Jam nur unu rekomenda letero restis en mia poŝo, kaj mi iris plu senrezulte sur la stratoj de Prizo. Mi lernis tion, ke la enhavo de la rekomendaj leteroj havas inversan proporcion, rilate ties utilon. Kiel litluanto aŭ kiel tolerita gasto mi kolpodis ĝis nun trovi lokon en tiu ĉi urbo, enkorpiganta forsekretitan aŭ konfesitan revaĵon de ĉiu juna artisto. Sed efektive kial mi vojaĝis al Parizo?
Eble, se mi scius, en kian frenezaĵon veturigas min tiu trajno, mi desaltus sur iu ekstera itinero. En Budapeŝto mi ankoraŭ kredis, tial mi veturas al Parizo, ĉar mi estas dudek tri jara, verkisto, fianĉo kaj obsedito. Kial mi devas vojaĝi al Parizo pro ĉio ĉi? Mi esperas, ke ĝi estas tute simpla.
Mi rompis la kontakton kun mia fianĉino Maria Pataki.
Aŭ la vivo rompis la kontakon kun mia fianĉino Maria Pataki kaj kun mi. Ŝi elektis ian, nekontesteble vendistinan laboron. Kompreneneble niaj longaj vesperaj paroladoj finiĝis, ĉar Maria ellitiĝis ĉiun tagon frue.
Fue ellitiĝi: estas duono da perfido.
Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas. Ĉu ne? Kiu riĉiĝus, tiu estas suspektinda, ĉar tiu volonte fariĝus kapitalisto. Sed kiu estas konviktebla pri tio? Sed ni ne misakuzadu senpripense. Tio certas, ke Maria iun tagon ekparolis jene:
– Diru, Petro… Kiel vi imagas nian aferon? Mi opinias… vi fotografas bone… Eble ĉe ĵurnalo… fotoraportisto… Ĉar, vi ne estas ĵurnalisto…
– Mi komprenas vin, Maria – mi respondis, anastataŭ kruda rido, kun simpleco de melodramo.
– Kion vi komprenas? Mi ja devas vivi el io? Ankaŭ loĝi kaj manĝi… Tamen estas permesate al mi verki…
Kion respondi? Ankaŭ loĝi, manĝi, verki? La virino ne estas tiel misinformita, ke ŝi konsideru tiun aserton bonfida eraro. Iu mia amiko, restadanta en Parizo, René Kárpát dume skribis al mi, ke nun io estas en la aero ĉi tie. “Mi loĝas en la trankvila hotelo Mikado – li skribas – kaj mi komponas. Vi devas veni ĉi tien!”
Nun mi estas ĉi tie en Parizo. Kaj laŭ Kárpát io estas en la aero.
Sed mi ne sukcesi trovi lin. La pordisto de la hotelo Mikado diris iom timiĝinte, ke sinjoro Kérpét jam ne loĝas ĉi tie. Kie do li loĝas? – mi demandis. Mi ne scias – li respondas, sed ankaŭ lin interesus tio.
Ĉar ĝi estis la Parizo de la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento, kiam la streĉa rilato de la bohemoj kaj la pordistoj de la hoteloj estis komprenebla, la afero iom konsternis min. Kien iri?
Nun, okupiĝante pri la vendo de miaj lastaj vestopecoj, mi ekvidis Ivan Bükk. La arthistoriiston! Mian kolegon! Li estis dekstra avenulo en tiu sama teamo, kie mi ludis, kiel maldekstra halfo.
– Alo! – mi kriis gaje.
– Saluton – li respondas kun kompato. – Ĉu vi havas loĝejon?
– Ĝis la hodiaŭa tago – mi respondis. – Kion do vi faras?
– Mi paroladas kun vi – li respondas per sia ĉiam monotona, trenata voĉo.
– Ĉu vi frenezumas?
– Kelkfoje ĝi apartenas al la parolado. Cetere mi okupiĝas pri arthistoria laboro duonjaron.
– Ĉu vi jam finis tion?
– Jes. Mi ne havas eĉ unu frankon.
Bükk estas bela knabo, li nur ne konvenas al nia entuziasma societo. Bedaŭrinde li estas iom cinika. Ia acerba ŝercemo alternas en li kun lia silentema naturo. Li havas dudek jarojn, sed li razas sin pene, ĉiun duan tagon. Plie la prestiĝo ordonas tion, ol ĝia bezono. Tamen, kvazaŭ li estus maljuna arkadia satiro.
– Mi jam havas – mi montras mian varon – nur tiun ĉi malnovan, vardan jakon, kiun mi povas vendi.
– Bone, ni manĝos ion el ties prezo – li respondas kapbalancante. – Mi apartenas al la asocio de moteoj, kiuj povas vivi longe el vestaĵoj.
– Ĉu do ni tagmanĝos? – mi demandis.
– Vi scias bone, ke tiuj ne kutimas tagmanĝi tagmeze, kiuj apartenas al la pli altrangaj rondoj. Mi estis dekstra avanulo.
Li diris ĉion ĉi per sia monotona, apatia nazvoĉo, kaj dume ni iris.
– Kaj ĉu vi havas loĝejon? – mi demandis.
– Mi loĝas en subluo, kiu ankoraŭ malhavas okonon da aprobo de la ĉefluanto – li respondis.
– Kun Siro Ludoviko, Kárpát, Zombori kaj kun liaj kompanoj mi loĝas en la strato Roi Sicilie, numero 54.
Mia koro ekbategis aŭdinte la nomon de miaj malnovaj, budapeŝtaj, bohemaj amikoj. Mi do trovis ilin!
– Ĉu vi povus akcepti min por kelkaj noktoj, ĝis mi trovos loĝejon? – mi demandis.
– Ĝi estas problemo de proksimbatalo, sed vi povas neglekti tiujn certajn, kelkajn tagojn. Ankaŭ ni komencis tiel antaŭ unu jaro. Kaj de tiam ni nur plimultiĝis.
– Ĉu ankaŭ Stefano Ŝebao estis inter vi? – mi demandis esperante, ĉar Ŝebao estis mia plej bona amiko, kaj venis en mian kapon lia fianĉiono Anna Balázs, kiu sekvis lin en Parizon, kun kiu mi renkontiĝis antaŭ kelkaj tagoj. Mi apenaŭ staris sur miaj piedoj, kaj mi mansignis al taksio, kiam iu subite falis al mia kolo plorante. Ni sidis en la aŭton. Ŝi tuj interesiĝis pri Sebao, ŝi ne kredis, ke mi scias nenion pri li.
– Skribu al li, ke li venu hejmen.
Kaj ŝi ploregis.
