Reveno de l’ sinjorido • Unua renkonto en ĉambreto, dua ĉe la tablo • De l’ Juĝisto grava instruo pri ĝentileco • De l’ Ĉambelano politikaj rimarkoj pri modoj • Komenco de disputo pri Stumpulo kaj Falko • Plendoj de Vojski • La lasta Vokisto de l’ tribunalo • Ekrigardo je la tiama politika stato en Litvo kaj Eŭropo
Litvo! Patrujo mia! simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano[1]
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.
Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon![2]
Kiel Vi al infano redonis la sanon —
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite ¬10
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri)
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!…[3]
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tirigantaj,
Al la kampoj per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝeblanka poligon’ ornamas, ¬20
Kie per virga ruĝo trifolio flamas
Kaj ĉion zonas kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.
Inter ĉi kampoj antaŭ jaroj, sur monteto
Staris apud rivero, en betulareto,
Nobela domo ligna, sube masonita;
De malproksime brilis murar’ blankigita,
Pli blanka eĉ, kontraste al verdo maljuna
De poploj gin ŝirmantaj kontraŭ vent’ aŭtuna.
La ĉiuflanke pura, negranda loĝejo
Havis tri garbaregojn ĉe granda garbejo, ¬30
Kiu ne povis ilin ampleksi tegmente
Ĉirkaŭaĵo abundas per gren’ evidente;
Kaj montras fojnaretoj densaj sur herbaro.
Brilanta kiel steloj, — montras plugilaro,
Tranĉanta nigroterajn kampojn, kiuj trenas
Sin vastege kaj certe al dom’ apartenas,
Tre kultivataj, kiom bedaro ĝardena,
Ke en domo bonhavo loĝas ordoplena.
Malfermita pordego anoncas ĉiame,
Ke ĝi invitas ĉiujn pasantojn gastame. ¬40
Ĵus veturile tien venis juna homo,
Ĉirkaŭveturis korton, haltis antaŭ domo
Kaj desaltis. — Ĉevaloj ne tenataj bride,
Al pordeg’ pinĉi herbon iris malrapide.
Neniu estas dome: frontpordo — fermita
Per paliseto, en la riglujon ŝtopita.
La veninto servistojn demandi ne iris,
Sed malfermis; li hejmon saluti deziris.
Li ne vidis ĝin longe, ĉar en urbo, fore
Li studis, ĝis li finon atingis ĝojkore. ¬50
Enkurinte, li vidas malnovan muraron
Kortuŝe, kiel sian bonan konataron.
Samaj mebloj, drapiroj aperas renkonte
Kun kiuj de naskiĝo li ludis volonte.
Nur pli grandaj, pli belaj ili ŝajne estis;
Kaj la samaj portretoj sur la muroj restis:
Koscjuŝko[4] en laĉita vesto krakovane,
Okullevante, tenas glavon ambaŭmane;
Per ĉi glavo li ĵuris, sur stupo altara
Tri potenculojn peli el Polujo kara, ¬60
Aŭ mem sur glavon fali — Plu, en vesto pola
Post perdo de libero, Rejtan[5] senkonsola,
Turnas al sia brusto tranĉilon por bato;
Apud li kuŝas Fedon[6] kaj vivo de Kato[7] —
Plu Jasinski, junulo malserena, bela,
Apude Korsak, lia kunulo fidela,
Defendante remparojn kontraŭ la moskvuloj,
Sabras la malamikojn; jen Praga en bruloj[8]
Li rekonis eĉ lignan ŝrankon kun malnova
Ludhorloĝo, staranta ĉe l’ enir’ alkova ¬70
Kaj kun infana ĝojo li ektiris ŝnuron
Por aŭdi la malnovan Dombrovski-mazuron[9].
Li, trakurante domon, ĉambron serĉis vane,
Kie antaŭ dek jaroj li loĝis infane.
Li enkuras, reniras, vidas mirigita:
La ĉambro por virino estas aranĝita!
Kiu loĝas? La onklo ne havis edzinon,
Petersburg’ antaŭ jaroj gastigis onklinon.
Nek estas mastrinejo. Jen la klavikordo!
Sur ĝi notoj kaj libroj, sed ĉio sen ordo, ¬80
Senzorge disĵetita: agrabla senplano!
Tiel ĉion disĵetis ne maljuna mano.
Jen, el hoko prenita robet’ blanke brila!
Por vestiĝo etendas ĝin seĝ’ apogila.
Sur fenestroj en potoj aromas floretoj:
Geranio, levkojo, astroj, violetoj.
El fenestro li novan miraĵon ekvidis:
Ĉe l’ fruktarbaro, kie urtikoj insidis,
Nun estas vojetara ĝardenet’ malgranda
Kun florbukedoj, mento, herbo anglolanda. ¬90
De l’ eta ciferforme ligita barilo
Brilis da helkoloraj lekantetoj milo;
Ĉe l’ freŝe surverŝita bedaro ĝardena
Staris ankoraŭ lada vazo, akvoplena;
Ĝardenistino tamen nenie vidiĝas;
Ŝi eliris, ankoraŭ pordet’ balanciĝas,
Ĵus puŝite: sur sablo jen de piedeto
Postsigno: ŝi sen ŝuo estis, sen ŝtrumpeto.
Sur sablo delikata, seka, blanka pure,
Postsigneto preciza, vi divenos: kure ¬100
Ĝin ĉi tie malgrandaj piedetoj lasis
De iu, kiu teron tuŝetante pasis.
Li longe en fenestro staris, meditante,
Per aromaj blovetoj de floroj spirante.
La vizaĝon li klinis ĝis la violetoj
Per okuloj scieme vagis sur vojetoj;
Kaj li ree al etaj postsignoj revenis,
Pripensante, al kiu ili apartenis.
Li levis la okulojn: sur tabul’ barila
Staris juna knabino; vesto blanke brila ¬110
Ĝis la brusto nur kovras figuron gracian,
Ne kaŝante la ŝultrojn, cignan kolon ŝian.
Tiel vestite, sole por matena iro,
Litvanino neniam vidiĝas al viro.
Do eĉ sen atestanto, per manoj-surmeto
Sur bruston ŝi aldonis ŝirmon al robeto.
La haroj ne en bukloj, sed node-tordite
Kaj en blankaj paperosilikvoj kaŝite,
Mirornamis la kapon, ĉar de sun’ radia
Ili lumis per nimbo ĉielana ia. ¬120
Vizaĝo — nevidebla. Al kampo turnite,
Ŝi iun serĉis fore, malsupre. Subite
Ŝi ekvidis, ekridis kaj manojn plaŭdinte,
Kiel bird’, de barilo sur herbon fluginte,
Tra ĝardeno, tra floroj, ŝi pasis en kuro.
Sur tabul’ apogita ĉe la ĉambra muro,
Antaŭ ol li rimarkis, ŝi flugis facile
Tra l’ fenestro, subite, mallaŭte, lumbrile
Trilante, ŝi robeton kaptis kaj spegulon
Enrigardi kuretis. Vidinte junulon ¬130
Ŝi faligis robeton — pala de hororo
Kaj miro. Li ekflamis per roza koloro,
Kiel nubo, renkonte kun maten’-aŭroro.
