Libro VIII. — Invado

Astronomio de Vojski • Rimarko de Ĉambelano pri kometoj • Mistera sceno en ĉambro de Juĝisto • Tadeo, volante lerte malimpliki sin, falas en grandajn embarasojn • Nova Dido • Invado • Lasta Vokista protestado • Grafo konkiras Soplicivon • Sturmo kaj buĉo • Gervazo kiel kelestro • Invada festeno.


Antaŭ tempesto estas mallaŭta momento:

Nubo super hom-kapojn transfluginte, haltas,

Minacvizaĝe spiron retenas de vento,

Silentas, fulm-okule teron ĉirkaŭ-saltas,

Signante lokojn, tondrebatotajn laŭ vico:

Tia silent’-momento — en dom’ de Soplico;

Kaj kvazaŭ antaŭsente de stranga apero,

Buŝoj mutas, spiritojn levis revoj-sfero.

Post vespermanĝ’ Juĝisto kun gastoj eliras

Antaŭ domon kaj ĝui vesperon deziras, ¬10

Sidiĝas sur pordsojla, herbkovra sterneto;

Malserene, mallaŭte tuta societo

Rigardas al ĉielo, kiu malaltiĝas,

Malvastiĝas kaj ŝajne al ter’ proksimiĝas,

Ĝis ambaŭ sub vualon sin kaŝas vesperan,

Kaj kiel geamatoj, parolon misteran

Komencas, klarigante sentojn per tenataj

Sopiroj, flustroj, vortoj duone dirataj.

Strangan vesper’-muzikon formas tiu bruo.

Komencis ĝin ĝemante en mansard’ noktuo. ¬20

Vespertoj flugas, flustre per molaj flugbatoj,

Al domo, kie lumas fenestro-vitraĵoj;

Svarmas noktpapilioj, laŭ vespertoj fratoj,

Allogate de blankaj virino-vestaĵoj;

Precipe tedas Zonjon, vizaĝeton batas

Kaj de helokuletoj ŝiaj allogatas.

Insektoj, kolektite ronde en aero,

Turniĝas, ludas kiel harmoniko-sfero [1]

Zonja orelo aŭdas, inter mil bruuloj,

Muŝakordon kun falsa duonton’ de kuloj. ¬30

Kampe koncert’ vespera ĵus komencis ordon;

La muzikistoj finis instrument’-agordon.

Trifoje kriis kreko, herb-violinisto,

El marĉoj lin sekundas botaŭro, basisto.

Jam skolopoj, flirtinte supren, volviĝante,

Blekas refoje, kvazaŭ tamburon batante.

Post muŝ-susuroj, birdo-krioj, por finalo,

Du-ĥore du lagetoj aŭdiĝas en valo,

Kiel Kaŭkazo-monta ensorĉita lago,

Dum-vespere ludanta, silenta dum tago. ¬40

Unu, klar-akva, havis bordon sabloplenan,

El brusto donis ĝemon mallaŭtan, solenan,

Dua, kun kota fundo, el faringo sia

Respondis per kriego malĝoje-pasia:

En ambaŭ ĉi lagetoj kantis ranoj-hordoj.

Ambaŭ ĥoroj konsentis en du grand-akordoj:

Tiu fortege sonis, ĉi mallaŭte spiras,

Tiu kvazaŭ lamentas, ĉi tiu sopiras.

Trans kampoj inter ambaŭ sonas kunparolo,

Kiel altern-ludantaj harpoj de Eolo.[2] ¬50

Krepusk’ densiĝis. Brilis nur el saliketoj,

Ĉe l’ river’, lup-okuloj kiel kandeletoj.

Ĉe horizonto-randoj malvastaj, pli fore,

Paŝtistaj nokto-fajroj ie flamas ore.

Fine luno arĝentan torĉon ekbruligis,

El bosk’ irante, teron, ĉielon lumigis,

Kiuj nun, el krepusko duon-malkovrate,

Apude dormis, kiel geedzoj beate:

Ĉielo, pura-brake, ĉirkaŭis silente

Bruston de tero, kiu lumas lun-arĝente. ¬60

Jam, kontraŭ luno, stelo unu, dua, tria…

Jam palpebrumas milo, milion’ ilia.

Kastor’ kun frato Polluks’ brilas fronte, hele.

Nomitaj iam slave: Lele kaj Polele;[3]

Ilia nom’ vulgara nun estas alia:

Unu nomiĝas Litvo, dua — Krono nia.

Plu brilas du teleroj de Pesil’ ĉiela:

Sur ili dum kreado (laŭ diro fabela),

Dio pesis laŭvice planedojn kaj teron,

Antaŭ ol ilin puŝis en abism’-aeron, ¬70

Poste oran pesilon fiksis sur ĉielon:

Homoj havis por siaj pesiloj modelon.

Norde briligas rondo de Kribril’[4] stelaron,

Tra kiu Dio kribris sekalan grajnaron,

El ĉielo ĵetante ĝin al patr’ unua,

Elpelita, pro pekoj, el ĝardeno ĝua.

Davida veturilo[5] iom pli levita,

Longtimone al polus-stelo ’as turnita;

Pri veturilo scias litvanoj maljunaj:

Ĝin malĝuste Davida nomas homoj nunaj, ¬80

Ĉar ĝi estas Anĝela. Lucifer’ [6] sin lokis

Sur ĝin, kiam li Dion al lukto provokis;

Tra laktvojo li kuris en ĉielan sferon,

Sed Miĥael’ deĵetis el ĝi Luciferon.

Nun difektite, kuŝas ĝi inter stelaro;

Ĉefanĝel’ ne permesas je ĝia riparo.

La maljunaj litvanoj scias ankaŭ tion:

(De rabenoj laŭdire, preninte la scion),

Ke tiu Zodiaka Drako longa, dika,

Ĉiele volviĝanta per stelar’ artika, ¬90

Kiun Serpent’ erare baptis astronomo

Estas fiŝo: Levjatan — ĝia vera nomo.

