Mi iris rapidpaŝe sur la stratoj de Parizo, kvazaŭ mi estus havinta tre urĝe farendan aferon. Eble mi ankoraŭ havis febron. Paŝao Emin, Gorĉev, la procesio kun brankardo, la vagabondo kun enkaviĝintan frunon, sinjoro Vanek, la leono saltadis alterne en mia pulsanta cerbo, kaj ĉiam denove Nedda… Nedda! Kiu estas tiu admirinda virino, kiu foje estas anĝelo, foje trompistino, kiun mi tre amas.
Mi devas montri al ŝi, ke mi ne estas ŝia kompatinda amokulo sur la stratoj de Parizo. Mi devas montri al ŝi la vivodeziron, diboĉantanen mi, la volon kaj talenton.
Mi alvenis al la kafejo Paco.
Tiutempe la legendoj, se tiuj ekzistas en la mondo, komenciĝis en la kafejo Paco. Kio estas tiu ĉi kafejo al Parizo, al Eŭropo, eĉ iomete al la tuta mondo?
Eble ankoraŭ vivos taŭga verkisto, kiu skribos en multaj volumoj, ke la malnova kafejo Paco estas eterna minejo de kiaj tempoj kaj etosoj.
Ties teraso donis vidon al la placo de la Operdoo! Akcesore oni faris terason sur la bulvardon de Kapucenoj, kaj vespere oni metis tien ankaŭ kelkajn koaksajn fornojn.
En la bunta kaoso, inter la bruantaj gastoj sidas senhejmaj almozuloj en senmankaj vestoj, lakŝuoj, kelkfoje kun iomete pudrita vizaĝo. Homoj sen hejmo kaj helpo, kun brile glata frizaĵo, portante neĝe blankan kolumon. Ili aĉetas ĉi tie tre multekostan cigaredon Clisma por siaj lastaj centimoj. Ĉar eble ili ĝuste hodiaŭ havos bonŝancon. Kaj cigaredo Clisma estas benozata al tio…
En Parizo nenio estas antaŭvidebla!
Tio certas.
Jen mi estas ekzemple. Tute ne ekzemple. Jen estas mi, ekskluzive kaj sole, la akso de la mondo, ĉirkaŭ kiu turniĝas la tuta Tero, se mia modesteco ne malpermesus, mi povus diri eĉ tion, ke la sunsistemo. Rigardante tion de interne, ĝi estas difinita kaj rigora fakto, en konkreta epoko, tutcerta optika iluzio. Mi do kontrolis hazarde la gravecon de la konsterna kaj okaza interludo.
La granda hazardo okazis jen tiel.
Mi eniras la kafejon Paco. Unue mi puŝiĝas al Ribári. Li rakontas pozeme, ke li konatiĝis kun brazila vidvino, nome sinjorino Tourtelet. Li prezentis ŝin ankaŭ al sinjoro Vanek. Siro Ludoviko havis tranoktejon. La virino estas tre humana.
Tiam alvenas Eŭgeno Kupro! Li estas tiu, kiu havas tre multajn lentugojn, kaj li ĉiam rikanas, kiel usona cigared-reklamo, Eŭgeno Kupro, kiu estis tre laŭtega. Krome li uzis tro tenerajn epitetojn, rilate siajn homkunulojn, senkonsidere al sekso kaj aĝo, li nomis ilin dolĉa, sukera, rosoguto kaj konvalo mia. Bedaŭrinde li klopodis, ke lia ĉiuspeca renkontiĝo en la vivo estu sensacio, nek tio gravas, se ĉiu rigardas tien, kiam li ĵus ekkrias, aŭ li ridegas ŝrikante kaj ĝissvene pro malbona ŝerco.
Tiam povas okazi ankaŭ tio, ke li ne aŭdis la ŝercon.
– Atentu, ne rimarku lin… Venas la Kupro! – flustras Ribári kaj flankeniĝas, sed dume li ankoraŭ aldonas rapide: – Vi ne vidis min en Parizo…
Post minuto la gastoj de la kafejo ekatentas pri sovaĝ, indiana batalkrio, kelkaj nervozaj piedirantoj enrapidas de sur la strato. Kio okazis?!
Eŭgeno Kupro estas fotorapirtisto, kaj jam dum nia fura junaĝo, kiam ni ankoraŭ kredis nian stipendion, diplomon kaj la arton, li jam eĉ tiam, malgraŭ lia ĉiu gajeco estis rigora materialisto. La fotografoj preskaŭ senescepte estas objektivaj indivuduoj. Eŭgeno Kupro havis apartan fotografan filozofion. Ekzemple: la fotografo estas materialisto, ĉar li devas kredi tion, kion li vidas, ĉar li eternigas tion konstante. Krome li rigardas la mondon tra strikta vidkamp-diafragmo de pligrandiga lenso. Kaj ni atentis, kiuj pligrandigas ĉion, tiuj ĝenerale estas homoj kun strikta vidkampo. La homoj kun stirkta vidkampo scias tre malmulte, sed tion tre bone. Ni povas atenti tion ĉe la diafragmo-alĝustigilo. Ju pli ni striktigas la aperturon de la diafragmo, des pli akran bildon montras la objetivo. Ceratagrade ni opiniis Eŭgenon Kupro malaltranga, kvankam li estis simpatia, malgraŭ lia krudeco, kion unuavice kaŭzis tio, ke li ofete nomis la homojn konvalo mia. “Atentu mi konvalo mia, mi supreniros en la Fortikaĵon fotografi, se vi havas ion farendan tie, mi veturigos vin per aŭto.” Survoje li babilaĉis, parolis konfuze, eble eĉ kantis, li ĵetadis sian fotoaparaton supren kaj kaptis ĝin, dume li timegis konstante, ke li faligos tion.
Li havis ankaŭ moknomon. Ĉar li mem skribis la tekston al siaj fotoraportaĵoj, kio signifis al li certagradan malestimon, rilate la metion de la verkistoj, sciante, ke li skribas malbone. Sed fine ja gravas la fotografaĵo. Kiun interesas nuntempe, kion oni skribas? La lingvo de nia epoko estas la foto. Tiel do li nomiĝis Bildo la Skribista, Ĉefo la Granda. Eĉ oni jam nomis lin Bildo la Granda, la Ĉefo la Skribista. Li estis malalta, dika kaj gaja kanbo, malgraŭ nia superema konduto li ŝatis nin. Ankaŭ nun, ekvidinte nin, li ĝojkriis:
– Sukera Almási! Alo, konvalo mia! Ĉu vi estas ĉi tie?!
– Ankoraŭ ne, sed mi alvenis per la rapidtrajno vespere. Kiam vi estos atendebla? Kion vi pensas, ke mi nur ŝajnas?
– Grandioze! – Kaj li ridegis tiel laŭte, ke la kelnero turniĝadis nervoze. – Ĉu vi scias, ke vi estas eksterordinare bona gemutulo.
Sur la alstrato fronto de la kafeoj, donanta vidon al la bulvardo de Kapucenoj staris longa, mallarĝa tablo plena de kukoj, bifstekoj, sinkoj, tatarsaŭco kaj sandviĉoj, li tuj kuntrenis min tien, dume oni debatis lian ĉapelon hazarde, sed li ne zorgis pri tio. Li havis treege ĉifitajn, malbelajn ĉapelojn, kaj li asertis, ke li eksterordinare rapide foruzas siajn ĉapelojn pro sia profesio.
– Ĉu la hungara selektitaro estas ĉi tie en Parizo? – mi demandis?
– Jes. Alvenis en Parizon la selektitaj gemutuloj.
Li manĝis kaj instigis ankaŭ min konsumi kelkajn kukojn.
Li staris tie kun nekutima eleganteco, vivgaje kaj bone nutrite, kio kompreneble nervozigis min.
– Diru, violo mia – li demandis, – kion vi faras?
Mi koleriĝis. Li ne komencu tuj kompati min!
– Mi tute ne povas plendi… Mi estas fotoraportisto. Mi prosperas.
– Ĉu vere? – li respondas kun estimo, admiro, scivoleme, demandante kaj fervore. Jam hejme estis videbla tio sur vi.