Li modeste okulojn kovris, ekbalbutis,
Volis sin senkulpigi, sed nur klinsalutis
Kaj reniris. Virgino ekkriis dolore,
Malklare, kiel ido, sonĝe timigita.
Li time rerigardis: ŝi jam estis fore;
Lia kor’ laŭte batis kaj li, konfuzita,
Eliris, ne sciante mem, ĉu la renkonto ¬140
Estas inda de rido, de ĝojo, aŭ honto.
Dume oni rimarkis bone en bieno,
Ke antaŭ dom’ okazis nova gastalveno.
Jam al stalo ĉevalojn forkondukis oni
Kaj ne avaris fojnon kaj avenon doni.
Juĝist’ ne volis novan modon rekomendi:
Gastĉevalojn al juda gastejo forsendi.
Servistar’ ne eliris saluti respekte,
Ne tial, ĉar ĝi servis en domo neglekte,
Sed nur, ĉar ĝi atendis de Vojski [10] alvenon: ¬150
Li ekster dom’ aranĝis vesperan festenon.
Li anstataŭas mastron; se mastro ’as fore,
Gastojn li mem akceptas kaj amuzas kore;
(Domamiko de l’ mastro, forparenco ia).
Vidinte gaston, kuris li al ĉambro sia;
(Li ne povis renkonte iri en tolvesto),
Do li prenis rapide vestaĵon, por festo
Preparitan, ĉar sciis li ekde mateno,
Ke li kun multaj gastoj sidos ĉe l’ festeno.
Vojski al gasto brakojn etendis de fore ¬160
Kaj krie ĉirkaŭprenis lin kaj kisis kore.
Rapide kaj konfuze ili ekparolis:
Kelkjaran historion vortresumi volis
Plej mallonge; demandojn sekvis rakontado,
Ekkrioj, eksopiroj, nova salutado.
Kiam Vojski demandis kaj esploris ĉion,
En fino li rakontis tagohistorion.
«Bone, mia Tadeuŝ’» (ĉar la juna homo
Estis bapte nomita per Koscjuska nomo,
Pro sia milittempa naskiĝo memore), ¬170
«Bone, mia Tadeuŝ’, vi venis ĝusthore,
Ĉar ni havas en domo fraŭlinar’-ĉeeston.
Onlklo por vi pripensas jam edziĝofeston.
Do elektu; ariĝas societo granda
Ĉe ni, de kelkaj tagoj, pro juĝo limranda[11],
Por fini kun la Grafo malnovan proceson.
La Grafo, morgaŭ veni mem, donis promeson.
Ĉambelan’ [12] kun edzino, filinoj, jam venis.
Junular’ ĉaspafilojn en arbaron prenis: ¬180
Maljunuloj, virinoj rikoltatan grenon
Rigardante, atendas junular’-revenon.
Se vi volas, renkontos ni apud arbaro
Onklon, Geĉambelanojn kun sinjorinaro».
Vojski kun Tadeuŝo al arbaro iras,
Ĉar ĉiam satparoli ankoraŭ deziras.
Suno al ĉiellimoj aliradis laste,
Malpli forte ol tage, sed lumis pli vaste,
Tutruĝa, kiel sana vizaĝ’ de kampulo,
Kiu finis laboron sur grenkampo sia
Kaj revenas ripozi. Jam rondo radia ¬190
Falas arbaran supron; krepuska nebulo
Jam la pintojn kaj branĉojn de arboj plenigas,
Kaj tutarbaron kvazaŭ kunverŝas kaj ligas;
Arbaro nigras, kvazaŭ domo grandegulo,
La suno ruĝas, kiel sur tegmento brulo;
Ĝi falis suben, ĵetis tra branĉegoj brilon,
Kiel kandel’ tralumas fenestrokovrilon,
Kaj estingiĝis. Tiam en greno falciloj
Sonantaj kaj en herbo ŝovataj rastiloj
Silentis, haltis: tiel ordonas Juĝisto, ¬200
Ĉe li kun tago finas laboron kampisto.
«kiel longe labori, Mondoestro diras;
Kiam la suno, Lia laborist’, foriras,
Ankaŭ kampolaboron devas fini homo».
La sinjoro Juĝisto paroladis jene.
Lian volon respektas sankte ekonomo,
Ĉar eĉ veturigiloj, ne ŝarĝitaj plene,
Kun duona garbaro al garbej’ veturas:
Bovoj, pro nekutima malpezo, ĝojkuras.
Ĵus el arbaro iris tuta societo, ¬210
Gaje, orde. antaŭe, infanoj-areto
Kun guvernist’; Juĝisto kun Ĉambelanino;
Ĉambelan’, ĉirkaŭita familiakrone;
Post ili la fraŭlinoj; junular’ en fino,
Flanke, postla fraŭlinoj, eble paŝduone.
(Tion ordonas deco). Neniu parolis
Pri ordo, kaj neniu vicordon kontrolis,
Kaj ĉiu, malgraŭvole, la ordon observis,
Ĉar Juĝist’ malnovmorojn en domo konservis
Por aĝo, nask’, prudento, ofico respekton ¬220
Flegante, ne toleris li ĝian neglekton.
«Orde, li diris, staras domo kaj nacio,
Senorde ili falas, kaj pereas ĉio».
Do al ordo kutimis anoj de la domo,
Servistoj, gast’, parenco kaj eĉ fremda homo;
Ĉar, se iu vizite al Juĝisto venis,
Li baldaŭ la kutimon de l’ domo alprenis.
La Juĝisto salutis kore nevon sian,
Donis por kiso manon, kisis frunton lian,
Sed parolis malmulte, pro gastoj laŭ vide;
Tamen la larmoj, kiujn li viŝis rapide
Per tranĉita maniko de sia kontuŝo[13],
Vidiĝis lian amon al Pan Tadeuŝo.
Post la mastro al korto iris sekvantaro:
El rikolto, herbejo, paŝtejo, arbaro
Tie interpremiĝas la ŝafoj blekante,
Kaj densan polvan nubon sur vojo levante;
Kaj poste, malrapide paŝas kun latuna
Tintilar’, la tirola bovinaro juna;
Jen el herbejo kuras ĉevaloj henante.
Ĉio al put’, al ĝia ligna brako, kuras, ¬240
Kiu knare en trogojn trinkaĵon mezuras.
Juĝisto, kvankam laca, kaj inter gastaro,
Gravan devon de mastro ne lasis pretere;
Li iris mem al puto. Plej bone vespere
La mastro vidas staton de sia brutaro.
Li neniam inspekton fidas de servulo,
«Ĉar la brutaron nutras de mastro okulo».
Kun Vokisto[14] Protazo, Vojski, ĉe kandelo,
En vestiblo disputis, iom en kverelo;
Ĉar dum forest’ de Vojski, Vokisto sekrete ¬250
El dom’ forigis tablojn, jam kovritaj prete,
Kaj rapide starigi en kastel’ ordonis,
Kies ruinojn rando de l’ arbaro zonis.
Vojski pro la transportoj malkontenta, iris
Pravigi al Juĝisto. Juĝisto ekmiris,
Jam ne povante ŝangi, preferis en fino,
Sin ekskuzi kaj gvidi gastojn al ruino.
