, ¬500

Antaŭ sin rigardante, kapon balancante,

Li prenis voĉon, ĉiun vorton parolante

Kun halto kaj akcento: «Ho stultaj! ho stultaj!

Vi stultaj! Kulpa estos unu, pentos multaj!

Dum Poluj’-revivigon koncernis konsilo

Kaj publikbonon, bruis malpaca babilo;

Ne estis eblo, stultaj, opinion diri,

Nek, por elekti super vi ĉefestron, ordo;

Tamen, stultaj! se iu volas vin inspiri

Per personaj rankoroj, stultaj, tuj konkordo! ¬510

Do for!, for! ĉar mi, Macjek, vin je milionoj,

Centmiloj, veturiloj, bareloj, furgonoj [33]

Da diabloj!!!»

Silentis ĉiuj, fulm-trafite:

Sed kriego leviĝis antaŭ dom’ subite:

«Vivu Graf’!» Li enrajdis korton de Mateo,

Mem armita, armite sekvis dek ĵokeoj.

Grafo, en nigra vesto, sidis sur-ĉevale:

Sur vest’ — nuksokolora mantel’, laŭ-itale

Tre larĝa, sen manikoj, kiel grand-tegaĵo,

Ĉe kol’ bukite, falis ŝultrojn per faldaĵo; ¬520

Li havis rondĉapelon kun plumo, kaj spadon

En man’ turnante, faris ĉirkaŭ-salutadon:

«Vivu Graf’! oni kriis, kun li vivon, morton!»

Nobelar’, tra fenestroj, rigardis en korton

Kaj post Ŝlosist’, premiĝis ĉiam pli al pordo.

Ŝlosist’ eliris, sekvis amaso sen ordo.

Macjek reston elpelis, pord-riglon ektiris

Kaj tra fenestr, ankoraŭ foje: «Stultaj!» diris.

Dume kun Graf’ nobeloj drinkejon eniris.

Gervaz’ malnova-more faris la disponojn: ¬530

Do, al si doniginte tri kontuŝo-zonojn,

Sur ili tri barelojn el drinkeja kelo

Eligas: da biero, brando kaj mielo.

Malŝtopite, trinkaĵoj ŝprucis tri-torente:

Sukcene, karneole kaj blanke-arĝente,

Kaj supre per triobla ĉielark’ radias,

Zum-falas cent pokalojn, cent glasojn. Bruante,

La nobelaro trinkas, al Graf’ dezirante

Cent jarojn; ĉiuj «Hejse je Soplico!» krias.

Jankjel sen sel’ forrajdis kaŝe. Pruso volis ¬540

Ne aŭskultite, kvankam li saĝe parolis,

Forkuri; oni sekvis lin krie: perfidis.

Mickjeviĉ staris fore, silente: sed vidis

Nobelar’ el mieno lia, ke konspiras

Li ankaŭ; do al sabroj! Li skerme reniras,

Jam vundita; premite al bariloj, haltas;

Sed Zan kaj tri Ĉeĉotoj[34] al li helpe-saltas.

Oni batalhaltigis, sed, dum ĉi ribelo,

Du estis man-tranĉitaj, unu ĉe orelo.

Resto — sur selojn!

Graf’ kaj Gervazo disponas, ¬550

Ordigas, kaj armilojn, ordonojn, disdonas.

Fine ĉiuj, tra longa Dobĵina strat-vico,

Forgalopis, kriante: «Hejse, je Soplico!»

Загрузка...