Ribári – kiu ĝis nun staris apogiĝinte al loĝio kaj atentis nin – nun preteriris nin leĝere kun orgojla vizaĝo, sulkiginte sian frunton kaj fiksrigardis antaŭ sin.
– Ribári! – stridis Kupro, kiel sireno. La granda homo turniĝas, li tenas sian aktujon ĉe ties rando per la mano, sur kiu estas blanka ganto, kaj li rigardas Kupron kun hezitema vizaĝo.
– Vi… Atendu! Ne diru al mi!.. – li pensadas iomete. – Mi scias, kiu vi estas! Vi estis biletkontrolisto en la vaporbanejo.
– Sed sinjoro Ribári… – li blabutaĉas – mi estas Eŭgeno Kupro… la fotoraportisto.
Sed nun la eleganta sinjoro ekvidas min subite!
– Jen Almási! – kvazaŭ li ne estus vidinta min de jaroj, – kion vi faras ĉi tie en Parizo? Kial mi ne vidis vin ĝis nun?
– Ribári! – mi kriis tuj kompreneme, kaj mi falis al lia kolo. – Se mi estus konjektinta, ke vi estas en Parizo!
– Ĉu vi ne kutimas legi ĵurnalojn? Nu, ne gravas. Venu morgaŭ al ni en la hotelon Claridge, se mi ne estus hejme, serĉu min en la Ministerio pri Militaj aferoj… Ĉu vi, Kupro, kion vi deziras fari ĉi tie?
Kaj li frapetis lian ŝultron bonvoleme.
– Nu konval’… sinjoro Ribári, sciu, ke mi estas raportisto… kaj mi forografas. Mi venis ĉi tien provi mian fortunon. Kie estas bona restoracio, ke ni povus tagmanĝi? Mi havas monon.
– Tio ne gravas.
Ni sidis sur la terason de la restoracio, kaj Ribári mendis kun granda faksperto. Li petis krabon, kiel antaŭmanĝaĵon. Kaj li kverelis longe kun la kelnero, ĉar laŭ li la plej bona itala vino chianti el la devenjaro 1920 momente ne estis altebligebla.
– Sinjoro Ribári, kion vi faras en Parizo?
– Diru konvalo mia, kie vi vivas? Mi estas dungita apud la franca ministro de eksteraj aferoj, kiel la anstataŭganto de la gazetara ataŝe de la hungara komerca kabinetkontoro. Kaj vi, Almási morgaŭ iru al mia tajloro kaj pretigu smokingon por vi.
Estas vere, ke li havis tajloron en Parizo, sed ni ĉiuj evitis tiun, ĉar foje Reneo Kárpát kuntrenis lin al policisto por eldevigi la adreson de Ribári. Li tre konsterniĝus, se mi vizitus lin por pretigi smokingon al mi je la konto de Ribári.
– Bonvolu diri, ĉu vi ne povus proponi al mi lertan fotoraportiston? – li demandis indiferente.
– Jes – balbutaĉis Eŭgeno Kupro, – jen mi estas…
– Dio scias… Nu, bone, telefonvoku min, post duonhoro en hoteloClaridge. Ĉu vi havas smokingon?
– Kompreneble!
Tiam aperis Frederiko, la dresita telefonisto de Ribári, kaj tiu komplice, mallaŭte flustris ion en la orelon de la granda homo.
– Diru, ke mi ne estas ĉi tie – respondis Ribári nervoze.
Sed la telefonisto, en kiu perdiĝis granda artisto, malgraŭ tio, ke li estis dekkvar jara knabo, li petegis mallaŭte, sed histerie, ĉar la sinjoro grafo mesaĝas tion, ke alvenis grava telegramo el la hungara konsulejo de Stokholmo. Ribári ekmmordetis siajn lipojn kaj respondis serioze.
– Pardonon… – li diris, – mi devas iri. Mi petas vin Kupro, bonvolu telefonvoki min en la hotelo Claridge.
– Kaj vi sendu telegramon, infano mia, al Budapeŝto, cent vortoj – li transdonis formularon. Li serĉadis en sia poŝo. – Ĉu vi povus ŝanĝi mil frankan monbileton?
– Mi n povas, sinjoro.
– Ej… Donu al mi, Almási, tricent frankojn… dankon, Kupro, mi akceptas ĝin de vi… kiel vi imagas tion?
Fine la knabo forportis la tricent frankojn, kaj mi sciis, ke li ricevos tridek el ĝi, kaj ducent sepdek estos tiu de Ribári.
– Granda knabo estas Ribári – diris Kupro iom pale. – Sed li forgesis pagi por la tagmanĝo… Mi vida, ke vi jam bone ekradikis ĉi tie. Ĉu vi ne dirus, ke mi komencu?
Jen vidu… Ĉu eble la ĉikano portos ian utilon?
– Mi helpos volonte transponti la komencajn malfacilaĵojn – mi respondis enpensiĝinte. Kiel mi ellernis tion de Ribári post paso de tempo. – Ĉu vi havas aparatoN,
– Jes mi havas aparaton, kiu parolas kvin lingvojn.
Mi pensis serĉi ian raportaĵtemon, kiun ni farus kune, kaj Kupro portus ĝin al la redaktejo de la ĵurnalo kun mia lasta rekomenda letero.
Ne! Ĝi ne estis trompo, ĉar neniu ricevis eĉ unu centimon, kiun li ne estus meritinta, kaj ĉiu helpis la alian.
Tamen oni ne povis diri, ke ĝi ne estis trompo.
Nun mi ne parolos pri tio, ke Ribári poste pruntepetis la orkadran monoklon de Eŭgeno Kupro por ĉiam. Eŭgeno Kupro tute ne kureĝis porti ĝin.
Nur Ribári povis surmeti tion sen la plej granda risko.
Mi jam delonge ne kredis la superstiĉon de la transdono de la rekomenda letero. Sed mi havis rekomendan leteron al la ĉefredaktoro de la ĵurnalo Parizo, al Bourin, mi pensis, ĝi estos pli bona por Kupro, ol por mi.
Mi serĉis en la ĵurnalo ŝajne interesan novaĵon… Aha!.. Mortigis sin komerca komisiito de la banko Mediteraneo.
– Iru tien fotografi – mi diris tion kun granda petego, kaj mi laŭtlegis la artikolon al li.
– Ĉu vi pensas, ke ĝi estos bona? – li demandis fervore.
– Vidu, ni vizitos la familion, mi petos kelkajn informojn, fotojn, vi fotografos la infanojn kaj la vidvinon…
Kupro ne sciis, ke mi antaŭ nelonge estis tie kun paŝao Emin kaj taĉmento da policistoj, kaj tiu novaĵo altiris min, ĉar la komerca komisiito mortigis sin ie sur la insulo Galachad…
Ni do iris tien, sed oni akceptis nin tre malvarmkondute. Kial agiti la katastrofon denove? Kial skribi kaj parolis pri tio, kaj foriru sinjoroj. Mi diris, havante minimume tridek ok gradan febron, ke estus pli bone publikigi tion en la ĵurnaloj, ĝi ja preventos la interflustradon pri la dungito de la banko.
En tiu momento mi vidis, ke io estas ĉi tie. La oldulino rigardis timiĝinte al la muro. La junulino malpermese al la oldulino. Dume Eŭgeno Kupro faris kvin fotojn.
Mi ankoraŭ iris en la bankon. Informo: la banko ne havas debeton, rilate la mortintan oficiston. Sed kio estas tiu rigida vizaĝo, kiel oni parolas?
Mi transdonis mian rekomendan leteron, kaj Kupro foriris kun la fotoj.
La rekomenda letero ne estis falsa, nur Kupro pensis, ke mi skribis tion. Bedaŭrinde la fotoj ne interesis min. Mi ne atendis lin. Vi reiris al la vidvino:
– Sinjorino, mi estis en la banko!
– En la banko… – kaj ŝi diris konsternite, – oni promesis en la banko, ke ili aranĝos ĉion! Vidu, sinjoro! Via celo ne estas ruinigi min! Nek mi mem scias, pri kio temas. Sed oni venis, ke mi ne parolu pri mia edzo, nek pri tio, kion li skribis, tiam ili aranĝos… tiun mankon ĉe la banko… krome mi kaj miaj infanoj ricevos renton… Kvazaŭ mi laborus ĉe la banko. – Kaj ŝi petegis plorante. – Vi trovos ankaŭ alian novaĵon, kiel ĵurnalisto… sed kio okazos al mi…
– Kiom da mono vi ricevos pomonate “de tiuj”?