Vokist’, dumvoje, ĉiam al Juĝist’ klarigis,
Pro kio li disponon mastran aliigis:
En domo ne ekzistas ĉambro tiel vasta, ¬260
Por tiel estiminda, granda aro gasta;
En kastel’ ’as vestiblo, bone konservita,
Arkaĵo sendifekta, unu mur’ fendita,
Fenestroj sen vitraĵoj, ne ĝenas somere,
Proksimeco de keloj oportuna vere.
Sed li dume Juĝiston per okul’ sciigis,
Ke li pli gravajn siajn kaŭzojn sekretigis.
Du mil paŝojn post domo estis situita
Kastelo, grandioze, vaste konstruita,
De Horeŝko antikva hered’ familia. ¬270
Li mem pereis en la temp’ insurekcia;
La bienojn detruis sekvestraj ediktoj,
Senordo de l’ zorgado kaj juĝaj verdiktoj
Parencoj de l’ patrina flank’ heredis parte,
Kreditoroj la reston dividis aparte.
Neniu volis preni dum kalkul’ kastelon,
Kies subten’ per kostoj tro ŝarĝus nobelon.
Sed la Grafo, najbaro, post plenkresko sia,
Riĉa sinjor’, Horeŝka fora parenc’ ia,
El vojaGoj veninte, ekŝatis la murojn, ¬280
Klarigante gotikan la arĥitekturon;
Kvankam Juĝist’ asertis, laŭ antikva plano,
Ke arĥitekt’ ne Goto estis, sed Vilnano.
Nu, Graf’ volis kastelon. Ĝuste samadate
Juĝist’ ekvolis samon; kial? nesciate.
Do proces’: en distrikto, en ĉefa juĝejo,
Senat’, ree distrikto, provincoficejo.[15]
Fine, post mult-verdiktoj, multaj kostoj grandaj,
La afero revenis al juĝoj limrandaj.
Vokisto diris prave, ke vestiblo vasta ¬290
Ampleksos la palestron[16] kun la aro gasta:
Halo, kiel manĝejo, volbo sur kolonoj,
Konveksa; planko estis sternita per ŝtonoj.
Sur muroj senornamaj, puraj sin etendis
Kapreolaj kaj cervaj kornoj, kiuj pendis
Kun surskrib’: kie, kiam estis akiritaj,
Sub ĉasistaj blazonoj, nomoj gravuritaj.
Sur la arkaĵo brilis ensupre, kun krono,
Duonkapro, antikva Horeŝkoj-blazono.
Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris ¬300
Ĉe tabl’; unuan lokon Ĉambelano prenis,
Laŭ aĝ’, ofic’, la digno al li apartenis;
Li irante, al ĉiuj klinsalutojn faris.
Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernardina[17]
Diris mallongan preĝon en lingvo latina.
Viroj ricevis brandon; tiam, sidiĝante,
Ĉiuj manĝis malvarman supon,[18] silentante.
Tadeuŝ, gastorajte, kvankam li junulo,
Sidis apud fraŭlinoj, ĉe Pastro-moŝtulo;
Inter li kaj la onklo unu loko restis ¬310
Libera, kvazaŭ iun atendanta estis.
Onklo ofte ĉi lokon kaj pordon okulis,
Kvazaŭ certa pri ies veno, ĝin postulis.
Tade’ rigardon onklan al pordo sekvante,
Revenadis, malplenan lokon rigardante.
Strange! ĉirkaŭe estis de fraŭlinoj sido,
Kiujn plezure povus rigardi reĝido:
Ĉiuj noble naskitaj, bela, juna ĉiu;
Tade’ rigardas, kie sidas ja neniu.
Enigma lok’, junuloj ŝatas enigmaĵon. ¬320
Li, distrite, la belan sian najbarinon
Apenaŭ alparolis, Ĉambelanidinon.
Li ne ŝanĝas telerojn ŝiajn, nek trinkaĵon
Enverŝas, nek ĝentile, parole amuzas,
Nek li sian ĉefurban edukon ekuzas.
Nur ĉi loko malplena, lin logis kaj ligis…
Jam ne malplena, li ĝin per pensoj plenigis;
Sur ĉi loko jam kuris mil da supozetoj,
Kiel post pluv’, sur sola herbejo, ranetoj.
Unu figuro regas, kiel envetere, ¬330
Lilio frunton levas, sur lago, fiere.
Ĉe la tria manĝaĵo, guton da ruĝvino
Ĉambelano enverŝis al Rozo, filino
Al pli juna li ŝovis kukumoj-teleron,
Diris: «Vin, filinoj, servos, ĉi vesperon,
Mi maljuna, mallerta». Tuj saltis detable
Kelk-junuloj, por servi fraŭlinojn afable.
Juĝist’ flankerigardis al Pan Tadeuŝo,
Ĝustemetis manikojn de sia kontuŝo,
Enverŝis hungarvinon kaj diris: «Junuloj ¬340
Por instruo senditaj, laŭ nunaj postuloj,
En ĉefurbon. Ke niaj filoj nun ricevas
Pli da libra instruo, ni konfesi devas;
Sed por junuloj mankas lernejoj, domaĝe,
Kiuj, kun homoj vivi, instruus junaĝe.
Al kortegoj veturis nobelid’ antaŭe;
Mi mem dek jarojn estis tia kortegano[19]
De l’ Vojevodo, via patro, Ĉambelano!
Danke, viajn genuojn mi prenas ĉirkaŭe!
Vojevod’ min al servoj publikaj preparis, ¬350
El zorgado ne lasis, ĝis min homo faris.
Do ĉiam lin memoros kare domo mia;
Por li korpreĝojn sendas mi al trono Dia.
Se mi ne tiel grandan elportis utilon
Kiel aliaj, hejme postiras plugilon,
Dum aliaj, pli indaj de liaj favoroj,
Aliris al plej altaj en lando honoroj,
Almenaŭ mi profitis, ke en mia domo,
Neniu min riproĉos, ke al iu homo
Mankas de mi ĝentilo, afablo. — Ĝentila ¬360
Eco ne estas eta instruo, facila;
Ĝentileco ankoraŭ ne finiĝas tuta
Per lerta piedŝovo, ekrido saluta
Al ĉiu: jen ĝentilo komercist’-popola,
Laŭ mi, sed nek nobela, nek antikve pola.
Ĝentilecon al ĉiu! ne al ĉiuj samo:
Ne estas senĝentila de l’ infano amo,
Respekt’ inter geedzoj, de l’ mastro al sia
Servist’; sed ĉie estas diverseco ia.
Oni lernu tre longe ĝin, por ne erari, ¬370
Kaj al ĉiu la ĝustan afablaĵon fari.
Eĉ maljunuloj lernis: ĉe sinjoro granda
Interparolo estis — historio landa,
Ĉe nobeloj — distrikta, hejma historio;
Do la frato nobelo sciiĝis per tio,
Ke la homoj lin konis, ne malŝat’-rigardis;
Tial nobelo zorge siajn morojn gardis.
Nun ne demandu: Kiu? de kia deveno?
Kion li faris? — Ĉiu eniru sen ĝeno,
Escepte mizerulon, registar’-spionon. ¬380
Kiel Vespaziano[20] ne flaris la monon,
Ne demandis: el kiaj manoj, landolimoj?
Tial oni ne scias pri deven’, kutimoj;
Sufiĉas valideco kaj stampo; konkludo:
Oni ŝatas amikojn, kiel monon judo».