Dum diluvo ĝi loĝis maroj-profundaĵon,

Akvo-manke ĝi mortis; sur ĉiel’-volbaĵon,

Pro vidindec’, por fari memoraĵ’-ateston,

Anĝeloj elpendigis la malvivan reston.

Same el Mir-preĝejo estas pendigitaj[7]

Grandegulaj tibioj kaj ripoj fositaj.

Tiel rakontis Vojski pri stel-historio:

Li konis ĝin el libroj kaj el tradicio. ¬100

Maljunulo jam vidis malforte vespere:

Pri ĉielo ne helpus okulvitro lia;

Sed steloformojn, nomojn li konis parkere

Kaj montris fingre lokojn de vetur’ ilia.

Hodiaŭ ne atentis iu al babilo

Pri Pesilo-teleroj, Drako aŭ Kribrilo.

Ĉies okulojn, penson, nova gast’ altiris,

Kiu ekde nelonge sur ĉiel’ vojiris:

Kometo de unua grando, forto hela[8],

Kuris de okcidento al nordo ĉiela, ¬110

Sangokule malplenan kaleŝon mezuris,

Kvazaŭ ĝin post Lucifer’ ekokupi kuris,

Per trenaĵo envolvis ĉielotrionon,

Kvazaŭ rete forŝovis steloj-milionon

Kaj ilin posttrenante, mem per kapo celon

Mezuras norde, rekte en polusan stelon.

Litva popol’ rigardis stranga-antaŭsente

Ĉiunokte miraklon tiun firmamente,

Kaj malbonon aŭguris el ĝi kaj aliaj

Signoj: tro ofte birdoj, malbon’-antaŭkriaj, ¬120

Akrigis, sur malplenaj kampoj ariĝante,

Bekojn, kvazaŭ kadavrojn tie atendante.

Oni vidis, ke hundoj ofte kavojn faris,

Terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris,

Malsat’-, milit-aŭgure; arbaristoj vidis

Kiel pest-virgulino tra tombej’ rapidis,

Kiu frunte plej altajn arb-suprojn atingis

Kaj en maldekstra mano sangan tukon svingis.

Divers-konkludojn formis, apud palisaro,

Laborestro, veninta kun tag-raportaro ¬130

Kaj spez-skribisto, flustre kun la ekonomo.

Ĉambelan’ inter gastoj, sur sojl’ antaŭ domo

Interrompis parolojn, mem parolos nune:

Lia grand-tabakujo, ekbrilis ĉe-lune,

(Tuta el pura oro, briliant’-kadreto;

Meze, post vitro, reĝa Stanislav-portreto)

Li sonigis ĝin fingre, flarumis kaj diris:

«Sinjor’ Tade’, pri steloj vi al ni inspiris

Eĥe, kion vi devis en lernej’ aŭskulti.

Pri miraklo mi ŝatas simplulojn konsulti. ¬140

Mi, pri astronomio, aŭskultis dujaron

En Vilno, kie riĉa sinjorino, saĝa

Puzina[9] el enspezo ducent-hom-vilaĝa,

Teleskopojn aĉeti igis kaj vitraron;

Pastro Poĉobut[10], fama vir’, observatoro,

De tut-Akademio li estis rektoro,

Fine lasis katedron priastronomian,

Revenis monaĥejon, silent-ĉelon sian,

Tie mortis. Mi konas, ne sole laŭ nomo,

Snjadecki-n[11] viron saĝan, kvankam li mondano. ¬150

Jen planedon, kometon, ĉiu astronomo

Tiel rigardas, kiel karoson[12] urbano:

Scias, ke rezidejon reĝan ĝi veturas,

Aŭ trans limon, tra urbaj barieroj, kuras.

Kiu veturis? kion kun reĝo parolis?

Ĉu reĝo pacon sendis? aŭ militon volis?

Oni eĉ ne demandas. Mi memoras tion,

Kiam Branicki[13] iris en karos’ Jassion[14]

Malhonestan karoson, da Targoviculoj

Trenaĵo sekvis, kiel kometon: Kampuloj, ¬160

Kvankam en publikaĵoj ili ne part-prenis,

El trenaĵo perfidoaŭguron divenis.

Ĉi kometon popolo nomas balailo,

Diras, ke balaata estos miloj-milo».

Tiam, ekparolonte, Vojski kapon klinis:

«Vere, mi rememoras, moŝta Ĉambelano,

Kion oni parolis al mi, al infano,

Memoras, kvankam dekan jaron mi ne finis,

Kiam estis en nia domo vizitanto,

Sapjeha, de kirasa signo leŭtenanto[15] ¬170

Li poste estis reĝa marŝal’ kortegana,

Kaj grand-kanceliero li mortis litvana,

Havinte cent dek jarojn. Li, dum reĝo Jano

Tria, apud Vieno, estis sub hetmano

Jablonovski. Sapjeha rakontis pri tio:

Ĝuste kiam ĉevale sidiĝis Jan Tria,

Kaj por voj’ adiaŭis lin papa nuncio,

Reĝan piedon kisis sendito aŭstria,

Tenante piedingon, (de l’ sendito nomo:

Graf’ Vilĉek) reĝ’ ekkriis: „Jen, rigardu homo, ¬180

Ĉielen!“ Super kapoj treniĝis kometo,

Sur vojo, kiun marŝis ar’ de Mahometo[16]

Orient-okcidenten. — Pastro Bartoĥova

Komponis panegiron[17] pri triumf’ Krakova,

Embleme „orientis Fulmen“; pri l’ kometo

Ĝi traktas. Priparolas ĝin ankaŭ verketo

„Janina“ nome, kie estas priskribita

Tuta ekspedicio de l’ reĝo farita,

Kaj gravurita granda flag’ de Mahometo

Kaj sama, kiel nia hodiaŭ, kometo». ¬190

«Amen, diris Juĝisto, pri aŭguro via

Mi konsentas: kun astro aperu Jan Tria!

En okcidento estas grand-hero’ franclanda,

Kiun komet’ algvidu, donu Dio granda!»

Vojski rediris, kapon klininte malĝoje:

«Kometo — jen milito, kverel’ alifoje.

Ĝi aperis ĵus super Soplicovo nia:

Eble al ni minacas malfeliĉo ia.