– Vi ne havas kaŭzon… plori – mi diris, kiom mi povis fari tion pro mia ebria stato. – Estas tutecerta, ke Ŝebao amas vin…
Mi sciis, ke mi diras iditotaĵon. Sed en tia stato eĉ tio estas bela de mi. Ĉar tiu freneza ŝoforo ne vidas, ke du homoj venas renkonte al ni… Kia karambolo… iel ni glitas duonflanke ĝis la kvara etaĝo, kaj eblas, ke mi kroĉiĝos al tiu granda stelo… Sed nun la aŭto turniĝas en la sama loko, kaj bonŝance la severa konstruaĵo de la Invaliduloj, ja kontraŭregule, sed antaŭas nin, kaj tiel ni refaletas sur la pavimon, kie la grincado de la bremso denove memorigas min pri Anna. Ĉar Ana konstante parolis. Kaj ne ĝenis ŝin, ke mi estas tie. Nek tio, ke ŝi parolas al mi. Sed nun mi aŭdas hazarede…
– Tio estas la vero – ŝi ploregis, – ke oni rekonas ĉiun apud Ŝebao… Tio estas terura. Lia bona amiko, komencanta krititkisto por ellevi lin el la aliaj, diris siajn plej belaj epitetojn, skribis la plej bonegajn kritikojn pri la finekzamena ludado de Ŝebao… Ie, ĉe la ino de malgranda semajna ĵurnalo. La sekvan tagon la plej granda gazet-konserno de la lando dungis lin, kiel ĵurnaliston. Sed Ŝebaon kaj min dungis la asembleo de urbo Kecskemét. Ŝebao trudis min al la direktoro, ke li ne dungiĝos sen mi. – Kaj ŝi falis sur min ploregante. – Vi sciis, kiel maltalenta mi estis…
Mi sciis tion eĉ ebrie, mi do kapjesis. La genia, la estonta, granda artisto, Ŝebao venigis inter nin la grizan, malgrandan paseron, sian amatinon Anna Balázs. Ŝi estis studentino en la artistlernejo, sed ŝi lernis ĉe iu sesaranga majstro. Kelkfoje ŝi prezentis ion tre maltalente tie, kie ŝi povis roli iafoje je la peto de Ŝebao. Tiam Ŝebao sufloris timiĝinte el malantaŭ la kurteno, ĉar li, kaj tio estis la plej granda plenumaĵo de sia vivo, kion li faris por virino: li lernis la malgrandan ŝlagron, kies titolo estis Hopla ho!
Ŝebao!
Nur tial, ke li povu suflori al Anna! Li lernis ĝin tiutage, kiam li devis lerni ankaŭ la rolojn de la dramoj Reĝo Johano aŭ Faŭsto, kaj dume li malhonorigi siajn plej saktajn klasikulojn, rilate tiun ŝlagron.
Sed Ŝebao estis amanta. Kaj ankaŭ Anna. Tiaĵo ne estas demando de talento. Ŝebao dungiĝis sen Anna. Sed la direktoro vidis en li tian unuarangan dram-heroon, ke li dungis Anna Balázs-on pro li.
Nia societo, kiu neniam fondiĝis kaj funkciis laŭ la nomo “Ĉiel-kurantoj”, sed ni konstante estis kune, akceptis Anna Balázs-on nur tiel, kiel la direktoro en urbo Kecskemét. Pro Ŝebao. Kun ŝebao, Siro Ludoviko, Kárpát, Zombori, eĉ kun la mokanta Ivan Bükk kaj Ribári, kiu tiam deziris fariĝi filmreĝisoro, kun Maria Pataki kaj mi. Ni diskutis pasie pri arto kaj pri iuj verkoj, pri la konservativeco kaj progreso de la arto, kaj dume Anna dormis sur la ŝultro de Ŝebao.
Kaj nun, iom post iom ekideis en mia sobriĝanta kapo, kiam Anna Balázs rakontis la sekretojn, okazintaj en urbo Kecskemét kun la internacia plorego de amantaj virinoj.
– Mi mi kulpas pri tio, ke dume Raketo fariĝis fama ĵurnalisto? Li estis la unua, kiun oni rekonis anstataŭ Sebao. La kritiko faris tion… Kaj Raketo (ĉar ni moknomis lin tiel, de kiam oni elĵetis lin el la kafejo) urĝis lin la dankemo, kaj li venigis faman budapeŝtan direktoron provincen. La direktoro rigardis la ludon de Ŝebao, sed la terurulo diris tion, ke li ankoraŭ devas maturiĝi. Sekvan tagon ni ludis la opereton kun la titolo La kvaliro de Mimi, kie mi, la dua subreto, faras skandalon en la finalo. Mi interkverelis kun Ŝebao en la vestoĉambro, kiu kuregis en la kafejon, kaj mi haste metis la ĉapelon sur mian kapon, kaj hazarde mi disŝmiris la ruĵon sur miaj lipoj. Sed mi ne sciis pri tio, kaj pro kolero mi faris tiel grandan skandalon antaŭ arkiduko Harlovitz dum la kortega balo en Anatolio, ke la pluvombrelo rompiĝis je du pecoj en miaj manoj, kaj defalis la flankenŝovita ĉapelo. Eĉ pli korere mi metis ĝin sur mian kapon denove, kaj la Disinjoro scias, kio okazis. Mi miris pleje dum la eliro sur la scenejon, kiam tiel tondra ovacio akceptis min, ke la teatro tremis pro ĝi. Kaj hazarde estis tie la direktoro el Budapeŝto. Li malfruiĝis al la trajno, kaj li envenis post dek minutoj en mian vestoĉambron, ĉu mi deziras dungiĝi al unuaranga rolo? Mi ploregis. Mi petis tempon por pripensi tion… Kaj mi kuregis al Ŝebao en la kafejon. Li tute ne aŭskultis min! Vi scias, kia li estas! Li persistis, ke mi tuj subskribu la kontrakton. Ŝebao estas forta, ŝebao volis, mi do dungiĝis, ke mi fariĝu mondfama… Sekvan tagon Ŝebao forveturis en Parizon sen adiaŭo antaŭ la prezentado de la teatraĵo Epifanio… kvankam mi ne povas vivi sen Ŝebao!
Kaj Anna elprenis mia naztukon el mia supra poŝo. Ŝi jam plor-malsekigis la sian.
– Skribu al li! Li revenu hejmen. Li devintus deadmoni min! Sed li arogis… Li revenu hejmen! Skribu al li…
Kaj ŝiaj larmoj falis, kiel pluvego.
Tiu sceno reviviĝis en mia memoro, kiam mi demandis ŝin pri Ŝebao.
– Ankaŭ Ŝebao estis inter ni, sed jam pasis proksimume pli ol duonjaro, ke subite li dungiĝis al la fremdula legio.
– Sed kial?
– Iun tagon ni laboris en la filmstudiaro, kiel statistoj, kaj aperis la ĉefrululino, la reĝino, Anna Balázs! Preteririnte la halebardistojn, ŝi rimarkis Ŝebaon, la statiston, ŝi, la stelulino kaj haltis antaŭ li ridetante. Forĵetinte la helebardon, la kaskon, Ŝebao kuregis el la filmstudiaro, kaj li vagadis du tagojn en la suburboj de Parizo malsate-soife. Poste li dungiĝis al la legio, kaj nur tial li restis vivanta, ĉar li ankoraŭ volas montri…
Baldaŭ ni atingis la domon en la strato Roi Sicilie n-ro 54. Ni supreniris sur la trian etaĝon. Bükk malfermis la pordon, poste li triumfoplene montris al mi kaj ekkriegis:
– Jen vidu, alvenis Almási
La malgranda ĉambro ŝajnis tro plena malgraŭ la malmulte da mebloj kaj multe da subluantoj. Kvankam poste ili trankviligis min, ke kelkiuj el la loĝantoj ankoraŭ mankas.
En la ĉambro gasa flamo lumis kaj siblis, kiel ia kolera vipuro, ĉar iu tiel nomata ŝtrumpo mankis de sur ĝi.