Juĝist’ ĉirkaŭrigardis la gastojn atente,
Ĉar, kvankam li parolis flue kaj prudente,
Li sciis, ke enuas la nunaj junuloj
Ĉe parolad’, dirata eĉ plej elokvente;
Sed ĉiuj lin aŭskultis profunde-silente. ¬390
Ĉambelanon demandis Juĝist’ per okuloj;
Sed, por ne interrompi, Ĉambelan ’ ne laŭdis,
Nur silente, per ofta kapklino, aplaŭdis.
Juĝist’ haltis; responde al jesa kapklino,
Li por ambaŭ plenverŝis kalikojn per vino,
Kaj diris: «Ne malgrava estas ĝentileco;
Ĉar, kiam homo pesas konvene, laŭ speco,
La aĝon, naskon, virtojn, morojn de aliaj,
Li samtempe sciiĝas pri valoroj siaj:
Por ekkoni pri nia pezo, ĝustan veron, ¬400
Ni devas iun meti sur kontraŭteleron.
Tre atentinda estas ĝentilec’ modela,
Kiun ŝuldas junuloj al la sekso bela,
Des pli, se dom’ honesta, donoj de l’ fortuno,
Denaskajn ĉarmojn, ecojn, briligas en suno.
Jen vojo al korsentoj, vojo al splendoro
De familiaj ligoj — laŭ malnova moro.
Do…» Ĉi tie Juĝisto, la kapon turnante,
Sur Tadeo severan rigardon ektenis,
Videble al konkludoj de l’ parolo venis. ¬410
Tiam diris per ora tabakuj’ sonante
Ĉambelan’: «Ho, Juĝisto! estis ja antaŭe
Pli malbone! Ĉu modo nin ŝanĝis ankaŭe,
Ĉu junuloj boniĝis; sed laŭ mi, konstante
Skandaloj malpliiĝas. — Kiam al Patrujo,
Ho, mi memoras, modoj venis el Francujo,
Tiam junaj sinjoroj, el la fremdaj landoj,
Horde al ni invadis, kiel Nogaj’-bandoj[21]
Persekutante Dion, de prapatroj kredon,
Leĝojn, morojn, de vestoj naciaj posedon. ¬420
Kompaton junulaĉoj vekis, flaviĝintaj,
Parolantaj tra nazoj, ofte sennazpintaj,
Kun proviz’ da broŝuroj, diversaj gazetoj,
Anoncoj de novkredoj, leĝoj, tualetoj.
Grand-forton super mensoj havis tiuj bandoj
Ĉar, kiam la popolon punas Dia mano,
La prudenton forprenas ĝi de l’ civitano.
Pli saĝaj ne kuraĝis rezisti al dandoj;
Tuta popolo timis ilin, kiel peston,
Ĉar ĝi, interne, sentis jam malsanoneston. ¬430
Oni mokis modanojn, modelojn prenante,
Kredon kaj lingvon, leĝojn kaj vestojn ŝanĝante:
Post tiu maskobalo, karnaval’ petola[22]
Venis la granda fasto — malliber’ popola.
«Mi memoras, ankoraŭ estis mi infano,
Kiam al mia patro, en distrikt’ Oŝmjano[23]
Alveturis, sur franca veturil’, subite
Pokalestrid’, [24] unua laŭ france vestite.
Post li, kiel post falko birdoj, ĉiuj saltis[25]
Kaj enviis la domon, antaŭ kiu haltis ¬440
La dando kun durada sia fiakreto,
Kiu franclingve nomis sin karioleto:
Anstat’ lakeoj, poste, sidis du hundetoj;
Gvidside: ŝvab’, tabule malgrasa, ostvangoj,
Kruroj maldikaj, longaj, kiom lupolstangoj,
En ŝtrumpoj, kaj en ŝuoj kun arĝentkrampetoj;
Peruko, en harsako ligita. Ĉe l’ vido
De l’ ekip’, maljunuloj eksplodis per rido,
Kampuloj krucosignis sin time kaj diris:
Ke diablo en franca kaleŝo vojiris. ¬450
Skizi Pokalestridon — longa historio;
Al ni li ŝajnis kiel papago, simio.
Perukon sian nomis li ora lanaro;
Laŭ ni, kun pliko estis pli ĝusta komparo.
Se iu polajn vestojn eĉ pli belaj sentis,
Ol imito de fremda modo, li silentis;
Ĉar junularo krius laŭte, ke li faras
Malhelpojn al kulturo, la progresojn baras,
Perfidas! Tia estis antaŭjuĝ’-potenco!
«Pokalestrid’ anoncis pri sia intenco ¬460
Reformi, civilizi nin laŭkonstitue,
Klarigis, ke ĉe francoj aperis unue
Pri homoj-egaleco la granda invento;
Kvankam tion jam skribis Dia testamento,
Kaj ĉiu pastro tion diras en prediko.
Scienc’ malnova estas, mankas nur apliko!
Sed tiam tiom granda blindeco ekregis,
Ke oni malnovaĵon ne kredis, ne flegis,
Se en franca gazeto oni ĝin ne legis.
Pokalestrido, malgraŭ egalec’, markizo ¬470
Titoliĝis; titoloj venas el Parizo,
Kaj tiam estis moda titolo markizo;
Do, kiam aliiĝis poste moda stato,
Ĉi markizo titolon prenis — demokrato;
Fine, kun modoŝanĝo, sub Napoleono,
Demokrat’ el Parizo revenis barono.
Se li vivus pli longe, eble nova dato
El barono lin farus ree demokrato.
Famo de modoŝanĝoj al Parizo flatas,
Kaj kion franc’ elpensas, tion polo ŝatas. ¬480
«Dank’ al Dio, ke nia nuna junularo
Veturas eksterlanden jam ne pro vestaro,
Ne por serĉi leĝdonon en presaj vendejoj,
Lerni elokventecon en Parizkafejoj.
Sub Napoleon, homo saĝa, rapidaga,
Ne temp’ al modoserĉo, babilo papaga.
Tondras glavoj, do niaj koroj releviĝas;
Ke la famo pri poloj en mondo laŭtiĝas;
Estos la Respubliko, ĉar jam estas gloro:
El laŭroj ĉiam kreskas liberecofloro. ¬490
Nur malĝoje, ke jaroj treniĝas senlime
En senagec’! kaj ili ĉiam malproksime!
Atendado! novaĵoj malofte aliras!
Pastro! (li al moŝtulo pli mallaŭte diras)
Mi aŭdis: el post Njemen vi havas skribaĵon;
Ĉu pri nia armeo ĝi portas novaĵon?»
«Ne, nenion», respondis Verm’[26] indiferente,
Kiu interparolon aŭdis malkontente,
«Politik’ enuigas min, venis letero
El Varŝavo, pri nia monaĥa afero; ¬500
Ĉu dum la vespermanĝo pri tio babili?
Ĉeestas ja mondanoj, afer’ ne por ili».
Tion dirante, strabis li al festenano,
Gasto rusa, sinjoro Rikov’, kapitano,
En vilaĝo loĝanta soldato maljuna,
Ĝentile invitita al manĝo komuna,
De l’ Juĝist’. Li bonguste manĝis parolante
Malmulte; sed li levis la kapon, aŭdante
Pri Varŝavo kaj diris: «Ho! Pan Ĉambelano!