Ni hieraŭ sufiĉe havis da kverelo,

Dum ĉaso kaj vespera manĝo en kastelo; ¬200

Matene remalpacis Rejent’, Asesoro,

Kaj vespere Tadeo kun Grafo sinjoro.

Tiun disputon ŝajne kaŭzis ursa felo;

Se mian buŝon tiam Juĝisto ne ligus,

Mi ambaŭ kontraŭulojn ĉe tablo pacigus,

Ĉar mi volis rakonti akcidenton tian,

Kiu tree similas hieraŭan nian;

Ĝi okazis al grandaj pafmajstroj de ĉaso,

Al sejmsendito Rejtan’ kaj duko de Naso.

Jen kiel:

Generalo de landoj Podolaj[18] ¬210

Veturis el Volinjo al bienoj polaj,

Aŭ, se mi bonmemoras, al sejm’ Varsovia;

Vizitante nobelojn, por amuzo sia,

Aŭ por populareco, venis al sinjoro

Tadeuŝ Rejtan, nun jam en sankta memoro.

Rejtan’ en Novogrodek iĝis sejmsendito

Kaj mi kreskis en lia dom’ ekde infano.

Jen do, pro Generalo princo, al Rejtano

Multnombra nobelaro venis laŭ invito.

Estis „teatrum“ (princo — ŝatant’ de teatro); ¬220

Fajraĵojn donis Kaŝic’, loĝanta en Jatro;

Pan Tizenhaŭs dancistojn sendis, kaj kapelon

Ogiński kaj Pan Sołtan, loĝanta Zdjencjelon:

Oni eksterkutimajn amuzojn preparis

En domo, kaj arbare grand-pelĉason faris.

Pri Ĉartoriski-j scias vi, ĉiu sinjoro

Princ’, kiom ilin povas ampleksi memoro,

Kvankam Jagjelo-sanga, sed por ĉasisteco

Ne tro fervora: ne pro maldiligenteco,

Sed pro gustoj fremdlandaj; same Generalon ¬230

Pli ofte libroj vidis, ol li hundoj-stalon,

Pli virinajn alkovojn li, ol lin pelĉaso.

En Princa sekvantaro estis duk’ de Nasso;

Pri li rakontis oni, ke en ter’ Libia

Gaste, li ĉasis iam kun negra reĝ’ ia,

Tie tigron renversis per lanco en mano[19]

Pro kio duko laŭdis sin tre fanfarone.

Kaj ni je aproj ĉasis ĉitiu-sezone:

Grand-aprinon pafile mortigas Rejtano,

Kun grand-danĝero, ĉar li proksime cel-tiris; ¬240

Do paftrafecon ĉiuj ni laŭdis kaj miris,

Nur germano de Nasso aŭskultis okazon

Tute indiferente kaj flustris sub nazon,

Ke paf’ kuraĝokulon pruvas, pik-armilo

Kuraĝan brakon; sekvis vasta rebabilo

Pri lia lancopuŝo en tero Libia

Pri lia negra reĝo kaj pri tigro lia.

Pro ĉi tio Pan Rejtan ĉagreniĝis vere;

Li ekbatis je sabro kaj diris kolere:

Duk’! kuraĝbatalanto prenas bone celon, ¬250

Aproj valoras tigrojn, lanco karabelon —

Komenciĝis diskurso impeta sufiĉe;

Sed General’, rompante diskutojn feliĉe,

Pacigis france. Mi ne scias babilaĵon:

Sed pacigo nur metis cindron sur ardaĵon;

Ĉar Rejtan plu koleris kaj atendis sole

Okazon por repagi al duko petole;

Li pagis petolaĵon preskaŭ sano-koste,

Sekvatage, kaj kiel, mi diros tuj poste».

Ĉe tio, silentante, Vojski levis manon ¬260

Kaj pri la tabakujo petis Ĉambelanon.

Li longe flaras, fini ne bonvolas temon,

Kvazaŭ li de aŭdantoj akrigus sciemon,

Fine komencis: tiam ree iĝis ĉeso

En rakont’ aŭskultata kun grand-intereso!

Ĉar al Juĝist’ subite homon iu sendis,

Kiu kun senprokrasta afero atendis.

Juĝisto al la tutrondo bonan nokton diris;

Do oni diversflanken tuj dormi disiris:

Sur fojno, en garbejo, aŭ en biendomo; ¬270

Juĝist’ aŭskulton donis al vojaĝa homo.

Aliaj dormas — Sole Tade’, laŭ gardisto,

Paŝas vestible ĉirkaŭ pordo de Juĝisto,

Pri gravaĵoj konsilon de onklo serĉante,

Hodiaŭ antaŭ dormo, sed frapi ne volas:

Juĝisto ŝlosis pordon, sekrete parolas;

Tade’ atendas finon, orelon streĉante.

Li aŭdas ploron, anson ektuŝi sin gardas

Kaj tra ŝlosila truo, tra serur’ rigardas:

Vidas strangaĵon! Vermo, Juĝist’, genuante ¬280

Sin alpremas, per larmoj kortuŝe plorante:

Al Juĝist’ manojn kisis Verm’, Juĝisto forte

Ĉirkaŭprenis, plorante, Vermon ĉirkaŭ kolo.

Fine, post kvaronhora ĉeso de parolo,

Mallaŭte ekparolis Vermo tiavorte:

«Frato! Dio ĝin scias, ke mi ne ekĉesis

Kaŝi, kion pekpente mi ĵure promesis,

Ke al Dio, Patrujo, tute dediĉite,

Ne servante fieron, homlaŭdon evite,

Mi vivis; morti volis Bernardino ia, ¬290

Silentante, pri nomo mia familia,

Al ĉiuj, eĉ al frato kaj al filo mia!

Tamen Provincialo[20] donis la permeson

In articulo mortis[21] fari la konfeson.

Ĉu mi revenos viva? Kia iĝos fino?

Frato, granda ĥaoso regas en Dobĵino!

Franc’ — malproksime, antaŭ vintropas’, ne venos:

Ĉu io nobelaron ĝis tiam retenos?