– Sescent frankojn
– En ordo. Diru nenion. Se mi akiros al vi mil frankojn pomonate, ĉu vi rakontos ĉion?
– Sinjoro… Tiam mi rakontos ĉion feliĉe, kion mi scias, sed mi scias nenion.
Do, ĉio, ĉio estas sekreto ĉi tie. Mi telefonas al Bourin. Kial? Li estas potenca homo, kaj se li volas, li donos la mil frankojn al ŝi.
– Ĉu sinjoro Bourin estas tie?
– Jes.
– Mi devas paroli kun vi pro eksterordinare garava, publikinteresa afero inter kvar okuloj. Mi mia nomo estas Almási.
– Mi gratulas! Oni aĉetis viajn fotojn, tiuj estas tre bonaj. – Disinjoro! Nu jes, mi estas rekomendita en la letero, kaj ne Eŭgeno Kupro. Ĉu mi malbonigu la aferon nun?
– Tamen mi ŝatus paroli kun vi, sinjoro.
– Ĉu tiu ĉi afero eskludas, ke ni paroladu en la kefejo Dome apud aperitivo?
– Laŭ via deziro.
Kion donas Dio? Eŭgeno Kupro apreras en la kafejo Dome.
Li ne kuraĝas veni tien, sed li klinis sin kun malfermita buŝo, kiam li eksciis de la kelnero, ke mi sidas kun Bourin ĉe tablo en malproksima angulo. Sankta Dio, kiam donos fortuno al li tian prosperon en Parizo?
Mi tusis, havis febron kaj estis senhejma. Sed mi sidis kun Bourin, tio estis nekontestebla. Mi rakontis al li, ke oni estis suspektinde malvarmkondutaj en la banko, ili promesis alimenton al la vidvino, kaj certe ili kompensis la defraŭditan monon. Estas inde okupiĝi pri tio, ĉu valoras mil frankojn pomonate al la ĵurnalo de Bourin, ke tiu virino parolu?
Bourin ekmeditis.
– De kiam vi kuradas en la intereso de la afero?
– Tri kaj duon horojn.
– Mi dungos vin. Rilate la aferon mi devas paroli kun la direktoro de la banko Mediteraneo, kiu estas mia tre bona amiko. Sendepende de tio, anonciĝu ĉe mi, parte, ĉar vi transdonis vian rekomendan leteron al via amiko, aliaparte, ĉar vi faris tion tre rapide, kaj sensacia afero povos eksplodi el ĝi. Eble ankaŭ mi ekscios ion, ĝis vi vizitos min… Kie vi loĝas?
– Bulvardo St. Honoré, n-ro 27 – mi diris senhezite, ĉar la lavĉambro estis en tiu domo, kaj mi loĝis tie.
Kiam ni disiĝis, mi ankoraŭ tusis, sed mi jam ne vidis Eŭgenon Kupro, kvankam li certe kunportis monon por mi.
Kiam mi turniĝis al la bulvardo St. Honoré, iu haltis antaŭ mi kun disigitaj gamboj. Li estis kolosa, larĝŝultra homo.
– Se mi ankoraŭfoje vidos, ke vi flaraĉos en la banko kaj ĉe la vidvino, mi tranĉos vian gorĝon jen tiel.
Li retordis mian kapon leĝermove kaj elprenis tranĉilon. Li estis terure forta. Li puŝis min sur la veturejon facilmove kaj mansvingis.
– Au revoir, se vi deziras!
Sekvan tagon matene mi jam vekiĝis en la lavĉambro tiel, ke mi havis farendaĵon, celon. Mi sentis, ke mia parolado kun Bourin signifas turnopunkton en mia vivo. Sinjoro Vanek jam foriris, sinjoro Wendriner loĝas en alia apartamento, kaj ankaŭ la fenestroj de Nedda esis fermitaj, ŝi do ne estas hejme. Mi amas… amas ŝin, kion ajn kaŝas ŝia paseo.
Mi estis certa pri tio, ke kun ŝiaj okloj, buŝo kaj kun la tuta estaĵo ne povas esti iu malica, ĉarlatana. Ankaŭ tie latentas ia sekreto. Ĉie nur sekreto!
Mi ekiris al Eŭgeno Kupro, kiu la antaŭan tagon donis al mi sian vizitkarton, kiun li presigis ankoraŭ en Peŝto, ĉar iu lia amiko jam anticipe luis artlaborejon por li malantaŭ la Operdomo en strateto, kaj li diris, ke hodiaŭ matene li transolĝiĝos tien.
Eŭgeno Kupro, kiu ĵus okupiĝis pri sortimetnado kaj surbretigo de multegaj fotoj, li akcepti min tiel, ke li ne sciis, kion diri.
– Almási! Ke mi puŝiĝis ĝuste al vi… Ĉu vi scias, kiom da mono asignis Bourin dank’ al via letero pro la fotoj al mi? Laŭ Ribári, kiu vere scias ĉion, fotoraportisto ankoraŭ ne ricevis tiom da mono en Parizo! Sescent frankojn!
Kaj li transdonis al mi tricent frankojn.
– Aŭskultu min, Kupro. Ribári estas ĉarlatano, kiu de tago al tago estas videbla en la kafejo Globe, inter la tiel nomataj “kozakoj”. Nek mi havas loĝejon, la tuta afero hieraŭ estis nur blago, donu al mi kvindek frankojn, kaj lasu min trankvila…
– Nu, ne ŝercu, kat-skarabo! Dank’ al vi rekomanda letero…
– Ne mi skribis, sed ankaŭ mi ricevis tion.
Li staris kaj pensadis. Poste li ridis.
– Atentu min, Almási! Ni supozu, ke iu alvenas en Parizon, oni trompas lin, kaj li ricevas bonan salajron, kial li devas sekvan tagon tuj fariĝi malriĉa, tiel, ke oni ne trompas lin? Vi ne klarigu al mi. Vi serĉis la raportaĵon, vi scias france, kaj mi petas vin, estu mia partnero.
– Tio ne eblas, Kupro. Sed mi tradukos al vi volonte fotoraportaĵojn el francaj ĵurnaloj. – Mi transprenis kvindek frankojn de li, kion rajtis ĉiu budapeŝta verkisto pruntepeti de ĉiu fotoraportisto.
– Vi do ne blagos min! Ribári promesis al mi, kiam la eksterland delegacio alvenos al la paradmarŝo, li akiros permesilon por mi en la placo Elysées, kie estas prohibite foti.
– Atentu min. Mi iros kun vi al la palaco Elysées, kaj se vi povos foti tie, mi rekonos, ke ĉio ĉi estas vero.
– Kiel vi parolos kun Bourin? Kun Boruin.
– Tiun tagon mi parolis kun li la unuan fojon, kiam ni prezentiĝis unu al la alia sur la strato.
– Rakontu tion al aliulo. Ĉu vi pensas, ke la unuan fojon mi estas eksterlande? Mi pasigis unu jaron en Germanio, unu jaron en Turkio.
– Kiam?
– Antaŭ ses jaroj. Mi vojaĝis tien kun la nacia taĉmento, kaj mi restis tie. Se vi bezonos ian informon pri Turkio, diru al mi trankvile, kara Almási, mi ĉion fotorgrafis tie! Mi havas tricent diversajn bildojn pri la kemalismo.
– Diru! – mi demandis subite. – Ĉu vi konas tie ian paŝaon Emin?
– Kiel?! Jes, kompreneble mi konis lin! Li preskaŭ fariĝis ministro. Eĉ kvindekfoje mi fotografis lin… kato-skarabo.
– Lasu tiujn idiotajn titolojn! – Ĉu vi scias, ke la paŝao estas en Parizo, kaj mi parolis kun li?
– Ĉu vere? Ĉu vi parolis kun li? Atendu do, konval’… nenio, mi diris nur tion, ke vi atendu.