Sciiemas pri Varŝavo! Bonaparte-ano! ¬510
Nu! Patrujo! Mi pole scias, ne spionas:
Patrujo! tion sentas mi ĉion kaj konas!
Vi, poloj, kun mi ruso, ne militas nune;
Batalhalto! do manĝas ni kaj trinkas kune.
Rus’ kun franc’, avangarde, ofte ĉe babiloj
Trinkas brandon, ĝis krio: hura! — pafegiloj!
Ni diras: mi lin batas, ĉar mi amas kore;
Do karesu amike, aŭ batu fervore.
Ni havos la militon! Al majoro Plut-o,
Stabadjutant’ hieraŭ venis kun saluto: ¬520
„Pretiĝu al marŝado!“ Kontraŭ turk’ ordono,
Aŭ franco? Ho, ruzulo ĉi Napoleono!
Sen Suvorov[27] li povas nin frapi per batoj.
Kontraŭ francoj marŝante, rakontis soldatoj,
Ke Suvorov’ sorĉadis, same Bonaparto;
Do estis tiam sorĉoj kontraŭ sorĉa arto:
Bonapart’ malaperis foje dum batalo,
Kien? Li iĝis vulpo, do Suvorov’ — hundo;
Bonapart’, kiel kato, en sama sekundo,
Unge gratas; Suvorov’ tuj iĝas ĉevalo. ¬530
Rigardu, kion faris lia sorĉrivalo…»
Li haltis; ĉar manĝaĵon, la kvaran laŭ ordo,
Portis servist’. Subite malfermiĝis pordo.
Venis nova persono, juna kaj gracia.
Ŝia aper’ subita, bela kresko ŝia,
La vest’ okulojn turnis; ĉiuj ŝin konante,
Ekster Tadeuŝ’, klinis kapojn, salutante.
Ŝi havis ĉarman bruston, la talion belan,
Robon el silka ŝtofo, rozkoloran, helan:
Kun dekolt’, maniketoj mallongaj, kolumo ¬540
El puntoj. Ŝi, ludante, turnis ventumilon,
(Ĉar ne estis varmege); ventumil’-orumo.
Svingate, ĉirkaŭjetis da fajreroj milon.
Kapo belforma: haroj, en bukloj volvite,
Kaj per rozaj rubandoj, inter si plektite,
Ŝajnkaŝis brilianton, kiu lumis brile,
Al stelo, en kometa harligo simile.
Kelkaj flustris, ke troe eleganta vesto
Por vilaĝo kaj tago labora, ne festo.
Piedetojn okulo ekvidi ne povis, ¬550
Ĉar ŝi kuris rapide, pli ĝuste, sin ŝovis,
Kiel figuroj, kiujn dum Trireĝoj-festo,
Knaboj kaŝe transŝovas en sia mirkesto.
Ŝi kuris, kapokline ĉiujn salutante,
Sur lok’ por si lasita, sidiĝi volante;
Malfacile; ĉar seĝoj mankis por gastaro,
Sur kvar benkoj, da gastoj sidis vicoj-kvaro.
Transsalti benkon devis ŝi, aŭ vicon movi;
Ŝi lerte, inter benkoj, sciis sin traŝovi,
Poste inter gastvico kaj tablo apuda, ¬560
Ŝi rondruliĝis, kiel globo bilardluda.
Kure, nian junulon trafis ŝia tuŝo;
Per falbalo al ies genuoj kroĉite,
Ŝi glitfaletis iom, kaj tiel distrite,
Sin apogis sur brako de Pan Tadeuŝo.
Ŝi ekskuzis sin, prenis lokon, klinsalute,
Inter li kaj la onklo, sed ne manĝis tute.
Ŝi nur ventumis sin, aŭ turnis prenileton
De ventumil’; jen ŝia mano kolumeton
El la brabantaj puntoj iom ĝuste metis, ¬570
Jen harbuklojn kaj helajn rubandojn tuŝetis.
Interparoloj paŭzis ĉirkaŭ kvar minutoj.
Dume, ĉe tabla fino, mallaŭtaj disputoj
De viroj plilaŭtiĝis: interparolado
Juĝis pri hodiaŭa leporoj-ĉasado.
De l’ Asesor’, Rejento[28] disput’ nefinita
Daŭriĝis pri Stumpulo, hund’ kun vostetranĉita.
Pri Stumpul’, fiere Rejento sinjoro
Asertis, ke ĝi estis kaptint’ de leporo;
Dume, al li refutis, spite, Asesoro, ¬580
Ke al vertrago Falko apartenas gloro.
Do ĉirkaŭe demandis oni opinion:
Ĉiu prenis de Falko aŭ Stumpul’ partion,
Kiel konul’ aŭ kiel atestant’. — En fino
Dua, de tabl’, Juĝisto al novnajbarino
Diris: «Pardonu, ke ni sidiĝis pli frue,
Ne povante prokrasti vespermanĝon plue;
Gastoj malsataj, fore en kamparon iris;
Mi pensis, ke vi veni al tabl’ ne deziris».
Poste Juĝist’ mallaŭte, ĉe plena kaliko, ¬590
Kun Ĉambelan’ parolis pri la politiko.
Ĉe tablo, ambaŭflanke tiel okupata,
Tade’ rigardis al la person’ nekonata.
Pri lok’ li rememoris, ke ĉe la ekvido,
Li divenis, por kiu estis tiu sido.
Lia kor’ nekutime batis, li ruĝiĝis,
Vidante, ke misteraj konjektoj solviĝis:
Sekve, ĉe lia flanko sidis laŭ destino,
Vidita en krepusko, lia belulino!
Vere, ke pli belkreska ŝi estas ĉi tie, ¬600
Ĉar la kreskon vestaĵo prezentas alie.
Tie estis hararo mallonga, hel-ora,
Jen: longa, plekt-volvita kaj korvokolora?
Ŝajne, kolor’ devenis de suna radio,
Per kiu ĉe l’ subiro, ruĝetiĝas ĉio.
Vizaĝon li ne vidis tiam, ĉar tro frue
Ŝi foriĝis; ĝin penso divenas unue:
Li pensis, ke ŝi havis nigrajn okuletojn,
Blankan vizaĝon, ruĝajn lipojn-ĉerizetojn.
Ŝi similas, laŭ buŝo, okuloj, vizaĝo; ¬610
Plej grandan diferencon prezentus la aĝo;
Ĝardenistino ŝajnis malgranda knabino,
Kaj ĉi tiu, jam aĝe matura virino;
Sed junul’ ne demandas belecon pri aĝo;
Al junul’ ŝajnas juna, ĉiu belvizaĝo,
Samaĝulin’, al knabo, ĉiu belulino,
Kaj al ĉastulo, ĉiu amatin’, virgino.
Tadeuŝ’, kvankam preskaŭ dudekjar’-junulo,
Kaj loĝis en ĉefurbo[29] ekde infaneco,
Li havis pastron, kiu laŭ malnovregulo, ¬620
Inspektis kaj edukis lin en severeco.
Do kun Tadeuŝ’ venis, al lia hejmlimo,
Kor’ senkulpa, pens’ vigla, kaj pura animo;
Sed kune petolemo eta, de junaĝo.
Antaŭe jam projektis li, ke en vilaĝo,
Li ĝuos je veninta libereco nuna;
Li sciis, ke li estis vigla, bela, juna,
Kun gepatroj-heredo, fortiko kaj sano.