Eble mi, pri leviĝo, tro agemon uzis.

Oni min ne komprenis! Ŝlosisto konfuzis! ¬300

Freneza Graf’, mi aŭdas, al Dobĵin ekpelis

Mi lin ne antaŭ venis, gravaĵ’ min ŝancelis:

Jen Macjek min rekonis; nur unu parolon

Li flustru, kaj mi donos al fendilo kolon:

Ŝlosisto ne hezitos! Mi ne zorgas sanon,

Sed komplotomalkaŝo ŝirus tutan planon.

Tamen mi tien kuras, ekscii pri ĉio!

Eĉ perei, ĉar kaptus nobelojn furio!

Adiaŭ kara frato, adiaŭ, mi iros.

Post mia mort’ vi sola al Dio sopiros; ¬310

Okaze de milito, vi finu laŭ plano

Komencita; memoru, ke vi — Soplicano!»

Pastro larmojn deviŝis, kapuĉon surŝovis,

La postan fenestrumon mallaŭte formovis,

Kaj tra fenestro saltis ĝardenon; restinte

Sola, Juĝisto ploris, seĝon sidiĝinte.

Tade’ atendis, antaŭ ol anson ektiris,

Post malŝloso, mallaŭte, kapkline eniris,

Dirante: «Kara Onklo, kelk tagojn mi sidis

Ĉi tie: tagoj, kiel moment’ forrapidis; ¬320

Mankis tempo sat-ĝoji, vin kaj domon vidi,

Ĉar tuj mi forveturas; mi devas rapidi,

Tuj hodiaŭ, Onkleto, morgaŭ plej malfrue.

Vi memoras, ni Grafon provokis unue:

Batiĝos — mi! provoko de mi jam senditas.

Ĉar en Litvo dueloj nun malpermesitas,

Mi veturos al limo de Dukland’ Varŝava.

Grafo — fanfaronulo, sed kuraĝohava,

Sur lokon difinitan li certe alvenos,

Do ni interbatalos, kaj se Dio benos, ¬330

Mi lin punos, kaj poste trans Lososna-bordoj

Mi naĝos, kie frataj atendas vicordoj.

Armean servon patra testament’ ordonis.

Kaj mi ne scias, kiu alie disponis».

«Tadeo, diris onklo, ĉu vi fervolulo

Estas tia, aŭ turnas vin, laŭ vulp’ ruzulo,

Kiu ne tien iras, kiel voston tenas?

Jes, ni provokis, certe dueli konvenas:

Sed veturi hodiaŭ, kial obstiniĝi?

Antaŭ duel’ kutimas ni amikojn sendi, ¬340

Intertrakti. La Grafo povas senkulpiĝi,

Depreki: estas tempo, do volu atendi.

Aŭ alia tabano vin pikis sub nazo?

Tiam diru sincere ĝin, sen ĉirkaŭfrazo!

Junkoron mi maljuna kompreni ne ĉesis,

Patris al vi (li nevon sub menton’ karesis),

Mia fingreto flustris al mi en orelon,

Ke kun fraŭlinoj havis vi etan kverelan.

Junuloj kun fraŭlinoj nun frue komencas!

Nu, Tadeet’, konfesu kion vi intencas». ¬350

«Vere, diris Tadeo, estas kaŭz’ alia,

Amata Onklo, eble eĉ pro kulpo mia!

Eraro! malfeliĉo! ŝanĝi malfacile!

Ne, mi ne povas resti ĉi tie trankvile!

Eraro de juneco! Ne demandu plie!

Mi devas plej rapide iri el ĉi tie».

«Ho! diris onklo, certe amaj malkonsentoj!

Jen lipojn vi hieraŭ mordetis per dentoj,

Rigardante oblikve iun knabineton;

Ankaŭ ŝi tre acidan havis mieneton. ¬360

Mi konas ĉi stultaĵojn: amu idoj-paro,

Tuj sekvas malfeliĉoj ekster ordinaro!

Ili ĝojas, sin ree ĉagrenas malĝoje,

Aŭ senkaŭze kverelas ĝis dentoj kelkfoje,

Staras en anguletoj, grumblule murmuras,

Ne parolas, eĉ iam en kampon forkuras,

Se vin ĉi frenezeto atakas simile,

Estu nur paciencaj, mi helpos konsile;

Mi baldaŭ vin kondukos al paco komuna;

Mi konas ĉi stultaĵojn: ja estis mi juna. ¬370

Rakontu, moŝto, eble mi malkaŝos ion,

Kaj tiel reciproke ni klarigos ĉion».

«Onklo — diris Tadeo, kisis manon lian,

Ruĝiĝante — jen vero: fraŭlineton, vian

Edukatinon, Zonjon, mi tre ŝatas nune,

Kvankam ni nur kelkfoje ambaŭ estis kune:

Laŭ dir’ destinis onklo jam por mi edzinon,

Belan, riĉulfilinon, Ĉambelan-idinon.

Mi ne povus fraŭlinon Rozon edzinigi,

Amas Zonjon: neeble koron aliigi! ¬380

Preni unun, kaj ami duan — malhonesto,

Eble temp’ min kuracos dum longa foresto».

«Tade’, enmiksis onklo, strangamaniere

Vi amas — forkurante de amataj! Vere

Bone, ke vi sinceras; vi farus sensencon

Forirante, ĉar svati mi havas intencon

Al vi Zonjon. Nu? kion? vi ne saltas ĝoje?».

Tadeo diris: «Onkla boneco multfoje

Min mirigas. Sed kion? Favora ofero

Ne taŭgas jam por io! Ho!! vana espero! ¬390

Telimeno ne donos al mi Zofieton!»

«Petu!» diris Juĝisto.

«Vane fari peton,

Interrompis Tadeo: ne, mi senprokraste

Devas nun forvojaĝi, morgaŭ frue laste;

Donu al mi, Onkleto, sole benon vian:

Mi pretas tuj veturi landon Varsovian».

Juĝist’ lipharojn tordis, rigardis kolere:

«Do tiel moŝto koron malfermis sincere?