Li komencas serĉadi sur la multe da bretoj. Vigle dekstren-maldekstren, dume li fajfas valson. Fine li trovas bildon kaj transdonas ĝin al mi.
Li estas tiu! La frenezulo, pro kiu mi venigis la policon. La fezo… la liphararo kaj kiel li ridetas…! Eĉ la du platenaj dentoj estas videblaj.
– Jes, antaŭhieraŭ mi parolis kun li – mi diris.
– Turnu la bildon!
Jen tio estis skribita sur la dorsflanko de la foto: “Laŭ la hodiaŭa raporto de la turka novaĵagentejo paŝao Emin dimanĉon vespere mortpafis sin en sia domo en Ankaro. Li estis flustre suspektata pro poker-partio, kaj onidire ĝi estis la kaŭzo de lia faro. 27. VIII. 193…”
Mi konsterniĝis. Kio ĝi estas? Denove alia nesolvebla enigmo. Ĉu eble mi ne komprenas tion?
– Aŭskultu mi, Eŭgeno Kupro! Mi donos al vi bonegan ideon. Atendu min en la kafejo Paco, kaj tie mi tradukos al vi fotindajn aferojn el parizaj ĵurnaloj. Tute ne sekvu la konsilojn de Ribári, ĉar li sendos vin al la Urba Buĉejo aŭ al la ekzekutisto…
Mi vizitis Bourin-on pro la respondo.
Nek hodiaŭ mi scias, kion parolis Bourin kun la ĉefdirektoro de la banko. Li akceptis min jene, enpaŝinte al li.
– Sinjoro Almási, mi dungas vin, kiel raportiston por mil frankoj pomonate. Ĝi ne estas multa. Sed mi promesas al vi, se vi finfaros tiun aferon, kiun vi komencis, vi fariĝos granda homo ĉe tiu ĵurnalo. Jen estas dokumento, se ankaŭ vi volas tiel, ĝi garantias sinjorinon Pollard pri dumviva rento, mil-franka pomonate. La kreditbanko Lyonaise eldonis tiun dokumenton, je mia kuranta konto. Venu, ni triunku aperitivon je tio!
Mi jam ne scias, kiel mi dankis lin, nek Baurin okupiĝis pri tio multe, sed malsuprenirinte li avertis min, ke mi havos tre malfacilan taskon. Li donis sian vorton al la ĉefdirektoro de la banko, ke lia ĵurnalo ne tuŝos la aferon de la vidvino, se lia raportisto laboros plu. Li asignis mian unuan salajron. Tiam mi rakontis la historion de paŝao Emir. Li pensadis.
– Vidu, filo mia. Ĵurnalo ne povas kapti la aferon ĉi tie. Sed raportisto jes… Se li faros grandan aferon el tio, aŭ ne. Vi ricevos mil-frankan salajron ĉiumonate por akiri informojn… vi devas solvi ĝin dum du monatoj. – Kaj mi transprenis mil frankojn ĉe la kaso.
Unuavice mi vizitis mian solan, grandaniman protektanton en la policejo. Hazarde la deĵoranta kapitano estis tie, kiu donis al mi dudek frankojn, kiam mi havis febron.
– Ĉu vi rekonas min, sinjoro kapitano?
– La verkisto – li kriis post mallonga pensado. – Kiu loĝas ĉe sia amiko kaj estas senhejma, krome li havas turkajn delirojn!
– Prave! Ĉu vi bonvolus helpi min?
– Kia demando ĝi estas! Verkisto! Mi ja ne kutimas legi multe, sed mi apatenas al la membroj de tiu nacio, kiuj ĉiam altetaksis la verkistojn.
Li diris tion entuziasme, tamen veras, ke jam post la tempo de la aperativo, sed sincere.
– Sinjoro kapitano! Mi fariĝis ĵurnalisto, kaj iu minacis min vivdanĝere! Mi denuncos tiun!
– Rovin! La dosierojn!
Mi foliumis ĝin proksimume unu horon. Kiaj ulaĉoj ekzistas en la mondo! Kun cikatroj kaj deformiĝinta vizaĝo, kaj…
– Paŭlo la Longa! Mi alkondukos lin posttagmeze! Li estas ĉe sia amatino!
Poste mi iris de la kapitano al la vidvino. Mi montris al ŝi la dokumenton pri la mil-franka dumviva rento.
– Mi ne scias, ĉu ĝi valoras tiom… Mia edzo skribis nur kelkajn vorojn en sia adiaŭa letero, kaj li skribis aldone, ke ni publikigu ĝin… La aliajn leterojn li ne menciis, mi povas montri tion, eĉ unu vorto ne estas skirbata pri ĝi…
– Montru al mi la lastan!
– Oni forprenis tion de mi. Sed mi scias ĝian enhavon. Li skribis: “Mi mortos pro Galachad”… Ĉu vi fartas malbone, sinjoro?
Dufoje mi vidis tiun vorton en la baroka vilao, unue en la ĉambro de Nedda.
– Kiu forportis la leteron?
– La junulo. Mi ne povas diri pli multe al vi…
Mi ŝanciliĝadis sur la straton kaj la pensoj svarmis en mia kapo. La bankiero, kiu mortigis sin, kaj Glachad! La barolka vilao kaj Galalchad! Do paŝao Emin mortigis sin pro la skandalo de kartludado, ĉu la baroka vilo?! La nokta, funebra procesio kaj Nedda, Nedda kaj denove Nedda!
Mi tute ne rimarkis, kaj mi staris antaŭ la vilao. La fenestro de Nedda estis malfermita. Mi sureniris al ŝi.
Ŝi akceptis min tre amikeme. Ŝi rigardis sur min maltrankvile, ĉi mi havas ankoraŭ febron, ĉu vere mi fartas pli bone?
– Nedda, mi dungiĝis al granda ĵurnalo, kaj la vojo de kariero staras antaŭ mi. Sed mi rompis nian kontrakton! Mi amas vin, Nedda, edziniĝu al mi!
Ŝi rigardis al mi malgaje, sed mi vidis tiel, ke ŝi ne estis surprizita.
– Mi ŝatus, se vi ekscius mian veran nomon. Mi estas Nedda Gorĉev, kaj tiu ĉi domo apartenas al mia frato. Mia patro posedis ĝin. Mia patro mortigis sin… pro ia historio de kartludado… – Ŝi ekmordetis sian lipon, ŝi povis daŭrigi nur malfacile. – Kaj antaŭ du jaroj mia frato… Kiam mi jam pensis, ke fine… fine li atingis rodon, ĉio estos en ordo… ankaŭ li implikiĝis en ion, kaj… kartludo… flasa karludado… – ŝi apenaŭ povis paroli. – Li devis forlasi sian familino, edzinon, ĉiun… li dungiĝis al la legio… Kiam okazis tio al mia patro, mi ankoraŭ estis malgranda infano, kaj iu nia parenco el Londono akceptis min… Nek mim scias pli multe… Mia frato iafoje petis min fari ion, dum li kuŝis malsane en Afriko… kim li revenis hejmen… mi do helpis lin, sed sinceredire mi ne sciis en kio. Li diris, ke li ne volas implikiĝi en tion… Grafo Vlasta estas mia sola protektanto.
– Kaj… kiu estas tiu grafo Vlasta – mi demandis.
– Li estis la plej bona amiko de mia patro, kiu ekprotektis nin post la katastrofo. Ĉiu forlasis nin, nur tiu homo restis apud ni… Li estis bona ankaŭ al mia frato. Ĝrafo Vlasta, sed li ne uzas sian titolon. Li estas eleganta sinjoro, tamen li persistas apud mi… Tio agrablas al mi… Se li petus mian manon, mi edziniĝus al li kaj… – ŝi ruĝiĝis, – eblas, ke li petos ĝin…
Frunte ŝi apogiĝis al la vitro, tre malfacile venis voĉo tra ŝia gorĝo.
– Li petis… mian manon…
Kiom multe da aferoj runiĝis en mi sur tiu obstina punkteto de la malbono. Mi estis post la vera batalo. Ĉar ne la fina sukceso estas la triumfo, sed la unua. La unua serioza trapenetro sur la frondo de la senhaveco! La neeblaĵo! Ĝi estas bonega! Salti antaŭ la aliajn, grizajn almozulojn, nur nazlongon da distanco! Nur iomete atesti, ke mi ne estas averaĝzlo! La sekvaj cent aŭ mil kilometroj jam signifas la mondfamon, riĉecon, rangon: ĉio ĉi estas neniaĵo, rilate tiun ĉi triumfon. Sed nun kial? Aŭ: pro kiu! Mi premis mian frunton al la tablo.