La komponisto Kárpát brakumis min, li ploris kaj rompadis siajn manojn histerie. Kárpát estis maldika kaj fervora, li konstante prenis pilolojn kontraŭ amemio. Tuj malesperigis aŭ entuziasmigis lin tio, kion li aŭdis. Tiuj du intensivaj esprimiĝoj karakterizis lin.
– Kárpát! – mi diris akuze. – Vi skribis tion, ke io estas en la aero ĉi tie.
Kárpát mallevis siajn oklojn.
– Li skribis la veron – diris Ribári el la lito, kiu havis propran noktoĉemizon. – De kiam Bükk ŝtelis iun volframan ŝtrumpon, konstante fluegas la gazo.
– Ĉar vi ne estas hazardulo – respondis la arthistoriisto triumfe, kiu estis deksta avanulo. Vi ne kuraĝis pendigi vin sur la lustron de sur la seĝo, kaj vi iris al la najbaro pruntepeti leksikonon por meti ĝin sur la seĝon. Dume mi supengrimpis tien!
– Kio estis el la ŝtrumpo? – demandis Rudolfo, la skulptisto.
– Kravato – respondis Bükk. – El tio mi aĉetis bluan-flavan. Tiuj estas la koloroj de mia ŝatata junulara teamo.
– Nu estas egale – mansvingis Ribári. – Oni donis kvin frankojn ankaŭ por la leksikono.
Ribari estis la plej eleganta inter miaj kunloĝantoj. Stefano Ribári, la elmigrinto. Oni estimis lin aparte, ĉar li honorigis sin en Parizo, kiel la modernan romanheroon de la dudekaj jaroj de la jarcento. Neniu tuŝis la dolorajn vundojn de la paseo, kaj li enfermiĝis de antaŭ ni kun tiu nuba malĝojo, kiu karakterizas tiel la elmigrintojn. Nur post longa tempo ni eksciis, ke Ribári devis elmigri el la Landa Komerca Banko por financa kontrolo.
Ribári sian unusolan vestaĵon, ĝenerale ĉiun sian havaĵon povis konservi tiel, gladi siajn kravatoj kaj poluri siajn ŝuoj, eĉ plendumi, ke li ŝajnis posedanto de riĉa vestoŝranko en la kafejo, precipe pro sia aktujo, kun kiu li aranĝis diplomaciajn aferojn laŭ lia aserto. Rilate lian profesion unuavice li ludas bonege ĉiuspecajn kartludojn, biliardas, klarigas, decidas diskutoj, informas malspertajn eksterlandanojn pri negoceblecoj, kaj tiuj baldaŭ longtempe interesiĝas ĉie pri li. Sed kio estis tute individua rekordo ĉe li: ĉikani. Li direktas la novalvenintojn ekzemple, kiuj serĉas tranoktejon aŭ al la tombejo, aŭ al la buĉejo sen palpebrovibro.
Kaj ne estis mia amiko Siro Ludoviko, la subjekta poeto, kiu en la poŝo kun la lasta eldono de ĉiu poemo de la pastra poeto Benedikto Virág kun longa paŝtista, kurba bastono, kun malmultega mono kaj tolaĵo li alvenis en Parizon, kun tiu konkreta celo, ke li tute reformos la koncepton de la lirika poezio de la ĝisnuna mondliteraturo.
Rudolfo Schalk Zombori estis pentristo, sed tion ĝis nun rekonis nur lia plej strikta ĉirkaŭaĵo kaj liaj amikinoj, starintaj modele pro volonteco. Li nomis la tendencon de sia arto kun nobla simpleco “novromantika ekspresionismo”, kaj same kun multegaj reformoj kaj kun modesta ŝparita mono alvenis en Parizon.
Jen estas Rudolfo Ŝaroltai, la skulptisto, kiu en fabriko tranĉas Maria-vitron el mineralo mike pokilograme.
Kiu estus kredinta tion? Kio do estas en la aero ol alia, kio estas karakteriza, ol tio, ke li rigardadas mian verdan jakon, ĵetitan sur mian brakon tiel, kiel anas-femuron tuj tranĉotan. Ŝaroltai glutegis tiel, ke ĝi preskaŭ estis aŭdebla.
– Kárpát – mi diris akuze.
Kárpát mallevis siajn okulojn denove.
– Li pravis – defendis lin Ribári, rigardante la vidvan gasflamon. – Ĝi ankoraŭ ne bolas, nur siblas kaj krepitas io en la aero konstante. Bedaŭrinde eblas, ke subite ĝi komencas boli, kaj tiam la ŝtrumpo disfalos.
– Diru Kárpát! – krias Ŝaroltai kolere, – kial estas tio, ke vi konstante skribas al ĉiu la momentan staton de tiu mizera gaskrano?
– Mi diras tion al vi, Almási – instigis min la benita Bükk, – nek ĉi tie estas pli malbone, ol aliloke, en tiu kazo, se aliloke estas tre malbone.
Studento pri medicino, nome Tulai, kiu dormis sur la planko, sed li faris kuseneton el kelkaj kovritaj volumoj ĉe la piedoj de la lavujo, nun li fulminis.
– Ĉu estos silento ĉi tie, aŭ ne? Fine ja frumatene mi portos korbojn ĉe la foirhalo! Se ne plaĉas al tiu pomogrizulo ĉi tie, li iru al la hotelo Ritz aŭ Claridge. Kaj fino!
– Mi demandos ne vin – mi respondis agreseme – kien mi iru?
– Nu eble estas pli bone… – li murmuris kaj brakumis la volumon, kiel ian kuseneton, li ekdormis.
Ĉiu ridaĉis pri la vorto “Pomogrizulo”. Ivan Bükk rulumis cigaredon. Kaj mi jam ne sentis la ĉambron tiel rigida. Kárpát pravis. Mi apartenas al ili.
Siro Ludoviko per inko nigrigis la ŝnurojn en siaj ŝuoj, por ke tiuj veku la impreson de laĉoj de malproksime kun pentrista efiko. Zombori senkonsile turnadas sian kolumon dekstren-maldekstren, sed li ne povas decidi, kiu estas la pli malpura parto. Temas pri tio, ke filmado estas ĉe la Pt. De lillas, kaj jam la antaŭan posttagmezon sur la bulvardo Strasburgo en kafejo por artistoj ni transprenis tiun ruĝan slipon, per kiu ni povos statisti, tiel ni perlaboros proksimume okdek frankojn po persono, kiu estas nekredebla alta monsumo.
Kiu scias laŭ la ĵus diritaj, kial ni skribis al Ŝebao? Eble, ĉar pro la salajro de la statistado ni povos vespermanĝi, kaj tiu nekutima evento, faris nin ĉiujn ekscititaj.
– Ni devas skribi al Ŝebao en la legion, ke io moviĝas ĉi tie.
– Prave! Ni bezonas lin!
Ne estis tute klara, kial li estas bezonata, se ni jam proksimume naŭope mortadas pro la malsato ĉiupaŝe en malgranda ĉambro. Sed ni ĉiuj trasentis, ke ni vere bezonas Ŝebaon. Ni do skribis al li, ke io bolas ĉi tie. La artistoj de la nova epoko parolas interesajn aferoj en la kafejoj Dome kaj Rotonde, kaj se eblas, li venu ĉi tien, ni atendas lin, kaj kion ni havas, tio estos ankaŭ lia… Tio do povis esti lia!