Unue la duelo, poste amo, via

Forveturo; ho! estas komplikaĵo ia. ¬400

Mi jam aŭdis, mi viajn paŝojn jam postiris!

Deloganto, flirtulo, vi mensogojn diris!

Kaj kion do hieraŭ vespere vi faris?

Kaj kion vi ĉe domo ĉashunde postflaris?

Ho, bubeto! se eble vi Zonjon inside

Delogis kaj nun volas forkuri rapide,

Tiam vi ne prosperos! Vi ŝatas, ne ŝatas,

Sed Zonjon edzinigos, tion mi konstatas:

Se ne, vipon — vi morgaŭ edziĝos, sinjoro!

Li babilas pri sentoj, pri konstanta koro! ¬410

Fi! mensogul’! pri moŝto mi faros esploron

Kaj lin akoraŭ bone je oreloj tiros!

Hodiaŭ mi de zorgoj havas kapdoloron;

Li malhelpas trankvile ripozi! vi iros

Tuj dormi!» — Larĝe pordon malfermis Juĝisto

Kaj por senvestiĝado vokis je l’ Vokisto.

Tade’ mallevis kapon, eliris silente,

Malagrablan diskurson pripensis atente:

Unue insultita tiel!… Li, sentante

Pravecon de riproĉoj, ruĝiĝis hontante. ¬420

Kion fari? se ĉion ekscios nun Zonjo?

Peti manon? sed kion diros ŝia onjo?

En Soplicovo resti plue — li ne povas.

Medite li kelk paŝojn antaŭen sin movas,

Kiam voje lin baras nokt-fantomo ia

En blankaĵo; maldika, longa kaj gracia

Ĝi ŝoviĝas, kaj mano al li etenditas,

De kiu sin refleksas luna brilo treme,

«Sendankulo! mallaŭta voĉo plendas ĝeme,

Vi serĉis la rigardon, kiun vi evitas; ¬430

Por serĉitaj paroloj nun orel’ fermitas,

Kvazaŭ vortoj, rigardo, venenus per spiro!

Bone al mi, mi sciis, ke vi estas: viro!

Fremda al koketeco, mi vin ne turmentis,

Feliĉigis: do tian dankemon vi sentis!

Triumf’ je mola koro vian koron hardis:

Tre facilan akiron vi malŝat’-rigardis!

Bone! Sed instruite per terura provo,

Pli ol vi, mi malŝatas min el tuta povo!».

«Telimeno, li diris, ne hardiĝis mia ¬440

Koro, nek vin evitas pro malŝato ia;

Sed pripensu, nin oni vidas, spioniras:

Pri tia malkaŝeco kion homoj diras?

Tio estas maldeco, eĉ peko en fino…»

«Ha, peko! — ŝi respondis kun maldolĉa rido —

Senkulpa ŝafideto! Se mi, la virino,

Pro amado ne zorgas pri ies insido,

Eĉ ies kalumnio: kaj viro, sinjoro?

Kio al li domaĝas, se li eĉ konfesas,

Ke li dek amatinojn laŭvice karesas? ¬450

Vi volas min forlasi?» — ŝi diris kun ploro…

«Telimen’, kion mondo parolus pri homo,

Kiu, en mia aĝo, nun sidus en domo

Sane, kaj amus, kiam tiom da junuloj,

Edzoj, for de edzinoj, infanoj, karuloj,

Ekster limon sub signojn naciajn rapidas?

Se mi eĉ volus resti, ĉu mem mi decidas?

Ke mi servu en pola armeo, ordonis

La patro testamente, onklo redisponis:

Mi veturas, farinte jam decidon mian, ¬460

Kaj, di-vere, ne povas mi fari alian».

«Mi, diris Telimeno, ne volas ja bari

Vian glorvojon, nek al feliĉ’ kontraŭstari!

Vi estas vir’! vi trovos pli indan de l’ koro

Amatinon, pli riĉan, pli belan, sinjoro!

Antaŭ disiĝo sciu mi nur, por konsolo,

Ke amo estis via inklin’, ne petolo,

Vera amo, ne ŝerco volupta, pasia;

Mi konsciu, ke amas min Tadeo mia!

Vorton „mi amas“ aŭdu mi el via buŝo, ¬470

En penson skribu, skulptu ĝin mia kortuŝo;

Pli facile pardonos mi: eĉ ami plue

Vi ĉesu, mi memoros!» — Ŝi ploris korskue.

Tade’ vidante, kiel ŝi petegas plore

Kaj nur bagateleton postulas memore,

Kortuŝiĝis; traigis lin kompata pento,

Kaj, se li sondus koron pri kaŝita sento,

Nun eble ne ekscius li mem efektive»

Ĉu li ŝin amis, aŭ ne. Do li diris vive:

«Telimeno, min trafu hela fulmobato, ¬480

Se malvere, ke estis mi plena de ŝato,

Aŭ am’ al vi. Mallongaj nur pasis momentoj.

Sed pasis tiel dolĉe; pri agrablaj sentoj

Mi tre longe, neniam memori ekĉesos,

Kaj vin mi dio-vere neniam forgesos».

Telimeno lin salte ĉirkaŭ kolo prenis:

«Mi esperis! Vi amas, do vivo revenis!

Propramane mi volis hodiaŭ frakasi

Mian vivon; vi amas min, do ĉu forlasi

Vi min povas? Mi donis koron al karulo, ¬490

Donos havon, vin sekvos: ĉiu mond-angulo

Estos kun vi agrabla; kredu, amopleno

Sovaĝ-dezerton faros volupto-ĝardeno».

Tade’ el ĉirkaŭpreno perforte sin ŝiris.

«Ĉu vi frenezas? kien? kial? li rediris;

Vi sekvos min? Vin trenu mi, simpla soldato,

Kiel provizistinon?» — «Edziĝu, amato!»

Respondis Telimeno — «Neniam! sensenco!

Vokis Tade’. Edziĝi, ami — nun intenco

Ne mia. Ŝercoj! lasu ni tiun aferon! ¬500

Kvietiĝu, mi petas, faru konsideron!

Mi estas al vi danka, sed edziĝi — nune

Ne eble. Ni nin amu, sed tiel — malkune.