Ŝi venis tien kaj brakumis min. Ŝi apogis sian vizaĝon al mia kapo, kaj ŝiaj nervozaj fingroj tremante, malesperiĝinte karesis miajn hararon, ŝultron…
Ne mi estas la kulpa, sed mi ekkisis ŝin longe, pasie.
Ŝi liberigis sin el mia brakumo kun larmovualitaj okuloj.
– Ni ne turmentu unu la alian, Petro. Ankaŭ mi amas vin. Sed mi ne povas edziniĝi al vi. La kartludo… La falsa ludo. Ĝi… Ŝajnas, herediĝas… estas en mia sango… Mi edziniĝos al Vlasta. Ĉar li estas bona, kaj ĉiu estus kruela al ni, ĉiu rompis bastonon super ni… Kaj mi povus esti feliĉa kun neniu, nek kun vi. – Kaj la liberpensulino plendis plorante la malĝojon de senpova virino malliberiĝantaj malantaŭ la liberaj pensoj, kiu bategas la fermitan pordon de la vivo en la intereso de sia sorto. – Mi ne havos infanojn, ĉar mi ne volas naski krimontajn trompludistojn. Mi ne volas havi gefilojn, kankam mi tre ŝatus.
Li faligis sin sur la tablon ploregante. Kion mi povis diri? La mallumo disiĝis je krudaj ombroj, kaj stranga ŝriko de malproksima hupo atentigis nin pri io.
– Diru tion – mi demandis subite, – kion vi serĉis sub la adreso strato Forbin, n-ro 18.
– Mi havas sekreton – ŝi diris rapide kaj konfeseme. – Mi apenaŭ ricevas monon de miaj parencoj el Londono, por ke mi povu lerni, mi iras tien… labori… – ŝi glutis kaj korektis sin. – Mi estas manekeno ĉe Louis et Broghers. Ili prezentas sur mi iliajn novajn kreitaĵojn. Vespere aŭ nokte mi devas aperi en elegantaj amuzejoj, portante la novajn modelojn de la entrepreno kaj… tiam grafo Vlasta akompanas min.
– Kial vi volis, ke apaĉo el Belleville prirabu min. Kion mi havas, kion mi ne estus doninta al vi?
Ŝia vizaĝo fariĝis timema kaj malkonfida. Ŝi observis min kun gapanta mieno. Ŝi repaŝas kaj rigardas min suspekteme kaj timiĝinte…
– Ĉu vi scias tion? – ŝi demandas malfacile spirante. – Ĉu vi do sekvis min kaŝe? Respondu!
– Vi respondu!
– Mi do diros! – ŝi ploregis. – Ŝebao, antaŭ ol li alvenis ĉi tien, renkontiĝis kun mia frato ie en Afriko kaj kunportis ion de li… Mi ĵuras, nek mi scias kion! Nur tion, ke en ĝi estas la sep-flama grendado, dike orumite. Tiam estis ĉe vi la havaĵo de Ŝebao. Kompreneble mi menciis vian nomon. Sed temis pri la havaĵo de Ŝebao. Mia frato skribis pri tio. Mi vizitis vian societon pro Ŝebao, sed baldaŭ mi ekŝatis la knabojn! Ĉu vi memoras?! Kato-piedon. Kaj eblis diri ion nek al Ŝebao, nek al vi, ĉar mia frato skribis, se oni rigardos tiun objekton pli ekzakte, oni divenos ties sekreton, kaj tio neniel okazu.
Kian objekton havis Ŝebao, kio estas grava?
– Vidu, Nedda – mi diris tre ablombe. – Mi ne rezignos vin. Mi sentas tiel, ke troviĝas ankoraŭ tiaj aferoj ĉi tie, kiuj ne estas tute klaraj. Kaj mi malkaŝos ĉion.
– Petro, mi petas vin pro Dio – diris Nedda timiĝinte, – implikiĝu nenion. Nur problemo estos el tio. Promesu, ke vi faros nenion.
– Mi promesos nenion, ĉar temas pri miaj vivo kaj feliĉo. Morgaŭ mi estos denove ĉi tie.
Kaj mi forkuris de ŝi sen adiaŭo.
Mi rapidis tusante al la kafejo Globe. Mi volis paroli kun Ribári. Li staris ĉe iu el la multaj tabloj de la subteretaĝo, li ludas biliardon trankvile kun iomete pudrita, eleganta vizaĝo. Li havas ĉemizon el kruda silko, kiun li lavas kaj gladas ĉiutage, ĝis ĝi ŝiriĝos. Li portas la plej belan, punktitan kravaton de sinjoro Vanek. Hazarde mi konas ĝin, ĉar mia protektanto priploris tion, kiam li perdis ĝin.
Mi atendis la finon de la ludpartio, kaj ni eksidis ĉe malproksima tablo.
– Kio estas al la kanboj? – mi demandis.
– Mi loĝas kun Zombori en lumkorto kun aparta enirejo sub la adreso placo St. Sulpice, n-ro 14. Afrika teamo dungis Ivan-on Bükk, kiel dekstan avanulon, kaj li forveturis hieraŭ. Reneo Kárpát fondis rusan orkestron, kaj li ludas en la amuzejo Fursy Boit sur la placo Pigalle. Cetere, mi renkontis Sebaon matene. Li tre serĉis nin, kaj li sendas la jenan mesaĝon al vi.
Li elprenis malgrandan slipon el sia nemalhavebla akutjo kaj transdonis tion. Mi legis ĝin. Li skribis la sekvajn:
“Petro! Ne maltrankviliĝu pro mi. Mi fartas bone, sed dum mallonga tempo mi ankoraŭ ne havos okazon esti kun vi. Mi ŝatus, se vi sendus la ruĝan kajeron al iu mia amiko, kiu loĝas en la domo sur la bulvardo Villet, n-ro 9. Li nomiĝas sinjoro Alfredo Pierette. Steĉjo.”
– Kio estas al Siro Ludoviko? – mi demandis.
– Bone, ke vi demandis tion. – Li denove ŝovis sian manon en la aktujon kaj transdonis faskon da manuskripto.
– Jen estas kelkaj daŭrigoj de la legiana romano, kaj li petas, ke vi urĝe sendu tiujn al iu ĵurnalo, kaj informi lin telegrame pri la rezulto.
– Kie li loĝas nun?
– Nu, li forgesis diri tion, sed eblas, ke nek li scias precize – respondis Ribári.
– Ĉu li ne redonis la ruĝan kajeron? – mi demandis.
– Ne.
– Mi petus vin pri unu afero – mi diris al Ribári. – De nun ne blagu Eŭgenon Kupro. Eblas, ke mi laboros kun li. Bourin dungis min, kiel raportiston.
– Mi gratulas oldulo mia. Sed mi devas rapidi pro Kupro, ĉar ni renkontiĝos post unu horo en la kadavrejo.
Mi tuj eksidis kaj skribis poŝtkarton, en kiu mi informis sinjoron Alfredon Pierette, ke li sciigu al Ŝebao, se ili renkontiĝos, ke la ruĝa kajero estas ĉe Siro Ludoviko, kiu verkas nian romanon. Kompreneble mi ne konas la momentan restadejon de Siro Ludoviko, kial ĝuste mi estus la sola homo en la mondo, kiu konas ĝin.
Mi tuj alpoŝtigis la poŝtkarton.
Poste mi vizitis urĝe Eŭgenon Kupro, kaj ankoraŭ en la lasta momento mi sukcesis atingi lin, kiel li preparis sin ekiri al la kadavrejo en smokingo.
Kupro salutis min feliĉe, sed brue.