Kiel malmulton ĝi signifis tiutempe, mi ne devas rakonti tion aparte. Sed ĝi estis narkota vespero. Ĉar mi havis monon, mi tre ĝojis tiun tagon, mi do trinkis. Mi vizitis la elegantajn restoraciojn kaj amuzejojn unu post la alia. Mi enrigardis, kiuj estas tie, kaj mi jam ŝanceliĝadis plu.
Mi ekiris kun vertiĝanta kapo, meditante, en kiun direkton?
Kaj aŭrore, kiam mi renkontis min denove, super la Bois de Boulogne mi sidis sur ia marmora balkono, konversaciante kun sinjoro. La koncernulo diras:
– Mi tre ĝojas, ke vi invitis min al si, sinjoro, ĉar nur unu afero estas pli terura, ol mia senhejmeco, la malbona societo. Vi ne havos multe da problemoj pri mi, kaj se mi ĝojas, ke vi havas lakeojn, persajn tapiŝojn, akciojn kaj kahel-tegitan banĉambron, mi ne deziras uzi ĉiun ĉi.
Ĉu mi estus invitinta tiun homon? Eblas, ke mi havas kahal-tegitan banĉambron, sed mi ebriiĝis tiel, ke mi ne scias pri ĝi. Mi decidis rigardi mian konaton. Ĝi sukcesis iel-tiel. Li havis antaŭendirektiĝintan liphararon, krokodilsimilan nazon, okulvitrojn. Li estis okulfrape elegante vestita, kompare lian senhejmecon, pluvombrelo pendis sur lia antaŭbrako, lia preskaŭ funebre senmakula, nigra, felta ĉapelo estis metita tiel sur la mezo de lia kapo, ke ties rando kliniĝas profunde al lia vizaĝo, sur liajn akvokolorajn, elstarajn, flavajn okulojn. Li ĵus diras, ke liaj melankolie elstara rigardo rilatas lian tiroidon, sed antaŭ du jaroj li havis herinon, kaj estas malpermesate al li restadi sub la suno. De tempo al tempo li glatigis siajn flavajn gantojn super siaj fingroj, se tiuj sulkis.
– En mia infanaĝo, estimata sinjoro – li diras ĝemante, – ĉiu antaŭdiris tion, ke mi estos dentoteknikisto, ĉar mi estis granda oratoro. Sed la vojoj de la sorto estas nediveneblaj. Foje supre, foje malsupre. Mi tamen ne fariĝis dentoteknikisto.
– Pardonon… ĉu ni sidas longe ĉi tie?
– Vi iomete ebriiĝis hodiaŭ, kaj mi atentigas vin, ke la ĝuado de la alkoholaĵoj estas damaĝa. Mia kuzo fordrinkis sian teretaĝan domon. Ankaŭ vi estis malŝparema. Vi invitas min vespermanĝi. Dume mi malbonfartis, kaj tiel ni venis ĉi tien. – Li montris de la balkono al la arboj. – Ĝi estas agrabla pejzaĝo, kvankam ĝenas min iomete tio, kiam vi sidigis min en aŭtomobilon, vi ankoraŭ havis barbon kaj okulvirtrojn, de kiuj intertempe viaj malamikoj senigis vin. Aha! Iu do sidigis nin unu apud la alian. Tiu homo havas lakeojn, persajn tapiŝojn kaj kahelojn.
– Kaj kiu estas tiu tria sinjoro apud ni? – mi demandis.
– La statuo estas la ĉefluanto de tiu soklo. Ĉar nun ni sidas sur soklo.
– Ĉu ni ne grimpos malsupren?
– Ĉu ni povas fari tion?
Ĉiuokaze ni ankoraŭ ripozis iomete. Poste ni sukcesis grimpi malsupren kaj ekiris en la aŭroro.
– Mi atentigas vin – mi diris, – ke miaj malamikoj forigis miajn ĉambrojn, kahelojn kaj persajn tapiŝojn kun miaj barbo kaj okulvitroj. Mi loĝas kun miaj sep amikoj en mizerulejo.
– Egalas. Ili ne ĝenos min. Ĉar mi devas dormi ĉe vi. Tio sendubas. Mi ne dormis tri tagojn, kaj hodiaŭ mi manĝis iel. Ĉu vi ne nomiĝas Henry Brison?
Dirinte mian nomon, la eleganta, senhejma sinjoro transdonis kartonpaperon. Ĝi estis eleganta karto:
Vizitkarto
VANEK B. EDUARDO
privata sekretario kaj domprizorgiso
ekslegiano, posedanto de la Honormedalo
kaj pensiigita korespondanto
27. Bl. St. Honoré Por servitoj kaj portistoj
Ĉefŝtuparejo dekstre sur la flankŝtuparo
– Venun nun tien!
Ni alvenis al krada pordego. Tre malnovmoda, en delikata, baroka stilo konstruita sinjora domo estis videbla malantaŭ la abundkreska parko. Sinjoro Vanek elprenis ŝlosilon el sia poŝo kaj malfemis la kradan pordegon.
– Ĉu vi bonvolus atendi min! Mi kunportos mian noktoĉemizon.
– Mi pensis, karas sinjoro Skvarek…
– Mi nomiĝas Vanek – li respondas iom orgojle.
– Kara mia amiko Vanek…
– Mi estas sinjoro Vanek.
– Se vi ne instruos min ĝis mateno, kiel mi devas paroli kun vi, mi lasos vin ĉi tie.
– Vi ne diris, ke rekompence por la tranoktejo mi devas toleri ofendojn
– Vi tute ne devas fari tion – mi respondis, kaj kiom eblis, mi retenis mian ridon, ĉar la dignosento kaj burĝa memkonscio de mia nova konato efikis kun la forto de nekontraŭstarebla komiko. – Sed mi ne komprenas, ke vi nun iras en la domon por via noktoĉemizo, kvankam mi pensis, ke vi ne havas loĝejon.
– Mi ne havas loĝejon – li respondis elegante, – sed noktoĉemizon jes. Mi havas razaparaton kaj certagrade ankaŭ vestoŝrankon. Sinjoro ne nur en la infero, sed ankaŭ sen hejmo estas sinjoro.
– Ne prenu kiel ofendon, mi volonte akceptas vin en nia subluo, konsistanta el mitinge troplena amika sociteto, inter miaj amikoj, sed kial oni ne toleras vin tie, kie vi tenas viajn havaĵojn?
– Ĉu loĝas jam iu en tiu loko, kiu cetere estas malkomforta?
– Tre estimata sinjoro – mi avertis lin iom maltrankvile, – tamen ŝajnas, ke vi havas iluziojn, rilate nian subluon, kien mia modesta persono invitis vin. Des pli malkomforta loko ekzistas nur ĉe la fakiroj, kaj ekskluzive dum liaj spektakloj, kiam ili dormas sur najloplena matraco.
– Ĝi estas ju pli bona. Atendu do, junulo! Aŭ oni diras: juventus ventus! Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro!
Mi restis sola antaŭ la pordego. Nun eklumis la elektra lampo por sekundo en iu teretaĝa fenestro de la kvieta domo. Poste fariĝis mallumo. Baldaŭ eklumis la lampo en alia ĉambro, kvazaŭ iu estus iranta de ĉambro al ĉambro.