Plu mi resti ne povas; morgaŭ en mateno

Mi veturos; adiaŭ, mia Telimeno!»

Surŝovinte ĉapelon, turniĝis junulo,

Por iri; lin haltigis Telimen’-okulo

Kaj vizaĝo Meduzo-kapa[22]. Kun teruro

Li restis, rigardante al ŝia figuro:

Pala, sen movo, staris ŝi, sen viv’, ne spiris, ¬510

Ĝis, etendinte manon, laŭ glavo por puŝo,

Fingre okulojn celis ŝi de Tadeuŝo:

«Ha! drak-lango! lacerta kor’! ŝi krie diris,

Ĝuste tion mi volis! tion mi deziris!

Ke mi pro vi okupis mian korosenton,

Malŝatis Asesoron, Grafon kaj Rejenton,

Ke vi orfinon lasis, sciinte delogi —

Jen nenio! vi — viro, vi konas kruelon;

Mi scias, laŭ aliaj, vi rompas fidelon;

Sed, krome, vi kapablas malnoble mensogi!

Mi aŭskultis, ĉe pordo onkla… Do, la ido, ¬520

Zonjo? al vi ekplaĉis? kaj via perfido

Insidas ŝin?… Ĵus unu trompinte animon,

Apud mi jam alian vi serĉas viktimon!

Forkuru, sed atingos vin malbeno mia;

Aŭ restu, mi malkaŝos al mondo pri via

Senhonor’, vi ne trompos plue, perfidulo!

For! vi estas mensoga homo, malnoblulo!»

Je l’ ofendo, mortiga por ĉiu nobelo,

Kiun neniam aŭdis Soplica orelo,

Li ektremis, kun morta paleco vizaĝa, ¬530

Piedfrapis kaj diris buŝpreme: «Malsaĝa!»

Li foriris; sed kore resonis esprimo:

«Malnobla»; li skuiĝis, sentis en animo,

Ke li meritis, faris ja al Telimeno

Grandan maljustaĵon; pravis ŝi, laŭ konscienco;

Sed, post ĉi plendoj, kreskis al ŝi abomeno.

Pri Zonjo, ve! ekpensi eĉ estus sensenco

Kaj Zonjo estis tiel bela kaj agrabla!

Onklo svatis! ŝi estus edzino afabla:

Sed satan’ lin implikis en pekojn kaj vice ¬540

En mensogojn kaj cedis, ridante malice!

Insultite, li perdis de ĉiuj estimon,

Detruis estontecon! juste punis krimon!

En tempesto de sentoj, brilis al Tadeo,

Kiel ripozoankro, pri duel’ ideo;

«Morton al Graf’ fripono! — kolere li kriis,

Venĝi, aŭ mem perei!…» Kial? li ne sciis;

Kaj la kolero tiel granda, post momento

Forflugis. Ree kaptis lin profunda pento;

Li pripensis: «Se estis, laŭ observo mia, ¬550

Inter Grafo kaj Zonjo konsentiĝo ia,

Do sekve? eble Zonjon amas Graf’ sincere,

Eble, ke ŝi lin amas? kaj edzigos vere?

Kiarajte mi volus rompi tiun ligon,

Mem malfeliĉa, kaŭzi plu malfeliĉigon?»

Malesper’! li nenian vidis manieron,

Nur forkuron; sed kien? en tombon, sub teron!

Do al klinita frunto li pugnon alpremis,

Kuris herbejon, kie lagetoj briltremis,

Kaj li haltis ĉe l’ kota; akvan verdkoloron ¬560

Avide rigardante, kotecan odoron

Tra malfermita buŝo li enspiris ĝue;

Ĉar memmortiĝo, kiel voluptem’, unue

Pripensas: en furia kapturn’, laŭ dorloto,

Nedireble lin tentis — droniĝi en koto.

Sed Telimen’ divenis el lia staturo

Malesperon; vidante al lagetoj kuron,

Kvankam al li tutprave ŝi ardis kolere,

Ŝi ektimis, havante bonan koron vere.

Ŝi bedaŭris, ke amis alian Tadeo; ¬570

Punonte, ŝi ne pensis pri lia pereo.

Do ŝi lin kure sekvis, levis manojn krie:

«Haltu! stultaĵo! amu aŭ ne! eĉ alie

Edziĝu, aŭ veturu for! sed haltu nure!» —

Sed li jam antaŭiris ŝin, rapida-kure,

Malproksime, jam — haltis ĉe lageto-bordo.

Strangdispone de sortoj, sur la sama bordo,

Rajdis Grafo, lin sekvis ĵokeoj-vicordo;

Kaj ravite per ĉarmo de nokto serena,

De orkestro subakva, harmonio-plena,

De ĥoroj, kiuj sonis laŭ harpoj eolaj, ¬580

(Neniaj ranoj ludas bele kiel polaj),

Li haltigis ĉevalon, forgesis vojcelon,

Kaj aŭskultis, turninte al laget’ orelon,

Okule vagis kampojn, sur ĉiel’-vastaĵo:

Ŝajne, pense komponis li noktajn pejzaĝojn.

Efektive pentrinda estis ĉirkaŭaĵo!

Ambaŭ lagetoj turnis al si la vizaĝojn,

Laŭ geamantoj; dekstra akvo estis glata

Kaj pura, kiel vangoj de virgin’ amata;

Maldekstra, malpli hela, laŭ vizaĝ’ de juna ¬590

Viro, jam barb-lanuga kaj iom sunbruna;

Dekstra, per ora sablo ŝajn-brilis ĉirkaŭe

Blond-hare; de maldekstra frunt-haroj, kvazaŭe

Per salika vergaro tufaj, hirtigitaj;

Ambaŭ lagetoj estis verdaĵe-vestitaj.

El ili riveretoj du, laŭ manoj kore

Sin premas. Rivereto en kavon pli fore

Falas, ne malaperas: ĉar en kavmallumon

Ĝi forportas, sur ondoj, de luno orumon;

Akvo tavole falas; ĉiu tavoleto ¬600

Flagretas per plenmanoj da luna brileto;

Lumo en mil splitetojn fendiĝas; kaptante

Ilin, en profundaĵon portas ond’ kurante;

Kaj de supre plenmane falas lun’ brilante;

Kvazaŭ apud lageto sidas Svitezjanka[23]

Senfine verŝas fonton el kruĉeto blanka.