Li nomiĝas Soplico: ĉiu Soplicano
Estas, sciate, brava, forta, korpulenta, ¬630
Bona soldat’, science malpli diligenta.
Tade’ ne degeneris el prapatroj-speco:
Li piediris brave, rajdis kun firmeco;
Ne malkapabla, grandajn progresojn ne faris,
Kvankam onklo nenion por eduk’ avaris.
Li preferis pafadi, sabr-ekzerzojn fari,
Ĉar oni lin intencis al arme’ prepari;
Ĉi volon testamente la patro eldiris;
Do li, jam en lernejo, al tambur’ sopiris.
Subite onklo ŝanĝis unuan destinon: ¬640
Ordonis hejmveturi kaj preni edzinon,
Kaj promesis donaci vilaĝet’-mastraĵon,
Kaj poste doni tutan sian posedaĵon.
Ĉi virtoj de Tadeo, kaj ecoj-kombino,
Altiris la rigardon de la najbarino.
Ŝi mezuris belforman kaj altan figuron,
Larĝan bruston, fortikajn ŝultrojn, la staturon,
Rigardis la vizaĝon, kiu ruĝetiĝis,
Kiam junul’ kun ŝia okul’ renkontiĝis.
Libere de unua timem’, li rigardis ¬650
Kuraĝe per okuloj, kiuj fajre ardis.
Egale ŝi rigardis: kaj pupiloj-kvaro
Kontraŭ si flamis, kiel frumes’-kandelaro.
Ŝi unue Tadeon france alparolis.
Li revenis el Vilno, do ŝi aŭdi volis
Pri aŭtoroj kaj novaj libroj opinion,
Kaj, laŭ respond’, sekvigis demandoj-serion.
Ŝi poste ekparolis pri arta pentrado,
Pri muziko, pri dancoj kaj eĉ pri skulptado!
Pruvis konon de notoj, pres’ en ĉia speco: ¬660
Ĝis Tade’ konsterniĝis je l’ instruiteco,
Timis, por ne fariĝi celo de mokanto,
Balbutis, kiel antaŭ instruist’, lernanto.
Feliĉe, instruisto bela, nesevera,
Divenis, kia estis terur’-kaŭzo vera.
Do ŝi al pli facilaj transiris objektoj:
Vilaĝa viv’, enuo, penoj kaj projektoj,
Kiel oni distriĝu, la tempon partigu,
Kaj en vilaĝo vivon al si agrabligu,
Tadeo respondante, parolis sentime: ¬670
Post duonhoro ili estis jam intime,
Kaj komencis malgrandajn ŝercojn, disputetojn;
Fine ŝi metis antaŭ li tri panglobetojn
Por elekt’: plej proksiman li tuŝis per mano.
Fruntsulkiĝis filinoj de la Ĉambelano;
Najbarino ekridis, tamen ŝi silentis,
Kiun tiu feliĉa globeto prezentis.
Ĉe dua tablofino, oni sin alie
Amuzis: Falko-anoj, fortiĝinte tie,
Senkompate atakis de Stumpul’ partion. ¬680
Disputo bruis, oni manĝis plu nenion;
Ambaŭ flankoj kverelis stare, trinkis nure;
Rejento iritita estis plej terure:
Li ne ĉesis aferon sian prezentadi
Kaj ankoraŭ tre klare per gestoj pentradi.
(Antaŭe advokato, Rejento Bolesta,
Predikisto nomata, pro la emo gesta),
Manojn al flank’, kubutojn posten elfleksinte,
El sub brakoj longungajn fingrojn elŝovinte,
Per ĉi bildo du hundojn li prezentis nune; ¬690
Ĵus li finis paroli: «Pel![30] ellasas kune,
Mi kun Asesor’; kvazaŭ du ĉanojn al subo,
Faligus unu fingro ĉe pafil’-dutubo;
Pel! Kiel kord’ leporo en kampon flankiris,
Hundoj tuj tuŝ! (sur tablo li manojn longtiris,
Per fingroj imitante de hundoj movecon),
Hundoj tuj tuŝ! forpelis de l’ arbar’ jam pecon.
Falk’ antaŭen! rapida hund’, sed fervolulo,
Eligis tiom, fingron, antaŭ la Stumpulo:
Mi sciis, ke maltrafos li. Lepor’, ruzulo, ¬700
Kuris, ŝajne, en kampon, post ĝi hundoj; nune
Lepor’, ruzulo! kiam hundojn sentis kune,
Salt! dekstren, kapriolon! hundar’ malprudente
Samflanken; li maldekstren sving! salt! salt! momente
Hundoj tuj sving! arbaren li kaj la Stumpulo:
Kapt!!» Rejento, sur tablon klinite, kun tia
Kri’, per fingroj alkuris ĝis al flank’ alia,
Kaj «kapt!» en la orelon kriis al junulo.
Per ĉi voĉoeksplodo, Tadeo kaj lia
Najbarin’, timigitaj, mezinterparole, ¬710
Ambaŭ de si forŝovis kapojn, malgraŭvole,
Kiel suproj de arboj ligitaj kupole,
Kiujn disŝiras vento; kaj manoj, metite
Proksime sub la tablo, diskuris subite,
Kaj du vizaĝojn kovris unu ruĝetiĝo.
Tade’ por ne konfesi pri sia distriĝo,
Diris: «Vere Rejento, sendube kaj certe,
Stumpul’ ’as bela hundo; se li kaptas lerte…»
— «Lerte? kriis Rejento — do kaptus mallerte
Mia hund’-favorato?…» Do Tadeo nia ¬720
Ĝojis, ke bela hundo estis sen mank’ ia;
Domaĝe, li nur vidis ĝin apud arbaro;
Mankis tempo, koniĝi kun bona ecaro.
Nun Asesor’ kalikon tremfaligis plenan,
Kaj turnis al Tadeo rigardon venenan.
Li ol Rejento. malpli moviĝema, kria,
Malpli dika li estis kaj malpli statura,
Sed en balo, distrikta kunveno, terura.
Laŭ dir’, pikilon havis li en lango sia;
Li sciis tiom spritajn ŝercetojn komponi, ¬730
Ke ilin kalendaroj povus prese doni:
Ĉiuj malicaj, akraj. Iam en bonstato,
Li disipis post patro heredon, de l’ frato
Bienon, figurante en la granda mondo;
Nun, oficist’, graviĝis en distrikta rondo.
Li amis tre ĉasadon, parte por amuzo,
Parte, ĉar kornoj-sono, de pelistoj uzo,
Al li rememorigis, kiam, en juneco,
Li havis pafistaron kun fama hundspeco:
Nun al li, el hundaro, du vertragoj restis, ¬740
Kaj kontraŭ glor’ de unu, oni nun protestis!
Do li alproksimiĝis, glatis malrapide
Vangoharojn kaj diris malice-ekride:
«Hundo sen vost’ — nobelo sen ofica ago;
Vost’ ankaŭ multe helpas, dum kur’ al vertrago.
Laŭ vi, stumpeco pruvas pri boneco ia?
Ni povas lasi juĝon al onklinjo via,
Telimen’. En ĉefurbo ŝi loĝis antaŭe,
Ne delonge distriĝas ĉi tie ĉirkaŭe,
Sed ĉason, pli ol junaj ĉasistoj komprenas: ¬750
Jen tiel, kun la jaroj, sperteco mem venas».