Fine ekbrilis lumo sur la etaĝo por sekundo, poste mallumiĝis ankaŭ tie. Citromuziko aŭdiĝis el malproksima drinkejo, tre mallaŭte, eble nur ĝis tiam, kiam iu malfermis la pordon. Nun paŝoj grinci sur la vojo de la ĝardeno, kaj aperis sinjoro Vanek, kiun fine mi povis vidi vid-al-vide en la lumo de la strata lanterno. Li estis tre taŭzita, tamen videbliĝis sur li, ke li zorgas multe pri sia eksteraĵo, kaj lia nuna stato estas nur momenta neglektemo de amuziĝinta filistro, pro kio sekvan tagon li certe riproĉ-admonos sin mem. Tion pruvis sia pluvombrelo, metita sur sian brakon, kiu estis strikte ŝovita en ties tegaĵon. Nun li portis malgrandan valizon en sia dekstra mano. Li ŝlosis la pordegon denove kaj aliĝis al mi.
– Ni povas iri, junsinjoro.
Kiam ni atingis la senhoman placon Konkordo, jam estis mateno.
– Diru, sinjoro Vanek – mi demandis, nur preterkure interesiĝante, – kiu loĝas en tiu domo, kien vi ĵus eniris?
– Neniu. Ĝi ne estas loĝata du jarojn. Escepte unu ĉambron ĉiu ĉambro estas ŝlosita, la ŝlosiloj estas deponitaj ĉe mi.
Mi tute ne scias, kial ĝi efikis min tiel fantomeske. Kion komunan mi havas al tiu domo? Nenian. Sed tio certas, ke en neloĝata vilao estas tre stranga tiu lumo, migranta de ĉambro al ĉambro…
– Nun kial ne loĝas la posedantoj ĝi?
– La posedanto vojaĝis al Afriko, sed li tute ne loĝis ĉi tie, nur lia patro. Kaj tiu havas bonan kaŭzon ne loĝi ĉi tie! Li mortis. Li mortpafis sin antaŭ kvar jaroj.
Mi ne plu demandis ion, malvarma naŭzo kunpremis mian gorĝon.
Ni ŝanceliĝadis hejmen senvorte. Mi ne demandis mian akompananton pri la stranga lumo. Ĉu li scias pri ĝi, aŭ li estas neinformita? Poste jam ankaŭ mi sciis, ke sinjoro Vanek konjektas nenion, kaj li imagas la mondon senkulpa, gemuta planedo.
Tiel okazis, ke aŭrore mi aperis en la loĝejo, kaj ankaŭ sinjoro Vanek enfalis apud mi.
Sinjoro Vanek, kiu jam nokte vidis malaprobe, ke ne estas vestoŝranko por liaj vestaĵoj, li surpriziĝis, ke oni ne purigas siajn ŝuojn ĉi tie, kaj li estis tiel nervoza, ke li manĝis duonon da patkukon de ie. Li ne volis dormi sur la tablo, kaj li protestis plej kategorie kontraŭ tio. Bonŝance en iu lito ankoraŭ estis loko por li, ĉar tie dormis nur tri homoj, li do kuŝis apud Ribári-on, kiu ekgrublis.
– Nu!
– Pardonon, mia nomo estas Vanek B. Eduardo.
– Mi ĝojas! – li diris kolere, kaj preminte Siron Ludovikon al Stefano Bükk, li dormis plu. Mi aŭdis nur tiom el la nokta rolo de sinjoro Vanek.
– Vi ĉiuj estas tre nervozaj homoj. Ĝi povas esti pro neŭrastenio. Mi havis onklon, kiu mortis tial, ĉar li malsaniĝis je naŭralgio. Entombigis lin la multe da elspezoj. Ja! Nuntempe partopreni elektran terapion… bonan nokton.
– Kiu estas tiu idioto? – demandis voĉo langvore, je kio sinjoro Vanek respondis jam per ronkado.
Sinjoro Vanek iom post iom fariĝis nemalhavebla. Neniu sciis en kio kaj kial, sed li estis tio. Kaj lia persono postulis respekton, kiu kategorie rifuzis ĉiun konfidencon. Matene li ligis sian noktoĉemizo ĉirkaŭ sian trunkon, kaj per sia terura sinlavado pro ia enigma maniero li surŝprucigis ĉion, eĉ la objektojn sur la supro de la ŝranko. Poste li gargaris tiel laŭte, ke la najbaro, kiu estis dungito de la trafika entrepreno, menciis lin ĉiam: “tiu sinjoro oper-kantisto”.
Fininte la sinlavadon, li demetis kaj kunrulis sian har-reton kaj pasigis du tutajn minutojn kun sia lipharbroso antaŭ la restintaj pecoj de la spegulo, poste li elprenis sian pantalonon el sub la litotuko, pro kio li havis oftan konflikton kun siaj kundormintoj, ĉar tiuj postulis salajron, ke li laborigas ilin dum dormo pro la pantalon-gladado.
Sinjoro Vanek alparolis al ĉio, tre saĝe, ĝenerale averte, kvazaŭ antavidante, ke ni tro hastas la aferon, tiam li levis sian manon, retiris ĝin al sia ŝultro, kaj seriozaj sulkoj aperis ĉe lia nazradiko.
– Vi ankoraŭ estas tre malspertaj. La arto estas serioza afero, sed kromprofesio laŭ mi. Ne decas, ke la aritistoj dormas ĝis tagmezo, kaj mi aŭdis pri iuj verkistoj, ke ili edziĝas plurfoje. Ĝi estas malbona kutimo, kaj ankaŭ via konduto havos tiajn konsekvencojn.
Estis interesa tio, ke sinjoron Vanek, kiu vivis inter ni kun ia supereco, ni tamen devis estimi lin. El kio li vestis sin, tio estis enigmo. Li neniam parolis pri siaj privataj aferoj, ni sciis pri li, ke li estas domprizorgisto kaj ĉiutage vizitas sian oficenon, ni vivis eniri lin en la domon, kiu troviĝas sur la bulvardo St. Honoré, n-ro 27, ĉar se li perdis sian loĝejon intertempe, lia ofico restis. Sed li neniam parolis pri tio kun ni. Se ni ne havis monon, li ne manĝis dum tagoj, sed neniu vidis lin porti malpuran aŭ ĉifonan ĉemizon. Foje du tagojn li kuŝis en la lito malsane, ĉar li perdis la tegaĵon de sia pluvombrelo.
Ĉiuvespere okazis la antaŭ-enlitiĝa ceremonio de sinjoro Vanek laŭ horara precizeco.
Unuavice li demetis sian jakon. Poste li ĵetis dorsen la alojn de sia ŝelko, li eksidis sur la randon de la lito, oscedis, ektiris la laĉon kaj diris:
– Jen vidu! Mi preskaŭ forgesis!
Kaj li streĉis sian horloĝon. Poste li levis ĝin al sia orelo, de tie sur la seĝon, staranta ĉe la lito kaj kapjesis. Apud la horloĝon li metis siajn naztukon, fontoplumon kaj aliajn objektojn.
Nun li ekstaris kaj daŭrigis la malvestadon. Li agis same, rilate siajn demetitajn vestoj de tago al tago. Li kovris la dorsapogilon de la seĝo per siaj jako kaj veŝto. Li alĝustigis la malsuprajn refaldaĵojn de sia pantalono, li premis tiujn albrusten per sia mentonosto, per ses fingroj li alpinĉis meze la kvar gladrandojn, poste li levis sian mentonon, pro kio la vesto falis duoble faldita.
Ankaŭ tiun li metis sur la dorsapogilon de la seĝo.