– Konvalo mi! Ĉio estas la nia! Ni konkeris Parizon! Mi vizitis ĉiun redaktejon, apelaciante vin. Ribári interpretis. Sed ni ne devis diri pli multe, ol vian nomon, kaj se oni proponis malpli multe da mono, iom kriegi france: Almási, Almási! – kaj ili aĉetis la fotojn. Ili aĉetis senprobleme. Kaj ili pagis! Jen estas via parto…
– Mia parto estas nenio! Unufojon kaj por ĉiam lasu tiun proponadon de mono. Ekde hieraŭ mi havas bonan postenon, kaj mi ne bezonas vian monon.
– Mi tute ne estus kredinta – diris Kupro, – tiaj sinjoroj.
Mi ekhavis ideon. Sovaĝan, strangan ideon.
– Kupro! Nun rekompence por mia eksterordinara faro, renversu viajn skatolojn, kaj elprenu ties fotojn, kiuj mortigis sin pro kartludado dum la pasintaj dek jaroj. Sed faru tre precizan laboron! Ribári rifuzis la hodiaŭan renkontiĝon, kaj ankaŭ li petas vin fari tiun laboron tre urĝe.
– Karega mia, la fotoj de la mortintoj ĉe mi estas aranĝitaj kronologie. Laŭ la sistemo de la enterigo. Post alivesto mi faros tion.
Mi iris plu, mi devis paroli ankoraŭ kun Bourin. Li tuj akceptis min
Mi rakontis pri la adiaŭa letero de la bankoficisto, la sekreton de la baroka vilao, la sinmortigon de Gorĉev. Mi elprenis la foton de paŝao Emin. Mi diris al li, ke la identeco estas senduba. Oni forportis lin ien, dum la polico estis tie.
– Vidu, filo mia, vi povos fariĝi unuaranga raportisto, sed vi devas scii, ke ĝuste tio signifas la sensacion, kio nun ankoraŭ mankas al vi. Kien oni kaŝis paŝaon Emin, kiuj kaj kial?… Kia interrilato estas inter la sinmortigoj? Ĉu ĝi estas? La publikaĵo de la ĵurnalo ne estas demando, sed respondo. La sensacio estas tio, kio kunligas la ŝajne tute diversajn okazaĵojn. Notu tion bone! Ne la evento, la interrilato estas bezonata ankaŭ ĉi tie. Sed estas interesa tio, kion vi rakontis nun. Por mi estas aparte interesa, ĉar Gorĉev estis mia bona amiko, kaj mi neniam kredis, ke li ludis trompe. La afero interesas min ĉiam pli bone. Mi promesas tion, se vi malplektos la enigmon, kaj ni publikos tion, ĝi estos ĉefartikolo. Hazarde ĝi estas ankaŭ mia afero. Mi promesas eĉ tion, ke tiam vi estos tre bone pagita ĵurnalisto en Parizo…
Kiam mi elvenis de Bourin, preskaŭ svarmis la pensoj en mi. Kiel plu? Sed mi ekkonsciiĝis subite, ke mi ne manĝis eĉ unu manĝopecon dum la tuta tago, kaj la lavĉambro atendas min.
Kaj tiam mi neniam forgesos la solenan okazaĵon, ĉar ĝi estis tia, ke mi preskaŭ malsaniĝis pro tio, tiel grandioza, kortuŝa kaj majesta. Ĝi okazis en Parizo! Je la sepa horo posttagmeze! Mi mansigne haltigis taksion! Se tio ankoraŭ estas nenio: mi ensidis! Kaj mi diris la adreson al la ŝooro leĝere: “hotelo Aragon!”
Kiam mi retropuŝiĝis pro skuiĝo sur la leda sidejo, kaj la aŭto ekveturis, mi sentis tiel, kvazaŭ mi irus avane de triumfa procesio antaŭ la svarmanta popolo. Mi konkeris Parizon!
Mi loĝas!
Kiel? Jes. Mi estas en Parizo du jarojn, kaj la unuan fojon mi loĝas. Dume mi ĵetiĝis senutile tien-reen. Nun ĉi tie mi havos propran ĉambron, harbroson kaj parfumon sur la breto sub la spegulo.
Mi vespermanĝis kaj ekkuŝis elĉerpiĝinte. Dormi… profunde dormi! Kaj morgaŭ komenci la malplekton de la ŝajne nesolvebla enigmo. Nedda amas min, kaj tio donis al mi senliman forton. Mi dronis en profunda dormo.
Estis la deka horo matene, kiam mi vekiĝis tute ripozinte. Mi dormis sola sur kuŝejo, ekipita per kompleta litaĵo! Mi sentis, ke mi havas tre multe da farendaĵoj, ke strangaj taskoj estas solveblaj. Kie komenci? Unue mi vizitos Kupron.
– Jen estas, amiko mia Almási, viaj fotoj – akceptis Kupro min fiere.
Sur la planko, en amaso kuŝis ties fotoj, kiuj mortigis sin pro lartludo.
– Ankaŭ mi konas tiun homon Labovitz – li montras sur foton, dume mi disĵetadas la aliaj bildoj febre. Mi trovas Gorĉev-on nenie, sed subite konata foto aperas antaŭ mi.
Jes! Li estas sinjoro Vanek!
Sub la bildo estas skribite: “Gery egipta ĉefkomandanto, kiu subite, pro nekonata kaŭzo motpafis sin.” Ĝi datiĝis antaŭ sep jaroj.
Ne. Ne tute sinjoro Vanek estas tiu homo. Li estas pli maldika kaj… nu jes… lia vizaĝo estas multe pli inteligenta. Eble ankaŭ ĉi tie estas ia interrilato. Mi rigardos tion.
– Kokideto mia! – mi diris al Eŭgeno Kupro. – Apartigu tiujn, kiuj mortis sin pro kartludo. Mi kunportos unu foton.
– Ĉu tiu de Labovitz ne estas bona? Li estis prominenta homo!
– Eble poste sekvos ties vico! – mi trankviligis lin.
Paris Soir! Min jam iras ĉio fulmrapide. Angla vicprovincestro Grey gajnis fabelan monsumon post kvintaga kartludado, kaj li mortpafis sin pro certaj interflustradoj…
Mi vizitis la anglan konsulejon, kaj mi diris kun objektiva vizaĝo, ke mi estas pariza paranco de kolonelo Grey.
– Ĉu vere? Mi pensis tion, ke li havas nur tiun parencon, kiu mortis pro tuberkulozo, kaj ni enterigis lin el la domo, kiu troviĝas sur la bulvardo St. Honoré… Kio estas al vi? Jen seĝo…
Mi iris sur la straton ŝanceliĝante. Jen estas denove la interrilato. Ĝi estis la nokta, funebra procesio. Sed kion faris paŝao Emin kaj la juna frato de kolonelo Grey en la baroka vilao?
Ek, al la biblioteko! Mi devas serĉi la detalojn en la malnovaj ĵurnaloj! Mi sidas en la legejon de la biblioteko.
Jes! Nun mi devas serĉi tion, kion Bourin nomis: La Sensacio! Kio kunligas la okazaĵojn.
Dekkvin diversaj ĵurnaloj, kaj tiom da jarkolektoj kaj nenio, nenio, nur la kutima raporto, kun la foto de la majoro. Sed Dio benu la ilustritajn magazinojn! Tie estas Grey! Sed ĝi estas nenio, sinjoron Grey-Vanek trovis ankaŭ tiu kara Kupro! Sed ĉi tie, nun en la ilustrita magazeno, apud la bildo de la kapitano, eĉ simultane kun lia tragedio: la kazino Galachad.
Kaj sub ĝi mallonga teksto: “La mortinta kapitano volis eldoni malpermesan ordonon, laŭ kiu la ŝipoj alvenantaj el la direkto de Egiptio ne rajtus tuŝi la havenon de la insulo Galachad. Tial li planis la malpermeson, ĉar tre multaj, anglaj oficiroj, traveturantaj, riĉaj komercistoj kaj diplomatoj lasis sian monon ĉe la verdaj tabloj de la kazino de la insulo.”
Kia venko estus, se li povus malkaŝi ĝin. Tiel, ke li skribus la aferon en unu artikolo, ke Grey, Gorĉev kaj paŝao Emin, antaŭ ol ili estus implikiĝintaj en la skandalon de la kartludado, ili endanĝerigis iel la ekziston de la kazino Galachad. Kiel ĉefartikolo! Demando, kiu estas ankaŭ respondo: ĝi estas Galachad, malproksime de la viktimoj, tamen la sola krimulo! Se la publiko postulas kaj diras tion, ĝi solviĝos per si mem. Ĝis tiam ne. Tiu principo de Bourin estas tre bona!