Per dua man’ amuze disĵetas, prenitan

El la antaŭtuketo, oron ensorĉitan.

El fosaĵo kurinte for, sur ebenaĵo

Torento kvietiĝas, laŭvide fluetas; ¬610

Ĉar sur ĝia moviĝa, tremanta tegaĵo,

Tremanta luna lumo laŭlonge flagretas.

Kiel bela, givojtos nomata serpento

Samogita, ŝajndorme kuŝas en eriko,

Sed rampas, vicbrilante per oro, arĝento,

Kaj subitmalaperas en musk’ aŭ filiko:

Tiel ankaŭ turniĝis torent’, kaŝiĝonta

En alnoj, kiuj nigris ĉe fin’ horizonta,

Kaj levis siajn formojn malpezajn malklare,

Kiel duonvideblaj spiritoj nubare. ¬620

Inter lagoj, en foso, muelilo sidas;

Kiel zorgant’ maljuna amantojn insidas,

Subaŭskultis parolojn, koleras malpace,

Skuas kapon kaj brakojn, balbutas minace;

Tiel sian muskfrunton muelilo skuis,

Fingran pugnon rondturnis, sed apenaŭ bruis

Kaj klake dentmakzelojn movis, tuj ĝi same

Superbruis lagetojn, parolantajn ame,

Kaj vekis Grafon.

Grafo vidis, ke proksime

Tade’ aliris lian postenon sentime, ¬630

Do li kriis: «Armilojn! kaptu!» Tuj ĵokeoj,

Antaŭ ol, kio iĝas, komprenis Tadeo,

Kaptis lin, kuras domon. Krias noktgardistoj,

Hundoj bojas, vekiĝas domo. Elrapidas

Juĝist’ duonvestite; ĉar li bandon vidas,

Ĝis li Grafon rekonas, pensas pri rabistoj.

«Jen kio?» li demandas. Spadon Graf’ eltiris,

Sed vidis nearmiton, do grave li diris:

«Hereda malamiko! mi punos, Soplico,

Vin por malnovaj kulpoj kaj da freŝaj vico; ¬640

Vi respondos pri mia havaĵo rabita,

Kaj mi venĝos por mia honor’ ofendita!»

Sed Juĝist’, krucsignante sin kriis: «Je Kristo.

Fi! Grafo, ĉu vi estas rabist’, mortigisto?

Pro Dio! ĉu konvenas via entrepreno

Al via mondsignifo, eduko, deveno?

Maljuston ne toleros mi!» — Servistoj liaj

Kure portis bastonojn, pafilojn aliaj;

Vojski de fore Grafon rigardis scieme

Kaj en maniko tenis tranĉilon alpreme. ¬650

Komencotan batalon Juĝisto retenis;

Vana defendo: nova malamik’ alvenis:

En alnaro ekbrilis, paf’ aeron skuis!

De rajdistaj huf-frapoj river-ponto bruis,

Kaj «Hejse je Soplico!» milvoĉe eksonis.

Juĝist’ ektremis: signon de Gervaz’ li konis.

«Bagatel’, vokis Grafo, ni estos mult-pliaj;

Do subiĝu, Juĝisto, jen liganoj miaj!».

Alkuris Asesoro kun kri’: «Arestadon,

En nom’ de Cara Moŝto, mi faras; do spadon ¬660

Donu Grafo, aŭ venos helpe soldataro!

Vi scias: por armita noktatako-faro,

Estas per mil-ducenta ukaz’ avertate,

Ke…» Ĵus Grafo vizaĝon lian sabris plate

Li falis kaj sin kaŝis en urtik’-profundon:

Ĉiuj pensis, ke mortis li aŭ havis vundon.

«Oni, diris Juĝisto, ekrabos ĉi tie».

Ĉiuj ekĝemis; Zonjo superbruis krie,

Kriis ĉirkaŭpreninte onklon per maneto,

Laŭ ido, kiun pikas judoj per pingletoj. ¬670

Dume inter ĉevalojn Telimeno kure

Falis, al Grafo manojn etendis, terure

Kriante: «Je honoro via! — kun klinita

Kapo alposte kaj kun harar’ dislasita —

Je ĉio sankta, Grafo, ni petas genue!

Vi kuraĝus rifuzi al damoj?[24] Unue,

Kruelulo, mortigu nin per via glavo!» —

Ŝi svenefalis. — Grafo alsaltis por savo,

Mirante, konfuzite, pro ĉi tiu sceno:

«Fraŭlin’ Zofi’, li diris, estrin’ Telimeno! ¬680

Neniam sendefenda sang’ makulos spadon,

Soplicoj iros mian malliber’-tenadon.

Tiel en Italujo mi faris en loko,

Sicilianoj nomas ĝin Birbante-Roko;

Mi, konkirinte tendojn, armitojn mortigis,

Malarmitajn rabistojn mi nur katenigis;

Ili sekvis ĉevalojn, briltriumf’-okaze,

Poste oni pendigis ilin Etna-baze».

Por Soplicoj feliĉe, ekster ordinaro,

Pli taŭgis Graf-ĉevaloj, ol de nobelaro. ¬690

Por unue alveni, Grafo malantaŭe

Rajdantoj-reston lasis, mejlon almenaŭe.

Obea, disciplina lia ar’ ĵokea

Estis kvazaŭ taĉmento regule-armea:

Dum nobelar’ cetera, laŭ ribelo mema,

Estis tre malkvieta kaj tre pendigema.