Tiam – ankaŭ laŭ horara precizeco – falis iu manumbutono de sinjoro Vanek, la unuanombra, ĝenerala malamiko de la malvestiĝo, kaj ĝi malaperis sub la lito kun moka ruliĝo.
Sinjoro Vanek malgaje ekprenis la vakajn butontruojn, turnante sian kapon duoncirkle dekstren-maldekstren super la planko, li diris:
– Nun mi bele sidas en la kaĉo…
Kaj proksimume duonhoron li agaĉis sub la lito, ĝis fine troviĝis la butono. Nun sinjoro Vanek kuŝiĝis sub la kusenegon, lokiĝis komforte, fermis siajn okulojn, poste tuj ellitiĝis, kaj diris la sekvan rimarkon.
– Tiu lipharfiksigilo puŝos min en la tombon…
Li surmetis la lipharfiksigilon, kio samtempe estis orel-disigilo, ĉar ties ŝnuro ambaŭflanke disstreĉis la orelojn de sinjoro Vanek laŭ kvardek kvin gradoj supren, perpendikle al lia orelbazo.
Nun fine jam li enlitiĝis, definitive, batetante la kusenegon per sia brako, li ŝmacmaĉis dufoje, ĉar laŭ lia opinio ĉio estis en perfekta ordo, li finis tiun mistikan ceremonion per la sekvaj vortoj:
– Nnu!.. kaj nun ni dormu ĝis morgaŭ!
Iun vesperon neatendite aperis inter ni eksterordinare bela, juna virino, kiu portis kostumon, rajdbotojn, ĉapon de studentoj kaj hundoskurĝon. Sinjoro Vanek enkondukis ŝin bark-en-brako, kiel ia fianĉamiko.
– Ĉar mi ekkonis vin, kaj proksimume vi aspektas honestaj homoj, ĉar nuntempe oni ne konsideru tuj la ŝajnon, mi prezentas al vi la solan loĝanton de la domo, kie mi estas domzorgisto, Nedda Harloff-on, kiu estas studentino pri medicino kaj bedaŭrinde histeria. La nokta lernado kaŭzas ĝin.
Ĉiuvespere jam atendis nin nia regula restoracio Katopiedo, kie antaŭ la hejmeniro, rilate nian alternan financan situacion kelkaj el ni kutimas manĝi garnaĵon aŭ trinki bieron.
Tiun vesperon ankaŭ Nedda venis kun ni!
Ni ĉiuj prezentiĝis, kaj kompreneble ni enamiĝis al ŝi. Sed tion ne eblis diri al ŝi. Tuj videbliĝis, ke ŝi havas kvereleman karakteron, kaj ŝi kunportas la hundoskurĝon ne nur pro virina vanteco, kiel ornamaĵon. En Parizo tiu instrumetno havas certan signifon en la mano de virino. Precipe se ŝi sible svingadas per ĝi, kiam iu rigardas al ŝi bele.
Cetere ŝi estis rezoluta, batalema, ĉarmega liberpensulino, precipe tiam, kiam seriozaj sulkoj aperis sur ŝia frunto kaj diris arogajn frazojn. Ŝi ofte diris tiajn.
Ŝajnis, ke ŝi ne havis amikojn, kaj nun fine ŝi decidis komenci societan vivon kun la homoj. Jam tiun unuan vesperon ŝi prezidis inter ili, preskaŭ ofendante la rajtojn de Vanek.
– Vi estas – ŝi diris – sentimentale sentemaj kaj koleraj pri la homaro, ĉar vi ne konsideras vian vantecon. Kvankam ĝi estas bataltejo.
– Tre parve – kapjesis sinjoro Vanek, kiu kelfoje ekparolis, kvankam li neniam aŭdis, kion ni parolis, sed li volis kaŝi tion, do vekiĝinte el sia revado, li neis aŭ asertis ion, li trinkis el sia aŭ el alies biero kaj revadis plu, en sia rigardo kun la karakteriza melankoli de siaj tiroidoj.
– Ĉu la fraŭlino estas verkistino?
– Mi ne estas fraŭlino, sed Nedda, kaj mi ne estas verkistino, mi nur skribas.
La ĉeesto ekzaltis tiom Reneon Kárpát, ke li salte leviĝis kaj proponis: ni aranĝu veperon por verkistoj.
– Ĝi interesa neniun! – Tion diris Rudolfo Schalk Zombori, ankaŭ kiu enamiĝis al Nedda, li do prenis kiel ofendon la iniciaton de la komponisto de la baleto Valpurgis-nokto. – Aranĝu kvina-horan tekunvenon, aŭ elekton de Miss Eŭropo, tiuj eble interesos iun.
Reneo Kárpát petis, ke li ne koleru, se li nomos lin koncize azeno, sed la diritaj perfekte elĉerpas la karakterizaĵojn de tiu azenaĵo, apartenantaj al la epiteto de tiu malgaja tirbesto.
– Ĉar kien ni atingus, se la artistoj konstante agadus pro la modo kaj diversaj financaj eblecoj, sur la surfaco de nia epoko.
– Ĝi estas tre bona konstato – kapjesis sinjoro Vanek.
– Konsideru min tiel, kiel vian artist-kolegon, kiu same luktas en Parizo, li lernas kaj verkas, kaj se vi volas tion, ke mi vizitu ĉi tien, ĵuru, ke neniu el vi estos amanta al mi.
Ni ĉiuj ĵuris solene. Ni povis fari tion, ĉar tiam jam – kiel mi menciis ĝin – ni ĉiuj estis amantaj, sed la virino prenis nian ĵuron laŭ estonta tempo.
Sed tiam okazis neatendita afero. Subite malfermiĝis la pordo, kaj kolosa, ost-mentona, belvizaĝa junulo enpaŝis, kiun nia societo salutis kun sensacia, surpriza entuziasmo:
– Ŝebao! Ŝebao estas ĉi tie!
Tiuj estis la feliĉaj minutoj de la revido. Sekvis ĝenerala bramumado, dorosofrapado kaj brakopalpado.
– Stefano Ŝebao. Li estas tre talenta aktroro. Antaŭ nelonge li ludis la rolon de senranga legiano en terurdramo sur la Scenejo de Saharo – prezenti Rudolfo Ŝaroltai, la bonega, teatra artisto nian amikon.
– Ankaŭ mi servis en la legio – diris sinjoro Vanek. – Ĝi estas bona loko. Mi tute ne komprenas, kial dizertas tiom da homoj de tie? Mi havis bonan sorton tie, senkonsidere al turko, nomata Mehar, al kiu mi diris foje: “hodiaŭ ni havas belan veteron”, kaj de tiam li agitis kaj vangofrapis min post ĉiu manĝado, kvazaŭ mi estus pocio. Sed cetere ĝi estas agrabla, oni apenaŭ devas partopreni la ekzercadojn, batalo neniam okazas, nur tio estas ĝena, kiam iu dizertas kaj li devas kaŝiĝi en la ŝranko de artistino, ĉar tiuj kantas.
Iel subite fariĝis la etoso streĉa. Ŝebao ne rajtis paroli pri tio, de kie li venis. Nedda moviĝis nervoze, kaj Reneo Kárpát skribis muziknotojn en sian notkajeron, certe sekretan komponaĵon pri la ĉeestanta medicinstudentino, kio ne estos publikebla pro la hundoskurĝo.
– Pagi!