Nu, sed li devus pruvi pri du homoj, ke ili havas interrilaton al Galachad. Kia interligo povas esti inter paŝao Emin, la maljuna Gorĉev kaj la kazino Galachad? Diplomato, vivanta en malproksima Turkio, ĝentlemano el Parizo, kiu neniam vizitis tiun regionon.
Unue ni esploru la aferon de Gorĉev! Laŭ Nedda, ŝi estis 13 jara, kiam la tragedio okazis. Ĵurnalo post ĵurnalo mi foliumis rapide, aŭtomate kaj mi rigardas, rigardas…
Diablo forportu ĝin!
Ĉu diablo? En tiu momento, kvazaŭ vokite, la foto de la baroka domo estas antaŭ mi.
“Neniu aĉetas la loĝdomon de d-ro Aleksandro Gorĉev, mortinta inter tragikaj cirkonstancoj, kiu staras sur la bulvardo St. Honoré.”
Ĝorĉev! Mi foliumas…
Per grandegaj literoj estas skribite sur la unua paĝo de la antaŭa numero: “D-ro Aleksandro Gorĉev mortpafis sin hieraŭ vespere.” Sub ĝi per malpli grandaj literoj: “La konata, rusa akvokato, vivinta en emigracio mortigis sin.”
Kaj jen estas la nomoj! Liaj gefiloj Nedda kaj Ivan! Krome mi eksciis, ke ĉiuspecaj flustradoj devigis lin fari tion. Tio estas vera, ke anticipe li gajnis fabelan monsumon per kartludo, sed post lia morto evidentiĝis, ke li donis tiun por karitataj celoj ĝis la lasta centimo. La afero estas des pli stranga, ĉar la ĝenerale respektata d-ro Aleksandro Gorĉev ne estis riĉa homo.
Mi elŝanceliĝadis sur la koridoron. Kio ĝi estas? Kiel li renkontas la graviton de la baroka vilao? Kiu unue pere de sinjoro Vanek, poste Ŝebao, fine Nedda devigas min fari ion, kion povas fari nur mi.
Eh, stulta superstiĉo!
Sed ĝi estas tiel! Jen mia vivo implikiĝis iel kun la legia romano kaj la tragedio de la familio Gorĉev, knedite en strangan mason.
Kaj, nun jam mi ne povas malhelpi, ke mi iru ĝis la fino de la mondo, rilate la barokan vilaon, ĉar nun jam mi scias ankaŭ tion, ke mi elprenis malnovan ĵurnalon el jako, pendanta en la lavĉambro, kaj sinjoro Vanek avertis min, ke ĝi estas tiu de sia mastro. Oni skribis en, ke Ivan Gorĉev malaperis en Nico pro kartlud-skandalo.
Mi reiras kaj legas plu:
Ĝi tekstas jene: “La plej bona amiko de la mortinta Gorĉev, grafo Vlasta… ĉeestis la katrlud-partion, kaj li asertas tion, ke d-ro Aleksandro Gorĉev estas la plej karaktera kaj eminenta homo, kiu neniel estas akuzebla.”
Ho, tiu grafo Vlasta, ke li fariĝis tiel unuanombra heroo en tiu mistero…
Kie estas la kulpo ĉi tie? La terura interligo?!
Aŭ, kie estas la raportaĵo?
Ni esploru la aferon de paŝao Emin! Mi ja scias la daton parkere. “Li mortpafis sin en sia domo en Ankaro la 27-an de VIII. 192…”
Sur la dua paĝo de la ĵurnalo Paris Soir estas nekrologo. “La granda ŝtatviro, fortamana kaj ambicia, jam preskaŭ transprenis la regadon kiel ministro pri militaj aferoj, tiel li povintus realigi siajn konkerajn planojn.”
Sed tio estas malmulta. Eble mi ekscios pli multe el la turkaj gazetoj.
Mi iras al la turka redaktejo. La oficejo konsistas el kvar-kvin ĉambroj. Estas granda kaoso, kaj mi sukscesas persvadi ilin nur post nekredebla kverelo, ke ili lasu min serĉadi inter la malnovaj jarkolektoj, ĉar nomon nun jam mi ne mencias, nur daton.
Nu, tio estas alia! Preskaŭ la tuta gazeto skribas pri paŝao Emin kaj pri lia subita sinmortigo. Kaj ok diversaj mapoj. Arabio, Sirio, Persio, kun kiuj la paŝao faris certajn politikajn traktadojn. Fine multe da insuloj kaj inter ili… Jes! Eta makulo:
Galachad!
En taŭga momento mi elŝiras la folion, kaj mi iras en la kafejon Globe. Ribári estas bezonata al tio! Li kartludas.
– Mi ŝatus paroli kun vi por momento.
– Transprenu miajn kartojn, kaj ludu anstataŭ mi…
– Temas pri tre grava afero, la partenroj pardonos vin por minuto. – Ribári rigardas al ili elegante. Ili kapjesas moroze, Ribári mansvingas, kiel arkiduko, kaj li venas kun mi.
– Kion vi deziras de mi?
– Mi bezonus iun, kiu parolas turke.
– Estas turko en la kafejo Romo, venu, mi gvidos vin tien. Cetere mi malgajnas en la kartludo.
Longbarba, blankhara sinjoro estas tiu certa turko en la kfrejo Romo. Ekvidinte Ribári-on, li signas per siaj du fingroj la monon. Ribári mansvingas, montras sur min kaj foriras. La turko tradukas la tekston por tri frankoj. Sed oni ne temas pri Galachad. Li turnadas, rigardas la gazeton, fine li konstatas, ke Galachad estas iu el tiuj insuletoj, kiun laŭ la plano de paŝao Emin ili devintus okupi. Se li fariĝus la ministro pri militaj aferoj, li estus okupinta ĝin, sed dume li implikiĝis en ian aferon de kartludado, li gajnis nekredeble multe da mono kaj mortpafis sin.
La interrilatoj komencas elformiĝi. Bankoficisto mortigis sin pro perdo de kartludo. Oni volas sekretigi la detalojn kaj la nomon de la kartlud-klubo. Paŝao Emin planas okupacion. Antaŭ ol li povintus fari tion, kartlud-skandalo… sinmortigo. Provincestro Grey volis eldoni ordonon rekte kontraŭ la kazino. Gajno per kartludo, flustrado, sinmortigo.
Sed mi konas nur la samajn antaŭaĵojn ĉe Gorĉev. Sed mi devas scii ankaŭ aliajn aferojn. Kian rilaton havis Gorĉev al Galachad?
Li havis! Jen estas la bildoj! Kaj la juna frato de kolonelo Grey en la domo de Gorĉev. Mi parolis tie ankaŭ kun paŝao Emin. Kion ili faris en la baroka vilao?
Mi reiris en la bibliotekon.
Mi tralegis denove la artikolojn. Mi foliumadas la nun jam konatajn numerojn de la gazetoj. Kaj jen mi trovas inter la okspeca mont-anoncilo:
“La ludkazino Glalacha sciigas kun sincera kompato, ke nia publike respektata, ŝatata prezidanto mortis inter tragikaj cirkonstancoj.”
Nu, kio ĝi estas nun?
Ĉu ankaŭ la prezidanto de la kazino mortpafis sin, kaj mortpafis sin iu, kies agado estis evidente danĝera al la kazino.
Ĝi ankoraŭ ne estas interrilato, mi sentas tiel, ke paŝao Emin, kolonelo Grey estis kontraŭ la kazino. Sed Gorĉev estis flanke de la kazino. Kial li mortigis sin? Mankas ankoraŭ ĉenero. Sed la ĝis nunaj indikoj jam sufiĉas al la skribo de la artikolo.
Anticipe mi ankoraŭ parolos kun Bourin.
Mi montris al li la ĝis nunajn indikojn, kaj mi diris, kion mi ŝatus rezultigi.
