En la kuranta jaro forpasas cent jaroj post la morto de Adam Mickiewicz (1798–1855), la plej granda poeto, kiun havis la pola popolo, kreinto, kies vivo kaj verko nedisigeble interplektiĝis kun la sorto kaj batalo de lia patrujo. Lia poezio per ĉiuj fibroj elkreskas el amo al la gepatra tero, el sopiroj kaj aspiroj de la pola popolo al libereco kaj justeco. Samtempe ĝi estas poezio la plej internacia, ĉar ĝi esprimas la plej noblajn ideojn de la epoko, en kiu vivis kaj kreis Mickiewicz. Li deklaras sin por progreso de la homaro kaj por tiu ĉi progreso li batalas per ĉiu verso. Per laboro de la koro kaj penso, per potenco de la talento, per sia tuta vivo, kiu estis senĉesa vagado al libereco kaj beleco, suprenleviĝis Mickiewicz sur pintojn de senmorteco.
Li estis inspirita poeto de frateco kaj amo inter la popoloj, nehezitebla heroldo de novaj rilatoj inter la nacioj, bazitaj je la reciproka interkompreniĝo, amikeco kaj paco. Li malamis despotismon superforton kaj kontraŭis ilin per vorto pasia kaj impeta: de la junula Odo al la juneco, saturita per la nobla patoso de batalo kontraŭ malbono kaj malnobleco de la malnova mondo, ĝis la artikoloj en «Tribuno de la Popoloj», skribitaj dum ardaj tagoj de la revolucio en la jaroj 1848–49.
Mickiewicz estis samtempe granda pledanto por la nacia afero, servante per ago kaj plumo al batalo por sendependeco de la patrujo.
Victor Hugo diris pri li: «Paroli pri Mickiewicz, tio signifas paroli pri belo, justeco kaj vero…»
Mickiewicz, tiu nelacigebla «pilgrimanto de libereco» enskribiĝis daŭre ne nur en koro de la pola popolo. Lia nomo estas por ĉiam ligita kun la tragika sorto de la rusaj dekabristoj, batalantaj kontraŭ perforto de la carismo. Lia amikeco kun Puŝkin restis evidenta simbolo de ligeco inter la pola kaj rusa popoloj. En Francujo, kiu donis al li azilon, li postlasis dankeman kaj daŭran memoron, plej bone dokumentitan per verko de Bourdelle, la impona monumento starigita en koro de Parizo, sur placo d’Alma. Vivas Mickiewicz en la progresema tradicio de la itala popolo, ligita kun li per la plej daŭra nodo, kiu estas la komuna batalo por liberiĝo. La germana popolo kun pietismo konservas rememoron pri la pola poeto, pri lia renkontiĝo kun Goethe en Weimar, pri lia dresdena periodo, kiu alportis al nia literaturo la III parton de «Avoj», la grandan poemon pri la tragedio kaj batalo de la popolo, subjugita de la despotismo, kaj sur la malproksima turka tero, kaj en la patrujo de bulgaroj restis neforviŝeblaj postsignoj de lia vagado. Laŭ alvoko de la Tutmonda Packonsilantaro la tuta progresema mondo solenas la Mickiewicz-Jaron en la centa datreveno de la morto de la poeto. La nomo de Mickiewicz troviĝas en la decido de la Packonsilantaro apud grandaj nomoj de Montesquieu, Cervantes, Whitman, Andersen, Schiller.
Dum la sesio de UNESKO en Montevideo en la jaro 1954 oni decidis popularigi la vivon kaj kreadon de la poeto per eldono de monografio.
Kaj ĉi tiu nuna eldono de «Sinjoro Tadeo» en la internacia lingvo Esperanto kaŭzos konatiĝon de multaj legantoj en diversaj landoj kun la ĉefverko de Adam Mickiewicz.