Tadeuŝ’, kiun trafis tondrobat’ subite,
Momenton senparole staris konfuzite,
Sed rigardis rivalon terure severe…
Ĉambelan’ tiam ternis, ĝustatempe vere:
«Vivu!» ekkriis ĉiuj; li dankis kapkline,
Kaj, per fingroj, sonigis tabakujon fine;
La tabakuj’ el oro, briliant’-kadreto,
Kaj, en mezo, de reĝo Stanislav’[31] portreto.
Reĝo, al lia patro, ĝin donis favore, ¬760
Ĉambelano, post patro, ĝin vartis honore;
Per ĝi donante signon, li paroli volis:
Do ĉiuj eksilentis, neniu parolis.
Li diris; «Moŝtaj fratoj, moŝta nobelaro!
Ĉasist’-juĝejo estas herbej’ kaj arbaro;
Mi, pri l’ afer’, en domo ne donas decidon,
Tial ĝis morgaŭ solvas mi nian kunsidon,
Kaj partiaj refutoj ne trovos toleron.
Vokisto! vi en kampon revoku aferon;
Morgaŭ ĉi tien venos Graf’ kun ĉasistaro, ¬770
Vi ankaŭ tien iros, Juĝisto, najbaro!
Kun estrinoj, fraŭlinoj ĉiuj, bel-eskorte;
Ni apartan grand-ĉason faros, unuvorte;
Ankaŭ Vojski honoros nin per akompano».
Tabakujon transdonis al li Ĉambelano.
Vojski, inter ĉasistoj, ĉe tabla angulo,
Aŭskultis, senparole, kun fermit-okulo.
Ofte oni demandis lian opinion,
Ĉar neniu pli bonan havis ĉaso-scion.
El tabakuj’ pinĉprenon li pesis silente ¬780
En fingroj, kaj ĝin fine enflaris atente;
Li ternis, ke resonis ĉambrego eĥante,
Kaj diris, kun maldolĉa rido, kap-skuante:
«Ho, kiel min ĉagrenas, mirigas ĉi tio!
Kion dirus maljunaj ĉasistoj pri ĉio,
Ke, en nombra nobeloj-, sinjoroj-ĉeesto,
Oni juĝos disputojn pri hunda vost-resto?
Kion reviviĝinte, Rejtan al ni dirus?
En sian Laĥovican tombon li reirus!
Kaj kion Njesjolovski[32] vojevodo landa, ¬790
Posedant’ de plej fama ĉashundejo granda?
Ducent pafistojn tenas tiu grand-nobelo,
Cent retveturigilojn havas ĉe kastelo;
Monaĥe, jarojn sidas li en domo sia,
Ne akceptas invitojn al ĉasado ia;
Al Bjalopjotroviĉa[33] li rifuzis peto!
Kion li povus kapti dum via ĉaseto?
Bela estus la famo, se tia moŝtulo,
Laŭ nuna modo kurus post lepor’-grizulo!
En mia temp’, nomataj estis, ĉasparole, ¬800
Nobelaj bestoj: apro, urs’, alk’, lupo, sole.
Sen kojndentoj, ungegoj, sen kornoj bestaro
Restis por la servistoj kaj la dungataro.
En manon preni volus neniu sinjoro
Pafilon, kiun ŝroto igis sen honoro!
Oni tenis vertragojn, ĉar post ĉaso, vere
Okazas, ke elkuras, sub ĉeval’ senpere,
Lepor’. Amuze, oni solvis hundoj-ŝnuron,
Sinjoridetoj faris ĉevale postkuron,
Ĉe okul’ de gepatroj, kiuj vidi pelojn ¬810
Bonvolis, sed ne farus pro ili kverelojn!
Do, Ĉambelana moŝto, revoku ordonon,
Kaj al mi ne rifuzu favoran pardonon,
Ke mi ne partoprenos en ĉasado tia;
Neniam paŝon faros tien pied’ mia!
Mi nomiĝas Hreĉeĥa: ekde reĝo Leĥo[34]
Post la leporoj kuris neniu Hreĉeĥo».
Junularo ekridis tiam superbrue;
De tabl’ oni leviĝis, Ĉambelan’ unue:
Laŭ aĝ’, ofico, lia estis digno tiu; ¬820
Irante, klinsaluton faris li al ĉiu;
Pastro post li, Juĝisto apud Bernardino.
Ĉe pord’ Juĝist’ brakdonis al Ĉambelanino,
Tade’ al Telimeno, al Tranĉist’-filino[35]
Asesor’ kaj Rejento al Hreĉeĥidino.
Tadeuŝ kelkajn gastojn al garbej’ gvidante,
Sin konfuza, kolera, malgaja sentante,
Iris, kaj okazaĵojn pripensis sen fino:
Renkonton, vespermanĝon apud najbarino;
Ĉirkaŭ lia orelo precipe vorteto ¬830
«Onklinjo» zumis, kiel trudiĝa muŝeto.
Li dezirus Vokiston demandi esplore
Pri Telimen’, lin kapti ne povis ĉi hore;
Vojski ankaŭ forestis, ĉar post vespermanĝo,
Ĉiuj iris post gastoj, zorgi pri aranĝo
En domo, kiel ĉambrojn por ripoz’ reformi.
Virinoj, maljunuloj, en dom’ povis dormi;
Junularon Tadeuŝ’ gvidis en garbejon,
Mastron anstataŭante, sur fojnokuŝejon.
En domo mallaŭtiĝis post duona horo, ¬840
Kiel en monaĥejo, post preĝa sonoro;
Silenton interrompis nur voĉ’ de gardisto.
Ĉiuj dormas. Ne fermis okulojn Juĝisto:
Li, kiel mastr’, ekskurson en kampojn preparis
Kaj en domo aranĝojn por amuzo faris;
Kaj li, al ekonomoj, voktoj, garbejestroj,
Skribistoj, domestrino, pafistoj, stalestroj,
Donis ordonojn, tagokalkulojn kontrolis,
Nun, kun help’ de Vokisto, senvestiĝi volis.
Vokist’ malligis Sluckan[36] zonon, orteksitan, ¬850
Per densaj kvastoj, kiel faskoj lumigitan:
Unuflanke orŝtofo kun purpur’-floraro,
Inverse silko nigra, arĝentkarearo;
Ambaŭflanke metebla estas zono tia,
Ora — solene, nigra — ĉe funebro ia.
Nur Vokist’ sciis zonon malligi, kunmeti;
Li ĉe l’ okupo, finis tiel babileti:
«Ĉu malbone, ke tabloj en kastelo staris?
Neniu perdis; eble, ke vi gajnon faris.
La kastelon koncernas ja procesaj aktoj. ¬860
Por kastel’, de hodiaŭ, nin rajtigas faktoj;
Kaj malgraŭ obstineco, la kontraŭpartia,
Mi pruvos, ke okazis posedpreno nia.
Se iu en kastelon gastojn peti pravas,
Li pruvas, ke posedon li prenas aŭ havas;
Mi eĉ kontraŭpartion ateste proponas;
Similajn okazaĵojn miaj tempoj konas».