– Vidu, juna amiko mia, unue mi kompletigos viajn indikojn, ĉar ankaŭ mi trovis ion – Li transdonis flavan ekzempleron de la gazeto.
Mi legis mirante la substrekitajn frazojn.
“Post la morto de Jazmiroviĉ Gorĉev, d-ro Aleksandro Gorĉev heredis la insulon Galachad. Li nuligis la kontrakton kun la konata kazino, funkcianta sur la sinsulo jam la tagon de la transpreno de la heredaĵo. Laŭ la kontrakto oni devas fermi la kazinon Galachad ne pli ol tri jaroj.”
Estas evidente. Kiam Gorĉev mortigis sin, la nova heredanto reprenis la nuligon de la kontrakto.
Jen estas la interrilato! Ĝi jam estas granda afero, se oni tute ne konjektas, ke malproksime de la kazino, kiel implikas Glalachad iun, ke li estas trompludisto.
– Jam ankaŭ mi aŭdis pri tiu kazino – daŭrigis Bourin trankvile. – La koloniaj oficistoj, altrangaj homoj veturas al la belega insulo, kie oni ludas ruleton kaj aliajn hazardludojn. Antaŭ kelkaj monatoj mi atakis en artikolserio la ludkazinojn sur la Mediteraneo. Kaj via artikolo donos la finofaran baton. Ĉio estu skribita en ĝi! Sed mi esperas, ke vi estas klarvida pri tio, ke ni nun ne alfrontos trampan vagabondon, kiun via policestro arestos. Nun ili silentiĝos iomete, sed ŝajnas, ke ili havas ĉiuspecajn rimedojn. Estu via devo, ke la afero ne estingu, kontrolu ekzemple… Jes, ĝi estas bonega ideo… Esploru, kiuj mortigis sin el inter niaj koloniaj oficiroj aŭ oficistoj en tiu regiono dum la pasintaj jaroj… Post unu monato okazos la reelekto de la funkciuloj… Mi esperas, tiam mi povos malpermesi al la francoj… Mi publikigis en la artikoloj, oni devus organizi bojkoton konsitantan el anlgoj, francoj, trurkoj, grekoj kaj el la aliaj, tie vivantaj nacianoj kontraŭ la insulo Galachad kaj similaj ludkazinoj. La sinjoroj scias, ke temas pri mi! Sed ili provu likvidi min en Parizo. Mi opinias, ke mi estos tro malmola nukso.
La afero preskaŭ ekzaltis lin, kiel li ĉiuflanke ĵetis lumon sur la pluajn farendaĵojn, ĉio ĉi montris, kial estas tiel fama redaktoro Bourin…
Kiam mi preterpasis la kason, okulvitra homo staris tie, kaj li alprolis min:
– Mi gratulas vin, sinjoro Almási, retroire oni altigis vian salajron duobla.
Dum tagoj mi ne eliris el mia ĉambro. Mi devis koncentri mian tutan forton al la solvo de la tasko.
Kaj mi skribas, skribas, skribas…
Jen estas apud mi ĉiu foto, ĉiu iama novaĵo kaj la levita demando: kia infera tragedio mortigis tiujn tri homojn, kiuj signifis la neniigon de la kazino Galachad?
Titolo: Galachad, la insulo de la morala morto!
Mi finis mian arikolon. Mi legas ĝin nove-denove. Kelkloke mi korektas tion. Mi estas kontenta. Ĝi estas akra, provoka kaj tamen objektiva. Akuzakto kaj pledado samtempe. Ĝi levas la demandojn kaj respondas tiujn. La ceteraj jam apartenas al la polica esplorado, kiu klarigos facile ankoraŭ la mankantan ĉeneron.
Estis granda tago!
Mi enpaŝis al Bourin kaj eklevis mian ĉapelon profunde. Li kapbalancis, iom kuntiris sian maldekstran okulon malantaŭ la fumo de la cigaro, kaj proksimume li jam konjektis pri la ruĝvanga junulo, salutanta lin per hispana riverenco, ke tiu diros mirindajn rezultojn al li. Per sia iom supereca nazvoĉo, kiu neniam estis malamikema, li parolis al mi kun sia kutima trankvilo, kiu plie estis homa digno.
– Ĉu vi kiunportis ion?
Kvankam li sciis bone, kion mi kunportis. Tre bone!
– Mi kunportis artikolon, sinjoro ĉefredaktoro. Hodiaŭ mi transprenis mian duamonatan salajron, kaj mi petas la asignon aparte de sinjoro ĉefredaktoro por tiu ĉi publikaĵo.
Li legadis la paperaĵon trankvile fumante. Fine li ekparolis per la same ĝentila kapvoĉo.
– Dek mil frankoj ne estas multa por la artikolo, kaj vi ricevos ankaŭ la du mil frankojn pormonate. La pli novan pomontana fiksan salajron ni priparolos poste, ĉar ni havas pli urĝan aferon…
– Mi petas vin… – mi respondis malespere.
– Ni devas trinki kelkajn aperitivoj je tiu artikolo – li diris.
El la kafejo Dome, kie mi paroladis longe kun Bourin, mi rapidis al Nedda.
Mi trovis ŝin hejme.
– Mi jam pensis tion, ke vi koleras min – ŝi diris kun brilantaj, ridantaj okuloj.
– Nedda, venu kun mi, mi petas vin – mi diris, kaj mi jam tiris ŝin post min, preninte ŝian manon.
– Kio okazis al vi, Petro?
– Vi tuj ekscios tion – kaj mi mansignis al taksio.
Ni ensidis, kaj mi tiris ŝin al mi.
– Vi scias bone, Petro – ŝi klinis sian kapon malgaje, – ne estus permesate fari tion… mi… mi…
– Bone – mi respondis, – mi atentos ne kompromiti vin. Kvankam… nun… jam… ne devus…
– Kio okazis?
– La ĵurnalo Parizo publikigos mian ĉefartikolon morgaŭ, kaj la artikolo estas tiel sensacia…
– Kion vi skribis?
– Ĉu mi diru, ke temas ankaŭ pri via patro? Ĉu mi diru, ke ĝi iome-duone rehabilitos lin?
– Ĉu vi rakontos al mi, kion vi skribis?
– Mi ne povas fari tion, Nedda. La enhavo de ĉefartikolo la posttagmezon de la antaŭa tago estas la plej granda sekreto.
– Diru… rakontu… – ŝi kroĉis sin al mi spiregante.
Ŝi ŝoviĝis de mia brako ĝis mia kolo. Mi ne povis defendi min kontraŭ tio.
– Ĝi temas pri tio, ke via patro estas honesta homo! Ne trompludisto, sed sinjoro! Ĝisosta sinjoro!
Bonŝance la aŭto haltis, ĉe la redaktejo.
– Estas malpermesate paroli eĉ unu vorton pri tio. Vi certe legos ĝin en la matena gazeto sur la unua paĝo. Nun atendu minuton. Ĉu bone?
Mi eniris por transpreni la monon. Mi puŝiĝis al Kupro.
Li frapetis mian ŝultron afable.
– Vi estas bonega knabo, Almási. Hodiaŭ mi eksciis, ke mi estis azeno, ĉar vi kaj Ribári blagis min. La cetera estis hazardo.
– Nu, jen vidu! Mi ne akceptis la monon.
– Vidu, amiko mia Almási, nun mi prosperas. Tamen vi devus akcepti tion. Jen prenu ducent frankojn!
Preskaŭ li donis tion al mi perforte.
– Momente mi ne bezonas ĝin, mi havas iom da asignita mono ankaŭ ĉi tie.
La dekmil frankoj jam estis je mia dispono ĉe la kaso de la ĵurnalo Parizo. Kvazaŭ mi ne scius, ke Kupro staras apud mi, mi nombras la monon, mi adiaŭas la kasistinon kaj iras.
– Jen vidu jam… Mi forgesis vin por momento… Nu, amiko mia Kupro! Mi atendos vin morgaŭ… (Li ne povis ekparoli ĝis nun.) Ĝis revido…
En la aŭto mi ankoraŭ turniĝis, kaj mi neniam forgesos la vizaĝon de Eŭgeno Kupro, li rigardas al la aŭto kun tute malfermita buŝo, ambaŭmane kaptinte siajn tempiojn.