Ni akompanis Nedda-n. Adiaŭante nin, ŝi promesis, ke ŝi vizitos nin ankaŭ alifoje, ĉar ŝi sentis sin bone. Ŝebao miris, kiam sinjoro Vanek elprenis la ŝlosilon de la pordego, li malfermis la seruron, adiaŭis la knabinon, poste li venis kun ni plu.
– Sinjoro Vanek estas la domprizorgisto ĉi tie, kiu perdis sian loĝejon, sed sian oficon ne – ni diris al la junulo, alveninta el Saharo, kio estis okulvideble multa por li ĉi-vespere.
– Krome – diris sinjoro Vanek – mi devas diri al vi, ke mi estas amatora domprizorgisto.
– Ĉu vi faras tion por vi amuzo?
– Tiam mi estus frenezo, kaj ne amatoro. Amatoro laŭ mi signifas tion, ke domprizorgisto ricevas sian unujaran salajron antaŭe, li forludas ĝin per ruleto, sed li ne scias, kio estas la honesto, kaj li eĉ plu uzas tiun titolon, kio ĉi tie fariĝis respektata, kiel konsulo.
– La difino – diris la ĉiam flegma Granda Mogulo enpensiĝinte – iom neglekta. Sed se ni konsideras, ke estas nokto, kaj tio estas neeltenebla maloftaĵo ĉe domprizorgisto, tiel ni povas rezignacii.
– Vi estas faksperta homo – kapjesis sinjoro Vanek kaj metis pedante la pluvombrelon sur sian antaŭbrakon. Ŝebao konfesis, ke li divenis en sia afrika soldatservo, ke li timas nenion, sed ĉi tie li sentis tiel, ke li eraris, ĉar li timis nin dum tiu ĉi konversacio. Kiam li ekvidis la nian subluon, nomatan “ĉefkomandejo”, li konsterniĝis iomete.
– Almási! Vi asertis, ke io bolas ĉi tie! Kie estas ankoraŭ eblo ĉi tie!
Mi silentis. Siro Ludoviko respondis anstataŭ mi.
– Kion vi volas? Eĉ se ne bolas io, nia kapo bolas dum la tuta tago, kaj ni havas multe da okazoj, ke ni ne manĝu.
Nun jam Ŝebao, precipe kiam sinjoro Vanek ekdormis, malstreĉiĝis pli bone kaj rakontis siajn ŝajne nekredeblajn travivaĵojn.
Ni admiris Ŝebaon. Ni sentis, ke li fariĝis viro. Ke li estas iom pli forta, malgaja, saĝa, ke li estas super ni en io kun liaj tataraj okuloj, bronzkolora vizaĝo, lakona trankvilo.
Kion faras la legio al la homoj? Stefano Bükk aŭ mi, kiel ni starus nun ĉi tie, anstataŭ Ŝebao?
Ni aŭskultis lin kun brilantaj okuloj! Kiaj travivaĵoj! Danĝeroj! Aventuroj! Saharo… dizerto… Ne estas akvo!
– Ĉu vi havas ian planon? – demandis Ribári, kiu aŭskultis la rakontojn de Ŝebao el la lito.
– Mi ŝatus vivteni min el io – diris Ŝebao mallaŭte.
– Vidu, ĉi tie ne venas la sukceso subite. Vi devas kapti bone tion, kion vi komencas fari…
– Kion vi faras? – li demandis subite.
Ĉar Tulai jam dormis, neniu povis respondi. Ke ni iris en la kafejojn Rotonde kaj Dome ofte nur provizore, tion ni ne povis nomi io, kion ni komencis fari.
– Mi ekzemple – kriis nun Bükk bataleme – jam scias ion, kio signifas sukceson, Parizon kaj ĉion nur al Ŝebao. Skribu viajn travivaĵojn, okazintajn en Saharo. Almási verkos libron el tio.
– Mi jam skribis miajn travivaĵojn – diris Ŝebao. – Jen ĝi estas en tiu ĉi ruĝa kajero – kaj li transdonis al mi dikan, ruĝan kajeron, de sur kiu li skrapis la stampon de la armeo. Li estis tre pedanta. Liaj notoj ne estas oficialaj, li do deskrapis ĝin.
Ni decidis komune, ke en formo de romano, aperonta en daŭrigoj – ĉar ĝi nun estas serĉata en Parizo – mi adaptos la travivaĵojn, kaj baldaŭ ni ĉiuj riĉiĝos el tio.
Mi rakontis al Ŝebao mian renkontiĝon kun Anna.
– Kiam forveturis Anna? – demandis Ŝebao subite, kaj ŝajne indiferente, sed li fariĝis fajroruĝa pro io.
– Eble antaŭ du semajnoj – mi respondis. – Tiu virino amas vin freneze. Dio mia, se virino iam amus min tiel, ke ŝi rezignus sian karieron, la ovacion, kaj ŝi venus kun mi en malriĉecon, pri kio ĝuste tiel trankvile oni skribas en la romanoj, kiel pri la teruraĵoj de Saharo. Ankoraŭ neniam en mia vivo mi aŭdis pri mondfama aktorino, kiu estus farinta tiaĵon.
– Ĉu vi pensas, ke ŝi rezignus ĉion pro mi? – demandis Ŝebao.
– Ŝi postkurus vin ĝis la fino de la mondo.
– Eblas… – li diris eklevinte sian ŝultron. – sed se mi ne povas postkuri ŝin sur la vojo de ŝia kariero, tiam tamen ne… Ne eblas tio, ke mi rigardu ĉiam sur virinon kun humilo kaj kulp-konscio. Kion ŝi lasis pro li… Se ŝi havis koron dungiĝi disde mi…
– Se vi persvadus ŝin!
– Kion vi estus farinta?
Mi silentis. Kompreneble oni persvadas ŝin, kaj ŝi iru, se volas. Kaj ŝi volu, se ŝi povas iri. Sed ŝi ne povu iri eĉ tiam, se ŝi volas, cetere valoras la tuto nenion…
– Knaboj – diris Ŝebao subite, – mi ankoraŭ havas urĝe farendan aferon, kiu bezonas kelkajn tagojn, poste mi revenos inter vin. Ne menciu, ke ni renkontiĝis, ĉar ankaŭ tio eblas, ke iuj serĉos min.
Poste Ŝebao malaperis for de l’ miaj okuloj, kaj mi jam renkontis lin denove nur inter tre strangaj cirkonstancoj.
Nedda vere tre ofte vizitis nin, kaj mi enamiĝis al ŝi ĉiam pli forte. Mi atendis jam ekscitite, kiam ŝi aperos denove inter ni. Iun vesperon ŝi alvenis tre ekscitita. Dum ŝi parolis, ŝi plurfoje rigardis sur min embarasite. Eble ŝi sentas, ke mi scias ion, aŭ eble estas okulfrape, ĉar ŝajnas tiel, ke ŝi rimarkis, ke eĉ por momento mi ne fortiras mian rigardon de sur ŝi.
– Se mi ne eraras – ŝi alparolis min, – ĉu vi estas kolego?
– Jes – respondis Stefano Bükk, – li same estas via kolego, kiel ni. Nek li havas eĉ unu frankon.
– Kie vi kutimas amuziĝi en Parizo? – mi demandis.
– Mi ne kutimas amuziĝi – ŝi diris kaj paŭtante eklevis sian ŝultron. Elpreninte cigaredon el enkaviĝinta ladskatolo, ŝi batetis ĝin al ties fermoplato kaj ekbruligis tion. – Ĉu ni do povas konstati, ke via societo konsistas nur el unuarangaj, komencantaj aktoroj?