Juĝist’ dormis. Vokisto en vestiblon iris
Kaj, ĉe kandel’, el poŝo libreton eltiris,
Kiu kvazaŭ preĝaro al li servas ĉiam; ¬870
Li forĵetas ĝin hejme, vojaĝe, neniam.
Ĝi estis tribunala vokando:[37] laŭ vico
Tie sekvis procesoj, kiujn ĉe l’ ofico,
Vokisto propravoĉe, antaŭ jaroj vokis,
Aŭ kiujn li ekkonis kaj en libron lokis.
Al simpluloj vokando ŝajnas nur nomaro,
Al Vokist’, grandioza de bildoj skizaro.
Li legis kaj meditis: Oginski — Vizgrid-o,
Dominikanoj — Rimŝa, Rimŝa — Visogrid-o,
Radzivil — Vereŝĉaka, Gedrojc — Rodultovski, ¬880
Obuĥoviĉ — Kaĥalo,[38] Juraha — Pjotrovski,
Maleski kun Mickjeviĉ, fine Graf’ sinjoro
Kun Soplico; legante en sia memoro
Li vidis la procesojn, okazaĵ’-seriojn,
Juĝejon, atestantojn kaj kontraŭpartiojn;
Kaj li sin mem rigardis en blanka ĵupano[39]
Kontuŝ’ blunigra, antaŭ tribunal’, kun mano
Unu sur sabro, dua al partioj donas
Alvok’-signon, kaj lia: «Silentu!» eksonas.
Revante, fine de la vesperpreĝo sia ¬890
Ekdormis lasta litva Juĝ-Vokisto nia.
Tiaj estis amuzoj, disputoj en rondo
De kvieta vilaĝo litva, dum la mondo
Resta dronis en sango; kaj vir’, di’ milita[40]
En regimentoj-nuboj, milkanon’-armita,
Aglojn orajn, arĝentajn, al batala ĉaro
Junginte, de Libia dezert’ ĝis Alparo,
Flugis kaj tondreĵetis li fulmon post fulmo,
Ĉe Piramidoj, Tabor, Marengo, ĉe Ulmo,
Aŭsterlic. Post kaj antaŭ li, Konkiroj ¬900
Kaj venko. Glor’ de faroj, kaj de kavaliroj
Heroaj nomoj, bruis de Nilo al Nordo,
Sed kiel rokoj ilin, ĉe Njemena bordo,
Rebatis vic’, gardanta Litvon, feromura,
Kontraŭ famo, por Moskvo[41], kiel pest’, terura.
Tamen, kiel ĉiela ŝton’, iam novaĵo
Falis sur Litvon: Venas, peti pri manĝaĵo,
Senkrura, aŭ senbraka iu almozulo;
Nutrite, li rigardas per atentokulo;
Se li en domo vidas nek judan ĉapeton, ¬910
Nek soldaton, nek rusan ruĝan kolumeton,
Tiam, legionisto, li konfesas veron,
Ke li portis maljunajn ostojn sur hejmteron,
Ne povante defendi ĝin plu… — Tiam tuta
Famili’, servistaro, kun alprem’ saluta
Lin akceptis plorege! Kaj ĉe tabl’, al rondo,
Li, kvazaŭ mirfabelojn, rakontis el mondo:
Ke general’ Dombrovski[42], ĉefo de komando,
Al Poluj’ penas marŝi el itala lando;
Ĉe li sur kamp’ lombarda, ariĝas la poloj; ¬920
Ke Knjazjeviĉ ordonas el la Kapitolo,
Ke li ĵetis, venkinte Cezar’-posteulojn,
Cent sangantajn standardojn al franc’ en okulojn:
Ke Jablonovski kuris, kun legi’, ĝis tero,
Kie kreskas la pipro, la kan’ de sukero,
Kaj arboj, en eterna printempo elspiras
Aromojn; li, venkante negrojn, hejmsopiras.
Ĉi rakont’ en vilaĝo ĉirkaŭis kaŝite;
Junulo ĝin aŭdinte, el domo subite
Malaperis; tra marĉoj, arbar’, ŝteliĝante, ¬930
Antaŭ rusa postkuro en Njemen saltante,
Naĝis, sub akvo, ĝis la bordo de Varŝava
Dukland’[43], por aŭdi voĉon: «Ho, kolego brava!»
Sed li saltis sur rokon, antaŭ ol foriris,
Kaj al rusoj trans Njemen: «Ĝis revido!» diris.
Tiel iris Gorecki, Pac kaj Obuĥoviĉ,
Pjotrovski, Obolevski, Ruĵicki, Janoviĉ,
Mjeĵejevski-j, Broĥocki, Kupść kaj Gedimin-o,
Bernatoviĉ-oj, multaj aliaj sen fino:
Ili lasis gepatrojn en hejmlando kara, ¬940
Kaj bienojn forprenis trezorejo cara.
Okazis, ke al Litvo venis de translime,
Almozist’; ekkoninte domon pli proksime,
Li malkudris gazeton el skapulario;
Tie estis soldatoj-nombro, kaj krom tio,
De ĉiu legiestro la nomo kaj sorto,
Kun priskribo de ĉies venko aŭ de morto.
Post jaroj tiel venis al la familio,
Pri vivo, glor’, pri morto de filo ekscio:
Pro timo silentante, dom’ funebron prenis, ¬950
Sed kiun ĝi funebris oni nur divenis
Ĉirkaŭe; kaj de mastroj mallaŭta ĉagreno,
Aŭ ĝoj’ mallaŭta estis gazet’ de bieno.
Vermo estis, laŭdire, tia almozisto
Li aparte parolis ofte kun Juĝisto;
Post ĉi interparoloj disvastiĝis kure
Ia famo ĉirkaŭe Monaĥ’, laŭ figure,
Perfidis, ke ne ĉiam en kapuĉo sia
Li iris, nek en servo maljuniĝis dia.
Super dekstra orelo, en tempi’-alteco, ¬960
Li havis haŭtcikatron de manolarĝeco,
Kaj en barbo, postsignon de paf’, ponardego;
Ĉi vundojn ne ricevis li ĉe mesolego …
Ne nur en vid’ minaca, en cikatroj-speco,
Sed en voĉ’, movo, estis ia soldateco.
Ĉe meso, kun levitaj manoj, turniĝante
Al popol’, kaj «Sinjoro kun vi!» eldirante,
Li ofte, post lertega turniĝo, ekstaris,
Kvazaŭ li «dekstren-posten» laŭ komando faris:
Kaj liturgiovortojn li diris per tono ¬970
De oficir’, staranta antaŭ eskadrono:
Servoknaboj rimarkis ĝin, ĉe meso lia.
Pri politiko estis Vermo pli konscia,
Ol pri Sanktuloj-vivo; pro kolekto sia
Veturante, ofte havis mult-aferojn
En urb’ distrikta: jen li ricevis leterojn,
Kiujn li ne malfermis ĉe fremdulo ia;
Li sendis kurierojn, sed kien, ne diris.
Tre ofte li sekrete, dum nokto eliris
Al biendomoj, kun la nobelar’ murmuris, ¬980
Ĉirkaŭe kampovojojn piede-mezuris,
En drinkej’ kun kampuloj diskutis intime,
Kaj ĉiam tion, kio okazis translime.
Nun Juĝiston, jam ekde unu hor’ en dormo,
Li vekas; ŝajne venis li kun novinformo.