«Sinjoro Tadeo» estas apogeo de la poezia kreado de Mickiewicz, estas ĉefverko de pola poezio, ĝi formas grandan nacian epopeon. Mickiewicz pentras en la poemo vastan, realistan vivbildon de nobelaro dum tempo de la napoleona militiro kontraŭ Moskvo. La pereantan mondon de la nobelara Polujo li brilumas per ĉarmo de poezio kaj per potenco de vorto, kiun posedis nek unu pola poeto antaŭ li kaj post li. Sur paletro de Mickiewicz-realisto amasiĝas multaj malhelaj farboj kaj kritikaj trajtoj, ĉar la poeto ne indulgas la nobelaron kaj aristokrataron, kondamnas ilian anarkion kaj privatemon, priridante ilian klasan megalomanion kaj malvastajn horizontojn de la vivo, limigita per ciklo de festenoj, ĉasoj, amuzaĵoj kaj najbaraj kvereloj. Sed multkolorecon de tiu ĉi kritiko mildigas tiu mirinda humoro de Mickiewicz, kun kiu li pentras kaj elsorĉigas la bildon de Soplicovo aŭ etnobelan bieneton en Dobĵin. Tamen tra subtila nebuleto de la kvieta humoro kaj sopiro, des pli klare trabriletas penso de la poeto, ke tiu ĉi feŭda mondo estas verdiktita por foriri, ke ĝi apartenas al la sen revena pasinteco, ĉar sur la novan vojon devas surpaŝi historio de la vekiĝanta popolo. Mickiewicz klare indikas tiun ĉi vojon. Li sendivide kunligas la batalon por liberiĝo de la lando, subigita de la okupantoj kun la vilaĝana problemo, deklarante programon de forigo de servuteco, vidante en tiu ĉi akto la historian justecon. En la lastaj scenoj de la poemo Tadeo kaj Zonjo, la junaj reprezentantoj de progresemaj fortoj inter la nobelaro laŭ la propra volo liberigas siajn kamparanojn kaj donas al ili teron.
Persono de la alia heroo de la eposo, pastro Vermo elkreskas ĝis simbolo. Jen nobela sentaŭgulo kaj kveremulo Jacek Soplica ŝanĝiĝas je sin kaŝanta sub monaĥa kapuĉo konspiraciulo, politika aktivulo, fariĝas arda patrioto kaj batalanto por libereco de la popolo. La pastro Vermo agas ne nur inter la nobelaro, li penas apogi sin je la popolo, interparolas kun vilaĝanoj en drinkejoj kaj kabanoj, konas kaj sentas iliajn dolorojn, kunsentas ilian malfacilan sorton.
Strofojn de la poemo penetras spiro de la granda ŝanĝo, patoso de la naciliberiga batalo kaj firma kredo je pli bona estonteco de la patrujo.
Bela esprimo de la kornobleco kaj profunda saĝeco de Mickiewicz estis kreo de persono de judo Jankjel, kortuŝanta per sia patriotismo, elkora sindonemo al la gepatra tero, per sia ŝato al la noblaj, liberecaj tradicioj de la pola popolo. La koncerto de Jankjel sur cimbalo estas elsorĉita muziko de vorto de Mickiewicz, historio de la pola progreso, de la polaj bataloj por la nacia kaj socia liberiĝo. Ĉi tie Mickiewicz atingas la grandajn tradiciojn de la pola Klerigado, de la progresema konstitucio de la jaro 1791, revenas al la malkvietaj tagoj de la insurekcio de Kościuszko kaj la revoluciaj bataloj de la pola popolo. Li montras kontinuecon de la demokrata, progresema tendenco en la historio de la popolo. Tiu ĉi simpla, popola melodio de la judo-cimbalisto, proksima kaj komprenebla por ĉiu polo, enhavas la tutan profundon de la naciaj aspiradoj, strebadoj kaj bataloj.
Kun amo kaj sopiro elvokis la poeto-ekzilulo, skribanta sian verkon en la modesta ĉambreto de elmigrinto, «sur la pariza pavimo» — neforgeseblajn bildojn de la patruja naturo. Ĝi vivas sur paĝoj de la epopeo, pulsas per movado kaj ŝanĝo, brilegas per koloro kaj agordoj. Mickiewicz rekreas ĉarmon de la gepatra tero dum diversa tempo de tago kaj nokto, kaj ĉiam ĝi estas alia, nekomparebla, bela. Super tiu ĉi poemo etendiĝas ĉielo, blua dum kvietaj tagoj, jen nubkovrita dum tempesto; kaj ĝis hodiaŭ brilas super Soplicovo, tiu terangulo, ekzistanta sur neniu landkarto, la ora kaj granda suno, elsorĉita per vorto de la poeto. La mondo de la epopeo estas preskaŭ konkreta, palpebla, videbla, konfirmita per mil efektivaj detaloj kaj observoj, kiujn subŝovis al la poeto memoro, ĉiam fidela, neniam erariga, pliakrigita per sopiro pri la «lando de la infanjaroj».
«Sinjoro Tadeo» inde staras en unu vico kun la ĉefverkoj de la tutmonda literaturo, apud «Dia Komedio» de Dante, apud «Eŭgeno Onegin» de Puŝkin, apud «Faŭsto» de Goethe. Ĝi apartenas al tiuj verkoj de homa genio, kiuj ne forpasas.