– Jes – respondis Siro Ludoviko karekterize ridetante, duonbuŝe kun sia ĉiam acerba ironio, – tamen eblas, ke troviĝas ankaŭ vera artisto inter ni.
– Mi levas vian glason! – alparolis min sinjoro Vanek entuziasme, kaj bedaŭrinde li jam levis tion, antaŭ ol mi povintus kapti ĝin. – Supren la kapon, juna amiko mia! La vivo estas tia, kiel la virino: ŝanceliĝema!
– Prave – elkriis Ribári. – Sinjoro Vanek estas sperta pri la filozofio, iam li povis esti tre imbecila.
– Jes, kompreneble! – entreprenis sinjoro Vanek la rimarkon kredante, ke Ribári estas lia altestimanto, kaj li trotaksis lin per tiu ĉi rimarko.
Mi atentis Nedda-n. Fine ja eblas, ke la impertinenteco de Ribari kontraŭ la maljuna vir-parenco ofenos ŝin. Sed ne. Subpremita rideto konvulsiis sur ŝiaj lipoj, kaj ankaŭ ŝi trinkis gluton da biero.
– Ĉu nun vi ĉiuj estas kune?
– Escepte Marian Pataki – diris Reneo Kárpát, – ŝi estas malinda fianĉino de Petro Almási, kiu nun el ni rondo forpasas al pli bona, burĝa vivo. Sed ŝi ne nur forpasas, sed komercas kaj manĝas, pro kio ni funebris ŝin dece.
Sendube, ke Nedda interŝanĝis preterkuran ekrigardon kun sinjoro Vanek. Kial? Eblas, ke nun jam mia ekscitita imago reagas ĉion kun suspektemo.
Sed nin ĉiujn eksterordinare ekscitis la sensacia okazaĵo: estas virino! Estas virino inter ni! Eĉ se ni scius la sekreton de la enigma domo kaj migranta lumo!
Tiutempe feliĉe eĉ sen ekscitaj flankcirkonstancoj la societo estis taŭga al tio, ke ni iomete freneziĝu pro virino! Sen virino ne estis ĉi tie multe da normalaj homoj, sed tiel nur febraj, plie animan travivaĵon, ol spiritan aventuron avidantaj rigardoj algluiĝis al Nedda.
Ni staris malbonhumore sur la bulvardo St. Michel, kiun ni nomis mallonge Boul’ Mich’.
– Ne akumpanu min hejmen – diris Nedda lakone. – Ĝi estas humiliga ĝentileco.
– Nu sed nun… sola.
– Mi ne estas sola. Mi iras kun skurĝo. Bonan nokton.
Kaj ŝi forrapidis. Ŝiaj paŝoj klaki eĥe. Kiam nia societo turniĝis ĉe la stratangulo, mi postrestis kaj… Ĝi estas malbela afero, sed mi devas konfesi: mi ŝtelumis post Nedda-n.
Ŝi rapidis sur trivitaj-foruzitaj stratoj, inter zigzagaj stretetaĉoj. Eble pasis unu horo, ke tiel, egalritme, sed per rapidaj paŝoj ŝi iris. Eĉ unufojon ŝi ne rerigardis. Kvankam kie ŝi iris!
En Belleville!
Ĝi estis iam la misfama apaĉa kvartalo de Parizo. Kaj nek hodiaŭ ĝi burĝiĝis grandmezure.
Ne.
Tute ne temas pri tio. Nun post noktomezo, kiam finiĝis la vespera turista trafiko, malpleje estas sekura tiu ĉi ĉirkaŭaĵo.
Sed Nedda iras. Rezolute, celkonscie, kun klakantaj paŝoj al kel-taverno. Ĝi estas tia romantike malpura kaj timiga retoracio, aŭ diboĉejo. Harmoniko muzikaĉas en ĝi malgaje. Nun ŝi alvenis tien! Ŝi malfemas nur la pordon kaj haltas antaŭ la ŝtuparo.
Kion ŝi serĉas ĉi tie?
Mi staras en la najbara pordegenirejo, kiam ŝi denove aperas kun trampa, blankhara, dika homo, kiu havas morale kadukiĝintan aspekton. Lia frunto estas la plej okulfrapa sur tiu ĉi persono. Ĝi estas kurba. Kvazaŭ oni estus enkavigitaj tion, ĝi havas tian formon. Mi aŭdas kelkajn vortojn sporade el tio, kion ili parolas.
– Ne zorgu pri la mono… – flustras Nedda ekskcitite.
– Mi povos sidi en la karcero du jarojn pro tio… – mi aŭdas la malcertan respondon. Tiu kurbfrunta, trampa, ŝvelpufiĝinta apaĉo estas tia apud la knabino, ke mia koro tordiĝas. Ili flustradas. La viro diras: “Pri kio mi rekonas…?” Kaj mi aŭdas nur la fragmenton de la respondo de Nedda: “La eksploda grenado…” Ĝi estas la signo…!” “Mi ne rompŝtelos tiel… aŭdiĝas klare, kion la viro flustras.
Grendado!.. Rompŝtelo.
Kio ĝi estas? Ĉu atenco? Ĉu ili estas anarkistoj? Kiu estas tiu virino?
Kaj ŝi iras, iras, denove sur malproksimaj, longaj vojoj, rapide, celkonscie, energie, per klakantaj paŝoj de siaj botoj. Atinginte la bulvardon Sebestopol, ŝi iras al Rivoli, ĉiam pli rapidante. Ie ĉe la preĝejo Madeleine ŝi enturniĝas kaj haltas antaŭ pordego. Elpreninte ŝlosilon, ŝi malfermas ĝin kaj eniras.
Ŝi do loĝas ĉi tie en la strato Forbin, n-ro 18.
Mi staras, elblovas la malbonodoran fumon de la cigaredo Caporal, kaj mi komprenas subite, kia estas tio, kiam iu lasas en peĉo amikon, fraton, eĉ kelkfoje siajn infanojn pro virino.
Baldaŭ mi ekiras hejmen.
Kvazaŭ nun la grandegaj flugiloj de vesperto kirlus la aeron, aŭdiĝas delikata brueto, kaj impona, brilanta, nigra landvoja aŭto kun sonizolita motoro turniĝas elegante ĉe la stratangulo, kaj ĝi ruliĝas antaŭ la domon de la strato Forbin, n-ro 18. Ĝi haltas, sed ties motoro funkciadas plu…
Jam ne estas surpriza por mi, kiam Nedda paŝas tra la pordo kaj enaŭtiĝas. Kaj mi mortis nek pro tio, ke ŝi portas pompan vesperfestan robon, sur ŝia jaketo pendas ĝistrunke la plej valoraj zibelpeltoj.
Kaj tre eleganta, blankhara sinjoro sidas apud ŝi en la preterveturanta landvoja aŭto. Tio estis la plej terura super ĉio, kiam virino mensogas, trompas. Krimulo, murdisto, frenezulo, senmoraliĝinto ankoraŭ ne estas la plej malbonaj.
Kio do estas la plej malbona afero?
Se ŝi amas aliulon! Tio estas la plej malbona!
Tion ne eblas elteni. Ĝi ne estas eltenebla. Tio estas finita turmento, kiel la morto. Ne estas repaciĝo! Ĉar ami aliulon ne estas kulpo, tio do estas nepardonebla.