Dume Graf’ malvarmiĝis el fervor’, kolero

Pensis fini batalon sen sangoofero:

Do li Soplico-anojn en domo fermigis

Milit’-kapte, kaj gardon ĉe pordoj starigis. ¬700

Jen «Hejse je Soplicoj!» — Nobelaro venas

Ĉirkaŭas biendomon kaj sturme ĝin prenas,

Facile: ĉef’ — prenita, forkuris eskorto;

Sed konkirintoj volas bati, pri objekto

Serĉas, kaj ne lasite en domon, al korto

Kuras, en kuirejon: de potoj aspekto,

Fajro ĵus estingita, freŝa manĝodoro,

Hundoj krake mordantaj restaĵojn de manĝo,

Kaptas ĉiujn je koroj, sekvas pensoj-ŝanĝo,

Koler’ foriĝas, vekas sin al manĝ’ fervoro. ¬710

Post marŝo kaj tuttaga sejmeto krom tio,

«Manĝi! manĝi!» trifoje ekbruis laŭtkrio;

Respondis: «Trinki! trinki!» — Nobelbando lokas

Sin duĥore, jen «trinki», kaj jen «manĝi!» vokas.

Resono eĥe kuras, trovante rebaton,

Naskas en buŝ’ agacon, en stomak’ malsaton.

Tiel neatendite, laŭ signala vorto,

Armeo, pro furaĝo, disiris en korto.

Gervazo, forpuŝite de ĉambro Juĝista,

Cedis respekte antaŭ Grafa ar’ gardista, ¬720

Kaj ne venĝinte kontraŭ malamiko sia,

Pensis pri dua granda cel’ ekspedicia:

Kiel spertulo, lerta pri jura procedo,

Volas sidigi Grafon, en nova posedo,

Leĝe kaj forme; do li Vokiston insidas,

Ĝis, post longaj esploroj, post forno lin vidas,

Je kolumo lin kaptas, en korton eltiras,

Kaj celinte al brusto per fendilo, diras:

«Sinjor’ Vokisto, Grafo vin petas humile,

Ke vi, al nobelaro, anoncu aktstile ¬730

Pri Grafa intromito[25] kastelon, vilaĝon,

Soplic-domon, semitajn grundojn, sterilaĵon,

Kune cum gajis, boris et omnibus rebus,

Et quibusdam aliis.[26] Vi laŭscie boju,

Nenion forlasante!» — «Ŝlosist’, vi ekboju!

Diris Protazo, manojn metinte post zonon —

Mi pretas sekvi ĉian partioj-ordonon:

Averte, ke ne havos forton, devigita

Perforte, tia akto nokte anoncita». ¬740

«Kiu? diris Ŝlosisto, perfortaĵon celas?

Mi petas ja ĝentile; se al vi malhelas,

Per fendilo, al moŝto mi fajron eligos,

Kiel en sep preĝejoj okulojn lumigos».

«Kial, diris Vokisto, Gervazet’, koleri?

Ne vokista afero — juĝe konsideri;

Sciate, ke vokiston invitas partio,

Diktas laŭ vol’, vokisto anoncas laŭ tio.

Vokiston, leĝsenditon, neniu arestas;

Do mi ne scias, kial mi sub gardo estas. ¬750

Mi skribos akton, donu al mi lanterneton;

Nun mi anoncas: Fratoj, silenton, kvieton!»

Por laŭtiĝi, ekstaris li sur grand-trabaro.

(Traboj sekiĝis apud ĝarden’-palisaro);

Li suriris, tuj kvazaŭ de vent-blova skuo

Malaperis. Aŭdiĝis en brasik’ falbruo;

Tra kanabej’ malhela flugis blanka lia

Konfederatko, kvazaŭ hel-kolombo ia.

Verŝilo pafis ĉapon, ne trafis laŭ volo;

Krakas stangoj, Protazo vokas el lupolo: ¬760

«Mi protestas! «Jam certas forkuro prospera;

Restis post li salikoj kaj marĉo rivera.

Kvazaŭ, sur konkirita rempar’, de kanono

Lasta pafo, aŭdiĝis ĉi protesta sono;

En dom’ Soplica ĉesis jam ĉia rezisto,

Malsata nobelaro rabas: Aspergisto,

En bovejo, sur sia prenita posteno,

Bovon kaj du bovidojn asperge-mortigis,

Razil’ al ili sabron en gorĝojn dronigis;

Same ageme uzis spadeton Aleno. ¬770

Junporkojn sub skapolojn pikante en staloj.

Buĉo minacas birdojn: Anseroj per krio

Savintaj Romon antaŭ perfido de Galloj,

Vane alvokas helpon; anstataŭ Manlio[27],

Kuras Verŝil’ kameron, gras-birdojn sufokas

Aŭ vive, ĉe kontuŝa zon’, ligante lokas.

Vane birdinoj turnas kolojn, raŭkigante;

Vane siblas anseroj, rabiston pinĉante;

Li kuras: surŝutite per lanugo brila,

Levate per laŭrada movo densflugila, ¬780

Al malica ĥoĥliko[28] li estas simila.

Sed, kvankam malplej krie, buĉo plej teruris

Inter kokoj. Kokejon juna Sak enkuris;

El ŝtupetoj per laĉo kaptante koketojn,

Detirante hirtplumajn, tufajn kokinetojn,

Ĉiujn vice sufokas: amase metita

Kuŝas bela birdaro, per grioj nutrita.

Sak senpripensa! kia vin kaptis furio!

Tion al vi neniam pardonos Zofio.

Gervaz’ antikvomore farante disponojn, ¬790

Al si ordonas doni de kontuŝoj zonojn,

Kaj per ili eligas, el Soplica kelo,

Barelojn da grizbrando, biero, mielo,

Kelkajn tuj senŝtopigas; aliajn nobela

Densa aro forrulas al sojlo kastela,

Tie ĉiuj kolektas sin por noktkuŝejo,

Tie estas fondita Grafa ĉefloĝejo.

Cent fajroj brulas, rostas, bakas kaj kuiras;

Viandoj fleksas tablojn, drinkaĵoj fluiras.

Nokto estis pasonta trinke, manĝe, kante; ¬800

Sed vice ekdormetas oni, oscedante,

La okulojn estinge nebulo vualas,

Kapojn balancas ĉiuj, kie sidis, falas:

Kun plado, glaso, kruĉo, aŭ rostaĵa pato.

Tiel venkintojn venkis dormo, mortofrato.

Загрузка...